7. Stranga logxejo

Bilbo vekigxis la sekvan matenon, kiam la frua sunlumo trafis liajn okulojn. Li levigxis kun salto por kontroli la horlogxon kaj prepari la teujon — sed konstatis ke li ne estis hejme. Tiam li sidigxis kaj sopiris vane okazon por lavi kaj kombi sin. Sed tion li ecx ne povis fari, kaj same li ne ricevis teon, nek rostitan panon, nek lardon por sia matenmangxo, nur malvarman sxafajxon kaj kuniklajxon. Tiam li devis pretigxi por nova vojagxo.

CXi-foje oni permesis al li grimpi sur dorson de aglo kaj teni sin inter ties flugiloj. La aero cxirkauxblovis lin, kaj li fermis la okulojn. La gnomoj kriis adiauxon kaj promesis rekompenci la Mastron de l’ Agloj, se ial ili revenus, dum dek kvin birdegoj ekflugis majeste de la monta flanko. La suno ankoraux sxtelrigardis super la orienta horizonto. La mateno estis frida, kaj nebuloj kusxis en la valoj kaj kavoj, sxvebante inter la montaj pintoj kaj pinakloj. Bilbo malfermis unu okulon kaj vidis, ke la birdoj jam flugis tre alten, la grundo vidigxis tre longe for, kaj la montaro forvelkis malantaux ili, Li refermis la okulojn, kaj tenis pli forte.

— Ne pincxu min! — diris la aglo. — Vi ne devus timi kiel kuniklo, ecx se vi iom similas gxin. Estas bela mateno sen forta vento. Kio pli belas ol flugi?

Bilbo emus diri: “Pli belas varma bano, kaj poste malfrua matenmangxo sur la gazono”, — sed li opiniis, ke pli tauxgus nenion diri, kaj li tenis iomete pli malforte.

Post longa tempo la agloj sxajne vidis la lokon, kiun ili celis, ecx de tia alteco, cxar ili komencis subeniri, cirkulante en grandaj cirkloj. Tiel ili flugis dum longa tempo, kaj fine la hobito remalfermis la okulojn. La grundo nun pli proksimis, kaj sub ili vidigxis arbaroj kun kverkoj, ulmoj kaj vasta herbejo, kie fluis rivero. Sed sur la tero, meze de rivereto, kiu serpentis cxirkaux gxi, staris grandega roko. GXi aspektis kiel sxtona monteto, kvazaux lasta posteno de la fora montaro, aux sxtona pecego jxetita mejlojn en la ebenejon de la plej giganta giganto.

Nun tre rapide la agloj unu post la alia plongxis suben al la rokega supro, kaj lasis tie siajn pasagxerojn.

— Bonan vojagxon! — ili kriis. — Kien ajn vi iros, viaj nestoj akceptu vin je la vojfino! — Kaj tiamaniere agloj gxentile adiauxas.

— La vento sub viaj flugiloj portu vin tien, kie la suno velas kaj la luno vagas, — diris Gandalfo, sciante la gxustan respondon.

Kaj tiel ili disigxis. Kaj kvankam la Mastro de l’ Agloj farigxis poste Regxo de CXiuj Birdoj kaj portis oran kronon, kaj liaj dek kvin klanestroj portis orajn kolumojn (el oro donacota de la gnomoj), Bilbo neniam revidis ilin — krom de malproksime dum la Batalo de Kvin Armeoj. Sed tio okazos fine de cxi tiu rakonto, kaj ni ne parolu pri tio nun.

Trovigxis placeto supre de l’ sxtona monteto, kun trivita vojo de multaj sxtupoj subirantaj al la rivero, kie travadejo el grandaj sxtonaj platoj kondukis al herbricxa regiono post la rivereto. Malgranda kaverno, kiu estis sendangxera kaj kies planko plenis je sxtonetoj, trovigxis malsupre de la sxtupoj apud la sxtona trapasejo. Tie la vojagxantoj kunvenis kaj diskutis kion fari.

— Mi cxiam intencis gvidi vin sekure, se eble, trans la montaron, — diris la sorcxisto, — kaj nun, dank’ al bona direktado kaj bona sxanco, mi atingis mian celon. Ni efektive vojagxis pli orienten ol mi antauxe deziris akompani vin, cxar malgraux cxio, cxi tiu aventuro ne estas mia. Mi povos kontroli vin poste antaux la fino, sed dume mi devas okupigxi pri aliaj aferoj.

La gnomoj gxemis kaj mienis tre gxenitaj, kaj Bilbo ploris. Ili komencis kredi, ke Gandalfo kunvojagxos gxis la fino kaj cxiam cxeestos por helpi ilin.

— Mi ne tuj malaperos, — li diris. — Mi akompanos vin unu-du tagojn. Mi povas helpi vin en via nuna embaraso, kaj mi mem bezonas iom da helpo. Ni ne havas mangxajxojn, pakajxojn kaj poneojn, kaj vi ne scias kie vi trovigxas. Mi nun povas diri tion al vi. Vi ankoraux estas kelkajn mejlojn norde de la vojo, kiun ni devis sekvi, se ni ne devus forlasi gxin iom haste. Tre malmultaj logxas en cxi tiu regiono, krom se iuj venis cxi tien depost la lasta fojo, jam de tre longe, kiam mi estis cxi tie. Sed ja logxas cxi tie iu, kiun mi konas, kaj tiu logxas ne tre fore. Tiu kreis la sxtupojn sur la granda roko: kaj li nomas gxin Karoko, mi kredas. Li ne ofte venas cxi tien, kaj nepre ne dum la tago, kaj estas neutile atendi lin. Fakte, estus tre dangxere. Ni devas iri sercxi lin, kaj se nia renkontigxo rezultos bona, mi foriros kaj adiauxos vin kiel la agloj: “Bonan vojagxon, kien ajn vi iros!”

Ili petis, ke li ne forlasu ilin. Ili proponis oron de l’ draka trezoro, argxenton kaj juvelojn, sed li obstinis.

— Ni vidos, ni vidos! — li diris, — kaj mi kredas, ke mi ja meritas jam iom de via draka trezoro, kiam ajn vi havigos gxin al vi.

Post tio ili cxesis peti. Tiam ili demetis siajn vestojn, kaj banis sin en la rivero, kie la travadejo estis malprofunda kaj sxtoneca. Kiam ili sekigxis sub la suno, kiu nun fortis kaj varmis, ili revigligxis, kvankam ili ankoraux estis vunditaj kaj iom malsataj. Ili baldaux transiris la pasejon portante la hobiton, kaj marsxis tra la longaj verdaj herboj kaj inter vicoj da vastbrakaj kverkoj kaj altaj ulmoj.

— Kaj kial gxi estas nomita Karoko? — demandis Bilbo, dum li marsxis flanke de l’ sorcxisto.

— Li nomis gxin Karoko, cxar karoko estas lia vorto por gxi. Li nomas tiajn ajxojn karokoj. Kaj tiu estas la Karoko, cxar gxi estas la sola apud lia hejmo, kaj li bone konas gxin.

— Kiu nomas gxin? Kiu konas gxin?

— Tiu, pri kiu mi parolis. Tre grava persono. Vi cxiuj devos konduti tre gxentile, kiam mi prezentos vin al li. Mi pensas, ke mi prezentos vin iom post iom, po du personoj. Kaj nepre atentu, ke vi devos ne gxeni lin, aux cxielo scias, kio okazos. Li hororas kiam li koleras, kvankam li estas suficxe afabla, se oni kontentigas lin. Sed mi avertas vin, ke li tre facile kolerigxas.

La gnomoj tuj kunpremigxis cxirkaux la sorcxisto, kiam ili auxdis lin tiel paroli kun Bilbo.

— CXu tiu estas la persono, al kiu vi nun kondukas nin? — ili demandis. — CXu vi ne povus trovi pli bonhumoran ulon? CXu vi ne povas klarigi cxion iom pli simple? — kaj tiel plu.

— Jes, tiu estas li! Ne, mi ne povus! Kaj mi jam klarigis tre simple, — respondis la sorcxisto kolere. — Se vi devas scii cxion, li nomigxas Beorno. Li estas fortika, kaj li estas transfelulo.

— Kio? CXu felisto, kiu nomas kuniklojn leporetoj, kiam li ne sxajnigas, ke ties felo estas el sciuro? — demandis Bilbo.

— Sankta cxielo, ne, ne, NE, NE! — diris Gandalfo. — Ne estu stultulo, sinjoro Baginzo, se vi povas, kaj nome de cxiuj mirindajxoj, nepre ne parolu pri felisto dum vi trovigxas ankoraux cent mejlojn proksime de lia domo. Nek pri tapisxo, mantelo, pelerino, mufo, nek aliaj malfelicxaj vortoj! Li estas transfelulo. Li transformas sian felon: foje, li estas grandega nigra urso, foje li estas fortika nigrohara viro kun enormaj brakoj kaj dika barbo. Mi povas diri nenion pli, sed tio devus suficxi. Kelkaj asertas, ke li estas ursido de la grandaj montaj praursoj, logxintaj tie epokojn antaux ol la gigantoj venis. Aliaj diras, ke li estas homo, ido de la unuaj homoj, vivintaj antaux ol Smauxgo kaj la aliaj drakoj venis cxi tien, kaj antaux ol la goblenoj venis al la montoj el la Nordo. Mi ne scias, sed konjektas nur, ke la dua rakonto pli pravas. Cetere, li ne estas persono respondema al tiaj demandoj. Kaj tamen, li ne cedas al sorcxado, krom al sia propra. Li logxas en kverkaro kaj posedas domegon el ligno. Kiel homo li gardas bovojn kaj cxevalojn, kiuj estas preskaux tiel mirindaj kiel li. Ili laboras por li kaj parolas kun li. Li ne mangxas ilin, nek cxasas nek mangxas sovagxajn bestojn. Li tenas abelujojn kun ferocaj abelegoj kaj provizas sin cxefe per kremo kaj mielo. Kiel urso, li vagas tre longe for. Foje mi vidis lin solan supre de l’ Karoko nokte, dum li rigardis la lunon subiri post la Nebulecajn Montojn, kaj mi auxdis lin grunti en la ursa lingvo: “Venos la tago, kiam ili pereos kaj mi revenos!” Jen tial mi kredas, ke li mem venis el tiu montaro.

Bilbo kaj la gnomoj nun meditis pri tio, kaj ili ne plu starigis demandojn. Restis ankoraux longa vojo antaux ili. Ili sekvis la ondojn de deklivoj kaj valoj. Igxis tre varme. Foje ili ripozis sub arboj, kaj tiam Bilbo tiel malsatis, ke li mangxus glanojn, se ili jam estus suficxe maturaj kaj falus grunden.

Dum la posttagmezo subite vidigxis bedoj da floroj samspecaj, kvazaux oni intence plantis ilin. Precipe trovigxis trifolioj, ondantaj bedoj da hedisaroj kaj purpuraj trifolioj, kaj vastaj etendajxoj da malaltaj blankaj melilotoj, dolcxaj kaj mielodoraj. En la aero cxio zumis kaj murmuris kaj bruadis. Abeloj aktivis tien kaj reen. Kaj kiaj abeloj! Bilbo neniam antauxe vidis ion similan.

“Se unu pikus min, — li pensis, — mi sxvelus duoble pli grase!”

Ili estis pli grandaj ol krabroj. La virabeloj estis tiel grandaj kiel via dikfingro, ecx pli, kaj la flavaj strioj sur iliaj dorsoj brilis kiel flamanta oro.

— Ni proksimigxas, — diris Gandalfo. — Ni estas rande de liaj abelaj pasxtejoj.

Post momento, ili venis al aleo da altaj kaj tre antikvaj kverkoj, kaj tra ili, al alta dornohegxo, kiun oni ne povis travidi nek trapasi.

— Vi devos atendi min cxi tie, — diris la sorcxisto al la gnomoj,—kaj kiam mi vokos aux fajfos, venu laux la vojo, kiun vi vidos min sekvi. Sed nur po du personoj, memoru, proksimume kvin minutojn inter cxiu paro. Bomburo estas la plej grasa, kaj egalas du personojn, kaj li do venos sola kaj lasta. Venu, sinjoro Baginzo! Devas trovigxi pordo tiudirekte.

Kaj poste li kaj la timanta hobito cxirkauxiris la hegxon.

Ili baldaux venis al ligna pordo, tra kiu vidigxis gxardenoj kaj aro da malaltaj lignaj konstruajxoj, el kiuj kelkaj estis pajlotegmentaj kaj misforme sxtipomuraj, kaj grenejoj, staloj, barakoj, kaj longa malalta ligno-domo. CXe la suda flanko de l’ granda hegxo, trovigxis vicoj da abelujoj, kun suproj klosxoformaj el pajlo. Oni nenion auxdis krom la abelegojn, kiuj bruadis flugante tien kaj reen kaj rampante en siajn ujojn.

La sorcxisto kaj la hobito pusxmalfermis la pezan knarantan pordon, kaj sekvis largxan vojon al la domo. Kelkaj tre sveltaj kaj belfelaj cxevaloj trotis al ili trans la gazono, kaj gvatis ilin atenteme per inteligentaj vizagxoj, kaj tiam forgalopis al la konstruajxoj.

— Ili iris por diri al li, ke alvenas fremduloj, — diris Gandalfo.

Ili baldaux atingis korton, kies tri murojn formis du longaj aloj de la ligna domo. Meze kusxis granda kverka trunko, kun apude multaj forhakitaj brancxoj. Tie staris enorma viro kun dikaj nigra barbo kaj hararo, kun ampleksaj nudaj brakoj kaj muskolnoditaj kruroj. Li estis vestita de lana tuniko gxis siaj genuoj, kaj apogis sin per granda hakilo. La cxevaloj staris apud li kun siaj muzeloj cxe liaj sxultroj.

— Ha, jen ili, — li diris al la cxevaloj. — Ili ne aspektas dangxeraj. Vi povas foriri! — kaj li tondre ridis, lasis sian hakilon surtere, kaj venis antauxen.

— Kiuj vi estas, kaj kion vi volas? — li demandis malafable antaux ili, starante multe pli alte ol Gandalfo. Li estis tiom pli alta ol Bilbo, ke tiu povus marsxi inter liaj kruroj sen subigi la kapon por eviti la randon de ties bruna tuniko.

— Mi estas Gandalfo, — diris Gandalfo.

— Neniam auxdis pri li, — grumblis la viro. — Kaj kio estas tiu etulo? — li diris, klinigxante por severe rigardi la hobiton de sub siaj tufaj nigraj brovoj.

— Li estas sinjoro Baginzo, hobito de bona familio kun nedubinda reputacio, — diris Gandalfo. Bilbo riverencis. Li ne havis cxapelon por demeti, kaj gxene konstatis, ke mankis multaj el liaj butonoj. — Mi estas sorcxisto, — dauxrigis Gandalfo. — Mi jam auxdis pri vi, kvankam vi ne auxdis pri mi. Sed cxu eble vi auxdis pri mia bona kuzo Radagasto, kiu logxas cxe la suda limo de Momarbaro?

— Jes, ne malbona ulo kvankam sorcxisto, mi kredas. Mi vidis lin foje, — diris Beorno. — Nu, mi nun scias, kiuj vi estas, almenaux kiuj vi pretendas esti. Kion vi volas?

— Por diri la veron, ni perdis niajn sakojn kaj nian vojon, kaj bezonas iom da helpo aux konsiloj. Mi devas konfesi, ke ni iom embarasigxis pro goblenoj en la montaro.

— Goblenoj? — diris la viro iom malpli grumble. — Ha, cxu ili embarasis vin? Kial vi proksimigxis al ili?

— Ni ne intencis tion. Ili surprizis nin noktomeze en montara vojo, kiun ni devis trapasi, dum ni iris el la Okcidentaj Landoj cxi tien. Temas pri longa rakonto.

— Vi do devus enveni kaj rakonti al mi iom pli, se tio ne dauxrus la tutan tagon, — diris la viro kondukante ilin tra malluma pordo, kiu kondukis el la korto en la domon.

Ili sekvis lin kaj trovigxis en vasta halo, kies mezon okupis fajrejo. Kvankam estis somero, fajro brulis kaj fumo supreniris al la nigrigxintaj traboj, kie gxi sercxis fluejon tra la tegmento. Ili tramarsxis la sombran halon, lumigitan nur per la fajro kaj truo en la supera tegmento, kaj venis tra pli malgranda pordo al verando sur lignaj fostoj fabrikitaj el solstarantaj trunkoj. GXi frontis suden, kaj gxin ankoraux varmigis la suno, kiu subiris okcidenten kaj kies sunlumo briligis oran gxardenon da floroj sternitaj gxis la sxtupoj.

Tie ili sidigxis sur lignaj benkoj dum Gandalfo komencis sian rakonton, kaj Bilbo svingis siajn pendolantajn krurojn, kaj miris la gxardenajn florojn, al si demandante iliajn nomojn, cxar li neniam antauxe vidis pli ol la duono.

— Mi transiris la montojn kun unu-du amikoj, — diris la sorcxisto.

— Unu-du? Antaux miaj okuloj estas nur unu, kaj tre malgranda unu, — diris Beorno.

— Nu por diri la veron, mi ne volis gxeni vin per multaj personoj, gxis kiam mi certigxis, ke vi ne estis tro okupata. Mi alvokos ilin, se permesite.

— Permesite, alvoku do!

Kaj Gandalfo longe kaj akre fajfis. Post momento Torino kaj Dorio cxirkauxiris la domon, sekvante la gxardenan vojon, kaj staris riverencante antaux ili.

— Vi celis unu-tri, evidente! — diris Beorno. — Sed tiuj ne estas hobitoj, ili estas gnomoj!

— Torino Kverkasxildo, je via servo! Dorio, je via servo! — diris la du gnomoj denove riverencante.

— Mi ne bezonas vian servon, dankon, — diris Beorno, — sed mi konjektas, ke vi bezonas la mian. Gnomoj ne tro placxas al mi. Sed se estas vere, ke vi ja estas Torino (filo de Traino, nepo de Troro, mi kredas), kaj ke via kunulo estas respektinda, kaj ke vi ja estas malamikoj de la goblenoj, kaj ke vi ne intencas fari damagxon en mia lando… nu, kion vi faras cxi tie?

— Ili vojiras por viziti la landon de siaj parencoj, orienten trans la Mornarbaro, — interrompis Gandalfo, — kaj estas simple hazarde, ke ni trovigxas en viaj bienoj. Ni estis transirantaj la Altan Vojon, kiu devis nin konduki al vojo pli suda ol via lando, sed nin atakis malicaj goblenoj, kiel mi estis dironta al vi.

— Dauxrigu la rakonton, do! — diris Beorno, kiu neniam estis tre gxentila.

— Okazis tiam terura sxtormo, la sxtongigantoj estis jxetantaj rokojn, kaj en la vojsupro, ni rifugxis en kaverno, la hobito kaj mi, kun kelkaj kunuloj…

— CXu vi nomas du kelkaj?

— Nu, ne. Fakte, estis pli ol du.

— Kie ili estas? Mortaj, mangxitaj aux hejmenirintaj?

— Nu, ne. Ili sxajne ne cxiuj venis, kiam mi fajfis. Mi supozas, ke ili estas timemaj. Vi eble komprenas ke ni kredis nin tro multnombraj, por ke vi gastigu nin.

— Nu, refajfu do! Mi sxajne gastigas aron da festantoj, kaj estos egale, se venos unu-du pliaj, — li grumblis.

Gandalfo denove fajfis, sed Norio kaj Orio venis jam antaux ol li cxesis, cxar, se vi bone memoras, Gandalfo ordonis ilin veni po paroj cxiujn kvin minutojn.

— Ha lo! — diris Beorno. — Vi venis iom rapide, sed kie vi kasxigxis? Venu, venu miaj karaj saltpupoj!

— Norio, je via servo, Orio je via… — ili komencis, sed Beorno interrompis ilin.

— Dankon! Kiam mi deziros vian helpon, mi petos gxin. Sidigxu, kaj ni dauxrigu la rakonton, aux estos jam la horo por vespermangxi antaux la fino.

— Tuj kiam ni ekdormis, — dauxrigis Gandalfo, — fendo malfermigxis funde de l’ kaverno, kaj elvenis goblenoj, kiuj kaptis la hobiton kaj la gnomojn kaj nian trupon da poneoj.

— Trupon? Kiuj vi estis? Cirka trupo? Aux cxu vi sxatas kunporti multe da sakoj? Aux cxu ses poneoj egalas trupon?

— Ho ne! Fakte, ili nombris pli ol ses, cxar ni estis pli ol sesopo! Kaj jen venas du pliaj! — GXuste tiam aperis Balino kaj Dvalino, kiuj riverencis tiel malsupren, ke iliaj barboj brosis la sxtonan plankon. La virego mienis severe, sed ili klopodis konduti tiel terure gxentile, kapklinigxante, genuante, riverencante kaj svingante siajn kapucxojn, ke li cxesis grimaci kaj ekridis pro iliaj komikaj gestoj.

— Vi pravis pri trupo, — li diris. — Efektive tre komika trupo. Venu, venu, miaj gajuloj, kaj kiel vi nomigxas? Mi ne bezonas vian servon, nur viajn nomojn, kaj sidigxu kaj cxesigu la svingadon.

— Balino kaj Dvalino, — ili diris, kaj ili ne kuragxis ofendigxi, kaj sidigxis surteren kun plauxdo, iom surprizite.

— Nu, dauxrigu! — diris Beorno al la sorcxisto.

— Kie rai estis? Ho, jes, oni ne kaptis min. Mi mortigis unu-du goblenojn per fulmobrilo.

— Bone! — gruntis Beorno. — Sorcxistoj do valoras iom!

— … kaj sxtelgrimpis en la fendon antaux ol gxi refermigxis. Mi sekvis la vojon gxis la granda halo, kie amasigxis goblenoj. La Granda Gobleno trovigxis tie kun tridek aux kvardek armitaj gardistoj. Mi diris al mi: “Ecx se ili ne estis katenitaj, kion povas fari dekopo kontraux tiom da goblenoj?”

— Dekopo! Jen la unua fojo, kiam oni nomas okopon dekopo! Aux cxu vi ankoraux kasxas pli da pupoj, kiuj ne jam saltis el siaj skatoloj?

— Nu, jes, sxajnas, ke nun venas unu-du pliaj. Filio kaj Kilio, mi kredas, — diris Gandalfo, kaj tiuj nun aperis kun ridetoj kaj riverencis.

— Suficxas! — diris Beorno. — Sidigxu kaj silentu! Nu, dauxrigu, Gandalfo.

Tiam Gandalfo dauxrigis la rakonton, gxis li rakontis la lukton en la mallumo, la malkovron de la malsupra pordo, kaj ilian hororon, kiam ili trovis, ke oni forlasis sinjoron Baginzo.

— Ni nombris nin, kaj trovis, ke ne plu estis hobito. Restis nur dek kvar!

— Dek kvar? Jen la unua fojo, kiam mi auxdis, ke dek minus unu estas dek kvar! CXu vi ne celas naux, aux cxu vi ne ankoraux diris al mi cxiujn nomojn de via trupo?

— Nu, kompreneble vi ne jam vidis Oinon kaj Gloinon. Kaj mi estu benita, jen ili! Mi esperas, ke vi pardonos ilin pro la gxeno.

— Ho, lasu cxiun veni! Hastu, hastu! Venu, ambaux, kaj sidigxu! Sed, auxskultu, Gandalfo, ecx se vi nur nombras vin kaj dek gnomojn kun la perdita hobito, tio nur egalas dek unu! (plus unu perdita), kaj ne dek kvar, krom se sorcxistoj ne kalkulas kiel aliaj homoj. Sed nun, bonvolu dauxrigi la rakonton.

Beorno klopodis sxajnigi sin indiferenta, sed nun li tre interesigxis pri la rakonto. Oni devas kompreni, ke antauxe li bone konis la montaran regionon, kiun priskribis Gandalfo. Li kapjesis kaj gruntis, kiam li auxdis pri la hobita reapero, ilia subiro per sxtona lavango, kaj la lupo-rondo en la arbaro.

Kiam Gandalfo rakontis pri grimpado sur arbojn cxirkauxitajn de lupoj, li starigxis kaj pasxis tien kaj reen, murmurante:

— Se mi cxeestus tiam, mi estus farinta pli ol artfajrajxon!

— Nu, — diris Gandalfo, kontenta pro la impona efiko de sia rakonto. — Mi faris mian plejeblon. Ni kaptigxis tie kun frenezaj lupoj sub niaj arboj kaj la ekbrulanta arbaro, kiam la goblenoj de la montoj subiris kaj trovis nin. Ili jelpis pro gxojo, kaj mokis nin kantante: “Dek kvin birdoj en kvin abioj”.

— Bona cxielo! — mugxis Beorno. — Ne sxajnigu, ke goblenoj ne scias kalkuli. Ili ja scias. Dek du ne estas dek kvin, kaj ili scias tion.

— Ankaux mi. Restas ankaux Bifuro kaj Bofuro. Mi ne kuragxis enkonduki ilin antauxe, sed jen ili.

Envenis Bifuro kaj Bofuro.

— Kaj mi! — anhelis Bomburo malantaux ili. Li estis grasa, kaj ankaux malkontenta, cxar li devis veni laste. Li rifuzis atendi kvin minutojn, kaj tuj sekvis la du aliajn.

— Nu, vi nun nombras dek kvin, kaj cxar la goblenoj scias kalkuli, mi supozas, ke jen cxiuj, kiuj estis supre de l’ arboj. Eble nun ni povos fini la rakonton sen interrompoj.

Tiam sinjoro Baginzo konstatis la lertecon de Gandalfo. La interrompoj pli interesigis la rakonton al Beorno, kaj la rakonto malhelpis lin forigi la gnomojn kiel suspektindajn almozpetantojn. Li neniam gastigis en sia domo, se li povis. Li havis tre malmulte da amikoj, kaj ili logxis tre longe for, kaj li neniam invitis pli ol du personojn al la domo. Li nun havis dek kvin fremdulojn sur sia verando! Kaj kiam la sorcxisto finis sian rakonton pri ilia savo fare de la agloj kaj pri la vojagxo al la Karoko, la suno jam subiris la pintojn de l’ Nebulecaj Montoj, kaj la ombroj longis en la Beorna gxardeno.

— Tre bona rakonto! — li diris. — La plej bona, kiun mi auxdis depost longe. Se cxiuj almozuloj povus rakonti tiel bone, ili trovus min pli afabla. Eblas, ke vi inventis cxion, kompreneble, sed vi meritas vespermangxon por la rakonto mem. Ni mangxu ion!

— Jes, bonvole! — ili diris kune. — Grandan dankon!

En la halo, farigxis tre mallume. Beorno klakis la manojn, kaj entrotis kvar belaj poneoj, kaj kelkaj grandaj longkorpaj grizaj hundoj. Beorno diris ion al ili en stranga lingvajxo, kvazaux bestogrunta parolado. Tiuj eliris kaj baldaux revenis kun torcxoj en la muzeloj, kiujn ili lumigis per la fajro kaj metis sur malaltajn krampojn sur la halaj kolonoj apud la fajrejo. La hundoj povis stari sur siaj malantauxaj kruroj, se ili volis, kaj portis aferojn per siaj antauxpiedoj. Ili rapide eligis tabulojn kaj stablojn de la flankaj muroj, kaj muntis ilin apud la fajro.

Poste auxdigxis blekado, kaj envenis negxblankaj sxafoj, kondukitaj de granda karbonigra virsxafo. Li portis blankan tukon, broditan cxe la bordoj de bestaj figuroj, kaj aliaj kunportis sur siaj largxaj dorsoj bovlojn kaj telerojn, trancxilojn kaj lignajn kulerojn, kiujn la hundoj rapide prenis kaj metis sur la tablojn. Tiuj estis tre malaltaj, tiel malaltaj, ke Bilbo povis ecx sidigxi komforte. Apude, poneo sxovis du malaltajn benkojn kun largxaj salikaj malsuproj kaj malgrandaj malaltaj piedoj por Gandalfo kaj Torino, dum gxi metis cxe la alia tablofino similan grandan nigran segxon de Beorno, sur kiu tiu eksidis kun siaj grandaj longaj kruroj elpusxitaj sub la tablon. Li nur gardis tiujn segxojn en la halo, kaj li fabrikis ilin malaltaj supozeble por ke tiuj mirindaj bestoj povu servi lin pli oportune. Sed sur kio sidigxu la aliaj? Oni ne forgesis ilin. La aliaj poneoj enrulis tamburformajn sxtipotrancxojn, ebenajn kaj poluritajn, kaj suficxe malaltajn por Bilbo. Tiel baldaux ili cxiuj sidis cxe la tablo de Beorno, kaj la halo ne spertis tian kunvenon depost multaj jaroj.

Ili vespermangxis aux pli gxuste festenis tiel, kiel ili ne faris de kiam ili foriris de la Lasta Hejmeca Domo en la okcidento, adiauxinte Elrondon. La torcxa kaj fajra lumo flagris cxirkaux ili, kaj sur la tablo trovigxis du altaj rugxaj abelvaksaj kandeloj. Dum ili mangxis, Beorno en sia rauxka vocxo, rakontis pri la sovagxaj landoj siaflanke de la montoj, kaj precipe pri la malluma kaj dangxera arbaro, kiu etendigxis longe de la nordo al la sudo, kaj trovigxis unu tagon da rajdado antaux ili. Tiel la terura Mornarbaro blokis ilian orientan vojon.

La gnomoj auxskultis kaj skuis siajn barbojn, cxar ili sciis, ke ili baldaux devos aventuri en tiu arbaro, kaj post la montoj gxi estos la plej malbona dangxero, kiun ili riskos, antaux ol ili venos al la draka fortikajxo. Kiam ili finis mangxi, ili komencis diri siajn proprajn rakontojn, sed Beorno sxajnis lacigxi kaj malmulte atentis ilin. Ili parolis plimulte pri oro, argxento kaj juveloj kaj pri laborado de forgxistoj, sed Beorno ne alte taksis tiajn aferojn. Ne trovigxis ajxoj el oro aux argxento en lia halo, kaj krom kelkaj trancxiloj, malmultaj objektoj estis el metalo.

Ili longe sidis cxe la tablo kun siaj lignaj trinkobovloj plenaj je medo. Ekstere la nokto igxis malluma. Oni nutris la halajn fajrojn per pliaj sxtipoj, kaj estingis la torcxojn, kaj ili dauxre sidis en la brila dancanta fajrolumo, kun la domaj kolonoj starantaj altaj malantaux ili kaj mallumaj kiel supra tavolo de arbaro. CXu per sorcxado aux ne, Bilbo kredis auxdi bruon kiel brancxflirtan venton en la supraj traboj kaj strigan ululon. Post nelonge lia kapo klinigxis pro dormemo, kaj la vocxoj sxajnis forvelki, gxis li vekigxis kun salto.

La granda pordo knaris kaj klakis. Beorno foriris. La gnomoj sidis kruckrure sur la planko, cxirkaux la fajro kaj baldaux komencis kanti. Kelkaj el la versoj kantigxis jene, kvankam ekzistas multe pli da ili, kaj la kantado dauxris tre longe:

Trans erikejon velkan ventis

sed arbfolioj farnientis;

nokte kaj tage ombris vage,

kaj mallumajxoj rampsilentis.

La vento el la montoj fridis

kaj tiel tajd’ ululis, stridis;

la brancxoj gxemis, arbar’ ploremis,

kaj sur la hum’ folioj litis.

La vento orienten blovis;

komplete la arbar’ senmovis,

sed akran falcxon trans la marcxon

la fajfa vocx’ libere sxovis.

La herboj siblis, kvastoj kurbis,

klakadis kanoj — vent’ plu sturmis

tra laga krispo sub cxielfrisko,

kie cxifitaj nuboj turbis.

GXi pasis preter Monto vaka

kaj super la kaverno draka:

kiel multloke nigris roke

kaj enaeris fum’ zigzaga.

GXi de la ter’ forflugis alte

trans vasta noktomar’ senhalte.

La lun’ ekvelis, la vento pelis

la stelojn eklumigis salte.

La kapo de Bilbo klinigxis denove. Gandalfo subite ekstaris.

— Venis la dormohoro, — li diris, — almenaux por ni, sed ne por Beorno. En cxi tiu halo ni povas resti trankvilaj, sed mi avertas vin, ke vi ne forgesu, kion diris Beorno antaux ol li lasis nin: je via risko vi ne rajtas vagi eksteren gxis la sunlevigxo.

Bilbo trovis la litojn jam pretaj flanke de l’ halo sur alta platformo inter la kolonoj kaj la ekstera muro. Por li provizigxis eta matraco el pajlo kun lanaj kovriloj. Li envolvis sin tre kontente, kvankam estis somero. La fajro flagretis malarde, kaj li ekdormis. Sed dum la nokto li revekigxis. La fajro nun velkis al cindroj, la gnomoj kaj Gandalfo cxiuj dormis, laux ilia spirado, kaj sur la planko aperis lummakulo de l’ alta luno, kiu sxtelrigardis enen tra la tegmenta fumotruo.

Io mugxis ekstere, kaj auxdigxis ia besta snufado cxe la pordo. Bilbo scivolis pri kio temis, cxu Beorno sorcxe transformigxis, kaj cxu li envenos kiel urso kaj mortigos ilin. Li plongxis sub la litkovrilon, kasxis sian kapon kaj ekdormis fine malgraux sia timo.

Kiam plene matenis, li vekigxis. Unu el la gnomoj stumblis sur lin en la ombroj kie li estis kusxanta, kaj ruligxis frakase planken de sur la platformo. Temis pri Bofuro, kaj li grumblis pri tio, kiam Bilbo malfermis la okulojn.

— Levigxu, pigrulo, — li diris, — aux ne plu restos matenmangxo por vi.

Bilbo tuj ellitigxis.

— Matenmangxo! — li kriis.— Kie estas la matenmangxo?

— Ene de ni, precipe, — respondis la aliaj gnomoj, kiuj cirkulis en la halo, — sed la restajxo trovigxas en la verando. Ni jam ellitigxis por sercxi Beornon post la sunlevigxo, sed de li ne restas spuro ie ajn, kvankam ni trovis la pretan matenmangxon, kiam ni eliris.

— Kie estas Gandalfo? — diris Bilbo, tuj irante por sercxi iom da nutrajxo.

— Ho, ie apude, — ili diris al li. Sed li ne trovis la sorcxiston gxis la vespero. Antaux la sunsubiro, tiu enmarsxis en la halon, kie la hobito kaj la gnomoj vespermangxis, servate de la mirindaj bestoj de Beorno, kiel ili estis servataj dum la tuta tago. Pri Beorno ili nenion auxdis aux vidis depost la pasinta vespero, kaj ili komencis konsternigxi.

— Kie estas nia gastiganto? Kaj kie vi mem estis la tutan tagon? — ili cxiuj kriis.

— Unu demando post la alia, neniu demando antaux la vespermangxo! Mi ne mangxis ecx peceton depost cxi mateno.

Fine Gandalfo forpusxis sian teleron kaj krucxon, mangxinte du kompletajn panojn (kun monteto da butero, mielo kaj kremo) kaj trinkinte almenaux litron da medo, kaj eligis sian pipon.

— Mi respondos la duan demandon unue, — li diris, — sed vidu, vidu, vidu! Jen bonega loko por krei fumoringojn!

Kaj dum longa tempo ili ne povis igi lin paroli, cxar li okupigxis pri fumoringoj dancigante ilin cxirkaux la halaj kolonoj, igante ilin diversformaj kaj buntkoloraj, kaj pelante ilin unu post la alia tra la tegmenta fumotruo. Ili devis aspekti tre strangaj de ekstere, lauxorde eksxvelante en la cxielon: verdaj, bluaj, skarlataj, argxentogrizaj, flavaj, blankaj, grandaj kaj malgrandaj evitante la aliajn aux ligante sin por fari okforman cxenon, kaj forflugantaj kiel birdaro en la malproksimon.

— Mi iris sercxi ursospurojn, — li diris finfine. — SXajne okazis tuta ursa kunveno cxi tie apude la pasintan nokton. Mi rapide konstatis, ke Beorno ne povis krei ilin cxiujn; ili estis tro multaj, kaj ili estis diversgrandaj. Mi dirus, ke cxeestis etaj ursoj, grandaj ursoj, ordinaraj ursoj kaj gigantaj ursoj, cxiuj dancis cxi tie apude de la krepusko gxis sunlevigxo. Ili venis de cxiu direkto, krom de la okcidento trans la rivero kaj de l’ montaro. Tien nur direktis unu spuro, tien kaj ne reen. Mi sekvis tiun gxis la Karoko. GXi malaperis en la rivero, sed la akvo tro profundis kaj tro fortis post la roko, por ke mi povu transiri. Estas suficxe facile, kiel vi memoras, iri de tiu cxi bordo al la Karoko pere de la vadejo, sed cxe la alia flanko klifo levigxas el la kirligxanta akvofluo. Mi devis marsxi mejlojn antaux ol mi trovis lokon, kie la rivero suficxe mallargxis kaj malprofundis por ke mi travadu, kaj poste mejlojn retroen por retrovi la spuron. Tiam estis tro malfrue por sekvi gxin tre longe. GXi iris rekte al la pinarbaro oriente de la Nebulecaj Montoj, kie ni tiel agrable festis gaste cxe la vargoj la antauxpasintan nokton. Kaj nun, mi kredas, ke mi respondis ankaux vian unuan demandon, — finis Gandalfo, kaj sidis silente dum longa tempo.

Bilbo kredis scii, kion celis la sorcxisto.

— Kion ni faru, — li kriis, — se li kondukos la vargojn kaj goblenojn cxi tien? Ni kaptigxos kaj cxiuj mortos! Mi kredis, ke vi diris, ke li ne estas ilia amiko!

— Mi ja diris tion. Kaj ne estu idiota! Vi devas enlitigxi, cxar vi tiel malspritas.

La hobito sentis sin venkita kaj cxar li ne havis alian elekton, li enlitigxis. Dum la gnomoj dauxrigis sian kantadon, li ekdormis ankoraux konsternite pri Beorno, gxis li songxis pri centoj da ursoj rigide dancantaj kaj lante rondirantaj en la korta lunlumo. Tiam li vekigxis, dum la aliaj dormis, kaj li auxdis la saman skrapadon, skuadon, snufadon kaj mugxadon kiel antauxe.

La sekvan matenon ilin vekis Beorno mem.

— Ha, vi estas ankoraux cxi tie! — li diris. Li levis la hobiton detere kaj ridis. — CXu vargoj, goblenoj aux malicaj ursoj ne jam mangxis vin?

— kaj li fingropikis la vesxton de sinjoro Baginzo senrespekte. — CXi tiu eta kuniklulo regrasigxas denove dank’ al pano kaj mielo, — li ridetis.

— Venu, kaj remangxu iom pli!

Ili do akompanis lin por matenmangxi. Beorno estis nekutime bonhumora, fakte li sxajnis eksterordinare kontenta, kaj ridigis ilin rakontante amuzajxojn. Kaj ili ne devis atendi longe klarigon pri lia foresto kaj lia nova gastigemo, cxar li mem diris tion al ili. Li estis vojagxinta trans la riveron rekte en la montaron. Oni povas diveni, ke li marsxis tre rapide, almenaux en ursa formo. Li konstatis en la bruligita renkontejo de l’ lupoj, ke tiu ero de ilia rakonto estis vera, sed li malkovris pli ol tion. Li kaptis vargon kaj goblenon, kiuj vagis en la arbaro. De tiuj li lernis novajxon: la goblenaj patroloj kaj la lupoj ankoraux sercxis la gnomojn, cxar ili inkandeske kolerigxis pro la morto de l’ Granda Gobleno, la brulita nazo de l’ CXeflupo, kaj la pereo de multe de ties pli fortaj cxefservistoj. Tion ili senhezite konfesis, sed li supozis, ke ili ne rakontis aliajn pli malicajn planojn, kaj ke la goblena armeo sxajne preparis kun siaj lupamikoj grandan rabekskurson en la apudmontajn landojn por trovi la gnomojn, aux vengxi sin kontraux la homoj kaj bestoj logxantaj tie, kaj kiuj supozeble helpis kaj sxirmis ilin.

— Via rakonto ja estis bona, — diris Beorno, — sed gxi ecx pli placxas al mi, cxar mi certigis min pri gxia veredo. Vi devas pardoni mian nekredemon. Se vi vivus apud la Momarbara limo, ankaux vi ne kredus la parolojn de iu, kiun vi ne konas kiel fraton, aux kiun vi pli fidas ol tiun. Cetere, mi konfesas, ke mi tuj revenis kiel eble plej rapide por certigi vian sekurecon kaj por proponi al vi mian helpon. Mi pli alte taksos gnomojn depost nun. Vi mortigis la Grandan Goblenon, cxu? Ha, mortigis la Grandan Goblenon! — kaj li feroce ridis al si.

— Kion vi faris kun la gobleno kaj la vargo? — subite demandis Bilbo.

— Venu kaj vidu! — diris Beorno, kaj ili sekvis lin ekster la domon. Jen pendis goblena kapo sur la pordo, kaj varga felo estis najlita al proksima arbo. Beorno kiel malamiko estis feroca. Sed nun li estis ilia amiko, kaj Gandalfo opiniis oportuna, ke ili diru cxion pri sia rakonto, inkluzive la celon de l’ vojagxo, por ke ili ricevu la helpon, kiun ili bezonis.

Jen la parolo de Beorno. Li promesis provizi poneojn por cxiu kaj cxevalon por Gandalfo dum la vojagxo gxis la arbaro. Kaj li sxargxis iliajn sakojn per mangxajxoj por kelkaj semajnoj, se ili uzus ilin sxpareme, kaj pakis cxion por facila portado — ekzemple nuksojn, farunon, bokalojn da sekaj fruktoj, rugxfajencajn mielujojn kaj duoble bakitajn kukojn facile konserveblajn, kiuj satigis ecx post malgrandaj porcioj kaj favoris longan marsxadon. Ties recepto estis unu el liaj grandaj sekretoj. Sed enestis mielo, kiel en multe de liaj nutrajxoj, kaj ili estis bongustaj, kvankam ili vekis soifon. Li deklaris, ke la gnomoj ne devus porti akvon antaux la arbaro, cxar trovigxis riveretoj kaj fontoj apud la vojo.

— Sed via vojo tra Mornarbaro estos malluma, dangxera kaj malfacila, — li diris. — Akvo tie ne trovigxos facile, nek mangxajxoj. Ne jam venis la nuksosezono, kvankam tiu sezono eble venos kaj pasos antaux ol vi eliros la alian flankon, kaj nuksoj estas la nura mangxinda furagxo tie. Tie la vivantajxoj estas mallumaj, strangaj kaj sovagxaj. Mi provizos vin per felaj ujoj por porti akvon, kaj mi donos al vi kelkajn pafarkojn kun sagoj. Sed mi tre dubas, ke vi trovos aliajn mangxindajn aux trinkindajn ajxojn. Mi scias, ke tie fluas forte nigra rivereto trans la vojon. Tion vi nepre ne trinku, nek ennagxu, cxar mi auxdis, ke gxi enhavas sorcxadon, kiu igas dormema kaj forgesema. Kaj en la ombreca mallumo, mi kredas, ke vi ne sukcesos pafi ion mangxeblan aux nemangxeblan, sen forlasi la vojon. Tion vi NEPRE ne devos fari, por neniu kialo. Jen cxiuj miaj konsiloj. Post la arbara rando mi ne povos helpi vin. Vi devos dependi de viaj fortuno kaj kuragxo kaj de la nutrajxoj, kiujn mi donos al vi. Antaux la arbara enirejo, mi petas, ke vi resendu miajn cxevalon kaj poneojn. Sed mi deziras al vi rapidan vojagxon, kaj mia domo restos malferma al vi, se iam vi revenos cxi tien.

Ili dankis lin, kompreneble, kun multaj riverencoj kaj svingado de la kapucxoj, kaj multaj “Je via servo, ho Mastro de la Lignaj Haloj!” Sed liaj penigaj vortoj forigis ilian kuragxon, kaj tiam ili konstatis, ke la aventuro estis multe pli dangxera ol ili antauxe opiniis, kaj ke ecx se ili trapasus cxiujn riskojn de la vojo, la drako ankoraux atendus ilin je la fino.

Tiumatene ili preparadis. Post la tagmezo ili mangxis lastafoje kun Beorno, kaj poste ili surseligxis sur la pruntitajn poneojn, adiauxis lin plurfoje, kaj forrajdis rapidpasxe tra lia pordego.

Tuj kiam ili pasis la altan hegxon, oriente de liaj cxirkauxbaritaj bienoj, ili turnis sin norden kaj poste nord-orienten. Sekvante liajn konsilojn, ili ne celis la arbaran cxefvojon sude de liaj bienoj. Se ili prenus tiun pasejon, gxi kondukus ilin apud rivereto fluinta de la montaro kaj renkontinta la Grandan Riveron sude de la Karoko. CXe tiu loko, trovigxis profunda travadejo, kiun ili estus antauxe pasintaj se tiam ili havus poneojn, kaj poste gxi kondukis al la rando de la arbaro kaj la komenco de la malnova arbara vojo. Sed Beorno avertis ilin, ke goblenoj ofte uzis tiun vojon, dum la arbara vojo mem, laux liaj informoj, estis kaduke kovrita de plantaro kaj forlasita cxe la orienta flanko, kaj kondukis al netrapaseblaj marcxoj, kie la vojoj perdigxis. Plie, gxia orienta enirejo malfermigxis tre longe for kaj sude de la Soleca Monto, kaj de tie ili devus marsxi tre longe norden, antaux ol ili atingus la alian flankon. Norde de la Karoko, la okcidenta arbara bordo tusxis la bordojn de la Granda Rivero, kaj tie la montoj ankaux proksimigxis. Beorno konsilis al ili tiun vojon, cxar tiudirekte je kelkaj rajdotagoj norde de la Karoko trovigxis nekonata vojo, kiu iris preskaux rekte tra la Mornarbaro gxis la Soleca Monto.

— La goblenoj, — Beorno diris al ili, — ne kuragxos trapasi la Grandan Riveron cent mejlojn norde de la Karoko, nek venos al mia domo, cxar dumnokte gxi estas bone defendita! Sed rajdu rapide, cxar se ili baldaux faros sian rabekskurson, ili trapasos la riveron pli sude, kaj amasigxos cxe la arbara bordo por bari vian vojon — kaj vargoj kuras pli rapide ol poneoj. Tamen, la norda vojo estas pli sekura, ecx se sxajnas, ke vi pli proksimigxas al iliaj fortresoj, cxar tiudirekte ili malpli atendos vin, kaj ili devos rajdi pli longe por kapti vin. Nun iru for kiel eble plej rapide!

Tial ili nun rajdis silente, galopante kiam la tereno estis herboza kaj ebena, kun la montaro maldekstre, kaj longe for antaux ili la proksimigxanta rivera bordo je la horizonto. La suno nur komencis arki oriente, kiam ili foriris, kaj gxis la vespero gxi kreis oran brilon sur la suprajxojn de la cxirkauxa lando. Estis malfacile kredi, ke goblenoj postcxasis ilin, kaj kiam ili jam rajdis multajn mejlojn for de la Beorna domo, ili parolis kaj kantis denove kaj forgesis la malluman arbaran vojon, kiu atendis ilin. Sed vespere, kiam venis la krepusko kaj la montopintoj minace ardis en la sunsubiro, ili bivakis, postenis gvatiston, kaj la plimulto dormis malkviete songxante pri hurlado de cxasantaj lupoj kaj goblenaj kricxoj.

Tamen la sekva mateno denove auxroris bele kaj hele. Kusxis auxtuneca nebulo surtere, kaj la aero estis frida. Sed la rugxa suno baldaux levigxis, la nebulo forvelkis, kaj la ombroj ankoraux longis kiam ili ekiris denove. Tiel ili rajdis du tagojn, kaj ili nenion vidis krom herbejojn kaj florojn, birdojn kaj solajn arbojn, kaj foje grupetojn da cervoj, kiuj sin pasxtis aux sidis subombre en la meztaga suno. Foje Bilbo vidis vircervajn kornojn starantajn el longa herbejo, kaj unue li kredis, ke li vidis kadukajn brancxojn. La trian vesperon, ili tiel avidis por dauxrigi, cxar Beorno diris, ke ili devus atingi la arbaran pordon frue de la kvara tago, ke ili plu rajdis postkrepuske kaj dumnokte sub la luno. Dum la taglumo forvelkis, Bilbo kredis vidi en la fora dekstro, aux eble maldekstre, vualitan formon de ampleksa urso, sxtelvaganta samdirekten. Sed kiam li kuragxis priparoli tion kun Gandalfo, la sorcxisto nur diris:

— CXit! Ne atentu gxin!

La venontan tagon, ili komencis antaux la tagauxroro, kvankam ili ne longe tranoktis. Tuj kiam eklumigxis, ili povis vidi la arbaron alproksimigxi, kvazaux gxi venus renkonti ilin aux atendus ilin kiel nigra kaj minacanta muro. La tereno komencis deklivi supren, kaj sxajnis al la hobito, ke la etoso silentigxis. Birdoj malpli kantis. Cervoj kaj kunikloj ne plu vidigxis. Posttagmeze ili atingis la tegmentan randon de la Mornarbaro, kaj ripozis sub la grandaj superstarantaj brancxegoj de la eksteraj arboj. Ties trunkoj estis vastaj kaj noditaj, la brancxoj torditaj kaj la folioj malhelaj kaj longaj. Hedero grimpis sur ili, kaj trenigxis surtere.

— Nu, jen la Mornarbaro! — diris Gandalfo. — La plej granda arbaro de la Norda Tero. Mi esperas, ke gxia aspekto placxas al vi. Vi nun devas sendi hejmen cxi tiujn bonegajn poneojn, kiujn vi prunteprenis.

La gnomoj ekgrumblis pro tio, sed la sorcxisto diris, ke ili estis stultaj.

— Beorno ne estas tiom malproksime, kiom vi kredas. Kaj krome vi devus respekti viajn promesojn, cxar li estus feroca malamiko. La okuloj de sinjoro Baginzo estas pli akraj ol la viaj, se vi ne vidis cxiunokte post la krepuskigxo malhelan ursegon, dum li sekvis nin aux sidis ne longe for sub la luno, gvatante niajn bivakojn. Li ne nur gardis kaj gvatis vin, sed observis ankaux la poneojn. Beorno ja estas via amiko, sed li amas siajn bestojn kiel idojn. Vi ne povas imagi, kiel grandanima li estis, kiam li lasis gnomojn rajdi ilin tiel longe for kaj rapide, kaj vi ankaux ne imagas, kio okazus al vi, se vi provus konduki ilin en la arbaron.

— Kio pri via cxevalo? — diris Torino. — Vi ne menciis, ke vi resendos gxin.

— Prave, cxar mi ne resendos gxin.

— Kaj kio do okazos al via promeso?

— Mi okupigxos pri tio. Mi ne resendos la cxevalon. Mi rajdos gxin! Tiam ili eksciis, ke Gandalfo forlasos ilin rande de Mornarbaro, kaj ili malesperigxis. Sed iliaj paroloj ne povis sxangxi lian decidon.

— Nu, ni jam pritraktis tion antauxe, kiam ni alterigxis sur la Karokon. Estas neutile disputi. Mi devas, kiel mi jam klarigis al vi, okupigxi pri gravaj aferoj sude de cxi tie, kaj mi jam malfruas pro miaj zorgoj kaj klopodoj kun via grupo. Tute eblas, ke mi revidos vin antaux la fino, sed egale eblas, ke ne. Tio dependas de viaj fortuno, kuragxo kaj prudento, kaj mi kunsendas sinjoron Baginzo. Mi jam diris al vi antauxe, ke li havas pli da valoro ol oni divenus, kaj vi ja eltrovos tion post nelonge. Gajigxu do, Bilbo, kaj ne aspektu tiel deprimita. Gajigxu do Torino kaj Kompanio! Temas fine pri via ekspedicio! Pensu pri la trezoro je la fino, kaj forgesu la arbaron kaj la drakon, almenaux gxis morgaux matene!

Kiam estis morgaux matene, li parolis same. Ili do ne havis elekton, kaj rezigne plenigis siajn akvujojn en pura fonto, kiun ili trovis apud la arbara enirejo, kaj elpakis siajn ajxojn de sur la poneoj. Ili disdonis la pakajxojn kiel eble plej juste, sed Bilbo konsideris sian sxargxon lacige peza, kaj ne antauxgxuis, ke ili senfine marsxadus mejlojn kun tiom da ajxoj surdorse.

— Ne zorgu pri tio! — diris Torino. — GXi tro frue igxos malpli peza. Post nelonge, mi kredas, ke ni cxiuj deziros pli da ajxoj en niaj sakoj, kiam mankos la mangxajxoj.

Ili poste adiauxis la poneojn, kiuj turnis sin hejmen kaj fortrotis gaje, sxajne kontentaj pri la okazo direkti siajn vostojn al la Mornarbara ombro. Tuj kiam ili foriris, Bilbo certis, ke io urseca eliris el la arba ombro kaj trene rapidis post ili.

Gandalfo nun diris sian adiauxon. Bilbo sidigxis surtere, malkontentis kaj revis, ke li povu kunrajdi kun la sorcxisto sur lia cxevalo. Li jam vizitis la arbaron post sia matenmangxo (kiu ne kontentigis lin), kaj ene gxi sxajnis pli obskura ol la nokto kaj tre sekreta loko: “kvazaux io gvatus kaj atendus”, — li diris al si.

— Adiaux! — diris Gandalfo al Torino. — Kaj adiaux al vi cxiuj, adiaux! Rekte tra la arbaro vi devas vojiri nun! Ne forlasu la vojon! Se vi iam forlasos gxin, vi havos nur unu sxancon el mil por retrovi gxin kaj por eliri el la Momarbaro, kaj tiam mi supozas, ke nek mi nek iu ajn revidos vin!

— CXu ni vere devos trapasi gxin? — gxemis la hobito.

— Jes, vi ja devos! — diris la sorcxisto, — se iam vi volas atingi la transan flankon! Vi devos aux trapasi gxin aux rezigni vian aventuron. Kaj mi ne permesos, ke vi retroiru nun, sinjoro Baginzo. Mi hontas, ke vi ecx konsideras tion! Vi nun mianome devas zorgi pri cxi tiuj gnomoj, — li ridis.

— Ne! Ne! — diris Bilbo. — Mi celis ne tion. Mi nur demandis, cxu ekzistas cxirkauxa vojo?

— Jes, se vi deziras, ekzistas vojo plimalpli ducent mejlojn norde de cxi tie, kaj poste duoble pli longe suden. Sed tiuokaze vi ne progresus sen vojo. Kaj ne ekzistas sendangxeraj vojoj en cxi tiu regiono. Memoru, ke vi nun estas en Sovagxujo kaj spertos diversajn distrajxojn cxiudirekte. Antaux ol vi cxirkauxirus la nordan Mornarbaron, vi atingus la Grizajn Montojn, kaj ili estas plenplenaj je goblenoj, koboldoj kaj orkoj nepriskribeblaj. Antaux ol vi cxirkauxirus la sudan parton, vi trovigxus en la limoj de la Nekromanciisto; kaj ecx vi, Bilbo, ne bezonas, ke mi rakontu al vi pri tiu misa sorcxisto. Mi absolute malkonsilas, ke vi proksimigxu al lokoj sub la ombro de lia malhela turo! Tenu vin proksime al la arbara vojo, restu gajaj, dauxre esperu kaj, kun enorma bonsxanco, vi eble eliros unu tagon kaj vidos antaux vi la Longajn Marcxojn, kaj post ili, en la alta oriento, la Solecan Monton, kie logxas nia kara Smauxgo, kvankam mi esperas, ke li ne atendas vin.

— Jes, tutcerte vi estas tre kuragxiga, — gruntis Torino. — Adiaux! Kaj se vi ne akompanas nin, vi devos foriri nun sen pli da paroloj!

— Adiaux, definitive adiaux! — diris Gandalfo, kaj li turnis sian cxevalon, kaj malsupreniris la deklivon en la okcidenton. Sed li ne povis malhelpi sin diri ion por la lasta fojo. Antaux ol li pasis de ilia auxdopovo, li returnis sin, metis siajn manojn al la busxo kaj alvokis ilin. Ili auxdis lian malfortan vocxon:

— Adiaux! Kondutu bone, atentu vin, kaj NE FORLASU LA VOJON!

Poste li forgalopis, kaj ne plu videblis.

— Ho, adiaux kaj foriru! — gruntis la gnomoj, ecx pli koleraj, cxar lia foriro profunde konsternis ilin.

Ili nun komencis la plej dangxeran etapon de la tuta vojagxo. CXiu sursxultrigis siajn egale pesitajn kaj solidajn pakajxon kaj akvujon, forturnis sin de la taglumo de l’ eksteraj landoj kaj plongxis en la arbaron.

Загрузка...