9. Elkarcere perbarele

La tagon post la batalo kontraux la araneoj, Bilbo kaj la gnomoj senespere provis lastfoje trovi elirejon antaux ol ili mortus pro malsato kaj soifo. Ili starigxis kaj post diskuto eklamis al vojo, kiun ok el la dektriopo konsideris la plej promesa. Sed ili neniam eltrovis, cxu tio estis prava decido. La konstanta krepusko de l’ arbara tago forvelke noktigxis denove, kiam subite cxirkauxis ilin amaso da torcxlumoj kvazaux centoj da rugxaj steloj. Arbaraj elfoj elsaltis kun pafarkoj kaj lancoj ordonante, ke la gnomoj haltu.

Neniu intencis batali. Ecx se la gnomoj ne estus tiel lacaj, ke ili fakte kontentus kaptigxi, la malgrandaj trancxiloj estis iliaj solaj armiloj kaj ne utilus kontraux sagoj de elfoj, kiuj povis trafi birdokulon en la mallumo. Do ili simple haltis, sidigxis kaj atendis — krom Bilbo, kiu surfingrigis sian ringon kaj rapide sxteliris flanken. Kiam la elfoj ligis la gnomojn en unu vico kaj nombris ilin, ili ne trovis la hobiton.

Ili ankaux nek auxdis nek sentis lin kuri post la torcxlumo, dum ili kondukis la kaptitojn tra la arbaro. Al cxiu gnomo oni vindis la okulojn, sed tio ne sxangxis multon, cxar ecx la akraj okuloj de Bilbo ne kapablis vidi la direkton, kaj cetere nek li nek la aliaj sciis de kie ili ekiris. Bilbo devis atenti por sekvi la torcxojn, cxar la elfoj trotigis la gnomojn kiel eble plej rapide, kvankam tiuj estis malsanaj kaj lacaj. La elfa regxo evidente estis ordoninta, ke ili hastu. Subite la torfioj haltis, kaj la hobito gxustamomente atingis ilin, antaux ol ili transiris ponton. Tiu estis la transrivera ponto kondukanta al la regxpalaca pordego. Sube la akvo fluis malhele, rapide kaj profunde, kaj trans la ponto trovigxis pordego antaux kaverna enirejo malsupre de kruta arboplena deklivo. Fagoj kreskis tie gxis la rivera bordo, kaj ties piedeskaj radikoj trempigxis en la akvo.

Trans la ponton la elfoj pelis siajn kaptitojn, sed Bilbo hezitis malantauxe. Li ne sxatis la aspekton de l’ kaverna enirejo, kaj li nur gxustamomente decidis ne forlasi siajn amikojn, sekvante la pasxojn de l’ lastaj elfoj, antaux ol la granda regxa pordego fermigxis malantaux ili kun sonora knalo.

Ene la tuneloj estis lumigitaj de rugxaj torcxoj, kaj la elfaj gardistoj kantis marsxante laux la plektitaj vojoj sinuantaj kaj ehxantaj. Tio ne aspektis kiel la subtera urbo de l’ goblenoj. CXi tie la tuneloj estis malpli grandaj kaj profundaj, kaj la aero estis fresxa. En granda halo kun kolonoj fositaj el sxtono sidis la elfregxo sur trono el skulptita ligno. Sur lia kapo kusxis krono el beroj kaj rugxaj folioj, laux lia kutimo dum la auxtuna sezono. Printempe li portis kronon el arbaraj floroj. En sia mano li tenis bastonon cxizitan el kverko.

La kaptitoj kondukigxis antaux li, kaj kvankam li rigardis ilin severe li ordonis, ke la gardistoj malligu ilin, cxar ili estis cxifonaj kaj lacegaj.

— Ili ne bezonos katenojn cxi tie, — li diris. — Neniu, kiu eniras cxi tien, povas eliri tra mia sorcxita pordo.

Li longe kaj detale ekzamenis la gnomojn pri iliaj aferoj, demandante kien ili iris kaj de kie ili venis, sed li ne eligis de ili pli da novajxoj ol de Torino. Ili estis malafablaj kaj malkontentaj, kaj ecx ne sxajnigis konduti gxentile.

— Kion ni faris, ho regxo? — diris Balino, kiu el ili estis la plej maljuna. — CXu perdigxo en la arbaro, malsato, soifo kaj kaptigxo far araneoj estas krimoj? CXu la araneoj estas viaj dorlotitaj dombestoj, kaj cxu mortiginte ilin oni agacis vin?

Tia demando kolerigis la regxon ecx pli ol antauxe, kaj li respondis:

— Estas krimo senpermese marsxi en mia regno. CXu vi forgesis, ke vi estis en mia lando, uzante vojon faritan de mia popolo? CXu vi ne trifoje persekutis mian popolon en la arbaro, kaj incitis la araneojn per viaj tumulto kaj kriado? Post la perturboj kauxzitaj de vi mi rajtas scii, kio venigis vin cxi tien, kaj se vi ne diros tion al mi nun, mi gardos vin en karceroj gxis vi lernos prudenton kaj bonkonduton!

Tiam li ordonis, ke oni enkarcerigu cxiun gnomon en apartan kelon, ke oni nutru ilin per mangxajxoj kaj trinkajxoj, sed ke oni ne permesu al ili eliri el la etaj karceroj, gxis almenaux unu volonte rakontos al li tion, kion li deziris scii. Sed li ne diris al ili, ke Torino jam estas lia kaptito. Tion efektive trovis Bilbo.

Kompatinda sinjoro Baginzo. Li vivis sola en tiu loko dum terure longa kaj laciga tempo, cxiam kasxante sin, neniam demetante la ringon pro timo, ecx kiam li kasxe kunpremis sin en la plej mallumaj kaj neatingeblaj anguloj. Por pasigi la tempon, li esploris la elfregxan palacon. La granda pordego fermigxis per sorcxado, tamen li sukcesis eliri, se li suficxe rapidis. Trupoj da arbaraj elfoj, foje gviditaj de la elfregxo, ofte ekskursis por cxasi aux okupigxi pri farendajxoj en la arbaro aux pli fore en la orientaj landoj. Se Bilbo aparte lerte movigxis, li elglitigxis post ili, kvankam estis dangxere. Pli ol unufoje li preskaux kojnigxis inter la pordoklapoj, dum tiuj fermigxis kun frakaso post la lasta elfo, Kaj li neniam auxdacis marsxi apud la elfoj pro sia ombro — kvankam gxi estis tre magra kaj svaga en la torcxlumo — kaj cxar li ankaux timis, ke oni akcidente malkovrus lin pro kontakto aux SXanceligxo. Kaj kiam li malofte eliris, li ne profitis la okazon. Li ne intencis forlasi la gnomojn, kaj li ne vere sciis kien iri sen ili. Li ne kapablis postkuri la cxasantajn elfojn dum iliaj ekskursoj, kaj li do provis trovi vojojn por eliri el la arbaro, dum li vagis triste en la arbaro timante ke li perdigxus, gxis kiam venis okazo por reeniri. Li ankaux tre malsatis ekstere, cxar li ne sciis cxasi. Tamen en la kavernoj li suficxe provizis sin sxtelante el la palacaj proviantejoj aux de sur tabloj lauxokaze, kiam neniu cxeestis.

“Mi estas rompsxtelisto kiu ne povas eskapi. Mi devos por cxiam prisxteli la saman domon cxiutage, — li pensis. — Jen la plej teda epizodo de tiu cxi acxa, gxena, malkomforta aventuro! Mi deziras esti en mia hobitotruo, apud mia propra fajro sub bela brila lampo!” Li ofte revis sendi helpopetan mesagxon al la sorcxisto. Sed tio maleblis, kaj li baldaux konstatis ke se ekzistis farinda tasko, restis nur sinjoro Baginzo por plenumi gxin tute sole kaj senhelpe.

Finfine post unu-du semajnoj da sxtelrampado, gvatante kaj studante la gardistojn kaj kalkulante siajn sxancojn, li sukcesis eltrovi la lokojn de la gnomaj karceroj. Li trovis cxiujn el la dekduopo en apartaj lokoj de l’ palaco, kaj post nelonge li lernis parkere cxiun vojdirekton. Kaj li surprizigxis unu tagon lerni de la gardistoj, ke estis gardata plia gnomo en aparta profunda loko. Li tuj divenis kompreneble, ke temis pri Torino, kaj poste li trovis, ke li pravis. Fine post multaj malfacilajxoj li sukcesis trovi la lokon, kiam neniu cxeestis, kaj parolis kun la gnomestro.

Dume Torino estis tro mizerigxinta por koleri pri sia misfortuno, kaj estis tiumomente ecx konsideranta rakonti al la elfregxo pri siaj trezoro kaj misio — kio montras al vi kiom lia spirito ne plu eltenis — kiam li auxdis la vocxeton de Bilbo cxe sia sxlosiltruo. Li unue apenaux kredis siajn orelojn. Tamen li baldaux decidis, ke li ne trompigxis kaj venis al la pordo por diskuti longe kaj flustre kun la hobito cxe la alia flanko.

Tiumaniere Bilbo sukcesis pasigi la sekretan mesagxon de Torino al cxiu alia enkarcerigita gnomo, informante, ke ilia cxefo Torino ankaux estas tenata proksime, kaj ordonante ke neniu rakontu pri la komisio almenaux ne antaux la permeso de Torino. Torino entute rekuragxigxis, kiam li auxdis kiel la hobito liberigis siajn kunulojn de la araneoj. Kaj li nun decidis neniam lasi la elfregxon cxantagxi lin per promesoj de trezoroporcioj kontraux liberigo, gxis almenaux oni certigos, ke ne plu restos espero por eskapi; aux gxis efektive la mirinda sinjoro Baginzo (kiun li komencis tre alte taksi) ne plu kapablos trovi lertan planon.

La aliaj gnomoj konsentis kiam ili ricevis la mesagxon. Ili cxiuj opiniis, ke iliaj trezorporcioj (kiujn ili konsideris siaj, malgraux la malfacila situacio kaj la nevenkita drako) estus perditaj, se la arbaraj elfoj pretendus sian parton. Kaj krome ili cxiuj fidis al Bilbo. Jen kion prognozis Gandalfo, kompreneble. Kaj eble tio estis lia intenco, kiam li foriris kaj forlasis ilin.

Tamen Bilbo ne sentis sin tiel esperema. Li ne sxatis, ke cxiu dependas de li, kaj li revis, ke la sorcxisto revenu. Sed tio estis vana: la tuta malluma Mornarbaro disigis Gandalfon de la kaptitoj. Li sidigxis kaj ade pensis, gxis lia kapo preskaux krevis, sed neniu ideo venis. Nevidiga ringo estis ja valora, sed gxi ne utilis por dekkvaropo. Sed kiel vi povas diveni, li ja liberigis ilin, kaj jen kiel li faris.

Unu tagon cxirkauxsnufante kaj vadante, Bilbo malkovris interesan informon: la granda pordego ne sole servis kiel sola enirejo al la kavernoj. Rivereto fluis sub la plej malsupra etagxo de l’ palaco kaj aligxis al la arbara rivero en la oriento preter la kruta deklivo. CXe la deklivo, kie la subtera rivero aperis, trovigxis la akvopordo. Tie sxtona breto venis proksime de la rivero, kaj tie oni povis mallevi barokradon en la riverfundon por malhelpi eniradon kaj eliradon. Sed la barokrado estis ofte malfermita, cxar tra la akvopordo multe da trafiko pasis ambauxdirekte. Ene trovigxis malluma kruda tunelo, kondukanta al la montokerno. Sed je unu loko, gxi pasis sub elfosita kaverno kovrita de granda kverka klappordo. Tiu malfermigxis supren al la regxaj keloj. Tie stokigxis amasoj da bareloj, cxar la arbaraj elfoj — kaj precipe la regxo — tre sxatis vinon, kvankam neniuj vinberoj kreskis en tiu regiono. La vino kaj aliaj varoj estis alportataj el malproksimo de iliaj sudaj parencoj aux el la vitejoj de l’ homoj en foraj landoj.

Kasxigxinte malantaux unu el la plej ampleksaj bareloj, Bilbo malkovris la klappordon kaj ties funkcion, kaj kauxrante tie lernis kiel la vino kaj aliaj varoj venis perrivere aux veturis surtere de la Longa Lago. SXajnis ke ankoraux prosperis tie la urbo de l’ homoj, konstruita sur platformoj etenditaj sur la akvon por defendi kontraux cxiuspecaj malamikoj kaj antaux cxio la drako de l’ Monto. El Lagurbo la bareloj estis portataj al la Arbara Rivero. Tie ili estis ligataj kiel grandaj flosoj, kaj tiam oni per hokstango aux remilo direktis ilin kontrauxflue laux la rivero, aux kelkfoje oni sxargxis ilin sur platajn boatojn.

Kiam la bareloj igxis malplenaj, la elfoj jxetis ilin tra la klappordo, malfermis la barokradon kaj la bareloj flosis sur la rivero balancigxante, gxis la fluo portis ilin al loko suficxe longe for, kie la bordo sxveligxe turnis la riveron, proksime de la orienta limo de Mornarbaro. Tie oni kolektis kaj religis ilin, reflosigante ilin al Lagurbo, kiu trovigxis en la loko, kie la Arbara Rivero enfluis en la Longan Lagon.

Bilbo longe sidis, kaj pripensis la akvopordon kaj demandis sin, cxu liaj kunuloj povus eskapi per tiu elirejo. Kaj fine li komencis skizi auxdacan planon.

Oni jam donis al la kaptitoj iliajn vespermangxojn. La gardistoj malrapide formarsxis laux la tuneloj, forprenante cxiun torcxon kaj lasante nur profundan mallumon. Tiam Bilbo auxdis la cxefserviston de l’ regxo deziri al la cxefgardisto bonan vesperon.

— Nun akompanu min, — li diris, — kaj gustumu la novan vinon, kiu jxus alvenis. Mi multe sxvitos cxi-vespere por forigi la malplenajn ujojn el la keloj. Ni do unue trinku iom por helpi la laboron.

— Konsentite, — ridis la cxefgardisto. — Mi gustumos kun vi kaj kontrolos, cxu gxi tauxgas por la regxa mangxotablo. Ni festenos cxi-vespere, kaj ne estus dece suprensendi neindajn varojn!

Auxdinte tion Bilbo alarmigxis, cxar li konstatis, ke jam venis oportunajxo kaj li disponas nur unu sxancon por provi sian auxdacan planon. Li sekvis la du elfojn, gxis ili eniris malgrandan kelon kaj sidigxis cxe tablo, sur kiun oni jam metis du trinkpotojn. Ili baldaux komencis trinki kaj ridi gaje. Tiam Bilbo spertis eksterordinaran bonsxancon. Normale oni bezonas tre potencan vinon por dormigi elfon, sed cxi-foje ili versxajne gxuis la ebriigan viton de l’ famaj gxardenoj de Dorvinio. Tion oni ne normale celis por simplaj soldatoj aux servistoj sed unike por regxaj bankedoj, kaj egale gxi tauxgis nur por kaliketoj kaj ne por la grandaj trinkpotoj de l’ cxefservisto.

La cxefgardisto komencis klini sian kapon, kaj tiam li kusxigis gxin sur la tablon kaj ekdormis. La cxefservisto ade parolis kaj ridis al si sen rimarki tion, sed baldaux ankaux lia kapo klinigxis al la tablo, kaj li ekdormis kaj ronkis apud sia amiko. Tiam la hobito sxtele eniris. Post nelonge la cxefgardisto ne plu havis siajn sxlosilojn, kaj Bilbo forkuris kiel eble plej rapide tra la tuneloj al la kelkarceroj. La sxlosilaro multe pezis en liaj brakoj, lia koro pulsis, kaj li tremis pro timo malgraux sia ringo, cxar li ne povis malhelpi la tintan bruadon de l’ sxlosiloj.

Li unue malfermis la pordon de Balino, kaj refermis gxin atente tuj kiam la gnomo eliris. Balino tute surprizigxis, kiel oni povas imagi, sed li estis kontenta cxar li malamis sian tedan etan sxtonan kelon, kaj deziris halti por starigi detalajn demandojn pri la planoj de Bilbo.

— Ne suficxas tempo nun! — diris la hobito. — Vi devas sekvi min! Ni cxiuj devas resti kune, kaj ne riski disigon. CXiu devas eskapi aux neniu. Jen nia lasta sxanco. Se oni trovus nin, cxielo nur scias, kien la regxo metus vin la sekvan fojon, kaj oni nepre katenus viajn manojn kaj piedojn! Do ne sagxumu, jen bravulo!

Tiam li pluiris de pordo al pordo, gxis lia sekvantaro kreskis al dekduopo, el kiu neniu vere estis tre movlerta pro la mallumo kaj la longa enkarcerigado. La koro de Bilbo batis ecx pli arde, kiam foje unu stumblis kontraux la alian, aux gruntis aux susuris en la mallumo. “Estu malbenita tiu gnoma bruacxo!” — li diris al si. Sed cxio iris glate, kaj ili ne renkontis gardistojn. Fakte tiuvespere okazis granda auxtuna festeno en la arbaro kaj supre en la haloj. Preskaux la tuta regnanaro okupigxis pri festado.

Post multaj fusxoj kaj faloj ili venis al la kelkarcero de Torino tre sube en profunda loko, sed felicxe ne tro fore de la keloj.

— Kia bravajxo! — diris Torino, kiam Bilbo flustris, ke tiu eliru kaj renkontu siajn amikojn. — Gandalfo prave parolis, kiel kutimei Vi ja lertas kiel rompsxtelisto, sxajne, kiam venas la momento. Mi certas, ke ni cxiuj estos je via servo por cxiam, sen pripensi kio okazos poste. Sed kio okazos nun?

Bilbo sciis, ke venis la momento rakonti sian planon kiel eble plej klare. Sed li ne certis, cxu la gnomoj sxatus gxin. Kaj liaj duboj realigxis, cxar ili entute malkonsentis grumblante lauxtvocxe malgraux sia dangxera situacio.

— Ni kontuzigxos kaj dispecigxos kaj nepre dronos! — ili murmuris. — Ni kredis, ke vi havis inteligentan planon, kiam vi sukcesis havigi al vi la sxlosilojn. Sed jen efektive freneza ideo!

— Nu bone! — diris Bilbo deprimite kaj ankaux agacite. — Revenu al viaj belaj karceroj. Mi refermos la pordojn, kaj vi restos tie komforte kaj pripensos pli tauxgan planon. Sed mi dubas, ke mi retrovos denove tiujn cxi sxlosilojn, se fakte mi ankoraux intencos reprovi denove.

Tio timigis ilin, kaj ili kvietigxis. Fine estis evidente, ke ili devis sekvi la proponon de Bilbo, cxar ili nepre ne povus trovi elirejon al la supraj haloj aux eliri baraktante tra la sorcxe fermita pordego. Kaj ne valoris la penon grumbli en la tuneloj gxis oni rekaptos ilin. Do sekvante la hobiton, ili rampis al la plej malsupraj keloj. Ili pasis la pordon, kie kontente ronkadis la cxefgardisto kaj la cxefservisto kun ridetoj sur siaj vizagxoj. La Dorvinia vino songxigis ilin profunde kaj agrable. Sed la cxefgardisto mienos malsimile la venontan tagon, kvankam Bilbo, antaux pluiri, sxtele eniris kaj bonkore remetis la sxlosilojn sur lian zonon.

“Tio helpos lin iomete pri lia morgauxa embaraso, — al si diris sinjoro Baginzo. — Li ne estis malbona ulo kaj lojale traktis la kaptitojn. Tio ankaux starigos enigmon por ili. Ili kredos, ke necesis potenca sorcxado por trapasi tiujn fermitajn pordojn kaj malaperi. Malaperi! Jes, ni devos hasti, se tio realigxos!”

Oni postlasis Balinon por gvati la gardiston kaj la serviston, ordonante, ke li alarmu la aliajn se tiuj vekigxus. La aliaj iris al la proksima kelo, kie trovigxis la klappordo. Ili ne devis malsxpari tempon. Post nelonge Bilbo konsciis, ke kelkaj elfoj devis veni malsupren por helpi la cxefserviston sxovi la malplenajn barelojn tra la pordoj en la rivereton. La bareloj jam staris lauxvice falopretaj meze de la planko. Kelkaj el ili estis vinbareloj, kaj tiuj ne tauxgis cxar oni ne povus malfermi iliajn kovrilojn senbrue, kaj ankaux oni ne povus refermi ilin sekure. Sed apud tiuj, pluraj pli tauxge servis por alporti buteron, pomojn kaj diversajn varojn al la regxa palaco.

Ili baldaux trovis dek tri barelojn, suficxe grandaj por porti unu gnomon. Fakte, kelkaj estis tro vastaj, kaj engrimpinte la gnomoj timis pro sxanceligxo kaj balancigxo dum la vojagxo, kvankam Bilbo klopodis trovi pajlon kaj sxtofon por enpaki ilin tiel komforte, kiel li rapide povis. Fine dek du gnomoj estis stivitaj. Torino kauxzis multe da malfacilajxoj, tordigxante kaj turnigxante en sia kuvo, kiel granda hundo en malgranda hundejo, dum Balino venante lastavice pedantis pri aerotruoj pretendante ke li sufokigxis, ecx antaux ol lia kovrilo estis fermita. Bilbo strecxe provis sxtopi la fendojn, kiuj trovigxis sur la barelaj flankoj, kaj fiksis la kovrilojn kiel eble plej sekure. Kaj nun li restis denove sola, kurante tien kaj reen finpretigante la pakadon kaj esperante neoptimisme, ke li suficxe faris por sukcesigi sian planon.

Kaj lia preparado gxustatempis. Unu-du minutojn post kiam la kovrilo de Balino fermigxis, venis vocxa bruado kaj luma flagrado. Aro da elfoj venis ridante kaj parolante en la kelon kantante kanterojn. Ili jxus forlasis grandan gajan festenon en unu el la haloj, kaj intencis retroiri kiel eble plej rapide.

— Kien forvagis la maljuna Galiono, la cxefservisto? — diris unu. — Mi ne vidis lin cxe la bankeda tablo cxi-vespere. Li devas posteni nun por montri al ni la farendajn taskojn.

— Mi malkontentos, se tiu maldiligenta oldulo malfruos, — diris alia. — Mi ne deziras malsxpari tempon cxi-sube, dum la kantoj kantigxas!

— Ha ha! — iu kriis. — Jen tiu langvora fripono kun la kapo en trinkpoto! Li arangxis privatan festenon kun sia amiko kapitano.

— SXancelu lin! Veku lin! — kriis la aliaj senpacience. Galiono ne sxatis vekigxi pro sxancelado kaj ne toleris mokadon.

— Vi estas cxiuj malfruaj, — li grumblis, — mi atendis longe cxi-sube, dum vi trinkis kaj festenis, forgesinte viajn taskojn. Ne estas surprize, ke mi ekdormis pro lacigxo!

— Ne estas surprize, — ili diris, — kiam la klarigo staras pli gxuste antaux vi en trinkpoto! Gustumigu al ni vian dormigan vinon antaux nia laboro! Ne necesas veki la sxlosiston tie. Li evidente jam fintrinkis sian porcion!

Ili do trinkis po unu glaso kaj tuj farigxis tre ebriaj. Sed ili ne farigxis senspritaj.

— SXparu nin, Galiono! — kriis iuj. — Vi komencis trinki tre frue kaj konfuzis vian menson! Vi pretigis cxi tie plenajn barelojn anstataux malplenajn, se oni jugxas ilin lauxpeze!

— Dauxrigu la laboron! — gruntis la cxefservisto. — Pigruloj ne povas pesi precize. Tiuj ja estas la solaj forjxetendaj bareloj. Do ek al mia ordono!

— Nu bone, bone! — ili respondis, rulante la barelojn gxis la aperturo. — Estos via kulpo do, se la plenaj butertinoj de l’ regxo kaj liaj plej bonaj vinoj forsxovigxus en la riveron, por ke la laganoj bankedu senpage!

Ruligxu plu — ruligxu plu,

ruligxadu laux la tru’!

Jaj, ruk! Tra la klap!

Suben ili, plauxda frap’!

Tiel ili kantis, kiam la unuaj kaj sekvantaj bareloj ruligxis gxis la malluma brecxo kaj falis longe malsupren en la fridan akvon. Kelkaj bareloj vere estis malplenaj, aliaj estis kuvoj entenantaj nete pakitajn gnomojn, sed cxiuj subeniris unu post la alia, skuigxante kaj balancigxante, plauxde frapante unu la alian, frakasante la akvon, kunpremigxante kontraux la tunelajn murojn, koliziante kaj karambolante laux la rivera fluo.

GXuste tiam Bilbo konstatis miskalkulon en sia plano. Vi supozeble jam antauxvidis tion kaj priridis lin, sed mi dubas, ke vi atingus pli ol duonon de l’ plano, se vi anstatauxus lin. Kompreneble li ne kasxis sin en sia propra barelo, kaj restis neniu por enpaki lin, ecx se tiu disponus tempon! CXi-foje li certis, ke li perdus siajn amikojn (el kiuj preskaux cxiuj jam malaperis tra l’ klappordo) kaj ke li forlasigxus restante por cxiam rompsxtelisto funde de l’ elfaj kavemoj. CXar ecx se li tuj eskapus el la supraj pordoj, li neniel povus retrovi la gnomojn. Li ne sciis kiel direkti sin al la barela kolektejo. Kaj li demandis sin, kio okazus al la aliaj ekstere, cxar li ne havis tempon klarigi al la gnomoj pri siaj eltrovoj aux pri siaj intencoj, post kiam ili eliros la arbaron.

Dum tiuj pensoj okupis lian menson, la elfoj ekkantis gaje cxirkaux la rivera pordo. Kelkaj jam iris por hisi la sxnurojn, levante la barokradon por lasi la barelojn forflosi laux la akvofluo.

Laux malhela flu’ rapida

reen al la land’ konita!

Lasu cxi subterajn rondojn,

lasu krutajn nordajn montojn,

kie boskoj malprecizaj

klinas sin en ombroj grizaj!

Flosu trans arbara reto

al la flustro de venteto,

preter la fragmitoj, junkoj,

preter marcxaj kanotrunkoj,

tra la blanka nebulfumo

sur laget’ en noktmallumo!

Sekvu, kien saltas stelo

sur deklivo de l’ cxielo;

celu, kiam taga lumo

venas al river’ kaj humo,

suden for! Kaj suden for!

Al sunlumo de l’ auxror’,

al herbejaj kampolimoj,

kie pasxtas sin bovinoj;

al gxardenoj surmontetaj,

kie beroj igxas pretaj

sub la sun’ en taga glor’!

Suden for! Suden for!

Laux malhela flu’ rapida

reen al la land’ konita!

Nun la lasta barelo ruligxis gxis la aperturo! Malespere kaj elcxerpinte siajn ideojn, la kompatinda eta Bilbo alkrocxigxis al gxi kaj forpusxigxis trans la randon. Li falis suben kaj enplauxdis la malluman fridan akvon mergigxante malsupre de l’ barelo.

Li venis surfacen sputante kaj tenajlante la lignan barelfundon kiel rato, sed malgraux cxiuj provoj li ne povis grimpi supren. CXiam kiam li provis, la barelo ruligxis kaj replongxigis lin. GXi estis malplena kaj flosis kiel korko. Kaj kvankam liajn orelojn plenigis akvo, li auxdis la elfan kantadon en la superaj keloj. Tiam la klappordo klakfermigxis subite, kaj iliaj vocxoj forfadis. Li nun flosis sole en tunelo da glacia akvo — tute sole, cxar kunuloj ne povas helpi, dum ili estas pakitaj en bareloj.

Post nelonge aperis griza brilo en la mallumo antaux li. Li auxdis la antauxan barokradon knari, dum oni levis gxin, kaj li trovigxis en amaso da balancigxantaj kaj bobenantaj bareloj, baraktantaj por subpasi tra la elireja arkajxo kaj forflosi laux la fluanta rivero. Li nur bonsxance evitis vundigxon pro pusxoj kaj batoj, sed fine la kunpremita barelaro disigxis, kaj unu barelo post la alia flosis sub la sxtonan arkajxon. Tiam li vidis, ke estus fine neutile rajdi supre de sia barelo, ecx se li sukcesus tion fari, cxar ne estis spaco — ecx por hobito — inter gxia supro kaj la klinigxanta plafono, kie trovigxis la elirejo.

Ili eliris el la tunelo sub arbaraj brancxoj ambauxborde de la rivero. Bilbo demandis sin, kion sentis la gnomoj kaj scivolis, 6u akvo jam eniris la kuvojn. Kelkaj bareloj flosis apude en la mallumo kaj sxajnis sinki pli profunde. Bilbo divenis, ke ene de tiuj trovigxis la gnomoj.

“Mi esperas, ke mi fermis la kovrilojn suficxe strikte!” — li pensis, sed post nelonge li tro bezonis zorgi pri si por okupigxi pri la gnomoj. Li sukcese gardis sian kapon superakve, sed li tremis pro malvarmo, kaj demandis al si cxu li mortus se lia bonsxanco ne revenus, kaj cxu li devus riski plongxi kaj nagxi gxis la rivera bordo.

La bonsxanco ja revenis post kelka tempo: la kirligxanta akvofluo albordigis kelkajn barelojn je unu loko, kaj tie dum suficxe longa tempo ilin blokis iu nevidebla arbradiko. Tiam Bilbo profitis la okazon por surgrimpi sian barelon, dum alia firme haltigis gxin. Li rampis supren kiel dronanta rato kaj kusxis supre por ekvilibrigi sin kiel eble plej bone. La brizo priblovis lin fride sed li preferis gxin al la akvo, kaj li esperis, ke li ne defalos, kiam la barelflosado rekomencigxos.

Baldaux poste la bareloj liberigxis denove, serpentante kaj slalomante laux la rivero, sekvante la pli fortan fluon. Tiam la vojagxo igxis pli malfacila supre de la barelo, kiel li ja antauxtimis, sed li iel ne falis, kvankam li estis terure malkomforta. Felicxe, li estis tre malpeza, la barelo estis granda kaj ankaux iom da ekvilibriga akvo helpe likis en gxin. Tamen la vojagxo similis malfacilan promenon senbridan kaj senpiedingan sur poneo, kiu deziris ruligxi surtere.

Tiumaniere sinjoro Baginzo fine alvenis lokon, kie la arboj igxis maldikaj ambauxflanke. Inter tiuj li povis vidi palan matenigxan cxielon. La malhela rivero subite plilargxigxis, kaj tie enfluis en la grandan Arbaran Riveron, kiu hastis de la regxpalaca pordego. La malluman suprajxon de l’ akvo ne plu sxirmis la arbaro, kaj sur gxia glata surfaco dancis kaj disigxis nebulaj kaj stelaj reflektoj. Tiam la rapida Arbara Rivero balais pluen la barelaron gxis la norda bordo, kie gxi eroziis largxan golfon. Tie vidigxis sxtoneta strando sub alta bordo limigita je la orienta flanko de kruta roka breto. Sur la plagxon albordigxis la plimulto de la bareloj, kvankam kelkaj plueniris kaj skuigxis kontraux la sxtonan gxeton.

Homoj vacxis de sur la bordoj. Ili rapide haltigis kaj kunpusxis la barelojn per hokstangoj al la malprofundajxo, kaj post kiam ili nombris ilin, ili kunligis ilin per sxnuro kaj lasis ilin gxismatene. La kompatindaj gnomoj! Bilbo ne tro malbone statis nun. Li glitis de sur sia barelo kaj vadis gxis la bordo. Li tiam kasxe aliris kelkajn kabanojn, kiuj estis videblaj de sur la akvobordo. Li efektive ne plu hezitis sxteli mangxon senpermese, se prezentigxis okazo, cxar li devis tion fari dum kelka tempo. Kaj li nun sciis, ke malsato estis grava afero kaj ne temis pri gxentila interesigxo pri frandajxoj en plenproviza mangxosxranko. Li ankaux ekvidis fajron inter la arboj, kaj tio allogis lin, cxar liaj vestajxoj estis tre malsekaj kaj glacie gluigxis al lia korpo.

Oni nun ne bezonas rakonti cxion pri tiu nokto, cxar ni alvenis la finon de la vojagxo orienten kaj atingis la komencigxon de la plej granda aventuro, kaj ni do devos hasti. Kompreneble helpe de sia magia ringo li unue sukcese sxteliris, sed fine liaj malsekaj piedspuroj kaj flakoj, postlasitaj kiam li sidigxis en diversaj lokoj, malkasxigis lin. Kaj li ankaux komencis snufi, kaj kiam li klopodis kasxi sin, liaj fusxe subpremitaj ternoj auxdigis lin eksplode. Post nelonge, cxiu riverborda vilagxano sercxis lin, sed Bilbo kasxis sin en la arbaro kun pano, leda vinbotelo kaj pastecxo, kiuj ne apartenis al li. Li devis tranokti malseke kaj longe for de fajro, sed la botelo komfortigis lin, kaj li ekdormis iomete sur seka foliaro, kvankam la jaro auxtunigxis kaj la aero igxis frosta.

Li revekigxis pro lauxta terno. La mateno jam grizis, kaj gaja ekscitigxo auxdigxis de sur la rivera bordo. La riverbordanoj fabrikis grandan ligitan floson da bareloj, kaj la elfaj flosistoj komencis stiri gxin lauxflue al Lagurbo. Bilbo ternis denove. Li ne plu estis malseka, sed sentis sin tre malvarma. Li kuris tiel rapide, kiel liaj lamantaj kruroj povis porti lin gxisborden, kaj dum la konfuzo li surgrimpis la barelaron nerimarkite. Bonsxance la suno ne brilis tiumomente por jxeti maloportunan ombron, kaj li felicxe ne ternis dumkelka tempo.

La stangoj plongxis profunde. La elfoj staris en la malprofundajxoj sxovante kaj pusxante. La bareloj nun kunligitaj krakis kaj knaris.

— Jen peza sxargxo, — kelkaj grumblis. — Kelkaj sxajne flosas tro profunde. Estas certe, ke ili ne estas malplenaj. Se ili estus alvenintaj tage, ni nepre estus rigardintaj la enhavon.

— Mankas tempo nun! — diris la flosisto. — Forpusxu la boaton! Kaj fine la bareloj forpusxigxis, unue malrapide, gxis ili preterpasis la rokan gxeton, kie aliaj elfoj staris por forpusxi ilin per longaj stangoj, kaj tiam ili rapidigxis en la fortan fluon, kaj forveturis longe laux la rivero gxis la Lago.

La gnomoj eskapis la regxajn kelkarcerojn kaj trapasis la arbaron, sed cxu vivaj aux mortaj ne estis certe.

Загрузка...