18. La revena vojagxo

Kiam Bilbo rekonsciigxis, li estis sola. Li kusxis sur la ebenaj sxtonoj de Korvokresto, kaj neniu trovigxis apude. Sennuba kaj malvarma tago atendis lin. Li tremis cxar li estis sxtone frida, kvankam lia kapo estis arde varma.

“Nu mi scivolas, kio okazis? — li diris al si. — Mi kredas, ke mi ankoraux ne estas unu el la mortintaj herooj, tamen mi supozas, ke tio povos ankoraux okazi”.

Li sidigxis dolore. Rigardante al la valo, li ne vidis vivantajn goblenojn. Post kelka tempo lia kapo refresxigxis, kaj li kredis vidi elfojn marsxi inter la subaj rokoj. Li frotis siajn okulojn. Li certis, ke li vidis longe for sur la ebenejo la tendaron kun homoj. Apud la CXefpordo estis tumulto. Kaj sxajnis, ke la gnomoj malmuntis la muron. Sed cxio estis terure silenta. Ne resonis krioj aux kantaj ehxoj. La aero portis nur cxagrenon.

— Venis do la fina venko! — li diris kaj sentis sian kapon dolori. — Nu gxi aspektas tre sombre.

Subite li konstatis, ke viro grimpis supren al li.

— Ho vi! — li kriis per tremanta vocxo. — Ho vi! Kio novas?

— Kies vocxo parolas inter la sxtonoj? — diris la viro haltante kaj gvatante cxirkaux si kaj proksime de tie, kie Bilbo sidis.

Bilbo tiam rememoris sian ringon!

— Mi estu benita! — li diris. — La nevidebleco tamen havas siajn malavantagxojn. Mi supozas, ke sen gxi oni jam estus metinta min en varman liton nokte!

— Estas mi, Bilbo Baginzo, kunulo de Torino! — li kriis rapide demetante sian ringon.

— Estas bone, ke mi trovis vin! — diris la viro, pasxante al li. — Vi estas bezonata, kaj oni sercxas vin jam longe. Oni kredus vin unu el la multaj mortintoj, se Gandalfo ne dirus, ke via vocxo laste auxdigxis cxi tie. Oni do sendis min por lastafoje sercxi vin. CXu vi estas tre vundita?

— Temas pri malagrabla kapofrapo, mi kredas, — diris Bilbo. — Sed mi havas helmon kaj duran kranion. Tamen mi iom sentas nauxzon, kaj miaj kruroj estas kvazaux pajlaj.

— Mi portos vin gxis la tendaro en la valo, — diris la viro kaj facile levis lin.

La viro marsxis lerte kaj rapide. Post nelonge li kusxigis Bilbon antaux tendo en Dalo, kaj tie staris Gandalfo kun sia brako en skarpo. Ecx la sorcxisto ne evitis damagxon, kaj malmultaj en la armeo ne estis vunditaj.

Kiam Gandalfo vidis la hobiton li tre gxojis.

— Baginzo! — li diris. — Nekredeble! Vi vivas malgraux cxio… mi gratulas vin! Mi komencis timi, ke via fortuno eble elcxerpigxis! Temis pri terura afero, fakte preskaux katastrofa. Sed la aliaj novajxoj povas atendi. Venu! — li diris pli grave. — Oni petas vian cxeeston.

Li kondukis la hobiton en la tendon.

— Saluton, Torino! — li diris enirante. — Mi venigis lin.

Tie efektive kusxis Torino Kverkasxildo, kiu estis plurfoje vundita, kaj kies sxirita kiraso kaj nocxita hakilo estis forlasitaj sur la planko. Li levis siajn okulojn, kiam Bilbo venis al li.

— Adiaux, brava rompsxtelisto, — li diris. — Mi iras nun al la haloj de atendado por sidi inter miaj prauloj, gxis kiam la mondo renovigxos. CXar mi lasas nun mian oron kaj argxenton kaj iras tien, kie gxi malmulte valoras, mi deziras adiauxi vin kiel amiko kaj deziras retiri miajn parolojn kaj farojn cxe la CXefpordo.

Tre malgaja Bilbo klinigxis sur unu genuon.

— Adiaux, Regxo sub la Monto! — li diris. — Jen amara aventuro, se gxi finigxas tiel, kaj monteto da oro ne povas nuligi tion. Sed mi estas felicxa pro tio, ke mi partoprenis vian ekspedicion — jen honoro, kiun apenaux meritas iu ajn Baginzo.

— Ne! — diris Torino. — Vi estas pli bonkora ol vi scias, ido de la nobla okcidento. Miksigxas en vi kuragxo kaj sagxeco gxustakvante. Se iuj el ni pli estimus mangxadon, distradon kaj kantadon ol amasigitan oron, la mondo estus pli gaja. Nun mi devas forlasi gxin, cxu gxi estas gaja aux ne. Adiaux!

Tiam Bilbo foriris por esti sola kaj sidigxis volvita en kovrilo kaj — cxu vi povas kredi tion aux ne — ploris gxis liaj okuloj farigxis rugxaj kaj lia vocxo rauxka. Li estis tre simpatia eta ulo. Dum longa tempo li ecx ne povis trovi la senton en sia koro por diri sxercon.

“Estas bonsxance, — li fine diris al si, — ke mi vekigxis gxustamomente. Mi preferus, ke Torino vivu, sed mi estas felicxa almenaux pro tio, ke ni disigxis amike. Vi estas stulta, Bilbo Baginzo, kaj vi fusxis la aferon pri la sxtono. Okazis batalo malgraux viaj klopodoj por acxeti pacon kaj trankvilon. Sed mi supozas, ke oni ne povas kulpigi vin pro tio”.

Bilbo poste eksciis cxion, kio okazis post lia sveno. Sed la novajxoj ecx pli cxagrenis lin, kaj la aventuro jam terure lacigis lin. Liaj ostoj multe doloris por la hejmeniro. Kaj la vojagxo estis iom prokrastita, do intertempe mi povas rakonti al vi iom pri la okazintaj eventoj. La agloj jam delonge suspektis la goblenan militiron. Neniu agado vere povis eviti ilian akran supermontan gvatadon. Ili do ankaux multe amasigxis sub la gvido de la Granda Aglo de l’ Nebulecaj Montoj. Kaj fine kiam ili sentis la odoron de batalpreparado, ili rapide postcxasis la sxtormon gxustatempe. Ili forigis la goblenojn de sur la montaj deklivoj, pusxante ilin de super klifoj aux pelante ilin suben kricxantajn kaj konfuzitajn al la malamikoj. Post nelonge ili liberigis la Solecan Monton, kaj la elfoj kaj homoj povis fine subiri ambauxflanke al la valo por helpi la batalon.

Sed ecx helpate de la agloj, iliaj malamikoj nombre superis ilin. Dum tiu lasta horo, Beorno mem aperis. Neniu scias kiumaniere aux de kie li venis. Li estis sola kaj ursoforma kaj sxajnis kreski giganta pro la kolero.

Lia vocxo resonis kiel tamburoj kaj kanonoj, li forjxetis de sia vojo lupojn kaj goblenojn kiel pajlerojn kaj plumojn. Li trafis ilian arieron kaj fulme frakasis ilian cxirkauxantan linion. La gnomoj staris sensxancele apud sia estro sur malalta ronda monteto. Tiam Beorno kurbigxis kaj levis Torinon, kiu jam falis pikita de lancoj, kaj forportis lin de la batalo.

Kiam li revenis, lia furiozo duobligxis. Nenio povis kontrauxstari lin kaj neniu armilo povis damagxi lin. Li dispelis la gardistojn, kaptis Bolgon mem kaj dissxiris lin. Tiam teruro konfuzis la goblenojn kaj ili forkuris disdirekten. Sed la nova espero forigis la lacecon de iliaj malamikoj, kiuj tuj persekutis ilin kaj plejeble baris ilian eskapon, pelante ilin en la Riveron Rapidan, kaj tie la plimulto pereis. Tiuj kiuj fugxis suden kaj okcidenten estis cxasitaj gxis la marcxoj apud la Arbara Rivero. Tie la plimulto de la lastaj eskapintoj pereis, dum tiuj kiuj penetris la regnon de la arbaraj elfoj estis mortigitaj aux logitaj pli internen, kie ili mortis en la malhelaj profundajxoj de Mornarbaro. La kantoj rakontas, ke tri kvaronoj el la norda goblenaro mortis tiutage, kaj en la montoj ekregis paco por multaj jaroj.

La venko igxis absoluta antaux la noktigxo, sed la venkintoj ankoraux cxasis, kiam Bilbo revenis al la tendaro. Tiumomente ne restis multaj en la valo, krom la plej grave vunditaj.

— Kie estas la agloj? — li demandis Gandalfon vespere, dum li kusxis volvita per multaj varmaj kovriloj.

— Kelkaj partoprenas la cxasadon, — diris la sorcxisto, — sed multaj jam revenis al siaj nestoj. Ili ne deziris resti cxi tie kaj foriris, kiam eklumis la auxroro. Daino kronis ilian mastron per oro, kaj jxuris sian amikecon por cxiam.

— Mi bedauxras tion. Nu mi celas, ke mi sxatus cxeesti por revidi ilin, — diris Bilbo dormeme. — Eble mi revidos ilin dum la vojagxo hejmen. CXu mi baldaux iros hejmen?

— Tuj kiam vi deziros, — diris la sorcxisto.

Fakte Bilbo foriris nur post kelkaj tagoj. Ili entombigis Torinon profunde sub la Monto, kaj Bardo metis Arkesxtonon sur lian bruston.

— GXi kusxu tie, gxis kiam la Monto falos! — li diris. — GXi alportu jam de nun fortunon al cxiu el liaj parencoj, kiu logxos cxi tie!

Poste sur lian tombon la Elfregxo metis Orkriston, la elfan glavon, kiun oni prenis de Torino, dum li estis kaptita. La kantoj diras, ke gxi cxiam brilis en la mallumo se proksimigxis malamikoj, kaj la gnoma fortikajxo ne povis esti atakita senaverte. Tie Daino, filo de Naino, eklogxis, kaj li farigxis Regxo sub la Monto. Post kelka tempo pliaj gnomoj venis al lia trono en la antikvaj haloj. El la dek du kunuloj de Torino, dek ankoraux vivis. Filio kaj Kilio pereis defendante lin per siaj sxildoj kaj korpoj, cxar li estis la plej maljuna frato de ilia patrino. La aliaj restis kun Daino, cxar Daino juste disdonis sian trezoron.

Ne plu tauxgis evidente disdividi la trezoron laux la originaj planoj al Balino kaj Dvalino, Dorio kaj Norio kaj Orio, Oino kaj Gloino, Bifuro kaj Bofuro kaj Bomburo — kaj al Bilbo. Tamen oni donis dekkvaronon de la oro kaj argxento, forgxitan aux neforgxitan, al Bardo, cxar Daino diris:

— Ni honoros la parolon de l’ mortinto, kiu nun posedas Arkesxtonon.

Ecx dekkvarono de la trezoro estis enorma kaj pli ampleksa ol tiu de multaj regxoj inter la mortemuloj. El tiu trezoro Bardo sendis multon al la estro de Lagurbo kaj malavare rekompencis siajn subtenantojn kaj amikojn. Al la Elfregxo li oferis la verdajn smeraldojn de Giriono: la juvelojn, kiujn tiu plej adoris, kaj kiujn Daino redonis al Bardo.

Al Bilbo li diris:

— CXi tiu trezoro tiom apartenas al vi kiom al mi kvankam la antauxaj interkonsentoj ne estas plenumeblaj, kaj aliaj rajtas parton, pro tio ke ili akiris kaj defendis gxin. Sed kvankam vi deklaris vian porcion forlasita, mi dezirus malpravigi la parolojn de Torino, kiujn li poste maljxuris, tio estas: ke vi ricevu malmulton. Mi preferus rekompenci vin pli ricxe ol la aliajn.

— Vi estas tre gxentila, — diris Bilbo. — Sed fakte tio senpezigas min. Kiel mi povus reporti tiom da trezoro hejmen sen esti atakita aux murdita dum la vojagxo? Mi tute ne scias. Mi ecx ne scias, kion mi farus kun gxi en mia domo. Mi certas, ke gxi estos tre sekura en viaj manoj.

Fine li akceptis nur du malgrandajn kestojn, unu kun argxento kaj alia kun oro, kies pezon povus porti forta poneo.

— Jen tiom, kiom mi povos prizorgi, — li diris. Venis la momento por adiauxi liajn amikojn.

— Adiaux Balino! — li diris, — kaj adiaux, Dvalino; adiaux Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Bifuro, Bofuro kaj Bomburo! Viaj barboj neniam maldensigxu! — Kaj turnante sin al la Monto li aldonis: — Adiaux Torino Kverkasxildo! Kaj Filio kaj Kilio! La memoro pri vi neniam forvelku!

La gnomoj riverencis al li gxisgrunde antaux la CXefpordo, sed iliaj vortoj hezitis en la gorgxoj.

— GXis revido kaj bonan sxancon, kien ajn vi vojagxos! — diris fine Balino. — Se iam vi revizitos nin, kiam niaj haloj estos denove ornamitaj, tiam kune ni festenos grandioze!

— Se iam vi pasos apud mia domo, — diris Bilbo, — ne hezitu frapi cxe la pordo. La temangxo estas je la kvara posttagmeze, sed vi estas bonvenaj cxiumomente! Tiam li turnis sin kaj foriris.

La elfa armeo ekmarsxis, kaj kvankam gxi igxis malpli granda, multaj tamen estis felicxaj, cxar la norda regiono estos pli gaja dum longa tempo. La drako estis mortinta, la goblenoj venkitaj, kaj iliaj koroj antauxgxuis gxojan postvintran printempon.

Gandalfo kaj Bilbo rajdis malantaux la Elfregxo, kaj apud ili marsxis Beorno cxi-foje en homa formo. Li ridis kaj kantis lauxte dum la vojagxo. Ili tiel iris gxis ili proksimigxis al la limoj de Mornarbaro norde de la loko, kie elfluis la Arbara Rivero. Tiam ili haltis, cxar la sorcxisto kaj Bilbo ne deziris eniri la arbaron, kvankam la regxo petis, ke ili restu iom en liaj haloj. Ili intencis sekvi la arbaran egxon, cxirkaux gxia norda rando en sovagxejo, kiu disigis la arbaron de la Griza Montaro. GXi estis longa kaj malgaja vojo, sed cxar la goblenoj estis forpelitaj, gxi sxajnis malpli dangxera ol la timigaj subarbaraj padoj. Kaj cetere Beomo estis ironta la saman vojon.

— Adiaux! Ho Elfregxo! — diris Gandalfo. — La verda arbaro estu gaja, dum la mondo ankoraux junas! Kaj via popolo restu same gaja!

— Adiaux! Ho Gandalfo! — diris la regxo. — Aperu tie, kie vi estas plej bezonata sed malplej atendata! Ju pli ofte vi aperos en miaj haloj, des pli felicxa mi estos!

— Bonvolu, — balbutis Bilbo turnante sin sur unu piedo, — akcepti cxi tiun regalon! — kaj li eligis kolieron el argxento kaj perloj, kiun Daino donacis al li, kiam li foriris.

— Kial mi meritas tian donacon, ho hobito? — diris la regxo.

— Nu, hm, mi supozas, ke vi scias, — diris Bilbo iom gxenite, — ke, hm, vi devas ricevi kompenson por, hm, via gastigemo. Mi celas, ke ecx rompsxtelisto havas dankemon. Mi trinkis multe da via vino kaj mangxis ecx pli multe da via pano.

— Mi akceptos vian donacon, ho Bilbo la Majesta! — diris la regxo grave. — Kaj mi nomas vin Elfamiko kaj benas vin. Via ombro ne forvelku (aux sxtelado farigxos tro facila)! Adiaux!

Tiam la elfoj turnis sin al la Arbaro, kaj Bilbo komencis la longan vojon al la hejmo.

Li travivis multajn malfacilajxojn kaj aventurojn, antaux ol li revenis. La sovagxejo estis ankoraux sovagxa, kaj logxis tie multaj aliaj kreitajxoj krom la goblenoj. Sed li estis bone gvidita — la sorcxisto akompanis lin kun Beorno plimulte de la vojo — kaj li ne plu spertis gravan dangxeron. Kiam venis la vintromezo Gandalfo kaj Bilbo sekvis la tutan vojon cxirkaux la arbaro kaj venis al la domo de Beorno. Kaj tie dum kelka tempo ili restis. La Julo estis varma kaj gaja, kaj homoj venis de malproksime por festeni kiel gastoj de Beorno. La goblenoj de la Nebulecaj Montoj nun estis malmultaj kaj timemaj, kasxinte sin en plej profundaj truoj, kiujn ili povis trovi. Kaj la vargoj malaperis el la arbaroj, tiel ke homoj povis senriske kaj trankvile vojagxi al fremdaj landoj. Poste Beorno farigxis granda cxefo en tiu regiono kaj regis en la vasta regno inter la montaro kaj la arbaro. Oni rakontas, ke dum generacioj liaj idoj kapablis preni ursan formon, kaj kelkaj estis tre malicaj sombraj homoj, sed la plimulto estis kiel Beorno, kvankam iom malpli korpulentaj kaj fortikaj. Dum tiu epoko la lastaj goblenoj estis forpelitaj el la Nebulecaj Montoj, kaj nova paco ekregis sur la limoj de Sovagxujo.

Jam estis printempo tre dolcxa kaj milda, kaj la vetero brilis per sunpleno, kiam Bilbo kaj Gandalfo eliris el la domo de Beorno. Kaj kvankam Bilbo sopiris sian hejmon, li bedauxris pro la foriro, cxar la printempaj floroj kaj gxardenoj de Beorno estis tiel pompaj, kiel luksaj ili estis somere.

Fine ili supreniris la longan vojon kaj atingis la pasejon, kie la goblenoj kaptis ilin jam delonge. Sed ili venis al tiu alta loko matene, kaj kiam ili retrorigardis ili vidis la sunlumon sur la etenditaj landoj. Malantauxe kusxis la Mornarbaro kiel blua fora streko, kiu tre malhele verdigxis cxe la plej proksimaj randoj ecx dum la printempo. Tie pli longe for staris la Soleca Monto cxe la fora atingeblo de la vidpovo. Sur gxia alta pinto nefandita negxo brilis blanke.

— Tiel venas negxo post fajro, kaj ecx drakoj havas sian finon! — diris Bilbo, kaj li turnis la dorson al sia aventuro. Lia Tjuka flanko estis terure laca, kaj la Baginza parto cxiutage plifortigxis.

— Mia sola deziro estas sidi en mia propra fotelo! — li diris.

Загрузка...