12. Internaj informoj

La gnomoj atendis longe en la mallumo antaux la pordo debatante, gxis fine Torino ekparolis:

— Venis la momento por sinjoro Baginzo, kiu jam pruvis sian bravecon dum nia longa vojagxo, kaj demonstris sin pli kuragxa kaj ruza ol lia amplekso indikas, kaj — se mi rajtas diri — pli bonsxanca ol kutime la sorto permesas. Jen la momento por plenumi la taskon, pro kiu ni ricevis lin en nia Kompanio. Jen la momento, por ke li gajnu sian Rekompencon.

Vi jam konas la stilon de Torino, kiam temas pri gravaj okazoj, kaj mi ne plu citos lin, kvankam li paroladis multe pli longe ol tio. Ja temis pri grava okazo, sed Bilbo igxis senpacienca. Ankaux li suficxe konis Torinon kaj jam konstatis, kion li celis.

— Se vi diras, ke laux vi mia tasko estas eniri la sekretan tunelon antaux cxiu, ho Torino ido de Traino Kverkasxildo, mi atendas, ke via barbo plu kresku, — li diris kolere. — Diru tion klare do! Mi povus rifuzi, cxar mi jam helpis vin el du embarasoj, kiuj ne rolis en la origina kontrakto. Mi do pensas, ke mi jam meritas kompenson. Sed kiel mia patro diris “La tria klopodo kvitigas sxuldon”, kaj versxajne do mi ne rifuzos. Eble mi nun pli fidas mian bonsxancon ol dum la malnovaj tagoj, — li diris celante la pasintan printempon kiam li postlasis sian hejmon, kvankam depost tiam tio sxajnis al li kvazaux antaux jarcentoj.

— Sed cetere mi pensas, ke mi tuj iros cxirkauxrigardi por meti finon al la afero. Nu, kiu akompanos min?

Li ne atendis amason da volontuloj, kaj li ne trompigxis. Filio kaj Kilio aspektis malkomforte, pivotante sur unu kruro, kaj la aliaj ecx ne sxajnigis ke ili proponis sin, krom la maljuna Balino, la gvatisto, kiu tre sxatis la hobiton. Li diris, ke li venos en la tunelon, kaj ecx sekvos la vojon iomete, restante por voki helpon.

Almenaux oni povas aserti nome de la gnomoj, ke ili ja intencis repagi Bilbon ricxe por lia servo. Ili kunkondukis lin por plenumi dangxeran taskon, kaj estis egale al ili, kiel la kompatinda ulo faros tion. Sed ili provus savi lin de dangxero, se li falus en tion. Guste kiel ili faris okaze de la troloj komence de la aventuro, antaux ol ili efektive havis kialon por repagi lin. La vero estas, ke gnomoj ne estas herooj sed kalkulemaj uloj, kiuj konas la valoron de mono. Kelkaj estas trompemaj, perfidaj, ecx malicaj, sed ankaux kelkaj estas decaj kiel Torino kaj Kompanio, se oni ne atendas multon de ili.

En la fono la steloj aperis en la pala nigrostria cxielo, kiam la hobito rampis trans la sorcxitan pordan sojlon kaj eniris la Monton. Estis pli facile ol li atendis. GXi ne estis goblena enirejo, aux kruda arbarelfa galerio. GXi estis tunelo fabrikita de gnomoj je la kulmino de ilia metia kaj komerca prospero. GXi estis rekta kiel liniilo, kun ebena planko kaj glataj muroj. GXi deklivis milde je konstanta grado malsupren gxis dista fundo en la suba mallumo.

Post kelka tempo Balino deziris al Bilbo “Bonan sxancon!” kaj haltis tie, kie li povis ankoraux vidi la pordan konturon kaj ankoraux auxdi per artifiko de la tunelaj ehxoj la flustrajn vocxojn de la aliaj ekstere. Tiam la hobito surglitigis sian ringon cxar la ehxoj atentigis lin, ke li devus ekspluati sian tutan hobitopovon por sxteliri silente. Li rampis senbrue suben kaj ade suben en la senlumon. Li tremis pro timo, sed lia eta vizagxo estis firma kaj severa. Li jam estis tre malsimila al tiu hobito, kiu antaux longe elkuris el Bag-Endo sen naztuko. Cetere, li ne plu havis naztukon depost longe. Li movis sian glaveton en gxia ingo, bukis sian zonon kaj plueniris.

“Nun vi estas en definitiva embaraso, Bilbo Baginzo, — li diris al si. —Vi tro fusxe parolis tiuvespere dum la festo, sed nun venis la tago de repago, kaj vi devos agi! — Bona cxielo, kia simplulo mi estis, kaj estas! — diris lia malpli Tjuka parto. — Mi tute malbezonas trezorojn gardatajn de drakoj, kaj cxio povus resti cxi tie, se nur mi povus vekigxi kaj trovi, ke tiu cxi monstra tunelo estigxus mia propra hejma sojlo!”

Li evidente ne vekigxis, sed ade pasxis pluen, gxis la porda silueto neniigxis malantauxe. Li estis entute sola. Li baldaux konstatis, ke plivarmigxis. “CXu mi eble vidas flagran lumon sube antaux mi?” — li pensis.

Li pravis. Dum li plumarsxis, la brilo pli ardigxis, gxis ne plu restis dubo. Vidigxis cxiam pli forta rugxa lumo. Kaj samtempe cxiam pli varmigxis. Vaporaj flokoj sxvebis supren cxirkaux li, kaj li komencis sxviti. Bruoj ankaux komencis resoni en liaj oreloj, kvazaux sxauxmado de bobelanta kaldrono sur fajro kun rauxka raslo kvazaux la ronronado de enorma virkato. Tio nekonfuzeble estis ronka gluglado de giganta besto, dormanta tie antauxe en la rugxa lumo.

Bilbo haltis tie. Kiam li poste marsxis antauxen, li plenumis la plej auxdacan faron de sia vivo. La postaj grandiozaj aventuroj estis bagatelaj kompare kun cxi tiu momento. Li kondukis la veran batalon sole en tiu tunelo, antaux ol vidi la dangxeron, kiu kauxris antaux li. CXiuokaze, post momenta pauxzo, oni povas imagi la scenon, kiam li atingis la tunelofinon, aperturon kies grandeco kaj formo similis la supran pordon. En gxi sxtele aperis la hobita kapeto. Antaux li nun trovigxis la plej malsupra kelo aux kaverna halo de l’ antikvaj gnomoj gxuste meze de la monta kerno. Estis tiam preskaux senlume, kaj oni nur per konturoj povis diveni gxian vastecon. Sed de la proksima sxtona planko sxvebis supren arda brilo. La brilo de Smauxgo!

Tie kusxis kolosa rugxa kaj orkolora dormanta drako. Stertoroj vibris kaj fumobukloj vaporis el ties nazo kaj fauxko. Sed dum li dormis, liaj intemaj fajroj ne fortis. Sub cxiuj liaj membroj kaj vasta volvita vosto, kaj cxiuflanke de li sternigxis longe for sur la senlumaj plankoj sennombraj stakoj da valorajxoj, forgxita kaj neforgxita oro, gemoj, juveloj kaj argxento, cxiuj rugxmakulitaj de la skarlata lumo.

Smauxgo kusxis kun falditaj flugiloj kiel iu nemezurebla vesperto ripozante iom surflanke tiel, ke Bilbo povis vidi lian subzonon kaj lian longan palan ventron, inkrustitan de gemoj kaj orfragmentoj pro longa kusxado sur tiu multekosta lito. Malantaux li trovigxis la plej proksimaj muroj, kie svage vidigxis pendantaj masxkirasoj, helmoj, hakiloj, glavoj kaj lancoj, kaj tie staris ankaux grandaj bokaloj kaj vazoj plenaj de trezoroj ne kalkuleblaj.

Oni ne povas priskribi kiom tio imponis la hobiton. Efektive ne ekzistas suficxe da vortoj por esprimi lian surprizigxon, depost kiam la homoj sxangxis la lingvon, kiun la elfoj pratempe instruis al ili, kiam la mondo estis mirinda. Bilbo jam auxdis fabelojn kaj kantojn pri draktrezoroj, sed neniam antauxe imagis tiom da trezora grandiozo, avido kaj gloro. Gnoma trezoramo sorcxis kaj gxiskore impresis lin, kaj fiksite li gapis la netakseblan oran amason, kvazaux li forgesus gxian hororan gardiston.

Li gapis dum tre longa tempo, gxis kontrauxvole li kasxe eliris el la porda ombro kaj proksimigxis al la limoj de la trezora amaso. Supre kusxis la dormanta drako sxajne tre minaca malgraux tio, ke li dormis. Bilbo prenis duansan pokalon, kies pezon li povus porti, kaj sxtelrigardis supren. Smauxgo movis sian flugilon, malfermis ungegon kaj lia tondra ronkado sxangxis sian sonorecon.

Tiam Bilbo fugxis. Sed la drako ne vekigxis, almenaux ne tuj, sed spertis aliajn songxojn pri avareco kaj perforto kaj dauxre kusxis en sia halo da rabajxoj dum la eta hobito sxvite kuris supren laux la longa tunelo. Lia koro pulsis kaj liaj kruroj pli freneze tremis ol kiam li subeniris, sed li tenajle tenis la pokalon, kaj pensis precipe: “Jes, ja, mi sukcesis! Ili ja lauxdos tion. CXu rai pli similas spiciston aux sxteliston? Nu, oni ne plu auxdos tion.”

Kaj li pravis. Balino gxojis kiam li revidis la hobiton, kaj estis same surprizita kaj ravita. Li portis Bilbon eksteren. Estis noktomezo, kaj nuboj kovris la stelojn. Sed Bilbo kusxigxis kun okuloj malfermaj kaj plezure spiris la fresxan aeron, kaj ne atentis la gnomojn, kiuj ekscitigxis kaj lauxdis lin, frapetante lin amike kaj dedicxante sin kaj siajn familiojn je lia servo por sennombraj venontaj generacioj.

La gnomoj pasigis la pokalon inter si gxoje parolante pri sia retrovita trezoro, kiam subite enorma bruego tremigis la monton de malsupre, kvazaux malnova vulkano decidis erupcii denove. La pordo malantaux ili preskaux fermigxis, kaj nur kojnosxtono gardis gxin malferma. Kaj interne de la longa tunelo el la fora profundajxo terure ehxis mugxa kaj stamfa bruado, kiu vibrigis la teron sub ili.

Tiam la gnomoj forgesis la triumfemon kaj memfidajn fanfaronojn kaj kauxris pro timo. Ili ja devis ankoraux batali kontraux Smauxgo. Estas cxiam dangxere ne konsideri drakon en sia planado, precipe kiam oni trovigxas apude. CXiuj drakoj amasigas trezoron, kiun eble ili ne povas uzi. Sed kutime ili konas siajn valorajxojn parkere, kaj precipe post longa posedado. Kaj Smauxgo estis tipa drako. Unue li estis songxinta maltrankvile pri militisto tre malgranda sed minace armita de akra glavo kaj arda auxdaco. Poste li dormetis kaj fine vekigxis. Sentigxis stranga ekblovo da aero en la kaverno. CXu venteto venis de tiu eta truo? Li neniam pensis, ke gxi estis fidinda kvankam gxi estis tre malgranda, kaj li nun rigardis gxin severe kaj suspekteme demandante sin, kial li antauxe ne sxtopis gxin. Lastatempe li supozis, ke li auxdis surdajn frapantajn ehxojn veni al lia kusxejo de fora supro. Li movigxis kaj etendis sian kolon por flari. Tiam li rimarkis la mankon de la pokalo!

SXtelo! Fajro! Murdo! Tio ne okazis ekde lia veno al la Monto! Lia furiozo ne estis priskribebla. Tia furiozo vidigxas, nur kiam ricxuloj, kiuj posedas pli ol ili bezonas, subite perdas tion kion ili posedas jam delonge, sed kion ili neniam uzis aux deziris. Fajro elsputigxis, la halo enfumigxis, la monta fundo sxanceligxis. Lia kapo vane etendigxis gxis la malgranda truo, kaj tiam envolvante sin, mugxante kiel subtera tondro, li forlasis sian profundan kusxejon tra gxia granda pordo al la altaj kavernoj de la monta palaco kaj supren gxis la CXefpordo.

Lia sola celo estis prisercxi la tutan monton, gxis li kaptos, dissxiros kaj distretos la sxteliston. Kiam li trairis la pordon, la akvo sube vaporigxis kun arda siblado. Li ekflugis flamante supren kaj sidigxis sur la monta pinto en sxprucanta nubo de verda kaj skarlata fajro. La gnomoj auxdis la teruran bruon de lia ekflugo, kaj ili kuntirigxis kontraux la muron de la herba breto, kaj kauxrante sub rokegoj esperis iumaniere eviti la timigajn okulojn de la cxasanta drako.

Ili cxiuj estus mortintaj en tiu loko, se Bilbo ne vigligxus denove.

— Rapidu! Rapidu! — li anhelis. — La pordo! La tunelo! Estas malutile resti cxi tie.

Instigite de tiuj vortoj, ili komencis enrampi la tunelon, kiam Bifuro kriis:

— Miaj kuzoj — Bomburo kaj Bofuro — ni forgesis ilin. Ili estas sube en la valo!

— Ili mortos kun la poneoj, kaj la provizoj estos perditaj, — gxemis la aliaj. — Ni povas nenion fari.

— Sensencajxoj! — diris Torino, reakirante sian dignon. — Ni ne povas forlasi ilin. Eniru do sinjoro Baginzo kaj Balino, kun Filio kaj Kilio — la drako ne havu nin cxiujn. Nun, vi aliaj trovu la sxnurojn, rapidu!

Tio estis la plej malagrabla travivajxo, el cxiuj kiujn ili spertis gxis nun. La abomenaj eksplodoj de la Smauxga kolero ehxis sur la sxtonojn super ili. CXiumomente estis risko, ke li alflugos kiel fulmanta flagro aux cirkulos cxirkaux la monto por trovi ilin apud la dangxera klifo, dum ili tiris furioze la sxnurojn. Bofuro estis hisita supren, kaj ankoraux nenio misa okazis. Bomburo estis levita supren, anhelanta kaj ekblovanta, dum la sxnuroj knaris; kaj ankoraux nenio misa okazis. Iloj kaj kelkaj provizoj estis tiritaj supren, kaj tiam okazis granda misajxo.

Auxdigxis super ili kirligxanta zumado. Rugxa brilo ekbrilis sur la rokaj anguloj. Venis la drako.

Ili havis nur momenteton por fugxi en la tunelon, altirante kaj kuntrenante siajn pakajxojn, kiam Smauxgo elanis el la nordo, lekante per flamoj la montajn deklivojn, batante siajn flugilojn kun tempesta fajfado. Lia brulanta spirado sxrumpigis la herbon antaux la pordo kaj enfiltrigxis en la fendeton, kiun ili lasis, kaj brulvundis ilin, dum ili kusxis kaj kasxis sin. Fajroj flagris kaj nigraj apudrokaj ombroj dancis. Poste cxio igxis malluma, kaj li preterpasis. La poneoj kricxis pro teruro, rompis siajn sxnurojn kaj forgalopis sovagxe. La drako spiralis malsupren, turnis sin por persekuti ilin kaj foriris.

— Tiel mortos niaj kompatindaj bestoj! — diris Torino. — Nenio povas eskapi Smauxgon, se tiu ekvidis gxin. CXi tie ni estas, kaj cxi tie ni restos, gxis kiam iu el ni deziros treni sin plurajn longajn mejlojn reen al la rivero, dum Smauxgo gvatas!

Tio ne estis agrabla penso! Ili plurampis suben, kaj tie ili kusxis kaj tremis, kvankam estis varme kaj malfresxe, gxis kiam pala auxrora lumo trapasis la pordan fendeton. Foje dumnokte ili povis auxdi la drakan mugxadon lauxtigxi kaj poste fadi, dum tiu ade rondiris prisercxante la montajn deklivojn.

Li konjektis, helpe de la poneoj kaj la spuroj de tendaro kiujn li malkovris, ke iuj venis de la rivero kaj la lago kaj grimpis la montan deklivon en la valo, kie la poneoj trovigxis. Sed liaj esplorantaj okuloj ne vidis la pordon, kaj la malgranda altmura breto deturnis la plej ferocajn flamojn. Li cxasis longe sed sensukcese gxis la auxrora venteto fridigis lian koleron, kaj li reiris al sia ora kusxejo por dormi kaj refortigxi. Li neniam povus pardoni sxtelon — ecx se mil jaroj transformus lin al subbrulanta sxtona statuo, sed tiumomente li povis almenaux atendi. SXtele kaj silente, li rampis reen al sia kusxejo kaj duonfermis siajn okulojn.

Kiam venis la mateno la gnomoj malpli timis. Ili koncedis, ke tiaj dangxeroj estis konformaj al tiu tipo de trezorgardisto, kaj ne estus inde, ke ili forlasu sian mision tiumomente. Kaj cetere ili nun ne povus facile foriri, kiel Torino jam rimarkigis. Iliaj poneoj estis jam perditaj aux mortaj, kaj ili devis atendi longe antaux ol Smauxgo suficxe malstrecxus sian gvatadon por ke ili provu longan piedvojagxon. Felicxe, ili savis suficxe da provizoj por pluvivi dum kelka tempo.

Ili diskutis longe, kion ili faru, sed ne povis elpensi manieron forigi Smauxgon. Tio estis cxiam la difekto de ilia plano, pri kiu Bilbo inklinis atentigi ilin. Kiel oni kutime faras, kiam oni estas entute konfuzita, ili komencis grumbli al la hobito kulpigante lin pri tio, kion ili unue gxuis: li sxtelis la pokalon kaj tro frue furiozigis Smauxgon.

— Kion mi devus fari? — respondis Bilbo kolere. — Oni ja ne dungis min por mortigi drakojn — jen laboro por militistoj — sed nur por sxteli trezoron. Mi komencis kiel eble plej bone. CXu vi atendis, ke mi revenu kun la tuta trezoro de Troro sur mia dorso? Se indas grumbli, mi kredas, ke temas pri mia vico. Vi devus esti kunportintaj kvincent rompsxtelistojn kaj ne unu solan. Mi certas, ke dum la trezoro gloras vian avon, vi ne povas pretendi, ke vi klarigis ecx unufoje kiom vasta lia ricxeco ja estas. Mi devus pasigi jarcentojn por porti cxion supren, se mi estus kvindekoble pli granda kaj Smauxgo estus kvieta kiel kuniklo.

Post tio, kompreneble, la gnomoj petis lian pardonon.

— Kion do vi proponas fari, sinjoro Baginzo? — gxentile demandis Torino.

— Mi havas neniun ideon gxis nun — almenaux se vi parolas pri transportado de la trezoro. Tio dependas gxuste de nia fortuno kaj de forigo de Smauxgo. Mia metio ne akordigxas kun forigo de drakoj, sed mi klopodos elpensi tion. Miaparte, mi esperas absolute nenion, kaj nur deziras esti sekura en mia hejmo.

— Sed pri tio ni ne zorgu nun! Kion ni faru hodiaux?

— Nu, se vi vere deziras mian opinion, mi devas diri, ke nia nura elekto estas resti cxi tie. Ni povas sendube elrampi sendangxere dum la tago por spiri. Eble poste, unu-du el ni elektigxos por sercxi la stokon apud la rivera bordo por replenigi niajn provizojn. Sed intertempe cxiu devos resti en la tunelo nokte. Nun mi havas proponon por vi. Mi havas mian ringon, kaj rampos suben posttagmeze—cxar Smauxgo tiam devos dormeti, se iumomente li efektive dormas — kaj mi vidos, kion li preparas. Eble mi trovos ion. “CXiu drako havas sian vundeblan lokon”, — ofte diris mia patro, kvankam mi ne supozas, ke li reale spertis tion.

Nature la gnomoj akceptis la proponon senhezite. Ili jam multe respektis la etan Bilbon. Li nun farigxis la efektiva aventurestro. Li jam komencis skizi siajn proprajn planojn kaj ideojn. Kiam venis tagmezo, li pretigis sin por nova vojagxo gxis la monta fundo. Li ne sxatis tion, kompreneble, sed ne estis tiom malbone, cxar li sciis pli malpli tion, kio atendis lin. Se li estus pli klera pri drakoj kaj iliaj sagacaj manieroj, li eble pli timus kaj malpli esperus ke li trovus cxi tiun dormanta.

La suno brilis kiam li ekiris, sed en la tunelo estis mallume kiel nokte. La lumo de la pordo, kiu estis preskaux fermita, baldaux forvelkis, dum li subeniris. Li progresis tiel silente, ke fumo blovita de milda venteto estus pli brua, kaj li emis fieri pri tio kiam li proksimigxis al la suba aperturo. Vidigxis nur tre svaga rugxlumo.

“Olda Smauxgo estas laca kaj dormanta, — li pensis. — Li ne povos vidi min kaj ne auxdos min. Kuragxu Bilbo!” Li forgesis aux ne sciis la flarpovon de la drakoj. Estas gxena fakto, ke ili povas gardi la okulojn duone malfermitaj dum la dormado, se ili suspektas ion.

Smauxgo certe sxajnis dormi, kvazaux li mortus, kaj vidigxis en la mallumo nur elronkita floko da svaga vaporo, kiam Bilbo sxtelrigardis el la truo. Li preskaux pasxis antauxen, kiam lin subite trafis arda kaj trapika lumradio sub la pendanta palpebro de l’ maldekstra okulo de Smauxgo. Li nur sxajnigis, ke li dormis! Li gvatis la tunelan enirejon! Bilbo rapide retropasxis kaj benis la fortunon de sia ringo. Tiam Smauxgo ekparolis.

— Nu, sxtelisto! Mi flaras vin, kaj mi sentas vian aerfluon. Mi auxdas vian spiradon. Venu! Servu vin libere, cxar estas multo kaj restos suficxa kvanto!

Sed Bilbo ne estis tiel malklera pri drakoj, kaj se Smauxgo esperis proksimigi lin tiel facile, li estis trompita.

— Ne dankon, ho Smauxgo la Majesta! — li respondis. — Mi venis ne por donacoj. Mi deziris nur rigardi vin kaj vidi, cxu vi estas tiel grandioza, kiel la legendoj rakontas. Mi ja ne kredis ilin.

— CXu vere? — diris la iom flatita drako, kvankam li tute ne kredis tion.

— La kantoj kaj fabeloj tute ne aludas la verecon, ho Smauxgo la plej Majesta kaj Katastrofa Mastro, — respondis Bilbo.

— Vi estas tre bone edukita por sxtelisto kaj mensogulo, — diris la drako. — Vi sxajne konas mian nomon, sed mi ne memoras flari vian odoron antauxe. CXu mi rajtas demandi, kiu vi estas kaj de kie vi venis?

— Vi ja rajtas! Mi venis de sub la monteto, kaj vojiris sub la montoj, super la montoj kaj tra la aero. Mi estas tiu, kiu marsxas nevideble.

— Mi povas tion kredi, — diris Smauxgo. — Sed tio ne estas via kutima nomo.

— Mi estas la enigmoludanto, la retohakisto, la pikanta musxo. Oni elektis min kiel bonsxancan numeron.

— Belaj titoloj! — subridis la drako. — Sed bonsxancaj numeroj ne cxiam estas gajnaj numeroj.

— Mi estas tiu, kiu dronigas siajn amikojn vivantaj, saturante ilin kaj retirante ilin vivaj el la akvo. Mi venis el saka fundo, sed neniu ensakigos min.

— Tiuj titoloj malpli kredeblas, — mokis Smauxgo.

— Mi estas ursamiko kaj aglogasto. Mi estas Ringogajnanto kaj Fortunportanto. Mi estas Barelrajdanto, — li dauxrigis sxatante siajn proprajn enigmojn.

— Tiuj estas pli tauxgaj! — diris Smauxgo. — Sed ne lasu vian imagopovon forporti vin!

Estas evidente, ke oni devas konversacii kun drakoj tiumaniere, se oni deziras ne malkasxi sian nomon (kio estas sagxa), kaj deziras ne ofendi ilin per aplomba rifuzo (kio estas ankaux tre sagxa). CXiuj drakoj estas nerezisteble tentitaj de enigmoludoj kaj prokrasta enigmosolvado. CXi-foje rakontigxis multo, kiun Smauxgo ne povis kompreni (kvankam mi supozas, ke vi rekonas la aventurojn, kiujn Bilbo aludis), sed li supozis, ke li komprenis suficxe, kaj li ridante kluketis al si mem.

“Mi pravis do hieraux vespere, — li ridetis al si.— Laganoj. Jen fi-plano de tiuj mizeraj kuvokomercantaj Laganoj, aux mi estas lacerto. Mi ne vizitis tiun regionon dum epokoj, sed nun mi okupigxos pri tio!”

— Nu bone, ho Barelrajdanto! — li lauxte diris. — Eble via poneo nomigxis Barelo, sed eble ne, kvankam gxi estis suficxe dika. Vi eble marsxas nevideble, sed vi ne marsxis la tutan vojon. Mi sciigu al vi, ke mi voris ses poneojn la pasintan nokton, kaj mi baldaux kaptos kaj formangxos la aliajn. Kompense por tiu bonega festeno, mi diros al vi unu konsilon por via bonfarto: ne plu rilatu kun gnomoj, se vi povos!

— Gnomoj! — diris Bilbo pretekstante surprizon.

— Ne babilu! — diris Smauxgo. — Mi pli bone ol iu ajn konas la odoron (kaj guston) de gnomoj. Ne rakontu al mi, ke mi povas mangxi gnomrajditan poneon kaj ne rimarki tion! Vi misfortunos, se vi restos kun tiaj kunuloj, SXtelisto Barelrajdanto. Miaparte mi volonte lasos vin foriri por anonci tion al ili.

Sed li ne diris al Bilbo, ke li flaris iun nekonatan odoron — nome hobitan odoron, kiun li ne spertis antauxe, kaj li konsternigxis pri tio.

— Mi konjektas, ke vi ricevis bonan prezon por tiu pokalo la pasintan nokton, cxu ne? — li dauxrigis. — Diru do, cxu ion ajn? CXu neniom? Nu, tio estas tipe gnoma trajto. Kaj mi supozas, ke ili vagas ekstere, dum via tasko estas pli dangxera kaj via pago estas nur tio, kion vi oportune sxtelas, kiam mi ne gvatas. CXu por ili? CXu vi akiros vian justan porcion? Ne kredu tion! Se vi eskapos vivanta, vi estos bonsxanca.

Bilbo nun sentis sin malkomforte. Kiam sercxante lin en la ombroj la esploranta okulo de Smauxgo trafis lin, li tremis kaj neklarigeble deziris elkuri kaj malkasxi sin por diri la veron al Smauxgo. Fakte li tre riskis drakan ensorcxadon. Sed gajnante sian auxdacon denove, li reparolis:

— Vi ne scias cxion, ho Smauxgo la Potenca, — li diris. — Ni ne nur pro oro venis cxi tien.

— Ha ha! Vi konfesas, ke vi estas “ni”! — ridis Smauxgo. — Kaj kial ne mencii “ni, la dekkvaropo” por kompletigi la rakonton, sinjoro Bonsxanca Numero? Estas agrable auxdi ke vin allogis aliaj aferoj krom mia oro. Tiucele, vi do eble ne tute malsxparos vian tempon. Mi ne scias cxu venis en vian kapon la ideo, ke ecx se vi povus sxteli la oron iom post iom — dum ni diru kelkaj centoj da jaroj — vi ne povus porti gxin tro longe for? Ne utilus trezoro sur monta deklivo, cxu? Egale gxi ne utilus en arbaro, cxu ne? CXielo mia! CXu la makulo en la kalkulo ne vidigxis? Mi supozas, ke vi devus ricevi pli malpli dekkvaronon laux la kontrakto, cxu ne? Sed kio pri liverado? Kio pri portado? Pri armitaj gardistoj kaj impostoj?

Tiam Smauxgo ridis lauxte. Li estis malica kaj sagaca, kaj li sciis ke li divenis suficxe prave. Tamen li suspektis, ke Laganoj origine skizis la planon kaj ke la plimulto de l’ rabajxo estis destinita halti en la akvo-borda urbo, kiu dum lia junagxo nomigxis Esgaroto.

Vi eble ne kredas tion, sed Bilbo estis tre surprizita. GXis nun lia pensado kaj energio celis nur la vojagxon al la Monto kaj la sercxon de la enirejo. Li neniam pripensis kiel oni forportos la trezoron, kaj certe ne scivolis kiel li reportos sian porcion hejmen al Bag-Endo Sub la Monteto.

Nun malagrabla ideo fiksigxis en lia menso. CXu ankaux la gnomoj forgesis tiun gravan punkton? Aux cxu ili mokis lin ridante sub siaj barboj? Tio estas la efiko de dialogo kun drako cxe nesciantoj. Estas evidente, ke Bilbo devis tre zorge atenti, sed Smauxgo havis tre persvadan personecon.

— Mi asertas al vi, — li diris, klopodante resti lojala al siaj amikoj kaj gardi sian aplombon, — ke la oro estis nur kromkonsidero por ni. Ni venis surmonte kaj submonte, per ondoj kaj ventoj por la vengxo. CXu vi ne konstatas, ho Smauxgo la Nekalkuleble Ricxa, ke via gloro kreis por vi kelkajn ferocajn malamikojn?

Tiam Smauxgo vere ridegis — per renversa eksplodo, kiu sxancelis kaj surterigis Bilbon, dum fore en la supro de la tunelo la kunpremitaj gnomoj imagis, ke Bilbo pereis subite kaj malagrable.

— Vengxo! — li elsnufis, kaj liaj okuloj lumigis la halon de la planko gxis plafono kiel skarlata fulmo. — Vengxo! La Regxo sub la Monto estas mortinta, kaj kie estas ties idoj, kiuj sercxas vengxon? Giriono, Mastro de Dalo, estas mortinta, kaj mi voris lian popolon kiel lupo sxafojn, kaj kie estas la idoj de liaj idoj, kiuj auxdacus proksimigxi al mi? Mi murdas, kie mi deziras kaj neniu rezistas. Mi pistis la antikvajn militistojn, kaj iliaj parencoj ne plu logxas en la hodiauxa mondo. Tiam mi estis juna kaj delikata. Nun mi estas maljuna kaj forta, tre forta, fortega, ho Ombra SXtelisto! — li fanfaronis. — Mia kiraso estas kvazaux dek sxildoj. Miaj dentoj estas glavoj, miaj ungegoj estas lancoj, mia vosto frapas kiel fulmobato, miaj flugiloj egalas uraganon, kaj mia spiro — morton!

— Mi cxiam supozis, — diris Bilbo pepante pro timo, — ke drakoj havas molajn subajxojn, precipe en la partoj… hm… ventraj. Sed sendube vi estas tiel fortika, ke vi pripensis tion.

La drako cxesigis sian fanfaronon.

— Viaj informoj estas eksmodaj, — li replikis seke. — Mi estas kirasita de l’ kap’ gxis la vosto per feraj skvamoj kaj duraj gemoj. Neniu klingo trapikos min.

— Tion mi supozis, — diris Bilbo. — Efektive neniu egalas Mastron Smauxgo la Nepenetreblan. Estas tiom majeste posedi vesxton el fajnaj diamantoj!

— Jes, estas ja rare kaj mirinde, — diris la absurde plezurigita Smauxgo. Li ne sciis, ke la hobito jam vidis lian nekutiman subsxirmilon dum sia antauxa vizito, kaj tiu havis jukan scivolemon por ekzameni gxin pli proksime. La drako ruligxis surflanken. — Rigardu! Kion vi opinias pri tio?

— Blindume mirinda! Perfekta! Sendifekta! Pompa! — diris Bilbo lauxte, samtempe pensante: “Olda azeno! Ja vidigxas meze de l’ kavo sur la maldekstra brusto, makulo nuda kiel sensxela heliko!”

Vidinte tion, sinjoro Baginzo celis nur foriri.

— Nu, mi ne devas prokrastigi vian Mosxton, — li diris, — aux malhelpi vian tiom merititan ripozon. Poneoj postulas multe da cxasado, mi kredas, post longa antauxkurado. Kaj same rompsxtelistoj, — li aldonis retropafe, dum li impetis reen kaj kuris supren laux la tunelo.

Tio estis maloportuna respondo, cxar la drako kracxis terurajn flamojn malantaux lin, kaj kvankam Bilbo tre rapide kuris supren laux la deklivo, li ne suficxe komforte forkuris antaux la abomena kapo de Smauxgo premigxis kontraux la suba aperturo. Bonsxance, la tuta kapo kaj fauxko ne povis eniri, sed la naztruoj sputis fajron kaj vaporon por persekuti lin, kaj li preskaux svenis kaj stumblis senvide pluen, agonie kaj timante. Lia klera konversacio kun Smauxgo placxis al li, sed lia fina eraro sxokis kaj revigligis lin.

“Ne ataku drakon moke, Bilbo, stultulo! — li diris al si, kaj tio farigxis unu el liaj plej sxatataj frazoj, kiu poste proverbigxis. — Vi ankoraux ne atingis la aventurofinon”, — li aldonis, cetere prave.

La posttagmezo farigxis vespero, kiam li eliris denove kaj falis svenante sur la tiel nomitan sojlon. La gnomoj revekis lin, kaj kuracis liajn brulvundojn kiel eble plej bone. Sed pasis longa tempo, antaux kiam liaj kolaj kaj kalkanaj haroj rekreskis plene, cxar tiuj estis bruligitaj kaj krispitaj gxis la hauxto. Dume liaj amikoj provis kuragxigi lin kaj avide atendis liajn novajxojn, scivolante kial la drako tiom terure bruis kaj kiel la hobito sukcesis eskapi.

Sed la hobito estis turmentita kaj gxenita, kaj ili malfacile paroligis lin. Pripensante la situacion, li nun bedauxris kelkajn frazojn, kiujn li diris al la drako, kaj ne volis ripeti ilin. La maljuna turdo sidis sur roko apude kun la kapo flanken klinita, auxskultante cxion, kion oni diris. Por pruvi sian malbonhumoron Bilbo prenis sxtonon kaj jxetis gxin al la turdo, kiu nur flanken flirtis kaj revenis.

— Estu malbenita tiu birdo! — diris Bilbo kolere. — Mi kredas, ke li subauxskultas, kaj mi ne sxatas lian aspekton.

— Lasu lin trankvila! — diris Torino. — Turdoj estas bonaj kaj amikaj. Tiu cxi birdo estas tre maljuna, kaj eble li estas la lasta parenco de la speco, kiu logxis apude kaj dresigxis en la manoj de miaj patro kaj avo. Ili estis speco longviva kaj magia, kaj tiu povas esti unu el tiuj, kiuj vivas depost tiu epoko, jam de pli malpli ducent jaroj. La homoj de Dalo sukcesis lerni ilian lingvon, kaj uzis ilin por porti mesagxojn al Lagurbo kaj aliloken.

— Nu li certe havos novajxojn por Lagurbo, se li atendas tion, — diris Bilbo, — kvankam mi dubas, ke restas tie homoj, kiuj faras al si la klopodon lerni la turdan lingvon.

— Kial, kio okazis? — kriis la gnomoj. — Dauxrigu vian rakonton! Tiam Bilbo diris al ili cxion, kion li memoris, kaj konfesis sian malagrablan ideon, ke la drako jam divenis multon helpe de liaj enigmoj, kaj ankaux de la tendaroj kaj poneoj.

— Mi certas, ke li scias, ke ni venis de Lagurbo kaj ricevis helpon de tie. Mi havas la teruran senton, ke li nun intencas iri tien. Mi bedauxras multe, ke mi menciis barelrajdadon. Tio atentigus pri la laganoj ecx blindan kuniklon en cxi tiu regiono.

— Nu, ja! Tio estas neevitebla, kaj estas malfacile ne diri la veron, kiam oni parolas kun drakoj. Almenaux laux la onidiroj, — diris Balino, esperante kvietigi lin. — Mi kredas ke vi suficxe bone kondutis, laux mi, cxar vi eltrovis almenaux unu tre gravan informon. Kaj tio superas la sukceson de tiuj, kiuj antauxe interparolis kun Smauxgo. Ni eventuale profitos la sxancon, ke ni scias pri tiu nuda makulo sur la vesxto de tiu maljuna lacerto.

Tio sxangxis la konversacion, kaj ili komencis paroli ne nur pri historia, sed ankaux pri dubinda kaj mita mortigado de drakoj, pri diversaj stiloj de ponardado, trancxado kaj subpikado, kaj pri la pluraj artoj, artifikoj kaj strategioj, kiujn oni jam uzis por tion fari. La gxenerala opinio estis, ke trafi drakon dum li dormis estis malfacila tasko, kaj ke pusxi aux piki dormantan drakon pli ofte fiaskus ol auxdaca sturma atako. Dum ili parolis, la turdo auxskultis, kaj kiam la steloj reaperis, li etendis siajn flugilojn kaj forflugis. Kaj dum ili parolis, la ombroj sternigxis kaj Bilbo farigxis ecx pli malkontenta kaj maltrankvila.

Fine li interrompis ilin.

— Mi certas, ke ni estas tre malsekuraj cxi tie, — li diris, — kaj mi ne vidas kial ni restu sidantaj cxi tie. La drako jam dezertigis cxiujn verdajn landojn cxirkauxe, kaj krome venis la nokto kaj malvarmigxis. Mi sentas gxisoste, ke li reatakos cxi tiun lokon. Smauxgo nun scias, kiumaniere mi subiris al lia halo, kaj oni povas fidi, ke li eltrovos la aliflankan enirejon. Li frakasos cxi tiun flankon de l’ Monto, se li bezonos, por sxtopi nian foriron — kaj placxus al li des pli bone, se tio pistus nin samtempe.

— Vi estas ja malgaja, sinjoro Baginzo! — diris Torino. — Kial Smauxgo ne blokis la suban aperturon, se li tiom deziras bari nian enirejon? Li ankoraux ne faris tion, cxar ni auxdus tion antauxe.

— Mi ne scias, mi ja ne scias. Mi supozas, ke la kialo estas, ke li unue volis allogi min internen, kaj nun li eble atendas la finon de la cxi-vespera cxasado. Eble li ne volas damagxi sian dormocxambron, sed mi preferus, ke vi ne plu diskutu kun mi. Smauxgo nepre baldaux aperos, kaj nia nura sxanco estas aux eliri nun aux eniri la tunelon pli profunden ferminte la pordon.

Li estis tiel avide sincera, ke la gnomoj fine obeis lin, kvankam ili prokrastis por fermi la pordon. La plano sxajnis malespera, cxar neniu sciis cxu gxi malfermigxus de interne, kaj ne placxis al ili la ideo, ke ili estus enfermitaj kun nura elirejo tra la draka kusxejo. Kaj plie cxio sxajnis tre silenta kaj interne kaj ekstere de l’ tunelo. Tiel dum kelka tempo ili sidis ene, ne malproksime en la tunelo kun duonfermita pordo, kaj dauxre parolis.

Iliaj paroloj nun temis pri la malicaj drakaj vortoj kontraux la gnomoj. Bilbo bedauxris, ke li auxdis tion, aux almenaux deziris certigi sin pri la honesteco de l’ gnomoj, kiam ili deklaris ke ili neniam pensis pri kio okazus al la trezoro post kiam ili gajnus gxin.

— Ni sciis, ke temis pri malespera aventuro, — diris Torino, — kaj ni ankoraux konscias tion. Sed mi supozas, ke kiam ni gajnos gxin, restos suficxe da tempo por decidi kion fari kun gxi. Rilate vian porcion, sinjoro Baginzo, mi certigas vin, ke ni estas tre dankemaj, kaj vi povos elekti vian propran dekkvaronon, tuj kiam ni havos ion divideblan. Mi bedauxras, ke vi estas gxenita pri transportado, kaj mi konfesas, ke restas multaj obstakloj — la landoj ne mildigxis depost multaj jaroj, kaj oni ecx povas diri la kontrauxon — sed ni faros nian plejeblon por vi, kaj pagos nian parton de la kostoj, kiam la momento venos. Kredu min aux ne, laux via volo!

Post tiuj paroloj la temo pasis al la amasigita trezoro kaj al valorajxoj memoritaj de Torino kaj Balino. Ili scivolis, cxu tiuj kusxas ankoraux tie en la halo, kaj sin demandis cxu ili estis nerompitaj: lancoj fabrikitaj por la armeoj de la granda regxo Bladortino (delonge mortinta) kun trifoje forgxitaj pintoj kaj stangoj lerte inkrustitaj de oro sed neniam liveritaj aux pagitaj; sxildoj destinitaj al longe mortintaj militistoj; la granda ora pokalo de Troro kun du ansoj martelita kaj gravurita kun birdoj kaj floroj kies okuloj kaj petaloj konsistis el juveloj; nepenetreblaj masxkirasoj lamenigitaj de oro kaj argxento; kaj la kolcxeno de Giriono, Mastro de Dalo, fabrikita el kvincent smeraldoj herboverdaj, kiun li speciale donacis pro tio, ke oni armis lian filon per masxkiraso el gnomartaj ringoj, kies fabrikmetodo neniam antauxe efektivigxis cxar gxi estis forgxita el pura argxento kun egalaj forto kaj potenco de triobla sxtalo. Sed la plej fajna trezorajxo estis granda blanka gemo, kiun la gnomoj trovis en la plej profundaj montaj subajxoj — la Montokoro, la Arkesxtono de Traino.

— La Arkesxtono! La Arkesxtono! — murmuris Torino en la mallumo, revante kun mentono sur siaj genuoj. — GXi similis milfacetan globon, gxi brilis argxente en la fajrolumo, kiel akvo sub la suno, kiel negxo sub steloj, kiel pluvo sur la luno!

Sed la sorcxa trezoramo mankis al Bilbo. Li nur duonauxskultis iliajn parolojn. Li sidis plej proksime al la pordo kaj klinis unu orelon por auxdi spurojn de eksteraj bruoj kaj per la alia provis auxdi trans la gnomoj ehxojn aux flustrajn movigxojn de longe sube.

La mallumo profundigxis kaj li pli maltrankviligxis.

— Fermu la pordon! — li petis ilin, — Mi timas tiun drakon gxisfunde. Malpli placxas al mi tiu silento ol la tumulto de la pasinta nokto. Fermu la pordon, antaux ol estos tro malfrue.

Io en lia vocxo konsternis la gnomojn. Torino lante vekigxis el siaj revoj, levis sin kaj per piedo forbatis la pordan kojnosxtonon. Poste ili pusxis la pordon kaj fermis gxin kun obtuza klako. Ne trovigxis seruro interne de la pordo. Ili estis enfermitaj en la Monto!

Kaj gxustatempe. Ili apenaux iris en la tunelon, kiam frapego frakasis la montan deklivon kiel majesta krakego de iu ramego el arbaraj kverkoj svingataj de gigantoj. La sxtono eksplodis, la muroj fendigxis, kaj rokoj falis de la plafono sur iliajn kapojn. Mi ne sxatas imagi, kio okazus se la pordo estus ankoraux malfermita. Ili fugxis suben laux la tunelo, nur felicxaj, ke ili ankoraux vivis, dum malantaux ili auxdigxis la ekstera mugxanta kaj tertremiga furiozo de Smauxgo. Li sxiris rokojn, rompis murojn kaj klifojn per vipado de sia kolosa vosto, gxis ilia alta bazo kun bruligita herbo, turda sxtono, helikoplenaj muroj kaj mallargxa breto malaperis en amaso da splitetoj, kaj lavango da rompajxoj plongxis super la klifojn en la suban valon.

Smauxgo estis rampinta el sia kusxejo silente kaj sekrete kaj sxtele ekflugis por sori peze kaj malurgxe en la mallumo kiel monstra korvo, sxvebante kun la vento okcidente de la Monto, esperante tie surprizi iun aux ion kaj trovi la tunelan aperturon, kiun uzis la sxtelisto. Tial lia furiozo flagris, kiam li trovis neniun kaj vidis nenion, ecx en la loko, kie li kredis trovi la elirejon.

Post kiam li elcxerpis sian furiozon tiumaniere, li sentis sin pli bone kaj sincere opiniis, ke neniu trudus sin denove de tiu direkto. Dume li devis plu vengxi sin.

— Barelrajdanto! — li elsnufis. — Viaj piedoj sendube venis de la akvobordo kaj laux la rivero. Mi ne rekonas vian odoron, sed ecx se vi ne estas unu el tiuj laganoj, vi ricevis ilian helpon. Ili vidos min, kaj memoros pri tiu, kiu estas la reala Regxo sub la Monto!

Li ekflugis en fajra nubo kaj foriris suden al la Rivero Rapida.

Загрузка...