5. Enigmoj en la mallumo

Kiam Bilbo malfermis la okulojn, la mallumo estis tiel profunda, ke li apenaux kredis ke liaj okuloj estis malfermaj. Neniu restis proksime, kaj li trovis sin tute sola. Oni povas imagi lian timon. Li povis auxdi nenion, vidi nenion, kaj li sentis nenion krom la sxtonan plankon.

Tre malrapide li levis sin kaj rampis kvarpiede, gxis li palpis tunelan muron. Sed kiam li esploris gxin ambauxdirekte, li trovis nenion; nek goblenajn spurojn nek gnomajn. Li havis vertigxon kaj ne certis pri la direkto, kiun la aliaj sekvis, post kiam li falis. Li lauxeble divenis la vojon, kaj palpiris dum longa tempo, gxis subite li metis la manon sur etan malvarman ringon kusxantan sur la subajxo de l’ tunelo. Temis pri turnopunkto en lia kariero, sed tiam li ne konsciis tion. Kvazaux senpense li enposxigis gxin, cxar gxi ne sxajnis tre utila tiumomente. Li haltis, kaj sidigxis sur la malvarman plankon, kaj lasis sin malesperi dum longa tempo. Li revis pri frititaj ovoj kaj lardo en sia hejma mangxejo. CXar li de longe sentis interne ke jam venis la tempo por mangxi, sed tio nur plie senkuragxigis lin.

Li ne povis elpensi planon, kaj havis neniun ideon pri kio okazis, kial oni postlasis lin, aux kial, se oni ja efektive fugxis sen li, la goblenoj ne jam rekaptis lin, aux ecx kial lia kapo tiel doloris. La vero estis ke li senspure kusxis en senviva kaj senluma loko dum suficxe longa tempo.

Post momento li palpe sercxis sian pipon. Felicxe gxi ne estis rompita. Tiam li sercxis sian saketon kaj iom da tabako trovigxis ene. Jen pluso. Tiam li sercxis alumetojn, sed malsukcesis trovi ecx unu, kaj tio tute malesperigis lin. Des pli bone, li opiniis poste, kiam li plene revigligxis. CXielo scias, kia estajxo vekigxus kaj grimpus el la senlumaj truoj, se oni bruligus alumetojn kaj fumus tabakon en tiu horora loko. Sed tiumomente li sentis sin plene venkita. Sed cxar li gxisfunde cxirkauxpalpis sin kaj siajn posxojn sercxante alumetojn, li metis sian manon sur la tenilon de sia troldevena glaveto, kiun li tute forgesis, kaj kiun la goblenoj entute malatentis, cxar li portis gxin ene de sia pantalono.

Li nun elingigis gxin. GXi brilis pale kaj malhele antaux liaj okuloj. “Do ankaux gxi estas elfa klingo, — li pensis, — kaj goblenoj nek tro proksimas nek tro foras”.

Sed ial li eksentis sin pli komforte. Estis honore porti klingon fabrikitan en Gondolino por la kontrauxgoblena milito, pri kiu refrenis multaj kantoj, kaj li ankaux rimarkis, ke tiaj armiloj tre impresis la goblenojn, kiuj okaze alfrontis ilin.

“CXu iri reen? — li pensis. — Senprospere! CXu flanken? Maleble! CXu antauxen? Restas nur unu ebleco: Pluen!”

Li levigxis kaj plupasxis, kun sia glaveto antauxtenita, kaj kun unu mano sur la tunela muro, dum malkviete lia koro pulsis.

Bilbo certe trovigxis en tio, kion oni nomas embarasa situacio. Sed vi devas memori, ke gxi ne estis tiel embarasa, kiel por mi aux vi. La hobitoj ne estas tute kiel ordinaraj homoj, kaj kvankam ili logxas en tre bonaj komfortaj truoj, kiuj estas suficxe bone aerumataj kaj tre malsimilaj al la goblenaj tuneloj, ili tamen pli bone konas tunelojn ol ni, kaj ili ne facile perdas sian direkton subtere, ecx kiam iliaj kapoj resanigxas post dolora frapo. Ili egale scias movigxi silente, sin kasxi, kaj mirige resanigxi post faloj kaj kontuzoj. Ili ankaux konas multajn sagxajxojn kaj proverbojn, kiujn la homoj neniam konis aux forgesis jam delonge.

Tamen mi ne sxatus anstatauxi sinjoron Baginzon en tiu situacio. La tunelo sxajnis senfina. Li nur konsciis, ke gxi konstante subeniris kaj gardis la saman direkton, malgraux kelkaj turnigxoj kaj volvigxoj. Trovigxis foje disdirektaj pasejoj ambauxflanke, kiujn li sentis per sxangxo de la glava brilo, aux kiam li tusxis la muron. Sed li malsekvis ilin, kaj hastis por postlasi ilin, cxar li timis, ke el ili saltus goblenoj aux aliaj ombrecaj estajxoj, laux lia imago. Pluen li ade marsxis, pli kaj pli suben, sed li ankoraux nenion auxdis, krom la flirtadon de vespertoj cxirkaux siaj oreloj, kiu unue timigis lin, sed poste tiel oftis, ke li ne plu rimarkis gxin. Mi ne scias kiom da tempo dauxris lia subiro — kiu teruris lin, sed kiun li ne povis rezigni — gxis kiam li estis plene laca. GXi sxajnis dauxri la tutan tagon, gxis morgaux kaj preter tiam.

Subite li plauxdis en akvon! Brr! La akvo estis tiel akre malvarma, ke li tuj haltis kaj konsternigxis. Li ne sciis cxu temis pri flako, aux subtera rivero kiu transiris la tunelon, aux pri bordo de granda submonta lago. La glavo apenaux brilis. Li staris senmove, kaj kiam li zorge auxskultis, li auxdis gut-gutadon de sur iu nevidebla plafono al la malsupra akvo. Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis auxdi.

“GXi estas do aux flako aux lago, kaj ne subtera rivero”, — li pensis. Tamen, li ne kuragxis vadi en la mallumon. Li ne sciis nagxi, kaj li timis acxajn sxlimajn estajxojn kun grandaj sxvelantaj okuloj, eble tordigxantaj en la akvo. Strangaj bestoj vivas en la subteraj basenoj kaj lagoj: fisxoj kies parencoj ennagxis tien jam de multaj epokoj kaj neniam elnagxis, dum iliaj okuloj sxvelis grandaj por vidi en la senlumo. Kaj ekzistas tie ajxoj pli strangaj ol fisxoj. Ecx en la tuneloj kaj kavernoj fositaj de goblenoj vivas estajxoj de ili ne konataj, kiuj enrampis de ekstere por sin kasxi en la mallumo. Kelkaj el tiuj kavernoj devenas de epokoj antaux la goblenoj, kiuj nur plilargxigis ilin kaj ligis ilin kun aliaj tuneloj, kaj la originaj logxantoj ankoraux sxtele vagas kaj snufas tie en diversaj anguloj.

En tiu cxi profundajxo apud la senluma akvo vivis la maljuna Golumo, kreitacxo sxlimoza kaj malgranda. Mi ne scias de kie li venis, nek kiu aux kio li estis. Li simple estis Golumo, tiel malhela kiel la mallumo, krom du grandaj rondaj okuloj en sia magra vizagxo. Li posedis etan boaton, kaj li remis gxin tute senbrue en la lago. Kaj efektive temis pri lago, kiu estis largxa, profunda kaj glacie malvarma. Li padelis per siaj grandaj piedoj pendantaj de la boataj flankoj, sed li ne kreis ondetojn. Li efektive tre lertis. Liaj palaj ampolecaj okuloj sercxis blindajn fisxojn, kiujn li klake kaptis per siaj longaj fingroj. Sed li sxatis diversajn viandojn. Goblenkarnon li tre alte taksis, kiam li povis akiri gxin, sed li tre atentis, ke ili ne eltrovu lin. Li simple strangolis ilin de malantauxe, se ili okaze aventuris gxis la akvobordo dum li spionvagis. Tamen ili tre malofte venis, cxar ili suspektis, ke io malagrabla kauxris tie en la montofundo. Ili trafis tiun lagon, kiam ili fosis tunelojn jam tre delonge, kaj ili ne povis plu iri. La vojo do cxesis tie, kaj ne plu restis kialo veni tien, krom kiam la Goblenestro tion ordonis. Foje li kaprice mendis fisxon el la lago, kaj kelkfoje nek gobleno nek fisxo revenis.

Golumo fakte logxis sur sxlima roka insulo meze de l’ lago. Li jam delonge gvatis Bilbon per siaj palaj teleskopecaj okuloj. Bilbo ne povis vidi lin, sed tiu tre scivolis pri Bilbo, cxar li konstatis, ke Bilbo ne estis gobleno.

— Ssankta ssango, trezoro mia! Mi vetus, ke gxi provizus bonan festenon, almenaux bonan mangxopecon por ni, golum’! — Kaj kiam li diris “golum’”, li eligis teruran glutan bruon. el sia gorgxo. Jen kial li nomigxis tiel, kvankam li cxiam nomis sin “trezoro mia”.

La hobito tiel ektimis kiam li auxdis la sibladon, ke li preskaux saltis el sia hauxto kaj tuj vidis la elstarantajn palajn okulojn, kiuj gvatis lin.

— Kiu vi estas? — li diris, sxovante sian ponardon al Golumo.

— Kio li estass, trezoro mia? — flustris Golumo kiu cxiam parolis al si, cxar li kutimis paroli al neniu alia. Li ja venis rigardi Bilbon, cxar tiumomente li ne estis tro malsata sed simple scivolema. Aliokaze, li unue kaptus kaj mangxus sian predon, kaj al si parolus nur poste.

— Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo. Mi perdis la gnomojn, kaj mi perdis la sorcxiston, kaj mi ne scias kie mi estas. Kaj tion mi ne tro volas scii, cxar mi nur volas eliri de cxi tie.

— Kion li havas en siaj manetoj? — diris Golumo, rigardante la glavon, kaj gxin ne sxatante.

— Glavon. Klingon, kiu devenas de Gondolino!

— Sss, — diris Golumo, kiu tuj igxis gxentila. — Eble, ni sidigxu cxi tie kaj klacxu iom kun gxi, trezoro mia? Eble placxass al gxi enigmoj, cxu?

Li volis montri sin agrabla, almenaux tiumomente, gxis kiam li povus eltrovi pli da informoj pri la glavo kaj la hobito, cxu li vere tie venis sola, cxu li estis bongusta, kaj cxu Golumo mem vere estis malsata. Nur enigmoj venis en lian cerbon tiumomente. Starigi kaj solvi enigmojn estis la sola ludo, kiun li ludis kun la aliaj strangaj kreitajxoj en siaj truoj jam de tre longe, antaux ol li perdis siajn amikojn, kaj forpeligxis, fugxante sola al la profunda mallumo de la submontoj.

— Konsentite, — diris Bilbo, kiu deziris kunlabori, gxis kiam li lernus pli multe pri tiu estajxo, cxu li estis tute sola, cxu li estis kruela aux malsata, kaj cxu li estis amiko de la goblenoj. —Vi starigu la unuan, — li diris, cxar li ne jam havis la tempon elpensi enigmon.

Do Golumo siblis:

Kio sen radikoj

pli altas ol salikoj,

supren-supren krestas

sed neniam kreskas?

— Facile! — diris Bilbo. — Monto, mi supozas.

— CXu gxi divenass faccile? GXi devus havi konkursson kun ni, trezoro mia! Se trezoro mia starigos enigmon, kaj gxi ne solvos gxin, ni mangxos gxin, trezoro mia. Se gxi starigos gxin, kaj ni ne solvos, tiam ni faross kion gxi volass, cxu ne? Ni montross al gxi la elirejxon, jes!

— Nu bone! — diris Bilbo, kiu ne kuragxis malkonsenti, kaj freneze strecxis sian cerbon por trovi enigmojn, por ne esti formangxita.

Tridek cxevaloj rugxmonte sin trovas,

unue krampas,

poste stamfas,

poste senmovas.

Jen la sola kiu venis al li, cxar tiumomente la ideo pri mangxado iom okupis lian spiriton. Tio estis iom ordinara enigmo, kaj Golumo sciis la respondon, kiel vi ja scias gxin.

— Malfresxa sxerco, — li siblis. —Dentoj, dentoj! Trezoro mia, sed ni nur havass seson da ili!

Tiam li starigas sian duan enigmon:

Senvocxe kriacxas,

sen-ale veturas,

sendente gxi macxas,

senbusxe murmuras.

— Momenteton! — kriis Bilbo, kiu ankoraux pensis malkviete pri mangxado. Felicxe, li auxdis ion similan antauxe, kaj revigle trovis la solvon. — La vento, la vento, kompreneble! — Li diris, kaj li tiel kontentis, ke li tuj inventis enigmon senhezite. “GXi ja mistifikos tiun etan subteran kreitacxon”, — li pensis:

Okulo sur blua vizagxo

vidis okulon sur verda vizagxo.

“Similas l’ okulon l’ okulo, —

diris l’ unua okulo, —

sed malaltaloke,

Ne altloke”.

— Ss, ss, ss, — diris Golumo. Li jam delonge vivis subtere, kaj forgesis pri tiaj aferoj. Sed dum Bilbo esperis, ke la mizerulo ne povus respondi, Golumo revenigis al si memorojn pri fora epoko, kiam li logxis cxe sia avino en truo en tero apud rivero. — Sss, sss, trezoro mia, — li diris. — Temas pri suno super la lekantetoj, jes.

Sed lin enuigis enigmoj pri cxiutagaj superteraj aferoj. Kaj ili ankaux memorigis lin pri tagoj, kiam li estis malpli soleca, sxtelema kaj sxlimoza, kaj tio igis lin malbonhumora. Plie, tiaj ideoj malsatigis lin, do li provis ion pli malfacilan kaj malagrablan:

Nevidebla, nepalpebla,

neauxdebla, neflarebla,

malantaux steloj, submontete,

plenigas truojn gxi komplete,

antauxiras kaj postfinas,

vivon, ridojn, mortdestinas.

Malfelicxe por Golumo, Bilbo auxdis ion similan antauxe, kaj krome, la respondo cxirkauxis lin.

— Mallumo, — li diris, sen ecx grati al si la frunton, aux cerbumi.

Sen kovro, sen cxarniro la skatolo.

Tamen enestas gxin valora oro.

GXis li povus elpensi vere malfacilan enigmon, tiun li starigis por gajni tempon. Li konsideris gxin facila vortludo, kvankam li ne uzis la kutiman formulon. Sed gxi tre perpleksis Golumon. Li siblis al si, kaj kiam li ne trovis respondon, li flustris kaj balbutis.

Post longa dauxro, Bilbo igxis malpacienca.

— Nu, kio gxi estas? — li diris. — La respondo ne estas supersxutanta bolilo, laux la bruo de via pensado.

— Donu al ni sxancon. Ke gxi al ni donu unu sxancon, trezoro mia. Ss, ss.

— Nu, — diris Bilbo, post kiam li donis longan sxancon al li. — Kio pri via respondo?

Subite Golumo rememoris, ke li sxtelis el nestoj jam delonge, kaj sidis sub la rivera bordo, kie li rigardis la kukolon demeti… rigardis la kukolon demeti…

— …Ovon! — li siblis. — Temas pri ovo! Tiam li demandis:

Senspire vivkarna,

mortece malvarma;

nek soifas, nek trinkas,

kirasite ne tintas.

Siavice li konsideris tiun terure facila, cxar li cxiam revis pri la respondo. Sed, li ne povis elpensi ion pli malfacilan, cxar li estis tre konsternita de la ovo-provo. Tamen gxi sxajnis tre malfacila al Bilbo, kiu nenion sciis pri akvo, kaj nenion deziris scii. Mi supozas, ke vi jam scias la respondon, kompreneble, aux povus diveni post palpebrumo, cxar vi sidas trankvile hejme, kaj vin ne gxenas la risko, ke oni mangxos vin. Tiam Bilbo sidis kaj nervoze tusis, sed ne havis respondon. Baldaux Golumo komencis sibli al si kun memkontento.

— CXu gxi estass bona, trezoro mia, cxu gxi estass sukoza? CXu gxi estass bonguste krakmacxebla? — li komencis gvati Bilbon el la mallumo.

— Momenteton! — diris la hobito, tremetante. — Mi jxus antauxe donis al vi tre longan sxancon!

— GXi devas hassti, hassti! — diris Golumo, kiu grimpis el sia boato al la lagobordo por aliri Bilbon. Sed kiam lia piedo tusxis la akvon, fisxo elsaltis pro timo kaj falis al la piedfingroj de Bilbo.

— Acxe! GXi estas malvarma kaj humidacxa, — li diris, kaj dank’ al tio li divenis. — Fisxo, fisxo! — li kriis. — Temas pri fisxo!

Tio senkuragxigis Golumon, sed Bilbo starigis novan enigmon kiel eble plej rapide, por ke Golumo revenu al sia boato por cerbumi.

Senkruro sur unukruro restis,

dukruroj sur trikruroj sidis,

kvarkruroj kelkon ricevis.

Ne estis la bona momento por tia enigmo, sed Bilbo ne disponis tempon. Se li starigus gxin alitempe, gxi estus malfacila por Golumo. Sed pensante pri fisxoj, “senkruro” ne estis tiom malfacila: “Fisxo sur tableto, viro apude sur trikrura tabureto, kaj la ostoj restas por la kato”. Jen evidente la solvo, kiun Golumo tuj diris. Nun li opiniis, ke venis la momento starigi tre malfacilan kaj malagrablan enigmon. Li parolis jene:

Ci tiu voras cxiujn estojn: arbojn, florojn, birdojn, bestojn; macxas feron, sxtalon mordas; durajn rokojn piste tordas; regxojn, urbojn, mortsvenigas, altajn montojn ebenigas.

La kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri cxiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj, sed neniu el ili rolis kiel en la enigmo. Li emis pensi, ke la solvo estis tute alia, kaj ke li devus scii gxin. Sed li ne povis gxin elpensi. Li komencis timi, kaj timo ne tauxgas por cerbumado. Golumo grimpis el sia boato. Li plauxdis en la akvon, kaj vadis al la bordo. Bilbo vidis liajn okulojn alproksimigxi. Lia lango sxajnis fiksigxi en sia busxo, kaj li volis ekkrii “Donu al mi pli da tempo! Mankas al mi tempo!” Sed li balbute nur pepis:

— Tempo, tempo!

Bilbo estis savita de bona fortuno. CXar li diris, kompreneble, la gxustan respondon. Golumo denove senkuragxigxis, kaj nun kolerigxis kaj enuigxis pri la ludo. Kaj tio komencis tre malsatigi lin. CXi-foje li ne revenis al la boato. Li sidis en la mallumo apud Bilbo. Tiu igxis tre malkomforta kaj konfuzita.

— GXi devass al ni starigi demandon, trezoro mia, jes, jess, jesss. La lastan demandon, jes, jess, — diris Golumo.

Sed Bilbo absolute ne povis elpensi demandon por tiu estajxo frida kaj humidacxa, kiu sidis apude, tusxante kaj palpante lin. Bilbo gratis sian frunton kaj pincxis sin, sed ne kapablis trovi ion ajn.

— Demandu nin, testu nin.

Bilbo repincxis kaj manfrapis sin, li tenajle tenis sian glaveton, kaj li ecx sercxis en sia posxo per sia libera mano. Tie li trovis la ringon kiun li prenis de la tunela planko kaj pri kiu li entute forgesis.

— Kion mi havas en mia posxo? — li diris lauxtvocxe. Li parolis al si, sed Golumo kredis, ke temis pri enigmo kaj farigxis terure konsternita.

— Nejuste! Nejuste! — li siblis. — Ne estas juste, trezoro mia, ke gxi al ni demandas kion gxi havass en siaj acxaj posxoj?

Bilbo konstatis la reagon de Golumo, kaj cxar li ne havis pli bonan demandon, li persistis je sia enigmo.

— Kion mi havas en mia posxo? — li diris pli lauxte.

— S-s-s-s, — siblis Golumo. — GXi devas doni al ni provojn, trezoro mia, tri provojn.

— Konsentite! Divenu do! — diris Bilbo.

— Manojn! — diris Golumo.

— Malgxuste, — diris Bilbo, kiu felicxe jxus eltiris la sian. — La dua provo!

— S-s-s-s, — diris Golumo, pli malkontente ol cxiam. Li pensis pri cxio, kion li gardis en siaj posxoj: fisxostoj, goblenodentoj, humidaj konkoj, vesperta flugilo, akra sxtono por akrigi siajn dentojn, kaj aliajn acxajxojn. Li provis pensi, kion aliaj personoj gardas en siaj posxoj.

— Trancxilon! — li diris, fine.

— Malgxuste! — diris Bilbo, kiu perdis la sian jam de longe. — La lasta provo!

Nun Golumo statis pli malbone ol kiam Bilbo starigis al li la ovo-provon. Li siblis kaj balbutis, li sxancelis sin antauxen kaj reen, kaj stamfis siajn piedojn, tordigxante cxiudirekte, sed li ne kuragxis uzi sian lastan provon.

— Respondu do, — diris Bilbo. — Mi atendas! — Li deziris sxajni auxdaca kaj gaja, sed li ne certis, ke la ludo bone rezultus, cxu Golumo gxuste respondus aux ne.

— Via tempo finigxis, — li diris.

— SXnureton aux nenion! — sxirkriis Golumo, nejuste, cxar li enmetis samtempe du respondojn.

— Ambaux malgxustaj! — kriis Bilbo, trankviligita, kaj li tuj starigxis, metis sin dorse al muro, kaj antauxmetis sian etan glavon. Li sciis, kompreneble, ke la enigmoludo estis fidinda antikva tradicio, kaj ke ecx fiaj kreitajxoj ne kuragxis prifriponi gxin. Sed li sentis, ke li ne povis fidi je iaj promesoj de tiu sxlima ajxo. Tiu probable profitus de ajna kialo por malplenumi la promeson. Kaj, krome, lia lasta demando ne estis auxtenta enigmo laux la antikvaj reguloj.

Sed cxiuokaze Golumo ne tuj atakis lin. Li povis vidi la glavon en la mano de Bilbo. Li sidis senmova, tremante kaj flustrante. Fine Bilbo ne plu povis atendi.

— Nu? — li diris, — kio pri via promeso? Mi volas eliri de cxi tie. Vi devas al mi montri la vojon.

— CXu ni diris tion, trezoro? Montri al la acxcxa Baginzzo la elirejon, jes, jes. Sed kion gxi havas en siaj posxoj, ha? Ne sxnureton, kaj ne nenion. Ho ne, golum’!

— Ne insistu, — diris Bilbo. — Promeso estas promeso.

— Malkontenta gxi estas, malpacienca, trezoro, — siblis Golumo. — Sed gxi devas atendi, jes gxi devas. Ni ne povas supreniri tro haste en la tunelojn. Ni devas antauxe sercxi kelkajn aferojn, jes, aferojn por helpi nin.

— Nu bone, sed ne prokrastu! — diris Bilbo, kiu almenaux kontentis pensi, ke Golumo forirus. Li kredis ke Golumo fabrikis kialon kaj ne intencis reveni. Pri kio tiu parolis? Kion utilan tiu povus gardi en malluma lago? Sed Bilbo malpravis. Golumo ja intencis reveni. Li nun estis furioza kaj malsata. Kaj tiu mizera fiulo jam havis planon.

Ne longe for trovigxis lia insulo, pri kiu Bilbo sciis nenion, kaj tie en kasxita loko li gardis tre belan kaj tre mirindan ajxon. Li havis oran kaj multvaloran ringon.

— Mia naskigxdata donaco, — li siblis al si, kiel ofte li faris dum la senfinaj mallumaj tagoj. —Jen kion ni volas nun, jes, ni volas gxin!

Li volis gxin, cxar gxi estis ringo de potenco, kiu nevidebligis tiun, kiu surfingrigis gxin, kaj tiu revideblis nur dum la plensuno — kaj ecx tiam nur per svaga kaj pala ombro.

“Mia naskigxdata donaco! GXi venis al mi je mia naskigxtago, trezoro mia”. Tion li cxiam diris al si. Sed kiu scias, kiamaniere Golumo ricevis tiun donacon, jam en praepoko, kiam tiaj ringoj ankoraux ofte trovigxis en la mondo? Eble ecx la Mastro, kiu regis ilin, ne povus diveni. Golumo portis gxin komence surfingre, gxis gxi lacigis lin, kaj tiam li gardis gxin en posxeto cxe sia hauxto, gxis gxi agacis lin, kaj nun li kutime kasxis gxin en truo sur roko sur sia insulo, kaj li ade revenis por gxin miri. Kaj li ankoraux foje surmetis gxin, kiam li ne plu povis toleri gxian foreston, aux kiam li estis tre ege malsata kaj enuigxis pri fisxkarno. Tiam li enrampis la mallumajn tunelojn, sercxante perditajn goblenojn. Li foje ecx aventuris en lokojn lumigitajn de torcxoj, kiuj palpebrumigis kaj pikis liajn okulojn, cxar li tamen estis sendangxera. Li efektive estis tre sekura. Neniu kapablis lin vidi, neniu rimarkis lin, gxis kiam li surfingris iun gorgxon. Unu-du horojn antauxe li estis portinta gxin, kaj estis kaptinta gobleneton. GXi ja pepis lauxte! Li ankoraux havis unu-du ostojn por mordeti, sed li emis rongxi ion pli sukoplenan.

— Sendangxere, jes, — li flustris al si. — GXi ne vidos nin, cxu ne, trezoro mia? Ne, gxi ne vidos nin, kaj gxia fia glaveto malutilos, jes gxuste.

Jen kio venis al lia malica fispirito, dum li glitis subite for de Bilbo, plauxdis al sia boato, kaj foriris en la mallumon. Bilbo kredis, ke li senigxis de li. Sed li atendis lin, cxar li ankoraux ne havis ideon kiel trovi senpere la elirejon.

Tiam li auxdis subitan kricxon. GXi tremigis al li la dorson. Golumo blasfemis kaj lamentis en la malhelo, sxajne ne tro malproksime laux la bruo. Li rampis sur sia insulo, vane sercxante kaj strebante.

— Kie gxi estas? Kie gxi estass? — Bilbo auxdis lin krii. — Perdita mia trezorego estass, perdita, perdita! Mi estu damnita kaj pistita, mia trezoro perdigxis!

— Kio estas? — vokis Bilbo, — Kion vi perdis?

— GXi ne rajtas nin demandi! — kriis Golumo. — GXi zorgu pri siaj propraj aferoj, jess! Perdita, gxi estas, perdita! Golum’, golum’, golum’!

— Nu ankaux mi estas perdita, — kriis Bilbo. — Kaj mi deziras esti malperdita! Mi gajnis la ludon, kaj vi promesis. Venu do! Venu, kaj liberigu min, kaj poste vi povos dauxrigi la sercxadon.

Kvankam Golumo sxajnis kortusxe malfelicxa, Bilbo apenaux sentis kompaton kaj konstatis, ke se Golumo tiom deziris ion, tio ne povus esti bona.

— Venu do!, — li kriis.

— Ne, ankoraux ne, trezoro! — respondis Golumo. — Ni devas sercxi gxin, gxi estas perdita, golum’.

— Sed vi ne solvis mian lastan enigmon, kaj vi promesis, — diris Bilbo.

— Ne solvis! — diris Golumo, kaj subite el la mallumo venis akra siblado: — Kion gxi havas en siaj posxoj? Diru do. GXi devas diri.

Bilbo ne havis kialon por ne diri. Golumo jam divenis la veron pli rapide ol li, cxar kompreneble Golumo pensis pri la objekto kiun li trovis antaux tre longa tempo, kaj li cxiam timis, ke oni sxtelus gxin. Sed la prokrasto gxenis Bilbon. Li opiniis, ke li gajnis la ludon juste kaj je granda risko.

— Solvojn oni divenas, sed ne donacas, — li diris.

— Sed gxi estis maljusta demando, — diris Golumo, — gxi ne estis enigmo, trezoro, ne.

— Nu se temas nur pri simplaj demandoj, — Bilbo respondis, — mi fakte demandis antaux vi. Kion vi perdis? Diru al mi tion!

— Kion gxi havas en siaj posxoj? — La sono revenis pli sible kaj akre, kaj kiam Bilbo rigardis tiudirekten, teruris lin du lumaj punktetoj kiuj gvatis lin el la mallumo. Dum suspektoj venis al la Goluma spirito, liaj okuloj pale flagris pli intense.

— Kion vi perdis? — persistis Bilbo.

Sed nun la Goluma okulbrilo igxis verda fajro, kaj gxi proksimigxis. Golumo revenis en sia boato, padelante sovagxe gxis la senluma lagobordo. Tiel ardis lia senigxo kaj suspektemo, ke neniu glavo plu terurus lin.

Bilbo ne povis diveni, kio pikis tiun mizeran kreitacxon, sed li vidis, ke la ludo venis al sia fino, kaj ke Golumo intencis murdi lin malgraux cxio. Gustatempe, li turnis sin kaj blinde ekkuris en la tunelon, kiun li antauxe malsupreniris, palpe gvidante sin per la flankaj muroj.

— Kion gxi havas en siaj posxoj? — li auxdis la sibladon malantaux si, kaj la plauxdadon dum Golumo eligxis de sia boato.

— Nu, kion mi havas, fakte? — li demandis sin, pluen anhelante kaj stumblante. Li enposxigis la maldekstran manon. La ringo tre malvarmis, kiam gxi glitis sur lian sercxantan montrofingron.

La siblado nun sekvis lin de proksime. Li turnis sin kaj vidis la okulojn de Golumo verdlucerne supreniri laux tunela deklivo. Afliktite, li strebis kuri pli rapide, sed liaj piedfingroj kaptigxis pro sxtona tubero sur la planko, kaj li falis teren kun sia glaveto sub la korpo.

Post momento Golumo atingis lin. Sed antaux ol Bilbo povis reagi iel ajn, spiri, levi sin aux svingi sian glavon, Golumo preterpasis kaj malatentis lin, kaj kuris pluen sakrante kaj susurante.

Kion tio signifis? Golumo ja povis vidi en la mallumo. Kaj Bilbo povis vidi la palecon de liaj okuloj brili ecx de malantauxe. Dolorige li levis sin, eningigis sian glavon, kiu denove brilis malforte, kaj tiam tre atenteme li komencis sekvi lin. Li havis neniun elekton. Ne valoris la penon reiri al la lago de Golumo. Eble, se li sekvus Golumon, tiu senintence kondukus lin al la elirejo.

— Damnita, damnita, damnita! — siblis Golumo. —Damnita Baginzo! GXi foriris! Kion gxi havas en siaj posxoj? Ho, ni divenass, ni divenass, trezorego, jess. Li trovis gxin, li nepre trovis gxin. Mian naskigxdatan donacon.

Bilbo strecxis la orelojn. Li fine komencis diveni la veron. Li hastis kiel eble plej proksime al Golumo, kiu iris ankoraux tre rapide. Tiu ne rigardis posten sed svingis sian kapon ambauxdirekte, kiel Bilbo povis vidi pro la brileto je la muroflankoj.

— Mia naskigxdata donaco! Damne! Kiel ni povis perdi gxin, trezoro mia? Jes, jen kiel! Kiam ni pasis cxi tien lastafoje, kiam ni tordis tiun junan pepulon. Jen kial. Damne! GXi forglitis de ni, post tiom da jaroj! GXi foriris, golum’!

Golumo tuj sidigxis kaj lamentis kun plorkria kaj glugla bruo, kiu malagrable auxdigxis. Bilbo haltis kaj platigis sin cxe la tunela muro. Post momento Golumo cxesis plori kaj komencis paroli. Li sxajne disputis kun si.

— Ne utilas reiri tien por sercxi, ne. Ni ne memoras la lokojn, kie ni vadis. Kaj malutilus. La Baginzo havas gxin en siaj posxoj, tiu fiflarulo troviss gxin, ni dirass.

»Ni konjektass, trezoro, nur konjektass. Ni ne scios antaux ol ni kaptos la kreitacxon kaj tordos gxin. Sed gxi ne scias, kion la donaco kapablas fari, cxu? GXi nur gardos gxin en siaj posxoj. GXi ne scias, kaj gxi ne povos foriri tre longe. GXi perdigxis, tiu acxa nazsxovema fiajxo. GXi ne konas la elirejon. GXi diris tion.

»GXi tion diris, jes. Sed gxi estas sagaca. GXi ne diras kion gxi celas. GXi ne diras kion gxi havas en siaj. posxoj. GXi scias. GXi konas la enirejon, kaj gxi devas koni la elirejon, jes. GXi celas la malantauxan pordon. Ek al la malantauxa pordo, jes.

»La goblenoj kaptos gxin do. GXi ne eliros tie, trezorego.

»Sss, sss, golum’! Goblenoj! Jes, sed se gxi havas la donacon, nia trezora donaco, la goblenoj havos gxin, golum’! Ili trovos gxin, kaj malkovros gxiajn povojn. Ni ne plu estos sekuraj! Neniam, golum’! Unu el la goblenoj surmetos gxin, kaj neniu plu povos vidi lin. Li estos cxi tie, sed ne videblos. Ecx niaj lertaj okuloj ne rimarkos lin, kaj tiu farigxos sagaca kaj auxdaca kaj kaptos nin, golum’! golum’!

»Nu ni cxesigu la parolojn, trezoro, kaj ni hastu. Se la Baginzo iris tien, ni devos rapidi kaj vidi. Ek al! La loko ne malproksimas nun. Ni hastu!

Kun salto, Golumo starigxis kaj rapide marsxis pluen. Bilbo haste sekvis lin sed atenteme, kvankam li pli timis, ke li brue falus pro plankaj tuberoj. Lia kapo turnigxis pro espero kaj mirego. SXajnis ke la ringo, kiun li tenis, estis sorcxita. GXi igis nevidebla! Li jam auxdis pri tiaj aferoj, kompreneble, en malnovaj fabeloj. Estis tamen nekredeble, ke li trovis gxin tute hazarde. Sed jen efektive kio okazis. Golumo kun siaj brilaj okuloj gxuste preterpasis lin nur kelkajn futojn de li.

Ili pluiris. Golumo plauxdis siajn piedojn, siblante kaj sakrante, kaj Bilbo postsekvis lin, tiel mallauxte kiel hobitoj povas. Ili baldaux venis al lokoj kie, kiel Bilbo jam rimarkis survoje, tuneloj brancxigxis disdirekten. Golumo komencis tuj nombri ilin.

— Unu maldekstre, jes. Unu dekstre, jes. Du dekstre, jes, jes. Du maldekstre, jes, jes.

Kaj tiel plu. Kiam la vojoj plinombrigxis, li igxis pli malrapida, sxanceligxis kaj ploretis, cxar li forlasis tre malantauxe sian akvon, kaj li komencis timi. Goblenoj nun povis trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj li perdis sian ringon. Fine li staris apud malalta truo, maldekstre de ilia vojo.

— Sep dekstre, jes. Ses maldekstre, jes! — li flustris. — Jen gxi. Jen la vojo al la malantauxa pordo, jes. Jen la vojo!

Li enrigardis, kaj retiris sin.

— Sed ni ne devus eniri, trezoro, ne. Goblenoj trovigxas tie sube. Goblenoj, multe da! Ni flaras ilin. Sss!.. Kion ni faru? Ili estu damnitaj kaj pistitaj! Ni devas atendi cxi tie, trezoro, atendi kaj rigardi.

Ili do haltis tie. Golumo tamen venigis Bilbon al la gxusta tunelo, sed Bilbo ne povis eniri gxin! Golumo sidis tie kunpremite apud la enira aperturo, kaj liaj okuloj brilis fride sur lia vizagxo. Li svingis sian kapon inter siaj genuoj. Bilbo sxteliris de la muro pli silente ol muso, sed Golumo tuj rigidigxis, snufis kaj liaj okuloj igxis verdaj. Li siblis mallauxte sed minace. Li ne povis vidi la hobiton, sed li nun estis vigle agopreta, kaj li havis sentumojn de auxdo kaj flaro akrigitajn de la senlumo. Li sxajnis kauxri, kun fingroj etenditaj surplanke, kun la kapo antauxklinita kaj la nazo preskaux gxisplanka. Kvankam li aspektis nur kiel malhela ombro malantaux la brilo de siaj propraj okuloj, Bilbo povis vidi kaj senti, ke li estis strecxita kiel pafonta arkosxnuro.

Bilbo cxesis spiri kaj mem rigidigxis. Li estis senespera. Li konstatis, ke li devis eskapi el tiu mallumo, dum li ankoraux havis fortojn. Li devis batali. Li devis ponardi tiun acxajxon, eligi gxiajn okulojn, mortigi gxin: gxi ja volis mortigi lin. Sed ne, tio estus nehonesta. Li mem nun estis nevidebla. Golumo ne havis glavon. Golumo ne minacis murdi lin, aux almenaux ne jam provis. Kaj li estis mizera, sola kaj perdita. Subita kompreno, kompato miksita kun hororo, plenigis la koron de Bilbo: kun ekvido de senfinaj sendistingaj tagoj sen lumo kaj la espero pri plibonigxo, senmovaj sxtonoj, malvarmaj fisxoj, rampado kaj flustrado. CXiuj tiaj pensoj fulmis en li nur dum unu sekundo. Li tremis. Kaj tiam, dum la sekva momento, kvazaux revigligita de refortigxo kaj findecido, li saltis.

Ne temus pri granda salto por homoj, sed li efektive faris grandan salton en la mallumon. Super la Goluma kapo, li saltis sep futojn antauxen kaj tri alten, kvankam li ne konstatis, ke li apenaux ne frakasis sian kapon kontraux la malalta koridora plafono.

Golumo saltis malantauxen, etendante la manojn al la hobito, kiu superflugis lin. Sed tro malfrue. Liaj manoj drasxis la aeron, kaj Bilbo falis bonsxance sur siajn fortikajn piedojn, kaj forfugxis en la novan tunelon. Li ne returnis sin por vidi, kion faris Golumo. Unue siblado kaj sakrado auxdigxis preskaux cxe liaj maleoloj, sed poste gxi finigxis. Kaj tiam venis horora kricxo, plena je malamo kaj malespero. Golumo malvenkis. Li ne kuragxis iri plu. Li perdis la batalon, sian predon, kaj ankaux la ununuran objekton, pri kiu li zorgis: sian trezoregon. La krio premis la koron de Bilbo, sed li persistis. Tiam malforte kiel ehxo, sed ankoraux minacante, la vocxo auxdeblis de malantauxe:

— SXtelinto, sxtelinto, sxtelinto! Baginzo! Ni malamas gxin, ni malamas gxin, ni malamas gxin por cxiam!

Kaj poste venis silento. Sed ankaux gxi sxajnis minaca al Bilbo. “Se goblenoj estas tiel proksimaj, ke li flaris ilin, — li pensis, — ili do auxdis lian kriadon kaj sakradon. Do necesas atentemo, aux la vojo kondukos min al pli malbonaj aferoj”.

La tunelo estis tre malalta kaj krude fosita. GXi ne estis tro malfacila por la hobito, sed malgraux cxiuj liaj klopodoj, akrangulaj rokoj plurfoje kontuzis liajn piedojn. “Iom malalta tunelo por goblenoj, precipe por la granduloj”, — pensis Bilbo, kiu ne imagis, ke ecx la granduloj, la montaraj orkoj, iras tre rapide, cxar ili klinigxas kun la manoj preskaux surplanke.

La tunelo, kiu deklivis suben, nun resupreniris, kaj post momento gxi krutigxis. Sed finfine, la deklivo finigxis, la tunelo cxirkauxiris angulon, kaj gxi subeniris denove, kaj tiam fine de mallonga deklivo, vidigxis lumo pale venanta el post la angulo. Ne rugxa lumo, kvazaux fajro aux lanterno, sed pala natura lumo. Je tio Bilbo ekkuris.

Kiel eble plej rapide li cxirkauxiris la lastan angulon, kaj tuj venis al pli largxa loko, kie la lumo post tiom da tempo en la mallumo blindumis lin per sia brilego. Temis efektive nur pri sunradio tra pordo; granda, sxtona pordo, kiun oni lasis malfermita.

Bilbo palpebrumis, kaj tiam li ekvidis la goblenojn: kirasitajn goblenojn kun elingigitaj glavoj gxuste malantaux la pordo, gvatantaj rondokule la tunelon, kiu kondukis tien. Ili estis incititaj, lertaj, kaj pretaj por cxio.

Ili ekvidis lin pli rapide ol li ekvidis ilin. Jes, ili ja vidis lin. CXu pro hazardo, cxu pro lasta artifiko de la ringo antaux ol gxi prenis novan mastron, gxi ne plu trovigxis sur lia fingro. Kun gxojaj krioj, la goblenoj impetis al la hobito.

Doloro pro timo kaj perdo, kvazaux ehxo de la mizero de Golumo, fulmofrapis Bilbon, kiu forgesis elingigi sian glavon kaj enposxigis siajn manojn. Kaj tie trovigxis ankoraux la ringo, en lia maldekstra posxo, kaj gxi glitis sur lian fingron. La goblenoj subite haltis. De Bilbo ili ne plu vidis spuron. Li malaperis. Ili kricxis duoble pli forte ol antauxe, sed ne tiom gxoje.

— Kie gxi estas? — ili kriis.

— Supren en la tunelon! — kelkaj alvokis.

— CXi tien! — kelkaj hurlis.

— Tien! — aliaj kriis.

— Atentu la pordon! — mugxis ilia estro.

Fajfiloj fajfis, kirasoj klakis, glavoj grincis, goblenoj gruntis kaj riprocxis sin, kuris kaj pelis sin tien kaj reen, kunfrakasante kaj kolerigxante. Okazis gxenerala indignokrio, tumulto kaj konfuzo.

Bilbo terure timis, sed li suficxe spritis por konstati kio okazis, kaj sxtele rampis malantaux grandan barelon, plenan je trinkajxoj de l’ goblenaj gardistoj, kaj do kasxis sin kaj malhelpis, ke oni skuu lin, ke oni tretu lin piede, aux malkovru lin per tusxo.

“Mi devas atingi la pordon. Mi nepre devas atingi la pordon!” — li ripetis al si, sed pasis iom da tempo antaux li suficxe ekkuragxis por provi. Tiam komencigxis la terura blindludo. La loko plenis je cxirkauxkurantaj goblenoj, kaj la kompatinda hobito zigzagis cxiudirekte, falis post frakaso kun gobleneto, kiu ne komprenis kio okazis, rampis kvarpiede, glitis gxustatempe inter la kruroj de la estro, kaj elkuris tra la pordo.

GXi estis ankoraux iomete malfermita, kvankam unu el la goblenoj preskaux fermis gxin. Bilbo baraktis kun gxi, sed ne povis movi gxin. Li provis gliti tra la fendeto. Li ade premis, kaj tiam li kaptigxis! Estis terure. Liaj butonoj kojnigxis inter la pordo kaj la pordokadro. Li povis vidi la eksteron, kaj tie vidigxis kelkaj sxtupoj, kiuj subeniris al valo inter la montoj. La suno aperis de post nubo, kaj heligis la transpordan lokon — sed li ne povis tion atingi.

Subite unu el la gardistoj ene kriis:

— Estas ombro apud la pordo! Io trovigxas tie!

Bilbo preskaux saltis el sia hauxto. Li tordigxis forte kaj butonoj jxetigxis disen. Li eliris sukcese, kun sxirita jako kaj vesxto, kaj kuris suben kiel kapro, dum konsternitaj goblenoj prenis liajn belajn latunajn butonojn cxe la pordosojlo.

Kompreneble, ili sekvis lin, huante kaj hurlante, sercxante en la arbaro. Sed ili ne sxatas la sunon, cxar gxi sxanceligas iliajn krurojn kaj turnas al ili la kapojn. Ili ne povis trovi Bilbon, dum li portis la ringon, kasxtrotante inter la arbaj ombroj, kurante rapide kaj senbrue, kaj evitante la sunon, kaj ili baldaux devis rezigni, kaj grumblante kaj sakrante iris reen por gvati la pordon. Bilbo estis eskapinta.

Загрузка...