2. Rostita sxafajxo

Bilbo saltis el sia lito, surmetis matenrobon kaj eniris la mangxocxambron. Neniu restis tie, sed li vidis spurojn de granda kaj rapide finita matenmangxo. Trovigxis terura malordo en tiu loko, kaj stakoj da nelavitaj teleroj en la kuirejo. SXajne oni uzis la tutan teleraron. La lavendajxoj aspektis tiel senkuragxige realaj, ke Bilbo estis devigita kredi, malgraux lia unua inklino, ke la hierauxa festeno efektive ne estis premsongxo. Sed poste trankviligis lin la penso, ke almenaux ili cxiuj foriris sen li (“tamen sen danko”, —li pensis. Sed li ne povis malhelpi sin senti, ke liaj esperoj estis trompitaj. La sento surprizis lin.

“Ne estu stultulo, Bilbo Baginzo, — li diris al si, — estas ridinde pensi pri drakoj kaj aliaj sensencajxoj, je via agxo!” Tiam li surmetis antauxtukon, bruligis fajron, boligis akvon kaj lavis la telerojn. Li bone matenmangxis en la kuirejo antaux ol reordigi la mangxocxambron. Tiam la suno jam brilis, li malfermis la cxefpordon, kaj eniris varma printempa venteto. Bilbo komencis fajfi lauxte kaj forgesis la pasintan vesperon. Li jxus eksidis por dua matenmangxeto en la mangxejo apud malfermita fenestro, kiam eniris Gandalfo.

— Kara mia, — li diris, — kiam vi venos? Kio pri la frua foriro? Kaj jen vi ankoraux matenmangxas, aux kiel vi nomas tion, je la deka kaj duono! Ili lasis por vi la mesagxon, cxar ili ne plu povis atendi.

— Kiun mesagxon? — konfuzite diris la kompatinda sinjoro Baginzo.

— Mil mamutoj! — diris Gandalfo. — Vi tute ne lertas cxi-matene, cxu vi ankoraux ne senpolvigis la kamenbreton?

— Kiel tio koncemas min? Suficxas, ke mi lavis la teleraron por la dekkvaropo!

— Se vi senpolvigus la kamenbreton, vi trovus cxi tion sub la horlogxo, — diris Gandalfo enmanigante al Bilbo noton, skribitan, kompreneble, sur la propra notpapero de Bilbo.

GXi tekstis jene:

De Torino kaj Kompanio al Rompsxtelisto Bilbo, saluton! Pro via gastigemo, ni dankas vin, kaj ni akceptas vian proponon de profesia asisto. Kondicxoj: pago nur je taskofino, ne pli ol dekkvarono de la tuta profito (se estos); garantio de cxiuj eventualaj vojagxkostoj; funebraj kostoj pagotaj de ni aux niaj anstatauxuloj, se tio okazus kaj se tion oni ne arangxus alimaniere.

Ne dezirante gxeni vian estimatan pludormon, ni antauxeniras por fari necesajn preparojn, kaj atendos vian bonvolan alvenon cxe la taverno Verda Drako, en Apudakvo, precize je la dekunua. Esperante, ke vi venos akurate,

Kun dauxra honoro

Profunde salutas

Torino kaj Kio.

— Tio lasas al vi nur dek minutojn. Vi devos kuri,—diris Gandalfo.

— Sed… — diris Bilbo.

— Ne, vi ne havas tempon por tio.

— Sed… — rediris Bilbo.

— Nek por tio. Nun foriru!

GXis la fino de siaj tagoj Bilbo neniam memoris, kiel li trovis sin eksterdome sen cxapelo, sen bastono, ecx sen mono kaj aferoj kiujn li kutime kunportis, nek kiel li foriris post duonfinita kaj neordigita matenmangxo, lasinte siajn sxlosilojn en la manoj de Gandalfo, kurinte tiel rapide, kiel liaj vilaj piedoj permesis laux la sxoseo, preter la granda Muelejo, trans la Akvon, kaj ankoraux unu mejlon plu.

Li estis senspira, kiam li alvenis Apudakvon gxuste je la dekunua, kaj trovis, ke li ne kunportis ecx naztukon!

— Brave! — diris Balino, kiu atendis lin sur la sojlo de la taverno. GXuste tiam la aliaj gnomoj aperis el post la vilagxa stratangulo. Ili rajdis poneojn, kaj cxiu poneo estis sxargxita de sakoj, pakajxoj, ujoj kaj ilaroj. Trovigxis malgranda poneo, versxajne destinita por Bilbo.

— Surponeigxu, kaj ni ekiru! — diris Torino.

— Bonvolu pardoni min, — diris Bilbo, — sed mi ne havas mian cxapelon, mi ne kunportis mian naztukon, kaj mi ne havas monon. Mi ricevis vian noton nur post la deka kaj kvardek kvin minutoj, por esti preciza.

— Ne estu preciza, — diris Dvalino, — kaj ne maltrankviligxu! Vi devos travivi sen naztukoj kaj multaj aliaj aferoj gxis la vojagxofino. Pri cxapelo, mi havas kroman kapucxon kaj jakon en mia kofro.

Tiel ili ekiris, trotante de la taverno je iu bela mateno, fine de aprilo, sur sxargxitaj poneoj, kaj Bilbo portis malhelan kapucxon (iom makulitan de la vetero) kaj malhelan jakon pruntitajn de Dvalino. Ili tro grande mezuris por li, kaj li aspektis iom komika. Oni apenaux imagus, kion lia patro Bungo opinius pri li. Almenaux trankviligis lin, ke li ne aspektis tro gnoma, cxar li estis senbarba.

Ili ne vojagxis longe, kiam venis Gandalfo, majeste rajdanta blankan cxevalon. Li kunportis amason da naztukoj, pipon kaj tabakon de Bilbo. La grupo foriris do gaje, kaj ili intersxangxis fabelojn kaj kantojn dum ili plu rajdis gxis la tagfino, krom kiam ili haltis por mangxi. La mangxoj ne tiom multis, kiom dezirus Bilbo, sed li komencis opinii, ke aventuroj ne estas tiel malbonaj.

Unue ili trapasis Hobitlandon, kamparon liberan kaj respektatan, kie trovigxis decaj uloj, bonaj vojoj, pluraj tavernoj, kaj kie foje gnomo aux farmbienisto trapasxis pro siaj aferoj. Poste ili venis al landoj, kie la homoj parolis fremde, kaj kantis kanzonojn, kiujn Bilbo ne konis. Kaj plue ili vojagxis malproksime en la Solecajn Landojn, kie ne plu estis homoj, nek tavernoj, kaj kie la vojoj kadukigxis. Ne malproksime antaux ili mornaj montetoj etendigxis supren sub sombraj arboj. Sur kelkaj montoj antikvaj kasteloj aspektis tiel malice, kvazaux konstruitaj de misaj homoj. CXio sxajnis griza, cxar tiun tagon la vetero farigxis malbona. Pli frue estis bone, cxar dum majo estas kutime bela vetero, ecx en fabelaj rakontoj, sed nun estigxis malvarme kaj malseke. En la Solecaj Landoj ili devis bivaki lauxokaze, sed tie almenaux estis seke.

— CXu vere baldaux venos junio, — grumblis Bilbo, kaj li plauxdis post la aliaj en tre kota vojo. Estis post la tehoro, kaj pluvegadis dum la tuta tago. Akvo de lia kapucxo gutis en la okulojn, lia mantelo estis trempita je akvo, la poneo lacis kaj stumblis sur sxtonoj. La aliaj tro malkontentis por paroli. “Mi certas ke la pluvo jam atingas la sekajn vestajxojn kaj la mangxajxajn sakojn, — pensis Bilbo. — Damninda rompsxtelado kaj cxio simila! Mi deziras esti hejme, en mia bela truo apud la fajro, kun kantanta teujo!” Ne estis la lasta fojo, kiam li deziris tion!

La gnomoj plu trotis, kaj nek turnis sin nek auxskultis la hobiton. Ie malantaux la grizaj nuboj la suno supozeble subiris, cxar jam mallumigxis, dum ili venis en profundan valon kun rivero malsupre. Ekventis, kaj la apudbordaj salikoj kurbigxis flustrante. Felicxe la vojo transiris malnovan ponton el sxtono, cxar la rivero sxvelinta pro pluvo torentis de la nordaj montetoj kaj montoj.

Estis preskaux nokto, kiam ili transiris. La vento disigis la grizajn nubojn, kaj vaganta luno aperis super la montetoj inter la sxvebantaj nubostrioj. Tiam ili haltis, kaj Torino murmuris ion pri vespermangxo “kaj kie ni trovos sekan lokon por tranokti?”

Nur tiam ili rimarkis, ke mankas Gandalfo. GXis tiam li kunrajdis laux la sama vojo, kaj neniam diris cxu li kunaventuras, aux cxu li simple akompanas ilin gxis iu momento. Li estis la plej mangxema, plej parolema kaj plej ridema. Sed nun li efektive ne plu trovigxis!

— Guste kiam plej utilus sorcxisto! — gxemis Dorio kaj Norio, kiuj konsentis kun Bilbo pri mangxoj regulaj, multaj kaj oftaj.

Fine ili decidis bivaki tie, kie ili trovigxis. Ili venis al grupeto da arboj, kaj malgraux tio, ke tie estis pli seke, la vento forskuis la pluverojn de la folioj, kaj la sencxesa gutado agacis ilin. Ankaux la fajro malicis. Gnomoj kapablas bruligi fajron preskaux cxie, preskaux el cxio, kun vento aux ne; sed ili ne kapablis tiun nokton, ecx ne Oino kaj Gloino, kiuj precipe spertis pri tio.

Subite unu el la poneoj ektimis ion kaj forkuris. GXi atingis la riveron antaux ol ili povis gxin kapti, kaj antaux ol ili elakvigis gxin, Filio kaj Kilio preskaux dronis. CXiuj sakoj, kiujn gxi portis, estis forportitaj de la akvo. Kompreneble, ili entenis mangxajxojn, kaj restis ege malmulte por vespermangxi, kaj ecx malpli por matenmangxi.

Tie ili sidis, malgajaj, malsekaj kaj grumblantaj, dum Oino kaj Gloino dauxre kaj kverelante klopodis bruligi fajron. Bilbo triste konstatis, ke aventuroj ne cxiam estas vojagxoj sur poneo en maja sunlumo, kiam Balino, kiu estis ilia vacxanto, diris:

— Jen tie estas lumo!

Iom malproksime vidigxis monteto, supre de kiu estis arboj, foje tre densaj. El la sombra arbaro ili vidis brilan lumon, rugxan komfortan lumon, kvazaux fajron aux torcxojn briletantajn.

Post kiam ili jam gvatis tion dum momento, ili ekdisputis. Kelkaj diris “ne”, kaj aliaj diris “jes”. Kelkaj diris, ke ili devis simple iri kaj vidi, ke tien iri estus pli bone ol magra vespermangxo, malpli da matenmangxo kaj tranokto kun malsekaj vestajxoj. Iuj diris:

— La regiono ne estas konata kaj tro proksima al la montaro. Vojagxantoj nun maloftas cxi tie. La malnovaj mapoj trompas, aferoj malbonigxis, kaj la vojo ne estas gardata. Oni malofte auxdas pri la regxo cxi tie, kaj ju pli scivoleme oni vojiras, des pli malbone oni trapasas.

— Tamen ni estas dekkvaropo, — diris aliaj. Kaj kelkaj diris:

— Kien iris Gandalfo?

CXiu ripetis tion. Tiam la pluvo falegis pli forte, kaj Oino kaj Gloino komencis interbatali. Tio decidis la aferon.

— Malgraux cxio ni havas rompsxteliston, — ili diris kaj ekiris, direktante siajn poneojn, atente kaj kasxe, al la lumo. Ili venis al la monteto kaj baldaux eniris la arbaron. Ili supreniris la deklivon, sed ne trovigxis oportuna vojo por atingi domon aux farmobienon, kaj ili ne povis movigxi sen susuroj kaj kraketoj kaj knaroj (kaj multe da grumbloj kaj blasfemoj), dum ili transiris la arbojn en la nokta nigro.

Subite la rugxa lumo brilis de inter la trunkoj gxuste antaux ili.

— Estas nun la momento elsxteligxi, — ili diris, celante Bilbon.

— Vi devos iri tien kaj eltrovi cxion pri tiu lumo, kial gxi estas tie, kaj cxu cxio estas sekura kaj sendangxera, — diris Torino al la hobito. — Ekiru nun kaj revenu rapide, se cxio estas en ordo. Se ne, revenu se vi povos! Se vi ne povos, ululu dufoje kiel strigo kaj unufoje kiel gufo, kaj ni faros, kion ni kapablos.

Bilbo devis do foriri, antaux ol li povis klarigi, ke li kapablis ululi. kiel strigo ecx malpli ol flugi kiel vesperto. Sed cxiuokaze, la hobitoj scias movigxi senbrue en arbaroj, tute senbrue. Ili fieras pro tio, kaj dum la vojagxo Bilbo jam plendis pri, kiel li nomis tion, “la gnoma bruacxo”. Tamen mi ne supozas cxu vi aux mi rimarkus ion ajn dum tia venta nokto, ecx se la tuta kavalkado pasus nur unu metron for. Kaj mi dubas, ke dum la proksimigxo de Bilbo al la rugxa lumo ecx mustelo movus unu vangharon. Do, tute nature, li venis gxuste apud la fajron — cxar ja temis pri fajro — kaj perturbis neniun. Kaj jen kion li vidis.

Tri grandeguloj sidis apud grandega fajro el fagsxtipoj. Ili rostis sxafajxon sur longaj lignaj rostostangoj, lekante la sauxcon de siaj fingroj. Alblovetis bona apetitoveka odoro. Trovigxis apude ankaux barelo da bona trinkajxo, kaj ili trinkis el krucxoj. Sed ili estis troloj. Evidente troloj. Ecx Bilbo, malgraux sia sxirmita vivo, povis tion vidi: pro iliaj pezaj vizagxegoj, ilia grandeco, la formo de iliaj kruroj, ne forgesante ilian parolmanieron, kiu tute iris kontraux la moroj de la salono.

— SXafajxe hieraux, sxafajxe hodiaux, kaj diable, sxafajxe morgaux ni denove mangxos, — diris unu el la troloj.

— Ni ne gxuis homan kamon jam de diable longe, — diris dua tro lo. — Kion damne Vilcxj’ fusxpensis, kiam li venigis nin cxi tien, jen kio konfuzacxas min. Plie, ni jam fordrinkis cxion, — li diris pusxegante la kubuton de Vilcxjo, trinkanta el sia krucxo.

Vilcxjo preskaux sufokigxis.

— Fermu la fauxkon! — li diris, tuj kiam li povis. — Oni ne povas atendi ke l’ homoj restu cxi tie suficxe longe, por ke ci kaj Alcxjo mangxacxu ilin. Vi ambaux forvoris jam vilagxon kaj duonon de kiam ni venis de l’ montar’. Kion pli vi volas? Kaj antauxe, kiam ni estis hejme, vi estus dankintaj min por tiom da bela grasa vala sxafajxo kiel tio cxi. — Li sxovis pecegon da sxafkruro, kiun li jam rostis, en sian busxon, kaj visxis la lipojn per sia maniko.

Jes, mi konfesas ke troloj ja kondutas tiel, ecx tiuj kun nur unu kapo. Auxdinte cxion cxi, Bilbo devis agi senprokraste. Aux li devis retroiri silente por atentigi siajn amikojn, ke li trovis tri grandajn kaj malbonhumorajn trolojn, kiuj pretas gustumi rostitan gnomon, aux ecx poneon por variigi la menuon, aux li devis fari iom da rapida rompsxtelado. Vere unuaranga kaj legenda rompsxtelisto en tiu momento prisxtelus la posxojn de la troloj — tio valoras la penon, se oni povas — forprenus la sxafajxon de la rostostangoj, proprigus al si la bieron kaj forpromenus, dum ili rimarkus nenion. Aliaj, pli praktikaj sed kun iom malpli da metia fiero, ponardus ilin cxe l’ dorso, antaux ol ili observus tion. Tiam oni gaje tranoktus.

Bilbo sciis tion. Li jam legis multajn aferojn, kiujn li neniam vidis nek faris. Li tre timis, li sentis nauxzon, kaj li deziris esti longe for de cxi tie, tamen… tamen li ne povis reveni al Torino kaj Kompanio kun la manoj malplenaj. Li do restis kaj hezitis en la ombroj. El cxiuj sxtelistecaj heroajxoj li opiniis, ke estus pli facile posxsxteli la trolojn, kaj finfine li rampis malantaux arbon apud Vilhelmo.

Alcxjo kaj Tocxjo reiris al la barelo. Vilhelmo restis trinki. Bilbo kuragxigis sin, kaj sxovis sian malgrandan manon en la posxegon de Vilhelmo. Ene trovigxis monujo, kvazaux sako por Bilbo. “Ha! — li pensis ekgxuante sian laboron, dum li atente eligis gxin,—jen la komenco!”

Efektive, nur komenco! Trolaj monujoj ja estas malicaj, kaj cxi tiu ne estis escepta.

— Ej, kiu ci estas? — gxi ekpepis, kiam gxi eliris la posxon, kaj Vilhelmo tuj turnis sin kaj kolkaptis Bilbon, antaux ol tiu povis resalti post la arbon.

— Damne, Alcxjo, rigardu kion mi kaptis! — diris Vilhelmo.

— Kio gxi ’stas? — diris la aliaj alkurante.

— Ne scias mi! Kio ci estas?

— Bilbo Baginzo, romp… hobito, — diris la kompatinda Bilbo, tremante, kaj scivolante kiel ululi, antaux ol ili strangolos lin.

— Romphobito? — diris ili iom konsternitaj. Troloj estas iom malviglaj, kaj tre suspektas novajn aferojn.

— Tamen kion faracxis la romphobito en mia posxo? — diris Vilhelmo.

— Kaj cxu ni povos lin kuiri? — diris Tocxjo.

— Ci povas provi, — diris Alcxjo prenante rostostangon.

— Li ne konsistos el pli ol busxpleno, post kiam oni senhauxtigos kaj senostigos lin, — diris Vilhelmo, kiu jam satis post vespermangxo.

— Eble ’stas pli da ili en la cxirkauxajxo, kaj ni povos fari pastecxon, — diris Alcxjo. — Hoj, cxu cxirkauxkuras aliaj de cia speco cxi tie en la arbaro, kuniklacxo? — li diris, rigardante la vilajn piedojn de la hobito, levis lin je la piedfingroj kaj skuis lin.

— Jes, multe da, — li diris, sed li memoris ne malkasxi siajn amikojn. — Ne, neniom da, neniu, — li tuj aldonis.

— Kion ci celas? — diris Alcxjo, tenante lin la kapon supren, sed cxi-foje je la haroj.

— Mi celas kion mi diras, kaj bonvolu ne kuiri min, estimataj sinjoroj! Mi estas bona kuiristo, kaj mi kuiras pli bone ol mi kuirigxas, se vi komprenas min. Mi kuiros regale por vi, tute bonan matenmangxon por vi, se nur vi ne havos min kiel vespermangxon.

— Kompatindulo, — diris Vilhelmo. Li jam plene mangxis satege, kaj ankaux trinkis multe da biero. — Kompatindulo, ni lasu lin foriri.

— Ne antaux ol li klarigos, kion li celas per “multe da” kaj “neniom da”, — diris Alcxjo. — Mi ne volas, ke oni trancxu mian gorgxon dum mi dormos! Metu liajn piedfingrojn en la fajron, por ke li parolu!

— Mi ne akceptos tion! — diris Vilhelmo. — Krome mi kaptis lin!

— Ci estas grasa kreteno, Vilhelmo, — diris Alcxjo. — Kiel mi diradis antaux cxi tiu vespero.

— Kaj ci estas krudulo.

— Mi ne akceptos tion de ci, Vilcxjo Huginzo, — diris Alcxjo kaj pugnofrapis la okulon de Vilhelmo.

Poste sekvis belega kverelo. Bilbo ankoraux suficxe spritis, kiam Alcxjo lasis lin fali, por rampi for de iliaj piedoj antaux ol ili ekbatalis kiel hundoj, lauxtvocxe kriante unu al la alia entute verajn kaj trafajn insultojn. Baldaux poste ili tumulte kaptis sin per brakoj, kaj rulis sin gxuste apud la fajro, pied- kaj pugno-batante, dum Tocxjo frapis ilin per brancxo klopodante ilin trankviligi—kaj kompreneble tio nur plifrenezigis ilin.

Nun estis favora momento por ke Bilbo eskapu. Sed liaj kompatindaj piedoj estis premitaj de la manego de Alcxjo, kaj li restis senspira, kun granda kapturno, kaj li do tie restis anhelante, ekster la luma rondo de la fajro.

GXuste en la mezo de la batalo alvenis Balino. La gnomoj jam auxdis bruojn de malproksime, kaj post kiam ili iom atendis la revenon de Bilbo, aux ian ululan krion, ili rampis unu post la alia al la lumo kiel eble plej rapide. Tuj kiam Tocxjo vidis Balinon eniri la lumon, li ekhurlis. Troloj treege malamas vidi gnomojn, precipe kiam tiuj ne estas kuiritaj. Alcxjo kaj Vilcxjo tuj finis interbatali, kaj diris: “sakon, rapide, Tocxjo”. Dum Balino scivolemis, kie trovigxis Bilbo, kaj antaux ol li komprenis kio okazis, oni ensakigis lian kapon, kaj li terenfalis.

— Ankoraux venos multe pli da tiuj, — diris Tocxjo, — se mi ne trompas min. Multe da aux neniom, — li diris. — Ne romphobitoj, sed multe da tiaj gnomoj. Jen plimalpli kiel la afero rezultos.

— Ci sxajne pravas, — diris Alcxjo, — kaj ni prefere kasxu nin ekster la lumo.

Kaj tiel ili faris. Ili enmanigis sakojn, kiujn ili kutime uzis por forporti sxafojn kaj aliajn rabajxojn, kaj atendis en la ombroj. Kiam cxiu gnomo alvenis kaj surprize rigardis la fajron, la renversitajn krucxojn, la rongxitan sxafajxon, hop! fetora sakacxo surkapigis lin, kaj li terenfalis. Baldaux apud Balino kusxis Dvalino, kaj Filio kun Kilio, kaj Dorio, kaj Norio, kaj Orio en amaso, kaj Oino kaj Gloino kaj Bifuro kaj Bomburo stakigxis malkomforte apud la fajro.

— Tio lernigos ilin, — diris Tocxjo, cxar Bifuro kaj Bomburo ilin rezistis kaj luktis furioze, kiel kutime, kiam gnomoj estas alpremitaj.

Fine venis Torino — kaj li estis antauxavertita. Li venis atendante malicon, kaj ne bezonis vidi la elstarajn krurojn de siaj ensakigitaj kunuloj por kompreni ke ne cxio estas en ordo. Li tenis sin en la ombroj malproksime, kaj diris:

— Pro kio tiom da malordo? Kiu frakasis mian genton?

— Estas troloj, — diris Bilbo malantaux arbo. La troloj tute forgesis lin. — Ili kasxas sin en la densejo kun sakoj.

— Ho, cxu vere? — diris Torino, kaj li saltis antauxen al la fajro, antaux ol ili povis kapti lin.

Li prenis brancxon kun brulanta ekstremo, kaj Alcxjo ricevis tion en la okulon antaux ol li povis eviti gxin. Tio metis lin for de la batalo. Bilbo strebis helpi. Li prenis la kruron de Tocxjo — kiel eble plej bone, sed gxi grandis kiel trunko de junarbo, kaj forjxetis lin kiel turbon gxis la arbustosuproj, dum Tocxjo piedsxovis fajrerojn en la vizagxon de Torino.

Rekompence Tocxjo ricevis brancxofrapon sur la busxon, kaj tio forbatis al li denton. Vi povas diveni, kiom tio hurligis lin. Sed gxuste tiam Vilhelmo aperis malantaux Torino kaj ensakigis lin de la kapo gxis la piedoj. Tiel la batalo cxesis. La gnomoj nun estis en granda embaraso: ili estis ligitaj en sakoj, kun tri koleraj troloj, du el ili bruligitaj kaj kontuzitaj, kiuj sidis proksime kaj kverele sin demandis, cxu oni rostu ilin malrapide, cxu haketigu ilin je pecetoj kaj boligu ilin, aux simple oni sidigxu sur ilin unu post la alia por kacxigi ilin. Bilbo ankoraux estis en arbusto kun sxiritaj vestajxoj kaj hauxto kaj ne riskis movi sin, timante ke oni auxdos lin.

Tiam subite Gandalfo revenis. Sed neniu vidis lin. La troloj interkonsentis tuj rosti la gnomojn, kaj poste ilin mangxi — tion elpensis Alcxjo — kaj post multe da disputado ili akceptis lian proponon.

— Ne indas nun rosti ilin; tio dauxrus la tutan nokton,—diris vocxo. Alcxjo konjektis, ke parolis Vilhelmo.

— Ne rekomencu la disputon, Vilcxjo, — li diris, — aux tio vere dauxros la tutan nokton.

— Kiu disputas? — diris Vilhelmo, kiu kredis, ke parolis Alcxjo.

— Ci ja disputas, — diris Alcxjo.

— Ci mensogas, — diris Vilhelmo, kaj tiel la disputo rekomencigxis. Fine ili decidis haketigi ilin je pecetoj, kaj boligi ilin. Ili starigis grandan nigran kaldronon kaj eligis siajn trancxilojn.

— Ne indas boligi ilin! Ni ne havas akvon, kaj la puto ’stas malproksima, — diris vocxo. Alcxjo kaj Vilhelmo kredis, ke parolis Tocxjo.

— La fauxkon fermu! — diris ili, — aux gxi neniam finigxos. Kaj ci mem sercxu la akvon, se ci reparolos.

— Al ci same, — diris Tocxjo, kiu kredis, ke temis pri la vocxo de Vilhelmo. — Mi sxatus scii, kiu disputas krom ci?

— Ci estas stultulo, — diris Vilhelmo.

— Stultulo ci mem, — diris Tocxjo.

Kaj rekomencigxis la disputo, pli kverele ol antauxe, gxis kiam fine ili decidis sidigxi sur la sakojn, unu post la alia por kacxigi la gnomojn, kaj poste ilin boligi.

— Sur kiun ni sidigxu unue? — diris la vocxo.

— Plej tauxgus unue la lasta ulo, — diris Alcxjo, kies okulon vundis Torino. Li kredis, ke parolis Tocxjo.

— Ne parolu kun ci mem, — diris Tocxjo, — sed, se ci volas sidigxi sur la lastan, sidigxu do. Kiu ’stas la lasta?

— Tiu kun la flavaj sxtrumpetoj, — diris Alcxjo.

— Sensensajxoj, tiu kun la grizaj sxtrumpetoj, — diris Vilhelma vocxo.

— Mi certis, ke ili estis flavaj, — diris Alcxjo.

— Ja ili flavis, — diris Vilhelmo.

— Kial do ci diris, ke ili estis grizaj? — diris Alcxjo.

— Mi ja nenion diris, — diris Tocxjo. — Tion diris ci!

— Du kontraux unu, do fermu la fauxkon! — diris Alcxjo.

— Kiun ci alparolas? — diris Vilhelmo.

— Suficxas! — diris kune Alcxjo kaj Tocxjo. — La nokto pludauxras, kaj la auxroro fruos. Ni agu tuj!

— La auxroro vin forprenu, por ke vi el sxtono estu! — diris vocxo, kiu sonis Vilhelme. Sed ne temis pri li. CXar tiumomente lumo aperis super la monteto, kaj birdoj pepetis en la brancxoj. Vilhelmo nenion diris, cxar li sxtonigxis dum li klinigxis, kaj dum ili rigardis lin, ankaux Alcxjo kaj Tocxjo fiksigxis kiel rokoj. Kaj tie ili ankoraux staras gxis hodiaux, tute solaj, krom birdoj kiuj sxatas sidi sur ili. CXar se troloj, kiel vi eble jam scias, ne iras subteren antaux la auxroro, ili sxtonigxas kiel la montara materialo el kiu ili unue fabrikigxis, kaj ili neniam plu movigxas. Jen tio okazis al Alcxjo, Tocxjo kaj Vilhelmo.

— Bonege! — diris Gandalfo, aperante de malantaux arbo, kaj helpis Bilbon grimpi de la dornarbusto. Tiam Bilbo komprenis cxion. La vocxo de la sorcxisto mem dauxrigis la kverelon kaj disputon de la troloj, gxis la sunlumo venis kaj cxesigis ilin.

Poste ili malnodis la sakojn kaj liberigis la gnomojn. Tiuj jam preskaux sufokigxis kaj tre koleris. Ili ne sxatis resti surtere, auxskultante la planojn de la troloj por ilin rosti, kacxigi, aux dishaketigi je pecetoj. Ili devis auxdi la klarigon de Bilbo dufoje antaux konvinkigxi.

— Maltauxga momento por praktiki posxosxteladon, — diris Bomburo, — kiam ni volis nur varmon kaj vespermangxon!

— Sed cxiuokaze tiuj uloj tion ne permesus al vi sen batalo, — diris Gandalfo. — Krome, vi perdas tempon nun. CXu vi ne konstatas, ke la troloj nepre logxis en kaverno proksime de cxi tie por kasxi sin de la sunlumo? Ni devos gxin sercxi!

Ili cxirkauxsercxis kaj baldaux trovis la sxtonbotajn signojn de la troloj, kiuj plu iris en la arbaron. Ili sekvis la spurojn supren de la monteto, gxis kiam arbustoj kasxis ilin, kaj ili venis al sxtona pordo, kiu kondukis al kaverno. Sed ili ne kapablis malfermi gxin, ecx kiam ili kune pusxis, dum Gandalfo provis diversajn sorcxojn.

— CXu tio cxi tauxgas? — diris Bilbo, kiam ili jam estis lacaj kaj koleraj. — Mi trovis gxin surtere, kie la troloj kunbatalis. — Li tenis suficxe grandan sxlosilon, kvankam Vilhelmo estus konsiderinta gxin suficxe malgranda kaj sekreta. GXi sendube falis el lia posxo, felicxe antaux ol li sxtonigxis.

— Kial cxiele vi ne diris pri gxi antauxe? — ili kriis. Gandalfo prenis gxin kaj metis gxin en la seruron. Tiam post pusxo la pordo svingigxis malantauxen, kaj ili cxiuj eniris. Trovigxis ostoj surtere, kaj fluis acxa odoro, sed estis multe da mangxajxoj sur senzorge malordaj bretoj, ankaux sur la planko, kun malneta fatraso da rabajxoj cxiuspecaj, de latunaj butonoj gxis potoj da oraj moneroj lokitaj en angulo. Estis ankaux multe da vestajxoj pendantaj sur la muroj, tro malgrandaj por troloj, sendube apartenintaj al iliaj viktimoj, kaj kune kun tiuj trovigxis diversaj glavoj de variaj specoj, formoj kaj grandecoj. Du glavoj allogis la atenton de la gnomoj, cxefe pro siaj belaj ingoj kaj juvelplenaj teniloj.

Gandalfo kaj Torino havigis al si po unu glavon, kaj Bilbo prenis ponardon en leda ingo. Por troloj gxi estus eta posxtrancxilo, sed gxi egalis mallongan glavon por la hobito.

— Jen belaj klingoj, — diris la sorcxisto, parte elingigante la glavojn kaj gvatante ilin scivoleme. — Ilin fabrikis ne troloj, nek homaj forgxistoj en tiuj cxi regiono kaj epoko, kaj kiam ni povos legi iliajn runojn, ni pli multe scios pri ili.

— Ni eskapu el tiu fiodoro! — diris Filio. Ili do elportis la potojn kun moneroj, kaj la mangxajxojn netusxitajn kaj mangxeblajn, kaj ankaux unu barelon da biero ankoraux plenan. Ili volis matenmangxi, kaj cxar ili ankoraux malsatis, ili ne rifuzis tion, kion ili trovis en la trola mangxosxranko. Iliaj propraj mangxajxoj malmultis. Nun ili havis panon kaj fromagxon, kaj multe da biero, kaj lardon por rosti gxin super bragxoj.

Poste ili dormis, cxar ilia nokto estis interrompita, kaj ili nenion plu faris gxis la posttagmezo. Tiam ili alkondukis la poneojn, kaj forportis la orplenajn potojn, kaj subterigis ilin tre sekrete ne malproksime de la apudrivera vojo, jxetante sorcxojn sur ilin, por la okazo, se ili revenus kaj retrovus ilin. Fininte tion, ili surseligxis kaj trotetis laux la orienta vojo.

— Kien vi iris, se mi rajtas demandi? — diris Torino al Gandalfo dum ili kunrajdis.

— Mi rigardis antauxen, — li diris.

— Kio revenigis vin gxuste en minuto de nia bezono?

— Mi rigardis malantauxen, — li diris.

— Klare! — diris Torino, — sed cxu vi povas plu klarigi?

— Mi iris vidi nian vojon. GXi baldaux farigxos dangxera kaj malfacila. Mi ankaux malkvietigxis pro replenigo de niaj malmultaj provizoj. Mi tamen ne longe iris antauxen, gxis mi renkontis du amikojn de Rivendelo.

— Kio estas tio? — demandis Bilbo.

— Ne interrompu! — diris Gandalfo. —Vi venos tien post kelkaj tagoj, se vi estos bonsxancaj, kaj vi scios cxion pri gxi. Kiel mi diris, mi renkontis du kunulojn de Elrondo. Ili hastis pro timo de la troloj. Ili diris al mi, ke tri troloj venis malsupren de l’ montaro kaj eklogxis en la arbaro proksime de la vojo. Ili jam fortimigis cxiun el la regiono, kaj ili embuskis por kapti vojagxantojn. Mi tuj sentis, ke oni bezonas min malantauxe. Retrorigardante, mi vidis fajron malproksiman kaj venis al gxi. Do jen vi scias cxion. Bonvolu esti pli atentaj la sekvan fojon, aux ni neniam antauxeniros.

— Dankon! — diris Torino.

Загрузка...