Ni povas nun reveni al Bilbo kaj la gnomoj. Dum la tuta nokto ili unu post la alia gvatis, sed kiam la mateno venis ili ankoraux vidis neniun signon de dangxero. Tamen la birdoj ankoraux pli dense amasigxis. Birdaroj flugis el la sudo, kaj la korvoj kiuj ankoraux vivis apud la Monto nun cirkulis sencxese en la supra cxielo.
— Okazas io neordinara, — diris Torino. — Jam pasis la tempo por auxtuna migrado. Tiuj birdoj estas specoj kiuj kutime logxas cxi tie. Jen sturnoj kaj fringoj. Kaj kadavromangxaj birdoj kunflugas en la malproksimo, kvazaux pretigxus batalo!
Bilbo subite fingromontris:
— Jen la maljuna turdo! — li kriis. — SXajnas, ke li evitis la montofrakasadon de Smauxgo, sed mi supozas, ke la helikoj ne travivis!
La maljuna turdo efektive revenis, kaj kiam Bilbo indikis lin, li alproksimigxis kaj starigxis sur apuda sxtono. Poste li klinis sian kapon flanken, kvazaux li auxskultus. Li ekkantis kaj poste denove auxskultis.
— Mi kredas, ke li klopodas rakonti ion al ni, — diris Balino, — sed mi ne povas kompreni la lingvajxon de tiuj birdoj. GXi estas tro rapida kaj malfacila. CXu vi povas kompreni gxin, Baginzo?
— Ne tre klare, — diris Bilbo (fakte li tute malkomprenis gxin). — Sed la oldulo sxajnas tre konsternita.
— Mi preferus, se li estus korako! — diris Balino.
— Mi kredis, ke vi ne sxatis ilin! Vi tre timis ilin, kiam ni pasis cxi tien la lastan fojon!
— Tiuj estis kornikoj! Tre fiaj, suspektindaj kaj tre malgxentilaj estajxoj! CXu vi ne auxdis ilin malbeni nin, dum ni vojiris? Sed la korakoj estas tute malsamaj. Ili multe amikis kun la popolo de Troro, kaj ofte alportis sekretajn novajxojn por brilaj kompensoj, kiujn ili gardis en siaj nestoj. Ili vivas tre longe, kaj havas longajn memorojn. Iliaj idoj heredas ilian sagxecon. Mi konis multajn korakojn apud la rokoj kiam mi estis gnoma knabo. GXi tiu firsto nomigxis gxuste Korvokresto, cxar cxi tie vivis tre fama paro, maljuna Karko kaj lia edzino, kiuj vivis cxi tie super la sentinela kaverno. Sed mi ne supozas, ke anoj de tiu antikva speco ankoraux vivas cxi tie.
Tuj kiam li cxesis paroli, la turdo kriis lauxte kaj forflugis.
— Ni ne komprenas lin, sed mi certas, ke tiu maljuna birdo komprenas nin, — diris Balino. — Gvatu atente kaj vidu, kio okazos!
Post nelonge flugiloj flirtis kaj revenis la turdo. Kaj akompanis lin tre kaduka maljuna birdo. Li estis preskaux blinda, apenaux kapablis flugi kaj igxis kalva. Li estis granda antikva korako. Li alterigxis rigide antaux ili, batis siajn flugilojn malrapide kaj kun balancigxanta kapo aliris Torinon.
— Ho Torino, ido de Traino, kaj Balino ido de Fundino, — li grakis (kaj Bilbo komprenis lin, cxar li parolis la komunan lingvon kaj ne la birdan). — Mi estas Roako, ido de Karko. Karko estas mortinta, sed li bone konis vin. Mi elovigxis jam antaux cent kvindek tri jaroj, sed mi ne forgesis, kion diris al mi mia patro. Mi nun estas la cxefo de la grandaj montaraj korakoj. Ni estas malmultaj, sed ankoraux memoras de la malnova tempo la regxon. Multaj el miaj kunuloj ekflugas cxi-momente, cxar venas novajxoj el la sudo. Kelkaj informoj placxos al vi, sed aliaj ne. Atentu! La birdoj revenas denove por amasigxi apud la Monto, kaj ili venas al Dalo el la sudo, oriento kaj okcidento. CXar oni diras, ke Smauxgo estas mortinta!
— Mortinta! CXu mortinta? — kriis la gnomoj. — Mortinta! Ni do timis vane, kaj la trezoro estas nia! — Ili saltis kaj ekdancis pro la gxojo.
— Jes mortinta, — diris Roako. — La turdo — liaj plumoj neniam elfalu! — spektis lian morton. Kaj ni povas fidi lian parolon. Li vidis la drakon fali, dum tiu batalis kontraux la homojn de Esgaroto jam antaux tri vesperoj je la lumlevigxo.
Pasis longa tempo antaux ol Torino povis kvietigi la gnomojn, por ke ili silentu kaj auxskultu la novajxojn de l’ korako. Post momento, kiam li finis sian rakonton pri la batalo, li dauxrigis:
— Tiom pri gxojoj, Torino Kverkasxildo. Vi povos sekure reveni al viaj haloj, la plena trezoro nun apartenas al vi — almenaux nun. Sed multaj aliaj kunvenas krom la birdoj. La informoj pri la malaperinta gardisto nun disigxis tre longe for, kaj la famo de la trezoro de Traino ne forvelkis dum la legendo tra epokoj ripetigxis. Kaj multaj aliaj intencas partopreni la rabadon. Elfa trupo nun vojiras, kun kadavromangxaj korvoj dezirantaj profiti de eventualaj bataloj kaj mortintoj. Apud la lago homoj murmuras, ke la gnomoj kauxzis ilian cxagrenon, cxar ili igxis senhejmaj kaj multaj mortis, kiam Smauxgo detruis ilian urbon. Ankaux ili intencas rekompense kaperi la trezoron, kaj egalas al ili, cxu vi vivas aux mortis.
»Vi devos do decidi vian sorton laux via sagxeco. Sed nur dek tri estas magra restajxo de la granda popolo de Durino, kiu logxis cxi tie sed jam cxien disigxis. Se vi deziras auxskulti mian konsilon, ne fidu la Urbestron de la laganoj, sed fidu tiun kiu mortpafis la drakon per sia arko. Li estas Bardo, ido de Giriono de Dalo. Li estas sombra sed fidinda viro. Ni preferus pacon inter la gnomoj, homoj kaj elfoj post la dezerta drakoregno. Sed tio kostos al vi oron. Mi cxion diris.
Tiam Torino furioze kolerigxis.
— Ni dankas vin, Roako, filo de Karko. Ni ne forgesos vin kaj vian popolon. Sed nek sxtelistoj nek armeoj marodos nian oron, dum ni estas vivaj. Ni estus ecx pli dankaj al vi, se vi povus sendi mesagxistojn al niaj parencoj en la Norda Montaro norden kaj orienten de cxi tie por raporti al ili nian situacion. Iru precipe al mia kuzo, Daino en la Feraj Montoj, cxar lia popolo estas fortike armita, kaj ili logxas ne malproksime de cxi tie. Petu ilin hasti!
— Mi ne diros, ke tiu konsilo estas bona aux malbona, — grakis Roako. — Sed mi faros mian plejeblon, — kaj li malrapide forflugis.
— Ni reiru nun al la Monto! — kriis Torino. — Ni ne disponas multe da tempo!
— Kaj ne multe da mangxajxoj! — kriis Bilbo, cxiam praktika pri tiaj temoj. Li cetere sentis, ke la aventuro proprasence finigxis, kiam mortis la drako (kaj pri tio li multe eraris) kaj li donacus plejparton de sia porcio de la profito por harmonie konkludi la aferon.
— Reen al la Monto! — kriis la gnomoj, kvazaux ili ne auxdus lin. Li tiel devis akompani ilin.
CXar vi jam auxdis pri la aliaj eventoj, vi povas konstati, ke restis al la gnomoj ankoraux kelkaj tagoj. Ili esploris la kavernojn denove kaj trovis, kiel atendite, ke la CXefpordo estis la sola malfermita enirejo. CXiuj aliaj pordoj (krom evidente la sekreta pordeto) estis jam de jaroj frakasitaj kaj blokitaj dum la okupado de Smauxgo. Restis neniu spuro de tiuj elirejoj. Ili do komencis nun fortigi la pordegon, kaj riparis la vojon, kiu kondukis de tie. Ili trovis multajn ilojn, kiujn uzis la antikvaj ministoj, fosistoj kaj konstruistoj, kaj per kiuj ili ankoraux sciis labori tre lerte.
Dum ili laboris, la korakoj ade alportis novajxojn. Tiel ili eksciis, ke la Elfa regxo deviigis sian vojon por iri al la Lago, kaj ili do disponis pli da tempo. Des pli bone, ili auxdis ke tri el iliaj poneoj eskapis kaj vagis en la sovagxejo apud la Rivero Rapida ne longe for de la loko, kie ili postlasis siajn provizojn. Tial, dum la aliaj dauxrigis sian laboron, Filio kaj Kilio foriris gvidite de korako por revenigi la poneojn kaj la pakajxojn, kiujn ili povis trovi.
Ili foriris por kvar tagoj, kaj poste ili eksciis, ke kunvenis la homaj kaj elfaj armeoj kaj ke tiuj rapidiris al la Monto. Sed ili kuragxigxis, cxar ili nun havis suficxe da provizoj almenaux por kelkaj semajnoj, se ili atentus. (La plimulto estis kramo, evidente, kaj ili trovis gxin terure teda. Tamen kramo estas pli bona ol nenio.) La enirejo estis nun defendita de dika kaj alta muro da rekte metitaj sxtonoj. Ankaux trovigxis en la muro truoj permesantaj al la gnomoj vidi kaj pafi, sed ne permesantaj trapasadon. Tial ili grimpis enen kaj eliris per sxtupetaroj, kaj hisis objektojn per sxnuroj. Por lasi elflui la rivereton, ili faris malgrandan malaltan arkajxon sub la nova muro. Sed apud la enirejo ili refosis la riverfundon, kaj nova largxa lageto aperis inter la monta deklivo kaj la akvofala breto, de kie la rojo fluis al Dalo. Por atingi la pordegon sen nagxi, oni nun devis sekvi mallargxan subklifan padon sur la dekstra flanko, laux la vidpunkto de la muro. Poste ili venigis la poneojn gxis la supraj sxtupoj apud la malnova ponto, demetis la sxargxojn, kaj sendis ilin for sen rajdantoj ordonante, ke ili revenu al siaj mastroj en la sudo.
Unu vesperon subite ekbrilis multaj lumoj de torcxoj kaj fajroj preter Dalo en la suda malproksimo.
— Ili estas venintaj! — vokis Balino. — Kaj ilia tendaro estas ampleksa. Ili devis eniri la valon dum la krepuska mallumo laux ambaux bordoj de l’ rivero.
Tiunokte la gnomoj malmulte dormis. La mateno ankoraux palis, kiam ili vidis grupon alveni. De malantaux sia muro ili rigardis ilin veni gxis la vala fino kaj de tie malrapide grimpi. Post nelonge ili povis vidi, ke venis armitaj kaj batalopretaj laganoj kun elfaj arkistoj. Post kelka tempo la grupo grimpis sur la falintajn rokojn kaj aperis cxe la akvofalo. Ili surprizigxis, kiam ili vidis antaux si la lageton kaj pordegon defenditan de la nova muro el masonita sxtono.
Dum ili staris indikante kaj diskutante, Torino alparolis ilin.
— Kiuj estas vi? — li vokis lauxte, — kiuj venas militopretaj al la pordoj de Torino, filo de Traino, Regxo sub la Monto. Kaj kion vi deziras?
Sed ili ne respondis. Kelkaj turnis sin kaj rapide foriris. La aliaj gapis longe la CXefpordon kaj gxiajn fortikajxojn, kaj tiam ankaux foriris. Tiutage la tendaro movigxis orienten de la rivero, gxuste inter ambaux montajn firstojn. La rokoj resonis pro iliaj vocxoj kaj kantoj, cxar ili ne ripozis jam de multaj tagoj. Auxdigxis elfaj harpoj kaj dolcxa muziko. Dum tio ehxis supren al ili, sxajnis ke la frida aero varmigxis, kaj ili sentis la legxeran arbaran aromon de printempaj floroj burgxonantaj.
Tiam Bilbo sopiris, ke li povu eskapi el tiu sombra kastelo kaj subeniri por gxui la bankedojn kaj festenojn apud la fajroj. Ankaux kelkaj el la junaj gnomoj estis kortusxitaj, kaj ili murmuris sian preferon, ke la historio konkludigxu pli konvene, kaj ke ili povu bonvenigi tiun popolon kiel amikojn. Sed Torino havis grizan mienon.
Tiam la gnomoj mem alportis harpojn kaj muzikilojn retrovitajn en la rabajxaro. Ili ludis muzikon por distri lin, sed la kanto ne estis elfa kaj parte similis tiun, kiun ili kantis antaux longe en la eta hobitotruo de Bilbo:
Sub Monto kiu apogeas,
la Regx’ en sia halo cxeas
post la ekstermo de l’ Fivermo!
kaj tiel malamik’ pereas.
La glavo akras, lanco pikas,
rapidas sag’, la Pord’ fortikas;
kuragxas koro antaux oro;
maljust’ la gnomojn ne implikas.
Pragnomoj sorcxojn kreis brile
kaj marteladis sonorile
en lokoj fundaj, ombrabundaj,
en kavaj haloj sinekzile.
Stellumon ili kolieris,
kronojn per drakofajr’ borderis,
cxe ili kordoj el drataj tordoj
la harpajn melodiojn peris.
La tron’ jam estas liberstata!
Auxskultu, ho popol’ nomada!
Rapidu vene transebene!
Bezonas vin la regxo frata.
Ni vokas nun trans montoj cxenaj:
“Estu al prakavern’ revenaj!”
Jen post Pordeg’ la regxa reg’
kaj manoj gem- kaj oro-plenaj.
La Regx’ en sia halo cxeas
sub Monto kiu apogeas.
Mortis Fivermo per ekstermo,
kaj tiel malamik’ pereas.
Tiu kanto sxajne placxis al Torino, kaj li ridetis denove kaj pligajigxis. Li komencis kalkuli la distancon gxis la Feraj Montoj kaj kiomlonge ili devus atendi la alvenon de Daino al la Soleca Monto, se tiu ekspediciis tuj kiam la mesagxoj atingis lin. Sed la koro de Bilbo premigxis pro la kanto kaj la paroltemo, cxar ambaux estis tro batalemaj.
Tre frue la sekvan matenon ili vidis trupon da lancistoj transiri la riveron kaj marsxi en la valon. Tiuj kunportis la verdan standardon de l’ Elfregxo kaj la bluan de l’ Lago. Ili progresis gxis la muro antaux la CXefpordo.
Denove salutis ilin Torino lauxtvocxe:
— Kiuj estas vi, kiuj venas armitaj al la pordo de Torino, filo de Traino, Regxo sub la Monto?
CXi-foje oni respondis al li. Alta viro kun malhela hararo kaj sombra vizagxo pasxis antauxen kaj kriis:
— Hoj Torino! Kial vi cxirkauxbaras vin kiel rabisto en sia kasxejo? Ni ankoraux ne estas viaj malamikoj, kaj ni gxojas, ke vi estas viva superante niajn esperojn. Ni venis supozante, ke neniu travivis cxi tie. Sed cxar ni retrovas vin, ni cxiuj devas kunveni kaj kunsidi.
— Kiu vi estas, kaj kial ni devas kunsidi?
— Mi estas Bardo, kaj propramane mi mortigis la drakon kaj liberigis vian trezoron. CXu tio ne estas afero, kiu koncernas vin? Krome mi estas rekta heredanto de Giriono el Dalo, kaj en via trezoro miksigxis multaj valorajxoj de viaj haloj kaj de la urboj, kiujn kaperis Smauxgo. CXu tio ne estas temo, pri kiu ni povas paroli? Plie, dum sia fina batalo Smauxgo detruis la logxejojn de la homoj de Esgaroto, kaj mi ankoraux estas servanto de ilia Urbestro. Mi parolas nome de tiu, kaj demandas, cxu vi ne kompatas la cxagrenon kaj mizeron de lia popolo? Ili helpis vin kiam vi estis afliktita, kaj rekompence vi venigis al ili nur ruinigxon, kvankam sendube vi ne deziris tion.
Tiuj estis efektive bonaj paroloj kaj pravaj, kvankam sombre diritaj, kaj Bilbo kredis, ke Torino tuj akceptos ilian rezonadon. Li ne fakte atendis, ke iu ajn memorus, ke li mem unue malkovris la vundan punkton de l’ drako. Kaj des pli bone, cxar neniu fakte ecx konsideris tion. Sed li ankaux ne povis imagi, kiom potencas drakokovita oro kaj kiom fervoras la gnomaj koroj. Torino efektive pasigis longajn horojn en la trezorejo, kaj tien lia spirito ade strebis. Kvankam li aparte sercxis la Arkesxtonon, lin allogis aliaj mirindaj valorajxoj, kiuj kusxis tie kaj memorigis lin pri profunda kunplektigxo de la antikvaj laboroj kaj lamentoj de lia popolo.
— Vi prezentis vian plej malbonan pledon plej laste kaj plej longe. — Torino respondis. — Neniu homo havas rajton je la gnoma trezoro, simple pro tio ke Smauxgo, kiu forsxtelis gxin de ni, ankaux forrabis niajn vivojn kaj hejmojn. Oni egale ne rajtas kompensi vengxon de liaj malicaj faroj per trezoro, kiu ne estis lia disdonebla posedajxo. Ni repagos juste la koston de la provizoj kaj la helpon, kiujn ni ricevis de la laganoj — kiam venos la oportuna momento. Sed ni nepre donos nenion — ecx ne la prezon de eta kuko — kontraux perforta minaco. Dum armita hordo sidas sub nia pordo, ni konsideras vin malamikoj kaj sxtelistoj. Mi sxatus demandi vin: kiom de ilia heredajxo vi donacus al niaj parencoj, se vi estus trovintaj la trezoron sengarda kaj nin mortintaj?
— Jen justa demando, — replikis Bardo. — Sed vi ne estas mortintaj, kaj ni ne estas SXtelistoj. Cetere, ricxuloj povas malgraux siaj rajtoj kompati malricxulojn, kiuj amike helpis ilin dum ilia malprospero. Kaj miaj aliaj postuloj restas sen repliko.
— Mi ne kunsidos por intertrakti, kiel mi diris, kun armitaj homoj antaux miaj pordoj. Des malpli kun la popolo de l’ Elfregxo, kiun mi memoras malagrable. Ili ne partoprenos en cxi tiu debato. Foriru, antaux ol flugos niaj sagoj! Kaj se vi deziras denove paroli kun mi, certigu, ke la elfa trupo revenu en la arbaron, kie gxi devus resti. Kaj ke viaj armiloj estu sternitaj surtere antaux ol veni al la sojlo.
— La Elfregxo estas mia amiko kaj li asistis la laganojn dum ili estis afliktitaj, kvankam ili ne rajtis postuli lian amikecon, — respondis Bardo. — Ni donos al vi tempon, ke vi pentu pri viaj vortoj. Igxu pli sagxa, antaux ol ni revenos! — Tiam li foriris kaj revenis al la tendaro.
Kiam pasis multaj horoj, la standardistoj revenis kaj heroldoj pasxis antauxen kaj trumpetis:
— Nome de Esgaroto kaj la Arbaro, — alvokis unu, — ni parolas al Torino, filo de Traino Kverkasxildo, kiu sin nomas Regxo sub la Monto. Ni petas, ke li konsideru la anoncitajn pretendojn, aux ni nomos lin malamiko. Li cedu almenaux dekduonan parton de la trezoro al Bardo, la mortiginto de la drako kaj heredanto de Giriono. El tiu porcio Bardo mem helpos Esgaroton, sed se Torino deziras la amikecon kaj honoron de la najbaraj landoj, kiun antauxe gxuis liaj prapatroj, li mem donacos onon de sia oro por subteni la laganojn.
Torino prenis kornan arkon kaj pafis sagon al la mesagxisto. GXi frapis lian sxildon kaj vibrante fiksigxis tie.
— CXar vi respondas tiel, — li diris responde, — mi deklaras cxi tiun Monton siegxata. Vi ne rajtos foriri de cxi tie, gxis kiam vi pledos via-iniciate por pauxzi kaj intertrakti. Ni ne uzos armilojn kontraux vi, kaj lasos vin kun via oro. Vi povas mangxi tion, se vi deziras!
Post tio la mesagxistoj rapide foriris, kaj postlasis la gnomojn por konsideri sian situacion. Torino farigxis tiel sombra, ke ecx se ili tion dezirus, la aliaj ne kuragxus kritiki lin. Kaj fakte la plimulto partoprenis lian sintenon, krom eble la maljuna dika Bomburo, Filio kaj Kilio. Kompreneble Bilbo tute ne aprobis la novan disvolvigxon. Li nun ne plu povis toleri la Monton, kaj tute ne placxis al li la ideo, ke li estos siegxata en gxi.
— La loko stinkas pro draka fetoro, — li grumblis al si, — kaj gxi nauxzas min. Kaj la kramo jam komencas gluigxi en mia gorgxo.