17. La nuboj krevas

La sekvan tagon frumatene oni trumpetis en la tendaro. Baldaux aperis sola mesagxisto kuranta sur la mallargxa vojo. De malproksime li salutis la gnomojn kaj demandis, cxu Torino pretas auxskulti novan ambasadon, cxar estas ricevitaj novaj informoj, kiuj sxangxis la situacion.

— Temas pri Daino! — diris Torino, kiam li auxdis tion. — Ili informigxis pri lia alveno. Mi konjektis, ke tio sxangxos ilian decidon! Petu, ke ili venu malmultaj kaj senarmaj, kaj mi auxskultos ilin, — li diris al la heroldo.

Tagmeze denove vidigxis la standardoj de la Arbaro kaj la Lago. Dudekopa trupo alvenis. CXe la vojkomenco ili lasis siajn glavojn kaj lancojn kaj venis al la CXefpordo. La spektantaj gnomoj vidis, ke inter ili marsxis Bardo kaj la Elfregxo, kaj antaux tiuj maljunulo kun kapucxo portis fortikan keston el ferligita ligno.

— Saluton, Torino! — diris Bardo. — CXu via decido ankoraux samas?

— Mia decido ne sxanceligxas post kelkaj rondiroj de l’ suno, — respondis Torino. — CXu vi venis por starigi vantajn demandojn? La elfa hordo ankoraux ne foriris malgraux mia peto! GXis ilia foriro vi venas vane por marcxandi kun mi.

— CXu ekzistas nenio, pro kio vi rezignus vian oron?

— Nenio, kion vi aux viaj amikoj povus proponi.

— Kaj kio pri Arkesxtono de Traino? — li diris, kaj samtempe la maljunulo malfermis la keston, kaj levis la juvelon supren. La lumo impetis de sur lia mano kun matenblanka glimo.

Tiam Torino mire mutigxis konsternite. Neniu parolis dum longa tempo.

Fine Torino rompis la silenton, kaj lia vocxo rauxkis pro kolero.

— Tiu sxtono apartenis al mia patro, kaj nun al mi, — li diris. — Kial do mi devus pagi por tio, kio estas mia? — Sed lia mira scivolemo superis lin, kaj li aldonis: — Kiel venis tiu heredajxo de miaj prauloj al vi? Se fakte mi bezonas demandi tion al tia bando da sxtelistoj.

— Ni ne estas sxtelistoj, — respondis Bardo. — Ni sxangxos vian posedajxon kontraux la nia.

— Kiel gxi venis al vi? — kriis Torino furioze.

— Mi mem donis gxin! — pepis Bilbo, kiu sxtele rigardis super la muron terurite.

— Vi! Vi! — kriis Torino, kiu turnis sin al li kaj tenis lin per ambaux manoj. — Fia hobitacxo! Vi etstatura… rompsxtelisto! — li koleris ne povante trovi la gxustajn vortojn kaj skuante la kompatindan Bilbon kiel kuniklon.

— Je la barbo de Durino! Mi ja deziras, ke cxeestu nun Gandalfo! Li estu malbenita, pro tio ke li elektis vin! Lia barbo malkresku! Mi ja jxetos vin al la subaj rokoj! — li kriis kaj levis Bilbon per siaj brakoj.

— Haltu! Via deziro estas plenumita! — diris vocxo. La maljunulo kun la kesto forlasis sian kapucxon kaj mantelon. Estis Gandalfo! Kaj sxajne ne tro frue. — Se ne plu placxas al vi mia rompsxtelisto, bonvolu ne damagxi lin. Surterigu lin kaj auxskultu, kion li intencas diri!

— Vi sxajne komplotis kune! — diris Torino, kaj li faligis Bilbon sur la muran supron. — Mi ne plu traktos kun sorcxistoj kaj ties amikoj. Kion do vi deziras diri, posteulo de ratoj?

— Ve al mi, ve al mi! — diris Bilbo. — Mi konfesas, ke la situacio estas iom embarasa. Sed vi eble memoras ke, laux vi, mi rajtis elekti mian dekkvaronon el la trezoro! Mi eble tro lauxvorte interpretis tion. Mi nun trovas, ke gnomoj agas iom pli noble per siaj paroloj ol per siaj faroj. Sed tamen vi opiniis antauxe, ke miaj servoj ja valoris ion. Posteulo de ratoj, cxu?! CXu tio estas la danko promesita de vi kaj via familio, Torino? Nu akceptu almenaux, ke mi jam disponas mian porcion laux mia deziro, kaj lasu min repagita!

— Mi konsentas, — diris Torino sombre. — Mi ja lasos vin foriri tiel. Sed vi kaj mi neniam plu renkontigxos! — Post tio li turnis sin kaj parolis super la muron:

— Oni perfidis min, — li diris. — Vi prave konjektis, ke mi ne povus forlasi Arkesxtonon, mian familian heredajxon. Kontraux gxi mi donos dekkvaronon el nia oro kaj argxento, escepte de la gemoj. Kaj tio egalas la promesitan repagon de tiu perfidulo, kiu nun rajtas foriri. Kun li vi povos dividi la porcion. Kvankam li ricevos malmulte, mi supozas. Mi sendos lin al vi, se vi deziras, sed mia amikeco ne akompanas lin.

— Subiru do nun al viaj amikoj! — li diris al Bilbo. — Aux mi ja jxetos vin tien.

— Kio pri la oro kaj argxento? — demandis Bilbo.

— GXi sekvos poste, kiam ni pretigos gxin,—li diris.—Nun subiru!

— GXis tiam ni gardos la sxtonon! — kriis Bardo.

— Cetere vi ne similas grandiozan Regxon sub la Monto, — aldonis Gandalfo. — Sed eble tio sxangxigxos.

— Eble, — diris Torino. Sed la trezoro jam tiel ensorcxis lin, ke li scivolis cxu li povus pere de Daino rekapti Arkesxtonon kaj samtempe gardi la promesitan porcion de l’ trezoro.

Poste Bilbo hisigxis malsupren de l’ muro, kaj foriris sen rekompenco por siaj klopodoj, krom la kiraso, kiun Torino jam donis al li. Profunda honto premis la korojn de pli ol unu el la gnomoj.

— Adiaux! — li kriis al ili. — Ni eble denove renkontigxos kiel amikoj.

— Rapidu for! — kriis Torino. — Kvankam vi portas masxkirason, kiun fabrikis mia popolo, sed vi ne meritas gxin. Gin ne trapikas sagoj, sed se vi ne hastos for, mi trapikos viajn fiajn piedojn. Rapidu do!

— Atendu tamen! — diris Bardo. — Laux nia volo, vi disponos tempon gxis morgaux. Je tagmezo, ni revenos por vidi, cxu vi alportis el la trezoro la porcion, kiun la sxtono garantias. Se tio farigxas sentrompe, ni ja foriros, kaj la elfa armeo revenos al la Arbaro. GXis tiam, adiaux!

Tiam ili reiris al la tendaro. Sed Torino sendis pere de Roako mesagxistojn al Daino kun informoj pri la novajxoj petante, ke tiu alvenu senprokraste.

Tago kaj nokto pasis. La sekvan tagon la vento blovis el la okcidento, kaj la aero ombrigxis kaj sombrigxis. La mateno estis ankoraux frua kiam auxdigxis krioj en la tendaro. Kurieroj venis kaj raportis, ke gnoma armeo aperis cxirkaux la orienta monta firsto, kaj nun hastis al Dalo. Daino ja estis alveninta. Li rapidiris tranokte kaj tiumaniere atingis ilin pli frue, ol ili atendis. CXiu gnomo portis gxisgenuan feran masxkitelon, kaj kovris siajn krurojn per fajnaj flekseblaj metalaj sxtrumpoj, kies fabrikmetodon konis nur la popolo de Daino. CXiu gnomo estas ege fortika malgraux sia nealteco, sed cxi tiuj estis fortaj ecx kompare kun aliaj gnomoj. Dum bataloj ili svingis pezajn dutenilajn martelegojn, sed ankaux cxeflanke portis mallongan glavon kaj cxedorse rondan sxildon. Iliaj barboj estis forkoformaj kaj plektitaj, kaj nete sxovitaj sub iliajn zonojn. Iliaj cxapoj kaj sxuplandoj estis feraj, kaj iliaj vizagxoj estis severaj.

Trumpetoj sonoris, por ke homoj kaj elfoj estu batalpretaj. Post nelonge vidigxis en la alta valo rapide irantaj gnomoj. Ili haltis inter la rivero kaj la orienta firsto. Sed kelkaj iris pluen kaj transiris la riveron apud la tendaro. Tie ili kusxigis siajn armilojn kaj levis siajn manojn por signali pacon. Bardo eliris por renkonti ilin kun Bilbo.

— Daino, filo de Naino, sendis nin, — ili diris, kiam oni starigis al ili demandojn. — Ni hastas al niaj parencoj sub la Monto, cxar ni eksciis, ke la regxo regas denove. Kiuj vi estas, kiuj okupas la ebenejon kvazaux malamikoj antaux defenditaj muroj?

Tio estis kompreneble la gxentila kaj iom eksmoda formulo por tiaj okazoj, kaj simple signifis: “Vi havas neniujn aferojn cxi tie. Ni atingos nian celon, do forigu vin de nia vojo, aux ni batalos kontraux vin!”

Ili intencis pluiri al loko inter la Monto kaj rivera kurbigxo, cxar sxajnis, ke tiu mallargxa loko ne estis tiom forte defendita.

Bardo kompreneble malpermesis al la gnomoj aliri la Monton. Li decidis atendi cxar li konstatis, ke la oro kaj argxento neniam estus alportitaj por pagi Arkesxtonon, se pliaj plenarmitaj helpotrupoj venus al la fortikajxo. Ili alportis multajn provizojn, cxar gnomoj povas porti pezajn sxargxojn, kaj preskaux cxiu gnomo de Daino portis ampleksan dorsosakon aldone al siaj armiloj. Tiel ili povus travivi siegxon dum pluraj semajnoj, kaj poste povus veni pliaj gnomoj — fakte multe pli, cxar Torino havis multajn parencojn. Plie ili povus malfermi kaj gardi unu el la aliaj pordoj, tiel ke la siegxantoj devus cxirkauxi la tutan Monton, kaj ili havus nesuficxajn personojn por tio.

Tio estis efektive la gnoma plano (cxar la korakaj mesagxistoj multe flugis inter Torino kaj Daino), sed tiumomente la vojo estis barita, kaj post multaj koleraj paroloj la gnomaj mesagxistoj sin returnis grumblante sub siaj barboj. Tiam Bardo tuj sendis mesagxistojn al la CXefpordo, sed ili trovis nek oron nek pagon. Sagoj pafis al ili, kiam ili alproksimigxis, kaj ili haste retroiris konsternite. La tendaro nun plene aktivis kun preparado por batalo, cxar la gnomoj de Daino nun antauxeniris laux la orienta rivera bordo.

— Stultuloj! — ridis Bardo. — Estas erare veni sub la monta firsto! Ili ne komprenas batalojn surgrundajn, malgraux sia sperto pri militoj subteraj. Jam kasxigxas niaj arkistoj kaj lancistoj inter la rokoj je ilia dekstra flanko. La gnoma masxkiraso estas bona, sed ili malfacile progresos. Ni do ataku ilin de ambaux flankoj, antaux ol ili ripozos.

Sed la Elfregxo diris:

— Longe mi atendos antaux ol ekmiliti pro trezoro. La gnomoj ne povos preterpasi nin, krom se ni permesos tion, kaj ili povos nenion fari, cxar ni rimarkos ilin. Anstatauxe ni devus atendi kaj esperi diskutemon. Cetere se fine malagrabla konflikto farigxos neevitebla, ni superus ilin dank’ al nia plimulteco.

Sed li ne konsideris la gnoman animon. Iliaj pensoj ardigxis pro tio, ke Arkesxtono estis kaptita de la siegxantoj, kaj ili jam divenis, ke Bardo kaj ties amikoj hezitas. Tial ili decidis ataki, dum la aliaj ankoraux debatis.

Ili subite kaj sensigne impetis antauxen. Arkoj knalis kaj sagoj siblis. La batalo estis tuj komencigxonta.

Sed subite la cxielo ombrigxis terure rapide! Nigra nubo hastis sur la cxielo. Vintra tondro kaj feroca vento ruligxis rauxke sur la Monton, kaj cxe ties pinto fulmo frapis. Sub la sxtormo nova nigreco kirligxis antauxen. Sed gxin ne pelis la vento, gxi venis elnorde kiel vasta svarmo da birdoj kaj tiel densa, ke vidigxis neniu lumo inter la flugiloj.

— Haltu! — kriis Gandalfo, kiu subite aperis kaj staris sole kun suprenlevitaj brakoj inter la gnomoj kaj la trupoj, kiuj frontis ilin. — Haltu! — li kriis, tondrovocxe, kaj lia bastono ekbrilis per fulmo. — Misfortuno celas vin cxiujn! Ve al vi! GXi venis pli rapide, ol mi atendis. La goblenoj atakos vin! Venos el la nordo Bolgo[5]! Tiu, kies patron vi mortigis en Morio, ho Daino! Vidu! La vespertoj sxvebas super lia armeo kiel akridosvarmo! La soldatoj rajdas lupojn, kaj vargoj sekvas ilin!

Ili miris kaj konsternigxis. Dum Gandalfo parolis, la malhelo profundigxis. La gnomoj haltis kaj rigardis supren. Pluraj elfaj vocxoj ekkriis.

— Venu! — diris Gandalfo. — Restas tempo por kunsido. Daino, filo de Naino, venu rapide al ni!

Tiel ekis batalo, kiun neniu atendis. GXi nomigxis la Batalo de Kvin Armeoj, kaj gxi estis horora. La goblenoj kaj sovagxaj lupoj batalis kontraux la elfoj, homoj kaj gnomoj. Jen do gxia historio. Depost kiam mortis la Granda Gobleno de l’ Nebulecaj Montoj, la goblena malamo al la gnomoj denove frenezigxis. Mesagxistoj iris tien kaj reen inter iliaj urboj, kolonioj kaj fortikajxoj, cxar ili nun decidis konkeri la nordon. Ili kasxe intersxangxis informojn, kaj sub cxiuj montoj ili okupigxis pri provizado kaj armado. Tiam ili amasigxis sub montoj kaj valoj vojirante pertunele kaj dumnokte, gxis kiam vasta hordo amasigxis cxirkaux kaj malsupre de Monto Gundabado, ilia norda cxefurbo, kaj pretigxis por rapide sxteliri suden dum sxtormo. Kaj tiam ili eksciis pri la morto de Smauxgo, kaj gxojo plenigis iliajn korojn. Ili hastis dum pluraj noktoj inter la montoj, gxis fine ili subite aperis el la nordo gxuste post la lastaj soldatoj de Daino. Ecx la korakoj rimarkis ilin, nur kiam ili aperis sur la rompita ebenejo, kiu disigis la Solecan Monton de la montoj malantaux gxi. Oni ne povas diveni, kiom Gandalfo jam sciis, sed estas certe, ke tute surprizis lin cxi tiu subita sturmo.

Li rapide skizis planon dum kunsido kun la Elfregxo kaj Bardo, kaj ankaux kun Daino, cxar la gnoma mastro nun aligxis al ili. La goblenoj estis cxies malamikoj, kaj post ties apero cxiuj forgesis siajn antauxajn disputojn. Ilia nura sxanco estis, ke la goblenoj estu logitaj al valo inter la montaj firstoj, dum ili provus okupi la krestojn, kiuj elstaris orienten kaj suden. Sed tio igxus dangxera, se la goblenaj nombroj suficxus por sturmi la Monton mem kaj ataki ilin de malantauxe kaj de supre. Sed ne restis tempo por fari alian planon nek por voki helpon.

La tondro baldaux forpasis girante sudorienten. Sed nun venis la vesperta nubo flugante pli malalte super la montosxultro kaj kirligxante super ili, obskurigante la cxielon kaj terurante ilin.

— Al la Monto! — kriis Bardo. — Al la Monto! Ni okupu niajn lokojn dum ankoraux restas tempo!

Sur la suda firsto kaj inter la rokoj de gxiaj malsupraj deklivoj staris la elfoj. Sur la orienta firsto trovigxis homoj kaj gnomoj. Sed Bardo kun kelkaj plej lertaj homoj kaj elfoj grimpis al la plej alta pinto de l’ orienta firsto por gvati la nordon. Post nelonge ili vidis amason rapide svarmi sur la submontajn ebenejojn. Post kelka tempo la avangardo cxirkauxkuris la firstan piedon kaj hastis en Dalon. Tiuj estis la plej rapidaj luprajdantoj, kaj iliaj kricxoj kaj hurloj jam de malproksime sxiris la aeron. Mallargxa linio da bravuloj formigxis antaux ili por sxajnigi kontrauxstaron, kaj tie multaj pereis antaux ol la aliaj retiris sin kaj kuris al ambaux flankoj. Kiel Gandalfo esperis, la goblena armeo amasigxis malantaux la avangardo, frontinta la reziston, kaj nun freneze versxigxis en la valon, pelante sin inter la montajn firstojn sercxante feroce malamikojn. Iliaj standardoj estis sennombraj, nigraj kaj rugxaj, kaj ili flusis antauxen kiel furioza kaj malorda tajdo.

La batalo estis terura. GXi estis por Bilbo lia plej timiga kaj plej malsxatata sperto — almenaux tiumomente, cxar li poste tre fieris pri gxi. Tre placxis al li rakonti gxin dum la postaj jaroj, kvankam li tre malmulte rolis en gxi. Mi devas konfesi, ke li metis sian ringon tuj kiam gxi komencigxis, kaj malaperis, kvankam li ne estis tute sendangxera. Magia ringo ne tute defendas iun kontraux goblena sturmo, kaj ne sxirmas kontraux flugantaj sagoj kaj sovagxaj lancoj. Sed gxi helpas kasxadon kaj malhelpas, ke goblena glavo elektu kiel apartan celon la kapon de l’ ringportanto.

La elfoj atakis unue. Ili amare kaj glacie malamis la goblenojn. Iliaj lancoj kaj glavoj glimis en la mallumo kun akra ardo, cxar la manoj, kiuj tenis ilin, tre abomenis siajn malamikojn. Tuj kiam la malamikaj hordoj suficxe densigxis en la valo, la elfoj disigis ilin per sagoj. CXiu sago flagris kvazaux flamo dum gxi flirtis. Post sagoj miloj da lancoj impetis suben. La krioj estis surdigaj. La rokoj nigrigxis pro la goblena sango.

Dum la goblenoj reordigxis post la elfa sturmo, kiu baldaux haltis, tuj sxvebis trans la valon rauxka mugxado. Kriante “Morio!” kaj “Daino, Daino!” la gnomoj el la Fera Montaro plongxis antauxen, svingante siajn martelegojn de la alia monta flanko, kaj akompanis ilin laganoj kun siaj longaj glavoj.

La goblenoj panikigxis. Kiam ili turnis sin por fronti la novan atakon, la elfoj resturmis ilin kun pliaj trupoj. Multaj goblenoj jam fugxis laux la rivero por ne fali en la kaptilon. Kaj multaj lupoj turnis sin kontraux ilin kaj ekmangxis la mortintojn kaj vunditojn. La venko sxajne proksimigxis, kiam auxdigxis krio de supre.

Goblenoj estis grimpintaj sur la Monton de la alia flanko, kaj multaj jam trovigxis sur la deklivoj cxirkaux la CXefpordo. Aliaj glite subiris malzorgante pri tiuj, kiuj falis kricxante de la klifoj kaj krutajxoj, por ataki de la supraj firstoj. Al cxiu kresto kondukis vojoj de supre disde la monta centro. La defendantoj ne estis suficxe multaj por longe bari tiujn vojojn. Espero pri venko nun malaperis. Ili versxajne haltigis nur la unuan fluson de l’ nigra tajdo.

La tago estis finigxanta. La goblenoj denove amasigxis en la valo. Tien tacxmento da voremaj vargoj venis kun la gardistoj de Bolgo, gigantaj goblenoj kun sxtalaj sabroj. La sxtorma cxielo nun malheligxis, dum vastaj vespertoj cxirkauxturbis la kapojn de elfoj kaj homoj, aux vampire krocxis sin sur vunditajn korpojn. Bardo nun luktis por defendi la orientan firston malrapide cedante sian lokon, dum la elfaj estroj baraktis cxirkaux sia regxo sur la suda firsto, proksime de la sentinela turo apud Korvokresto.

Tiam auxdigxis subita kriado, kaj cxe la CXefpordo trilis trumpeto. Ili forgesis Torinon! Granda peco de la muro, levita per stangoj, elfalis kun plauxdo en la lageton. Elimpetis la Regxo sub la Monto kun siaj kunuloj. Ili demetis siajn kapucxojn kaj mantelojn, kaj nun portis brilajn kirasojn. Iliaj okuloj brulis arde. En la mallumo la majesta gnomo brilis pro la ora glimo de velkanta fajro.

Rokojn jxetis suben la supraj goblenoj, sed ili kuris pluen al la akvofala fundo, kaj hastis antauxen por batali. Lupoj kaj rajdantoj falis aux fugxis antaux ili. Torino svingis sian hakilon kun fortaj frapoj, kaj sxajnis, ke nenio povis damagxi lin.

— Sekvu min! Sekvu min! Elfoj kaj homoj! Sekvu min! Ho mia popolo! — li kriis, kaj lia vocxo sonoregis kiel korno en la valo.

Senorde suben hastis cxiuj gnomoj de Daino por helpi lin. Ankaux multaj laganoj kuris suben, cxar Bardo ne povis reteni ilin. El la alia flanko venis ankaux multaj elfaj lancistoj. Denove en la valo sternigxis multaj mortintaj goblenoj, kiuj alte stakigxis, gxis Dalo estis malhela kaj hida pro iliaj kadavroj. La vargoj disigxis, kaj Torino boris tra la hordo rekte al la gardistoj de Bolgo. Sed li ne povis trapasi iliajn liniojn.

Malantaux li jam kusxis inter la mortaj goblenoj multaj homoj kaj gnomoj, kaj ankaux multaj belaj elfoj, kiuj devus esti vivontaj dum longaj epokoj gaje en la arbaro. Dum la valo pli vastigxis, lia atako iom post iom malrapidis. Liaj batalantoj estis tro malmultaj. Liaj flankoj ne estis defenditaj. La atakintoj nun igxis atakitoj, kaj devis formi grandan rondon, kiun cxirkauxis de cxiuj direktoj goblenoj kaj lupoj revenantaj al la atako. La gardistoj de Bolgo hurlante jxetis sin kontraux ilin, kaj plongxis sur ilin kiel ondoj sur krutan plagxon. Iliaj amikoj ne povis helpi ilin, cxar la atako de la monta supro nun renovigxis kun duobla forto, kaj ambauxflanke homoj kaj elfoj malrapide retretis.

Bilbo triste spektis tion. Li staris cxe la elfa flanko sur Korvokresto, cxar de tie oni povus pli facile fugxi, kaj ankaux cxar la Tjuka parto de lia menso opiniis, ke se li devus partopreni la lastan senesperan batalon, li preferus antaux cxio defendi la Elfregxon. Estas menciinde, ke ankaux Gandalfo trovigxis tie, sidante kaj supozeble elpensante lastan sorcxan baton antaux la fino.

Tiu fino sxajnis tre proksima. “Post nelonge, — pensis Bilbo, — la goblenoj kaptos la CXefpordon, kaj ni cxiuj estos bucxitaj aux pelitaj suben por esti kaptitaj. Estas lamentinde, post tiom da penado. Mi pli preferus, se olda Smauxgo estus gardinta la fian trezoron sed ne tiuj kreitacxoj. Kaj kio pri kompatindaj Bomburo kaj Balino, Filio kaj Kilio kaj la aliaj, kiuj cxiuj fiaskos kune kun Bardo, la laganoj kaj la gajaj elfoj. Ve al mi! Mi auxdis kantojn pri multaj bataloj, kaj mi cxiam kredis, ke malvenko povus esti glora. GXi nur sxajnas esti tre malagrabla, por ne diri konsterna. Mi preferus ne plu esti cxi tie!”

La vento dissxiris la nubojn, kaj rugxa sunsubiro trancxis strekon cxe la okcidento. Kiam li vidis la rugxlumon tra la ombroj, Bilbo retrorigardis. Tiam li gxoje kriis. Li vidis ion, kio fervorigis lian koron: malhelajn siluetojn malgrandajn sed majestajn en la dista lumo.

— La agloj! La agloj! — li kriis. — La agloj alvenas!

La okuloj de Bilbo malofte eraris. La agloj venis laux la vento lauxvice en skadro, en kiu versxajne amasigxis agloj el cxiuj aglonestoj de l’ nordo.

— La agloj! La agloj! — li vokis dancante kaj svingante la brakojn. Kvankam la elfoj ne vidis lin, ili ja auxdis lin. Ili baldaux ripetis la krion, kaj gxi resonis en la valo. Multaj okuloj miris supren, kvankam nenio vidigxis krom la sudaj konturoj de l’ Monto.

— La agloj! — Bilbo denove kriis, sed tiumomente sxtono jxetita de supre forte frapis lian helmon, tiel ke li falis kaj nenion plu sciis.

Загрузка...