13. Ne hejme

Intertempe la gnomoj sidis en la mallumo kaj ilin cxirkauxis absoluta silento. Ili malmulte mangxis kaj malmulte parolis. Ili ne povis kalkuli kiom da tempo pasis. Kaj ili ne kuragxis movigxi, cxar iliaj mallauxtaj flustroj ehxis kaj resonade susuris en la tunelo. Kiam ili dormis, ili vekigxis ankoraux en senlumo kaj en senfina silento. SXajne post plurtaga atendado, dum ili sufokigxis kaj vertigxis pro aeromanko, ili ne plu povis elteni. Ili ecx estis preskaux pretaj bonvenigi la bruojn de draka reveno. Pro la silento ili timis iun el liaj malicaj ruzoj, sed ili ne povus cxiam sidi tie. Torino ekparolis:

— Ni provu la pordon! Mi devas baldaux resenti la venton sur mia vizagxo, aux mi mortos! Mi kredas, ke mi preferus esti muelita de Smauxgo ol sufokigxi cxi tie!

Tiam pluraj gnomoj levigxis kaj palpiris reen al la loko, kie trovigxis la pordo. Sed ili trovis la supran finon de l’ tunelo frakasita kaj blokita de rompitaj rokoj. Nek la sxlosilo nek la magio, kiun gxi antauxe obeis, malfermus gxin denove.

— Ni estas kaptitaj! — ili gxemis. — Jen la fino. Ni mortos cxi tie. Sed iel, dum la gnomoj plej malesperis, Bilbo kurioze sentis, ke esperigo malsxargxis lian koron, kvazaux premanta pezo subite malaperus de sub lia vesxto.

— Ne cxagrenigxu! — li diris. — “Se estas fajrero, restas espero” kiel cxiam diris mia patro, kaj “La tria klopodo kvitigas sxuldon”. Mi iros ankorauxfoje malsupren de l’ tunelo. Mi jam iris dufoje, kiam mi sciis, ke la drako trovigxas cxe la fino. Nun mi riskos trian viziton, kvankam mi estas malpli certa. Cetere, la sola elirejo de cxi tie trovigxas nur sube de la tunelo. Kaj cxi-foje mi pensas, ke cxiuj devos akompani min. Senespere ili konsentis, kaj Torino ekiris apud Bilbo.

— Bonvolu atenti! — flustris la hobito, — kaj bonvolu iri kiel eble plej silente! Eble Smauxgo mankas en la fundo, sed eble li ne mankas. Ni ne tro risku senbezone!

Ili iris suben, ade suben. La gnomoj ne povis kompreneble egali la hobitan silenton dum ili sxteliris, kaj iliaj anhelado kaj snufado terure ehxis. Kelkfoje Bilbo timante haltis kaj auxskultis, sed auxdis neniun movigxon sube. Kiam ili venis funden, almenaux laux lia kalkulo, Bilbo surglitigis sian ringon kaj iris antauxen. Sed li ne bezonis gxin. La senlumo estis absoluta, kaj ili cxiuj estis same nevideblaj, kun aux sen la ringo. Fakte estis tiel nigre, ke la hobito atingis la aperturon neatendite, apogis sian manon sur nenio, stumblis antauxen, kaj ruligxis kapantauxe en la halon!

Li kusxis tie kun sia vizagxo sur la planko kaj ne kuragxis levigxi. Ne vidigxis ecx glimero de lumo, kvankam sxajnis al li, kiam li fine levis sian kapon, ke briletis blanka heleco supre kaj malproksime de li en la ombroj. Sed gxi ne estis draka fajrero, kvankam la lacerta stinko sxvebis peze en tiu loko kaj vaporo gustis sur lia lango.

Post kelka tempo Bilbo ne plu povis toleri tion.

— Estu malbenita Smauxgo, fidrako! — li pepis lauxte. — CXesigu la kasxludon! Lumigu kaj mangxu min, se vi povas kapti min!

Svagaj ehxoj resonis en la nevidebla halo, sed ne venis respondo. Bilbo starigxis, kaj trovis ke li perdis sian direkton.

— Nu, mi scivolas, kion Smauxgo kovas, — li diris. — Li supozeble ne estas hejme cxi-matene (aux cxi-vespere, aux kioma horo estas). Se Oino kaj Gloino ne perdis siajn silikon kaj tindron, ni eble povos bruligi lumon kaj esplori iom antaux ol nia bonsxanco foriros.

— Lumo! — li kriis. — CXu iu povas lumigi?

La gnomoj estis evidente alarmitaj, kiam Bilbo brue falis trans la sxtupon, kaj ili kunpremigxis tie, kie li postlasis ilin en la tunelofino.

— SXsx! SXsx! — ili siblis, kiam ili auxdis lian vocxon. Kvankam tio helpis la hobiton retrovi ilian direkton, pasis longa tempo antaux ol li povis paroligi ilin denove. Sed fine, kiam Bilbo komencis stamfi sur la plankon kaj kriis “Lumo!” terure lauxte kaj akre, Torino rezignis kaj oni sendis Oinon kaj Gloinon por sercxi siajn pakajxojn supre de l’ tunelo.

Post kelka tempo flagranta lumo montris, ke ili revenis. Oino havis malgrandan brulantan pin-torcxon en la mano, dum Gloino portis faskon da aliaj torcxoj sub la brako. Bilbo rapide kuris al la aperturo kaj prenis la torcxon, sed li ne povis persvadi la gnomojn bruligi pliajn torcxojn aux sekvi lin. Torino atente klarigis, ke Bilbo estis ankoraux la oficiala spertulo pri rompsxtelado kaj esplorado. Se li volis riski lumon, tio estis lia elekto. Sed ili preferis resti en la tunelo kaj atendi lian raporton. Tial ili sidigxis apud la pordo kaj atendis.

Ili ekvidis la malhelan hobitan silueton kuri sur la planko kun la eta torcxo super la kapo. Kiam li estis proksime, ili vidis flagretojn kaj briletojn, kiam li stumblis sur oran ajxon. Kiam li forvagis en la vastan halon, la lumo paligxis, kaj poste gxi altigxis dancante en la aero. Bilbo grimpis sur la trezoran amason. Li post nelonge staris sur la supro kaj iris ade pluen. Tiam li subite haltis, sed ili ne sciis kial.

Temis pri Arkesxtono, la Montokoro.

Bilbo supozis tion laux la priskribo de Torino, sed fakte ne estis dubo, cxar neniu gemo povus egali gxin ecx en tiu majesta oramaso aux en alia trezoro en la mondo. Dum li grimpis supren, la sama blanka lumo ekbrilis antaux li kaj logis tiudirekten liajn piedojn. Iom post iom gxi farigxis pala blanka brilanta globo. Kiam li alproksimigxis, vidigxis bunta ekflagro surface de l’ globo, kiu reflektis kaj disbriligis la lumon de lia torcxo. La granda juvelo brilis antaux liaj piedoj kvazaux per sia propra interna lumo. Sed gravurita kaj polurita de la gnomoj, kiuj fosis gxin el la monta kerno jam de longe, gxi spegulis eksterajn lumradiojn, kaj transformis ilin al fajreroj de blanka brileco makulitaj de cxiu koloro de l’ cxielarko.

La brako de Bilbo subite etendigxis al gxi, kvazaux gxia ensorcxado devigis lin. Lia eta mano ne povis cxirkauxi gxin, cxar gxi estis granda kaj peza gemo, sed li levis gxin, fermis siajn okulojn kaj metis gxin en sian plej profundan posxon.

“Nun mi estas vera sxtelisto! — li pensis. — Sed mi supozas, ke mi devos anonci tion al la gnomoj je oportuna momento. Ili ja diris, ke mi rajtas elekti kaj preni mian propran porcion. Kaj mi kredas, ke mi elektus cxi tion, se ili prenus la restajxon!” Tamen li ne estis certa, ke la promesoj pri elektado specife celis cxi tiun mirindan gemon kaj ne dubis, ke io misa rezultos pri tio.

Li do pluiris. Li descendis laux la kontrauxa deklivo, kaj lia torcxa brilo malaperis de la spektantaj gnomoj. Sed ili baldaux revidis gxin longe for. Bilbo nun transiris la halan plankon.

Li iris pluen, gxis li venis al pordego cxe la malproksima flanko, kaj tie venteto refresxigis lin. Sed gxi preskaux estingis lian torcxon. Li hezite rigardis trans la pordon kaj ekvidis grandajn galeriojn kaj largxajn sxtuparojn supreniri en la ombrojn. Smauxgo ankoraux nek vidigxis nek auxdigxis. Li estis turnanta sin por reiri, kiam io nigra plongxis super li kaj legxere tusxis lian vizagxon. Li pepis kaj eksaltis, stumblis malantauxen kaj falis. Lia torcxo falis kaj estingigxis!

— Nur vesperto, mi konjektas kaj esperas! — li diris malkontente. — Sed nun kion mi faru? Kie estas oriento, sudo, nordo kaj okcidento?

— Torino! Balino! Oino! Gloino! Filio! Kilio! — li kriis kiel eble plej forte, kvankam tio sxajnis mallauxta obtuza brueto en tiu tomba senlumo. — La lumo estingigxis! Iu trovu kaj helpu min! — Tiumomente lia kuragxo entute forvelkis.

La gnomoj auxdis liajn krietojn tre mallauxte, sed la nura vorto, kiun ili auxdis estis “Helpu!”

— Nome de cxio sub. la cxielo kaj la tero, kio okazis nun? — diris Torino. — Ne temas pri la drako, cxar lia pepado ne cxesis.

Ili atendis unu-du momentojn, kaj ankoraux ne auxdigxis drakecaj bruoj. Auxdigxis nenio krom la malproksimaj krioj de Bilbo. Tiam Torino ordonis:

— Unu el vi iru kaj alportu unu-du torcxojn! SXajnas, ke ni devos iri por helpi la rompsxteliston.

— Estas nia vico por helpi, — diris Balino. — Kaj mi volonte iros. Mi cetere kredas, ke nun estas sendangxere.

Gloino lumigis pliajn torcxojn, kaj ili cxiuj elrampis lauxvice, sekvante la muron kiel eble plej haste. Ili ne iris longe antaux ol ili trovis Bilbon, kiu siavice revenis al ili. Li tuj revigligxis kiam li vidis iliajn flagrantajn lumojn.

— Nur temis pri vesperto, nenio misa! — li respondis al iliaj demandoj.

Ili multe trankviligxis, kvankam ili estis grumblemaj, cxar li timigis ilin pro nenio. Sed oni ne povas diveni, kion ili dirus, se li rakontus al ili tiumomente pri Arkesxtono. Dum ili vojiris, ili okaze vidis valorajxojn, kaj tiuj ardigis denove ilian gnoman trezoravidon. Kiam oni revekas la apetiton de gnomoj pri oro kaj juveloj, ili tuj farigxas aplombaj kaj foje ferocaj.

Tiam oni ne bezonis sproni la gnomojn. Ili subite hastis por esplori la halon, kredante, ke nun Smauxgo ne plu estas hejme. CXiu prenis lumigitan torcxon, kaj dum ili gapis tien kaj reen, ili tute forgesis sian singardemon. Ili parolis lauxte, kriis unu al la alia, portis antikvajn trezorerojn en la manoj, aux prenis ilin de sur la muro kaj tenis ilin en la lumo karesante ilin per la fingroj.

Filio kaj Kilio preskaux deliris trovinte tie pendantajn orajn harpojn kun argxentaj kordoj, kiujn ili prenis kaj ludis. CXar tiuj estis magiaj (kaj netusxitaj de la drako, kiu malmulte interesigxis pri muziko), ili estis ankoraux agorditaj. La malhela halo plenigxis je melodio, kiu ne plu auxdigxis depost longe. Sed pli multaj gnomoj estis praktikaj. Ili amasigis gemojn kaj plenigis siajn posxetojn, kaj kun sopiro kribris la restajxon inter siaj fingroj. Torino estis la plej avida inter ili, sed li sercxis cxiudirekte ion, kion li ne povis trovi. Tio evidente estis Arkesxtono, sed pri gxi li parolis al neniu.

La gnomoj nun forprenis masxkirasojn kaj armilojn de la muroj, kaj armis sin. Torino estis vere regxaspekta, portante kirason el oraj lamenoj kun argxentostanga hakilo sub rimeno inkrustita de skarlataj gemoj.

— Sinjoro Baginzo! — li kriis. — Jen la unua repago por kompensi vin. Demetu vian malnovan kapucxon, kaj portu tion!

Tiam li metis malgrandan masxkirason sur Bilbon. GXi estis forgxita jam de longe por juna elfprinco. GXi estis el argxenta sxtalo, kiun la elfoj nomas mitrilo, kaj gxin akompanis zono inkrustita de perloj kaj kristaloj. Sur la kapon de l’ hobito estis metita malpeza helmo el formita ledo, fortigita de sxtalaj ringoj kun rando inkrustita de blankaj gemoj.

“Mi sentas min majesta, — li pensis, — sed mi supozas, ke mi aspektas absurde. Kiel ili ridus hejme sur la Monteto! Kvankam, mi tre sxatus vidi spegulon cxi-momente”.

Tamen sinjoro Baginzo ne lasis la trezoron ravi lin tiom, kiom la gnomoj ensorcxigxis. La trezora esplorado jam komencis enuigi lin longe antaux ol la gnomoj lacigxis, kaj li sidigxis sur la plankon. Li komencis nervoze konsternigxi pri la fina sorto de l’ aventuro. “Mi donacus plurajn multekostajn pokalojn, — li pensis, — por trinki bonan bieron el la lignaj bovloj de Beorno!”

— Torino! — li kriis lauxte. — Kio poste? Ni estas armitaj, sed kiom valoris antauxe forta armilaro kontraux Smauxgo la Terura? La trezoro ankoraux ne estas konkerita. Ni bezonas sercxi ne oron, sed elirejon. Kaj ni jam suficxe longe riskis niajn sxancojn.

— Vi parolas prave! — respondis Torino, veninte el sia revo. — Ni ekiru! Mi gvidos vin. Ecx post mil jaroj mi ne forgesos la vojojn de cxi tiu palaco. — Tiam li vokis la aliajn, kaj ili amasigxis, kaj kun torcxoj super kapoj ili trapasis la largxan pordon, sed ne sen kelkaj retroaj sopiraj rigardoj.

Ili rekovris per siaj kadukaj kapucxoj kaj manteloj la novajn brilantajn masxkirasojn kaj helmojn, kaj lauxvice marsxis malantaux Torino simile al magra lumlinio en la mallumo, kiu foje haltis, auxskultis, kaj timis, ke denove auxdigxos la bruoj de l’ drako.

Kvankam la malnovaj ornamajxoj estis sximozaj kaj detruitaj, kaj kvankam cxio estis renversita kaj cindrigita de la drako, Torino konis cxiun tunelon kaj galerion. Ili grimpis sxtuparon, cxirkauxiris angulon kaj subeniris ehxantan vojon, turnis sin kaj grimpis alian sxtuparon, kaj denove supreniris alian. La sxtupoj estis glataj, largxaj kaj belaj, cxizitaj en la natura roko. La gnomoj ade supreniris ne renkontante spuron de vivo, krom ombrojn kiuj fugxis de la torcxlumo, kies flamoj flagretis en la subteraj ventetoj.

Tamen la sxtupoj ne tauxgis por la hobitaj kruroj. Bilbo sentis, ke li preskaux ne plu povos dauxrigi, kiam la plafono subite sxvebis supren kiel alta kaj vasta volbo ekster la lumo de iliaj torcxoj. Blanka lumo trabrilis aperturon en la malproksimo super ili, kaj la aero odoris pli dolcxe. Kaj antaux ili vidigxis pala lumo tra la pordego, kiu estis tordita kaj duonbruligita, kaj pendis sur cxarniroj.

— Jen la CXambrego de Troro, — diris Torino, — la salono por festenoj kaj konsilioj. Ne longe for trovigxas nun la CXefpordo.

Ili trapasis la ruinigitan halon. Tie tabloj putris, segxoj kaj benkoj estis renversitaj, bruligitaj kaj kadukaj. Kranioj kaj ostoj estis dise sternitaj sur la planko, kun boteloj kaj bovloj, rompitaj trinkokornoj kaj tavoloj da polvo. Kiam fine ili trapasis plian pordon je la kontrauxa flanko, iliajn orelojn trafis bruo de fluanta akvo, kaj vidigxis griza lumo.

— Jen la origino de la Rivero Rapida, — diris Torino. — De cxi tie gxi hastas al la CXefpordo. Ni sekvu gxin!

El ombra aperturo en la roka muro fontis rojo kvazaux boligita akvo, kaj gxi kirligxis al mallargxa fluejo, profunde fosita kaj rektigita de lertaj antikvaj manoj. Paralele sekvis gxin sxtonpavima vojo, suficxe largxa por pluraj personoj. Ili rapide kuris laux gxi, kaj cxirkauxis largxarkan angulon — kaj jen! Eklumis la tago cxirkaux ili! Super ili staris arkajxo, kies plafono estis ankoraux detale gravurita, kvankam gxi estis splitita kaj karbigita. Nebuleca suno radiigis sian lumon inter la montajn firstojn, kaj ora lumbrilo pluvis sur la pavimitan sojlon.

Aro da vespertoj vekigxis surprizite pro la brulantaj torcxoj kaj superflirtis ilin. Ili eksaltis, kaj iliaj piedoj glitis sur la sxtonoj, kiuj glatis kaj sximis, cxar la drako ofte frotis ilin kiam li trapasis. Antaux ili la akvo falis pluen lauxte sxauxmante gxis la valo. Ili jxetis teren siajn mortantajn torcxojn, kaj staris gapante la brilan pejzagxon. Ili atingis la CXefpordon, kaj nun rigardis super Dalo.

— Nu! — diris Bilbo. — Mi neniam antauxe kredis, ke mi rigardos tra cxi tiu pordo de interne. Kaj mi neniam kredis, ke tiom placxos al mi revidi la sunon kaj senti la venton sur mia vizagxo. Sed, aj!.. la vento ja estas malvarma!

Kaj li pravis. Akra orienta vento blovis anoncante la venontan vintron. GXi cirkulis super kaj cxirkaux la Monton en la valon, kaj susuris inter la rokoj. Post longa vojagxo en la varmegaj profundajxoj de la drakaj kavernoj, ili tremis sub la suno.

Bilbo subite konstatis, ke li estas ne nur laca, sed ankaux tre malsata.

— SXajnas, ke estas malfrua mateno, — li diris, — kaj mi kalkulas, ke estas pli malpli la matenmangxa horo — se restas io por nutri nin. Sed mi dubas, ke la cxefporda sojlo de Smauxgo estas la plej tauxga loko por mangxi. Eble ni iru al loko, kie ni povos sidi dum kelka tempo!

— GXuste! — diris Balino. — Kaj mi kredas, ke mi scias kien iri. Ni iru al la malnova sentinela turo sud-okcidente de la Monto.

— Kiom malproksima gxi estas? — demandis la hobito.

— Kvin horojn da marsxado, laux mi. Temos pri malfacila vojo. La vojo de la CXefpordo laux la maldekstra rivera bordo sxajnas detruita. Sed rigardu tien suben! La rivero serpentas subite orienten trans Dalon antaux la ruinigita urbo. CXe tiu punkto antauxe trovigxis ponto kondukanta al kruta sxtuparo, kiu supreniras al la dekstra bordo. Tie vojo iras al Korvokresto. Estas (aux estis) pado, kiu kondukis supren al la postenejo. Ecx se restas tie la antikvaj sxtupoj, tamen estos malfacile rampi supren.

— Bona cxielo! — grumblis la hobito. — Pli da grimpado kaj marsxado sen la matenmangxo! Mi scivolas, kiom da matenmangxoj kaj aliaj mangxoj ni ne gxuis en tiu fia, senhorlogxa, senhora truo?

Fakte pasis du noktoj, kaj unu tago inter tiuj (kvankam oni ne povas diri, ke ili absolute nenion mangxis), depost kiam la drako frakasis la magian pordon. Sed Bilbo perdis sian kalkulopovon, kaj estis egale al li, cxu temis pri nokto aux semajno da noktoj.

— Ne cxagrenigxu! — diris Torino ridante. Lia espero rekreskis denove, kaj li skuis brue la valorajn sxtonojn en siaj posxoj. — Ne komparu mian palacon kun fia truo! Vi devos atendi, ke oni denove purigu kaj dekoraciu gxin!

— Tio ne okazos gxis la morto de Smauxgo, — diris Bilbo malgaje. — Kaj cetere, kie li trovigxas? Mi donacus bonan matenmangxon por scii. Mi esperas, ke nun li ne gvatas nin de la supro de l’ Monto!

Tiu ideo multe konsternis la gnomojn, kaj ili rapide konsentis, ke Bilbo kaj Balino parolis prave.

— Ni devos foriri de cxi tie, — diris Dorio. — Mi sentas, kvazaux lia rigardo borus mian nukon.

— CXi tie estas malvarma soleca loko, — diris Bomburo. — Ni povas trinki, sed laux mi vidigxas nenio por mangxi. La drako devas multe malsati en cxi tiu regiono.

— Venu, venu! — kriis la aliaj. — Ni sekvu la vojon de Balino.

Sub la dekstra roka muro ne trovigxis vojo, kaj ili do trenis sin pluen inter la sxtonojn maldekstre de la rivero. La senviva dezerteco denove sombrigis ecx Torinon. La ponto, pri kiu parolis Balino, jam delonge disfalis, kaj la plimulto de gxiaj sxtonoj nun farigxis rokoj meze de la brua rivera sxanelo. Sed ili trapasis la riveron sendangxere, trovis la antikvan sxtuparon kaj grimpis sur la dekstran bordon. Post nelonge ili trovis la malnovan vojon kaj baldaux venis al profunda valeto sxirmita inter la rokegoj. Ili iomete ripozis tie kaj matenmangxis kiel eble plej bone precipe per kramo kaj akvo. (Se vi deziras scii, el kio konsistas la kramo, mi povas diri nur, ke mi ne konas la recepton, sed gxi similas biskviton, estas senfine konservebla, normale satiga, sed ankaux enuiga kaj certe teda, krom kiel ekzerco por macxado. GXin fabrikis la laganoj por longaj vojagxoj.)

Poste ili iris pluen. Nun la vojo direktis okcidenten kaj forlasis la riveron, kaj la granda sudenetendita remparo de l’ monta firsto ade proksimigxis. Post kelka tempo ili atingis la montan deklivon. GXi estis apika, kaj ili rampis malrapide unu post la alia, gxis fine dum la malfrua posttagmezo ili venis supren de la kresto kaj vidis la vintran sunsubiron en la okcidento.

Ili tie trovis ebenajxon senmuran cxe tri flankoj, kies kvara norda flanko konsistis el rokoza fasado, kaj tie trovigxis porda aperturo. El tiu pordo estis videbla vasta pejzagxo oriente, sude kaj okcidente.

— CXi tie, — diris Balino, — en la malnova tempo ni cxiam postenigis sentinelojn, kaj la pordo malantaux ni kondukas al elfosita kaverno, kiu servis kiel postenejo. Oni provizis multajn similajn lokojn cxirkaux la Monto. Sed oni sxajne ne multe bezonis vacxantojn dum niaj prosperaj tagoj. Kaj eble la sentineloj postenis iom tro komforte — cxar ili estus alarmintaj nin multe pli longe antaux ol la drako venis, kaj tiam cxio estus okazinta alimaniere. Tamen ni povas kusxi cxi tie kaj kasxi nin dum kelka tempo. Kaj ni povos vidi sen esti vidataj.

— Tio ne utilas, se oni jam vidis nin, — diris Dorio, kiu jam rigardis supren al la monta pinto, kvazaux li supozis vidi Smauxgon sidi tie kiel birdo sur pregxeja turo.

— Ni devos riski tion, — diris Torino. — Hodiaux ni ne povas iri pluen.

— Oni konsentas! — kriis Bilbo, kaj jxetis sin planken.

En la kaverno estis suficxe da spaco por cent gardistoj, kaj pli profunde trovigxis sxirmita groto for de la ekstera malvarmo. GXi estis nelogxata kaj sxajnis, ke ecx la sovagxaj bestoj ne uzis gxin depost la komenco de la Smauxga regno. Ili tie sternis siajn pakajxojn. Kelkaj tuj kusxigxis por dormi, kaj aliaj sidigxis cxe la ekstera pordo kaj diskutis siajn planojn. Parolante, ili cxiam revenis al la sama temo: kie estas Smauxgo? Ili rigardis okcidenten sed tie nenio vidigxis. Oriente estis nenio. Kaj sude ne vidigxis spuro de l’ drako, sed tamen svarmis en la malproksimo multaj birdoj. Ili rigardis kaj miris pro tio, sed ili ankoraux ne povis trovi la kialon, kiam surcxiele aperis la unuaj malvarmaj steloj.

Загрузка...