6. El la pato en la fajron

Bilbo eskapis de la goblenoj, sed ne sciis kie li trovigxis. Li perdis siajn kapucxon, mantelon, nutrajxojn, poneon, butonojn kaj arnikojn. Li vadis pluen, gxis la suno subiris okcidente — cxi-foje malantaux la montoj. La montaj ombroj etendigxis sur la vojon, kaj li rigardis malantauxen. Tiam li rigardis antauxen kaj nur vidis krestojn kaj deklivojn gxis la subaj platlandoj, kiujn li ekvidis inter la arboj.

— Bona cxielo! — li ekdiris. — SXajnas ke mi atingis la alian flankon de la Nebulecaj Montoj, cxe la limo de la Transa Lando! Sed kien iris Gandalfo kaj la gnomoj? Mi esperas nur, ke ili ne restas malantauxe kaptitaj de la goblenoj!

Li promenis plu el la alta malkruta valo, trans la valan egxon kaj subiris la deklivon. Sed iom post iom venis al li la ideo, ke io misis. Li demandis sin, cxu li devus — helpe de la magia ringo — reveni al tiuj teruraj, hororaj tuneloj por sercxi siajn amikojn. Li jxus konsciigxis kun granda bedauxro pri sia devo retroiri, kiam li auxdis vocxojn.

Li haltis kaj auxskultis. Ne sonis goblene, kaj li sxteliris antauxen tre prudente. Li sekvis sxtonan vojeton, kiu serpentis suben, kun maldekstre rokoza muro, kaj aliflanke subiris malkruta deklivo al valetoj sxirmitaj de arbustoj kaj arbetoj sub la vojnivelo. En unu el tiuj valetoj sub arbustoj iuj parolis.

Li kasxiris pli proksimen, kaj subite inter du rokegoj li vidis gvatantan vizagxon sub rugxa kapucxo. Jen Balino staris kiel sentinelo. Bilbo preskaux aklamis kaj aplauxdis, sed li bridis sin. Li ankoraux portis la ringon, cxar li timis ion neatenditan kaj malagrablan, kaj li vidis, ke Balino rigardas lin sed nenion rimarkas.

— Mi surprizos cxiujn, — li pensis kaj enrampis la arbustojn flanke de l’ valeto. Gandalfo estis disputanta kun la gnomoj. Ili diskutis pri kio okazis en la tuneloj, debatis kaj sin demandis kion fari. La gnomoj grumbladis, kaj Gandalfo diris, ke ili ne povus dauxrigi la vojagxon se ili lasus sinjoron Baginzo en la manoj de goblenoj sen scii cxu li vivas aux mortis, kaj sen provi savi lin.

— Cetere, li estas mia amiko, — diris la sorcxisto, — kaj ne malbona etulo. Mi respondecas pri li. Mi tre bedauxras, ke vi perdis lin.

La gnomoj deziris scii, kial oni fine kunprenis lin, kial li ne kapablis sekvi ilin kaj resti proksima de siaj amikoj, kaj kial la sorcxisto ne elektis iun pli lertan.

— Li pli damagxis ol utilis gxis nun, — iu diris. — Se ni devos reiri nun en tiujn abomenajn tunelojn por sercxi lin, mi diras: li estu malbenita.

Gandalfo respondis kolere:

— Mi kunprenis lin, kaj mi neniam kunportas ion malutilan. Aux vi akompanos min por sercxi la hobiton, aux mi forlasos vin cxi tie, por eliri el la kacxo tute solaj. Se iel ni trovos lin, vi dankos min je la fino. Mi volas scii, kial vi faligis lin, Dorio?

— Ankaux vi faligus lin, — diris Dorio, — se gobleno kaptus vian kruron de malantauxe en la mallumo, krocxigus viajn piedojn, kaj piedbatus vin je l’ dorso!

— Do kial vi ne reprenis lin?

— CXielo mia! CXu vi ne divenas? Goblenoj batalis kaj mordis en la mallumo, cxiuj stumblis sur falintoj kaj sin frapis? Vi preskaux senkapigis min per Glamdringo, kaj Torino ponardis tien kaj cxien per Orkristo. Subite vi kreis fulmobrilon, kaj ni vidis la goblenojn fugxi hurlantaj. Vi kriis: “CXiu sekvu min!” kaj cxiuj devis sekvi. Ni kredis, ke cxiuj efektive sekvis. Ne restis tempo por nombri nin, kiel vi ja scias, gxis ni hastis tra la pordogardistoj, eliris tra la suba pordo, kaj en senorda rapido kuris cxi tien. Kaj jen ni, sen la malgratulinda rompsxtelisto!

— Sed jen la rompsxtelisto! — diris Bilbo, elpasxante inter ili kaj demetante la ringon.

Ho, kiel ili saltis! Poste ili kriis kun surprizo kaj gxojo. Gandalfo same surprizigxis kiel la aliaj, sed eble pli kontente ol cxiuj. Li vokis Balinon kaj diris, kion li opiniis pri gvatistoj, kiuj lasas personojn tiel eniri senaverte. La gnomoj efektive taksis la reputacion de Bilbo multe pli alte post tiu momento. Se ili antauxe dubis, ke li estis eksterordinara rompsxtelisto, malgraux la paroloj de Gandalfo, ili nun ne plu dubis. Balino estis la plej perpleksita, sed cxiu konfesis, ke la reveno de Bilbo estis treege lerta.

Fakte Bilbo tiel fieris pri iliaj lauxdoj, ke li ridis al si kaj nenion diris pri la ringo. Kaj kiam ili demandis al li kiel li faris tion, li diris:

— Ho, mi nur rampis, vi scias, tre atente kaj silente.

— Nu estas la unua fojo, kiam ecx muso rampis atente kaj silente sub mia nazo kaj ne rimarkigxis, — diris Balino. — Kaj mi demetas mian kapucxon antaux vi.

Li tion faris kaj diris:

— Balino, je via servo.

— Sinjoro Baginzo, via servisto, — diris Bilbo.

Ili volis scii cxion pri liaj aventuroj post kiam ili perdis lin, kaj li sidigxis kaj rakontis cxion — krom pri kiel li trovis la ringon (“Ne estas tauxga momento”, — li pensis]. Ili tre interesigxis pri la enigmoludo, kaj sxatis kun tremo lian priskribon de Golumo.

— Kaj tiam mi ne kapablis starigi plian enigmon cxar li sidis je mia flanko, — finis Bilbo, — tiam mi diris: “Kion mi havas en mia posxo?” Kaj li ne sukcesis diveni post tri provoj. Tiam mi diris: “Kio pri via promeso? Montru al mi la elirejon!” Sed li venis por mortigi min, kaj mi kuris, falis kaj li maltrafis min en la mallumo. Tiam mi sekvis lin, cxar mi auxdis lin paroli al si. Li pensis, ke mi jam konis la elirejon, kaj li iris tien. Kaj tiam li sidigxis en la tunela enirejo, kaj mi ne povis trapasi. Do mi supersaltis lin kaj eskapis, kaj kuris gxis la pordo.

— Kio pri la gardistoj?— ili demandis. — CXu ili ne estis tie?

— Ho, jes! Multaj, sed mi evitis ilin. Mi kaptigxis en la pordo, kiu estis nur iom malfermita, kaj perdis multajn butonojn, — li rigardis malfelicxe siajn vestojn. — Sed mi sukcesis trapasi, kaj jen mi.

La gnomoj miris lin kun novtrovita respekto, kiam li parolis pri evitado de la gardistaro, salto super Golumo, kaj trapasado, kvazaux li trovus tiajn aferojn nek malfacilaj nek timigaj.

— Kion mi diris al vi? — diris Gandalfo ride, — sinjoro Baginzo havas pli da kvalitoj ol vi divenus. — Kaj dum li diris tion, li rigardis Bilbon strangokule de sub sia brovo, kaj la hobito sin demandis, cxu li divenis tiun eron de l’ rakonto, kiun li efektive forlasis.

Tiam li starigis siajn proprajn demandojn, cxar se Gandalfo klarigis cxion al la gnomoj, Bilbo ankoraux ne auxdis tion. Li deziris scii, kiel la sorcxisto reaperis, kaj kie ili nun estis.

La sorcxisto, por diri la veron, ne malkonsentis rakonti plurfoje pri sia propra lerteco. Kaj li diris al Bilbo, ke Elrondo kaj li jam sciis, ke malicaj goblenoj okupis tiun montaran regionon. Sed ties cxefpordo trovigxis en vojo pli facile trapasebla, kaj tiel ili povis kapti malfelicxajn vojagxantojn apud la enirejo. Evidente, multaj vojagxantoj ne plu iris tien, kaj la goblenoj devis malfermi novan pordon supre de l’ valo, kie pasis la gnomoj. Sed tio nur okazis antaux nelonge, cxar oni konsideris tiun pasejon tute sekura gxis nun.

— Mi devus vidi, cxu mi ne povus trovi plimalpli decan giganton por rebloki gxin, — diris Gandalfo. — Aux baldaux ne plu restos vojo trans la montaro.

Tuj kiam Gandalfo estis auxdinta la krion de Bilbo, li sciis kio okazis. Post kiam la fulmobrilo mortigis la goblenojn kiuj kaptis Bilbon, Gandalfo kasxis sin en la fendon antaux ol gxi refermigxis. Li sekvis la gardistojn kaj kaptitojn gxis la enirejo de la granda halo, kaj tie li sidigxis kaj lauxeble pretigis en la ombroj siajn plej bonajn magiajn artifikojn.

— Temis pri malcerta situacio, — li diris, — tikla truko.

Sed kompreneble, Gandalfo studis jam delonge fajran kaj luman sorcxadon, kaj ecx la hobito ne forgesis pri liaj magiaj artfajrajxoj dum la somermezaj festoj de l’ Maljuna Tjuko, kiel vi sendube memoras. Ni konas la sekvon, krom ke Gandalfo sciis pri la malantauxa pordo, kiel la goblenoj nomis la suban pordon, kie Bilbo perdis siajn butonojn. Fakte cxiu kiu logxis apud tiu cxi montara regiono sciis pri gxi, sed necesis sagxa sorcxisto por gvidi ilin el la tuneloj al la gxusta vojo.

— Ili fabrikis tiun pordon jam delonge, — li diris, — cxefe kiel urgxan elirejon, se ili bezonis tion, sed ankaux por atingi la transajn landojn, kien ili venas foje kaj faras malicajxojn. La pordo estas cxiam gardata, kaj neniu sukcesis bloki gxin. Post nun ili sendube gardos gxin duoble, — li ridis.

Ankaux la aliaj ridis. Ili perdis multon, sed ili ja mortigis la Goblenestron kaj multajn aliajn, kaj ili eskapis. Tiel oni povus diri, ke gxis nun ili ne malsukcesis.

Sed la sorcxisto revigligis ilin.

— Ni devas tuj dauxrigi la vojagxon post cxi tiu mallonga pauxzo, — li diris. — Ili revenos po centoj kiam noktigxos, kaj la ombroj jam longigxas. Ili kapablas flari niajn pasxojn dum horoj post nia trapaso. Ni devos esti longe for de cxi tie antaux la sunsubiro. Estos iom da luno je nia bonsxanco. Kvankam la luno ne tro gxenas ilin, gxi almenaux donos iom da lumo por ke ni direktigxu.

— Ho jes! — li diris responde al pliaj demandoj de l’ hobito. — Vi perdis vian temposenton en goblenaj tuneloj. Estas jxauxdo, kaj ni kaptigxis dum lundo vespere aux mardo matene. Ni vojiris plurajn mejlojn, kaj trapasis la montokernon gxis la transa flanko — jen mallongigo! Sed ni ne atingis la lokon, kien la vojo kondukus nin. Ni trovigxas tro norde, kaj restas antaux ni malfacila regiono. Kaj ni trovigxas pli supre. Ni iru do!

— Mi terure malsatas, — plendis Bilbo, kiu subite konstatis ke li maltrafis cxiun mangxon depost du vesperoj antaux la lasta. Imagu tion por hobito! Li sentis sian ventron malplena kaj malkompakta, kaj la krurojn sxanceligxemaj post tiom da ekscitigxo.

— Estas neeviteble, — diris Gandalfo. — Krom se vi dezirus retroiri kaj peti gxentile al la goblenoj, ke ili redonu al vi la poneon kaj saketojn.

— Ne, dankon! — diris Bilbo.

— Nu bone, ni devos marsxi pluen kun zonoj pli strikte fermitaj, aux oni el ni preparos vespermangxon. Kaj tio estas malpli bonvena ol senmangxa vespero.

Dum ili pluiris, Bilbo sercxis ambauxflanke ion por mangxi, sed la rubusoj ankoraux nur floris, kaj kompreneble ne estis nuksoj, nek ecx kratagberoj. Li mangxetis iom da okzalo, kaj trinkis el monta rojo, kiu transiris la vojon, kaj li mangxis tri sovagxajn fragojn, kiuj trovigxis je l’ bordo de la rojo. Sed tio ne satigis lin.

Ili iris ade pluen. La kruda vojeto malaperis. La arbustoj kaj longaj herboj inter la sxtonegoj, la platajxoj da kuniklorongxita herbo, la timiano, salvio, majorano kaj etaj flavaj heliantemoj cxiuj malaperis, kaj ili trovigxis je l’ suprajxo de apika deklivo, farita de falintaj sxtonoj, restajxo de tersxovigxo. Kiam ili komencis subeniri, rubo kaj sxtonetoj sxutigxis de sub iliaj piedoj, kaj baldaux pli grandaj rokeroj subiris klaktinte, igante aliajn pecojn fali kaj subgliti; tiam rokoj delokigxis kaj ruligxis suben, frakasante malsupren kun polvo kaj bruo. Post mallonga tempo, la tuta deklivo super kaj sub ili sxajnis movigxi, kaj ili forglitis kunpremitaj en konfuza amaso da glitfalantaj, tremantaj kaj klakantaj terpecoj kaj sxtonoj.

Nur la subaj arboj savis ilin. Ili glitis gxis ili atingis randon de grimpanta pinarbaro, kiu staris meze de la montoflanko longe for de la pli ombra profunda arbaro de la malsupra valo. Kelkaj kaptis arbotrunkojn, kaj svingigis sin al malsupraj brancxoj, aliaj (kiel la eta hobito) kasxis sin malantaux arbo por eviti la sxtonan inundon. La dangxero baldaux pasis, la tersxovigxo haltis, kaj auxdigxis la lastaj tre malproksimaj frakasoj, kiam la plej grandaj sxtonoj ruligxis kaj resaltis inter la filikoj kaj pinaj radikoj tre malsupre.

— Nu, tio movis nin antauxen, — diris Gandalfo, — kaj ecx goblenoj cxasante niajn spurojn ne facile sekvos nin cxi tien senbrue.

— Konsentite, — grumblis Bomburo. — Sed egale ili ne malfacile sendos sxtonojn sur niajn kapojn.

La gnomoj kaj Bilbo ne sentis sin tre kontentaj, kaj frotis siajn kontuzojn kaj vunditajn krurojn kaj piedojn.

— Sensencajxoj! Ni forlasos la tersxovigxan vojon cxi tie. Ni devas hasti! Rigardu la lumon!

La suno subiris la montaron. La ombroj jam densigxis cxirkaux ili, kvankam inter la arboj kaj super la nigraj suprajxoj de tiuj kreskantaj pli sube, ili povis vidi la vesperajn lumojn de la malsupraj ebenejoj. Ili lamis kiel eble plej rapide malsupre de la malkruta pinarbara deklivo laux nerekta vojo kiu kondukis ilin suden. Foje ili trapusxis amason da filikoj kun frondoj altaj gxis la hobita kapo; foje ili marsxis silente sur pinpingla tero dum la arbara sombreco pli ombrigxis kaj la arbaro pli silentis. Tiun vesperon ecx ne venis vento por igi la brancxojn susuri.

— CXu ni devas iri pluen? — demandis Bilbo, kiam tiel mallumigxis, ke li apenaux vidis pendoli je sia flanko la barbon de Torino, kaj la senbruo tiel silentis, ke li auxdis la gnomojn spiradi tre lauxte. — Miaj piedoj estas entute kontuzitaj kaj torditaj, miaj kruroj doloras, kaj mia ventro svingigxas kiel malplena sako.

— Iom pluen, — diris Gandalfo.

Post sxajne tre longa tempo, ili subite venis al loko, kie arboj ne kreskis. La luno estis alta, kaj brilis en la senarbejon. Iel ili sentis ke gxi ne estis bona loko, kvankam ili ne vidis ion misan.

Tute subite ili auxdis hurladon malsupre de l’ monto, hurladon tre longan kaj tremigan. GXin respondis alia ne malproksime je ilia dekstro, kaj plia respondis proksime maldekstre. Temis pri lupoj hurlantaj je l’ luno, lupoj kiuj amasigxis!

Apud la truo de sinjoro Baginzo ne vivis lupoj, sed li rekonis tiun sonon. Oni priskribis gxin en fabeloj suficxe ofte. Unu el liaj kuzoj, el la Tjuka flanko, estis granda vojagxanto kaj imitis gxin por timigi lin. Auxdi gxin el la arbaro kaj sub la luno perdigis al Bilbo la flegmon. Ecx magiaj ringoj ne utilas kontraux lupoj, specife la malicaj luparoj logxantaj sub la ombro de goblenoplena montaro, trans la rando de Sovagxujo, je la limoj de neimagitaj landoj. Tiaj lupoj flaras pli lerte ol goblenoj, kaj ne bezonas vin vidi por vin kapti!

— Kion ni faru? Kion ni faru? — li kriis. — El goblenaj manoj ni eskapis, al lupaj fauxkoj ni eniros! — li diris, kaj gxi farigxis proverbo, kvankam ni dirus “el la pato en la fajron” en same malkomfortaj situacioj.

— Sur la arbojn, rapide! — kriis Gandalfo kaj ili kuris al la arboj apud la rando de l’ senarbejo, sercxante brancxojn malaltajn aux arbojn suficxe maldikajn kaj facile grimpeblajn.

Ili kiel eble plej rapide trovis ilin, kiel vi imagus, kaj grimpis tiom supren kiom ili fidis la brancxojn. Vi ridus (de sekura distanco), se vi vidus la gnomojn sidi supre de la arboj kun barboj pendantaj, kvazaux ili estus maljunuloj frenezigxinte ludantaj kiel knabetoj. Filio kaj Kilio trovigxis supre de alta lariko simila al grandega kristnaska arbo. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino pli komfortis sur giganta pino, kies brancxoj orde elstaris kiel biciklaj radioj. Bifuro, Bofuro, Bomburo kaj Torino trovigxis sur alia pino. Dvalino kaj Balino grimpis sur tre maldikan, altan abion kun malmultaj brancxoj kaj tre malfacile trovis lokon supre de l’ arbo. Gandalfo, multe pli alta ol la aliaj, trovis arbon, kiun ili ne povis grimpi, grandan pinon cxe la ekstrema rando de l’ senarbejo. Li estis preskaux kasxita de la brancxoj, sed oni povis vidi liajn okulojn glimi en la lunlumo, dum li gvatis eksteren.

Kaj Bilbo? Li ne povis grimpi sur arbon, kaj kuris de unu trunko al alia, kiel kuniklo perdinta sian truon kaj cxasita de hundo.

— Vi denove forgesis la rompsxteliston malantaux vi! — diris Norio al Dorio rigardante suben.

— Mi ne povas cxiam porti sxtelistojn surdorse, — diris Dorio, — malsupren de tuneloj kaj supren de arboj! Kio vi kredas min esti? Portisto?

— Li estos mangxita, se ni ne faros ion, — diris Torino, cxar cxirkauxis ilin nun pli kaj pli proksima hurlado. — Dorio, — li vokis, cxar Dorio estis la plej malsupra sur la plej facila arbo, — rapidu kaj helpu sinjoron Baginzo supreniri!

Dorio estis fakte deca ulo, malgraux sia grumblado. La kompatinda Bilbo ne povis atingi lian manon, ecx kiam tiu grimpis gxis la malsupra brancxo kaj mallevis sian brakon kiel eble plej malsupren. Do Dorio malgrimpis de sia arbo, kaj lasis Bilbon rampi sur la dorson.

GXuste tiam, la lupoj entrotis la senarbejon hurlante. Subite centoj da okuloj rimarkis ilin. Sed Dorio ne forlasis Bilbon. Li atendis, ke tiu grimpu de sur liaj sxultroj al la brancxoj, kaj poste li impetis por atingi la brancxojn. Sed gxustatempe! Lupo ekmordis al lia mantelo dum li svingis sin supren, kaj preskaux trafis lin. Post minuto la luparo amasigxis kaj bojis cxirkaux la arbo, saltante sur la trunkon, kun okuloj flagrantaj kaj langoj elpendantaj.

Sed ecx la sovagxaj vargoj (tiel nomigxis la malicaj lupoj logxantaj trans la limo de Sovagxujo) ne sciis grimpi arbojn. Felicxe estis varme, kaj ne vente. Arboj ne estas tre komfortaj lokoj por longa sidado, sed en malvarmo kaj vento, kun lupoj cxirkauxantaj kaj atendantaj vin malsupre, ili povas esti tre mizeraj lokoj.

La senarba cirklo estis evidente renkontejo por lupoj. Ade alvenis pluraj aliaj. Ili lasis sentinelojn cxe la bazo de l’ arbo, kie trovigxis Dorio kaj Bilbo, kaj cxirkauxsnufis gxis ili malkovris cxiun arbon, kiu kasxis iun. CXe tiuj ili ankaux lasis sentinelojn, dum la aliaj — sxajne nombre de kelkaj centoj — foriris kaj sidigxis en granda rondo sur la senarbejo. Meze de l’ senarbejo sidis grandega griza lupo. Li parolis al ili en la terura varga lingvo. Gandalfo komprenis gxin. Bilbo ne komprenis, kvankam gxi sxajnis al li hororsona, kvazaux ili parolus pri kruelaj kaj malicaj aferoj, kaj li pravis. Foje cxiuj vargoj en la rondo respondis kune al sia griza estro, kaj ilia timiga bruego preskaux faligis lin de la pino.

Mi rakontos al vi kion Gandalfo auxdis, kvankam Bilbo ne komprenis gxin. La vargoj kaj goblenoj ofte helpis unuj la aliajn por fari malicon. Goblenoj ne ofte aventuras longe for de siaj montoj, krom se ili fugxas de iu, aux sercxas novajn logxejojn, aux marsxas al milito (kio felicxe ne okazis jam de tre longe). Sed dum tiu epoko ili ofte ekskursis por rabi, cxefe por sercxi nutrajxojn aux sklavojn por ke tiuj faru ilian laboron. Tiam ili ofte petis helpon de la vargoj, kaj dividis kun ili siajn rabajxojn. Kelkfoje ili rajdis vargojn, kiel homoj cxevalojn. CXi-foje sxajnis ke arangxigxis por tiu nokto granda goblena rabinvado. La vargoj devis renkonti la goblenojn, kaj la goblenoj estis malfruaj. La kialo, sendube, estis la morto de la Granda Gobleno kaj ankaux la konsternigxo kreita de la gnomoj, Bilbo kaj la sorcxisto, kiujn ili supozeble ankoraux postkuris.

Malgraux la dangxeroj de tiu fora lando, kuragxaj homoj antaux nelonge revenis el la sudo kaj establigxis tie, hakante arbojn kaj konstruante domojn en la pli agrablaj arbaraj valoj kaj apud la riverobordoj. Ili estis multnombraj, kuragxaj kaj bone armitaj, kaj ecx la vargoj ne kuragxis ataki ilin se ili estis pluraj aux dum lumaj tagoj. Sed nun ili arangxis helpe de la goblenoj por iri dum la nokto al la apudmontaj vilagxoj. Se ili realigus tiun planon, neniu plu restus tie la venontan tagon; cxiu estus mortigita krom tiuj, kiujn kaptus la goblenoj kaj lupoj kaj forportus al la kavernoj kiel kaptitojn.

Jen horora temo por tiu, kiu komprenus gxin, ne nur pro la bravaj arbhakistoj kaj iliaj edzinoj kaj infanoj, sed ankaux pro la dangxero, kiun riskis nun Gandalfo kaj liaj amikoj. La vargoj tre koleris kaj perpleksigxis pro tio ke iuj trovigxis en ilia propra renkontejo. Ili kredis, ke tiuj estis amikoj de arbhakistoj, kiuj venis por spioni ilin kaj forporti la novajxojn pri iliaj planoj al la valoj, kaj tiam la goblenoj kaj lupoj devus fari teruran batalon anstataux kapti sklavojn kaj formangxi dormantojn. La vargoj do ne intencis lasi tiujn supre de l’ arboj eskapi, almenaux gxis la mateno. Kaj longe antaux tiam, laux ili, goblenaj soldatoj devos veni el la montoj, kaj goblenoj scias kiel grimpi arbojn, aux haki ilin teren.

Vi nun povas kompreni kial Gandalfo, kiu auxskultis tiun hurladon kaj bojadon, terure timis, malgraux tio ke li estis granda sorcxisto, kaj sentis ke ili estis en tre maltauxga loko, de kie ili neniel eskapos. Tamen li ne deziris, ke ili havu cxion bonan, kvankam li ne povis fari multon supre de alta arbo kun malsupre multaj lupoj cxirkaux gxi. Li amasigis la grandegajn strobilojn de la brancxoj de sia arbo. Poste li bruligis unu per blua fajro, kaj jxetis gxin sible malsupren en la lupan rondon. GXi trafis la dorson de unu el ili, gxia felo tuj brulis kaj gxi saltis tien kaj reen kun terura kricxado. Sekvis pliaj: unu bluflama, alia rugxa, plia verda. Ili eksplodis meze de l’ rondo, kaj disjxetis kolorajn fajrerojn kaj fumon. Tre granda strobilo trafis la lupestron surnaze, kaj li saltis dek futojn aeren kaj hastis cxirkaux la cirklo, mordante la aliajn lupojn kaj klakante la fauxkon pro kolero kaj timo.

La gnomoj kaj Bilbo kriis kaj aklamis. La lupa furiozo estis horora vidajxo, kaj ilia bruo sonis tra la tuta arbaro. Lupoj cxiam timas fajron, sed cxi tiu estis timiga kaj stranga fajro. Kiam fajrero tusxis ilian felon, gxi fiksigxis kaj brulis enen, kaj se ili ne ruligxas sur gxin rapide, ili estas tute kovritaj de flamoj. Tre baldaux cxirkaux la senarbejo ruligxis lupoj klopodante estingi la fajrerojn sur iliaj dorsoj, dum brulantoj kuris kaj hurlis, bruligante aliajn gxis iliaj propraj amikoj forpelis ilin kaj ili fugxis malsupren de l’ deklivoj, plorante kaj plendante kaj sercxante akvon.


— Kio estas tiu bruacxo en la arbaro cxi-vespere? — diris la Mastro de l’ Agloj. Li sidis, nigra en la lunlumo, sur la suprajxo de soleca rokpinto je la orienta montara bordo. — Mi auxdas lupajn vocxojn! CXu goblenoj misas en la arbaro?

Li kirligxis supren, kaj du liaj sentineloj ekflugis de la apudaj rokoj por akompani lin. Ili cirkulis en la cxielo kaj rigardis suben al la varga rondo, kiu sxajnis malgranda makulo tre malsupre sub ili. Sed la agloj havas akrajn okulojn kaj povas vidi etajn ajxojn tre malproksime. La Mastro de l’ Agloj de l’ Nebulecaj Montoj povis per siaj okuloj vidi la sunon sen palpebrumi, kaj povis vidi kuniklon movigxi surtere unu mejlon malsupre ecx en la lunlumo. Do kvankam li ne povis vidi la kasxitojn sur la arboj, li povis konstati la lupan tumulton, vidi la etajn fajrerojn kaj auxdi la hurladon kaj bojadon, kiu venis de tre malsupre sub li. Li ankaux povis vidi la lunan glimon sur goblenaj lancoj kaj kaskoj, dum longaj kolumnoj da maliculoj rampis malsupren de la montaj deklivoj el sia pordo kaj eniris la arbaron.

Agloj ne estas afablaj birdoj. Kelkaj estas malkuragxaj kaj kruelaj. Sed la antikva gento de la nordaj montoj estis la plej grandioza inter cxiuj birdoj; ili estis fieraj, fortikaj kaj bonkoraj. Ili ne sxatis goblenojn, nek timis ilin. Kiam ili rimarkis ilin (kio ne oftis, cxar ili ne mangxis tiajn kreajxojn), ili plongxis malsupren kaj pelis ilin hurlantaj reen al la kavernoj, tiel malhelpante iliajn malicajn planojn. La goblenoj malamis la aglojn kaj timis ilin, sed ne povis atingi iliajn altajn nestojn, kaj neniam forpelis ilin el la montaro.

CXi-vespere, la Mastro de l’ Agloj brulis pro scivolemo por scii kio okazis. Li venigis plurajn aliajn aglojn, kaj ili kunflugis de la montoj kaj malrapide cirkulis kaj recirkulis suben kaj suben gxis la lupa rondo kaj la goblena renkontejo.

Kaj des pli bone! Tie okazis abomenaj aferoj. La lupoj ekbrulis kaj fugxis en la arbaron, bruligante gxin en pluraj lokoj. Estis somermezo, kaj oriente de l’ montoj ne pluvis jam longe. Flavaj filikoj, falintaj brancxoj, profundaj amasoj da pinpingloj kaj mortintaj arboj cxiuj ekbrulis. CXirkaux la varga senarbejo flamoj flagris cxielen. Sed la luposentineloj ne rezignis siajn arbojn. Frenezaj kaj koleraj, ili saltis kaj hurlis cxirkaux la trunkoj, malbenante la gnomojn per sia horora lingvo, kun la okuloj brilantaj feroce kiel la flamoj.

Tiam subite venis goblenoj kurante kaj kriante. Ili kredis, ke komencigxis batalo kun la arbhakistoj, sed ili baldaux konstatis, kio efektive okazis. Kelkaj fakte sidigxis kaj ridis. Aliaj svingis siajn lancojn, kaj frapis la fustojn kontraux siajn sxildojn. Goblenoj ne timas fajron, kaj ili baldaux havis planon, kiu multe amuzus ilin.

Kelkaj goblenoj kunvenigis la lupojn en grupon. Kelkaj stakis filikojn kaj veprojn cxirkaux la arbojn. Aliaj rapidis tien kaj reen, kaj stamfis kaj batis, batis kaj stamfis, gxis kiam estingigxis cxiuj flamoj — sed ili ne estingis la fajron apud la arboj, kie trovigxis la gnomoj. Tiun fajron ili nutris per folioj, brancxetajxoj kaj aliaj filikoj. Ili baldaux kreis ringon da fumo kaj flamoj cxirkaux la gnomoj, kaj ili permesis, ke la ringo ne iru eksteren sed nur enen. Fumo venis en la okulojn de Bilbo, li sentis la flagran varmecon, kaj vidis tra la fajronubo la goblenojn rondiri dancante kiel homoj cxirkaux somermeza festofajro. Ekster la rondo da dancantaj militistoj kun lancoj kaj hakiloj, staris lupoj je respektema distanco, gvatante kaj atendante.

Li auxdis la goblenojn ekkanti teruran kanton:

Dek kvin birdoj sur kvin arboj,

la plumojn ventolas incendioj!

Sed strangaj birdetoj senflugilaj!

Kion ni faru pri cxi sxlemilaj!

Rostu vivantajn, aux stufu enpote;

aux ili fritigxu, boligxu mangxote?

Tiam ili haltis kaj kriis:

— Forflugu birdetoj! Forflugu se vi volas! Subeniru, birdetoj, aux vi rostigxos en viaj nestoj! Kantu, kantu birdetoj! Kial vi ne kantas?

— Foriru! Knabetoj! — kriis Gandalfo responde. — La birdoj ankoraux ne eknestas. Kaj knabetoj kiuj ludas kun fajroj, pro petolo punendas.

Li diris tion por kolerigi ilin, kaj por montri ke li ne timis ilin, kvankam li ja timis malgraux tio ke li estis sorcxisto. Sed ili ne atentis tion kaj dauxrigis la kanton.

Brulu arb’, filika karb’!

sxrumpa sorcxo! Sibla torcxo,

nokte lumo por nia gastumo,

Ja hej!

Baku, fritu, rostu, marmitu!

gxis barboj flamas, okuloj skvamas,

haroj fetoras, hauxtoj sulkas,

grasoj fandigxas, ostoj fulgas,

cindras rube

cxielosube!

Jam mortos gnomoj

en nokta lum’ por nia gustum’.

Ja hej!

Ja-hari-hej!

Ja hej!

Kaj post tiu “Ja hej!” la flamoj flagris sub la arbo de Gandalfo. Post momento gxi etendigxis al la aliaj. La arbosxelo ekbrulis, la malsupraj brancxoj kraketis.

Tiam Gandalfo grimpis gxis la suprajxo de sia arbo. Subita grandioza brilo fulmofrapis de lia bastono, dum li pretigxis por salti de supre sur la amasigxintajn goblenajn lancojn. Tio estus lia fina ago, kvankam li mortigus multe da ili tuj kiam li falus sur ilin kiel tondrobato. Sed li ne saltis. GXuste tiam, la Mastro de l’ Agloj plongxis suben, kaptis lin per siaj ungegoj kaj foriris.


Venis furioza hurlado pro konsternigxo de la goblenoj. Lauxte kriis la Mastro de l’ Agloj, al kiu Gandalfo nun parolis. La aliaj birdoj, kiuj akompanis lin, reflugis malsupren kaj venis kiel grandegaj obskuraj ombroj. La lupoj hurloplendis kaj grincis per siaj dentoj; la goblenoj kricxis kaj stamfis pro kolero, jxetante siajn lancojn vane aeren. Super ili siblis la agloj, la sombra spiro de iliaj batantaj aloj balais ilin teren aux pelis ilin for. Iliaj ungegoj sxiris goblenajn vizagxojn. Aliaj birdoj flugis al la arbaj suprajxoj kaj prenis la gnomojn, kiuj grimpis nun tiel supren, kiel ili kuragxis iri.

La kompatinda Bilbo denove preskaux igxis forgesita! Li apenaux sukcesis kapti la krurojn de Dorio, cxar Dorio estis la lasta, kiu estis forportita, kaj ili ambaux supreniris for de la tumulto kaj brulado, Bilbo sxanceligxis en la aero kaj liaj brakoj estis preskaux rompitaj.

Nun tre malproksime sube la goblenoj kaj lupoj disigxis tien kaj reen en la arbaron. Kelkaj agloj ankoraux cirkulis kaj kirligxis super la batalejo. La flamoj cxirkaux la arboj tuj saltis al la plej supraj brancxoj. Grimpis la arbojn kraketanta fajro, kaj vidigxis subita kunflagro da fajreroj kaj fumo. Bilbo eskapis tre gxustatempe!

La fajra lumo desupre sxajnis velki kvazaux rugxa glimo sur nigra planko, kaj ili nun trovigxis tre alte en la cxielo, ankoraux suprenirante en fortaj rondiraj cirkloj. Bilbo neniam forgesis tiun flugon, tenajlante la maleolojn de Dorio. Li plendis: “Miaj brakoj, miaj brakoj!”, sed Dorio plendis: “Miaj kompatindaj kruroj, miaj kompatindaj kruroj!”

Bilbo kutime vertigxis pro alteco. Lia kapo turnigxis ecx kiam li rigardis suben de sur malgrandaj klifoj, kaj. li sxatis nek sxtuparojn, nek arbojn (al kiuj antauxe li ne devis fugxi de lupoj). Vi povas do imagi, kiel li vertigxis nun, rigardante malsupren inter siaj pendolantaj piedfingroj kaj vidis la malluman landon kun rokaj deklivoj aux ebenejan rivereton sub la lunlumo.

La palaj montopintoj nun alproksimigxis kiel lunlumigitaj rokstangoj elstarantaj en la nigraj ombroj. CXu somere aux ne, sxajnis estigxi tre malvarme. Li fermis la okulojn, kaj demandis sin, cxu li povos plu elteni. Tiam li imagis kio okazus se li malfiksus la manojn, kaj sentis nauxzon.

La flugo finigxis por li, gxuste kiam liaj brakoj estis malkrocxigxontaj. Li lasis la maleolojn de Dorio kun ekkrio, kaj falis sur la krudan subajxon de agla nestejo. Jen li kusxis sen paroli, kaj liaj pensoj miksigxis de surprizigxo, pro tio ke oni savis lin, kaj de timo ke li falus de tiu malvasta loko en la profundajn ambauxflankajn ombrojn. Li sentis sin tre strange nun post tiom da teruraj aventuroj dum la tri pasintaj tagoj sen nutrajxoj, kaj li sentis sin diri lauxtvocxe:

— Nun mi scias, kion sentas lardostrio kiam oni eligas gxin de l’ pato per forko, kaj remetas gxin sur la breton!

— Vi ne pravas! — diris Dorio responde, — cxar la lardo scias, ke gxi pli malpli baldaux revenos al la pato, kaj estas esperinde, ke tio ne estos nia sorto. Agloj ne estas forkoj!

— Ho ne! Ili neniel similas orkojn… forkojn, mi celas, — diris Bilbo, kiu sidigxis kaj rigardis maltrankvile aglon sidantan apude. Li demandis al si kiom da fatraso li jam diris, kaj cxu la aglo konsideris lin malgxentila. Oni ne devus malgxentili kun aglo, kiam oni estas hobito granda, precipe en aglonesto dum la nokto!

La aglo simple akrigis sian bekon sur sxtono, netigis siajn plumojn kaj ne atentis.

Dua aglo baldaux alflugis.

— La Mastro de l’ Agloj petas, ke vi venigu viajn kaptitojn al la Granda Breto, — li kriis kaj forflugis.

La aglo prenis Dorion per siaj ungegoj, kaj forflugis kun li en la nokton, kaj lasis Bilbon sola. Li nur havis suficxe da forto por sin demandi, kion la mesagxisto celis per la vorto “kaptitoj”, kaj komencis timi, ke oni dispecigos lin por la vespermangxo kiel kuniklon, kiam venis lia vico.

La aglo revenis, prenis lin cxe la kapucxo per siaj ungegoj, kaj forkirligxis. CXi-foje, la flugo ne estis longa. Bilbo baldaux kusxigxis, tremante pro timo, sur largxan breton sur la montoflanko. Ne trovigxis vojo por atingi gxin de supre, kaj neniu vojo iris suben, krom klifo de kie oni devus salti. Tie li trovis cxiujn aliajn sidantaj dorse al la monta deklivo. Tie estis la Mastro de l’ Agloj, kiu parolis kun Gandalfo.

Evidente Bilbo ne estis mangxota. La sorcxisto kaj la Mastro de l’

Agloj sxajnis koni unu la alian, kaj ecx tre amikis. Fakte, Gandalfo, kiu ofte vojiris en la montoj, iam helpis la aglojn kaj resanigis ilian mastron pro sagovundo. Oni do komprenas, ke per “kaptitoj” ili celis nur “kaptitoj liberigitaj dis de la goblenoj”, kaj ne “kaptitoj de la agloj”. Dum Bilbo auxskultis Gandalfon paroli, li komprenis, ke ili finfine povos eskapi de tiu terura montaro. La sorcxisto diskutis arangxojn kun la Granda Aglo, por ke oni transportu la gnomojn malproksimen al tauxga loko por ke ili dauxrigu sian vojagxon sur la malsupraj ebenejoj.

La Mastro de l’ Agloj tamen ne emis konduki ilin al loko, kie logxas homoj.

— Ili pafus al ni per taksusaj arkoj, — li diris, — cxar ili kredus, ke ni cxasus iliajn sxafojn. Kaj alifoje ili pravus. Ne! Ni estas gxojaj, cxar ni perturbis la goblenajn ludojn kaj cxar ni montros nian dankemon al vi, sed ni ne riskos niajn vivojn pro gnomoj en la sudaj ebenejoj.

— Nu bone, — diris Gandalfo. — Konduku nin malproksimen de cxi tie al loko, kiun vi deziras! Ni jam multon sxuldas al vi. Sed intertempe, ni suferas pro la malsato.

— Mi preskaux mortas pro gxi, — diris Bilbo per malforta vocxo, kiun neniu auxdis.

— Tion oni eble helpos, — diris la Mastro de l’ Agloj. Poste oni povis vidi brilan lumon sur la roka breto, kun gnomaj figuroj kuirantaj cxirkauxe kaj farantaj bonan rostajxan odoron. La agloj estis alportintaj sekajn brancxetojn kiel brulajxojn, ankaux kuniklojn, leporojn kaj malgrandan sxafon. La gnomoj preparis cxion. Bilbo estis tro malforta por helpi, kaj cetere ne tre lertis pri kunikla senfeligo, aux viandhakado, cxar kutime bucxisto liveris al li cxion kuiroprete. Ankaux Gandalfo kusxigxis, farinte sian taskon, tio estas, bruliginte la fajron, cxar Oino kaj Gloino perdis siajn tindrujojn. (La gnomoj neniam sxatis alumetojn, ecx nun.)

Jen finigxis la aventuroj de l’ Nebulecaj Montoj. Baldaux la ventro de Bilbo igxis denove plena kaj komforta, kaj li povis dormi kontente, kvankam li estus preferinta panon kun butero pli ol viandopecojn rostitajn sur stangoj. Li dormis buligxinte sur la malmola roko pli profunde ol li dormis sur la plumplena lito en sia hejma truo. Sed li dormis songxante pri sia domo, kaj promenis tra cxiuj siaj cxambroj, sercxante ion, kion li ne povis trovi kaj kies aspekton li ne memoris.

Загрузка...