10. Varma bonveno

La tago igxis pli hela kaj varma dum ili flosis pluen. Post kelka tempo la rivero cxirkauxis altan teramason cxe la maldekstra bordo. La forta fluo plauxdadis kaj ondolekis la klifon sub gxia rokoza rando. Subite la klifo malaperis. La bordoj malaltigxis. La arbaro finigxis. Tiam Bilbo klare vidis, kie ili trovigxis.

Vastaj landoj etendigxis cxirkaux li sorbante la riveron, kiu disigxis en centojn da akvofluoj serpente vagantaj aux haltantaj en marcxoj kaj lagetoj cxirkauxitaj de insuloj. Sed la centra fluo dauxrigis pluen. Kaj tre malproksime kun sia malhela kaj kapeca pinto, duonkasxita de sxirita nebulo kauxris la Monto! GXiaj nord-orientaj najbaroj kaj la kadukaj landoj kiuj ligis ilin al gxi ne videblis. GXi staris sola gvatante la marcxojn gxis la arbaro. La Soleca Monto! Bilbo venis de longe for kaj multe aventuris por vidi gxin, kaj nun gxia aspekto tute ne placxis al li.

Dume li auxskultis la parolojn de la flosistoj kaj provis kunmeti la informerojn, kiujn ili hazarde diris. Li baldaux lernis, ke li estis bonsxanca por alveni lokon de kie la Monto videblas, ecx de tiu distanco. La enkarcerigo estis teda kaj li nun sentis sin tre malkomforta sen paroli pri la kompatindaj gnomoj, kiuj ruligxis sube. Tamen li konstatis, ke ili ja estis pli bonsxancaj, ol li antauxe divenis. La elfoj multe parolis pri komerco ambauxdirekte de l’ akvofluo, pri la densa rivera trafiko, cxar la vojoj de la oriento al Mornarbaro malaperis aux ne plu uzigxis, kaj ankaux pri la kvereloj inter la laganoj kaj la arbaraj elfoj pri rivera konservado kaj borda riparado. Tiu regiono sxangxigxis multe depost kiam la gnomoj forlasis la Monton. Tiun epokon la homoj nur memoris kiel antikvan tradicion. Kaj la lando sxangxigxis ankaux lastatempe, depost kiam Gandalfo estis cxi tie. Inundoj kaj pluvegoj sxveligis la orientajn riverojn, kaj okazis unu du sismoj, pri kiuj ili emis kulpigi la drakon — aludante lin precipe per blasfemoj kaj misauxguraj kapsignoj direkte al la Monto. La marcxoj kaj flakoj disvastigxis cxiudirekten. Malaperis padoj, kaj ankaux pluraj rajdantoj kaj vojagxantoj, se ili provis trovi la perditajn vojojn. La elfa vojo tra la Arbaro, kiun ili sekvis laux la konsiloj de Beorno, nun estis nezorgata en forlasita loko oriente de l’ arbara rando. La rivero prezentis nun la nuran sekuran vojon inter la nordaj arbaraj limoj gxis la foraj montaj ombrolandoj, kaj la rivero estis gardata de la arbara elfregxo.

Oni do vidas, ke Bilbo kondukis ilin laux la sola sekura vojo. Eble komfortigus la malvarme tremantan sinjoron Baginzo la fakto, ke Gandalfo sciis pri ili en fora lando, kaj multe konsternigxis ordigante siajn aliajn aferojn (kiuj ne rilatas al nia rakonto) kaj pretigante sin por sercxi asistocele la kunularon de Torino. Sed Bilbo ne sciis tion.

Li nur sciis, ke la rivero sxajne dauxras senfine, ke li treege malsatis, malvarmumis nazsxtopite kaj ne sxatis, ke la Monto severmiene minacis lin dum li proksimigxis al gxi. Post kelka tempo tamen la rivero kurbigxis suden kaj la Monto revelkis, kaj fine la bordoj farigxis pli rokozaj, la rivero kunpremis cxiujn siajn vagantajn akvojn kaj kurente kurigis ilin rapide antauxen.

La suno jam subiris, kiam la arbara rivero svingis sin orienten denove kaj hastis en la Longan Lagon. Tie largxe apertis la laga busxo flankita de du rokaj klifecaj remparoj, kies bordojn kovris sxtonetoj. La Longa Lago! Li neniam imagis ke akvo, kiu ne estas maro, povas tiel largxe etendigxi. GXi estis tiel vasta, ke la ambauxflankaj bordoj sxajnis tre malproksime malgrandaj, kaj gxi estis tiel longa, ke gxia norda fino direkte al la Monto entute ne videblis. Nur memorante la mapon Bilbo sciis, ke tie supre, kie la Granda Ursino jam briletis, la Rivero Rapida venas gxis la lago cxe Dalo, kaj kun la Arbara Rivero kunfluigas siajn profundajn akvojn, kie antaux longe profunde sulkis vasta sxtona valo. CXe la suda bordo la duoble plenaj akvoj versxigxas super altajn akvofalojn kaj haste forkuras al fremdaj landoj. En la kvieta vespera aero, oni povis auxdi la akvofalojn bruadi tondre en la fora malproksimo.

Ne longe for de la arbara riverbusxo trovigxis la stranga urbo, pri kiu Bilbo auxdis la elfojn paroli en la regxaj keloj. GXi ne konstruigxis sur la strando, kvankam kelkaj kabanoj kaj aliaj konstruajxoj trovigxis tie. GXi staris super la lago, kaj kontraux la kirligxanta rivera fluo defendis gxin roka eskarpo, kiu kreis kvietan golfon. Granda ponto el ligno transiris al formike laboranta ligna urbo konstruita sur enormaj arbaraj fostoj. Ne temis pri elfa urbo, sed pri logxloko de homoj kiuj ankoraux kuragxis vivi sub la ombro de la dista drakomonto. Ili ankoraux profitis la komercon, kiu trapasis la akvofalojn gxis la urbo de la granda suda rivero. Sed en praaj epokoj, kiam Dalo en la Nordo estis ricxa kaj floranta, ili estis prosperaj kaj potencaj posedante sur la lago sxipojn plenajn da oro kaj ekipitajn de kirasitaj soldatoj. Tiuepoke oni plenumis militojn kaj aliajn entreprenojn, kiuj nun farigxis nur legendoj. La putrigxintaj kadukajxoj de la malnova urbo ankoraux vidigxis sur la strandoj, kiam la akvoj sinkis pro senpluvo.

Sed homoj memoris malmulte pri tiu epoko, kvankam iuj kantis la malnovajn kantojn pri la gnomaj Regxoj sub la Monto, Troro kaj Traino de la Durina gento, pri la draka invado kaj la ruinigxo de l’ mastroj de Dalo. Kelkaj ankaux kantis pri la auxgurita reveno de Troro kaj Traino, kiam la riveroj refluos orplene tra la montopordoj, kaj kantoj kaj ridoj reversxigxos sur la tutan landon. Sed tiu agrabla legendo ne tusxis ilian cxiutagan laboron.

Tuj kiam la barela floso vidigxis, boatoj eknavigis de inter la urbaj fostoj, kaj vocxoj vokis al la stiristoj. Tiam oni jxetis sxnurojn kaj elakvigis remilojn, kaj baldaux la barelaro eliris el la fluo de la Arbara Rivero kaj trenigxis cxirkaux la rokan eskarpon al la golfeto de Lagurbo. Tie oni surbordigis gxin antaux la granda ponto. Homoj de l’ sudo estis baldaux venontaj por forporti kelkajn barelojn kaj por meti varojn en la aliajn, kiujn oni alportis por reveni laux la rivero al la palaco de l’ arbaraj elfoj. Dume la bareloj ondante flosis, kaj la elfaj vojagxantoj kaj flosistoj iris festeni al Lagurbo.

Ili surprizigxus, se ili vidus tion, kio okazis sur la laga bordo post kiam ili foriris kaj la noktaj ombroj nigrigxis. Unue Bilbo liberigis barelon, pusxis gxin surborden kaj malfermis gxin. El gxi venis plendoj kaj poste tre malkontenta gnomo. Lia malpura barbo plektigxis kun malsekaj pajleroj. Li estis tiel dolorplena kaj rigida, sxancelita kaj kontuzita, ke li apenaux sukcesis ekstari kaj stumble pasxi tra la malprofunda akvo por kusxigxi sur la strandon plorgxemante. Li aspektis malsata kiel katenita hundo forgesita dum semajno. Estis Torino, sed ani povus rekoni lin nur per lia ora cxeno, la helblua koloro de lia nun cxifonita kapucxo, kaj ties argxenta sed nun senbriligita kvasto. Oni devis atendi longan tempon, antaux ol li denove kondutis sin gxentile kun la hobito.

— Nu, cxu vi estas viva aux morta? — demandis Bilbo kolere. Li eble forgesis, ke dum la vojagxo li mangxis almenaux unufoje pli ol la gnomoj, povis movi siajn brakojn kaj krurojn libere, kaj havis pli ol suficxan porcion da fresxa aero. — CXu vi ankoraux estas kaptito, aux cxu vi estas libera? Se vi deziras mangxi kaj se vi volas ankoraux dauxrigi tiun cxi idiotan aventuron — gxi ja estas la via, sed ne la mia — vi devus frapi viajn brakojn, froti viajn krurojn kaj helpi min eligi la aliajn, dum restas sxanco!

Torino vidis kompreneble, ke Bilbo pravis, kaj post pliaj plendoj li levigxis kaj helpis la hobiton kiel eble plej bone. En la mallumo kaj fusxante en la frida akvo, ili klopodis tre malfacile kaj malagrable trovi la gxustajn barelojn. Frapante la eksterojn kaj vokante, ili nur malkovris, ke ses gnomoj kapablis respondi. Ili malpakis ilin kaj helpis ilin atingi la lagobordon, kie tiuj sidigxis aux kusxis, lamentante kaj plorante. Ili estis tiel malsekaj, kontuzitaj kaj kramfozaj, ke ili nek konstatis sian liberigxon, nek povis esti dankemaj.

Dvalino kaj Balino estis la plej malkontentaj, kaj oni ne povis peti, ke ili helpu. Bifuro kaj Bofuro estis malpli balancitaj kaj malsekaj, sed ili simple kusxis kaj nenion faris. Filio kaj Kilio tamen estis junaj (almenaux relative por gnomoj), kaj ankaux estis pli zorge pakitaj en malpli grandaj bareloj kun multe da pajlo. Ili eliris pli malpli kun ridetoj, unu du kontuzoj kaj portempa rigideco, kiu baldaux forvelkis.

— Mi esperas neniam plu flari pomojn! — diris Filio. — Mia kuvo estis pombarelo. Estas frenezige senti cxiam pomodoron, kiam oni ne povas movigxi, kiam oni estas malvarma kaj nauxze malsata. Mi povus mangxi ion ajn en la vasta mondo cxi-momente, sed ne pomon!

Kiam Filio kaj Kilio volonte helpis, Torino kaj Bilbo fine malkovris la mankantajn grupanojn, kaj eligis ilin. La kompatinda grasa Bomburo ankoraux dormis aux estis senkonscia. Dorio, Norio, Orio, Oino kaj Gloino estis inunditaj kaj sxajnis nur duonvivaj. Oni devis porti ilin unu post la alia kaj kusxigi ilin sur la strandon.

— Nu jen ni! — diris Torino. — Kaj mi supozas, ke ni devus danki nian bonan fortunon kaj sinjoron Baginzo. Mi certas, ke li rajtas atendi nian dankemon, kvankam mi preferus nur, se li estus elektinta pli komfortan vojagxon. Tamen, ni estas — denove — je via servo, sinjoro Baginzo. Sendube ni estos pli dece gxentilaj, kiam ni mangxos kaj ripozis iom. Sed nun, kion fari?

— Mi sugestas Lagurbon, — diris Bilbo. — Kion alian?

Neniu alternativo ekzistis, kompreneble, kaj Torino, Filio kaj Kilio kaj la hobito do pastlasis la aliajn kaj sekvis la strandon al la granda ponto. Tie trovigxis gardistoj, sed ili ne diligente vacxis, cxar jam de longe oni ne plu vere bezonis tion. Krom kvereloj pri riveraj impostoj, la laganoj amikis kun la arbaraj elfoj. Aliaj popoloj logxis longe for, kaj la urbaj junuloj senkasxe dubis la ekziston de l’ drako en la monto, primokante la grizbarbulojn kaj kadukulojn, kiuj pretendis vidi lin cxirkauxflirti dum iliaj junagxaj tagoj. Do ne estis mirige, ke la gardistoj trinkadis kaj ridadis apud la fajro en sia kabano kaj ne auxdis la bruon de la malpakado de gnomoj kaj de la kvar pasxantaj spionoj. Ili entute surprizigxis, kiam Torino Kverkasxildo eniris la pordon.

— Kiu vi estas, kaj kion vi volas? — ili kriis, levigxinte kun salto kaj sercxante armilojn.

— Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Regxo sub la Monto! — diris la gnomo lauxtvocxe, kaj li aspektis regxece, malgraux siaj cxifonaj vestajxoj kaj malpura kapucxo. La oro brilis cxirkaux lia kolo kaj zono, liaj okuloj malhelis kaj profundis. — Mi revenis. Mi deziras renkontigxi kun la Urbestro!

Tiam estis gxenerala ekscitigxo. La plej malspritaj uloj eliris el la kabano por vidi, cxu la Monto dumnokte kovrigxis per oro kaj la rivero subite flavigxis. La cxefgardisto pasxis antauxen.

— Kaj kiuj estas tiuj? — li demandis, indikante Filion kaj Kilion, kaj Bilbon.

— La idoj de la filino de mia patro, — respondis Torino. — Filio kaj Kilio de la gento de Durino, kaj sinjoro Baginzo, kiu vojagxis kun ni el la okcidento.

— Se vi venis pace, kusxigu viajn armilojn! — diris la cxefgardisto.

— Tiujn ni ne havas, — diris Torino, suficxe vere. La arbaraj elfoj konfiskis iliajn trancxilojn, inkluzive de la potenca glavo Orkristo. Bilbo kasxis kiel kutime sian glaveton, sed li nenion diris pri tio. — Ni ne bezonas armilojn, ni kiuj revenas fine al nia heredajxo kiel rakontite delonge. Kaj ni ne povus batali kontraux tiom multaj. Nun konduku nin al via mastro!

— Li festenas, — diris la cxefgardisto.

— Do jen plia kialo por alkonduki nin! — intervenis Filio, kiu enuigxis pri cxiuj tiuj solenaj formalajxoj. — Ni estas lacegaj kaj malsataj post nia longa vojo, kaj niaj kunuloj estas malsanaj. Nun ni hastu kaj ne prokrastu parolante, aux via mastro riprocxos al vi tion.

— Sekvu min do, — diris la cxefgardisto.

Akompanis ilin ses gardistoj, dum ili transiris la ponton, trapasis la pordojn, kaj iris gxis la urba vendoplaco. Tio estis akvorondo cxirkauxita de altaj fostoj, sur kiuj estis konstruitaj la plej imponaj domoj kaj longaj varfoj, kun sxtuparoj kondukantaj malsupren al la laga surfaco. El unu granda domo brilis multaj lumoj kaj sonis multaj vocxoj. Ili trapasis gxian pordon, kaj staris gapante en la brila lumo la longajn tablojn, cxe kiuj sidis multe da homoj.

— Mi estas Torino, filo de Traino, nepo de Troro, Regxo sub la Monto! Mi revenis! — kriis Torino lauxtvocxe de la pordo, antaux ol la cxefgardisto povis elparoli ion.

CXiuj subite levigxis. La Urbestro impetis de sia granda trono. Sed neniu levigxis pli surprizite ol la elfaj flosistoj, kiuj estis sidantaj en la hala fundo. Hastante gxis la urbestra tablo, ili kriis:

— Tiuj estas la eskapintaj kaptitoj de nia regxo, vagantaj gnomoj almozpetantaj, kiuj ne havis klarigon, kiam oni trovis ilin sxtelirantaj tra la arbaro persekutante nian popolon!

— CXu tio estas vera? — demandis la Urbestro. Fakte, li kredis ke jes, pli vera ol la reveno de iu Regxo sub la Monto, se tia persono ecx ekzistis.

— Estas vere, ke la Elfregxo maljuste deviigis nin de nia vojo kaj senkauxze enkarcerigis nin dum ni vojagxadis al nia patrio,—respondis Torino. — Sed nek seruro nek barilo malhelpos la revenon rakontitan de la praaj legendoj. Kaj cetere tiu cxi urbo ne trovigxas en la elfa regno. Mi parolas kun la Estro de Lagurbo kaj ne kun flosistoj de l’ Regxo.

Tiam la Urbestro hezitis kaj rigardis ilin unu post la alia. La Elfregxo estis tre potenca en tiu regiono, kaj la Urbestro ne volis malamiki kun li. Kaj li ankaux ne alte taksis la antikvajn kantojn, cxar li preferis pripensi komercon, impostojn, kargojn kaj oron — okupoj per kiuj li establis sian karieron. Aliaj tamen pensis malsame, kaj la afero decidigxis rapide sen lia interveno. La novajxo rapidis fulme de la hala pordego gxis la tuta urbo. Homoj kuris kaj amasigxis sur la kajoj. Kelkaj komencis kanti malnovajn kantojn rilate al la reveno de l’ Regxo sub la Monto, kaj la fakto, ke temis pri la nepo de Troro — sed ne Troro mem — ne perturbis ilin. Aliaj kunkantis kaj resonigis gxin lauxte kaj alte super la lagon.

La Regxo sub la montoj,

la Regx’ el sxton’ cxizita,

regx’ de l’ argxentaj fontoj

estigxos jam elira!

La kron’ denove regos,

strecxigxos harpaj kordoj,

en oraj haloj ehxos

pratempaj kant-agordoj.

Arbaroj ondos monte,

subsune ondos herbo;

ricxajxoj fluos fonte,

riveroj da superbo.

Felicxaj fluos rojoj,

brilados lagmieno,

forfados la malgxojoj,

pro l’ Monta-Regx-reveno!

Tiel ili kantis, aux simile cxar estis multe pli da versoj kaj kriado miksigxis kun la harpa kaj violona muziko. Fakte, tian fervoron ne konis ecx la memoroj de la plej oldaj avoj. La arbaraj elfoj mem starigis al si multajn demandojn kaj ektimis. Ili evidente ne sciis, kiamaniere Torino eskapis, kaj komencis opinii, ke ilia regxo grave miskalkulis. Koncerne la Urbestron, li ne havis elekton kaj simple sekvis la gxeneralan aklamon, almenaux tiumomente, kaj sxajnigis ke li kredis, ke Torino estis tio, kion li pretendis. Li do proponis sian sidlokon al li, kaj donis al Filio kaj Kilio apude honorajn poziciojn. Kaj ecx Bilbo ricevis sidlokon cxe la alta tablo, kaj en la gxenerala konfuzo kaj malordo oni ne petis klarigon pri lia rolo, kvankam neniu kanto ecx plej svage aludis lin.

Post nelonge oni venigis la aliajn gnomojn en la urbon, kiu prezentis scenon de eksterordinara entuziasmo. Oni flegis kaj nutris ilin, gastigis kaj dorlotis ilin delekte kaj gxissate. Oni provizis grandan domon por Torino kaj lia kunularo. Boatoj kaj remistoj estis je ilia dispono, kaj homoj amasigxis la tutan tagon antaux ilia pordo por kanti aux aklami, ecx se gnomo nur montris sian nazon.

Kelkaj el la kantoj estis tre malnovaj, sed aliaj estis novaj kaj temis memfide pri la morto de l’ drako kaj kargoj da ricxaj donacoj alfluantaj laux la rivero gxis Lagurbo. Tiujn instigis aparte la Urbestro, kaj tiuj ne tro placxis al la gnomoj, sed dume ili kontente grasigxis kaj refortigxis denove. Kaj efektive post semajno ili entute resanigxis. Ili estis proprakolore revestitaj en fajna sxtofo, iliaj barboj estis kombitaj kaj tonditaj, kaj ili povis teni sin fiere. Torino kondutis kaj marsxis kvazaux lia regno jam estis konkerita kaj Smauxgo distrancxita en etajn pecojn.

Tiam, kiel li diris, la gnoma dankemo al la hobito cxiutage altigxis. Ili ne plu plendis kaj gxemis. Ili tostis ja lia sano, amike frapis liajn sxultrojn kaj gxenerale lauxdis lin. Tio tauxgis al Bilbo, cxar krome li ne sentis sin tre kontenta. Li ne forgesis la aspekton de la Monto kaj ade pripensis la drakon. Krome li havis malvarmumon. Dum tri tagoj li ternis kaj tusis, kaj ne povis eliri. Tiam liaj bankedaj prelegoj estis reduktitaj al “Goran dangon”.

Dume la arbaraj elfoj hejmeniris laux la Arbara Rivero kun siaj kargoj, kaj la regxa palaco multe konsternigxis. Mi neniam auxdis, kio okazis al la cxefgardisto kaj cxefservisto. Kompreneble neniu menciis la sxlosilojn kaj barelojn, dum la gnomoj restis en Lagurbo, kaj Bilbo atente ne malvidigis sin. Tamen, pri la veraj faktoj oni divenis multe pli ol oni sciis, kvankam sendube sinjoro Baginzo restis mistero minora. Cetere, la regxo nun sciis pri la gnoma komisio, aux kredis ke li sciis, kaj li diris al si:

“Nu bone, ni vidos! Neniu trezoro migros tra la Mornarbaro sen mia konsento pri la afero. Sed mi ne dubas, ke ili renkontigxos kun trista sorto, kaj tio estos justa!” Li ne kredis, ke gnomoj kapablos batali kaj mortigi drakojn kiel Smauxgon, kaj li suspektis, ke ili provos rompsxteli la drakon, kio montras, ke li estis sagxa elfo kaj pli sagaca ol la urbanoj. Tamen li ne tute pravis, kiel ni vidos. Li sendis siajn spionojn al la lagaj bordoj kaj kiel eble plej norden gxis la Monto, kaj komencis atendi.

Post du semajnoj Torino komencis pensi pri foriro. Dum la entuziasmo ankoraux favoris en la urbo, estis tauxge havigi al si helpon. Sed ne konvenus atendi por malfresxigi la fervoron. Li do parolis kun la Urbestro kaj ties konsilantaro, kaj anoncis, ke lia kunularo baldaux devos aliri la Monton.

Tiam por la unua fojo la Urbestro surprizigxis kaj ankaux timis iom, kaj li demandis al si, cxu Torino efektive estis ido de la praregxoj. Li neniam pensis, ke la gnomoj fakte auxdacus aliri Smauxgon, kaj kredis, ke ili estis frauxduloj, kiuj frue aux malfrue estos senmaskigitaj kaj forjxetotaj. Li malpravis. Torino evidente estis la nepo de l’ Regxo sub la Monto, kaj oni neniam povas antauxvidi, kion gnomo auxdacos aux riskos por vengxi sin aux rekapti sian heredajxon.

Sed la Urbestro ne bedauxris ilian foriron. Gastigi ilin farigxis multekoste, kaj ilia apero kreis longan ferion, kiu haltigis la urban komercon. “Ke ili foriru por fronti la drakon kaj malkovri ties varman bonvenon!” — li pensis.

— Ho Mosxta Torino, filo de Traino, nepo de Troro, — li efektive diris al tiu. — Vi devas postuli vian heredajxon. La tempo jam estas, kiel rakontas la legendoj. Kion ajn vi mendos, tion ni provizos. Kaj ni fidas je via repagemo, kiam via regno revenkos.

Tiam unu tagon, kvankam la auxtuno multe progresis, la ventoj malvarmis kaj folioj falis, tri grandaj boatoj forlasis Lagurbon, sxargxitaj de remistoj, gnomoj, sinjoro Baginzo kaj multaj provizoj. CXevaloj kaj poneoj estis senditaj laux nerektaj padoj por renkonti ilin je nomita loko cxe albordigxo. La Urbestro kaj la konsilantaro adiauxis ilin de sur la granda urbodoma sxtuparo, subiranta al la lago. Homoj kantis sur la kajoj kaj el fenestroj. La blankaj remiloj gutis kaj plauxdis, kaj ili fornavigis laux la lago norden por la lasta etapo de sia longa vojagxo. La sola gxiskore malfelicxa vojagxanto estis Bilbo.

Загрузка...