14. Fajro kaj akvo

Se oni deziras, same kiel la gnomoj, scii kio okazis pri Smauxgo, oni devas reveni al la vespero antaux du tagoj, kiam li frakasis la pordon kaj forflugis.

La homoj de Lagurbo Esgaroto estis plejparte hejme, cxar la vento blovis fride el la malhela oriento. Tamen kelkaj promenis sur la kajoj, kiel ili sxatis fari, mirante la lagon speguli la stelojn de inter la nubaj ombroj. De ilia urbo la Soleca Monto estis kasxita de malaltaj montetoj apud la norda laga bordo, kaj inter tiuj fluis la Rivero Rapida. La montopinto vidigxis nur kiam la cxielo estis sennuba, kaj ili malofte rigardis gxin, cxar gxi estis morna kaj misauxgura ecx en la matena sunlumo. GXi nun estis ekstervida kaj vualita de la mallumo.

Tamen tiumomente gxi ekaperis kun flagro. Rapida ragxa brilo lumigis gxin, kaj poste velkis.

— Rigardu! — diris unu el ili. — La lumoj denove! La pasintan nokton la vacxistoj vidis ilin ekbrili kaj malaperi ekde la noktmezo gxis la auxroro. Io okazas tie supre.

— Eble la Regxo sub la Monto forgxas oron, — diris alia. — Li iris norden jam de tre longe. Eble venis la momento por fine realigi la kantojn.

— Kiu regxo? — diris alia sombre. — Tio multe pli similas la flamojn de l’ rabema drako. Tiu estas la sola Regxo sub la Monto, kiun ni vere konas.

— Vi cxiam prognozas malgajajn aferojn! — diris la aliaj. — Jen inundojn, jen venenitajn fisxojn! Pripensu ion pli gajan!

Subite vidigxis arda brilo sub la montetoj, kaj la norda lago reflektis oron.

— La Regxo sub la Monto! — ili kriis. — Rebrilas ties gloro, ricxajxoj fluas fonte, riveroj da trezoro! Ora rivero fluas de l’ Monto! — ili kriis kaj la laganoj malfermis siajn fenestrojn kaj hastis eksteren.

Denove la urbo ekscitigxis kaj entuziasmigxis. Sed la sombra ulo kuris furioze al la Urbestro.

— La drako revenas, aux mi estas stultulo! — li kriis. — Rompu la ponton! Armu vin! Armu vin!

Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj. La aklamoj cxesis kaj la bona humoro farigxis hororo. Tiel la drako ne trovis ilin tute malpretaj.

Post nelonge ili povis vidi, ke li rapide alflugis, kiel terura fajrero farigxante cxiam pli brila kaj vasta. Ecx frenezuloj ne plu dubis, ke la auxguroj realigxas mise. Tamen restis ankoraux iom da tempo. Ili plenigis per akvo cxiun ujon de la urbo, armis cxiun batalanton kaj pretigis cxiun sagon kaj lancon. Ili dispecigis kaj faligis la lagbordan ponton antaux ol la draka tondro alproksimigxis. Tiam la lago ondigxis arde sub liaj batantaj flugiloj.

Dum homoj ploris kaj kriis, li flugis super iliaj kapoj celante la ponton, sed frustrigxis! La ponto ne plu restis, kaj liaj malamikoj okupis insulon en profunda akvo, kiu malplacxis al li, cxar gxi estis tro profunda kaj tro malvarma. Se li jxetus sin en la lagon, vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj. Sed la lago estis pli potenca ol li, kaj gxi estingus liajn fajrojn antaux ol li povus eskapi.

Kun tremiga mugxo li do transflugis la urbon. Svarmo da malhelaj sagoj impetis cxielen, sed ili rompigxis kaj splitigxis sur liaj skvamoj. La fustoj bruligitaj de lia spirado eksiblis hajlante reen en la lagon. Oni neniam povus imagi la artfajrajxojn, kiujn ili povis spekti tiun nokton. Kiam la arkoj pafis kaj la trumpetoj trilis, la draka furiozo ekflamis senbride, frenezigis kaj blindigis lin. Jam de tre longe neniu auxdacis kontrauxbatali lin, kaj ecx nun neniu kuragxus, se ne kurus tien kaj reen la sombra ulo (kiu nomigxis Bardo) spronante la arkistojn kaj petante la Urbestron, ke tiu ordonu pluan batalon gxis la lasta sago.

Fajro sxprucis spasme el la draka fauxko. Li rondflugis alte en la cxielo super ili kaj lumigis la tutan lagon. La lagobordaj arboj glimis per kupra kaj sangkolora brilo plauxdante en la kapriolantaj ombroj. Poste li traflugis la torenton da sagoj neniel atentante la dangxeron, kaj ne zorgante por prezenti siajn skvamojn al siaj atakantoj, celante nur neniigi la urbon per flamoj.

Kvankam oni versxis akvon antauxe sur la domojn, fajroj ekbrulis sur la tegmentaj pajloj kaj lignaj traboj, dum la drako falis, balais sian fajron kaj poste forflugis denove. Ankorauxfoje cent manoj versxis akvon, kiam aperis fajreroj. Tiam li svingis sian voston kaj la tegmento de l’ Granda Domo frakasigxis kaj disfalis. Nevenkeblaj flamoj eksaltis en la vesperan mallumon. Li kirligxis suben denove, kaj post pluraj flugoj domo post domo ekbrulis kaj dispecigxis. Same kiel musxo el la marcxoj, neniu sago povis haltigi aux dolorigi Smauxgon.

Homoj nun komencis salti en la akvon cxiuflanke. Virinoj kaj infanoj kunpremigxis en plenaj boatoj apud la bazara varfo. Viroj komencis forjxeti siajn armilojn. Ili nun ploris kaj gxemis. Anstataux kanti antikvajn gajajn kantojn pri la gnomoj kiel lastatempe, la homoj nun malbenis iliajn nomojn. La Urbestro mem fugxis al sia ornamita sxipo celante forremi dum la tumulto por savi sin. CXiuj certis, ke la urbo baldaux dezertigxos kaj forbrulos, kaj restos nur lagnivelaj fostoj.

Tio estis la draka intenco. Estis egale al li, ke ili surboatigxis. CXar li povos gxui bonan cxasadon, gxis ili kaptigxos aux mortos pro malsato. Kaj estis egale, cxu ili atingis la lagobordojn. CXar li intencis bruligi la bordajn arbarojn por velkigi la kampojn kaj pasxtejojn. Jam de multaj jaroj li ne gxuis pli ardan distrajxon, ol li gxuis nun turmentante la urbon.

Sed restis inter la brulantaj domoj tacxmento da arkistoj, kiuj ankoraux ne retiris sin. La sombravocxa kaj sombramiena Bardo estis ilia estro. Kvankam liaj amikoj mokis lin, cxar li auxguris inundojn kaj venenitajn fisxojn, ili konis lian valoron kaj bravecon. Li estis praido de Giriono, Mastro de Dalo, kies edzino kaj infano eskapis el gxi dum la ruinigxo per la Rivero Rapida jam delonge. Li nun pafis per granda arko el taksuso, gxis restis nur unu sago. La flamoj pliproksimigxis. Liaj kunuloj iom post iom forfugxis. Lastafoje li kurbigis sian arkon.

Subite el la mallumo io flirtis sur lian sxultron. Li eksaltis, sed temis nur pri maljuna turdo. Senhezite la turdo klinigxis al lia orelo, kaj diris novajxon al li. Li miris, ke li povis kompreni la lingvajxon, sed li ja estis parenca al la antikvaj logxantoj de Dalo.

— Atendu! Atendu! — la birdo diris al li. — La luno supreniras. Celu la kavon sur lia maldekstra brusto, kiam li flugos supren kaj turnigxos!

Dum Bardo silentis mirante, la turdo rakontis al li ankaux tion, kio okazis apud la Monto, kaj kion li auxdis.

Tiam Bardo tiris la arksxnuron gxis sia orelo. Dum la drako rondiris malalte, la luno aperis cxe la orienta bordo kaj briligis liajn flugilojn per argxenta glimo.

— Sago! — diris la arkisto. — Nigra sago! Mi sxparis vin gxisfine! Neniam vi trompis min, kaj cxiam mi retrovis vin. Mi heredis vin de mia patro, kaj li same jam de la praaj tempoj. Se iam vi venis el la forgxejo de l’ vera Regxo sub la Monto, iru nun kaj hastu!

La drako krute flugis pli suben ol antauxe, kaj dum li turnis sin kaj subeniris, lia ventro brilis blanke pro la flagretantaj perloj kaj gemoj en la lunlumo. Sed nepre ne sur unu loko. La arko knalis. La nigra sago rapide risortis rekte de sia sxnuro gxuste al la maldekstra brusto apud la etendita draka antauxkruro. Trafis kaj malaperis ene la pikilo, fusto kaj plumoj. Kun kricxo kiu surdigis homojn, faligis arbojn kaj fendis sxtonojn, Smauxgo sputante skuigxis, renversigxis, krasxis suben kaj ruinigxis.

Li falis gxuste sur la urbon. Lia lasta doloriga agonio dissplitis la urbon en fajrerojn kaj bragxojn. La lago tondre enfluis. Vasta vaporo eksxvelis supren kiel blanka nubo sub la luno. Auxdigxis siblado kaj turbado kaj poste silento. Tio estis la fino de Smauxgo kaj de Esgaroto, sed ne de Bardo.

La lunarko supreniris pli alten kaj la vento igxis forta kaj frida. GXi kirlis la blankan nebulon, kreante kolonojn da buklaj nuboj, kaj fordrivigis ilin okcidenten kaj lasis ilin disvelki super la marcxojn antaux Mornarbaro. Tiam vidigxis la boatoj kiel etaj punktoj sur la ombraj strekoj de l’ laga surfaco. Laux la vento venis la vocxoj de la logxintoj de Esgaroto lamentantaj pri la perdita urbo, siaj varoj kaj detruitaj domoj. Sed ili devus ankaux esti dankemaj, kvankam oni evidente ne povis atendi tion tiumomente. Tri kvaronoj de la urbanoj travivis la atakon. Iliaj arbaroj, brutaroj, pasxtejoj kaj la plimulto de iliaj boatoj ne estis damagxitaj. Kaj la drako estis mortinta. Tio evidente havis signifon, kiun ili simple ne tuj komprenis.

Ili amasigxis cxagrenite sur la okcidenta laga bordo, tremante pro la malvarma vento. Ili tuj komencis plendi kaj koleri pri la Urbestro, kiu forlasis la urbon tre frue dum aliaj homoj estis pretaj por defendi gxin.

— Li estas eble tre lerta pri komerco, precipe pri sia propra komerco, — murmuris kelkaj el ili, — sed li malutilas, kiam io misas! —

Kaj ili lauxdis la kuragxon de Bardo, kaj lian bravan pafon. — Se li ne pereus, ni elektus lin kiel regxon. Bardo la mortiginto de la drako, praido de Giriono! Ve al ni! Li estas mortinta!

Meze de tiu interparolado, alta figuro de homo alpasxis el la ombroj. Li estis tute malseka, liaj nigraj haroj humide pendis sur liaj vizagxo kaj sxultroj, kaj liaj okuloj feroce brilis.

— Bardo ne estas mortinta! — li kriis. — Li saltis el Esgaroto lagen, post kiam li mortigis la drakon. Mi estas Bardo, ido de Giriono. Mi estas la mortiginto de la drako!

— Regxo Bardo! Regxo Bardo! — ili kriis, sed tio grincigis la dentojn al la Urbestro.

— Giriono estis Mastro de Dalo, ne regxo de Esgaroto, — li diris. — En Lagurbo ni cxiam elektis niajn estrojn el inter la plej maljunaj kaj sagxaj, kaj neniam subigis la regnon al militistoj. “Regxo Bardo” iru al sia propra regxlando — Dalo nun estas libera dank’ al lia braveco, kaj nenio malhelpas lian revenon. CXiuj dezirantoj povos akompani lin, se ili preferos la fridajn sxtonojn apud la Monto al la verdaj lagobordoj. La plej sagxaj restos cxi tie kaj rekonstruos nian urbon, kaj gxuos denove gxiajn pacon kaj prosperon.

— Ni volas, ke Bardo estu regxo! — replikis la cxirkauxaj homoj. — Ni tedigxas pri olduloj kaj kasistoj!

Kaj tiam la pli malproksimaj homoj kriis:

— Vivu la Arkisto kaj for la Monsakulon! — la kriado ehxis sur la lagaj bordoj.

— Mi nepre ne volas malestimi la arkiston Bardo, — diris la Urbestro singarde (cxar nun Bardo staris apude). — CXi-nokte li gajnis honoran lokon inter la eminentuloj de nia urbo, kaj li valoras multajn konservindajn kantojn. Sed kial, ho popolo, — la Urbestro starigxis kaj parolis tre lauxte kaj klare, — kial vi kulpigas min? Pro kia kulpo oni detronigu min? Kaj mi rajtas demandi: kiu vekis la drakon dum li dormis? Kiu ricevis de ni ricxajn donacojn kaj helpon? Kaj kiu kredigis nin, ke la antikvaj kantoj estis pravaj? Kiu ekspluatis nian bonkoran gastigemon kaj nian agrablan fantaziemon? Kiun specon de oro oni sendis al ni laux la rivero por repagi nin? Drakan fajron kaj dezertigon! De kiu efektive ni postulu kompenson por niaj damagxoj por helpi niajn vidvinojn kaj georfojn?

Kiel oni povas konstati, la Urbestro ne senmerite gajnis sian postenon. Lia parolado tuj kvietigis la popolajn postulojn por nova regxo, kaj same kolerigis ilin je Torino kaj ties kompanio. Kelkaj priparolis ilin feroce kaj amare, kaj ecx tiuj kiuj kantis plej lauxte la antikvajn kantojn, nun same lauxte plendis, ke la gnomoj intence instigis la drakon!

— Stultuloj! — diris Bardo. — Kial malsxpari parolojn kaj koleron pri tiuj malfelicxuloj? Ili sendube pereis, antaux ol Smauxgo venis al ni.

Sed dum li parolis, venis en lian kapon la rememoro pri la fama trezoro, kiu nun kusxis sub la Monto sen gardisto aux posedanto, kaj li tuj silentigxis. Li pensis pri tio, kion diris la Urbestro, kaj pri rekonstruota Dalo resonanta per oraj sonoriloj. Li scivolis, cxu li povus trovi suficxe da homoj.

Fine li ekparolis denove:

— Ne restas tempo por koleri, ho Urbestro, nek por detale debati pri la regonteco. Pli urgxas multe da farendaj taskoj. Mi servos vin ankoraux, kvankam konsiderante viajn parolojn, mi eble iros norden kun tiuj, kiuj deziros akompani min.

Poste li formarsxis por konstrui sxirmilojn kaj por organizi kuracadon por la malsanuloj kaj vunditoj. Sed la Urbestro grimacis malantaux li, dum li restis kaj sidis. Li multe pensis, sed nenion diris krom tio, ke liaj gardistoj bruligu fajron kaj portu al li mangxajxojn.

Bardo trovis, ke cxiuloke homoj konjektis pri la vasta trezoro, kiun oni nun povus trovi sendangxere. Kelkaj asertis, ke gxi ne nur kompensus la damagxojn, kiujn ili suferis, sed ankaux provizus kroman prosperon, kiun ili povus elspezi por acxeti varojn el la sudo. Tiaj onidiroj kuragxigis ilin dum ilia mizero. Tio estis bona, cxar tiu nokto estis malfelicxa kaj senespera. Oni nur povis fabriki sxirmilojn kiel eble plej bone por malmulte da homoj (evidente la Urbestro havigis al si tendon), kaj trovigxis malmulte da nutrajxoj (ecx al la Urbestro mankis iom). Multaj homoj igxis malsanaj tiunokte pro la frida malsekeco kaj pro cxagreno. Multaj poste mortis, kvankam ili eskapis nevundite el la minigita urbo. Dum la postaj tagoj multe da homoj estis malsanaj kaj malsataj.

Intertempe Bardo farigxis la efektiva estro, kaj ordonis libere, kvankam cxiam nome de la Urbestro. Estis malfacile organizi suficxan defendadon kaj logxadon por la popolo. Multaj el ili eble mortus dum la vintro, kiu nun rapide sekvis la auxtunon, se ili ne ricevus helpon. Kaj helpon ili ja ricevis rapide, cxar Bardo tuj sendis mesagxistojn kontrauxflue de la rivero al la Arbaro por peti helpon de l’ Regxo de l’ Arbaraj Elfoj. La mesagxistoj renkontis ties armeon, kiu jam alvenis, kvankam pasis nur tri tagoj post la morto de Smauxgo.

La Elfregxo eksciis novajxojn de siaj propraj kurieroj kaj de la birdoj, kiuj amikis kun lia popolo, kaj jam sciis multon, kio okazis. Efektive multe konsternigxis cxiuj vivajxoj kun flugiloj, kiuj logxis apud la limoj de l’ Dezerto de la Drako. La aero estis plena de cirkulantaj birdoj, kaj iliaj rapidaj flugantaj heroldoj striis tien kaj reen en la cxielo. Apud la arbara rando, ili fajfis, kricxis kaj pepis. Longe for trans Mornarbaro la novajxo estis dirata: “Smauxgo estas mortinta!” Folioj krispigxis kaj oreloj strecxigxis. Ecx antaux ol la Elfregxo ekrajdis, la novajxo vojiris okcidenten al la pinglarbaroj de l’ Nebulecaj Montoj. Beorno auxdis pri gxi en sia ligna halo, kaj la goblenoj organizis kunsidon en siaj kavernoj.

— Mi konjektas, ke bedauxrinde temas pri la fino de Torino Kverkasxildo, — diris la Elfregxo. — Eble estus pli tauxge por li resti 6i tie kiel mia gasto. Tamen, cxiu vento — li aldonis, — alportas profiton al iu.

Ja ankaux li ne forgesis la legendajn ricxajxojn de Troro. Tial la mesagxistoj de Bardo renkontis lin marsxanta kun multaj lancistoj kaj arkistoj. Kaj korvoj svarmis dense super ili, cxar ili kredis, ke okazos tia grava milito, kian oni ne spertis en tiu regiono jam de tre longe.

Sed kiam li survoje auxdis la petojn de Bardo, la Regxo kompatis lin, cxar li estis estro de nobla kaj bonkora popolo. Tial li deviigis la marsxadon, kiu unue celis la Monton, kaj ekhastis laux la rivero al la Longa Lago. Li ne kunportis suficxe da boatoj kaj flosoj por sia armeo, kaj ili devis piediri malrapide. Sed li sendis grandan provizon da nutrajxoj antauxen laux la rivero. La elfoj estas tamen rapidaj marsxantoj, kaj kvankam dum tiu epoko ili ne kutimigxis al la marcxoj kaj sovagxaj landoj inter la Arbaro kaj la Lago, ilia vojagxo estis rapida. Nur kvin tagojn post la mortigo de la drako, ili venis al la lagaj bordoj kaj miris pro la ruinigita urbo. Tie oni bonvenigis ilin, kiel oni atendus, kaj la homoj kaj ilia Urbestro estis pretaj por sia estonteco fari iun ajn kontrakton kontraux la helpo de l’ Elfregxo.

Ili baldaux interkonsentis pri plano. La Urbestro restis kun la virinoj, infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, kaj kun kelkaj metiistoj kaj lertaj elfoj. Tiuj hakis arbojn kaj kolektis lignon, kiun oni sendis laux la rivero el la Arbaro. Poste ili konstruis multajn kabanojn apud la laga bordo por sxirmi la homojn dum la venonta vintro. Kaj ankaux direktite de la Urbestro, ili komencis konstrui novan urbon, pli belan kaj vastan ol antauxe, sed ne en la sama loko. Ili konstruis gxin pli norde sur la laga bordo, cxar ili timis la lokon, kie kusxis la drako. Tiu neniam revenis al sia ora kusxejo, sed restis glacie sternita kaj mistordita en la ombroj de la akvaj malprofundajxoj. Tie dum longa tempo, kiam la vetero estis kvieta, vidigxis liaj kolosaj ostoj inter la kadukaj restajxoj de l’ urbo. Sed malmultaj kuragxis viziti la malbenitan lokon, kaj neniu auxdacis nagxi en la malvarma akvo por preni la valorajn gemojn, kiuj defalis de lia putranta kadavro.

Intertempe cxiuj disponeblaj militistoj kaj la plimulto de la Elfregxa armeo pretigxis por marsxi norden al la Monto. Tial dek unu tagojn post la ruinigo de la urbo, la avanaj soldatoj trapasis la rokan pordegon je la lagofino kaj eniris la dezertajn landojn.

Загрузка...