4. Tramonte kaj submonte

Multaj padoj kondukis supren al tiu montaro, kaj multaj pasejoj transiris gxin. Sed pluraj padoj estis falsaj kaj trompaj, kaj multaj estis sen fino kaj kondukis nenien. Preskaux cxiuj pasejoj estis infestitaj de malicajxoj kaj teruraj dangxeroj. Gvidite de la sagxaj konsiloj de Elrondo kaj la sagaca memoro de Gandalfo, la gnomoj kaj la hobito sekvis la gxustan padon al la gxusta pasejo.

Multajn longajn tagojn post kiam ili elgrimpis la valon kaj lasis longe for la Lastan Hejmecan Domon, ili ankoraux supreniris. La pado estis malfacila kaj dangxera, kaj gxi estis nerekta, soleca kaj longa. Ili nun povis retrovidi la landojn, kiujn ili lasis, longe etenditajn malsupre. Bilbo sciis, ke en la fora okcidento, kie estis blue kaj nebule, trovigxis lia lando de sekuraj kaj komfortaj aferoj, kun lia eta hobitotruo. Li tremis. La monta aero akre malvarmigxis, kaj la vento fajfegis inter la rokoj. Foje sxtonegoj liberigxis de la deklivoj pro la sunfandita negxo kaj falis malsupren inter la vojagxantoj (bonsxance!) aux foje super iliaj kapoj (terure!). La noktoj estigxis malkomfortaj kaj frostaj. Ili ne kuragxis kanti aux tro lauxte paroli, cxar la ehxoj estis misteraj, kvazaux la silento volus, ke oni auxdu nur la bruon de l’ akvofluo, la flustron de l’ lamenta vento kaj la frakasan fluon de sxtonetoj.

“Ankoraux someras sube de ni, — pensis Bilbo. — Kaj oni rikoltas fojnon kaj piknikas. Oni finos la rikolton kaj amasigos rubusojn, antaux ol ni ecx komencos la subiron, se ni dauxre marsxos tiel malrapide”.

Ankaux la aliaj sopiris, kvankam kiam ili adiauxis Elrondon dum kuragxiga mezsomera mateno, ili gaje parolis pri la transmontiro, kaj pri rapida rajdado al la foraj landoj. Ili supozis veni al la sekreta pordo de la Soleca Monto eble je la unua auxtuna lunociklo. “Kaj eble tio okazos dum la Festo de Durino”, — ili diris. Nur Gandalfo skuis la kapon, kaj nenion diris. Gnomoj ne plu vojagxis tien depost jaroj, sed Gandalfo jes. Li sciis kiom malico kaj dangxero kreskis kaj prosperis en Sovagxujo, de kiam la drakoj pelis homojn for de tiuj landoj, kaj la goblenoj disvastigxis sekrete post la batalo de la Minejoj de Morio. Ecx la bonaj planoj de lertaj sorcxistoj kiel Gandalfo kaj de bonaj amikoj kiel Elrondo devojigxas kelkfoje, kiam oni riskas aventuri trans la Limo de Sovagxujo. Kaj Gandalfo estis suficxe sagxa sorcxisto por scii tion.

Li sciis, ke povus okazi ia ajn hazardo, kaj li ne kuragxis esperi, ke ili pasus senriske trans tiuj altaj montegoj kun solecaj pintoj kaj valoj, kie regis neniu regxo. Kaj prave. CXio iris glate, gxis kiam iutage ili frontis fulmotondron — pli gxuste fulmobatalon. Vi scias kiom terura estas tre forta fulmotondro en la kampoj kaj valoj, cxefe kiam du sxtormoj kunvenas kaj konfliktas. Ecx pli teruraj estas fulmo kaj tondro en la montara nokto, kiam sxtormoj venas el la oriento kaj okcidento, kaj kunbatalas. La fulmo frapas la montopintojn, kaj rokoj tremas frakasante la aeron, disrulante kaj resaltante en cxiun kavernon kaj kavon. Kaj tiam la mallumon plenigas netolerebla bruo kaj subita lumo.

Bilbo neniam antauxe vidis nek imagis tian spektaklon. Ili trovigxis en loko alta kaj mallargxa, apud timige apika kaj sombra valoflanko. Tie ili tranoktis sxirmitaj de sxtonbreto, kaj li kasxis sin sub kovrilo kaj tremis de l’ kapo gxis la piedoj. Kiam li kuragxis sxtelrigardi la fulmon ekstere, li vidis promeni du sxton-gigantojn, kiuj lude jxetis rokegojn inter si, kaptante ilin kaj skuante ilin en la mallumon, kie tiuj frakasigxis malproksime en la arbaro aux dispece eksplodis. Tiam venis vento kaj pluvo, kaj la vento vipis la gutojn kaj hajlon cxiudirekte, gxis la klifa breto ne plu sxirmis ilin. Ili baldaux estis gxisoste malsekaj. La poneoj klinis siajn kapojn suben, kun vostoj inter siaj kruroj, kaj kelkaj henis pro timo. Ili povis auxdi la gigantojn ridegi kaj krii inter la montoj.

— Estas malutile! — diris Torino. — Se ni ne estos forblovitaj, dronigitaj aux fulmofrapitaj, unu el tiuj gigantoj forprenos nin kaj piedbatos nin cxielen kiel pilkojn.

— Nu, se vi konas pli tauxgan lokon, konduku nin! — diris Gandalfo, kiu sentis sin grumblema, kaj mem ne tre kontentis pro la gigantoj.

La kverelo finigxis kiam oni sendis Filion kaj Kilion por sercxi pli ŝirmitan lokon. Ili estis tre akrokulaj, cxar ili estis kvindek jarojn pli junaj ol iu ajn el la aliaj gnomoj. Ili kutime ricevis tian taskon, kiam cxiu vidis, ke nepre ne utilus sendi Bilbon. Valoras cxiam la peno okule sercxi, se oni volas trovi ion (almenaux tiel Torino diris al la junaj gnomoj). Oni certe ofte trovas ion se oni sercxas, sed egale oni ne cxiam trovas la aferon, kiun oni unue celis. Kaj temis gxuste pri tio cxi-foje.

Baldaux Filio kaj Kilio revenis rampante en la vento, tenante per la ungoj la cxirkauxajn rokojn.

— Ni trovis sekan kavernon, — ili diris, — ne longe post la proksima vojturno, kaj ni cxiuj kun la poneoj povos eniri.

— CXu vi gxisfunde esploris gxin? — diris la sorcxisto, kiu sciis, ke montaj kavernoj ne ofte estis sen okupantoj.

— Jes, jes, — ili diris, kvankam cxiu sciis, ke ili ne estis tie suficxe longe kaj revenis iom tro frue. — GXi estas ne tro granda kaj ne tro longa.

Tio estas la risko pri kavernoj. Oni foje ne scias kiom profundaj ili estas, nek kien iras la plej profundaj pasejoj, nek kio atendas ene. Sed cxi-foje la informoj de Filio kaj Kilio sxajnis suficxe bonaj. Ili do levigxis por ekiri. La vento hurlis kaj la tondro mugxis, kaj ili malfacile vigligis sin kaj la poneojn. Tamen ili ne devis iri tro longe, kaj baldaux ili venis al elstara roko en la pado. Kiam ili pasis post gxin, ili trovis malaltan arkon en la monta flanko. Estis nur suficxeda spaco, por ke la poneoj trapasu sen siaj sakoj kaj seloj. Kiam ili eniris sub la arkon, estis kontentige auxdi la venton kaj pluvon ekstere anstataux cxirkauxe, kaj ili sentis sin sekuraj for de la gigantoj kaj iliaj rokoj. Sed la sorcxisto ne deziris riski. Li lumigis sian bastonon — samkiel li faris jam delonge en la mangxocxambro de Bilbo, se vi memoras tion — kaj per tiu lumo ili esploris la kavernon gxisfunde.

GXi estis pli malpli ampleksa, sed ne tro granda kaj mistera. GXi havis sekan plankon kaj komfortajn nicxojn. CXe unu fino trovigxis loko por la poneoj; kaj tie ili staris tre kontentaj pro la translokigxo, vaporante kaj macxante en siaj muzelsakoj[2]. Oino kaj Gloino volis bruligi fajron cxe la pordo por sekigi siajn vestajxojn, sed Gandalfo ne permesis tion. Ili do etendis siajn trempitajxojn sur la plankon, eligis sekajn ajxojn el siaj pakoj, arangxis siajn litkovrilojn, prenis siajn pipojn kaj komencis blovi fumoringojn, kiujn Gandalfo kolorigis kaj dancigis sub la tegmenton por ilin distri. Ili longe parolis, kaj forgesis pri la sxtormo, diskutante kion cxiu el ili faros pri sia parto de la trezoro — se ili tion amasigus, kaj tio sxajnis suficxe farebla tiumomente. Kaj jen ili ekdormis unu post la alia. Kaj tio estas la lasta fojo, kiam ili uzis la poneojn, sakojn, pakajxojn, ilojn kaj ilarojn, kiujn ili kunportis.

Tamen tiunokte montrigxis bonsxance, ke ili konvinkis Bilbon kunvojagxi. CXar ial li longe ne sukcesis ekdormi, kaj kiam li komencis dormi li spertis kosxmarojn. Li songxis, ke fendo profunde de l’ kaverno farigxis pli largxa kaj granda. Li tre timis sed ne kapablis krii aux agi, krom kasxi sin kaj spekti. Tiam li songxis, ke la kaverna planko disvelkis kaj li forglitis malsupren, suben kaj suben gxis oni ne scias kien.

Je tio li vekigxis kun terura tremo, kaj trovis, ke lia songxo parte pravis. Fendo ja aperis fine de la kaverao, kaj jam farigxis largxa pasejo. Li vekigxis gxustatempe por vidi la voston de lasta poneo malaperi en la truon. Kompreneble li tre lauxte kriis, tiel lauxte kiel hobitoj povas krii. Tia lauxto surprizas, se oni konsideras ilian etecon.

Tuj elsaltis goblenoj, grandaj goblenoj, malbelaj goblenegoj, amasoj da goblenoj, antaux ol oni povus diri “blokoj kaj rokoj”. Ili venis almenaux sesope por cxiu gnomo, kun ecx du por Bilbo, kaj ili estis kaptitaj kaj forportitaj en la fendon, antaux oni povus diri “saliko kaj tindro”. Sed ne Gandalfo. Almenaux la krio de Bilbo sukcesis averti lin, kaj li tuj vekigxis. Kiam la goblenoj venis por lin kapti, terura fulmo ekbrilis en la kaverno, kaj multaj el ili falis mortintaj.

La fendo subite fermigxis, kaj Bilbo kaj la gnomoj sin trovis cxe la malgxusta flanko! Kie estis Gandalfo? Tion sciis nek ili nek la goblenoj, kaj la goblenoj ne scivolis suficxe por sercxi lin. Ili kaptis Bilbon kaj la gnomojn, kaj haste marsxigis ilin suben. La vojo estis profunda kaj senluma, kaj nur la goblenoj, kiuj kutimis vivi en la submontaj profundajxoj, povis vidi gxin. La pasejoj estis plektitaj kaj implikitaj en cxiu direkto, sed la goblenoj konis la vojon tiel bone kiel ni scias atingi la posxtoficejon. La vojo subiris plu, kaj estigxis tre sufoke. La goblenoj perfortis ilin, pincxante senkompate kaj ridante per rauxkaj rokecaj vocxoj. Bilbo estis ecx pli malfelicxa ol kiam la trolo kaptis lin per la piedfingroj. Li sopiris denove sian belan brilan hobitotruon. Ne por la lasta fojo.

Nun glimis rugxa luno antaux ili. La goblenoj komencis kanti, aux pli gxuste graki, stamfante la plauxdan ritmon per siaj piedoj sur la tona planko kaj samtempe skuante siajn kaptitojn.

Klak! Krak! Nigra vrak’!

Pen, prem! Pincx, gxem!

Kaj laux kurb’ al Koboldurb’

jen vojo, knab’!

Macx, bat! Drasx, sxpat!

Martel-ambose! Ferme kaj sxlose!

Pistsufero sub la tero!

Oj-oj-o, knab’!

Pulsa vibro! Vipa siblo!

Frapo, lamento! Kricxo kaj plendo!

Labor’, laboro! Sen torporo,

dum la koboldoj drinkas, ridas,

karusele sub-subtere

sen gxojo, knab’!

La bruo estis terura. La muroj resonis per “klak, krak!” kaj “drasx, sxpat!”, kaj malbela ridado de ilia “oj-oj-o, knab’”. La senco de la kanto estis suficxe klara, cxar la goblenoj nun tenis vipojn kaj ilin frapis “vipa siblo”, pelante ilin antauxen kiel eble plej rapide. Pluraj gnomoj estis lamentantaj kaj blekantaj, kiam ili subite stumblis en grandan kavernon.

GXin lumigis granda rugxa fajro meze de l’ halo kaj torcxoj cxirkaux la muroj, kaj gxin plenigis la goblenaro. Ili ridis, stamfis kaj aplauxdis, kiam enkuris la gnomoj kun la kompatinda Bilbo cxe la fino plej proksime de l’ vipoj, dum la pelantaj goblenoj gxojkriis kaj svingis siajn vipojn malantaux ili. La poneoj jam kunpremigxis tie en angulo, kaj trovigxis ankaux la sakoj kaj pakajxoj, kiujn la goblenoj jam malfermis kaj sercxis kaj jam pridisputis.

Mi bedauxras, ke temis pri la lasta fojo, kiam ili vidis la poneojn, inkluzive de bela forta poneeto, kiun donacis Elrondo al Gandalfo, cxar ties cxevalo ne tauxgis por la monta vojo. La goblenoj kutimas mangxi cxevalojn, poneojn kaj azenojn — kaj krome pli terurajn aferojn — kaj ili cxiam malsatas. Sed tiam la kaptitoj pensis nur pri si. La goblenoj katenis iliajn manojn malantaux la dorsoj, ligis ilin per cxenoj kaj trenis ilin gxisfunde de l’ kaverno kun la eta Bilbo tirita cxe la fino.

Tie en la ombroj sur granda plata sxtono sidis horora gobleno kun grandega kapo, cxirkauxita de armitaj goblenoj kun hakiloj kaj kurbaj glavoj, kiujn ili emas uzi. Efektive, goblenoj estas kruelaj, malicaj kaj malbonkoraj. Ili fabrikas ne belajn ajxojn, sed lertajn ilojn. Ili fosas tunelojn kaj minas preskaux tiel bone kiel la plej kompetentaj gnomoj, kiam ili faras al si la penon, kvankam kutime ili estas malordaj kaj malnetaj. Ili havis talenton por marteloj, hakiloj, glavoj, ponardoj, piocxoj, tenajloj kaj cxiuj torturiloj, aux ili fabrikigis ilin laux siaj planoj fare de sklavoj kaj kaptitoj, kiuj devis labori gxismorte pro manko de aero kaj lumo. Estas probable, ke ili inventis multe de la masxinoj, kiuj nun tiom cxagrenas la mondon, nome ingxeniajn murdilojn por amas-mortigo. GXuste pistmasxinoj kaj eksplodiloj cxiam placxis al ili, cxar ili ne sxatis troe labori per siaj propraj manoj. Sed en tiu epoko kaj tiu sovagxa lando, ili ne progresis tiom (kiel oni kutimas diri). Ili ne specife malamis gnomojn, ne pli ol ili malamis aliajn personojn kaj aferojn, cxefe ordemulojn kaj ricxulojn, kaj foje gnomoj en kelkaj lokoj aliancis kun ili. Tamen ili sentis apartan malamon al la popolo de Torino pro la milito, kiun mi menciis antauxe, sed kiu ne rolas en tiu cxi rakonto. CXiamaniere, al goblenoj estas egale, kiun ajn ili kaptas — kondicxe ke la kaptado farigxu vigle kaj kasxe, kaj ke la kaptatoj ne povu sin defendi.

— Kiuj estas tiuj mizeruloj? — diris la Granda Gobleno.

— Gnomoj. Kaj tio! — diris unu el la pelistoj, tirante la cxenon de Bilbo, por ke tiu falu surgenuen. — Ni trovis ilin sxirmitaj en nia cxefenirejo.

— Kion vi celis fari? — diris la Granda Gobleno, turnante sin al Torino. — Malutilon, supozeble. Vi venis spioni la privatajn aferojn de mia popolo, laux mia konjekto! SXtelistoj, murdistoj kaj elfamikoj vi versxajne estas! Diru! Kion vi respondas?

— Gnomo Torino, je via servo, — li respondis, sed temis nur pri gxentila formulo. — Pri cxiuj viaj suspektoj kaj supozoj, ni ignoras cxion. Ni sxirmis nin kontraux la sxtormo tie, kie sxajne estis oportuna kaj neuzita kaverno. Neniel ajn ni intencis gxeni goblenojn. — Kaj li ne diris malveron.

— Hm! — diris la Granda Gobleno. — Tion vi pretendas! CXu mi rajtas demandi, kion vi faris en la montaro, kaj de kie vi venis, kaj kien vi iris? Fakte, mi tre sxatus scii cxion pri vi. Sed tio ne helpos vin, Torino Kverkasxildo. Mi scias jam tro multe pri via popolo. Sed nun ek al la vero, aux mi preparos ion aparte malagrablan por vi!

— Ni vojagxas por viziti niajn parencojn, niajn genepojn, gekuzojn kaj pragekuzojn kaj aliajn praparencojn, kiuj logxas cxe la orienta flanko de tiuj cxi tre gastigemaj montoj, — diris Torino, kiu ne tuj sciis kion respondi, kiam la vereco evidente ne tauxgis.

— Li mensogas, ho Mosxto tre Terura! — diris unu el la pelistoj. — Kelkaj el ni estis frapitaj de fulmo en la kaverno, kiam ni invitis tiujn estajxojn subiri, kaj nun ili kusxas mortaj kiel sxtonoj. Kaj li ne klarigis cxi tion! — Kaj li eltenis la glavon, kiun portis Torino kaj kiu venis de la trola kusxejo.

La Granda Gobleno hurlegis pro kolero, kiam li rigardis la glavon, kaj liaj soldatoj grincigis la dentojn, frapis siajn sxildojn kaj stamfis. Ili tuj rekonis gxin. GXi mortigis centojn da goblenoj siatempe, kiam la belaj elfoj de Gondolino persekutis ilin inter la montoj aux batalis antaux iliaj muroj. La elfoj nomis gxin Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn, sed la goblenoj simple nomis gxin Mordanto. Ili malamis gxin kaj plie malamis tiun, kiu portis gxin.

—Murdistoj kaj elfamikoj! — kriis la Granda Gobleno. — Trancxu ilin! Frapu ilin! Mordu ilin! Grincigu ilin! Forportu ilin al la serpent-plenaj truoj, kaj igu, ke ili ne plu vidu lumon! — Li tiel koleregis, ke li saltis de sur sia segxo kaj hastis al Torino kun gapanta fauxko.

Guste tiam en la kaverno cxiu torcxo estingigxis, kaj la granda fajro sxvelis supren en brila blua kolono alta gxis la plafono, disjxetante pikantajn blankajn fajrerojn sur la goblenojn.

La sekvintaj hurloj kaj ploracxoj, kricxoj, krioj, bojoj kaj blasfemado, gruntado kaj grakado, sxirkrioj kaj plorplendoj ne estis priskribeblaj. La bruo de kelkaj centoj da sovagxaj katoj kaj hundoj kunrostataj ne suficxus por kompari gxin. La fajreroj bruligis la goblenojn, kaj la fumo nun falis de la plafono kaj densigis la aeron, malhelpante la goblenojn travidi gxin. Ili baldaux stumblis unu sur la alian, falante surtere en amasojn, interbatante kaj mordante sin kvazaux ili cxiuj frenezigxus.

Subite glavo ekbrilis propralume. Bilbo vidis gxin tratrancxi la Grandan Goblenon, dum tiu staris konsternite en sia kolerego. Li falis mortinta, kaj la goblenaj soldatoj fugxis antaux la glavo hurlante en la mallumo.

La glavo revenis en sian ingon.

— Sekvu min, rapide! — diris arda sed trankvila vocxo, kaj antaux ol Bilbo komprenis kio okazis, li denove hastis antauxen en tunelojn mallumajn, kiel eble plej rapide cxe la fino de la vico, dum la krioj en la goblena halo farigxis malpli fortaj malantaux li. Nun pala lumo kondukis ilin.

— Pli rapide, pli rapide! — diris la vocxo. — Oni baldaux relumigos la torcxojn.

— Momenteton! — diris Qorio, deca gnomo, kiu staris antaux Bilbo. Li sursxultrigis la hobiton tiel bone kiel eblis pro iliaj kunligitaj manoj, kaj tiam ili pluiris kurante, kun la tint-tintado de la cxenoj, kaj multe stumblante cxar ili ne povis ekvilibrigi sin per siaj brakoj. Ili dauxrigis dum longa tempo, kaj ne cxesis antaux ol ili venis almenaux al la plej profunda monta koro.

Tiam Gandalfo lumigis sian bastonon. Kompreneble temis pri Gandalfo, sed tiam ili estis tro okupitaj por demandi, kiamaniere li aperis tie. Li eligis denove sian glavon, kaj denove gxi propralume brilis en la mallumo. GXi brilis pro kolero, kiu sxaltis gxin kiam goblenoj proksimigxis. Kaj nun gxi flamis per blua brilo, cxar gxi gxojis pri la mortigo de la Granda Kavernestro. GXi sengxene trancxis la goblenajn cxenojn, kaj ili rapide liberigxis. La nomo de la glavo estis Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, se vi bone memoras. La goblenoj simple nomis gxin Murdanto, kaj malamis gxin pli ol Mordanton. Ankaux Orkristo estis savita, cxar Gandalfo kunportis gxin, forpreninte gxin de unu el la goblenaj gardistoj. Gandalfo atentis pri multaj aferoj, kaj kvankam li ne povis fari cxion, li kapablis efektivigi multon por amikoj en embaraso.

— CXu cxiu cxeestas? — li diris, kaj redonis al Torino lian glavon riverencante. — Ni vidu. Unu — jen Torino, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, dek unu; kie estas Filio kaj Kilio? Jen ili! Dek du, dek tri; kaj jen sinjoro Baginzo; dek kvar! Nu, bone! La rezulto povus esti pli malbona. Sed tamen, ni ne jam fineskapis. Ni ne plu havas poneojn, mangxajxojn, ni ne konas la vojon kaj nin sekvas la goblenaj hordoj. Do ni pluiru!

Kaj ili pluiris. Kaj Gandalfo entute pravis, cxar ili auxdis goblenajn bruojn kaj terurajn kriojn malantauxe en la tuneloj, kiujn ili jam trapasis. Tio hastigis ilin pli ol antauxe. Estas notinde, ke kiam ili estas devigataj, gnomoj povas kuri tute rapide. Sed cxar la kompatinda Bilbo ne povis egalpasxi la aliajn, ili lauxvice portis lin surdorse.

Sed goblenoj iras pli rapide ol gnomoj. La goblenoj konis pli bone la vojon, cxar ili mem kreis tiujn tunelojn, kaj ili tiel akre koleris, ke la gnomoj, malgraux siaj klopodoj, auxdis la kriojn kaj hurlojn proksimigxi. Ili baldaux auxdis la batadon de multegaj goblenaj piedoj, kiuj alvenis cxirkaux la lasta angulo. Malantaux ili en la tunelo briletis rugxaj torcxoj, kaj ili sentis sin terure lacaj.

— Kial finfine mi foriris de mia hobitotruo! — diris la kompatinda sinjoro Baginzo, skuigxante sur la dorso de Bomburo.

— Kial finfine mi kunportis mizeran hobiton por trezorsercxado! — diris la kompatinda Bomburo, kiu estis grasa kaj stumblis antauxen kun sxvito kuranta laux lia nazo pro varmo kaj timo.

Tiumomente, Gandalfo malantauxeniris kun Torino. Ili cxirkauxiris abruptan angulon.

— Turnigxu, — li kriis. — Elingigu vian glavon, Torino!

Ili ne havis elekton, kaj la goblenoj ne sxatis la rezulton. Tiuj rapide trotis el post la angulon kun lauxtaj krioj, kaj trovis Tiujn, Kiuj Disfendas Goblenojn kaj Martelas Malamikojn, brilantaj fride kaj brule en iliajn surprizitajn okulojn. La antauxuloj faligis siajn torcxojn kaj ekkriis unufoje antaux ol ili mortis. La postirantoj kriis pli forte, kaj saltis malantauxen faligante tiujn, kiuj sekvis ilin. “Mordanto kaj Murdanto!” — ili sxrikis, kaj baldaux ili konfuzigxis, pusxegante unu aliajn reen al la vojoj, de kie ili venis.

Nur post longa tempo ili riskis cxirkauxiri tiun angulon. Sed tiam la gnomoj jam pluiris longe antauxen en la mallumajn tunelojn de la goblena regno. Kiam la goblenoj malkovris tion, ili estingis siajn torcxojn, surpiedigis molajn sxuojn kaj elektis la plej rapidajn kuristojn kun la plej akraj okuloj kaj oreloj. Tiuj kuris antauxen, rapide kiel nokt-vagantaj musteloj, kaj senbrue kiel vespertoj.

Tial nek Bilbo, nek la gnomoj, nek Gandalfo auxdis ilin veni. Kaj ili ecx ne vidis la goblenojn. Sed la goblenoj ja vidis ilin, kaj rapide postkuris ilin, cxar Gandalfo lasis pale brili sian bastonon por helpi la gnomojn dum ilia vojo.

Subite Dorio, kiu nun postmarsxis portante Bilbon, estis kaptita de malantaux si en la mallumo. Li kriis kaj falis. La hobito ruligxis de sur lia dorso en la mallumon, frapis sian kapon kontraux malmolan rokon kaj nenion plu memoris.

Загрузка...