11. Sur la sojlo

Dum du tagoj ili remis gxis la fino de la Longa Lago, trapasis la enfluejon de l’ Rivero Rapida, kaj nun ili cxiuj vidis la Solecan Monton superregi la pejzagxon kiel alta gvatanta turo. La rivero fluis forte, kaj ili plueniris malrapide. Fine de la tria tago kelkajn mejlojn pli supren laux la rivero, ili proksimigxis al la maldekstra okcidenta bordo kaj elboatigxis. Tie ili trovis la cxevalojn, provizojn kaj poneojn, kiujn oni antauxensendis por renkonti ilin. Ili surpakis multajn ajxojn sur la poneojn, kaj la restajxo stokigxis en tendo. Sed neniu el la urbanoj deziris akompani ilin, ecx por tranokti, cxar ili estis tro proksimaj de la monta ombro.

— Ni restos, nur kiam oni realigos la kantojn! — ili diris.

En tiu sovagxa lando, ili efektive pli facile kredis je la drako ol je Torino. Fakte la stokoj ne bezonis gardistojn, cxar la lando estis dezerta kaj forlasita. Ilia eskorto do postlasis ilin sekvante la riveron kaj la bordajn padojn, kvankam jam noktigxis.

Ili tranoktis malvarme kaj solece, kaj ili senkuragxigxis. La venontan tagon ili ekiris. Balino kaj Bilbo rajdis malantauxe kondukante cxe siaj flankoj poneon kun peza sxargxo. La aliaj rajdis antauxe, malrapide elektante padojn, cxar tie ne trovigxis klaraj vojoj. Ili iris nord-okcidenten de la Rivero Rapida, cxiam pli proksime al granda monta firsto, kiu etendigxis suden.

La sxteliranta senbrua vojagxo lacigis ilin. Neniu ridis, kantis, nek ludis harpojn, kaj la fiera esperemo de l’ praepokaj kantoj, kiu antauxe ardigis iliajn korojn, cedis al rampanta morozo. Ili sciis, ke ili proksimigxis al la vojagxofino, kaj la rezulto povus estis horora. Ili vidis nur moman malfekundan landon, kvankam Torino certigis, ke iam en la praaj tempoj gxi estis bela kaj verda. Vidigxis malmulte da herbo, kaj post nelonge ne plu trovigxis arboj aux arbustoj. Nur kadukaj nigrigxintaj stumpoj restis por atesti, ke la regiono estis arbkovrita. Ili do venis al la Dezerto de la Drako, kaj ili alvenis je la sojlo de l’ jarfino.

Ili atingis la montajn limojn sen sperti dangxeron aux vidi drakospuron krom la sovagxejon, kiun li estis kreinta cxirkaux sia kusxejo. La Monto staris sombre kaj silente super ili, kvazaux gxia alteco estis pli granda ol la distanco antaux ili. Ili faris sian unuan tendaron okcidente de la granda suda firsto, kies spino finigxis je pinto nomita Korvokresto. Tie supre trovigxis malnova sentinela turo, sed ili ne kuragxis grimpi tien, cxar gxi estis tro videbla loko.

Antaux ol sercxi la sekretan pordon sur la okcidentaj firstoj, kien ili direktis cxiujn siajn esperojn, Torino sendis spionan mision por esplori la sudon, kie trovigxis la CXefpordo. Por tiu komisio li elektis Balinon, Filion kaj Kilion, kaj akompanis ilin Bilbo. Ili marsxis sub la grizaj kaj silentaj klifoj, gxis la piedo de Korvokresto. Tie la rivero, post granda masxo en la Dala valo, fluis for de la monto rapide kaj brue survoje al la lago. La riveraj bordoj estis glataj kaj sxtonaj, kaj ili staris super la rivero alte kaj krute. De super la mallargxa akvofluo sxauxmanta kaj plauxdanta suben inter amason da rokegoj, ili direktis la rigardojn al vasta valo, kie la firsta ombro sxirmis la grizajn ruinojn de antikvaj domoj, turoj kaj muroj.

— Jen kusxas la restajxo de Dalo, — diris Balino. — La montaj deklivoj estis arboplenaj kaj verdaj, kaj la sxirmita valo multe prosperis dum la epokoj, kiam sonoriloj resonis en tiu urbo. — Li aspektis sombre kaj serioze, kiam li diris tion. Efektive, li estis unu el la kunuloj de Torino gxuste tiun tagon, kiam la Drako venis.

Ili ne suficxe memfidis por sekvi la riveron gxis la pordego, sed ili pluen marsxis sur la sudan firston, gxis fine malantaux roko ili povis vidi super ili la mallumon de kasxita kaverno, kies aperturo aperis sur vasta klifo inter du montaj brakoj. De tie elsxutigxis la akvoj de l’ Rivero Rapida, kaj ankaux elvenis vaporo kaj nigra fumo. Nenio movigxis en la sovagxejo, krom la vaporo kaj la akvo kaj foje nigra kaj minaca korvo. Nur auxdigxis la sursxtona akvofluo, kaj foje rauxka korvokrio. Balino tremis.

— Ni retroiru! — li diris. — Ni nenion plu povos fari cxi tie! Kaj ne placxas al mi tiuj malhelaj birdoj. Ili aspektas kiel malicaj spionoj.

— La drako ankoraux vivas kaj trovigxas en la submontaj haloj, supozeble. Almenaux laux la fumo, — diris la hobito.

— Tio ne estas pruvo, — diris Balino. — Kvankam, mi kredas, ke vi ne malpravas. Sed li eble foriris por kelka tempo, aux kusxas gvatante sur la monta flanko. Kaj mi supozas, ke fumo kaj vaporo sxvebas el cxiuj truoj, cxar cxiu halo devas esti saturita de lia fetora stinko.

Dum tiuj pezaj pensoj iris tra iliaj kapoj, kaj dum la korvokriado persekutis ilin desupre, ili vojiris lace reen al la tendaro. Estis junio, kiam ili gastis en la bela domo cxe Elrondo, kaj kvankam auxtuno nun trenis sin al vintro, tiu agrabla tempo nun sxajnis jam de jaroj. Ili trovigxis solaj en dangxera sovagxejo kaj ne plu esperis trovi helpon. Ili atingis sian vojagxofinon, sed ili sxajnis ecx pli fore de sia misiofino ol antauxe. Ilia memfido entute elcxerpigxis.

Estis strange, ke sinjoro Baginzo havis pli da memfido ol la aliaj. Li ofte prunteprenis la mapon de Torino kaj studis gxin, pripensante la runojn kaj la lunliteran mesagxon, kiun Elrondo ellegis. Estis Bilbo, kiu instigis la gnomojn sercxi la sekretan pordon sur la dangxeraj okcidentaj deklivoj. Tiam ili movis la tendaron al longa valo, kiu estis malpli largxa ol la granda Dala valo en la sudo kie trovigxis la rivera elfluejo. Tie la valo estis cxirkauxita de la malsupraj firstoj de l’ Monto. Du firstoj reliefis okcidenten el la centra masivo, starigante longajn kaj krutajn krestojn, kiuj akre plongxis gxis la platlando. Sur tiu okcidenta flanko, vidigxis malpli da spuroj pri draka trudado, kaj kreskis iom da herbo por la poneoj. Ekde tiu okcidenta tendaro, sxirmita dumtage de klifoj kaj muroj, gxis la suno subiris super la arbaro, ili esploris en grupoj la vojojn al la montoflanko. Se la mapo pravis, la sekreta pordo trovigxis tie sur la klifo super la vala busxo. Tamen tagon post tago ili revenis al la tendaro sensukcesaj.

Sed neatendite ili trovis gxuste tion, kion ili celis. Filio, Kilio kaj la hobito subiris unu tagon la valon, grimpante inter rompitaj sxtonoj sur la suda flanko. Estis tagmeze, kiam rampante malantaux kvazauxkolona rokego, Bilbo eltrovis lokon, kiu sxajnis esti supreniranta kaduka sxtuparo. Sekvante gxin, li kaj la gnomoj inspirite trovis supron de mallargxa vojo, foje velkinta foje revidebla, kiu vagis gxis la supro de la suda kresto kondukante ilin fine al mallargxa breto, kiu turnigxis okcidenten laux la monta fronto. Rigardante suben, ili atingis klifrandon cxe la valsupro, kaj spektis sian propran tendaron longe malsupre. Silente, tenante sin proksime de la dekstra roka muro, ili lauxvice sekvis la breton, gxis la muro forcedis, kaj ili eniris altmuran nicxon, kie estis trankvile kaj kreskis herbo. Ili trovis la enirejon, kiu ne videblis desube pro la pendanta breto kaj ankaux cxar gxi estis tiel malgranda, ke gxi de fore similis malluman fendon. GXi ne estis kaverno, cxar gxi estis malferma al la cxielo, sed ene staris ebena muro, kies fundo proksime de l’ planko, estis glata kaj rekta kvazaux fabrikita de masonisto, sed ne vidigxis junto aux fendeto.

Same ne vidigxis fosto, lintelo, sojlo nek alia spuro de barilo, riglilo aux seruro, sed ili ne dubis, ke fine ili ja trovis la pordon. Ili frapis gxin, pikis kaj pusxis gxin. Ili petis lauxtvocxe, ke gxi malfermigxu. Ili eldiris versojn de sorcxoj pri malfermado, sed nenio movigxis. Fine ili lace ripozis sur la enireja herbo kaj, kiam vesperigxis, ili komencis grimpi malsupren laux la longa vojo.

Tiuvespere oni revigligxis en la tendaro. Kiam la mateno venis, ili preparigxis ekiri denove. Nur Bofuro kaj Bomburo restis malantauxe por gardi la poneojn kaj la provizojn, kiujn ili portis de la rivero. La aliaj subeniris la valon, supreniris la novan vojon kaj pluen al la mallargxa breto. Tie ili ne povis porti sakojn aux pakojn, cxar gxi estis tiel vertigxe malvasta kaj super la rando la klifo plongxis cent kvindek futojn sur akrajn rokojn. Sed cxiu portis volvajxon da sxnuro cxirkaux sia zono, kaj tiel sendamagxe ili atingis la herbkovritan nicxon.

Ili faris sian trian tendaron, alportante tion, kion ili bezonis de malsupre per sxnuroj. Same suben ili sendis unu el la plej viglaj gnomoj, ekzemple Kilion, por intersxangxi eventualajn novajxojn aux posteni kiel sentinelo siavice, dum Bofuro hisigxis al la supra tendaro. Bomburo neniel deziris supreniri, nek pervoje nek persxnure.

— Mi estas tro grasa por tiaj sxnurdancoj, — li diris. — Mi vertigxus kaj stumblus sur mian barbon, kaj tiam vi denove nombrus nur dek tri. Kaj la noditaj sxnuroj estas tro maldikaj por mia pezo.

Felicxe, li malpravis, kiel ni vidos.

Dume kelkaj esploris la breton post la enirejo kaj trovis vojon, kondukantan pli alten sur la Monto. Sed ili ne auxdacis aventuri tiel malproksimen, kaj krome tio ne utilus. Tie supre regis silento, rompata de neniu birdo aux bruo krom la enfenda vento sur sxtonoj. Ili parolis mallauxte kaj neniam kriis, nek kantis, cxar dangxero embuskis en cxiu roka angulo. La aliaj, kiuj okupigxis pri la sekreta pordo egale sercxis vane. Ili estis tro avidaj por atenti la runojn aux la lunliterojn, sed provis ripozi por pripensi gxuste kie sur la glata sxtona surfaco kasxigxis la pordo. Ili alportis pikpiocxojn kaj diversajn ilojn el Lagurbo, kaj unue ili provis tiujn. Sed kiam ili hakis la sxtonon, la teniloj splitigxis kaj kruele skuis iliajn brakojn, dum la feraj pintoj rompigxis aux kurbigxis kiel plumbo. Ili konstatis, ke minlaboro ne utilus kontraux la sorcxado, kiu fermis tiun cxi pordon, kaj ili ankaux timis, cxar ili kreis multe da ehxanta bruo.

Bilbo trovis la atendadon cxe la sojlo soleca kaj laciga. Ne vere temis pri sojlo, kompreneble, sed tiel ili ironie nomis la etan herban nicxon inter la muro kaj la brecxo, cxar ili memoris la vortojn de Bilbo dum la neatendita festo en lia hobitotruo, kiam li diris, ke ili povos sidi cxe la sojlo gxis ili elpensos ion. Kaj tiel ili sidis kaj pripensis, aux vagis sencele farigxante pli morozaj.

Ili estis revigligxintaj depost la malkovro de l’ vojo, sed nun ilia spirito sinkis gxisfunde, kaj tamen ili obstine ne intencis rezigni kaj foriri. La hobito tiam ne estis pli sprita ol la gnomoj. Li faris nenion, krom sidi kontraux la roka fronto, gapante okcidenten tra la aperturo, super la sovagxejo gxis la nigra muro de Mornarbaro kaj post gxi al foraj landoj, kie li foje kredis vidi la Nebulecajn Montojn tre malproksimajn kaj malgrandajn. Se la gnomoj demandis lin, kion li faris, li respondis:

— Vi diris, ke estus mia tasko sidi sur la sojlo kaj pensi, sen paroli pri eniro. Do mi sidas kaj pensas.

Sed bedauxrinde, li ne pensis multe pri la tasko, sed nur pri kio trovigxis post la blua malproksimo, pri Okcidentujo, la Monteto, kaj pri sia hobitotruo.

Largxa griza sxtono kusxis meze de la herbo, kaj li rigardis gxin melankolie, aux gapis la grandajn helikojn. SXajne placxis al ili tiu sxirmita nicxo, cxirkauxita de frida roko. Kaj ili estis multaj kaj gigantaj, rampante malrapide kaj gluece sur gxiaj muroj.

— Morgaux estos la lasta semajno de auxtuno,—diris Torino iutage.

— Kaj vintro sekvas auxtunon, — diris Bifuro.

— Kaj sekvos la venonta jaro, — diris Dvalino, — kaj niaj barboj kreskos gxis ili pendos malsupre de l’ klifo al la valo, antaux ol io okazos cxi tie. Kion faras por ni nia rompsxtelisto? CXar li havas magian ringon kaj nun devus esti tre bona aventuristo. Mi supozas, ke li tre oportune povus eniri la CXefpordon por spioni aferojn!

. Bilbo auxdis tion, cxar la gnomoj apudis sur la rokoj super la nicxo kie li sidis, kaj li pensis: “Bona CXielo! CXu ili komencas pensi tiel? Temas cxiam pri kompatinda mi, kiu devas eligi ilin de ilia embaraso, almenaux post kiam la sorcxisto foriris. Kion mi faru? Mi sciis, ke io terura okazos al mi finfine. Mi kredas, ke mi ne plu povos toleri la malagrablan Dalan valon denove, kaj same pri tiu fumanta cxefpordo!!!”

Tiuvespere li estis tre trista kaj apenaux dormis. La venontan tagon la gnomoj foriris diversdirekten, kelkaj promenigante la poneojn, aliaj vagante sur la montoflanko. La tutan tagon, Bilbo sidis malgaje en la herba nicxo gapante la sxtonon, aux foje okcidenten tra la mallargxa fendo. Li sentis strange, ke li atendis ion. “Eble la sorcxisto subite reaperos hodiaux”, — li pensis.

Kiam li levis la kapon, li ekvidis la foran arbaron. Tuj kiam la suno sinkis okcidenten, videblis flava brilo sur la arbara suprajxo, kvazaux la lumo trafus la lastajn palajn foliojn. Li baldaux vidis la orangxan bulecan sunon subiri okulnivele. Li aliris la aperturon, kaj tie vidis palan kaj svagan novan lunon atingi la horizonton.

Tiumomente li auxdis akran frapadon malantaux si. Tie sur la griza sxtono meze de l’ herbo staris enorma turdo, preskaux komplete nigra, kun pala flava brusto makulita de malhelaj markoj. Frap! La turdo kaptis helikon, kaj frapis gxin sur la sxtonon. Frap! Frap!

Tiam Bilbo komprenis. Forgesante cxiujn riskojn, li starigxis sur la breta rando kaj vokis la gnomojn, kriante kaj svingante la manojn. La plej proksimaj venis stumblante trans la rokojn kiel eble plej rapide laux la breto kaj al Bilbo, scivolante kio, bona cxielo, okazis. La aliaj alvokis por esti hisitaj supren sur sxnuroj (krom Bomburo, evidente, kiu dormis).

Bilbo tuj klarigis cxion. Ili silentigxis, kaj la hobito tenis sin apud la griza sxtono, kaj la gnomoj staris kun pendolantaj barboj rigardante senpacience. La suno ade subiris, kaj ili senkuragxigxis. GXi sinkis sub rugxan nubostrion kaj malaperis. La gnomoj gxemis, sed Bilbo atendis senmove. La luno lumetis cxe la horizonto. Venis la vespero. Tiam subite, kiam ili ne plu esperis, plej malalta rugxa sunradio eskapis la nubon kiel rompanta fingro. Glima lumradio rekte eniris la nicxan aperturon kaj falis sur la sxtonan surfacon. La maljuna turdo, kiu rigardis de alta sidloko per la akraj okuloj kaj flanken klinita kapo, tuj trilis. Estis subita knara bruo. Floko da roka rompajxo falis disde la muro. Truo subite apertis tri futojn de la planko.

Tre rapide, timante, ke la sorcxado forvelkus, la gnomoj hastis al la roko kaj pusxis — sed vane.

— La sxlosilo! — kriis Bilbo. — La sxlosilo, kie estas Torino? Torino hastis tien.

— La sxlosilo! — kriis Bilbo. — La sxlosilo, kiu akompanis la mapon! Provu gxin nun, dum restas tempo!

Tiam Torino pasxis antauxen kaj tiris la sxlosilon sur cxeno de cxirkaux sia kolo. Li metis gxin en la truon. GXi tauxgis kaj turnigxis! Klak! La lumradio forvelkis, la suno subiris, la luno malaperis, kaj la vespero ekokupis la cxielon.

Nun ili kunpusxis, kaj malrapide parto de l’ sxtonmuro cedis. Longaj rektaj fendetoj aperis, kaj plilargxigxis. Vidigxis figuro de pordo, kiu estis alta je kvin futoj kaj largxa je tri. GXi malrapide svingigxis enen. SXajnis ke la mallumo elfluis de la montflanka truo kiel vaporo, kaj profunda ombreco, kiun oni ne kapablis travidi, frontis iliajn okulojn, kvazaux oscedanta busxo kondukanta enen kaj suben.

Загрузка...