Je la unua de majo ambaux vojagxantoj fine revenis al la rando de la valo Rivendelo, kie staris la Lasta — aux la Unua — Hejmeca Domo. Estis ankoraux vespere, iliaj poneoj estis lacaj, precipe tiu kiu portis la pakajxojn, kaj ili cxiuj bezonis ripozi. Dum ili rajdis suben laux la kruta vojo, Bilbo auxdis la elfojn kanti en la arbaro, kvazaux ili ne cxesus post lia foriro. Tuj kiam la rajdantoj venis sub la arbarajn maldensejojn, la kantoj kveris kiel antauxe. Ili tekstis pli malpli jene:
La drak’ malgrasigxis,
la ostoj nun eras;
l’ armaj’ frakasigxis,
la pomp’ malfieras!
Dum rustos la glavo,
pereas la trono,
kun forto de l’ pravo,
kaj or’ je dispono,
la herbo plu kreskas,
folioj girlandas,
la rojoj majestas,
kaj elfoj plu kantas:
Ek! Tra-la-la-lalon!
Revenu la valon!
La steloj pli rangas
ol gema ostento,
la luno pli blankas
ol brila argxento:
pli ardas vespere
la fajr’ sur kameno
ol oro subtere,
do kial promeno?
Ho! Tra-la-la-lalon!
Revenu la valon!
Vi kien malfruas,
foriras-revenas?
rivero plu fluas,
la steloj postenas!
Ho, kial cxe l’ fino
vi triste aspektas?
Jen elf kaj elfino
laculojn akceptas
per Tra-la-la-lalon,
revenu la valon,
tra-la-la-lalon,
fa-la-la-lalon fa-la!
Tiam la valaj elfoj aperis salutante ilin, kaj kondukis ilin trans la rivereton al la domo de Elrondo. Tie oni varme bonvenigis ilin kaj multaj avidaj oreloj pretis auxdi ilin rakonti siajn aventurojn. Gandalfo parolis, cxar Bilbo igxis kvieta kaj dormema. Li jam konis la rakonton plimulte, cxar li rolis en gxi kaj jam ripetis multon al Gandalfo dum la vojagxo hejmen aux en la domo de Beorno. Sed foje li malfermis unu okulon, kaj auxskultis, kiam rakontigxis epizodo, kiun li ne konis.
Tiumaniere li eksciis kien Gandalfo iris, cxar li auxdis la sorcxiston priparoli tion kun Elrondo. Okazis, ke Gandalfo partoprenis gravan kunsidon de l’ blankaj sorcxistoj — kleruloj pri cxiu scio kaj bona magio. Ili fine forpelis la Nekromanciiston el ties ombra citadelo en la suda Mornarbaro.
— Ekde nun, — Gandalfo diris, — la arbaro kreskos iom pli sane. Mi esperas, ke la nordo dum pluraj jaroj estos libera de tiu hororo. Sed mi preferus, ke li estu definitive ekzilita for de la mondo!
— Tio estus ja bonega, — diris Elrondo, — sed mi timas, ke tio ne okazos dum cxi tiu epoko de l’ mondo, nek dum pluraj venontaj epokoj.
Kiam ili fine rakontis pri siaj vojagxoj, estis rakontitaj multaj aliaj. Pluraj temis pri la praaj epokoj, aliaj pri la nuno, kaj aliaj pri neniu tempo, gxis kiam la kapo de Bilbo falis sur ties bruston, kaj li ekronkis komforte en angulo.
Kiam li vekigxis, li trovis sin en blanka lito, dum la luno brilis tra malfermita fenestro. Sube multaj elfoj kantis lauxte kaj klare sur la riveraj bordoj.
Kantu gxojplenaj, en rondo amika!
Vent’ blovas tra l’ arboj, tra l’ bedo erika,
la steloj floradas, la lun’ asfodelas,
en turo de l’ Nokto fenestroj brilhelas.
Dancu gxojplenaj, kunule korteze!
Molas la herbo, dancpasxu malpeze!
Argxentas rivero, la ombroj pasemas;
en gajo de majo, ni gaje kunvenas.
Kantu mallauxte, kaj songxojn ni teksu!
Volvu vin dorme kaj ire ni eksu!
Donnas vaginto. Ripozu li kalma!
Lulkanto! Lulkanto! Salika kaj alna!
Pinarb’ ne sopiru, gxis ventos la tago!
Lun’ falu! Mallumu la tero!
CXit’! Kverko, frakseno, kratago!
Silentu la akvo, gxis tagreapero!
— Bone, gajuloj! — diris Bilbo, elrigardante. — Kioma horo estas laux la luno? Via lulkanto vekus ebrian goblenon! Sed mi dankas vin.
— Kaj via ronkado vekus sxtonan drakon, sed ni dankas vin! — ili respondis kun rido. — Jam fruas la auxroro, kaj vi dormas ekde la noktigxo. Eble morgaux via laco estos kuracita.
— Ecx dormeto bone resanigas en la domo Elronda,—li diris, — sed mi profitos el mia kuracado kiel eble plej multe. Denove bonan nokton, karaj amikoj! — Kaj li revenis al sia lito kaj dormis gxis malfrua mateno.
Lia laco baldaux forvelkis en tiu domo, kaj li partoprenis multajn gajajn dancojn kaj kapriolis kun la valaj elfoj frue kaj malfrue. Sed ecx tiu loko ne povis prokrasti lin, kaj li cxiam sopiris sian hejmon. Post semajno li do adiauxis Elrondon, kaj donacante al li la malmultajn regalojn, kiujn tiu pretis akcepti, li forrajdis kun Gandalfo.
Kiam ili eliris el la valo, la cxielo malheligxis en la malproksima okcidento antaux ili, kaj vento kaj pluvo versxis super ilin.
— En gajo de majo! — diris Bilbo, dum la pluvo drasxis liajn vangojn. — Sed ni forlasis la legendojn, kaj revenas hejmen. Mi supozas, ke ni nun gustumas la unuajn gutojn.
— La vojo estas longa, — diris Gandalfo.
— Sed gxi estas la lasta vojo, — diris Bilbo.
Ili venis al la rivero, kiu markis la limojn de Sovagxujo, kaj al la trapasejo sub la kruta rivera bordo, se vi bone memoras. La fluo estis sxvelinta pro tuttaga pluvado kaj negxo fandita de la venonta somero. Ili malfacile trapasis, kaj iris plu dum la vespero kondukis ilin al la lasta etapo.
La vojagxo estis simila al la antauxa, krom tio ke nur du rajdis tre silente. Almenaux cxi-foje ilin ne trudis la troloj. Je cxiu loko laux la vojo, Bilbo memoris diversajn eventojn kaj la parolojn de antaux unu jaro, kvankam sxajnis al li, ke jam pasis jardeko. Tiel li kompreneble rimarkis la lokon, kie la poneo falis en la riveron, kaj kie ili deviigis sian vojon por sperti malagrablan aventuron kun Tocxjo, Alcxjo kaj Vilcxjo.
Proksime de la vojo ili retrovis la trolan oron, kiun ili enterigis kaj kiu restis kasxita kaj netusxita.
— Mi jam havas suficxe gxis mia vivofino, — diris Bilbo, kiam ili elfosis gxin. — Vi devus preni tion, Gandalfo. Mi supozas, ke vi povos utiligi gxin.
— Jes mi povos! — diris Gandalfo. — Sed al cxiu frato lian parton! Vi eble trovos, ke vi bezonos pli ol vi nun pensas!
Ili do metis la oron en sakojn, kaj sxargxis ilin sur la poneojn, kiuj ne tre sxatis tion. Poste ili pli lante iris, cxar ili devis marsxi. Sed la lando estis verda kaj la herbo estis mola, kaj Bilbo trapasxis gxin kontente. Li visxis sian vizagxon per silka tuko — ne, ne! evidente neniu el liaj tukoj travivis la aventuron, sed Elrondo prunte donis gxin al li — cxar junio enkondukis la someron, kiam la vetero igxis denove hela kaj varma.
CXar cxio devas veni al sia fino, ecx cxi tiu rakonto, venis fine la tago kiam ili ekvidis la landon, kie Bilbo naskigxis kaj kreskis, kaj kie li konis la arbarajn kaj montajn konturojn tiel bone kiel siajn manojn kaj piedojn. Supre de deklivo li fine ekvidis sian Monteton en la malproksimo. Li subite haltis kaj diris:
Vojoj pluen serpentumas
trans la rokojn, sub arbaron,
kavernoj, kie sun’ ne lumas,
kie roj’ ne trovas maron:
Tra la vintra negxinundo,
tra julia florbrakumo,
tra la herb’, sur sxtona grundo
kaj sub montojn sur la luno.
Vojoj cxiam pluen sagas
sub la nuboj kaj substele,
sed piedoj, kiuj vagas,
turnas sin al hejmo cele,
Kiu fajron, glavon spitas
kaj sxtonhalajn terurajxojn,
verdajn kampojn fine vidas
kaj konitajn hejmpejzagxojn.
Gandalfo rigardis lin.
— Bilbo, kara mia! — li diris. — Io okazis al vi! Vi ne plu estas la hobito, kiun mi antauxe konis.
Tiel ili pasis trans la ponton kaj antaux la muelejo apud la rivero, kaj venis gxuste al la cxefpordo de Bilbo.
— CXielo mia! Kio okazas? — li kriis.
Okazis tumulto, kaj cxiuspecaj hobitoj, respektindaj kaj malrespektindaj, dense amasigxis cxirkaux lia pordo. Multaj el ili eniris kaj eliris tra gxi, kaj Bilbo kolere rimarkis, ke ili ne atentis pri frotpurigado de siaj piedoj sur la sojla mato.
Se li estis surprizita, ili ecx pli surprizigxis. Li revenis meze de auxkcio! Pendis granda nigrarugxa afisxo sur la gxardena barilo anoncanta, ke je la dudekdua de junio, sinjoroj Grubo, Grubo kaj Subfoso vendos per auxkcio la posedajxojn de la Estimita sed Forpasinta sinjoro Bilbo Baginzo de Bag-Endo, Submonteto, Hobiturbo. La vendado komencigxis ekde la deka horo. Kaj nun estis jam la horo por tagmezmangxo, kaj la plimulto el la objektoj jam vendigxis por diversaj prezoj, jen bagatele malkare, jen preskaux senpage (kiel kutime kiam oni organizas auxkciojn). La gekuzoj de Bilbo, la Retikul-Baginzoj estis fakte mezurantaj liajn cxambrojn por vidi, cxu ilia meblaro disponus suficxe da spaco. Resume, oni konsideris Bilbon “supozeble mortinta”, kaj ne cxiuj vere sinceris, kiam ili deklaris sin felicxaj, pro tio ke tiu supozo estis malprava.
La revenio de sinjoro Baginzo kauxzis grandan konsternigxon ne nur sub la Monteto sed ankaux post la Monteto kaj trans la Akvo. GXi efikis pli longe ol nauxtaga novajxo. Kaj fakte la legxaj disputoj dauxre subbruis dum multaj jaroj. Nur post longa tempo estis akceptite, ke Bilbo vere vivas. La hobitoj farintaj bonajn acxetojn dum la auxkcio estis tre malfacile konvinkeblaj, kaj fine por sxpari tempon Bilbo reacxetis siajn proprajn meblojn. Multaj argxentaj kuleroj mistere malaperis kaj neniam retrovigxis. Li mem suspektis la Retikul-Baginzojn. Kaj siaparte ili neniam agnoskis la auxtentecon de la nova Bilbo, kaj neniam plu amikis kun li. CXar ili tre arde deziris vivi en lia agrabla hobitotruo.
Kaj Bilbo trovis, ke li perdis pli ol siajn kulerojn, li perdis ankaux sian reputacion. Estas vere, ke li por cxiam restis elfamiko, kaj la sorcxistoj, gnomoj kaj cxiuj personoj, kiuj kutirais pasi tie, dauxre honoris lin. Sed li ne plu estis respektata. Fakte, cxiuj najbaraj hobitoj konsideris lin “stranga” — krom liaj genevoj je la Tjuka flanko, sed ecx al tiuj la maljunuloj malkonsilis amikecon kun li.
Mi bedauxras konfesi, ke estis tute egale al li. Li estis tre kontenta: kaj la bruado de lia bolkrucxo sur la fajro estis nun ecx pli muzikeca ol dum la trankvilaj tagoj antaux la Neatendita Festo. Lia glavo pendis super la kameno. Lia masxkiraso estis ordigita sur vestohoko en la vestiblo (poste li pruntedonis gxin al muzeo). Liaj oro kaj argxento estis plejparte elspezitaj por acxeti donacojn, foje utilajn sed foje ekstravagancajn, kaj tio eble klarigas la korinklinon de liaj genevoj. Sian magian ringon li gardis sekreta, kaj li uzis gxin nur kiam venis nedezirataj vizitantoj.
Li eksxatis verki poemojn kaj viziti la elfojn. Kvankam multaj skuis la kapon tusxante siajn fruntojn dirante “Kompatinda maljuna Baginzo!”, kaj kvankam malmultaj kredis liajn rakontojn, li restis tre felicxa gxis la fino de sia vivo, kaj tiu dauxris tre longe.
Post kelkaj jaroj, iun auxtunan vesperon Bilbo sidis en sia kabineto skribante siajn rememorojn, kiujn li deziris titoli “Tien kaj Reen, feriado de hobito”, kiam auxdigxis sonorado cxe la cxefpordo. Venis Gandalfo kaj gnomo, kaj tiu efektive estis Balino.
— Venu! Venu! — diris Bilbo, kaj ili baldaux sidigxis komforte sur foteloj apud la fajro.
Se Balino rimarkis, ke la vesxto de Bilbo estis iom pli ampleksa, kaj ke li nun portis verajn orajn butonojn, Bilbo same rimarkis, ke la barbo de Balino igxis pli longa, kaj lia zono estis juveloza kaj impone majesta.
Ili evidente parolis pri la aventuroj, kiujn ili kune spertis, kaj Bilbo demandis pri novajxoj el la landoj cxirkaux la Monto. SXajnis ke tie aferoj floradis. Bardo rekonstruis la urbon Dalo kaj homoj venis tien de la lago, el la sudo kaj okcidento. La tuta valo nun estis kultivita kaj ricxa, kaj la eksdraka dezerto nun plenis je birdoj kaj printempaj burgxonoj. Lagurbo estis refondita kaj pli prosperis ol antauxe. Valoraj varoj nun flusis ambauxdirekten de la Rivero Rapida, kaj en tiu regiono reciprokis la amikeco de elfoj, gnomoj kaj homoj.
La maljuna Urbestro spertis misfortunon. Bardo donacis al li multe el sia oro por helpi la laganojn, sed cxar tiuspecaj uloj ofte infektigxas per la draka malsano, la Urbestro prenis la oron, fugxis kun gxi kaj mortis pro malsato en la sovagxejo, forlasita de siaj kunuloj.
— La nova Urbestro estas pli sagxa, — diris Balino, — kaj tre populara, cxar kompreneble oni kredas, ke li respondecas pri la nuna prospero. Ili recitas kantojn kiuj diras, ke dum lia regado ricxajxoj fluas en la riveroj.
— Nu la antikvaj auxguroj pravis, almenaux iumaniere! — diris Bilbo.
— Kompreneble! — diris Gandalfo. — Kaj kial ili ne devus pravi? Vi certe ne kredas la auxgurojn, simple pro tio ke vi rolis en ilia disvolvigxo, cxu? CXu vi vere kredas, ke viaj mirindaj aventuroj kaj eskapoj okazis tute hazarde por via nura profito? Vi estas tre brava ulo, sinjoro Baginzo, kaj mi tre sxatas vin, sed malgraux cxio vi estas nur tre eta ulo en vasta mondo!
— Kaj por tio mi estas dankema! — diris Bilbo ridante, kaj pasigis al li la tabakujon.