8. Musxoj kaj araneoj

Ili marsxis spalire. La arbarvoja enirejo similis arkon, kaj kondukis en sombran tunelon kadre de du grandaj kadukaj arboj, apogitaj unu sur la alia kaj portantaj malmulte da nigrigxantaj folioj, cxar ilin strangole kovris hedero kaj likeno. La vojo estis mallargxa kaj serpentis inter la trunkoj. La ekstera brilo de l’ enirejo malantaux ili farigxis eta truo de malproksima lumo, kaj la silento tiel profundis, ke iliaj piedoj pasxis kvazaux stamfe, dum la arboj klinigxis super ili kaj auxskultis. Kiam iliaj okuloj kutimigxis al la mallumo, ili vidis iom malproksime ambauxflanke malhelan verdan lumecon. Foje, stria sunradio hazarde glitis tra la supra folioza arbtavolo, kaj ecx pli bonsxance ne kaptigxis en la interplektitaj kaj implikitaj trunkeroj kaj brancxoj, kaj ponarde plongxis en la grundon antaux ili. Sed tio ne oftis, kaj baldaux cxesis.

Nigraj sciuroj vivis en la arbaro. Kiam la akraj kaj sciavidaj okuloj de Bilbo kutimigxis al la mallumo, li ekvidis ilin rapidi for de la vojo kaj kuri malantaux trunkojn. Auxdigxis ankaux strangaj bruoj, gruntoj, trenado kaj hastado en la subarbajxo kaj inter folioj en kelkaj lokoj multe amasigxintaj surtere. Sed li ne kapablis vidi, kio kauxzis la bruojn. La plej horora vidajxo por li estis la araneajxoj: malhelaj, densaj retoj kun ege dikaj fadenoj, etenditaj de arbo al arbo, aux plektitaj ambauxflanke en la suba brancxaro. Neniu araneajxo etendigxis trans la vojo, sed ili ne povis diveni, cxu tio estis pro sorcxado aux alia kialo.

Ili ne marsxis longe antaux ol ili komencis malami la arbaron tiom arde, kiom ili malamis la goblenajn tunelojn, kaj gxi iom post iom igis ilin rezigni definitive cxian esperon pri eliro. Sed ili devis ade dauxrigi, jam delonge forlasinte la esperon revidi la sunon kaj cxielon, kaj cxesinte sopiri, ke la vento blovu denove sur iliajn vizagxojn. La aero neniel movigxis sub la arbara volbo, kaj la arbaro estis senfine kvieta, morna kaj senaera. Ecx la gnomoj sentis la etoson, kvankam ili spertis pri tunelfosado kaj longa vivtenado sen sunlumo, sed la hobito, kiu sxatas uzi truojn por fabriki domon sed ne por pasigi la someron, sentis ke li iom post iom sufokigxas.

La noktoj estis la plej malbonaj. Tiam la mallumo igxis karbonigra. Ne vere temis pri karbo, sed fakte igxis absolute senlume, tiel senlume, ke oni vidis nenion ajn. Bilbo provis svingi la manon antaux sia nazo, sed malvidis gxin. Nu, fakte ne estus prave diri, ke ili nenion vidis: ili ja vidis okulojn. Ili dormis kunpremite, kaj vacxis lauxvice. Kiam venis la vico de Bilbo, li vidis glimojn en la cxirkauxa mallumo, kaj foje spektis lin de malproksime flavaj, rugxaj aux verdaj okuloj, kiuj tiam velkis kaj denove en alia loko malrapide rebrilis. Foje ili brilis de la brancxoj super li, kaj tio plie teruris lin. Sed la okuloj, kiujn li plej malsxatis, estis hororaj palaj ampolecaj okuloj. “Jen insektaj okuloj, — li pensis, — ne bestaj okuloj, sed ili estas ecx pli grandaj”.

Kvankam ne estis jam malvarme, dumnokte ili provis bruligi fajrojn. Tamen ili baldaux rezignis pri tio. La fajroj venigis centojn da okuloj cxirkaux ili, kvankamlabestoj, cxu fakte ili estis bestoj aux ne, atente ne montris sin en la fajra brilo. Ecx pli malfelicxe, la fajroj venigis milojn da palgrizaj kaj nigraj papilioj foje tiel grandaj kiel manoj, kiuj flirtis kaj zumis cxirkaux iliaj oreloj. Tion ili ne povis toleri, nek la enormajn vespertojn, tiel nigrajn kiel nigraj altcxapeloj, kaj ili do rezignis pri fajroj kaj nokte sidis dormante malkviete en la vasta mistera mallumo.

SXajnis al la hobito, ke tio dauxris dum longa tempo, kaj li estis cxiam malsata, cxar ili tre zorge atentis siajn provizojn. Tamen post multaj tagoj en senfine simila arbaro, ili komencis konsternigxi. La nutrajxoj ne dauxrus por cxiam, kaj ecx nun elcxerpigxis. Ili provis pafi la sciurojn, kaj ili malsxparis multajn sagojn antaux ili sukcesis faligi unu el ili al la vojo. Sed kiam ili rostis gxin, ili trovis gxin malmangxebla, kaj ili do ne plu provis cxasi ilin.

Ili estis egale soifaj, cxar ili ne havis suficxe da akvo, kaj dum la tuta arbara vojagxo, ili ne vidis fonton aux rojon. Tiel ili statis, kiam unu tagon ili trovis, ke la vojon blokis rivero. GXi fluis rapide kaj forte, sed ne tre largxe trans la vojon, kaj gxi estis nigra, kaj aspektis tia en la mallumo. Estis bone, ke Beorno avertis ilin pri gxi, aliel ili emus trinki el gxi, malgraux gxia koloro, kaj plenigus kelkajn malplenajn ujojn je gxia bordo. Sed nun ili nur pensis kiel transiri gxin sen trempi sin en la akvo. Antauxe transiris gxin ligna ponto, sed gxi forputris kaj postlasis nur rompitajn fostojn apud la rivera bordo.

Bilbo genuis sur la bordo, rigardis antauxen kaj kriis:

— Vidigxas boato je la alia flanko! Se nur gxi trovigxus cxi-flanke!

— Kiomlonge gxi estas for, laux vi? — demandis Torino, cxar ili jam sciis, ke inter ili Bilbo havis la plej akrajn okulojn.

— Ne longe for. Mi kalkulus pli malpli dek du jardojn.

— Dek du jardojn! Mi pensis, ke gxi estas almenaux pli ol tridek jardojn for, sed miaj okuloj ne tiel bone vidas, kiel antaux cent jaroj. Sed por ni dek du jardoj egalas mejlon. Tion ni ne kapablas transsalti, kaj nepre ne devas travadi aux tranagxi.

— CXu iu el vi povas jxeti sxnuron?

— Kial ajn? La boato certe estas ligita, ecx se ni alkrocxus ion al gxi, pri kio mi cetere dubas.

— Mi ne kredas, ke gxi estas ligita, — diris Bilbo, — sed kompreneble mi ne povas certigi tion pro la mallumo. Tamen sxajnas al mi, ke gxi estas nur surbordigita, kaj tie la grundo estas malalta, cxar la vojo venas suben al la akvo.

— Dorio estas la plej forta, sed Filio estas la plej juna kaj ankoraux plej bone vidas, — diris Torino. — Venu cxi tien Filio kaj provu vidi la boaton, pri kiu parolas sinjoro Baginzo.

Filio pensis ke li vidos, kaj post kiam ili gvatis longe por kalkuli la direkton, la aliaj alportis sxnuron. Ili havis multajn sxnurerojn, kaj je la fino de la plej longa ili ligis grandajn ferajn hokojn, kiujn ili antauxe uzis por krocxi la sakojn al cxirkauxsxultraj rimenoj. Filio enmanigis tion, balancis gxin momente, kaj poste lancxis gxin trans la rivereton.

Kun plauxdo gxi falis en la akvon!

— Ne suficxe longe! — diris Bilbo, kiu klopodis rigardi antauxen. — Du-tri futojn pli antauxen kaj vi enjxetos gxin en la boaton. Reprovu. Mi ne supozas, ke la akvo tiel ensorcxitis, ke malseka kaduka sxnuro dolorigos vin.

Filio reprenis la hokon, kiam li finis retiri gxin, kvankam li ankaux pridubis gxin. CXi tiam, li ecx pli forte jxetis gxin.

— Atentu! — diris Bilbo. — Vi nun jxetis gxin en la transan arbaron. Retiru gxin ne tro rapide.

Filio tiris la sxnuron retroen malrapide kaj post momento diris:

— Atentu! GXi nun trovigxas sur la boato! Espereble, la hoko alkrocxigxos.

GXi ja krocxigxis. La sxnuro rigidigxis, kaj Filio vane tiris. Kilio venis por helpi, kaj poste Oino kaj Gloino. Ili ade tiris kaj retiris, kaj poste subite falis surdorsen. Bilbo, kiu tamen atente rigardis, kaptis la sxnuron kaj per bastono gvidis la boaton dum gxi rapidis trans la riveron.

— Helpon! — li kriis, kaj Balino gxustatempis por mankapti la boaton, antaux ol gxi forflosus en la akvofluon.

— Tamen gxi estis ligita! — li diris, rigardante la sxiritan ligsxnuron, kiu ankoraux pendis de gxi. — Tio estis ja bonega tirado, miaj bravuloj, kaj estas bonsxance, ke nia sxnuro estis pli forta.

— Kiu transiros unue? — demandis Bilbo.

— Mi mem, — diris Torino, — kaj vi akompanos min, kun Filio kaj Balino. Jen tiom multe, kiom la boato kapablos enteni samtempe. Sekvos Kilio kaj Oino kaj Gloino kaj Dorio, sekve Orio kaj Norio, Bifuro kaj Bofuro, kaj fine Dvalino kaj Bomburo.

— Mi estas cxiam lastavica, kaj mi ne sxatas tion, — diris Bomburo.

— Devus esti alies vico hodiaux.

— Vi ne devus esti tiom grasa. Dum vi estas tia, vi venos en la lasta kaj plej malpeza boato. Ne komencu grumbli kontraux ordonoj, aux io malbona okazos al vi.

— Ne estas remiloj. Kiel ni pusxos la boaton al la alia flanko? — demandis la hobito.

— Donu al mi alian sxnuron kaj hokon, — diris Filio, kaj kiam ili pretigis tion, li jxetis gxin en la mallumon antaux si kiel eble plej alten. CXar gxi ne refalis teren, ili konstatis, ke gxi devis fiksigxi en la brancxaro.

— Eniru gxin nun, — diris Filio, — kaj unu el vi tiru per la sxnuro krocxita al arbo je la alia flanko. Unu el la aliaj tenu la hokon, kiun ni unue uzis, kaj kiam vi estos sekuraj je la alia flanko, tiu rehoku gxin, por ke vi povu tiri la boaton reen.

Tiamaniere ili cxiuj baldaux trovigxis sur la transa bordo de l’ sorcxita rivero. Dvalino elgrimpis kun la volvita sxnuro sub sia brako, kaj Bomburo, ankoraux grumblante, sekvis lin, kiam okazis io misa. Auxdigxis bruo de galopantaj hufoj sur la vojo antaux ili. Tuj vidigxis figuro de kuranta cervo. GXi rapidis al la gnomoj kaj disigis ilin teren, kaj tiam gxi pretigis sin por salti. GXi impetis alten kaj majeste supersaltis la akvon. Sed gxi ne sekure atingis la alian flankon. El cxiuj Torino estis la sola, kiu gardis sin ekvilibra kaj vigla. Post kiam ili albordigxis, li tuj kurbigis sian pafarkon kaj sxargis sagon supozante, ke povus aperi la kasxita gardisto de l’ boato. Nun li pafis celante senhezite la saltantan beston. Kiam gxi atingis la transan bordon, gxi stumblis. La ombroj englutis gxin, sed ili auxdis la hufobruon heziti kaj poste halti.

Tamen antaux ol ili povus aklami la pafon, Bilbo terure gxemis, kaj tio cxesigis ilian antauxgxuon pri cervajxo.

— Bomburo falis! Bomburo dronas! — li kriis.

Kaj prave. Bomburo nur surbordigis unu piedon, kiam la cervo komatakis kaj supersaltis lin. Li stumblis, movis la boaton disde l’ bordo, kaj sxanceligxis retroen en la malhelan akvon, kaj liaj manoj vane glitis sur la sxlimaj bordaj radikoj, dum la boato forspiralis kaj malaperis.

Ili ankoraux povis vidi lian kapucxon super la akvo kiam ili kuris al la rivera bordo. Ili rapide jxetis sxnuron kun hoko al li. Lia mano kaptis gxin, kaj ili tiris lin sur la bordon. Li estis kompreneble akvosaturita de l’ haroj gxis la botoj, sed ne tio estis la plej malbona. Kiam ili kusxigis lin sur la bordon, li profunde dormis, kaj tenis la sxnuron tiel rigide, ke ili ne povis eligi gxin el lia mano. Kaj li plu dormis malgraux cxiuj iliaj klopodoj.

Ili ankoraux staris super li, lamentante la misfortunon kaj la fusxemon de Bomburo, kaj plendante, ke la boato foriris kaj malebligis ilin sercxi la cervon, kiam ili konstatis iom post iom la sonadon de korntrumpetoj super la arbaro kaj de hundoj hurlantaj longe for. Tiam ili eksilentis, kaj dum ili sidis, la bruo de granda cxasado forpasis longe norde de la vojo, kvankam ili ne vidis spuron de gxi.

Tie ili sidis dum longa tempo, kaj ne kuragxis movigxi. Bomburo dauxre dormis kun rideto sur sia ampleksa vizagxo, kvazaux li ne plu zorgus pri iliaj embarasoj. Subite sur la vojo antaux ili aperis blankaj cervoj, cervino kun siaj idoj tiel negxe blankaj kiel la vircervo estis nigra. Ili brilis en la ombroj. Antaux ol Torino povis krii, tri gnomoj starigxis kun salto kaj pafis sagojn. Neniu sxajnis trafi sian celon. La cervoj turnis sin, kaj malaperis en la arbaron, tiel silente kiel ili aperis, kaj la gnomoj sendis siajn sagojn vane.

— Haltu, haltu! — kriis Torino. Sed tro malfrue. La incititaj gnomoj forpafis cxiujn siajn lastajn sagojn, kaj nun la pafarkoj, kiujn al ili donis Beorno, estis neutilaj.

La grupo estis sombra tiunokte, kaj la sombro profundigxis cxirkaux ili dum la sekvaj tagoj. Ili transiris la sorcxitan riveron, sed trans gxi la vojo vadis pluen kiel antauxe, kaj ili vidis, ke la arbaro estis sama. Sed se ili scius pli pri gxi, kaj pri la signifo de la cxasado kaj la blankaj cervoj, kiuj aperis sur la vojo, ili konstatus, ke ili jam alproksimigxis al la orienta arbara rando, kaj estus venintaj, se ili povus ankoraux kuragxigi sin kaj gardi sian esperon, al malpli dikaj arboj kaj senarbejoj, kie venis denove sunradioj.

Sed ili ja ne sciis tion, kaj ili estis sxargxitaj de la peza korpo de Bomburo, kiun ili devis kunporti inter si lauxeble, kun kvar portantoj lauxvice sursxultrigantaj tiun lacigan pezon, dum la aliaj portis ties sakojn. Se la sakoj ne estus farigxintaj malpli pezaj lastatempe, ili ne sukcesus porti ilin. Post kelkaj tagoj venis la momento, kiam restis preskaux neniu mangxajxo aux trinkajxo. Ili vidis neniun mangxindajxon en la arbaro, nur fungojn kaj herbojn palfoliajn kaj fetorajn.

Kvar tagojn post la rivero, ili venis al loko, kie la arboj estis plimulte fagoj. Unue la kontrasto gajigis ilin, cxar malpli da veproj kreskis tie, kaj la ombroj malpli profundis. Verda lumeto cxirkauxis ilin, kaj en kelkaj lokoj ili vidis suficxe longe for ambauxflanke de la vojo. Sed la lumo montris al ili nur senfinajn grizajn arbotrunkojn kiel rektajn kolonojn de iu enorma krepuska halo. Sentigxis legxera ventoblovo, sed gxi sonis lamente. Kelkaj folioj susure falis malsupren por memorigi ilin pri la venonta auxtuno. Iliaj piedoj krispigis la falintajn foliojn de sennombraj pasintaj auxtunoj, kies folioj drivis disde la karmezinaj subarbajxoj sur la vojrandojn.

Bomburo dauxre dormis kaj ili igxis tre lacaj. Foje ili auxdis konsternan ridadon. Foje oni ankaux kantis en la malproksimo. Ja ridis vocxoj gajaj ne goblenaj, kaj la kantado estis bela, sed ankaux stranga kaj tremiga, kaj cxar gxi ne kvietigis ilin, ili hastis for de tiu loko kun tiom da forto, kiom ili povis trovi.

Du tagojn poste ili trovis, ke la vojo subeniris, kaj post nelonge ili trovigxis en valo da fortikaj kverkoj.

— CXu cxi tiu malbenita arbaro neniam finigxos? — diris Torino. — Oni devas grimpi arbon por provi vidi super la alta brancxaro kaj rigardi cxirkauxen. La sola maniero estas elekti la plej altan arbon, kiu pendas super la vojo.

Kompreneble per “oni” estis celita Bilbo. Ili elektis lin, cxar por esti utila grimpanto, oni devas levi sian kapon super la plej altajn arbojn, kaj oni do devas esti malpeza por le vigxi al la plej altaj kaj maldikaj brancxoj. Kompatinda sinjoro Baginzo ne multe spertis arbgrimpadon, sed ili hisis lin al la plej malaltaj brancxoj de vasta kverko, kies trunko kreskis en la vojomezo, kaj li supreniris tiel bone, kiel li povis. Li trapusxis sin supren tra la interplektitaj brancxoj, kiuj plurfoje klakfrapis lian vizagxon. Lin verdigis kaj sxlimigis la antikva sxelo de l’ plej grandaj brancxoj, kaj plurfoje li glitis kaj tenis sin gxustatempe. Fine post longa barakto en malfacila loko, kie trovigxis neniuj oportunaj brancxoj, li proksimigxis al la suprajxo. Dum tiu grimpado, li demandis sin, cxu trovigxus araneoj en la arbo, kaj kiamaniere li malsuprenirus, krom per subita plongxo.

Fine lia kapo trapikis la foliaran volbon, kaj tiam li ja malkovris araneojn. Sed ili estis malgrandaj kaj ordinaraj, kaj ili sercxis papiliojn. La sunlumo preskaux blindigis liajn okulojn. Li auxdis la gnomojn voki lin de malsupre, sed li ne povis respondi, kaj simple tenis sin firme kaj palpebrumis. La suno brilis forte, kaj li kutimigxis nur post longa tempo. Kiam li povis vidi, cxirkauxis lin maro da profunda verdajxo, krispita foje de venteto, kaj la aeron plenigis centoj da papilioj. Mi supozas, ke ili estis speco de purpura imperiestro[3], specio kiu preferas la suprojn de kverkarbaroj, tamen ili estis ne purpuraj sed malhele kaj velure nigraj sen videblaj markoj.

Li longe rigardis la nigrajn imperiestrojn, kaj gxuis senti la venton sur siaj hararo kaj vizagxo, sed poste la krioj de l’ gnomoj, kiuj sube stamfis senpacience, memorigis lin pri lia celo. Estis vane. Li longe gvatis, sed li nenie kapablis vidi la finan limon de la folioj kaj arboj. Lia koro, kuragxigita de la sunlumo kaj ventaj karesoj, cxagrenigxis, kaj sube li ecx ne povis atendi mangxon.

Fakte, kiel mi jam rakontis, ili trovigxis ne tro fore de la arbara rando, kaj se Bilbo estus suficxe sagaca, li komprenus ke la arbo, sur kiun li grimpis, kvankam gxi estis alta, staris funde de largxa valo, kies arbosuproj sxajnis cxirkauxsxveli kiel rando de vasta bovlo, kaj evidente li ne kapablis scii, cxu la arbaro etendigxis pluen. Tamen li ne povis vidi tion, kaj li grimpis suben deprimite. Kiam li atingis la malsupron, li estis tre gratita, varmega kaj mizera, kaj li vidis nenion en la suba mallumo. Lia raporto igis ilin same senesperaj.

— La arbaro dauxras senfine por cxiam, cxien! Kion do ni faru? Kaj kiucele oni sendis hobiton? — ili kriis, kvazaux estis lia kulpo. Ili entute malzorgis pri papilioj, kaj ecx pli koleris, kiam li rakontis pri la bela venteto, kiun ili neniel sentus cxar ili estis tro pezaj por grimpi supren kaj senti gxin.

Tiuvespere ili mangxis la lastajn pecojn kaj panerojn de sia provianto, kaj la sekvan matenon, kiam ili vekigxis, ili tuj trovis, ke ili estis terure malsataj. Tuj poste ekpluvis kaj gutoj plauxdis peze sur la arbaran grundon. Tio nur memorigis ilin, ke ili estis gorgxraspe soifaj, kaj nenio cxirkaux ili povis kvietigi ilian trinkbezonon. Oni ne povas satigi la soifon starante sub gigantaj kverkoj kaj atendante, ke gutoj falu sur la langon. La nuran komfortigon neatendite ebligis Bomburo.

Li vekigxis subite, eksidante kaj gratante sian kapon. Li ne sciis kie li estis, nek kial li sentis sin tiel malsata, cxar li forgesis cxion, kio okazis depost ilia ekvojagxo jam delonge tiun pasintan matenon en majo. Lia lasta memorajxo estis la festo en la hobita domo, kaj ili ne facile kredigis lin je siaj rakontoj pri aventuroj okazintaj post tiam.

Kiam li auxdis, ke restis neniu mangxajxo, li sidigxis kaj ekploris, cxar li ne sentis siajn krurojn tre fortaj nek ekvilibraj.

— Kial ajn mi vekigxis? — li kriis. — Mi songxis tre bele. Mi songxis pri arbara promeno, kiel tiu cxi, sed gxin lumigis torcxoj de sur la arboj kaj lampoj pendolantaj de l’ brancxoj, kun flagrantaj fajroj surtere, kaj oni grandioze festenis ade kaj por cxiam. CXeestis arbara regxo kun folia krono, kaj oni gaje kantadis, sed mi ne povus nombri aux priskribi iliajn mangxajxojn kaj trinkajxojn.

— Vi ne bezonas priskribi tion, — diris Torino. — Fakte, se vi ne povas paroli pri aliaj aferoj, vi devus silenti. Ni jam suficxe gxenigxis pro vi. Se vi ne estus vekigxinta, ni devus vin forlasi por dauxrigi viajn idiotajn songxojn en la arbaro. Porti vin ne estas sxerco, precipe post semajnoj kun reduktitaj porcioj.

Nun ili ne havis alian elekton krom buki la zonojn pli strikte cxirkaux siajn malplenajn ventrojn, kaj sursxultrigi siajn malplenajn sakojn kaj pakajxojn, kaj trene pasxi antauxen sen atendi, ke ili atingus la finon antaux ol ili kusxus mortante pro malsalto. Ili marsxis tiuhumore dum la tuta tago, lante kaj lace, dum Bomburo lamentadis pri siaj kruroj, kiuj laux li ne plu kapablis porti lin, kaj pri siaj kusxemo kaj dormemo.

— Ne, vi ja ne rajtas rekusxi! — ili diris. — Ke viaj kruroj partoprenu la marsxadon, cxar ni jam portis vin suficxe!

Sed li subite rifuzis pasxi pluen kaj jxetis sin teren.

— Dauxrigu, se vi volas, — li diris, — sed mi kusxos cxi tie por dormi kaj songxi pri mangxado, se oni ne permesas al mi tion fari alimaniere. Mi esperas, ke mi ne plu vekigxos.

Guste tiam, Balino, kiu marsxis antauxe, alvokis:

— Kio estis tio? Mi kredas, ke mi vidis lumobrilon en la arbaro. Ili cxiuj rigardis, kaj sxajne tre fore ili vidis rugxan tremantan ekbrilon en la mallumo, kaj poste alian, kaj apude alian. Ecx Bomburo levigxis, kaj tiam ili pluiris, ne zorgante cxu temis pri troloj aux goblenoj. La lumo aperis maldekstre de la vojo antaux ili, kaj kiam fine ili venis samnivele al gxi, sxajnis klare ke brulis torcxoj kaj fajroj sub la arboj kvankam longe for de la pado.

— SXajnas, ke miaj songxoj realigxas, — miris Bomburo anhelante malantaux ili. Li deziris hasti en la arbaron por atingi la lumojn. Sed la aliaj pli serioze memoris la avertojn de la sorcxisto kaj Beorno.

— Ne utilus festeno, el kiu ni neniel povus eskapi vivaj, — diris Torino.

— Sed sen festeno ni efektive ne longe restos vivaj,—diris Bomburo, kaj Bilbo tutkore konsentis. Ili longe disputis la kialojn kaj la tialojn, gxis ili konsentis fine sendi du spionojn por sxtelrampi proksime al la lumoj kaj eltrovi pli da informoj pri ili. Sed tiam ili ne povis konsenti pri kiu spionos, cxar sxajne neniu avidis por esti perdita kaj neniam retrovi siajn amikojn. Finfine, malgraux la avertoj, la malsato persvadis ilin, cxar Bomburo dauxre priskribis la bonajn mangxajxojn en la arbara festeno de sia songxo. Ili do cxiuj eliris la vojon kaj kune impetis en la arbaron.

Post multe da rampado kaj sxtelirado, ili rigardis cxirkaux trunkoj al loko senarba kaj ebena. Tie trovigxis multe da elfaspektaj personoj, cxiuj vestitaj per verdo kaj bruno, sidantaj en granda rondo sur rondaj trunktrancxoj de hakitaj arboj. Flagris fajro en la mezo, kaj estis fiksitaj torcxoj sur kelkaj cxirkauxaj arboj, sed la plej mirinda vidajxo, estis ke ili cxiuj mangxis, trinkis kaj gaje ridis.

La odoro de rostita viando tiel ravis ilin, ke sen konsulti unu la alian, cxiu el ili starigxis kaj hastis antauxen en la rondon, nur dezirante peti iom da mangxajxo. Tuj kiam ili entrudigxis en la senarbejon, la lumoj estingigxis kvazaux per sorcxado. Iu piedbatis la fajron, kaj gxi eksplodis disjxetante fajrerojn, kaj malaperis. Ili estis perditaj en absolute senluma mallumo, kaj ili ecx ne povis retrovi unu la alian, almenaux dum kelka tempo. Post kiam ili fusxvadis freneze cxiudirekten, stumblante sur sxtipojn, sin batante kontraux arbojn, kriante kaj vokante gxis ili supozeble vekis cxiun arbaran estajxon for je kelkaj mejloj, ili fine sukcesis retrovi sin kaj nombris sin per tusxoj. Sed kiam ili finis tion, kompreneble, ili tute forgesis la direkton al la vojo kaj estis senespere perditaj, almenaux gxis la mateno.

Rezigninte, ili pretigis sin por tranokti kie ili trovigxis, kaj ecx ne kuragxis sercxi la mangxajxojn sur la grundo, cxar ili timis novan disigxon. Sed ili ne kusxis longe, kaj Bilbo nur komencis dormeti, kiam Dorio, kiu vacxis siavice, diris kun forta susuro:

— La lumoj brilas denove tie, kaj nun vidigxas pliaj.

Ili saltlevigxis. Jen efektive ne tro malproksime vidigxis amaso da briletantaj lumoj, kaj ili auxdis la vocxojn kaj ridadon tre klare. Ili rampis malrapide al ili lauxvice, cxiu tusxante la dorson de sia antauxulo. Kiam ili proksimigxis, Torino diris:

— Ne hastu enen cxi-foje! Neniu malkasxu sin, gxis kiam mi ordonos. Mi sendos sinjoron Baginzo por paroli kun ili. Ili ne timos lin, (“Sed cxu ilin timos mi?” — pensis Bilbo). Krome mi esperas, ke ili ne traktos lin malice.

Kiam ili atingis la lumrondan limon, ili subite ensxovis Bilbon de malantauxe. Antaux ol li trovis tempon por surglitigi sian ringon, li stumblis antauxen en la plenan brilon de l’ fajro kaj torcxoj. Estis vane. Estingigxis cxiuj lumoj denove, kaj igxis komplete mallume.

Se estis malfacile amasigxi antauxe, cxi-foje estis ecx pli malbone. Kaj ili ne povis trovi la hobiton. CXiam kiam ili renombris sin, sume rezultis nur dek tri. Ili kriis kaj vokis:

— Bilbo Baginzo! Hobito! Vi, malbenita hobito! Hej! Hobito malgratulinda, kie vi estas? — kaj simile, sed ne venis respondo.

Ili jxus rezignis esperon, kiam Dorio bonsxance stumblis sur lin. En la mallumo, li falis sur tio kion li kredis esti sxtipo kaj li trovis, ke temis pri la hobito, ruligxinta kaj profunde dormanta. Oni bezonis multe skui por veki lin, kaj kiam li vekigxis, li estis tre malkontenta.

— Mi songxis tre agrable, — li grumblis, — pri belega mangxo.

— Bona cxielo! Li farigxis kiel Bomburo! — ili diris. — Ne rakontu pri viaj songxoj. Songxmangxoj ne utilas, kaj ni ne povas partopreni ilin.

— Tio estas la plej bona mangxo, kiun mi povus atendi en cxi tiu acxa loko, — li murmuris dum li kusxis apud la gnomoj kaj klopodis redormi kaj retrovi sian songxon.

Sed la arbaraj lumoj ne finigxis. Pli malfrue kiam plene noktigxis, Kilio, kiu vacxis, venis kaj vekis ilin denove.

— Komencigxis ardega brilo ne longe for; oni versxajne bruligis centojn da torcxoj kaj multajn fajrojn tute subite kaj magie. Auxskultu la kantadon kaj la harpojn!

Ili kusxis kaj auxskultis longe, kaj trovis ke ili ne povus rezisti la inciton alproksimigxi kaj reprovi sercxi helpon. Denove ili levigxis, kaj cxi-foje rezultis katastrofe. La festeno nun estis ecx pli majesta ol antauxe, kaj sidis je la cxefa sidloko inter multaj festenantoj la arbara regxo kun folia krono sur sia ora hararo, gxuste kiel Bomburo priskribis lin en sia songxo. La elfoj pasigis bovlojn de mano al mano kaj trans la fajroj, kelkaj ludante harpojn kaj multaj kantante. En iliaj brilaj hararoj estis enplektitaj floroj, verdaj kaj blankaj juveloj glimis sur iliaj kolumoj kaj zonoj, kaj iliaj vizagxoj plenis je gajeco. Lauxte, klare kaj bele ili kantis, kaj en ilian rondon Torino enpasxis.

Meze de vorto sxtona silento forigis cxion. La lumo estingigxis. La fajroj nigrafume forvelkis supren. Cindroj kaptigxis en la okuloj de l’ gnomoj, kaj denove la arbaro resonis pro iliaj bruoj kaj krioj.

Bilbo rondkuris (almenaux, li kredis sin rondkuri), vokante “Dorio, Norio, Orio, Oino, Gloino, Filio, Kilio, Bomburo, Bifuro, Bofuro, Dvalino, Balino, Torino Kverkasxildo”, dum cxirkaux li same rondiris la aliaj ankaux foje aldonante “Bilbo!” Sed li ne povis vidi aux tusxi ilin. La krioj de la aliaj iom post iom igxis malproksimaj kaj mallauxtaj, kaj kvankam poste li kredis, ke la krioj farigxis kricxoj kaj helpvokoj en la malproksimo, fine cxiu bruo fadis, kaj li trovis sin sola, en absoluta silento kaj senlumo.

Bilbo pasigis tie unu el siaj plej mizeraj momentoj. Sed li baldaux decidis, ke plua esplorado ne valoros la penon antaux la taglumo, kaj ke estas neutile stumbli cxien lacige sen espero trovi matenmangxon por vigligi sin. Li do sidigxis dorse al arbo, kaj ne lastfoje rememoris sian hobitotruon, kun ties belaj mangxosxrankoj. Li estis revanta pri lardo kaj ovoj kaj rostita pano kun butero kiam li sentis, ke io tusxis lin. Iu glueca sxnureto tusxetis lian maldekstran manon, kaj kiam li provis movigxi, li trovis, ke liaj kruroj jam estis ligitaj de la sama sxtofo, tiel ke, kiam li levigxis, li ekfalis.

Tiam giganta araneo, kiu ligadis lin dum li dormis, venis de malantauxe kaj atakis. Li povis vidi nur gxiajn okulojn, sed li sentis gxiajn felajn krurojn, dum gxi provis volvi siajn abomenajn fadenojn cxirkaux lin. Estis bonsxance, ke li vekigxis gxustatempe. CXar li baldaux ne plu povus movigxi. Malgraux tio, li devis barakti por liberigi sin. Li forbatis la kreitacxon per siaj manoj, dum gxi provis silentigi lin per veneno — kiel faras malgrandaj araneoj al musxoj — gxis li rememoris pri sia glavo kaj elingigis gxin. Tiam la araneo retrosaltis, kaj li disponis tempon por trancxi kaj malligi siajn krurojn. Post tio, estis lia vico por ataki. La araneo evidente ne spertis viktimojn armitajn de tiaj pikiloj, aliokaze gxi tuj forirus pli rapide. Bilbo skermis al gxi antaux ol gxi povis malaperi, kaj lia glavo trafis gxin rekte en la okulojn. Tiam gxi frenezigxis, saltante kaj dancante, horore disjxetante siajn krurojn, gxis li mortigis gxin per plia bato, kaj tiam li falis kaj nenion plu memoris dum longa tempo.

Kiam li revigligxis, cxirkauxis lin la kutima morozgriza taglumo de l’ arbaro. La araneo kusxis morta je lia flanko, kaj lia klingo estis makulita de nigro. Iamaniere la fakto, ke li mortigis la gigantan araneon, tutsole en la mallumo senhelpe de la sorcxisto, gnomoj aux aliaj personoj, havis grandan signifon por sinjoro Baginzo. Li sentis, ke li farigxis alia persono, pli feroca kaj kuragxa malgraux sia malplena ventro, kaj li visxis sian glavon per la herbo kaj eningigis gxin.

— Mi havigos al vi nomon, — li diris al gxi. — Mi nomos vin Piko. Poste li iris esplori. La arbaro estis moma kaj silenta, sed evidente li devis unue sercxi siajn amikojn, kiuj ne devis trovigxi tro longe for, se ilin ne kaptis elfoj (aux pli malicaj estajxoj). Bilbo konstatis, ke krii estus dangxere, kaj staris longe sin demandante kien li iru por sercxi la gnomojn.

— Ho, kial ni ne sekvis la konsilojn de Beorno kaj Gandalfo! — li lamentis. — Kian kacxon ni enfalis! Nu mi diras “ni”, sed mi sxatus, ke ni kune estu en la kacxo. Estas terure, kiam oni estas sola.

Fine li divenis kiel eble plej bone la plej gxustan direkton de la krioj, kiuj auxdigxis la pasintan nokton, kaj bonsxance (li naskigxis kun bona dozo da fortuno) li divenis pli malpli prave, kiel mi rakontos. Kun certa ideo pri la direkto, li sxteliris antauxen tre lerte. La hobitoj estas sagacaj pri senbrua sxtelirado, precipe en arbaroj, kiel mi jam rakontis, kaj Bilbo surfingrigis sian ringon antaux ol ekiri. Tial la araneoj ne vidis nek auxdis lin alveni.

Li jam longe serpentis diskrete inter la arboj, kiam li rimarkis tre profundan ombrejon antaux si. GXi estis tre malluma, ecx kompare kun la arbaro, kaj aspektis kiel meznokta makulo, sxajne neniam lumigita de la tago. Kiam li alproksimigxis li rimarkis, ke gxi konsistis el araneajxoj plektitaj kaj sxpinitaj unu sur la alian. Li ankaux tuj rimarkis, ke sidis super li en la brancxaro araneoj enormaj kaj hidaj, kaj li tremis malgraux sia magia ringo timante, ke ili malkovrus lin. De malantaux arbo, li longe gvatis aranean grupon, kaj poste en la arbara silento kaj senmovo li konstatis, ke tiuj hororaj kreitacxoj parolis kune. Iliaj vocxoj knaris kaj fajfis, sed li povis kompreni multajn iliajn parolojn. Ili parolis pri la gnomoj!

— Temis pri barakta batal’, sed valoris la penon, — diris unu. — Ili ja havas tre acxajn dikajn hauxtojn, kompreneble, sed mi certas, ke ene estas bona suk’.

— Jes ja, ili nutros nin bone bone, post kiam ili pendos longe longe, — diris alia.

— Ne pendigu ilin tro longdauxre, — diris tria araneo. — Ili ne estas tiom grasaj, kiom oni preferus. Ili ne provizis sin suficxe lastatempe, laux mi.

— Bucxu ilin, mi diras, — siblis kvara. — Masakru ilin nun kaj pendigu ilin mortintaj longtempe.

— Mi vetas, ke ili jam de longe longe estas mortintaj, — diris la unua.

— Mortintaj ili ne estas. Mi )us vidis unu el ili tordigxi. Tiu jxus vekigxis, mi supozas, post longa bela dorm’. Mi montros gxin al vi.

Tiam unu el la grasaj araneoj kuris laux sxnuro gxis gxi venis al dekduopo da faskoj pendantaj en vico de alta brancxo. Bilbo hororis, cxar li nun rimarkis ilin pendoli en la ombroj, kaj vidis gnoman piedon montrigxi el faskofundo, kaj foje ankaux nazpinton, barberon aux kapucxon.

La araneo nun venis al la plej dika fasko (“Mi konjektas, ke temas pri la kompatinda Bomburo”, — pensis Bilbo.) kaj mordis feroce la elstaran nazon. Auxdigxis sufokita huo en la sako, kaj piedfingro tuj supreniris kaj tre forte kaj precize batis la araneon. Bomburo evidente ankoraux batalemis. Tiam auxdigxis bruo kvazaux de malsxvelinta pilko, kaj la furioza araneo falis de sur la brancxo, kaj nur gxustatempe tenis sin proprafadene. La aliaj ridis.

— Vi tute pravas. La viand’ vivas kaj piedbatemas!

— Mi ja cxesigos tion! — siblis la kolera araneo, kiu regrimpis al sia brancxo.

Bilbo vidis, ke venis momento por agi. Li ne povis atingi la bestojn, kaj li ne havis pafilon. Sed li rimarkis, ke cxirkauxe kusxis multe da sxtonoj en tiu loko, kiu estis malgranda seka prarivero. Bilbo estis spertulo pri sxtonjxetado, kaj li bezonis malmulte da tempo por trovi belan, glatan ovforman sxtonon, kiu komforte kusxis en lia mano. Kiam li estis knabo, li ekzercis sin pri sxtonjxetado, gxis kiam kunikloj, sciuroj kaj ecx birdoj tuj evitis lin kiam ili vidis lin klinigxi teren. Kaj kiel plenkreskulo, li ofte distris sin per jxetringoj, sagetoj, bastoncela pafado, globludo, kegloj kaj aliaj trankvilaj jxetludoj; kaj cetere li scipovis multajn aferojn krom blovi fumoringojn, starigi enigmojn kaj kuiri, kiujn mi ne jam rakontis pro tempomanko. Kaj ni ne disponas la tempon nun. Dum li elektis sxtonojn, la araneo atingis Bomburon, kaj post nelonge li estus mortinta. Tiumomente Bilbo jxetis. La sxtono trafis la araneon cxe la kapo kun kava klako, kaj gxi sinkis senspire de l’ arbo, alterigxante kun sxmaco, dum gxiaj kruroj ruligxis en bulon.

La sekva sxtono vipis tra granda araneajxo trancxante gxiajn fadenojn faligante la araneon, kiu sidis tie en la mezo; kaj kun plauxda frap’ tiu tuj pereis. Tiam okazis granda tumulto en la aranea nesto, kaj ili forgesis la gnomojn dum momento, kiel oni povas facile imagi. Ili ne vidis Bilbon, sed ili povis diveni la direkton de la sxtonfetado. Fulmorapide, ili alkuris la hobiton svingante kaj disjxetante siajn longajn fadenojn cxiudirekten, gxis la aero sxajnis sxpinita de sxnuraj kaptiloj.

Tamen Bilbo rapide kasxis sin en alia loko. La ideo venis al li, ke li povos konduki ilin malproksimen de la gnomoj, samtempe ekscitante, incitante kaj kolerigante ilin. Kiam kvindekopo da araneoj atingis la lokon, kie li antauxe estis, li jxetis pliajn sxtonojn al tiuj kaj al aliaj, kiuj haltis malantaux ili, kaj li dancis inter la arboj kantante por turmenti ilin, igante, ke ili sekvu lin kaj ankaux auxdigante sian vocxon al la gnomoj.

Jen lia kanto:

Araneo grasa, enarbeda sxpin’!

Araneo grasa ne rimarkas min!

Aterkopo, Aterkop’!

Venis jam la tempo — hop!

CXesu sxpini kaj sercxadu min!

Olda Tomnodio[4], grasa cxe talio,

Olda Tomnodio, ne ekvidas min!

Aterkopo, Aterkop’!

Suben saltu, suben — hop!

En la arbo vi ne kaptos min!

GXi estis ne tre lirika, eble, sed vi devas memori ke li devis inventi gxin improvize en malfacila momento. GXi funkciis laux lia celo cxiuokaze. Dum li kantis, li jxetis pliajn sxtonojn kaj stamfis. Preskaux cxiuj araneoj de tiu loko postcxasis lin, kelkaj saltis de arboj, aliaj kuris laux la brancxoj, svingis sin de arbo al arbo, aux sxpinis novajn sxnurojn trans la mallumajn spacojn. Ili celis lian bruadon pli rapide ol li taksis. Ili estis timige furiozaj. Krom la sxtonoj neniu araneo sxatis, ke oni nomu gxin Aterkopo, kaj kompreneble Tomnodio estas por cxiu ofenda.

Denove Bilbo hastis al nova loko, sed nun pluraj araneoj kuris al diversaj lokoj en la senarbejo, kie ili logxis, kaj sxpinadis retojn en la spacoj inter la trunkoj. La hobito baldaux kaptigxus en densa cxirkauxanta barilo — almenaux tio estis la plano de la araneoj. Bilbo staris meze de cxasantaj kaj sxpinantaj insektoj, kuragxigis sin kaj komencis novan kanton:

Lola Lob kaj fola Kob sxpinas por kateni min. Mi pli frando ol viando, sed ne eblas veni min!

Mi lauxvola musx’ petola; grasaj vi kaj lolaj. Ne kapablas kapti min araneajxoj folaj.

Kaj tiam li turnis sin kaj trovis, ke araneajxo jam sxtopis la lastan trapasejon inter du altaj arboj — sed felicxe gxi ne estis fortika araneajxo, kaj gxi estis farita de nur grandaj aranefadenoj duoble teksitaj, haste sxpinitaj tien kaj reen inter du trunkoj. Rapide li eligis sian etan glavon. Li dishakis la fadenojn kaj eliris kantante.

La araneoj rimarkis la glavon, kvankam mi dubas, ke ili divenis gxian naturon, kaj cxiuj senhezite postkuris la hobiton sur la grundo kaj inter la brancxoj, svingante siajn felajn krurojn, klakigante siajn pincxilojn kaj sxpinilojn, elsxovante siajn okulojn kaj sxauxmante pro kolero. Ili sekvis lin en la arbaron, gxis Bilbo iris tiel longe kiel li kuragxis. Tiam pli silente ol muso li sxtele retrovenis.

Li konsciis, ke li disponis treege malmulte da tempo antaux ol la araneoj revenos trompitaj al la arboj, kie pendis la gnomoj. Dume, li devis savi tiujn. Lia plej malfacila tasko estis atingi la longan brancxon, kie la faskoj svingigxis. Mi supozas, ke li ne sukcesus, se araneo ne forlasus hazarde pendolantan sxnuron, kaj pere de tiu, kvankam gxi gluigxis al lia mano kaj dolorigis lin, li baraktis supren — sed nur por renkonti maljunan araneon malrapidan kaj malican kun vasta grasa korpo, kiu restis por gardi la kaptitojn, kiujn gxi ade pincxis por jugxi, kiu estis la plej suka mangxopeco. GXi esperis komenci la festenon dum la aliaj forestis, sed sinjoro Baginzo ne deziris prokrasti kaj antaux ol la araneo sciis kio okazis, gxi sentis lian pikon, kaj ruligxis de sur la brancxo mortinte.

La sekva tasko de Bilbo estis liberigi gnomon. Kion fari? Se li trancxus la sxnuron, sur kiu iu pendis, la mizera gnomo plauxdus teren post longa falo. Fingropinte grimpante laux la brancxo (kio sxancelis kaj dancigis la kompatindajn gnomojn kiel maturajn fruktojn), li fine atingis la unuan faskon.

“Filio, aux Kilio, — li pensis laux la blua kapucxpinto, kiu vidigxis cxe la supro. — Versxajne Filio”, li pensis laux la longa nazo elstaranta tra la sxpinitaj fadenoj. Li sukcesis klinigxi por fortrancxi la plimulton de la fortaj gluaj trikajxoj kiuj ligis lin, kaj post piedbato kaj forta barakto, Filio plejparte eliris. Mi konfesas, ke Bilbo poste ridis, vidante lin rigide etendi siajn brakojn kaj krurojn, dum li dancis kun la aranea sxnuro sub siaj brakoj, kiel unu el tiuj ludiloj kun balancisto sur strecxita sxnureto.

Iumaniere Filio atingis la brancxon, kaj klopodis helpi la hobiton, kvankam li sentis sin nauxzita pro la aranea veneno kaj la longa tranokta pendado en strikte volvita sxpinajxo kun nura naztruo por spiri. Li bezonis tre longan tempon por eligi tiun sxtofacxon de siaj okuloj kaj brovo, kaj rilate sian barbon, li devis fortondi la plimulton. Nu fine, kunlaborante ili komencis hisi la unuan gnomon supren, kaj tiam la sekvan por liberigi ilin pertrancxe. Neniu fartis pli bone ol Filio, kaj kelkaj fartis tre malbone. Iuj apenaux povis spiri (oni konstatas tamen, ke foje utilas longaj nazoj), kaj aliaj pli suferis pro venenigxo.

Tiel ili liberigis Kilion, Bifuron, Bofuron, Dorion kaj Norion. La kompatinda Bomburo estis tiel laca, — li estis la plej grasa, kaj estis konstante pincxata kaj pikata, — ke li simple ruligxis de sur la brancxo kaj plauxdis teren, bonsxance sur foliaron, kaj tie kusxigxis. Sed restis ankoraux kvin gnomoj pendantaj de la brancxofino, kiam la araneoj ekrevenis pli koleraj ol antauxe.

Bilbo tuj aliris la trunkon de kie forkigxis la brancxo, kaj haltigis tiujn, kiuj suprengrimpis. Li jam eligis sian ringon, kiam li liberigis Filion, kaj forgesis remeti gxin, kaj nun ili komencis sibli:

— Nun ni vidas vin, fia eta kreitacxo! Ni mangxos vin kaj pendigos viajn ostojn kaj hauxton de sur arbo. Ahx! Li havas pikilon, cxu? Nu, estas egale cxar ni kaptos lin, kaj pendigos lin per la piedoj supren por unu-du tagoj.

Dume la aliaj gnomoj okupigxis pri la restantaj kaptitoj, forhakante la fadenojn per siaj trancxiloj. Ili baldaux cxiuj liberigxis, kvankam neniu certis, kio okazus post tiam. La araneoj kaptis ilin suficxe facile la pasintan vesperon, sed tiam ili estis ne avertitaj kaj en la mallumo. CXi-foje sxajnis, ke okazos terura batalo.

Subite Bilbo rimarkis, ke surtere kelkaj araneoj cxirkauxis la maljunan Bomburon, religis kaj estis fortrenontaj lin. Li kriis, kaj hakis la araneojn antaux si. Ili rapide cedis la vojon, kaj li grimpis kaj glitis malsupren por fali meze de la surgrunda grupo. La pikoj de lia glaveto estis por ili io noveca. GXi impetis tien kaj reen! GXi brilis kun ravita gxuo, kiam li ponardis ilin. Sesopo da ili estis mortigitaj antaux ol la aliaj retiris sin kaj lasis Bomburon al Bilbo.

— Subiru, subiru! — li vokis al la gnomoj sur la brancxo. — Ne restu tie supre por enretigxi! — CXar li vidis araneojn svarmi supre de la cxirkauxaj arboj kaj rampi laux la brancxoj super la kapoj de l’ gnomoj.

Ili do baraktis malsupren, saltante aux falante en stakon da dek unu gnomoj, el kiuj la plimulto estis malekvilibraj kaj tro trememaj por marsxi pluen. Jen dekduopo, inkluzive ankaux de la kompatinda maljuna Bomburo apogita sur sia kuzo Bifuro kaj sia frato Bofuro, kaj Bilbo, kiu dancante cxiudirekten svingis sian Pikon, dum centoj da koleraj araneoj spektis ilin de cxirkauxe kaj supre. La situacio sxajnis senespera.

Tiam la batalo ekis. Kelkaj gnomoj havis trancxilojn, aliaj havis bastonojn, cxiuj povis havigi al si sxtonojn, kaj Bilbo tenis sian elfan ponardon. Foje kaj refoje la araneoj estis forbatitaj kaj multaj mortigitaj. Sed tio ne povis longe dauxri. Bilbo estis preskaux elcxerpita, kaj nur kvar gnomoj kapablis stari firme. Ili baldaux englutigxus kiel lacaj musxoj. La araneoj jam komencis resxpini siajn retojn cxirkaux ili de arbo al arbo.

Fine Bilbo havis nur lastan planon, kaj li devis rakonti al la gnomoj la sekreton pri sia ringo. Li iom bedauxris tion, sed ne estis alternativo.

— Mi malaperos, — li diris. — Mi forlogos la araneojn de vi, se mi povos, kaj vi devos resti kune kaj iri kontrauxdirekten. Tien maldekstren. Jen pli malpli la lasta loko, kie ni vidis la elfajn fajrojn.

Estis malfacile konvinki ilin, cxar ili estis ankoraux konfuzitaj kaj ankoraux vertigxis pro bastonbatado kaj sxtonjxetado, sed fine Bilbo sentis, ke li ne plu povos atendi — la araneoj ade fermis sian cirklon cxirkaux ili. Li tuj surfingrigis la ringon, kaj je la surprizo de l’ gnomoj, li malaperis.

Baldaux revenis la kanto pri “Lola Lob” kaj “Aterkopo” de la foraj arboj dekstre. Tio multe konsternis la araneojn. Ili cxesis antauxeniri, kaj kelkaj iris al la vocxo. “Aterkopo” tiel kolerigis ilin, ke ili farigxis senspritaj. Tiam Balino, kiu pli bone komprenis la planon de Bilbo ol la aliaj, komencis atakon. La gnomoj kunpremigxis en nodon, lancxis pluvegon da sxtonoj, pelis la araneojn je la maldekstro kaj eliris el la cirklo. Longe malantaux ili la kriado kaj kantado subite cxesis.

Esperante ke Bilbo ne kaptigxis, la gnomoj dauxrigis pluen. Sed ne suficxe rapide. Ili estis lacaj kaj malsanaj, kaj ili ne povis iri pli rapide cxar ili lamis kaj sxanceligxis, kvankam multaj araneoj venis tre proksime malantaux ili. Foje ili turnis sin kaj batalis kontraux la bestoj kiuj preterpasis ilin, kaj kelkaj araneoj jam atakis ilin de la superaj arboj, jxetante longajn fadenojn.

La situacio denove igxis fiaska, kiam subite Bilbo reaperis kaj sturmis la surprizitajn araneojn de neatendita flanko.

— Plueniru! Antauxen! — li kriis. — Mi okupigxos pri la pikado!

Kaj tiel li okupigxis. Li saltis tien kaj reen, hakante araneajxojn, trancxante krurojn, ponardante grasajn korpojn, kiam ili tro proksimigxis. La araneoj sxvelis pro kolero, sxprucis kaj sxauxmis, siblante terurajn malbenojn, cxar ili komencis timi por siaj vivoj la Pikon, kaj ili malkuragxis proksimigxi al gxi, precipe kiam gxi revenis. Do malgraux iliaj blasfemoj, ilia predo foriris malrapide sed iom post iom pli malproksimen. La terura cxasado sxajnis dauxri horojn. Sed finfine, kiam Bilbo pensis ke li ne plu povus levi la manon por plia frapo, la araneoj subite rezignis kaj cxesis persekuti lin, revenante senespere al sia malluma nesto.

Tiam la gnomoj rimarkis, ke ili venis al rando de l’ senarbeja cirklo, kie ili vidis la elfajn fajrojn. Ili ne povis scii, cxu temis pri loko, kiun ili vidis la pasintan vesperon. Sed sxajnis resti tie ia sorcxado, kiun la araneoj ne sxatis. Cetere la lumo cxi tie estis pli verda, kaj la brancxoj estis malpli dikaj kaj minacaj, kaj ili profitis la okazon ripozi kaj spiri.

Ili kusxis longe, snufante kaj anhelante. Sed ili tuj komencis starigi demandojn. Ili volis detalan klarigon pri lia kapablo subite malaperi, kaj ili tiel interesigxis pri la trovo de l’ ringo, ke ili forgesis sian aktualan embarason. Balino insistis pri la rakonto pri Golumo, kun cxiuj enigmoj rediritaj kaj la ringo rakontita en gxia gxusta loko. Sed poste la lumo velkis, kaj ili starigis aliajn demandojn. Kie ili estis, kaj kie estis ilia vojo, cxu restis mangxajxoj kaj kion ili faru poste? Ili ade demandis pri tio, kaj ili sxajnis cxiam atendi respondon de la kompatinda eta Bilbo. Tiel oni rajtas konkludi, ke ili multe sxangxis siajn opiniojn pri sinjoro Baginzo kaj komencis respekti lin profunde (kiel Gandalfo jam prognozis). Fakte ili atendis, ke li sxpinu grandiozan planon por eligi ilin de tiu situacio, kaj ili ne simple grumblis. Ili ja sciis, ke ili estus cxiuj mortintaj, se la hobito ne intervenus. Kaj ili dankis lin refoje. Kelkaj ecx starigxis kaj riverencis gxistere antaux li, kvankam ili falis pro la fortostrecxo kaj longe ne povis restari sur siaj kruroj. La vero pri liaj malaperoj ne malaltigis ilian estimon pri Bilbo, cxar ili vidis, ke li havis spriton, bonsxancon kaj magian ringon, kaj tiuj ja estas valoraj posedajxoj. Ili efektive tiel lauxdis lin, ke Bilbo komencis kredi, ke li eble ja estis kuragxema aventuristo, kvankam li sentus sin multe pli kuragxa, se li havus iom da mangxajxo.

Sed restis absolute neniom. Kaj neniu suficxe bone statis por iri sercxi ion, aux trovi la perditan vojon. La perdita vojo! Neniu alia ideo venis en la laca kapo de Bilbo. Li sidis kaj fikse rigardis la senfinajn arbojn, kaj baldaux ili cxiuj denove silentigxis. CXiuj krom Balino. Longe post kiam la aliaj cxesis paroli kaj fermis siajn okulojn, li dauxre grumblis kaj ridis al si.

— Golumo! Mi estu benita! Tiel li povis sxtele preterpasi min cxu? Nun mi scias! Rampis tre atente kaj silente, cxu vere, sinjoro Baginzo? Butonoj sur la sojlo! Bona maljuna Bilbo… Bilbo… Bilbo… bo… bo… bo… — kaj li ekdormis, kaj dum longa tempo la arbaro estis absolute silenta.

Subite Dvalino malfermis unu okulon kaj cxirkauxrigardis ilin.

— Kie estas Torino? — li demandis.

Tio estis terura sxoko. Kompreneble ili estis dektriopo, dek du gnomoj plus hobito. Kie estas Torino? Ili demandis sin, kiu misa sorto okazis al li kaj cxu li malaperis pro magio aux malicaj monstroj, kaj tremis dum ili kusxis perditaj en la arbaro. Ili ekdormis denove unu post la alia por songxi malkomforte pri teruraj kosxmaroj, dum la vespero igxis nigra nokto. Kaj tie ni devas lasi ilin, por momento, tro malsanaj kaj malviglaj por establi vacxon, aux por lauxvice servi kiel gvatantoj.

Torino kaptigxis pli rapide ol ili. Vi memoras, ke Bilbo ekdormis kiam li entrudigxis la lumrondon? Sekvafoje la unua enpasxis Torino, kaj kiam la lumoj estingigxis li falis kiel ensorcxita sxtono. La bruado de la perditaj gnomoj en la nokto, iliaj krioj dum la araneoj kaptis kaj ligis ilin, kaj la frakasado de l’ batalo de l’ venonta tago simple preterglitis lin. Dume la arbaraj elfoj venis, ligis kaj forportis lin.

La festenantoj estis arbaraj elfoj, kompreneble. Ili ne estis malica popolo. Ilia sola peko estis, ke ili malfidis fremdulojn. Kvankam ili posedis fortan magion, ecx dum tiuj tagoj ili estis tre singardaj. Ili malsimilis al la Altaj Elfoj de Okcidento, kaj estis pli dangxeraj kaj malpli sagxaj. CXar la plimulto (kun siaj disigitaj parencoj en la montoj kaj montetoj) venis de la antikvaj triboj, kiuj neniam vojagxis al Felando de Okcidento. La Helaj Elfoj, Profundajxaj Elfoj kaj Maraj Elfoj iris tien kaj vivis tie dum epokoj, farigxante pli belaj, sagxaj kaj pli kleraj, inventante magion kaj lertajn metodojn por fabriki belajn kaj mirindajn ajxojn, antaux ol ili revenis al la Vasta Mondo. En la Vasta Mondo la arbaraj elfoj restadis en la krepusko de niaj Suno kaj Luno, sed ili plej adoris la stelojn kaj vagis en la grandaj arbaroj, kiuj kreskis alte en landoj nun perditaj. Ili logxis plejofte en arbaraj randoj, el kiuj ili iris cxasi kaj rajdi aux vadis trans la malfermajn ebenejojn sub la lunlumo aux stellumo; kaj post kiam la homoj venis, ili pli preferis la krepuskon kaj vesperigxan lumon. Sed ili ankoraux estis elfoj, kaj tio signifas Bonan Popolon.

En granda kaverno kelkajn mejlojn for de la orienta limo de Mornarbaro, tiuepoke logxis ilia plej potenca regxo. Antaux lia sxtona pordego rivero fluis de sur la alta arbaro, kaj versxigxis en la marcxojn kusxantajn sur ebenejoj sub la arbaraj montoj. Tiu granda kaverno kondukis al multaj aliaj malgrandaj kavernoj sur cxiu flanko, plongxis ondolinie suben, kaj havis multajn tunelojn kaj largxajn halojn, sed gxi estis pli hela kaj komforta ol gnomaj hejmoj, kaj estis nek tiel profunda, nek dangxera. Fakte, la regnanoj plimulte vivis kaj cxasis en la malferma arbaro, kaj logxis en domoj aux kabanoj surtere aux en la brancxoj. La fagoj estis iliaj plej sxatataj arboj. La kaverno de la regxo estis lia palaco, lia trezorejo kaj fortikajxo por lia popolo kontraux malamikoj.

GXi estis ankaux kelkarcero por liaj kaptitoj. Do al la kaverno ili trenis Torinon, ne tro milde, cxar ili ne amis gnomojn, kaj kredis, ke li estis malamiko. Dum praepoko ili militis kontraux gento de gnomoj, kiujn ili akuzis pri sxtelo de ilia trezoro. Estus tamen lojale konstati, ke la gnomoj asertis alian veron, kaj diris ke ili nur prenis tion, kion oni sxuldis al ili, cxar la elfregxo negocis, por ke ili prilaboru liajn kradajn oron kaj argxenton, kaj poste rifuzis rekompenci ilin. La elfregxo nur kulpis pri tio, ke li sxatis amasigi trezoron, precipe el argxentaj kaj blankaj juveloj, kaj kvankam lia trezorejo estis ricxa, li avide deziris pli-grandigi gxin, cxar li ankoraux ne akiris tiom da ricxajxoj kiom la aliaj praaj elfregxoj. Lia popolo nek minis nek prilaboris metalojn aux juvelojn, kaj ne atentis pri komerco kaj terkultivado. CXiu gnomo bone konis tiun historion, kvankam la parencoj de Torino ne estis implikitaj en la antikva disputo, kiun mi priskribas cxi tie. Konsekvence Torino malsxatis, ke ili traktis lin tiel, post kiam ili forigis lian ensorcxadon kaj kiam li revigligxis. Kaj li obstine decidis, ke neniu paroligos lin pri oro aux juveloj.

La regxo severe rigardis Torinon, kiam oni kondukis tiun al li, kaj starigis multajn demandojn. Sed Torino nur diris, ke li estis mortanta pro malsato.

— Kial vi kaj viaj kunuloj provis ataki trifoje mian popolon, dum ili festenis? — demandis la regxo.

— Ni ne atakis ilin, — respondis Torino. — Ni venis peti mangxajxojn, cxar ni malsatis.

— Kie estas viaj kunuloj nun, kaj kion ili faras?

— Mi ne scias, sed mi supozas, ke ili mortas pro malsato en la arbaro.

— Kion vi faradis en la arbaro?

— Ni sercxis mangxajxojn kaj trinkajxojn, cxar ni estis mortantaj pro malsato.

— Sed kiucele vi venis en la arbaron? — demandis la regxo kolere. Je tio Torino fermis la busxon kaj nenion plu diris.

— Nu bone! — diris la regxo. — Forportu lin kaj gardu lin, gxis li intencos rakonti la veron, ecx se li atendos cent jarojn.

Tiam la elfoj ligis lin per rimenoj, enkarcerigis lin en unu el la plej profundaj keloj kun forta ligna pordo, kaj forlasis lin. Ili donis al li multajn mangxajxojn kaj trinkafojn, kvankam ne la plej bonajn, cxar arbaraj elfoj ne estas goblenoj kaj pli malpli bone kondutas ecx kun siaj plej malbonaj malamikoj kiam ili kaptas ilin. La araneoj estis la solaj vivajxoj, kiujn ili traktis senkompate.

Tie en la regxa kelkarcero kusxis kompatinda Torino; unue li estis dankema pro la pano, viando kaj akvo, sed poste li demandis sin pri siaj malfelicxaj amikoj. Li ne tro longe pensis pri ili, sed tiu rakonto apartenas al la venonta cxapitro, en kiu komencigxos nova aventuro, kiam la hobito denove pruvos, ke li ja estas tre utila.

Загрузка...