3. Mallonga ripozo

Ili nek kantis nek rakontis fabelojn dum tiu tago, kvankam la vetero plibonigxis, nek la sekvan tagon, nek la tagon poste. Je cxiu flanko ili komencis senti pli proksiman dangxeron. Ili bivakis sub la steloj, kaj kvankam restis suficxe da herbo por la poneoj, al ili mankis nutrajxoj malgraux la provizoj, kiujn ili prenis de la troloj. Unu matenon ili transvadis largxan riveron, kiu murmuris kaj sxauxmis sur sxtonoj. La kontrauxa bordo estis kruta kaj glita. Kiam ili atingis la bordosupron kondukante la poneojn, ili vidis, ke la granda montaro estis proksima. SXajnis, ke ili estis nur unu tagon for de la piedo de la plej proksima monto. Malluma kaj moraa gxi aspektis, kvankam sur gxiaj brunaj deklivoj vidigxis makuloj de sunlumo, kaj malantaux la montosxultroj brilis negxkovritaj pintoj.

— CXu gxi estas nia Monto? — demandis Bilbo solene, gapante gxin rondokule. Li neniam antauxe vidis tiel grandan objekton.

— Kompreneble ne! — diris Balino. — GXi estas nur la komenco de la Nebulecaj Montoj, kaj ni devos iamaniere trairi, supreniri, aux subiri ilin, antaux ol veni al Sovagxejo, kiu trovigxas longe for. Kaj restas longa marsxo ekde la transflankaj deklivoj al la Soleca Monto en la oriento, kie Smauxgo kusxas sur nia trezoro.

— Ho! — diris Bilbo, kaj tiam li sentis sin treege laca. Li denove — kaj ne lastfoje! — sopiris sian komfortan segxon apud la fajro en la plej sxatata salono de sia hobitotruo, kun kantanta teujo.

Gandalfo nun gvidis ilin.

— Ni devos ne mistrafi la vojon, aliel ni pereos,—li diris. — Ni devos trovi mangxajxojn kaj pli malpli sekuran ripozejon. Kaj plie vi devos sekvi la gxustan vojon inter la Nebulecaj Montoj, aliel vi perdigxos tie kaj devos reveni por rekomenci cxion — se iel vi sukcesus reveni.

Ili demandis per kiu vojo li intencis konduki ilin, kaj li respondis:

— Vi estas venintaj al la limo de la Sovagxejo, kaj tion iuj el vi jam scias. Ie antaux ni estas kasxita la bela valo Rivendelo, kaj tie logxas Elrondo en la Lasta Hejmeca Domo. Mi sendis mesagxojn pere de miaj amikoj, kaj ni estas atendataj.

Tio sxajnis placxa kaj kuragxiga, sed ili ankoraux ne atingis gxin, kaj ne estus tiom facile trovi la Lastan Hejmecan Domon okcidente de la montaro. Antaux ili vidigxis nek arbaro, nek valo, nek montoj, nur unu grandega deklivo, kiu supreniris iom post iom antaux ol veni al la unuaj montopiedoj. La vasta regiono estis kovrita de eriko kaj fenditaj rokoj, kun elstaraj verdaj makuloj kaj strekoj da musko kaj herbo, kie eble trovigxis akvo.

La mateno pasis kaj venis la posttagmezo, sed en la tuta dezerto ne vidigxis spuro de logxejo. Ili farigxis maltrankvilaj, cxar ili vidis, ke la domo estis kasxita ie ajn inter ili kaj la montaro. Ili malkovris neatenditajn valojn, mallargxajn kaj krutajn, kiuj subite fendigxis sub iliaj piedoj. Ili rigardis suben kaj vidis arbojn kaj fluantan akvon. Estis ravinetoj, kiujn ili povis preskaux transsalti, sed tiuj estis tre profundaj kun akvofaloj. Estis malhelaj ravinoj, kiujn oni povis nek transsalti nek engrimpi. Estis marcxoj, kelkaj verdaj kaj placxaj kun altaj kaj brilaj floroj. Sed poneo, kiu eble malsuprenirus tien kun kofro, ne kapablus eliri.

Oni ne povis antauxe imagi, kiom vaste etendigxis la lando ekde la travadejo gxis la montaro. Bilbo miregis. La sola vojeto estis markita de blankaj sxtonoj; kelkaj estis malgrandaj kaj aliaj duonkovritaj de musko aux eriko. Entute necesis longa vojagxo por sekvi tiun vojstrekon, ecx kiam gvidis Gandalfo, kiu sxajne bone konis la gxustan direkton.

Liaj kapo kaj barbo skuigxis tien kaj reen, sercxante la sxtonojn, kaj ili sekvis lian kondukadon. Sed ili ne sxajnis proksimigxi al la celo, antaux ol la tago komencis forvelki. La tehoro jam pasis, kaj same pasus baldaux la vespermangxa horo. Flirtis noktaj papilioj, kaj estigxis mallume, cxar la luno ankoraux ne levigxis. La poneo de Bilbo ekstumblis pro la radikoj kaj sxtonoj. Ili venis al rando de profunda deklivo tiel subite, ke la cxevalo de Gandalfo preskaux glitis suben.

— Ni estas cxi tie finfine! — li kriis, kaj la aliaj venis al li, kaj rigardis trans la randon. Malproksime sube, ili vidis valon. Ili auxdis akvon flustri kaj hasti laux la rokplena fluejo. Arbara bonodoro sentigxis en la aero, kaj vidigxis lumo en la transrivera valo.

Bilbo neniam forgesis, kiel ili subeniris dum la vesperigxo, glitante kaj stumblante sur la zigzaga vojo al la sekreta valo Rivendelo. La aero varmigxis, dum ili malsupreniris, kaj la pina odoro tiel ripozigis lin, ke foje li duondormis kaj preskaux elseligxis antaux ol lia nazo trafis la kolon de sia poneo. La malsupreniro kuragxigis ilin. La arboj sxangxigxis al kverkoj kaj fagoj, kaj ili sentis sin pli komfortaj en la krepuska mallumo. La herba verdo apenaux forpaligxis, kiam ili venis fine al maldensejo proksime de la riverbordo.

— Ho, mi flaras elfojn! — pensis Bilbo, kaj li suprenrigardis al la steloj. Ili flagretis brile kaj blue. GXuste tiam auxdigxis rida kanto el la arboj:

Vi kien descendas,

al kia fincelo?

La hufoj ferendas!

Fluadas rivero!

O! tra-la-la-lale

cxi-sube envale!

Vi kion nazumas,

kaj kien vi vagas?

Brulsxtipoj parfumas,

Platkukojn ni bakas!

O! tril-lil-lil-lole

envale petole, ha! ha!

Al kia stacio

dum barboj flirtemas?

Sen scio pro kio

Baginzo alvenas

Kaj Balin kaj Dvalin

descende envalen

junie

ha! ha!

CXu restos vi plue

Aux cxu vi forkuros?

Jam estas malfrue!

Taglumo obskuros!

Forkuro malspritas,

Restado gxojridas.

Do restu festene

gxis morgaux matene

arie ha! ha!

Tiel ili ridis kaj kantis en la arboj; kaj eble vi opinias, ke temas nur pri belaj sensencajxoj. Sed ili ne zorgas pri tio, kaj ili ridus ecx pli lauxte, se vi tion dirus al ili. Evidente ili estis elfoj. Baldaux Bilbo ekvidis ilin, dum la mallumo densigxis. Li sxatis elfojn, kvankam li malofte renkontis ilin, sed li ankaux iom timis ilin. La gnomoj ne tro amikas kun la elfoj. Ecx decaj gnomoj kiaj Torino kaj kompanio opinias ilin malsagxaj (kio estas tre malsagxa opinio), kaj trovis ilin gxenaj. CXar la elfoj incitetas kaj mokas ilin, cxefe pro iliaj barboj.

— Nu, do! — diris vocxo. — Rigardu do! Hobito Bilbo sur poneo. Kara mia, cxu ne cxarme?

— Absolute mirige kaj rave.

Tiam ili ekkantis ridindan kanzonon kiel tiun, kiun mi jxus transskribis. Finfine, unu el ili, alta junulo, venis el la arboj kaj riverencis antaux Gandalfo kaj Torino.

— Bonvenon al la valo, — li diris.

— Dankon, — diris Torino, iom malafable, sed Gandalfo jara elseligxis kaj interparolis gaje kun la elfoj.

— Vi iomete misvojigxis, — diris la elfo, — se efektive vi celas la unikan vojon trans la riveron kaj al la domo aliflanke. Ni gvidos vin al la gxusta vojo, sed estus pli facile iri piede gxis kiam vi transiros la ponton. CXu vi restos cxi tie iomete por kanti kun ni, aux cxu vi intencas pluiri al la domo? La vespermangxo estas tie preparata, — li diris, — kaj mi jam flaras la lignofajron pretan por kuirado.

Kvankam Bilbo estis laca, li preferus iomete resti. Elfa kantado auxdindas sub la somera stelaro, kaj auxdendas se oni sxatas tion. Kaj li ankaux volis paroli kun anoj de tiu raso, kiu sxajnis koni lin kaj lian nomon, kvankam li neniam antauxe renkontis ilin. Kaj li tre sxatus scii ilian opinion pri la aventuro. La elfoj scias multon, kaj ekscias novajxojn pri la popoloj kaj landoj tiel rapide kiel kuranta akvo, aux ecx pli rapide.

Sed la gnomoj insistis tuj vespermangxi kaj ne volis atendi. CXiuj do pluiris, kondukante la poneojn, gxis kiam ili estis gviditaj al bona vojo, kaj finfine al la bordo de la rivero. GXi fluis rapide kaj brue, kiel montara rojo dum la someraj vesperoj kiam la suno varmigis la negxokovritajn montopintojn. La ponto estis el sxtono sen randomuro, kaj suficxe largxis nur, por ke la poneoj kapablu transiri gxin. Ili do pasis malrapide kaj atenteme, unu post la alia, kondukante la poneojn perbride. La elfoj alportis brilajn lanternojn al la bordo, kaj ili kantis gajan kanzonon dum la transiro.

— Ne trempu la barbon en la sxauxmon, Mosxto, — ili vokis al Torino, kiu iris preskaux kvarpiede. —GXi jam estas suficxe longa sen akvumado.

— Kaj atentu, ke Bilbo ne formangxu la kukojn, — ili vokis. — Li estas ankoraux tro grasa por pasi tra sxlosiltruo!

— CXit, cxit, Bona Popolo! Kaj bonan nokton! — diris Gandalfo, kiu venis laste. — La valoj havas orelojn, kaj kelkaj elfoj havas tro gajajn langojn. Bonan nokton!

Kaj tiel fine ili cxiuj venis al la Lasta Hejmeca Domo, kaj trovis la pordon largxe malfermita.

Nu, estas strange, ke bonaj aferoj kaj plezuraj okazoj bezonas nur mallongan klarigon, kaj ne tre rakontindas, kvankam aferoj malkomfortaj estas nerezisteble allogaj, kaj teruroj naskas multajn bonajn fabelojn, kiuj krome necesigas multe da rakontado. Ili restis en tiu domo almenaux dek kvar tagojn, kaj estis malfacile je la fino foriri. Bilbo volus tie resti por cxiam, kaj ecx magio ne forportus lin senpene al lia hobitotruo. Tamen oni ne povas rakonti multon pri tiu pauxzo.

La domestro estis elfamiko — unu el tiuj homoj, kies patroj rolis en la strangaj fabeloj pri prahistorio kaj la militoj inter malicaj goblenoj, elfoj kaj la unuaj homoj en la Nordo. Dum la epoko de nia rakonto ankoraux trovigxis homoj, kiuj estis praidoj de la elfoj kaj la herooj de la Nordo, kaj la domestro Elrondo estis ilia cxefo.

Li estis nobla, belvizagxa kiel elfestro, forta kiel militisto, sagxa kiel sorcxisto, respektinda kiel gnomregxo, kaj afabla kiel la somero. Li aperas en multaj fabeloj, tamen lia rolo en la glora aventuro de Bilbo estas eta sed grava — kiel vi konstatos, se iel ni atingos la finon. La hejmo de Elrondo perfekte tauxgis por mangxi, dormi, labori, rakonti legendojn kaj kanti kanzonojn, ecx por simple sidi kaj pensi, aux fari cxion samtempe. En tiu valo malico tute mankis.

Mi tre sxatus disponi tempon por priskribi almenaux unu-du rakontojn aux kantojn, kiujn ili auxdis en tiu domo. CXiuj, inkluzive de la poneoj, refresxigxis kaj plifortigxis post kelkaj tagoj. Oni rebonigis iliajn vestajxojn, kontuzojn, humorojn kaj esperojn. Iliajn sakojn oni plenigis per provianto suficxe nutra kaj fortiga por la transmonta vojagxo. Oni plibonigis ilian vojagxplanon per bonaj konsiloj. Sed venis la vespero antaux la somermezo, kaj ili pretis ekiri je la somermeza auxroro.

Elrondo sciis cxion pri runoj cxiuspecaj. Tiutage li studis la glavojn portitajn el la trolaj kavernoj kaj diris:

— Tiuj ne estas fabrikitaj de troloj. Ili estas malnovaj glavoj, tre malnovaj glavoj de miaj parencoj, la Altaj Elfoj de l’ Okcidento. Ili fabrikigxis en Gondolino dum la militoj kontraux goblenoj. Ili supozeble devenas de draka trezoro, aux goblena rabajxo, cxar drakoj kaj goblenoj detruis tiun urbon antaux multaj epokoj. La vian, Torino, la runoj nomas Orkristo, Kiu Disfendas Goblenojn en la malnova lingvo de Gondolino. GXi estis fama klingo. La via, Gandalfo, nomigxas Glamdringo, Kiu Martelas Malamikojn, kiun portis iam la Gondolina regxo. Gardu ilin bone.

— Kie sxtelis ilin la troloj, mi scivolas, — diris Torino rigardante sian glavon kun nova intenco.

— Tion mi ne scias, — diris Elrondo, — sed oni povas diveni, ke viaj troloj rabis aliajn sxtelistojn, aux la restajxon de antikvaj rabajxoj kasxitaj en kaverno de la malnova montaro. Mi auxdis, ke ankoraux trovigxas perditaj trezoroj en la forlasitaj minejoj de Morio depost la milito inter gnomoj kaj goblenoj.

Torino pripensis tiujn vortojn.

— Mi gardos cxi tiun glavon kun honoro, — li deklaris. — Ke gxi baldaux disfendu goblenojn denove!

— Jen deziro eble baldaux plenumota en la montaro! — diris Elrondo — Sed nun vi devas montri al mi vian mapon!

Li prenis kaj profunde rigardis gxin, malrapide skuante la kapon, cxar kvankam li ne tute aprobis la gnomojn kaj ties avidon al oro, li ja malsxatis drakojn kaj ties malican kruelon. Lin cxagrenis la ruinigita urbo Dalo kun la gajaj sonoriloj, kaj la bruligitaj bordoj de la bela Rivero Rapida. La krescenta luno brilis argxente. Li levis la mapon kaj lasis la lumon trabrili gxin.

— Kio estas tio? — li diris.—Jen lunliteroj, apud la simplaj runoj, kiuj diras: “Kvin futojn altas la pordo, kaj triopo povas enmarsxi kune”.

— Kio estas lunliteroj? — demandis la hobito, tre ekscitita. Li sxatis mapojn, kiel mi menciis antauxe, kaj li sxatis ankaux runojn, literojn kaj sekretajn manskribajxojn, kvankam kiam li skribis ilin, tiuj sxajnis pikecaj kaj malnetaj.

— Lunliteroj estas runliteroj, kiujn oni ne povas vidi, — klarigis Elrondo. — Ne videblaj, kiam oni rigardas ilin rekte. Ili videblas, nur kiam malantauxe brilas luno, samforma kaj samsezona kiel en la tago, kiam ili unue skribigxis. La gnomoj inventis ilin, kaj skribis ilin per argxentaj skribiloj, kiel povas konfirmi viaj kunuloj. Tiuj estis skribitaj jam delonge, gxuste antaux la somermezo cxe krescenta luno.

— Kion ili diras? — demandis kune Gandalfo kaj Torino. Ili estis iom gxenitaj, cxar Elrondo malkovris tion antaux ili, kvankam ili ne povis tauxge malkovri ilin antauxe, kaj oni ne sciis kiam oni retrafus tiun okazon en la estonteco.

— “Staru apud la griza sxtono, kiam la turdo trilas. Je la Tago de Durino la lasta lumo de la sunsubiro brilos sur la sxlosiltruon”.

— Durino, Durino! — diris Torino. — Li estas la prapatro de la plej malnova gnoma popolo, la Longbarbuloj, kaj mia unua praulo. Mi estas lia heredanto.

— Kion signifas la Tago de Durino? — demandis Elrondo.

— La unua tago de la gnoma jaro, — diris Torino, — estas, kiel cxiu devus scii, la unua tago de la lasta lunciklo, inter auxtuno kaj vintro. La Tago de Durino okazas, kiam la lasta luno de auxtuno kaj la suno kunbrilas en la sama cxielo. Sed tio ne helpos nin, bedauxrinde, cxar oni perdis la kapablon kalkuli, kiam tiu horo reokazos.

— Ni vidos cxu vi pravas pri tio, — diris Gandalfo. — CXu restas aliaj skribajxoj?

— Ne dum tiu cxi luno, — diris Elrondo. Li redonis la mapon al Torino kaj iris al la rando de l’ rivero por vidi la elfojn danci kaj kanti je la lasta vespero antaux la somermezo.

La sekva mateno anoncis somermezon belan kaj fresxan, kun blua sennuba cxielo, kaj la suno dancanta sur la akvo. Ili forrajdis, dum elfoj adiauxis ilin per kantoj kaj bondeziroj. Iliaj koroj ardigxis pri estontaj aventuroj kaj ili pripensis la vojon, kiun ili devos sekvi trans la Nebulecaj Montoj al la foraj landoj.

Загрузка...