16. Nokta sxtelisto

La tagoj nun trenigxis lante kaj pene. Por pasigi la tempon multaj gnomoj okupigxis pri la trezoro stakante kaj stokante gxin. Torino nun parolis pri Arkesxtono de Traino arde petante ilin haste sercxi gxin en cxiu angulo.

— CXar Arkesxtono de mia patro, — li diris, — valoras pli ol rivero da oro. Por mi gxi estas preterpreza. Tiun sxtonon el la tuta trezoro mi unike postulas por mi, kaj mi vengxus min kontraux tiu, kiu trovus kaj retenus gxin.

Bilbo auxdis tiujn parolojn kaj tuj timis scivolante kio okazus, se iu trovus la sxtonon volvitan en pako da diversaj cxifonoj, kiun li uzis kiel kapkusenon. Tamen li ne menciis gxin, cxar dum la laciga atendado en lia eta kapo komencis konturigxi plano.

La prokrasto jam dauxris dum longa tempo, kiam la korakoj revenis rakontante novajxon pri Daino, kiu kun pli ol kvincent gnomoj hastis de la Feraj Montoj en la nord-okcidento, kaj kiu estis nun je dutaga marsxdistanco for de Dalo.

— Sed ili ne atingos la Monton nerimarkite, — diris Roako, — kaj mi timas, ke okazos batalo en la valo. Mi ne konsideras tion bona prognozo. Kvankam ili estas serioza popolo, ili sxajne ne venkos la hordon, kiu siegxas vin. Kaj ecx se ili sukcesus, kion vi gajnus? La vintro kaj negxo rapide progresas malantaux ili. Kiel vi nutros vin sen la amikeco kaj bonvolo de la najbaraj landoj? La trezoro estos la auxtoro de via morto, kvankam la drako jam pereis!

Sed Torino ne emociigxis.

— Vintro kaj negxo mordas homojn kaj elfojn sen distingoj, — li diris, — kaj ili eble trovos logxadon en la dezertejo malagrable netolerebla. Kiam miaj amikoj kaj la vintro persekutos ilin, ili eble farigxos pli trakteblaj negocantoj.

Tiunokte Bilbo decidigxis. La cxielo estis senluma kaj senmova. Tuj kiam la nokto plene nigrigxis, li eniris angulon de ilia cxambro apud la pordego kaj eltiris sxnuron kaj sian paketon kun Arkesxtono volvita en cxifono. Poste li grimpis supren de la muro. Nur Bomburo trovigxis tie, cxar estis lia vico por vacxi, kaj nur unu gnoma sentinelo kutime postenis.

— Estas terure malvarme! — diris Bomburo. — Mi preferus, ke ni povu bruligi fajron cxi-supre, kiel la homoj en ilia tendaro!

— Estas suficxe varme ene, — diris Bilbo.

— Nu tio eble veras, sed mi devos resti cxi tie gxis la noktomezo, — grumblis la grasa gnomo. — Nia nuna situacio estas bedauxrinda. Tamen mi ne auxdacus kontrauxi Torinon — lia barbo plu kresku! — kvankam li cxiam estis gnomo kun kolo rigida.

— Ne tiel rigida kiel miaj kruroj, — diris Bilbo. — Mi lacigxas pro la sxtupoj kaj la sxtonaj tuneloj. Mi donacus multon por senti la herbon inter miaj piedfingroj.

— Mi donacus multon por senti la glutadon de drinkajxo tra la gorgxo, kaj la komforton de mola lito kaj bona mangxo!

— Mi ne povos provizi tiujn, dum la siegxo dauxras. Sed mi jam delonge ncx postenis, kaj mi vacxos nun vialoke, se vi tion deziras. Mi ne plu povas dormi cxi-vespere.

— Vi estas bona ulo, sinjoro Baginzo, kaj mi akceptas vian oferon. Se iam vi rimarkas ion, atentu veki unue min! Mi kusxigxos maldekstre en la interna kaverno proksime de cxi tie.

— Iru do! — diris Bilbo. — Mi vekos vin noktomeze, kaj vi vekos la venontan vacxanton.

Tuj kiam Bomburo foriris, Bilbo surfingrigis sian ringon, ligis sian sxnuron, sxtelgrimpis de sur la muro malsupren, kaj foriris. Li disponis pli malpli kvin horojn. Bomburo ade dormis (li dormis je cxiu momento, kaj depost sia aventuro en la arbaro li cxiam provis rekapti la belajn songxojn, kiujn li tiam spertis) kaj la aliaj laboris kun Torino. Supozeble neniu — inkluzive de Filio kaj Kilio — surgrimpus la muron, antaux ol venus ties vico.

Estis tre mallume, kaj li ne rekonis la vojon kiam li forlasis la padon, kiun ili nove konstruis, kaj subeniris gxis la akvofluo. Fine li venis al la voja kurbo, kie li devis trapasi la akvon se li deziris atingi la tendaron lauxintence. Tie la rivereto estis malprofunda kaj largxa, kaj la trapasado ne estis malfacila ecx por la eta hobito. Li jam preskaux transiris, kiam li glitis sur rondan sxtonon kaj falis en la akvon kun plauxdo, Li jxus elgrimpis la kontrauxan bordon, kiam elfoj aperis el la mallumo kun brilaj lanternoj sercxante tiun, kiu faris tiom da bruo.

— GXi estis ne fisxo! — diris unu. — Vagas spiono en la cxirkauxajxo. Kasxu la lampojn! Ili helpos lin pli ol nin, se temas pri la stranga eta kreitajxo, kiu estas ilia servisto.

— Servisto, cxu? — elsnufis Bilbo. Kaj meze de la elsnufo li lauxte ternis, kaj la elfoj venis al la bruo.

— Lumigu do! — li diris. — Mi estas cxi tie, se vi volas min! — Kaj li demetis sian ringon, kaj ekaperis de malantaux roko.

Ili kaptis lin rapide malgraux sia surprizigxo.

— Kiu vi estas? CXu vi estas la hobito de l’ gnomoj? Kion vi faras? Kiel vi preterpasis niajn sentinelojn? — ili demandis unu post la alia.

— Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo, — li respondis. — Kunulo de Torino, se vi deziras scii. Mi konas vian regxon lauxaspekte, sed li eble ne konas mian vizagxon. Sed Bardo memoros min, kaj precipe Bardon mi deziras renkonti.

— CXu vere? — diris ili, — kaj pri kio vi deziras paroli?

— Miaj propraj aferoj, karaj elfoj miaj. Sed se vi deziras iam reveni al viaj arbaroj de tiu cxi malvarma kaj morna loko, — li respondis tremante pro frido, — konduku min senprokraste al fajro, kie mi povos sekigxi. Kaj poste lasu min paroli kun viaj estroj kiel eble plej rapide. Mi disponas nur unu-du liberajn horojn.

Tiumaniere du horojn post kiam li eskapis el la CXefpordo, Bilbo sidis apud varma fajro antaux granda tendo, kaj tie ankaux sidis la Elfregxo kaj Bardo kun perpleksaj mienoj. Hobito armita elfmaniere kaj volvita en malnova tuko estis por ili io noveca.

— Tute certe, — diris Bilbo kiel eble plej serioze, — cxi tiu afero igxis netolerebla. Mi simple enuas pro la tuta ekspedicio. Mi preferus reveni hejmen al la okcidento, kie la najbaroj estas pli prudentaj. Sed mi havas intereson pri la afero: fakte, temas pri interezo dekkvarona. Tio estas konsentita en letero, kiun mi espereble gardis, — li sercxis en sia trivita jako (kiun li ankoraux portis supre de sia masxkiraso) la krispigitan kaj falditan leteron de Torino, kiun oni en majo metis sub lian kamenobretan horlogxon!

— Nu, dekkvarono de la tiel nomitaj “profitoj”, kompreneble! — li dauxrigis. — Mi konscias pri tio. Miaparte, mi pretas konsideri viajn postulojn, kaj subtrahus el la totalo vian rajtan porcion antaux ol kalkuli mian pagon. Tamen vi ne tiel bone konas Torinon Kverkasxildo kiel mi nun konas lin. Mi avertas vin, ke li estas preta sidi sur ora amasigxo kaj morti pro malsato, dum vi sidas cxi tie.

— Nu, li dauxrigu! — diris Bardo. — Tia stultulo meritas morti pro malsato.

— Jes gxuste, — diris Bilbo. — Mi komprenas vian vidpunkton. Sed ankaux la vintro venas rapide. Post nelonge via tendaro blokigxos pro negxo kaj tiel plu, kaj la provizado farigxos malfacila — ecx por la elfoj, supozeble. Kaj vi spertos aliajn malfacilajxojn. CXu vi ankoraux ne auxdis pri Daino kaj la gnomoj de la Feraj Montoj?

— Jes jam delonge, sed kiel li rilatas al ni? — demandis la regxo.

— Guste tiel mi pensis. Mi vidas ke mi havas informojn, kiujn vi ankoraux ne ricevis. Mi povas nun raporti al vi, ke Daino nun marsxas je nur dutaga distanco for de cxi tie, kaj ke li kunvenigis almenaux kvincent gnomojn. Multaj el tiuj spertis la militojn inter la gnomoj kaj la goblenoj, pri kiuj vi jam supozeble auxdis. Ilia alveno evidente kauxzos gravajn malagrablajxojn.

— Kial vi alportas tiajn informojn al ni? CXu vi perfidas viajn amikojn aux minacas nin? — demandis Bardo sombre.

— Estimata Bardo! — pepis Bilbo. — Ne tro rapide reagu! Mi neniam antauxe renkontis tiel suspekteman popolon! Mi simple provas eviti embarason por cxiuj. Kaj mi nun havas proponon por vi!

— Ni auxdos gxin! — ili diris.

— Vi vidos gxin! — li diris. — Jen! — Kaj tiam li eltiris Arkesxtonon kaj forjxetis gxian volvajxon.

Ecx la Elfregxo, kies okuloj kutime spektis belajn mirindajxojn, ekstaris imponite. Bardo mem gapis gxin silente. La globo plenis je lunlumo kaj kvazaux pendus antaux ili en teksita reto da frostaj steloglimoj.

— Jen Arkesxtono de Traino, — diris Bilbo. — La Montokoro. Kaj gxi estas ankaux la koro de Torino. Li taksas gxin pli ol riveron da oro. Mi donos gxin al vi. GXi helpos vin dum la marcxando. — Poste kun tremo kaj sopira rigardo Bilbo donis la mirindan sxtonon al Bardo, kiu blindumite tenis gxin en sia mano.

— Sed cxu gxi estas de vi donebla? — li fine demandis kun peno.

— Nu bone, — diris la hobito konsternite. — GXi ja ne estas. Sed, fakte mi supozas, ke mi povus postuli gxin por anstatauxigi mian porcion. Mi ja estas rompsxtelisto laux ili — kvankam miaparte mi neniam sentis min tia — sed mi estas honesta, almenaux tion mi esperas. Sed cetere mi devas nun reiri, kaj la gnomoj povos trakti min tiel, kiel ili deziras. Mi nur esperas, ke vi trovos gxin utila. Tiam la Elfregxo miris pro Bilbo.

— Bilbo Baginzo! — li diris. — Vi meritas porti kirason de elfaj princoj pli ol tiuj por kiuj gxi estis pli tauxga. Sed mi scivolas, cxu Torino Kverkasxildo konstatos tion. Mi eble pli bone konas la gnomojn gxenerale ol vi. Mi konsilas, ke vi restu kun ni, kaj ni honoros vin kaj trioble bonvenigos vin.

— Mi esprimas mian sinceran dankon al vi, — diris Bilbo riverencante. — Sed mi pensas, ke mi devas ne forlasi miajn amikojn post la aventuroj, kiujn ni kune spertis. Kaj mi ankaux promesis veki la maljunan Bomburon je noktomezo! Mi vere devas foriri nun.

Ili ne kapablis persvadi lin por resti, kaj ili do arangxis eskorton por li. Kiam li estis foriranta, la regxo kaj Bardo adiauxis lin kun honoro. Kiam ili transiris la tendaron, maljuna viro volvita en malhela mantelo venis el sub tenda pordo kaj alproksimigxis.

— Gratulon, sinjoro Baginzo! — li diris, amike frapante lian dorson. — Vi estas cxiam pli lerta ol oni emas kredi.

Li estis Gandalfo.

Unuafoje post multaj tagoj Bilbo tre gxojis. Sed ne restis tempo por la demandoj, kiujn li tuj deziris starigi.

— Kiam venos la oportuna momento! — diris Gandalfo. — La afero nun venas al sia fino, almenaux se mi ne eraras. Vi spertos tre malagrablan momenton, sed restu kuragxa! Vi eble travivos tion sendamagxe. Cirkulas informoj, kiujn ecx la korakoj ankoraux ne auxdis. Bonan nokton!

Perpleksa sed rekuragxigita, Bilbo hastis pluen. Oni gvidis lin al sekura travadejo, kiun li trapasis seke kaj tiam li adiauxis la elfojn, kaj regrimpis atente al la CXefpordo. Li nun tre lacigxis, sed ankoraux ne estis la noktomezo, kiam li regrimpis per la sxnuro, kiu restis tie, kie li lasis gxin. Li malligis kaj kasxis gxin, kaj poste li sidigxis sur la muron kaj scivolis, kio okazos poste.

Noktomeze li vekis Bomburon, kaj poste siavice volvis sin en angulo, sen auxskulti la dankojn de l’ maljuna gnomo (li sentis, ke li ne tute meritis ilin). Li baldaux profunde dormis kaj forgesis siajn zorgojn gxis la mateno. Anstatauxe li songxis pri frititaj ovoj kun lardo.

Загрузка...