Moŝte pompa ulo en ruĝa uniformo paŝis el la malhelo kaj staris antaŭ ni tordante grandan kaj elegantan liphararon. Kiel en historia filmo, li efektive havis spadon, kiun li firme tenis per la tenilo.
— Mi prenos ĉion, kion vi du havas. Ĉion. Rapidu!
Du uniformuloj alkuris por certigi, ke ni faru kiel ordonite. Ili havis strangaspektajn pafilojn kun grandaj tuboj kaj lignaj kolboj. Malantaŭ ni, mi aŭdis grincadon, kiam la ŝarĝdeklivo remalsupreniĝis kun la kapitano Gart staranta sur ĝia fino. Mi klinis min por preni la pakaĵojn, kaj pluturnis min, plonĝante al la kapitano, kaptante lin.
Laŭtis eksplodo, kaj io zumis preter mia kapo kaj resonis kontraŭ la ŝipkareno.
La kapitano sakris kaj svingis pugnon al mi. Ne povus esti pli bone. Mi antaŭeniris al la bato, kaptis lian brakon, kaj tordis ĝin al lia dorso. Li kriis pro doloro: plaĉa bruo.
— Lasu lin, — voĉo diris, kaj mi rigardis super la tremanta ŝultro de la kapitano por vidi La Kurieron sternitan sur la tero, kun piedo de la oficiro sur lia brusto. Kaj la spado ne estis nur ornama, ĉar ĝia pinto nun puŝis kontraŭ la gorĝo de La Kuriero.
Ja estis unu el tiaj tagoj. Mi premetis la kolon de la kapitano per mia libera mano, antaŭ ol mi ellasis lin. Li glitis suben, kaj lia senkonscia kapo plaĉe frapis la ŝarĝdeklivon. Mi ekpaŝis for, kaj La Kuriero ekstaris ŝanceliĝe, senpolvigante sin, dum li turnis sin al nia kaptinto.
— Pardonu min, moŝta sinjoro, sed ĉu mi rajtas humile demandi la nomon de ĉi tiu planedo, kie ni staras?
— Spukavatem, — estis la raspa respondo.
— Mi dankas. Se vi permesas, mi iros kaj helpos nian amikon la kapitanon Gart restariĝi, ĉar mi deziras pardonpeti pro la impulsa konduto de mia juna amiko.
Neniu haltigis lin, dum li turnis sin al la kapitano, kiu ĵus rekonsciiĝis. Kaj tuj remalkonsciiĝis pro la piedbato, per kiu La Kuriero trafis lian tempion.
— Mi normale ne estas venĝema homo, — li diris forturniĝante kaj elprenante sian monujon. Li donis ĝin al la oficiro kaj pludiris: — Tamen nur tiun fojon, mi deziris esprimi miajn sentojn antaŭ ol reiĝi la normala pacema mi. Vi komprenas, ĉu ne, kial mi faris tion?
— Mi farus la samon, — la oficiro diris, kalkulante la monon. — Tamen nun la ludoj estas finitaj. Neniam plu alparolu min, aŭ vi mortos.
Li foriris, kaj alia viro aperis el la malhelo kun du nigraj metalaj ringoj en la manoj. La Kuriero staris, sensente kaj senreziste, dum la viro klinis sin kaj ŝlosis unu el ili ĉirkaŭ lia maleolo. Mi ne sciis, kio ĝi estis, sed ĝi ne plaĉis al mi. Mian oni ne ŝlosu tiel facile.
Tamen ja, oni faris. La faŭko de pafilo puŝis en mian dorson, kaj mi ne kontraŭis, dum la objekto klakis ŝlosita en sia loko. La aĵo-ŝlosinto ekstaris kaj rigardis al mi en la vizaĝon, starante tiom proksime, ke lia kloaka spiro envolvis min. Kaj li estis ankaŭ malbela, kun faldita cikatro, kiu ne plibeligis lian vizaĝon. Li puŝis akran fingron en mian bruston, dum li parolis:
— Mi estas Tars Tukas, servanto de nia sinjoro, la potenca ĉifalo Dökkid. Sed vi neniam alparolu min per mia nomo; vi ĉiam diru “Mastro”.
Mi ekdiris ion alian, ion, kio certe estis plibonigo kompare kun “mastro”, kiam li puŝis butonon sur metala skatolo pendanta de lia zono.
Tuj mi estis sur la tero, penante forpuŝi ruĝan dolornebulon el miaj okuloj. La unua afero, kiun mi ekvidis, estis La Kuriero sur la tero antaŭ mi, ĝemanta pro doloro. Mi helpis lin restariĝi; Tars Tukas vere ne bezonis fari tion, ne al homo de lia aĝo. Li firidetis oblikvan, cikatran rideton, kiam mi turnis min.
— Kiu mi estas? — li demandis. Mi kontraŭstaris ĉiujn tentojn, pro La Kuriero, ne pro mia propra sorto.
— Mastro.
— Ne forgesu, kaj ne provu forkuri. Nervaj ripetiloj troviĝas tra la tuta lando. Se mi lasas ĉi tion tro longe ŝaltita, ĉiuj nervoj viaj ĉesos funkcii. Por ĉiam. Ĉu komprenite?
— Komprenite, Mastro.
— Transdonu ĉion, kion vi havas.
Mi obeis. Monon, paperojn, monerojn, ŝlosilojn, horloĝon, ĉion. Li manserĉis min krude kaj aspektis kontenta, por la momento.
— Ni iru.
Kun tropika rapideco la suno jam leviĝis, kaj la lampojn oni malŝaltis. Ni ne rigardis malantaŭen sekvante nian novan mastron. La Kuriero marŝis malfacile, kaj mi devis helpi lin. Tars Tukas direktis nin al duonrompita ligna ĉaro, kiu staris proksime. Oni mansignis, ke ni grimpu en ĝian malantaŭon. Ni sidiĝis sur la tabula benko kaj rigardis, dum kestojn oni malsuprenigis el la kargopordo de la kosmoŝipo.
— Tio estis bela piedbato al la kapitano, — mi diris. — Vi evidente scias ion pri ĉi tiu planedo, kion mi ne scias. Kio estis la nomo?
— Spukavatem. — Li kraĉis la nomon kvazaŭ sakraĵon. — La muelŝtono ĉirkaŭ la kolo de La Ligo. La kapitano perfidadis nin ĝis la kerno. Kaj li ankaŭ kontrabandas. Absoluta embargo validas kontraŭ ĉi tiu mondaĉo. Precipe pri armiloj, kiuj certe plenigas tiujn kestojn. Spukavatem!
Tio ne vere diris al mi ion krom tio, ke estis sufiĉe malbone. Tion mi jam sciis.
— Ĉu eblus esti iom pli informema pri tiu muelŝtono?
— Mi kulpigas min tute pro via implikiĝo en ĉi tio. Sed kapitano Gart repagos. Eĉ se ni faros nenion alian, Jim, ni trenos lin al la justico. Ni sciigos La Ligon. Iel.
La “iel” senkuraĝigis lin eĉ pli, kaj li apogis la kapon lace inter la manojn. Mi sidis silente, atendante, ke li reekparolados, kiam li pretos.
Eksidante, li finfine reparolis, kaj en la respegulita lumo mi vidis, ke la fajro revenis en liajn okulojn.
— Nil carborundum, Jim. Ne lasu al la bubaĉoj eluzi vin. Ni sidas nun en bela kaĉo. Spukavatem unue kontaktiĝis kun La Ligo antaŭ pli ol dek jaroj. Ĝi estis izolita depost la Disfalo, kaj havis milojn da jaroj por fiiĝi. Ĝi estas loko, kiu donas al krimo malbonan famon, ĉar ĉi tie la krimuloj regas. La frenezulejo estas kaperita de la frenezuloj. Anarkio regas — ne, ne vere — kompare kun Spukavatem anarkio ŝajnas JunNulara pikniko. Mi aparte studis la registaran sistemon de ĉi tiu planedo, dum mi prilaboris la malpli evidentajn erojn de mia propra filozofio. Ĉi tie ni havas ion, kio apartenas al la perditaj malhelaj epokoj de la estiĝo de la homaro. Ĝi estas absolute malestiminda en ĉiuj siaj aspektoj, kaj nenion la Ligo povas fari, krom invadi. Kio estas tute kontraŭ la filozofio de la Ligo. La forto de la Ligo estas ankaŭ ĝia malforto. Planedo aŭ planedoj ne rajtas fizike ataki alian planedon. Kiu farus tion, suferus tujan neniigon fare de ĉiuj aliaj, ĉar milito estis proklamita kontraŭleĝa. La Ligo povas nur helpi ĵusmalkovritajn planedojn, oferti konsilojn kaj helpon. Onidire estas kaŝaj organizaĵoj de la Ligo, kiuj laboras pri la subfosado de abomenindaj socioj kiel ĉi tiu, sed kompreneble tion oni neniam agnoskas publike. Do tio, kion ni havas ĉi tie, estas malbono, ega malbono. Ĉar Spukavatem estas tordita respegulaĵo de civilizitaj mondoj. Ne regas leĝo ĉi tie, nur forto. La estroj de la krimbandoj nomiĝas ĉifaloj, la glavulo kun la fantazia uniformo, ĉifalo Dökkid, estas unu el ili. Ĉiu ĉifalo regas ĉifalujon — tio estas ĉifallando — tiom grandan, kiom li kapablas. Liaj sekvantoj rekompenciĝas per parto de la rabaĵo, kiun ili elprenas el la kamparanoj, aŭ per militpredo. Tute ĉe la malsupro de tiu krimpiramido estas la sklavoj. Ni.
Li montris al la dolorkatenoj ĉirkaŭ sia maleolo kaj komplete deprimis sin. Ankaŭ min.
— Tamen, ni povas rigardi ankaŭ la bonan flankon, — mi diris senespere.
— Kiun bonan flankon?
Mi demandis min pri tio, dum mi fervore pensis laŭte:
— La bonan flankon… jes, ĉiam estas bona flanko. Nu, ekzemple, ni estas for de Paradizeto kaj niaj problemoj tie. Pretaj por nova komenco.
— Ĉe la malsupro de la piramido? Kiel sklavoj?
— Ĝuste! El tie estas nur unu direkto por ni: Supren!
Liaj lipoj signalis plej etan rideton ĉe tiu senespera ŝerco, kaj mi plurapidis:
— Ekzemple, ili traserĉis nin kaj forprenis ĉiujn niajn havaĵojn. Ĉiujn krom unu. Mi ankoraŭ havas, en mia ŝuo, malgrandan memoraĵon el mia restado en la malliberejo. Jen. — Mi montris la dirkon, kaj lia rideto pligrandiĝis. — Kaj ĝi funkcias, vidu. — Mi malfermis mian dolorkatenon kaj montris ĝin al li, kaj reŝlosis ĝin en ĝia loko. — Do, kiam ni pretos foriri, ni foriros!
Nun lia ekrideto fariĝis vera rideto. Li etendis la brakojn kaj kaptis mian ŝultron en premo de vera kamaradeco.
— Kiel vi pravas! — li ĝojis. — Ni estos bonaj sklavoj dum iom da tempo. Ĝuste tiom longe, ke ni lernu la metodojn de ĉi tiu socio: la komandoĉenon, kaj kiel oni eniru ĝin, kie estas la riĉofontoj, kaj kiel oni akiru ilin. Tuj kiam mi eltrovos, kie estas la truoj en la strukturo de ĉi tiu socio, ni refariĝos ratoj. Ne Rustimunaj Ŝtalaj, mi bedaŭras, sed pli kiel la peltkovritaj, ronĝdentaj.
— Rato kun iu alia nomo estas same dolĉa. Ni venkos!
Ni devis flankensalti, ĉar la unua kesto estis maldelikate puŝata en la malantaŭon de la veturilo, kies kaduka strukturo grincis kaj grumblis. Kiam la lasta kesto estis ŝarĝita, la ŝarĝintoj mem engrimpis. Mi ĝojis, ke la lumo estis tiel malbona; mi vere ne deziris rigardi ilin tro atente. Tri hirtaj, malpuraj viroj, nerazitaj, ĉifone vestitaj. Kaj ankaŭ nelavitaj, kiel min tuj informis mia spasmanta nazo. Jen kvara homo engrimpis, pli granda kaj malagrabla ol la aliaj, kvankam liaj vestoj aspektis iom pli bonaj. Li fiksrigardis nin kaj, krom la haladzo, mi flaris danĝeron.
— Vi scias, kiu mi estas? Mi estas la puŝisto. Ĉi tio estas mia grupo, kaj vi faru kion mi diras. Unue, mi diras, ke vi, la maljunulo, demetu la jakon. Ĝi aspektos pli bele sur mi ol sur vi.
— Mi dankas pro via sugesto, sinjoro, — La Kuriero respondis milde. — Tamen mi opinias, ke mi konservos ĝin.
Mi sciis, kion li faris, kaj esperis, ke mi estos kapabla por ĝi. Ne estis multe da uzebla spaco, kaj tiu brutaĉo estis duoble pli granda ol mi. Mi havos ŝancon por unu bato, ne pli, kaj ĝi estu trafa.
La brutulo kolermuĝis kaj ekgrimpis super la kestoj. La timigitaj sklavoj malorde forfuĝis el lia vojo. Mi imitis ilin, kaj li pasis ignorante min. Bonege. Li estis ĵus ekkaptinta La Kurieron, kiam mi trafis lian nukon per miaj kunmetitaj pugnoj. Estis plaĉa batbruo, kaj li kolapsis sur la keston.
Mi turnis min al la sklavoj, kiuj rigardis en grandokula silento.
— Vi ĵus akiris novan puŝiston, — mi diris al ili. Ili kapjesis konsente. Mi montris al la plej proksima ulo. — Kiu mi estas?
— Puŝisto, — li tuj respondis. — Tamen, ne turnu vian dorson al ĉi tiu, kiam li rekonsciiĝos.
— Ĉu vi helpos min?
Lia rideto montris nigrajn, rompitajn dentojn.
— Ne helpos batali. Avertos vin, tamen, se vi ne batos nin, kiel li.
— Ne estos batado. Ĉu vi ĉiuj helpos?
Ĉiuj kapjesis.
— Bone. Do via unua tasko estas elpuŝi la antaŭan puŝiston el la ĉaro. Mi ne deziras esti tro proksime, kiam li vekiĝos.
Ili plenumis la taskon entuziasme, kaj aldonis kelkajn piedbatojn propravole.
— Dankon, Jim. Mi alte taksas la helpon, — La Kuriero diris. — Mi pensis ja, ke vi devos batali kontraŭ li pli-malpli baldaŭ, do kial ne frue, kun mi mem kiel malatentigilo? Kaj nia suprengrimpado en la socio ĵus komenciĝis, ĉar vi jam elgrimpis el la kategorio de simplaj sklavoj. Suferantaj satelitoj! Kio estas tio?
Mi rigardis, kien li montris, kaj miaj okuloj same rondiĝis kiel liaj. Estis iaspeca maŝino, tio evidentiĝis. Ĝi proksimiĝis al ni malrapide, klake kaj bate, kaj eligante fumon. La stiristo turnis ĝin antaŭ la ĉaron, kaj helpanto elsaltis kaj kunligis ilin. Ekskuiĝis, kaj ni malrapide ekveturis.
— Rigardu atente, Jim, kaj memoru, — li diris. — Vi vidas ion el la komenco de teknologio, delonge forgesitan kaj perditan en la nebulo de la tempo. Tiu teraŭto funkcias per vaporo. Ĝi estas vaporaŭto, mi ĵuras je mia vivo. Ha, mi ekpensas, ke mi ĝuos ĉi tie.
Mi ne estis tiel ravita de novŝtonepoka maŝinaro kiel li. Miaj pensoj plu restis ĉe la eksigita brutulo kaj ĉe kio okazos, kiam li atakos min. Mi devis lerni pli pri la bazaj reguloj, kaj rapide. Mi iris malantaŭen al la aliaj sklavoj, sed antaŭ ol mi povus ekbabili, ni klakadis sur ponto kaj tra pordego en alta muro. La stiristo de nia vaporĉaro haltigis ĝin kaj kriis:
— Malŝarĝu tiujn ĉi.
Kiel nova puŝisto, mi voktis sed malmulte helpis. La lasta kesto ĵus alteriĝis, kiam unu el la sklavoj vokis al mi:
— Li venas nun, tra la pordego malantaŭ vi!
Mi turnis min rapide. Li pravis. Jen staris la ekspuŝisto, gratita kaj sangokovrita, kaj ruĝvizaĝa pro furiozo.
Li atakis muĝante.