Laŭ la analoj de Gondoro tiu estis Argelebo II, la dudeka el la Norda linio, kiu finiĝis ĉe Arveduo tricent jarojn poste.
Sekve, la jaroj de la Tria Epoko laŭ la kalkulado de la elfoj kaj la dunadanoj estas troveblaj per aldono de 1600 al la datoj de la Provinc-datumo.
Tradukis Bertilo Wennergren.
Vidu Apendicon B: analoj 1451, 1462, 1482; kaj noton ĉe la fino de Apendico C (en la angla eldono).
Redonita en tre reduktita formo en Apendico B ĝis la fino de la Tria Epoko (en la angla eldono).
Tradukis el la angla Bertilo Wennergren.
Tiel la hobitoj nomas la stelaron Plugilo aŭ Granda Urso.
Varda estas la nomo de tiu, kiun la elfoj en la ekzilaj landoj de Mez-Tero nomas Elbereta.
Ĉiu monato laŭ la Provinc-datumo estis 30-taga.
Traduko de Edmundo Grimley Evans.
Tark. Gondorano (orklingve). Tiu vorto devenis de tarkil, kiu en la Komuna Lingvo signifas numenoranon, venintan al Mez-Tero.
Laŭ la Provinca kalendaro estis tridek tagoj en reteo (t.e. en marto).
Probable ĝi originis de la orka vorto ŝarkŭ, kiu signifas maljunulo.
La Provinca kalendaro, krom dek du 30-tagaj monatoj, havis tritagan Lithon (inter junio kaj julio) kaj dutagan Julon — la jarfrua kaj jarkomenca tagoj (inter la 30a de decembro kaj la 1a de januaro).