LA DUA LIBRO

1. Golfo de Ljuno

2. Grizaj Havenoj

3. La Provinco

4. Malnova Arbaro

5. Veterverto

6. Rivendelo

7. Pordo de Morio

8. Isengardo

9. Iridaj Kampoj

10. Lorieno

11. Dol Gulduro

12. Minaso Tirit

13. Minaso Morgul

14. Breĉo de Rohano

1 Multaj renkontiĝoj

Frodo vekiĝis kaj konstatis, ke li kuŝas sur lito. Unue li supozis, ke li dormis ĝis malfrue, post longa malagrabla sonĝo, kiu ankoraŭ ŝvebis rande de l’ memoro. Aŭ eble li malsanis? Sed la plafono aspektis stranga; ĝi estis plata, kaj ĝi havis malhelajn trabojn riĉe ĉizitajn. Li kuŝadis ankoraŭ kelkan tempon rigardante makulojn da sunlumo sur la muro, kaj aŭskultante la bruon de akvofalo.

— Kie mi troviĝas, kaj kioma horo estas? — li diris voĉe al la plafono.

— En la domo de Elrondo, kaj estas la deka horo matene, — diris iu voĉo. — Estas mateno de la dudek-kvara de oktobro, se vi emas scii.

— Gandalfo! — kriis Frodo, sidiĝante. Jen estis la maljuna sorĉisto, sidanta sur seĝo apud la malfermita fenestro.

— Jes, — li diris, — jen mi. Kaj vi estas bonŝanca, ke vi troviĝas ĉi tie, cetere, post ĉiuj absurdaĵoj, kiujn vi kulpis post forlaso de la hejmo.

Frodo rekuŝiĝis. Li sentis sin tro komforta kaj trankvila por diskuti, kaj li ĉiuokaze ne supozis, ke li venkos en diskuto. Li estis jam plene vekiĝinta, kaj memoro pri lia vojaĝo estis revenanta: la katastrofa “tempoŝpara” vojo tra la Malnova Arbaro; la “akcidento” ĉe La Pranca Poneo; kaj lia freneza surmeto de l’ Ringo en la valeto sub Veterverto. Dum li pripensis ĉion ĉi, vane klopodante alvenigi sian memoron ĝis la atingo de Rivendelo, estis longa silento, rompita nur de mallaŭtaj suĉoj de la Gandalfa pipo, kiam li blovis blankajn fumringojn tra la fenestro.

— Kie estas Sam? — Frodo demandis finfine. — Kaj ĉu bonfartas ĉiuj aliaj?

— Jes, ĉiuj estas bonfartaj kaj bonstataj, — respondis Gandalfo. — Sam estis ĉi tie, ĝis mi forsendis lin por iom ripozi antaŭ proksimume duonhoro.

— Kio okazis ĉe la Transpasejo? — diris Frodo. — Ĉio iel ŝajnis tre malklara; kaj ankoraŭ ŝajnas.

— Jes, certe estis tiel. Vi komencis forvelki, — respondis Gandalfo. — La vundo fine venkis vin. Post ankoraŭ kelkaj horoj vi estus ekster niaj savrimedoj. Sed vi posedas iom da forto, kara mia hobito! Kiel vi montris en la dolmenejo. Tio estis krizega: eble la plej danĝera momento el ĉiuj. Se nur vi povus elteni ĉe Veterverto.

— Ŝajnas, ke vi jam scias tre multe, — diris Frodo. — Mi ne parolis al la aliaj pri la dolmenejo. Komence ĝi estis tro terura, kaj poste aliaj aferoj estis pripensindaj. Kiel vi scias pri tio?

— Vi longe parolis dumdorme, Frodo, — diris Gandalfo milde, — kaj ne estis por mi malfacile legi en viaj menso kaj memoro. Ne zorgu! Kvankam mi ĵus diris “absurdaĵoj”, mi ne seriozis. Mi taksas vin alte — kaj la aliajn. Alveni tiel malproksimen ne estis sukceso malgranda, kaj tra tiom da danĝeroj, ankoraŭ posedante la Ringon.

— Ni neniel sukcesus sen Paŝegulo, — diris Frodo. — Sed vin ni bezonis. Sen vi, mi ne sciis, kion fari.

— Mi estis malhelpata, — diris Gandalfo, — kaj tio preskaŭ fariĝis nia fiasko. Kaj tamen mi ne certas: eble estis pli bone tiel.

— Mi volas, ke vi rakontu al mi la okazintaĵojn!

— En bona horo! Vi ne rajtas paroli aŭ zorgi hodiaŭ, laŭ ordono de Elrondo.

— Sed parolado malhelpus min pensi kaj scivoli, kio estas egale laciga, — diris Frodo. — Mi jam tute vekiĝis, kaj mi memoras tiom da aferoj klarigendaj. Kial vi estis malhelpata? Vi devus rakonti al mi almenaŭ tion.

— Vi aŭdos baldaŭ ĉion deziratan, — diris Gandalfo. — Ni kunvenigos Konsiliĝon, tuj kiam vi estos sufiĉe forta. Dume mi diras nur, ke mi estis kaptita.

— Vi? — kriis Frodo.

— Jes, mi, Gandalfo la Griza, — diris la sorĉisto seriozege. — En la mondo estas multaj potencoj, por bono kaj por malbono. Iuj estas pli potencaj ol mi. Kontraŭ iuj mi ankoraŭ ne mezuriĝis. Sed alvenas mia horo. La Mastro de Morgulo kaj ties Nigraj Rajdantoj jam elmergiĝis. Milito estas preparata.

— Do vi jam sciis pri la Rajdantoj antaŭ ol mi renkontis ilin?

— Jes, mi sciis pri ili. Efektive mi iam parolis al vi pri ili; ĉar la Nigraj Rajdantoj estas la Ringofantomoj, la Naŭ Servistoj de la Mastro de l’ Ringoj. Sed mi ne sciis, ke ili releviĝis, aŭ mi estus tuj fuĝinta kun vi. Mi aŭdis novaĵon pri ili nur post kiam mi forlasis vin en junio; sed tiu historio estas prokrastenda. Aktuale ni estas savitaj el katastrofo, dank’ al Aragorno.

— Jes, — diris Frodo, — ĝuste Paŝegulo savis nin. Tamen komence mi timis lin. Sam neniam tute fidis lin, mi opinias, almenaŭ ĝis la renkonto kun Glorfindelo.

Gandalfo ridetis.

— Pri Sam mi aŭdis la tuton, — li diris. — Li jam ne plu kovas dubojn.

— Mi ĝojas, — diris Frodo. — Ĉar mi jam tre ŝatas Paŝegulon. Nu, ŝatas ne estas la ĝusta vorto. Mi volas diri, ke li estas kara al mi; kvankam li estas stranga kaj foje severa. Fakte, li memorigas min pri vi. Mi ne sciis, ke tiaj estas iuj granduloj. Mi supozis, nu, ke ili estas nur grandaj, kaj iom stultaj: bonkoraj kaj stultaj kiel Buterburo, aŭ stultaj kaj malicaj kiel Vilĉjo Filikĉjo. Sed fakte ni en la Provinco ne scias multon pri homoj, krom eble pri la brianoj.

— Eĉ pri ili vi ne scias multon, se vi opinias, ke maljuna Barlimano estas stulta, — diris Gandalfo. — Li estas sufiĉe saĝa sur propra tereno. Li pensas malpli multe ol li parolas, kaj malpli rapide; tamen li kapablas travidi brikan muron, se li disponas sufiĉan tempon (kiel oni diras en Brio). Sed restas malmultaj en Mez-Tero tiaj, kia Aragorno filo de Aratorno. La gento de la Reĝoj el trans la maro preskaŭ finiĝis. Eble ĉi tiu Milito de l’ Ringo estos ilia lasta aventuro.

— Ĉu vi vere asertas, ke Paŝegulo estas gentano de l’ malnovaj Reĝoj? — diris Frodo mirigite. — Mi supozis, ke ili ĉiuj malaperis antaŭlonge. Mi pensis, ke li estas nur disirulo.

— Nur disirulo! — kriis Gandalfo. — Kara mia Frodo, ĝuste tiaj estas la disiruloj: la lasta restaĵo en la Nordo de la granda popolo, la homoj de Okcidentio. Ili jam pli frue helpis min; kaj mi bezonos ilian helpon dum la tagoj venontaj; ĉar ni alvenis Rivendelon, sed la Ringo ankoraŭ ne ripozas.

— Supozeble ne, — diris Frodo. — Sed ĝis nun mi sole pensis, kiel alveni ĉi tien, kaj mi esperas, ke mi ne devos iri pluen. Estas tre agrable simple ripozi. Mi pasigis monaton da ekzilo kaj aventuro, kaj mi trovas, ke tio plene sufiĉas al mi.

Li silentiĝis kaj fermis siajn okulojn. Post iom da tempo li ekparolis denove.

— Mi kalkuladis, — li diris, — kaj mi ne povas sumigi ĝis la dudek-kvara de oktobro. Devus esti la dudek-unua. Certe ni atingis la Transpasejon je la dudeka.

— Vi parolis kaj kalkulis pli ol bonfartas al vi, — diris Gandalfo. — Kiel sentiĝas nun viaj flanko kaj ŝultro?

— Mi ne scias, — Frodo respondis. — Ili tute ne sentiĝas: kio estas pliboniĝo, sed, — li faris provon, — mi povas denove iom movi mian brakon. Jes, ĝi reviviĝas. Ĝi ne estas malvarma, — li aldonis, tuŝante sian maldekstran manon per la dekstra.

— Bone! — diris Gandalfo. — Ĝi ripariĝas rapide. Vi baldaŭ estos refortiĝinta. Elrondo vin kuracis: li prizorgis vin dum tagoj, ekde kiam oni enportis vin.

— Tagoj? — diris Frodo.

— Nu, kvar noktoj kaj tri tagoj, se diri precize. La elfoj portis vin de la Transpasejo nokte de la dudeka, kaj ĝuste tie vi fuŝis la kalkulon. Ni estis treege maltrankvilaj, kaj Sam apenaŭ forlasis vian apudon, tage aŭ nokte, krom por kurieri. Elrondo estas majstro de l’ kuracado, sed la armiloj de nia Malamiko estas mortigaj. Se diri la veron, mi havis malmulte da espero, ĉar mi suspektis, ke ankoraŭ restas en la fermita vundo iu ero de la klingo. Sed ĝis hieraŭ nokte ĝi ne estis trovebla. Tiam Elrondo eligis fragmenton. Ĝi estis profunde eniĝinta, kaj ĝi moviĝis internen.

Frodo ektremis, memorante pri la kruela ponardo kaj noĉa klingo, kiu malaperis en la manoj de Paŝegulo.

— Ne timu! — diris Gandalfo. — Ĝi estas jam for. Ĝi estas fandita. Kaj ŝajnas, ke hobitoj velkas tre malvolonte. Mi konis fortajn batalistojn de la granduloj, kiujn tre rapide venkus tiu ero, kiun vi portis dum dek sep tagoj.

— Kion ili estus farintaj al mi? — demandis Frodo. — Kion la Rajdantoj provis fari?

— Ili provis trapiki vian koron per Morgula ponardo, kiu restas en la vundo. Se ili sukcesus, vi fariĝus tia, kia ili, sed pli malforta kaj komandota de ili. Vi fariĝus fantomo sub rego de la Malhela Mastro; kaj li turmentus vin pro tio, ke vi provis reteni lian Ringon, se eblus turmento pli granda, ol esti rabita de ĝi kaj vidi ĝin sur lia mano.

— Feliĉe, la teruran danĝeron mi ne konstatis! — diris Frodo feble. — Mi estis morttimigita, kompreneble; sed se mi scius pli, mi ne aŭdacus eĉ moviĝi. Estas mirinde, ke mi eskapis!

— Jes, fortuno aŭ la sorto helpis vin, — diris Gandalfo, — se ne paroli pri kuraĝo. Tial ke via koro ne estis tuŝita, kaj nur via ŝultro estis trapikita, ĉar vi rezistis ĝisfine. Sed tio estis tre proksima trafo, por tiel diri. Vin minacis plej grava danĝero dum vi portis la Ringon, ĉar tiam vi estis mem duone en la fantoma mondo, kaj ili eble estus kaptintaj vin. Vi povis vidi ilin, kaj ili povis vidi vin.

— Mi scias, — diris Frodo. — Ili estis terura vidaĵo! Sed kial ni ĉiuj povis vidi iliajn ĉevalojn?

— Ĉar tiuj estas ĉevaloj realaj, same kiel realaj estas la nigraj manteloj, kiujn ili vestas por doni formon al sia nenieco, kiam ili intertraktas kun vivantoj.

— Do kial tiuj nigraj ĉevaloj toleras tiajn rajdantojn? Ĉiuj aliaj bestoj timiĝas pro ilia proksimiĝo, eĉ la elfa ĉevalo de Glorfindelo. La hundoj ululas kaj la anseroj gakas al ili.

— Ĉar tiuj ĉevaloj naskiĝis kaj estas breditaj por servi al la Malhela Mastro en Mordoro. Ne ĉiuj liaj servistoj kaj servutuloj estas fantomoj! Iuj estas orkoj kaj troloj, iuj estas vargoj kaj homlupoj; kaj ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas multaj homoj, batalistoj kaj reĝoj, kiuj marŝas vivaj sub la suno, kaj tamen estas sub lia regado. Kaj ties nombro plimultiĝas ĉiutage.

— Kio pri Rivendelo kaj la elfoj? Ĉu Rivendelo estas sekura?

— Jes, provizore, ĝis ĉio alia estos venkita. La elfoj eble timas la Malhelan Mastron kaj eble fuĝos antaŭ li, sed neniam plu ili aŭskultos lin aŭ servos lin. Kaj ĉi tie en Rivendelo loĝas ankoraŭ iuj el liaj ĉefaj malamikoj: la elfaj saĝuloj, princoj de Eldaroj el trans la maroj plej malproksimaj. Tiuj ne timas la Ringofantomojn, ĉar tiuj, kiuj loĝis en la Benita Lando vivas samtempe en ambaŭ mondoj, kaj tiel kontraŭ la vidataĵoj kiel la nevidataĵoj ili posedas grandan potencon.

— Mi pensis, ke mi vidas blankan figuron, kiu brilis kaj ne nebuliĝis kiel la ceteraj. Ĉu do tiu estis Glorfindelo?

— Jes, vi vidis lin momente tia, kia li estas aliflanke: unu el la potenculoj de l’ Unue-naskitaj. Li estas elfa princo el familio de regantoj. Efektive en Rivendelo troviĝas potenco kapabla rezisti la potencon de Mordoro, dum iom da tempo; kaj aliloke ankoraŭ loĝas aliaj potencoj. Krome ekzistas potenco alispeca en la Provinco. Sed ĉiuj tiaj lokoj iĝos baldaŭ insuloj sieĝataj, se la aferoj evoluos tiel, kiel nun. La Malhela Mastro elpuŝas sian tutan forton.

» Tamen, — li diris, stariĝinte subite kaj elpuŝinte sian mentonon, dum lia barbo hirtiĝis kaj rektiĝis kvazaŭ minacaj dratoj, — ni devas konservi nian kuraĝon. Vi baldaŭ estos sana, se mi ne mortigos vin per alparoloj. Vi estas en Rivendelo, kaj ne necesas, ke vi zorgu pri io ajn, provizore.

— Mi ne havas kuraĝon, ke mi konservu ĝin, — diris Frodo, — sed aktuale mi ne zorgas. Nur sciigu al mi pri miaj amikoj, kaj rakontu la finon de l’ afero ĉe la Transpasejo, kiel mi daŭre petas, kaj mi provizore kontentiĝos. Poste mi ekdormos denove, ŝajnas al mi; sed fermi la okulojn mi ne povos ĝis vi finrakontos al mi tiun historion.

Gandalfo translokigis sian seĝon apud la liton, kaj zorge ekzamenis Frodon. La koloro estis reveninta al ties vizaĝo, kaj liaj okuloj estis klaraj, kaj tute vekiĝintaj kaj konstativaj. Li estis ridetanta, kaj ŝajnis ke malmulte misis ĉe li. Sed al la okuloj de la sorĉisto vidiĝis eta ŝanĝiĝo, kvazaŭ nur aludo pri travidebleco en li, kaj precipe je la maldekstra mano, kiu kuŝis videbla sur la litotuko.

“Tamen tio estas atendebla, — diris al si Gandalfo. — Li ne ankoraŭ trapasis la duonon, kaj ĝis kio li fine alvenos, eĉ Elrondo ne kapablas aŭguri. Ne ĝis miso, mi opinias. Li eble iĝos simila al glaso plenigita de klara lumo por vidkapablaj okuloj”.

— Vi aspektas bonege, — li diris voĉe. — Mi riskos mallongan rakonton sen interkonsiliĝo kun Elrondo. Sed tute mallongan, sciu, kaj poste vi devos reendormiĝi. Jen kio okazis, laŭ mia kompreno. La Rajdantoj celis rekte vin, tuj kiam vi fuĝis. Ili ne plu bezonis gvidadon far la ĉevaloj: vi jam iĝis videbla al ili, estante jam sur la sojlo de ilia mondo. Kaj cetere la Ringo altiris ilin. Viaj amikoj flankensaltis desur la vojo, aŭ ili estus surrajditaj. Ili sciis pri nenio, kio povus vin savi, se la blanka ĉevalo ne sukcesus. La Rajdantoj estis tro rapidaj por ĝisatingo, kaj tro multaj por kontraŭstaro. Senĉevale eĉ Glorfindelo kaj Aragorno kune ne kapablus kontraŭstari ĉiujn Naŭ samtempe. Kiam la Ringofantomoj preterkuris, viaj amikoj postkuris malantaŭe. Proksime al la Transpasejo troviĝas eta kavaĵo apud la vojo, kaŝita per kelkaj stumpaj arboj. Tie ili haste bruligis fajron: ĉar Glorfindelo sciis, ke fluso alvenos, se la Rajdantoj provos transiri, kaj tiam li devos pritrakti iujn, kiuj restos liaborde de l’ rivero. Tuj kiam la fluso aperis, li elkuris, sekvate de Aragorno kaj la aliaj, portantaj flamantajn torĉojn. Trafitaj inter fajro kaj akvo, kaj vidantaj elf-princon rivelitan tiel kolerplene, ili senkuraĝiĝis, kaj iliajn ĉevalojn trafis frenezeco. Tri estis forportitaj de la unua flusatako; nun la aliaj estis ĵetitaj en la akvon de siaj ĉevaloj kaj inunditaj.

— Kaj tiel finiĝis la Nigraj Rajdantoj? — demandis Frodo.

— Ne, — diris Gandalfo. — Iliaj ĉevaloj certe pereis, kaj sen tiuj ili estas kripligitaj. Sed la Ringofantomoj mem ne estas tiel facile detrueblaj. Tamen ili ne estas timindaj nuntempe. Viaj amikoj transiris, kiam la fluso forpasis, kaj ili trovis vin kuŝantan survizaĝe ĉe la bordosupro, kun rompita glavo sub vi. La ĉevalo gardostaris apude. Vi estis pala kaj malvarma, kaj ili timis, ke vi estas mortinta, aŭ pli mise. La domanoj de Elrondo renkontis ilin, dum ili malrapide portis vin al Rivendelo.

— Kiu kreis la fluson? — demandis Frodo.

— Elrondo ordonis ĝin, — respondis Gandalfo. — La rivero de ĉi tiu valo estas sub lia regado, kaj ĝi flusas kolere, kiam li ege bezonas bari la Transpasejon. Tuj kiam la estro de l’ Ringofantomoj enrajdis la akvon, la fluso estis lanĉita. Se mi rajtas tion diri, mi aldonis kelkajn detalojn proprajn: vi eble ne rimarkis, sed kelkaj el la ondoj prenis formon de grandaj blankaj ĉevaloj kun brilantaj blankaj rajdantoj, kaj estis multaj ruliĝantaj kaj pistantaj rokegoj. Momente mi ektimis, ke ni liberigis tro akran koleron, kaj la fluso elregiĝos kaj forportos vin ĉiujn. En la akvoj, kiuj malsuprenvenas el la neĝo de l’ Nebuletaj Montoj estas granda vigleco.

— Jes, nun ĉio revenas al mi, — diris Frodo, — la laŭtega bruo. Mi pensis, ke mi dronas, kune kun miaj amikoj kaj malamikoj. Sed jam ni estas sekuraj!

Gandalfo rapide rigardis al Frodo, sed tiu estis ferminta la okulojn.

— Jes, vi ĉiuj estas sekuraj nuntempe. Baldaŭ okazos festado kaj ĝojado por celebri la venkon ĉe la Transpasejo de Bruineno, kaj vi ĉiuj ĉeestos en honoraj lokoj.

— Bonege! — diris Frodo. — Estas mirinde, ke Elrondo, Glorfindelo kaj tiaj gravaj princoj, por ne paroli pri Paŝegulo, tiel prizorgas min kaj montras al mi tiom da bonkoreco.

— Nu, multkiale ili devus tion fari, — diris Gandalfo, ridetante. — Mi estas unu taŭga kialo. La Ringo estas alia: vi estas la Ringoportanto. Kaj vi estas la heredinto de Bilbo, la Ringotrovinto.

— Kara Bilbo! — diris Frodo dormeme. — Mi scivolas, kie li estas. Mi volas, ke li estu ĉi tie kaj povu aŭdi la tutan rakonton. Tio ridigus lin. La bovino transsaltis la Lunon! Kaj la kompatinda maljuna trolo!.. — Post tio li profunde endormiĝis.


Frodo nun estis sekura en la Lasta Hejmeca Domo oriente de la Maro. Tiu domo estis, kiel Bilbo antaŭlonge raportis, “domo perfekta, ĉu plaĉas al vi manĝoj aŭ dormo aŭ rakontado aŭ kantado, aŭ nur sidado kaj bonpensado, aŭ agrabla miksaĵo el ĉiuj”. Nura restado tie estis kuracilo kontraŭ laco, timo kaj malĝojo.

Kiam la vespero proksimiĝis, Frodo revekiĝis, kaj li konstatis, ke li ne plu sentas bezonon pri ripozo aŭ dormo, sed emis al manĝado kaj trinkado, kaj probable al postaj kantado kaj rakontado. Li ellitiĝis kaj trovis, ke lia brako jam estas preskaŭ tiel uzebla, kiel ĝi iam estis. Li trovis prete almetitajn purajn vestaĵojn el verda ŝtofo, kiuj bonege konvenis al li. Rigardante spegulon li surpriziĝis vidante multe pli maldikan rebildon de si, ol li memoris: tiu rimarkinde similis la junan nevon de Bilbo, kiu kutimis promenadi kun sia onklo en la Provinco; sed la okuloj alrigardis lin penseme.

— Jes, vi spertis kelkajn aferojn post kiam vi pasintfoje elrigardis el spegulo, — li diris al sia rebildo. — Sed nun al gaja renkontiĝo! — Li etendis siajn brakojn kaj fajfis melodion.

Tiumomente aŭdiĝis frapo ĉe la pordo, kaj envenis Sam. Li kuris al Frodo kaj kaptis ties maldekstran manon, malglate kaj sinĝene. Li milde karesis ĝin, kaj poste li ruĝiĝis kaj rapide forturniĝis.

— Saluton, Sam! — diris Frodo.

— Estas varma! — diris Sam. — Nome, via mano, s-ro Frodo. Ĝi sentiĝis tiom malvarma dum la longaj noktoj. Sed gloro kaj trumpetoj! — li kriis, alturniĝante denove kun brilaj okuloj kaj dancante sur la planko. — Estas bele revidi vin stariĝinta kaj normala, sinjoro! Gandalfo petis, ke mi venu vidi, ĉu vi estas preta malsupreniri, kaj mi supozis, ke li ŝercas.

— Mi estas preta, — diris Frodo. — Ni iru serĉi la ceterajn de la grupo!

— Mi povas konduki vin al ili, sinjoro, — diris Sam. — Granda domo estas ĉi tiu, kaj tre neordinara. Ĉiam ankoraŭ iom por eltrovi, ne sciante, kion vi trovos post angulo. Kaj elfoj, sinjoro! Elfoj tie, kaj elfoj ĉi tie! Iuj reĝsimilaj, teruraj kaj belegaj, sed iuj gajaj kiel infanoj. Kaj la muziko kaj la kantado — kvankam por aŭskultado mi ne disponis multe da tempo aŭ emo, de kiam ni alvenis. Sed mi komencas scii kelkajn el la lokaj moroj.

— Mi scias, kion vi faris, Sam, — diris Frodo, kroĉante lian brakon. — Sed hodiaŭ nokte vi estos gaja, kaj aŭskultos tiom, kiom deziros via koro. Ek al, gvidu min ĉirkaŭ la angulojn!

Sam kondukis lin tra pluraj koridoroj kaj suben laŭ multaj ŝtupoj kaj eksteren en alta ĝardeno super la kruta riverbordo. Li trovis siajn amikojn sidantaj sub portiko flanke de la domo, frontante orienten. Ombroj estis aperintaj en la suba valo, sed ankoraŭ lumis sur la fruntoj de la montoj en la fora supro. La aero estis varma. La bruo de fluanta kaj kaskadanta akvo sonis laŭte, kaj la vesperon plenigis malforta parfumo de arboj kaj floroj, kvazaŭ la somero daŭre restadus en la ĝardenoj de Elrondo.

— Hura! — kriis Grinĉjo saltleviĝe. — Jen nia nobla parenco! Lasu lokon al Frodo, Mastro de l’ Ringo!

— Ĉit! — diris Gandalfo el la ombroj fone de la portiko. — Misaĵoj ne envenas tiun ĉi valon, tamen ni ne devas nomi ilin. La Mastro de l’ Ringo estas ne Frodo, sed la mastro de l’ Malhela Turo de Mordoro, kies potenco denove etendiĝas sur la mondon! Ni sidas en fortikaĵo. Ekstere mallumiĝas.

— Gandalfo kutimis diri tiajn ĝojigaĵojn, — diris Grinĉjo. — Li opinias, ke mi bezonas ordigon. Sed iel ŝajnas neeble sperti mornon aŭ deprimon en tiu ĉi loko. Mi sentas, ke mi povus kanti, se mi konus ĝustan kanton por la okazo.

— Ankaŭ mi emas kanti, — ridis Frodo. — Kvankam ĉi-momente mi pli emas manĝi kaj trinki!

— Tio baldaŭ estos kuracita, — diris Grinĉjo. — Vi montris vian kutiman ruzon, ellitiĝante ĝustatempe por manĝo.

— Pli ol manĝo! Ja festo! — diris Gaja. — Tuj kiam Gandalfo raportis, ke vi resaniĝis, komenciĝis la preparado. — Apenaŭ li finparolis, ilin vokis en la halon tintado de multaj sonoriloj.


La halo en la domo de Elrondo estis plena de estaĵoj: plejparte elfoj, kvankam ĉeestis kelkaj gastoj alispecaj. Elrondo, laŭ sia kutimo, sidis sur granda seĝo fine de la longa tablo sur podio; kaj apud li unuflanke sidis Glorfindelo, aliflanke Gandalfo.

Frodo rigardis ilin mirigite, ĉar neniam antaŭe li vidis Elrondon, pri kiu rakontis tiom da historioj; kaj sidantaj dekstre kaj maldekstre de li Glorfindelo, kaj eĉ Gandalfo, kiun li supozis koni tiel bone, estis rivelitaj kiel princoj dignaj kaj potencaj.

Gandalfo estis malpli altstatura ol la du aliaj, sed liaj longaj blankaj haroj, lia impona arĝenta barbo, kaj liaj larĝaj ŝultroj, aspektigis lin saĝa reĝo el la pralegendoj. Sur lia maljuna vizaĝo sub abundaj neĝecaj brovoj, liaj malhelaj okuloj estis metitaj kvazaŭ karboj kapablaj subite ekardi.

Glorfindelo estis altstatura kaj rekta; liaj haroj estis brile oraj, lia vizaĝo bela kaj juna kaj sentima kaj plena je ĝojo; liaj okuloj estis brilaj kaj akravidaj, kaj lia voĉo kiel muziko; sur lia frunto sidis saĝeco, kaj en lia mano estis forto.

La vizaĝo de Elrondo estis senaĝa, nek maljuna nek juna, kvankam sur ĝi estis skribita la memoro pri multaj aferoj, tiel ĝojaj kiel ankaŭ tristaj. Liaj haroj estis malhelaj kiel ombroj de l’ krepusko, kaj sur ili estis metita cirklo da arĝento; liaj okuloj estis grizaj kiel klara vespero, kaj en ili estis lumo simila al stelolumo. Respektinda li ŝajnis kiel reĝo kronita de multaj vintroj, kaj tamen bonfarta kiel pruvinta sin batalisto en ties plena forteco. Li estis la Mastro de Rivendelo kaj potenca inter elfoj kaj homoj.

Meze de la tablo, kontraŭ la teksitaj tapetoj sur la muro, estis seĝo sub baldakeno, kaj tie sidis damo belaspekta, kaj tiom ŝi similis laŭ virina maniero Elrondon, ke Frodo konjektis, ke ŝi estas lia proksima parenco. Juna ŝi estis kaj tamen ne tiel; ĉar malgraŭ tio, ke la plektaĵoj de ŝiaj malhelaj haroj estis tuŝitaj de neniu frosto kaj ŝiaj blankaj brakoj kaj klara vizaĝo estis sanaj kaj glataj, kaj la lumo de steloj brilis en ŝiaj helaj okuloj, tamen ŝi aspektis reĝine, kaj pensemo kaj klero vidiĝis en ŝia alrigardo, kiel ĉe iu, kiu spertis multajn aferojn alportitajn de la jaroj. Super ŝia frunto, ŝian kapon kovris ĉapo el arĝenta punto pasamentita de etaj gemoj, brile blankaj; sed ŝia mola griza robo estis ornamita nur per zono el folioj formitaj el arĝento.

Tiel okazis, ke Frodo ekvidis tiun, kiun vidis nur malmultaj mortemuloj: Arvenan, filinon de Elrondo, pri kiu oni diris, ke la aspekto de Lutiena revenis sur la teron; kaj ŝi nomiĝis Undomiela, ĉar ŝi estis la vesperstelo de sia gento. Longe ŝi restis en la lando de l’ parencaro de sia patrino, en Lorieno trans la montoj, kaj nur lastatempe revenis al la domo de sia patro. Sed ŝiaj fratoj, Eladano kaj Elrohiro, forestis pro kavalirado; ĉar ili rajdis ofte tre disten kun la disiruloj de l’ nordo, forgesante neniam la turmentiĝon de sia patrino en la kavernaĉoj de l’ orkoj.

Tiun belecon en vivanto Frodo neniam antaŭe vidis aŭ mense imagis; kaj li estis samtempe surprizita kaj konfuzita konstatinte, ke ricevis seĝon ĉe l’ tablo de Elrondo inter tiuj personoj tiel noblaj kaj belaj. Kvankam li havis taŭgan seĝon, kaj estis altigita per pluraj kusenoj, li sentis sin tre malgranda, kaj iom ekstermedia; sed tiu sento baldaŭ forpasis. La festo estis gaja kaj la manĝaĵoj tute tiaj, kiajn povus deziri lia malsato. Pasis iom da tempo antaŭ ol li denove ĉirkaŭrigardis aŭ turniĝis al siaj apudsidantoj.

Li serĉis unue siajn amikojn. Sam estis petinta permeson servi al sia mastro, sed estis informita, ke ĉi-foje li estas honora gasto. Frodo povis nun lin vidi, sidantan kun Grinĉjo kaj Gaja ĉe la antaŭa fino de unu el la flanktabloj proksime al la podio. Li povis vidi neniun signon de Paŝegulo.

Apud Frodo dekstre sidis gnomo gravaspekta, riĉe vestita. Lia barbo, tre longa kaj duigita, estis blanka preskaŭ tiom kiom la neĝblanka ŝtofo de liaj vestaĵoj. Li portis arĝentan zonon, kaj ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉeno el arĝento kaj diamantoj. Frodo ĉesis manĝi por alrigardi lin.

— Bonvenon kaj bone renkontite! — diris la gnomo, turnante sin al li. Poste, imagu, li stariĝis kaj riverencis. — Gloino je via servo, — li diris, kaj riverencis pli profunden.

— Frodo Baginzo je servo de vi kaj via familio, — diris Frodo ĝustaresponde, stariĝante surprizite kaj dispelante siajn kusenojn. — Ĉu mi prave konjektas, ke vi estas la Gloino, unu el la dek du kunuloj de l’ granda Torino Kverkaŝildo?

— Tute prave, — respondis la gnomo, levante la kusenojn kaj ĝentile helpante al Frodo residiĝi. — Kaj mi ne demandas, ĉar mi estas jam informita, ke vi estas parenco kaj la adoptita heredinto de nia amiko Bilbo la famkonata. Permesu, ke mi gratulu vin pri via resaniĝo.

— Tre koran dankon, — diris Frodo.

— Vi spertis kelkajn tre strangajn aventurojn, mi aŭdis, — diris Gloino. — Mi ege scivolas, kio tiom longe vojaĝigis kvar hobitojn. Okazis nenio simila de kiam Bilbo nin akompanis. Sed eble mi prefere ne tro detale enketu, ĉar Elrondo kaj Gandalfo ŝajne ne emas tion ĉi priparoli?

— Mi opinias, ke ni ne priparolu ĝin, alrnenaŭ nuntempe ne, — diris Frodo ĝentile. Li konjektis, ke eĉ en la domo de Elrondo la Ringo ne taŭgis por neformala konversacio; kaj ĉiuokaze li volis forgesi siajn zorgojn dum kelka tempo. — Sed mi estas egale scivola, — li aldonis, — ekscii, kio venigas gnomon tiel gravan tiom malproksimen de la Soleca Monto.

Gloino lin alrigardis.

— Se vi ankoraŭ ne aŭdis tion, mi opinias, ke ankaŭ pri tio ni ankoraŭ ne parolu. Mastro Elrondo kunvokos nin ĉiujn postnelonge, mi opinias, kaj tiam ni ĉiuj aŭdos multajn aferojn. Sed multaj aliaj aferoj estas rakonteblaj.

Dum la cetero de la manĝo ili kunparolis, sed Frodo aŭskultis pli, ol li parolis; ĉar la novaĵoj el la Provinco, escepte de la Ringo, ŝajnis etaj, foraj kaj negravaj, dum Gloino havis multon rakontindan pri okazaĵoj en la nordaj regionoj de Sovaĝujo. Frodo eksciis, ke Grimbeorno la Maljuna, filo de Beorno, estas nun la estro de multaj fortikuloj, kaj al ties lando inter la Montoj kaj Mornarbaro aŭdacas iri nek orko nek lupo.

— Efektive, — diris Gloino, — se ne ekzistus la beornidoj, trapaso de Dalo ĝis Rivendelo estus jam delonge neebliĝinta. Ili estas kuraĝuloj kaj tenas apertaj la Altan Pasejon kaj la vadejon de Karoko. Sed iliaj impostoj estas altaj, — li aldonis, skuante la kapon; — kaj samkiel la praa Beorno ili ne tro multe ŝatas gnomojn. Tamen, ili estas fidindaj, kaj tio multe valoras en la nuna epoko. Nenie troviĝas homoj tiel amikemaj al ni kiel la homoj en Dalo. Ili estas bonuloj, la bardidoj. Regas ilin la nepo de Bardo la Arkpafisto, Brando — filo de Baino, filo de Bardo. Li estas reĝo forta, kaj lia regno nun etendiĝas malproksime suden kaj orienten de Esgarodo.

— Kaj kio pri viaj propraj gentanoj? — demandis Frodo.

— Multo estas rakontinda, tiel bona kiel malbona, — diris Gloino, — tamen plejparte bona: ni estas ĝis nun bonŝancaj, kvankam ni ne evitas la ombrojn de la nuna epoko. Se vi vere emas sciiĝi pri ni, mi volonte rakontos al vi novaĵojn. Sed silentigu min, kiam vi enuiĝos! La gnomaj langoj ne laciĝas, parolante pri iliaj metiaĵoj, oni diras.

Kaj tiam Gloino lanĉis longan rakonton pri la faraĵoj de la gnomregno. Li ĝojis trovi tiel ĝentilan aŭskultanton; ĉar Frodo aperigis neniun signon de enuiĝo kaj ne provis ŝanĝi la temon, kvankam fakte li baldaŭ iom konfuziĝis inter la nekonitaj nomoj de personoj kaj lokoj, pri kiuj li neniam antaŭe aŭdis. Lin interesis tamen informo, ke Daino estas ankoraŭ Reĝo sub la Monto, kaj estas nun maljuna (ĉar pasis lia ducent-kvindeka jaro), respektata, kaj fabelece riĉa. El la dek kunuloj, kiuj travivis la Batalon de Kvin Armeoj, sep ankoraŭ restis ĉe li: Dvalino, Gloino, Dorio, Norio, Bifuro, Bofuro, kaj Bomburo. Bomburo estis nun tiel grasa, ke li ne kapablis sin movi de la kanapo ĝis la ĉetabla seĝo, kaj bezonataj estis ses junaj gnomoj por levi lin.

— Kaj kio okazis pri Balino kaj Orio kaj Oino? — demandis Frodo. Ombro trapasis la vizaĝon de Gloino.

— Ni ne scias, — li respondis. — Estas grandparte pro Balino, ke mi venis por peti konsilojn de tiuj, kiuj loĝas en Rivendelo. Sed hodiaŭ vespere ni parolu pri aferoj pli gajaj!

Gloino tiam komencis paroli pri la metiaĵoj de siaj gentanoj, sciigante al Frodo pri ilia granda laboro en Dalo kaj sub la Monto.

— Ni faris bone, — li diris. — Sed rilate la metalojn ni ne kapablas konkurenci kun niaj patroj, el kies sekretoj multaj estas perditaj. Ni faras bonan armaĵon kaj akrajn glavojn, sed ni jam ne povas fari maŝarmaĵon aŭ klingojn egalajn al tiuj, kiuj estis farataj antaŭ ol venis la drako. Nur pri minado kaj konstruado ni superas la pratagojn. Vi devus vidi la akvovojojn de Dalo, Frodo, kaj la montojn kaj la lagetojn! Vi devus vidi la ŝtonpavimitajn vojojn multkolorajn! Kaj la halojn kaj kavernecajn stratojn sub la tero kun arkaĵoj ĉizitaj arboforme; kaj la terasojn kaj turojn sur la Montodeklivoj! Tiam vi vidus, ke ni ne maldiligentis.

— Mi venos vidi ilin, se iam mi povos, — diris Frodo. — Kiom surprizita estintus Bilbo, vidante ĉiujn ŝanĝiĝojn ĉe la Dezertejo de Smaŭgo!

Gloino alrigardis Frodon kaj ridetis.

— Vi tre amis Bilbon, ĉu ne? — li demandis.

— Jes, — respondis Frodo. — Mi prefere vidus lin, ol ĉiujn turojn kaj palacojn en la mondo.


Finfine la festo finiĝis. Elrondo kaj Arvena stariĝis kaj trairis la halon, kaj la ĉeestantoj sekvis ilin laŭ ordo de siaj rangoj. La pordoj estis ĵetmalfermitaj, kaj ili transiris larĝan koridoron kaj tra aliaj pordoj, kaj alvenis alian halon. En ĝi ne estis tabloj, sed hela fajro brulis en granda kameno inter la ĉizitaj pilastroj ambaŭflanke.

Frodo trovis, ke li marŝas kun Gandalfo.

— Tiu ĉi estas la Halo de Fajro, — diris la sorĉisto. — Ĉi tie vi aŭdos multajn kantojn kaj rakontojn, se vi sukcesos maldormi. Sed escepte de ceremoniaj tagoj ĝi kutime staras malplena kaj kvieta, kaj venas ĉi tien personoj, kiuj deziras trankvilon, kaj pensadon. Ĉiam brulas kameno ĉi tie, tra la tuta jaro, sed alia lumo apenaŭ estas.

Kiam Elrondo eniris kaj aliris la seĝon preparitan por li, elfaj muzikistoj ekludis dolĉan muzikon. Malrapide pleniĝis la halo, kaj Frodo plezure rigardis la multajn belajn vizaĝojn, kiuj estis kuniĝintaj; la ora fajrolumo muaris sur ili kaj flagretis sur iliaj haroj. Subite li rimarkis, ne malproksime de l’ fora flanko de la kameno, etan malhelan figuron sidantan sur tabureto kun lia dorso apogita al pilastro. Apud li sur la tero estis trinktaso kaj iom da pano. Frodo scivolis, ĉu li estas malsana (se entute malsano ekzistis en Rivendelo), kaj ne povis ĉeesti la feston. Lia kapo ŝajnis dormklinita al la brusto, kaj faldaĵo de l’ malhela mantelo estis tirita antaŭ lian vizaĝon.

Elrondo antaŭeniris kaj staris apud la silenta figuro.

— Vekiĝu, eta mastro! — li diris, ridetante. Poste, turninte sin al Frodo, fingrovokis lin. — Jen fine venis la horo, kiun vi sopiris, Frodo! Jen amiko kiu longe mankis al vi.

La malhela figuro levis sian kapon kaj malkovris sian vizaĝon.

— Bilbo! — kriis Frodo en subita rekono, kaj li saltis antaŭen.

— Saluton, Frodo, knabo mia! — diris Bilbo. — Do vi finfine alvenis. Mi esperis, ke vi tion sukcesos. Nu, nu! Do tiu ĉi festado okazas honore al vi, mi aŭdis. Espereble ĝi plaĉis al vi?

— Kial vi ne ĉeestis? — kriis Frodo. — Kaj kial ne estis permesate al mi vidi vin pli frue?

— Ĉar vi dormis. Mi vidis vin sufiĉe ofte. Mi ĉiutage sidis apud vi kun Sam. Sed rilate la feston, mi ne multe partoprenas tiujn aferojn nuntempe. Kaj io alia estis farenda.

— Kion vi faris?

— Nu, sidis pensante. Nuntempe mi ofte tion faras, kaj tiu ĉi estas plej konvena loko, en kiu oni faru ĝin, kutime. Vekiĝu, ĉu vere! — li diris, turnante okulon al Elrondo. En ĝi estis brila ridemo kaj neniu signo de dormemo videbla al Frodo. — Vekiĝu! Mi ne dormis, Mastro Elrondo. Se vi volas scii, vi ĉiuj forlasis tro frue vian feston, kaj vi interrompis min meze de kantverkado. Mankis al mi unu-du versoj, kaj mi ilin pripensis; sed supozeble mi jam neniam tornos ilin ĝuste. Okazos tiom multe da kantado, ke la ideoj estos tute forpelitaj el mia kapo. Mi devos peti helpon de mia amiko Dunadano. Kie li estas?

Elrondo ridis.

— Li estas trovota, — li diris. — Poste vi du iros en angulon kaj kompletigos vian taskon, kaj ni aŭdos kaj taksos ĝin antaŭ ol fini la amuziĝon. Kurieroj estis senditaj por trovi la amikon de Bilbo, kvankam neniu sciis, kie li estas, aŭ kial li ne ĉeestis la festmanĝon.

Dume Frodo kaj Bilbo sidis flankalflanke, kaj Sam venis rapide kaj lokigis sin en ilia proksimeco. Ili interparolis per softaj voĉoj, ignorante la gajecon kaj la muzikon en la halo ĉirkaŭ ili. Pri si Bilbo raportis malmulton. Kiam li forlasis Hobiturbon, li forvagis sencele, laŭ la Vojo aŭ sur la kamparo ambaŭflanke; sed iel li sin direktis ĉiam al Rivendelo.

— Mi alvenis ĉi tien sen multe da aventuro, — li diris, — kaj ripozinte mi akompanis la gnomojn ĝis Dalo: mia lasta vojaĝo. Mi ne plu vojaĝos. Jam foriris maljuna Balino. Poste mi revenis ĉi tien, kaj ĉi tie mi restis. Mi faris tion kaj alion. Mi verkis iom pli el mia libro. Kaj, kompreneble, mi verkis kelkajn kantojn. Oni kantas ilin de tempo al tempo: nur por plezurigi min, mi opinias; ĉar, kompreneble, ili ne estas vere sufiĉe altnivelaj por Rivendelo. Kaj mi aŭskultas kaj mi pensas. Tempo ĉi tie ŝajnas ne pasi: ĝi simple ekzistas. Entute rimarkinda loko.

» Mi aŭdas ĉiuspecajn novaĵojn, el trans la Montaro, kaj de la sudo, sed preskaŭ nenion el la Provinco. Mi aŭdis pri la Ringo, kompreneble. Gandalfo estis ofte ĉi tie. Li tamen ne sciigis al mi multon, li iĝis pli ol antaŭe silentema dum la lastaj kelkaj jaroj. La Dunadano sciigis al mi pli. Imagu, ke tiu mia ringo kaŭzis tiom da perturbo! Estas domaĝe, ke Gandalfo ne malkovris pli multe jam pli frue. Mi povus alporti tiun aĵon ĉi tien antaŭlonge, sen tiom da klopodo. Mi pensis plurfoje reiri al Hobiturbo por preni ĝin; sed mi maljuniĝas, kaj oni ne permesis al mi tion: Gandalfo kaj Elrondo, tio estas. Ili ŝajnis supozi, ke la Malamiko serĉas min en ĉiuj eblaj lokoj, kaj farus el mi haketaĵon, se li trovus min ŝanceliĝantan en Sovaĝujo. Kaj Gandalfo diris: “La Ringo pasis pluen, Bilbo. Rezultiĝus neniu bono al vi aŭ al aliaj, se vi provus enmiksiĝi denove pri ĝi”. Stranga speco de komento, ĝuste Gandalfeska. Sed li diris, ke li prizorgas vin, do mi rezignis. Mi treege ĝojas vidi vin sana kaj sekura.

Li paŭzis kaj alrigardis Frodon dubeme.

— Ĉu vi havas ĝin ĉi tie? — li demandis flustre. — Mi ne povas ne esti scivolema, sciu, post ĉio, kion mi aŭdis. Mi tre ŝatus denove rigardi ĝin momentete.

— Jes, mi havas ĝin, — respondis Frodo, spertante strangan malvolonton. — Ĝi aspektas precize tiel same, kiel antaŭe.

— Nu, mi volus ĝin nur ekrigardi momente, — diris Bilbo. Vestante sin, Frodo konstatis, ke dum li dormis la Ringo estis pendigita ĉe lia kolo per nova ĉeno, malpeza sed forta. Malrapide li eltiris ĝin. Bilbo etendis sian manon. Sed Frodo rapide retiris la Ringon. Perturbite kaj mirigite li trovis, ke li plu rigardas ne Bilbon; ombro ŝajnis falinta inter ilin, kaj tra ĝi li konstatis, ke li okulumas etan sulkan kreaĵon kun avida vizaĝo kaj ostaj palpantaj manoj. Li eksentis deziron bati lin.

La muziko kaj kantado ĉirkaŭ ili ŝajnis heziti, kaj okazis silentiĝo. Bilbo rapide alrigardis la vizaĝon de Frodo kaj pasigis manon antaŭ siaj okuloj.

— Nun mi komprenas, — li diris. — Formetu ĝin! Mi bedaŭras: bedaŭras, ke vi ricevis tiun ŝarĝon: bedaŭras pri ĉio. Ĉu aventuroj neniam atingas finon? Supozeble ne. Iu alia ĉiam devas daŭrigi la historion. Nu, nenio farebla. Mi scivolas, ĉu valoras provi finverki mian libron? Sed ni ne ĝenu nin pri tio nun — konigu iom da reala novaĵo! Rakontu al mi pri la Provinco!

Frodo forkaŝis la Ringon, kaj la ombro forpasis, restigante apenaŭ fragmenton da memoro. La lumo kaj muziko de Rivendelo ĉirkaŭis lin denove. Bilbo ridetis kaj gaje ridis. Ĉiu ero da novaĵo el la Provinco, kiun Frodo povis konigi — helpate kaj korektate de tempo al tempo de Sam — ege interesis lin, ekde faligo de plej malgranda arbo ĝis la petolaĵoj de l’ plej eta infano en Hobiturbo. Ili tiom profundiĝis en la okazaĵoj de l’ kvar Kvaronoj, ke ili ne rimarkis la alvenon de viro vestita per malhelverda ŝtofo. Dum multaj minutoj li staris subenrigardante al ili kun rideto.

Subite Bilbo suprenrigardis.

— He, jen vi finfine, Dunadano! — li kriis.

— Paŝegulo! — diris Frodo. — Vi ŝajnas posedi tre multajn nomojn.

— Nu, Paŝegulo estas nomo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, ĉiuokaze, — diris Bilbo. — Pro kio vi nomas lin tiel?

— Oni nomas min tiel en Brio, — diris Paŝegulo, ridante, — kaj tiel oni prezentis min al li.

— Kaj kial vi nomas lin Dunadano? — demandis Frodo.

— La Dunadano, — diris Bilbo. — Tiel li ofte nomiĝas ĉi tie. Sed mi pensis, ke vi scipovas sufiĉe da elfa lingvo por almenaŭ scii dún-adan: Viro el Okcidento, Numenorano. Sed ne konvena horo por lecionoj! — Li turnis sin al Paŝegulo. — Kie vi troviĝis, amiko mia? Kial vi ne ĉeestis la festmanĝon? Damo Arvena estis tie.

Paŝegulo subenrigardis al Bilbo serioze.

— Mi scias, — li diris. — Sed ofte mi devas flankenmeti la ĝojon. Eladano kaj Elrohiro jam revenis neatendite el Sovaĝujo, kaj ili alportis novaĵojn, kiujn mi volis tuj aŭdi.

— Nu, mia karulo, — diris Bilbo, — jam aŭdinte la novaĵojn, ĉu vi ne povas disponigi al mi momenton? Mi volas vian helpon pri io urĝa. Elrondo diris, ke tiu ĉi mia kanto estas kompletigenda antaŭ fino de l’ vespero, kaj mankas al mi inspiro. Ni iru en angulon kaj poluru ĝin!

Paŝegulo ridetis.

— Ek do! — li diris. — Aŭdigu ĝin al mi!


Frodo restis senkunula dum iom da tempo, ĉar Sam estis ekdorminta. Li estis sola kaj sentiĝis iom morna, kvankam ĉie ĉirkaŭ li estis kuniĝintaj la rivendelanoj. Sed tiuj proksimaj al li estis silentaj, atentante la muzikon de l’ voĉoj kaj la instrumentoj, kaj ili malatentis ĉion alian. Frodo komencis aŭskulti.

Komence la belo de la melodioj kaj la interplektitaj vortoj en la elfa lingvo, kvankam li malmulte komprenis ilin, sorĉadis lin tuj, kiam li ilin ekatentis. Preskaŭ ŝajnis, ke la vortoj alprenis formojn, kaj vizioj pri distaj landoj kaj helaj aferoj, kiujn li neniam antaŭe imagis, disvastiĝis antaŭ li. La fajrolumigita halo iĝis kvazaŭ ora nebuleto super maroj da ŝaŭmo, kiuj suspiris rande de l’ mondo. Poste la sorĉo iĝis pli kaj pli sonĝeca, ĝis al li ŝajnis, ke lin transfluas senfina rivero de ŝvelaj oro kaj arĝento, tro sennombraj por kompreno de ĝiaj konturoj; ĝi iĝis parto de la pulsanta aero ĉirkaŭ li, kaj ĝi malsekigis kaj dronigis lin. Rapide li sinkis sub ĝia brila pezo en profundan regnon da dormo.

Tie li longe vagis en sonĝo pri muziko, kiu iĝis fluanta akvo, kaj poste iĝis subite voĉo. Tiu ŝajnis la voĉo de Bilbo ĉantanta versojn. Unue mallaŭte kaj poste pli klare fluis la vortoj.

Maristo estis Erendilo,

en Avernino rendevuis;

kaj per lignar’ el Nimbredilo

boaton tie li konstruis;

H velojn teksis el arĝento,

arĝentaj estis ĝiaj lampoj,

la pruo estis cignoforma,

kaj lumis la standardokampoj.

Laŭ armo de l’ antikvaj reĝoj

li vestis sin per maŝaj ringoj;

la ŝildo estis runskribita

por gardi lin de vund-atingoj;

el draka korno la pafarko,

ebonis lia sagpordo;

arĝentis lia maŝkiraso,

glavingo el kalcedonio;

la ŝtala glavo estis brava,

el adamant’ la kaska alto

kun agla plumo kiel kresto,

brilis sur lia brust’ smeraldo.

Li sub la luno kaj sub steloj

preter la nordajn strandojn vagis

laŭ vojoj sorĉkonfuzaj, kie

al mortemuloj ne plu tagis.

De grinco de l’ Glacio Streta,

kie montetojn ombro kovris,

de l’ sovaĝeja arda brulo

li fuĝis haste, kaj manovris

sur la senstela dista akvo,

ĝis Nokton Nulan li alpadis,

kaj pasis, kaj nenie vidis

lumstrandon, kiun li serĉadis.

Lin pelis la koleroventoj,

kaj blinde en la ŝaŭm’ li fuĝis

de okcident’ al oriento

kaj hejmen sen anonc’ rifuĝis.

Elvinga lin alvenis fluge

kaj en mallumo brulis flamo;

pli helis eĉ ol diamanto

la fajr’ de ŝia kapornamo.

La Silmarilon ŝi alligis

kaj kronis lin per lumo viva,

poste kuraĝa, frunte arda,

li pruon turnis; nokte triva

el alimondo trans la Maro

leviĝis ŝtorm’ libera, prema,

potencovent’ el Tarmenelo;

laŭ padoj, kiujn hom’ mortema

malofte iras, la boaton

portadis ĝia spirturmento

sur akuoj longe forgesitaj:

de orient’ al okcidento.

Sur nigraj ondoj bruegantaj

tra l’ Ĉiamnokto la reveno

super la mergiĝintaj strandoj

dronintaj antaŭ Tagdeveno,

ĝis aŭdas li ĉe bordoj perlaj

kie muzikas fin’ de l’ mondo,

kie la oron kaj juvelojn

rulas ĉiame ŝaŭma ondo.

Li vidis la silentan Monton,

kie krepuskas sur genuoj

de Valinor’, kaj Eldamaron

ekvidis for trans marofluoj.

Vagulo nokton eskapinta,

havenon li finfine alas,

ĝis Elfohejmo verda, bela,

aere akra, kie palas

sube de l’ Monto Ilmarino,

en val’ apika ekbrilantaj,

sur Ombrolago respegulaj,

la Tirionaj turoj lampaj.

Li restis tie kavalire

kaj melodiojn ekdisponis,

aŭskultis mire la saĝulojn,

kaj orajn harpojn ili donis.

Lin vestis ili elfablanke

kaj antaŭ li sep lampojn metis

dum li tra l’ Kalaciriano

ĝis fora land’ kaŝita tretis.

Li venis halojn ekster tempo,

kie sennombraj jaroj meĉas,

kie en Ilmarin’ sur Monto

la Plejaĝul’ senfine reĝas;

kaj tiam estis parolite

pri homoj kaj pri elf-rondanoj;

vizioj estis elmontritaj,

malpermesitaj al mondanoj.

Ili el riĉa elfa vitro

por li konstruis karavelon

kun brila pru’; ĝi nek remilojn

havis, nek arĝentmastan velon:

la Silmarilon kiel lumon

kaj vivan flamstandardon ligis

mem Elbereta por brilado;

ŝi al li ankaŭ disponigis

flugilojn de la senmorteco,

kaj ŝarĝis lin per la fortuno

vagi senbordon de l’ ĉielo

malantaŭ Sun’ kaj luma Luno.

De l’ altoj de Ĉiamvespero,

kie defluas softaj fontoj,

lin portis la flugiloj lume

trans la Muregon de la Montoj.

De l’ Mondofino li sin turnis

sopire al la hejmo fora

kaj serĉvojaĝis tra la ombroj,

kiel brulanta stel’ izola;

li venis super nebuletoj

antaŭ la Suno, flamo dista,

miraĵo antaŭ la aŭroro,

kie Nordlando fluas trista.

Super Mez-Teron li vojaĝis

kaj fine aŭdis la lamenton

de la virinoj kaj elfinoj

en antikvec’, la praan tempon.

Sed lia sorto estis peza:

eterne kiel stel’ orbiti,

la Cisan Strandon mortemulan

neniam povi plu viziti;

por ĉiam roli la heroldon

kun tasko de la lumprezento,

ŝarĝite per lanterno brila,

la Flamportant’ en Okcidento.

La ĉantado ĉesis. Frodo malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke Bilbo sidas sur sia tabureto en cirklo da aŭskultintoj, kiuj ridetis kaj aplaŭdis.

— Nun estus bone, ke ni aŭdu ĝin denove, — diris iu elfo. Bilbo stariĝis kaj riverencis.

— Mi estas honorita, Lindiro, — li diris. — Sed estus tro lacige, ripeti ĝin tutan.

— Ne tro lacige al vi, — la elfoj respondis ridante. — Ni scias, ke vin neniam lacigas deklamo de viaj propraj versoj. Sed efektive ni ne kapablas respondi al via demando post unufoja aŭskultado!

— Kio! — kriis Bilbo. — Se vi ne kapablas distingi inter homo kaj hobito, via juĝkapablo estas malpli fajna, ol mi supozis. Ili malsimilas kiel pizoj kaj pomoj.

— Povas esti. Al ŝafoj aliaj ŝafoj sendube aspektas malsimile, — ridis Lindiro. — Aŭ al paŝtistoj. Sed mortemuloj ne estis nia studobjekto. Nin koncernas aliaj aferoj.

— Mi ne diskutos, — diris Bilbo. — Mi estas dormema post tiom da muziko kaj kantado. Mi lasos al vi diveni, se tion vi deziras.

Li stariĝis kaj iris al Frodo.

— Nu, tio estas farita, — li diris per mallaŭta voĉo. — Ĝi disvolviĝis pli bone, ol mi atendis. Ne ofte oni petas duan aŭskulton. Kion vi opinias pri ĝi?

— Mi ne intencas provi konjekti, — diris Frodo ridetante.

— Ne necesas, — diris Bilbo. — Fakte ĝi estas tute mia. Krom ke Aragorno insistis, ke mi enmetu la verdan gemon. Tio ŝajnis al li grava. Mi ne scias kial. Cetere li evidente opiniis, ke la tuta afero estas tro komplika por mia kompreno, kaj li diris, ke se mi aŭdacas verki versojn pri Erendilo en la domo de Elrondo, tio estas mia afero. Supozeble li pravis.

— Mi ne certas, — diris Frodo. — Ĝi ŝajnis al mi iel konvena, kvankam tion mi ne povas klarigi. Mi estis duondorma, kiam vi komencis, kaj ĝi ŝajnis daŭrigi ion, pri kio mi sonĝis. Mi ne komprenis, ke efektive parolas vi preskaŭ ĝis la fino.

— Estas malfacile resti maldorma ĉi tie, ĝis vi kutimiĝas, — diris Bilbo. — Kvankam hobitoj neniam povus akiri tute la elfan avidon pri muziko kaj poezio kaj rakontoj. Ili ŝajne ŝatas tiujn tiom, kiom manĝadon, se ne pli. Ili daŭrigos ankoraŭ longe. Kion vi opinias, ĉu ni forŝteliĝu por iom pli da kvieta konversacio?

— Ĉu eblas? — diris Frodo.

— Kompreneble. Tio ĉi estas plezuro, ne seriozo. Venu-iru laŭplaĉe, kondiĉe ke vi ne kreu bruon.


Ili stariĝis kaj retroiris kviete en la ombrojn, kaj celis la pordon. Ili postlasis Samon, ankoraŭ profunde dormantan kun rideto sur la vizaĝo. Malgraŭ sia plezuro pri la kunesto kun Bilbo, Frodo spertis eksenton da bedaŭro, kiam ili forpasis el la Halo de Fajro. Ĝuste kiam ili transpaŝis la sojlon, unuopa klara voĉo ekkantis.

A Elbereth Gilthoniel,

silivren penna míriel

o menel aglar elenath!

Na-chaered palan-díriel

o galadhremmin ennorath,

Fanuilos, le linnathon

nef aear, sí nef aearon!

Frodo haltis momente, retrorigardante. Elrondo estis sur sia seĝo kaj la fajrolumo sur lia vizaĝo similis someran lumon sur arboj.

Proksime al li sidis Damo Arvena. Surprizite, Frodo vidis, ke Aragorno staras apud ŝi; lia malhela mantelo estis reĵetita, kaj li ŝajne estis vestita per elf-armaĵo, kaj sur lia brusto brilis stelo. Ili interparolis, kaj poste ŝajnis subite al Frodo, ke Arvena turniĝas al li, kaj la lumo de ŝiaj okuloj trafis lin de malproksime kaj trapikis lian koron.

Li staris senmove, sorĉite, dum la dolĉaj sonoj de l’ elfa kanto sonis kvazaŭ klaraj juveloj da vortoj kaj melodio agorditaj.

— Ĝi estas kanto al Elbereta, — diris Bilbo. — Tiun, kaj aliajn kantojn de l’ Benita Regno, ili kantos multfoje hodiaŭ vespere. Venu!

Li kondukis Frodon ĝis sia propra ĉambreto. Ĝi frontis la ĝardenojn kaj elrigardis suden trans la ravinon de Bruineno. Tie ili sidis dum kelka tempo, rigardante tra la fenestro al la helaj steloj super la alta arbaro, kaj interparolante mallaŭte. Ili ne plu diskutis pri la bagatelaj novaĵoj el la fora Provinco, nek pri la malhelaj ombroj kaj danĝeroj, kiuj ĉirkaŭis ilin, sed pri la belaj aferoj, kiujn ili kune vidis en la mondo, pri la elfoj, pri la steloj, pri arboj, kaj la milda evoluo de l’ hela jaro en la arbaroj.


Fine aŭdiĝis frapo sur la pordo.

— Pardonpete, — diris Sam, enŝovante sian kapon, — sed mi nur scivolas, ĉu vi bezonas ion.

— Kaj pardonpete al vi, Sam Vato, — respondis Bilbo. — Supozeble vi volas diri, ke jam tempo estas, ke via mastro enlitiĝu.

— Nu, sinjoro, okazos morgaŭ Konsiliĝo, mi aŭdis, kaj hodiaŭ li nur la unuan fojon ellitiĝis.

— Tute prave, Sam, — ridis Bilbo. — Vi povas fortroti kaj diri al Gandalfo, ke li enlitiĝis. Bonan nokton, Frodo! Aj amiko, ja estis bele vin revidi! Finfine neniu superas hobitojn, kiam temas pri vere kontentiga konversacio. Mi ege maljuniĝas, kaj mi komencas scivoli, ĉu mi fakte ĝisvivos konatiĝon kun viaj ĉapitroj el nia rakonto. Bonan nokton! Mi promenos, mi opinias, kaj rigardos ĝardene la stelojn de Elbereta. Dormu bone!

2 Konsiliĝo ĉe Elrondo

La postan tagon Frodo vekiĝis frue, sentante sin refreŝigita kaj bonfarta. Li promenis laŭ la terasoj super la brue fluanta Bruineno kaj rigardis la sunleviĝon palan, friskan, super la foraj montoj, kaj la sunlumon transversantan la maldensan arĝentan nebuleton; la roso sur la flavaj folioj ekbrilis, kaj teksitaj filandroretoj okulumis sur ĉiuj arbustoj. Sam marŝis apud li, dirante nenion, sed snufante la aeron, kaj rigardante de tempo al tempo, kun miro en siaj okuloj, al la grandaj altaĵoj en la oriento. La neĝo blankis sur la pintoj.

Sur benko ĉizita en ŝtono apud turniĝo de l’ pado ili trovis Gandalfon kaj Bilbon absorbite interparolantajn.

— Saluton! Bonan matenon! — diris Bilbo. — Ĉu preta por la granda Konsiliĝo?

— Mi sentas min preta por ĉio, — respondis Frodo. — Sed antaŭ ĉio mi ŝatus promenadi hodiaŭ kaj esplori la valon. Mi ŝatus atingi tiujn pinarbarojn supre. — Li fingromontris foren laŭ la bordo de Rivendelo norde.

— Vi eble havos okazon poste, — diris Gandalfo. — Sed ni ne povas ankoraŭ plani. Hodiaŭ multo estas aŭdota kaj decidota.


Subite dum ili interparolis aŭdiĝis unuopa klara sonoro.

— Tio estas la averta sonorilo por la Konsiliĝo ĉe Elrondo, — kriis Gandalfo. — Venu jam! Vi kaj Bilbo ambaŭ estas dezirataj.

Frodo kaj Bilbo sekvis la sorĉiston rapide laŭ la serpentuma pado reen al la domo; post ili, seninvite kaj provizore forgesite, trotis Sam.

Gandalfo kondukis ilin ĝis la antaŭpordo, kie Frodo trovis siajn amikojn la antaŭan vesperon. Lumo de l’ klara aŭtuna mateno jam ardis en la valo. Bruo de bobelantaj akvoj leviĝis de la ŝaŭma rivero. Kantis birdoj, kaj saneca trankvilo kuŝis sur la regiono. Al Frodo lia danĝerplena fuĝo kaj la onidiroj pri malhelo, kreskanta en la ekstera mondo, jam ŝajnis nur memoroj de perturbita sonĝo; sed la vizaĝoj, Muj turniĝis al ili, kiam ili eniris, estis seriozaj.

Elrondo estis tie, kaj pluraj aliaj sidis silente ĉirkaŭ li. Frodo vidis Glorfindelon kaj Gloinon, kaj en angulo sidis sola Paŝegulo, revestita en siaj malnovaj veturmakulitaj vestaĵoj. Elrondo tiris Frodon al seĝo apud si, kaj prezentis lin al la ĉeestantoj, dirante:

— Jen, amikoj miaj, hobito Frodo, filo de Drogo. Venis ĉi tien malmultaj tra pli granda danĝero, aŭ pro komisio pli urĝa.

Poste li indikis kaj nomis tiujn, kiujn Frodo ne renkontis pli frue. Ĉe l’ flanko de Gloino estis gnomo pli juna: lia filo Gimlio. Apud Glorfindelo ĉeestis pluraj aliaj konsilantoj el la domanaro de Elrondo, inter kiuj Erestoro estis ĉefa; kaj kun li estis Galdoro, elfo el la Grizaj Havenoj, kiu estis alveninta pro komisio de Cirdano la Ŝipfaranto. Troviĝis ankaŭ fremda elfo vestita verde kaj brune, Legolaso, mesaĝisto de sia patro Tranduilo, reĝo de la elfoj de Norda Mornarbaro. Kaj sidanta iom aparte estis alta viro kun bela kaj nobla vizaĝo, malhelhara kaj grizokula, fiera kaj severa laŭ la rigardo.

Li portis mantelon kaj botojn, kvazaŭ por vojaĝo surĉevala; kaj efektive kvankam liaj vestaĵoj estis riĉaj, kaj lian mantelon ornamis fela subŝtofo, ili estis makulitaj pro longa vojaĝado. Li portis kolumon el arĝento, en kiu estis lokita unuopa blanka gemo; liaj bukloj estis tonditaj ĉe la ŝultroj. Sur balteo li portis grandan kornon arĝentmuntitan, kiu nun kuŝis sur liaj genuoj. Li rigardis al Frodo kaj Bilbo en subita ekmiro.

— Jen, — diris Elrondo, turnante sin al Gandalfo, — estas Boromiro, viro de l’ sudo. Li alvenis frumatene, kaj serĉas konsilojn. Mi ordonis, ke li ĉeestu, ĉar ĉi tie liaj demandoj ricevos respondojn.


Ne ĉion priparolitan kaj debatitan ĉe la Konsiliĝo necesas nun rakonti. Multon oni diris pri okazaĵoj en la mondo ekstera, precipe en la sudo, kaj en la larĝaj terenoj oriente de l’ Montoj. Pri ĉio ĉi Frodo pli frue aŭdis multajn onidirojn, sed la historio de Gloino estis nova por li, kaj kiam la gnomo parolis li aŭskultis atente. Evidentiĝis, ke meze de la admirindeco de siaj manlaboraĵoj, la gnomoj de l’ Soleca Monto estis kore zorgoplenaj.

— Jam antaŭ multaj jaroj, — diris Gloino, — ombro de maltrankvilo kovris nian popolon. Ni ne tuj rimarkis ties devenlokon. Vortoj komencis esti sekrete flustrataj: oni diris, ke ni estas enpremitaj en mallarĝan lokon, kaj ke riĉo kaj grandiozeco pli ampleksaj estus troveblaj en mondo pli vasta. Iuj parolis pri Morio: la potencaj laboraĵoj de niaj patroj, kiuj estas nomataj en nia propra lingvo Ĥazad-Dumo; kaj ili deklaris, ke nun finfine ni havas la potencon kaj multnombron por reiri.

Gloino suspiris.

— Morio! Morio! Mirindaĵo de l’ norda mondo! Tro profunden ni fosis tie, kaj vekis la timon sennoman. Jam delonge kuŝis malplenaj ties grandegaj konstruaĵoj, post kiam fuĝis la infanoj de Durino. Sed nun ni ekparolis pri ĝi denove kun sopiro, kaj tamen kun timego; ĉar neniu gnomo kuraĝis trapasi la pordojn de Ĥazad-Dumo dum la vivo de multaj reĝoj, escepte nur de Troro, kaj li pereis. Fine tamen Balino aŭskultis la flustrojn, kaj decidis iri; kaj kvankam Daino ne volonte donis permeson, li kunprenis kun si Orion kaj Oinon kaj multajn niajn gentanojn, kaj ili foriris suden.

» Tio okazis antaŭ preskaŭ tridek jaroj. Dum kelka tempo ni ricevis sciigojn kaj ili ŝajnis bonaj: mesaĝoj raportis, ke Morio estis enirita kaj granda laboro estis komencita tie. Poste estis silento, kaj neniu sciigo alvenis el Morio ekde tiam.

» Poste, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro venis kuriero al Daino, sed ne el Morio — el Mordoro: ĉevalisto dumnokta alvokis Dainon al ties pordego. La Reganto Saŭrono la Granda, tiel li diris, deziris nian amikecon. Ringojn li donus por tio, tiajn, kiajn li donis pratempe. Kaj li urĝe demandis pri hobitoj, kiaj ili estis, kaj kie ili loĝis. “Ĉar Saŭrono scias, — li diris, — ke unu el tiuj estis iam konata al vi”.

» Je tio ni estis multe ĝenataj, kaj ni donis neniun respondon. Kaj poste lia minaca voĉo malaltiĝis, kaj li estus dolĉiginta ĝin, se tion li kapablus. “Kiel malgrandan signon de via amikeco Saŭrono petas, — li diris, — ke vi trovu tiun ŝteliston, — tia estis lia vorto, — kaj akiru de li, vole-nevole, etan ringon, la plej malgravan el ringoj, Mun iam li ŝtelis. Ĝi estas nur bagatelo, kiun Saŭrono emas havi, kaj garantiaĵo pri via bonintenco. Trovu ĝin, kaj tri ringoj, kiujn la gnomaj regnoj posedis pratempe, estos redonitaj al vi, kaj la regno de Morio apartenos al vi eterne. Trovu nur informojn pri la ŝtelisto, ĉu li ankoraŭ vivas kaj kie, kaj vi ricevos grandan kompensaĵon kaj daŭran amikecon de la Mastro. Se vi rifuzos, la aferoj ne aspektos tiel agrable. Ĉu vi rifuzas?”

» Lia spiro alvenis kvazaŭ siblo de serpentoj, kaj ĉiuj apudstarantoj tremis, sed Daino diris: “Mi diras nek jes nek ne. Mi devas pripensi tiun ĉi mesaĝon kaj kion ĝi signifas sub sia bela mantelo”.

» “Pripensu bone, sed ne tro longe”, — li diris.

» “La tempo de mia pensado estas mia propra elspezaĵo”, — respondis Daino.

» “Provizore”, — li diris kaj forrajdis en la mallumon.

» Pezaj estis la koroj de niaj ĉefoj depost tiu nokto. Ne necesis la minaca voĉo de l’ kuriero por nin averti, ke liaj vortoj entenas kiel minacon tiel ankaŭ perfidemon; ĉar ni jam sciis, ke la potenco, kiu reeniris Mordoron, ne ŝanĝiĝis, kaj ĉiam en la pasinteco ĝi perfidis nin. Dufoje la kuriero revenis, kaj foriris senresponde. La tria kaj lasta reveno, tiel li diras, baldaŭ okazos, antaŭ la jarfino. Kaj do mi estas finfine sendita de Daino por averti Bilbon, ke lin serĉas la Malamiko, kaj por sciiĝi, se eble, kial li deziras tiun ringon, la plej malgravan el ringoj. Cetere ni petegas la konsilon de Elrondo. Ĉar la Ombro kreskas kaj proksimiĝas. Ni ekscias, ke kurieroj venis ankaŭ al reĝo Brando en Dalo, kaj ke li timas. Ni timas, ke li cedos. Jam milito prepariĝas sur liaj orientaj limoj. Se ni donos neniun respondon, la Malamiko eble movos siajn regatojn por ataki reĝon Brando, kaj ankaŭ Dainon.

— Veninte, vi faris bone, — diris Elrondo. — Vi aŭdos hodiaŭ ĉion necesan por kompreni la celojn de l’ Malamiko. Nenion vi povos fari, krom rezisti, kun aŭ sen espero. Sed vi ne staras izolite. Vi ekscios, ke via problemo estas nur parto de la problemo de l’ tuta okcidenta mondo. La Ringo! Kion ni faru pri la Ringo, la plej malgrava el ringoj, la bagatelo, kiun Saŭrono emas havi? Tio estas la juĝo, kiun ni devas taksi.

» Tio estas la celo de via alvokiteco ĉi tien. Mi diras “alvokiteco”, kvankam mi ne alvokis vin al mi, fremdulojn el foraj landoj. Vi kunvenis kaj renkontiĝis ĉi tie, vere lastmomente, per la hazardo, kiel eble ŝajnas. Tamen ne estas tiel. Kredu prefere, ke tiel estas ordigite, ke ni, kiuj sidas ĉi tie, kaj neniuj aliaj, devas jam trovi konsilon pro la danĝero de la mondo.

» Tial nun estos parolate aperte pri aferoj, kiuj estas kaŝitaj antaŭ ĉiuj krom nur kelkaj ĝis hodiaŭ. Kaj unue, por ke ĉiuj komprenu la danĝeron, la historio de l’ Ringo estos rakontata de l’ komenco ĝis hodiaŭ mem. Kaj mi komencos tiun historion, kvankam finos ĝin aliaj.


Poste aŭskultis ĉiuj, dum Elrondo per sia klara voĉo parolis pri Saŭrono kaj la Ringoj de Potenco, kaj ilia forĝado dum la Dua Epoko de l’ mondo. Parton de lia historio konis iuj ĉeestantoj, sed neniu la kompletan rakonton, kaj multaj okuloj estis turnitaj al Elrondo time kaj mirante, dum li rakontis pri la elfaj forĝistoj de Eregiono kaj ilia amikeco al Morio, kaj ilia avida kleriĝemo, per kiu Saŭrono enkaptiligis ilin. Ĉar tiutempe li ankoraŭ ne estis malbonaspekta, kaj ili ricevis lian helpon kaj lertiĝis pri la metioj, dum li ekkonis ĉiujn iliajn sekretojn, kaj perfidis ilin, kaj forĝis sekrete en la Monto de Fajro la Unu Ringon por mastri ilin. Sed Celebrimboro sciis pri li, kaj kaŝis la Tri, kiujn li kreis; sekvis milito, kaj la lando estis dezertigita, kaj la pordego de Morio estis fermita.

Poste tra la sekvintaj jaroj Elrondo spuris la Ringon; sed tial, ke tiu historio estas aliloke priskribita, precize tiel, kiel Elrondo mem ĝin registris en siaj libroj de konoj, ĝi ne estas ĉi tie reskribata. Ĉar ĝi estas historio longa, plena je faroj grandiozaj kaj teruraj, kaj kvankam Elrondo parolis resume, la suno leviĝis sur la ĉielo, kaj la mateno estis forpasanta antaŭ ol li silentiĝis.

Pri Numenoro li parolis, ties gloro kaj ties falo, kaj ia reveno de l’ Reĝoj de homoj al Mez-Tero el la Marprofundoj, portate per ŝtormflugiloj. Tiam Elendilo kaj liaj fortegaj filoj, Isilduro kaj Anariono, iĝis grandaj princoj; kaj la Nord-regnon ili faris en Arnoro, kaj la Sud-regnon en Gondoro ĉirkaŭ la elfluejoj de Anduino. Sed Saŭrono de Mordoro atakis ilin, kaj ili kreis la Lastan Aliancon de elfoj kaj homoj, kaj la armeoj de Gil-Galado kaj Elendilo estis kunvokitaj en Arnoro.

Tiupunkte Elrondo iom paŭzis kaj suspiris.

— Mi bone memoras la belegon de iliaj standardoj. Tio revokis al mi la gloron de l’ Praaj Tagoj kaj la armeojn de Beleriando, tiom da gravaj princoj kaj estroj estis kunvokitaj. Kaj tamen ne tiom multaj, nek tiom belaj, kiom ĉe la frakaso de Tangorodrimo, kiam la elfoj supozis, ke miseco estas por ĉiam finita, kaj tiel ne estis.

— Vi memoras? — diris Frodo, elparolante sian penson pro miro. — Sed mi supozis, — li balbutis kiam Elrondo sin turnis al li, — mi supozis, ke la falo de Gil-Galado okazis antaŭ tre longe.

— Tiel ja estis, — respondis Elrondo seriozmiene. — Sed mia memoro reiras eĉ ĝis la Praaj Tagoj. Erendilo estis mia patro, kiu naskiĝis en Gondolino antaŭ ties falo; kaj mia patrino estis Elvinga, filino de Dioro, filo de Lutieno el Doriado. Mi travivis tri epokojn en la Okcidento de la mondo, multajn malvenkojn kaj multajn senrezultajn venkojn.

» Mi estis la heroldo de Gil-Galado kaj marŝis en lia armeo. Mi ĉeestis la Batalon de Dagorlado antaŭ la Nigra Pordo de Mordoro, kie ni venkis: ĉar la Lanco de Gil-Galado kaj la Glavo de Elendilo, Ajgloso kaj Narsilo, estis nekontraŭstareblaj. Mi vidis la lastan interbatiĝon sur la deklivoj de Orodruino, kie mortis Gil-Galado, kaj Elendilo falis, kaj Narsilo rompiĝis sub li; sed Saŭrono mem estis forpelita, kaj Isilduro fortranĉis la Ringon de sur lia mano per la fragmento de l’ glavo de lia patro kaj proprigis ĝin al si. Tiam interrompis la fremdulo Boromiro:

— Do jen kio okazis pri la Ringo! — li kriis. — Se iam tia historio estis rakontata en la sudo, ĝi jam delong© forgesiĝis. Mi aŭdis pri la Granda Ringo de tiu, kiun ni ne nomas; sed mi kredis, ke ĝi forpereis el la mondo en la ruino de lia unua regno. Isilduro prenis ĝin! Jen efektive novaĵo.

— Ve, jes, — diris Elrondo. — Isilduro prenis ĝin, kio ne devus okazi. Ĝi devus esti ĵetita tiam en la fajron de Orodruino tute proksime, kie ĝi estis kreita. Sed malmultaj rimarkis tion, kion faris Isilduro. Nur li apogis sian patron en tiu lasta ĝismorta batalo; kaj Gil-Galadon apogis nur Cirdano, kaj mi. Sed Isilduro rifuzis aŭskulti nian konsilon.

» “Tion ĉi mi prenos kiel venĝopagon por mia patro, kaj mia frato”, — li diris; kaj tial ĉu ni volis aŭ ne volis, li prenis ĝin por ĝin konservi. Sed baldaŭ li estis de ĝi almorte perfidita; kaj sekve oni nomas ĝin en la nordo Plago de Isilduro. Tamen morto eble preferindis ol tio, kio estus povinta okazi al li.

» Nur al la Nordo venis tiuj novaĵoj, kaj nur al malmultaj. Ne tre mirinde estas, ke vi ne aŭdis pri ili, Boromiro. El la ruino de l’ Iridaj Kampoj, kie pereis Isilduro, nur tri viroj revenis trans la montojn post longa vagado. Unu el ili estis Ohtaro, la eskviro de Isilduro, kiu portis la fragmentojn de la glavo de Elendilo; kaj li alportis ilin al Valandilo, la heredinto de Isilduro, kiu ĉar li estis infano restis ĉi tie en Rivendelo. Sed Narsilo estis rompita kaj ĝia lumo estingita, kaj ĝi ankoraŭ ne estas reforĝita.

» Ĉu mi nomis senrezulta la venkon de la Lasta Alianco? Ne tute tiel, tamen ĝi ne plenumis sian celon. Saŭrono estis venkita, sed ne detruita. Lia Ringo estis perdita sed ne malfarita. La Malhela Turo estis rompita, sed ĝiaj fundamentoj ne estis forigitaj; ĉar ili estis kreitaj per la potenco de la Ringo, kaj dum tiu restas, ili daŭros. Multaj elfoj kaj multaj fortaj viroj, kaj multaj el iliaj amikoj, pereis dum la milito. Anariono estis mortigita, kaj Isilduro estis mortigita; kaj Gil-Galado kaj Elendilo ne plu vivis. Neniam denove ekzistos simila kunligateco de elfoj kaj homoj; ĉar homoj plimultiĝas kaj la Unuenaskitoj malmultiĝas, kaj la du parencaroj estas malintimaj. Kaj ĉiam depost tiu tago la gento de Numenoro velkis, kaj la nombro de iliaj jaroj malpliiĝis.

» En la Nordo post la milito kaj buĉado de l’ Iridaj Kampoj, la homoj de Okcidentio estis reduktitaj, kaj ilia urbego Anuminaso apud lago Evendimo ruiniĝis; kaj la posteuloj de Valandilo foriris kaj ekloĝis en Fornosto sur la altaj Nordaj Montetoj, kaj nun ankaŭ tiu estas dezerta. La homoj nomas ĝin Muro de l’ Mortintoj, kaj ili timas paŝi tien. Ĉar la gento de Arnoro reduktiĝis, kaj iliaj malamikoj voris ilin, kaj forpasis ilia mastreco, lasante nur verdajn teramasojn sur la herbaj montetoj.

» En la Sudo la regno Gondoro longe daŭris; kaj dum kelka tempo kreskis ĝia grandiozo, memorigante iom pri la potenco de Numenoro, antaŭ ol tiu falis. Altaj turoj konstruitaj de la popolo, kaj fortikaĵoj, kaj havenoj multŝipaj; kaj la flugilhava krono de l’ Reĝoj de homoj imponis al gentoj diverslingvaj. Ilia ĉefa urbo estis Osgiliado, Citadelo de l’ Steloj, tra kies mezo fluis la Rivero. Kaj Minason Itil ili konstruis, Turon de l’ Leviĝanta Luno, oriente sur ŝultro de la Monto de Ombroj. Okcidente sube de la Blankaj Montoj ili konstruis Minason Anor, Turon de l’ Subiranta Suno. Tie en la kortoj de la Reĝo kreskis blanka arbo el la semo de tiu arbo, kiun Isilduro alportis trans la profundajn akvojn, kaj la semo de tiu arbo antaŭe venis de la insulo Ereseo, kaj antaŭ tio el la Plejfora Okcidento antaŭ tagoj, kiam la mondo estis juna.

» Sed dum la pasado de la rapidaj jaroj en Mez-Tero rompiĝis la linio de Meneldilo, filo de Anariono, kaj la Arbo velkis, kaj la sango de l’ Numenoranoj miksiĝis kun tiu de homoj malpli eminentaj. Foje, dum la gardistoj de la muroj de Mordoro dormis, mallumaĵoj rerampis al Gorgoroto. Kaj okazis, ke elvenis misaĵoj, kaj ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis en ĝi, kaj ili kreis el ĝi lokon timigan; kaj ĝi estas nomata Minaso Morgul — la Turo de Sorĉado. Ankaŭ Minaso Anor estis alinomita, kiel Minaso Tirit — la Turo Garda; kaj tiuj du urboj ĉiam intermilitis, sed Osgiliado, kiu kuŝis inter ili, dezertiĝis kaj en ĝiaj ruinoj marŝis ombroj.

» Tiel jam estis dum multaj homvivoj. Sed la Mastroj de Minaso Tirit daŭre batalas, kontraŭstarante al niaj malamikoj, konservante la trapason de l’ Rivero de Argonado ĝis la maro. Kaj jam tiu parto de la historio, kiun rakontas mi, atingis sian finon, ĉar dum la tagoj de Isilduro la Reganta Ringo forpasis el ĉiu priscio, kaj la Tri estis liberigitaj el ĝia regado. Sed nun ili troviĝas denove en danĝero, ĉar bedaŭrinde la Unu estas trovita. Aliaj parolos pri ĝia trovo, ĉar en tio mi partoprenis malmulte.


Li silentiĝis, sed tuj Boromiro stariĝis, altstatura kaj fiera, antaŭ ili.

— Permesu al mi, Mastro Elrondo, — li diris, — unue diri iom pli pri Gondoro; ĉar efektive el la lando Gondoro mi venis. Kaj estos bone, ke ĉiuj sciu, kio okazas tie. Ĉar malmultaj, mi taksas, scias pri niaj faroj, kaj sekve malmulte konjektas sian endanĝeriĝon, se ni fine malsukcesos.

» Ne kredu, ke en la lando Gondoro la sango de Numenoro estas elĉerpita, nek ke forgesitaj estas iliaj fiero kaj digno. Per nia kuraĝo la sovaĝuloj de la oriento estas ankoraŭ malhelpataj, kaj la teruro de Morgulo forbarata; kaj nur tiel estas paco kaj libero daŭrigataj sur la terenoj malantaŭ ni, remparo de l’ okcidento. Sed se la transpasejoj de l’ Rivero estos kaptitaj, kio sekvos?

» Tamen tiu horo, eble, jam ne estas malproksima. La Sennoma Malamiko denove leviĝis. Fumo leviĝas denove de Orodruino kiun ni nomas Monto de Sorto. La potenco de la Nigra Lando kreskas tiel, ke ni spertas malfacilaĵojn. Kiam la Malamiko revenis niaj gentanoj estis forpelitaj el Itilio, nia bela tereno oriente de la Rivero, kvankam ni konservis tie ĉeeston kaj armilajn fortojn. Sed ĉi-jare en junio subita milito alvenis el Mordoro, kaj ni estis forviŝitaj. Ni estis malplimulto, ĉar Mordoro alianciĝis kun la orientanoj kaj la kruelaj haradanoj; sed ne la multnombreco venkis nin. Potenco alestis, kiun ni ne spertis pli frue.

» Iuj diris, ke ĝi aspektas kiel granda nigra ĉevalisto, malhela ombro sub la luno. Kie ajn li alvenis, tie furiozo plenigis niajn malamikojn, sed timo ekkaptis niajn plej kuraĝajn, tiel ke ĉevaloj kaj viroj cedis kaj fuĝis. Nur restaĵeto el nia orienta armeo revenis, detruante la lastan ponton, kiu ankoraŭ staris inter la ruinoj de Osgiliado.

» Mi troviĝis en la grupo, kiu defendis la ponton, ĝis ĝi estis faligita malantaŭ ni. Nur kvar saviĝis per naĝado: mia frato, mi kaj du aliaj. Sed daŭre ni batalas, tenante ĉiujn okcidentajn bordojn de Anduino; kaj tiuj, kiuj ŝirmas sin malantaŭ ni, laŭdas nin, se foje ili aŭdas nian nomon; multe laŭdas, sed malmulte helpas. Jam nur el Rohano rajdas al ni homoj, kiam ni alvokas.

» En tiu ĉi misa horo mi venis pro komisio tra multaj danĝeraj mejloj al Elrondo: cent dek tagojn mi vojaĝis tute sola. Sed mi ne serĉas aliancanojn por milito. La potenco de Elrondo estas en saĝo, ne en armiloj, oni diras. Mi venis por peti konsilojn kaj la malimplikon de duraj vortoj. Ĉar vespere antaŭ la subita atako, sonĝo alvenis mian fraton dum perturbita dormo, kaj poste simila sonĝo ofte revenis al li, kaj unufoje al mi.

» En tiu sonĝo ŝajnis al mi, ke la orienta ĉielo mallumiĝas kaj aŭdiĝas kreska tondrado, sed Okcidente pala lumo postrestis, kaj el ĝi mi aŭdis voĉon, malproksiman sed klaran:

Serĉu la Glavon rompitan:

ĝi loĝas en Imladriso;

tie konsiloj troveblas

pli fortaj ol Morgul-sorĉmiso.

Tie montriĝos signo,

ke proksimiĝas Pereo,

ĉar Plag’ Isildura vekiĝos,

duonulo ekstaros el kreo.

El tiuj vortoj ni povis kompreni malmulton, kaj ni interparolis kun nia patro, Denetoro, Mastro de Minaso Tirit, saĝa pri l’ konoj de Gondoro. Nur tion ĉi li volis diri, ke Imladriso estis pratempe nomo inter la elfoj de fora norda valo, kie loĝis Elrondo la Duonelfo, la plej majstra el saĝuloj. Tial mia frato pro nia urĝega bezono tre volis atenti la sonĝon kaj serĉi Imladrison; sed pro tio, ke la vojaĝo estos danĝerokaj duboplena, mi mem akceptis la taskon. Malvolonte mia patro donis permeson, kaj longe mi vagadis laŭ vojoj forgesitaj, serĉante la domon de Elrondo, pri kiu multaj aŭdis, sed malmultaj sciis, kie ĝi troviĝas.


— Kaj ĉi tie en la domo de Elrondo estos klarigita al vi pli multo, — diris Aragorno, stariĝante. Li ĵetis sian glavon sur la tablon, kiu staris antaŭ Elrondo, kaj la klingo estis duigita. — Jen la Glavo Rompita! — li diris.

— Kaj kiu estas vi, kaj kiel koncernas vin Minaso Tirit? — demandis Boromiro, mire rigardante la malgrasan vizaĝon de la disirulo kaj ties vetermakulitan mantelon.

— Li estas Aragorno filo de Aratorno, — diris Elrondo; — kaj li estas posteulo per multaj patroj de Isilduro, filo Elendila, el Minaso Itil. Li estas la ĉefo de la Dunadanoj en la Nordo, kaj malmultaj jam restas el tiu popolo.

— Sekve ĝi apartenas al vi, kaj tute ne al mi! — kriis Frodo miregante, saltstariĝante, kvazaŭ li atendus, ke la Ringon oni tuj postulos.

— Al neniu el ni ĝi apartenas, — diris Aragorno, — sed estas ordonite, ke vi tenu ĝin dum kelka tempo.

— Eligu la Ringon, Frodo! — diris Gandalfo solene. — Jam tempo estas. Tenu ĝin alte, kaj tiam Boromiro komprenos la ceteron de sia enigmo.


Iĝis silente, kaj ĉiuj turnis sian rigardon al Frodo. Lin skuis subitaj honto kaj timo, kaj li spertis grandan malemon vidigi la Ringon, kaj malŝaton je ĝia tuŝo. Li deziris, ke li estu en malproksimo. La Ringo ekbrilis kaj flagris, kiam li tenis ĝin alte antaŭ ili per sia trema mano.

— Vidu la Plagon de Isilduro! — diris Elrondo.

L’ okuloj de Boromiro glimis dum li fiksrigardis la oraĵon.

— La Duonulo! — li murmuris. — Ĉu do la pereo de Minaso Tirit finfine alvenas? Sed kial do ni serĉu la Rompitan Glavon?

— La vortoj ne estis la pereo de Minaso Tirit, — diris Aragorno. — Sed pereo kaj admirindaj faroj ja alvenas. Ĉar la Glavo Rompita estas la Glavo de Elendilo, kiu rompiĝis sub li, kiam li falis. Ĝin konservis liaj heredintoj, kiam perdiĝis ĉiuj aliaj memoraĵoj; ĉar estis dirite pratempe inter ni, ke ĝi estos refarita kiam la Ringo, Plago de Isilduro, estos trovita. Nun, vidinte la glavon serĉitan, kion vi volas peti? Ĉu vi deziras, ke la Domo de Elendilo revenu al la lando Gondoro?

— Mi ne estis sendita por peti iun komplezon, sed nur por elserĉi la solvon de la enigmo, — respondis Boromiro fiere. — Tamen ni spertas grandajn malfacilaĵojn, kaj la Glavo de Elendilo estus helpilo, kiun ni ne esperis, se io tia efektive povus reveni el la ombroj de l’ pasinteco. — Li rigardis denove Aragornon, kaj dubo vidiĝis en liaj okuloj.

Frodo sentis ĉe sia flanko senpaciencan moviĝon de Bilbo. Evidente li estis ĉagrenita subtene al sia amiko. Subite stariĝinte li elpuŝis:

Oro ne ĉiam ekbrilas,

ne ĉiuj vagantoj paneas;

forta maljun’ ne senilas,

profunda radik’ ne pereas.

El cindroj la fajro denovos,

el ombroj la lumo resaltos;

la glavo rompita renovos,

senkrona la reĝ’ reekzaltos.

Ne tre bona, eble, sed aktuala — se vi bezonas pli ol la vorto de Elrondo. Se valoris vojaĝo centdektaga por tion aŭdi, prefere vi aŭskultu ĝin.

Li sidiĝis snufante.

— Mi mem verkis tion, — li flustris al Frodo, — por la Dunadano, antaŭ tre longe, kiam li la unuan fojon rakontis al mi pri si. Mi preskaŭ deziras, ke miaj aventuroj ne finiĝu, kaj ke mi povu akompani lin, kiam venos lia tago.

Aragorno ridetis al li, poste turnis sin denove al Boromiro.

— Miaparte, mi pardonas vian dubemon, — li diris. — Malmulte mi similas la figurojn de Elendilo kaj Isilduro, kiaj ili staras ĉizite en sia majesteco en la haloj de Denetoro. Mi estas nur la posteulo de Isilduro, ne Isilduro mem. Mi havis vivon malfacilan kaj longan; kaj la mejloj kuŝantaj inter ĉi tie kaj Gondoro estas malgranda parto en kalkulo de miaj vojaĝoj. Mi transiris multajn montojn kaj multajn riverojn, kaj paŝis sur multaj ebenaĵoj, eĉ ĝis la foraj landoj Rhuno kaj Harado, kie la steloj aspektas fremde.

» Sed mia hejmo, tiom kiom mi havas ĝin, estas en la nordo. Ĉar tie la heredintoj de Valandilo ĉiam loĝadis en longa nerompita linio de patro al filo tra multaj generacioj. Niaj tagoj mallumiĝis, kaj ni malmultiĝis; sed ĉiam la Glavo pasis al nova konservanto. Kaj tion ĉi mi diros al vi, Boromiro, antaŭ ol fini. Soleculoj estas ni, disiruloj de l’ sovaĝejo, ĉasantoj — sed ĉasantaj ĉiam la servistojn de la Malamiko, ĉar ili troviĝas en multaj lokoj, ne nur en Mordoro.

» Se Gondoro, Boromiro, estis brava fortikaĵo, ni ludis alian rolon. Multaj misaĵoj ekzistas, kiujn viaj fortikaj muroj kaj helaj glavoj ne malhelpas. Vi scias malmulte pri la teritorioj ekster viaj limoj. Paco kaj libereco, ĉu vi diras? La nordo estus malmulte spertinta ilin sen ni. Timo detruus ties loĝantojn. Sed kiam mallumaĵoj venas de la sendomaj montetoj, aŭ rampas el sensunaj arbaroj, ili fuĝas antaŭ ni. Kiujn vojojn oni riskus paŝi, kiu sekuro estus en kvietaj terenoj, aŭ nokte en la domoj de ordinaraj personoj, se la dunadanoj dormus, aŭ ĉiuj irus la tombon?

» Kaj tamen ni ricevas malpli da dankoj ol vi. Vojaĝantoj malridas al ni, kaj kamparanoj havigas al ni malestimajn nomojn. “Paŝegulo” mi nomiĝas laŭ iu grasulo, kiu loĝas je unutaga marŝdistanco de malamikoj, kiuj frostigus lian koron, se li ne estus daŭre gardata. Tamen ni ne volus ŝanĝi tion. Se ordinaruloj malhavas zorgojn kaj timojn, ili restos ordinaraj, kaj ni devas esti sekretaj por ebligi tion al ili. Tio estis la tasko de mia parencaro, dum la jaroj longiĝis kaj la herbo kreskadis. Sed nun la mondo ŝanĝiĝas denove. Nova horo venas. La Plago Isildura estas trovita. Batalo baldaŭas. La Glavo estas reforĝota. Mi venos al Minaso Tirit.

— La Plago Isildura estas trovita, laŭ vi, — diris Boromiro. — Mi vidis helan ringon en la mano de l’ Duonulo; sed Isilduro pereis ĉe la komenciĝo de tiu ĉi epoko, oni diras. Kiel scias la Saĝaj, ke ĝi estas lia ringo? Kaj kiel ĝi trapasis la jarojn, ĝis ĝi portiĝis ĉi tien per kuriero tiel stranga?

— Tio estas rakontota, — diris Elrondo.

— Sed ankoraŭ ne, mi petas, Mastro! — diris Bilbo. — Jam la suno grimpas ĝis la zenito, kaj mi sentas bezonon de io por min fortigi.

— Vin mi ne nomis, — diris Elrondo ridetante. — Sed mi tion faras nun. Ek! Rakontu al ni vian historion. Kaj se vi ankoraŭ ne versigis vian rakonton, vi rajtas elparoli ĝin per senornamaj vortoj. Ju pli mallonge, des pli baldaŭ vi estos refreŝigita.

— Tre bone, — diris Bilbo. — Mi plenumos vian ordonon. Sed nun mi rakontos la historion veran, kaj se iuj ĉeestantoj aŭdis min rakonti ĝin alimaniere — li flankenrigardis al Gloino — mi petas, ke ili tion forgesu kaj min pardonu. Mi volas nur pretendi, ke la trezoro estis mia propraĵo en tiuj tagoj kaj liberiĝi de la nomo ŝtelinto, kiun oni direktis al mi. Sed eble mi jam komprenas iom pli bone. Ĉiuokaze, jen kio okazis.


Al kelkaj ĉeestantoj la historio estis tute nova, kaj ili aŭskultis mire dum la maljuna hobito, fakte ne tro malkontenta, rakontis tre detale sian aventuron kun Golumo. Eĉ unu enigmon li ne ellasis. Li estus rakontinta ankaŭ pri sia festo kaj malapero el la Provinco, se tio estus permesita; sed Elrondo levis sian manon.

— Bone rakontite, mia amiko, — li diris, — sed tiom provizore sufiĉas. Aktuale necesas scii nur, ke la Ringo pasis al Frodo, via heredinto. Nun parolu li!

Tiam, malpli volonte ol Bilbo, Frodo priskribis ĉiujn siajn traktadojn pri la Ringo ekde la tago, kiam ĝi pasis en lian posedon. Ĉiu paŝo de lia vojaĝo de Hobiturbo ĝis la Transpasejo Bruineno estas pridemandita kaj konsiderita, kaj ĉio, kion li povis memori pri la Nigraj Rajdantoj estis esplorita. Finfine li residiĝis.

— Ne malbone, — Bilbo diris al li. — Vi estus kreinta belan rakonton el ĝi, se oni ne daŭre interrompus. Mi provis fari kelkajn notojn, sed ni devos rediskuti ĝin inter ni iam, se mi estos ĝin priverkonta. Estas tutaj ĉapitroj da materialo eĉ antaŭ ol vi venis ĉi tien!

— Jes, ĝi iĝis rakonto sufiĉe longa, — respondis Frodo. — Sed la historio daŭre ne ŝajnas al mi kompleta. Mi ankoraŭ deziras ekscii sufiĉe multe, precipe pri Gandalfo.


Galdoro el la Havenoj, kiu sidis proksime, aŭdis lin.

— Vi parolas ankaŭ por mi, — li kriis kaj, turninte sin al Elrondo, diris, — la Saĝaj eble havas bonajn motivojn por kredi, ke la trovaĵo de l’ Duonulo estas fakte la Granda Ringo multe pridebatita, eĉ se tio ŝajnas neprobabla al tiuj, kiuj scias malpli. Sed ĉu ni ne rajtas aŭdi ankaŭ la pruvojn? Kaj mi volas demandi ankaŭ pri Sarumano. Li estas klera pri la historio de l’ Ringoj, tamen li ne ĉeestas. Kion li konsilas — se li scias tion, kion ni aŭdis?

— La demandoj, kiujn vi starigas, Galdoro, estas kunligitaj, — diris Elrondo. — Mi ne pretervidis ilin, kaj ili estos responditaj. Sed klarigi tiujn ĉi aferojn estas la tasko de Gandalfo; kaj mi alvokas lin laste, ĉar tio estas la honorloko, kaj pri tiu ĉi tuta afero li estis la ĉefo.

— Iuj, Galdoro, — diris Gandalfo, — taksus la novaĵojn de Gloino, kaj la persekutadon de Frodo, sufiĉa pruvo, ke la trovaĵo de l’ duonulo estas io ege valora al la Malamiko. Tafcen ĝi estas ringo. Do kio? La Naŭon tenas la Nazguloj. La Sepo estas kaptita aŭ detruita. — Tiam Gloino ekmoviĝis, sed ne parolis. — Pri la Trio ni scias. Kio do estas tiu ĉi, kiun li tiom deziras?

» Ekzistas efektive vasta dezertejo da tempo inter la Rivero kaj la Monto, inter la perdo kaj la trovo. Sed la breĉo en la sciaro de l’ Saĝaj estas fine plenigita. Tamen tro malrapide. Ĉar la Malamiko sekvis tutproksime, eĉ pli proksime ol mi timis. Kaj tre bone estas, ke ne ĝis la nuna jaro, la nuna somero mem verŝajne, ke la plenan veron li eksciis.

» Iuj ĉeestantoj certe memoras, ke antaŭ multaj jaroj mi mem aŭdacis trapasi la pordojn de la Nekromanciisto en Dol Gulduro, kaj sekrete esploris ties morojn, kaj tiel trovis, ke niaj timoj estis ĝustaj: li estis neniu alia ol Saŭrono, nia Malamiko el pratempo, denove ekhavinta formon kaj potencon. Iuj memoras ankaŭ, ke Sarumano persvadis nin ne agi kontraŭ lin aperte, kaj longe ni nur spionis lin. Tamen fine, dum lia ombro kreskis, Sarumano cedis, kaj la Konsilio ekagis per sia forto kaj forpelis el Mornarbaro la misaĵon — kaj tio okazis dum la jaro mem de la trovo de tiu ĉi Ringo: stranga hazardo, se pri hazardo temis.

» Sed ni tro malfruis, kiel antaŭvidis Elrondo. Saŭrono reciproke spionis nin kaj longe prepariĝis kontraŭ nia atako, regante Mordoron de malproksime per Minaso Morgul, kie loĝis liaj Naŭ Servistoj, ĝis ĉio estis preta. Tiam li cedis antaŭ ni, sed nur ŝajnigis fuĝi, kaj baldaŭ poste venis al la Malhela Turo kaj malkaŝe deklaris sin. Tiam la lastan fojon kunvenis la Konsilio; ĉar jam ni eksciis, ke li serĉas ĉiam pli avide la Umm. Ni timis tiam, ke li posedis ian scion pri ĝi, kiun ni ne posedis. Sed Sarumano diris, ke ne, kaj ripetis tion, kion li antaŭe diris al ni: la Unu neniam plu troviĝos en Mez-Tero.

» “En plej malbona okazo, — li diris, — nia Malamiko scias, ke ni ne havas ĝin, kaj ke ĝi estas ankoraŭ perdita. Sed kio perdiĝis, tion oni eble trovos, li supozas. Ne timu! Lia espero trompos lin. Ĉu mi ne serioze esploris la aferon? En Anduinon la Grandan ĝi falis; kaj antaŭlonge, dum Saŭrono dormis, ĝi estis rulita laŭ la Rivero en la Maron. Tie lasu ĝin kuŝi ĝis la Fino”.


Gandalfo silentiĝis, fiksrigardante orienten de la vestiblo al la foraj pintoj de la Nebulecaj Montoj, ĉe kies grandaj fundoj la minaco al la mondo tiom longe kuŝis kaŝite. Li ĝemspiris.

— Pri tio mi kulpis, — li diris. — Min lulis la vortoj de Sarumano la Saĝa; sed mi devis serĉi pli frue la veron, kaj nia danĝero jam estus malplia.

— Ni ĉiuj kulpis, — diris Elrondo, — kaj sen via atentemo la Mallumo, eble, jam trafus nin. Sed daŭrigu!

— Ekde la komenco mia koro dubis, kontraŭ ĉiuj konataj kialoj, — diris Gandalfo, — kaj mi volis scii, kiel tiu afero alvenis al Golumo, kaj kiom longe li posedis ĝin. Do mi starigis gvatadon pri li, konjektante, ke postnelonge li elvenos el sia mallumo por serĉi sian trezoron. Li ja venis, sed li eskapis kaj oni ne trovis lin. Kaj poste, ho ve! mi lasis ripozi la aferon, nur observante kaj atendante, kiel ni tro ofte faris.

» La tempo pasis kun multaj zorgoj, ĝis miaj duboj vekiĝis denove al subitaj timoj. De kie venis la ringo de l’ hobito? Kio, se mia timo aŭtentis, estis farenda pri ĝi? Tiajn aferojn mi devis decidi. Sed pri mia antaŭtimo mi parolis ankoraŭ al neniu, sciante la danĝeron de maloportuna flustro, se ĝi misdirektiĝus. En ĉiuj longaj militoj kontraŭ la Malhela Turo la perfidoj estis ĉiam nia plej granda malamiko.

» Tio okazis antaŭ dek sep jaroj. Baldaŭ mi konstatis, ke spionoj ĉiaspecaj, eĉ bestoj kaj birdoj, estis kuniĝintaj ĉirkaŭ la Provinco, kaj mia timo pligrandiĝis. Mi petis helpon de la dunadanoj, kaj ili duobligis sian gardadon; kaj mi malfermis mian koron al Aragorno, la heredinto de Isilduro.

— Kaj mi, — diris Aragorno, — konsilis, ke ni serĉu Golumon, eĉ se ŝajnus tro malfrue. Kaj ĉar ŝajnis konvene, ke la heredinto de Isilduro laboru por ripari la kulpofaron de Isilduro, mi akompanis Gandalfon dum la longa kaj senespera serĉado.

Poste Gandalfo rakontis, kiel ili esploris la tutan longon de Sovaĝujo, eĉ ĝis la Montoj de Ombro kaj la bariloj de Mordoro.

— Tie ni aŭdis famon pri li, kaj ni konjektas, ke longe li loĝis tie en la malhelaj montoj; sed ni neniam trovis lin, kaj fine ni malesperis. Kaj poste, dum mia malespero, mi pensis denove pri testo, kiu eble nenecesigos trovon de Golumo. La ringo mem povus indiki, ke ĝi estas la Unu. Revenis al mi memoro pri vortoj en la Konsilio: vortoj de Sarumano, tiutempe atentitaj nur duone. Nun mi reaŭdis ilin klare en mia koro:

» “La Naŭ, la Sep, kaj la Tri, — li diris, — ĉiu posedis sian propran gemon. Ne tiel ĉe la Unu. Ĝi estis ronda kaj senornama, kvazaŭ ĝi estus unu el la malpligravaj ringoj, sed ĝia farinto ĉizis sur ĝi markojn, kiujn la spertuloj eble povus ankoraŭ vidi kaj legi”.

» Kiaj estis tiuj markoj li ne diris. Kiu scius nun? La farinto. Kaj Sarumano? Tamen kvankam ties scioj estas grandaj, ili devis havi fonton. Kies mano krom tiu de Saŭrono iam tenis ĉi aĵon, antaŭ ol ĝi perdiĝis? Nur la mano de Isilduro.

» Je tiu penso, mi rezignis pri la ĉaso, kaj iris rapide al Gondoro. En antaŭaj tagoj anoj de mia ordeno estis ĝentile akceptitaj tie, sed plej ĝentile Sarumano. Ofte li dumlonge gastis ĉe la Mastroj de l’ Urbo. Malpli entuziasme ol antaŭe, nun min bonvenigis mastro Denetoro, kaj nevolonte li permesis, ke mi serĉu inter liaj amasigitaj rulskribaĵoj kaj libroj.

» “Se efektive vi serĉas nur, kiel vi diras, arĥivojn de l’ antikva tempo, kaj la komenciĝon de l’ Urbo, legadu! — li diris. — ĉar al mi tio, kio estis, malpli malhelas ol tio, kio okazos, kaj tio estas mia zorgo. Sed, se vi ne posedas pli da klero ol Sarumano, kiu longe studis ĉi tie, vi trovos nenion ne bone konatan al mi, ĉar mi mastras la tradiciaron de tiu ĉi Urbo”.

» Tiel parolis Denetoro. Kaj tamen troviĝas en liaj amasaĵoj multaj arĥivoj legeblaj jam de malmultaj, eĉ inter la tradicio-mastroj, ĉar ties skribmanieroj kaj lingvoj iĝis mallumaj al la posteuloj. Kaj, Boromiro, kuŝas ankoraŭ en Minaso Tirit nelegite, mi supozas, de iu ajn krom Sarumano kaj mi mem depost la malvenko de la reĝoj, rulskribaĵo farita de Isilduro mem. Ĉar Isilduro ne formarŝis tuj el la milito kontraŭ Mordoro, kiel la historion rakontis iuj.

— Iuj en la nordo, eble, — Boromiro intermetis. — Ĉiuj en Gondoro scias, ke li iris unue al Minaso Anor kaj loĝis dum kelka tempo kun sia nevo Meneldilo, instruante lin, antaŭ ol li transdonis al li regadon de la Suda Reĝlando. En tiu tempo li plantis tie la lastan arbidon de la Blanka Arbo memore al sia frato.

— Sed en tiu tempo li faris ankaŭ tiun rulskribaĵon, — diris Gandalfo; — kaj tion oni ne memoras en Gondoro, verŝajne. Ĉar tiu rulskribaĵo koncernas la Ringon, kaj tiel skribis Isilduro sur ĝi:

La Granda Ringo nun iĝos heredaĵo de la Norda Reĝlando; sed kroniko pri ĝi estos lasita en Gondoro, kie ankaŭ loĝas la heredintoj de Elendilo, por la okazo, ke venos tempo, kiam memoro pri ĉi gravaj aferoj malheliĝos.

» Kaj post tiuj vortoj Isilduro priskribis la Ringon, kia li trovis ĝin.

Ĝi estis varmega, kiam mi unue prenis ĝin, cindre varmega, kaj mia mano estis ekbruligita tiom, ke mi dubas iam ajn liberiĝi de ties doloro. Tamen eĉ dum mi skribas ĝi malvarmiĝis, kaj ĝi ŝajnas ŝrumpi, kvankam ĝi perdas nek sian belon nek sianformon. Jam la surskribajo, kiu komence estis klara kiel ruĝa flamo, forvelkas kaj jam estas apenaŭ legebla. Ĝi estas farita per la elf-skribmaniero de Eregiono, ĉar mankas literoj en Mordoro por verkado tiel subtila; sed la lingvo estas nekonata al mi. Mi taksas ĝin lingvo el la Nigra Lando, ĉar ĝi estas aĉa kaj mallerta. Kian mison ĝi esprimas, mi ne scias; sed mi kopias ĝin ĉi tie, timante ke ĝi velkos preter revenigeblo. Al la Ringo mankas, eble, la varmeco de l’ mano de Saŭrono, kiu estis nigra kaj tamen brulis kvazaŭfajro, kaj do Gil-Galado estis detruita; kaj eble se la oro estus revarmigita, la skribaĵo estus refreŝigita. Sed miaparte mi ne volas riski domaĝon de tiu ci aĵo: la sola bela, el la verkoj de Saŭrono. Ĝi estas al mi valora, kvankam mi aĉetis ĝin per granda doloro.

» Kiam mi tralegis tiujn vortojn, mia serĉado finiĝis. Ĉar la kopiita skribo ja estis tia, kia ĝin konjektis Isilduro, en la lingvo de Mordoro kaj la servistoj de la Turo. Kaj tio, kio estis dirita tie, estis jam konata. Ĉar en la tago, kiam Saŭrono la unuan fojon surmetis la Unun, Celebrimboro, farinto de la Trio, rimarkis lin, kaj de malproksime aŭdis lin elparoli tiujn vortojn, kaj sekve liaj misaj celoj estis rivelitaj.

» Mi tuj adiaŭis Denetoron, sed ĝuste kiam mi iris norden, sciigoj atingis min el Lorieno, ke Aragorno jam iris tiun vojon, kaj ke li trovis la kreaĵon nomatan Golumo. Tial mi iris unue renkonten al li por aŭdi lian raporton. En kiajn terurajn danĝerojn li iris sola, mi ne riskis konjekti.

— Ne multe necesas rakonti pri ili, — diris Aragorno. — Se necesas, ke iu marŝu videble de la Nigra Pordo, aŭ surpaŝu la mortigajn florojn de Morgula Valo, tiu nepre renkontos danĝerojn. Ankaŭ mi fine malesperis, kaj mi komencis mian vojaĝon hejmen. Kaj tiam, bonŝance, mi subite trovis la serĉitaĵon: postsignojn de molaj piedoj apud koteca lageto. Sed nun la spuro estis freŝa kaj rapida, kaj ĝi kondukis ne al Mordoro sed malal. Laŭ la randoj de l’ Mortigaj Marĉoj mi sekvis ĝin, kaj poste mi kaptis lin. Embuskante apud stagna lageto, enrigardante la akvon kiam la vespero mallumiĝis, mi kaptis lin, Golumon. Li estis kovrita de verda ŝlimo. Li neniam amos min, bedaŭrinde; ĉar li mordis min, kaj mi ne traktis lin milde. Nenion alian mi iam akiris el lia buŝo, ol la postsignojn de liaj dentoj. Mi juĝis tion la plej malbona parto de mia vojaĝo, la vojon returnen, gardante lin tage kaj nokte, devigante lin marŝi antaŭ mi kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj la buŝo ŝtopita, ĝis lin malsovaĝigis manko de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, pelante lin ĉiam direkte al Mornarbaro. Mi kondukis lin tien finfine kaj transdonis lin al la elfoj, ĉar ni interkonsentis, ke tiel estu; kaj mi ĝojis liberiĝi de lia kunesto, ĉar li fetoris. Miaparte mi esperas neniam plu alrigardi lin; sed Gandalfo venis kaj toleris longan interparolon kun li.

— Jes, longan kaj lacigan, — diris Gandalfo, — sed ne senprofitan. Ekzemple, tio, kion li rakontis pri sia perdo, akordis kun tio, kion Bilbo nun la unuan fojon rakontis malkaŝe; sed tio ne multe gravis, ĉar mi jam divenis ĝin. Sed mi eksciis tiam unue, ke la ringo de Golumo elvenis la Grandan Riveron proksime al la Iridaj Kampoj. Kaj mi eksciis ankaŭ, ke li longe posedis ĝin. Multajn vivdaŭrojn de lia eta specio. La potenco de la Ringo plimultigis liajn jarojn longe super la normo, kaj tiun potencon donas nur la Grandaj Ringoj.

» Kaj se tio ne estas sufiĉa pruvo, Galdoro, ekzistas tiu alia testo, pri kiu mi parolis. Sur tiu ĉi Ringo mem, kiun vi vidis ĉi tie altetenata, ronda kaj senornama estas ankoraŭ legeblaj la literoj raportitaj de Isilduro, se oni havas volforton por enfajrigi la oraĵon. Tion mi jam faris, kaj mi legis jenon:

Ash nazg durbatulûk, ash nazg gimbatul

ash nazg thrakatulûk agh burzum-ishi krimpatul

La ŝanĝiĝo de l’ voĉo de la sorĉisto estis miriga. Subite ĝi iĝis minaca, potenca, ŝtone dura. Ombro ŝajnis surpaŝi la altan sunon, kaj momente mallumiĝis en la vestiblo. Ĉiuj tremis, kaj la elfoj kovris siajn orelojn.

— Neniam antaŭe iu voĉo aŭdacis paroli vortojn de tiu lingvo en Imladriso, Gandalfo la Griza, — diris Elrondo, dum la ombro preterpasis kaj la ĉeestantoj denove ekspiris.

— Kaj ni esperu, ke neniu iam ajn denove parolos ĝin ĉi tie, — respondis Gandalfo. — Tamen mi ne petas vian pardonon, Mastro Elrondo. Ĉar por ke tiu lingvo ne estu baldaŭ aŭdota en ĉiu angulo de la okcidento, ni flankenlasu ĉiun dubon, ke tiu ĉi aĵo estas fakte tio, kion deklaris la Saĝaj: la trezoro de la Malamiko, plena je lia tuta malico; kaj en ĝi kuŝas granda parto de lia prapotenco. El la Nigraj Jaroj venas la vortoj aŭditaj de la forĝistoj de Eregiono, kiuj sciigis, ke ili estas perfiditaj:

Unu Ringo ilin regas. Unu ilin prenas.

Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

» Sciu krome, miaj amikoj, ke mi eksciis ankoraŭ pli de Golumo. Li malvolonte parolis, kaj lia rakonto estis neklara, sed estas tute sendube, ke li iris al Mordoro, kaj tie ĉiuj liaj konoj estis elpremitaj el li. Sekve la Malamiko jam scias, ke la Unu estas trovita, kaj ke dumlonge ĝi estis en la Provinco; kaj pro tio, ke liaj servistoj persekutis ĝin preskaŭ ĝis nia pordo, li scios baldaŭ, aŭ eble jam scias, ĝuste dum mi parolas, ke ni havas ĝin ĉi tie.


Ĉiuj sidis silente dum kelka tempo, ĝis fine Boromiro ekparolis.

— Li estas specio eta, laŭ vi, tiu Golumo? Eta, sed plena je malico. Kio okazis al li? Kian sorton vi difinis al li?

— Li estas en karcero, sed nenio pli malbona, — diris Aragorno. — Li multe suferis. Tute sendube li estis torturata, kaj timo pri Saŭrono kuŝas nigre sur lia koro. Tamen, almenaŭ mi ĝojas, ke li estas sekure gardata de la atentaj elfoj de Mornarbaro. Lia malico estas granda kaj havigas al li forton apenaŭ kredeblan pri iu tiom maldika kaj velkinta. Li povus ankoraŭ realigi multe da misaĵo, se li estus libera. Kaj mi ne dubas, ke al li estis permesate forlasi Mordoron pro iu misa komisio.

— Ve, ho ve! — kriis Legolaso, kaj sur lia bela elfa vizaĝo vidiĝis granda malĝojo. — La novaĵo, kiun oni sendis min alporti, estas nun sciigenda. Ĝi ne estas bona, sed nur ĉi tie mi eksciis, kiom misa ĝi ŝajnos al tiu ĉi ĉeestantaro. Smeagolo, kiu nun nomiĝas Golumo, eskapis.

— Ĉu eskapis? — kriis Aragorno. — Tio estas novaĵo ja malbona. Ni ĉiuj amare bedaŭros tion, timinde. Kiel okazis, ke la Tranduilanoj malsukcesis pri sia komisio?

— Ne pro manko de atento, — diris Legolaso, — sed eble pro troa bonkoreco. Kaj ni timas, ke la kaptito ricevis helpon de aliaj, kaj ke pli estas konata pri nia agado, ol ni dezirus. Ni gardis tiun kreaĵon tage kaj nokte laŭ ordono de Gandalfo, kvankam ni tre laciĝis pri la tasko. Sed Gandalfo diris, ke ni esperu plu pri lia reboniĝo, kaj ni ne sufiĉe severis por teni lin daŭre en karcero subtera, kie li reakirus siajn iamajn nigrajn pensojn.

— Vi estis malpli sentemaj al mi, — diris Gloino kun okulflagro, ĉar malnovaj memoroj estis vekitaj pri lia enkarceriĝo en la profundaĵoj de la haloj de l’ elf-reĝo.

— Nu, paŭzu! — diris Gandalfo. — Mi petas, ne interrompu, bona Gloino. Tio estis bedaŭrinda miskompreno, delonge rebonigita. Se ĉiuj plendoj, kiuj ekzistas inter elfoj kaj gnomoj, estos restarigitaj ĉi tie, prefere ni rezignu pri tiu ĉi Konsiliĝo.

Gloino stariĝis kaj riverencis, kaj Legolaso daŭrigis.

— En tagoj belveteraj ni kondukis Golumon tra la arbaro; kaj tie troviĝis alta arbo, kiu staris sola disde l’ aliaj, kiun li ŝatis grimpi. Ofte ni permesis, ke li grimpu ĝis la plej altaj branĉoj, ĝis li sentis la liberan venton; sed ni starigis gardantojn piede de l’ arbo. Iun tagon li rifuzis malsupreniĝi, kaj la gardantoj ne emis sekvi lin grimpe: li lernis kroĉiĝi al branĉoj per la piedoj same kiel per la manoj; do ili sidis apud la arbo profunde en la nokton.

» Okazis ĝuste en tiu nokto somera, tamen senluna kaj senstela, ke atakis neatendite nin orkoj. Ni forpelis ilin post kelka tempo; ili estis multaj kaj batalemaj, sed ili venis el la montoj, kaj ne kutimis al arbaro. Kiam finiĝis la batalo, ni konstatis, ke Golumo estas foririnta, kaj liaj gardintoj estis mortigitaj aŭ kaptitaj. Tiam ŝajnis al ni klare, ke oni atakis por lin savi, kaj ke li sciis anticipe pri ĝi. Kiel oni aranĝis tion, ni ne povas diveni; sed Golumo estas ruza, kaj la spionoj de la Malamiko multnombras. La mallumaĵoj, kiuj estis forpelitaj dum la jaro de la malvenko de l’ Drako, revenis pli multnombre, kaj Mornarbaro estas denove loko misa, krom tie, kie nia regno estas daŭrigata.

» Ni malsukcesis rekapti Golumon. Ni trovis lian spuron inter tiuj de multaj orkoj, kaj ĝi plonĝis profunden en la Arbaron, laŭ suda direkto. Sed postnelonge ĝi evitis nian spertecon, kaj ni ne riskis daŭrigi la persekuton; ĉar ni proksimiĝis al Dol Gulduro, kaj tio estas ankoraŭ loko tre misa; tien ni ne iras.

— Nu, do, li foriris, — diris Gandalfo. — Mankas al ni tempo por serĉi lin denove. Li faru, kion li volas. Sed li eble ludos iam rolon, kiun nek li nek Saŭrono antaŭvidis. Kaj nun mi respondos la aliajn demandojn de Galdoro. Kio pri Sarumano? Kion li konsilas al ni pri tiu ĉi krizo? Tiun ĉi rakonton mi devas plenripeti, ĉar ĝis nun aŭdis ĝin nur Elrondo, kaj eĉ li nur mallonge; sed ĝi koncernos ĉion, kion ni devas solvi. Ĝi estas la lasta ĉapitro en la Historio de l’ Ringo, kiom ĝi progresis ĝis nun.


» Fine de junio mi estis en la Provinco, sed nubo da zorgoj okupis mian menson, kaj mi rajdis ĝis la sudaj limoj de la landeto; ĉar mi antaŭsentis iun danĝeron, ankoraŭ kaŝitan al mi sed proksimiĝantan. Tie mesaĝoj atingis min, kiuj sciigis min pri milito kaj malvenko en Gondoro, kaj kiam mi aŭdis pri la Nigra Ombro, mia koro frostiĝis. Sed mi trovis nenion krom kelkaj fuĝintoj el la Sudo; tamen ŝajnis al mi, ke okupis ilin timo, pri kiu ili rifuzis paroli. Mi turnis min poste okcidenten kaj norden kaj vojaĝis laŭ la Verdvojo; kaj ne malproksime de Brio mi renkontis vojaĝanton sidantan sur teramaso apud la vojo kun lia paŝtiĝanta ĉevalo apude. Tiu estis Radagasto la Bruna, kiu iam loĝis en Rosgobelo, proksime al la randoj de Mornarbaro. Li apartenas al mia ordeno, sed mi ne vidis lin dum multaj jaroj.

» “Gandalfo! — li kriis. — Mi vin serĉis. Sed mi estas fremdulo ĉi-regione. Mi sciis nur, ke vi eble troveblos en sovaĝa regiono, kies kruda nomo estas Provinco”.

» “Via informo estis ĝusta, — mi diris. — Sed ne esprimu ĝin tiel, se vi renkontos iujn enloĝantojn. Vi estas jam proksima al la limoj de l’ Provinco. Kaj kion do vi deziras ĉe mi? Certe estas urĝa. Vi neniam emis vojaĝi, krom pelite de urĝa neceso”.

» “Mi havas urĝan komision, — li diris.— Mia novaĵo estas misa. — Poste li ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ la dornbariloj havus orelojn. — Nazguloj. La Naŭ denove elvenis. Ili transiris sekrete la Riveron kaj progresas okcidenten. Ili alivestiĝis kiel nigraj rajdantoj”.

» Mi tiam sciis tion, kion mi timis ne sciante ĝin.

» “La Malamiko certe havas iun grandan bezonon aŭ celon, — diris Radagasto, — sed kio igas lin turniĝi al ĉi tiuj malproksimaj kaj dezertaj regionoj, tion mi ne povas diveni”.

» “Kion vi celas?” — mi diris.

» “Oni diris al mi, ke kien ajn ili iras la Rajdantoj petas sciigojn pri lando nomata Provinco”.

» “La Provinco, — mi diris, sed mia koro ŝrumpis. Ĉar eĉ la Saĝaj eble timus kontraŭstari la Naŭon, kiam tiuj kuniĝas sub sia terura ĉefo. Granda reĝo kaj sorĉisto li estis praepoke, kaj nun li kaŭzas timegon. — Kiu diris al vi, kaj kiu sendis vin?”

» “Sarumano la Blanka, — respondis Radagasto. — Kaj li diris, ke mi sciigu vin, ke se vi sentas bezonon, li helpos; sed vi devas tuj peti lian helpon, alie estos tro malfrue”.

» Kaj tiu mesaĝo alportis al mi esperon, ĉar Sarumano la Blanka estas la plej granda en mia ordeno. Radagasto estas, kompreneble, inda sorĉisto, majstro de formoj kaj kolorŝanĝoj; kaj li estas tre klera pri kuracherboj kaj bestoj, kaj precipe birdoj estas liaj amikoj. Sed Sarumano delonge studis la artojn de la Malamiko mem, kaj tiel ni ofte povis antaŭbari lin. Ĝuste per la rimedoj de Sarumano ni forpelis lin el Dol Gulduro. Povus esti, ke li trovis armilojn, kiuj kapablus fuĝigi la Naŭon.

» “Mi iros al Sarumano”, — mi diris.

» “Do vi devas iri jam nun, — diris Radagasto; — ĉar mi malŝparis tempon vin serĉante, kaj la tagoj elĉerpiĝas. Al mi estis ordonite trovi vin antaŭ la someromezo, kaj tiu jam alestas. Eĉ se vi ekiros de tiu ĉi loko, vi apenaŭ atingos lin antaŭ ol la Naŭ trovos la landon, kiun ili serĉas. Mi mem tuj reiros”. Tion dirinte, li surĉevaliĝis kaj intencis forrajdi.

» “Atendu momenton! — mi diris. — Ni bezonos vian helpon, kaj la helpon de ĉiu, kiu volos doni ĝin. Elsendu mesaĝojn al ĉiuj bestoj kaj birdoj, kiuj estas viaj amikoj. Diru, ke ili alportu sciigojn pri ĉio, kio koncernas tiun ĉi aferon al Sarumano kaj Gandalfo. Mesaĝoj estu sendataj al Ortanko”.

» “Mi tion faros”, li diris, kaj forrajdis kvazaŭ la Naŭ lin persekutus.


» Mi ne povis sekvi lin senprokraste. Mi jam rajdis tre multe en tiu tago, kaj mi estis tiel laca, kiel mia ĉevalo, kaj mi bezonis pripensi la aferojn. Mi tranoktis en Brio, kaj decidis, ke mankas tempo reveni al la Provinco. Neniam mi pli grave eraris!

» Tamen mi skribis mesaĝon al Frodo, kaj fidis, ke mia amiko tavernestro sendos ĝin al li. Mi forrajdis je aŭroro; kaj mi alvenis finfine al la loĝejo de Sarumano. Tiu troviĝas forsude en Isengardo, ĉe fino de l’ Nebulecaj Montoj, ne malproksime de la Breĉo de Rohano. Kaj Boromiro povas konfirmi, ke temas pri larĝa aperta valo, kiu kuŝas inter la Nebulecaj Montoj kaj la plejnordaj antaŭmontetoj de Ered Nimrajso, la Blankaj Montoj de lia hejmo. Sed Isengardo estas cirklo de nudaj rokoj, kiuj enfermas valon kvazaŭ per muro, kaj meze de tiu valo troviĝas turo el ŝtono, nomita Ortanko. Ĝin konstruis ne Sarumano, sed la homoj de Numenoro antaŭlonge; kaj ĝi estas tre alta kaj posedas multajn sekretojn; tamen ĝi aspektas kvazaŭ ne verko metia. Ĝi ne estas alirebla, krom per trapaso de la cirklo de Isengardo; kaj en tiu cirklo estas nur unu pordo.

» Malfrue en iu vespero mi alvenis tiun pordon similan al granda arkaĵo en la roka muro; kaj ĝi estis forte gardata. Sed la pordogardantoj atendis min kaj sciigis, ke atendas min Sarumano. Mi rajdis sub la arkaĵon, kaj la pordo fermiĝis silente malantaŭ mi, kaj subite mi ektimis, kvankam nenio motivigis tion.

» Sed mi rajdis ĝis la subo de Ortanko, kaj alvenis la ŝtuparon de Sarumano; kaj tie li renkontis min kaj kondukis min ĝis sia alta ĉambro. Sur sia fingro li portis ringon.

» “Do vi alvenis, Gandalfo”, — li diris al mi seriozmiene, sed ŝajnis, ke en lia okulo estas blanka lumo, kvazaŭ en lia koro estus frida ridemo.

“Jes, mi alvenis, — mi diris. — Mi alvenis serĉante vian helpon, Sarumano la Blanka”. Ŝajnis, ke tiu titolo kolerigis lin.

“Ĉu vi efektive tion faris, Gandalfo la Griza! — li mokis. — Ĉu helpon? Oni malofte aŭdis, ke Gandalfo la Griza petas helpon, ĉar li estas ruza kaj saĝa, travagas la landojn kaj sin koncernas pri ĉiaj aferoj, ĉu aŭ ne ili apartenas al li”.

» Mi alrigardis lin scivole.

» “Sed se mi ne eraras, — mi diris, — ekiĝas nun aferoj, kiuj postulos unuigon de nia tuta forto”.

» “Tio povas esti, — li diris, — sed tiu penso venas al vi malfrue. Kiom longe, mi scivolas, vi kaŝis al mi, estro de l’ Konsilio, aferon plejeble gravan? Kio vin alportis nun el via kaŝejo en la Provinco?”

» “La Naŭ elrajdis denove, — mi respondis. — Ili transiris la Riveron. Tion diris al mi Radagasto”.

» “Radagasto la Bruna! — ridis Sarumano, kaj li ne plu kaŝis sian malestimon. — Radagasto la Birdo-mildiganto! Radagasto la Simpla! Radagasto la Stultulo! Tamen li posedis sufiĉe da kapablo por ludi la rolon, kiun mi difinis al li. Ĉar vi alvenis, kaj tio estis la tuta celo de mia mesaĝo. Kaj ĉi tie vi restos, Gandalfo la Griza, kaj ripozos post viaj vojaĝoj. Ĉar mi estas Sarumano, la Saĝa, Sarumano Ringfarinto, Sarumano la Multkolora!”

» Tiam mi alrigardis kaj vidis, ke liaj vestaĵoj, kiuj ŝajnis blankaj, ne estis tiaj, sed estis teksitaj el ĉiuj koloroj, kaj kiam li moviĝis ili muaris kaj ŝanĝis la koloron, tiel ke la okuloj estis konfuzitaj.

» “Pli plaĉis al mi blanka”, — mi diris.

» “Blanka! — li rikanis. — Tiu sufiĉas kiel komenco. Blankan ŝtofon oni povas kolorigi. Blanka paĝo povas esti surskribata; kaj blanka lumo estas rompebla”.

» “En tiu kazo ĝi ne plu estas blanka, — diris mi. — Kaj tiu, kiu ion rorapas por eltrovi kio ĝi estas, forlasis la vojon de la saĝo”.

» “Ne necesas paroli al mi tiel, kiel vi alparolas stultulojn el via amikaro, — li diris. — Mi ne kondukis vin ĉi tien por min instrui, sed por doni al vi elekton”.

» Li rektigis sin kaj komencis deklami, kvazaŭ li farus paroladon longe antaŭpreparitan:

» “Foriris la Praaj Tagoj. La Mezaj Tagoj pasas. La Plijunaj Tagoj komenciĝas. La epoko de la elfoj finiĝis, sed nia epoko alestas: la mondo de la homoj, kiun ni devas regi. Sed ni devas havi potencon, potencon ordigi ĉiujn aferojn laŭ nia volo, por tiu bono, kiun nur la Saĝaj kapablas vidi. Aŭskultu, Gandalfo, mia malnova amiko kaj helpinto! — li diris, proksimiĝante kaj nun parolante per voĉo pli mallaŭta. — Mi diris ni, ĉar povas esti ni, se vi aliĝos al mi. Leviĝas nova potenco. Kontraŭ ĝi la malnovaj aliancanoj kaj politikoj nin tute ne helpos. Restas neniom da espero en elfoj aŭ mortanta Numenoro. Tio ĉi estas elekteblo antaŭ vi, antaŭ ni. Ni povas aliĝi al tiu Potenco.

Estus sagace, Gandalfo. Laŭ tiu vojo troviĝas espero. Ĝia venko proksimiĝas; kaj por tiuj, kiuj ĝin kunhelpis, estos riĉa rekompenco. Dum la Potenco kreskos, ĝiaj pruvitaj amikoj ankaŭ kreskos; kaj la Saĝaj, kiel vi kaj mi, povos per pacienco veni fine ĝis gvidado de ĝiaj direktiĝoj. Ni povos atendadi, ni povos kaŝi en la koroj niajn pensojn, eble bedaŭrante misojn faratajn survoje, sed aprobante la altan kaj finan celon: Scio, Regado, Ordo; ĉio, por kio ni ĝis nun klopodis vane, malhelpataj anstataŭ helpataj de niaj malfortaj aŭ pigraj amikoj. Ne necesus, ne estus, reala ŝanĝiĝo de niaj intencoj, nur de niaj rimedoj”.

» “Sarumano, — mi diris, — mi aŭdis pli frue tiajn paroladojn, sed nur el la buŝoj de komisiitoj senditaj el Mordoro por trompi la nesciantojn. Mi ne supozas, ke vi alvenigis min tiom foren nur por enuigi miajn orelojn”.

» Li rigardis min gvate, kaj paŭzis pripensante: “Nu, mi konstatas, ke tiu saĝa proceduro ne rekomendas sin al vi, — li diris. — Ankoraŭ ne? Ne se iu metodo pli bona povas esti elpensita?”

» Li alvenis kaj metis sian longan manon sur mian brakon kaj flustris: “Kaj kial ne, Gandalfo? Kial ne? La Reganta Ringo? Se tiun ni povus estri, tiam la Potenco transirus al ni. Jen vere kial mi kondukis vin ĉi tien. Ĉar min servas multaj okuloj, kaj mi opinias, ke vi scias la nunan situon de tiu valora objekto. Ĉu ne tiel? Aŭ kial la Naŭ demandas pri la Provinco, kaj kio koncernas vin tie?” Kiam li diris tion, avidego, kiun li ne povis kaŝi, subite ekbrilis en liaj okuloj.

» “Sarumano, — mi diris, distancigante min de li, — nur unu mano povas utiligi la Unun, kaj tion vi bone scias, do ne ĝenu vin diri ni! Sed al vi mi ne donus ĝin, ne, eĉ novaĵon pri ĝi, nun ekkoninte viajn pensojn. Vi estis estro de l’ Konsilio, sed fine vi jam senmaskigis vin. Nu, la elekto estas verŝajne: submetiĝi al Saŭrono aŭ al vi. Mi elektas neniun el ambaŭ. Ĉu vi povas proponi aliajn?”

» Jam li estis malvarma kaj danĝera. “Jes, — li diris. — Mi ne atendis, ke vi montros saĝecon, eĉ proprasorte, sed mi donis al vi eblecon helpi min volonte, tiel ŝparonte al vi multe da ĝeno kaj doloro. La tria elekto estas resti ĉi tie, ĝis la fino”.

» “Ĝis kiu fino?”

» “Ĝis vi sciigos al mi, kie la Unu estas trovebla. Mi eble trovos rimedojn por persvadi vin. Aŭ ĝis ĝi estos trovita malgraŭ vi, kaj la Reganto disponos tempon por sin turni al aferoj malpli gravaj; por elpensi, ekzemple, taŭgan rekompencon por la malhelpado kaj impertinento de Gandalfo la Griza”.

» “Tio eble ne pruviĝos iu el la aferoj malpli gravaj”, — mi diris. Sed li mokridis min, ĉar miaj vortoj estis senenhavaj, kaj tion li sciis.


» Ili prenis min kaj ili lokigis min sola sur la pinto de Ortanko, sur la loko, kie Sarumano kutimis observi la stelojn. Mankas malsuprenirejo krom per mallarĝa ŝtuparo plurmilŝtupa, kaj la suba valo ŝajnas tre malproksima. Mi rigardis al ĝi kaj vidis, ke kvankam iam ĝi estis verda kaj bela, nun ĝi estis plenplena de ŝaktoj kaj forĝejoj. Lupoj kaj orkoj estis loĝigitaj en Isengardo, ĉar Sarumano estis kuniganta grandan armeon proprakonte, rivale al Saŭrono kaj ankoraŭ ne por servi lin. Super lia tuta laborejaro pendis malhela fumo, kiu volviĝis ĉirkaŭ la flankoj de Ortanko. Mi staris sola sur insulo en la nuboj; kaj eskapeblecon mi ne havis, kaj miaj tagoj estis amaraj. Min trapikis malvarmo, kaj mi disponis nur malmulte da spaco por paŝi tien-reen, meditante pri la alveno de l’ Rajdantoj al la Nordo.

» Ke la Naŭ efektive leviĝis, mi estis certa, senkonsidere pri la vortoj de Sarumano, kiuj povus esti mensogaj. Longe antaŭ ol mi venis en Isengardon, mi aŭdis sciigojn survoje, kiuj ne povis esti eraraj. Timo ĉiam okupis mian koron pro miaj amikoj en la Provinco, sed restis al mi iom da espero. Mi esperis, ke Frodo tuj ekvojaĝis, laŭ urĝo de mia letero, kaj ke li alvenis Rivendelon, antaŭ ol komenciĝis la mortiga persekuto. Kaj mia timo kaj mia espero ambaŭ pruviĝis senbazaj. Ĉar mia espero baziĝis sur grasulo en Brio, kaj mia timo baziĝis sur la ruzemo de Saŭrono. Sed grasuloj, kiuj vendas bieron, estas pri multaj aferoj alvokataj; kaj la potenco de Saŭrono estas ankoraŭ malpli forta ol ĝin supozigas timo. Sed en la cirklo de Isengardo, ne estis facile supozi, kaptite kaj izole, ke la persekutantoj, antaŭ kiuj fuĝis aŭ falis ĉiuj, malsukcesus en la fora Provinco.

— Mi vidis vin! — kriis Frodo. — Vi marŝis tien kaj reen. La luno rebrilis sur viaj haroj.

Gandalfo paŭzis mirigite kaj rigardis lin.

— Tio estis nur sonĝo, — diris Frodo, — sed ĝi subite revenis al mi. Mi estis tute ĝin forgesinta. Tio estis antaŭ kelka tempo, post kiam mi forlasis la Provincon, ŝajnas al mi.

— Do, ĝi venis malfrue, — diris Gandalfo, — kiel vi konstatos. Mi estis en situacio malbonega. Kaj tiuj, kiuj konas min, konsentos, ke malofte mi troviĝis en simila malavantaĝo, kaj ne suferas pacience tian misfortunon. Gandalfo la Griza kaptita kiel muŝo en trompa araneaĵo! Tamen eĉ la plej subtilaj araneoj povas lasi fadenon malfortan.

» Unue mi timis, kiel sendube Sarumano intencis, ke ankaŭ Radagasto malvirtiĝis. Tamen, mi rimarkis neniun indikon pri io misa en lia voĉo aŭ en liaj okuloj, kiam ni renkontiĝis. Se jes, mi neniam estus irinta al Isengardo, aŭ mi irus pli singarde. Tion Sarumano antaŭvidis, kaj li kaŝis sian menson kaj trompis sian kurieron. Estis ĉiuokaze senutile, provi forlogi al perfido la honestan Radagaston. Li serĉis min bonfide, kaj tial persvadis min.

» Tio malsukcesigis la komploton de Sarumano. Ĉar Radagasto vidis neniun motivon ne fari laŭ mia peto, kaj li forrajdis al Mornarbaro, kie li havis multajn amikojn el la malnova tempo. Kaj la Montaj Agloj iris foren kaj vasten, kaj ili vidis multajn aferojn: la kunigadon de lupoj kaj vicigadon de orkoj; kaj la Naŭ Rajdantojn irantajn ien-tien en la landoj; kaj ili aŭdis novaĵojn pri la eskapo de Golumo. Kaj ili sendis kurieron por alporti al mi tiujn sciigojn.

» Tiel okazis, ke kiam velkis la somero venis lunluma nokto, kaj Gvajhiro la Ventmastro, plej rapida el la Grandaj Agloj, venis neatendite al Ortanko; kaj li trovis min staranta sur la turpinto. Tiam li alparolis min, kaj li forportis min, antaŭ ol Sarumano konsciis pri tio. Mi estis malproksima de Isengardo, antaŭ ol lupoj kaj orkoj eliris tra la pordo por min persekuti.

» “Kiomdistance vi povos porti min?” — mi diris al Gvajhiro.

» “Multajn mejlojn, — li diris, — sed ne ĝis la randoj de la tero. Oni sendis min porti sciigojn, ne ŝarĝojn”.

» “Do surtere mi devas havi ĉevalon, — mi diris, — kaj ĉevalon elstare rapidan, ĉar neniam antaŭe necesis al mi tiom da rapideco”.

» “Do mi portos vin ĝis Edoraso, kie la reĝo de Rohano sidas en sia halo, — li diris; — ĉar tio ne malproksimas”. Kaj mi ĝojis, ĉar en la Markio Rohano loĝas la rohananoj, la ĉeval-mastroj, kaj neniuj ĉevaloj superas tiujn, kiuj estas bredataj en tiu granda valo inter la Nebulecaj Montoj kaj la Blankaj.

» “Ĉu vi supozas, ke la homoj de Rohano estas ankoraŭ fidindaj?” mi demandis Gvajhiron, ĉar Sarumano ŝancelis mian fidon.

» “Ili pagas tributon da ĉevaloj, — li respondis, — kaj sendas multajn ĉiujare al Mordoro, aŭ tion oni diras; sed ili ankoraŭ ne estas sub la jugo. Sed se Sarumano malvirtiĝis, kiel vi asertas, tiuokaze ilia sorto ne povas esti longe prokrastata”.


» Li demetis min antaŭ la aŭroro en Rohano; sed jam mi trolongigis mian rakonton. La cetero devas esti pli mallonga. En Rohano mi trovis la mison de la mensogoj de Sarumano; kaj la reĝo de la lando ne volis aŭskulti miajn avertojn. Li ordonis, ke mi prenu ĉevalon kaj foriru; kaj mi elektis ĉevalon, kiu multe kontentigis min, sed ne lin. Mi prenis la plej bonan ĉevalon en lia lando, kaj similan mi neniam vidis.

— Do ĝi nepre estas besto nobla, — diris Aragorno, — kaj tre malĝojigas min pli, ol multaj novaĵoj ŝajne pli malbonaj, ekscii, ke Saŭrono postulas tian tributon. Ne estis tiel, kiam mi lastfoje vizitis tiun landon.

— Ankaŭ ne nun, mi pretas ĵuri, — diris Boromiro. — Tio estas mensogo de la Malamiko. Mi konas la homojn de Rohano, bravajn kaj kuraĝajn, niajn aliancanojn, loĝantajn ankoraŭ sur la teroj, kiujn ni donis al ili antaŭlonge.

— La ombro de Mordoro surkuŝas malproksimajn landojn, — respondis Aragorno. — Sarumanon ĝi influis. Rohano estas sieĝata. Kiu scias, kion vi trovos tie, se iam vi reiros?

— Almenaŭ ne tion, — diris Boromiro, — ke ili pretas elaĉeti siajn vivojn pere de ĉevaloj. Siajn ĉevalojn ili amas, preskaŭ kiel siajn parencojn. Kaj ne senkaŭze, ĉar la ĉevaloj de Markio devenas de l’ kampoj de la Nordo, malproksime de l’ Ombro, kaj ilia raso, kiel tiu de iliaj mastroj, estas posteuloj de la liberaj tagoj de l’ pratempo.

— Ja vere! — diris Gandalfo. — Kaj troviĝis inter ili unu, kiu povis esti naskita dum la mateno de la mondo. La ĉevaloj de la Naŭ ne povas konkurenci kun li; senlaca, rapida kiel la fluanta vento. Ombrofakso oni nomas lin. Tage lia haŭto rebrilas arĝentece; kaj nokte li similas ombron, kaj li pasas nevidate. Malpezaj estas liaj hufbatoj! Neniam antaŭe oni sursidis lin, sed mi prenis kaj malsovaĝigis lin, kaj tiom rapide li portis min, ke mi alvenis la Provincon, kiam Frodo estis sur la dolmenaj montetoj, kvankam mi ekiris de Rohano ĝuste kiam li ekiris de Hobiturbo.

» Sed timo pligrandiĝis en mi dum la rajdado. Ĉiam dum mi venis norden mi aŭdis novaĵojn pri la Rajdantoj, kaj kvankam mi pliproksimiĝis al ili tagon post tago, ili ĉiam antaŭis min. Mi eksciis, ke ili disduigis siajn fortojn: iuj restis ĉe la orientaj bordoj, ne malproksime de la Verdvojo, kaj iuj invadis, la Provincon desude. Mi atingis Hobiturbon kaj Frodo jara foriris, sed mi parolis kun maljuna Vato. Multa vortpafo, malmulte da trafo. Li multe volis paroli pri la malperfektaĵoj de l’ novaj posedantoj de Bag-Endo.

» “Mi ne toleras ŝanĝojn, — li diris, — ne je mia aĝo, kaj ĉefe ŝanĝojn al malplibono. Ŝanĝoj al malplibono”, — li ripetis multfoje.

» “Malplibono estas vorto misa, — mi diris al li, — kaj espereble vi ne ĝisvivos sperton pri ĝi”. Sed el lia parolado mi fine kompreittis, ke Frodo forlasis Hobiturbon antaŭ malpli ol semajno, kaj ke Nigra Rajdanto venis al la Monteto tiun saman vesperon. Poste mi plurajdis timoplene. Mi alvenis Boklandon kaj trovis ĝin perturbita, tiel aktiva kiel formikejo, kiun oni kirlis per bastono. Mi venis ĝis la domo ĉe Stretkavo, kaj ĝi estis rompmalfermita kaj malplena; sur la sojlo kuŝis mantelo de Frodo. Poste dum iom da tempo espero forlasis min, kaj mi ne atendis por akiri novaĵojn, aŭ mi eble konsoliĝus; sed mi rajde sekvis la spuron de la Rajdantoj. Ĝi estis malfacile sekvebla, ĉar ili iris multdirekten, kaj mi ne sciis kien. Sed ŝajnis al mi, ke unu-du iris al Brio; kaj tiun vojon mi iris, ĉar mi pensis pri vortoj eble dirotaj al la tavernisto.

» “Buterburo oni nomas lin, — pensis mi. — Se li kulpas tiun ĉi prokraston, mi fandos lian tutan buteron. Mi rostos la maljunan stultulon sur malarda fajro”. Nenion alian li atendis, kaj kiam li vidis mian vizaĝon li surteren platigis sin kaj tuj komencis fandiĝi.

— Kion vi faris al li? — kriis Frodo alarmite. — Li vere traktis nin tre bonkore kaj faris ĉion eblan.

Gandalfo ridis.

— Ne timu! — li diris. — Mi ne mordis, kaj tre malmulte bojis. Tiel superĝojigita mi estas pro la informoj, kiujn mi eligis el li, kiam li ĉesis tremi, ke mi brakumis tiun maljunulon. Kiel tio okazis, mi tiam ne povis diveni, sed mi eksciis, ke vi estis en Brio la antaŭan nokton, kaj foriris tiumatene kun Paŝegulo.

» “Ĉu Paŝegulo?” — mi kriis, laŭte pro ĝojo.

» “Jes, sinjoro, mi timas, ke jes, sinjoro, — diris Buterburo, miskompreninte. — Li atingis ilin, malgraŭ ĉiuj miaj klopodoj, kaj ili kuniĝis al li. Ili kondutis tre strange la tutan tempon de sia ĉeesto: obstine, oni povus diri”.

» “Azeno! Stultulo! Trioble valora kaj amata Barlimano! — mi diris. — Jen la plej bela novaĵo, kiun mi ricevis depost la somermezo: ĝi valoras oran moneron minimume. Via biero estu sorĉita je elstara bonegeco dum sep jaroj! Nun mi povas permesi al mi ununoktan ripozon, la unuan fojon de kiam mi ne memoras”.


» Do mi tranoktis tie, multe scivolante, kio okazis pri la Rajdantoj; ĉar nur pri du el ili ĝis tiam estis informoj en Brio, verŝajne. Sed dum la nokto mi aŭdis pli. Almenaŭ kvin venis el la okcidento, faligis la urbopordojn kaj trapasis Brion, kvazaŭ hurlanta vento; kaj ĝis nun la brianoj tremadas kaj atendas la finon de l’ mondo. Mi leviĝis antaŭ la aŭroro kaj postsekvis ilin.

» Mi ne scias, sed ŝajnas al mi klare, ke okazis tiel ĉi. Ilia Estro sekrete restis fore, sude de Brio, dum du rajdis antaŭen tra la vilaĝo, kaj kvar aliaj invadis la Provincon. Sed kiam tiuj malsukcesis en Brio kaj en Stretkavo, ili revenis al sia Estro kun la informoj, kaj tial provizore lasis sengarda la Vojon, escepte de siaj spionoj. La Estro tiam sendis kelkajn orienten, rekte trans la terenon, kaj li mem kun la cetero rajdis kolerege laŭ la Vojo.

» Mi galopis ĝis Veterverto kvazaŭ ŝtormego, kaj mi atingis ĝin antaŭ la sunsubiro de l’ dua tago post Brio — kaj ili jam antaŭis min. Ili distancigis sin de mi, ĉar ili sentis la alvenon de mia kolero, kaj ili ne aŭdacis fronti min dum la Suno ankoraŭ surĉielis. Sed nokte ili ĉirkaŭis min, kaj mi estis sieĝata sur la pinto, en la malnova ringo de Amono Sulo. Mi vere havis malfacilaĵojn: tiom da lumo kaj flamado certe ne estis vidata supre de Veterverto depost la pratempaj militaj avertofajroj.

» Je sunleviĝo mi eskapis kaj fuĝis norden. Mi ne povis esperi pri pli. Estis neeble trovi vin, Frodo, en la sovaĝejo, kaj estus idiote provi kun la Naŭ en proksima persekuto. Do mi devis fidi pri Aragorno. Sed mi esperis deviigi kelkajn el ili, kaj tamen atingi Rivendelon antaŭ vi kaj elsendi helpon. Kvar Rajdantoj efektive sekvis min, sed ili retroiris post iom da tempo kaj celis la Transpasejon, verŝajne. Tio helpis iomete, ĉar ĉeestis nur kvin, ne naŭ, kiam via noktumejo estis atakata.

» Mi finfine alvenis ĉi tien laŭ longa malfacila vojo, supren laŭ la Prujnelo kaj tra la Etenerikejoj, kaj malsupren el la nordo. Mi bezonis preskaŭ dek kvar tagojn ekde Veterverto, ĉar mi ne povis rajdi inter la rokoj de la trol-montetoj, kaj Ombrofakso foriris. Mi resendis lin al lia mastro; sed forta amikeco estis kreiĝinta inter ni, kaj se mi lin bezonos, li alvenos je mia alvoko. Sed tiel estis, ke mi venis al Rivendelo nur tri tagojn antaŭ la Ringo, kaj sciigo pri ties danĝero jam estis alportita ĉi tien — kio pruviĝis efektive avantaĝa.

» Ĉi tie, Frodo, finiĝas mia rakonto. Elrondo kaj la aliaj pardonu ĝian longecon. Sed neniam antaŭe okazis, ke Gandalfo ne plenumis renkontiĝ-aranĝon kaj ne alvenis laŭpromese. Raporto al la Ringoportanto pri tiom stranga okazaĵo estis necesa, laŭ mi.

» Nu, la Historio estas nun rakontita, de komenco ĝis fino. Jen estas ni ĉiuj, kaj jen estas la Ringo. Sed ni ankoraŭ ne pliproksimiĝis al nia celo. Kion ni faru pri ĝi?


Sekvis silento. Finfine Elrondo ekparolis denove.

— Tio estas doloriga novaĵo pri Sarumano, — li diris, — ĉar ni fidis lin kaj li profundiĝis en ĉiujn niajn konsiliĝojn. Estas danĝere studi tro profunde la artojn de l’ Malamiko, ĉu boncele aŭ miscele. Sed liaj malvirtiĝoj kaj perfidoj, ho ve, okazis ankaŭ pli frue. El la rakontoj, kiujn ni aŭdis ĉi-tage, tiu de Frodo estis por mi la plej stranga. Malmultajn hobitojn mi konis, krom Bilbo, kaj ŝajnas al mi, ke li eble ne estas tiom sola kaj unuopa, kiom mi supozis lin. La mondo multe ŝanĝiĝis, de kiam mi lastfoje laŭiris la okcidentajn vojojn.

» La dolmenulojn ni konas laŭ multaj nomoj, kaj pri la Malnova Arbaro multaj historioj estas rakontitaj: tio, kio nun restas, estas nur ekstremaĵo de ĝia norda limo. Iam sciuro povis iri de arbo ĝis arbo, de tio, kio nun estas la Provinco, ĝis Dunlando okcidente de Isengardo. Tra tiuj landoj mi foje vojaĝis, kaj multajn aferojn sovaĝajn kaj strangajn mi konis. Sed mi forgesis pri Bombadiljo, se efektive li estas tiu sama, kiu laŭmarŝis la arbaron kaj montetojn antaŭlonge, kaj eĉ tiam estis pli maljuna ol la plej maljunaj. Tiam li nomiĝis ne tiel. Iarven Ben-Adar ni nomis lin, plejoldan kaj senpatran. Sed multajn aliajn nomojn li ricevis post tiam de aliuloj: Forno laŭ la gnomoj, Oraldo laŭ la norduloj, kaj krome aliajn nomojn. Li estas strangulo, sed eble mi devis lin alvoki al nia Konsiliĝo.

— Li ne konsentus veni, — diris Gandalfo.

— Ĉu ni tamen ne povus sendi al li mesaĝojn kaj ricevi lian helpon? — demandis Erestoro. — Ŝajnas, ke li potence superas eĉ la Ringon.

— Ne, tiel mi ne esprimus la aferon, — diris Gandalfo. — Prefere diru, ke la Ringo ne potence superas lin. Li mastras sin mem. Sed li ne kapablas ŝanĝi la Ringon, nek rompi ĝian potencon super aliaj. Kaj nun li retiriĝis en etan terenon, inter limoj, kiujn li mem difinis, kvankam neniu povas vidi ilin, eble atendas ŝanĝiĝon de la tagoj, kaj tiujn limojn li ne preterpasos.

— Sed interne de tiuj limoj, nenio ŝajne lin perturbas, — diris Erestoro. — Ĉu li ne akceptus la Ringon por konservi ĝin tie, eterne senpotencan?

— Ne, — diris Gandalfo, — ne volonte. Li eble tion farus, se ĉiuj liberaj popoloj de la mondo tion petegus, sed la neceson li ne komprenus. Kaj se oni donus al li la Ringon, li baldaŭ forgesus pri ĝi, aŭ plej probable ĝin forĵetus. Tiaj aferoj ne kroĉiĝas al lia menso. Li estus gardanto tre malsekura, kaj tio mem estas sufiĉa respondo.

— Sed ĉiuokaze, — diris Glorfindelo, — sendi al li la Ringon nur prokrastus la tagon de malbono. Li estas tre malproksima. Ni ne povus nun reporti ĝin al li, nedivenite, nerimarkite de iu spiono. Kaj eĉ se ni povus, pli aŭ malpli frue la Mastro de l’ Ringoj ekscius pri ĝia kaŝejo kaj direktus sian tutan potencon al ĝi. Ĉu tiun potencon povus Bombadiljo sola spiti? Al mi ŝajnas, ke ne. Al mi ŝajnas, ke finfine, se ĉio alia estos venkita, Bombadiljo venkiĝos la Lasta kiel li estis la Unua, kaj poste venos Nokto.

— Mi scias malmulte pri Iarveno krom la nomo, — diris Gandalfo, — sed Glorfindelo pravas, laŭ mia opinio. Potencon spiti nian Malamikon li ne posedas, krom se tia potenco troviĝas en la tero mem. Kaj tamen ni vidas, ke Saŭrono kapablas turmenti kaj detrui eĉ montetojn. La restanta potenco troviĝas ĉe ni, ĉi tie en Imladriso, aŭ ĉe Cirdano ĉe la Havenoj, aŭ en Lorieno. Sed ĉu ili havas sufiĉan forton, ĉu ni ĉi tie havas sufiĉan forton por kontraŭstari la Malamikon, la alvenon de Saŭrono en la fino, kiam ĉio cetera estos renversita?

— Mi ne havas sufiĉan forton, — diris Elrondo; — ankaŭ ili ne havas.

— Do se oni ne povas forteni de li la Ringon per forto, — diris Glorfindelo, — restas nur du eblecoj por niaj klopodoj: ĝin forsendi trans la Maron, aŭ ĝin detrui.

— Sed Gandalfo vidigis al ni, ke ni ne kapablas detrui ĝin per iu ajn rimedo, kiun ni posedas ĉi tie, — diris Elrondo. — Kaj tiuj, kiuj loĝas trans la Maro rifuzus ricevi ĝin: ĉu bone aŭ malbone, ĝi apartenas al Mez-Tero; ni, kiuj loĝas ĉi tie, devas pritrakti ĝin.

— Tiuokaze, — diris Glorfindelo, — ni ĵetu ĝin en la profundejojn, kaj tiel verigi la mensogojn de Sarumano, ĉar estas jam klare, ke eĉ ĉe la Konsiliĝo li jam paŝis serpentuman vojon. Li sciis, ke la Ringo ne estas por ĉiam perdita, sed li volis, ke ni tion supozu; ĉar li komencis avidi ĝin por si. Tamen ofte en mensogoj kaŝiĝas vero: en la maro ĝi estus sendanĝera.

— Ne por ĉiam sendanĝera, — diris Gandalfo. — En la profundaj akvoj troviĝas multaj aferoj; kaj maroj kaj teroj eble ŝanĝiĝos. Kaj ne estas nia rolo ĉi tie pripensi nur provizoron, aŭ kelkajn vivdaŭrojn de homoj, aŭ paseman epokon de l’ mondo. Ni devus serĉi finsolvon de tiu ĉi minaco, eĉ se ni ne esperas tion krei.

— Kaj tion ni ne trovos sur la vojoj al la Maro, — diris Galdoro. — Se la redono al Iarveno supoziĝos tro danĝera, do fuĝo al la Maro estas plenplena je plej serioza danĝero. Mia koro sciigas al mi, ke Saŭrono atendos, ke ni ekiru okcidenten, kiam li informiĝos pri tio, kio okazis. Tio baldaŭ estos. La Naŭ ja estas senĉevaligitaj, sed tio estas nur paŭzo, antaŭ ol ili trovos novajn rajdbestojn pli rapidajn. Nur la velka potenco de Gondoro jam staras inter li kaj marŝado plenpotenca laŭ la marbordoj Norden; kaj se li venos, atakante la blankajn turojn kaj la Havenojn, la elfoj eble ne havos eskapeblecon el la plilongiĝantaj ombroj de Mez-Tero.

— Ankoraŭ longe tiu marŝado estos prokrastata, — diris Boromiro. — Gondoro velkas, vi diras. Sed Gondoro staras, kaj eĉ la fino de ĝia forto tamen tre fortas.

— Kaj tamen ĝia atentemo ne plu povas reteni la Naŭon, — diris Galdoro. — Kaj eble aliajn vojojn li trovos, kiujn Gondoro ne gardas.

— Sekve, — diris Erestoro, — ekzistas nur du eblecoj por niaj klopodoj, kiel Glorfindelo jam deklaris: kaŝi la Ringon por ĉiam, aŭ malfari ĝin. Sed ambaŭ estas ekster nia potenco. Kiu solvos por ni tiun ĉi enigmon?

— Neniu ĉi tie kapablas, — diris Elrondo seriozmiene. — Almenaŭ neniu kapablas antaŭdiri, kio okazos, se ni sekvos tiun aŭ alian vojon. Sed ŝajnas al mi jam klare, kiu estu la sekvota vojo. La vojo okcidenten ŝajnas plej facila. Sekve ĝi estas evitenda. Oni gardos ĝin. Tro ofte la elfoj fuĝis laŭ tiu vojo. Nun finfine ni devas sekvi vojon malfacilan, vojon neantaŭviditan. Tie troviĝas nia espero, se espero ĝi ja estas. Marŝi en danĝeron — ĝis Mordoro. Ni devas sendi la Ringon al la Fajro.


Denove ekregis silento. Frodo, eĉ en tiu bela domo, frontante sunluman valon plenan je la bruo de klaraj akvoj, sentis mortigan mallumon en sia koro. Boromiro ekmoviĝis, kaj Frodo rigardis lin. Li fingrumis sian grandan kornon kaj brovumis. Fine li ekparolis.

— Mi ne komprenas ĉion ĉi, — li diris. — Sarumano estas perfidulo, sed ĉu li ne ekvidis iom da saĝo? Kial vi ĉiam parolas pri kaŝado kaj detruado? Kial ni ne supozu, ke la Granda Ringo venis en niajn manojn por servi al ni en la horo de nia bezono? Uzante ĝin, la Liberaj Mastroj de l’ Liberuloj certe povos venki la Malamikon. Tion li plej timas, laŭ mia opinio.

» La homoj de Gondoro estas kuraĝaj, kaj ili neniam submetiĝos, sed ili eble estos subenbatitaj. Kuraĝo bezonas unue forton, kaj poste armilon. La Ringo estas via armilo, se ĝi posedas tiom da potenco, kiom vi asertas. Prenu ĝin kaj eliru al la venko!

— Ho ve, neniel, — diris Elrondo. — Ni ne povas uzi la Regantan Ringon. Tion ni jam tro bone scias. Ĝi apartenas al Saŭrono, ĝi estas farita sole de li kaj estas tute fia. Ĝia forto, Boromiro, estas tro granda por ke iu laŭvole uzu ĝin, escepte nur tiuj, kiuj jam havas grandan forton propran. Sed por tiuj ĝi enhavas minacon eĉ pli teruran, Mem la deziro pri tio koruptas la koron. Pripensu Sarumanon. Se iu el la Saĝaj per tiu ĉi Ringo renversus la Mastron de Mordoro, uzante proprajn spertojn, tiu sidiĝus tiam mem sur la trono de Saŭrono, kaj aperus alia Malluma Mastro. Kaj tio estas alia motivo por detrui la Ringon: dum ĝi troviĝas en la mondo, ĝi estas danĝera eĉ al la Saĝaj, ĉar nenio estas malbona en la komenco. Eĉ Saŭrono ne estis tia. Mi timas preni la Ringon por ĝin kaŝi. Mi rifuzas preni la Ringon por ĝin uzi.

— Ankaŭ mi, — diris Gandalfo.

Boromiro rigardis ilin dubeme, sed li klinis sian kapon.

— Tiel estu, — li diris. — Sekve en Gondoro ni devos fidi al tiuj armiloj, kiujn ni havas. Kaj minimume, dum la Saĝaj gardas tiun Ringon, ni daŭrigos la bataladon. Povas esti, ke la Glavo-kiu-estis-Rompita tamen haltigos la tajdon — se la mano, kiu uzas ĝin, heredis ne nur la familian trezoron, sed ankaŭ la muskolojn de l’ Reĝoj de la homoj.

— Kiu povas scii? — diris Aragorno. — Sed iutage ni provos tion.

— Tiu tago ne estu tro longe prokrastita, — diris Boromiro. — Ĉar kvankam mi ne petas helpon, ĝin ni bezonas. Estus al ni konsole scii, ke ankaŭ aliaj batalas per ĉiuj rimedoj je sia dispono.

— Do havu konsolon, — diris Elrondo. — Ĉar ekzistas aliaj potencoj kaj regnoj, kiujn vi ne konas, kaj ili estas kaŝitaj antaŭ vi. Anduino la Granda preterfluas multajn bordojn, antaŭ ol ĝi venas al Argonado kaj la Pordoj de Gondoro.

— Tamen eble profitus ĉiuj, — diris la gnomo Gloino, — se ĉiuj tiuj fortoj estus kunigitaj, kaj la potencoj de ĉiuj estus uzataj komune. Eble estas aliaj ringoj, malpli perfidemaj, kiuj povus esti uzataj por nia bezono. Perdiĝis al ni la Sep — se Balino ne trovis la ringon de Troro, kiu estis la lasta; nenion oni aŭdis pri ĝi post kiam Troro pereis en Morio. Fakte mi nun povas sciigi, ke parte pro espero trovi tiun ringon Balino foriris.

— Balino trovos neniun ringon en Morio, — diris Gandalfo. — Troro donis ĝin al sia filo Traino, sed Traino ne pludonis ĝin al Torino. Ĝi estis forprenita per turmentoj de Traino en la ĉeloj de Dol Gulduro. Mi alvenis tro malfrue.

— Ha, ve! — kriis Gloino. — Kiam alvenos la tago de nia venĝo? Sed restas ankoraŭ la Tri. Kio pri la Tri Ringoj de la elfoj? Tre potencaj Ringoj, oni diras. Ĉu ne la elfaj mastroj tenas ilin? Tamen ankaŭ ili estas kreitaj antaŭ longe de la Malluma Mastro. Ĉu ili nenion faradas? Mi vidas ĉi tie elfajn mastrojn. Ĉu ili ne volas diri?

La elfoj redonis neniun respondon.

— Ĉu vi min ne aŭdis, Gloino? — diris Elrondo. — La Trion faris ne Saŭrono, kiu neniam eĉ tuŝis ilin. Sed pri ili estas malpermesite paroli. Nur tiom en tiu ĉi horo de dubo mi rajtas diri. Ili ne nenion faradas. Sed ili ne estis kreitaj kiel armiloj de milito aŭ konkerado: tia ne estas ilia potenco. Tiuj, kiuj kreis ilin, ne deziris forton, dominadon aŭ amasigitan riĉaĵon, sed komprenon, kreadon kaj kuracadon, por konservi ĉion senmakula. Tiujn aferojn la elfoj de Mez-Tero certagrade akiris, kvankam kun malĝojo. Sed ĉio farita de tiuj, kiuj uzas la Trion, iĝos malutila al ili, kaj iliaj mensoj kaj koroj riveliĝos al Saŭrono, se li regajnos la Unun. Estus prefere, ke la Tri neniam estus ekzistintaj. Tio estas lia celo.

— Sed kio do okazus, se la Reganta Ringo estus detruita, kiel vi konsilas? — demandis Gloino.

— Mi ne scias certe, — respondis Elrondo malĝoje. — Iuj esperas, ke la Tri Ringoj, kiujn Saŭrono neniam tuŝis, tiam liberiĝus, kaj iliaj regantoj eble kuracus la vundojn de la mondo, kiun li kreis. Sed eble kiam la Unu estos for, la Tri velkos, kaj multaj belaj aferoj velkos kaj estos forgesitaj. Tio estas mia opinio.

— Tamen ĉiuj elfoj pretas riski tiun hazardon, — diris Glorfindelo, — se per tio povos esti rompita la potenco de Saŭrono, kaj la timo pri lia regado povos esti forigita por ĉiam.

— Tiel ni revenas al detruado de la Ringo, — diris Erestoro, — kaj tamen ne pli proksimiĝas. Kian forton ni posedas por trovi la Fajron, en kiu ĝi estis farita? Tio estas vojo de la malespero. De malsaĝo, mi volus diri, se la daŭra saĝo de Elrondo ne malebligus tion.

— Ĉu malespero, aŭ malsaĝo? — diris Gandalfo. — Ne temas pri malespero, ĉar malesperas nur tiuj, kiuj vidas la finon sen ia ajn dubo. Tion ne faras ni. Estas saĝe rekoni neceson, kiam ĉiuj aliaj agebloj estas pesitaj, kvankam povas ŝajni malsaĝe al tiuj, kiuj kroĉiĝas al falsa espero. Nu, malsaĝo estu nia mantelo, vualo antaŭ la okuloj de l’ Malamiko! Ĉar li estas tre saĝa, kaj pesas ĉion tre ekzakte per la pesilo de sia malico. Sed lia sola mezurilo estas la deziro, deziro por potenco, kaj tiel li taksas ĉiujn korojn. En lian koron ne eniros la koncepto, ke iu ajn rifuzos ĝin, ke tiu, kiu havas la Ringon, eble klopodos detrui ĝin. Se ni tion klopodos, ni trompos lin.

— Almenaŭ provizore, — diris Elrondo. — Tiun vojon oni devas paŝi, sed ĝi estos tre malfacila. Kaj nek forto nek saĝo portos nin tre foren sur ĝi. Tiun ĉi celon povos plenumi malfortuloj same esperplene kiel la fortaj. Tamen tia ofte estas la sinsekvo de agoj, kiuj turnas la radojn de la mondo: etaj manoj plenumas ilin pro tio, ke ili devas, dum la okuloj de l’ eminentuloj rigardas aliloken.


— Nu bone, tre bone, Mastro Elrondo! — diris Bilbo subite. — Nenion diru pli! Sufiĉe klaras tio, kion vi indikas. La stulta hobito Bilbo komencis la aferon, kaj Bilbo prefere finu ĝin, aŭ sin mem. Mi vivis tre komforte ĉi tie, kaj mia libro progresis. Se vi volas scii, mi ĝuste verkas finon al ĝi. Mi pensis skribi: kaj li vivis feliĉe ĉiam poste ĝis la fino de siaj tagoj. Tio estas bona fino, kaj ne malpli valora pro tio, ke oni pli frue uzis ĝin. Jam mi devos ŝanĝi tion: verŝajne ĝi ne realiĝos, kaj ĉiuokaze evidentiĝas, ke pluraj pliaj ĉapitroj estos necesaj, se mi travivos por verki ilin. Estas treege ĝene. Kiam mi devos ekiri?

Boromiro rigardis surprizite Bilbon, sed lia ridemo formortis, kiam li rimarkis, ke ĉiuj aliaj rigardas la maljunan hobiton kun serioza respekto. Nur Gloino ridetis, sed lia rideto devenis de malnovaj memoroj.

— Kompreneble, mia kara Bilbo, — diris Gandalfo. — Se vi efektive komencus tiun ĉi aferon, oni eble rajtus atendi, ke vi finu ĝin. Sed vi jam scias sufiĉe bone, ke komencado estas tro granda pretendo por iu ajn, kaj ke nur malgrandan rolon ludas en grandiozaj faroj iu ajn heroo. Ne necesas riverenci! Kvankam la vortoj estis intencaj, kaj ni ne dubas, ke subspritaĵe vi starigas bravan proponon. Sed proponon preter via kapablo, Bilbo. Vi ne povas repreni tiun ĉi aĵon. Ĝi pluiris. Se vi ankoraŭ bezonas mian konsilon, mi respondas, ke miaopinie finiĝis via rolo, krom eble kiel kronikisto. Finu vian libron, kaj lasu senŝanĝa la finon! Restas espero pri ĝi. Sed pretiĝu verki sekvaĵon, kiam ili revenos.

Bilbo ridis.

— Mi neniam antaŭe spertis, ke vi donas al mi konsilon agrablan, — li diris. — Ĉar la tuto de via konsilo malagrabla estis trafa, mi scivolas, ĉu tiu konsilo ne estas maltrafa. Tamen, supozeble mi ne plu havas sufiĉan forton aŭ bonŝancon por pritrakti la Ringon. Ĝi kreskis, kaj mi ne. Sed diru al mi: kion signifas ili?

— La kurieroj, kiuj estas sendotaj kun la Ringo.

— Ĝuste! Kaj kiuj ili estos? Tio ŝajnas al mi la decidotaĵo de tiu ci Konsiliĝo, kaj la tuto de ĝia decidotaĵo. Eble elfoj floras per parolado sole, kaj gnomoj toleras grandan laciĝon; sed mi estas nur maljuna hobito, kaj mankas al mi mia manĝo je tagmezo. Ĉu vi ne povas jam pensi pri kelkaj nomoj? Aŭ prokrasti ĝis post la tagmanĝo?

Neniu respondis. Tintis la tagmeza sonorilo. Ankoraŭ neniu parolis. Frodo ekrigardis ĉiujn vizaĝojn, sed ili ne turniĝis al li. La tuta Konsilio sidis kun subenturnitaj okuloj, kvazaŭ profunde pensante. Granda timo okupis lin, kvazaŭ li atendus verdikton de iu sorto, kiun li longe antaŭvidis kaj vane esperis neelflarolota. Superreganta sopiro ripozi kaj resti trankvile kun Bilbo en Rivendelo plenigis lian koron. Fine li pene ekparolis, kaj miris aŭdante siajn vortojn, kvazaŭ iu alia uzus lian etan voĉon.

— Mi prenos la Ringon, — li diris, — kvankam mi ne scias la vojon.


Elrondo levis siajn okulojn kaj rigardis lin, kaj Frodo sentis sian koron trapikita per la subita akreco de l’ rigardo.

— Se mi bone komprenis ĉion, kion mi aŭdis, — li diris, — al mi ŝajnas, ke tiu ĉi tasko estas destinita al vi, Frodo; kaj ke se vi ne trovos vojon, neniu trovos. Tio ĉi estas la horo de l’ provincanoj, kiam ili leviĝos el siaj kvietaj kampoj por skui la turojn kaj konsiliojn de l’ potencaj. Kiu el la Saĝaj povus tion antaŭvidi? Aŭ, se ili estas saĝaj, kial ili atendu tion scii, antaŭ ol la horo sonoriĝis?

» Sed ĝi estas ŝarĝo peza. Tiel peza, ke neniu rajtus surmeti ĝin al alia. Mi ne surmetas ĝin al vi. Sed se vi akceptas ĝin volonte, mi volas diri, ke via elekto pravas. Eĉ se ĉiuj grandaj elf-amikoj de pratempo estus kuniĝintaj, Hadoro, Hurino kaj Turino, kaj mem Bereno, via sidloko estus inter ili.

— Sed vi certe ne forsendos lin sola, Mastro? — kriis Sam, nekapabla regi sin plu, kaj saltante el la angulo, kie li diskrete sidis sur la planko.

— Tute ne! — diris Elrondo, sin turnante al li kun rideto. — Almenaŭ vi akompanos lin. Estas preskaŭ neeble disigi lin de vi, eĉ kiam li estas alvokita al kunsido sekreta kaj vi ne estas.

Sam residiĝis, ruĝiĝinte kaj murmurante.

— Jen bela kaĉo en kiun ni profundiĝis, s-ro Frodo! — li diris, skuante sian kapon.

3 La Ringo iras suden

Pli poste en tiu tago la hobitoj starigis propran kunvenon en la ĉambro de Bilbo. Gaja kaj Grinĉjo indigniĝis, kiam ili aŭdis, ke Sam ŝteliris en la Konsiliĝon, kaj estis elektita kiel kunulo de Frodo.

— Estas tre maljuste, — diris Grinĉjo. — Anstataŭ elĵeti lin kaj kateni lin, Elrondo eĉ profitigas lin pro lia impertinento!

— Ĉu profitigas! — diris Frodo. — Mi ne povas imagi punon pli severan. Vi ne pripensas tion, kion vi diras: kondamnita partopreni tiun senesperan vojaĝon, tio estas profitiga? Hieraŭ mi revis, ke mia tasko estas finita, kaj mi povos resti ĉi tie, dum longa tempo, eble por ĉiam.

— Ne mirinde, — diris Gaja, — kaj mi ŝatus, ke vi povu. Sed ni envias al Sam, ne al vi. Se vi devos iri, tiam estos puno al ĉiu el ni, kiu estus postlasita, eĉ en Rivendelo. Ni kuniris longan vojon kun vi kaj spertis iom da danĝero. Ni deziras daŭrigi.

— Ĝuste tion ni celis, — diris Grinĉjo. — Ni, hobitoj, devus solidariĝi, kaj tion ni faros. Mi ja iros, krom se oni min katenos. Devas troviĝi iu inteligenta en la grupo.

— Tiuokaze vi certe ne estos elektita, Peregrino Tjuko! — diris Gandalfo, enrigardante tra la fenestro, kiu proksimis la teron. — Sed vi ĉiuj ĝeniĝas nenecese. Nenio estas ankoraŭ decidita.

— Nenio decidita! — kriis Grinĉjo. — Do kion vi ja faris? Vi estis enfermitaj dum horoj.

— Ni parolis, — diris Bilbo. — Aŭdiĝis multe da parolado, kaj ĉiuj spertis revelaciojn. Eĉ maljuna Gandalfo. Mi opinias, ke la novaĵeto de Legolaso pri Golumo ŝancelis eĉ lin, kvankam li ŝajnigis alie.

— Vi malpravas, — diris Gandalfo. — Vi malatentis. Mi jam aŭdis tion de Gvajhiro. Se vi volas scii, la solaj veraj revelacioj, kiel vi tion esprimis, estis vi kaj Frodo; kaj mi estis la sola, kiu ne surpriziĝis.

— Nu, ĉiuokaze, — diris Bilbo, — nenio estis decidita krom elekto de kompatinda Frodo kaj Sam. Mi timis la tutan tempon, ke tio okazus, se min oni indulgus. Sed laŭ mia opinio Elrondo elsendos sufiĉe multajn, kiam alvenos la raportoj. Ĉu ili jam komencis, Gandalfo?

— Jes, — diris la sorĉisto. — Iuj skoltoj estas jam elsenditaj. Morgaŭ ekiros aliaj. Elrondo sendas elfojn, kaj ili kontaktiĝos kun la disiruloj, kaj eble kun la gento de Tranduilo en Mornarbaro. Kaj Aragorno iris kun la filoj de Elrondo. Ni devos esplori la terenojn ĉiudirekte multajn mejlojn antaŭ ol komenci iun moviĝon. Do ĝojiĝu, Frodo! Vi probable restos ĉi tie sufiĉe longe.

— Aĥ! — diris Sam malgaje. — Ni atendos ĝuste sufiĉe longe por alveno de la vintro.

— Tio estas neevitebla, — diris Bilbo. — Kulpas parte vi, Frodo mia knabo: ĉar vi insistis resti ĝis mia naskiĝdata festo. Stranga maniero honori ĝin, laŭ mia opinio. Ne tiun tagon mi elektus por enlasi la Retikul-Baginzojn en Bag-Endon. Sed jen la afero: vi ne povas nun atendi ĝis la printempo; kaj vi ne povos foriri ĝis revenos la raportoj.

Kiam la vintro ekatakas

kaj frostanokte ŝtonoj krakas,

dum nigras flakoj, arboj nudas,

miso en Sovaĝej’ apudas.

Mi bedaŭras, sed tia estas via sorto.

— Mi timas, ke jes, — diris Gandalfo. — Ni ne povos komenci ĝis ni informiĝos pri la Rajdantoj.

— Mi supozis, ke ilin ĉiujn detruis la fluso, — diris Gaja.

— Oni ne povas tiel detrui Ringofantomojn, — diris Gandalfo. — La potenco de ilia mastro estas en ili, kaj ili staras aŭ pereas laŭ li. Ni esperas, ke ili ĉiuj estis senĉevaligitaj kaj senmaskigitaj, kaj tiel provizore faritaj malpli danĝeraj; sed ni devas ekscii certe. Dume vi devus laŭeble forgesi viajn zorgojn, Frodo. Mi ne scias, ĉu mi povas iel helpi vin, sed tion ĉi mi flustros al via orelo. Iu diris, ke inteligento estos bezonata en la grupo. Li pravis. Mi opinias, ke mi akompanos vin.

Tiom granda estis la ĝojo de Frodo pro tiu anonco, ke Gandalfo forlasis la fenestrobreton, sur kiu li sidis, demetis la ĉapelon kaj riverencis.

— Mi diris nur Mi opinias, ke mi akompanos. Ne kalkulu ankoraŭ pri io ajn. Pri tiu ĉi afero multon volos diri Elrondo kaj via amiko Paŝegulo. Tio memorigas min, ke mi volas renkonti Elrondon. Mi devas iri.

— Kiom da tempo laŭ via opinio mi disponos ĉi tie? — diris Frodo al Bilbo post la foriro de Gandalfo.

— Ho, mi ne scias. En Rivendelo mi ne kapablas kalkuli la tagojn, — diris Bilbo. — Sed sufiĉe, laŭ mia supozo. Ni povos ĝui multajn konversaciojn agrablajn. Ĉu vi emas helpi min pri mia libro kaj komenci la sekvontan? Ĉu vi elpensis bonan finon?

— Jes, plurajn, kaj ĉiuj malhelas kaj malagrablas, — diris Frodo.

— Ho, tio ne konvenas! — diris Bilbo. — Libroj devus havi finojn agrablajn. Kiel plaĉas al vi: kaj ili ĉiuj ĉesis vagadi kaj kunvivis feliĉe ĉiam poste?

— Tio plaĉas sufiĉe, se iam okazos tiel, — diris Frodo.

— Ha! — diris Sam. — Kaj kie ili loĝos? Tion mi ofte scivolas.


Dum kelka tempo la hobitoj daŭrigis la paroladon kaj pensis pri la pasinta vojaĝo kaj la danĝeroj ankoraŭ antaŭ ili; sed tia estis la lando Rivendelo, ke baldaŭ la tutaj timo kaj antaŭzorgo estis levitaj de sur iliaj mensoj. La estonteco, ĉu bona ĉu misa, ne estis forgesita, sed ĉesis regi la eftantecon. Sano kaj espero fortiĝis en ili, kaj ili estis kontentaj pri ĉiu bona tago kiam ĝi alvenis, ĝuante ĉiun manĝon, ĉiujn vortojn kaj kantojn.

Tiel la tagoj forglisis, dum ĉiu mateno aŭroris hela kaj bela, kaj ĉiu vespero sekvis malvarmeta kaj klara. Sed la aŭtuno estis rapide velkanta; malrapide la ora lumo iĝis pale arĝenta, kaj la restantaj folioj falis de la nudaj arboj. Vento komencis blovi froste el la Nebulecaj Montoj oriente. La Luno de l’ Ĉasisto kreske rondiĝis sur la ĉielo, kaj fuĝigis ĉiujn malpli gravajn stelojn. Sed malalte en la sudo ruĝis unu stelo. Ĉiunokte, dum la Luno malkreskis denove, ĝi brilis ĉiam pli hele. Frodo povis ĝin vidi tra sia fenestro, profunde sur la ĉielo; ĝi brulis kvazaŭ vaĉa okulo, kiu ardis super la arboj rande de la valo.


La hobitoj jam pasigis preskaŭ du monatojn en la Domo de Elrondo, kaj forpasis novembro kun la lastaj fragmentoj de l’ aŭtuno, kaj decembro estis pasanta, kiam la skoltoj komencis reveni. Iuj iris norden preter la fontojn de Prujnelo en la Etenerikejoj; kaj aliaj iris okcidenten, kaj kun helpo de Aragorno kaj la disiruloj traserĉis la terenojn malproksime laŭ Grizinundo, ĝis Tarbado, kie la malnova Norda Vojo transiras la riveron apud ruiniĝinta urbo. Multaj iris orienten kaj suden; kaj kelkaj el tiuj transiris la Montojn kaj eniris Mornarbaron, dum aliaj grimpis la transirejon ĉe la fonto de l’ Irida Rivero, kaj subeniris en Sovaĝejon kaj tra la Iridaj Kampoj kaj tiel finfine alvenis la malnovan hejmon de Radagasto en Rosgobelo. Radagasto ne ĉeestis, kaj ili revenis trans la altan pasejon, kiu nomiĝis la Dimrila Ŝtuparo. La filoj de Elrondo, Eladano kaj Elrohiro, revenis la lastaj; ili faris grandan vojaĝon, pasante laŭ la Arĝentvejno en fremda tereno, sed pri sia celo ili ne volis paroli krom al Elrondo.

En neniu regiono la kurieroj trovis signojn aŭ sciigojn pri la rajdantoj aŭ aliaj servistoj de l’ Malamiko. Eĉ per la Agloj de l’ Nebulecaj Montoj ili eksciis freŝajn novaĵojn. Neniu vidis aŭ aŭdis ion pri Golumo; sed la sovaĝaj lupoj daŭre kuniĝis, kaj ĉasis denove fore fonten de la Granda Rivero. Tri el la nigraj ĉevaloj estis tuj trovitaj droninte ĉe la inundita Transpasejo. Sur la rokoj de l’ rapidfluo sube, serĉantoj trovis la kadavrojn de kvin pliaj, kaj ankaŭ longan nigran mantelon, tratranĉitan kaj ĉifonan. Pri la Nigraj Rajdantoj neniu alia postsigno estis videbla, kaj nenie sentiĝis ilia ĉeesto. Ŝajnis, ke ili malaperis el la Nordo.

— Almenaŭ Ok el la Naŭ estas kontrolitaj, — diris Gandalfo. — Estas malsaĝe tro certi, tamen mi opinias, ke ni jam rajtas esperi, ke la Ringofantomoj estis dispelitaj, kaj devigataj reveni laŭeble bontrove al sia Mastro en Mordoro, malplenaj kaj senformaj. Se tiel estas, pasos iom da tempo antaŭ ol ili kapablos rekomenci la persekutadon. Kompreneble la Malamiko havas aliajn servistojn, sed ili devos vojaĝi longan distancon ĝis la limoj de Rivendelo antaŭ ol elflari nian spuron. Kaj se ni estos singardaj, tiu estos malfacile trovebla. Sed ni jam ne devas prokrasti.


Elrondo alvokis al si la hobitojn. Li rigardis seriozmiene Frodon.

— Jam tempo estas, — li diris. — Se la Ringo estas elironta, ĝi devos eliri baldaŭ. Sed tiuj, kiuj ĝin akompanos, devas ne kalkuli pri helpo milita aŭ potenca dum sia misio. Ili devos eniri la regnon de la Malamiko, malproksime de helpo. Ĉu vi daŭre ripetas vian promeson, Frodo, ke la Ringoportanto estos vi?

— Mi tion faras, — diris Frodo. — Mi iros kun Sam.

— Do mi ne povas vin multe helpi, eĉ ne per konsiloj, — diris Elrondo. — Mi antaŭvidas malmulton pri via vojo; kaj kiel via tasko estas plenumota mi ne scias. La Ombroj jam alrampis la subon de l’ Montoj, kaj proksimiĝas eĉ al la bordoj de Grizinundo; kaj sub la Ombro ĉio estas por mi malluma. Vi renkontos multajn kontraŭulojn, iujn malkaŝajn, iujn trompvestitajn; kaj vi eble trovos amikojn survoje tiam, kiam vi malplej atendos tion. Mi sendos mesaĝojn, kiajn mi povos aranĝi, al miaj konatoj en la vasta mondo, sed tiom danĝerplenaj iĝis jam la landoj, ke kelkaj eble maltrafos aŭ alvenos ne pli rapide ol vi mem.

» Mi elektos por vi kunulojn por akompani vin, kiom permesos ilia vojo aŭ la sorto. La nombro devas esti malgranda, ĉar via espero troviĝas en rapideco kaj sekreteco. Se mi havus amason da elfoj armitaj kiel dum la Praaj Tagoj, tio malmulte utilus, krom por averti la potencon de Mordoro.

» La Kunularo de l’ Ringo estos Naŭ, kaj kontraŭ la Naŭ Rajdantoj, kiuj estas misaj, stariĝos la Naŭ Marŝantoj. Kun vi kaj via fidela servisto iros Gandalfo, ĉar tio ĉi estos lia granda tasko, kaj eble la fino de liaj laboroj.

» Pri la ceteraj, ili reprezentos la aliajn liberajn popolojn de la Mondo: elfoj, gnomoj kaj homoj. Legolaso reprezentos la elfojn; kaj Gimlio filo de Gloino la gnomojn. Ili pretas iri almenaŭ ĝis la trapasejoj de la Montoj, kaj eble pli. El homoj vi havos Aragornon, filon de Aratorno, ĉar la Ringo de Isilduro proksime koncernas lin.

— Ĉu Paŝegulo! — kriis Frodo.

— Jes, — tiu diris ridetante. — Mi petas denove permeson esti via kunulo, Frodo.

— Mi estus peteginta, ke vi venu, — diris Frodo, — se mi ne supozus vin ironta al Minaso Tirit kun Boromiro.

— Mi tion faros, — diris Aragorno. — Kaj la Glavo-kiu-estis-Rompita estos reforĝita antaŭ ol mi ekiros militen. Sed via vojo kaj nia vojo samas dum multaj centoj da mejloj. Sekve ankaŭ Boromiro troviĝos en la Kunularo. Li estas kuraĝulo.

— Restas trovotaj ankoraŭ du, — diris Elrondo. — Tiujn mi pripensos. En mia domanaro mi eble trovos iujn, kiujn sendi ŝajnos al mi oportune.

— Sed tio lasos neniun lokon por ni! — kriis Grinĉjo konsternite. — Ni ne deziras postresti. Ni deziras akompani Frodon.

— Tio estas, ĉar vi ne komprenas kaj ne povas imagi tion, kio kuŝas antaŭe, — diris Elrondo.

— Ankaŭ Frodo ne, — diris Gandalfo, neatendite subtenante Grinĉjon. — Cetere, neniu el ni vidas klare. Estas vere, ke se tiuj hobitoj komprenus la danĝeron, ili ne aŭdacus iri. Sed ili daŭre dezirus iri, aŭ dezirus, ke ili aŭdacus, kaj estus hontigitaj kaj malfeliĉaj. Mi opinias, Elrondo, ke estus bone fidi prefere ilian amikecon ol grandan saĝon. Eĉ se vi elektus por ni elfan princon, ekzemple Glorfindelon, li ne povus sturmataki la Malhelan Turon, nek liberigi vojon al la Fajro per sia ena potenco.

— Vi parolas prave, — diris Elrondo, — sed mi estas dubema. La Provinco, mi antaŭsentas, ne estas libera de danĝeroj; kaj tiujn du mi intencis resendi tien kiel kurierojn, por laŭeble, laŭ la maniero de sia lando, averti la popolon pri ties danĝero. Ĉiuokaze, mi taksas, ke la pli juna el tiuj du, Peregrino Tjuko, devus resti. Mia koro kontraŭas lian iradon.

— Tiuokaze, Mastro Elrondo, vi devos min enkarcerigi, aŭ sendi min hejmen ligite en sako, — diris Grinĉjo. —. Ĉar alie mi sekvos la Kunularon.

— Do tiel estu. Vi iros, — diris Elrondo kaj ĝemspiris. — Jen la sumo de la Naŭ estas kompleta. Post sep tagoj la Kunularo devos foriri.


La Glavo de Elendilo estis reforĝita de elfaj forĝistoj, kaj sur ĝia klingo estis gravurita blazono de sep steloj intermetitaj inter la lunarko kaj la radia suno, kaj ĉirkaŭ tio estis skribitaj multaj runoj, ĉar Aragorno, filo de Aratorno, estis ekmilitonta ĉe la limoj de Mordoro. Tre hela estis tiu glavo, kiam ĝi estis renovigita; en ĝi brilis ruĝe la lumo de la suno, kaj la lumo de l’ luno brilis fride, kaj ĝia eĝo estis malmola kaj akra. Kaj Aragorno donis al ĝi nomon novan kaj nomis ĝin Andurilo, Flamo de l’ Okcidento.

Aragorno kaj Gandalfo promenadis kune au sidis parolante pri sia vojo kaj la renkontotaj danĝeroj; kaj ili pripensis la rakontajn kaj figuritajn mapojn kaj klerolibrojn, kiuj estis en la domo de Elrondo. Kelkfoje ĉeestis Frodo; sed li estis kontenta sin apogi per ilia gvidado, kaj li pasigis laŭeble multe da tempo kun Bilbo.

Dum tiuj lastaj tagoj la hobitoj sidis kune vespere en la Halo de Fajro, kaj tie inter multaj rakontoj ili aŭdis la plenan historion pri Bereno kaj Lutiena kaj la akiro de l’ Granda Juvelo; sed dum la tagoj, dum Gaja kaj Grinĉjo vagadis ekstere, Frodo kaj Sam troviĝis kun Bilbo en ties propra eta ĉambro. Tiam Bilbo kutimis laŭtlegi ĉerpaĵojn el sia libro (kiu ŝajnis ankoraŭ tre nekompleta), aŭ fragmentojn el siaj versaĵoj, aŭ prinoti aventurojn de Frodo.

Matene en la lasta tago Frodo kunestis sola kun Bilbo, kaj la maljuna hobito eltiris el sub sia lito lignan skatolon. Li levis la kovrilon kaj palpaĉis interne.

— Via glavo estis rompita, ĉu ne, — li diris heziteme al Frodo; — kaj mi pensis, ke eble vi ŝatus havi tion ĉi, ĉu ne vere?

Li elprenis el la skatolo glaveton en malnova malneta leda ingo. Poste li eltiris ĝin, kaj ĝia polurita kaj bone prizorgita klingo subite ekbrilis, malvarma kaj hela.

— Ĝi estas Piko, — li diris kaj plonĝis ĝin per malmulte da peno en lignan trabon. — Prenu ĝin, se vi emas. Mi ne plu bezonos ĝin, supozeble.

Frodo akceptis ĝin dankoplene.

— Ankaŭ estas la jena! — diris Bilbo, eligante pakaĵon, kiu ŝajnis iom peza rilate al la grandeco. Li malvolvis plurajn faldaĵojn da malnova ŝtofo, kaj alte levis maŝkirason. Ĝi estis dense plektita el multaj ringoj, preskaŭ tiel fleksebla kiel lino, glacie malvarma, kaj pli malmola ol ŝtalo. Ĝi brilis kiel lunlumata arĝento, kaj trapunktita de blankaj gemoj. Kun ĝi estis zono el perloj kaj kristaloj.

— Bela aĵeto, ĉu ne? — diris Bilbo, movante ĝin en la lumo. — Kaj utila. Ĝi estas mia gnoma maŝkiraso, kiun donis al mi Torino. Mi reakiris ĝin de Mult-Fosejo antaŭ ol mi ekvojaĝis, kaj enpakis ĝin kun miaj portaĵoj. Mi forportis ĉiujn memoraĵojn pri mia Vojaĝo, krom la Ringo. Sed mi ne atendis, ke mi uzos tion ĉi, kaj mi jam ne bezonas ĝin, krom por foje alrigardi ĝin. Oni apenaŭ sentas pezon, surmetinte ĝin.

— Mi aspektus — nu, al mi ŝajnas, ke mi ne aspektus normale en ĝi, — diris Frodo.

— Ĝuste tion mi mem diris, — diris Bilbo. — Sed ne ĝenu vin pri la aspekto. Vi povas surmeti ĝin sub la eksteraj vestaĵoj. Konsentu! Vi devas dividi kun mi tiun ĉi sekreton. Ne diru al iu ajn alia! Sed mi sentus min pli feliĉa, se mi scius, ke vi portas ĝin. Mi kredas, ke ĝi forturnos eĉ la tranĉilojn de l’ Nigraj Rajdantoj, — li finis per malalta voĉo.

— Nu bone, mi prenos ĝin, — diris Frodo. Bilbo surmetis ĝin al li, kaj alligis Pikon al la ekbrila zono; kaj poste Frodo survestis siajn malnovajn vetermakulitajn pantalonon, ĉemizon kaj jakon.

— Kiel nur ordinara hobito vi aspektas, — diris Bilbo. — Sed ĉe vi estas jam pli, ol aperas supraĵe. Bonan ŝancon al vi! — li forturnis sin kaj elrigardis tra la fenestro, provante zumi melodion.

— Mi ne scias danki vin konvene, Bilbo, pro tiu ĉi, kaj pro ĉiuj viaj pasintaj bonfaroj, — diris Frodo.

— Ne provu! — diris la maljuna hobito, turniĝante kaj dorsfrapante lin. — Aj! — li kriis. — Vi estas jam tro malmola por esti frapata! Sed jen vi havas: hobitoj devas lojali unu al alia, kaj precipe Baginzoj. Nur tion mi petas reciproke: gardu vin laŭeble bone, kaj reportu laŭeble multe da novaĵo, kaj iujn malnovajn kantojn kaj rakontojn, kiujn vi aŭdos. Mi klopodos finverki mian libron antaŭ via reveno. Mi volus skribi la duan libron, se mi travivos. — Li eksilentis kaj turnis sin denove al la fenestro, kantante mallaŭte.

Mi sidas apud fajr’, pensante

pri l’ vivo konsidere,

pri razenfloroj, papilioj,

viditaj prasomere;

pri foliflavo kaj filandro

aŭtune fantaziaj,

kun nebulet’ kaj sun’ arĝenta,

kaj vent’ tra l’ haroj miaj.

Mi sidas apud fajr’, pensante

kia la mondo estos

dum vintro, kies primaveron

mi mem ne vivatestos.

Ĉar multas la aferoj, kiujn

ne konis miaj spertoj:

ja ĉiujare dum printempo

malsamas arbaj verdoj.

Mi sidas apud fajr’, pensante

pri l’ homoj de l’ fondiĝo,

kaj tiuj, kiuj vidos mondon

post mia elmondiĝo.

Sed dum mi sidas kaj pripensas

pratempajn memorkroĉojn,

mi volus aŭdi revenantojn

kaj ĉe la pordo voĉojn.

Estis malvarma griza tago proksime al la fino de decembro. La Orienta Vento traflugis la nudajn branĉojn de l’ arboj, kaj ŝaŭmis inter la malhelaj pinoj sur la montetoj. Nubĉifonoj rapidis superkape, malhelaj kaj malaltaj. Dum la mornaj ombroj de l’ fruvespero komencis alveni, la Kunularo pretiĝis por eliro. Ili intencis ekiri en la krepusko, ĉar Elrondo konsilis al ili vojaĝi sub kovro de la nokto kiel eble plej multe, ĝis ili troviĝos tre malproksime de Rivendelo.

— Vi devus timi pri la multaj okuloj de l’ servistoj de Saŭrono, — li diris. — Sendube novaĵo pri la perturbo de l’ Rajdantoj jam atingis lin, kaj li estas kolerplena. Baldaŭ jam liaj spionoj perpiede kaj perflugile disiros en la nordaj landoj. Eĉ pri la ĉielo supre vi devos esti singardaj dum la vojaĝo.


La Kunularo kunportis malmulte da milita ekipaĵo, ĉar ĝi esperis pri sekreteco, ne pri batalado. Aragorno havis Andurilon, sed neniun alian armilon, kaj li eliris vestite nur per rustecaj verdo kaj bruno, kiel disirulo en la sovaĝejo. Boromiro havis longan glavon, forme similan al Andurilo, sed malpli antikvan, kaj li portis ankaŭ ŝildon kaj sian militkornon.

— Laŭte kaj klare ĝi sonas en la valoj de l’ montetoj, — li diris, — kaj tiam fuĝu ĉiuj malamikoj de Gondoro! — Metinte ĝin al siaj lipoj li blovis klarione, kaj la eĥoj saltis de roko al roko, kaj ĉiuj en Rivendelo, kiuj aŭdis tiun voĉon salte stariĝis.

— Prokrastema vi devus esti, Boromiro, pri nova klariono, — diris Elrondo, — ĝis vi staros denove sur la limoj de via lando, kaj vi spertos urĝan bezonon.

— Eble, — diris Boromiro. — Sed ĉiam mi kriigis mian kornon ekirante, kaj kvankam poste ni eble marŝos en la ombroj, mi rifuzas eliri kvazaŭ ŝtelisto dumnokte.

Nur la gnomo Gimlio malkaŝe portis mallongan maŝkirason, ĉar gnomoj bagateligas ŝarĝojn, kaj ĉe lia zono estis larĝklinga hakilo. Legolaso havis pafarkon kaj sagujon, kaj ĉe la zono portis longan blankan tranĉilon. La pli junaj hobitoj portis la glavojn, kiujn ili akiris en la dolmeno; sed Frodo prenis nur Pikon; kaj lia maŝkiraso, laŭ la deziro de Bilbo, restis kaŝita. Gandalfo portis sian bastonon, sed al lia flanko estis ligita la elfa glavo Glamdringo, ĝemelo de Orkristo, kiu kuŝis nun sur la brusto de Torino sub la Soleca Monto.

Ĉiuj ricevis de Elrondo sufiĉe da dikaj varmaj vestaĵoj, kaj ili havis jakojn kaj mantelojn kun fela subŝtofo. Rezervaj manĝaĵoj, vestaĵoj, lankovriloj kaj aliaj bezonaĵoj estis ŝarĝitaj sur poneon, neniun alian ol tiun kompatindan beston, kiun ili venigis el Brio.

La restado en Rivendelo mirinde ŝanĝis ĝin: ĝi iĝis muara kaj ŝajnis posedi la viglecon de la junaĝo. Estis Sam, kiu insistis elekti ĝin, deklarante, ke Vilĉjo (kiel li nomis ĝin) sopirvelkos, se ĝi ne kuniros.

— Tiu besto preskaŭ kapablas paroli, — li diris, — kaj fakte parolus, se ĝi restus ĉi tie ankoraŭ pli longe. Ĝi ĵetis al mi rigardon tiel Maran, Mel povus s-ro Grinĉjo ĝin elparoli: se vi ne permesos al mi kuniri, Sam, mi sekvos proprarimede.

Do Vilĉjo estis ekvojaĝanta kiel ŝarĝbesto, tamen ĝi estis la nura ano de la Kunularo, kiu ne ŝajnis deprimita.


Ili adiaŭis apud la fajro en la granda halo, kaj ili jam atendis nur Gandalfon, kiu ankoraŭ ne eliris el la domo. Ekbrilo da fajrolumo elvenis tra la malfermitaj pordoj, kaj malhelaj lumoj ardis en multaj fenestroj. Bilbo volvite per mantelo staris silente sur la sojlo apud Frodo. Aragorno sidis kun la kapo klinita ĝis la genuoj; nur Elrondo sciis, kion signifas al li tiu ĉi horo. La aliaj estis videblaj kiel grizaj figuroj en la malhelo.

Sam staris apud la poneo, suĉante siajn dentojn, kaj fiksrigardante maltrankvile en la mallumon, kie la rivero bruis sude ŝtonece; lia emo al aventuro estis ĉe nadiro.

— Vilĉjo, knabo, — li diris, — erare vi aliĝis al ni. Vi povintus resti ĉi tie kaj manĝi plej bonan fojnon ĝis venos la nova herbo. — Vilĉjo tikigis sian voston kaj diris nenion.

Sam alĝustigis la tornistron sur siaj ŝultroj, kaj listigis mense en maltrankvilo ĉion, kion li enpakis en ĝin, scivolante ĉu ion li forgesis: lia ĉefa ŝatataĵo la kuirilaro; eta skatolo da salo, kiun li ĉiam kunportis kaj replenigis laŭ la eblecoj; konvena stoko da pip-herbo (sed certe tute ne sufiĉa); siliko kaj tindro; lanaj ŝtrumpoj; linaĵo; diversaj etaj posedaĵoj de lia mastro, pri kiuj Frodo forgesis kaj Sam estis pakinta por povi triumfe aperigi ilin, kiam ili estus bezonataj. Li mense listigis ĉiujn.

— Ŝnuro! — li murmuris. — Neniom da ŝnuro! Kaj ĝuste hieraŭ vespere vi diris al vi: “Sam, kio pri peco da ŝnuro? Ĝi mankos al vi, se vi malhavos ĝin!” Nu, ĝi mankos al mi. Mi jam ne povas akiri ĝin.


Tiumomente Elrondo elvenis kun Gandalfo, kaj li alvokis al si la Kunularon.

— Jen miaj lastaj vortoj, — li diris per mallaŭta voĉo. — La Ringoportanto ekiras por serĉi la Monton de Sorto. Nur sur lin estas metita la ordono: nek forĵeti la Ringon, nek havigi ĝin al iu ajn servisto de la Malamiko, nek efektive permesi al iu ajn preni ĝin, krom membroj de la Kunularo kaj la Konsilio, kaj nur en krizo plej urĝa. La aliaj akompanas lin kiel liberaj kunuloj, por helpi lin sur lia vojo. Vi rajtas resti, reveni aŭ devii sur aliajn padojn, kiel la hazardo ebligas. Ju pli malproksimen vi iros, des malpli facile estos por vi rezigni; tamen nek ĵuro nek interkonsento devigas vin iri pli malproksimen ol vi volos, ĉar vi ankoraŭ ne scias la forton de viaj koroj, kaj vi ne povas antaŭvidi, kion renkontos ĉiu sur la vojo.

— Malfidela estas tiu, kiu adiaŭas, kiam la vojo malheliĝas, — diris Gimlio.

— Eble, — diris Elrondo, — sed tiu ne ĵuru, ke li marŝos en la mallurno, kiu ankoraŭ ne vidis la noktiĝon.

— Tamen ĵuro povas koron tremantan fortigi, — diris Gimlio.

— Aŭ ĝin frakasi, — diris Elrondo. — Rigardu ne tro foren antaŭ vi! Sed ekiru jam kun bravaj koroj! Adiaŭ, kaj kuniru vin beno de la elfoj kaj la homoj kaj ĉiuj liberuloj. La steloj brilu sur viajn vizaĝojn!

— Bonan... bonan ŝancon! — kriis Bilbo, balbutante pro la malvarmo. — Supozeble vi ne povos skribi taglibron, Frodo mia knabo, sed mi atendos plenan rakonton post via reveno. Kaj ne tro prokrastu! Adiaŭ!


Multaj aliaj domanoj de Elrondo staris en la ombroj kaj rigardis ilian foriron, adiaŭante per mallaŭtaj voĉoj. Aŭdiĝis neniu ridado, nek kanto nek muziko. Fine ili forturniĝis kaj silente malaperis en la krepuskon.

Ili transiris la ponton kaj serpentumis malrapide supren laŭ la longaj apikaj padoj, kiuj eliris el la fendita valo de Rivendelo; kaj ili alvenis finfine al la alta erikejo, kie vento siblis tra la eriko. Poste, post unu ekrigardo al la Lasta Hejmeca Domo ekbrilanta sube, ili elpaŝis en la profundan nokton.


Ĉe la transpasejo de Bruineno ili forlasis la Vojon kaj turniĝinte suden pluiris laŭ mallarĝaj padoj inter faldiĝintaj terenoj. Ili intencis iri tiudirekten okcidente de l’ Montaro tra multaj mejloj kaj tagoj. La tereno estis pli malglata kaj pli dezerta ol en la verda valo de l’ Granda Rivero en Sovaĝujo trans la Montaro, kaj la progreso estus malrapida; sed ili esperis tiamaniere eskapi atenton de okuloj neamikaj. La spionoj de Saŭrono ĝis tiam estis malmulte viditaj en tiu ĉi malplena tereno, kaj la padoj estas malmulte konataj krom al la rivendelanoj.

Gandalfo marŝis antaŭe, apud li iris Aragorno, kiu konis tiun ĉi terenon eĉ en la mallumo. La aliaj spaliris malantaŭe, kaj Legolaso, kies okuloj vidis akre, iris la lasta. La unua parto de ilia vojaĝo estis malfacila kaj teda, kaj Frodo memoris malmulton pri ĝi, krom pri la vento. Dum multaj tagoj sensunaj glacia blovo venis el la Montaro oriente, kaj neniu vestaĵo ŝajnis kapabla forbari ties penetrajn fingrojn. Kvankam la Kunularo estis taŭge vestita, oni malofte sentis sin varma, ĉu irante ĉu ripozante. Ili dormis maltrankvile dum la mezo de la tago, en iu kavo de la tereno, aŭ kaŝiĝinte sub la implikitaj domarbustoj, kiuj kreskis dense en multaj lokoj. Malfrue posttagmeze vekis ilin la vaĉulo, kaj ili englutis sian ĉefmanĝon: kutime malvarman kaj negajigan, ĉar malofte ili povis riski ekbruligon de fajro. Vespere ili pluiris, ĉiam tiel suden, kiel troveblis vojo.

Unue ŝajnis al la hobitoj ke, kvankam ili marŝis kaj stumblis ĝis ili laciĝis, ili rampas antaŭen helikece kaj neniom antaŭeniras. Ĉiutage la tereno aspektis sufiĉe simila al tiu de la hieraŭo. Tamen iom post iom la montoj proksimiĝis. Sude de Rivendelo ili eĉ pli altiĝis, kaj kurbiĝis okcidenten; kaj ĉirkaŭ la suboj de l’ ĉefa montoĉeno estis kvazaŭ renversite ĉiam pli larĝa lando de mornaj montetoj, kaj profundaj valoj plenaj je turbulentaj akvoj. Padoj estis malmultaj kaj serpentumaj, kaj kondukis ilin ofte nur ĝis la rando de iu apika falejo, aŭ suben en perfidajn marĉojn.


Ili survojis du semajnojn, kiam la vetero aliiĝis. La vento subite moderiĝis, kaj poste turniĝis suden. La rapidaj nuboj leviĝis kaj forvaporiĝis, kaj la suno aperis, pala kaj hela. Venis malvarma klara tagiĝo fine de longa stumbla nokt-marŝado. La vojaĝantoj alvenis malaltan verton kronitan per antikvaj ileksoj, kies grizverdaj trunkoj ŝajnis konstruitaj el la ŝtono mem de la montetoj. Iliaj malhelaj folioj brilis kaj iliaj beroj ardis ruĝe en la lumo de l’ leviĝanta suno.

Fore en la sudo Frodo povis vidi la malklarajn formojn de altegaj montoj, kiuj nun ŝajnis traarki la padon, kiun la Kunularo sekvis. Maldekstre de tiu alta montaro leviĝis tri montopintoj; la plej alta kaj plej proksima baŭmis kvazaŭ dento neĝverta; ĝia granda, nuda, norda krutegaĵo ankoraŭ estis grandparte en ombro, sed kie la sunlumo oblikvis sur ĝin ĝi ardis ruĝe.

Gandalfo staris flanke de Frodo kaj elrigardis sub sia mano.

— Ni faris bone, — li diris. — Ni alvenis la limon de tiu lando, kiun la homoj nomas Holino; multaj elfoj loĝis ĉi tie dum tagoj pli feliĉaj, kiam Eregiono estis ĝia nomo. Cent kvindek mejlojn laŭ la flugo de korvo ni progresis, kvankam niaj piedoj tramarŝis multajn longajn mejlojn pli. La tereno kaj la vetero estos jam pli moderaj, sed eble tiom pli danĝeraj.

— Ĉu aŭ ne danĝere, reala aŭroro estas tre bonvena, — diris Frodo, retropuŝante sian kapuĉon kaj ebligante, ke la matena lumo trafu lian vizaĝon.

— Sed la montoj staras antaŭ ni, — diris Grinĉjo. — Ni verŝajne turniĝis orienten dum la nokto.

— Ne, — diris Gandalfo. — Sed oni vidas pli foren en la klara lumo. Post tiuj montpintoj la montaro kurbiĝas sud-okcidenten. Multaj mapoj troviĝas en la domo de Elrondo, sed supozeble neniam venis al vi en la kapon ilin rigardi?

— Jes, mi foje rigardis, — diris Grinĉjo, — sed mi ne memoras ilin. Frodo pli kompetentas pri tiaj aferoj.

— Mapon mi ne bezonas, — diris Gimlio, kiu alvenis kun Legolaso, kaj rigardis antaŭen kun stranga lumo en siaj profundaj okuloj. — Tiu estas la lando, kie laboris pratempe niaj prapatroj, kaj ni gravuris bildon de tiuj montoj sur multaj metalaĵoj kaj ŝtonaĵoj, kaj en multaj kantoj kaj rakontoj. Ili staturas altaj en niaj sonĝoj: Barazo, Zirako, Ŝaturo. Nur unu fojon antaŭe mi jam vidis ilin de malproksime en la maldorma vivo, sed mi konas ilin kaj iliajn nomojn, ĉar sub ili kuŝas Ĥazad-Dumo, la Gnoma Regno, kiu nuntempe nomiĝas la Nigra Ŝakto, Morio laŭ la elfa lingvo. Tie staras Barazinbaro, la Ruĝkorno, kruela Karadraso; post ĝi estas Sivertino kaj Nubkapo: Celebdilo la Blanka, kaj Fanuidolo la Griza, kiujn ni nomas Zirak-Zigilo kaj Bunduŝaturo. Tie disduiĝas la Nebuleca Montaro, kaj inter ties brakoj kuŝas la profundombra valo, kiun ni ne kapablas forgesi: Azanulbizaro, la Dimrila Valo, kiun la elfoj nomas Nanduhiriono.

— Ĝuste al la Dimrila Valo ni celas, — diris Gandalfo. — Se ni grimpos la trapasejon, kiu nomiĝas la Ruĝkorna Pordo, sub la fora deklivo de Karadraso, ni descendos per la Dimrila Ŝtuparo en la profundan valon de la gnomoj. Tie kuŝas la Spegullago, kaj tie la rivero Arĝentvejno komenciĝas en siaj glaciecaj fontoj.

— Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, — diris Gimlio, — kaj frostas la fontoj de Kibil-Nalao. Mia koro tremas pro la penso, ke mi eble vidos ilin baldaŭ.

— Ke vi plezuru je la vido, bona gnomo! — diris Gandalfo. — Sed kion ajn faros vi, almenaŭ ni ne povos resti en tiu valo. Ni devos iri laŭ la Arĝentvejno en la sekretajn arbarojn, kaj poste ĝis la Granda Rivero, kaj poste...

Li paŭzis.

— Jes, kaj poste kien? — demandis Gaja.

— Ĝis la fino de l’ vojaĝo — finfine, — diris Gandalfo. — Ni ne povas tro antaŭrigardi. Ni ĝoju, ke la unua stadio estas senkrize plenumita. Al mi ŝajnas, ke ni ripozu ĉi tie, ne nur hodiaŭ tage, sed ankaŭ hodiaŭ nokte. Holino sentigas etoson sanan. Tereno devas sperti multege da misaĵo antaŭ ol ĝi tute forgesos pri la elfoj, se ili iam loĝadis tie.

— Tio estas vera, — diris Legolaso. — Sed la elfoj de tiu ĉi tereno estis raso nekonata al ni, arbarloĝantoj, kaj la arboj kaj la herbo ne plu memoras ilin. Mi aŭdas lamenti pri ili nur la ŝtonojn: profunde ili elfosis nin, bele ili masonis nin, alte ili konstruis nin, sed ili estas foririntaj. Ili estas foririntaj. Ili jam delonge trovis la Havenojn.


Tiumatene ili bruligis fajron en profunda kavo kaŝita de grandaj ileksoj, kaj ilia vesper-matenmanĝo estis pli gaja ol de kiam ili ekvojaĝis. Ili ne rapidis kaŝiĝi poste, ĉar ili atendis tradormi la tutan nokton, kaj ili ne intencis pluiri ĝis la vespero de l’ posta tago. Nur Aragorno estis silenta kaj maltrankvila. Post kelka tempo li forlasis la Kunularon kaj vagis sur la verton; tie li staris en ombro de arbo, rigardante suden kaj okcidenten, kun la kapo klinita kvazaŭ li aŭskultus. Poste li revenis al rando de l’ valo kaj subenrigardis al la ceteraj, kiuj ridadis kaj babiladis.

— Kio ĝenas vin, Paŝegulo? — Gaja alvokis lin. — Kion vi serĉas? Ĉu mankas al vi la orienta vento?

— Tute ne, — li respondis. — Sed mankas al mi io. Mi estis en Holino divers-sezone. Neniu persono nun loĝas ĉi tie, sed multaj aliaj kreitoj ĉiam estis ĉi tie, precipe birdoj. Tamen nun ĉiuj krom vi silentas. Tion mi sentas. Neniu sono aŭdiĝas ĉirkaŭ ni tra multaj mejloj, kaj viaj voĉoj ŝajnas eĥigi la teron. Tion mi ne komprenas.

Gandalfo alrigardis lin, subite interesiĝante.

— Sed kion vi konjektas kiel la klarigon? — li demandis. — Ĉu temas pri pli ol surprizo pro apero de kvar hobitoj, se ne paroli pri ni ceteraj, kie malofte vidiĝas aŭ aŭdiĝas personoj?

— Espereble temas pri tio, — respondis Aragorno. — Sed mi sentas ian atentemon, kaj timon, kian mi neniam antaŭe spertis ĉi tie.

— Do ni devos esti pli singardaj, — diris Gandalfo. — Se oni kunprenas disirulon, estas bone atenti lin, precipe se tiu disirulo estas Aragorno. Ni devas ĉesigi laŭtan paroladon, ripozi kviete, kaj starigi vaĉon.

Estis la vico de Sam tiutage esti la unua vaĉanto, sed Aragorno aliĝis al li. La aliaj ekdormis. Poste la silento kreskis tiom, ke eĉ Sam sentis ĝin. La spirado de l’ dormantoj estis klare aŭdebla. La susuro de l’ ponea vosto kaj okazaj moviĝoj de l’ poneaj piedoj iĝis laŭtaj bruoj. Sam povis aŭdi grincon de l’ propraj artikoj, se li ekmoviĝis. Ĉirkaŭis lin kompleta silento, kaj super ĉio pendis sennuba blua ĉielo, dum la suno ascendis el la oriento. Fore en la sudo aperis malhela makulo, ĝi pligrandiĝis kaj peliĝis norden kvazaŭ fumo fluganta sur vento.

— Kio estas tio, Paŝegulo? Ĝi ne aspektas nube, — diris Sam flustre al Aragorno. Tiu ne respondis, li fikse rigardis la ĉielon; sed postnelonge Sam povis mem vidi, kio senhalte proksimiĝas. Birdoj, flugantaj rapidege, ĉirkaŭflugis kaj rondiris, kaj transiradis la tutan terenon kvazaŭ ili serĉus ion kaj iom post iom ili pliproksimiĝis.

— Kuŝu plate kaj senmove! — siblis Aragorno, subentirante Samon en la ombron de ileksoj, ĉar tuta regimento da birdoj subite disiĝis de la ĉefa birdaro, kaj alvenis, flugante malalte, rekte al ili. Al Sam ŝajnis, ke ili estas speco de grandaj korvoj. Kiam ili pasis supre, en tiom densa aro, ilia ombro sekvis ilin malhele sur la tero sube, raŭka grako aŭdiĝis.

Aragorno ne leviĝis ĝis ili malaperis en la foron, norde kaj okcidente, kaj la ĉielo iĝis denove senviva. Tiam li salte leviĝis kaj iris por veki Gandalfon.

— Regimentoj da nigraj korvoj transflugas la tutan terenon inter la Montoj kaj la Grizinundo, — li diris, — kaj ili pasis super Holino. Ili ne estas indiĝenaj ĉi tie; ili estas crebain el Fangorno kaj Dunlando. Mi ne scias, kion ili celas, eble estas ia danĝero sude, de kiu ili fuĝas; sed mi opinias, ke ili spionas la terenon. Mi ekvidis ankaŭ multajn akcipitrojn flugantajn alte sur la ĉielo. Al mi ŝajnas, ke ni devus ekvojaĝi denove ĉi-vespere. Holino ne plu estas saneca por ni: ĝi estas observata.

— Kaj tiuokaze ankaŭ la Ruĝkorna Pordo, — diris Gandalfo, — kaj kiel ni povos transiri tiun nevidate, mi ne povas imagi. Sed pri tio ni pensos, kiam necese. Rilate al ekvojaĝo tuj post la noktiĝo, mi timas, ke vi pravas.

— Feliĉe nia fajro malmulte fumis kaj malardiĝis antaŭ ol venis la crebain, — diris Aragorno. — Oni devas estingi kaj ne rebruligi ĝin.


— Nu, jen plago kaj ĝenaĵo! — diris Grinĉjo. La novaĵo: neniu fajro, kaj formoviĝo denove nokte, estis komunikita al li, tuj kiam li vekiĝis en la malfrua posttagmezo. — Nur pro bando da korvoj! Mi antaŭĝojis pri vere elstara manĝaĵo hodiaŭ vespere: io varmega.

— Do vi povas daŭrigi la antaŭĝojon, — diris Gandalfo. — Antaŭ vi estas eble multaj neatenditaj festmanĝoj. Miaflanke, mi ŝatus pipon fumotan en komforto, kaj piedojn pli varmajn. Tamen, pri unu afero ni rajtas esti certaj: iĝos pli varme, kiam ni atingos sudon.

— Tro varme, tre probable, — murmuris Sam al Frodo. — Sed mi ekopinias, ke jam estas tempo, ke ni ekvidu tiun Fajran Monton kaj atingu la finon de la vojo, por tiel diri. Mi pensis unue, ke tiu ĉi Ruĝkorno, aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas, certe estas ĝi, ĝis Gimlio ekparolis. Efektiva makzeltordilo devas esti tiu gnoma lingvo! — Mapoj komunikis nenion al la menso de Sam, kaj ĉiuj distancoj en tiuj nekonataj landoj ŝajnis tiel vastaj, ke li konfuziĝis pri sia orientiĝo.

La tutan tagon la Kunularo restis kaŝite. La malhelaj birdoj de tempo al tempo transflugis, sed kiam la subironta suno ruĝiĝis, ili malaperis suden. Je krepusko la Kunularo ekiris, kaj turniĝinte nun duone orienten ili direktiĝis al Karadraso, kiu tre malproksime ankoraŭ ardis malforte ruĝa en la lasta lumo de l’ malaperinta suno. Unu post unu blankaj steloj aperis, dum la ĉielo mallumiĝis.

Gvidate de Aragorno ili trovis taŭgan padon. Ĝi aspektis al Frodo kiel restaĵo de antikva vojo, kiu iam estis larĝa kaj zorge planita, de Holino ĝis la tramonta pasejo. La luno, jam plena, leviĝis super la montoj kaj ĵetis palan lumon, en kiu nigris la ombroj de ŝtonoj. Multaj el tiuj ŝajnis mane prilaboritaj, kvankam nun ili kuŝis faligite kaj ruinaj en morna dezerta tereno.

Estis la malvarma frosta horo antaŭ la unua manifestiĝo de l’ aŭroro, kaj la luno malaltis. Frodo suprenrigardis al la ĉielo. Subite li vidis aŭ sentis ombron transpasi la altajn stelojn, kvazaŭ ili momente velkus kaj poste ekbrilus denove. Li ektremis.

— ĉu vi vidis ion transflugi? — li flustris al Gandalfo, kiu estis ĝuste antaŭe.

— Ne, sed mi sentis ĝin, kio ajn ĝi estis, — tiu respondis. — Eble estis nenio, nura ĉifoneto da maldensa nubo.

— Tamen ĝi moviĝis rapide, — murmuris Aragorno, — kaj ne laŭ la vento.


Okazis nenio plu tiun nokton. La posta mateno aŭroris eĉ pli hele ol antaŭe. Sed la aero denove frostis; jam la vento turniĝis denove orienten. Dum du pliaj noktoj ili marŝadis plu, suprenirante grade sed ĉiam pli malrapide dum ilia vojo serpentumis sur la montetaron, kaj la montoj baŭmis pli kaj pli proksime. La trian matenon, antaŭ ili baŭmis Karadraso, potenca monto, kun pinto neĝa kiel arĝento, sed kun apikaj nudaj flankoj, malhelruĝaj, kvazaŭ sangomakulitaj.

La ĉielo estis nigra, kaj la suno palis. La vento jam turniĝis nord-orienten. Gandalfo snufis la aeron kaj retrorigardis.

— Vintro profundiĝas malantaŭ ni, — li diris kviete al Aragorno. — La altaĵoj fornorde estas pli blankaj ol ili estis; neĝo kuŝas longe malsupre de iliaj ŝultroj. Ĉi-nokte ni estos tre alte survoje al la Ruĝkorna Pordo. Nin eble vidos vaĉantoj sur tiu mallarĝa pado, kaj embuskos iu misaĵo; sed la vetero eble pruviĝos malamiko pli danĝera ol ĉiuj. Kion vi nun opinias pri via direktiĝo, Aragorno?

Frodo aŭdis tiujn vortojn kaj komprenis, ke Gandalfo kaj Aragorno daŭrigas debaton delonge komencitan. Li aŭskultis maltrankvile.

— Mia opinio ne estas favora pri nia direktiĝo de komenco ĝis fino, kiel vi bone scias, Gandalfo, — respondis Aragorno. — Kaj danĝeroj konataj kaj nekonataj kreskos dum ni pluiros. Sed ni devas pluiri; kaj ne valoras, ke ni prokrastu trapason de la montoj. Pli sude ne estas pasejoj ĝis la Breĉo de Rohano. Mi ne fidas tiun vojon depost via novaĵo pri Sarumano. Kiu scias la flankon nun servatan de l’ militestroj de la reĝo de l’ ĉevalmastroj.

— Kiu scias efektive! — diris Gandalfo. — Sed ekzistas alia vojo, kaj ne tra l’ pasejo de Karadraso: tiu malhela kaj sekreta vojo, pri kiu ni jam parolis.

— Sed ni ne parolu pri ĝi denove! Ankoraŭ ne. Diru nenion al la aliaj, mi petas, ne ĝis iĝos klare, ke alia vojo ne eblas.

— Ni devas decidi antaŭ ol ni pluiros, — respondis Gandalfo.

— Do ni pesu mense la aferon, dum la aliaj ripozas kaj dormas, — diris Aragorno.


Dum la malfrua posttagmezo, kiam la aliaj finmanĝis, Gandalfo kaj Aragorno iris kune flanken kaj staris rigardante Karadrason. Ties flankoj nun estis malhelaj kaj malafablaj, kaj ĝia verto estis en griza nubo. Frodo alrigardis ilin, scivolante, en kiun direkton iros la debato. Kiam ili revenis al la Kunularo, Gandalfo ekparolis, kaj tiam li sciis, ke estas decidite fronti la veteron kaj la altan pasejon. Li sentis malŝarĝiĝon. Li ne povis konjekti, kiu estis la alia malhela kaj sekreta vojo, sed mencio mem pri ĝi ŝajnis funde maltrankviligi Aragornon, kaj Frodo estis kontenta, ke ĝi estis forlasita.

— Laŭ signoj, kiujn ni vidis lastatempe, — diris Gandalfo, — mi timas, ke la Ruĝkorna Pordo estas vaĉata; kaj mi ankaŭ dubemas pri la vetero, kiu alvenas de malantaŭe. Neĝo eble venos. Ni devas iri laŭ kiel eble plej granda rapideco. Eĉ tiel necesos pli ol du marŝadoj antaŭ ol ni atingos la supron de l’ pasejo. Mallumiĝos frue ĉi-vespere. Ni devas foriri tuj post via prepariĝo.

— Mi aldonos konsilon, se mi rajtas, — diris Boromiro. — Mi naskiĝis sub la ombro de l’ Blankaj Montoj kaj scias iom pri vojaĝado sur altaĵoj. Ni renkontos fortan malvarmon, se ne ion pli malbonan, antaŭ ol malsupreniri je la kontraŭa flanko. Ne helpos nin resti tiel sekretaj, se ni mortfrostiĝus. Kiam ni foriros de ĉi tie, kie ankoraŭ troviĝas kelkaj arboj kaj arbustoj, ĉiu el ni devus porti po branĉofaskon, tiel grandan kiel li kapablas porti.

— Kaj Vilĉjo povus porti ankoraŭ iom, ĉu ne, knabo? — diris Sam. La poneo rigardis lin malĝoje.

— En ordo, — diris Gandalfo. — Sed ni devas ne uzi la lignon, krom se temas pri elekto inter fajro kaj morto.


La Kunularo denove ekmarŝis, unue laŭ kontentiga rapideco, sed baldaŭ ilia vojo iĝis kruta kaj malfacila. La serpentuma kaj suprenira pado multloke preskaŭ malaperis, kaj ĝin baris multaj falintaj ŝtonoj. La nokto iĝis terure malluma sub grandaj nuboj. Frosta vento kirliĝis inter la rokoj. Ĝis noktomezo ili grimpis ĝis la genuoj de la montegoj. Ilia mallarĝa pado nun serpentumis sub kruta muro da klifoj maldekstre, super kiuj la severaj flankoj de Karadraso baŭmis nevideble en la mallumo; dekstre troviĝis abismo da malhelo, kie la tereno subite malsupreniris en profundan ravinon.

Pene ili grimpis apikan deklivon kaj haltis momente ĉe la supro. Frodo sentis sur sia vizaĝo molan ektuŝon. Li etendis sian brakon kaj vidis malhele blankajn neĝerojn sidiĝantaj sur sia maniko.

Ili pluiris. Sed postnelonge la neĝo falis rapide, plenigante la tutan aeron, kaj kirliĝante en la okulojn de Frodo. La malhelaj kurbiĝintaj figuroj de Gandalfo kaj Aragorno, nur unu-du paŝojn antaŭe, apenaŭ videblis.

— Tio ĉi tute ne plaĉas al mi, — anhelis Sam tuj poste. — Neĝo konvenas dum bela mateno, sed mi preferas esti en la lito dum ĝi falas. Mi ŝatus, ke tiu ĉi provizo iru al Hobiturbo! Eble oni bonvenigus ĝin tie.

Krom sur la altaj erikejoj de Nord-kvarono, peza neĝfalado maloftis en la Provinco, kaj estis taksata okazaĵo agrabla kaj ebleco sporti. Neniu vivanta hobito (escepte de Bilbo) povis memori la Kruelan Vintron de 1311, kiam blankaj lupoj invadis la Provincon tra la glaciiĝinta Brandovino.

Gandalfo haltis. Neĝo densis sur lia kapuĉo kaj liaj ŝultroj; ĝi jam profundis ĝismaleole sur liaj botoj.

— Jen kion mi timis, — li diris. — Kion vi diras nun, Aragorno?

— Ke ankaŭ mi timis ĝin, — Aragorno respondis, — sed malpli ol la aliajn aferojn. Mi sciis pri la risko de neĝo, kvankam ĝi malofte falas tiel peze tiom sude, krom alte sur la montaro. Sed ni ankoraŭ ne estas alte; ni ankoraŭ troviĝas sufiĉe malsupre, kie la padoj kutime estas ireblaj dum la tuta vintro.

— Mi scivolas, ĉu tio ĉi estas ruzaĵo de l’ Malamiko, — diris Boromiro. — Oni diras en mia lando, ke li kapablas regi la ŝtormojn en la Ombraj Montoj, kiuj staras ĉe la limo de Mordoro. Li posedas strangajn potencojn kaj multajn aliancanojn.

— Liaj brakoj vere tre longiĝis, — diris Gimlio, — se li kapablas altiri neĝon de la Nordo por ĝeni nin ĉi tie je naŭcent mejloj for.

— Liaj brakoj ja longiĝis, — diris Gandalfo.


Dum ili estis haltintaj la vento malfortiĝis, kaj la neĝo malpliiĝis kaj preskaŭ ĉesis. Ili denove ekmarŝis. Sed apenaŭ ili faris ducent paŝojn, revenis la ŝtormo kun nova furiozo. La vento fajfis kaj la neĝo iĝis blindiga tempesto. Baldaŭ eĉ Boromiro nur malfacile pluiris. La hobitoj, kliniĝintaj preskaŭ ĝistere strebis antaŭen malantaŭ la plialtuloj, sed estis evidente, ke ili ne povos daŭrigi multe pli longe, se la neĝado ne ĉesos. La piedoj de Frodo sentiĝis plumbe. Grinĉjo postrestis. Eĉ Gimlio, tiel brava kiel gnomo povus esti, grumblis dum li trenpaŝis.

La Kunularo haltis subite, kvazaŭ interkonsentinte sen ia ajn parolo. Ili aŭdis fantomecajn bruojn en la ĉirkaŭa mallumo. Tio eble estis nur rezulto de vento tra fendaĵoj kaj ravinetoj de l’ rokomuro, sed la sonoj estis akraj krioj kaj sovaĝaj hurloj de ridado. Ŝtonoj komencis fali de la montoflanko, fajfante super iliaj kapoj, aŭ klakante sur la pado apude. De tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan murmuradon, kiam ŝtonego subenruliĝis de l’ supraj kaŝitaj altoj.

— Ni ne povas pluiri hodiaŭ nokte, — diris Boromiro. — Kiu volas, tiu nomu tion vento, sed en la aero estas minacaj voĉoj; kaj tiuj ŝtonoj estas celitaj al ni.

— Mi jes nomas tion vento, — diris Aragorno. — Sed tio ne kontraŭdiras tion, kion vi asertas. Ekzistas multaj misaĵoj kaj neamikaĵoj en la mondo, kiuj malmulte amas tiujn, kiuj iras dupiede, kaj tamen ili ne estas kunligitaj al Saŭrono, sed vartas proprajn intencojn. Iuj estas en tiu ĉi mondo pli longe ol li.

— Karadraso kromnomiĝis la Kruela kaj havis malbonan reputacion, — diris Gimlio, — antaŭ multegaj jaroj, kiam onidiro pri Saŭrono ne estis aŭdita ĉi tie.

— Malmulte gravas, kiu estas la malamiko, se ni ne povos rezisti ties atakon, — diris Gandalfo.

— Sed kion ni povas fari? — kriis Grinĉjo malĝoje. Li estis apogita al Gaja kaj Frodo, kaj li tremadis.

— Aŭ resti, kie ni estas, aŭ reveni, — diris Gandalfo. — Ne valoras pluiri. Nur iom pli alte, se mi trafe memoras, tiu ĉi pado forlasas la klifon kaj kondukas en larĝan malprofundan fosaĵon funde de longa apika deklivo. Tie ni havas azilon nek de neĝo, nek de ŝtonoj — aŭ de io ajn alia.

— Kaj ne valoras reiri dum la ŝtormo daŭras, — diris Aragorno. — Ni pasis neniun lokon dum la supreniro, kiu proponas pli da azilo ol tiu ĉi klifmuro, sub kiu ni nun troviĝas.

— Azilon! — murmuris Sam. — Se tio ĉi estas azilo, do unu muro kaj neniu tegmento konsistigas domon.


Nun la Kunularanoj kuniĝis laŭeble proksime al la klifo. Ĝi frontis al la sudo, kaj proksime al la fundo ĝi iom kliniĝis antaŭen, tiel ke ili esperis, ke ĝi havigos al ili iom da protektado kontraŭ la norda vento kaj falantaj ŝtonoj. Sed sporadaj blovegoj kirliĝis ĉirkaŭ ili ĉiuflanke, kaj la neĝo subenfluis je nuboj ĉiam pli densaj.

Ili kunkaŭris kun la dorsoj kontraŭ la muro. La poneo Vilĉjo staris pacience sed deprimite antaŭ la hobitoj, kaj iom ŝirmis ilin; sed postnelonge la driva neĝo jam atingis ĝiajn flankojn, kaj daŭre plialtiĝis. Se ili malhavus kunulojn pli altkreskajn, la hobitoj baldaŭ estus superinunditaj.

Urĝan dormemon sentis Frodo; li sentis, ke li rapide eniĝas varman kaj malprecizan sonĝon. Li pensis, ke fajro varmigas liajn piedfingrojn, kaj el la ombroj aliflanke de l’ kameno li aŭdis paroli la voĉon de Bilbo. Mi ne alte taksas vian taglibron. Neĝoŝtormo je la dek-dua de januaro: ne necesis reveni por raporti tion!

Sed mi volis ripozi kaj dormi, Bilbo, kun fortostreĉo Frodo respondis, kaj tiam li sentis sin skuata, kaj li dolore revekiĝis. Boromiro levis lin de la tero el nesto da neĝo.

— Tio ĉi mortigos la duonulojn, Gandalfo, — diris Boromiro. — Estas senutile sidadi ĉi tie ĝis la neĝo kovros niajn kapojn. Ni devas ion fari por nin savi.

— Donu al ili tion ĉi, — diris Gandalfo, serĉante en sia tornistro kaj eltirante ledan likvorujon. — Nur po buŝpleno por ĉiu el ni. Ĝi estas ege valora. Ĝi estas miruvoro, distilaĵo de Imladriso. Elrondo donis ĝin al mi, kiam ni disiĝis. Ĉirkaŭigu ĝin!

Tuj post kiam Frodo englutis iom de l’ varma kaj aroma likvoro, li spertis novan koroforton, kaj forlasis liajn membrojn la peza dormemo. Ankaŭ la aliaj revigliĝis kaj trovis freŝajn esperon kaj agemon. Sed la neĝo ne malseveriĝis. Ĝi eĉ pli dense kirliĝis ĉirkaŭ ilin, kaj la vento ululis pli laŭte.

— Kion vi opinias pri fajro? — demandis Boromiro subite. — La elekto ŝajnas jam proksima inter fajro kaj morto, Gandalfo. Sendube ni estos kaŝitaj de ĉiuj neamikaj okuloj, kiam la neĝo jam kovros nin, sed tio nin ne helpos.

— Vi rajtas bruligi fajron, se vi povas, — respondis Gandalfo. — Se ekzistas vaĉantoj, kiuj kapablas elteni tiun ĉi ŝtormon, ili povas nin vidi, kun aŭ sen fajro.

Sed kvankam ili kunportis lignon kaj branĉetojn laŭ la konsilo de Boromiro, nek la elfo nek eĉ la gnomo sufiĉe lertis por bruligi flamon, kiu eltenus en la kirliĝanta vento, aŭ ekbrulus en la malseka hejtaĵo. Fine kaj malvolonte Gandalfo mem enmiksiĝis. Preninte branĉofaskon, li tenis ĝin alte dum momento, kaj poste kun ordona frazo naur an edraith ammen! li ŝovis al ĝi la finon de sia bastono. Tuj granda ŝpruco de verda kaj blua flamo elsaltis, kaj la ligno ekbrulis kaj sputis.

— Se troviĝas vidantoj, tiam almenaŭ mi estas rivelita al ili, — li diris. — Mi skribis Gandalfo estas ĉi tie per signoj, kiujn povas legi ĉiuj de Rivendelo ĝis la elfluejoj de Anduino.

Sed la Kunularo ne plu zorgis pri vaĉantoj aŭ neamikaj okuloj. Iliaj koroj ĝojis vidante la lumon de l’ fajro. La ligno brulis vigle; kaj kvankam ĉirkaŭ ĝi la neĝo siblis, kaj flakoj da neĝakvo kreiĝis sub iliaj piedoj, ili varmigis kontente siajn manojn je la flamaro. Tie ili staris, kliniĝante en rondo ĉirkaŭ la etaj dancantaj kaj flagrantaj flamoj. Ruĝa lumo kovris iliajn lacajn kaj zorgoplenajn vizaĝojn; malantaŭ ili la nokto similis nigran muron.

Sed la ligno forbrulis rapide, kaj la neĝo daŭre faladis.


La fajro malardiĝis, kaj la lasta branĉaro estis surĵetita.

— La nokto forpasas, — diris Aragorno. — La tagiĝo ne malproksimas.

— Se iu ajn tagiĝo kapablas trabori tiujn nubojn, — diris Gimlio. Boromiro elpaŝis el la rondo kaj fiksrigardis supren en la nigrecon.

— La neĝado malpliiĝas, — li diris, — kaj la vento pli kvietas. Frodo rigardis lace la flokojn ankoraŭ falantajn el la mallumo por momente riveliĝi blanke per la lumo de l’ mortanta fajro; sed longe li ne povis vidi indikon, ke ili malpliiĝas. Poste subite, kiam dormo denove komencis inundi lin, li konstatis, ke la vento ja malfortiĝis, kaj la neĝeroj iĝas pli grandaj kaj malpli multaj. Tre malrapide svaga lumo ekaperis. Finfine la neĝado tute ĉesis.

Kiam la lumo plifortiĝis, ĝi rivelis silentan neĝvolvitan mondon. Sub ilia rifuĝejo estis blankaj amasiĝoj kaj kupoloj kaj senformaj profundaĵoj, sub kiuj la pado, kiun ili laŭiris, estis tute malaperinta; sed la altaĵoj supre estis kaŝitaj per grandaj nuboj ankoraŭ pezaj je minaco pri neĝo.

Gimlio rigardis supren kaj skuis sian kapon.

— Karadraso ne pardonis al ni, — li diris. — Ĝi havas ankoraŭ neĝon ĵetotan al ni, se ni pluiros. Ju pli baldaŭ ni retroiros, des pli bone.

Pri tio ĉiuj konsentis, sed ilia reiro estis jam malfacila kaj preskaŭ neebla. Nur kelkajn paŝojn for de l’ fajrocindroj la neĝo profundis multajn futojn, pli alta ol la kapoj de l’ hobitoj; en kelkaj lokoj ĝi estis ŝovelita kaj amasigita de la vento je grandaj neĝdunoj kontraŭ la klifo.

— Se Gandalfo irus antaŭ ni kun hela flamo, li eble fandigus travojon por vi, — diris Legolaso. La ŝtormo estis malmulte ĝeninta lin, kaj nur li el la Kunularo ankoraŭ havis malpezan koron.

— Se elfoj kapablus superflugi montojn, ili eble alportus la sunon por nin savi, — respondis Gandalfo. — Sed mi devas havi ion por prilabori. Neĝon mi ne kapablas bruligi.

— Nu, — diris Boromiro, — kiam kapoj senpovas, devas uziĝi korpoj, kiel oni diras en mia lando. La plej fortaj el ni devas serĉi vojon. Vidu! Kvankam ĉio estas nun neĝkovrita, nia vojo, kiam ni supreniris, turniĝis ĉirkaŭ tiun rokŝultron, kiu vidiĝas tie. Ĝuste tie la neĝo komencis ŝarĝi nin. Se ni povus atingi tiun lokon, eble pruviĝus pli facile pretere. Ne temas pri pli ol ducent paŝoj, laŭ mia konjekto.

— Do ni trapuŝu vojon ĝis tie, vi kaj mi! — diris Aragorno. Aragorno estis la plej alta en la Kunularo, sed Boromiro, ne multe malpli alta, estis pli larĝa kaj pezkorpa. Li iris antaŭe, kaj Aragorno sekvis lin. Malrapide ili ekiris, kaj baldaŭ strebadis malfacile. En kelkaj lokoj la neĝo atingis la bruston, kaj ofte Boromiro ŝajnis naĝi aŭ trabori per siaj brakegoj anstataŭ marŝi.

Legolaso rigardis ilin dum kelka tempo kun la ridetantaj lipoj, kaj poste li turnis sin al la aliaj.

— La plej fortaj devas serĉi vojon, ĉu? Sed diras mi: plugu plugisto, sed elektu lutron por naĝi, kaj por facila kurado sur herbo, folioj aŭ sur neĝo — elfon.

Tion dirinte li vigle forsaltis, kaj tiam Frodo rimarkis kvazaŭ la unuan fojon, kvankam li delonge sciis tion, ke la elfo havis neniujn botojn, sed portis nur malpezajn ŝuojn, kiel ĉiam, kaj liaj piedoj lasis malmulte da spuro sur la neĝo.

— Adiaŭ! — li diris al Gandalfo. — Mi iras trovi la sunon! — Poste, rapide kiel kuranto sur firma sablo, li forpafiĝis, kaj rapide atinginte la penantajn virojn, kun mansaluto li preterpasis ilin, rapidegis en la foron kaj malaperis post la rokangulon.


La aliaj atendis kunkaŭrinte, rigardante ĝis Boromiro kaj Aragorno iĝis nigraj makuletoj en la blankeco. Fine ankaŭ ili malaperis. Tempo treniĝis. La nuboj malaltiĝis, kaj jam kelkaj neĝeroj denove malsupren kirliĝis.

Pasis ĉirkaŭ unu horo, kvankam tio ŝajnis pli longa, kaj ili finfine ekvidis Legolason revenanta. Samtempe reaperis Boromiro kaj Aragorno ĉirkaŭ la vojkurbo multe malantaŭ li kaj venis penege laŭ la deklivo.

— Nu, — kriis Legolaso alkurante, — la sunon mi ne alportis. Ĝi promenas sur la bluaj kampoj de l’ sudo, kaj eta cirklo da neĝo sur tiu ĉi Ruĝkorna monteto ĝin tute ne ĝenas. Sed mi reportis ekbrilon da bona espero por tiuj, kies sorto estas piediri. La plej granda neĝduno el ĉiuj situas tuj post la turniĝo, kaj tie niaj fortuloj preskaŭ entombiĝis. Ili malesperis, ĝis mi revenis kaj sciigis, ke la duno estas ne pli dika ol muro. Kaj aliflanke la neĝo subite malpliiĝas, dum pli sube ĝi estas nenio alia ol kovrileto blanka por friskigi la piedfingrojn de hobito.

— Ha, estas kiel mi diris, — graŭlis Gimlio. — Tio ne estis ŝtormo ordinara. Ĝi estas malicaĵo de Karadraso. Ĝi ne amas elfojn kaj gnomojn, kaj tiu neĝduno estis kreita por malebligi nian eskapon.

— Sed feliĉe via Karadraso forgesis, ke vin akompanas homoj, — diris Boromiro, kiu tiumomente alvenis. — Homoj fortikaj, se mi rajtas tion diri, kvankam homoj malpli fortikaj kun ŝoveliloj eble servus vin pli taŭge. Tamen, ni trapuŝis vojon, kaj pri tio rajtas danki ĉiuj, kiuj ne povas kuri tiel malpeze, kiel elfoj.

— Sed kiel ni atingu tien, eĉ se la drivaĵon vi tratranĉis? — diris Grinĉjo, laŭtigante la penson de ĉiuj hobitoj.

— Esperu! — diris Boromiro. — Mi estas laca, sed ankoraŭ restas al mi iom da forto, kaj ankaŭ Aragorno. Ni portos la etulojn. La aliaj sendube sukcesos paŝi la vojon malantaŭ ni. Venu, Mastro Peregrino! Mi komencos per vi.

Li levis la hobiton.

— Kroĉiĝu al mia dorso! Miajn brakojn mi bezonos, — li diris, kaj paŝis antaŭen. Aragorno kun Gaja sekvis. Grinĉjo miris pri lia forto, vidante la trapasejon, kiun li jam kreis sen iloj krom M grandaj membroj. Eĉ nun, kvankam ŝarĝita, li plilarĝigis la vojon por tiuj, kiuj sekvos, flankenpuŝante la neĝon dumire.

Ili atingis fine la grandan dunon. Ĝi estis ĵetita tra la montpadon kiel kruta kaj subita muro, kaj ĝia kresto, akra kvazaŭ formita per tranĉiloj, pli ol duoble superis la altecon de Boromiro; sed tra la mezo estis trabatita pasejo, supren-malsupreniranta kiel ponto. Je l’ alia flanko Gaja kaj Grinĉjo estis demetitaj, kaj tie ili atendis kun Legolaso ĝis alvenus la cetero de l’ Kunularo.

Post kelka tempo Boromiro revenis portante Samon. Malantaŭe sur la mallarĝa sed jam multtretita padeto venis Gandalfo, kondukante Vilĉjon kun Gimlio sidanta inter la pakaĵoj. Lasta venis Aragorno portante Frodon. Ili trapasis la padeton; sed apenaŭ Frodo surteriĝis, kun profunda murmurego subenruliĝis ŝtonfalo kaj glisanta neĝo. Ties ŝaŭmo duonblindigis la Kunularon dum ili kaŭris ĉe la klifo, kaj kiam la aero denove klariĝis, ili ekvidis, ke la vojo estis barita malantaŭ ili.

— Sufiĉe, sufiĉe! — kriis Gimlio. — Ni foriras laŭeble rapide! — Kaj efektive per tiu lasta bato la malico de l’ monto ŝajnis elĉerpita, kvazaŭ Karadraso estus kontenta, ke la invadintoj estas repuŝitaj kaj ne aŭdacos reveni. La neĝminaco ĉesis; la nuboj komencis dispartiĝi kaj la lumo plivastiĝis.

Kiel estis raportinta Legolaso, ili trovis, ke la neĝo pograde malprofundiĝis dum la subeniro, tiel ke eĉ la hobitoj povis marŝi. Baldaŭ ili staris denove sur la plataĵo, kie la antaŭan nokton ili sentis la unuajn neĝerojn.

La mateno estis jam tre forpasinta. De l’ altaĵo ili rerigardis okcidenten trans la subajn terenojn. Malproksime en la disĵetiĝo de tereno, kiu kuŝis sube de l’ monto estis la valo, el kiu ili komencis grimpi la pasejon.

La kruroj de Frodo doloris. Li estis ĝisoste frostigita kaj malsata; kaj lia kapo kirliĝis, kiam li pripensis la longan dolorigan marŝadon suben laŭ la deklivo. Nigraj makuletoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li frotis ilin, sed la nigraj makuletoj persistis. Malproksime sube, sed ankoraŭ alte super la submontetoj, malhelaj punktoj ĉirkaŭflugis en la aero.

— La birdoj denove! — diris Aragorno, fingromontrante suben.

— Tion ni jam ne povas eviti, — diris Gandalfo. — Ĉu ili estas bonaj aŭ misaj, aŭ tute ne koncernas nin, ni devas tuj subeniri. Eĉ ne sur la genuoj de Karadraso ni atendos alian noktiĝon!

Malvarma vento subenbloviĝis malantaŭ ili, kiam ili turnis la dorson al la Ruĝkorna Pordo, kaj stumblis lace malsupren sur la deklivo. Karadraso estis venkinta ilin.

4 Vojaĝo en mallumo

Estis vespere, kaj la griza lumo denove velkis rapide, kiam ili haltis por la nokto. Ili estis tre lacaj. La montojn vualis profundiĝanta krepusko, kaj la vento estis malvarma. Gandalfo permesis al ili ankoraŭ po buŝplenon de la rivendela miruvoro. Post kiam ili iom manĝis, li kunvokis interkonsiliĝon.

— Ni kompreneble ne povas pluiri hodiaŭ vespere, — li diris. — La atako kontraŭ la Ruĝkornan Pordon elĉerpis nin, kaj ni devos ripozi ĉi tie dum iom da tempo.

— Kaj poste kien ni iros? — demandis Frodo.

— Antaŭ ni ankoraŭ estas nia vojaĝo kaj nia komisio, — respondis Gandalfo. — Alternativon ni ne havas al pluirado, aŭ reiro al Rivendelo.

La vizaĝo de Grinĉjo videble kontentiĝis pro la nura mencio pri reiro al Rivendelo; Gaja kaj Sam suprenrigardis espereme. Sed Aragorno kaj Boromiro vidigis neniun signon. Frodo aspektis ĝenite.

— Mi ŝatus esti denove tie, — li diris. — Sed kiel mi povu reiri sen honto, krom se fakte ekzistus neniu alternativo, kaj ni estus jam venkitaj?

— Vi pravas, Frodo, — diris Gandalfo, — reiri signifas agnoski malvenkon, kaj fronti al posta malvenko pli grava. Se ni nun reiros, poste la Ringo devos resti tie: ni ne povos denove ekvojaĝi. Poste pli aŭ malpli baldaŭ Rivendelo estos sieĝata, kaj post mallonga kaj amara tempo ĝi estos detruita. La Ringofantomoj estas teruraj malamikoj, sed ili estas ankoraŭ nur ombroj de potenco kaj teruro, kiujn ili posedos se la Reganta Ringo estos denove sur la mano de ilia mastro.

— Do ni devas iri antaŭen, se ekzistas vojo, — diris Frodo ĝemspirante. Sam denove malĝojiĝis.

— Ekzistas vojo, kiun ni povas provi, — diris Gandalfo. — Mi pensis ekde la komenco, kiam mi la unuan fojon pripensis tiun ĉi vojaĝon, ke ni devos ĝin provi. Sed vojo agrabla ĝi ne estas, kaj mi ne parolis antaŭe pri ĝi al la Kunularo. Aragorno kontraŭis ĝin, almenaŭ ĝis la monta transpasejo estus entreprenita.

— Se temas pri vojo pli malagrabla ol la Ruĝkorna Pordo, ĝi ja devas esti vere misa, — diris Gaja. — Sed prefere rakontu al ni pri ĝi, por ke ni senprokraste sciu la plej malbonan.

— La vojo, pri kiu mi parolas, kondukas al la Minejoj de Morio, — diris Gandalfo. Nur Gimlio levis la kapon; en liaj okuloj ekbrulis arda fajro. Ĉiuj aliaj ektimis pro la mencio de tiu nomo. Eĉ inter la hobitoj ĝi estis legendo de svaga timo.

— La vojo eble kondukas al Morio, sed kial ni esperu, ke ĝi kondukos tra Morio? — diris Aragorno pesimisme.

— Ĝi estas nomo malbonaŭgura, — diris Boromiro. — Cetere mi konstatas neniun neceson iri tien. Se ni ne povos transiri la montojn, ni vojaĝu suden, ĝis ni alvenos la Breĉon de Rohano, kie la homoj rilatas amikece al mia popolo, kaj ni sekvu la vojon, kiun mi iris survoje ĉi tien. Aŭ ni povus preterpasi kaj transiri Isenon en Longstrandon kaj Lebeninon, kaj tiel alveni Gondoron el la regionoj marproksimaj.

— Aferoj ŝanĝiĝis post kiam vi venis norden, Boromiro, — respondis Gandalfo. — Ĉu vi ne aŭdis tion, kion mi sciigis al vi pri Sarumano? Kun tiu mi eble okupiĝos antaŭ ol ĉio finiĝos. Sed la Ringo devas ne proksimiĝi al Isengardo, se malhelpi tion iel eblos. La Breĉo de Rohano estas fermita kontraŭ ni dum ni vojaĝas kun la Portanto.

» Koncerne la pli longan vojon: necesan tempon ni ne disponas. Ni povus pasigi unu jaron per tia vojaĝo, kaj ni trapasus multajn landojn, kiuj estas malplenaj kaj senazilaj. Tamen ili ne estas sendanĝeraj. La atentemaj okuloj de Sarumano kaj de la Malamiko observas ilin. Kiam vi venis norden, Boromiro, vi estis laŭ la okuloj de l’ Malamiko nur hazarda vagulo el la Sudo kaj malmulte lia koncernaĵo: lian menson okupis persekutado de l’ Ringo. Sed nun vi revenas kiel membro de l’ Kunularo de la Ringo, kaj vin minacas danĝero dum via tuta restado kun ni. Tiu danĝero pliiĝos je ĉiu mejlo, kiun ni trapasos irante suden sub la nuda ĉielo.

» Depost nia aperta provo pri la montara pasejo nia sorto iĝis streĉa, mi timas. Mi jam konstatas malmulte da espero, se ni ne baldaŭ malaperos dum kelka tempo kaj kovros nian spuron. Sekve mi konsilas, ke ni iru nek tra la montoj, nek ĉirkaŭ ili, sed sub ili. Tio estas ĉiuokaze vojo, kiun la Malamiko malplej atendos.

— Ni ne scias, kion li atendas, — diris Boromiro. — Li eble vaĉos ĉiujn vojojn, ĉu probablajn, ĉu neprobablajn. Tiuokaze eniro al Morio signifus marŝi en kaptilon, apenaŭ preferinda al frapado sur la pordo de l’ Malluma Turo mem. La nomo de Morio estas nigra.

— Vi priparolas tion, kion vi ne konas, similigante Morion al la fortikaĵo de Saŭrono, — respondis Gandalfo. — El ni nur mi iam estis en la karcero de l’ Malhela Mastro, kaj nur en ties pli malnova kaj malpli fortika loĝejo en Dol Gulduro. Tiuj, kiuj trapasas la pordon de Baraduro, ne revenas. Sed mi ne kondukus vin en Morion, se mankus espero reeliri. Se troviĝas tie orkoj, eble pruviĝos mise por ni, estas ja vere. Sed la plimultaj orkoj de la Nebulecaj Montoj estis dispelitaj aŭ detruitaj en la Batalo de l’ Kvin Armeoj. La agloj raportas, ke orkoj denove kuniĝas de malproksime; sed ekzistas espero, ke Morio estas ankoraŭ libera. Ekzistas eĉ ebleco, ke tie estas gnomoj, kaj ke en iu profunda halo de siaj prapatroj eble troviĝas Balino filo de Fundino. Kiel ajn elfalos, necesas treti la vojon, kiun bezono elektas!

— Mi tretos kun vi tiun vojon, Gandalfo! — diris Gimlio. — Mi iros rigardi la halojn de Durino, kio ajn tie atendas — se vi povos trovi la pordon, kiu estas fermita.

— Bone, Gimlio! — diris Gandalfo. — Vi kuraĝigas min. Ni serĉos kune la kaŝitan pordon. Kaj ni trapasos. En la ruinoj de l’ gnomoj, gnoma kapo estos malpli facile konfuzebla ol la elfaj aŭ homaj aŭ hobitaj. Tamen ne estos mia unua fojo en Morio. Mi longe serĉadis tie Trainon filon de Troro, post kiam li perdiĝis. Mi trapasis, kaj mi revenis viva!

— Ankaŭ mi unu fojon trapasis la Dimrilan Pordon, — diris Aragorno kviete; — sed kvankam ankaŭ mi reeliris, tiu memoro estas tre misa. Mi ne volas eniri Morion la duan fojon.

— Kaj mi ne volas eniri tien la unuan fojon, — diris Grinĉjo.

— Ankaŭ mi ne, — murmuris Sam.

— Kompreneble ne! — diris Gandalfo. — Kiu volas tion? Sed la demando estas: kiuj sekvos min, se mi kondukos vin tien?

— Mi, — diris Gimlio entuziasme.

— Mi, — diris Aragorno peze. — Vi sekvis mian kondukadon preskaŭ ĝis katastrofo en la neĝo, kaj diris ĝis nun neniun vorton kulpigan. Mi sekvos vian kondukadon, se jena lasta averto ne forturnos vin. Ne pri la Ringo, nek pri ni aliaj mi pensas nun, sed pri vi, Gandalfo. Kaj mi diras al vi: se vi trapasos la pordon de Morio, gardu vin.

— Mi ne iros, — diris Boromiro, — krom se la voĉdono de l’ tuta Kunularo kontraŭas min. Kion diras Legolaso kaj la etuloj? Certe la voĉo de l’ Ringoportanto devus aŭdiĝi?

— Mi ne volas iri al Morio, — diris Legolaso.

La hobitoj diris nenion. Sam rigardis al Frodo. Finfine Frodo ekparolis.

— Mi ne volas iri, — li diris, — sed mi ankaŭ ne volas rifuzi la konsilon de Gandalfo. Mi petas, ke ne okazu voĉdonado, ĝis ni estos dormintaj antaŭ la demando. Gandalfo pli facile ricevos voĉojn en la matena lumo ol en tiu ĉi frida malhelo. Kiel la vento hurlas!

Post tiuj vortoj ĉiuj silentiĝis penseme. Ili aŭdis sibladon de la vento inter la rokoj kaj arboj, kaj ĉirkaŭis ilin hurlado kaj ululado en la malplenaj noktospacoj.


Subite Aragorno saltleviĝis.

— Kiel la vento hurlas! — li kriis. — Tio estas hurlado de lupoj. La vargoj jam venis okcidenten de l’ Montoj!

— Ĉu do necesas atendi ĝis la mateno? — diris Gandalfo. — Statas, kiel mi ja diris. La persekutado komenciĝis! Eĉ se ni ĝisvivos la aŭroron, kiu nun deziros vojaĝi suden dum la nokto persekutate de l’ sovaĝaj lupoj?

— Kiom malproksima estas Morio? — demandis Boromiro.

— Estis pordo sud-okcidente de Karadraso, proksimume dek kvin mejlojn laŭ birda flugo, eble dudek laŭ lupokuro, — respondis Gandalfo pezkore.

— Do ni ekiru tuj post ekheliĝo morgaŭ, se ni povos, — diris Boromiro. — Lupo aŭdebla pli malbonas ol orko tenebra.

— Vere! — diris Aragorno, malstriktigante sian glavon en ties ingo. — Sed kie vargo ululas, tie ankaŭ orko cirkulas.

— Se nur mi akceptus la konsilon de Elrondo, — murmuris Grinĉjo al Sam. — Mi ne taŭgas finfine. Ne sufiĉas en mi la sango de Bandobraso la Bovblekulo: tiuj ululoj frostigas al mi la sangon. Mi ne memoras iam senti min tiel mizera.

— Mia koro lokiĝas en miaj piedfingroj, s-ro Grinĉjo, — diris Sam. — Sed ni ankoraŭ ne estas manĝitaj, kaj kun ni estas kelkaj bravuloj. Kio ajn atendas maljunan Gandalfon, mi vetas, ke tio ne estas lupa stomako.


Por defendi sin dumnokte la Kunularo grimpis ĝis la supro de l’ monteto sub kiu ili estis ŝirmintaj sin. Ĝin kronis nodaĵo da maljunaj torditaj arboj, ĉirkaŭ kiu kuŝis rompita cirklo da ŝtonegoj. Meze de tiu ili bruligis fajron, ĉar ne ekzistis espero, ke mallumo kaj silento gardos ilian spuron de eltrovo de l’ ĉasantaj bestaroj.

Ĉirkaŭ la fajro ili eksidis, kaj tiuj, kiuj ne gardostaris, dormetis malserene. La kompatinda poneo Vilĉjo tremis kaj ŝvitis, kie ĝi staris. La hurlado de l’ lupoj jam tute ĉirkaŭis ilin, foje pli foje malpli proksime. En la noktoprofundo multaj brilaj okuloj videblis rigardantaj ĉirkaŭ la monteto. Iuj venis preskaŭ ĝis la ŝtoncirklo. Ĉe breĉo en la cirklo estis videbla malhela lupfiguro, kiu fikse rigardis ilin. Ĝi eligis treman hurlon, kvazaŭ ĝi estus kapitano alvokante sian roton por ataki.

Gandalfo stariĝis kaj paŝis antaŭen, tenante alte sian bastonon.

— Aŭskultu, lupo de Saŭrono! — li kriis. — Jen estas Gandalfo. Fuĝu, se valoras al vi via fihaŭto! Mi ŝrumpigos vin de l’ vosto ĝis la muzelo, se vi envenos tiun ĉi ringon.

La lupo murmuregis kaj per granda salto direktiĝis al ili. Tiumomente aŭdiĝis akra kordsonoro. Legolaso estis arkpafinta. Laŭtiĝis malbelega kriaĉo, kaj la saltanta figuro klakfalis sur la teron; la elfa sago trapikis ĝian gorĝon. La vaĉaj okuloj subite estingiĝis. Gandalfo kaj Aragorno paŝis antaŭen, sed la monteto estis senvivula; la ĉasantoj fuĝis. Ĉie ĉirkaŭe la mallumo silentiĝis, kaj neniu hurlado aŭdiĝis en la susura vento.


La nokto estis maljuna, kaj okcidente la malkreska luno subiradis, ekbrilante sporade tra la diseriĝantaj nuboj. Subite Frodo ekmoviĝe vekiĝis. Senaverte eksonis atakeme kaj sovaĝe ĉirkaŭ la kampo ŝtorma hurlado. Granda aro da vargoj estis kuniĝinta silente kaj nun atakis ilin de ĉiuj flankoj samtempe.

— Ĵetu hejtaĵon sur la fajron! — kriis Gandalfo al la hobitoj. — Elingigu viajn klingojn, kaj staru dorsaldorse!

En la saltanta lumo, kiam la freŝa ligno ekbrulis, Frodo ekvidis multajn grizajn figurojn transsalti la ŝtonringon. Pli kaj pli da ili sekvis. Tra la gorĝo de unu grandega unueveninto Aragorno pikpuŝis sian glavon; per larĝa svingo Boromiro senkapigis alian. Apud ili staris Gimlio sur la fortikaj kruroj disigitaj, svingante sian gnoman hakilon. La pafarko de Legolaso kantadis.

En la flagranta fajrolumo Gandalfo ŝajnis subite kreski: li altiĝis, granda minaca figuro kiel monumento de iu antikva reĝo el ŝtono starigita sur monto. Kliniĝante kvazaŭ nubo, li levis brulantan branĉon kaj paŝis renkonte al la lupoj. Ili retretis antaŭ li. Alten en la aeron li ĵetis la flamantan torĉon. Ĝi plibriliĝis per subita blanka radiado kiel fulmo; kaj lia voĉo ruliĝis tondre.

Naur an edraith ammen! Naur dan i ngaurhoth! — li kriis. Ekestis muĝo kaj krakado, kaj la arbo super li ekhavis foliojn kaj florojn de blindigaj flamoj. La fajro saltis de arbosupro al arbosupro, La tuta montoflanko estis kronita per flagranta lumo. La glavoj kaj tranĉiloj de l’ defendantoj ekbrilis kaj flagris. La lasta sago de Legolaso ekbrulis en la aero dumfluge, kaj plonĝis brulante en la koron de granda lupestro. Ĉiuj aliaj fuĝis.

Malrapide la fajro formortis ĝis restis neniom krom falantaj cindroj kaj flagretoj; amara fumo spiralis super la bruligitaj arbostumpoj kaj forbloviĝis malhele de la monteto, dum la unua lumo de aŭroro aperis malhele sur la ĉielo. Iliaj malamikoj estis dispelitaj kaj ne revenis.

— Ĉu mi ne diris al vi, s-ro Grinĉjo? — diris Sam, eningante sian glavon. — Lupoj ne havos lin. Tio estis miriga, tute sendube! Preskaŭ forbrulis la haroj de sur mia kapo!


Kiam venis plena lumo de l’ mateno, troveblis neniuj postsignoj de la lupoj, kaj ili vane serĉis la kadavrojn de l’ mortintoj. Neniu postsigno de la batalo restis krom la fumnigraj arboj kaj la sagoj de Legolaso kuŝantaj sur la monteto. Ĉiuj estis nedifektitaj krom unu, kies sola postlasaĵo estis la pinto.

— Estis, kiel mi antaŭtimis, — diris Gandalfo. — Tiuj ne estis lupoj ordinaraj serĉantaj nutraĵon en la sovaĝejo. Ni manĝu rapide kaj foriru!

Tiun tagon la vetero ŝanĝiĝis denove, preskaŭ kvazaŭ ĝi estus regata de iu potenco, kiu ne plu bezonis neĝon, de kiam ili retretis de la pasejo, potenco, kiu nun volis havi klaran lumon, per kiu moviĝantoj en la sovaĝejo estus videblaj de malproksime. La vento turniĝadis dum la nokto de l’ nordo al nord-okcidento, kaj nun ĝi forvelkis. La nuboj malaperis suden kaj la ĉielo remalfermiĝis, alta kaj blua. Kiam ili staris sur la montetoflanko, pretaj ekiri, pala sunlumo ekbrilis super la montopintoj.

— Ni devas atingi la pordon antaŭ la sunsubiro, — diris Gandalfo, — aŭ mi timas, ke ni tute ne atingos ĝin. Ne estas malproksime, sed nia vojo eble serpentumos, ĉar ĉi tie Aragorno ne povas gvidi nin; li malofte tramarŝis tiun ĉi regionon, kaj nur unu fojon mi estis sub la okcidenta muro de Morio, kaj tio okazis antaŭlonge.

» Tie ĝi troviĝas, — li diris, indikante foren sud-oriente, kie la flankoj de la montoj descendis apike en la ombrojn de siaj suboj. En la malproksimo estis malprecize videbla vico da nudaj klifoj, kaj meze de ili, pli alta ol la ceteraj, granda griza muro. — Kiam ni forlasis la pasejon mi kondukis vin suden, sed ne reen al nia elirpunkto, kiel eble rimarkis iuj el vi. Estas bone, ke mi tion faris, ĉar nun ni transiris malpli multajn mejlojn, kaj rapido necesas. Ni ekiru!

— Mi ne scias, kion ni esperu, — diris Boromiro malkontente, — ĉu ke Gandalfo trovos tion, kion li serĉas, aŭ ke alveninte la klifon ni trovos, ke la pordo estas por ĉiam perdita. Ĉiuj eblecoj ŝajnas malbonaj, kaj plej probable ŝajnas, ke ni estos trafitaj inter lupoj kaj la muro. Konduku antaŭen!


Gimlio nun marŝis antaŭe apud la sorĉisto, ĉar li tiel entuziasme volis alveni Morion. Kune ili gvidis la Kunularon reen al la montoj. La sola pravojo al Morio el okcidento estis kondukinta laŭ la fluejo de rivereto, Siranono, kiu elfluis de la klifosuboj proksime al la loko, kie staris la pordo. Sed aŭ Gandalfo erarvojis, aŭ la tereno ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj; ĉar li ne trovis la rivereton tie, kie li atendis trovi ĝin, nur kelkajn mejlojn sude de la elirpunkto.

La mateno proksimiĝis al tagmezo, kaj ankoraŭ la Kunularo vagis kaj baraktis en dezerta tereno el ruĝaj ŝtonoj. Nenie ili povis vidi ekbrilon de akvo aŭ aŭdi ties sonon. Ĉio estis sterila kaj seka. Iliaj koroj peziĝis. Ili vidis neniun vivantaĵon, kaj sur la ĉielo estis neniu birdo; sed kion alportos la nokto, se ĝi trafos ilin en tiu perditejo, neniu el ili volis pripensi.

Subite Gimlio, kiu iom urĝis antaŭe, alvokis ilin. Li staris sur teramaseto, indikante dekstren. Alrapidinte ili vidis sube profundan kaj mallarĝan kanalon. Ĝi estis malplena kaj silenta, kaj apenaŭ flueto de akvo moviĝis inter la brunaj kaj ruĝmakulitaj ŝtonoj de ĝia fundo; sed je la proksima bordo estis pado, multe rompita kaj kaduka, kiu serpentumis inter la ruiniĝintaj muroj kaj pavimŝtonoj de antikva ĉefvojo.

— Ha! Jen ĝi finfine! — diris Gandalfo. — Tie ĉi kuradis la fluo Siranono, la Pordo-rojo, kiel oni kutimis nomi ĝin. Sed kio okazis al la akvo, mi ne povas konjekti; ĝi antaŭe estis rapida kaj brua. Venu! Ni devas plurapidi. Ni malfruiĝas.


La Kunularo estis dolorpieda kaj laca; sed ili marŝis obstine laŭ la kruda serpentuma pado tra multaj mejloj. La suno pasis la zeniton kaj komencis okcidentiri. Post mallonga halto kaj rapida manĝo ili pluiris denove. Antaŭ ili la montoj minacis, sed ilia pado kuŝis en profunda terkavo kaj ili povis vidi nur la pli altajn ŝultrojn kaj la fore orientajn pintojn.

Fine ili alvenis abruptan kurbon. Tie la vojo, kiu estis devajnta suden inter la rando de l’ kanalo kaj apika forfalo de la tero maldekstre, turniĝis kaj denove kondukis rekte orienten. Ĉirkaŭirinte la angulon, ili vidis antaŭ si malaltan klifon, proksimume tridekfutan, kun supro rompita kaj zigzaga. Trans ĝin gutetis akvoflueto, tra larĝa fendaĵo, kiu ŝajnis elĉizita de akvofalo iam forta kaj plena.

— Efektive ŝanĝiĝis la loko! — diris Gandalfo. — Sed ne eblas erari pri ĝi. Jen sola restaĵo de la Ŝtupara Akvofalo. Se mi ĝuste memoras, ekzistis ŝtuparo tranĉita el la rokoj apud tiu, sed la ĉefa vojo forkurbiĝis maldekstren kaj grimpis per pluraj rondiroj ĝis la ebena tero supre. Antaŭe estis malprofunda valo post la akvofalo rekte ĝis la Muroj de Morio, kaj la Siranono trafluis ĝin kun la pado apude. Ni iru vidi, kia estas nun la situacio!

Ili trovis la ŝtonajn ŝtupojn sen malfaciloj, kaj Gimlio suprenkuris ilin rapide, sekvate de Gandalfo kaj Frodo. Kiam ili alvenis la supron ili vidis, ke ili ne povos pluiri laŭ tiu vojo, kaj la kialo de sekiĝo de l’ Pordo-rojo riveliĝis. Malantaŭ ili la subiranta Suno plenigis la friskan okcidentan ĉielon per ekbrilanta oro. Antaŭ ili etendiĝis malhela senmova lago. Nek ĉielo nek sunsubiro speguliĝis sur ĝia morna supraĵo. Siranono estis digita kaj plenigis la tutan valon. Trans la malbonaŭgura akvo baŭmis larĝaj klifoj, kies severaj fruntoj palis en la velka lumo: definitivaj kaj nepaseblaj. Neniun indikon pri pordo aŭ enirejo, nek fendeton aŭ splitiĝon Frodo povis vidi sur la minaca ŝtono.

— Jen estas la Muroj de Morio, — diris Gandalfo, fingromontrante trans la akvon. — Kaj tie iam staris la Pordo, la elfa Pordo fine de la vojo el Holino, laŭ kiu ni alvenis. Sed tiu ĉi vojo estas barita. Neniu el la Kunularo volos tranaĝi tiun mornan akvon je la tagofino, mi supozas. Ĝi aspektas misefika.

— Ni devas trovi vojon ĉirkaŭ la nordan randon, — diris Gimlio. — La unua farotaĵo de l’ Kunularo estas suprengrimpi per la ĉefa pado kaj vidi, kien tiu kondukos nin. Eĉ se lago ne ekzistus, ni ne povus suprenigi nian ŝarĝponeon per tiu ĉi ŝtuparo.

— Sed ĉiuokaze ni ne povos kunirigi la kompatindan beston en la Minejojn, — diris Gandalfo. — La vojo sub la montoj estas vojo malluma, kaj troviĝas lokoj tiel mallarĝaj kaj apikaj, ke ĝi ne povos tie treti, eĉ se ni povos.

— Povra Vilĉjo! — diris Frodo. — Mi ne antaŭvidis tion. Kaj povra Sam! Mi scivolas, kion li diros?

— Mi bedaŭras, — diris Gandalfo. — Kompatinda Vilĉjo estas utila kunulo, kaj dolorigas mian koron lasi ĝin. Mi preferus vojaĝi malpli ŝarĝite kaj kunportus neniun beston, precipe ne tiun, kiun Sam amas, se mi akceptigus mian deziron. Mi timis la tutan tempon, ke ni estos devigataj sekvi tiun ĉi vojon.


La tago proksimiĝis al sia fino, kaj malvarmaj steloj ekbrilis sur la ĉielo alte super la sunsubiro, kiam la Kunularo, laŭeble rapide, grimpis la deklivojn kaj alvenis la bordon de l’ lago. Larĝe ĝi ŝajnis ne pli ol dudek aŭ tridek paŝojn en la plej larĝa loko. Kiom ĝi foretendiĝis suden ili ne povis vidi per la velkanta lumo; sed ĝia norda fino troviĝis ne pli ol duonmejlon de ilia starpunkto, kaj inter la ŝtonplenaj firstoj, kiuj ĉirkaŭis la valon, kaj la rando de l’ akvo estis eĝo de aperta tero. Ili rapidis antaŭen, ĉar ili devis trairi unu-du mejlojn antaŭ ol atingi la lokon sur la kontraŭa bordo, al kiu Gandalfo celis; kaj poste li ankoraŭ devis trovi la pordon.

Kiam ili alvenis la plej nordan angulon de la lago, ili trovis mallarĝan golfeton, kiu baris ilian vojon. Ĝi estis verda kaj stagna, elpuŝita kvazaŭ ŝlima brako al la enfermantaj montetoj. Gimlio paŝis antaŭen netimigite, kaj trovis, ke la akvo estas malprofunda, ne pli ol ĝismaleola ĉe la rando. Malantaŭ li ili marŝis spalire, zorge trovante sian vojon, ĉar sub la loloplenaj flakoj estis ŝtonoj glitigaj kaj grasaj, kaj surpaŝado estis perfidema. Frodo ektremis pro abomeno je tuŝo de l’ malhela malpura akvo sur la piedoj.

Dum Sam, lasta el la Kunularo, kondukis Vilĉjon supren al la seka tero je la kontraŭa flanko, aŭdiĝis mallaŭta sono: siblo sekvata de plaŭdo, kvazaŭ fiŝo perturbus la senmovan supraĵon de la akvo. Rapide turninte sin, ili vidis ondetojn, ombre nigrarandajn en la velka lumo: grandaj ringoj etendiĝis foren de punkto malproksime sur la lago. Aŭdiĝis bobela sono, kaj sekvis silento. La krepusko profundiĝis, kaj la lastajn radiojn de la sunsubiro vualis nuboj.

Gandalfo nun iris rapidege, kaj la aliaj sekvis laŭeble rapide. Ili atingis la strion de seka tero inter la lago kaj la klifoj: ĝi estis mallarĝa, ofte malpli ol dekpaŝa, kaj ŝarĝita de falintaj rokoj kaj ŝtonoj; sed ili trovis vojon, premante sin al la klifo, forrestante de la malhela akvo laŭpove. Unu mejlon sude laŭ la bordo ili alvenis ileksarbustojn. Stumpoj kaj mortaj branĉoj putris en la malprofunda akvo, verŝajne restaĵo de iamaj densejoj, aŭ de dornarbaro, kiu iam randis la vojon trans la dronintan valon. Sed proksime sub la klifo staris, ankoraŭ fortaj kaj vivantaj, du altaj arboj, pli grandaj ol iuj ajn ileksoj iam viditaj aŭ imagitaj de Frodo. Iliaj radikegoj disvastiĝis de la muro ĝis la akvo. Sub la baŭmaj klifoj ili aspektis nuraj arbustoj, kiam vidataj en la malproksimo de l’ supro de l’ ŝtuparo; sed nun ili etendiĝis super la kapoj, rigidaj, malhelaj kaj silentaj, kreante profundajn noktombrojn ĉirkaŭ siaj suboj, starante kiel sentinelaj pilastroj je la fino de la vojo.

— Nu, jen ni estas finfine! — diris Gandalfo. — Ĉi tie finiĝis la elfa vojo el Holino. Ilekso estas blazono de l’ popolo de tiu lando, kaj ili plantis ĝin ĉi tie por signi la limon de sia regno; ĉar la Okcidenta pordo estis farita ĉefe por ilia uzado dum ilia intertraktado kun Morio. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj, kiam ankoraŭ ekzistis foje proksima amikeco inter personoj diversrasaj, eĉ inter gnomoj kaj elfoj.

— Ne kulpis la gnomoj, ke la amikeco velkis, — diris Gimlio.

— Mi ne aŭdis, ke kulpis la elfoj, — diris Legolaso.

— Mi aŭdis pri ambaŭ, — diris Gandalfo; — kaj mi ne juĝesprimos nun. Sed mi petegas, ke almenaŭ vi, Legolaso kaj Gimlio, estu amikoj, kaj helpu min. Mi bezonas vin ambaŭ. La pordo estas fermita kaj kaŝita, kaj ju pli baldaŭ ni trovos ĝin, des pli bone. Nokto proksimiĝas!

Turninte sin al la aliaj, li diris:

— Dum mi serĉos, bonvolu prepari vin por eniri la Minejojn. Ĉar ĉi tie bedaŭrinde ni devas adiaŭi nian bravan ŝarĝbeston. Vi devas flankenmeti multajn aĵojn, kiujn ni kunportis kontraŭ malfavora vetero: tion vi ne bezonos interne, nek, espereble, kiam ni trapasos kaj pluvojaĝos suden. Anstataŭe, ĉiu el ni devos porti parton de tio, kion la poneo portis, precipe manĝaĵon kaj la akvujojn.

— Sed vi ne povas forlasi kompatindan Vilĉjon en tiu ĉi senespera loko, s-ro Gandalfo! — kriis Sam, kolera kaj ĉagrenita. — Tion mi ne akceptos, kaj jen vi havas. Kiam ĝi estas veninta tiel malproksimen kaj tiel plu!

— Mi bedaŭras, Sam, — diris la sorĉisto. — Sed kiam la Pordo malfermiĝos, laŭ mia opinio vi ne povos treni internen vian Vilĉjon, en la longan mallumon de Morio. Vi devos elekti inter Vilĉjo kaj via mastro.

— Li sekvus s-ron Frodo en kavernon de drako, se mi kondukus lin, — protestis Sam. — Estas ne malpli ol murde lin forsendi, kiam ĉirkaŭas ĉiuj tiuj lupoj.

— Estos multe malpli ol murde, mi esperas, — diris Gandalfo. Li metis sian manon sur la kapon de l’ poneo, kaj parolis per mallaŭta voĉo. — Iru kun vortoj gardaj kaj gvidaj. Vi estas saĝa besto, kaj lernis multon en Rivendelo. Trovu vojon al lokoj, kie vi trovos herbon, kaj tiel venu al la domo de Elrondo, aŭ kien ajn vi volas iri.

» Jen, Sam! Li havos tute saman eblecon eskapi lupojn, kiel ni.

Sam staris malafable apud la poneo kaj redonis neniun respondon. Vilĉjo, ŝajne komprenante bone, kio okazas, premiĝis al li, metante sian nazon al la orelo de Sam. Sam ekploris, kaj fuŝmanipulis la rimenojn, forprenante ĉiujn pakaĵojn de la poneo kaj ĵetante ilin teren. La aliaj dispartigis la aĵojn, amasigante ĉion, kion oni povus postlasi, kaj dividante la ceteron.

Farinte tion, ili turniĝis por rigardi Gandalfon. Ŝajnis, kvazaŭ li farus nenion. Li staris inter la du arboj rigardante la sensignan muron de la klifo, kvazaŭ li traborus per la okuloj truon sur ĝi. Gimlio disvagis, frapante ie-tie la ŝtonon per sia hakilo. Legolaso estis premita al la roko, kvazaŭ aŭskultante.

— Nu, jen ni estas tute pretaj, — diris Gaja; — sed kie estas la pordo? Mi vidis neniun indikon pri ĝi.

— Gnomaj pordoj ne estas faritaj por esti videblaj kiam fermitaj, — diris Gimlio. — Ili estas nevideblaj, kaj iliaj propraj mastroj ne povas ilin trovi aŭ malfermi, se ilia sekreto estas forgesita.

— Sed tiu ĉi Pordo ne estis farita por esti sekreto konata nur al gnomoj, — diris Gandalfo, subite ekvigliĝante kaj sin returninte. — Krom se ĉio tute ŝanĝiĝis, okuloj, kiuj scias kion serĉi, povas malkovri la signojn.

Li marŝis antaŭen al la muro. Ĝuste inter la ombroj de la arboj estis glata spaco, kaj trans tiu li pasigis tien-reen siajn manojn, murmurante subvoĉe vortojn. Poste li retropaŝis.

— Rigardu! — li diris. — Ĉu vi jam vidas ion?

La luno nun brilis sur la grizan rokvizaĝon; sed dum kelka tempo ili povis vidi nenion alian. Poste malrapide sur la surfaco, kie pasis la manoj de l’ sorĉisto, aperis malklaraj linioj, kiel sveltaj vejnoj da arĝento etendiĝantaj en la ŝtono. Unue ili ne estis pli ol palaj filandraĵoj, tiel fajnaj, ke ili nur ekbrilis sporade, kie la Luno trafis ilin, sed grade ili plilarĝiĝis kaj pliklariĝis, ĝis la desegnon oni povis diveni.

Ĉe la supro, tiel alte kiel Gandalfo povis atingi, estis arkaĵo de interplektitaj literoj de la elfa skribmaniero. Sube, kvankam la fadenoj estis diversloke malklaraj aŭ rompitaj, estis videblaj konturoj de amboso kaj martelo, super Muj estis krono kun sep steloj. Sube de tiuj estis du arboj, portante po krescentan lunon. Pli klare ol ĉiuj ĉi forte brilis meze de la pordo unuopa stelo kun multaj radioj.

— Tiuj estas la emblemoj de Durino! — kriis Gimlio.

— Kaj jen la Arbo de l’ Altaj Elfoj! — diris Legolaso.

— Kaj la Stelo de l’ Domo de Feanoro, — diris Gandalfo. — Ili estas kreitaj el ithildin, kiu spegulas nur stellumon kaj lunlumon, kaj dormas ĝis ĝi estas tuŝita de iu, kiu elparolas vortojn jam delonge forgesitajn en Mez-Tero. Pasis longa tempo, de kiam mi aŭdis ilin, kaj mi pensis profunde antaŭ ol mi povis revoki ilin en mian menson.

— Kion diras la skribaĵo? — demandis Frodo, kiu provis deĉifri la surskribon sur la arkaĵo. — Mi supozis, ke mi konas la elfajn literojn, sed tiujn mi ne scias legi.

— La vortoj estas laŭ la elf-lingvo de la Okcidento de Mez-Tero dum la Praaj Tagoj, — respondis Gandalfo. — Sed ili diras nenion gravan al ni. Ili diras nur: La Pordoj de Durino, Mastro de Morio. Parolu, amiko, kaj eniru. Kaj sube estas skribita ete kaj malforte: Mi, Narvio, faris ilin, Celebrimboro de Holino desegnis tiujn ĉi signojn.

— Kion ĝi celas per parolu, amiko, kaj eniru? — demandis Gaja.

— Tio estas sufiĉe klara, — diris Gimlio. — Se vi estas amiko, diru la pasvorton, kaj la pordo malfermiĝos, kaj vi povos eniri.

— Jes, — diris Gandalfo, — tiu pordo estas probable regata per vortoj. Iuj gnomaj pordoj malfermiĝas nur je specialaj horoj, kaj por apartaj personoj; kaj iuj havas serurojn kaj ŝlosilojn, kiuj estas tamen bezonataj, kiam ĉiuj necesaj horoj kaj vortoj estas konataj. Tiu ĉi pordo havas neniun ŝlosilon. Dum la tagoj de Durino ĝi ne estis sekreta. Ĝi kutime staris malfermita kaj pordogardantoj sidis ĉi tie. Sed se ili estis malfermitaj, ĉiu kiu konis la malferman vorton povis ĝin diri kaj trapasi. Almenaŭ, tiel estas registrite, ĉu ne, Gimlio?

— Estas, — diris la gnomo. — Sed kia estis la vorto, tio ne estas rememorata. Narvio kaj lia metieco kaj ĉiuj liaj similuloj malaperis de la tero.

— Sed ĉu ne vi konas la vorton, Gandalfo? — demandis Boromiro surprizite.

— Ne! — diris la sorĉisto.

La aliaj aspektis konsternite; nur Aragorno, kiu bone konis Gandalfon, restis silenta kaj senperturba.

— Do kiom utilis treni nin al tiu ĉi malbenita loko? — kriis Boromiro, retrorigardante ektreme al la malhela akvo. — Vi diris al ni, ke vi iam trapasis la Minejojn. Kiel tio povis okazi, se vi ne sciis, kiel eniri?

— La respondo al via unua demando, Boromiro, — diris la sorĉisto, — estas ke la vorton mi ne konas — ĝis nun. Sed ni baldaŭ vidos. Kaj, — li aldonis, kun ekbrilo en l’ okuloj sub la vilaj brovoj, — vi rajtos demandi, kiom utilas miaj faroj, kiam ili pruviĝos senutilaj. Rilate vian alian demandon: ĉu vi dubas mian rakonton? Aŭ ĉu restas al vi neniom da sagaco? Mi ne eniris laŭ tiu ĉi vojo. Mi alvenis el la oriento.

» Se vi volas scii, mi diros al vi, ke tiu ĉi pordo malfermiĝas elen. El interne oni povas ŝovmalfermi ĝin per la manoj. El ekstere nenio movos ĝin krom la ordona sorĉaĵo. Oni ne povas devigi malfermon enen.

— Kion vi intencas fari, do? — demandis Grinĉjo, netimigite de l’ vilaj brovoj de la sorĉisto.

— Bati la pordon per via kapo, Peregrino Tjuko, — diris Gandalfo.

— Sed se tio ne frakasos ĝin, kaj al mi estos permesata iom da trankvilo sen stultaj demandoj, mi serĉos la malfermajn vortojn. Mi iam konis ĉiun sorĉaĵon en ĉiuj lingvoj de elfoj, homoj aŭ orkoj, kiujn oni iam ajn uzis tiucele. Mi povas ankoraŭ memori centon da ili sen fosado en mia menso. Sed nur kelkaj provoj, ŝajnas al mi, estos bezonataj; kaj mi ne devos peti Gimlion pri vortoj de l’ sekreta gnom-lingvo, kiun ili instruas al neniu. La malfermaj vortoj estis elfaj, kiel la skribado sur la arkaĵo: tio ŝajnas certa.

Li denove alpaŝis la rokon, kaj tuŝis leĝere per sia bastono la arĝentan stelon en la mezo sub la signo de l’ amboso.

Annon edhellen, edro hi ammen!

Fennas nogothrim, lasto beth lammen!

li diris per komanda voĉo. La arĝentaj linioj velkis, sed la sensigna griza ŝtono ne moviĝis.

Multfoje li ripetis tiujn vortojn laŭ diversaj ordoj, aŭ variigis ilin. Poste li provis aliajn sorĉaĵojn, unu post alia, parolante jen pli rapide kaj pli laŭte, jen mallaŭte kaj malrapide. Poste li elparolis multajn unuopajn vortojn de la elfa lingvo. Nenio okazis. La klifo baŭmis en la nokton, la sennombraj steloj ekbrulis, la vento fride blovis, kaj la pordo restis senmova.

Denove Gandalfo aliris la muron, kaj levinte alte siajn brakojn li parolis laŭ tonoj de komando kaj koleriĝo.

Edro, edro! — li kriis, kaj frapis la rokon per sia bastono. — Malfermiĝu, malfermiĝu! — li kriegis, kaj sekvis tion per la sama ordono en ĉiu lingvo iam ajn parolita en la Okcidento de Mez-Tero. Poste li ĵetis sian bastonon sur la teron, kaj sidiĝis silente.


Tiumomente de malproksime la vento alportis al iliaj aŭskultantaj oreloj hurladon de lupoj. Vilĉjo ektremis pro timo, kaj Sam saltis al ĝia flanko kaj fiustris mallaŭte al ĝi.

— Ne lasu ĝin forkuri! — diris Boromiro. — Ŝajnas al mi, ke ni ankoraŭ bezonos ĝin, se la lupoj nin ne trovos. Kiom mi malamegas tiun ĉi filagon! — Li klinis sin kaj preninte ŝtonegon ĵetis ĝin en la malhelan akvon.

La ŝtono malaperis kun softa frapo; sammomente okazis viŝo kaj bobelo. Grandaj ondiĝantaj ringoj formiĝis sur la surfaco ĉirkaŭ la loko, kie falis la ŝtono, kaj tiuj moviĝis malrapide al la subo de l’ klifo.

— Kial vi faris tion, Boromiro? — diris Frodo. — Ankaŭ mi malamegas tiun ĉi lokon, kaj mi timas. Mi ne scias pro kio: ne lupoj, nek la mallumo malantaŭ la pordo, sed io alia. Mi timas la lagon. Ne perturbu ĝin!

— Se nur ni povus foriri! — diris Gaja.

— Kial Gandalfo ne faras ion rapide? — diris Grinĉjo. Gandalfo malatentis ilin. Li sidis kun klinita kapo, aŭ malespere aŭ zorge penseme. La morna hurlado de l’ lupoj aŭdiĝis denove. La ondiĝoj sur la akvo kreskis kaj pliproksimiĝis; iuj jam lekis la bordon. Kun subito, kiu timigis ilin ĉiujn, la sorĉisto saltstariĝis. Li estis ridanta.

— Jen mi havas! — li kriis. — Kompreneble, kompreneble! Absurde simpla, kiel la plimultaj enigmoj, kiam vi trovas la respondon.

Enmaniginte sian bastonon, li ekstaris antaŭ la roko kaj diris per klara voĉo:

Mellon!

La stelo ekbrilis mallonge kaj denove velkis. Poste, silente, granda pordo konturiĝis, kvankam nek fendeto nek kunmeto estis videbla pli frue. Malrapide ĝi disiĝis meze kaj svingiĝis elen, colon post colo, ĝis ambaŭ klapoj apogiĝis al la muro. Tra la malfermaĵo estis videbla ombreca ŝtuparo, kiu supreniris apike; sed preter la unuaj ŝtupoj la mallumo pli profundis ol la nokto. La Kunularo rigardis mirigite.

— Mi malpravis finfine, — diris Gandalfo, — kaj ankaŭ Gimlio, Gaja, ĉu vi kredas, montris la ĝustan vojon. La malferma vorto estis skribita sur la arkaĵo la tutan tempon! La traduko devis esti: Diru “Amiko” kaj eniru. Mi devis nur elparoli la elfan vorton amiko kaj la pordo malfermiĝis. Tute simpla. Tro simpla por klera konmajstro dum tiuj ĉi suspektemaj tagoj. Tiuj estis tagoj pli feliĉaj. Nun ni ekiru!


Li paŝis antaŭen kaj metis piedon sur la unuan ŝtupon. Sed tiumomente okazis pluraj aferoj. Frodo sentis, ke io kaptas lian maleolon, kaj li falis kriante. Vilĉjo sovaĝe timhenis, turniĝis kaj forkuris laŭ la lagobordo en la mallumon. Sam saltis post ĝin, poste aŭdinte la krion de Frodo li rekuris, plorante kaj sakrante. La aliaj svinge turniĝis kaj vidis ŝaŭmi la akvon de l’ lago, kvazaŭ serpentaro alnaĝus de la suda fino.

El la akvo longa sinua tentaklo estis rampinta; ĝi estis palverda, fosforeska kaj malseka. Ĝia fingrohava finaĵo kaptis la piedon de Frodo kaj trenis lin en la akvon. Sam surgenue nun hakis ĝin per tranĉilo.

La tentaklo rezignis pri Frodo, kaj Sam fortiris lin, vokante por helpo. Dudek aliaj tentakloj elvenis ondiĝe. La malhela akvo ŝaŭmis, kaj la aero haladzis.

— Tra la pordon! Supren laŭ la ŝtuparo! Rapide! — kriis Gandalfo retrosaltante. Instigante ilin forlasi la hororon, kiu ŝajnis enradikigi en la teron ĉiujn krom Sam, li pelis ilin antaŭen.

Nur ĝustatempe. Sam kaj Frodo supreniris nur unu-du ŝtupojn, kaj Gandalfo apenaŭ ekgrimpis, kiam la palpantaj tentakloj tordiĝe transis la mallarĝan bordon kaj ekpalpis la klifmuron kaj la pordon. Unu tordiĝis trans la sojlon rebrilante sub la stellumo. Gandalfo turniĝis kaj paŭzis. Se li pripensis, kiu vorto fermos denove la pordon de interne, tio ne necesis. Multaj volviĝantaj brakoj kaptis ambaŭflanke la pordoklapojn kaj per terura forto svingis ilin. Kun frakasa eĥo ili klakfermiĝis, kaj ĉia lumo estis perdita. Bruo de ŝirado kaj krakado aŭdiĝis obtuze tra la peza ŝtono.

Sam, kroĉiĝinte al la brako de Frodo, kolapsis sur ŝtupon en la nigra mallumo.

— Kompatinda Vilĉjo! — li diris per sufokiĝa voĉo. — Kompatinda Vilĉjo! Lupoj kaj serpentoj! Sed la serpentoj tro perturbis lin. Mi devis elekti, s-ro Frodo. Vin mi devis akompani.

Ili aŭdis Gandalfon resubeniri la ŝtuparon kaj puŝi sian bastonon kontraŭ la pordon. Ekskuiĝis la ŝtono kaj la ŝtuparo tremis, sed la pordo ne malfermiĝis.

— Nu, nu! — diris la sorĉisto. — La pasejo estas barita jam malantaŭ ni, kaj restas nur unu elirejo — aliflanke de la montoj. Mi timas pro la bruo, ke ŝtonegoj estas amasigitaj, kaj la arboj elradikitaj, kaj ĵetitaj al la pordo. Mi bedaŭras, ĉar la arboj estis belaj, kaj staradis tiom longe.

— Mi sentis, ke proksimas io fia, ekde kiam mia piedo tuŝis la akvon, — diris Frodo. — Kio estis tiu aĵo, aŭ ĉu ili estis multaj?

— Mi ne scias, — respondis Gandalfo; — sed ĉiujn tentaklojn gvidis unuopa celo. Io rampis, aŭ estis elpelita el malhelaj akvoj sub la montoj. En la profundejoj de la mondo estas kreaĵoj pli praaj kaj pli fiaj ol orkoj!

Li ne voĉigis sian penson, ke kio ajn estis la lagloĝanto, ĝi kaptis Frodon unue el la tuta Kunularo.

Boromiro murmuris subvoĉe, sed la eĥanta ŝtono plialtigis la sonon al raŭka flustro aŭdebla de ĉiuj:

— En la profundejoj de la mondo! Kaj tien ni iras kontraŭ mia volo. Kiu kondukos nin nun en tiu ĉi mortiga mallumo?

— Mi, — diris Gandalfo, — kaj Gimlio marŝos kun mi. Sekvu mian bastonon!


Antaŭenirante laŭ la granda ŝtuparo, li tenis alte sian bastonon, kaj de ties pinto vidiĝis malbrila radiado. La larĝa ŝtuparo estis fortika kaj sendifekta. Ducent ŝtupojn ili kalkulis, larĝajn kaj malprofundajn; kaj ĉe la supro ili trovis arkaĵan koridoron kun ebena planko kondukantan antaŭen en la malhelon.

— Ni sidu por ripozi kaj ion manĝi, ĉi tie en la koridoro tial ke ni ne trovas manĝoĉambron! — diris Frodo. Li jam komencis forskui la timegon pro l’ kroĉiĝinta brako, kaj subite li spertis ekstreman malsaton.

Ĉiuj bonvenigis la proponon; kaj ili sidiĝis sur la supraj ŝtupoj, malhelaj figuroj en la malhelo. Post la manĝo, Gandalfo donis al ĉiuj po trian gluteton de l’ miruvoro de Rivendelo.

— Ne multe pli longe ĝi haveblos, mi timas, — li diris, — sed ŝajnas al mi, ke ni bezonas ĝin post tiu teruraĵo ĉe la pordo. Kaj krom se ni ege bonŝancos, ni bezonos la tutan restaĵon antaŭ ol ni vidos la alian flankon! Traktu zorge ankaŭ la akvon! Ekzistas en la Minejoj multaj rojoj kaj putoj, sed ili estas netuŝindaj. Ni eble ne havos okazon plenigi niajn ujojn kaj botelojn ĝis ni descendos en Dimrilan Valon.

— Kiom longe tio postulos? — demandis Frodo.

— Mi ne scias, — respondis Gandalfo. — Tio dependas de multaj hazardoj. Sed rektire, sen akcidento aŭ vojperdo, ni bezonos tri aŭ kvar marŝadojn, mi konjektas. Ne povas temi pri malpli ol kvardek mejloj de la Okcidenta ĝis la Orienta pordo laŭ rekta linio, kaj la vojo eble serpentumos multe.


Post nur mallonga ripozo ili denove ekiris. Ĉiuj tre volis kompletigi la vojaĝon kiel eble plej rapide kaj volonte pretis, malgraŭ laco, daŭrigi la marŝadon dum pluraj horoj. Gandalfo marŝis la unua, kiel antaŭe. Per sia maldekstra mano li alte tenis sian glimantan bastonon, kies lumo montris nur la teron antaŭ liaj piedoj; per la dekstra li tenis sian glavon Glamdringo. Malantaŭ li marŝis Gimlio, kies okuloj ekbriletis pro l’ malforta lumo dum li turnis sian kapon de flanko al flanko. Malantaŭ la gnomo marŝis Frodo, kaj li estis elingiginta la mallongan glavon Piko. Neniom ekbrilis la klingoj de Piko aŭ de Glamdringo; kaj tio estis iom konsola, ĉar estante faraĵoj de l’ elfaj forĝistoj dum la Praaj Tagoj, tiuj glavoj brilis per malvarma lumo, se proksimis iuj orkoj. Malantaŭ Frodo iris Sam, poste Legolaso, la junaj hobitoj kaj Boromiro. En la mallumo malantaŭe, severa kaj silenta, marŝis Aragorno.

La koridoro plurfoje turniĝis kaj poste ekiris malsupren. Ĝi daŭre descendis dum longa tempo antaŭ ol ĝi denove niveliĝis. La aero iĝis varmega kaj sufoka, sed ĝi ne estis malpura, kaj kelkfoje ili sentis sur siaj vizaĝoj kurentojn da aero pli malvarmeta, eliranta el duone konstateblaj breĉoj en la muroj. Tiuj estis multaj. Per la pala radiado de l’ bastono de la sorĉisto, Frodo ekvidetis ŝtuparojn, arkaĵojn kaj aliajn koridorojn kaj tunelojn, deklivantajn supren, apike subirajn aŭ malfermiĝantajn sensigne malhele je ambaŭ flankoj. Ĝi estis konfuza super ĉia memorebleco.

Gimlio malmulte helpis Gandalfon, krom per sia brava kuraĝo. Almenaŭ lin ne ĝenis, kiel la plimultajn aliajn, la simpla mallumo mem. Ofte la sorĉisto konsultis lin ĉe lokoj, kie la vojelekto estis dubinda, sed ĉiam Gandalfo havis la deeidan voĉon. La Minejoj de Morio estis grandaj kaj komplikaj super la imago de Gimlio, filo de Gloino, malgraŭ tio, ke li estis gnomo de l’ monta gento. Al Gandalfo la svagaj memoroj pri vojaĝo antaŭlonge nun malmulte helpis, sed eĉ en la malhelo kaj malgraŭ ĉiuj serpentumoj de l’ vojo li sciis, kien li volas iri, kaj li ne hezitis, se troviĝis pado kondukanta al lia celo.

— Ne timu! — diris Aragorno. Estis paŭzo pli longa ol kutime, kaj Gandalfo kaj Gimlio interflustradis; la aliaj amasiĝis malantaŭe, zorgoplene atendante. — Ne timu! Mi akompanis lin dum multaj vojaĝoj, eĉ se neniam sur vojo tiom malluma; kaj en Rivendelo estas rakontoj pri pli grandaj liaj faroj ol tiuj, kiujn mi ĉeestis. Li ne devios — se pado trovebla ekzistas. Li enkondukis nin ĉi tien spite al niaj timoj, sed li elkondukos nin denove, kiom ajn tio kostos al li. Li pli certe trovas la vojon hejmen en blindiga nokto, ol la katoj de l’ Reĝino Berutiela.

Estis feliĉe por la Kunularo, ke ĝi havis tian gvidanton. Mankis hejtaĵo kaj ebleco krei torĉojn, ĉar pro la frenezeca baraktado ĉe la pordo multaj aĵoj estis postlasitaj. Sed sen iu ajn lumo ili certe trafus malsukcesigojn. Ne nur troviĝis multaj vojoj elekteblaj, sed en multaj lokoj estis truoj kaj enfalejoj, kaj malhelaj putoj apudpade, pro kiuj iliaj pasantaj paŝoj reeĥis. Ekzistis fendaĵoj kaj abismetoj en la muroj kaj planko, kaj de tempo al tempo apertiĝis fendo antaŭ iliaj piedoj. La plej larĝa estis sepfuta, kaj longan tempon bezonis Grinĉjo antaŭ ol li ekhavis sufiĉe da kuraĝo por transsalti la timigan truon. Bruo de kirliĝanta akvo leviĝis de malproksima subo, kvazaŭ iu granda muelrado turniĝus en la profundo.

— Ŝnuro! — murmuris Sam. — Mi sciis, ke ĝi mankos al mi, se mi ne kunportas ĝin!


Ju pli oftiĝis tiuj danĝeroj, des malpli rapide ili marŝis. Jam ŝajnis, ke ili tretis pluen, pluen, senfine ĝis la radikoj de l’ monto. Ili estis pli ol lacaj, tamen ne havigis konsolon la penso pri halto ie. La spirito de Frodo fortiĝis dum kelka tempo post lia eskapo, kaj post manĝado kaj gluto de l’ likvoro; sed nun trarampis en li sento de maltrankvilo kreskanta al timego. Kvankam li estis kuracita en Rivendelo post la tranĉilbato, tiu severa vundo ne estis sen postefiko. Liaj sentumoj estis pli akraj kaj pli konstatis aferojn nevideblajn. Unu indiko pri ŝanĝiĝo, kiun li baldaŭ rimarkis, estis, ke li kapablis pli multon vidi en la malhelo ol iu ajn el siaj kunuloj, eble escepte de Gandalfo. Kaj li estis ĉiuokaze portanto de la Ringo: ĝi pendis sur sia ĉeno sur lia brusto, kaj kelkfoje ŝajnis tre peza. Li sentis certecon de fio antaŭe kaj malantaŭe, sed li diris nenion. Li tenis pli firme la tenilon de sia glavo kaj persiste pluiris.

La Kunularb malantaŭ li malofte parolis, kaj tiam nur per hastaj flustroj. Aŭdiĝis neniu sono krom la sono de la propraj piedoj; obtuza stompo de l’ gnomaj botoj de Gimlio; peza paŝado de Boromiro; leĝeraj paŝoj de Legolaso; mallaŭta apenaŭ aŭdebla frapetado de hobitaj piedoj; kaj en la malantaŭo la malrapidaj firmaj piedsonoj de Aragorno kun ties longa paŝo. Kiam ili haltis momente ili aŭdis tute nenion, krom foje okaza mallaŭta fluetado kaj gutado de nevidebla akvo. Tamen Frodo komencis aŭdi aŭ imagi, ke li aŭdas ion alian: similan al malforta sono de molaj nudaj piedoj. Ĝi neniam sufiĉe laŭtis aŭ proksimis, ke li estu certa, ke li aŭdas ĝin; sed komenciĝinte, ĝi neniam ĉesis, dum la Kunularo iradis. Sed ĝi ne estis eĥo, ĉar kiam ili haltis ĝi plu frapetadis sola, kaj poste senmoviĝis.


Estis jam post la noktiĝo, kiam ili eniris la Minejon. Ili progresis dum pluraj horoj kun nur mallongaj haltoj, kiam Gandalfo alvenis sian unuan gravan dilemon. Antaŭ li staris larĝa malhela arkaĵo kondukanta al tri koridoroj: ĉiuj iris laŭ la sama ĝenerala direkto orienten, sed la maldekstra koridoro plonĝis suben, dum la dekstra supreniris, kaj la meza vojo ŝajnis pluiri, glata, ebena kaj nivela sed tre mallarĝa.

— Mi tute ne memoras tiun ĉi lokon! — diris Gandalfo, starante hezite sub l’ arkaĵo. Li alte tenis sian bastonon, esperante trovi iun indikon aŭ surskribon, kiu eble helpus lian elekton; sed nenio tia estis videbla. — Mi estas tro laca por decidi, — li diris, skuante sian kapon. — Kaj mi supozas, ke vi ĉiuj estas tiel lacaj kiel mi, aŭ pli lacaj. Prefere ni haltu ĉi tie dum la restaĵo de la nokto. Vi scias, kion mi celas! Ĉi tie estas ĉiam mallume; sed ekstere la malfrua luno rajdas okcidenten kaj la meza nokto jam pasis.

— Kompatinda Vilĉjo! — diris Sam. — Mi scivolas, kie li estas. Espereble tiuj lupoj ankoraŭ ne trafis lin.

Maldekstre de l’ granda arkaĵo ili trovis ŝtonan pordon; ĝi estis duone fermita, sed svingiĝis malantaŭen facile pro milda ŝovo. Post ĝi ŝajnis etendiĝi larĝa ĉambro ĉizita el la roko.

— Zorge! Zorge! — kriis Gandalfo, kiam Gaja kaj Grinĉjo ŝoviĝis antaŭen, kontentaj trovi lokon, kie ili povus ripozi kun almenaŭ iomete pli forta sento pri ŝirmateco ol en la aperta koridoro. — Zorge! Vi ankoraŭ ne scias, kio enestas. Mi iros la unua.

Li eniris singarde, kaj la aliaj spaliris malantaŭe.

— Jen! — li diris, indikante per sia bastono la mezon de l’ planko. Antaŭ liaj piedoj ili vidis grandan rondan truon kiel supron de puto. Rompitaj rustaj ĉenoj kuŝis rande kaj subeniris en la nigran ŝakton. Ŝtoneroj kuŝis proksime.

— Iu el vi povis enfali kaj ankoraŭ scivoli, kiam vi frapos la fundon, — diris Aragorno al Gaja. — Lasu la gvidanton iri la unua, dum tian vi havas.

— Tio ĉi ŝajnas estinti gardista ĉambro, kreita por vaĉado de l’ tri koridoroj, — diris Gimlio. — Tiu truo estis evidente puto por uzado far la gardistoj, kovrita de ŝtona kovrilo. Sed la kovrilo estas rompita, kaj ni ĉiuj devas esti singardaj en la mallumo.

Grinĉjo sentis sin logata de la puto. Dum la aliaj malvolvis lankovrilojn kaj pretigis dormejojn apud la muroj de l’ ĉambro, laŭeble malproksime de la truo en la planko, li rampis ĝis la rando kaj enrigardis. Ŝajnis frapi lian vizaĝon frosta aero, leviĝanta el nevideblaj profundoj. Pro subita impulso li palpserĉis lozan ŝtonon kaj lasis ĝin enfali. Li sentis sian koron bati multfoje antaŭ ol ekestis sono. Poste malproksime sube, kvazaŭ la ŝtono enfalus profundan akvon en iu kaverna loko, aŭdiĝis plaŭd, tre dista, sed plilaŭtigita kaj ripetita en la kava ŝakto.

— Kio estas tio? — kriis Gandalfo. Li estis malŝarĝita, kiam li aŭdis, kion faris Grinĉjo; sed li estis kolera, kaj Grinĉjo povis vidi ekbrilon de lia okulo. — Stultulo Tjuko! — li graŭlis. — Tio ĉi estas serioza vojaĝo, ne hobita promenado. Enĵetu vin mem la venontan fojon, kaj poste vi ne plu estos ĝena. Jam silentu!

Nenio pli aŭdiĝis dum pluraj minutoj; sed poste el la profundaĵo leviĝis mallaŭtaj frapoj: tom-tap, tap-tom. Ili ĉesis, kaj kiam la eĥoj forvelkis, ili estis ripetitaj: tap-tom, tom-tap, tap-tap, tom. Ili sonis maltrankvilige kiel iaj signaloj; sed post kelka tempo la frapado forvelkis kaj ne plu aŭdiĝis.

— Tio estis la sono de martelo, aŭ tion mi neniam antaŭe aŭdis, — diris Gimlio.

— Jes, — diris Gandalfo, — kaj ĝi ne plaĉas al mi. Ĝi eble ne rezultiĝis de l’ stulta ŝtono de Peregrino; sed probable io estas perturbita, kiu prefere estus lasita sen ĝeno. Mi petas, ke vi faru nenion similan estontece! Ni esperu profiti iom da ripozo sen plua ĝenado. Vi, Grinĉjo, prenu la unuan vaĉon, kiel kompensaĵon, — li graŭlis, volvante sin per lankovrilo.

Grinĉjo sidis mizere apud la pordo en la kompleta mallumo; sed li daŭre sin turnadis, timante, ke io nekonata elrampos el la puto. Li sopiris kovri la truon, eĉ se nur per lankovrilo, sed li ne kuraĝis moviĝi aŭ proksimiĝi al ĝi, malgraŭ tio, ke Gandalfo ŝajnis dormanta.

Fakte, Gandalfo estis maldorma, kvankam li kuŝis senmove kaj silente. Li profunde pensadis, provante revoki ĉiun memoron pri sia antaŭa vojaĝo en la Minejoj, kaj pripensante maltrankvile la postan farotaĵon; erara turniĝo nun eble estus katastrofa. Post unu horo li leviĝis kaj alvenis Grinĉjon.

— Iru en angulon kaj iom dormu, knabo mia, — li diris per afabla tono. — Vi deziras dormi, mi supozas. Mi tute ne povas, do prefere mi plenumu la vaĉon.

— Mi scias, kio min perturbas, — li murmuris, sidiĝante apud la pordo. — Mi bezonas fumi! Mi tion ne gustumis depost la mateno antaŭ la neĝoŝtormo.

La lasta vido de Grinĉjo, kiam li endormiĝis, estis malhela bildo pri l’ maljuna sorĉisto kaŭranta sur la planko, ŝirmante ardan ligneron en siaj nodozaj manoj inter la genuoj. La flagro momente vidigis lian akran nazon, kaj la nubeton da fumo.


Estis Gandalfo, kiu vekis ilin ĉiujn. Li sidis kaj vaĉis tute sola dum ĉirkaŭ ses horoj, kaj permesis, ke la ceteraj ripozu.

— Kaj dum la nokta vaĉado mi decidiĝis, — li diris. — Al mi ne plaĉas la sento de l’ meza vojo; kaj ne plaĉas la odoro de l’ maldekstra vojo: tie sube la aero malpuras, aŭ gvidisto mi ne estas. Mi elektos la dekstran koridoron. Jam estas tempo, ke ni denove supreniru.

Dum ok malhelaj horoj, ne enkalkulante du mallongajn haltojn, ili marŝis pluen; kaj ili renkontis neniun danĝeron, kaj aŭdis nenion, kaj vidis nenion krom la malfortan ekbrilon de la bastono de l’ sorĉisto zigzaganta kiel marĉfajrero antaŭ ili. La elektita koridoro serpentumis grade supren. Laŭ ilia juĝkapablo ĝi progresis laŭ grandaj suprenirantaj kurbiĝoj, kaj leviĝante ĝi iĝis pli alta kaj pli larĝa. Ne plu estis enirejoj al aliaj galerioj aŭ tuneloj ambaŭflanke, kaj la planko estis ebena kaj sendamaĝa, sen truoj aŭ fendetoj. Evidente ili estis trafintaj iam gravan ĉefvojon; kaj ili iris pli rapide ol dum la unua marŝado.

Tiamaniere ili progresis proksimume dek kvin mejlojn, se mezuri laŭ rekta linio orienten, kvankam efektive ili devis marŝi dudek mejlojn aŭ pli. Dum la vojo grimpis supren, la animo de Frodo iom plifortiĝis, sed li ankoraŭ sentis sin premita, kaj de tempo al tempo aŭdis, aŭ supozis aŭdi, malproksime malantaŭ la Kunularo kaj preter la susuro kaj frapetado de iliaj piedoj, sekvantajn paŝsonojn, kiuj ne estis eĥo.

Ili marŝis tiom, kiom la hobitoj povis toleri sen ripozo, kaj ĉiuj pensis pri loko, kie ili povos dormi, kiam subite malaperis la muroj dekstre kaj maldekstre. Ili ŝajnis esti trapasintaj ian arkforman pordon en nigran malplenan spacon. Malantaŭ ili estis forta blovo da aero pli varma, kaj antaŭ ili la mallumo fridis sur iliaj vizaĝoj. Ili haltis kaj kunpremiĝis maltrankvile.

Gandalfo ŝajnis kontenta.

— Mi elektis la ĝustan vojon, — li diris. — Finfine ni alproksimiĝas al la loĝeblaj partoj, kaj mi konjektas, ke ni jam ne malproksimas de l’ orienta flanko. Sed ni situas alte, multe pli alte ol la Dimrila Pordo, se mi ne eraras. Laŭ sentiĝo de l’ aero ni verŝajne estas en larĝa halo. Nun mi riskos pri iom da reala lumo.

Li levis sian bastonon, kaj dum momenteto vidiĝis ekbrilego kiel fulmero. Grandaj ombroj ekestis kaj fuĝis, kaj dum sekundo ili vidis larĝan plafonon fore super la kapoj subtenatan de multaj fortikaj pilastroj masonitaj el ŝtono. Antaŭ ili kaj ambaŭflanke etendiĝis grandega malplena halo; ĝiaj nigraj muroj, poluritaj kaj vitrece glataj, flagris kaj ekbrilis. Tri aliajn enirejojn ili vidis, malhelajn nigrajn arkaĵojn: unu rekte antaŭe oriente, kaj po unu ambaŭflanke. Poste la lumo estingiĝis.

— Nur tiom mi riskos nuntempe, — diris Gandalfo. — Antaŭe estis fenestregoj sur la montoflanko, kaj ŝaktoj kondukantaj al la lumo en la plej supraj etaĝoj de l’ Minejoj. Mi opinias, ke ni jam atingis ilin, sed denove estas nokto ekstere, kaj ĝis la mateno ni ne povos scii. Se mi pravas, morgaŭ ni eble efektive vidos la matenon engvatanta. Sed dume ni prefere ne pluiru. Ni ripozu, se ni povos. Ĉio pasis bone ĝis nun, kaj la pliparto de l’ malhela vojo estas finita. Sed ni ankoraŭ ne trapasis, kaj la vojo suben ĝis la Pordoj, kiuj malfermiĝas al la mondo, estas longa.


La Kunularo pasigis tiun nokton en la granda kaverna halo, kunpremite proksime en angulo por eviti la trablovon: ŝajnis esti kontinua enfluo de frosta aero tra l’ orienta arkaĵo. Ĉie ĉirkaŭe dum ili kuŝis pendis la mallumo, kava kaj grandega, kaj ilin premadis la soleco kaj vasteco de la haloj kaj senfine disbranĉiĝantaj ŝtuparoj kaj koridoroj. La plej ekstremaj imagaĵoj, kiujn morna onidiro iam sugestiis al la hobitoj, tute ne atingis la realajn timigon kaj mirigon de Morio.

— Certe iam estis ĉi tie amasego da gnomoj, — diris Sam, — kaj ĉiuj el ili pli aktivaj ol meloj dum kvincent jaroj por krei ĉion ĉi, cetere plejparte en solida roko! Pro kio ili faris ĝin? Ili ne loĝis en ĉi tiuj malhelaj truoj, ĉu?

— Tiuj ĉi ne estas truoj, — diris Gimlio. — Tio ĉi estas la granda regno kaj urbego de la Gnoma Regno. Kaj pratempe ĝi ne estis malhela, sed lumoplena kaj impona, kiel ankoraŭ memorigas niaj kantoj.

Li leviĝis kaj starante en la mallumo li komencis ĉanti per profunda voĉo, dum la eĥoj forfuĝis en la tegmenton.

Junis la mond’, la montoj verdis,

makulon lunvizaĝ’ ne spertis,

vortiĝo mankis ŝtone, roje,

kiam Durino solis voje.

Li nomis valojn kaj la montojn;

gustumis netrinkitajn fontojn;

li Spegullagon enrigardis,

koj tie stela krono ardis

juvele sur arĝenta drapo

super la bild’ de lia kapo.

La mondo belis, montoj altis,

pratempe, antaŭ ol ekhaltis

la reĝpotenc’ en Nargotrondo

kaj Gondolino, jam el mondo

pasintaj for en okcidento:

tiam tre belis firmamento.

Sur reĝa tron’ li sidis mastra

en ŝtona halo multpilastra

kun ortegment’, arĝenta planko,

kaj runoj sur la pordoflanko.

La lumo suna, luna, stela

en kristallampoj brilis hela

sen nub’ aŭ nokta interveno

eterne bela sur posteno.

Martel’ amboson tie frapis,

ĉizilo ĉizis, guĝo skrapis;

al klingoj la tenilojn gluis;

minadis oni kaj konstruis,

Berilo, perlo kaj opalo,

forĝiĝis skvamoj el metalo,

ŝildo, armaĵo, glav’, hakilo

iris al brava stok’ po milo.

Senlacis tiam Durinanoj;

submonte sonis la peanoj:

harpistoj harpis, ĥoroj kantis,

trumpeto porde elegantis.

Grizas la mond’, montaro vintras,

forĝeja fajr’ malvarme cindras;

silentas harpo kaj martelo:

regas en Durinhal’ malhelo;

la tombo kuŝas en mallumo

de Moriland’, de Ĥazad-Dumo.

Sed plu dronintaj steloj brilas

en Spegullago, ĉar ekzilas

en ĝi la kron’ kaj kuŝas pli ĝis

Durin’ el dormo revekiĝis.

— Tio plaĉas al mi! — diris Sam. — Mi ŝatus parkeri ĝin. De Moriland’, de Ĥazad-Dumo! Sed plipezigas la mallumon, ŝajne, pensado pri ĉiuj tiuj lampoj. Ĉu ankoraŭ troviĝas ĉi tie amasetoj da juveloj kaj oro?

Gimlio silentis. Kantinte, li ne volis ion plian diri.

— Amasetoj da juveloj? — diris Gandalfo. — Ne. La orkoj ofte rabadis en Morio; nenio restas en la supraj haloj. Kaj de kiam fuĝis la gnomoj, neniu kuraĝas serĉi la ŝaktojn kaj trezorejojn sube en la profundejoj: ili estas dronintaj en akvo — aŭ en ombro de timo.

— Do kial la gnomoj volas reveni? — demandis Sam.

— Pro mitrilo, — respondis Gandalfo. — La riĉeco de Morio ne devenis de oro kaj juveloj, la ludiloj de l’ gnomoj; nek de fero, ilia servanto. Tiajn aferojn ili trovis ĉi tie, ja vere, precipe feron; sed ili ne estis devigataj elfosi ilin: ĉion deziratan ili povis akiri komerce. Ĉar en la mondo nur ĉi tie troviĝis moria arĝento, aŭ vera arĝento, kiel iuj nomis ĝin: mitrilo estas ĝia elfa nomo. La gnomoj havas nomon, kiun ili ne malkaŝas. Ĝi valoris dekoble pli ol oro, kaj nun estas neprezebla, ĉar malmulto restas sur la tero, kaj eĉ la orkoj ne kuraĝas fosi ĝin ĉi tie. La vejnoj foriras norden al Karadraso, kaj malsupren en la mallumon. La gnomoj nenion rakontas; sed same kiel mitrilo estis la fundamento de ilia riĉeco, tiel ĝi ankaŭ detruis ilin: ili fosis tro avide kaj tro profunde, kaj perturbis tion, de kio ili fuĝis, la Plagon de Durino. El tio, kion ili malkovris, la orkoj kolektis preskaŭ ĉion, kaj donis ĝin tribute al Saŭrono, kiu ĝin avidas.

» Mitrilo! Ĉiuj deziris ĝin. Ĝi estis batebla kiel kupro, kaj polurebla kiel vitro, kaj la gnomoj kapablis krei el ĝi metalon, malpezan kaj tamen pli duran ol hardita ŝtalo. Ĝia belo similis tiun de ordinara arĝento, sed la belo de mitrilo nek senbriliĝis nek forvelkis. La elfoj kore amis ĝin, kaj inter aliaj uzadoj ili faris el ĝi ithildin, stellumon, kiun vi vidis sur la pordo. Bilbo havis maŝkirason el mitrilaj ringoj, kiun donis al li Torino. Mi scivolas, kio okazis al ĝi? Ankoraŭ subpolviĝadas en la Muzeo de Mult-Fosejo, mi supozas.

— Kio? — kriis Gimlio, surprizite malsilenta. — Ĉu maŝkiraso el la moria arĝento? Tio estis donaco reĝeca!

— Jes, — diris Gandalfo. — Mi tion neniam diris al li, sed ĝi valo ris pli ol la tuta Provinco kun ties tuta enhavo.

Frodo diris nenion, sed li metis sian manon sub la ĉemizon kaj tuŝis la ringojn de sia maŝkiraso. Li sentis konsterniĝon, pensante, ke li marŝis kun la prezo de l’ Provinco sub sia jako. Ĉu Bilbo sciis? Li tute ne dubis, ke Bilbo sciis tion bone. Ĝi ja estis donaco reĝeca. Sed jam liaj pensoj estis direktitaj for de la mallumaj Minejoj, al Rivendelo, al Bilbo, kaj al Bag-Endo dum la tagoj, kiam Bilbo ankoraŭ loĝis tie. Li tutkore deziris reesti tie, kaj tiam, tondante la razenon, aŭ umante inter la floroj, li neniam aŭdus pri Morio, mitrilo aŭ la Ringo.


Profunda silento estiĝis. Unu post alia ili endormiĝis. Frodo estis vacanto. Kvazaŭ ĝi estus spiro, kiu envenis tra nevidata pordo el profundejoj, timego envolvis lin. Liaj manoj fridis kaj lia frunto malsekis. Li aŭskultis. Lia tuta menso fordoniĝis al aŭskultado kaj nenio alia dum du malrapidaj horoj; sed neniun sonon li aŭdis, eĉ ne imagatan eĥon de piediro.

Lia vaĉo preskaŭ finiĝis, kiam, fore, kie laŭ lia konjekto estis la okcidenta arkaĵo, ŝajnis al li, ke li vidas du palajn lumpunktojn, preskaŭ kiel fosforeskajn okulojn. Li ektremis. Lia kapo estis kliniĝinta. “Mi verŝajne preskaŭ endormiĝis dumvaĉe, — li pensis. — Mi randis sonĝon”. Li stariĝis kaj frotis siajn okulojn, kaj restis staranta, rigardante en la mallumon, ĝis lin anstataŭis Legolaso.

Kiam li kuŝiĝis li rapide endormiĝis, sed ŝajnis al li, ke la sonĝo daŭras: li aŭdis flustrojn kaj vidis la du palajn lumpunktojn proksimiĝantaj malrapide. Li vekiĝis kaj konstatis, ke la aliaj interparolas mallaŭte en la proksimo, kaj ke malforta lumo trafas lian vizaĝon. Alte super la orienta arkaĵo tra ŝakto plafonproksima envenis longa pala ekbrilo; ankaŭ trans la halo tra la norda arkaĵo lumo ekbrilis fore kaj malforte. Frodo sidiĝis.

— Bonan matenon! — diris Gandalfo. — Ĉar finfine denove estas mateno. Vi vidas, ke mi pravis. Ni troviĝas alte sur la orienta flanko de Morio. Antaŭ ol hodiaŭ finiĝos ni verŝajne trovos la Grandan Pordon kaj vidos la akvon de Spegullago kuŝanta antaŭ ni en la Dimrila Valo.

— Mi ĝojos, — diris Gimlio. — Mi jam rigardis Morion, kaj ĝi estas tre granda, sed ĝi iĝis malluma kaj terura; kaj ni trovis neniun postsignon de miaj parencoj. Mi jam dubas, ke Balino iam venis ĉi tien.


Post matenmanĝo Gandalfo decidis pluiri tuj.

— Ni estas lacaj, sed ni ripozos pli trankvile, kiam ni estos ekstere, — li diris. — Al mi ŝajnas, ke neniu el ni volos pasigi plian nokton en Morio.

— Tute ne! — diris Boromiro. — Laŭ kiu direkto ni iru? Tra tiu orienta arkaĵo?

— Eble, — diris Gandalfo. — Sed mi ankoraŭ ne scias precize, kie ni estas. Krom se mi tre eraras, mi pensas, ke ni estas super kaj norde de la Granda Pordo, kaj eble ne estos facile trovi la ĝustan vojon malsupren al ili. La orienta arkaĵo probable pruviĝos la vojo irenda; sed antaŭ ol decidi, ni devus ĉirkaŭrigardi. Ni iru al tiu lumo en la norda pordo. Se ni povus trovi fenestron, tio helpus, sed mi timas, ke la lumo eniras nur tra profundaj ŝaktoj.

Sekvante lin la Kunularo pasis sub la norda arkaĵo. Ili trovis sin en larĝa koridoro. Dum ili laŭiris ĝin la lumo plifortiĝis, kaj ili vidis, ke ĝi envenas tra pordo dekstre. Ĝi estis alta kaj platsupra, kaj la ŝtona pordo pendis sur ĉarniroj kaj estis duone malfermita. Post ĝi estis granda kvadrata ĉambro. Tiu estis malforte lumigata, sed por iliaj okuloj, post tiom da tempo en mallumo, ĝi ŝajnis blindige brila, kaj ili palpebrumis enirante.

Iliaj piedoj perturbis profundan polvon sur la planko, kaj stumblis inter aĵoj kuŝantaj sur la sojlo, kies formojn ili unue ne povis distingi. La ĉambro estis lumigata de larĝa ŝakto alte sur la fora orienta muro; ĝi deklivis supren kaj, tre malproksime supre, eta kvadrato de blua ĉielo estis videbla. La lumo de l’ ŝakto falis rekte sur tablon meze de la ĉambro: unuopa marmora bloko, proksimume du futojn alta, sur kiu estis kuŝigita granda plato da blanka ŝtono.

— Ĝi aspektas kiel tombo, — murmuris Frodo, kaj kliniĝis antaŭen kun stranga antaŭsento de io malbona, por rigardi ĝin de pli proksime. Gandalfo venis rapide al lia flanko. Sur la plato estis profunde ĉizitaj runoj:

— Tiuj ĉi estas Runoj de Daerono, kiujn oni uzis pratempe en Morio, — diris Gandalfo. — Ĉi tie estas skribita laŭ la lingvoj de la homoj kaj gnomoj:

BALINO FILO DE FUNDINO MASTRO DE MORIO

— Do li estas mortinta, — diris Frodo. — Tion mi antaŭtimis. Gimlio kovris la kapon per sia kapuĉo.

5 La ponto de Ĥazad-Dumo

La Kunularo de la Ringo staris silente apud la tombo de Balino. Frodo pensis pri Bilbo kaj ties longa amikeco kun la gnomo, kaj pri la vizito de Balino al la Provinco antaŭlonge. En tiu polvokovrita ĉambro en la montoj tio ŝajnis antaŭmiljara kaj aliflanke de la mondo.

Finfine ili ekmoviĝis kaj levis la kapojn, kaj komencis serĉi ion, kio informus ilin pri la sorto de Balino, aŭ montrus, kio okazis al lia popolo. Troviĝis alia pordo pli malgranda aliflanke de l’ ĉambro, sub la ŝakto. Ili povis nun vidi, ke apud ambaŭ pordoj kuŝis multaj ostoj, kaj inter ili estis rompitaj glavoj kaj hakiloj, fenditaj ŝildoj kaj kaskoj. Iuj el la glavoj estis kurbaj: orkaj sabroj kun nigriĝintaj klingoj.

Multaj alkovoj estis elĉizitaj en la roko de la muroj, kaj en ili estis grandaj ferligitaj lignaj kestoj. Ĉiuj estis frakasitaj kaj prirabitaj, sed apud unu rompita kovrilo kuŝis restaĵo de libro. Ĝi estis tranĉita, trapikita kaj parte bruligita, kaj ĝi estis tiom makulita de nigraj kaj aliaj malhelaj postsignoj kiel malnova sango, ke malmulte ĝi estis legebla. Gandalfo levis ĝin singarde, sed la folioj kraketis kaj diseriĝis, kiam li surplatigis ĝin. Li zorge ekzamenis ĝin dum kelka tempo senparole. Frodo kaj Gimlio, starante apude, povis vidi, kiam li singardege turnis foliojn, ke ilin skribis multaj diversaj manoj per la runoj de Morio, de Valo kaj ie-tie elfmaniere.

Finfine Gandalfo levis sian kapon.

— Ĝi ŝajnas raporto pri la sorto de l’ Balina popolo, — li diris. — Mi supozas, ke ĝi komenciĝis, kiam ili alvenis al Dimrila Valo antaŭ preskaŭ tridek jaroj: la paĝoj ŝajnas numeritaj rilate al la jaroj post ilia alveno. La supra paĝo portas la signon unu—tri, do minimume du mankas en la komenco. Aŭskultu jenon!

Niforpelis orkojn el la granda pordo kaj gardo — supozeble, sed ĝi estas misliterita, sekvota probable de ĉambro — ni mortigis multajn en la hela — mi kredas — sunlumo en la valo. Floio estis mortigita per sago. Li mortigis la grandan. Sekvas malklaraĵo, poste Floio sub herbo proksime al Spegullago. La postajn du-tri liniojn mi ne povas legi. Poste venas Ni prenis la dudek-unuan halon de Nord-fino kiel loĝejon. Troviĝas mi ne povas legi kio. Ŝakto estas menciita. Poste Balino starigis sian seĝon en la Ĉambro de Mazarbulo.

— La ĉambro de l’ Arĥivoj, — diris Gimlio. — Supozeble tie ni nun staras.

— Nu, mi nenion plu povas legi poste, — diris Gandalfo, — krom la vorto oro, kaj Hakilo de Durino kaj ia kasko. Poste Balino estas nun mastro de Morio. Tio ŝajnas fini ĉapitron. Post kelkaj steletoj alia skribanto komencas, kaj ni povas vidi ni trovis veran arĝenton, kaj poste la vorton bone forĝita, kaj poste io. Mi scias! mitrilo; kaj la lastaj du linioj Oino iros serĉi la suprajn armilejojn de Tria Profundo, io, iros okcidenten, malklaraĵo, ĝis Holina pordo.

Gandalfo paŭzis kaj flankenmetis kelkajn foliojn.

— Estas pluraj paĝoj samspecaj, iom haste skribitaj kaj multe difektitaj, — li diris; — sed mi malmulte povas deĉifri ilin per tiu ĉi lumo. Pluraj folioj mankas, ĉar ili komencas nombriĝi kvin, la kvina jaro de l’ kolonio, mi supozas. Mi vidu! Ne, ili estas tro tranĉitaj kaj makulitaj; mi ne povas legi ilin. Ni eble pli bone sukcesus en sunlumo. Atendu! Jen estas io: granda nigra manskribo uzanta elfajn runojn.

— Verŝajne la manskribo de Orio, — diris Gimlio, rigardante trans la brakon de la sorĉisto. — Li sciis skribi klare kaj rapide, kaj ofte uzis la elfajn literojn.

— Mi timas, ke li devis registri malbonajn novaĵojn per bela manskribo, — diris Gandalfo. — La unua klara vorto estas malĝojo, sed la cetero de la linio estas perdita, krom se ĝi finiĝas per raŭ. Jes, tio devas esti hieraŭ, kiun sekvas la dekan de novembro Balino, mastro de Morio, mortis en Dimrila Valo. Li iris sola por enrigardi la Spegullagon. Orko mortpafis lin de malantaŭ ŝtono. Ni mortigis la orkon, sed multaj aliaj... el oriento laŭ Arĝentvejno. La cetero de l’ paĝo estas tiel malklara, ke preskaŭ nenion mi povas deĉifri, sed mi kredas legi ni baris la pordojn, kaj poste povos defendi ilin se, kaj poste eble terur kaj sufer. Kompatinda Balino! ŝajnas, ke li retenis la adoptitan titolon dum malpli ol kvin jaroj. Mi scivolas, kio okazis poste; sed mankas tempo por deĉifri la lastajn kelkajn paĝojn. Jen la plej lasta el ĉiuj paĝoj. — Li paŭzis kaj ĝemspiris.

— Ĝi estas malagrabla legaĵo, — li diris. — Mi timas, ke ilia sorto estis kruela. Aŭskultu! Ni ne povas eliri. Ni ne povas eliri. Ili kaptis la Ponton kaj duan halon. Fraro, Lonio kaj Nalio pereis tie. Sekvas kvar linioj ŝmiritaj tiel, ke mi povas legi nur iris antaŭ 5 tagoj. La lastaj linioj legiĝas la lago atingis la muron ĉe la okcidenta pordo. La Gvatanto de la Akvo prenis Oinon. Ni ne povas eliri. La fino proksimiĝas, kaj poste tamburoj, tamburoj en la profundo. Mi scivolas, kion tio signifas. La lasta skribaĵo per treniĝa skribaĉo de elfaj literoj: ili venas. Sekvas nenio pli. — Gandalfo paŭzis kaj staris silente pensante.

Subita timego kaj hororo pri la ĉambro inundis la Kunularon.

— Ni ne povas eliri, — murmuris Gimlio. — Estis bonŝance por ni, ke la lago jam sinkis iom, kaj ke la Gvatanto dormadis ĉe la suda finaĵo.

Gandalfo levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

— Ŝajnas, ke ili starigis lastan defendon ĉe ambaŭ pordoj, — li diris; — sed ne multaj restis tiam. Tiel finiĝis la klopodo rekapti Morion! Estis kuraĝe sed malsaĝe. La horo ankoraŭ ne venis. Nun, mi timas, ni devas adiaŭi Balinon, filon de Fundino. Ĉi tie li devas kuŝadi en la halo de siaj prapatroj. Ni kunprenos tiun ĉi libron, la Libron de Mazarbulo kaj ekzamenos ĝin pli detale poste. Prefere, Gimlio, vi retenu ĝin kaj redonu ĝin al Daino, se vi trovos eblecon, Ĝi interesos lin, kvankam ĝi profunde malĝojigos lin. Ek, ni iru! La mateno forpasas.

— Laŭ kiu direkto ni iru? — demandis Boromiro.

— Reen al la halo, — respondis Gandalfo. — Sed nia vizito al tiu ĉi ĉambro ne estis vana. Mi jam scias, kie ni estas. Tiu ĉi devas esti, kiel diras Gimlio, la Ĉambro de Mazarbulo; kaj la halo devas esti la dudek-unua de la Nord-fino. Sekve ni devus foriri tra l’ orienta arkaĵo de la halo, kaj direktiĝi dekstren kaj suden, kaj iri malsupren. La dudek-unua halo devus esti sur la Sepa Etaĝo, nome ses super la nivelo de l’ Pordoj. Ek jam! Reen ĝis la halo!


Apenaŭ Gandalfo finparolis, jen aŭdiĝis bruego: ruliĝanta Bum, kiu ŝajnis alveni la profundon fore sube, kaj tremi en la ŝtonoj sub iliaj piedoj. Ili saltis al la pordo alarmite. Dum, dum, — ruliĝis denove, kvazaŭ gigantaj manoj tamburigus la kavernojn mem de Morio. Sekvis reeĥa klariono: granda korno estis blovata en la halo, kaj respondaj kornoj kaj krudaj krioj estis aŭdataj pli malproksime. Aŭdiĝis sono de multaj rapidantaj piedoj.

— Ili venas! — kriis Legolaso.

— Ni ne povas eliri, — diris Gimlio.

— Enfermitaj! — kriis Gandalfo. — Kial mi prokrastis? Jen ni estas, enfermitaj, ĝuste kiel ili pli frue. Sed tiam ne ĉeestis mi. Ni vidos kion...

Dum, dum, — aŭdiĝis la tamburbatoj kaj la muroj tremis.

— Plenfermu la pordojn kaj kojnu ilin! — kriis Aragorno. — Kaj retenu kiel eble plej longe viajn tornistrojn: ni eble trovos eblecon ankoraŭ eltranĉi nin.

— Ne! — diris Gandalfo. — Ni nepre ne estu enfermitaj. Lasu aperta la orientan pordon! Ni eliros tien, se ni havos eblecon.

Alia kruda klariono kaj akraj krioj sonis. Piedoj proksimiĝis laŭ la koridoro. Aŭdiĝis sonoro kaj klakado dum la Kunularo elingigis siajn glavojn. Glamdringo brilis per pala lumo, kaj Piko ekbrilis ĉe la eĝoj. Boromiro metis sian ŝultron al la okcidenta pordo.

— Atendu momenton! Ankoraŭ ne fermu ĝin! — diris Gandalfo. Li saltis antaŭen al la flanko de Boromiro kaj plenrektigis sin.

— Kiu venas ĉi tien por perturbi la ripozon de Balino, Mastro de Morio? — li kriis laŭte.

Aŭdiĝis bruo de kruda ridado, kiel falo de glitantaj ŝtonoj en puton; dum la bruego voĉo profunda leviĝis komande. Dum, dum, dum, — aŭdiĝis la tamburoj en la profundo.

Per subita moviĝo Gandalfo paŝis antaŭ la mallarĝan aperturon de l’ pordo kaj puŝis antaŭen sian bastonon. Vidiĝis blindiga ekbrilo, kiu lumigis la ĉambron kaj la koridoron ekstere. Momente la sorĉisto elrigardis. Sagoj siblis kaj fajfis tra la koridoro dum li retrosaltis.

— Ĉeestas orkoj, tre multaj, — li diris. — Kaj kelkaj estas grandaj kaj misaj: nigraj urukoj el Mordoro. Provizore ili hezitas, sed troviĝas io alia tie. Granda kavern-trolo, ŝajnas al mi, aŭ pli ol unu. Neniu espero pri eskapo tiudirekten.

— Kaj tute neniom da espero, se ili alvenos ankaŭ la alian pordon, — diris Boromiro.

— Ĉi tie estas ankoraŭ neniu sono ekstere, — diris Aragorno, kiu staris aŭskultante apud la orienta pordo. — La koridoro ĉi-flanke plonĝas rekte suben per ŝtuparo: ĝi klare ne rekondukas al la halo. Sed ne utilas blinde fuĝi ĉi-direkten kun persekuto ĝuste malantaŭe. Ni ne povas bari la pordon. Mankas ĝia ŝlosilo kaj la seruro estas rompita, kaj ĝi malfermiĝas internen. Ni devas unue fari ion por malhelpi la malamikon. Ni devigos ilin timi la ĉambron de Mazarbulo! — li diris minace, fingrumante la eĝon de sia glavo Andurilo.

Pezaj paŝoj aŭdiĝis en la koridoro. Boromiro ĵetis sin kontraŭ la pordon kaj puŝfermis ĝin; poste li kojnis ĝin per rompitaj glavklingoj kaj splitaĵoj da ligno. La Kunularo retretis ĝis la kontraŭa flanko de l’ ĉambro. Sed ankoraŭ ne eblis fuĝi. Okazis bato sur la pordon, kiu tremigis ĝin; kaj poste ĝi komencis grate malfermiĝi malrapide repuŝante la kojnojn. Grandegaj brako kaj ŝultro kun malhela verdskvama haŭto, enŝoviĝis tra la larĝiĝanta breĉo. Poste grandega, plata, senfingra piedo enpuŝiĝis sube. Ekstere ĉio komplete silentis.

Boromiro saltis antaŭen kaj hakis la brakon per sia tuta forto; sed lia glavo tintegis, turniĝis flanken, kaj falis el lia skuita mano. La klingo estis noĉita.

Subite, kaj mem surprizite, Frodo sentis ekflami en sia koro varmegan koleron.

— La Provinco! — li kriis, kaj saltinte apud Boromiron, li kliniĝis kaj traboris per Piko la hidan piedon. Aŭdiĝis blekego, kaj la piedo abrupte retiriĝis, preskaŭ elŝirante Pikon el la brako de Frodo. Nigraĵo gutis de la klingo kaj fumis sur la planko. Boromiro ĵetegis sin kontraŭ la pordon kaj batfermis ĝin denove.

— Unu por la Provinco! — kriis Aragorno. — La hobito mordas profunden! Vi havas bravan klingon, Frodo filo de Drogo!

La pordo estis bategita, kaj sekvis batego post batego. Ramoj kaj marteloj estis frapegantaj sur ĝin. Ĝi krakis kaj ŝanceliĝe interniĝis, kaj la aperturo subite larĝiĝis. Sagoj enfajfis, sed trafis la nordan muron, kaj falis sendanĝere sur la plankon. Aŭdiĝis klariono kaj piedkurado, kaj orkoj unu post alia ensaltis la ĉambron.

Kiom multaj ili estis, la Kunularo ne povis taksi. La luktado estis akra, sed la orkojn senkuraĝigis la furioza defendo. Legolaso pafis du tra la gorĝo. Gimlio forhakis la krurojn de alia, kiu estis saltinta sur la tombon de Balino. Boromiro kaj Aragorno mortigis multajn. Kiam dek tri estis falintaj la cetero fuĝis ŝrikante, lasante la defendintojn nedifektitaj krom Sam, sur kies verto estis gratvundo. Savis lin rapida kaŭriĝo; kaj li faligis sian orkon per forta piko de sia dolmena glavo. Fajro ardis en liaj brunaj okuloj, kiu fuĝigus Tedon Sablomano, se tiu vidus ĝin.

— Nun estas ĝusta momento! — kriis Gandalfo. — Ni iru, antaŭ ol revenos la trolo!

Sed ĝuste kiam ili retretis, kaj antaŭ ol Grinĉjo kaj Gaja atingis la ŝtuparon ekstere, grandega ĉeforko, preskaŭ home alta, vestita de kapo ĝis piedoj per nigra maŝarmaĵo, ensaltis la ĉambron; malantaŭ tiu grupiĝis en la pordejo kelkaj sekvistoj. Lia larĝa plata vizaĝo estis bistra, liaj okuloj similis karberojn, kaj lia lango estis ruĝa; li portis grandan lancon. Per ŝovo de sia granda fela ŝildo li forturnis la glavon de Boromiro kaj lin puŝis malantaŭen, surterigante lin. Plonĝante sub baton far Aragorno kun rapideco de mordanta serpento, li alkuregis la Kunularon kaj pikis rekte per sia lanco al Frodo. La bato trafis tiun dekstraflanke, kaj Frodo estis ĵetita al la muro kaj alpikita. Sam, kriante, hakis la lanctenilon, kaj ĝi rompiĝis. Sed ĝuste kiam la orko deĵetis la stumpon kaj elingigis sian sabron, Andurilo trafis lian kaskon. Vidiĝis ekbrilo kvazaŭ flamo kaj la kasko disfendiĝis. La orko falis kun la fendita kapo. Liaj sekvistoj fuĝis hurlante, kiam Boromiro kaj Aragorno alsaltis ilin.

Dum, dum resonis la tamburoj en la profundo. La forta voĉo denove elruliĝis.

— Nun! — kriis Gandalfo. — Jen la lasta ebleco. Forkuru!


Aragorno levis Frodon, kiu kuŝis apud la muro, kaj direktiĝis al la ŝtuparo, puŝante antaŭ si Gajan kaj Grinĉjon. La aliaj sekvis; sed Gimlion devis fortreni Legolaso: malgraŭ la danĝero li restis apud la tombo de Balino kun la klinita kapo. Boromiro tirfermis la orientan pordon, grincantan sur la ĉarniroj: ĝi havis ambaŭflanke grandajn ferajn ringojn, sed ne povis esti fiksfermata.

— En ordo ĉe mi, — anhelis Frodo. — Mi kapablas marŝi. Demetu min!

Aragorno preskaŭ faligis lin pro mirego.

— Mi supozis vin mortinta! — li kriis.

— Ankoraŭ ne! — diris Gandalfo. — Sed mankas tempo por miri. Ek, ĉiuj, malsupren ŝtupare! Atendu min kelkajn minutojn sube, sed se mi ne venos baldaŭ, pluiru! Rapide, kaj elektu vojojn dekstren kaj suben.

— Ni ne povas lasi vin por defendi sola la pordon! — diris Aragorno.

— Faru laŭ mia ordono! — diris Gandalfo severe. — Glavoj jam ne utilas ĉi tie. Iru!


Neniu ŝakto lumigis la koridoron kaj ĝi estis tute malluma. Ili palpserĉis sian vojon suben laŭ longa ŝtuparo, kaj poste rerigardis; sed nenion ili povis vidi, krom alte supre glimon de l’ bastono de la sorĉisto. Li ŝajnis ankoraŭ gardostari apud la fermita pordo. Frodo peze spiris kaj apogiĝis al Sam, kiu ĉirkaŭbrakis lin. Ili staris fiksrigardante supren tra l’ ŝtuparo en la mallumon. Frodo pensis, ke li aŭdas la voĉon de Gandalfo supre, murmurantan vortojn, kiuj laŭkuris la deklivan tegmenton kun suspira eĥo. Li ne povis kapti la dirataĵon. La muroj ŝajnis tremi. De tempo al tempo ruliĝis kaj pulsis: dum, dum.

Subite ĉe la supro de l’ ŝtuparo elpikiĝis blanka lumo. Poste sekvis obtuza rulmuĝo kaj peza batsono. La tamburado eruptis frenezece: dum-bum, dum-bum, kaj poste ĉesis. Gandalfo alvenis kurege laŭ la ŝtuparo kaj falis teren meze de la Kunularo.

— Nu, bone! Jen finite! — diris la sorĉisto pene stariĝante. — Mi faris mian tutan eblon. Sed mi trafis egalulon, kaj preskaŭ detruiĝis. Sed ne staru senmove! Antaŭen! Vi devos malhavi lumon dum kelka tempo: mi estas iom skuita. Antaŭen! Iru! Kie vi estas, Gimlio? Venu antaŭen kun mi! Sekvu proksime, ĉiuj!


Ili stumble sekvis lin, scivolante pri l’ okazaĵo. Dum, dum, — sonis denove la tamburbatoj: ili jam sonis obtuze kaj malproksime, sed ili sekvis. Aŭdiĝis neniu alia sono de persekutado, nek piedpaŝoj nek iu ajn voĉo. Gandalfo neniom turniĝis, ĉu dekstren ĉu maldekstren, ĉar la koridoro ŝajnis direktiĝi laŭ liaj deziroj. De tempo al tempo ĝi malsupreniris per ŝtuparo, kvindekŝtupa aŭ pli, al malpli alta nivelo. Tiutempe tio estis la ĉefa danĝero; ĉar en la mallumo ili ne povis vidi malsupreniron, ĝis ili alvenis ĝin kaj elmetis piedon en malplenon. Gandalfo palpis la teron bastone kiel blindulo.

Post unu horo ili progresis unu mejlon, aŭ eble pli, kaj malsupreniris multajn ŝtuparojn. Ankoraŭ ne aŭdiĝis persekuto. Ili preskaŭ komencis esperi, ke ili eskapos. Sube de l’ sepa ŝtuparo Gandalfo haltis.

— Varmegiĝas! — li anhelis. — Ni devas esti subiĝintaj almenaŭ ĝis nivelo de l’ Pordoj. Mi opinias, ke baldaŭ ni serĉu turniĝon maldekstren por konduki nin orienten. Espereble ne malproksimas. Mi estas lacega. Mi devas ripozi momenton ĉi tie, eĉ se ĉiuj orkoj iam frajitaj persekutus nin.

Gimlio kaptis lian brakon kaj helpis lin sidiĝi sur ŝtupon.

— Kio okazis tie supre ĉe la pordo? — li demandis. — Ĉu vi renkontis la tamburiston?

— Mi ne scias, — respondis Gandalfo. — Sed mi subite trovis, ke mi frontas ion, kion mi neniam renkontis antaŭe. Mi povis pensi pri nenio krom fermsorĉi la pordon. Mi konas multajn manierojn, sed tiaj aferoj postulas tempon, kaj eĉ tiel la pordon oni povas perforte trarompi.

» Starante tie mi povis aŭdi orkajn voĉojn: mi kredis, ke tre baldaŭ ili trarompos ĝin. Mi ne povis aŭdi, kio estis dirata; sed ili ŝajnis paroli per sia propra hida lingvo. Mi komprenis nur ghash, tio estas ‘fajro’. Poste envenis io en la ĉambron — mi sentis ĝin tra la pordo, kaj la orkoj mem ektimis kaj silentiĝis. Ĝi kaptis la feran ringon, kaj tiam ĝi perceptis min kaj mian sorĉaĵon.

» Kio ĝi estis, mi ne povas konjekti, sed neniam mi spertis tian provokon. La kontraŭsorĉo estis terura. Ĝi preskaŭ rompis min. Momente la pordo eskapis mian regadon kaj komencis malfermiĝi! Mi devis prononci la Komandan Vorton. Tio pruviĝis tro granda streĉo. La pordo dispeciĝis. Io nube malhela forbaris la tutan lumon interne, kaj mi estis ĵetita malantaŭen tra l’ ŝtuparo. La tuta muro kolapsis, kaj ankaŭ la tegmento de l’ ĉambro, mi opinias.

» Mi timas, ke Balino estas profande surkovrita, kaj eble ankaŭ io alia estas surkovrita tie. Mi ne scias. Sed almenaŭ estas tute barita la pasejo malantaŭ ni. Ha! Neniam mi sentis min tiom elĉerpita, sed tio pasas. Kaj nun kio pri vi, Frodo? Mankis tempo por diri tion, sed neniam en mia vivo mi tiom ĝojis kiom pro via ekparolo. Mi timis, ke tiu hobito, kiun Aragorno portis, estas kuraĝa, sed mortinta.

— Kio pri mi? — diris Frodo. — Mi vivas kaj sendifektas, mi opinias. Mi estas kontuzita kaj dolora, sed tio ne tro ĝenas.

— Nu, — diris Aragorno, — mi povas diri nur, ke hobitoj estas konstruitaj el materialo tiel fortika, ke mi neniam trafis ion similan. Se mi scius tion, mi estus parolinta pli milde en la taverno en Brio! Tiu lancpiko estus trapasinta sovaĝan apron!

— Nu, feliĉe ĝi ne trapasis min, — diris Frodo; — kvankam mi sentas min kvazaŭ batita inter martelo kaj amboso. — Li nenion diris pli. Dolorigis lin la spirado.

— Vi similas al Bilbo, — diris Gandalfo. — Ĉe vi estas pli, ol okulo perceptas, kiel mi diris pri li antaŭlonge. — Frodo scivolis, ĉu tiu komento signifis pli, ol supraĵe ŝajnis.


Nun ili denove pluiris. Post nelonge Gimlio ekparolis. En la mallumo li havis okulojn akrajn.

— Mi opinias, — li diris, — ke antaŭe estas lumo. Sed ne taglumo. Ĝi estas ruĝa. Kio ĝi povas esti?

Ghash! — murmuris Gandalfo. — Mi scivolas, ĉu tion ili priparolis: ke la subaj etaĝoj brulas? Tamen ni povas nur pluiri.

Baldaŭ la lumo iĝis nemiskomprenebla, kaj estis videbla al ĉiuj. Ĝi flagris kaj ardis sur la muroj fore laŭ la koridoro antaŭ ili. Ili jam povis vidi la vojon: antaŭe la pado abrupte deklivis suben, kaj iom malproksime staris malalta arkaĵo; tra kiu venis la kreskanta lumo. La aero varmegiĝis.

Kiam ili alvenis la arkaĵon, Gandalfo trairis, signante al la aliaj, ke ili atendu. Kiam li staris ĝuste post la trapasejo, ili vidis lian vizaĝon lumigita de ruĝa ardeco. Rapide li retropaŝis.

— Ĉi tie estas ia nova misaĵo, — li diris, — elpensita por nin bonvenigi, sendube. Sed mi jam scias, kie ni troviĝas: ni atingis la unuan nivelon, la etaĝon ĝuste sub la Pordego. Tiu ĉi estas la dua halo de Malnova Morio; kaj la Pordego estas proksima: post la orienta fino, maldekstre, ne pli ol kvaronmejlon. Trans la Ponton, supren laŭ larĝa ŝtuparo, tra la Unua Halo, kaj eksteren! Sed venu rigardi!

Ili elrigardis. Antaŭ fli estis alia kaverneca halo. Ĝi estis pli alta kaj multe pli longa ol tiu, en kiu ili dormis. Ili estis proksimaj al ties orienta fino; okcidente ĝi etendiĝis en mallumon. Tra la centro spiralis duobla vico de baŭmantaj pilastroj. Ili estis gravuritaj kiel arbotrunkoj, kies branĉoj subtenis la tegmenton per disetenda retaĵo el ŝtono. Iliaj trunkoj estis glataj kaj nigraj, sed ruĝa ardeco malhele speguliĝis sur ties flankoj. Rekte trans la planko, proksime al la suboj de du grandegaj pilastroj, granda fendaĵo estis malfermiĝinta. El tiu venis forte ruĝa lumo, kaj de tempo al tempo flamoj lekis la randon kaj volviĝis ĉirkaŭ la ŝoklojn de l’ kolonoj. Malhelaj fumeroj tremis sur la varmega aero.

— Se ni venus laŭ la ĉefa vojo malsupren de l’ supraj haloj, ni estus enfermitaj ĉi tie, — diris Gandalfo. — Ni esperu, ke la fajro nun troviĝas inter ni kaj la persekutado. Venu! Nepras ne perdi tempon.

Ĝuste dum li parolis ili aŭdis denove la persekutantan tamburadon: Dum, dum, dum. Fore post la ombroj ĉe la okcidenta fino de l’ halo aŭdiĝis krioj kaj klarionoj. Dum, dum! la pilastroj ŝajnis tremi kaj la flamoj ŝanceliĝi.

— Ek al la lasta vetkuro! — diris Gandalfo. — Se la suno brilas ekstere, ni eble ankoraŭ eskapos. Sekvu min!

Li turniĝis maldekstren kaj transkuris la glatan plankon de la halo. La distanco estis pli longa ol ĝi aspektis. Kurante ili aŭdis batadon kaj eĥon de multaj rapidaj piedoj malantaŭe. Aŭdiĝis akra kriĉo: ili estis rimarkitaj. Estis tintego kaj klakado de ŝtalo. Sago fajfis super la kapon de Frodo. Boromiro ridis:

— Tion ili ne atendis. La fajro forbaras ilin. Ni estas malĝustaflanke!

— Rigardu antaŭen! — vokis Gandalfo. — La Ponto proksimas. Ĝi estas danĝera kaj mallarĝa.

Subite Frodo ekvidis antaŭ si nigran abismon. Fine de la halo la planko malaperis kaj falis en nekonatan profundon. La ekstera pordo estis atingebla nur per gracila ponto el ŝtono, sen randmureto aŭ balustrado, kiu transarkis l’ abismon per unuopa kurba ĵetiĝo de kvindek futoj. Tio estis antikva defendilo de l’ gnomoj kontraŭ malamiko, kiu kaptus la Unuan Halon kaj la eksterajn koridorojn. Ili povis transiri nur po unu. Ĉe la eĝo Gandalfo haltis kaj la aliaj grupiĝis malantaŭe.

— Iru la unua, Gimlio! — li diris. — Poste Grinĉjo kaj Gaja. Rekte antaŭen, kaj supren laŭ la ŝtuparo post la pordo!

Sagoj falis inter ilin. Unu frapis Frodon kaj resaltis. Alia trapikis la ĉapelon de Gandalfo kaj restis tie kvazaŭ nigra plumo. Frodo retrorigardis. Trans la fajro li vidis svarmantajn nigrajn figurojn: ŝajnis troviĝi centoj da orkoj. Ili svingis lancojn kaj sabrojn, kiuj brilis ruĝe kiel sango pro la fajrolumo. Dum, dum, — ruliĝis la tamburado, iĝante pli kaj pli laŭta, — dum, dum.

Legolaso sin turnis kaj metis sagon al sia pafarko, kvankam la distanco estus longa por pafo. Li kurbigis la arkon, sed lia mano tremis, kaj la sago falis teren. Li eligis krion pro konsterniĝo kaj timo. Du grandaj troloj aperis; ili portis grandajn ŝtonoblokojn, kaj deĵetis ilin por esti paŝpontoj trans la fajron. Sed ne estis la troloj, kiuj terurigis la elfon. La vicoj de l’ orkoj malfermiĝis, kaj ili forpuŝiĝis, kvazaŭ ili mem timus. Io alproksimiĝis de malantaŭ ili. Ne estis videble, kio ĝi estis: ĝi similis ombregon, meze de kiu estis malhela figuro, eble homforma, tamen pligranda. En ĝi kaj antaŭ ĝi ŝajnis potenco kaj teruro.

Ĝi alvenis la randon de l’ fajro kaj la lumo velkis kvazaŭ nubo kurbiĝus al ĝi. Poste ĝi senpene transsaltis la fendegon. La flamoj suprenhurlis renkonte al ĝi, envolvis ĝin; kaj nigra fumo kirliĝis en la aero. Ĝiaj striantaj kolharoj ekbrulis, kaj flamis malantaŭ ĝi. En ĝia dekstra mano estis klingo kiel pikanta fajrolango; per la maldekstra ĝi tenis vipon multvostan.

— Aj! Aj! — lamentis Legolaso. — Balrogo! Venas balrogo! Gimlio fiksrigardis larĝokule.

— La Plago de Durino! — li kriis, kaj lasante fali sian hakilon li kovris sian vizaĝon.

— Balrogo, — murmuris Gandalfo. — Jam mi komprenas. — Li hezitis kaj peze apogis sin sur sian bastonon. — Kia misfortuno! Kaj mi jam lacegas.


La malhela fajrostrianta figuro kuregis al ili. La orkoj hurlis kaj transfluis la ŝtonajn paŝpontojn. Tiam Boromiro levis sian komon kaj blovis. Laŭte sonoris kaj blekis la defio, kiel kriego multgorĝa sub la kaverneca tegmento. Momente la orkoj hezitis, kaj la fajra ombro haltis. Poste la eĥoj subite silentiĝis kvazaŭ flamo, blovestingita per malhela vento, kaj denove la malamikoj antaŭeniris.

— Trans la ponton! — kriis Gandalfo, revokinte sian forton. — Fuĝu! Jen malamiko, kiu superas vin. Mi devas defendi la mallarĝan vojon. Fuĝu! — Aragorno kaj Boromiro malatentis la ordonon, sed staris firme, flankalflanke, malantaŭ Gandalfo ĉe la fino de la ponto. La aliaj haltis ĝuste en la pordaperturo ĉe fino de la halo, kaj sin turnis, ne povante permesi, ke ilia estro frontu sola la malamikon.

La balrogo alvenis la ponton. Gandalfo staris meze de l’ arkaĵo, apogante sin per la bastono en sia maldekstra mano, sed en la aiia mano brilis Glamdringo, malvarma kaj blanka. Lia malamiko denove haltis, frontante lin, kaj la ombro ĉirkaŭ ĝi etendiĝis kiel du grandaj flugiloj. Ĝi levis la vipon, kaj la vostoj kriĉis kaj krakis. Fajro eliris el ĝiaj naztmoj. Sed Gandalfo staris fortike.

— Vi ne povas pasi, — li diris. La orkoj staris senmove, kaj ĉio komplete silentiĝis. — Mi estas servanto de l’ Sekreta Fajro, manipulanto de la flamo de Anoro. Vi ne povas pasi. La malhela fajro ne hel~ pos vin, flamon de Uduno. Reiru al la Ombro! Vi ne povas pasi.

La balrogo nenion respondis. La fajro en ĝi ŝajnis velki, sed la mallumo fortiĝis. Ĝi paŝis antaŭen malrapide sur la ponton, kaj subite ĝi sin rektigis ĝis granda alto, kaj ĝiaj flugiloj etendiĝis de muro al muro; sed ankoraŭ Gandalfo estis videbla, glimante en la malhelo; li ŝajnis eta kaj tute sola: griza kaj kurbiĝinta, kiel ŝrumpa arbo antaŭ komenciĝo de ŝtormo.

El la ombro saltis flamanta ruĝa glavo.

Glamdringo ekbrilis blanka responde.

Aŭdiĝis tintego kaj elpikis blanka fajro. La balrogo retropaŝis kaj ĝia glavo suprenflugis en fragmentoj fandiĝantaj. La sorĉisto ŝanceliĝis sur la ponto, retroiris unu paŝon, kaj denove ekstaris senmova.

— Vi ne povas pasi! — li diris.

Per alĵetiĝo la balrogo plensaltis sur la ponton. Ĝia vipo kirliĝis kaj siblis.

— Li ne devas stari sola! — kriis Aragorno subite kaj rekuris laŭ la ponto. — Elendilo! — li kriis. — Mi kunestas, Gandalfo!

— Gondoro! — kriis Boromiro kaj saltis post lin. Tiumomente Gandalfo levis sian bastonon, kaj kriante laŭte li frapegis la ponton antaŭ si. La bastono disrompiĝis kaj falis el lia mano. Blindiga maso da blanka flamo suprenflugis. La ponto fendiĝis. Ĝuste ĉe la piedoj de la balrogo ĝi rompiĝis, kaj la ŝtono sur kiu ĝi staris kraŝis en l’ abismon, dum la ceteraj restis, ekvilibrigitaj, tremantaj kvazaŭ rok-lango elpuŝita en malplenon.

Kun terura krio la balrogo falis antaŭen, kaj ĝia ombro suben plonĝis kaj malaperis. Sed ĝuste dumfale ĝi svingis sian vipon, kaj la vostoj frapis kaj volviĝis ĉirkaŭ la genuojn de l’ sorĉisto, trenante lin ĝis la rando. Li ŝanceliĝis kaj falis, vane kroĉiĝante al la ŝtono, kaj glitis en la abismon.

— Fuĝu, stultuloj! — li kriis, kaj estis for.


La fajroj estingiĝis kaj ekestis kompleta mallumo. La Kunularo staris senmove pro hororo, fiksrigardante en l’ abismon. Ĝuste kiam Aragorno kaj Boromiro revenis kurege, la cetero de l’ ponto fendiĝis kaj falis. Per krio Aragorno revivigis ilin.

— Venu! Nun mi kondukos vin! — li vokis. — Ni devas obei lian lastan ordonon. Sekvu min!

Ili stumblis malorde supren laŭ la ŝtuparo preter la pordo. Aragorno antaŭis, Boromiro malantaŭis. Ĉe la supro estis larĝa eĥanta koridoro. Laŭ ĝi ili fuĝis. Frodo aŭdis Samon ploranta ĉe sia flanko, kaj poste li konstatis, ke ankaŭ li ploras dum la kurado. Dum, dum, dum, — la tamburbatoj ruliĝis malantaŭe, jam funebre kaj malrapide, — dum!

Ili plukuris. La lumo kreskis antaŭ ili; grandaj lumstrioj trapikis la tegmenton. Ili kuris pli rapide. Ili eniris halon, helan pro taglumo el la altaj fenestroj oriente. Ili fuĝis trans ĝin. Ĝiajn grandajn rompitajn pordojn ili trapasis, kaj subite antaŭ ili malfermiĝis la Granda Pordego, arkaĵo da brilega lumo.

Gardistaro de orkoj kaŭris en la ombroj malantaŭ la pordfostegoj baŭmantaj ambaŭflanke, sed la pordo estis frakasita kaj faligita. Aragorno terenbatis la kapitanon, kiu frontis lin, kaj la ceteraj fuĝis timigite de lia kolero. La Kunularo preterkuregis ilin kaj ilin tute malatentis. Tra la Pordego ili kuris kaj salte descendis la grandajn trivitajn ŝtupojn, la sojlon de Morio.

Tiel, finfine ili venis preterespere sub la ĉielon kaj sentis venton sur siaj vizaĝoj.

Ili ne haltis ĝis ili troviĝis ekster pafatingo de l’ muroj. La Dimrila Valo estis ĉirkaŭe. Surkuŝis ĝin ombro de l’ Nebulecaj Montoj, sed oriente oro lumis sur la tero. Estis nur unu horo post la tagmezo. La suno brilis. La nuboj estis blankaj kaj altaj.

Ili rerigardis. Malhele oscedis la arkaĵo de l’ Pordego sub ombro de l’ montaro. Mallaŭte kaj malproksime sub la tero ruliĝis la malrapidaj tamburbatoj: dum. Maldensa nigra fumo eldrivis. Nenio alia estis videbla; la ĉirkaŭa valo estis tute malplena. Dum. Finfine malĝojego tute venkis ilin, kaj longe ili ploris: iuj starantaj kaj silentaj, iuj kuŝantaj tere. Dum, dum. La tamburbatoj forvelkis.

6 Lotlorieno

Ve! Mi timas, ke ni ne povos pli longe resti ĉi tie, — diris Aragorno. Li alrigardis la montojn kaj alte tenis sian glavon. — Adiaŭ, Gandalfo! — li kriis. — Ĉu mi ne diris al vi: se vi trapasos la pordon de Morio, gardu vin? Ve, mi diris veron! Kian esperon ni havas sen vi? — Li sin turnis al la Kunularo. — Ni devas malhavi esperon. Almenaŭ ni eble venĝos nin. Ni fortigu nin kaj ne plu ploru! Venu! Antaŭ ni estas vojo longa, kaj multo farenda.

Ili stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Norde la valo supreniris en interejon de ombroj inter du grandaj montobrakoj, super kiuj brilis tri blankaj pintoj: Celebdilo, Fanuidolo, Karadraso, la Montoj de Morio. Ĉe l’ supro de la intermonto fluis torento kvazaŭ blanka punto trans senfinan ŝtuparon da mallongaj akvofaloj, kaj ŝaŭmnebulo ŝvebis en la aero ĉirkaŭ la montosuboj.

— Jen la Dimrila Ŝtuparo, — diris Aragorno, fingromontrante la akvofalojn. — Malsupren laŭ la profunde fendita vojo, kiu apudas la torenton, ni devis alveni, se la sorto estus pli afabla.

— Aŭ Karadraso malpli kruela, — diris Gimlio. — Jen ĝi staras ridetanta en la sunlumo! — Li skuis sian pugnon al la plej fora el la neĝvertaj pintoj kaj forturniĝis.

Oriente la etendita brako de l’ montoj marŝis al subita fino, kaj foraj landoj estis videblaj post ili, larĝaj kaj svagaj. Sude la Nebulecaj Montoj retroiris senfine ĝis limo de la vidkapablo. Malproksime malpli ol mejlon, kaj iom sube, ĉar ili ankoraŭ staris alte sur la okcidenta flanko de la valo, kuŝis lago. Ĝi estis longa kaj ovala, formita kvazaŭ granda lancpinto ŝovita profunden en la nordan intermonton; sed ĝia suda fino preteris la ombrojn sub la sunbrila ĉielo. Tamen ĝia akvo estis malhela: profunde blua kiel klara vesperĉielo vidita de lampluma ĉambro. Ĝia supraĵo estis senmova kaj neperturbita. Ĉirkaŭ ĝi kuŝis glata razeno, kiu descendis brete je ĉiuj flankoj ĝis ĝia nuda nerompita bordo.

— Tie kuŝas la Spegullago, profunda Ĥeled-Zaramo! — diris Gimlio malgaje. — Mi memoras, Mon li diris: “Spertu ĝojon rigardante ĝin! Sed tie ni ne povos restadi”. Nun mi vojaĝos longe antaŭ ol sperti denove ĝojon. Estas mi, kiu devas forrapidi, kaj li, kiu devas resti.


Nun la Kunularo malsupreniris la vojon for de la Pordego. Ĝi estis malglata kaj rompita, velkante ĝis serpentuma pado inter erikoj kaj ileksoj, kiuj elpuŝiĝis inter la fendiĝontaj ŝtonoj. Sed ankoraŭ estis videble, ke iam antaŭlonge granda pavimita vojo serpentumis supren el la malaltejoj de l’ Gnoma Regno. En kelkaj lokoj estis ruiniĝintaj ŝtonaj monumentoj kaj amasetoj da verdo, kiujn kronis gracilaj betuloj aŭ abioj, susurantaj pro la vento. Kurbiĝo orienten kondukis ilin tute apud la gazonon de Spegullago, kaj tie ne malproksime de l’ vojflanko staris unuopa kolono supre rompita.

— Jen la ŝtono de Durino! — kriis Gimlio. — Mi ne povas preteriri, ne flankenirinte momenton por rigardi la miraĵon de la valo!

— Do rapidu! — diris Aragorno, retrorigardante al la Pordego. — La suno subiros frue. La orkoj, eble, ne elvenos ĝis la noktiĝo, sed tiam ni devas troviĝi tre malproksime. La luno preskaŭ tutŝrumpis kaj hodiaŭ nokte estos mallume.

— Akompanu min, Frodo! — kriis la gnomo, saltante for de l’ pado. — Mi ne volas, ke vi foriru ne vidinte Ĥeled-Zaramon. — Li subenkuris la longan verdan deklivon. Frodo sekvis malrapide, logite de la senmova blua akvo malgraŭ doloro kaj laco; Sam kuniris malantaŭe.

Apud la staranta ŝtono Gimlio haltis kaj rigardis supren. Ĝi estis fendetita kaj vetertrivita, kaj la malklaraj runoj sur ĝia flanko estis nelegeblaj.

— Tiu ĉi kolono signas la lokon, kie Durino la unuan fojon rigardis en la Spegullagon, — diris la gnomo. — Ni mem rigardu unufoje, antaŭ ol foriri!

Ili kliniĝis super la malhela akvo. Komence ili povis nenion vidi. Poste, malrapide, ili vidis la formojn de la ĉirkaŭantaj montoj spegulitaj en profunda bluo, kaj la pintoj similis plumarojn da blankaj flamoj super ili; plue estis spaco da.fielo. Tie simile al juveloj enprofundigitaj brilis eksparkaj steloj, kvankam la suno lumis sur la ĉielo super ili. De iliaj propraj kliniĝantaj formoj videblis eĉ ne ombro.

— O Ĥeled-Zaramo bela kaj mirinda! — diris Gimlio. — Tie kuŝas la krono de Durino ĝis li vekiĝos. Adiaŭ! — Li riverencis, kaj fortumis sin, kaj rerapidis laŭ la gazono denove ĝis la pado.

— Kion vi vidis? — diris Grinĉjo al Sam, sed Sam tro profundiĝis en pensadon por respondi.


La vojo nun turniĝis suden kaj rapide malsupreniris, etendiĝante el inter la brakoj de la valo. Iom malsupre de la lago ili alvenis profundan akvoputon, klaran kiel kristalo, de kiu flueto transiris ŝtonan lipon kaj fluis ekbrile kaj gargare malsupren laŭ apika roka kanelo.

— Jen la fonto, el kiu leviĝas Arĝentvejno, — diris Gimlio. — Ne trinku el ĝi! Ĝi estas glacie malvarma.

— Baldaŭ ĝi iĝas rapida rivero, ĉar ĝi ĉerpas akvon el multaj aliaj montaj rojoj, — diris Aragorno. — Nia vojo apudiras ĝin dum multaj mejloj. Ĉar mi kondukos vin tra la vojo, kiun Gandalfo elektis, kaj unue mi esperas alveni la arbaron, kie Arĝentvejno enfluas la Grandan Riveron — tie fore. — Ili rigardis tien, kien li indikis, kaj antaŭ si ili povis vidi la rojon saltanta al la fundo de l’ valo, kaj poste pluiranta foren ĝis la malaltejoj, ĝis ĝi perdiĝis en ora nebuleco.

— Tie kuŝas la arbaroj de Lotlorieno! — diris Legolaso. — Tio estas la plej bela el ĉiuj loĝejoj de mia popolo. Ne ekzistas arboj similaj al la arboj de tiu lando. Ĉar aŭtune iliaj folioj ne falas, sed oriĝas. Nur kiam la printempo venas, kaj la nova verdaĵo malfermiĝas, ili falas, kaj tiam branĉojn pezigas flavaj floroj; kaj la tero de l’ arbaro estas ora, kaj ora estas la tegmento, kaj ĝiaj kolonoj estas arĝentaj, ĉar la ŝeloj de la arboj estas glataj kaj grizaj. Tiel diras ankoraŭ niaj kantoj en Mornarbaro. Mia koro ĝojus, se mi troviĝus sub la tegmentorandoj de tiu arbaro printempe!

— Mia koro ĝojas eĉ vintre, — diris Aragorno. — Sed ĝi troviĝas multajn mejlojn for. Ni rapidu!


Dum kelka tempo Frodo kaj Sam sukcesis resti kun la aliaj, sed Aragorno gvidis ilin rapidege, kaj post iom da tempo ili komencis postresti. Ili manĝis nenion depost la frua mateno. La vundo de Sam ardis kiel fajro, kaj lia kapo sentis vertiĝeton. Malgraŭ la brila suno la vento ŝajnis malvarma post la varma mallumo de Morio. Li tremetis. Frodo trovis ĉiun paŝon pli doloriga kaj li anhelis pro spiromanko.

Finfine Legolaso turniĝis, kaj vidante, ke ili estas jam tre malantaŭaj, li alparolis Aragornon. La aliaj haltis, kaj Aragorno rekuris, vokante Boromiron, ke tiu akompanu lin.

— Mi petas pardonon, Frodo! — li kriis, zorgoplena. — Tiom okazis hodiaŭ, kaj tiom necesas rapideco, ke mi forgesis, ke vi estas vundita; kaj ankaŭ Sam. Vi devis ion diri. Ni faris nenion facilige por vi, kiel ni devus, eĉ se persekutus nin ĉiuj orkoj de Morio. Ek do! Iomete pli antaŭe estas loko, kie ni povos iomete ripozi. Tie mi faros por vi ĉion eblan. Venu, Boromiro! Ni portos ilin.

Baldaŭ poste ili alvenis alian rivereton, kiu fluis el la okcidento kaj aligis sian bobelan akvon al la rapidanta Arĝentvejno. Kune ili plonĝis trans falejon de verdkolora ŝtono, kaj ŝaŭmis supren en valeton. Ĉirkaŭ ĝi staris abioj, stumpaj kaj kurbaj, kaj ĝiaj flankoj estis apikaj kaj vestitaj per skolopendrioj kaj mirtelarbustoj. Ĉe la subo estis ebenejo, tra kiu la rojo fluis brue trans brilajn ŝtonetojn. Tie ili ripozis. Jam pasis preskaŭ tri horoj post la tagmezo, kaj ili vojaĝis nur kelkajn mejlojn de l’ Pordego. La suno jam eksubiris okcidente.

Dum Gimlio kaj la du pli junaj hobitoj ekbruligis fajron el vepraĵo kaj abiaj branĉetoj kaj ĉerpis akvon, Aragorno flegis Samon kaj Frodon. La vundo de Sam ne estis profunda, sed ĝi aspektis malsane, kaj la vizaĝo de Aragorno estis zorgema dum li esploris ĝin. Post momento li rigardis supren malŝarĝite.

— Bonŝance, Sam! — li diris. — Multaj ricevis pli malbonan vundon page al mortigo de sia unua orko. La tranĉo ne estas venenita, kiel estas tro ofte ĉe la vundoj per orkaj klingoj. Ĝi verŝajne bone kuraciĝos, kiam mi estos fleginta ĝin. Lavu ĝin, kiam Gimlio varmigos iom da akvo.

Li malfermis sian saketon kaj elprenis kelkajn velkintajn foliojn.

— Ili estas sekaj kaj perdis iom da efikeco, — li diris, — sed jen mi havas ankoraŭ kelkajn foliojn de atelaso, kiujn mi plukis proksime al Veterverto. Kunpremu unu el ili en la akvo, kaj lavpurigu la vundon, kaj mi bandaĝos ĝin. Nun estas via vico, Frodo!

— Ĉe mi en ordo, — diris Frodo, ne dezirante, ke liaj vestaĵoj estu tuŝataj. — Mi bezonas nur kelkan manĝaĵon kaj iom da ripozo.

— Ne! — diris Aragorno. — Ni devas rigardi por konstati, kion faris al vi la martelo kaj amboso. Mi ankoraŭ miras, ke vi entute vivas. — Malkrude li formetis la malnovan jakon kaj trivitan ĉemizon de Frodo kaj eligis mirspiregon. Poste li ridis. La arĝenta maŝkiraso trembrilis antaŭ liaj okuloj kiel lumo sur ondeta maro. Zorge li forprenis kaj alte tenis ĝin, kaj la gemoj sur ĝi ekbrilis kiel steloj, kaj la bruo de la skuataj ringoj sonis kvazaŭ tinto de pluvo sur lageton.

— Vidu, amikoj! — li vokis. — Jen beleta hobita haŭto por envolvi elfan princidon! Se estus konate, ke hobitoj havas tiajn haŭtojn, ĉiuj ĉasantoj de Mez-Tero alrajdus la Provincon.

— Kaj ĉiuj sagoj de ĉiuj ĉasistoj en la mondo estus vanaj, — diris Gimlio, mire fiksrigardante la kirason. — Ĝi estas mitrila vesto. Mitrilo! Mi neniam vidis nek priaŭdis ekzempleron tiel belan. Ĉu pri tiu ĉi maŝkiraso parolis Gandalfo? Se jes, li subtaksis ĝin. Sed ĝi estis bone donacita!

— Mi ofte scivolis, kion faras vi kaj Bilbo, tiom intime en lia ĉambreto, — diris Gaja. — Benatu la maljuna hobito! Mi amas lin pli ol antaŭe. Mi esperas, ke ni havos okazon rakonti al li pri ĝi!

Sur la dekstraj flanko kaj brusto de Frodo estis malhela kaj nigriĝinta kontuzo. Sub la kiraso estis ĉemizo el mola ledo, sed unuloke la ringoj estis trapuŝitaj en la karnon. Ankaŭ la maldekstra flanko estis gratita kaj kontuzita, kie li estis ĵetita kontraŭ la muron. Dum la aliaj pretigis la manĝon, Aragorno lavpurigis la vundojn per akvo, en kiu estis trempita la atelaso. La pika parfumo plenigis la valeton, kaj ĉiuj, kiuj kliniĝis super la vaporanta akvo, sentis sin refreŝigitaj kaj fortigitaj. Baldaŭ Frodo sentis foriri la doloron, kaj lia spirado faciliĝis: kvankam dum multaj tagoj li estis malfleksiĝema kaj netuŝinda. Aragorno ligis kelkajn molajn vataĵojn al lia flanko.

— La kiraso estas mirinde malpeza, — li diris. — Surmetu ĝin denove, se vi povas tion toleri. Mia koro ĝojas, sciante ke vi havas tian vestaĵon. Ne formetu ĝin, eĉ dormonte, krom se sorto venigos vin tien, kie vi provizore estos sekura; kaj tion malofte ebligos la hazardo dum la daŭro de via misio.


Manĝinte, la Kunularo prepariĝis pluiri. Ili estingis la fajron kaj kaŝis ties spurojn. Poste, grimpinte el la valeto, ili ekmarŝis denove. Ili ne multe progresis antaŭ ol la suno subiris malantaŭ la okcidentaj altaĵoj, kaj ombregoj subenrampis la montflankojn. Krepusko vualis iliajn piedojn, kaj nebuleto leviĝis en la kavejoj. Malproksime en la oriento la vespera lumo kuŝis pala sur la neklaraj terenoj de distaj ebenaĵoj kaj arbaroj. Sam kaj Frodo, jam sentante sin faciligitaj kaj tre freŝigitaj, kapablis paŝi sufiĉe rapide, kaj kun nur unu halto Aragorno kondukis antaŭen la Kunularon dum preskaŭ tri pliaj horoj.

Estis mallume. Profunde noktiĝis. Vidiĝis multaj klaraj steloj, sed la rapide malkreskanta luno ne estus vidata ĝis malfrue. Gimlio kaj Frodo iris lastaj, marŝante mallaŭte kaj ne parolante, por aŭdi iun ajn sonon sur la vojo malantaŭe. Finfine Gimlio rompis la silenton.

— Neniu sono krom la vento, — li diris. — Neniuj orkoj proksimas, aŭ miaj oreloj estas lignaj. Espereble la orkoj kontentiĝos forpelinte nin el Morio. Kaj eble tio estas ilia tuta celo, kaj ni alie ne koncernis ilin — nek la Ringo. Tamen orkoj ofte persekutas malamikojn multmejle sur la ebenaĵon, se ili volas venĝi falintan kapitanon.

Frodo ne respondis. Li rigardis al Piko, kaj la klingo estis malbrila. Tamen li aŭdis ion, aŭ tion li supozis. Tuj post kiam la ombroj ĉirkaŭis ilin kaj la vojo malantaŭe estis malhela, li aŭdis denove la rapidan klakadon de piedpaŝoj. Ankaŭ nun li aŭdis ĝin. Li rapide sin turnis. Vidiĝis malantaŭe du etaj ekbriloj da lumo, aŭ momente li supozis vidi ilin, sed tuj ili glitis flanken kaj malaperis.

— Kio estas? — diris la gnomo.

— Mi ne scias, — respondis Frodo. — Mi pensis, ke mi aŭdas paŝojn, kaj mi pensis, ke mi vidas lumon — kvazaŭ okulojn. Mi tion pensis ofte, de kiam ni unue eniris Morion.

Gimlio haltis kaj kliniĝis al la tero.

— Mi aŭdas nenion krom la noktan paroladon de plantaĵoj kaj ŝtonoj, — li diris. — Ek! Ni rapidu! La aliaj jam ne vidiĝas.


La nokta vento blovis froste tra la valo renkonte al ili. Antaŭ ili staris larĝa griza ombro, kaj ili aŭdis senfinan susuradon de folioj kvazaŭ poploj en la trablovo.

— Lotlorieno! — kriis Legolaso. — Lotlorieno! Ni alvenis ĝis la tegmentorandoj de l’ Ora Arbaro. Ve, ke vintro estas!

En la nokto la arboj staris altaj antaŭ ili, arkitaj super la vojo kaj rojo, kiuj subite fluis sub iliajn etenditajn branĉojn. En la malbrila lumo de l’ steloj iliaj trunkoj estis grizaj, kaj iliaj tremantaj folioj subsugestiis novalan oron.

— Lotlorieno! — diris Aragorno. — Mi ĝojas aŭdi denove venton en la arbaro! Ni troviĝas apenaŭ pli ol dek kvin mejlojn for de l’ Pordego, sed ni ne kapablas iri plu. Ĉi tie ni esperu, ke la efikeco de l’ elfoj gardos nin hodiaŭ nokte de la minaco, kiu postsekvas.

— Se efektive elfoj ankoraŭ loĝas ĉi tie en la malheliĝanta mondo, — diris Gimlio.

— Pasis longa tempo, de kiam iuj el mia popolo revojaĝis ĉi tien ĝis la lando, de kie ni forvagis en praepoko, — diris Legolaso, — sed ni aŭdis, ke Lorieno ankoraŭ ne estas senpopola, ĉar ĉi tie estas potenco sekreta, kiu fortenas misaĵojn el la lando. Tamen ĝia popolo estas malofte vidata, kaj eble ili jam loĝas profunde en la arbaro kaj malproksime de l’ norda limo.

— Ja profunde en la arbaro ili loĝas, — diris Aragorno, kaj ĝemspiris, kvazaŭ ekmoviĝus en li iu memoraĵo. — Ni devas nin prizorgi mem hodiaŭ vespere. Ni mallonge pluiru, ĝis la arboj tute ĉirkaŭos nin, kaj tiam ni flankiĝos de la pado kaj serĉos lokon por ripozi. Li paŝis antaŭen; sed Boromiro staris heziteme kaj ne sekvis.

— Ĉu ne ekzistas alia vojo? — li diris.

— Kian alian pli taŭgan vojon vi deziras? — diris Aragorno.

— Klaran vojon, eĉ se ĝi kondukas tra glavbaraĵo, — diris Boromiro. — Laŭ strangaj padoj estas tiu ĉi Kunularo kondukita, kaj ĝis nun al misfortuno. Kontraŭ mia volo ni pasis sub la ombrojn de Morio, je nia perdo. Kaj nun ni devas eniri la Oran Arbaron, laŭ vi. Sed pri tiu danĝera lando ni aŭdis en Gondoro, kaj oni diras, ke eliris malmultaj enirintoj; kaj el tiuj malmultaj neniu eskapis nedifektite.

— Ne diru nedifektite, sed se vi diros neŝanĝite, eble tiam vi parolos veron, — diris Aragorno. — Sed la scioj velkas en Gondoro, Boromiro, se en la urbo de tiuj, kiuj iam estis saĝaj, oni nun parolas mise pri Lotlorieno. Kredu kion vi volas, por ni ne ekzistas alia vojo — krom se vi emas reiri al la Moria Pordo, aŭ grimpi la senpadajn montojn, aŭ naĝi tutsola laŭ la Granda Rivero.

— Do antaŭen! — diris Boromiro. — Sed estas danĝere.

— Danĝere efektive, — diris Aragorno, — bele kaj danĝere; sed ĝin devas timi nur misaĵo, aŭ tiuj, kiuj kunportas misaĵon. Sekvu min!


Ili iris malpli ol unu mejlon en la arbaron, kiam ili alvenis alian rivereton, malsupren fluantan rapide de la arbokovritaj deklivoj, kiuj altiĝis denove okcidente al la montaro. Ili aŭdis ĝin transplaŭdanta je akvofalo malproksime inter la ombroj dekstre. Ĝiaj malhelaj hastaj akvoj transiris la padon antaŭ ili, kaj aliĝis al Arĝentvejno en kirliĝo de neklaraj lagetoj inter la radikoj de l’ arboj.

— Jen Nimrodelo! — diris Legolaso. — Pri tiu ĉi rivereto la arbaraj elfoj verkis multajn kantojn antaŭlonge, kaj ni ankoraŭ kantas ilin en la nordo, memorante pri la ĉielarko ĉe ĝiaj faloj kaj la oraj floroj, kiuj flosis sur ĝia ŝaŭmo. Ĉio estas nun malluma kaj la ponto de Nimrodelo estas rompiĝinta. Mi banos miajn piedojn, ĉar oni diras, ke la akvo estas kuracilo por la laculoj.

Li iris antaŭen kaj grimpis malsupren laŭ la profunde fendita bordo kaj enpaŝis la rivereton.

— Sekvu min! — li kriis. — La akvo ne estas profunda. Ni transvadu! Sur la kontraŭa bordo ni povos ripozi, kaj la bruo de l’ falanta akvo eble havigos al ni dormon kaj forgeson pri malĝojo.

Unu post alia ili grimpis malsupren kaj sekvis Legolason. Dum momento Frodo staris proksime al la bordo kaj lasis flui la akvon trans siajn lacajn piedojn. Ĝi estis malvarma sed ĝia tuŝo estis pura, kaj kiam li pluiris kaj ĝi leviĝis al liaj genuoj, li sentis, ke la vojaĝmakuloj kaj ĉiu laceco estas forlavitaj de liaj membroj.


Kiam la tuta Kunularo estis transirinta, ili sidiĝis, ripozis kaj manĝis; kaj Legolaso rakontis al ili historiojn pri Lotlorieno, kiujn la elfoj de Mornarbaro vartis ankoraŭ en siaj koroj, pri lumo de suno kaj steloj sur la razenoj apud la Granda Rivero antaŭ ol la mondo griziĝis.

Finfine ili silentiĝis kaj ekaŭdis la muzikon de la akvofalo fluantan dolĉe en la ombroj. Frodo preskaŭ imagis, ke li aŭdas voĉon kantantan, miksitan kun la bruo de la akvo.

— Ĉu vi aŭdas la voĉon de Nimrodela? — demandis Legolaso. — Mi kantos por vi kanton pri la junulino Nimrodela, kiu havis la saman nomon kiel la rivereto, apud kiu ŝi vivis antaŭlonge. Ĝi estas bela kanto en nia arbara lingvo; sed jen kiel ĝi sonas en la okcidentaĵo, kiel iuj en Rivendelo nun kantas ĝin.

Per mallaŭta voĉo apenaŭ aŭdebla inter la susurado de la folioj super ili li komencis:

Elfino en pratemp’ irizis,

dumtage brila stelo:

ŝuparo ŝia arĝent-grizis,

or-orlis la mantelo.

Ligiĝis stel’ al ŝia frunto,

ĉe l’ kap’ lumdiademo

kiel tra branĉoj suna punto

en bela Lorieno.

La haroj longis, membroj blankis,

ŝi estis flekstalia;

envente ŝi leĝere dancis

kiel foli’ tilia.

ĉe l’ akvofalo Nimrodela,

kie la akvo klaris,

en lagon ŝia voĉ’ fabela

kiel arĝento falis.

Neniu scias pri la loko

kien ŝi sin forkaŝis;

ĉar Nimrodel’ en praepoko

sur montoj disen paŝis.

La elfa ŝipo en haveno,

ŝirmata de montaro,

atendis longe sur posteno

apud la muĝa maro.

Dumnokta vent’ en Nordaj Landoj

leviĝis, fajfis laŭta,

la ŝipon pelis for de l’ strandoj

per tajdo flue plaŭda.

Aŭrore mont’ kaj ter’ retretis

preter ondara baŭmo,

kiu plumerojn alten ĵetis

da blindiganta ŝaŭmo.

Amroto la terbordon vidis

jam preter akvo ŝvela,

malbenis ŝipon, kiu splitis

lin for de Nimrodela.

Li estis elfa reĝ’ pratempe,

lordo de valtereno,

dum oris la branĉar’ pratempe

en bela Lorieno.

De l’ direktil’ al mar’ li saltis,

al trafa sag’ simila,

kaj plonĝis, kien akvo altis,

kiel la mev’ flugila.

Tra l’ haroj blovis vento flirta,

ĉirkaŭis ŝaŭma signo;

kaj pluen forta, bela, virta,

li rajdis kvazaŭ cigno.

El Okcident’ neniu vorto,

kaj sur la Cisa Plaĝo

al elf-popolo pri Amroto

ne venis plu mesaĝo.

La voĉo de Legolaso hezitis, kaj la kanto ĉesis.

— Mi ne plu povas kanti, — li diris. — Tio estas nur parto, sed mi forgesis multon. Ĝi estas longa kaj trista, ĉar ĝi rakontas kiel malĝojo venis al Lotlorieno, Lorieno de la arbofloroj, kiam la gnomoj vekis misecon en la montaro.

— Sed la gnomoj ne kreis la misecon, — diris Gimlio.

— Tion mi ne diris, tamen miseco venis, — respondis Legolaso malgaje. — Tiam multaj elfoj el la parencaro de Nimrodela forlasis siajn loĝejojn kaj foriris, kaj ŝi estis perdita malproksime en la sudo, en la pasejoj de la Blankaj Montoj, kaj ŝi ne alvenis la ŝipon, Me ŝia amanto Amroto atendis ŝin. Sed dum la printempo, kiam la vento trablovas la novajn foliojn, la eĥo de ŝia voĉo aŭdeblas ankoraŭ apud la akvofaloj, kiuj portas ŝian nomon. Kaj kiam la vento estas suda, la voĉo de Amroto alvenas de la maro; ĉar Nimrodelo enfluas Arĝentvejnon, kiun la elfoj nomas Celebranto, kaj Celebranto en Anduinon la Grandan, kaj Anduino enfluas la Golfon de Belfalaso, de kie ekvelis la elfoj de Lorieno. Sed nek Nimrodela, nek Amroto iam ajn revenis.

» Oni diras, ke ŝi konstruigis domon sur la branĉoj de arbo, kiu kreskis proksime al la akvofaloj; ĉar tio estis kutimo de la elfoj de Lorieno, loĝi sur la arboj, kaj eble ankaŭ nun estas tiel. Sekve ili estis nomataj Galadrimoj, la Arbopopolo. Profunde en la arbaro la arboj estas tre grandaj. La popolo de l’ arbaro ne fosis la teron kiel gnomoj, nek konstruis fortikaĵojn el ŝtono antaŭ ol la Ombro venis.

— Kaj eĉ dum ĉi postaj tagoj loĝado sur la arboj ŝajnas pli sekura ol sidado sur la tero, — diris Gimlio. Li rigardis trans la rivereton al la vojo, kiu rekondukis al Dimrila Valo, kaj poste supren al la tegmento el malhelaj branĉoj.

— Viaj vortoj alportas bonan konsilon, Gimlio, — diris Aragorno. — Ni ne povas konstrui domon, sed hodiaŭ nokte ni faros kiel la Galadrimoj kaj serĉos ŝirmadon ĉe la arbosuproj, se ni povos. Ni jam sidis ĉi tie apud la vojo pli longe ol estus saĝe.


La Kunularo nun turniĝis flanken de l’ vojo kaj eniris la ombron de la pli profundaj arbaroj, okcidenten apud la monta rojo for de Arĝentvejno. Ne malproksime de l’ akvofalo de Nimrodelo ili trovis grupon da arboj, el kiuj pluraj pendis super la rivereto. Iliaj grandaj grizaj trunkoj estis fortike rondaj, sed la alteco ne estis divenebla.

— Mi grimpos supren, — diris Legolaso. — Mi estas hejme inter arboj, ĉu radike, ĉu branĉe, kvankam ĉi tiuj arboj estas speco nekonata al mi, krom nome en kanto. Malornoj ili nomiĝas, kaj ĝuste ili naskas la flavajn arboflorojn, sed mi neniam grimpis sur tian. Mi jam vidos, kia estas ilia formo kaj kreskmaniero.

— Kia ajn ĝi estos, — diris Grinĉjo, — ili ja estas arboj mirindaj, se ili proponas ripozon nokte, krom al birdoj. Mi ne povas dormi sur stango!

— Do fosu truon en la tero, — diris Legolaso, — se tio pli konvenas al via gento. Sed vi devos fosi rapide kaj profunde, se vi volas kaŝi vin de orkoj. — Li saltis malpeze de la tero kaj kaptis branĉon, kiu elkreskis el la trunko alte super lia kapo. Sed ĝuste dum li svingiĝis tie dum momento, voĉo subite ekparolis el la arboombroj super li.

Daro! — ĝi diris per tono komanda, kaj Legolaso refalis al la tero surprizite kaj timigite. Li kaŭris kontraŭ la arbotrunko.

— Staru senmove! — li flustris al la aliaj. — Nek moviĝu nek parolu!

Aŭdiĝis mallaŭta ridado super iliaj kapoj, kaj poste alia klara voĉo ekparolis elf-lingve. Frodo povis malmulte kompreni la dirataĵon, ĉar la lingvo, kiun la arbara popolo uzas inter si, malsimilas tiun de la okcidento. Legolaso rigardis supren kaj respondis samlingve.

— Kiuj ili estas, kaj kion ili diras? — demandis Gaja.

— Ili estas elfoj, — diris Sam. — Ĉu vi ne aŭdas iliajn voĉojn?

— Jes, ili estas elfoj, — diris Legolaso, — kaj ili diras, ke vi tiel laŭte spiras, ke ili povus vin mortpafi en mallumo. — Sam rapidis kovri mane sian buŝon. — Sed ili diras ankaŭ, ke ne necesas timi. Ili rimarkis nin jam delonge. Ili aŭdis mian voĉon trans Nimrodelo, kaj sciis, ke mi estas el ilia norda parencaro, kaj sekve ili ne malhelpis nian transiron, kaj poste ili aŭdis mian kanton. Nun ili petas, ke mi suprengrimpu kun Frodo, ĉar ŝajnas, ke ili informiĝis pri li kaj pri nia vojaĝo. La aliajn ili petas atendi iomete sub la arbo, ĝis ili decidos, kion fari.


El la ombroj malsupreniĝis eskalo; ĝi estis farita el ŝnuro, arĝentgriza kaj ekbrila en la mallumo, kaj kvankam ĝi aspektis gracila, ĝi pruviĝis sufiĉe forta por toleri multajn virojn. Legolaso kuris malpeze supren, kaj Frodo sekvis malrapide; malantaŭ li iris Sam, provante ne tro laŭte spiri. La branĉoj de la malorno elkreskis preskaŭ orte de la trunko, kaj poste svingiĝis supren; sed proksime al la supro la ĉeftrunko dispartiĝis al krono de multaj branĉoj, kaj inter tiuj ili trovis konstruitan lignan platformon, aŭ fleton, kiel oni nomis tiaĵojn en tiu epoko. La elfoj nomis ĝin talano. Oni atingis ĝin tra ronda centra truo, tra kiu pasis la eskalo.

Kiam Frodo finfine alvenis la fleton, li trovis Legolason sidanta kun tri aliaj elfoj. Ili estis vestitaj per ombreca grizo kaj ne estis videblaj inter la arbotrunkoj, krom se ili subite ekmoviĝis. Ili stariĝis, kaj unu el ili senkovriligis lampeton, kiu ellasis mallarĝan arĝentan radion. Li levis ĝin, rigardante la vizaĝojn de Frodo kaj Sam. Poste li forfermis denove la lumon kaj prononcis bonvenigajn vortojn en sia elfa lingvo. Frodo heziteme parolis reciproke.

— Bonvenon! — la elfo diris en la Lingvo Komuna, parolante malrapide. — Ni malofte uzas alian lingvon ol nian propran; ĉar ni loĝas nun en la arbarprofundo, kaj ne volonte traktas kun aliaj popoloj. Eĉ nia parencaro en la nordo estas fortranĉita de ni. Sed inter ni estas kelkaj, kiuj ankoraŭ eliras por gajni novaĵojn kaj spioni niajn malamikojn, kaj ili parolas aliajn lingvojn. Mi estas unu el ili. Haldiro estas mia nomo. Miaj fratoj, Rumilo kaj Orofino, malmulte scipovas vian lingvon.

» Sed ni aŭdis onidirojn pri via proksimiĝo, ĉar la kurieroj de Elrondo preterpasis Lorienon survoje hejmen laŭ la Dimrila ŝtuparo. Ni nenion aŭdis pri hobitoj, pri duonuloj, dum multaj jaroj, kaj ne sciis, ke ili plu loĝadas en Mez-Tero. Vi ne aspektas mise! Kaj pro tio, ke vi venas kun elfo el nia parencaro, ni estas pretaj trakti vin amike, laŭ la peto de Elrondo; kvankam ni ne kutime kondukas fremdulojn tra nia lando. Sed vi devas tranokti ĉi tie hodiaŭ. Kiom vi estas?

— Ok, — diris Legolaso. — Mi mem, kvar hobitoj, kaj du homoj, el kiuj unu, Aragorno, estas elf-amiko el la popolo de Okcidentio.

— La nomo de Aragorno, filo de Aratorno, estas konata en Lorieno, — diris Haldiro, — kaj li estas favorata de la Damo. Do ĉio en ordo. Sed vi ĝis nun parolis nur pri sep.

— La oka estas gnomo, — diris Legolaso.

— Gnomo! — diris Haldiro. — Tio ne estas en ordo. Ni ne traktis kun la gnomoj depost la Malhelaj Tagoj. Ili ne estas permesataj en nia lando. Mi ne povas permesi, ke li pasu.

— Sed li estas de la Soleca Monto, unu el la fidinduloj de Daino, kaj amiko de Elrondo, — diris Frodo. — Elrondo mem elektis lin por esti unu el niaj kunuloj, kaj li estis kuraĝa kaj fidela.

La elfoj interparolis kune per mallaŭtaj voĉoj, kaj pridemandis Legolason propralingve.

— Do bone, — diris Haldiro fine. — Ni faros tion, kvankam ĝi estas kontraŭa al nia emo. Se Aragorno kaj Legolaso gardos lin, kaj respondecos pri li, li pasos; sed li devos trairi Lotlorienon kun la okuloj ŝirmitaj.

» Sed jam ne plu ni debatu. Viaj uloj devas ne resti surtere. Ni vaĉas la riverojn, de kiam ni vidis grandan trupon da orkoj iranta norden al Morio, laŭ la flankoj de l’ montoj, antaŭ multaj tagoj. Lupoj ululas rande de l’ arbaro. Se vi efektive venis de Morio, la danĝero ne povas esti malproksima. Morgaŭ frumatene vi devos pluiri.

» La kvar hobitoj grimpu ĉi tien kaj restu kun ni — ilin ni ne timas! Troviĝas alia talano en la najbara arbo. Tie la aliaj devas rifuĝi. Vi, Legolaso, respondecu pri ili. Voku min, se io ne estos en ordo! Kaj zorgu pri tiu gnomo!


Legolaso tuj malsupreniris laŭ la eskalo por sciigi la mesaĝon de Haldiro, kaj baldaŭ poste Gaja kaj Grinĉjo grimpis al la alta fleto. Ili estis spiromankaj kaj ŝajnis iom timigitaj.

— Jen! — diris Gaja anhelante. — Ni suprentrenis viajn lankovrilojn kiel ankaŭ niajn proprajn. Paŝegulo kaŝis la ceteron de niaj pakaĵoj en profunda foliamaso.

— Vi ja ne bezonis viajn ŝarĝaĵojn, — diris Haldiro. — Estas malvarme ĉe la arbosuproj vintre, kvankam la vento hodiaŭ vespere estas suda, sed ni havas por vi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiuj forpelos la noktofridon, kaj ni havas pli ol sufiĉe da feloj kaj manteloj.

La hobitoj akceptis ĉi tiun duan (kaj multe pli bonan) vespermanĝon tre volonte. Poste ili volvis sin varmige, ne nur en la felmanteloj de la elfoj, sed ankaŭ en la propraj lankovriloj, kaj provis endormiĝi. Sed malgraŭ la granda laceco nur Sam trovis tion facile farebla. Al hobitoj ne plaĉas alteco, kaj ili ne dormas en supra etaĝo, eĉ kiam ili disponas pri tio. La fleto tute ne konvenis al ili kiel dormoĉambro. Mankis al ĝi muroj, ne estis eĉ barilo; nur unuflanke estis malpeza plektita ekrano, kiun oni povis movi kaj fiksi diversloke laŭ la ventodirekto.

Grinĉjo plu parolis dum kelka tempo.

— Mi esperas, se mi efektive endormiĝos en tiu ĉi subtegmentejo por litoj, ke mi ne deruliĝos, — li diris.

— Post kiam mi sukcesos endormiĝi, — diris Sam, — mi daŭre dormos, ĉu aŭ ne mi deruliĝos. Kaj ju pli malmulte da parolo, des pli baldaŭ mi ekdormos, se vi min komprenas.

Frodo kuŝis maldorma dum kelka tempo, kaj alrigardis la stelojn ekbrilantajn tra la pala tegmento de tremetantaj folioj. Sam jam ronkis apude longe antaŭ ol li mem fermis siajn okulojn. Li povis malklare vidi la grizajn formojn de du elfoj sidantaj senmove kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj, kiuj interparolis flustre. La alia malsupreniris por sentineli sur unu el la pli subaj branĉoj. Finfine, lulate de la vento tra la branĉoj supre, kaj la dolĉa murmurado de la akvofalo Nimrodelo sube, Frodo endormiĝis kun la kanto de Legolaso eĥanta en lia menso.

Malfrunokte li vekiĝis. La aliaj hobitoj dormadis. La elfoj estis foririntaj. La falĉila luno malhele glimis inter la folioj. Mankis vento. Je ioma distanco li aŭdis krudan ridon kaj paŝadon de multaj piedoj sur la tero sube. Aŭdiĝis metala tintado. Tiuj sonoj malrapide forvelkis kaj ŝajnis iri suden, antaŭen en la arbaron.

Kapo subite enŝoviĝis tra la truo en la fleto. Frodo sidiĝis alarmite kaj vidis, ke tio estas grizkapuĉa elfo. Li alrigardis la hobitojn.

— Kio estas? — diris Frodo.

Yrch! — diris la elfo per sibla flustro kaj ĵetis sur la fleton la volvitan ŝnureskalon.

— Orkoj! — diris Frodo. — Kion ili faras? — Sed la elfo jam foriris. Ne plu aŭdiĝis sonoj. Silentis eĉ la folioj, kaj la akvofalo mem ŝajnis mutigita. Frodo sidis tremante en siaj volvaĵoj. Li estis dankema, ke ili ne estis trafitaj sur la tero; sed li sentis, ke la arboj havigas malmulte da protektado, krom kaŝado. Orkoj estis entuziasmaj kiel dogoj spurante odorojn, oni diris, sed ili kapablis ankaŭ grimpi. Li elingigis Pikon: ĝi ekflametis kaj briletis kvazaŭ blua fajro; kaj poste velkis denove kaj malheliĝis. Malgraŭ la velko de lia glavo la sento pri proksima danĝero ne forlasis Frodon, ĝi eĉ kreskis. Li ekmoviĝis, rampis ĝis la truo kaj rigardis malsupren. Li estis preskaŭ certa, ke li aŭdas ŝtelmanierajn moviĝojn ĉe la arbosubo.

Ne temis pri elfoj, ĉar la arbara popolo kutimis moviĝi tute senbrue. Tiam li malklare aŭdis sonon snufsimilan; kaj io ŝajnis grataĉi sur la ŝelo de l’ arbotrunko. Li fiksrigardis suben en la mallumon, retenante sian spiron. Io jam grimpis malrapide, kaj ĝia spirado aŭdiĝis kiel mallaŭta siblo tra kunpremitaj dentoj. Poste, supreniĝantaj proksime al la trunko, Frodo vidis du palajn okulojn. Ili haltis kaj rigardis supren senpalpebrume. Subite ili forturniĝis, kaj ombreca figuro ĉirkaŭglisis la arbotrunkon kaj malaperis.

Tuj poste Haldiro venis grimpante rapide supren tra l’ branĉaro.

— Sur la arbo estis io, kion mi neniam antaŭe vidis, — li diris. — Tio ne estis orko. Ĝi fuĝis tuj, kiam mi tuŝis la trunkon. Ĝi ŝajnis tre singarda, kaj iom sperta pri arboj, alie mi eble pensus, ke temas pri iu hobito.

» Mi ne pafis, ĉar mi ne volis kaŭzi kriadon: ni ne povas riski batalon. Ĵus pasis forta trupo da orkoj. Ili transiris Nimrodelon — malbenatu iliaj fiaj piedoj en ties pura akvo — kaj pluiris laŭ la malnova vojo apud la rivero. Ŝajnas, ke ili trafis iun spurodoron, kaj ili traserĉis la teron dum kelka tempo proksime al la loko, kie vi haltis. Ni triope ne povis defii centon, do ni antaŭeniris kaj parolis per ŝajnigitaj voĉoj, kondukante ilin en la arbaron.

» Orofino reiris haste al niaj loĝejoj por averti nian popolon. Neniu el la orkoj iam ajn reiros el Lorieno. Kaj multaj elfoj estos kaŝitaj ĉe la norda bordo antaŭ la sekva noktiĝo. Sed vi devos ekiri suden tuj post plena tagiĝo.


La tago venis pale el la oriento. La kreskanta lumo trafiltris la flavajn foliojn de l’ malorno, kaj al la hobitoj ŝajnis, ke brilas la frua suno de friska somera mateno. Pale blua ĉielo gvatis inter la moviĝantaj branĉoj. Trarigardante breĉon je la suda flanko de la fleto, Frodo vidis la tutan valon de Arĝentvejno kuŝanta kiel maro da novala oro svingiĝanta milde pro la venteto.

La mateno estis ankoraŭ nova kaj malvarma kiam la Kunularo denove ekvojaĝis, gvidata nun de Haldiro kaj ties frato Rumilo.

— Adiaŭ, dolĉa Nimrodelo! — kriis Legolaso. Frodo retrorigardis kaj ekvidis brilon de blanka ŝaŭmo inter la grizaj arbotrunkoj.

— Adiaŭ, — li diris. Ŝajnis al li, ke li neniam denove aŭdos fluantan akvon tiom belan, eterne agordantan siajn sennombrajn notojn laŭ senfina ŝanĝiĝema muziko.

Ili reiris al la malnova pado je la okcidenta flanko de Arĝentvejno, kaj dum kelka tempo ili laŭiris ĝin suden. Sur la tero estis enpremaĵoj de orkaj piedoj. Sed baldaŭ Haldiro flankeniris inter la arbojn kaj haltis sur la riverbordo sub iliaj ombroj.

— Jen trans la rivereto staras iu el mia popolo, — li diris, — kvankam vi eble ne vidas lin. — Li eligis signalon kiel la malaltan fajfon de birdo, kaj el la densejo da junaj arboj paŝis elfo, grize vestita, sed kun la kapuĉo malantaŭen ŝovita; liaj haroj ekbrilis ore pro la matena sunlumo. Haldiro lerte ĵetis trans la akvon volvaĵon da griza ŝnuro, kaj li kaptis ĝin kaj ligis ĉirkaŭ arbo proksima al la bordo.

— Celebranto estas jam forta fluo ĉi tie, kiel vi vidas, — diris Haldiro, — ĝi fluas rapide kaj profunde, kaj ĝi estas tre malvarma. Ni ne enpaŝas ĝin tiom norde, krom se tio necesas. Sed dum ĉi tiuj tagoj singardemaj ni ne konstruas pontojn. Jen kiel ni transiras! Sekvu min! — Li ligis sian ŝnurfinon strikte ĉirkaŭ alia arbo, kaj poste kuris malpeze laŭlonge de ĝi, trans la riveron kaj returnen, kvazaŭ li estus sur vojo.

— Mi kapablas iri tiun vojon, — diris Legolaso; — sed la aliaj ne havas tiun lerton. Ĉu ili devos tranaĝi?

— Ne! — diris Haldiro. — Ni havas ankoraŭ du ŝnurojn. Ni ligos ilin unu super la alia, unu ŝultre alta, kaj alia duone alta, kaj tenante tiujn la fremduloj verŝajne povos transiri kun zorgo.

Kiam tiu gracila ponto estis starigita, la Kunularo transpasis, iuj singarde kaj malrapide, aliaj pli facile. El la hobitoj Grinĉjo pruviĝis la plej kapabla, ĉar li estis paŝocerta kaj transmarŝis rapide, tenante per nur unu mano; sed li daŭre rigardis la bordon antaŭe kaj ne subenrigardis. Sam trenpaŝis antaŭen, firme kroĉiĝinte, kaj rigardante suben en la palan ondiĝantan akvon kvazaŭ ĝi estus abismo en la montaro.

Li eligis spiron de malŝarĝo, kiam li estis sekure transiĝinta.

— Vivu kaj lernu! — kutimis diri mia Avulo. Kvankam li aludis ĝardenkultivadon, ne birdan stangsidadon, nek provon marŝi aranee. Eĉ mia onklo Anĉjo neniam entreprenis tian prestidigiton!

Kiam fine la tuta Kunularo grupiĝis sur la orienta bordo de Arĝentvejno, la elfoj malligis la ŝnurojn kaj volvis ilin. Rumilo, kiu restis sur la alia bordo, prenis unu, pendigis ĝin ĉe la ŝultro, kaj mane adiaŭinte foriris reen al Nimrodelo por sentineli.

— Nun, amikoj, — diris Haldiro, — vi eniris Naiton de Lorieno, aŭ la Daŭbon, kiel vi nomus ĝin, ĉar ĝi estas tereno, kiu kuŝas kiel lancopinto inter la brakoj de Arĝentvejno kaj Anduino la Granda. Ni permesas al neniuj fremduloj elspioni la sekretojn de Naito. Al tre malmultaj estas permesate eĉ enpaŝi tien. Kiel konsentite, mi ĉi tie ŝirmos la okulojn de la gnomo Gimlio. La aliaj rajtos marŝi senĝene dum kelka tempo, ĝis ni pliproksimiĝos al niaj loĝejoj, sube en Egladilo, en la Angulo inter la riveroj.

Tio tute ne plaĉis al Gimlio.

— La interkonsento estis starigita sen mia aprobo, — li diris. — Mi ne marŝos blindumite, kiel almozpetanto aŭ kaptito. Kaj spiono mi ne estas. Mia popolo neniam traktis kun iuj servantoj de l’ Malamiko. Kiel ni ankaŭ ne damaĝis al la elfoj. Ne pli probable ol Legolaso aŭ iu alia el miaj kunuloj mi perfidos vin.

— Tion mi ne dubas, — diris Haldiro. — Tamen tia estas nia leĝo. Mi ne estas mastro de l’ leĝoj, kaj tiun ne rajtas meti flanken. Mi jam faris multon, permesinte al vi ekpaŝi trans Celebranto.

Gimlio obstinis. Li disstarigis firme siaĵn piedojn, kaj metis manon al la tenilo de sia hakilo.

— Mi antaŭeniros senĝene, — li diris, — aŭ mi reiros por serĉi mian propran landon, kie mi estas konata kiel lojalulo, eĉ se mi pereos en la sovaĝejo.

— Vi ne povas reiri, — diris Haldiro severe. — Veninte tiel distance, vi devas esti prezentita antaŭ la Sinjoro kaj la Damo. Ili juĝos vin, por vin teni aŭ doni al vi permeson, laŭ ilia volo. Vi ne povas transiri denove la riverojn, kaj malantaŭ vi estas nun sekretaj sentineloj, kiujn vi ne povas preterpasi. Vi estus mortigita antaŭ ol vi vidus ilin.

Gimlio elzonigis sian hakilon. Haldiro kaj lia kunulo streĉis siajn pafarkojn.

— Peston al gnomoj kaj ties obstineco! — diris Legolaso.

— Atentu! — diris Aragorno. — Se mi plu estras tiun ĉi Kunularon, vi devas obei miajn ordonojn. Estas severe al la gnomo, ke oni tiel izolas lin. Ni ĉiuj estu blindumitaj, eĉ Legolaso. Tio estos pli bona, kvankam ĝi malrapidigos kaj enuigos la vojaĝon.

Gimlio subite ekridis.

— Ni aspektos kiel ridinda trupo da stultuloj! Ĉu Haldiro gvidos nin per fadeno, kiel multajn blindajn almozpetantojn kun unusola hundo? Sed mi estos kontenta, se nur tiu Legolaso same kiel mi estos blindumita.

— Mi estas elfo kaj parenca ĉi tie, — diris Legolaso, siavice koleriĝante.

— Jam ni kriu: “peston al la obstineco de elfoj!” — diris Aragorno. — Sed en la Kunularo ĉiuj faros same. Ek, ŝirmu niajn okulojn, Haldiro!

— Mi pretendos plenan kompenson por ĉiu stumblo kaj kontuzita piedfingro, se vi ne kondukos zorge, — diris Gimlio, kiam oni ĉirkaŭvolvis liajn okulojn per drapaĵo.

— Via pretendo ne praviĝos, — diris Haldiro. — Mi kondukos vin zorge, kaj la padoj estas glataj kaj rektaj.

— Ve pro la stulteco de l’ nuna epoko! — diris Legolaso. — Ĉi tie ĉiuj estas malamikoj de la unusola Malamiko, kaj tamen mi devas marŝi blinde, dum gajas la suno en la arbaro sub oraj folioj!

— Stulteco tio eble ŝajnas, — diris Haldiro. — Efektive nenie montriĝas pli klare la potenco de l’ Malhela Mastro ol en la suspektemo, kiu disigas tiujn, Muj ankoraŭ kontraŭstaras lin. Tamen tiom malmulte da fido kaj konfido ni jam trovas en la mondo ekster Lotlorieno, krom eble en Rivendelo, ke ni ne kuraĝas pro nia propra fidemo endanĝerigi nian landon. Ni vivas nun sur insulo inter multaj danĝeroj, kaj niaj manoj jam tuŝas pli ofte pafarkon ol harpon.

» Longe defendis nin la riveroj, sed ili ne plu estas certa barilo, ĉar la Ombro jam rampis norden por ĉie ĉirkaŭi nin. Iuj parolas pri foriro, tamen tio jam ŝajnas tro malfrua. La montoj okcidente iĝas misaj; oriente la tereno estas dezerta kaj plena je l’ kreitaĵoj de Saŭrono, kaj oni diras, ke ni jam ne povas pasi sendanĝere suden tra Rohano, kaj la elfluejoj de l’ Granda Rivero estas gardataj de l’ Malamiko. Eĉ se ni povus alveni la bordojn de la Maro, ni ne plu trovus ŝirmejon tie. Oni diras, ke ankoraŭ troviĝas havenoj de l’ Altaj Elfoj, sed tiuj estas malproksime norde kaj okcidente, post la lando de la Duonuloj. Sed kie tio estas, kvankam eble scias la Sinjoro kaj la Damo, mi ne scias.

— Vi devus almenaŭ konjekti pro tio, ke vi vidis nin, — diris Gaja. — Ekzistas elfaj havenoj okcidente de mia lando, la Provinco, kie hobitoj vivas.

— Feliĉaj estas hobitoj, kiuj loĝas proksime al la bordoj de l’ maro! — diris Haldiro. — Vere, jam de tre longe mia popolo ne rigardis ĝin, tamen ni ankoraŭ rememoras ĝin en kantoj. Rakontu al mi pri tiuj havenoj dum ni marŝas.

— Mi ne povas, — diris Gaja. — Mi neniam vidis ilin. Mi neniam antaŭe forlasis mian landon. Kaj se mi scius, kia estas la mondo ekstere, al mi ŝajnas, ke mi ne trovus kuraĝon por ĝin forlasi.

— Eĉ ne por vidi belan Lotlorienon, ĉu? — diris Haldiro. — La mondo ja estas danĝeroplena, kaj en ĝi estas multaj mallumaj lokoj; sed ankoraŭ troviĝas multo, kio estas bela, kaj kvankam en ĉiuj landoj la amo nun miksiĝas kun malĝojo, ĝi eble plifortiĝas.

» Ĉe ni estas iuj, kiuj kantas, ke la Ombro retiriĝos kaj la paco revenos. Sed mi ne kredas, ke la mondo ĉirkaŭanta nin iam estos denove tia, kia ĝi estis pratempe, aŭ la lumo de l’ suno kia antaŭe. Por la elfoj, mi timas, ĝi pruviĝos en la plej bona okazo iu militpaŭzo, dum kiu ili povos foriri ne malhelpate ĝis la maro kaj forlasi por ĉiam la Mez-Teron. Ve pro Lotlorieno, kiun mi amas! Malgaja estus vivo en lando, kie ne kreskas malornoj. Sed neniu raportis, ke troviĝas malornoj trans la Granda Maro.

Tiel parolante, la Kunularo spaliris malrapide laŭ la padoj en la arbaro, gvidate de Haldiro, dum la alia elfo marŝis malantaŭe. Ili sentis la teron glata kaj mola sub la piedoj, kaj post kelka tempo ili marŝis pli senhezite, ne timante vundiĝon aŭ falon. Senigite je vidkapablo, Frodo konstatis, ke pliakriĝis lia aŭdkapablo kaj aliaj sentumoj. Li povis flari la arbojn kaj la surpaŝitan herbon. Li povis aŭdi multajn diversajn notojn en la susurado de l’ folioj superkape, la murmurantan riveron je lia dekstro, kaj la maldensajn klarajn voĉojn de birdoj en la ĉielo. Li sentis la sunon sur siaj vizaĝo kaj manoj, kiam ili trapasis maldensejon.

Tuj kiam li surpaŝis la kontraŭan bordon de Arĝentvejno li spertis strangan senton, kaj tio pliprofundiĝis kiam li marŝis antaŭen en Naiton: ŝajnis al li, ke li transiris tempoponton en angulon de la Praaj Tagoj, kaj nun promenas en mondo, kiu ne plu ekzistas. En Rivendelo estis memoro pri antikvaj aferoj; en Lorieno la antikvaĵoj pluvivadis en la ekzistanta mondo. Miseco estis tie vidita kaj aŭdita, malĝojo estis spertita; la elfoj timis kaj malfidis la mondon eksteran: lupoj ululis rande de l’ arbaro, sed sur la lando Lorieno kuŝis neniu ombro.


Dum la tuta tago la Kunularo antaŭen marŝis, ĝis ili sentis alvenon de l’ friska vespero kaj aŭdis la fruan noktoventon flustri inter multaj folioj. Tiam ili ripozis kaj dormis sentime sur la tero, ĉar iliaj gvidantoj ne permesis al ili malkovri la okulojn, kaj ili ne povis grimpi. Matene ili pluiris, marŝante senrapideme. Je tagmezo ili haltis, kaj Frodo konstatis, ke ili senkonsciiĝis sub la brila suno. Subite li aŭdis sonon de multaj voĉoj ĉirkaŭe.

Marŝinta elf-amaso alvenis silente: ili rapidis al la nordaj landlimoj por gardi kontraŭ eventuala atako el Morio, kaj ili kunportis novaĵojn, kiujn Haldiro parte raportis. La invadintaj orkoj estis embuskitaj kaj preskaŭ ĉiuj detruitaj; la restaĵo estis faĝinta okcidenten al la montoj, kaj estis persekutata. Ankaŭ stranga kreaĵo estis vidita, kuranta kurbdorse kaj kun manoj proksimaj al la tero, kiel besto, tamen ne bestforma. Ĝi evitis kaptiĝon, kaj ili ne pafis ĝin, ne sciante ĉu ĝi estas bona aŭ misa, kaj ĝi malaperis suden laŭ Arĝentvejno.

— Cetere, — diris Haldiro, — ili kunportis mesaĝon de la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj. Vi rajtas ĉiuj marŝi libere, eĉ la gnomo Gimlio. Ŝajnas, ke la Damo scias, kiu kaj kio estas ĉiu ano de via Kunularo. Eble novaj sciigoj venis el Rivendelo.

Li forigis la bandaĝon unue de la okuloj de Gimlio.

— Vian pardonon! — li diris, profunde riverencante. — Rigardu nin jam per amikecaj okuloj! Rigardu kaj ĝoju, ĉar vi estas la unua gnomo, kiu vidis la arbojn de Naito de Lorieno depost la epoko de Durino!

Kiam liaj okuloj estis malkovritaj, Frodo suprenrigardis kaj retenis la spiron. Ili staris en libera spaco. Maldekstre staris granda teramaso, kovrita de herbrazeno tiel verda kiel la printempo dum la Praaj Tagoj. Sur ĝi, kvazaŭ duobla krono, kreskis du arbocirkloj: la eksteraj havis ŝelojn el neĝa blanko, kaj estis senfoliaj, sed belis en la graciforma nudo; la internaj estis malornoj tre altaj, ankoraŭ mantelitaj je pala oro. Alte inter la branĉoj de tureca arbo, kiu staris meze de ĉiuj, ekbrilis blanka fleto. Sube de la arboj, kaj ĉirkaŭ sur la deklivoj, la herbo estis trapunktita de oraj floretoj stelformaj. Inter ili, kapopendole sur gracilaj tigoj, estis aliaj floroj, blankaj kaj plej pale verdaj: ili trembrilis nebulece sur la bunta verdo de la herbo. Super la tuto bluis la ĉielo, kaj la suno posttagmeza ardis sur la monteto kaj ĵetis longajn verdajn ombrojn inter la arbojn.

— Vidu! Vi alvenis ĝis Cerino Amroto, — diris Haldiro. — Jen estas la kerno de l’ antikva regno, kia ĝi estis antaŭ longe, kaj jen estas la teramaso de Amroto, kie estis konstruita dum tagoj pli feliĉaj lia alta domo. Ĉi tie ĉiam paradas la vintraj floroj en la senvelka herbo: la flava elanoro kaj la pala nifredilo. Ĉi tie ni restos kelkan tempon kaj atingos la urbon de Galadrimoj en la krepusko.


La aliaj falis sur la bonodoran herbon, sed Frodo staris provizore ankoraŭ mirfrapita. Ŝajnis al li, ke li trapasis altan fenestron, kiu alrigardas mondon malaperintan. Banis ĝin lumo, pri kiu lia lingvo ne posedis nomon. Ĉio, kion li vidis, estis belforma, sed la formoj ŝajnis samtempe freŝfaritaj, kvazaŭ ili estis origine konceptitaj kaj desegnitaj ĝuste kiam oni malkovris liajn okulojn, kaj antikvaj, kvazaŭ ili jam ekzistis eterne. Li vidis neniun koloron krom tiuj, kiujn li konis, oron kaj blankon kaj bluon kaj verdon, sed ili estis freŝaj kaj korŝiraj, kvazaŭ li tiumomente la unuan fojon rimarkus ilin kaj kreus por ili nomojn novajn kaj mirindajn. Vintre ĉi tie neniu koro povis funebri pro la somero aŭ printempo. Neniu malperfektaĵo, malsano aŭ deformaĵo estis videbla en io ajn, kio kreskis sur la tero. Sur la lando Lorieno estis neniu makulo. Li turnis sin kaj vidis, ke Sam nun staras apude, ĉirkaŭrigardante kun konfuzita esprimo, kaj frotante siajn okulojn kvazaŭ li ne estus certa, ke li estas maldorma.

— Estas sunlume kaj heltage, efektive, — li diris. — Mi supozis, ke elfoj preferas lunon kaj stelojn: sed tio ĉi estas pli elfeca ol io ajn, pri kiu mi aŭdis. Mi sentas, kvazaŭ mi estus interne de kanto, se vi min komprenas.

Haldiro alrigardis ilin, kaj li fakte ŝajnis kompreni tiel la penson kiel la vortojn. Li ridetis.

— Vi sentas la potencon de l’ Damo de Galadrimoj, — li diris. — Ĉu plaĉos al vi grimpi kun mi al Cerino Amroto?

Ili sekvis lin kiam li paŝis leĝere supren laŭ la herbvestitaj deklivoj. Kvankam li marŝis kaj spiris, kaj ĉirkaŭ li vivajn foliojn kaj florojn movetigis la sama malvarmeta vento, kiu ventolis lian vizaĝon, Frodo sentis, ke li estas en lando sentempa, kiu nek velkas nek ŝanĝiĝas nek iĝas neglektema. Kiam li foriros kaj pasos denove en la eksteran mondon, Frodo, la vagulo el la Provinco, plu promenos tie, sur la herbo inter elanoroj kaj nifrediloj en bela Lotlorieno.

Ili eniris la cirklon de blankaj arboj. Dum ili tion faris, la suda vento blovis al Cerino Amroto kaj suspiris inter la branĉoj. Frodo staris senmove, aŭdante en malproksimo grandajn marojn sur strandoj, kiuj estis antaŭlonge forviŝitaj, kaj mirantajn marbirdojn, kies genro estis malaperinta de la tero.

Haldiro estis irinta antaŭen kaj nun grimpis al la alta fleto. Kiam Frodo prepariĝis sekvi lin, li metis sian manon sur la arbon apud la eskalo: neniam antaŭe li tiel subite kaj tiel klare konstatis la senton kaj supraĵon de arba haŭto kaj la interna vivo. Li spertis plezuron pri ligno kaj ties tuŝimpreso, nek kiel arbaristo, nek kiel ĉarpentisto; tio estis plezuro pri la vivanta arbo mem.

Kiam li fine surpaŝis la altan platformon, Haldiro kaptis lian manon kaj turnis lin al la sudo.

— Unue rigardu tiudirekten! — li diris.

Frodo rigardis kaj vidis, ankoraŭ iom malproksime, monteton kun multaj fortikaj arboj, aŭ urbon kun verdaj turoj: kiun el ili li ne povis decidi. Ŝajnis al li, ke el ĝi venis tiuj potenco kaj lumo, kiuj regis la tutan landon. Li subite sopiris birde flugi kaj alteriĝi en la verda urbo. Poste li rigardis orienten kaj vidis la tutan landon Lorieno malsupreniranta ĝis la pala ekbrilo de Anduino, la Granda Rivero. Li levis siajn okulojn trans la rivero kaj estingiĝis la tuta lumo, kaj li troviĝis denove en sia konata mondo. Trans la rivero la tereno ŝajnis plata kaj malplena, senforma kaj malpreciza, ĝis en la malproksimo ĝi leviĝis denove kiel muro, malhela kaj morna. La suno bananta Lotlorienon malhavis potencon lumigi la ombron de tiu fora altaĵo.

— Tie kuŝas la fortikaĵo de Suda Mornarbaro, — diris Haldiro. — Ĝi estas vestita per arbaro da malhelaj abioj, kie la arboj luktas unu kontraŭ aliaj kaj iliaj branĉoj putras kaj velkas. Meze sur ŝtona altaĵo staras Dol Gulduro, kie la Malamiko longe havis sian loĝejon. Ni timas, ke tiu estas denove loĝata, kaj kun sepobla potenco. Lastatempe ĝin ofte kovris nigra nubo. De ĉi tiu alta loko vi povas vidi la du potencojn, kiuj oponas unu la alian; kaj ĉiam ili nun pense luktas, sed kvankam unuflanke la lumo perceptas la koron mem de la mallumo, ĝia propra sekreto ne estas malkaŝita. Ankoraŭ ne. — Li turnis sin kaj rapide suben grimpis, kaj ili sekvis lin.

Ĉe l’ subo de la monteto Frodo trovis Aragornon, kiu staris senmova kaj silenta kiel arbo; sed en lia mano estis eta ora floro elanoro, kaj liaj okuloj lumis. Lin envolvis iu bela memoro, kaj kiam Frodo alrigardis lin, li sciis, ke li vidas aferojn, kiuj estis iam en tiu ĉi sama loko. Ĉar la malfacilaj jaroj estis forigitaj de sur la vizaĝo de Aragorno, kaj li ŝajnis blankvestita, juna princo altkreska kaj bela; kaj li parolis vortojn en la elfa lingvo al iu, kiun Frodo ne povis vidi.

Arwen vanimalda, namárië! — li diris, poste profunde enspiris kaj reveninte el sia pensado alrigardis Frodon kaj ridetis. — Jen estas la kerno de l’ Elfregno sur la tero, — li diris, — kaj ĉi tie loĝas mia koro ĉiam, krom se estas iu lumo post la malhelaj vojoj, kiujn ni devos ankoraŭ paŝi, vi kaj mi. Venu kun mi!

Kaj preninte manon de Frodo li forlasis la monteton de Cerino Amroto kaj neniam plu revenis tien kiel vivanto.

7 La Spegulo de Galadriela

La suno estis subiranta malantaŭ la montojn, kaj la ombroj profundiĝis, kiam ili denove ekiris. Ilia pado nun eniris densejojn, kie la krepusko jam estiĝis. Nokto alvenis sub la arboj dum ili marŝis, kaj la elfoj malkovris siajn arĝentajn lampojn.

Subite ili denove eliris en apertejon kaj trovis sin sub pala vespera ĉielo, punktita de kelkaj fruaj steloj. Antaŭ ili estis larĝa senarba spaco, etendiĝanta laŭ granda cirklo kaj forkurbiĝanta ambaŭflanke. Ĝi finiĝis per profunda fosaĵo perdita en mola ombro, sed la herbo ĉe ĝia rando estis verda, kvazaŭ ĝi ardus ankoraŭ memorante pri la foririnta suno. Aliflanke leviĝis ĝis granda alto verda muro ĉirkaŭanta verdan monteton kovritan de malornoj pli altkreskaj ol iuj, kiujn ili jam vidis en la tuta lando. Ties altecon oni ne povis konjekti, tamen ili staris rekte en la krepusko kvazaŭ vivantaj turoj. Inter iliaj multnivelaj branĉoj kaj iliaj ĉiammoviĝaj folioj brilis sennombraj lumoj, verdaj, oraj kaj arĝentaj. Haldiro sin turnis al la Kunularo.

— Bonvenon al Karas Galadono! — li diris. — Ĉi tie estas la urbo de Galadrimoj, kie loĝas Celeborno la Sinjoro kaj Galadriela la Damo de Lorieno. Sed ni ne povos eniri ĉi tie, ĉar la pordego ne frontas norden. Ni devos ĉirkaŭiri ĝis la suda flanko, kaj la vojo ne estas mallonga, ĉar la urbo estas granda.


Vojo pavimita per blankaj ŝtonoj etendiĝis laŭ la ekstera rando de l’ fosaĵo. Laŭ ĝi ili iris okcidenten, kun la urbo ĉiam grimpanta supren, kvazaŭ verda nubo maldekstre de ili; kaj dum la nokto pliprofundiĝis, ekaperis pliaj lumoj, ĝis la monteto ŝajnis flamanta pro steloj. Ili alvenis finfine blankan ponton, kaj transirinte trovis la grandan pordegon de la urbo: tiu frontis sud-okcidenten, metita inter la finoj de la ĉirkaŭa muro, kiuj ĉi tie imbrikiĝis, kaj tiuj estis altaj kaj fortaj kaj ornamitaj per multaj lampoj.

Haldiro frapis kaj parolis, kaj la pordego malfermiĝis sensone, sed pri gardistoj Frodo povis vidi neniun indikon. La vojaĝantoj eniris, kaj la pordego fermiĝis malantaŭ ili. Ili troviĝis en mallarĝa pasejo inter la murofinoj. Rapide trapasinte ĝin, ili eniris la urbon de l’ arboj. Ili vidis neniun, nek aŭdis paŝojn sur la padoj, sed aŭdiĝis multaj voĉoj, ĉirkaŭe kaj en la aero supre. Malproksime, supre sur la monteto, ili aŭdis kantadon, kiu elaltiĝis kvazaŭ milda pluvo sur foliojn.

Ili laŭiris multajn padojn kaj grimpis multajn ŝtuparojn, ĝis ili atingis la altejojn kaj vidis antaŭ si meze de larĝa gazono fontanon trembrilantan. Ĝin lumigis arĝentaj lampoj, kiuj svingiĝis sur branĉoj de l’ arboj, kaj ĝi enfalis arĝentan basenon, el kiu transrandis blanka rojo. Je la suda flanko de la gazono staris la plej grandioza el ĉiuj arboj. Ĝia glata trankego glimis kiel griza silko, kaj ĝi baŭmis, ĝis kie la unuaj branĉoj, fore supre, malfermis siajn membregojn sub ombrecaj nuboj da folioj. Apud ĝi staris larĝa blanka eskalo, kaj ĉe la subo sidis tri elfoj. Ili saltleviĝis kiam la vojaĝantoj proksimiĝis, kaj Frodo vidis, ke ili estas altaj kaj vestitaj per grizaj maŝkirasoj, kaj de sur la ŝultroj pendis longaj blankaj manteloj.

— Ĉi tie loĝas Celeborno kaj Galadriela, — diris Haldiro. — Ili deziras, ke vi supreniru por interparoli kun ili.

Unu el la gardistoj blovis klaran noton per korneto, kaj ĝi estis respondita trifoje de la fora supro.

— Mi iros la unua, — diris Haldiro. — Frodo sekvu poste kun Legolaso. La aliaj rajtas sekvi laŭvole. Ĝi estas longa grimpo por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al tiaj ŝtuparoj, sed vi rajtas ripozi survoje.


Grimpante malrapide, Frodo preterpasis multajn fletojn: iuj je unu flanko, iuj je alia, kaj iuj metitaj ĉirkaŭ la arbotrunko, tiel ke la eskalo trapasis ilin. Je granda alteco super la tero li alvenis al larĝa talano, kvazaŭ ferdeko de ŝipego. Sur ĝi estis konstruita domo, tiom granda, ke surtere ĝi preskaŭ sufiĉus por halo de homoj. Li eniris malantaŭ Haldiro, kaj trovis sin en ovalforma ĉambro, meze de kiu kreskis la trunko de l’ granda malorno, jam pintiĝanta al sia verto, kaj tamen ankoraŭ formanta pilastron larĝrondan.

La ĉambregon plenigis malkruda lumo; ĝiaj muroj estis verdaj kaj arĝentaj, kaj ĝia tegmento estis ora. Multaj elfoj sidis tie. Sur du seĝoj apud la arbotrunko kun baldakeno el viva branĉo sidis unu apud la alia Celeborno kaj Galadriela. Ili stariĝis por saluti siajn gastojn, laŭ kutimo de la elfoj, eĉ tiuj, kiujn oni taksis potencaj reĝoj. Tre altaj ili estis, kaj la Damo ne malpli ol la Sinjoro; kaj ili estis seriozmienaj kaj belaj. Ili estis vestitaj tute per blankaĵo: la haroj de l’ Damo estis profunde oraj, kaj la haroj de Sinjoro Celeborno estis arĝentaj, longaj kaj helaj; sed vidiĝis ĉe ili neniu indiko pri maljuniĝo, krom eble funde de l’ okuloj; ĉar tiuj estis akraj kiel lancoj en la stellumo, kaj tamen profundaj, la putoj de profundaj memoroj.

Haldiro kondukis Frodon antaŭ ilin, kaj la Sinjoro bonvenigis lin en lia propra lingvo. Neniun vorton diris Damo Galadriela, tamen longe rigardis lian vizaĝon.

— Sidiĝu nun apud mia seĝo, Frodo el la Provinco! — diris Celeborno. — Kiam alvenos ĉiuj, ni interparolos.

Ĉiun el la kunuloj li salutis ĝentile laŭnome, kiam ili envenis.

— Bonvenon, Aragorno, filo de Aratorno! — li diris. — Pasis ok plus tridek jaroj laŭ la mondo ekstera de kiam vi alvenis tiun ĉi landon; kaj tiuj jaroj tre pezas al vi. Sed la fino proksimiĝas, ĉu bona ĉu malbona. Ĉi tie metu flanken provizore vian ŝarĝon!

» Bonvenon, filo de Tranduilo! Tro malofte vojaĝas ĉi tien miaj parencoj el la nordo.

» Bonvenon Gimlio, filo de Gloino! Jam de treege longe ni ne vidis iun el la Durina popolo en Karas Galadono. Sed hodiaŭ ni flankenmetis nian longdaŭran leĝon. Tio estu signo, ke, kvankam la mondo nuntempe malhelas, pli bonaj tagoj proksimiĝas, kaj ke amikeco renoviĝos inter niaj gentoj.

Gimlio profunde riverencis.


Kiam ĉiuj gastoj eksidis antaŭ lia seĝo, la Sinjoro rigardis ilin denove.

— Ĉi tie estas ok, — li diris. — Naŭ devis eliri: tion anoncis la raportoj. Sed eble okazis ia ŝanĝo, pri kiu ni ne aŭdis. Elrondo estas malproksima, kaj mallumo kolektiĝas inter ni, kaj la tutan jaron plilongiĝis la ombroj.

— Ne, ne okazis ŝanĝo, — diris Damo Galadriela, la unuan fojon parolante. Ŝia voĉo estis klara kaj muzika, sed pli basa ol kutime ĉe virinoj. — Gandalfo la Griza ekvojaĝis kun la Kunularo, sed li ne transiris la limojn de tiu ĉi lando. Nun diru al ni, kie li estas, ĉar mi multe deziras interparoli kun li denove. Sed lin mi ne povas vidi de malproksime, krom se li eniras tra la bariloj de Lotlorieno: griza nebuleto ĉirkaŭis lin, kaj la vojoj de liaj piedoj kaj lia menso estas kaŝitaj al mi.

— Ve! — diris Aragorno. — Gandalfo la Griza falis en ombron. Li restis en Morio kaj ne eskapis.

Pro tiuj vortoj ĉiuj elfoj en la halo laŭte ekkriis pro malĝojo kaj mirego.

— Jen malbona novaĵo, — diris Celeborno, — la plej misa, kiu estas eldirita ĉi tie dum longaj jaroj plenaj de malbonaj faroj. — Li turnis sin al Haldiro. — Kial mi ne estis pli frue informita pri tio ĉi? — li demandis elf-lingve.

— Ni nenion diris al Haldiro pri niaj faroj aŭ nia celo, — diris Legolaso. — Unue ni estis tro lacaj kaj danĝero sekvis nin tro proksime; kaj poste ni preskaŭ forgesis nian malĝojon por kelka tempo, dum ni marŝis feliĉe laŭ la belaj padoj de Lorieno.

— Tamen mia malĝojo estas granda, kaj nia perdo ne povas restaŭriĝi, — diris Frodo. — Gandalfo estis nia gvidanto, kaj li kondukis nin tra Morio; kaj kiam nia eskapo ŝajnis neebla li savis nin, kaj li pereis.

— Rakontu jam la tutan historion! — diris Celeborno.

Tiam Aragorno rakontis ĉion, kio okazis sur la pasejo de Karadraso kaj dum la sekvintaj tagoj; kaj li parolis pri Balino kaj ties libro, kaj la batalo en la Ĉambro de Mazarbulo, kaj la fajro, kaj la mallarĝa ponto, kaj la alveno de l’ Teruro.

— Misaĵo el la Antikva Mondo ĝi ŝajnis, tia, kian mi neniam antaŭe vidis, — diris Aragorno. — Ĝi estis samtempe ombro kaj flamo, forta kaj timiga.

— Ĝi estis balrogo de Morgoto, — diris Legolaso, — el ĉiuj elfaj plagoj, la plej timinda, krom tiu, kiu sidas en la Malhela Turo.

— Efektive mi vidis sur la ponto tion, kio hantas niajn plej malhelajn sonĝojn, mi vidis la Plagon de Durino, — diris Gimlio per mallaŭta voĉo, kaj en liaj okuloj staris teruro.

— Ve! — diris Celeborno. — Ni delonge timas, ke sub Karadraso dormas teruraĵo. Sed se mi scius, ke la gnomoj denove vekis tiun misaĵon en Morio, mi malpermesus al vi transpason de l’ norda limo, vi kaj ĉiuj, kiuj akompanas vin. Kaj se tio estus ebla, oni dirus, ke fine Gandalfo falis el saĝo en malsaĝon, enirinte senbezone la reton de Morio.

— Tiu estus malprudenta fakte, kiu dirus tion, — diris Galadriela severe. — Senbezona estis neniu el la faroj de Gandalfo. Tiuj, kiuj sekvis lin ne konis lian menson kaj ne povas raporti pri lia plena intenco. Sed kiel ajn estas pri la gvidinto, la sekvintoj ne kulpas. Ne bedaŭru vian bonvenigon de la gnomo. Se nia gento estus longe ekzilita kaj malproksime de Lotlorieno, kiu el Galadrimoj, eĉ Celeborno la Saĝa, povus preterpasi kaj ne volus rigardi sian antikvan hejmon, eĉ se ĝi fariĝus loĝejo de drakoj?

» Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, kaj fridas la fontoj de Kibil-Nalao, kaj belaj estis la multpilastraj haloj de Ĥazad-Dumo en la Praaj Tagoj antaŭ la falo de potencaj reĝoj sub la ŝtonon.

Ŝi alrigardis Gimlion, kiu sidis malkontente trista, kaj ŝi ridetis. Kaj la gnomo, aŭdinte la nomojn proponcitaj per sia propra antikva lingvo, rigardis supren kaj trafis ŝiajn okulojn; kaj ŝajnis al li, ke li subite enrigardis la koron de malamiko kaj vidis en ĝi amon kaj komprenon. Miro esprimiĝis sur lia vizaĝo, kaj poste li ridetis reciproke.

Li stariĝis malglate kaj riverencis laŭ la gnoma maniero, dirante:

— Tamen pli bela estas la viva lando Lorieno, kaj Damo Galadriela superas ĉiujn gemojn, kiuj kuŝas sub la tero!


Sekvis silento. Poste Celeborno denove ekparolis.

— Mi ne sciis, ke via situacio estis tiom misa. Gimlio forgesu miajn severajn vortojn: mi parolis kun zorgo en la koro. Mi faros mian plejeblon por helpi vin, ĉiun laŭ lia deziro kaj bezono, sed precipe tiun el la etuloj, kiu portas la ŝarĝon.

— Via celo estas konata al ni, — diris Galadriela, alrigardante Frodon. — Sed ni ne parolos pri ĝi pli malkaŝe ĉi tie. Sed eble pruviĝos ne vane, ke vi alvenis tiun ĉi landon serĉante helpon, kiel Gandalfo mem klare intencis. Ĉar la Sinjoro de Galadrimoj estas taksata la plej saĝa el la elfoj de Mez-Tero, kaj donanto de donacoj super la kapablo de reĝoj. Li loĝadis en la Okcidento ekde l’ aŭroraj tagoj, kaj mi loĝadis kun li dum jaroj nekalkuleblaj: ĉar antaŭ la pereo de Nargotrondo kaj Gondolino mi transpasis la montojn, kaj kune dum epokoj de l’ mondo ni kontraŭstaris la longan malvenkon.

» Estis ĝuste mi, kiu kunvokis la Blankan Konsilion. Kaj se miaj intencoj ne malsukcesus, ĝin eble regus Gandalfo la Griza, kaj tiuokaze eble la aferoj elfalus alie. Sed eĉ nun restas iom da espero. Mi ne konsilos vin, dirante faru tion, aŭ faru tion ĉi. Ĉar ne per farado aŭ aranĝado, nek per elekto inter tiu plano kaj alia mi kapablas utili; sed nur per scio pri tio, kio estis kaj estas, kaj parte ankaŭ kio estos. Sed tion ĉi mi diras al vi: via Celo staras sur tranĉila eĝo. Se vi devios nur iomete, ĝi malsukcesos, kaj ruiniĝos ĉiuj. Tamen espero restas dum la tuta Kunularo estas lojala.

Dirinte tion, ŝi tenis ilin per la okuloj, kaj silente rigardis esplore ĉiun el ili laŭvice. Neniu krom Legolaso kaj Aragorno povis longe toleri ŝian rigardon. Sam tuj ruĝiĝis kaj pendigis sian kapon. Finfine Damo Galadriela okule liberigis ilin, kaj ridetis:

— Ne zorgigu viajn korojn, — ŝi diris. — Ĉi-nokte vi dormos trankvile. — Tiam ili suspiris kaj spertis subite lacon, kiel tiuj, kiuj estas demanditaj longe kaj profunde, kvankam neniu vorto estis malkaŝe parolita.

— Iru nun! — diris Celeborno. — Vi estas elĉerpitaj pro malĝojo kaj multe da peno. Eĉ se via Celo ne koncernus nin proksime, vi rajtus trovi rifuĝon en tiu ĉi urbo, ĝis vi estus kuracitaj kaj refreŝigitaj. Nun vi ripozos, kaj dum kelka tempo ni ne parolos pri via pluirado.


Tiunokte la Kunularo dormis sur la tero, kio multe kontentigis la hobitojn. La elfoj etendis por ili pavilonon inter la arboj proksime al la fontano, kaj en ĝi ili metis molajn kanapojn; poste, dirante pacvortojn per belaj elfaj voĉoj, ili forlasis ilin. Dum iomete da tempo la vojaĝintoj priparolis la antaŭan nokton sur la arbosuproj, la tagan vojaĝon, la Sinjoron kaj Damon, ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝis pli retrorigardi.

— Kial vi ruĝiĝis, Sam? — diris Grinĉjo. — Vi baldaŭ submetiĝis. Oni povus supozi, ke via konscienco sentas kulpon. Espereble tio ne estis pli malbona ol komploto ŝteli unu el miaj litkovriloj.

— Pri io tia mi ne pensis, — respondis Sam, kies humoro ne estis ŝercema. — Se vi volas scii, mi sentis min kvazaŭ nuda, kaj tio ne plaĉis al mi. Ŝi ŝajnis rigardi en mian internon kaj demandi, kion mi farus, se ŝi ebligus al mi reflugi hejmen al la Provinco ĝis komforta trueto kun — kun iom da propra ĝardeno.

— Strange, — diris Gaja. — Preskaŭ tion mi mem sentis; nur, nur tamen, mi eble diros nenion pli, — li finis lame.

Ĉiu el ili, verŝajne, spertis same: ĉiu sentis, ke al li estas proponata elekto inter timoplena ombro, kiu atendas antaŭe, kaj io, kion li treege deziras: klare antaŭ ilia menso kuŝis tio, kaj por ĝin ricevi necesis nur, ke li forturniĝu de la vojo kaj lasu al aliaj la Celon kaj la militon kontraŭ Saŭrono.

— Kaj ŝajnis al mi ankaŭ, — diris Gimlio, — ke mia elekto restus sekreto, konota nur al mi.

— Al mi tio ŝajnis treege stranga, — diris Boromiro. — Eble tio estis nur provo, kaj ŝi volis pro propra bona celo legi niajn pensojn; sed mi preskaŭ supozis, ke ŝi tentas nin, kaj proponas tion, kion laŭpretende ŝi kapablas liveri. Ne necesas diri, ke aŭskulti mi rifuzis. La homoj el Minas Tirito fidelas al siaj promesoj. — Sed kion laŭ lia supozo la Damo proponis al li, tion Boromiro ne konigis.

Kaj se temis pri Frodo, li rifuzis paroli, malgraŭ ke Boromiro insistis per multaj demandoj.

— Ŝi longe vin rigardadis, Ringoportanto, — li diris.

— Jes, — diris Frodo, — sed kio ajn venis tiam en mian menson, tion mi retenos tie.

— Nu, estu singarda! — diris Boromiro. — Mi tute ne certas pri tiu elfa Damo kaj ŝiaj celoj.

— Ne parolu mise pri Damo Galadriela! — diris Aragorno severe. — Vi ne scias, kion vi diras. En ŝi kaj en tiu ĉi lando ne troviĝas miseco, krom se iu alportas ĝin mem. Tiuokaze li gardu sin! Sed hodiaŭ nokte mi dormos sentime la unuan fojon post kiam mi forlasis Rivendelon. Kaj mi dormu profunde kaj provizore forgesu mian malĝojon! Mi estas lacega korpe kaj kore. — Li faligis sin sur sian kanapon kaj tuj endormiĝis profunde.

La aliaj baldaŭ faris same, kaj nek bruo nek sonĝo perturbis ilian dormon. Vekiĝinte, ili konstatis, ke la taga lumo vastas sur la gazono antaŭ la pavilono, kaj la fontano supren-malsupreniras ekbrile pro la suno.


Ili restis kelkajn tagojn en Lotlorieno, laŭ malprecizaj konstatoj aŭ memoroj. La tutan tempon dum ili loĝis tie, la suno brilis klare, krom milda pluvo, kiu foje falis, kaj forpasis lasante ĉion freŝa kaj pura. La aero estis malvarmeta kaj milda, kvazaŭ temus pri fruprintempo, tamen ili sentis ĉirkaŭ si la profundan kaj penseman kvieton de vintro. Ŝajnis al ili, ke ili faras malmulton krom trinki, manĝi, ripozi kaj promeni inter la arboj; kaj tio sufiĉis.

Ili ne vidis denove la Sinjoron kaj Damon, kaj ili malmulte interparolis kun la elfoj, ĉar malmultaj el tiuj parolis lingvon alian ol sian propran arbaran. Haldiro adiaŭis kaj revenis al la limoj de l’ nordo, kie severa vaĉado estis starigita post la informoj alportitaj de la Kunularo pri Morio.

Legolaso multe forestis inter la Galadrimoj, kaj post la unua nokto li ne dormis kun la ceteraj kunuloj, kvankam li revenis por manĝi kaj paroli kun ili. Ofte li kunprenis Gimlion, kiam li vagis en la lando, kaj la aliaj miris pri tiu ŝanĝiĝo.

Nun kiam la kunuloj sidis aŭ promenis kune, ili parolis pri Gandalfo, kaj ĉio, kion ili unuope sciis kaj vidis pri li, klariĝis antaŭ iliaj mensoj. Dum iliaj doloroj kaj laco kuraciĝis, la funebro pro ilia perdo pliakriĝis. Ofte ili aŭdis apude elfajn kantantajn voĉojn, kaj sciis, ke tiuj kreas lamentajn kantojn pri lia pereo, ĉar ili aŭdis lian nomon inter la dolĉaj malgajaj vortoj, kiujn ili ne povis kompreni.

Mitrandiro, Mitrandiro, — kantis la elfoj, — Ho Pilgrimanto Griza! Ĉar tiel ili ŝatis nomi lin. Sed se Legolaso estis kun la Kunularo, li ne volis interpreti por ili la kantojn, dirante, ke mankas al li la lerto, kaj ke por li la malĝojo estas ankoraŭ tro proksima, afero de larmoj kaj ankoraŭ ne por kantoj.

Frodo la unua envortigis heziteme iom el sia funebro. Li malofte stimuliĝis verki kanton aŭ rimaĵon; eĉ en Rivendelo li aŭskultis kaj mem ne kantis, kvankam lia memoro estis plenstokita je multaj, kiujn verkis antaŭe aliaj. Sed nun, dum li sidis apud la fontano de Lorieno kaj aŭdis ĉirkaŭ si la voĉojn de l’ elfoj, lia pensado formiĝis laŭ kanto, kiu ŝajnis al li bela; tamen kiam li provis ripeti ĝin al Sam restis nur fragmentoj, velkintaj kiel manpleno da ŝrumpintaj folioj.

Kiam en la Provinc’ vesperis,

aŭdiĝis lia paŝ’ montete;

antaŭ tagiĝ’ li malaperis

al vojaĝado tro diskrete.

De l’ vast’ ĝis okcidenta bordo,

de l’ nordo ĝis monteto suda,

tra drakkavern’ kaj kaŝa pordo

kaj Mornarbar’ li iris truda.

Kun gnomo, elfo, hom’, hobito,

negrave kion ili rolis,

surbranĉa bird’ kaj best’ sen brido —

laŭ ties lingvoj li parolis.

Mortiga glavo, man’ helpula,

dorso klinita sub ŝarĝpezo,

trumpeta voĉo, torĉo brula,

pilgrimo laca sur vojmezo.

Saĝulo estis li surtrona,

rapide rida aŭ kolera;

oldulo kun ĉapel’ ĉifona

apogis lin baston’ tubera.

Li sola sur la ponto pompis,

Fajron kaj Ombron kontraŭfortis;

bastonon lian ŝtono rompis,

en Ĥazad-dum’ la saĝo mortis.

— Vidu, vi baldaŭ superos eĉ s-ron Bilbo! — diris Sam.

— Ne, mi timas, ke ne, — diris Frodo. — Sed tio estas mia plejeblo.

— Nu, s-ro Frodo, se vi iam provos denove, espereble vi diros vorton pri liaj artfajraĵoj, — diris Sam. — Ekzemple:

Artaj raketoj la plej lertaj

fariĝis steloj bluaj, verdaj,

aŭ post la tondro, ora pluvo

faladis kiel flordiluvo.

Tamen tio ege nesufiĉe traktas ilin.

— Ne, tion mi lasos al vi, Sam. Aŭ eble al Bilbo. Sed — nu, mi ne povas plu priparoli tion. Al mi ne tolereblas pensi pri sciigo al li pri tio.


Iuvespere Frodo kaj Sam promenis kune en la malvarmeta krepusko. Ambaŭ denove sentis sin malpaciencaj. Sur Frodon subite falis la ombro de disiĝo: iel li sciis, ke tre proksimas la horo, kiam li devos lasi Lotlorienon.

— Kiel vi nun taksas la elfojn, Sam? — li diris. — Tiun demandon mi starigis al vi unu fojon antaŭe — tio jam ŝajnas antaŭ tre longe; sed vi pli multe konas ilin depost tiam.

— Estas vere! — diris Sam. — Kaj mi opinias, ke ekzistas elfoj kaj aliaj elfoj. Ili ĉiuj sufiĉe elfas, sed ili ne ĉiuj samas. Nu, ĉi tiu popolo ne estas vaga aŭ senhejma, kaj ŝajnas pli simila al niaj uloj: ili ŝajnas indiĝenaj ĉi tie, eĉ pli ol hobitoj en la Provinco. Ĉu ili formis la landon, aŭ la lando formis ilin, estas malfacile decidi, se vi min komprenas. Ĉi tie estas mirinde trankvile. Nenio ŝajnas okazi, kaj neniu ŝajnas deziri okazaĵojn. Se troviĝas magio, ĝi estas tre profunde kaŝita, tie kie mi ne povas preni ĝin, por tiel diri.

— Oni povas vidi kaj senti ĝin ĉie, — diris Frodo.

— Nu, — diris Sam, — oni vidas neniun, kiu okupiĝas pri ĝi. Mankas artfajraĵoj, kiujn kompatinda Gandalfo kutimis vidigi. Mi miras, ke ni neniom vidas la Sinjoron kaj Damon dum ĉi tiuj tagoj. Mi imagas, ĉu ne, ke ŝi povus efektivigi kelkajn mirindaĵojn, se ŝi emus. Mi kore ŝatus vidi iom da elfa magio, s-ro Frodo!

— Mi ne, — diris Frodo. — Mi estas kontenta. Kaj mankas al mi ne la artfajraĵoj de Gandalfo, sed liaj hirtaj brovoj, lia rapida koleriĝo kaj lia voĉo.

— Vi pravas, — diris Sam. — Kaj ne supozu, ke mi plendas. Mi ofte volis vidi iom da magio tia, kia estas priskribita en la malnovaj rakontoj, sed mi neniam aŭdis pri lando pli bona ol tiu ĉi. Estas kvazaŭ hejmi kaj ferii samtempe, se vi min komprenas. Mi ne emas foriri. Malgraŭ tio, mi komencas senti, ke se pluiro necesas, pli bone ni finfaru tion. Tasko neniam komencita laste plenumiĝas, kutimis diri mia Avulo. Kaj ne ŝajnas al mi, ke tiu ĉi popolo povas multe nin helpi pli, kun aŭ sen magio. Ĝuste kiam ni forlasos tiun ĉi landon plej mankos al ni Gandalfo, laŭ mia opinio.

— Mi timas, ke tio absolute veras, Sam, — diris Frodo. — Tamen mi tre esperas, ke antaŭ ol ni foriros ni revidos la Damon de l’ elfoj.

Ĝuste dum li parolis, ili vidis, kvazaŭ responde al iliaj vortoj, ke Damo Galadriela proksimiĝis. Alta, blanka kaj bela ŝi promenis sub la arboj. Ŝi diris neniun vorton, sed fingrovokis ilin.

Turniĝinte flanken, ŝi kondukis ilin al la sudaj deklivoj de l’ monteto Karas Galadono, kaj preterpasinte altan verdan dornbarilon ili alvenis enfermitan ĝardenon. Tie kreskis neniuj arboj, kaj ĝi kuŝis sub la neŝirmita ĉielo. La vespera stelo estis leviĝinta kaj brilis blankfajre super la okcidenta arbaro. Malsupren laŭ longa ŝtuparo la Damo iris al profunda verda kavo, tra kiu fluis murmure la arĝenta rojo, kiu eliĝis el la fonto sur la monteto. Ĉe la subo, sur malalta soklo kun ĉizaĵoj kiel disbranĉa arbo, staris kuvo el arĝento, larĝa kaj malprofunda, apud kiu staris arĝenta kruĉo.

Per akvo el la rojo Galadriela ĝisrande plenigis la kuvon, kaj spiris sur ĝin, kaj kiam la akvo denove senmoviĝis, ŝi ekparolis:

— Jen estas la Spegulo de Galadriela, — ŝi diris. — Mi kondukis vin ĉi tien por ke vi enrigardu ĝin, se vi volas.

La aero estis tute senmova, kaj la akvo malhelis, kaj la elfa Damo apud ili estis alta kaj pala.

— Kion ni serĉu, kaj kion ni vidos? — demandis Frodo, imponite.

— Mi povas ordoni al la Spegulo riveli multajn aferojn, — ŝi respondis, — kaj al iuj mi povas montri tion, kion ili deziras vidi. Sed la Spegulo povas montri ankaŭ aferojn nepetitajn, kaj tiuj ofte estas pli strangaj kaj pli avantaĝaj, ol tio, kion ni volas vidi. Kion vi vidos, se vi lasos aglibera la Spegulon, mi ne povas antaŭvidi. Ĉar ĝi montras kio estis, kaj kio estas, kaj kio poste okazos. Sed kiun el ili li vidas, eĉ la plej saĝa ne ĉiam povas scii. Ĉu vi volas enrigardi?

Frodo ne respondis.

— Kaj vi? — ŝi diris, turnante sin al Sam. — Ĉar tio estas, kion via popolo nomas magio, mi opinias; kvankam mi ne klare komprenas, kion ili celas; kaj ŝajnas, ke ili ankaŭ uzas la saman vorton por la trompaĵoj de l’ Malamiko. Sed tio ĉi, se vi volas, estas la magio de Galadriela. Ĉu vi ne diris, ke vi emas vidi elfan magion?

— Tion mi diris, — diris Sam, iomete tremante inter timo kaj scivolo. — Mi ekrigardos, Damo, se vi konsentas. Kaj min ne ĝenus ekvidi, kio okazas hejme, — li diris flanken al Frodo. — Ŝajnas, ke mi forestis terure longe. Sed negrave, probable mi vidos nur la stelojn, aŭ ion, kion mi ne komprenos.

— Probable, — diris la Damo kun milda rido. — Sed venu, rigardu kaj vidu, kion vi vidos. Ne tuŝu la akvon!

Sam surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la kuvo. La akvo aspektis malmola kaj malhela. Steloj respeguliĝis en ĝi.

— Estas nur steloj, kiel mi supozis, — li diris. Poste li eligis mallaŭtan spirospasmon, ĉar la steloj estingiĝis. Kvazaŭ malhela vualo estus fortirita, la Spegulo griziĝis, poste klariĝis. Brilis suno, kaj la arbobranĉoj flirtis kaj gestis pro vento. Sed antaŭ ol Sam povis decidi, kion li fakte vidas, la lumo forvelkis; kaj nun li pensis vidi Frodon palvizaĝan profunde dormanta sub malhela klifego. Poste li ŝajnis vidi sin iranta tra malluma koridoro kaj grimpanta senfinan serpentumantan ŝtuparon. Li subite konstatis, ke li urĝe serĉas ion, sed kion, li tute ne sciis. Kvazaŭ sonĝo la vizio ŝanĝiĝis kaj returniĝis, kaj li vidis denove la arbojn. Sed ĉi-foje ili ne estis tiom proksimaj, kaj li povis vidi, kio okazas: ili ne estis flirtantaj pro vento, ili falis, krake al tero.

— He! — kriis Sam per atenca voĉo. — Jen tiu Ted Sablomano faligas arbojn, kie li ne devus. Ili estas nefaligendaj: temas pri tiu avenuo post la Muelejo, kiu superombras la vojon al Apudakvo. Se nur mi povus atingi ĝis Ted, mi lin faligus.

Sed nun Sam konstatis, ke la Malnova Muelejo malaperis, kaj oni konstruis grandan konstruaĵon ruĝbrikan, kie ĝi antaŭe staris. Multaj personoj vigle laboris. Apude troviĝis alta ruĝa fumturo. Nigra fumo ŝajnis nebuligi la supraĵon de l’ Spegulo.

— Okazas ia diablaĵo en la Provinco, — li diris. — Elrondo agis sagace, kiam li volis resendi s-ron Gaja. — Tiam subite Sam ekkriis kaj forsaltis. — Mi ne povas resti ĉi tie, — li diris frenezece. — Mi devas hejmeniri. Oni elfosis Bagŝutan Vicon, kaj jen mia povra Avulo malsupreniras de la Monteto kun siaj etaj posedaĵoj sur ĉareto. Mi devas iri hejmen!

— Vi ne povas iri hejmen sola, — diris la Damo. — Vi ne volis iri hejmen sen via mastro, antaŭ ol vi enrigardis la Spegulon, kaj tamen vi sciis, ke misaferoj tre povus okazi en la Provinco. Memoru, ke la Spegulo montras multajn aferojn, kaj ne ĉiuj jam okazis. Kelkaj neniam okazas, krom se tiuj, kiuj vidas la viziojn, forturniĝas de sia vojo por malhelpi ilin. La Spegulo estas danĝera gvidanto al agado.

Sam sidiĝis sur la teron kaj metis sian kapon inter la manojn.

— Prefere mi neniam estu veninta ĉi tien, kaj neniom pli da magio mi volas vidi, — li diris kaj silentiĝis. Post momento li parolis denove, malklare, kvazaŭ li kontraŭluktus larmojn. — Ne, mi hejmeniros laŭ la vojo longa kun s-ro Frodo, aŭ mi tute ne hejmeniros. Sed mi esperas, ke iam mi reiros. Se tio, kion mi vidis, pruviĝos vera, iu estos bone tradraŝita!


— Ĉu nun vi volas rigardi, Frodo? — diris Damo Galadriela. — Vi ne volis vidi elfan magion, kaj estis kontenta.

— Ĉu vi konsilas, ke mi rigardu? — demandis Frodo.

— Ne, — ŝi diris. — Mi konsilas al vi nek jeson, nek neon. Mi ne estas konsilisto. Vi eble ekscios ion, kaj ĉu aŭ ne tio, kion vi vidos, estos bona aŭ misa, tio eble estos avantaĝa, kaj tamen eble ne estos. Vidi estas samtempe bone kaj danĝere. Tamen mi opinias, Frodo, ke viaj kuraĝo kaj saĝo sufiĉas al la provo, aŭ mi ne estus kondukinta vin ĉi tien. Faru laŭplaĉe!

— Mi rigardos, — diris Frodo, kaj li surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la malhela akvo. Tuj la Spegulo klariĝis kaj li vidis terenon krepuskan. Montoj baŭmis malhele en la malproksimo kontraŭ pala ĉielo. Longa griza vojo reserpentumis for de la vido. Fore figuro iris malrapide sur la vojo, unue malklara kaj eta, sed pli grandiĝanta kaj klariĝanta dum ĝi proksimiĝis. Subite Frodo konstatis, ke tiu memorigas al li Gandalfon. Li preskaŭ vokis voĉe la nomon de l’ sorĉisto, kaj tiam li rimarkis, ke la figuron vestis ne grizo, sed blanko, blanko kiu briletis malforte en la krepusko, kaj en ĝia mano estis blanka bastono. La kapo estis tiom klinita, ke li povis vidi neniun vizaĝon, kaj baldaŭ la figuro foriris post vojkurbon kaj eliris el la vidkampo de l’ Spegulo. Dubo venis la menson de Frodo: ĉu tio estis vizio pri Gandalfo dum unu el ties multaj solecaj vojaĝoj antaŭ longe, aŭ ĉu ĝi estis Sarumano?

La vizio ŝanĝiĝis. Mallonge kaj ete, sed tre kolorplene, li ekvidis Bilbon senripoze ĉirkaŭiranta en ties ĉambro. La tablon kovris malorde diversaj paperoj; pluvo albatis la fenestrojn.

Sekvis paŭzo, kaj sekvis poste multaj scenoj, kiuj estis, laŭ supozo de Frodo, partoj de granda historio, en kiu li mem estis implikita. La nebulo klariĝis kaj li vidis ion, kion li neniam antaŭe vidis, sed tuj rekonis: la maron. Noktiĝis. La maro agitiĝis kaj ekestis ŝtorma. Tiam li vidis kontraŭ la suno, subiranta sangoruĝa en fukecan nubaron, la nigran konturaron de alta ŝipo kun ŝiritaj veloj, alrajdanta el la Okcidento. Poste larĝan riveron fluantan tra multhoma urbego. Poste blankan fortikaĵon kun sep turoj. Kaj poste denove ŝipon kun nigraj veloj, sed nun jam estis matene, kaj la akvo muaris en lumo, kaj standardo portanta emblemon de blanka arbo brilis en la sunlumo. Fumo kvazaŭ de fajro kaj batalo leviĝis, kaj denove la suno subiris je brula ruĝo, kiu velkis al griza nebuleto; kaj en ties mezon ŝipeto forpasis, sparkante je lumoj. Ĝi malaperis, kaj Frodo ĝemspiris kaj pretiĝis retroiri.

Sed subite la Spegulo komplete malheliĝis, tiom malhela kvazaŭ truo malfermiĝus en la vidmondo, kaj Frodo enrigardis malplenecon. En tiu nigra abismo aperis unuopa Okulo, kiu malrapide pligrandiĝis, ĝis ĝi plenigis preskaŭ la tutan Spegulon. Tiom terura ĝi estis, ke Frodo staris ĉenite, ne povante krii aŭ forturni la rigardon. La Okulon randis fajro, sed ĝi mem estis glaca, flava kiel okulo de kato, spionema kaj absorbita, kaj la nigra fendeto de ĝia pupilo malfermiĝis al puto, fenestro al nenio.

Poste la Okulo komencis ĉirkaŭiri, esplorante jen tien jen aliflanken, kaj Frodo sciis certe kaj terurite, ke inter la multaj aĵoj, kiujn ĝi serĉis, li mem estis unu. Sed li sciis ankaŭ, ke lin ĝi ne povas vidi — ankoraŭ ne, krom se li tion kaŭzus. La Ringo, kiu pendis sur ĉeneto je lia kolo, iĝis peza, pli peza ol ŝtonego, kaj lia kapo estis trenata suben. La Spegulo ŝajnis varmegiĝi kaj vaporkirlaĵoj supreniris de l’ akvo. Li estis glisanta antaŭen.

— Ne tuŝu la akvon! — mallaŭte diris la Damo. La vizio forvelkis, kaj Frodo konstatis, ke li rigardas la malvarmetajn stelojn ekbrilintaj en la arĝenta kuvo. Li retropaŝis tute tremante kaj rigardis la Damon.

— Mi scias, kio estas tio, kion vi laste vidis, — ŝi diris, — ĉar tio estas ankaŭ en mia menso. Ne timu! Ne supozu, ke nur per kantado inter arboj, aŭ eĉ per la sveltaj sagoj de elfaj pafarkoj, tiu ĉi lando Lotlorieno estas defendata kontraŭ la Malamiko. Mi diras al vi, Frodo, ke ĝuste dum mi alparolas vin, mi perceptas la Malhelan Mastron kaj konas lian menson, aŭ tiun parton, kiu koncernas la elfojn. Kaj li palpserĉas ĉiam por percepti min kaj mian pensadon. Sed ankoraŭ la pordo estas fermita!

Ŝi levis siajn blankajn brakojn, kaj etendis siajn manojn al la oriento laŭ gesto de forpuŝo kaj rifuzo. Erendilo, la vespera stelo, plej amata de l’ elfoj, klare brilis supre. Tiom hela ĝi estis, ke la figuro de la elfa Damo kreis malfortan ombron sur la tero. Ĝiaj radioj trafis ringon sur ŝia fingro, kaj blanka gemo sur ĝi sparkis kvazaŭ la Vespera Stelo venus suben por ripozi sur ŝia mano. Frodo rigardis imponite tiun ringon; ĉar subite al li ŝajnis, ke li komprenas.

— Jes, — ŝi diris, perceptinte lian penson, — ne estas permesate paroli pri ĝi, kaj Elrondo ne povis tion fari. Sed ĝi ne estas forkaŝebla de la Ringoportanto, kaj iu, kiu vidis la Okulon. Estas vere, ke unu el la Tri restas sur fingro de Galadriela en Lorieno. Tiu ĉi estas Nenja, la Ringo de l’ Diamanto, kaj mi estas ĝia kuratoro.

» Li suspektas, sed li ne scias — ankoraŭ ne. Ĉu vi ne komprenas nun, kial via alveno estas por ni kvazaŭ paŝo al pereo? ĉar se vi malsukcesos, tiam ni estos nudigitaj antaŭ la Malamiko. Tamen se vi sukcesos, tiam nia potenco estos malplia, kaj Lotlorieno forvelkos, kaj la tajdoj de l’ Tempo forviŝos ĝin. Ni devos foriri al la Okcidento, aŭ ŝrumpi al kamparana popolo de valetoj kaj kavernoj, malrapide forgesonta kaj forgesota.

Frodo klinis la kapon.

— Kaj kion vi deziras? — li diris finfine.

— Ke estu tio, kio devus esti, — ŝi respondis. — La amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l’ Maro, kaj ilia bedaŭro estas senmorta kaj neniam povas esti tute kvietigita. Tamen ili forĵetos ĉion prefere ol submetiĝi al Saŭrono: ĉar ili nun konas lin. Pri la sorto de Lotlorieno vi ne respondecas, sed nur pri la plenumo de via propra tasko. Tamen mi povus deziri, se tio iel helpus, ke la Unu Ringo neniam estus kreita, aŭ restus eterne perdita.

— Vi estas saĝa, sentima kaj bela, Damo Galadriela, — diris Frodo. — Mi donos al vi la Unu Ringon, se vi ĝin petos. Ĝi estas afero tro granda por mi.

Galadriela ridis per subita klara rido.

— Povas esti, ke Damo Galadriela estas saĝa, — ŝi diris, — tamen ĉi tie ŝi renkontis superulon pri ĝentileco. Milde vi venĝis vin pro mia provado de via koro je nia unua renkontiĝo. Vi komencas vidi per akra okulo. Mi ne neas, ke mia koro ege deziras peti tion, kion vi proponas. Dum multaj longaj jaroj mi pripensis, kion mi povus fari, se la Granda Ringo iam venus en miajn manojn, kaj jen! ĝi estis alportita ĝis mia mankapto. La miseco, kiu estis antaŭ longe elpensita, efikas multmaniere, ĉu aŭ ne Saŭrono mem staras aŭ pereas. Ĉu tio ne estus brava faro je kredito de lia Ringo, se mi prenus ĝin perforte aŭ timige de mia gasto? Kaj nun finfine tio venas. Vi donos al mi la Ringon libere! Anstataŭ la Malhela Mastro vi starigos Reĝinon. Kaj mi ne estos malhela, sed bela kaj terura kiel la mateno kaj la nokto! Bela kiel la maro, suno kaj neĝo sur la monto! Terura kiel la ŝtormo kaj la fulmo! Pli forta ol la fundamento de la tero. Ĉiuj min amos kaj timos senespere!

Ŝi levis sian manon kaj el la ringo, kiun ŝi portis, eliĝis lumego, kiu lumigis nur ŝin kaj lasis ĉion alian malluma. Ŝi staris antaŭ Frodo ŝajnante jam alta preter mezurebleco, kaj bela netolereble, terura kaj adorinda. Poste ŝi lasis fali sian manon, kaj la lumo velkis, kaj subite ŝi denove ridis, kaj jen! ŝi ŝrumpis: svelta elfino, vestita nur per simpla blanko, kies voĉo estis mallaŭta kaj trista.

— Mi sukcesis la provon, — ŝi diris. — Mi iĝos malplia, kaj iros al Okcidento kaj restos Galadriela.


Longe ili staris silente. Fine la Damo parolis denove.

— Ni reiru! — ŝi diris. — En la mateno vi devos foriri, ĉar jam ni elektis, kaj la sortotajdoj fluas.

— Mi volas starigi unu demandon antaŭ nia foriro, — diris Frodo, — ion, pri kio mi intencis demandi Gandalfon en Rivendelo. Al mi estas permesate porti la Unu Ringon: kial mi ne povas vidi ĉiujn aliajn kaj koni la pensojn de ties portantoj?

— Vi ne provis, — ŝi diris. — Nur trifoje vi surmetis la Ringon sur vian fingron de kiam vi scias, kion vi posedas. Ne provu! Tio pereigus vin. Ĉu Gandalfo ne diris al vi, ke la ringoj havigas potencon laŭ la mezuro de ĉiu posedanto? Antaŭ ol uzi tiun potencon, vi devus multe plifortiĝi, kaj eduki vian volon por superregi aliulojn. Tamen malgraŭ tio, kiel Ringoportanto kaj iu, kiu jam portis ĝin fingre kaj vidis tion, kio estas kaŝita, via vidkapablo pliakriĝis. Vi perceptis mian penson pli klare ol multaj, kiujn oni taksas saĝaj. Vi vidis la Okulon de tiu, kiu regas la Sepon kaj la Naŭon. Kaj ĉu vi ne vidis kaj rekonis la ringon sur mia fingro? Ĉu vi vidis mian ringon? — ŝi demandis, turninte sin al Sam.

— Ne, Damo, — li respondis. — Se diri la veron, mi scivolis, pri kio vi parolas. Mi vidis stelon tra viaj fingroj. Sed se vi pardonos mian rektan parolon, mi opinias, ke mia mastro pravis. Mi volus, ke vi prenu lian Ringon. Vi ordigus la aferojn. Vi malhelpus, ke oni elfosu la Avulon kaj forpelu lin. Vi pagigus kelkajn personojn pro ties fiagado.

— Tion mi farus, — ŝi diris. — Tiel ĝi komenciĝus. Sed tie ĝi ne haltus, ho ve! Ni ne priparolu ĝin plu. Ni iru!

8 Adiaŭ al Lorieno

Tiun nokton la Kunularo estis denove alvokita al la ĉambro de Celeborno, kaj tie la Sinjoro kaj Damo salutis ilin per afablaj vortoj. Finfine Celeborno parolis pri ilia foriro.

— Nun venis la horo, kiam tiuj, kiuj volas daŭrigi la Celon, devas fortigi siajn korojn por forlasi tiun ĉi landon. Tiuj, kiuj ne plu deziras iri antaŭen, rajtas resti ĉi tie, dum iom da tempo. Sed ĉu oni iros aŭ ne, oni ne povas certi pri paco. Ĉar ni jam alvenis pereorandon. Ĉi tie tiuj, kiuj volas, rajtas atendi la proksimiĝon de l’ horo, kiam aŭ la mondaj vojoj estos denove liberaj, aŭ ni vokos ilin al la lasta bezono de Lorieno. Tiam ili rajtos reiri al siaj landoj, aŭ iri al la daŭra hejmo de tiuj, kiuj pereis batalante.

Sekvis silento.

— Ĉiuj decidis iri antaŭen, — diris Galadriela, rigardante en ĉies okulojn.

— Kiom koncernas min, — diris Boromiro, — mia vojo hejmen kondukas antaŭen kaj ne retroen.

— Tio estas vera, — diris Celeborno, — sed ĉu tiu ĉi tuta Kunularo iros kun vi ĝis Minaso Tirit?

— Ni ankoraŭ ne decidis pri nia vojo, — diris Aragorno. — Post Lorieno mi ne scias, kion intencis fari Gandalfo. Efektive, al mi ŝajnas, ke eĉ li ne havis klaran celon.

— Eble ne, — diris Celeborno. — Tamen kiam vi forlasos tiun ĉi landon, vi ne plu povos forgesi la Grandan Riveron. Kiel iuj el vi bone scias, ĝi ne estas transirebla far vojaĝantoj kun pakaĵoj inter Lorieno kaj Gondoro, krom boate. Ĉu la pontoj de Osgiliado ne estas rompitaj kaj ĉiuj albordiĝejoj nun okupataj de l’ Malamiko? Laŭ kiu bordo vi vojaĝos? La vojo al Minaso Tirit troviĝas ĉi-borde, ĉe la okcidento; sed la rekta vojo al la celo troviĝas oriente de l’ Rivero, sur la bordo pli malhela. Kiun bordon vi nun laŭiros?

— Se mian konsilon oni atentos, temos pri la okcidenta bordo, kaj la vojo al Minaso Tirit, — respondis Boromiro. — Sed mi ne estas la ĉefa en la Kunularo. — La aliaj diris nenion, kaj Boromiro aspektis dubema kaj ĝenata.

— Mi konstatas, ke vi ankoraŭ ne scias kion fari, — diris Celeborno. — Ne estas mia rolo elekti por vi, sed mi helpos vin laŭeble. Inter vi estas kelkaj, kiuj scias navigi boatojn: Legolaso, kies popolo konas la rapidan Arbaran Riveron, Boromiro de Gondoro kaj Aragorno la vojaĝisto.

— Kaj unu hobito! — kriis Gaja. — Ne ĉiuj el ni taksas boatojn kvazaŭ sovaĝajn ĉevalojn. Mia popolo loĝas sur la bordoj de Brandovino.

— Tio estas bona, — diris Celeborno. — Do mi havigos al via Kunularo boatojn. Ili estos malgrandaj kaj leĝeraj, ĉar se vi iros longe sur akvo, troviĝos lokoj, kie vi estos devigataj porti ilin. Vi alvenos la rapidejojn de Sarn Gebiro, kaj eble finfine ĝis la grandaj akvofaloj de Raŭroso, kie la Rivero tondras suben de Nen Hithoelo; kaj estas aliaj danĝeroj. Boatoj eble faciligos dum iom da tempo vian vojaĝon. Tamen ili ne havigos al vi konsilojn: en la fino vi devos lasi ilin kaj la Riveron, kaj turniĝu okcidenten — aŭ orienten.

Aragorno dankis Celebornon multfoje. La donaco de boatoj multe faciligis lian menson, ne malĉefe ĉar jam ne estos neceso decidi pri la vojo dum kelkaj tagoj. La aliaj ankaŭ aspektis pli esperplenaj. Kiaj ajn estis la danĝeroj antaŭ ili, ŝajnis preferinde flosi renkonte al ili laŭ la larĝa fluo de Anduino ol pezpaŝi antaŭen kun kurbigitaj dorsoj. Nur Sam estis dubema: almenaŭ li daŭre taksis boatojn tiel nedezirindaj kiel sovaĝaj ĉevaloj, aŭ eĉ pli, kaj ne ĉiuj danĝeroj, kiujn li travivis, persvadis lin pli alte taksi ilin.

— Ĉio estos preparita por vi kaj atendos vin ĉe la haveno antaŭ la morgaŭa tagmezo, — diris Celeborno. — Mi sendos miajn servantojn al vi en la mateno por helpi vin prepari la vojaĝon. Nun ni deziras al vi agrablan nokton kaj senĝenan dormon.

— Bonan nokton, amikoj miaj! — diris Galadriela. — Dormu trankvile! Ne tro ĝenu viajn korojn hodiaŭ nokte per pensoj pri la vojo. Eble la padoj, kiujn vi unuope paŝos estas jam metitaj antaŭ viaj piedoj, kvankam vi ne vidas ilin. Bonan nokton!


La Kunularo nun adiaŭis kaj reiris al sia pavilono. Legolaso akompanis ilin, ĉar tio estos ilia lasta nokto en Lotlorieno, kaj malgraŭ la vortoj de Galadriela ili volis interkonsiliĝi.

Ili longe debatis, kion ili devus fari por plej bone provi plenumon de sia celo kun la Ringo; sed ili nenion decidis. Estis klare, ke la plimulto el ili volis iri unue al Minaso Tirit, kaj eskapi almenaŭ provizore de l’ timego pri la Malamiko. Ili volonte sekvus sian ĉefon trans la Riveron kaj en la ombron de Mordoro, sed Frodo diris neniun vorton, kaj Aragorno ankoraŭ havis menson dividitan.

Lia propra plano, dum Gandalfo restis kun ili, estis iri kun Boromiro kaj per sia glavo helpi pri liberigo de Gondoro. Ĉar li kredis, ke la mesaĝo de la sonĝoj estis alvoko, kaj ke la horo fine jam alvenis, kiam la heredinto de Elendilo aperu kaj luktu kontraŭ Saŭronon por la estreco. Sed en Morio la ŝarĝo de Gandalfo estis metita sur lin, kaj li sciis, ke li jam ne povas forlasi la Ringon, se Frodo fine rifuzos akompani Boromiron. Kaj tamen kian helpon li aŭ iu el la Kunularo povus havigi al Frodo, krom marŝi blinde kun li en la mallumon?

— Mi iros al Minaso Tirit, sola se necese, ĉar tio estas mia devo, — diris Boromiro, kaj poste li silentis dum kelka tempo, sidante kun fiksa rigardo al Frodo, kvazaŭ li provus legi la pensojn de l’ duonulo. Finfine li denove ekparolis, mallaŭte, kvazaŭ li debatus kun si. — Se vi volas nur detrui la Ringon, tiuokaze malmulte utilus milito aŭ armiloj, kaj la homoj el Minaso Tirit ne povos helpi. Sed se vi volas detrui la armitan potencon de l’ Malluma Mastro, estas malsaĝe iri sen armeo en lian regnon; kaj malsaĝe forĵeti. — Li subite paŭzis, kvazaŭ li konstatus, ke li esprimas vorte siajn pensojn. — Estus malsaĝe forĵeti vivojn, mi intencis diri, — li finis. — Temas pri elekto inter defendo de fortikaĵo aŭ marŝado malkaŝe en la brakojn de la morto. Almenaŭ, tiel mi juĝas la situacion.

Frodo konstatis ion novan kaj strangan en la rigardo de Boromiro, kaj tiun li rigardis fikse. La penso de Boromiro klare malsamis ties finajn vortojn. Estus malsaĝe forĵeti: kion? La Ringon de Potenco? Ion similan li diris ĉe la Konsiliĝo, sed tiam li akceptis la korekton de Elrondo. Frodo rigardis al Aragorno, sed tiu aspektis profundiĝinta en propran pensadon kaj neniel indikis, ke li atentis la vortojn de Boromiro. Kaj tiel finiĝis la debato. Gaja kaj Grinĉjo jam dormis, kaj Sam estis ekdormonta. La nokto estis forpasanta.


Matene, dum ili komencis paki siajn magrajn posedaĵojn, elfoj scipovantaj ilian lingvon venis al ili kaj alportis multajn donacojn de manĝaĵo kaj vestaĵoj por la vojaĝo. La manĝaĵo plejparte konsistis el tre maldikaj kukoj, faritaj el faruno bakita iom brune ekstere, kaj interne estis kremkoloraj. Gimlio prenis unu el la kukoj kaj rigardis ĝin dubeme.

Kram, — li diris subvoĉe, derompante krispan angulon kaj mordetante ĝin. Lia esprimo rapide aliiĝis, kaj li manĝis la tutan ceteron frandeme.

— Ne pli, ne pli! — kriis la elfoj ridante. — Vi jam manĝis sufiĉe por longa tagmarŝo.

— Mi supozis ĝin nur speco de kramo, tia, kian oni bakas en Dalo por vojaĝoj en la sovaĝejo, — diris la gnomo.

— Tia ĝi estas, — ili respondis. — Sed ni nomas ĝin lembas aŭ vojpano, kaj ĝi estas pli fortiga ol iu ajn manĝaĵo pretigata de l’ homoj, kaj ĝi estas pli agrabla ol kramo, laŭ ĉiuj raportoj.

— Efektive ĝi estas, — diris Gimlio. — Fakte ĝi estas supera al la mielkukoj de la Beornidoj, kaj tio estas forta laŭdo, ĉar la Beornidoj estas la plej lertaj bakistoj, pri kiuj mi scias; sed ili ne tre volonte disdonas siajn kukojn al vojaĝantoj en la nuna tempo. Vi estas bonkoraj gastigantoj!

— Tamen ni ordonas, ke vi ŝparu la manĝaĵon, — ili diris. — Manĝu ĉiufoje nur tiom, kaj nur kiam necese. Ĉar tiuj aferoj estas donitaj por utili al vi, kiam ĉio alia malestos. La kukoj restos dolĉaj dum multaj tagoj, se ili estos nerompitaj kaj restos en siaj folivolvaĵoj, kiel ni alportis ilin. Unu ebligos vojaĝanton paŝi dum tago da longa laborado, eĉ se li estas unu el la altuloj de Minaso Tirit.

La elfoj poste malpakis kaj donis al la Kunularo la alportitajn vestaĵojn. Al ĉiu ili havigis po kapuĉon kaj mantelon, fasonitajn laŭ ties mezuro, el la malpeza, sed varmiga silkeca ŝtofo, kiun Galadrimoj teksis. Estis malfacile decidi pri ilia koloro: griza kun nuanco de subarba krepusko ĝi ŝajnis; kaj tamen kiam ili moviĝis, aŭ eniris alian lumon, ili estis verdaj kiel ombrecaj folioj, aŭ brunaj kiel novalaj kampoj nokte, krepuskarĝentaj kiel akvo sub la steloj. Ĉiun mantelon ligis • ĉe la kolo broĉo kiel verda folio vejnita per arĝento.

— Ĉu tiuj manteloj estas magiaj? — demandis Grinĉjo, mire rigardante ilin.

— Mi ne scias, kion tio signifas, — respondis la estro de la elfoj. — Ili estas belaj vestaĵoj, kaj la teksaĵo estas bona, ĉar ĝi estis tajlita en tiu ĉi lando. Ili ja estas manteloj elfaj, se tion vi volas diri. Folio kaj branĉo, akvo kaj ŝtono: ili havas la nuancon kaj belon de ĉio en la krepusko de Lorieno, kion ni amas; ĉar ni inkluzivas penson pri ĉio amata en ĉio, kion ni kreas. Tamen ili estas vestaĵoj, ne armaĵoj, kaj ili ne forturnos lancon aŭ klingon. Sed ili verŝajne servos vin bone: ili estas malpezaj, kaj sufiĉe varmigaj aŭ friskigaj laŭbezone. Kaj vi trovos ilin granda helpo por nevidatiĝi je neamikaj okuloj, ĉu vi marŝos inter ŝtonoj, ĉu inter arboj. Vi ja estas ege favorataj de la Damo! Ĉar ŝi mem kaj ŝiaj junulinoj teksis tiun ŝtofon; kaj neniam antaŭe ni vestis fremdulojn per la vestaĵoj de nia propra popolo.


Post la matenmanĝo la Kunularo adiaŭis la gazonon apud la fontano. Iliaj koroj estis pezaj, ĉar ĝi estis loko bela, kaj fariĝis hejmsimila por ili, kvankam ili ne povis kalkuli kiom da tagoj kaj noktoj ili pasigis tie. Dum ili staris momente rigardante la blankan akvon en la sunlumo, Haldiro venis al ili marŝante trans la verdan herbon de la maldensejo. Frodo salutis lin ĝoje.

— Mi revenis de la nordaj limoj, — diris la elfo, — kaj mi estas nun sendita por esti via gvidanto. La Dimrila Valo estas plena je vaporo kaj fumnuboj, kaj la montoj estas perturbataj. Aŭdiĝas bruoj profunde en la tero. Se iu el vi estus proponinta reiri norden al viaj hejmoj, ne estus eble por vi pasi tiuvoje. Sed ek! Via vojo nun direktiĝos suden.

Kiam ili trairis Karas Galadonon, la verdaj vojoj estis senpersonaj, sed sur la arboj supre multaj voĉoj murmuris kaj kantadis. Ili mem iris silente. Fine Haldiro kondukis ilin malsupren laŭ la sudaj deklivoj de l’ monteto, kaj ili alvenis denove la grandan pordegon lampornamitan, kaj la blankan ponton; kaj tiel ili eliris kaj forlasis la urbon de l’ elfoj. Poste ili forturniĝis de l’ pavimita vojo kaj laŭiris vojeton, kiu malaperis en densejon da malornoj, kaj pluiris, serpentume trans ondiĝajn arbarejojn el arĝenta ombreco, gvidante ilin ĉiam suben, suden kaj orienten, al la bordoj de la Rivero.

Ili marŝis proksimume dek mejlojn kaj preskaŭ tagmezis, kiam ili venis al alta verda muro. Trapasinte breĉon, ili subite forlasis la arbojn. Antaŭ ili etendiĝis longa gazono brilherba, punktita je oraj elanoroj, kiuj ekbrilis en la sunlumo. La gazono iĝis mallarĝa strio inter du helaj randoj: dekstre kaj okcidente Arĝentvejno fluadis flagretante; maldekstre kaj oriente la Granda Rivero ruligis siajn larĝajn akvojn, profundajn kaj malhelajn. Sur la kontraŭaj bordoj la arbaroj daŭre progresis suden ĝis limo de l’ vidkapablo, sed ĉiuj akvorandoj estis dezertaj kaj nudaj. Neniu malorno levis siajn orŝarĝitajn branĉojn ekster la lando Lorieno.

Sur la bordo de Arĝentvejno, iom fore de l’ renkontiĝejo de la riveroj, estis kajo el blankaj ŝtonoj kaj blanka ligno. Apude estis ligitaj multaj boatoj kaj barĝoj. Iuj estis hele farbitaj kaj brilis je arĝento kaj oro kaj verdo, sed la plimultaj estis blankaj aŭ grizaj. Tri malgrandaj grizaj boatoj estis pretigitaj por la vojaĝontoj, kaj en tiuj la elfoj stivis iliajn posedaĵojn. Kaj ili aldonis ankaŭ volvaĵojn da ŝnuro, po tri en ĉiu boato. Maldikaj tiuj aspektis, sed fortaj, silkecaj laŭtuŝe, grizaj kiel la elfaj manteloj.

— Kio estas tiuj? — demandis Sam, palpante unu, kiu kuŝis sur la verda herbo.

— Ŝnuroj kompreneble! — respondis elfo el la boatoj. — Neniam vojaĝu eĉ mallonge sen ŝnuro! Kaj ŝnuro longa kaj forta kaj malpeza. Tiaj estas ĉi tiuj. Ili eble helpos pri multaj bezonoj.

— Ne necesas diri tion al mi! — diris Sam. — Mi venis senŝnure, kaj ĉiam tio min ĝenis. Sed mi scivolas, el kio ĉi tiuj estas faritaj, ĉar mi scias iom pri ŝnurfarado: ĝi estas familia metio, por tiel diri.

— Ili estas faritaj el hitlajno, — diris la elfo, — sed mankas nun tempo por instrui al vi ilian faradon. Se ni scius pli frue, ke tiu metio ĝojigas vin, ni povus instrui al vi multon. Sed nun, ho ve! krom se vi revenos alian fojon ĉi tien, vi devas kontentiĝi per nia donaco. Ke ĝi servu vin fidele!

— Ek! — diris Haldiro. — ĉio jam pretas por vi. Eniru la boatojn! Sed estu singardaj komence!

— Atentu la vortojn! — diris la aliaj elfoj. — Tiuj boatoj estas malpeze konstruitaj, kaj ili estas ruzaj kaj ne similas la boatojn de aliaj popoloj. Ili ne subakviĝos, kiom ajn vi ŝarĝos ilin; sed ili estas kapricaj se misnavigataj. Estus saĝe, se vi ekzercus eniron kaj eliron ĉi tie, kie estas kajo, antaŭ ol eknavigi laŭ la fluo.


La Kunularo estis aranĝita tiamaniere: Aragorno, Frodo kaj Sam okupis unu boaton; Boromiro, Gaja kaj Grinĉjo alian; kaj en la tria estis Legolaso kaj Gimlio, kiuj jam firme amikiĝis. En tiu lasta boato estis stivita la plejparto de l’ posedaĵoj kaj pakaĵoj. La boatojn movis kaj stiris kurttenilaj remiloj, kiuj havis foliformajn plataĵojn. Kiam ĉio estis preta, Aragorno gvidis ilin laŭ provnavigo kontraŭfluen sur la Arĝentvejno. La fluo estis rapida, kaj ili iris antaŭen malrapide. Sam sidis ĉe la pruo, kroĉante la flankojn kaj rerigardante sopire al la bordo. La sunlumo brilis sur la akvo kaj nebuligis liajn okulojn. Kiam ili pasis preter la verdan gazonon de l’ terstrio, la arboj kreskis ĝis la rando de l’ rivero. Ie-tie oraj folioj saltetis kaj flosis sur la ondetiĝa fluo. La aero estis tre hela kaj senmova, kaj ĉio silentis, krom alta malproksima kantado de alaŭdoj.

Ili ĉirkaŭiris abruptan kurbiĝon de la rivero, kaj jen, naĝante fiere laŭ la fluo al ili, vidiĝis enorma cignego. La akvo rugis ambaŭflanke de la blanka brusto sub ĝia kurba kolo. Ĝia beko brilis simile al polurita oro, kaj ĝiaj okuloj glimis kvazaŭ gagato muntita en flavaj gemoj; ĝiaj blankaj flugilegoj estis duonlevitaj. Muziko alvenis laŭ la rivero dum ĝi proksimiĝis; kaj subite ili perceptis, ke tio estas ŝipo, verkita kaj ĉizita per elfa lerteco je similaĵo de birdo. Du elfoj blankvestitaj navigis ĝin per nigraj remiloj. Meze de la ŝipo sidis Celeborno, kaj malantaŭ li staris Galadriela, alta kaj blanka. Cirkleto de oraj floroj ornamis ŝiajn harojn, kaj en la mano ŝi tenis harpon, kaj ŝi kantis. Malĝoje kaj dolĉe sonis ŝia voĉo en la malvarmeta klara aero:

Mi kantis pri folioj oraj, orfolioj kreskis:

pri vent’ mi kantis, kaj tra l’ branĉoj blova vent’ ekestis.

Preter la Suno kaj la Luno, jen la Maro ŝaŭmis,

apud la strando Ilmarina Arbo ora baŭmis.

En Eldamaro brilis ĝi sub la Vesper-stelaro,

apud murar’ de Tirion’ en elfa Eldamaro.

La orfolioj longe kreskis sur la jaroj branĉaj,

dum elfaj larmoj falas preter Maroj nun Distranĉaj.

Ho, Lorieno! Venas Vintro, Tago senfolias;

folioj falas al la fluo, la River’ devias.

Ho, Lorien’! Tro longe loĝis mi ĉi strandon foran

kaj en velkanta krono plektis elanoron oran.

Sed se mi kantus nun pri ŝipoj, kiu ŝipo venus,

kaj trans la maron tiel larĝan iam min kunprenus?

Aragorno haltigis sian boaton kiam la cignoŝipo apudiĝis. La Damo finis sian kanton kaj salutis ilin.

— Ni venis por lastfoje adiaŭi vin, — ŝi diris, — kaj forsendi vin kun benoj el nia lando.

— Kvankam vi estis niaj gastoj, — diris Celeborno, — vi ankoraŭ ne manĝis kun ni, kaj sekve ni invitas vin al disiĝa festo, ĉi tie inter la fluantaj akvoj, kiuj portos vin malproksimen de Lorieno.

La cigno iris malrapide ĝis la kajo, kaj ili turnis siajn boatojn kaj sekvis ĝin. Tie ĉe la fino de Egladilo sur la verda herbo okazis la disiĝa festo; sed Frodo manĝis kaj trinkis malmulte, atentante nur la belon de la Damo kaj ties voĉo. Ŝi ne plu ŝajnis danĝera aŭ timiga, nek plenigita de kaŝita potenco. Jam ŝi ŝajnis al li, kiel homoj el postaj tagoj ankoraŭ kelkfoje vidas elfojn: ĉeesta kaj tamen malproksima, viva vizio de tio, kio jam postlasiĝis tre fore de l’ fluantaj fluoj de l’ tempo.

Kiam ili finmanĝis kaj fintrinkis, sidante sur la herbo, Celeborno denove parolis al ili pri ilia vojaĝo, kaj levinte sian manon li indikis suden al la arbaroj post la terstrio.

— Kiam vi navigos laŭflue, — li diris, — vi trovos, ke la arboj ĉesos, kaj vi alvenos terenon dezertan. Tie la Rivero fluas en ŝtonozaj valoj inter altaj erikejoj, ĝis fine post multegaj mejloj ĝi alvenas la altan insulon Tindroko, kiun ni nomas Tol Brandiro. Tie ĝi dismetas siajn brakojn ĉirkaŭ la apikaj bordoj de l’ insulo, kaj poste falas bruege kaj vaporege laŭ la kaskadegoj de Raŭroso suben en Nindalfon, la Malsekvangon kiel oni nomas ĝin en via lingvo. Tio estas larĝa regiono de limakeca marĉo, kie la fluo iĝas serpentuma kaj multe disdividita. Tie la Entvaŝo enfluas multloke el la arbaro Fangorno okcidente. Ĉirkaŭ tiu fluo, ĉi-flanke de l’ Granda Rivero, troviĝas Rohano. Aliflanke estas la senŝirmaj montetoj de Emin Muilo. Tie la vento blovas el la oriento, ĉar ili frontas, trans la Mortigaj Marĉoj kaj Neniesoj, Kirit Gorgoron kaj la nigran pordegon de Mordoro.

» Boromiro kaj tiuj, kiuj lin akompanos serĉante Minason Tirit, prefere lasu la Grandan Riveron super Raŭroso kaj transiru Entvaŝon antaŭ ol ĝi atingos la marĉojn. Tamen ili ne tro longe sekvu tiun fluon, nek risku implikiĝon en la Arbaro Fangorno. Tio estas lando stranga, kaj jam malmulte konata. Sed Boromiro kaj Aragorno sendube ne bezonas tiun averton.

— Vere ni aŭdis pri Fangorno en Minaso Tirit, — diris Boromiro. — Sed tio, kion mi aŭdis, ŝajnas al mi plejparte klaĉoj de maljunulinoj, tiaj, kiajn ni rakontas al niaj infanoj. Ĉio troviĝanta norde de Rohano estas jam tiel malproksima de ni, ke la fantazio povas libere vagi tie. Antaŭe Fangorno kuŝis rande de nia regno; sed jam pasis vivoj de multaj homoj post kiam ĝin vizitis iu el ni, por pruvi aŭ malpruvi la legendojn hereditajn de distaj jaroj.

» Mi mem estis sporade en Rohano, sed mi neniam transiris ĝin norde. Kiam oni sendis min kiel kurieron, mi trapasis la Breĉon apud la suboj de la Blankaj Montoj, kaj transiris Isenon kaj Grizinundon en nordon. Longa enuiga vojaĝo. Mil ducent mejlojn mi taksis ĝin, kaj tio okupis min dum multaj monatoj; ĉar mi perdis mian ĉevalon en Tarbado, dum trapaso de Grizinundo. Post tiu vojaĝo, kaj la vojo, kiun mi trapaŝis kun tiu ĉi Kunularo, mi ne multe dubas, ke mi trovos vojon tra Rohano, kaj ankaŭ tra Fangorno, se necese.

— Do ne necesas, ke mi diru pli, — diris Celeborno. — Sed ne malestimu la saĝaĵon devenintan de l’ distaj jaroj; ĉar ofte povas okazi, ke la maljunulinoj retenas memore sciigon pri aferoj iam necesaj por la saĝula kono.


Nun Galadriela stariĝis de sur la herbo, kaj preninte pokalon de unu el siaj junulinoj ŝi plenigis ĝin per medo kaj donis ĝin al Celeborno.

— Jam estas horo trinki la adiaŭan tason, — ŝi diris. — Trinku, Sinjoro de Galadrimoj! Kaj ne malĝoju via koro, kvankam nokto devas sekvi tagmezon, kaj nia vespero jam proksimiĝas.

Poste ŝi alportis la pokalon al ĉiu el la Kunularo, kaj petis ilin trinki kaj adiaŭi. Sed kiam ili estis trinkintaj, ŝi ordonis, ke ili residiĝu sur la herbo, kaj seĝoj estis metitaj por ŝi kaj por Celeborno. Ŝiaj junulinoj staris silentaj ĉirkaŭ ŝi, kaj dum kelka tempo ŝi rigardis siajn gastojn. Finfine ŝi denove ekparolis.

— Ni trinkis la adiaŭan tason, — ŝi diris, — kaj la ombroj estiĝas inter ni. Sed antaŭ via foriro, mi kunportis en mia ŝipo donacojn, kiujn la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj nun proponas al vi memore pri Lotlorieno. — Poste ŝi alvokis ĉiun laŭvice.

— Jen estas la donaco de Celeborno kaj Galadriela al la estro de via Kunularo, — ŝi diris al Aragorno, kaj ŝi donacis al li ingon, kiu estis farita laŭmezure por lia glavo. Ĝi estis ornamita per retaĵo de floroj kaj folioj verkitaj per arĝento kaj oro, kaj sur ĝi estis skribita per elfaj runoj formitaj el multaj gemoj la nomo Andurilo kaj la deveno de la glavo.

— La glavo eligita el tiu ĉi ingo ne estos makulita aŭ rompita eĉ en malvenko, — ŝi diris. — Sed ĉu ion alian vi deziras de mi antaŭ la disiĝo? Ĉar mallumo fluos inter ni, kaj eble ni neniam plu renkontiĝos, krom eventuale en la fora malproksimo sur vojo, kiu ne permesas retroiron.

Kaj Aragorno respondis:

— Damo, vi scias mian deziron, kaj longe kuratoris la solan trezoron, kiun mi serĉas. Tamen ĝin vi ne rajtas doni al mi, eĉ se vi volus; kaj nur tra mallumo mi alvenos ĝin.

— Tamen eble tio ei malpezigos vian koron, — diris Galadriela; — ĉar ĝi estis lasita en mia prizorgo, ke mi donu ĝin al vi, se vi trapasus tiun ĉi landon.

Poste ŝi levis el sia sino grandan gemon klare verdan, muntitan sur arĝenta broĉo simila al aglo kun etenditaj flugiloj; kaj kiam ŝi levis ĝin, la gemo flagris kiel la suno brilanta tra la printempa foliaro.

— Tiun ĉi gemon mi donis al mia filino Celebriana, kaj ŝi al sia, kaj nun ĝi venas al vi kiel signo de espero. En tiu ĉi horo akceptu la nomon antaŭdiritan por vi, Elesaro, la Elfgemo de l’ domo de Elendilo!

Tiam Aragorno prenis la gemon kaj pinglis la broĉon ĉe sia brusto, kaj la alrigardantoj miris; ĉar pli frue ili ne konstatis, kiom alta kaj reĝeca li staris, kaj ŝajnis al ili, ke forfalis de sur liaj ŝultroj multaj jaroj da penado.

— Pro la donacoj, kiujn vi donis al mi, mi vin dankas, — li diris, — ho, Damo de Lorieno, el kiu naskiĝis Celebriana kaj Arvena Vesperstelo. Kion pli laŭdan mi povus diri?

La Damo klinis sian kapon kaj turnis sin al Boromiro, kaj al li ŝi donacis oran zonon; kaj al Gaja kaj Grinĉjo ŝi donacis etajn arĝentajn zonojn, kiuj havis po agrafon laŭ formo de ora floro. Al Legolaso ŝi donacis pafarkon tian, kian uzas Galadrimoj, pli longan kaj pli fortikan ol la pafarkoj de Mornarbaro, kun kordo el elfaj haroj. Kun ĝi estis plena sagujo.

— Por vi, eta ĝardenisto kaj arbamanto, — ŝi diris al Sam, — mi havas nur donaceton. — Ŝi enmanigis al li skatoleton el ordinara griza ligno, senornaman escepte de unuopa arĝenta runo sur la kovrilo. — Tie estas metita G por Galadriela, — ŝi diris, — sed vialingve ĝi povas signifi ĝardenon. En tiu skatolo estas grundo el mia fruktarbaro, kaj akompanas ĝin tiom da benado, kiom Galadriela ankoraŭ kapablas disponigi. Ĝi ne subtenos vin survoje, nek defendos vin kontraŭ iu ajn danĝero; sed se vi gardos ĝin kaj vidos denove vian hejmon en la fino, tiam eble ĝi rekompencos vin. Eĉ se vi trovos ĝin tute malfekunda kaj dezertigita, tamen malmultaj ĝardenoj en Mez-Tero floros kiel via ĝardeno, se vi tie disĵetos tiun ĉi grundon. Tiam vi eble rememoros Galadrielan kaj ekvidos malproksiman Lorienon, kiun vi vidis nur dum nia vintro, ĉar forpasis nia printempo kaj nia somero, kaj ili neniam plu estos vidataj sur la tero krom en memoro.

Sam ruĝiĝis ĝisorele kaj murmuris ion neaŭdeblan, dum li kroĉis la skatolon kaj riverencis laŭeble ĝentile.

— Kaj kian donacon petus gnomoj de la elfoj? — diris Galadriela, sin turninte al Gimlio.

— Neniun, Damo, — respondis Gimlio. — Sufiĉas, ke mi vidis la Damon de Galadrimoj, kaj aŭdis ŝiajn mildajn vortojn.

— Aŭdu, ĉiuj elfoj! — ŝi kriis al la ĉirkaŭstarantoj. — Neniam denove oni diru, ke la gnomoj estas avaraj kaj malĝentilaj! Tamen certe, Gimlio, filo de Gloino, vi deziras ion, kion mi povus doni? Nomu ĝin, mi ordonas al vi! Vi ne estos la sola gasto sen donaco.

— Ekzistas nenio, Damo Galadriela, — diris Gimlio, profunde riverencante kaj balbutante. — Nenio, krom eble... krom, se estas permesate peti, ne, nomi unuopan vian haron, kiu superas la oron de la tero kiel la steloj superas la gemojn de la minejo. Mi ne petas tian donacon. Sed vi ordonis, ke mi nomu mian deziron.

La elfoj moviĝetis kaj murmuris pro miro, kaj Celeborno rigardis mire la gnomon, sed la Damo ridetis.

— Oni diras, ke la lerto de la gnomoj troviĝas en iliaj manoj, sed ne sur iliaj langoj, — ŝi diris, — tamen tio ne veras pri Gimlio. Ĉar neniu iam ajn starigis al mi peton tiom aŭdacan kaj tamen tiom ĝentilan. Kaj kiel mi rifuzu, ĉar mi ordonis, ke li parolu? Sed diru al mi, kion vi farus kun tia donaco?

— Zorge konservus ĝin, Damo, — li respondis, — memore pri viaj vortoj al mi je nia unua renkontiĝo. Kaj se mi iam revenos al la forĝejoj de mia hejmo, ĝi estos muntita en nepereonta kristalo por esti familia heredaĵo, kaj promeso pri bonaj rilatoj inter la Monto kaj la Arbaro ĝis la fino de la tagoj.

Tiam la Damo malplektis unu el siaj longaj harplektaĵoj, kaj fortranĉis tri orajn harojn, kaj metis ilin sur la manplaton de Gimlio.

— Jenaj vortoj iru kun la donaco, — ŝi diris. — Mi nenion antaŭdiras, ĉar ĉiu antaŭdirado estas jam vana: unuflanke troviĝas mallumo, kaj aliflanke nur espero. Sed se espero ne malvenkos, tiam mi diras al vi, Gimlio, filo de Gloino, ke al viaj manoj fluos oro, kaj tamen oro vin neniel regos.

— Kaj vi, Ringoportanto, — ŝi diris, turniĝinte al Frodo. — Mi venas laste al vi, kiu ne lastas en miaj pensoj. Por vi mi preparis tion ĉi. — Ŝi alte tenis kristalan flakoneton: ĝi ekbrilis kiam ŝi movis ĝin, kaj radioj blanklumaj ekflagris el ŝia mano. — En tiu ĉi flakoneto estas kaptita la lumo de l’ stelo de Erendilo, enmetita en akvon de mia fontano. Ĝi lumos pli brile, kiam nokto ĉirkaŭos vin. Ĝi estu por vi lumo en lokoj malhelaj, kiam ĉiuj aliaj lumoj estingiĝos. Memoru Galadrielan kaj ŝian Spegulon!

Frodo akceptis la flakoneton, kaj momente ĝi lumis inter ili, li vidis ŝin denove staranta kiel reĝino, granda kaj bela, sed ne plu timiga. Li riverencis, sed trovis neniujn dirotajn vortojn.


Nun la Damo leviĝis, kaj Celeborno rekondukis ilin ĝis la kajo. Flava tagmezo surkuŝis la verdan teron de la terstrio, kaj la akvo ekbrilis arĝente. Finfine ĉio estis pretigita. La Kunularo okupis siajn lokojn en la boatoj kiel antaŭe. Kriante adiaŭon, la elfoj de Lorieno per longaj grizaj stangoj puŝis ilin sur la fluantan riveron, kaj la ondetiĝaj akvoj malrapide forportis ilin. La vojaĝantoj sidis senmove kaj senparole. Sur la verda bordo ĉe la fino de l’ terstrio staris sola kaj silenta Damo Galadriela. Pasante ŝin, ili turniĝis kaj iliaj okuloj rigardis ŝin malrapide forflosanta de ili. Ĉar al ili ŝajnis, ke Lorieno retroglisas, kvazaŭ hela ŝipo mastita per sorĉitaj arboj, velante plu al forgesitaj bordoj, dum ili sidis senhelpe sur la rando de l’ griza kaj senfolia mondo.

Ĝuste dum ili rigardis, Arĝentvejno pasis al la kurentoj de la Granda Rivero, kaj iliaj boatoj turniĝis kaj ekrapidis suden. Baldaŭ la blanka figuro de la Damo estis eta kaj malproksima. Ŝi brilis kvazaŭ vitra fenestro sur fora monteto sub la okcidentiĝa suno, aŭ kvazaŭ fora lago vidata de sur monto: kristalo falinta en la sinon de la lando. Tiam ŝajnis al Frodo, ke ŝi levis siajn brakojn je fina adiaŭo, kaj malproksime sed akre-klare laŭ la sekvanta vento aŭdiĝis sono de ŝia kantanta voĉo. Sed nun ŝi kantis en la antikva lingvo de la transmaraj elfoj, kaj la vortojn li ne komprenis: bela estis la muziko, sed ĝi ne konsolis lin.

Tamen, kiel kutime pri elfaj vortoj, ili restis gravuritaj en lia memoro, kaj longe poste li interpretis ilin, tiel trafe kiel li kapablis: la lingvo estis tiu de elfa kantado kaj priparolis aferojn malmulte konatajn sur Mez-Tero.

Ai! laurië lantar lassi súrinen,

yéni únótimë ve rámar aldaron!

Yéni ve lintë yuldar avánier

mi oromardi lisse-miruvóreva

Andúnë pella, Vardo tellumar

nu luini yassen tintilar i eleni

ómaryo airetári-lírinen.

Sí man i yulma nin enquantuva?

An sí Tintallë Varda Oiolossëo

ve fanyar máryat Elentári ortanë,

ar ilyë tier undulávë lumbulë;

ar sindanóriello caita mornië

i falmalinnar imbë met, ar hísië

untúpa Calaciryo míri oialë.

Sí vanwa ná, Rómello vanwa, Valimar!

Namárië! Nai hiruvalyë Valimar.

Nai elyë hiruva. Namárië!


Aĥ! kiel orofalas la folioj en la vento! Kaj sennombraj kiel la aloj de arboj estas la jaroj. La jaroj forpasis kiel dolĉaj rapidaj glutoj de blanka medo en haloj preter la okcidento sub la bluaj kupoloj de Varda[8], kie la steloj tremas pro la kantemo en ŝia voĉo, sankta kaj reĝineca. Kiu nun replenigos por mi la pokalon? Ĉar jam la Lumiganto, Varda, Reĝino de l’ Steloj, de Monto Ĉiamblanka supren levis siajn manojn kvazaŭ nubojn, kaj ĉiuj vojoj dronis en ombroj, kaj el griza lando mallumo kuŝiĝis sur la ŝaŭmaj ondoj inter ni, kaj nebulo kovris la juvelojn de Kalacirjo poreterne. Jam perdita, perdita al ĉiuj en la Oriento estas Valimaro! Adiaŭ! Eble vi trovos Valimaron, Eble ĝuste vi trovos ĝin. Adiaŭ!

Subite la Rivero abruptis ĉirkaŭ kurbiĝon, kaj la bordoj altiĝis ambaŭflanke, kaj la lumo de Lorieno estis kaŝita. Neniam plu Frodo vidis tiun belan landon.

La vojaĝantoj nun turnis siajn vizaĝojn al la vojaĝo; la suno estis antaŭ ili, kaj iliaj okuloj estis blindigitaj, ĉar ĉiuj estis larmoplenaj. Gimlio malkaŝe ploris.

— Mi rigardis lastan fojon tion, kio estas la plej bela, — li diris al sia kunulo Legolaso. — De nun mi taksos nenion bela, krom ŝian donacon. — Li metis manon al sia brusto. — Diru al mi, Legolaso, kial mi venis al tiu ĉi Celo? Mi tute ne konstatis, kie troviĝos la ĉefa danĝero! Elrondo parolis vere, kiam li diris, ke ni ne povas antaŭvidi tion, kion ni eble renkontos survoje. Turmento en la mallumo estis la danĝero, kiun mi timis, kaj tio ne retenis min. Sed mi ne estus veninta, se mi konus la danĝeron de lumo kaj ĝojo. Nun tiu ĉi disiĝo plej grave vundis min, eĉ se mi irus ĉi-nokte rekte al la Malhela Mastro. Ve por Gimlio, filo de Gloino!

— Ne! — diris Legolaso. — Ve por ni ĉiuj! Kaj por ĉiuj mondloĝantoj dum ĉi tiuj postaj tagoj. Ĉar tiel statas la afero: trovi kaj perdi, kiel ŝajnas al tiuj, kies boato estas sur la fluanta rivero. Sed mi taksas vin benita, Gimlio, filo de Gloino: ĉar vian perdon vi spertas propravole, kaj vi povis elekti alimaniere. Sed vi ne forlasis viajn kunulojn, kaj la minimuma rekompenco, kiun vi havos, estas, ke la memoro pri Lotlorieno restos ĉiam klara kaj senmakula en via koro, kaj neniam velkos aŭ malfreŝiĝos.

— Eble, — diris Gimlio, — kaj mi dankas vin pro viaj vortoj. Veraj vortoj sendube; sed tia konsolado tute fridas. Ne memoron la koro deziras. Tio estas nur spegulo, eĉ se klara kiel Ĥeled-Zaramo. Aŭ tion diras la koro de la gnomo Gimlio. Elfoj eble vidas alimaniere. Efektive, mi aŭdis, ke por ili memoro pli similas la vivan mondon ol sonĝon. Ne tiel por gnomoj.

» Sed ni ne plu parolu pri tio. Atentu la boaton! Ĝi tro malaltas sur la akvo pro ĉiuj ĉi pakaĵoj, kaj la Granda Rivero estas rapida. Mi ne volas dronigi mian malĝojon en malvarma akvo. — Li prenis remilon, kaj direktis la boaton al la okcidenta bordo, sekvante la boaton de Aragorno, kiu jam formoviĝis el la rivermezo.


Tiel la Kunularo iris sian longan vojon, laŭ la larĝa rapidanta rivero, portate ĉiam suden. Nudaj arbaroj etendiĝis ambaŭborde, kaj ili ne povis ekvidi la terenojn malantaŭe. La venteto formortis kaj la Rivero fluis senbrue. Neniu birda voĉo rompis la silenton. La suno nebuliĝis dum la tago maljuniĝis, ĝis ĝi glimis sur pala ĉielo kvazaŭ alta blanka perlo. Poste ĝi velkis okcidenten, kaj krepuskiĝis frue, sekvate de griza kaj senstela nokto. Longe dum la malhelaj kvietaj horoj ili flosis antaŭen, direktante siajn boatojn sub la suprependantajn ombrojn de l’ okcidentaj arbaroj. Arbegoj preterpasis fantomece, ŝovante siajn torditajn soifajn radikojn tra la nebulo suben en la akvon. Estis morne kaj malvarme. Frodo sidis aŭskultante la malfortan plaŭdadon kaj lirladon de la Rivero malpaciencanta inter la arbradikoj kaj flosligno proksime al la bordo, ĝis lia kapo kliniĝis kaj li eniris maltrankvilan dormon.

9 La Granda Rivero

Frodon vekis Sam. Li konstatis, ke li kuŝas, varme volvite, sub altaj grizhaŭtaj arboj en kvieta angulo de arbaro sur la okcidenta bordo de la Granda Rivero Anduino. Li tradormis la nokton, kaj la matena grizo malbrilis inter la nudaj branĉoj. En la proksimo Gimlio okupiĝis pri eta fajro.

Ili ekiris denove antaŭ ol plene tagiĝis. La plimultaj el la Kunularo vere ne entuziasmis pri rapidado suden: ili kontentis, ke la decido, kiun ili devos fronti plej malfrue kiam ili alvenos Raŭroson kaj la Tindrokan Insulon, necesos nur post kelkaj tagoj; kaj ili lasis la Riveron porti ilin siarapide, ne dezirante hasti al la danĝeroj preterkuŝantaj, negrave kiun vojon ili elektos finfine. Aragorno permesis al ili drivi sur la fluo laŭ ilia deziro, rezervante ilian forton antaŭ estonta laceco. Sed li insistis, ke ili almenaŭ ekiru frue ĉiun tagon kaj vojaĝu profunde en la vesperon; ĉar li sentis en la koro, ke tempo urĝas, kaj li timis, ke la Malluma Mastro ne maldiligentis dum ili restadis en Lorieno.

Tamen ili vidis neniun indikon pri malamikoj en tiu tago, nek en la posta. Pasis la malviglaj grizaj horoj sen okazaĵo. Kiam la tria tago de l’ vojaĝo postzenitis, la tereno malrapide ŝanĝiĝis: la arboj maldensiĝis kaj poste tute malaperis. Sur la orienta bordo maldekstre ili vidis longajn senformajn deklivojn etendiĝantajn supren kaj foren al la ĉielo; brunaj kaj ŝrumpintaj ili aspektis, kvazaŭ fajro transpasis ilin, postlasinte neniun verdan herberon: dezertejo neamika sen eĉ rompita arbo aŭ elstara ŝtono por mildigi la malplenon. Ili atingis la Brunajn Terenojn, kiuj etendiĝis, vastaj kaj izolaj, inter Suda Mornarbaro kaj la montetoj de Emin Muilo. Kia pesto, milito aŭ misago de l’ Malamiko estis detminta tiun regionon, ne povis konjekti eĉ Aragorno.

Ankaŭ en la okcidento dekstre la tereno estis senarba, sed ĝi estis ebena, kaj multloke verda kun larĝaj herbejoj. Je tiu flanko de l’ Rivero ili preterpasis arbarojn de grandaj fragmitoj, tiom altaj, ke ili forbaris vidadon okcidenten, dum la boatetoj siblis antaŭen apud iliaj vibrantaj randoj. Iliaj malhelaj velkintaj frondoj kliniĝis kaj balanciĝis en la malvarmaj ventetoj, siblante mallaŭte kaj triste. Ie-tie tra breĉetoj Frodo povis ekvidi ondformajn herbejojn, kaj malproksime post ili montetojn en la sunsubiro, kaj tre fore je rando de l’ vidpovo malhelan linion, kie marŝis la plej sudaj vicoj de la Nebulecaj Montoj.

Vidiĝis neniu signo de vivantaĵoj, krom birdoj. Tiuj estis multaj: etuloj fajfantaj kaj pepantaj inter la karikoj, sed ili malofte videblis. Okaze la vojaĝantoj aŭdis siblon kaj kriĉon de cignoflugiloj, kaj suprenrigardante ili vidis falangegon striantan sur la ĉielo.

— Cignoj! — diris Sam. — Kaj grandegaj cetere!

— Jes, — diris Aragorno, — kaj ili estas nigraj.

— Kiom vasta, malplena kaj morna aspektas ĉi tuta regiono! — diris Frodo. — Mi ĉiam supozis, ke ju pli oni vojaĝas suden, des pli varmiĝas kaj gajiĝas, ĝis la vintron oni postlasas por ĉiam.

— Sed ni ankoraŭ ne tre suden vojaĝis, — respondis Aragorno. — Ankoraŭ vintras, kaj ni malproksimas de la maro. Ĉi tie la mondo malvarmas ĝis printempiĝo, kaj povas esti, ke ni spertos denove neĝon. Tre malproksime ĉe la golfo Belfalaso, al kiu fluas la Anduino, estas varme kaj gaje, eble, aŭ estus tiel se ne ekzistus la Malamiko. Sed ĉi tie ni troviĝas ne pli ol cent okdek mejlojn, mi supozas, sude de Sud-kvarono en via fora Provinco, je plurcent longaj mejloj tiudirekten. Vi rigardas nun sud-okcidenten trans la nordajn terenojn de Markio, Rohano la regno de la ĉevalmastroj. Postnelonge ni alvenos la elfluejon de la Limlumo, kiu defluas el Fangorno aliĝe al la Granda Rivero. Tiu estas la norda limo de Rohano; kaj pratempe ĉio etendiĝanta inter Limlumo kaj la Blankaj Montoj apartenis al la Rohananoj. Tio estas lando fekunda kaj agrabla, kaj ĝia herbo estas senrivala; sed dum tiuj ĉi tagoj misaj la homoj ne loĝas apud la Rivero kaj malofte rajdas ĝis ties bordoj. Anduino estas larĝa, tamen la orkoj kapablas pafi siajn sagojn malproksime trans la fluon; kaj lastatempe, oni diras, ili kuraĝis transiri la akvon kaj ŝteli gregojn kaj generĉevalojn de Rohano.

Sam rigardis de bordo al bordo maltrankvile. Antaŭe la arboj ŝajnis malamikaj, kvazaŭ ili enhavus sekretajn okulojn kaj embuskantajn danĝerojn; nun li sopiris ĉeeston de la arboj. Al li ŝajnis, ke la Kunularo estas tro senŝirma, flosanta en boatetoj apertaj meze de terenoj senprotektaj, sur rivero, kiu estas limregiono de milito.

Dum la postaj unu-du tagoj, kiam ili pluiris, portataj seninterrompe suden, tiu sento de malsekureco plifortiĝis inter la tuta Kunularo.

Dum unu tuta tago ili prenis siajn remilojn kaj rapidis antaŭen. La bordoj preterglitis. Baldaŭ la Rivero plilarĝiĝis kaj malpli profundiĝis; longaj ŝtonozaj strandoj kuŝis oriente, kaj en la akvo troviĝis grizaj malprofundaĵoj, tiel ke zorgema stirado necesis. La° Brunaj Terenoj altiĝis je mornaj montetaroj, trans kiuj blovis el la oriento frosta aero. Aliflanke la herbejoj iĝis ondiĝantaj teramasoj kun ŝrumpinta herbo meze de tereno marĉeja kaj tufa. Frodo ektremetis, pensante pri la razenoj kaj fontanoj, klara sunlumo kaj mildaj pluvoj de Lotlorieno. Malmulte oni parolis kaj neniom ridis en iu ajn el la boatoj. Ĉiu ano de l’ Kunularo okupiĝis pri la propraj pensoj.

La koro de Legolaso kuris sub la steloj de somera nokto en iu norda maldensejo inter la fagaroj; Gimlio palpadis mense oron, kaj konsideris, ĉu ĝi taŭgas por prilaboro kiel muntaĵo por la donaco de la Damo. Gaja kaj Grinĉjo en la meza boato estis netrankvilaj, ĉar Boromiro sidis murmurante al si, foje mordante siajn ungojn, kvazaŭ ia malaplombo aŭ dubo lin konsumis, foje kaptante remilon kaj pelante la boaton proksimen al tiu de Aragorno. Poste Grinĉjo, kiu sidis ĉe la pruo, retrorigardante ekvidis strangan ekbrilon en liaj okuloj, kiam li fiksrigardis antaŭen al Frodo. Sam jam antaŭlonge decidis, ke, kvankam boatoj eble ne estas tiom danĝeraj, kiom li estis edukita kredi, ili estas multe pli malkomfortaj ol li eĉ imagis. Li estis enpremita kaj mizera, disponante neniun okupiĝon krom rigardado al la terenoj preterrampantaj kaj la griza akvo ambaŭflanke. Eĉ kiam la remiloj estis uzataj, oni ne riskis havigi unu al Sam.

Kiam krepuskiĝis la kvaran fojon, li estis retrorigardanta trans la klinitajn kapojn de Frodo kaj Aragorno, kaj la sekvantajn boatojn; li estis dormema kaj sopiris kampadon kaj senton de tero sub la piedfingroj. Subite io altiris lian atenton: komence li rigardis ĝin malvigle, poste li rektiĝis kaj frotis siajn okulojn, sed kiam li denove alrigardis, li jam ne povis ĝin vidi.


Ili tranoktis sur insuleto proksima al la okcidenta bordo. Volvite en lankovriloj, Sam kuŝis apud Frodo.

— Mi spertis kuriozan sonĝon iom antaŭ ol ni haltis, s-ro Frodo, — li diris. — Aŭ eble tio ne estis sonĝo. Kurioza ĝi estis ĉiuokaze.

— Nu, kia ĝi estis? — diris Frodo, sciante ke Sam ne trankviliĝos antaŭ ol rakonti sian historion, kia ajn ĝi estus. — Mi nek vidis, nek pripensis ion ridetindan de kiam ni forlasis Lotlorienon.

— Ĝi ne kuriozis ridetige, s-ro Frodo. Ĝi estis stranga. Tute misa, se tio ne estis sonĝo. Kaj prefere vi aŭdu ĝin. Okazis jene: Mi vidis ŝtipon kiu havis okulojn!

— En ordo pri la ŝtipo, — diris Frodo. — Ili abundas en la Rivero. Sed rezignu pri la okuloj!

— Tion mi ne rezignos, — diris Sam. — Ĝuste la okuloj vigligis min, por tiel diri. Mi vidis ion, kion mi supozis ŝtipo, flosantan antaŭen en la duonlumo malantaŭ la boato de Gimlio; sed mi ne multe atentis ĝin. Poste ŝajnis al mi, ke la ŝtipo grade proksimiĝas al ni. Kaj tio estis stranga, oni povus diri, pro tio, ke ni ĉiuj kune flosis laŭ la fluo. Ĝuste tiam mi ekvidis la okulojn: du palaj kvazaŭpintoj, iom briletaj, sur elstaraĵo je la pli proksima fino de la ŝtipo. Cetere, tio ne estis ŝtipo, ĉar ĝi havis padelpiedojn, preskaŭ cignecajn, tamen ili ŝajnis pli grandaj, kaj daŭre trempiĝis en kaj el la akvon.

» Tiam mi sidiĝis rekte kaj frotis miajn okulojn, intencante eligi krion, se ĝi estus ankoraŭ tie, kiam mi estus elfrotinta la dormemon el mia kapo. Ĉar la kio-ajn-ĝi-estis jam alvenis rapide kaj apudiĝis malantaŭ Gimlio. Sed ĉu tiuj du lampoj vidis min moviĝi kaj alrigardi, aŭ ĉu mi konsciiĝis, mi ne scias. Kiam mi denove rigardis, ĝi ne ĉeestis. Tamen ŝajnas al mi, ke mi ekvidis, per okulangulo, kiel oni diras, ion malhelan, kiu pafiĝis sub la ombron de l’ bordo. Mi ne plu vidis okulojn, tamen.

» Mi diris al mi: “sonĝas denove, Sam Vato”, kaj mi diris nenion pli tiutempe. Sed poste mi pensadis, kaj jam ne tiom certas. Kion vi opinias pri tio, s-ro Frodo?

— Mi opinius nenion krom ŝtipo, krepusko kaj viaj dormemaj okuloj, Sam, — diris Frodo, — se tio estus la unua fojo, kiam tiuj okuloj estus viditaj. Sed ne estas tiel. Mi vidis ilin malantaŭe en la nordo antaŭ ol ni alvenis Lorienon. Kaj mi vidis strangan kreaĵon grimpanta al la fleto tiunokte. Ankaŭ Haldiro vidis ĝin. Kaj ĉu vi memoras la raporton de la elfoj, kiuj persekutis la orkaron?

— Ha, — diris Sam, — tion jes; kaj mi memoras ankoraŭ pli. Al mi ne plaĉas miaj pensoj, sed pripensinte tion kaj alion, rakontojn de s-ro Bilbo kaj tiel plu, mi kredas, ke mi povus nomi tiun kreaĵon, konjekte. Nomo malbela. Golumo, eble?

— Jes, ĝuste tion mi timis jam dum kelka tempo, — diris Frodo. — Ekde tiu nokto sur la fleto. Mi supozas, ke li embuskis en Morio, kaj tie kontaktiĝis kun nia spuro; sed mi esperis, ke nia restado en Lorieno denove mistifikus lin. La mizera kreaĵo certe kaŝis sin en la arbaroj apud Arĝentvejno, kaj gvatis nian ekvojaĝon!

— Proksimume tiel, — diris Sam. — Kaj prefere ni estu iom pli gvatemaj mem, aŭ ni sentos fiajn fingrojn ĉirkaŭ niaj koloj en iu proksima nokto, se entute ni vekiĝos por ion ajn senti. Kaj ĝuste tion mi celis. Ne necesas ĝeni Paŝegulon aŭ la aliajn hodiaŭ nokte. Mi vaĉos. Mi povos dormi morgaŭ, estante ne pli ol pakaĵo en boato, kiel oni povas diri.

— Mi povas, — diris Frodo, — kaj mi eble dirus “pakaĵo kun okuloj”. Vi ja vaĉu; sed nur kondiĉe, ke vi promesas veki min duontempe al la mateno, se okazos nenio antaŭ tiam.


Malfrunokte Frodo eliĝis el profunda malhela dormo kaj konstatis, ke Sam skuas lin.

— Estas domaĝe vin veki, — flustris Sam, — sed tion vi ja diris. Nenio raportindas aŭ malmulto. Mi pensis aŭdi mallaŭtan plaŭdon kaj snufan sonon antaŭ kelka tempo; sed aŭdeblas multaj tiaj strangaj sonoj apud la rivero nokte.

Li kuŝiĝis, kaj Frodo rektiĝis, volvite en siaj lankovriloj, kaj kontraŭbatalis la dormemon. Minutoj aŭ horoj pasis malrapide, kaj nenio okazis. Frodo estis ĝuste cedonta al la tento denove kuŝiĝi, kiam malhela figuro, apenaŭ videbla, flosis proksimen al unu el la albordigitaj boatoj. Longa blankeca mano estis neklare videbla, kiam ĝi etendiĝis kaj kaptis la boatrandon; du palaj lampsimilaj okuloj brilis malvarme dum ili rigardis enen, kaj poste ili turniĝis supren kaj rigardis al Frodo sur la insuleto. Ili ne pli ol unu-du paŝojn malproksimis, kaj Frodo aŭdis sibleton de enspiro. Li stariĝis, elingigante Pikon, kaj frontis la okulojn. Tuj ties lumo estingiĝis. Aŭdiĝis alia siblo kaj plaŭdo, kaj la malhela ŝtipformo forpafiĝis laŭflue en la nokton. Aragorno moviĝis dumdorme, turnis sin, kaj eksidiĝis.

— Pri kio temas? — li flustris, saltleviĝante kaj venante al Frodo. — Mi sentis ion dum la dormo. Kial vi elingigis vian glavon?

— Golumo, — respondis Frodo. — Aŭ almenaŭ tion mi konjektas.

— Ha! — diris Aragorno. — Do vi scias pri nia eta embuskulo, ĉu? Li plandis malantaŭ ni tra l’ tuta Morio kaj eĉ ĝis Nimrodelo. De kiam ni enboatiĝis, li kuŝis sur ŝtipo kaj padelis mane kaj piede. Mi unu-du fojojn provis kapti lin nokte; sed li pli ruzas ol vulpo, kaj fiŝe forglitemas. Mi esperis, ke la rivervojaĝo venkos lin, sed li estas tro lerta naviganto.

» Ni devos provi pli rapidan iradon morgaŭ. Kuŝu nun, kaj mi vaĉos dum la restaĵo de la nokto. Mi volus kapti tiun mizerulon. Ni eble povus utiligi lin. Sed se tion mi ne sukcesos, ni devos klopodi por forskui lin. Li estas tre danĝera. Senkonsidere pri dumnokta murdo proprakonte, li eble atentigos eventualajn malamikojn pri nia vojiro.


La nokto forpasis sen ke Golumo montris denove eĉ ombron. Post tio la Kunularo tre atente vaĉadis, sed nenion pli ili vidis de Golumo dum la daŭro de l’ vojaĝo. Se li ankoraŭ persekutis, li estis tre singarda kaj ruza. Pro ordono de Aragorno ili nun remis dum longaj periodoj, kaj la bordoj preteriris rapidege. Sed ili malmulte vidis la terenon, ĉar ili vojaĝis plejparte nokte kaj krepuske, ripozante dumtage, kaj kuŝante tiom kaŝite, kiom permesis la tero. Tiumaniere la tempo pasis ĝis la sepa tago.

La vetero estis daŭre griza kaj nuba, kun vento el la oriento, sed kiam la vespero noktiĝis la ĉielo okcidente sennubiĝis, kaj flakoj da malhela lumo, flava kaj pale verda, aperis sub la grizaj nubobordoj. Tie la blanka ŝelo de l’ nova Luno estis videbla glimante en la foraj lagoj. Sam rigardis ĝin kaj sulkigis sian frunton.

La postan tagon la tereno ambaŭflanke komencis ŝanĝiĝi rapide. La bordoj komencis altiĝi kaj iĝi ŝtonozaj. Baldaŭ ili trapasis montetan rokecan terenon, kaj sur ambaŭ bordoj troviĝis apikaj deklivoj enprofundigitaj sub arbustoj de domo kaj prunelo, interplektitaj per rubusoj kaj ampelopsoj. Malantaŭ tiuj staris malaltaj diseriĝemaj klifoj, kaj fendaĵoj el griza vetertrivita ŝtono hedermalhela; kaj malantaŭ tiuj leviĝis altaj firstoj, kronitaj per venttorditaj abioj. Oni proksimiĝis al la griza monteta tereno de Emin Muilo, la suda bordo de Sovaĝujo.

Multaj birdoj frekventis la klifojn kaj la rokfendetojn, kaj la tutan tagon alte sur la ĉielo cirkulis birdaroj, nigraj kontraŭ la pala ĉielo. Dum ili kuŝis en sia kampejo tiun tagon, Aragorno rigardis la flugadojn dubeme, scivolante ĉu Golumo plenumis iun misaĵon kaj sciigo pri ilia vojaĝo jam disvastiĝis en la sovaĝejo. Poste, kiam la suno subiris kaj la Kunularo moviĝis kaj pretigis sin ekvojaĝi denove, li rimarkis malhelan makulon kontraŭ la velkanta lumo: birdegon alte kaj malproksime, jen cirkulante, jen plu flugante malrapide suden.

— Kio estas tio, Legolaso? — li demandis, indikante la nordan ĉielon. — ĉu tio, kiel mi supozas, estas aglo?

— Jes, — diris Legolaso. — Tio estas aglo, ĉasanta aglo. Mi scivolas, kion tio antaŭdiras. Ĝi estas malproksime de l’ montoj.

— Ni ne ekiros antaŭ plena mallumo, — diris Aragorno.

La oka nokto de l’ vojaĝo alvenis. Estis jam silente kaj senvente; la griza orienta vento jam forpasis. La maldika krescento de la Luno estis frue falinta en la palan sunsubiron, sed la ĉielo estis klara supre, kaj kvankam tre malproksime en la sudo troviĝis grandaj amasoj da nuboj, kiuj ankoraŭ rebrilis nehele, okcidente steloj brile glimis.

— Ek! — diris Aragorno. — Ni riskos ankoraŭ unu noktan vojaĝon. Ni alvenas regionojn de la Rivero, kiujn mi ne bone konas: ĉar mi neniam antaŭe vojaĝis surakve tie ĉi, ne inter tie ĉi kaj la torentoj de Sarn Gebiro. Sed se mi ĝuste kalkulas, tiuj estas ankoraŭ multajn mejlojn antaŭ ni. Tamen troviĝas lokoj danĝeraj eĉ antaŭ ol ni venos tien: rokoj kaj ŝtonaj insuletoj en la fluo. Ni devas atente vaĉi kaj ne tro rapide remi.

Al Sam en la unua boato estis donita la vaĉula tasko. Li kuŝis sur la pruo rigardante en la malhelon. La nokto malheliĝis, sed la steloj supre estis strange brilhelaj, kaj sur la supraĵo de l’ Rivero estis glimado. Estis preskaŭ noktomezo, kaj ili jam drivis kelkan tempon, apenaŭ uzante la remilojn, kiam subite Sam ekkriis. Nur kelkajn paŝojn antaŭe malhelaj formoj baŭmis en la fluo kaj li aŭdis la kirliĝon de rapidega akvo. Rapida fluo svingiĝis maldekstren, al la orienta bordo, kie la ŝanelo estas senobstakla. Dum ili puŝiĝis flanken la vojaĝantoj povis vidi jam tre proksime la palan ŝaŭmon de l’ Rivero vipiĝante kontraŭ akrajn rokojn, kiuj elpuŝiĝis foren en la fluon kvazaŭ linio de dentoj. La boatoj estis kunkaŭrintaj.

— Atentu, Aragorno! — kriis Boromiro, kiam lia boato frapis la kondukan. — Jen frenezaĵo! Ni ne povas riski la torentojn dumnokte! Sed neniu boato kapablas travivi Sarn Gebiron, ĉu nokte, ĉu tage.

— Retro, retro! — kriis Aragorno. — Turniĝu! Turniĝu se vi povas! — Li plonĝigis sian remilon en la akvon, provante haltigi la boaton kaj ĝin turni.

— Mi miskalkulis, — li diris al Frodo. — Mi ne sciis, ke ni tiom progresis: Anduino fluas pli rapide, ol mi supozis. Sarn Gebiro certe jam proksimas.


Per grandaj klopodoj ili haltigis la boatojn kaj malrapide retroturnis ilin; sed komence ili povis nur pene iri kontraŭ la fluo, kaj la tutan tempon ili estis portataj pli kaj pli proksimen al la orienta bordo. Jam malluma kaj minaca ĝi superombris ilin en la nokto.

— Ĉiuj kune, padelu! — kriis Boromiro. — Padelu! Aŭ ni estos pelataj sur la malprofundaĵon. — Ĝuste kiam li parolis, Frodo sentis sub si la kilon grati sur ŝtono.

Tiumomente aŭdiĝis kordsonoro de pafarkoj: pluraj sagoj superfajfis ilin, kaj iuj falis inter ilin. Unu frapis Frodon inter liaj ŝultroj kaj li skuiĝis antaŭen kriante, forlasante sian remilon: sed la sago retrofalis, malhelpate de lia kaŝita maŝkiraso. Alia trapasis la kapuĉon de Aragorno; kaj tria enpafiĝis en la randon de la dua boato, proksime al la mano de Gaja. Al Sam ŝajnis, ke li vidas nigrajn figurojn kurantaj tien-reen sur la longaj gruzamasoj, kiuj kuŝis sub la orienta bordo. Ili ŝajnis tre proksimaj.

Yrch! — diris Legolaso, ekuzante sian propran lingvon.

— Orkoj! — kriis Gimlio.

— Plenumo de Golumo, mi certas, — diris Sam al Frodo. — Kaj loko bele elektita, cetere. La Rivero ŝajnas decidinta liveri nin rekte al iliaj brakoj!

Ĉiuj klinis sin antaŭen penante per la remiloj: eĉ Sam kunlaboris. Ĉiumomente ili atendis sperti mordon de nigraplumaj sagoj. Multaj kriĉis super ili aŭ trafis la akvon en la proksimo, sed okazis neniuj aliaj trafoj. Estis malhele, sed ne tro malhele al la nokt-okuloj de orkoj, kaj en la stelbrileto ili certe havigis al siaj ruzaj malamikoj ian celon, krom se la grizaj manteloj de Lorieno kaj la griza ligno de la elfaj boatoj malsukcesigis la malicon de l’ arkpafistoj de Mordoro.

Puŝon post puŝo ili penadis pluen. En la mallumo estis malfacile esti certa, ke ili entute moviĝis; sed iom post iom la kirliĝo de l’ akvo malpliiĝis, kaj la ombro de l’ orienta bordo revelkis en la nokton. Finfine, laŭ ilia takso, ili reatingis la mezon de la fluo kaj pelis siajn boatojn reen al kelka distanco de la elstarantaj rokoj. Tiam duonturniĝinte ili puŝis ilin per sia tuta forto al la okcidenta bordo. Sub la ombro de arbustoj kliniĝantaj super la akvo ili haltis kaj respiris.

Legolaso demetis sian remilon kaj prenis la pafarkon, kiun li kunportis de Lorieno. Poste li salte surteriĝis kaj grimpis kelkajn paŝojn sur la bordo. Noĉinte sian kordon kaj almetinte sagon li sin turnis, rerigardante trans la Riveron en la mallumon. Trans la akvo aŭdiĝis kriĉoj, sed nenio estis videbla.

Frodo suprenrigardis al la elfo, kiu staris alte super li, engvatante en la nokton, serĉante alpafeblan celon. Lia kapo estis malhela, kronita de akraj blankaj steloj, kiuj ekbrilis sur la nigraj flakoj de l’ ĉielo malantaŭe. Sed jam, leviĝante kaj alvelante el la sudo, proksimiĝis grandaj nuboj, sendante malhelajn flankrajdantojn sur la stelokampojn. Subita timego kroĉis la Kunularon.

Elbereta Giltoniela! — suspiris Legolaso rigardante supren. Ĝuste tiam malhela figuro, nubsimila tamen ne nuba, ĉar ĝi moviĝis multe pli rapide, venis el la nigreco en la sudo, kaj hastis direkte al la Kunularo, forbarante ĉiun lumon dum la alveno. Baldaŭ ĝi montriĝis granda flugilhava kreaĵo, pli nigra ol la putoj en la nokto. Batalemaj voĉoj ekkrie salutis ĝin el trans la akvo. Frodo sentis subitan froston, kiu kroĉis lian koron; sentiĝis terura frido, kvazaŭ memoro pri malnova vundo, en lia ŝultro. Li kaŭris, kvazaŭ por sin kaŝi.

Subite la granda pafarko de Lorieno muzikis. Kriĉe la sago forlasis la elf-kordon. Frodo rigardis supren. Preskaŭ super lia kapo la flugilhava formo iris flanken. Aŭdiĝis kruda graka kriĉo, dum ĝi falis el la aero, malaperante suben en la mallumon de l’ orienta bordo. La ĉielo estis denove pura. Okazis tumulto multvoĉa en la foro, kiu sakris kaj ululis en la mallumo, kaj poste silento. Nek sago nek krio alvenis el la oriento tiunokte.


Post kelka tempo Aragorno regvidis la boatojn kontraŭflue. Ili palpis sian vojon laŭ la akvorando kelkan distancon, ĝis ili trovis etan malprofundan golfeton. Kelkaj malaltaj arboj tie kreskis proksime al la akvo, kaj malantaŭ tiuj leviĝis apika rokoza bordo. Tie la Kunularo decidis resti kaj atendi la tagiĝon: estis senutile klopodi moviĝi pluen dum la nokto. Ili neniel tendumis kaj bruligis neniun fajron, sed kuŝis kunpremite en la boatoj, ligitaj proksime unu al la aliaj.

— Laŭdatu la pafarko de Galadriela, kaj la mano kaj okulo de Legolaso! — diris Gimlio, maĉante oblaton da lembaso. — Tio estis potenca pafo en la mallumo, amiko mia!

— Sed kiu povas sciigi, kion ĝi trafis? — diris Legolaso.

— Tion mi ne povas, — diris Gimlio. — Sed mi ĝojas, ke la ombro ne pli proksimiĝis. Ĝi tute ne plaĉis al mi. Tro multe ĝi memorigis min pri la ombro en Morio — la ombro de la balrogo, — li finis flustrante.

— Tio ne estis balrogo, — diris Frodo, ankoraŭ tremante pro la frostiĝo kiu kroĉiĝis al li. — Tio estis io pli malvarma. Mi opinias, ke ĝi estis... — Poste li paŭzis kaj silentiĝis.

— Kion vi opinias? — demandis Boromiro scivole, kliniĝante el sia boato kvazaŭ provante ekvidi la vizaĝon de Frodo.

— Mi opinias... Ne, mi ne volas diri, — respondis Frodo. — Kio ajn ĝi estis, ĝia falo senkuraĝigis niajn malamikojn.

— Tiel ŝajnas, — diris Aragorno. — Tamen kie kaj kiom ili estas, kaj kion ili faros poste, tion ni ne scias. Ĉi-nokte ni ĉiuj devas esti sendormaj! Kaŝas nin nun la mallumo. Sed kion rivelos la tago, kiu povas diri? Havu viajn armilojn en manproksimo!


Sam sidis frapetante la tenilon de sia glavo, kvazaŭ li kalkulus per la fingroj, kaj rigardis al la ĉielo.

— Estas tre strange, — li murmuris. — La luno samas en la Provinco kaj en Sovaĝujo, aŭ tiel devus esti. Sed aŭ ĝi misfunkcias, aŭ mia kalkulado eraras. Vi certe memoras, s-ro Frodo, ke la luno malkreskis dum ni kuŝis sur la fleto supre sur tiu arbo: unu semajnon de la plenluno, mi opinias. Kaj ni jam vojaĝis unu semajnon survoje je la pasinta nokto, kiam ekaperas nova luno maldika kiel ungotondaĵo, kvazaŭ ni restus neniom da tempo en la elfa lando.

» Nu, mi certe memoras tri noktojn tie, kaj ŝajnas, ke mi meraoras plurajn pliajn, sed mi volonte ĵurus, ke neniel temis pri tuta monato. Oni vere supozus, ke tie la tempo ne pasis!

— Kaj eble estis tiel, — diris Frodo. — En tiu lando, eble, ni estis en tempo, kiu aliloke jam delonge forpasis. Mi opinias, ke nur kiam Arĝentvejno reportis nin al Anduino, ni revenis al la tempo, kiu trafluas mortemulajn landojn ĝis la Granda Maro. Kaj mi tute ne memoras lunon, ĉu novan ĉu malnovan, en Karas Galadono: nur stelojn nokte kaj sunon tage.

Legolaso ekmoviĝis en sia boato.

— Fakte, tempo neniam ripozas, — li diris, — sed ŝanĝiĝo kaj kreskado ne samas en ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj lokoj. Por la elfoj la mondo moviĝas, kaj ĝi moviĝas jen tre rapide, kaj jen tre malrapide. Rapide, ĉar ili mem malmulte ŝanĝiĝas, kaj ĉio cetera preterrapidas; tio malĝojigas ilin. Malrapide, ĉar ili ne kalkulas la kurantajn jarojn, ne por si mem. La pasantaj sezonoj estas nuraj ondetoj ĉiam ripetataj en la longa longa fluo. Tamen sub la suno ĉio devas eluziĝi en la fino.

— Sed la eluziĝo malrapidas en Lorieno, — diris Frodo. — Sur ĝi estas la potenco de la Damo. Riĉaj estas la horoj, kvankam ili ŝajnas mallongaj, en Karas Galadono, kie Galadriela posedas la Elfan Ringon.

— Tio devas ne esti dirita ekster Lorieno, eĉ ne al mi, — diris Aragorno. — Ne plu parolu pri ĝi! Sed estas ja tiel, Sam: en tiu lando vi maltrafis vian kalkulon. Tie la tempo rapide preterfluis nin, samkiel la elfojn. La malnova luno pasis, kaj nova luno kreskis kaj malkreskis en la ekstera mondo, dum ni restadis tie. Kaj hieraŭ vespere nova luno revenis. La vintro preskaŭ forpasis. La tempo fluas antaŭen al printempo de malmulta espero.


Silente pasis la nokto. Neniu voĉo aŭ voko aŭdiĝis trans la akvo. La vojaĝantoj kaŭrantaj en siaj boatoj sentis ŝanĝiĝon de l’ vetero. La aero iĝis varma kaj tre malmova sub la malseketaj nubegoj, kiuj jam alflosis el la sudo kaj la foraj maroj. La fluado de l’ Rivero trans la rokojn de l’ rapidejoj ŝajnis ĉiam plilaŭtiĝi kaj proksimiĝi. La branĉetoj de l’ arboj superili ekgutadis.

Kiam tagiĝis, la humoro de l’ ĉirkaŭa mondo estis moliĝinta kaj tristiĝinta. Malrapide la aŭroro iĝis pala lumo, difuzita kaj senombra. Sur la Rivero estis nebuleto, kaj blanka nebulo vestis la bordon; la kontraŭa bordo ne estis videbla.

— Mi ne toleras nebulon, — diris Sam, — sed tiu ĉi ŝajnas bonŝanca. Nun ni eble povos ekiri nerimarkite de tiuj malbenitaj goblenoj.

— Povas esti, — diris Aragorno. — Sed estos malfacile trovi la padon se la nebulo ne maldensiĝos iom, poste. Kaj ni devos trovi la padon, se ni volas pasi Sarn Gebiron kaj alveni al Emin Muilo.

— Mi ne vidas kialon por pasi la Rapidejojn aŭ sekvi la Riveron ankoraŭ pluen, — diris Boromiro. — Se Emin Muilo kuŝas antaŭ ni, ni do povas forlasi tiujn ĉi boatetojn, kaj ekiri okcidenten kaj suden, ĝis ni alvenos Entvaŝon kaj transiros al mia propra lando.

— Tion ni povas, se ni celas al Minaso Tirit, — diris Aragorno, — sed tio ankoraŭ ne estas konsentita. Kaj tia direktiĝo eble estos pli danĝera ol ĝi ŝajnas. La valo de Entvaŝo estas plata kaj marĉa, kaj nebulo estas mortiga faktoro por piedirantoj kaj ŝarĝitoj. Mi ne volas forlasi niajn boatojn ĝis tio necesos. La Rivero almenaŭ estas pado nemaltrafebla.

— Sed la Malamiko posedas la orientan bordon, — obĵetis Boromiro, — kaj eĉ se vi pasos la Pordojn de Argonato kaj venos senmalhelpe ĝis Tindroko, kion vi poste faros? Ĉu subensalti laŭ la Falegoj kaj alteriĝi en marĉoj?

— Ne! — respondis Aragorno. — Prefere diru, ke ni portos niajn boatojn laŭ la antikva vojo ĝis Raŭros-subo, kaj tie surakviĝos denove. Ĉu vi ne konas, Boromiro, aŭ ĉu vi preferas forgesi la Nordan Ŝtuparon, kaj la altan seĝon sur Amono Hen, kiuj estis faritaj dum epoko de l’ grandaj reĝoj? Minimume mi emas stari sur tiu alta loko denove, antaŭ ol decidi pri mia plua direktiĝo. Tie, eble, ni vidos iun signon, kiu gvidos nin.

Boromiro longe rezistis tiun elekton; sed kiam evidentiĝis, ke Frodo sekvos Aragornon, kien ajn li iros, li cedis.

— Ne estas kutimo de la homoj de Minaso Tirit forlasi siajn amikojn okaze de ties bezono, — li diris, — kaj mian forton vi bezonos, se vi volas iam atingi Tindrokon. Ĝis la alta insulo mi iros, sed ne pluen. Tie mi turnos min al mia hejmo, sola se mia helpo ne meritos la rekompencon de ies kunirado.


La tago jam fortiĝis, kaj la nebulo iom maldensiĝis. Estis decidite, ke Aragorno kaj Legolaso tuj antaŭeniru sur la bordo, dum la aliaj restos kun la boatoj. Aragorno esperis trovi iun eblecon porti la boatojn kaj la pakaĵojn al la pli kvieta akvo post la Rapidejoj.

— Boatoj de l’ elfoj eble ne submergiĝus, — li diris, — sed tio ne garantias, ke ni trapasos Sarn Gebiron vivantaj. Neniu ĝis nun tion faris. Neniun vojon faris la homoj de Gondoro en tiu ĉi regiono, ĉar eĉ dum iliaj glortagoj ilia regno ne alvenis laŭ Anduino post Emin Muilo; sed ie troviĝas transportejo sur la okcidenta bordo, eble mi sukcesos trovi ĝin. Ne eblas, ke ĝi jam pereis, ĉar malpezaj boatoj kutimis vojaĝi el Sovaĝejo ĝis Osgiliado, kaj tion ankoraŭ faris ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam plimultiĝis la orkoj de Mordoro.

— Malofte dum mia vivo venis iu boato el la nordo, kaj la orkoj spionvagas sur la orienta bordo, — diris Boromiro. — Se vi iros antaŭen, danĝero kreskos ĉiumejle, eĉ se vi trovos padon.

— Danĝero kuŝas antaŭe sur ĉiu vojo suden, — respondis Aragorno. — Atendu nin dum unu tago. Se ni ne revenos dum tiu periodo, vi scios, ke miso ja okazis al ni. Tiam vi devos elekti novan estron kaj sekvi lin laŭeble.

Kun la koro peza Frodo vidis Aragornon kaj Legolason grimpi la apikan bordon kaj malaperi en la nebuleton; sed liaj timoj pruviĝis senbazaj. Pasis nur du-tri horoj, kaj apenaŭ tagmezis, kiam reaperis la ombrecaj figuroj de l’ esplorintoj.

— Ĉio en ordo, — diris Aragorno, subengrimpante la bordon. — Ekzistas vojeto, kaj ĝi kondukas ĝis taŭga albordiĝejo, kiu ankoraŭ uzeblas. La distanco ne estas granda: la komenciĝo de l’ Rapidejoj troviĝas je nura duonmejlo laŭ la fluo, kaj ili daŭras malpli ol unu mejlon. Ne malproksime post ili la fluo iĝas denove klara kaj glata, kvankam rapida. Plej malfacile por ni estos transporti niajn boatojn kaj pakaĵojn ĝis la malnova portovojo. Ni ĝin trovis, sed ĝi kuŝas sufiĉe malproksime de ĉi tiu bordo, kaj pasas sub ŝirmo de rokomuro, je mejl-okono aŭ pli de la strando. Ni ne malkaŝis, kie kuŝas la norda alteriĝo. Se ĝi plu ekzistas, ni verŝajne pasis ĝin hieraŭ nokte. Eĉ se ni strebus granddistance kontraŭ la fluo, ni tamen eble maltrafus ĝin pro la nebulo. Mi bedaŭras, ke ni devos jam forlasi la Riveron kaj celi la portovojon laŭpove de ĉi tie.

— Tio ne estus facila, eĉ se ni ĉiuj estus homoj, — diris Boromiro.

— Tamen ni provos tion, kiaj ni estas, — diris Aragorno.

— Ja vere, — diris Gimlio. — La kruroj de l’ homoj hezitemas sur malfacila vojo, dum gnomo pluiras, eĉ se la ŝarĝo pezas duoble lian propran pezon, Mastro Boromiro!


La tasko pruviĝis vere malfacila, tamen finfine ĝi plenumiĝis. La varoj estis elprenitaj el la boatoj kaj portitaj ĝis la supro de l’ bordo, kie troviĝis ebenejo. Poste la boatoj estis elakvigitaj kaj portitaj supren. Ili estis multe malpli pezaj ol ili atendis. El kiu arbo, kreskinta en la elfa lando, ili konstruiĝis, eĉ Legolaso ne sciis; sed la ligno estis fortika kaj tamen strange malpeza. Gaja kaj Grinĉjo senhelpe povis facile porti sian boaton tra la ebenejo. Tamen necesis forto de l’ du homoj por levi kaj treni ilin tra la tereno, kiun la Kunularo jam devis transiri. Tiu deklivis for de l’ Rivero, konfuza dezerto el grizaj kalkŝtonegoj, kun multaj kaŝitaj truoj kovritaj de loloj kaj arbustoj; troviĝis densejoj el rubusoj kaj apikaj valetoj, kaj ie-tie marĉaj flakoj plenigitaj de akvo gutinta el terasoj pli enlande.

Unu post alia Boromiro kaj Aragorno portis la boatojn, dum la aliaj penis kaj stumblis post ili kun la pakaĵoj. Finfine ĉio estis transmovita kaj elmetita sur la portovojon. Poste malmulte plu malhelpataj, krom de diskuŝantaj dornarbustoj kaj multaj falintaj ŝtonoj, ili moviĝis antaŭen ĉiuj kune. Nebulo ankoraŭ pendis disvuale sur la eriĝanta rokomuro, kaj maldekstre kovris la Riveron nebuleto: ili povis aŭdi la akvon impulsanta kaj ŝaŭmanta sur la akraj bretoj kaj ŝtonaj dentoj de Sarn Gebiro, sed ili ne povis vidi ĝin. Ili dufoje plenumis la vojaĝon, antaŭ ol ĉio estis sekure portita ĝis la suda alteriĝo.

Tie la portovojo, returniĝante al la akvobordo, deklivis malabrupte ĝis la malprofunda rando de lageto. Tiu ŝajnis ĉerpita el la riverflanko, ne permane, sed per la akvo, kiu kirliĝis suben de Sarn Gebiro kontraŭ malaltan elstaraĵon da roko, kiu etendiĝis iomete en la fluon. Post ĝi la bordo deklivis apike al griza klifo, kaj troviĝis malmulte pli da pasvojo por piedirantoj.

Jam pasis la mallonga posttagmezo, kaj malhela nubeca krepusko ekĉirkaŭis. Ili sidis apud la akvo, aŭskultante la konfuzitajn kuron kaj bruon de l’ Rapidejoj kaŝitaj en la nebuleto; ili estis lacaj kaj dormemaj, kaj iliaj koroj estis tiel malgajaj, kiel la mortanta tago.

— Nu, jen ni estas, kaj ĉi tie ni devos pasigi la nokton, — diris Boromiro. — Ni bezonas dormon, kaj eĉ se Aragorno emus pasi la Pordegon de Argonato dumnokte, ni estas ĉiuj tro lacaj — krom, sendube, nia fortika gnomo.

Gimlio tute ne respondis: li preskaŭ ekdormis side.

— Ni ripozu nun kiel eble plej multe, — diris Aragorno. — Morgaŭ ni devos denove vojaĝi tage. Krom se la vetero denove ŝanĝiĝos kaj perfidos nin, ni havos bonan eblecon tragliti, nerimarkite de iuj okuloj sur la orienta bordo. Sed hodiaŭ nokte du devos vaĉi kune laŭvice: trihora ripozo kaj unuhora vaĉado.


Nenio okazis tiunokte pli malagrabla ol mallonga pluvetado antaŭ tagiĝo. Tuj kiam plenlumis, ili ekiris. Jam la nebuleto maldensiĝis. Ili iris laŭeble proksime al la okcidenta flanko, kaj ili povis vidi la malklarajn formojn de l’ malaltaj klifoj leviĝantaj ĉiam pli alten, ombraj muroj kun piedoj en la rapidanta rivero. Mezmatene la nuboj pli subiĝis, kaj peze ekpluvis. Ili tiris la peltajn kovrilojn sur siajn boatojn por malhelpi inundecon kaj drivis plu; malmulto videblis antaŭ ili aŭ ĉirkaŭ ili tra la griza pluvkurteno.

La pluvo tamen ne longe daŭris. Malrapide la ĉielo super ili heliĝis, kaj poste subite la nuboj diseriĝis, kaj ties taŭzitaj franĝoj fortiriĝis norden laŭ la Rivero. Malaperintaj estis la nebuloj kaj nebuletoj. Antaŭ la vojaĝantoj kuŝis larĝa ravino, kun grandaj rokecaj flankoj al kiuj kroĉiĝis, sur bretoj kaj en mallarĝaj fendetoj, kelkaj obstinaj arboj. La kanalo pli mallarĝiĝis kaj la Rivero pli rapidiĝis. Nun ili rapidis antaŭen kun malmulta espero pri halto aŭ turniĝo, kion ajn ili renkontus antaŭ si. Super ili estis strio da palblua ĉielo, ĉirkaŭ ili la malhela ombrumita Rivero, kaj antaŭ ili nigraj, forkaŝantaj la sunon, montetoj de Emin Muilo, en kiuj vidiĝis neniu malfermejo.

Frodo rigardante antaŭen vidis en foro du rokegojn proksimiĝantajn: ili aspektis kiel du pinakloj aŭ ŝtonpilastroj. Altaj, apikaj kaj minacaj ili staris ambaŭflanke de l’ fluo. Mallarĝa aperturo aperis inter ili, kaj la Rivero pelis la boatojn tiudirekten.

— Vidu la Argonaton, la Pilastrojn de l’ Reĝoj! — kriis Aragorno. — Ni baldaŭ pasos ilin. Tenu la boatojn en spaliro, kaj laŭeble distaj unu de alia! Restigu vin en mezo de la fluo!

Dum Frodo estis portata al la grandaj pilastroj, ili altiĝis kvazaŭ turoj renkonte al li. Gigantoj ili ŝajnis al li, egaj grizaj figuroj silentaj tamen minacaj. Poste li vidis, ke ili estis efektive formitaj kaj fasonitaj: la lerto kaj potenco antikvaj prilaboris ilin, kaj ankoraŭ ili konservis tra la sunoj kaj pluvoj de forgesitaj jaroj la potencan aspekton laŭ kiu ili estis ĉizitaj. Sur grandaj piedestaloj fundamentitaj en la profundaj akvoj staris du reĝegoj el ŝtono: ankoraŭ kun nebuligitaj okuloj kaj sulkiĝintaj fruntoj ili brovumis al la nordo. La maldekstra manplato de ĉiu estis levita polmantaŭe en gesto averta: en ĉies dekstra mano estis hakilo; sur ĉies kapo estis eriĝanta kasko kun krono. Grandan potencon kaj majeston ili ankoraŭ vestis, la silentaj gardantoj de regno longe malaperinta. Imponiĝo kaj timo trafis Frodon, kaj li ekkaŭris, fermante la okulojn kaj ne riskante rigardi supren, kiam la boato proksimiĝis. Eĉ Boromiro klinis sian kapon dum la boatoj kirlopasis, feblaj kaj pasemaj kiel folietoj, sub la daŭra ombro de l’ sentineloj de Numenoro. Tiel ili pasis en la malluman abismon de la Pordego.

Apikaj baŭmis la teruraj klifoj ĝis altoj nediveneblaj ambaŭflanke. Tre fora estis la malhela ĉielo. La nigraj akvoj muĝis kaj eĥis, kaj vento kriĉis super ili. Frodo kaŭrante super siaj genuoj aŭdis Samon antaŭe murmuranta kaj ĝemanta: “Kia loko! Kia terura loko! Kiam mi jam elboatiĝos, mi neniam denove malsekigos en flako la piedfingrojn, des malpli en rivero!”

— Ne timu! — diris nekonata voĉo malantaŭ li.

Frodo turnis sin kaj vidis Paŝegulon, kaj tamen ne Paŝegulon, ĉar la veterumita disirulo ne plu ĉeestis. En la malantaŭaĵo sidis Aragorno, filo de Aratorno, fiera kaj rekta, gvidante la boaton per lertaj padelpuŝoj; lia kapuĉo estis repuŝita, kaj liaj malhelaj haroj blovis en la vento, lumo estis en liaj okuloj: reĝo revenanta el ekzilo al sia propra lando.

— Ne timu! — li diris. — Longe mi volis rigardi la similecojn de Isilduro kaj Anariono, miaj prapatroj. Sub ilia ombro Elesaro, la Elfŝtona, filo de Aratorno de l’ Domo de Valandilo, filo de Isilduro, heredinto de Elendilo, ne konas timindaĵon!

Poste velkis la lumo en liaj okuloj, kaj li parolis al si:

— Se nur Gandalfo ĉeestus! Kiom mia koro sopiras al Minaso Anor kaj al muroj de mia propra urbego! Sed kien nun mi iros?

La abismo estis longa, malluma kaj plenigita je bruo de vento, rapida akvo kaj eĥantaj ŝtonoj. Ĝi kliniĝis iom okcidenten tiel ke komence ĉio antaŭe estis malluma; sed baldaŭ Frodo vidis antaŭ si altan aperturon de lumo, ĉiam pligrandiĝantan. Ĝi rapide proksimiĝis, kaj subite la boatoj trapafiĝis eksteren en larĝan klaran lumon.


La suno, jam delonge falinta el la zenito, brilis en ventplena ĉielo. La retenitaj akvoj disetendiĝis en longan ovalan lagon, palan Nen Hithoelon, ĉirkaŭatan de apikaj grizaj montetoj, kies flankojn vestis arboj, sed iliaj vertoj estis nudaj, fride brilantaj en la sunlumo. Ĉe la malproksima suda finaĵo altiĝis tri montopintoj. La meza staris iom antaŭe de l’ aliaj kaj disigite de ili, insulo en la akvo, ĉirkaŭ kiu la fluanta Rivero ĵetis palajn muarajn brakojn. De fore sed profunda laŭ la vento alvenis sono muĝa, kvazaŭ tamburado de tondro aŭdita de malproksime.

— Jen Tol Brandiro! — diris Aragorno, fingromontrante suden al la alta pinto. — Maldekstre staras Amono Laŭ, kaj dekstre estas Amono Hen, la Montoj de Aŭdo kaj de Vido. Dum la epoko de la grandaj reĝoj sur ili estis altaj seĝoj, kaj de tie oni vaĉis. Sed laŭdire neniu piedo de homo aŭ besto iam ajn paŝis sur Tol Brandiro. Antaŭ ol venos la noktombro ni alvenos ilin. Mi aŭdas voki la senĉesan voĉon de Raŭroso.

La Kunularo nun iom ripozis, drivante suden laŭ ŝanelo, kiu trafluis la mezon de la lago. Ili iom manĝis, kaj poste prenis siajn remilojn kaj rapidis survoje. La flankoj de l’ okcidentaj montetoj enombriĝis, kaj la suno iĝis ronda kaj ruĝa. Ie-tie elgvatis nebuleca stelo. La tri pintoj baŭmis antaŭ ili, malheliĝante en la krepusko. Raŭroso muĝis grandvoĉe. Jam nokto kuŝis sur la fluantaj akvoj, kiam la vojaĝantoj finfine alvenis sub la ombron de l’ montetoj.

Finiĝis la deka tago de ilia vojaĝo. Dezertejo estis malantaŭ ili. Ili ne povis pluiri sen elekto inter la orienta kaj okcidenta vojoj. Ilin frontis la lasta etapo de la Serĉo.

10 La disrompo de l’ Kunularo

Aragorno kondukis ilin al la dekstra brako de l’ Rivero. Tie sur la okcidenta flanko sub ombro de Tol Brandiro verda herbejo etendiĝis al la akvo de l’ subo de Amono Hen. Apude leviĝis la unuaj malabruptaj deklivoj de l’ monteto arbvestita, kaj arboj etendiĝis okcidenten laŭ la kurbaj bordoj de la lago. Fonteto saltfalis suben kaj nutris la herbon.

— Ĉi tie ni restos hodiaŭ nokte, — diris Aragorno. — Tio ĉi estas la herbejo de Part Galeno: bela loko dum la somertagoj de antaŭlonge. Ni esperu, ke miseco ankoraŭ ne alvenis ĉi tien.

Ili trenis siajn boatojn sur la verdajn bordojn, kaj apude ili starigis sian bivakon. Ili starigis vaĉon, sed nek vidis nek aŭdis siajn malamikojn. Se Golumo sukcesis sekvi ilin, li restis nevidata kaj neaŭdata. Malgraŭ tio, dum la nokto pasis, Aragorno maltrankviliĝis, moviĝante ofte dumdorme kaj vekiĝante. En la noktoprofundo li stariĝis kaj venis al Frodo, kies vico estis por vaĉi.

— Kial vi maldormas? — demandis Frodo. — Ne temas pri via vaĉo.

— Mi ne scias, — respondis Aragorno; — sed ombro kaj minaco kreskis, dum mi dormis. Estus bone, se vi elingigus vian glavon.

— Kial? — diris Frodo. — Ĉu malamikoj alestas?

— Ni vidu, kion montros Piko, — respondis Aragorno.

Frodo elingigis la elfan klingon. Konsternante lin la eĝoj malhele ekbrilis en la mallumo.

— Orkoj! — li diris. — Ne tre proksimaj, kaj tamen tro proksimaj verŝajne.

— Tion mi ja timis, — diris Aragorno. — Sed eble ili ne estas ĉi-borde de l’ Rivero. La brilo de Piko estas malforta, kaj eble indikas nenion pli ol spionojn el Mordoro vagantajn sur la deklivoj de Amono Laŭ. Mi neniam antaŭe aŭdis pri orkoj sur Amono Hen. Tamen kiu scias, kio povas okazi dum tiuj ĉi misaj tagoj, ĉar Minaso Tirit jam ne sekurigas la pasejojn de Anduino. Ni devos iri singarde.

La tago venis kvazaŭ fajro kaj fumo. Malalte en la oriento troviĝis nigraj nubostangoj kvazaŭ fumoj de granda incendio. La leviĝanta suno lumigis ilin de sube per flamoj malpure ruĝaj; sed baldaŭ ĝi grimpis super ilin en klaran ĉielon. La pinto de Tol Brandiro estis kronita de oro. Frodo rigardis orienten kaj rigardis la altan insulon. Ties flankoj eksplodis apike el la kuranta akvo. Tre alte super la altaj klifoj estis abruptaj deklivoj, sur kiuj grimpis arboj, imbrikante unu sur alian; kaj eĉ pli supre estis grizaj facoj de neatingebla roko, kronitaj per granda sagturo ŝtona. Multaj birdoj ĉirkaŭflugis ĝin, sed neniu alia indiko pri vivantaĵoj estis videbla.

Kiam ili finmanĝis, Aragorno kunvokis la Kunularon.

— Finfine alvenis la tago, — li diris: — la elektotago, kiun ni longe prokrastis. Kio nun fariĝos el nia Kunularo, kiu vojaĝis tiom distance en frateco? Ĉu ni turnu nin okcidenten kun Boromiro kaj aliru la militojn de Gondoro, aŭ turniĝu orienten al la Timo kaj Ombro, aŭ ĉu ni disrompu nian kunulecon kaj iru tien kaj alien laŭ nia unuopa elekto? Kion ajn ni faros, tio estas farenda baldaŭ. Ni ne povas longe ĉi tie halti. La malamikoj estas sur la orienta bordo, tion ni scias; sed mi timas, ke la orkoj eble estas jam ĉi-flanke.

Sekvis longa silento, dum kiu neniu parolis aŭ moviĝis.

— Nu, Frodo, — diris Aragorno finfine. — Mi timas, ke la ŝarĝo pezas sur vin. Vi estas la Portanto nomita de la Konsilio. Vian propran vojon nur vi povas elekti. Pri tiu ĉi afero mi ne povas konsili vin. Mi ne estas Gandalfo, kaj kvankam mi klopodis ludi lian rolon, mi ne scias, kiun intencon aŭ esperon li havis pri tiu ĉi horo, se entute li iun havis. Plej probable ŝajnas, ke se li nun ĉeestus la elekto tamen restus ĉe vi. Tia estas via sorto.

Frodo ne tuj respondis. Poste li parolis malrapide.

— Mi scias, ke necesas hasto, tamen mi ne povas elekti. La ŝarĝo estas peza. Havigu al mi unu horon, kaj poste ni parolos. Lasu min sola!

Aragorno rigardis lin bonkore-kompateme.

— Do bone, Frodo, filo de Drogo, — li diris. — Vi havos unu horon, kaj vi estos sola. Ni provizore restos ĉi tie. Sed ne vagu malproksimen aŭ ekster vokeblecon.

Frodo sidis momente kun la klinita kapo. Sam, kiu estis rigardinta sian mastron tre zorgeme, skuis sian kapon kaj murmuris: “Eminente evidente estas, sed ne utilas, ke Sam Vato enŝovu sian nazon nuntempe”.

Baldaŭ Frodo stariĝis kaj formarŝis, kaj Sam konstatis, ke dum la aliaj bridis sin kaj ne postrigardis lin, la okuloj de Boromiro spuris Frodon atente, ĝis li elvidiĝis inter la arboj sube de Amono Hen.


Vagante komence sencele en la arbaro, Frodo trovis, ke liaj piedoj gvidas lin supren al la montodeklivoj. Li alvenis padon, ŝrumpantan ruinaĵon de vojo antaŭlonga. Ĉe apikaj lokoj, ŝtupoj el ŝtono estis ĉizitaj, sed nun tiuj estis fenditaj, trivitaj kaj splititaj per arboradikoj. Dum kelka tempo li grimpis, ne ĝenante sin pri la direkto, ĝis li alvenis herban lokon. Aŭkuparoj kreskis ĉirkaŭ ĝi, kaj meze troviĝis larĝa plata ŝtono. La eta alteja herbejo estis aperta al la oriento kaj nun ĝin plenigis la frua sunlumo. Frodo haltis kaj elrigardis trans la Riveron sube malproksime, al Tol Brandiro kaj la birdoj rondflugantaj en la granda aerabismo inter li kaj la senpaŝa insulo. La voĉo de Raŭroso estis potenca muĝado miksita kun profunda pulsanta sonoro.

Li sidiĝis sur la ŝtonoj kaj apogis sian mentonon per la manoj, fiksrigardante orienten sed vidante malmulton per siaj okuloj. Trapasis lian menson ĉio okazinta, de kiam Bilbo forlasis la Provincon, kaj li revokis kaj pripensis ĉion, kion li povis memori pri la vortoj de Gandalfo. La tempo pasis, kaj ankoraŭ li ne pli proksimis al la elekto.

Subite li vekiĝis el la medito: stranga sento venis al li, ke malantaŭ li estas io, ke neamikaj okuloj rigardas lin. Li saltleviĝe turniĝis; sed surprizite li vidis nur Boromiron, kaj ties vizaĝo estis ridetanta kaj bonvolema.

— Mi timis pri vi, Frodo, — li diris, antaŭeniĝante. — Se Aragorno pravas kaj orkoj estas proksimaj, tiam neniu el ni devus vagi sola, kaj malpleje vi: tiom multe dependas de vi. Kaj ankaŭ mia koro estas peza. Ĉu mi rajtas jam resti kaj iom interparoli, pro tio, ke mi trovis vin? Tio konsolus min. Kiam ĉeestas tiom multaj, ĉiu interparolo fariĝas debato senfina. Sed du kune eble trovos saĝon.

— Vi estas bonkora, — respondis Frodo. — Sed al mi ŝajnas, ke neniu parolado helpos min. Ĉar mi scias, kion mi devus fari, sed mi timas fari ĝin, Boromiro: mi timas.

Boromiro sidis silenta. Raŭroso senfine plu muĝadis. La vento murmuris inter la branĉoj de l’ arboj. Frodo tremetis. Subite Boromiro alvenis kaj sidiĝis apude.

— Ĉu vi certas, ke vi ne suferas nenecese? — li diris. — Mi volas helpi vin. Vi bezonas konsilon pri via malfacila elekto. Ĉu vi ne akceptu la mian?

— Mi opinias, ke mi jam scias, kian konsilon vi proponus, Boromiro. Kaj tio ŝajnus saĝa, se ne avertus min mia koro.

— Avertus? Avertus kontraŭ kio? — abrupte diris Boromiro.

— Kontraŭ prokrasto. Kontraŭ la vojo, kiu ŝajnas pli facila. Kontraŭ rifuzo de la ŝarĝo surdorsigita al mi. Kontraŭ... nu, se necesas tion diri, kontraŭ fido al la forto kaj veremo de la homoj.

— Tamen tiu forto jam longe protektis vin malproksime en via landeto, kvankam tion vi ne sciis.

— Mi ne dubas pri la kuraĝo de via popolo. Sed la mondo ŝanĝiĝas. La muroj de Minaso Tirit eble fortikas, sed ili ne fortikas sufiĉe. Se ili malsukcesos, kio poste?

— Ni mortos batalinte kuraĝe. Tamen restas ankoraŭ espero, ke ili ne malsukcesos.

— Neniu espero dum la Ringo ekzistas, — diris Frodo.

— Ha! La Ringo! — diris Boromiro kun ekbrilantaj okuloj. — La Ringo! Ĉu ne estas stranga sorto, ke ni suferu tiom da timo kaj dubo pro objekto tiel malgranda? Objekto tiel malgranda! Kaj mi vidis ĝin nur momente en la Domo de Elrondo. Ĉu mi ne povas ekvidi ĝin denove?

Frodo levis la okulojn. Lia koro frostiĝis. Li ekvidis la strangan eklumon en la okuloj de Boromiro, tamen ties esprimo estis ankoraŭ afabla kaj amikeca.

— Prefere ĝi kuŝu kaŝite, — li respondis.

— Laŭ via plaĉo. Al mi ne gravas, — diris Boromiro. — Tamen ĉu mi ne rajtas eĉ paroli pri ĝi? Ĉar vi ŝajnas pensi ĉiam nur pri ĝia potenco en la manoj de l’ Malamiko: pri ĝiaj misaj uzebloj, ne pri la virtaj. La mondo ŝanĝiĝas, vi diras. Minaso Tirit falos, se la Ringo travivos. Sed kial? Certe, se la Ringo estus ĉe la Malamiko. Sed kial, se ĝi estus ĉe ni?

— Ĉu vi ne ĉeestis la Konsiliĝon? — respondis Frodo. — ĉar ni ne povas uzi ĝin, kaj kio estas farata per ĝi iĝas misa.

Boromiro stariĝis kaj marŝis senpacience tien-reen.

— Tiel vi persistas, — li kriis. — Gandalfo, Elrondo — ĉiuj ĉi personoj instruis vin paroli tiel. Pri si mem ili eble pravas. Tiuj elfoj, duonelfoj kaj sorĉistoj, ili eble trafus en malbonon. Tamen ofte mi demandas min, ĉu ili estas saĝaj aŭ nur timemaj. Tamen ĉiu laŭ sia speco. Fidelkoraj homoj ne estas koruptitaj. Ni el Minaso Tirit lojalis dum longaj provaj jaroj. Ni ne deziras la potencon de sorĉomastroj, nur forton por nin defendi, forton en afero justa. Kaj jen! dum nia bezono la hazardo malkovras la Ringon de Potenco. Ĝi estas donaco, mi diras, donaco al la malamikoj de Mordoro. Estas freneze ne uzi ĝin, uzi la potencon de l’ Malamiko kontraŭ lin. La sentimaj, la senkompataj, nur tiuj akiros la venkon. Kion ne povus fari batalanto en tiu ĉi horo, granda estro? Kion ne povus fari Aragorno? Aŭ se li rifuzus, kial ne Boromiro? La Ringo havigus al mi potencon de Komando. Kiel mi pelus la armeojn de Mordoro, kaj ĉiuj homoj venus amase al mia standardo!

Boromiro paŝis tien-reen, parolante ĉiam pli laŭte. Li ŝajnis preskaŭ forgesi pri Frodo, dum lia parolo koncernis murojn kaj armilojn, kaj la kunvokadon de homoj; kaj li starigis planojn pri grandaj aliancoj kaj gloraj estontaj venkoj; kaj li detruis Mordoron, kaj mem iĝis potenca reĝo, bonvolema kaj saĝa. Subite li haltis kaj gestis per siaj brakoj.

— Kaj oni diras, ke ni forĵetu ĝin! — li kriis. — Mi ne diras detruu ĝin. Tio eble estus bona, se la racio montrus ian esperon tion plenumi. Tion ĝi ne faras. La sola plano proponata al ni estas, ke duonulo marŝu blinde en Mordoron kaj proponu al la Malamiko ĉiun eblecon rehavi ĝin por si. Malsaĝaĵo!

» Ĉu vi ne konstatas tion, amiko mia? — li diris, jen subite turnante sin denove al Frodo. — Vi diras, ke vi timas. Se estas tiel, la plej kuraĝa pardonus vin. Sed ĉu ne vere reagas via bona sagaco?

— Ne, mi timas, — diris Frodo. — Simple timas. Sed mi ĝojas, ke mi aŭdis vin paroli tiel detale. Mia menso estas jam pli klara.

— Do vi venos al Minaso Tirit? — kriis Boromiro. Liaj okuloj ekbrilis kaj lia mieno iĝis entuziasma.

— Vi miskomprenas min, — diris Frodo.

— Sed vi venos, almenaŭ por kelka tempo? — Boromiro persistis. — Mia urbo jam ne estas malproksima; kaj ĝis Mordoro estas malmulte pli longa vojo ol de ĉi tie. Ni estas jam longe en la sovaĝejo, kaj vi bezonas sciigojn pri la agoj de la Malamiko antaŭ ol vi elpaŝos. Venu kun mi, Frodo. Vi bezonas ripozon antaŭ via aventuro, se iri vi insistas. — Li metis manon sur la ŝultron de l’ hobito laŭ amika maniero; sed Frodo sentis, ke la mano tremas pro subpremata ekscito. Li haste forpaŝis, kaj rigardis alarmite la altan viron, preskaŭ duoble pli altan ol li kaj multoble superan al li je forto.

» Kial vi tiom neamikas? — diris Boromiro. — Mi estas homo lojala, nek ŝtelisto nek spiono. Mi bezonas vian Ringon: tion vi nun scias, sed mi ĵuras al vi, ke mi ne deziras reteni ĝin. Ĉu vi ne volos almenaŭ permesi, ke mi provu mian planon? Pruntedonu al mi la Ringon!

— Ne! ne! — kriis Frodo. — La Konsilio komisiis al mi ĝian portadon.

— Pro via propra stulteco la Malamiko venkos nin, — kriis Boromiro. — Kiel tio kolerigas min! Stultulo! Obstina stultulo! Kuranta volonte al morto kaj ruiniganta nian aferon. Se iuj mortemuloj rajtas pretendi la Ringon, tiuj estas la homoj de Numenoro, sed ne duonuloj. Ĝi apartenas al vi nur pro malfeliĉa hazardo. Ĝi povis esti la mia. Ĝi devus esti la mia. Donu ĝin al mi!

Frodo ne respondis, sed formoviĝis ĝis la granda plata ŝtono staris inter ili.

— Nu, nu, mia amiko! — diris Boromiro per malpli laŭta voĉo. — Kial vi ne rezignu pri ĝi? Kial ne liberiĝu de viaj duboj kaj timo? Vi povos kulpigi min, se vi volas. Vi povos diri, ke mi estis tro forta kaj perforte prenis ĝin. Ĉar mi estas por vi tro forta, duonulo, — li kriis, kaj subite li transsaltis la ŝtonon kaj saltis kontraŭ Frodon. Lia bela kaj agrabla vizaĝo estis hide ŝanĝita; arda fajro brulis en liaj okuloj.

Frodo saltis flanken kaj denove intermetis la ŝtonon inter ili. Estis nur unu ebla farotaĵo. Li tremante eltiris la Ringon kaj rapide surfingrigis ĝin, ĝuste kiam Boromiro denove alsaltis lin. La viro spasmospiris, rigardis momente konsternite, kaj poste ĉirkaŭkuris frenezece, serĉante ie kaj tie inter la rokoj kaj arboj.

— Mizera trompulo! — li kriegis. — Kiam mi nur kaptos vin! Jam mi komprenas vian intencon. Vi donos la Ringon al Saŭrono kaj perfidos nin ĉiujn. Vi nur atendis okazon por forlasi nin. Estu malbenataj vi kaj ĉiuj duonuloj je morto kaj mallumo! — Poste, trafinte per piedo ŝtonon, li falis teren kaj kuŝis survizaĝe. Dum kelka tempo li estis senmova kvazaŭ lin trafis la propra malbeno; poste, subite, li ekploris.

Li stariĝis kaj pasigis la manon antaŭ la okuloj, viŝante la larmojn.

— Kion mi diris? — li kriis. — Kion mi faris? Frodo, Frodo! Revenu! La frenezo trafis min, sed ĝi forpasis. Revenu!


Nenia respondo. Frodo eĉ ne aŭdis liajn kriojn. Li estis jam malproksima, saltante blinde laŭ la pado al la montosupro. Teruro kaj malĝojo skuis lin, dum li vidis pense la frenezan atakeman vizaĝon de Boromiro kaj ties brulajn okulojn.

Baldaŭ li alvenis sola sur la pinton de Amono Hen kaj haltis tie spiromanke. Li vidis kvazaŭ tra nebuleto larĝan platan rondon, pavimitan per fortikaj ŝtonoj kaj ĉirkaŭitan de eriĝanta parapeto; kaj meze, starigite sur kvar ĉizitaj pilastroj, estis alta seĝo, atingebla per multobla ŝtuparo. Supren li iris kaj sidiĝis sur la antikva seĝo, sentante sin kiel perditan infanon, kiu surgrimpis la tronon de montaraj reĝoj.

Komence li povis vidi malmulton. Li ŝajnis esti en mondo nebuleta, en kiu estis nur ombroj: la Ringo lin influis. Poste, ie-tie la nebuleto forvelkis kaj li vidis multajn viziojn: etajn kaj klarajn, kvazaŭ ili estus sur tablo sub liaj okuloj, kaj tamen foraj. Mankis sono, vidiĝis nur helaj vivaj bildoj. La mondo ŝajnis ŝrumpinta kaj silentiĝinta. Li sidis sur la Seĝo de Vidado, sur Amono Hen, la Monto de l’ Vido de la homoj de Nuraenoro. Oriente li enrigardis larĝajn senmapajn landojn, sennomajn ebenaĵojn, kaj arbarojn neesploritajn. Norden li rigardis, kaj la Granda Rivero kuŝis kvazaŭ rubando sube, kaj la Nebulecaj Montoj staris malgrandaj kaj malmolaj kiel rompitaj dentoj. Okcidenten li rigardis kaj vidis la larĝajn paŝtejojn de Rohano kaj Ortankon, la pinton de Isengardo, kvazaŭ nigran pikilon. Suden li rigardis, kaj ĝuste sub liaj piedoj la Granda Rivero kurbiĝis kvazaŭ falanta ondo kaj plonĝis laŭ la rapidejoj de Raŭroso en ŝaŭmantan puton; briletanta ĉielarko lumis sur la akvofumo. Kaj Etir Anduinon li vidis, la grandan delton de l’ Rivero, kaj miriadojn da marbirdoj kirliĝantaj blankpolve en la sunlumo, kaj sub ili verdan kaj arĝentan maron, sulkiĝantan laŭ senfinaj linioj.

Sed ĉie, kien li rigardis, li vidis signojn de milito. La Nebulecaj Montoj estis surkrablataj kvazaŭ formikejoj: orkoj eliradis el mil truoj. Sub la branĉoj de Mornarbaro okazis mortiga interlukto de elfoj kaj homoj kontraŭ kruelaj bestoj. La lando de l’ Beornidoj flamadis; nubo ŝvebis super Morio; fumo leviĝis ĉe la bordoj de Lorieno.

Rajdantoj galopis sur la herbo de Rohano; lupoj elverŝiĝis el Isengardo. El la havenoj de Harado militŝipoj direktiĝis al la maro; kaj el la oriento viroj senĉese moviĝadis: glavistoj, lancistoj, pafarkistoj sur ĉevaloj, ĉaroj de ĉefoj kaj ŝarĝitaj furgonoj. La tuta potenco de l’ Malluma Mastro moviĝis. Poste, turninte sin denove suden, li rigardis al Minaso Tirit. Malproksima ĝi ŝajnis kaj bela: blankmura, multtura, fiera kaj belaspekta sur sia montoseĝo; ĝiaj kreneloj brilis ŝtale, kaj ĝiaj turetoj helis je multaj standardoj. Espero eksaltis en lia koro. Sed kontraŭ Minaso Tirit estis starigita alia fortikaĵo, pli granda kaj pli forta. Tien, nevolonte, lia okulo estis trenita. Ĝi pasis la ruinigitajn pontojn de Osgiliado, la rikanantajn pordojn de Minaso Morgul, kaj la Hantatajn Montojn, kaj ĝi rigardis al Gorgoroto, la valo de teruro en la lando Mordoro. Mallumo kuŝis tie sub la suno. Fajro ardis en la fumo. Monto de Sorto estis brulanta, kaj densa fumo leviĝanta. Poste, finfine, lia rigardo fiksiĝis: muro post muro, krenelaro post krenelaro, nigra, senmezure forta, monto el fero, pordo el ŝtalo, turo el adamanto, li vidis ĝin: Baraduron, la Fortikaĵon de Saŭrono. Ĉia espero forlasis lin.

Kaj subite li sentis la Okulon. En la Malhela Turo estis okulo, kiu neniam dormis. Li sciis, ke ĝi konstatis lian rigardon. Troviĝis tie atakema avida volo. Ĝi alsaltis lin, kaj li eksentis ĝin preskaŭ kiel fingron, lin serĉantan. Tre baldaŭ ĝi fiksiĝos al li, scios tute precize, kie li estas. Amonon Laŭ ĝi tuŝis. Ĝi ekrigardis al Tol Brandiro — li sin ĵetis desur la seĝo, kaŭrante, kovrante sian kapon per sia griza kapuĉo.

Li aŭdis sin voki: Neniam, neniam! Aŭ ĉu estis: Vere mi venas, mi venas al vi? Tion li ne sciis. Poste kiel flagro el alia potencpunkto venis en lian menson alia penso: Demetu ĝin! Demetu ĝin! Stultulo, demetu ĝin! Demetu la Ringon!

La du potencoj interluktis en li. Momente, perfekte ekvilibrigata inter iliaj pikaj pintoj, li tordiĝis, turmentita. Subite li konsciis denove pri si. Frodo, nek la Voĉo nek la Okulo: libera elekti, kaj kun nur unu restanta momento por tion fari. Li defingrigis la Ringon. Li estis surgenua en klara sunlumo antaŭ la alta seĝo. Nigra ombro ŝajnis pasi kiel brako super li; ĝi maltrafis Amonon Hen kaj palpis okcidenten, kaj forvelkis. Poste la tuta ĉielo estis pura kaj blua kaj birdoj kantis sur ĉiuj arboj.

Frodo stariĝis. Li spertis grandan lacon, sed lia volo firmis kaj lia koro plimalpezis. Li parolis voĉe al si.

— Mi jam faros tion, kion mi devas fari. Almenaŭ tio ĉi estas klara: la miso de la Ringo jam agadas eĉ en la Kunularo, kaj la Ringo devos forlasi ĝin antaŭ ol ĝi plenumos pli da miso. Mi iros sola. Iujn mi ne povas fidi, kaj tiuj, kiujn mi povas fidi, estas tro karaj al mi: kompatinda Samĉjo, Gaja kaj Grinĉjo. Ankaŭ Paŝegulo: lia koro sopiras al Minaso Tirit, kaj li estas bezonata tie, ĉar Boromiro jam falis en mison. Mi iros sola. Tuj.

Li reiris rapide laŭ la vojeto kaj revenis al la herbejo, kie Boromiro trovis lin. Tie li haltis, aŭskultante. Al li ŝajnis, ke li aŭdas kriojn kaj alvokojn el la arbaro apud la bordo sube.

— Ili certe serĉas min, — li diris. — Mi scivolas, kiom longe mi forestis. Horojn, mi supozas. — Li hezitis. — Kion mi povas fari? — li murmuris. — Mi devas iri nun aŭ mi neniam iros. Okazon mi ne plu havos. Malplaĉegas al mi forlasi ilin, jenmaniere sen ia klarigo. Sed verŝajne ili komprenos. Sam komprenos. Kaj kion alian mi povas fari?

Malrapide li elprenis la Ringon kaj surfingrigis ĝin denove. Li malaperis kaj supreniris la monteton, malpli ol siblo de la vento.


La aliaj longe restis apud la rivero. Dum kelka tempo ili estis silentaj, ĉirkaŭmoviĝante sentrankvile; sed nun ili sidis en rondo, kaj ili parolis. De tempo al tempo ili klopodis paroli pri aliaj aferoj, pri sia longa vojaĝo kaj multaj aventuroj; ili pridemandis Aragornon pri Gondoro kaj ties antikva historio, kaj la restaĵoj de ties grandaj laboraĵoj ankoraŭ videblaj en tiu ĉi stranga bordotereno de Emin Muilo: la ŝtonaj reĝoj kaj la seĝoj de Laŭ kaj Hen, kaj la granda Ŝtuparo apud la falejoj de Raŭroso. Sed ĉiam iliaj pensoj kaj vortoj revagis al Frodo kaj la Ringo. Kion Frodo elektos? Kial li hezitas?

— Li pripensas, kiu projekto estas pli senespera, mi opinias, — diris Aragorno. — Kaj tio estas sagaca. Estas jam pli ol iam senespere, ke la Kunularo iru orienten, ĉar ni estas spuritaj de Golumo, kaj devas timi, ke la sekreto pri nia vojaĝo estas jam perfidita. Sed Minaso Tirit estis neniam pli proksima al la Fajro kaj detruo de la Ŝarĝo.

» Ni povas resti ĉi tie dum kelka tempo kaj plenumi kuraĝan kontraŭstaron, sed la Reganto Denetoro kun ĉiuj siaj viroj ne povas esperi pri plenumo de tio, kion eĉ Elrondo konfesis ekster sia kapablo: aŭ teni sekreta la Ŝarĝon, aŭ forteni la plenan potencon de l’ Malamiko, kiam tiu venos por ĝin kapti. Kiun vojon elektus iu ajn el ni sur la loko de Frodo? Mi ne scias. Nun pleje ni ja sentas foreston de Gandalfo.

— Doloriga estas nia perdo, — diris Legolaso. — Tamen necesas, ke ni decidiĝu sen lia helpo. Kial ni ne decidu, kaj tiel helpu Frodon? Mi revoku lin kaj poste voĉdonu! Mi voĉdonus por Minaso Tirit.

— Ankaŭ mi, — diris Gimlio. — Ni, kompreneble, estis senditaj nur por helpi la Portanton sur la vojo, ne iri pli malproksimen ol ni volas; kaj neniu el ni estas ĵurinta aŭ ordonita serĉi Monton de Sorto. Malfacila estis nia disiĝo de Lotlorieno. Tamen mi venis ĉi tien, kaj tion ĉi mi diras: nun ni atingis la lastan elekton, kaj estas al mi klare, ke mi ne kapablas forlasi Frodon. Mi elektus Minason Tirit, sed se tion ne faros li, mi lin sekvos.

— Ankaŭ mi kuniros lin, — diris Legolaso. — Estus malfidele diri adiaŭon.

— Tio ja estus perfido, se ni ĉiuj forlasus lin, — diris Aragorno. — Sed se li iros orienten, tiam ne ĉiuj devos akompani lin; kiel mi ankaŭ ne opinias, ke ĉiuj devus. Tiu aventuro estas hazardega: tiom por ok kiom por du aŭ tri, aŭ unu sola. Se vi permesus al mi elekti, mi nomus tri kunulojn: Sam, kiu ne povus toleri ion alian, Gimlion kaj min mem. Boromiro reiros al sia propra urbo, kie bezonas lin lia patro kaj lia popolo; kaj kun li devus iri la aliaj, aŭ almenaŭ Gajadoko kaj Peregrino, se Legolaso malvolonte forlasos nin.

— Tio tute ne konvenas! — kriis Gaja. — Frodon ni ne povas forlasi! Grinĉjo kaj mi ĉiam intencis iri, kien ajn li irus, kaj tion ni ankoraŭ intencas. Sed ni ne konstatis, kion signifos tio. Ĝi ŝajnis alia, tiom malproksime, en la Provinco aŭ en Rivendelo. Estus freneze kaj kruele permesi, ke Frodo iru al Mordoro. Kial ni ne malhelpu lin?

— Ni devas malhelpi lin, — diris Grinĉjo. — Kaj ĝuste tio zorgigas lin, mi estas certa. Li scias, ke ni ne konsentos, ke li iru orienten. Kaj al la kompatindulo ne plaĉas inviti iun kuniri. Imagu tion: foriri sola al Mordoro! — Grinĉjo tremis. — Sed la kara fola hobiĉjo, li devus scii, ke ne necesas peti. Li devus scii, ke se ni ne povos lin malhelpi, ni ne forlasos lin.

— Pardonpete, — diris Sam. — ŝajnas al mi, ke vi tute ne komprenas mian mastron. Li ne hezitas pri la irota vojo. Kompreneble ne! Kiel valoras Minaso Tirit, ĉiuokaze? Al li, mi volas diri, pardonpete, Mastro Boromiro, — li aldonis, kaj turnis sin. Nur tiam ili rimarkis, ke Boromiro, kiu komence sidis silente rande de la rondo, ne plu estis tie.

— Kien li nun iris? — kriis Sam, mienante zorgon. — Li iom strangis lastatempe, laŭ mia opinio. Sed ĉiuokaze, tiu ĉi afero ne koncernas lin. Li iros hejmen, kiel li ĉiam asertis; kaj ne kulpiginde. Sed s-ro Frodo scias, ke li devos trovi la Fendojn de Sorto, se li povos. Sed li timas. Nun, kiam venis la kriza momento, li simple teruriĝis. Jen lia problemo. Kompreneble li iomete lernis, por tiel diri — ni ĉiuj lernis — de kiam ni forlasis la hejmon, aŭ li estus tiom timigita, ke li nur ĵetus la Ringon en la Riveron kaj fuĝus. Sed li ankoraŭ tro timas por komenci. Kaj cetere li ne ĝenas sin pri ni; ĉu ni kuniros aŭ ne. Li scias, ke ni intencas. Ankaŭ tio ĝenas lin. Se li risortigos sin por iri, li volos iri sola. Atentu miajn vortojn! Ni havos problemojn pri li, kiam li revenos. Ĉar li certe risortigos sin, tiel certe, kiel li nomiĝas Baginzo.

— Mi opinias, ke vi parolas pli saĝe ol ĉiuj el ni, Sam, — diris Aragorno. — Kaj kion ni faru, se vi pruviĝos prava?

— Malhelpu lin! Ne permesu, ke li iru! — kriis Grinĉjo.

— Dubinde, — diris Aragorno. — Li estas la Portanto, kaj la sorto de la Ŝarĝo estas en liaj manoj. Al mi ŝajnas, ke nia rolo ne estas peli lin en iun aŭ alian direkton. Kiel mi ankaŭ ne kredas, ke ni sukcesus, se ni provus. Influas aliaj potencoj multe pli fortaj.

— Nu, mi deziras, ke Frodo “risortigu sin” kaj revenu, por ke ni finfaru la aferon, — diris Grinĉjo. — Tiu ĉi atendado estas malagrablega! Certe la horo pasis?

— Jes, — diris Aragorno. — La horo jam delonge pasis. La mateno fortriviĝas. Ni devas lin voki.


Tiumomente Boromiro reaperis. Li elvenis el inter la arboj kaj marŝis al ili senparole. Lia esprimo estis malgaja kaj trista. Li paŭzis kvazaŭ por nombri la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝis aparte, kun la okuloj direktataj teren.

— Kie vi estis, Boromiro? — demandis Aragorno. — Ĉu vi vidis Frodon?

Boromiro hezitis momente.

— Jes kaj ne, — li respondis malrapide. — Jes: mi trovis lin iom supre sur la monteto, kaj mi alparolis lin. Mi urĝis lin veni al Minaso Tirit, sed ne orienten. Mi koleriĝis, kaj li forlasis min. Li malaperis. Mi neniam antaŭe vidis ion similan, kvankam mi aŭdis pri tio en rakontoj. Certe li surfingrigis la Ringon. Mi ne povis lin retrovi. Mi supozis, ke li revenos al vi.

— Ĉu nur tion vi volas rakonti? — diris Aragorno, rigardante severe kaj ne tre bonkore al Boromiro.

— Jes, — li respondis. — Provizore mi diros nenion pli.

— Malbonaĵo! — kriis Sam, saltleviĝe. — Mi ne scias, kion faraĉis tiu ĉi viro. Kial s-ro Frodo surfingrigu la aferon? Li tion ne devis fari; kaj se li ĝin faris, ne estas konjekteble, kio eble okazos!

— Sed li ne daŭrigos tion, — diris Gaja, — eskapinte la vizitinton nebonvenan, kiel tion faris Bilbo.

— Sed kien li iris? Kie li estas? — kriis Grinĉjo. — Li forestas jam longege.

— Kiom da tempo pasis, de kiam vi lastfoje vidis Frodon, Boromiro? — demandis Aragorno.

— Duonhoro, eble, — li respondis. — Aŭ eble unu horo. Mi vagadis iom da tempo poste. Mi ne scias! Mi ne scias! — Li intermanigis sian kapon, kaj sidis kurbiĝinte, kvazaŭ pro malĝojo.

— Unu horo de kiam li malaperis! — kriis Sam. — Ni devas provi tuj trovi lin. Ek!

— Atendu momenton! — kriis Aragorno. — Ni devas iri duope, kaj aranĝi — hej, atendu! Momenton!

Ne utilis. Ili malatentis lin. Sam la unua forkuris. Gaja kaj Grinĉjo sekvis, kaj jam malaperis okcidenten inter la arbojn apud la bordo, kriante: Frodo! Frodo! per siaj klaraj, altaj hobitaj voĉoj. Legolaso kaj Gimlio kuradis. Subita paniko aŭ frenezeco ŝajnis trafinta la Kunularon.

— Ni ĉiuj estos dispelitaj kaj perditaj, — ĝemis Aragorno. — Boromiro! Mi ne scias, kiun rolon vi ludis en tiu ĉi misaĵo, sed helpu nun! Postiru tiujn du junajn hobitojn kaj almenaŭ gardu ilin, eĉ se vi ne sukcesos trovi Frodon. Revenu al tiu ĉi loko, se vi trovos lin, aŭ iajn spurojn de li. Mi baldaŭ revenos.


Aragorno forrapidis sekvante Samon. Ĝuste kiam li alvenis la herbejon inter la aŭkuparoj li atingis lin, penantan supren sur la monteto, anhelantan kaj vokantan, Frodo!

— Venu kun mi, Sam! — li diris. — Neniu el ni devas esti sola. Ĉirkaŭas misaĵo. Mi sentas ĝin. Mi iras ĝis la pinto, ĝis la Seĝo de Amono Hen, por vidi, kio estos videbla. Kaj vidu! Okazis, kiel mia koro divenis, Frodo iris ĉi-voje. Sekvu min, kaj tenu la okulojn malfermitaj! — Li rapidis laŭ la vojeto.

Sam faris sian plejeblon, sed li ne povis konkuri kun la disirulo kaj baldaŭ postiĝis. Li ne iris grandan distancon antaŭ ol Aragorno nevidebliĝis antaŭe. Sam haltis kaj anhelis. Subite li frapetis permane sian kapon.

— Haltu, Sam Vato! — li diris voĉe. — Viaj kruroj tro kurtas, do uzu la kapon! Mi pripensu! Boromiro ne mensogas, tio ne estas lia kutimo; sed ne ĉion li sciigis al ni. Io ege timigis s-ron Frodo. Li risortigis sin ĝisprete, subite. Li decidis finfine foriri. Kien? Orienten. Sen Sam? Jes, eĉ sen sia Sam. Tio estas malagrablega, kruele malagrablega.

Sam pasigis manon antaŭ la okuloj, forviŝante la larmojn.

— Firmiĝu, Vato! — li diris. — Pensu, se vi kapablas! Li ne povas transflugi riverojn, kaj li ne povas transsalti akvofalojn. Li malhavas ekipon. Do li devas reatingi la boatojn. Reatingi la boatojn! Reen al la boatoj, Sam, fulme!

Sam turnis sin kaj rekuregis laŭ la vojeto. Li falis kaj vundis siajn genuojn. Li stariĝis kaj plukuris. Li alvenis la randon de l’ herbejo Part Galeno apud la bordo, kie la boatoj estis trenitaj teren el la akvo. Sed neniu ĉeestis. Ŝajnis aŭdiĝi krioj en la arbaro malantaŭe, sed tiujn li ne atentis. Li staris momenton rigardante, tute senmova, gapante. Boato estis glitanta tute sola desur la bordo. Kun krio Sam kuregis trans la herbejon. La boato glisis en la akvon.

— Venas, s-ro Frodo! Venas! — kriis Sam, kaj ĵetis sin de sur la bordo kroĉeme al la foriranta boato. Li maltrafis ĝin je unu paŝo. Kun krio kaj plaŭdo li falis vizaĝantaŭe en profundan rapidan akvon. Gargarante li subiĝis, kaj la Rivero fermiĝis super lia bukla verto.

Ekkrio de timo aŭdiĝis el la malplena boato. Remilo kirliĝis kaj la boato turniĝis. Frodo ĝustatempe kaptis la harojn de Sam, kiam tiu supreniĝis bobelante kaj baraktante. Timo elradiis el liaj rondaj brunaj okuloj.

— Supren, Sam, mia knafoo! — diris Frodo. — Nun kaptu mian manon!

— Savu min, s-ro Frodo! — spiregis Sam. — Mi dronis. Vian manon mi ne vidas.

— Jen ĝi. Ne pinĉu, knabo! Mi ne rezignos pri vi. Tretu akvon kaj ne baraktu, aŭ vi renversos la boaton. Jen do, ekkaptu la boatrandon, kaj lasu min uzi la remilon!

Per kelkaj puŝoj Frodo revenigis la boaton ĝis la bordo, kaj Sam povis elgrimpaĉi, malseka kiel arvikolo. Frodo demetis la Ringon kaj denove surpaŝis la bordon.

— El ĉiuj ĝenaĉoj vi estas la plej ĝena, Sam! — li diris.

— Ho, s-ro Frodo, tio estas severa! — diris Sam, frostotremante. — Tio estas severa, provo foriri sen mi kaj tiel plu. Se mi ne divenus ĝuste, kie vi nun estus?

— Sekure sur mia vojo.

— Sekure! — diris Sam. — Tute sola, kaj sen mi por vin helpi? Mi ne povus tion toleri, tio mortigus min.

— Mortigus vin veni kun mi, Sam, — diris Frodo, — kaj tion mi ne estus povinta toleri.

— Ne tiel certe, kiel postlasado, — diris Sam.

— Sed mi iras al Mordoro.

— Mi tute bone scias tion, s-ro Frodo. Kompreneble vi tien iras. Kaj mi akompanos vin.

— Hej, Sam, — diris Frodo, — ne malhelpu min! La aliaj revenos baldaŭege. Se ili trovos min, mi devos argumenti kaj klarigi, kaj mi neniam havos kuraĝon aŭ okazon ekiri. Sed mi devas iri tuj. Nur tio eblas.

— Kompreneble nur tio, — respondis Sam. — Sed ne sola. Ankaŭ mi venos, aŭ neniu el ni iros. Mi truigos ĉiujn boatojn se necese.

Frodo efektive ridis. Subita varmo kaj ĝojo tuŝis lian koron.

— Lasu unu! — li diris. — Ni bezonos ĝin. Sed vi ne povos veni tiel, sen ekipo aŭ nutraĵo aŭ io.

— Nur atendu momenton, kaj mi alportos miajn aferojn! — kriis Sam entuziasme. — Ĉio pretas. Mi antaŭvidis, ke ni foriros hodiaŭ. — Li alkuris la bivakon, elfosis sian tornistron el la amaso en kiu Frodo metis ĝin, kiam li eligis el la boato la posedaĵojn de l’ kunuloj, ekkaptis kroman lankovrilon kaj kelkajn krompakaĵojn da nutraĵo, kaj rekuris.

— Tiel fuŝiĝas mia tuta plano! — diris Frodo. — Ne valoras provi eskapon de vi. Sed mi ĝojas, Sam. Mi ne povas diri, kiom mi ĝojas. Venu jam! Estas evidente, ke laŭsorte ni devas iri kune. Ni iros, kaj la aliaj trovu vojon sekuran! Paŝegulo prizorgos ilin. Supozeble mi neniam plu revidos ilin.

— Tamen eble jes, s-ro Frodo. Eble jes, — diris Sam.


Do Frodo kaj Sam ekiris al la lasta etapo de l’ Serĉo kune. Frodo forpadelis de l’ bordo, kaj la Rivero portis ilin rapide laŭ la okcidenta brako kaj preter la brovumantaj klifoj de Tol Brandiro. La muĝo de la grandaj akvofaloj proksimiĝis. Eĉ kun tiom da helpo, kiom Sam povis aldoni, estis penege transpasi la akvofluon ĉe la suda insulofino kaj peli la boaton orienten direkte al la kontraŭa bordo.

Finfine ili albordiĝis denove sur la sudaj deklivoj de Amono Laŭ. Tie ili trovis bordon malabruptan, kaj ili eltrenis la boaton alten super la akvonivelo kaj kaŝis ĝin laŭeble bone post granda ŝtonego. Poste, surŝultriginte siajn ŝarĝojn, ili ekiris, serĉante vojeton, kiu kondukus ilin trans la grizajn montetojn de Emin Muilo, kaj malsupren en la Landon de Ombro.

Загрузка...