LA KVARA LIBRO

1. Tol Brandiro

2. Norda Itilio

3. Kairo Andros

4. Mindoluino

5. Osgiliado

6. Minaso Morgul

7. Cirito Ungol

8. Isenbuŝo

9. Linhiro

1 Malsovaĝigo de Smeagolo

Nu, mastro, ni sidas en kaĉo nemiskompreneble, — diris Sam Vato. Li staris deprimite kun kuntiritaj ŝultroj apud Frodo kaj rigardadis per la sulkigitaj okuloj en la krepuskon.

Estis la tria vespero post kiam ili fuĝis el la Kunularo, laŭ ilia proksimuma kalkulo: ili preskaŭ ne sciis precize, dum kiom da horoj ili grimpis kaj penis inter la dezertaj deklivoj kaj ŝtonoj de Emin Muilo, jen retroirante ĉar vojo antaŭen ne troveblis, jen konstatante, ke ili vagis cirkle reen al kie ili estis antaŭ horoj. Tamen entute ili ĉiam progresis orienten, restante laŭeble proksime al la ekstera rando de tiu stranga tordita nodaĵo da montetoj. Sed ĉiam ili trovis ties eksterajn facojn apikaj, altaj kaj nepaseblaj, brovumantaj super la suba ebenaĵo; trans ties malordaj flankoj kuŝis grizaj putrantaj marĉoj, kie nenio moviĝis kaj eĉ birdo ne estis videbla.


La hobitoj nun staris rande de alta klifo, nuda kaj dezerta, kies subaĵon volvis nebuleto; kaj malantaŭ ili leviĝis la krenelaj altejoj kronitaj per drivaj nuboj. Frosta vento blovis el la oriento. Nokto profundiĝis sur la senformaj terenoj antaŭ ili; ties malsaneca verdo velkis al malvigla brano. Tre malproksime dekstre Anduino, kiu dum la tago sporade ekbrilis dum ekaperoj de la suno, jam estis kaŝita en ombro. Sed iliaj okuloj ne direktiĝis trans la riveron, reen al Gondoro, al iliaj amikoj, al la homaj landoj. Suden kaj orienten ili rigardadis, kie rande de l’ proksimiĝanta nokto pendis malhela linio kvazaŭ foraj montoj da senmova fumo. De tempo al tempo eta ruĝa ekardo flagris fore supren sur la rando de la tero kaj la ĉielo.

— Kia kaĉo! — diris Sam. — Tio estas la sola loko, el ĉiuj pri kiuj ni aŭdis, kiun ni ne volas vidi de pli proksime; kaj tio estas la sola loko, kiun ni klopodas alveni! Kaj ĝuste tien ni ne povas alveni, neniel. Ni sekvis tute malĝustan vojon, ŝajne. Ni ne povas descendi; kaj se ni tamen sukcesus, ni trovus tiun tutan terenon fetora marĉo, mi garantias. Fu! Ĉu vi flaras ĝin? — Li snufis la venton.

— Jes, mi flaras ĝin, — diris Frodo, sed li ne moviĝis, kaj liaj okuloj fikse rigardis, forgvatante al la malhela linio kaj la flagra flamo. — Mordoro! — li murmuris subvoĉe. — Se nepras tien iri, prefere veni tien rapide kaj fari finon! — Li tremegis. La vento estis frosta kaj tamen peza je odoro de frida putriĝo. Finfine li diris: — Nu, ni ne povas resti ĉi tie la tutan nokton, senkonsidere pri la kaĉo. Ni devas trovi lokon pli ŝirmatan por bivaki; kaj eble alia tago montros al ni vojon.

— Aŭ alia kaj alia kaj alia, — murmuris Sam. — Aŭ eble neniu tago. Ni venis laŭ malĝusta vojo.

— Mi scivolas, — diris Frodo. — Mia sorto estas, ŝajnas al mi, iri ĝis tiu jena Ombro, do la vojo estos trovita. Sed ĉu montros ĝin al mi bono aŭ miso? Nia sola eta espero troviĝis en rapideco. Prokrasto donas avantaĝon al la Malamiko, kaj jen mi estas: malhelpata. Ĉu nin gvidas la volo de la Malhela Turego? Ĉiuj niaj elektoj pruviĝis missortaj. Mi devis forlasi la Kunularon multe pli frue, kaj proksimiĝi el la nordo, oriente de l’ rivero kaj de Emin Muilo, kaj tiel trans la malmolon de Ebenaĵo Batala ĝis la pasejoj de Mordoro. Sed nun ne eblas, ke vi kaj mi solaj trovu vojon returne, kaj la orkoj spionvagadas sur la orienta bordo. Ĉiu tago pasanta estas valora tago perdita. Mi estas laca, Sam. Mi ne scias, kio estas farebla. Kiom da manĝaĵo restas al ni?

— Nur tiu, kiel ĝi nomiĝas, lembaso, sinjoro Frodo. Sufiĉa kvanto. Sed ĝi estas pli bona ol nenio, tre longe manĝebla. Tion mi ne supozis tamen, kiam mi la unuan fojon puŝis en ĝi denton, ke iam estontece mi ekdeziros alternativon. Sed nun mi ja: pecon da ordinara pano, kaj kruĉon — vere, duonkruĉon — da biero, tion mi volonte glutus. Mi trenis miajn kuirilojn la tutan vojon ekde nia lasta bivakaro, kaj kiom tio profitis? Nenio por krei fajron, unuavice, kaj nenio por kuiri, eĉ ne herbo!


Ili forturniĝis kaj descendis en ŝtonozan kavaĵon. La subiranta suno estis kaptita en nuboj, kaj nokto venis rapide. Ili dormis tiel bone kiel eblis en la malvarmo, laŭvice, en angulo inter grandaj seg-randaj pinakloj el vetertrivita roko; almenaŭ ili estis ŝirmataj kontraŭ la orienta vento.

— Ĉu vi denove vidis ilin, sinjoro Frodo? — demandis Sam, dum ili sidis rigidaj kaj frostaj, maĉante oblatojn da lembaso en la malvarma grizo de la frua mateno.

— Ne, — diris Frodo. — Mi aŭdis nenion kaj vidis nenion jam dum du noktoj.

— Ankaŭ mi ne, — diris Sam. — Grrr! Tiuj okuloj ja nervozigis min! Sed eble ni finfine forskuis lin, tiun mizeran kaŝiranton. Golumo! Mi havigos al li golumon en la gorĝo, se mi iam intermanigos lian kolon.

— Mi esperas, ke tio neniam necesos, — diris Frodo. — Mi ne scias, kiel li sekvis nin; sed povas esti ke li reperdis nin, kiel vi diras. En tiu ĉi seka dezerta lando ne povas esti, ke ni lasas multajn spurojn, ankaŭ ne multan odoron, eĉ por lia snufa nazo.

— Mi esperas, ke tia estas la afero, — diris Sam. — Mi volas, ke ni liberiĝu de li porĉiame!

— Ankaŭ mi, — diris Frodo, — sed ne li estas mia ĉefa ĝeno. Mi volas, ke ni liberiĝu de jenaj montetoj! Mi malamegas ilin. Mi sentas min nuda oriente, malhelpate ĉi tie kun nenio krom la mortaj plataĵoj inter mi kaj la jena Ombro. En ĝi estas Okulo. Ek al! Nepras, ke ni iel malsupreniru hodiaŭ.


Sed tiu tago pasadis, kaj kiam posttagmezo velke proksimiĝis al vespero, ili ankoraŭ grimpis laŭlonge de la firsto kaj trovis nenian elirvojon.

Kelkfoje en la silento de tiu dezerto ili ŝajne aŭdis mallaŭtajn bruetojn malantaŭe, ŝtoneton falantan, aŭ imagitan paŝon de frapantaj piedoj sur la rokaĵo. Sed se ili haltis kaj staris aŭskultante, ili nenion plu aŭdis, nenion krom la vento susuranta trans la randojn de la ŝtonoj; tamen eĉ tio memorigis al ili spiron mallaŭte siblantan inter akraj dentoj.

Dum tiu tuta tago la ekstera rando de Emin Muilo kurbiĝis iom-post-iom norden, dum ili penis antaŭen. Sur ĝia ekstremaĵo jam etendiĝis larĝa malorda plataĵo el striita kaj vetermodifita rokaĵo, kiun interrompis de tempo al tempo tranĉeosimilaj ravinetoj, kiuj deklivis apike suben al profundaj fendaĵoj sur la klifosurfaco. Por trovi vojon tra tiuj fendaĵoj, kiuj estiĝis ĉiam pli profundaj kaj pli oftaj, Frodo kaj Sam estis pelitaj maldekstren, tre fore de la rando, kaj ili ne rimarkis, ke dum pluraj mejloj ili iradas malrapide sed seninterrompe suben: la supraĵo de la klifo sinkadis al la nivelo de la suba tereno.

Finfine ili estis haltigitaj. La firsto pli abrupte kurbiĝis norden kaj estis tratranĉita de ravino pli profunda. Aliflanke ĝi denove baŭmis supren, tra multaj klaftoj unusalte: granda griza klifo minacis antaŭ ili, tranĉita apike suben kvazaŭ de tranĉila bato. Ili ne plu povis iri antaŭen kaj devis turniĝi okcidenten aŭ orienten. Sed okcidenten nur kondukis ilin al pli da peno kaj prokrasto, reen al la kerno de la montaro; orienten kondukis ilin al la ekstera krutegaĵo.

— Nenio alia eblas ol suben grimpi laŭ tiu ĉi ravineto, Sam, — diris Frodo. — Ni vidu ĝis kio ĝi kondukas!

— Ĝis malagrabla falebleco, mi vetas, — diris Sam.

La fendaĵo estis pli longa kaj pli profunda ol ĝi aspektis. Iom longe sube ili trovis plurajn torditajn kaj stumpajn arbojn, la unuajn kiujn ili jam de kelkaj tagoj vidis: plejparte torditajn betulojn, kun jen kaj jen abioj. Multaj estis mortintaj kaj skeletaj, ĝiskerne morditaj de la orientaj ventoj. Iam en epoko pli milda certe estis atentinda densejo en la ravino, sed nun post eble kvindek paŝoj la arboj ĉesis, kvankam malnovaj rompitaj stumpoj displuiĝis preskaŭ ĝis la rando de la klifo. La subo de la fendegaĵo, kiu kuŝis laŭlonge de rokfendeta ekstremaĵo, estis raspa pro rompitaj ŝtonoj kaj deklivis apike suben. Kiam ili finfine alvenis ĝian finon, Frodo kaŭris kaj kliniĝis antaŭen.

— Vidu! — li diris. — Ni certe malsupreniris longe, aŭ la klifo sinkis. Ĝi estas multe malpli alta ĉi tie ol antaŭe, kaj ĝi aspektas ankaŭ pli facila.

Sam surgenuiĝis apude kaj malvolonte rigardis trans la randon. Poste li ekrigardis supren al la baŭmanta klifego je ilia maldekstro.

— Ĉu pli facila? — li gruntis. — Nu, supozeble ĉiam pli facilas iri suben ol supren. Kiu ne scias flugi, tiu povas salti!

— Ĝi estus ankoraŭ longa salto, — diris Frodo. — Proksimume, nu... — li stariĝis momente, mezurante ĝin per la okuloj —...proksimume dek ok klaftojn, mi supozas. Ne pli.

— Kaj tio sufiĉas! — diris Sam. — Aĥ! Kiom mi malŝatas suben rigardi de sur altaĵo! Sed rigardado pli preferindas ol grimpado.

— Malgraŭ tio, — diris Frodo, — mi opinias, ke eblas grimpi suben ĉi tie; kaj mi opinias, ke ni devos provi. Vidu, la rokaĵo tre malsimilas tion, kio ĝi estis antaŭ kelkaj mejloj. Ĝi glitis kaj fendiĝis.

La ekstera surfaco ja ne plu estis tiel apika kaj iomete deklivis antaŭen. Ĝi aspektis kiel granda remparo aŭ marmuro, kies fundamento moviĝis, tiel ke ĝiaj tavoloj estis tute torditaj kaj malordigitaj, lasante grandajn fendojn kaj longajn oblikvajn randojn, kiuj kelkloke larĝis kiel ŝtupoj.

— Kaj se temas pri descendo, ni prefere provu tuj. Mallumiĝas frue. Ŝajnas al mi, ke venos ŝtormo.

La fumeca malklaro de la montoj oriente perdiĝis en nigro pli profunda, kiu jam etendiĝis per longaj brakoj okcidenten. Fora murmuro de tondro portiĝis sur la kreskanta venteto. Frodo snufis la aeron kaj rigardis dubeme al la ĉielo. Li zonis sian mantelon, striktigis la zonon kaj ĝustigis surdorse sian malpezan tornistron; poste li ekpaŝis al la rando.

— Mi intencas provi tion, — li diris.

— Tre bone! — diris Sam morne. — Sed mi iros la unua.

— ĉu vi? — diris Frodo. — Kio igis vin ŝanĝi vian opinion pri grimpado?

— Mian opinion mi ne ŝanĝis. Sed estas sagace meti pli malalten tiun, kiu pli probable forglitos. Mi ne volas fali sur vin kaj forbati vin — ne sagace estus mortigi du per unu falo.

Antaŭ ol Frodo povis malhelpi lin, li sidiĝis, svingis la krurojn trans la randon, kaj turnis sin, serĉante per palpetado piedapogon. Dubinde, ĉu li iam faris neekscitite ion pli kuraĝan, aŭ pli malsaĝan.

— Ne, ne! Sam, olda azeno! — diris Frodo. — Vi certe mortigos vin, transirante tiel, ne rigardante eĉ por vidi kien celi. Revenu! — Li kaptis Samon sub la akseloj kaj denove tiris lin supren. — Nun atendu iom kaj paciencu! — li diris. Poste li kuŝiĝis sur la teron, kliniĝante antaŭen kaj rigardante suben; sed la lumo ŝajnis rapide velkanta, kvankam la suno ankoraŭ ne subiris. — Al mi ŝajnas, ke tion ni povus kapabli. Ĉiuokaze mi povus; kaj ankaŭ vi povus, se vi malpanikiĝus kaj zorge sekvus min.

— Mi ne scias, kiel vi povas tiom certi, — diris Sam. — Ha! Per tiu ĉi lumo vi ne povas vidi ĝis la fundo. Kio se vi alvenos lokon, kie nenien meteblas la manoj aŭ piedoj?

— Mi regrimpu supozeble, — diris Frodo.

— Facile direbla, — kontraŭdiris Sam. — Prefere atendi la matenon kaj pli da lumo.

— Ne! Ne, se tion mi povas, — diris Frodo kun subita stranga emfazego. — Mi domaĝas ĉiun horon, ĉiun minuton. Mi subeniros provi. Ne sekvu ĝis mi revenos aŭ alkrios!

Kroĉante sin al la ŝtona rando de la klifo per siaj fingroj, li malabrupte subenigis sin ĝis, kiam liaj brakoj estis preskaŭ plene elstreĉitaj, liaj piedfingroj trovis breteton.

— Unu paŝon sube! — li diris. — Kaj tiu ĉi breteto plilarĝiĝas dekstre. Mi povus stari tie senkroĉe. Mi... — liaj vortoj fortranĉiĝis.

La hasta mallumo, jam ege ekrapidanta, alkuris el la oriento kaj englutis la ĉielon. Aŭdiĝis supre seka fenda tondrobruo. Brula fulmo subenbatiĝis en la montetaron. Poste venis frapo de sovaĝa vento, kaj kun ĝi, enmiksiĝante en ties blekego, venis alta akra kriĉo. La hobitoj aŭdis ĝuste tian krion fore en Mariŝo, dum ili fuĝis el Hobiturbo, kaj eĉ tie en la arbaroj de la Provinco ĝi frostigis ilian sangon. Ĉi tie ekstere en la dezerto ĝia teruro estis multe pli forta: ĝi trapikis ilin per fridaj klingoj de hororo kaj malespero, haltigante la koron kaj la spiron. Sam falis vizaĝaltere. Senintence Frodo malkroĉiĝis kaj metis la manojn al sia kapo kaj la oreloj. Li ŝanceliĝis, glitis kaj glisis suben kun vekrio.

Sam aŭdis lin kaj pene rampis ĝis la rando.

— Mastro, mastro! — li vokis. — Mastro!

Neniun respondon li aŭdis. Li konstatis, ke li tremas ĉiumembre, sed li koncentrigis sian spiron kaj denove kriis:

— Mastro!

La vento ŝajnis retroblovi la voĉon en lian gorĝon, sed kiam ĝi pasis, blekante tra la ravineto kaj foren tra la montetoj, mallaŭta responda krio atingis liajn orelojn:

— En ordo, en ordo! Mi estas ĉi tie. Sed vidi mi ne povas. Frodo vokis feblavoĉe. Li ja ne estis tre malproksima. Li glisis, sed ne falis kaj trafis abrupte per la piedoj breteton pli larĝan ne multajn paŝojn sube. Feliĉe la rokfaco tiuloke kliniĝis sufiĉe malantaŭen, kaj la vento premis lin al la klifo, tiel ke li ne falis antaŭen. Li iom ekregis sin, apogante sian vizaĝon al la malvarma ŝtono, sentante bategadon de sia koro. Sed aŭ la mallumo definitiviĝis, aŭ liaj okuloj ĉesis vidi. Ĉio ĉirkaŭ li estis nigra. Li scivolis, ĉu li blindiĝis. Li profunde enspiris.

— Revenu! revenu! — li aŭdis la voĉon de Sam el la nigro supre.

— Mi ne povas, — li diris. — Mi ne povas vidi. Mi ne povas trovi kroĉejon. Mi ankoraŭ ne povas moviĝi.

— Kion mi faru, sinjoro Frodo? Kion mi faru? — kriis Sam, alkliniĝante vere danĝere. Kial lia mastro ne povas vidi? Estis malhele, certe, sed ne komplete mallume. Li povis vidi Frodon sube, grizan forlasitan figuron dispuŝitan al la klifo. Sed li estis tro fore atingebla de ajna helpa mano.

Aŭdiĝis alia tondrobruo, kaj poste venis la pluvo. Kiel blindiga kovrilo hajlomiksita ĝi peliĝis kontraŭ la klifon, frostige malvarma.

— Mi venos malsupren al vi, — kriis Sam, kvankam kiel li esperis tiamaniere helpi li ne scius diri.

— Ne, ne! Atendu! — Frodo revokis, jam pli malfeble. — Mi saniĝos baldaŭ. Mi jam sentas min pli bone. Atendu! Vi nenion povas fari sen ŝnuro.

— Ŝnuro! — kriis Sam, parolante agitite al si pro ekscitiĝo kaj malŝarĝiĝo. — Nu, ĉu mi ne meritas esti pendumita ŝnurofine kiel averto al ŝtipokapuloj! Vi estas nenia alia ol klapomankulo, Sam Vato: tion diris al mi sufiĉe ofte la Avulo, ĉar tio estis vorto ŝatata de li. Ŝnuro!

— Ĉesu babilaĉi! — kriis Frodo, jam sufiĉe refortiĝinta por sperti tiel amuziĝon kiel senpaciencon. — Lasu pri via Avulo! Ĉu vi provas informi vin, ke iom da ŝnuro vi havas en la poŝo? Se jes, diru tion!

— Jes, sinjoro Frodo, en mia tornistro, ĉu ne. Mi portis ĝin tra centoj da mejloj, kaj tion mi komplete forgesis!

— Do ekagu kaj malsuprenigu ties finon!

Rapide Sam formetis sian tornistron kaj palpserĉis en ĝi. Jen efektive ĉe la fundo estis volvaĵo de la silke griza ŝnuro farita de la popolo de Lorieno. Li ĵetis finon al sia mastro. La mallumo ŝajnis leviĝi for de l’ okuloj de Frodo, aŭ eble revenis lia vidpovo. Li povis vidi la grizan linion subenpendanta, kaj al li ŝajnis, ke ĝi havas silkan rebrilon. Jam havante punkton en la mallumo al kiu li direktu sian rigardon, li sentis sin malpli kapturna. Klinante antaŭen sian pezon, li ligis la finon ĉirkaŭ sian talion kaj poste li kaptis ambaŭmane la ŝnuron.

Sam retropaŝis kaj krampis siajn piedojn per stumpo unu-du paŝojn for de la rando. Duone trenite, duone grimpante, Frodo supreniris kaj ĵetis sin teren.

Tondro graŭlis kaj muĝis en malproksimo, sed la pluvo daŭre falis abunde. La hobitoj rampis retro al la ravino, sed tie ili ne trovis multe da ŝirmo. Rojetoj da akvo komencis flui suben; baldaŭ tiuj iĝis inundo, kiu plaŭdis kaj nebuletis sur la ŝtonoj, kaj elsputiĝis trans la klifon kvazaŭ defluiloj sur vasta tegmento.

— Mi duondronus tie sube, aŭ tute forviŝiĝus, — diris Frodo. — Kiel bonŝance, ke vi havis tiun ŝnuron!

— Pli bonŝance se mi pensus pri ĝi pli frue, — diris Sam. — Eble vi memoras, ke ili metis tiujn ŝnurojn en la boatojn, kiam ni ekvojaĝis: en la elfa lando. Tio ekplaĉis al mi, kaj mi kaŝis volvaĵon en mia tornistro. Antaŭ jaroj, tio ŝajnas. “Eble tio helpos je multaj bezonoj”, — li diris: Haldiro, aŭ iu el tiu popolo. Kaj li diris prave.

— Domaĝe, ke mi ne pensis kunporti alian pecon, — diris Frodo; — sed mi forlasis la Kunularon tiel haste kaj konfuzite. Se ni nur posedus sufiĉon, ni povus utiligi ĝin por malsupreniri. Kiom longas via ŝnuro, mi scivolas?

Sam elmetis ĝin malrapide, mezurante ĝin per la brakoj:

— Kvin, dek, dudek, tridek ulnoj, pli malpli, — li diris.

— Kiu supozus tion! — Frodo ekkriis.

— Ha, kiu? — diris Sam. — Elfoj estas mirindaj personoj. Ĝi aspektas iom maldika, sed ĝi estas fortika; kaj mola kiel lakto en la mano. Ankaŭ enpakiĝas dense kaj ekstreme malpezas. Mirinda popolo, efektive.

— Tridek ulnoj! — diris Frodo pripensante. — Mi opinias, ke sufiĉos. Se la ŝtormo forpasos antaŭ la noktiĝo, mi provos ĝin.

— La pluvo jam preskaŭ ĉesis, — diris Sam, — sed ne entreprenu denove ion riskan en la krepusko, sinjoro Frodo! Kaj mi ankoraŭ ne retrankviliĝis post tiu kriĉo en la vento, eĉ se vi ja. Kiel Nigra Rajdanto ĝi sonis — sed supre en la aero, se ili scias flugi. Al mi ŝajnas, ke prefere ni ripozu en tiu fendaĵo ĝis forpasos la nokto.

— Kaj al mi ŝajnas, ke mi rifuzas pasigi unu momenton pli ol necesas, haltigite sur tiu ĉi breto dum la okuloj de la Malluma Lando rigardas trans la marĉojn, — diris Frodo.

Tion dirinte, li stariĝis kaj aliris ree la fundon de la ravineto. Li elrigardis. Klara ĉielo disvolviĝis denove en la oriento. La periferioj de la ŝtormo leviĝis ĉifonaj kaj malsekaj, kaj la ĉefa turbulo jam pasis por etendi siajn flugilegojn super Emin Muilo, sur kiu la malhela pensado de Saŭrono meditis kelkan tempon. De tie ĝi turniĝis, batante la valon de Anduino per hajlo kaj fulmo, kaj ĵetante sian ombron sur Minason Tirit kun minaco pri milito. Poste, minacante inter la montoj kaj proksimigante siajn grandajn pintkolonojn, ĝi plu ruliĝis lante tra Gondoro kaj la periferioj de Rohano ĝis en malproksimo la rajdistoj sur la ebenaĵo vidis ĝiajn nigrajn kolonojn moviĝantaj malantaŭ la sunon dum ili rajdadis okcidenten. Sed tie ĉi super la dezerto kaj la fetoraj marĉoj la profunde blua vespera ĉielo malfermiĝis ankoraŭfoje, kaj kelkaj palaj steloj aperis kvazaŭ blankaj truetoj sur la baldakeno super la falĉilforma luno.

— Estas bele kapabli denove vidi, — diris Frodo, profunde spirante. — Ĉu vi scias, ke mi dum kelka tempo supozis, ke mi perdis mian vidpovon? Pro la fulmo aŭ io pli malbona. Mi povis vidi nenion, tute nenion, ĝis descendis la griza ŝnuro. Ĝi ŝajnis iel briletadi.

— Ĝi efektive aspektas arĝentece en la malhelo, — diris Sam. — Mi neniam rimarkis tion pli frue, kvankam laŭ mia memoro mi neniam eligis ĝin de Mam mi ĝin kaŝis. Sed se vi firme emas grimpi, sinjoro Frodo, kiel vi intencas utiligi ĝin? Tridek ulnoj, aŭ ni diru ĉirkaŭ dek ok klaftoj: tio ne estas pli ol via konjekto pri la alteco de la klifo.

Frodo iom meditis.

— Ligu ĝin sekure al tiu stumpo, Sam! — li diris. — Poste, mi opinias, ke vi ĉi-foje realigos vian deziron kaj iros la unua. Mi mallevos vin, kaj ne necesos al vi fari pli ol uzi viajn piedojn kaj manojn por forigi vin de la roko. Kvankam, se vi metos vian pezon sur kelkajn el la bretetoj kaj ripozigos min, tio helpos. Kiam vi estos sube, mi sekvos. Mi nun sentas min sufiĉe refortiĝinta.

— En ordo, — diris Sam base. — Se devas esti, ni faru ĝin tuj! — Li levis la ŝnuron kaj ligis ĝin sekure al la stumpo plej proksima al la rando; poste la alian finon li ligis ĉirkaŭ la propra talio. Malvolonte li turnis sin kaj pretiĝis transiri la randon duafoje.


Tamen ne rezultis eĉ duone tiel malbone, kiel li atendis. La ŝnuro ŝajnis havigi al li memfidon, kvankam li pli ol unufoje fermis siajn okulojn, kiam li rigardis suben inter la piedoj. Troviĝis unu loko maloportuna, kie mankis breteto kaj la klifo estis vertikala kaj eĉ retroklinita iomete; tie li glitis kaj elsvingiĝis sur la arĝenta fadenego. Sed Frodo mallevis lin malrapide kaj zorgeme, kaj finfine ĉio finiĝis. Lia ĉefa timo estis, ke la ŝnurlongo elĉerpiĝos dum li ankoraŭ altas, sed restis pli kontentiga longo en la manoj de Frodo, kiam Sam atingis la fundon kaj alvokis:

— Mi alvenis!

Lia voĉo klare ascendis de sube, sed Frodo ne povis vidi lin; lia griza elfa mantelo mergiĝis kun la krepusko.

Frodo okupis iom pli da tempo sekvante lin. La ŝnuro ĉirkaŭis lian talion kaj estis sekure ligita supre, kaj li mallongigis ĝin tiel ke ĝi haltigus lin antaŭ ol li atingus la fundon; li tamen ne volis riski pri falo, kaj li ne tute dividis la fidon de Sam pri tiu svelta griza fadenego. Malgraŭ tio li trafis du lokojn, kie li devis tute sin doni al ĝi: glataj surfacoj, kie mankis teneblo eĉ por liaj fortaj hobitaj fingroj kaj la bretetoj estis diste apartaj. Sed finfine ankaŭ li surfundiĝis.

— Nu, — li kriis. — Ni sukcesis! Ni eskapis de Emin Muilo! Kaj kio nun, mi scivolas? Eble ni baldaŭ sopiros ree fidindan duran rokon sub la piedoj.

Sed Sam ne respondis. Li rigardis supren laŭ la klifo.

— Klapomankuloj! — li diris. — Napokapoj! Mia bela ŝnuro! Jen ĝi estas ligita al stumpo, kaj ni ĉe la fundo. Ĝuste bela ŝtupareto por tiu ŝlima Golumo, kiun ni postlasas. Ne forgesu starigi vojindikilon por informi, kien ni iris! Mi taksis tion iom tro facila.

— Se vi kapablas elpensi metodon kaj por uzi la ŝnuron kaj por tamen kunporti ĝin, tiam vi rajtas transigi al mi la klapomankulon aŭ ajnan alian nomon, direktitan al vi de la Avulo, — diris Frodo. — Suprengrimpu kaj malligu ĝin kaj subenigu vin, se tion vi deziras!

Sam gratis sian kapon.

— Ne, mi ne imagas kiel, pardonpete, — li diris. — Sed al mi ne plaĉas postlasi ĝin, jen fakto. — Li karesis la ŝnuron kaj skuis ĝin milde. — Malagrablas disiĝi de io ajn kunportita el la elfa lando. Eble kreis ĝin Galadriela, cetere. Galadriela, — li murmuris, morne kapjesante. Li suprenrigardis kaj tiris lastfoje la ŝnuron kvazaŭ adiaŭe.

Komplete surprizante ambaŭ hobitojn, ĝi malligiĝis. Sam renversiĝis, kaj la longaj grizaj volvaĵoj glisis silente suben sur lin. Frodo ridis:

— Kiu ligis la ŝnuron? Bone, ke ĝi eltenis tiom longe! Konsterne, ke mi konfidis al via nodo mian tutan pezon.

Sam ne ridis.

— Mi eble ne tre kompetentas pri grimpado, sinjoro Frodo, — li diris ofendite, — sed mi iom kompetentas pri ŝnuroj kaj pri nodoj. Tio estas familia afero, oni povas diri. Vidu, mia avo, kaj post li mia onklo Andio, kiu estis la plejaĝa frato de la Avulo, posedis dum multaj jaroj ŝnurfarejon apud Tajkampo. Kaj mi tiel sekure kroĉis la stumpon, kiel povus iu ajn, ĉu en ĉu ekster la Provinco.

— Do devas esti, ke la ŝnuro rompiĝis — frotite per la rokrando atendeble.

— Mi vetas, ke ne! — diris Sam eĉ pli ofendite. Li kliniĝis kaj esploris la finojn. — Ĝi ne frotiĝis. Eĉ neniu plektero!

— Do, mi timas, ke devas temi pri la nodo, — diris Frodo. Sam skuis sian kapon kaj ne respondis. Li pasigis penseme la ŝnuron tra siaj fingroj.

— Kredu kion vi volas, sinjoro Frodo, — li diris finfine, — sed mi opinias, ke la ŝnuro malligiĝis propravole, kiam mi ĝin alvokis. — Li volvis ĝin ameme kaj stivis ĝin en la tornistron.

— Ĝi certe venis, — diris Frodo, — kaj jen la ĉefaĵo. Sed nun ni devas pripensi nian sekvan paŝon. Nokto baldaŭ alvenos. Kiel belaj estas la steloj kaj la luno!

— Ili ja feliĉigas la koron, ĉu ne? — diris Sam, suprenrigardante.

— Elfecaj ili estas, iel. Kaj la luno kreskas. Ni ne vidis ĝin jam de du-tri noktoj dum tiu ĉi nuboplena vetero. Ĝi komencas havigi notindan lumon.

— Jes, — diris Frodo, — sed ĝi ne estos plena dum ankoraŭ pluraj tagoj. Mi opinias, ke ni ne provu la marĉojn en lumo de duona luno.


Sub la unuaj noktombroj ili komencis la postan stadion de sia vojaĝo. Post iom da tempo Sam turnis sin kaj retrorigardis al la trapasita vojo. La elirejo de l’ ravineto estis nigra noĉo en la malhela klifo.

— Mi ĝojas, ke ni havas la ŝnuron, — li diris. — Ni ĉiuokaze starigis etan problemon por tiu vojrabisto. Li provu sur tiuj bretetoj siajn frapajn fipiedojn!

Ili paŝis zorgeme for de la klifosubo, en dezerto de rokoj kaj malglataj ŝtonoj, malsekaj kaj glitigaj pro la peza pluvo. La tereno ankoraŭ abrupte fordeklivis. Ili ne tre longe iris, kiam ili malkovris grandan fendaĵon subite oscedantan nigre antaŭ iliaj piedoj. Ĝi ne estis larĝa, sed ĝi tro larĝis por transsalto en la malhela lumo. Al ili ŝajnis, ke ili aŭdas glugladon de akvo en ĝia profundo. Maldekstre ĝi forkurbiĝis norden, retro al la montetoj, kaj tiel baris al ili la vojon tiudirekte, almenaŭ en la periodo de mallumo.

— Prefere ni serĉu vojon suden laŭ la linio de la klifo, ŝajnas al mi, — diris Sam. — Ni eble trovos tie niĉon aŭ eĉ kavernon aŭ simile.

— Supozeble jes, — diris Frodo. — Mi estas laca, kaj mi opinias, ke mi ne kapablas longe plu grimpaĉi inter ŝtonoj hodiaŭ nokte, kvankam mi domaĝas la prokraston. Mi volas, ke estu klara pado antaŭ ni: tiuokaze mi daŭrigus ĝis miaj kruroj kolapsus.


Ili ne progresis pli facile ĉe la malebena subo de Emin Muilo. Sam ankaŭ ne trovis niĉon aŭ kavaĵon por ŝirmi sin: nur nudajn ŝtonozajn deklivojn albrovumatajn de la klifo, kiu jam denove leviĝis pli alte kaj pli apike, dum ili retroiris. Finfine, elĉerpite, ili simple ĵetis sin surteren malantaŭ rokego kuŝanta ne malproksime de la subo de la krutegaĵo. Tie dum kelka tempo ili sidis mizere kunpremite en la malvarma ŝtoneca nokto, dum dormo ektrafis ilin spite al ĉio, kion ili povis fari por rifuzi ĝin. La luno nun ŝvebis alta kaj klara. Ties maldensa blanka lumo lumigis la facojn de la rokoj kaj inundis la fridajn malridajn murojn de la klifo, igante la tutan baŭman mallumon frosta pala grizo trastrekita de nigraj ombroj.

— Nu, — diris Frodo, stariĝante kaj ĉirkaŭvolvante sin pli strikte per sia mantelo. — Dormu iomete, Sam, kaj prenu mian lankovrilon. Mi marŝos sentinele dum kelka tempo. — Subite li rigidiĝis, kliniĝinte kaptis la brakon de Sam kaj flustris: — Kio estas tio? Rigardu tien ĉe la klifo!

Sam rigardis kaj akre enspiris tra la dentoj.

— Ssss! — li diris. — Jen kio ĝi estas. Estas tiu Golumo! Serpentoj kaj vipuroj! Kaj imagu, ke mi supozis perpleksi lin per nia grimpeto! Rigardu lin! Kvazaŭ fia rampa araneo sur muro.


Suben laŭ la surfaco de krutegaĵo, kiu aspektis apika kaj preskaŭ glata en la pala lunlumo, eta nigra figuro moviĝis kun disetenditaj membroj. Eble ĝiaj molaj kroĉiĝemaj manoj trovadis fendetojn kaj elstaraĵojn, kiujn neniu hobito povus vidi aŭ utiligi, sed ĝi aspektis kvazaŭ ĝi simple subenrampus per gluecaj kusenetoj, kvazaŭ ia granda ŝteliranto insektspeca. Kaj ĝi descendis kaposuben, kvazaŭ ĝi elflarus la vojon. De tempo al tempo ĝi levis malrapide la kapon, komplete returnante ĝin sur la longa maldikega kolo, kaj la hobitoj ekvidis du palajn brilantajn lumetojn, la okulojn kiuj palpebrumis momente al la luno kaj poste rapide rekovriĝis palpebre.

— Ĉu vi opinias, ke li vidas nin? — demandis Sam.

— Mi ne scias, — diris Frodo kviete, — sed mi kredas, ke ne. Nur malfacile eĉ amikaj okuloj vidas ĉi elfajn mantelojn: mi ne povas vidi vin en ombro eĉ je kelkaj paŝoj. Kaj mi aŭdis, ke li ŝatas nek sunon, nek lunon.

— Do kial li malsupreniĝas ĝuste ĉi tie? — demandis Sam.

— Kviete, Sam! — diris Frodo. — Li flaras nin, eble. Kaj li aŭdas tiel akre kiel la elfoj, laŭdire. Mi opinias, ke li jam aŭdis ion: niajn voĉojn verŝajne. Ni multe kriadis tie malantaŭe; kaj ni paroladis multe tro laŭte ĝis antaŭ minuto.

— Nu, mi tediĝis de li, — diris Sam. — Li alvenis unu fojon tro laŭ mi, kaj mi iros diri ion al li, se mi povos. Supozeble ni jam ne povus eskapi de li ĉiuokaze. — Tirinte la grizan kapuĉon strikte antaŭ la vizaĝon, Sam ŝteliris direkte al la klifo.

— Atentu! — flustris Frodo, sekvante. — Ne alarmu lin! Li estas multe pli danĝera ol li aspektas.

La nigra rampa figuro estis jam trikvarone malsupriĝinta, kaj restis eble pli aŭ malpli kvindek futojn super la klifosubo. Kaŭrante ŝtone senmove en la ombro de la rokego, la hobitoj gvatis lin. Li ŝajne alvenis malfacilan lokon aŭ estis ial ĝenita. Ili aŭdis lin snufi, kaj de tempo al tempo aŭdiĝis akra spirsiblo, kiu sonis sakre. Li levis sian kapon, kaj ili pensis aŭdi lin kraĉi. Poste li denove ekiris. Nun ili aŭdis lian grincantan kaj fajfantan voĉon.

— Aĥ, sss! Ssingarde, trezoro mia! Pli hasste, malpli rapide. Ni ne rissku kolbaton, ĉu, trezoro? Ne, trezoro — golum’! — Li denove levis sian kapon, palpebrumis al la luno kaj rapide fermis la okulojn. — Ni malamass ĝin, — li siblis. — Aĉa, aĉa tremema lumo ĝi estass, sss, ĝi dolorigass al ni la okulojn.

Li jam estis pli malsupre kaj la sibloj iĝis pli fortaj kaj klaraj.

— Kie ĝi esstass, kie ĝi esstass: mia Trezoro, mia Trezoro? Ĝi esstass nia, ĝi esstass, kaj ni volass ĝin. La ŝŝtelintoj, la ŝŝtelintoj, la fiaj ŝŝtelisstetoj. Kie ili troviĝass kun mia Trezoro? Malbeno trafu ilin! Ni malamegas ilin.

— Ne sonas, ke li scias, ke ni ĉeestas, ĉu? — flustris Sam. — Kaj kio estas lia Trezoro? ĉu li aludas la ...

— Ĉit! — spiris Frodo. — Nun li alproksimiĝas, sufiĉe proksimas por aŭdi flustron.

Efektive Golumo jam denove paŭzis, kaj lia kapego sur la magra kolo pendolis de flanko al flanko kvazaŭ li aŭskultus. Liaj palaj okuloj estis duone malfermitaj. Sam regis sin, kvankam liaj fingroj tikis. Liaj okuloj, plenaj de kolero kaj naŭzo, fiksiĝis al la kreitaĉo dum tiu denove ekmoviĝis, ankoraŭ flustrante kaj siblante al si.

Finfine li estis je ne pli ol dekduon da futoj super la tero, rekte super iliaj kapoj. De tiu punkto estis seninterrompa falo, ĉar la klifo estis iom subtranĉita, kaj eĉ Golumo ne povis trovi ajnan tenejon. Li ŝajne klopodis torde turni sin, por ke la kruroj iru antaŭe, kiam subite kun alta fajfa kriĉo li falis. Tion farante li kurbigis ĉirkaŭ sin la krurojn kaj brakojn, kiel araneo kies grimpfadeno disiĝis.

Sam eliris el sia kaŝejo fulmrapide kaj transiris la spacon inter li kaj la klifosubo per du saltoj. Antaŭ ol Golumo povis stariĝi, Sam estis sur li. Sed li trovis Golumon pli malfacila ol li antaŭvidis, eĉ tiel trafitan, subite, nesingardan post falo. Antaŭ ol Sam povis alkroĉiĝi, longaj brakoj kaj kruroj ĉirkaŭis lin senmovigante liajn brakojn, kaj obstina tenego, mola sed terure forta, kunpremis lin kvazaŭ malrapide striktiĝantaj ŝnuretoj; humidaĉaj fingroj palpserĉis lian kolon. Poste akraj dentoj enmordis lian ŝultron. Li povis nenion alian ol bati sian duran rondan kapon kontraŭ la vizaĝon de la kreitaĵo. Golumo siblis kaj kraĉis, sed li ne malkroĉiĝis.

La afero irus pli malbone por Sam, se li estus sola. Sed Frodo saltstariĝis kaj elingigis Pikilon. Per la maldekstra mano li retrotiris la kapon de Golumo per ties maldensa malrigida hararo, streĉante lian longan kolon kaj devigante liajn palajn venenecajn okulojn gapi al la ĉielo.

— Lasu, Golumo, — li diris. — Jen Pikilo. Vi vidis ĝin iam antaŭe. Lasu, aŭ ĉi-foje vi spertos ĝin! Mi tranĉos al vi la gorĝon.

Golumo kolapsis kaj loziĝis kiel malseka ŝnureto. Sam stariĝis, fingrumante sian ŝultron. Liaj okuloj subbrulis kolere, sed li ne povis venĝi sin: lia mizera malamiko kuŝis lakeante plorete sur la ŝtonoj.

— Ne dolorigu nin! Ne lasu, ke ili dolorigu min, trezoro! Ili ne turmentoss nin, ĉu, afablaj etaj hobitsoj? Ni ne intencis ion malbonan, sed ili sursaltis nin kiel katoj sur povrajn musojn, tion ili faris, trezoro. Kaj ni estas tiel solecaj, golum’. Ni traktos ilin afable, tre afable, se ili afablos al ni, ĉu ne, jes, jess.

— Nu, kion fari pri ĝi? — diris Sam. — Ligi ĝin, tiel ke ĝi ne plu povu ŝtele sekvi nin, laŭ mia opinio.

— Sed tio mortigus nin, mortigus nin, — ploretis Golumo. — Kruelaj etaj hobitsoj. Ŝnurumi nin en la fridaj malmolaj terenoj kaj forlasi nin, golum’, golum’. — Plorsingultoj baŭmis en lia gluglanta gorĝo.

— Ne, — diris Frodo. — Se mortigi lin, ni devus mortigi lin tuje. Sed tion ni ne povas fari, ne dum la aferoj estas tiaj. Kompatindulaĉo. Li faris al ni neniom da malutilo.

— Ho, ĉu ne! — diris Sam, frotante sian ŝultron. — Ĉiuokaze li intencis fari, kaj li intencas fari, mi garantias. Sufoki nin dumdorme, jen lia plano.

— Sendube, — diris Frodo. — Sed tio, kion li intencas fari, estas alia afero. — Li paŭzis kelkan tempon meditante. Golumo kuŝis senmove, sed ĉesis plorkrii. Sam staris rigardante lin minace.

Tiam ŝajnis al Frodo, ke li aŭdas, tute klare sed malproksime, voĉojn el la pasinteco:

Kiel domaĝe, ke Bilbo ne trapikis tiun fian kreaĵon, kiam li havis okazon!

Domaĝe? Kompato retenis lian manon. Domaĝo, kaj kompato: ne trapiki senbezone.

Mi sentas al Golumo neniom da kompato. Li meritas morton.

Jes, meritas. Supozeble vi pravas. Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj mortantoj meritas la vivon. Ĉu tion vi povas aranĝi? Do ne tro entuziasme prijuĝu mortkondamnon. Ĉar eĉ la tre saĝaj ne antaŭvidas ĉiujn celojn.

— En ordo, — li respondis voĉe, mallevante la glavon. — Tamen mi timas. Kaj malgraŭ tio, kiel vi vidas, mi ne tuŝos la kreaĵon. Ĉar vidante lin, mi efektive kompatas lin.


Sam mire rigardis sian mastron, kiu ŝajnis paroli al neĉeestanto. Golumo levis sian kapon.

— Jess, mizeraj ni estas, trezoro, — li plorplendis. — Mizero, mizero! Hobitoj ne mortigos nin, afablaj hobitoj.

— Ne, ni tion ne faros, — diris Frodo. — Sed ni ankaŭ ne permesos, ke vi foriru. Vi plenas je miso kaj malbonfaro, Golumo. Vi devos akompani nin, finfine, dum ni observas vin. Sed vi devos helpi nin, se vi povos. Mano manon lavas.

— Jess, jes ja, — diris Golumo sidiĝante. — Afablaj hobitoj! Ni iros kun ili. Trovos por ili sendanĝerajn padojn en la mallumo, jes ni faros. Kaj kien ili iras en jenaj malvarmaj duraj terenoj, ni scivolas, jes ni scivolas? — Li suprenrigardis al ili, kaj malforta lumo de ruzo kaj avido flagris momente en liaj palaj palpebrumantaj okuloj.

Sam malridis al li kaj suĉis siajn dentojn; sed li ŝajne perceptis ion strangan pri la humoro de sia mastro, kaj ke la afero jam ne argumenteblas. Tamen mirigis lin la respondo de Frodo.

Frodo rigardis rekte en la okulojn de Golumo, kiuj retiriĝis kaj tordiĝe forturnis sin.

— Tion vi scias, aŭ vi sufiĉe trafe divenas, Smeagolo, — li diris kviete kaj severe. — Ni iras al Mordoro, kompreneble. Kaj vi konas la vojon tien, mi opinias.

— Aĥ! sss! — diris Golumo, kovrante la orelojn per la manoj, kvazaŭ tia honesteco kaj la malkaŝa prononcado de la nomoj doloris al li. — Ni divenis, jes, ni divenis, — li flustris; — kaj ni ne deziris, ke ili iru tien ĉu? Ne, trezoro, ne la afablaj hobitoj. Cindroj, cindroj, kaj polvo, kaj soifo estas tie; kaj ŝaktoj, ŝaktoj, ŝaktoj, kaj orkoj, miloj da orkoj. Afablaj hobitoj devas ne iri — sss — al tiuj lokoj.

— Do vi estis tie? — Frodo insistis. — Kaj vi estas retrenata tien, ĉu ne?

— Jess. Jess. Ne! — kriĉis Golumo. — Unufoje, tio estis senintenca, ĉu ne, trezoro? Jess, senintenca. Sed ni ne reiros, ne, ne! — Tiam subite ŝanĝiĝis liaj voĉo kaj lingvaĵo, kaj li plorsingultis gorĝe, kaj parolis sende al ili. — Lasu min trankvila, golum’! Vi dolorigas min. Ho, miaj povraj manoj, golum’! Mi, ni, mi ne volas reveni. Mi ne povas trovi ĝin. Mi estas laca. Mi, ni ne povas trovi ĝin, golum’, golum’, ne, nenie. Ili ĉiam maldormas. Gnomoj, homoj, kaj elfoj, teruraj elfoj kun brilaj okuloj. Mi ne povas trovi ĝin. Ah! — Li stariĝis kaj pugnigis sian longan manon je osteca senkarna nodo, skuante ĝin al la oriento. — Ni ne faros! — li kriis. — Ne por vi. — Poste li ree kolapsis. — Golum’, golum’, — li plorkriis vizaĝaltere. — Ne rigardu nin! Foriru! Endormiĝu!

— Li nek foriros, nek endormiĝos pro via ordono, Smeagolo, — diris Frodo. — Sed se vi vere volas liberiĝi de li denove, vi devas do helpi min. Kaj tio, mi timas, implicas ke vi trovu por ni padon al li. Sed ne necesos, ke vi iru la tutan vojon, ne post la pordegon de lia lando.

Golumo ree eksidis kaj rigardis lin el sub la palpebroj.

— Li troviĝas tiudirekte, — li gakis. — Ĉiam tiudirekte. Orkoj kondukos vin la tutan vojon. Facile troveblas orkoj oriente de l’ rivero. Ne postulu de Smeagolo. Povra, povra Smeagolo, li foriris antaŭlonge. Oni forprenis lian Trezoron, kaj li perdiĝis.

— Eble ni retrovos lin, se vi akompanos nin, — diris Frodo.

— Ne, ne, neniam! Li perdis sian Trezoron, — diris Golumo.

— Stariĝu! — diris Frodo.

Golumo stariĝis kaj retropaŝis kontraŭ la klifon.

— Nun! — diris Frodo. — Ĉu vi pli facile trovas padon tage aŭ nokte? Ni estas lacaj, sed se vi elektos la nokton, ni ekiros hodiaŭ nokte.

— La lumegoj dolorigas al ni la okulojn, ili ja, — Golumo plendaĉis. — Ne sub la Blanka Vizaĝo, ankoraŭ ne. Ĝi iros malantaŭ la montaron baldaŭ, jess. Unue ripozu iom, afablaj hobitoj!

— Do sidiĝu, — diris Frodo, — kaj ne moviĝu!


La hobitoj sidigis sin apud li, po unu ambaŭflanke, apogante la dorson al la ŝtonmuro, ripozigante siajn krurojn. Ne necesis vorta interkonsento: ili sciis, ke ili devas ne ekdormi eĉ momente. Malrapide preterpasis la luno. Ombroj descendis de la montetoj, kaj ĉio mallumiĝis antaŭ ili. La steloj densiĝis kaj helis en la ĉielo. Neniu ekmoviĝis. Golumo sidis kun la kruroj kurbigitaj, genuoj submentone, plataj manoj kaj piedoj dismetitaj sur la tero, la okuloj fermitaj; sed li ŝajnis streĉita, kvazaŭ pensante aŭ aŭskultante.

Frodo rigardis al Sam. Iliaj okuloj renkontiĝis kaj ili komprenis. Ili malstreĉiĝis, klinante malantaŭen siajn kapojn, kaj fermante siajn okulojn aŭ ŝajnigis tion. Baldaŭ la sono de ilia mallaŭta spirado aŭdiĝis. La manoj de Golumo tikis iomete. Apenaŭ rimarkeble lia kapo moviĝis maldekstren kaj dekstren, kaj jen unu okulo, poste la alia, malfermiĝis mallarĝe. La hobitoj neniun indikon faris.

Subite, kun konsternaj viglo kaj rapideco, rekte de la tero per salto, kvazaŭ lokusta aŭ rana, Golumo saltegis antaŭen en la mallumon. Sed ĝuste tion atendis Frodo kaj Sam. Sam trafis lin antaŭ ol tiu faris du paŝojn post la salto. Frodo veninte malantaŭe kaptis lian kruron kaj ĵetis lin teren.

— Via ŝnuro eble pruviĝos denove utila, Sam, — li diris. Sam prenis la ŝnuron.

— Kaj kien vi celis en la duraj malvarmaj terenoj, sinjoro Golumo? — li graŭlis. — Ni scivolas, jes, ni scivolas. Por trovi iujn orkojnamikojn, mi garantias. Vi, aĉa perfidema kreaĵo. Devus ĉi ŝnuro ĉirkaŭi vian kolon, en strikta nodo cetere.

Golumo kuŝis kviete kaj entreprenis neniujn pluajn trukojn. Li ne respondis al Sam, sed direktis al li rigardon rapidan kaj venenan.

— Ni bezonas nur ion por reteni lin, — diris Frodo. — Ni volas, ke li marŝu, do ne utilas ligi liajn krurojn, nek la brakojn, li ŝajnas utiligi ilin preskaŭ same ofte. Ligu unu finon al lia maleolo, kaj tenu firme la alian finon.

Li staris apud Golumo, dum Sam ligis la nodon. La sekvo surprizis ilin ambaŭ. Golumo komencis kriĉi per maldensa ŝira sono, tre hororige aŭskultata. Li tordiĝis kaj provis proksimigi sian buŝon al sia maleolo kaj mordi la ŝnuron. Li daŭre kriĉadis.

Finfine Frodo konvinkiĝis, ke li vere sentas doloron; sed tio ne povis esti pro la nodo. Li esploris ĝin kaj konstatis, ke ĝi ne tro striktas, fakte striktas apenaŭ sufiĉe. Sam estis pli milda ol liaj vortoj.

— Kio estas al vi? — li diris. — Se vi insistas forkuri, vi devas esti ligita; sed ni ne volas dolorigi al vi.

— Ĝi dolorigas, ĝi dolorigas, — siblis Golumo. — Ĝi glaciigas, ĝi mordas! Elfoj tordis ĝin, ili estu malbenataj! Aĉaj kruelaj hobitoj! Jen kial ni provis eskapi, kompreneble tial, trezoro. Ni divenis, ke ili estas hobitoj kruelaj. Ili vizitas elfojn, atakemajn elfojn kun helaj okuloj. Forprenu ĝin. Ĝi dolorigas nin.

— Ne, mi ne forprenos ĝin, — diris Frodo, — krom se, — li momente paŭzis pensante, — krom se eblas promeso dirota de vi, kiun mi povas fidi.

— Ni ĵuros fari tion, kion li volas, jes, jess, — diris Golumo, ankoraŭ tordiĝante kaj palpserĉante sian maleolon. — Ĝi dolorigas nin.

— Ĉu ĵuros? — diris Frodo.

— Smeagolo, — diris Golumo subite kaj klare, larĝe malfermante siajn okulojn kaj rigardante Frodon kun stranga lumo. — Smeagolo ĵuros sur la Trezoro.

Frodo rektiĝis, kaj Sam denove estis surprizita de liaj vortoj kaj lia severa voĉo.

— Sur la Trezoro, ĉu? Kiel vi aŭdacas? Pensu!

Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

Ĉu vi dediĉus vian promeson al tio, Smeagolo? Ĝi devigos vin. Sed ĝi estas eĉ pli perfidema ol vi. Ĝi eble tordos viajn vortojn. Gardu vin! Golumo kaŭris.

— Sur la Trezoro, sur la Trezoro! — li ripetis.

— Kaj kion vi ĵuros? — demandis Frodo.

— Esti tre, tre bonkonduta, — diris Golumo. Poste rampinte ĝis la piedoj de Frodo li riverencegis antaŭ li, flustrante raŭke; tremego trapasis lin, kvazaŭ la vortoj skuus eĉ liajn ostojn pro timo. — Smeagolo ĵuros neniam, neniam permesi, ke Li havu ĝin. Neniam! Smeagolo savos ĝin. Sed li devas ĵuri sur la Trezoro.

— Ne! Ne sur ĝi, — diris Frodo, rigardante al li kun severa kompato. — Vi volas nur vidi ĝin kaj tuŝi ĝin, se vi povos, kvankam vi scias, ke tio frenezigus vin. Ne sur ĝi. Ĵuru laŭ ĝi, se vi volas. Ĉar vi scias, kie ĝi estas. Jes, vi scias, Smeagolo. Ĝi estas antaŭ vi.

Momente ŝajnis al Sam, ke lia mastro estas kreskinta kaj Golumo ŝrumpis: alta severa princo, kiu kaŝis sian helecon en griza nubo, kaj ĉe liaj piedoj eta plorkria hundo. Tamen tiuj du estis iel parencaj kaj ne fremdaj. Ili povis atingi la menson unu de la alia. Golumo levis sin kaj komencis palpkaresi Frodon, ĝentilumante antaŭ liaj genuoj.

— Suben! suben! — diris Frodo. — Jam diru la promeson!

— Ni promesas, jes mi promesas! — diris Golumo. — Mi servos la mastron de la Trezoro. Bona mastro, bona Smeagolo, golum’, golum’! — Subite li ekploris kaj denove mordis sian maleolon.

— Forprenu la ŝnuron, Sam! — diris Frodo.

Malvolonte Sam obeis. Tuj Golumo stariĝis kaj komencis kaprioli kiel batita hundaĉo kies mastro karesis ĝin. De tiu momento okazis en li ŝanĝiĝo, kiu daŭris kelkan tempon. Li parolis malpli sible kaj plorvoĉe, kaj li alparolis rekte siajn kunulojn, ne sian trezoran memon. Li kaŭris kaj retiriĝis se ili proksimiĝis al li, aŭ subite ekmoviĝis, kaj li evitis tuŝi iliajn elfajn mantelojn; sed li estis amikeca, kaj efektive kompatinde avida plaĉi al ili. Li ridgakis kaj kapriolis, se oni spritis, aŭ eĉ se Frodo alparolis lin afable, kaj ploris se Frodo admonis lin. Sam diris al li malmulton entute. Li pli profunde ol antaŭe suspektis lin, kaj se tio eblas, ŝatis malpli la novan Golumon, la Smeagolon, ol la malnovan.

— Nu, Golumo, aŭ kiel ajn ni devas nomi vin, — li diris, — ek al! Foriris la luno, kaj la nokto forpasas. Prefere ni ekiru.

— Jes, jes, — konsentis Golumo, ĉirkaŭdancante. — Ni ekiru! Troviĝas nur unu transira vojo inter la norda kaj suda ekstremoj. Mi trovis ĝin, mi ja. Orkoj ne uzas ĝin, orkoj ne konas ĝin. Orkoj ne transiras la marĉojn, ili ĉirkaŭiras multmejle. Tre bonŝance vi venis ĉi-direkten. Tre bonŝance vi trovis Smeagolon, jes. Sekvu Smeagolon!

Li foriris kelkajn paŝojn kaj retrorigardis scivoleme, kiel hundo invitanta ilin al promeno.

— Atendu iom, Golumo! — kriis Sam. — Jam ne tro malproksimiĝu antaŭe! Mi estos ĉe via vosto, kaj mi tenas preta la ŝnuron.

— Ne, ne! — diris Golumo. — Smeagolo promesis.

En profunda nokto sub malmolaj klaraj steloj ili ekvojaĝis. Golumo kondukis ilin ree norden dum iom da tempo laŭ la vojo jam trapasita; poste li oblikvis dekstren for de la kruta rando de Emin Muilo, suben laŭ la malglataj ŝtonozaj deklivoj al la vastaj subaj marĉejoj. Ili fadis rapide kaj mallaŭte en la mallumon. Tra ĉiuj leŭgoj da dezertejo antaŭ la pordego de Mordoro estis nigra silento.

2 La trapaso de l’ Marĉejo

Golumo moviĝis rapide, kun la kapo kaj kolo antaŭenŝovitaj, ofte uzante tiel la manojn kiel la piedojn. Frodo kaj Sam nur malfacile egalpaŝis kun li; sed ŝajnis, ke li ne plu pensis pri eskapo, kaj kiam ili iom postrestis, li turniĝis kaj atendis ilin. Post iom da tempo li kondukis ilin ĝis la rando de la mallarĝa ravineto, kien ili trafis pli frue; sed ili jam pli malproksimis de la montetaro.

— Jen ĝi! — li kriis. — Troviĝas vojo al la interno, jes. Nun ni sekvos ĝin, elen, jene foren tiudirekte. — Li fingromontris suden kaj orienten al la marĉejo. Ties odoro alvenis iliajn naztruojn, peza kaj fetora eĉ en la friska nokta aero.

Golumo serĉis tien-reen sur la rando, kaj fine li alvokis ilin.

— Ĉi tie! Ni povos malsupreniri ĉi tie. Smeagolo unu fojon iris ĉi-voje, mi iris ĉi-voje min kaŝante de orkoj.

Li iris la unua, kaj sekvante lin la hobitoj subengrimpis en la mornon. Ne estis malfacile, ĉar la fendo tie estis profunda nur proksimume dek kvin futojn kaj ĉirkaŭ dek du de flanko al flanko. Ĉe la fundo estis fluanta akvo: tio estis fakte la kurejo de unu el la multaj riveretoj, kiuj fluetis suben el la montetoj por nutri la stagnajn lagetojn kaj marĉojn pretere. Golumo turnis sin dekstren, pli-malpli suden, kaj plaŭdis antaŭen kun la piedoj en la malprofunda ŝtonoza fluo. Li ŝajnis ege ĝojigita spertante la akvon, kaj klukridis al si, foje eĉ grakante specon de kanto.

La land’ fridportas,

la manojn mordas,

piedojn maĉas.

La rokaj boskoj

simile al ostoj

senkarnaĉas.

Sed flak’ rivere

malsekas tenere,

piedojn plaĉas!

Kaj nun ni volas...

— Ha! Ha! Kion ni volas? — li diris, flankenstrabante al la hobitoj. — Ni diros al vi, — li grakis. — Li tion divenis antaŭlonge, Baginzo divenis tion. — Ekbrilo aperis en liaj okuloj, kaj Sam, rimarkante tiun ekbrilon en la mallumo, taksis ĝin ege malagrabla.

Sen spir’ sed alarma;

morte malvarma;

neniam soifas, ĉiam trinkas;

maŝvestite neniam tintas.

Sur tero dronas,

insulon rekonas

esti ja monto;

pensas ke fonto

estas aera.

Glata kaj bela!

Renkonti, plezure!

Kapti bongustan

fiŝon langustan

volas ni nure!

Tiuj vortoj nur igis pli urĝa en la pensoj de Sam problemon, kiu ĝenis lin ekde la momento, kiam li komprenis, ke lia mastro intencas utiligi Golumon kiel gvidanton: problemo pri nutraĵo. Ne venis al li en la kapon, ke eble ankaŭ lia mastro pripensis tion, sed li supozis, ke Golumo tion faris. Efektive, kiel Golumo nutris sin dum sia tuta soleca vojaĝado? “Ne tre bone, — pensis Sam. — Li aspektas sufiĉe malsatega. Li ne tro delikatas por provi la guston de hobito se mankas fiŝoj, mi vetas — supoze se li trafus nin senatentaj. Nu, tion li ne faros: ne Samon Vato inter aliaj”.

Dum longa tempo ili stumblis antaŭen en la malhela serpentuma ravineto, aŭ tiel ŝajnis al la lacaj piedoj de Frodo kaj Sam. La ravineto turniĝis orienten, kaj dum la pluiro ĝi plilarĝiĝis kaj iom post iom malprofundiĝis. Finfine la ĉielo paliĝis de la unua matena grizo. Golumo ĝis tiam vidigis neniun laciĝon, sed nun li suprenrigardis kaj haltis.

— La tago proksimas, — li flustris, kvazaŭ Tago estus io, kio eble subaŭskultus lin kaj alsaltus lin. — Smeagolo restos ĉi tie: mi restos ĉi tie, kaj la Flava Vizaĝo ne vidos min.

— Mi ĝojus vidi la sunon, — diris Frodo, — sed ni restos ĉi tie: ni estas tro lacaj por iri pluen nuntempe.

— Vi ne saĝas ĝojante pri la Flava Vizaĝo, — diris Golumo. — Ĝi vidigas vin. Afablaj sagacaj hobitoj restu kun Smeagolo. Orkoj kaj fiaĵoj estas en la najbaraĵo. Ili povas vidi longdistancen. Restu kaj kaŝu vin kun mi!

La triopo sidiĝis por ripozi sube de la rokflanko de la ravineto. Tiu ne multe pli altis nun ol altkreska homo, kaj ĉe la subo estis larĝaj plataj bretoj el seka ŝtonaĵo; la akvo fluis en kanaleto aliflanke. Frodo kaj Sam sidis sur unu el la platoj, ripozigante siajn dorsojn. Golumo padelis kaj skrablis en la fluo.

— Ni devas manĝi iomete da nutraĵo, — diris Frodo. — Ĉu vi malsatas, Smeagolo? Ni havas tre malmulton dividotan, sed ni disponigos al vi tiom, kiom ni povos.

Pro la vorto malsatas verdeca lumo ekardis en la palaj okuloj de Golumo, kaj ili ŝajnis eĉ pli elstari ol antaŭe sur lia magra malsaneca vizaĝo. Momente li reprenis sian antaŭan Goluman manieron.

— Ni malssategass, jes malssategass, trezoro, — li diris. — Kion ili manĝas? Ĉu ili havas agrablajn fiŝŝojn? — Lia lango elpendis inter la akraj flavaj dentoj kaj lekis la senkolorajn lipojn.

— Ne, fiŝojn ni ne havas, — diris Frodo. — Ni havas nur ĉi tion, — li vidigis oblaton da lembaso, — kaj akvon, se la akvo ĉi tie estas trinkinda.

— Jess, jess, akvo bela, — diris Golumo. — Trinku ĝin, trinku ĝin, dum ni ankoraŭ povas! Sed kion ili havas, trezoro? Ĉu ĝi maĉeblas? Ĉu ĝi bongustas?

Frodo derompis pecon da oblato kaj donis ĝin al li sur ĝia folivolvaĵo. Golumo snufis la folion kaj lia vizaĝo ŝanĝiĝis: spasmo da naŭzo aperis sur ĝi kaj sugesto pri lia malnova malico.

— Smeagolo flaras ĝin! — li diris. — Folioj el la elfa lando, pu! Ili fetoras. Li grimpis tiujn arbojn, kaj li ne povis forlavi la odoron de siaj manoj, miaj belaj manoj. — Faligante la folion, li prenis anguleton de la lembaso kaj mordetis ĝin. Li kraĉis, kaj tusado skuis lin.

— Ah! Ne! — li balbutis. — Vi provas sufoki la kompatindan Smeagolon. Polvon kaj cindron li ne povas manĝi. Li devas malsati. Sed al Smeagolo ne gravas. Afablaj hobitoj! Smeagolo ja promesis. Li malsatos. Nutraĵon de hobitoj li ne povas manĝi. Li malsatos. Kompatinda maldika Smeagolo!

— Mi bedaŭras, — diris Frodo, — sed mi ne povas helpi vin, mi timas. Mi opinias, ke tiu ĉi nutraĵo bonefikus al vi, se vi provus. Sed eble vi eĉ ne povas provi, almenaŭ ne ankoraŭ.


La hobitoj silente maĉis sian lembason. Sam opiniis, ke ĝi multe pli bongustas iel, ol ĝi bongustis jam de kelka tempo: la konduto de Golumo igis lin denove atenti ĝian guston. Sed li ne sentis sin komforta. Golumo rigardis ĉiun pecon de mano al buŝo, kiel hundo atenda apud seĝo de tagmanĝanto. Nur kiam ili finmanĝis kaj pretiĝis ripozi, tiam li verŝajne konvinkiĝis, ke ili havas neniujn kaŝitajn frandaĵojn, kiujn li povus dividi. Tiam li iris sidi sola for kelkajn paŝojn kaj iomete plorĝemis.

— Vidu! — Sam flustris al Frodo, ne tro mallaŭte; li vere ne zorgis, ĉu aŭ ne Golumo aŭdas lin. — Ni devas iom dormi; sed ne ambaŭ samtempe dum proksimas tiu kanajlo, kun aŭ sen promeso. Ĉu Smeagolo aŭ Golumo, li ne ŝanĝos siajn kutimojn rapide, mi garantias. Ekdormu vi, sinjoro Frodo, kaj mi vekos vin, kiam mi ne plu povos teni apertaj la palpebrojn. Laŭvice, kiel antaŭe, dum li estas neligita.

— Eble vi pravas, Sam, — diris Frodo malkaŝe. — Ja estas en li ŝanĝiĝo, sed kia ŝanĝiĝo kaj kiel profunda, tion mi ankoraŭ ne certas. Serioze tamen, mi ne opinias necese timi nuntempe. Tamen vaĉu, se vi volas. Havigu al mi ĉirkaŭ du horojn, ne pli, kaj poste veku min.

Tiel laca estis Frodo, ke lia kapo kliniĝis antaŭen sur la bruston kaj li ekdormis, preskaŭ tuj post kiam li elparolis tiujn vortojn. Golumo ŝajnis ne plu sperti timon. Li kurbiĝis kaj baldaŭ endormiĝis, tute senĝene. Baldaŭ la spiro siblis mallaŭte tra la kunpremitaj dentoj, sed li kuŝis ŝtone senmova. Post kelka tempo, timante ke li ekdormos, se li sidos aŭskultante la spiradon de siaj du kunuloj, Sam stariĝis kaj malabrupte fingropuŝis Golumon. Ties manoj malpugniĝis kaj tikis, sed neniun alian moviĝon li faris. Sam kliniĝis kaj diris fiŝŝo apud lia orelo, sed venis neniu respondo, eĉ ne interrompeto en la spirado de Golumo.

Sam gratis la kapon.

— Vere devas esti, ke li dormas, — li murmuris. — Kaj se mi similus Golumon, li neniam plu revekiĝus. — Li bridis la penson pri sia glavo kaj la ŝnuro, kiuj ekestis en lia menso, kaj iris sidiĝi apud sia mastro.


Kiam li vekiĝis, la ĉielo estis malheleta, ne pli hela sed malpli hela ol kiam ili matenmanĝis. Sam salte stariĝis. Ne malpleje pro la propra sento de viglo kaj malsato, li subite komprenis, ke li fordormis la taglumon, naŭ horojn minimume. Frodo ankoraŭ dormadis nun kuŝante etendite sur la flanko. Golumo ne estis videbla. Diversaj admonaj nomoj por si venis al la menso de Sam, ĉerpitaj el la vortprovizo de la Avulo; poste plu venis al li en la kapon, ke lia mastro pravis: provizore estis nenio kontraŭgardenda. Ili estis ĉiuokaze ambaŭ vivaj kaj nesufokitaj.

— Kompatindulaĉo! — li diris duone sinriproĉe. — Jam mi scivolas, kien li iris?

— Ne malproksimen, ne malproksimen! — diris voĉo desupre. Li rigardis supren kaj vidis la figuron kun la grandaj kapo kaj oreloj fone de la vespera ĉielo.

— Hej, kion vi faras? — kriis Sam, la suspektoj revenis tuj kiam li ekvidis tiun figuron.

— Smeagolo malsatas, — diris Golumo. — Revenos baldaŭ.

— Revenu nun! — kriis Sam. — Hej! Revenu! — Sed Golumo jam malaperis.

Frodo vekiĝis pro la krio de Sam kaj sidiĝis, frotante siajn okulojn.

— Saluton! — li diris. — Ĉu io misas? Kioma horo estas?

— Mi ne scias, — diris Sam. — Post la sunsubiro, ŝajnas al mi. Kaj li foriris. Diris, ke li malsatas.

— Ne zorgu! — diris Frodo. — Nenio farebla. Sed li revenos, vi vidos. La promeso efikos dum ankoraŭ iom da tempo. Kaj li ĉiuokaze ne forlasos sian Trezoron.

Frodo bagateligis tion, kiam li eksciis, ke ili profunde dormis dum horoj kun Golumo, kaj cetere Golumo tre malsata kaj neligita apude.

— Ne pensu pri iuj el la fortaj vortoj de via Avulo, — li diris. — Vi estis elĉerpita, kaj ĉio rezultis bone: ni ambaŭ estas jam ripozintaj. Kaj antaŭ ni estas malfacila vojo, la plej malfacila vojo el ĉiuj.

— Pri la nutraĵo, — diris Sam. — Kiom longe okupos nin tiu ĉi tasko? Kaj kiam ĝi estos finita, kion ni tiam faros? Tiu ĉi vojpano mirinde tenas onin surpieda, kvankam ĝi ne inde kontentigas la internaĵon, kiel oni povus diri: ne laŭ mia sento ĉiuokaze, sen malrespekto al tiuj, kiuj faris ĝin. Sed oni devas ion manĝi ĉiutage, kaj ĝi ne kreskas. Mi kalkulas, ke ni havas sufiĉon por, ni diru, proksimume tri semajnoj, kaj tiom kun strikta zono kaj delikataj dentoj, sciu. Ni iom libere traktis ĝin ĝis nun.

— Mi ne scias, kiom longe ni bezonos por... Por fini, — diris Frodo. — Ni estis aĉe malhelpataj en la montetaro. Sed Samsaĝo Vato, mia kara hobito, efektive, mia plej kara hobito Sam, amiko el amikoj, al mi ŝajnas, ke ne necesas al ni pripensi, kio fariĝos poste. Fini la taskon, laŭ via esprimo... Kia espero ekzistas, ke ni iam kapablos? Kaj se jes, kiu scias, kio rezultos el tio? Se la Unu eniros la Fajron, kaj ni ĉeestos? Mi demandas al vi, Sam, ĉu verŝajnas, ke ni iam denove bezonos panon? Mi opinias, ke ne. Se ni povos varti niajn krurojn ĝis atingi Monton de Sorto, jen ĉio kion ni povas fari. Pli ol mi kapablas, mi komencas senti.

Sam kapjesis silente. Li kaptis la manon de sia mastro kaj kliniĝis al ĝi. Li ne kisis ĝin, kvankam liaj larmoj falis sur ĝin. Poste li sin forturnis, viŝis per maniko sian nazon, stariĝis kaj ĉirkaŭstamfis, klopodante fajfi, kaj dirante inter klopodoj:

— Kie estas tiu kreitaĉo?

Post fakte ne tre longe revenis Golumo; sed li venis tiom kviete, ke ili ne aŭdis lin ĝis li staris antaŭ ili. Liajn fingrojn kaj vizaĝon makulis nigra koto. Li ankoraŭ maĉis kaj bavis. Kion li maĉas, ili preferis ne demandi kaj ne emis pripensi.

“Vermojn aŭ blatojn aŭ ion ŝiman el truoj, — pensis Sam. — Brr! La fikreito, la kompatindulaĉo!”

Golumo diris nenion al ili, ĝis li trinkis profunde kaj sin lavis en la rojo. Poste li proksimiĝis al ili, lekante siajn lipojn.

— Jam pli bone, — li diris. — Ĉu ni ripozis? Pretas ekiri? Afablaj hobitoj, ili dormas bele. Fidas nun Smeagolon? Tre, tre bone.


La sekva stadio de la vojaĝo sufiĉe similis la antaŭan. Dum ili pluiris, la ravineto ĉiam pli malprofundiĝis kaj la deklivo de ĝia fundo iĝis pli malabrupta. Ĝia subo estis malpli ŝtonoza kaj pli grundeca, kaj iom post iom ĝiaj flankoj iĝis nuraj randoj. Ĝi komencis serpentumi kaj vagadi. Tiu nokto proksimiĝis al sia fino, sed nuboj jam kovris lunon kaj stelojn, kaj ili konstatis la alvenon de la tago nur pro la malrapida dissterniĝo de maldensa griza lumo.

En frosta horo ili alvenis la ekstremon de la akvofluo. La bordoj iĝis muskokovritaj teramasetoj. Trans la lasta breto de putra ŝtono la rojo gargaris kaj subenfalis al bruna marĉo kaj perdiĝis. Sekaj kanoj siblis kaj klakis, kvankam neniu vento senteblis.


Ambaŭflanke kaj antaŭe nun kuŝis marĉoj kaj kotoj, etendiĝantaj suden kaj orienten en la malhelan duonlumon. Nebuletoj volviĝis kaj fumis el mallumaj kaj naŭzegaj flakoj. Ties fetoro ŝvebis sufoke en la senmova aero. Fore, jam preskaŭ rekte sude, la montaj muroj de Mordoro baŭmis, kvazaŭ nigra barilo el krudaj nuboj ŝvebantaj super danĝera nebulkovrita maro.

La hobitoj nun tute dependis de Golumo. Ili ne sciis, kaj en tiu nebula lumo ne povis diveni, ke ili estis fakte nur ĝuste interne de la nordaj bordoj de la marĉejo, kies ĉefa etendaĵo kuŝis sude de ili. Ili povus, se ili konus la terenon, kun iom da prokrasto iom reiri laŭ siaj paŝoj, kaj poste turniĝinte orienten ĉirkaŭiri per malmolaj vojoj al la dezerta ebenaĵo Dagorlado: la kampo de l’ antikva batalo antaŭ la Pordego de Mordoro. Tamen tia vojo ne proponus multan esperon. Sur tiu ŝtonoza ebenaĵo mankis sinkaŝaj eblecoj, kaj tra ĝi kondukis la ĉefvojoj de la orkoj kaj aliaj soldatoj de la Malamiko. Eĉ la manteloj de Lorieno ne kaŝus ilin tie.

— Kiel ni direktas nian vojon nun, Smeagolo? — demandis Frodo. — Ĉu necesas trairi ĉi fetorajn marĉejojn?

— Ne necesas, tute ne necesas, — diris Golumo. — Ne, se la hobitoj volas atingi la malhelajn montojn kaj renkonti Lin tre rapide. Retro iom, kaj iom ĉirkaŭe, — lia maldika brako gestis norden kaj orienten, — kaj vi alvenos durajn malvarmajn vojojn ĝis la pordego de Lia lando. Multaj el Liaj personoj estos tie atentante pri gastoj, tre kontentaj konduki ilin senprokraste al Li, ho jes. Lia Okulo gvatas tiun vojon la tutan tempon. Ĝi kaptis Smeagolon tie, antaŭ longe. Sed Smeagolo post tio uzis siajn okulojn, jes, jes: mi uzis la okulojn, piedojn kaj nazon de tiam. Mi konas aliajn vojojn. Pli malfacilajn, ne tiom rapidajn, sed pli bonajn, se ni deziras, ke Li ne vidu. Sekvu Smeagolon! Li povas konduki vin tra la marĉoj, tra la nebuletoj, agrablaj densaj nebuletoj. Sekvu Smeagolon tre zorge, kaj vi povos iri tre longe, sufiĉe longe, antaŭ ol Li kaptos vin, jes eble.


Jam tagiĝis, venis mateno senventa kaj malafabla, kaj la marĉaj fetoroj kuŝis en pezaj amasiĝoj. Neniom da suno penetris la malaltan nuboplenan ĉielon, kaj Golumo ŝajnis avida daŭrigi tuj la vojaĝon. Do post mallonga ripozeto ili ekiris denove kaj baldaŭ perdiĝis en ombreca silenta mondo, forbarita de observo al la ĉirkaŭaj terenoj, ĉu de la montetoj kiujn ili forlasis, ĉu de la montoj celataj. Ili iris laŭ malrapida spaliro: Golumo, Sam, Frodo.

Frodo ŝajnis el la tri la plej laca, kaj kvankam ili iris malrapide, li ofte postrestis. La hobitoj baldaŭ konstatis, ke tio kio aspektis kiel unu vasta marĉejo estas fakte senfina reto da lagetoj kaj molaj kotejoj, kaj serpentumaj duonbaritaj fluoj. Inter ili lertaj okuloj kaj piedoj povis trovi vagan vojon. Golumo certe posedis tian lerton kaj bezonis ĝin tute. Lia kapo sur la longa kolo senĉese turniĝis tien kaj reen, dum li snufis kaj murmuris al si la tutan tempon. Foje li levis alte sian manon kaj haltigis ilin, dum li antaŭeniris iom, kurbiĝinte, esplorante la teron per fingroj aŭ piedfingroj, aŭ nur aŭskultante per unu orelo premita al la tero.

Estis tede kaj lacige. Malvarma malseketa vintro ankoraŭ regis en tiu forlasita lando. La sola verdaĵo estis la ŝaŭma tavolo de palaj loloj sur la mallumaj grasaj supraĵoj de la malafablaj akvoj. Mortintaj herboj kaj putraj kanoj aperis en la nebuleto kiel ĉifaj ombroj de someroj longe forgesitaj.

Dum la tago pasadis, la lumo iomete plifortiĝis, kaj la nebuletoj foriĝis, iĝante pli maldensaj kaj pli travideblaj. Fore super la putraĵo kaj vaporoj de la mondo la suno jam ŝvebis alta kaj ora en serena lando kun fundoj el blindiga ŝaŭmo, sed nur okazan sunfantomon ili povis vidi tie sube, malklaran, palan, kiu havigis neniom da koloro kaj neniom da varmo. Sed eĉ pro tiu ĉi memorigo pri ĝia ĉeesto Golumo faltigis la frunton kaj kuntiriĝis. Li haltigis la vojaĝon, kaj ili ripozis, kaŭrante kvazaŭ persekutataj bestetoj, rande de granda brana kanaro. Profunde kvietis, nur supraĵe tuŝite per la malforta tremeto de malplenaj semoplumoj, kaj rompitaj herberoj tremantaj en etaj aermoviĝoj kiujn ili ne povis senti.

— Eĉ ne birdo! — diris Sam funebre.

— Ne, neniom da birdoj, — diris Golumo. — Agrablaj birdoj! — Li lekis siajn dentojn. — Neniom da birdoj ĉi tie. Estas serpentsoj, vermsoj, aĵoj en la lagetoj. Multaj aĵoj, multe da aĵoj malagrablaj. Neniom da birdoj, — li finis malĝoje. Sam rigardis lin malŝate.


Tiel pasis la tria tago de ilia vojaĝo kun Golumo. Antaŭ ol la vesperaj ombroj longiĝis en landoj pli feliĉaj, ili pluiris, ĉiam pluiris kun nur mallongaj haltoj. Ili haltis ne tiom por ripozi, kiom por helpi Golumon, ĉar nun eĉ li devis antaŭeniri ekstreme singarde, kaj li kelkfoje dum tempeto ne sciis precize kien iri. Ili jam atingis la mezon mem de la Mortaj Marĉoj, kaj estis mallume.

Ili marŝis malrapide, kliniĝinte, proksimspalire, atente rigardante ĉiun moviĝon de Golumo. La marĉejo iĝis pli malseka, etendiĝante al larĝaj stagnaj lagoj, inter kiuj ĉiam pli kaj pli malfacilis trovi la lokojn pli firmajn, kie piedoj povis paŝi ne sinkante en gargaran koton. La vojaĝantoj estis malpezaj, alie eble neniu el ili iam sukcesus trovi travojon.

Baldaŭ iĝis tute senlume: la aero ŝajnis nigra kaj peza spiraĵo. Kiam aperis lumoj, Sam frotis siajn okulojn. Al li ŝajnis, ke lia kapo difektiĝas. Li unue ekvidis per angulo de sia maldekstra okulo strieton da pala ekbrilo, kiu forvelkis; sed aliaj aperis baldaŭ poste: iuj kiel malklara hela fumo, iuj kiel nebulecaj flamoj flagrantaj malrapide super nevideblaj kandeloj; tie kaj tie ili tordiĝis kiel fantomecaj toloj malvolvitaj de kaŝitaj manoj. Sed neniu el ambaŭ kunuloj diris vorton.

Finfine Sam ne plu povis toleri tion.

— Kio estas ĉio ĉi, Golumo? — li demandis flustre. — Tiuj lumoj? Ili ĉie ĉirkaŭas nin nun. Ĉu ni estas enfermitaj? Kiuj ili estas?

Golumo rigardis supren. Malhela akvo estis antaŭ li, kaj li rampis surtere, tien kaj reen, dubema pri la vojo.

— Jes, ili tute ĉirkaŭas nin, — li flustris. — La trukaj lumoj. Kandeloj de kadavroj, jes, jes. Ne atentu ilin! Ne rigardu! Ne sekvu ilin! Kie estas la mastro?

Sam retrorigardis kaj konstatis, ke Frodo denove postrestas. Li ne povis vidi lin. Li reiris kelkajn paŝojn en la mallumon, ne aŭdacante iri tre foren, aŭ voki pli laŭte ol per raŭka flustro. Subite li stumblis kontraŭ Frodo, kiu staris enpensiĝinte, rigardante la palajn lumojn. Liaj manoj pendis rigide apud la flankoj; akvo kaj ŝlimo degutis de ili.

— Venu, sinjoro Frodo! — diris Sam. — Ne rigardu ilin! Golumo avertis pri ili. Ni proksime sekvu lin kaj eliru el tiu ĉi malbeninda lando laŭeble rapide, se ni povos!

— Bone, — diris Frodo, kvazaŭ vekiĝante el revo. — Mi venas. Antaŭen!

Rapidante denove antaŭen, Sam stumblis, trafante per la piedo ian malnovan radikon aŭ teramaseton. Li falis kaj pezis sur la manojn, kiuj sinkis profunde en la gluecan koton, tiel ke lia vizaĝo proksimiĝis al la supraĵo de la malluma lago. Aŭdiĝis malforta siblo, leviĝis naŭza odoro, la lumoj flagris, dancis kaj kirliĝis. Momente la akvo sub li aspektis kiel ia fenestro, kovrita de malpura vitro, tra kiu li rigardas. Ŝirtrenante siajn manojn el la marĉo, li retrosaltis kriante:

— Troviĝas mortintoj, mortaj vizaĝoj en la akvo, — li diris terurite. — Mortaj vizaĝoj!

Golumo ridis.

— La Mortaj Marĉoj, jes, jes: tiel ili nomiĝas, — li gakis. — Vi devas ne enrigardi, kiam la kandeloj brulas.

— Kiuj ili estas? Kio ili estas? — demandis Sam tremegante, turnante sin al Frodo, kiu nun estis malantaŭ li.

— Mi ne scias, — diris Frodo per dormema voĉo. — Sed ankaŭ mi vidis ilin. En la lagetoj, kiam la kandeloj brulas. Ili kuŝas en ĉiuj lagetoj, vizaĝoj palaj, profunde-profunde sub la malhela akvo. Mi vidis ilin: malafablajn kaj misajn vizaĝojn, kaj noblajn tristajn vizaĝojn. Multaj vizaĝoj fieraj kaj belaj, kaj loloj en iliaj arĝentaj hararoj. Sed ĉiuj hidaj, ĉiuj putraj, ĉiuj mortaj. Kruela lumo trafas ilin. — Frodo kaŝis siajn okulojn per la manoj. — Mi ne scias, kiuj ili estas; sed mi kredis vidi tie homojn, elfojn kaj orkojn apude.

— Jes, jes, — diris Golumo. — Ĉiuj mortaj, ĉiuj putraj. Elfoj, kaj homoj, kaj orkoj. La Mortaj Marĉoj. Okazis granda batalo antaŭlonge, jes, tiel oni diris al Smeagolo, kiam li estis juna, kiam mi estis juna, antaŭ ol venis la Trezoro. Ĉi tie estis granda batalo. Altaj homoj kun longaj glavoj, kaj teruraj elfoj, kaj orkoj kriĉantaj. Ili batalis sur la ebenaĵo dum tagoj kaj monatoj ĉe la Nigra Pordego. Sed la marĉoj plivastiĝis post tiam, englutis la tombojn; ĉiam rampante, rampante.

— Sed tio okazis antaŭ epoko kaj pli, — diris Sam. — La mortintoj ne povas esti efektive tie! Ĉu ĝi estas ia demonaĵo kovita en la Malhela Lando?

— Kiu scias? Smeagolo ne scias, — respondis Golumo. — Oni ne povas atingi ilin, oni ne povas tuŝi ilin. Ni provis unufoje, jes, trezoro. Mi provis unufoje; sed oni ne povas atingi ilin. Nur formoj videblaj, eble, ne tuŝeblaj. Ne, trezoro! Ĉiuj mortaj.

Sam rigardis lin malŝate kaj tremis denove, pensante, ke li divenas, kial Smeagolo provis tuŝi ilin.

— Nu, mi ne volas vidi ilin, — li diris. — Neniam denove! Ĉu ni ne povas pluiri kaj eskapi?

— Jes, jes, — diris Golumo. — Sed malrapide, tre malrapide. Tre singarde! Aŭ la hobitoj subeniros aliĝe al la mortintoj kaj fajrigos kandeletojn. Sekvu Smeagolon! Ne rigardu la lumojn!


Li forrampis dekstren, serĉante vojon ĉirkaŭ la lagon. Ili sekvis proksime, kliniĝinte, ofte uzante la manojn samkiel li. “Tri trezoraj Golumetoj en spaliro ni estos, se tio ĉi multe pli longe daŭros”, — pensis Sam.

Fine ili alvenis la ekstremon de l’ nigra lago, kaj ili transiris ĝin, kaŭre, danĝere, rampante aŭ saltante de unu nefidinda insula amaseto al alia. Ofte ili baraktis, paŝante aŭ falante manojn-antaŭe en akvojn naŭzajn kiel kloako, ĝis ili estis ŝlimkovritaj kaj makulitaj preskaŭ ĝiskole kaj fetoris en la naztruoj unu de la alia.

Estis malfrunokte, kiam ili finfine atingis teron pli firman denove. Golumo siblis kaj flustris al si, sed ŝajnis, ke li estas kontenta: laŭ ia mistera maniero, per ia kunfandita sento de palpado, flarado kaj nekutima memoro pri formoj en la mallumo li ŝajnis scii precize, kie li ree estis, kaj certi pri la vojo antaŭe.

— Nun antaŭen ni iras! — li diris. — Afablaj hobitoj! Bravaj hobitoj! Tre tre lacaj, kompreneble, tiaj ni estas, mia trezoro, ĉiuj el ni. Sed ni devas konduki la mastron for de l’ misaj lumoj, jes, jes, ni devas.

Post tiuj vortoj li ekiris denove, preskaŭ trote, laŭ direkto, kiu aspektis longa aleo inter altaj kanoj, kaj ili stumble sekvis lin laŭeble rapide. Sed post iom da tempo li haltis subite kaj snufis dubeme la aeron, siblante kvazaŭ li estus ĝenata aŭ malkontenta denove.

— Kio estas? — graŭlis Sam, miskomprenante la signojn. — Kial necesas snufi? La fetoro preskaŭ faligas min eĉ nazotene. Vi fetoras, kaj la mastro fetoras; la tuta loko fetoras.

— Jes, jes, kaj Sam fetoras! — respondis Golumo. — Kompatinda Smeagolo flaras tion, sed bona Smeagolo ĝin toleras. Helpas la afablan mastron. Sed tio ne gravas. La aero moviĝas, ŝanĝiĝo proksimiĝas. Smeagolo scivolas; li ne estas feliĉa.


Li pluiris, sed lia maltrankvilo pliiĝis, kaj de tempo al tempo li stariĝis plenstreĉe, trudante sian kolon orienten kaj suden. Dum iom da tempo la hobitoj povis nek aŭdi nek senti tion, kio ĉagrenis lin. Poste subite haltis ĉiuj tri, rigidiĝante kaj aŭskultante. Al Frodo kaj Sam ŝajnis, ke ili aŭdas, tre malproksime, longan lamentan krion, altan, maldensan kaj kruelan. Ili tremegis. Sammomente la ekmoviĝo de la aero perceptiĝis al ili, kaj iĝis tre froste. Dum ili staris streĉe aŭskultante, ili aŭdis bruon kvazaŭ venton venantan defore. La nebulecaj lumoj ektremis, malbrilis kaj estingiĝis.

Golumo rifuzis moviĝi. Li staris tremante kaj balbutante al si, ĝis abrupte la vento atingis ilin, siblante kaj murmuregante tra la marĉejo. La nokto iĝis malpli nigra, sufiĉe lumeta por ke ili vidu, aŭ duonvidu, senformajn nebuldrivaĵojn kurbiĝantajn kaj tordiĝantajn dum la nebulo transruliĝis ilin kaj preterpasis ilin. Rigardante supren ili vidis la nubojn apartiĝi kaj diseriĝi, kaj poste en la alta sudo la luno estingiĝis flagre, rajdante en la fluga zostero.

Momente tiu vidaĵo feliĉigis la korojn de la hobitoj; sed Golumo kaŭris, murmurante malbenojn al la Blanka Vizaĝo. Poste Frodo kaj Sam gapante al la ĉielo, profunde enspirante la aeron pli freŝan, vidis ĝian alvenon: nubeto fluganta el la malbenindaj montoj; nigra ombro elsendita el Mordoro; grandega figuro flugilhava kaj minaca. Ĝi peliĝis antaŭ la luno, kaj kun timiga krio foriris okcidenten, pro sia minaca rapido postlasante la venton.

Ili falis antaŭen, tordiĝante senatente sur la malvarma tero. Sed la terurombro giris kaj revenis, jam pasante pli malalte, rekte super ili, viŝante la marĉfetoron per siaj abomenaj flugiloj. Kaj poste ĝi estis for, reflugante al Mordoro je rapideco de la Saŭrona kolero; kaj malantaŭ ĝi la vento formiĝis, lasante la Mortajn Marĉojn dezertaj kaj mornaj. La nudan dezerton, ĝis videblo de la okuloj, eĉ ĝis la fora minaco de la montoj, makuletis la intermita lunlumo.

Frodo kaj Sam stariĝis, frotante siajn okulojn, kvazaŭ infanoj vekitaj el misa sonĝo por retrovi la konatan nokton ankoraŭ kovranta la mondon. Sed Golumo kuŝis sur la tero kvazaŭ senkonsciigite. Ili malfacile rekonsciigis lin, kaj dum kelka tempo li rifuzis levi la vizaĝon, sed kaŭris antaŭen sur la kubutoj, kovrante la malantaŭon de sia kapo per la grandaj plataj manoj.

— Fantomoj! — li ululis. — Fantomoj flugilhavaj! La Trezoro estas ilia mastro. Ili vidas ĉion, ĉion. Nenio kapablas kaŝiĝi antaŭ ili. Malbenatu la Blanka Vizaĝo! Kaj ili rakontas al Li ĉion. Li vidas, Li scias. Aĥ, golum’, golum’, golum’! — Ne ĝis subeniris la luno, fore okcidente post Tol Brandiro, li konsentis stariĝi aŭ moviĝi.


Ekde tiam al Sam ŝajnis, ke ili konstatas denove ŝanĝiĝon en Golumo. Li estis pli flatema kaj amikecon serĉanta; sed Sam ekvidis kelkfoje iujn strangajn esprimojn en liaj okuloj, precipe kiam li rigardis Frodon; kaj li reiris pli kaj pli al sia malnova parolmaniero. Kaj Sam spertis alian kreskantan ĝenon. Frodo ŝajnis laca, lacega preskaŭ elĉerpiĝe. Li diris nenion, fakte li malmulte parolis entute; kaj li ne plendis, sed li marŝis kiel ŝarĝportanto, kies ŝarĝo ĉiam pli peziĝas; kaj li treniĝis, pli kaj pli malrapide, tiel ke Sam ofte devis peti, ke Golumo atendu kaj ne postlasu ilian mastron.

Efektive je ĉiu paŝo al la pordo de Mordoro Frodo sentis la Ringon sur ties ĉeneto ĉirkaŭ la kolo iĝi pli kaj pli peza. Li jam komencis senti ĝin kiel realan pezaĵon, kiu tiris lin teren. Sed lin multe pli ĝenis la Okulo: tiel li nomis ĝin al si. Pli ol trenado de la Ringo, ĝi igis lin kaŭri kaj kurbiĝi dum la marŝado. La Okulo: tiu terura kreskanta sento pri malamika volo, kiu luktis per granda potenco penetri ĉiujn ombrojn de nubo, tero kaj karno por vidi vin: trapingli vin sub ĝia kruela rigardo, nuda, neforigebla. Tiom maldikaj, tiom rompeble maldikaj iĝis la vualoj, kiuj daŭre ĝin forbaris. Frodo sciis precize, kie estas nun la aktualaj loĝejo kaj kerno de tiu volo: tiel certe kiel oni povas konstati la direkton de la suno per fermitaj okuloj. Li frontis ĝin, kaj ĝia potenco batis lian frunton.

Golumo probable sentis ion similan. Sed kio okazas en lia mizera koro inter premado de la Okulo kaj avido al la Ringo, kiu tiom proksimis, kaj lia sinceda promeso farita duone pro timo pri frida fero, la hobitoj ne povis diveni. Frodo tion neniom pripensis. La menso de Sam okupiĝis ĉefe pri la mastro, apenaŭ rimarkante la malhelan nubon, kiu sentiĝis en la propra koro. Li metis Frodon nun antaŭ sin, kaj zorge rigardis ĉiun lian ekmovon, apogante lin, se li stumblis, kaj provante kuraĝigi lin per mallertaj vortoj.


Kiam la tago fine venis, la hobitoj surpriziĝis, vidante kiom pli proksimaj jam estis la misaŭguraj montoj. La aero estis jam pli klara kaj pli frida, kaj kvankam ankoraŭ foraj, la muroj de Mordoro ne plu estis nubeca minaco rande de l’ vidatingo, sed kiel severaj nigraj turegoj ili brovumis tra malĝoja dezerto. La marĉoj finiĝis, formortante je mortaj torfejoj kaj larĝaj ebenaĵoj da seka fendetita koto. La tereno antaŭe leviĝis en longaj malabruptaj deklivoj, malfekundaj kaj senkompataj, al la dezerto kuŝanta antaŭ la Pordego de Saŭrono.

Dum la griza lumo daŭris, ili kaŭris vermece sub nigra ŝtonego, kuntiriĝante pro la ebleco ke la flugilhava teruraĵo preterpasos kaj spionos ilin per siaj kruelaj okuloj. La restaĵo de tiu vojaĝo estis ombro de kreskanta timo, en kiu la memoro povis trovi nenion apogeblan. Dum du pliaj noktoj ili luktis antaŭen tra la velka senvoja tereno. La aero, kiel ŝajnis al ili, raspiĝis kaj pleniĝis je amara fetoro, kiu haltigis ilian spiron kaj malsekigis iliajn buŝojn.

Finfine, en la kvina mateno de kiam ili ekiris kun Golumo, ili ankoraŭfoje haltis. Antaŭ ili malhelaj en la tagiĝo la grandaj montoj etendiĝis al tegmentoj el fumo kaj nubo. El ties subaĵoj estis etenditaj grandegaj murapogiloj kaj malglataj rokoj, kiuj jam estis for apenaŭ dekduon da mejloj. Frodo ĉirkaŭrigardis terurite. Kvankam estis abomenindaj la Mortaj Marĉoj kaj la aridaj terenoj de Nomenlando, multe pli naŭziga estis la tereno, kiun la rampa tago nun malrapide vidigisal liaj timantaj okuloj. Eĉ al la Lago de Mortaj Vizaĝoj venis ia marasma fantomo de verda printempo; sed ĉi tien nek printempo nek somero iam ajn revenus. Ĉi tie vivis nenio, eĉ ne la lepraj kreskaĵoj, kiuj nutras sin per putraĵo. La anhelaj lagetoj estis sufokitaj per cindro kaj rampa koto, morbe blankaj kaj grizaj, kvazaŭ la montoj vomus la malpuraĵon de siaj intestoj al la ĉirkaŭaj terenoj. Altaj amasiĝoj el polvigita premita rokaĵo, grandaj konusoj el grundo fajrdetruita kaj venenmakulita, staris en senfinaj vicoj kvazaŭ obscena tombejo, malrapide vidigita en la nevolonta lumo.

Ili venis jam al la senvivejo kuŝanta antaŭ Mordoro: eterna monumento al la malhela laboro de ĝiaj sklavoj, kiu restos kiam ĉiuj ties celoj nuliĝos; tereno malsanktigita, malsana ekster ĉia kuracado — krom se la Granda Maro elvenus kaj forlavus ĝin en forgesitecon.

— Mi sentas naŭzon, — diris Sam. Frodo ne parolis.

Dum iom da tempo ili staris tie, kiel homoj rande de dormo en kiu embuskas koŝmaro, forbarante ĝin, kvankam ili sciis ke nur tra la ombroj ili povos atingi la matenon. La lumo vastiĝis kaj malmoliĝis. La anhelaj kavoj kaj venenaj teramasoj iĝis hide klaraj. La suno jam supreniris, promenante inter nuboj kaj longaj strioj da fumo, sed eĉ la sunlumo estis malsanktigita. La hobitoj neniun bonvenigon havis por tiu lumo; ĝi ŝajnis malamika, vidigante ilin senrimedaj — etaj pepantaj fantomoj vagantaj inter la cindramasoj de la Malhela Mastro.


Tro lacegaj por pluiri, ili serĉis iun lokon, kie ili povus ripozi. Dum iom da tempo ili sidis senparole sub la ombro de skori-amaso; sed venenaj fumoj likiĝis el ĝi, trafante iliajn gorĝojn kaj sufokante ilin. Golumo la unua stariĝis. Sputante kaj sakrante li leviĝis, kaj sen vorto aŭ ekrigardo al la hobitoj li forrampis kvarpiede. Frodo kaj Sam rampe sekvis lin, ĝis ili venis al larĝa preskaŭ ronda kavo, altflanka okcidente. Tiu estis malvarma kaj morta kun fia flako el oleeca multkolora ŝimo surfunde. En tiu malica truo ili kaŭris, esperante eskapi en ĝia ombro la atenton de l’ Okulo.

Tiu tago treniĝis malrapide. Ĝenis ilin forta soifo, sed ili glutis nur kelkajn gutojn el siaj akvujoj, lastfoje plenigitaj en la ravineto, kiu nun, kiam ili retrorigardis pense, ŝajnis loko paca kaj bela. La hobitoj laŭvice sentinelis. Komence, malgraŭ la lacego, neniu el la du kapablis dormi; sed dum la malproksima suno lante descendis al malrapide moviĝanta nubaro, Sam ekdormetis. Estis la vico de Frodo sentineli. Li retroklinis sin al la deklivo de la kavo, sed tio ne faciligis la senton de ŝarĝiteco kiu pezis sur lin. Li suprenrigardis al la fumstriita ĉielo kaj vidis strangajn fantomojn, malhelajn rajdistajn formojn kaj vizaĝojn el la pasinteco. Li ne plu konsciis pri la tempo, ŝvebante inter dormo kaj maldormo, ĝis forgeseco inundis lin.


Subite Sam vekiĝis pensante, ke li aŭdas alvokon de la mastro. Estis vespere. Frodo ne povis alvoki, ĉar li endormiĝis kaj glitis suben preskaŭ ĝis la fundo. Golumo apudis lin. Momente Sam supozis, ke tiu provas veki Frodon; poste li konstatis, ke tiel ne estas. Golumo parolis al si. Smeagolo debatis kun iu alia penso, kiu uzis la saman voĉon sed igis ĝin pepi kaj sibli. Alternis en liaj okuloj dumparole lumo pala kaj lumo verda.

— Smeagolo promesis, — diris la unua penso.

— Jes, jes, trezoro mia, — venis la respondo, — ni promesis: por savi nian Trezoron, ne por ke Li havu ĝin. Neniam. Sed ĝi aliras Lin, jes, ĉiupaŝe pli proksimen. Kion faros pri ĝi la hobito, ni scivolas, jes ni scivolas.

— Mi ne scias. Mi ne povas malhelpi tion. La mastro havas ĝin. Smeagolo promesis helpi la mastron.

— Jes, jes, helpi la mastron de la Trezoro. Sed se ni estus mastro, ni povus helpi nin mem, jes, kaj ankoraŭ plu plenumi la promesojn.

— Sed Smeagolo diris, ke li tre, tre bonkondutos. Afabla hobito! Li forprenis la kruelan ŝnuron de la kruro de Smeagolo. Li alparolas min afable.

— Tre, tre bonkondutos, ĉu, trezoro mia? Ni bonkondutu, bonkondutu kiel fiŝoj, dolĉulo, sed al ni mem. Ne dolore al la afabla hobito, kompreneble, ne, ne.

— Sed la Trezoro regas la promeson, — la voĉo de Smeagolo kontraŭdiris.

— Do prenu ĝin, — diris la alia, — kaj ni regu ĝin mem! Tiam ni estos la mastro, golum’! Devigu la alian hobiton, la malagrablan, suspekteman hobiton, devigu lin rampi, jess, golum’!

— Sed ne la afablan hobiton?

— Ho ne, ne dum tio ne plaĉos al ni. Tamen li estas Baginzo, trezoro mia, jes, Baginzo. Ŝtelis ĝin iu Baginzo. Li trovis ĝin kaj li diris nenion, nenion. Ni malamas Baginzojn.

— Ne, ne tiun ĉi Baginzon.

— Jes, ĉiujn Baginzojn. Ĉiujn, kiuj retenas la Trezoron. Ĝin ni devas havi!

— Sed Li vidos, Li scios. Li forprenos ĝin de ni!

— Li vidas. Li scias. Li aŭdis nin stulte promesi, kontraŭe al Liaj ordonoj, jes. Necesas preni ĝin. La Fantomoj serĉadas. Necesas preni ĝin.

— Ne por Li!

— Ne, dolĉulo. Vidu, trezoro mia: se ni havus ĝin, tiam ni povus eskapi, eĉ de Li, ĉu ne? Eble ni tre fortiĝus, iĝus pli fortaj ol la fantomoj. Ĉu mastro Smeagolo? Ĉu Golumo la Granda? La Golumo! Manĝi fiŝojn ĉiutage, trifoje tage, freŝajn el la maro. Plej kara Golumo! Devas havi ĝin. Ni deziras ĝin, ni deziras ĝin, ni deziras ĝin!

— Sed ili estas duopo. Ili tro rapide vekiĝos kaj mortigos nin, — plorkriis Smeagolo lasteksplode. — Ne nun. Ankoraŭ ne.

— Ni deziras ĝin! Sed, — sekvis longa paŭzo, kvazaŭ nova penso vekiĝus. — Ankoraŭ ne, ĉu? Eble ne. Ŝi eble helpos. Ŝi eble, jes.

— Ne, ne! Ne tiamaniere! — plorĝemis Smeagolo.

— Jes! Ni deziras ĝin! Ni deziras ĝin!

Ĉiufoje kiam parolis la dua penso, la longa mano de Golumo etendiĝis malrapide, palpante al Frodo, kaj poste estis abrupte retirata, kiam Smeagolo denove ekparolis. Fine ambaŭ brakoj, kun longaj fingroj fleksitaj kaj tikantaj, grifece iris al lia kolo.


Sam estis kuŝanta senmove, fascinita de tiu debato, sed rigardante ĉiun moviĝon de Golumo el sub la duonfermitaj palpebroj. Laŭ lia simpla menso normala malsato, la deziro manĝi hobitojn, ĝis tiam ŝajnis la ĉefa danĝero en Golumo. Li nun konstatis, ke estas ne tiel: Golumo spertis la teruran alvokon de la Ringo. La Malhela Mastro estis Li, kompreneble; sed Sam scivolis, kiu estas Ŝi. Unu el la naŭzaj amikoj, kiujn la fiaĵeto trovis dum sia vagado, li supozis. Poste li forgesis pri tiu punkto, ĉar la aferoj jam sufiĉe klare progresis kaj iĝis danĝeraj. Forta pezeco plenigis liajn membrojn, sed li pene vigligis sin kaj sidiĝis. Io avertis, ke li estu singarda kaj ne sciigu, ke li subaŭskultis la debaton. Li eligis laŭtan suspiron kaj larĝe oscedis.

— Kioma horo estas? — li diris dormeme.

Golumo eligis longan siblon inter la dentoj. Li stariĝis momente, streĉita kaj minaca; kaj poste kolapsis, falante antaŭen al kvar piedoj kaj suprengrimpante la deklivon de la kavo.

— Afablaj hobitoj! Afabla Sam! — li diris. — Dormemuloj, jes, dormemuloj! Lasis bonan Smeagolon sentineli! Sed estas vespere. Krepusko alrampas. Jam tempo ekiri.

“Jam pli ol tempo! — pensis Sam. — Kaj jam tempo disiĝi, cetere”. Tamen venis al li ekscivolo ĉu ne fakte Golumo estas nun tiel danĝera kiam liberigita kiel retenita.

— Malbenatu li! Mi volas, ke li sufokiĝu! — li murmuris. Li stumblis suben laŭ la deklivo de l’ kavo kaj vekis sian mastron.

Sufiĉe strange, Frodo sin sentis freŝigita. Li sonĝadis. Jam pasis la malluma ombro, kaj bela vizio vizitis lin en tiu malsaneca lando. Nenio el ĝi restis en lia memoro, tamen pro ĝi li sentis ĝojon kaj kormalpezon. Lia ŝarĝo malpli pezis sur lin. Golumo bonvenigis lin kun hundeca ĝojo. Tiu gakis kaj babilis, krakigante siajn longajn fingrojn, kaj frapetante la genuojn de Frodo. Frodo ridetis al li.

— Vidu! — li diris. — Vi gvidis nin bele kaj fidele. Jen la lasta stadio. Venigu nin al la Pordego, kaj poste mi ne petos vin pluiri. Venigu nin al la Pordego, kaj vi rajtos iri kien ajn vi deziros, nur ne al niaj malamikoj.

— Al la Pordego, ĉu? — Golumo pepis, ŝajne surprizita kaj timigita. — Al la Pordego, la mastro diras! Jes, tion li diras. Kaj bona Smeagolo faras tion, kion li petas, ho jes. Sed kiam ni pli proksimiĝos, ni vidos eble, ni vidos tiam. Tute ne aspektos agrable. Ho ne! Ho ne!

— Ekiru vi! — diris Sam. — Ni trapasu tion!


En la kreskanta krepusko ili rampgrimpis el la kavo kaj malrapide ekvojis tra la morta tereno. Ne longe ili iris ĝis ili spertis refoje la timon, kiu inundis ilin, kiam la flugilhava figuro trarapidis super la marĉoj. Ili haltis, kaŭrante sur la fetora tero, sed ili nenion vidis en la morna vespera ĉielo supre, kaj baldaŭ la minaco pasis, altege super la kapoj, irante eble pro ia rapida komisio el Baraduro. Post iom da tempo Golumo leviĝis kaj ree rampis antaŭen, murmurante kaj skuiĝante.

Proksimume unu horon post la noktomezo la timo inundis ilin jam la trian fojon, sed nun ĝi ŝajnis pli fora, kvazaŭ ĝi trapasus super la nubaro, terure rapidegante okcidenten. Tamen Golumo estis senhelpe terurita kaj konvinkiĝis, ke ili estas persekutataj, ke ilia proksimiĝo estas konata.

— Trifoje! — li plorkriis. — Trifoje estas minaco. Oni sentas nin ĉi tie, oni sentas la Trezoron. La Trezoro estas ilia mastro. Ni ne povas pluiri ĉi-voje, ne. Senutile, senutile!

Petegado kaj afablaj vortoj ne plu efikis. Nur kiam Frodo ordonis lin kolere kaj metis sian manon al la glavtenilo, Golumo konsentis denove leviĝi. Li leviĝis graŭlante, kaj iris antaŭ ili kvazaŭ vipita hundaĉo.

Do ili stumblis plu dum la laca fino de la nokto, kaj ĝis la alveno de alia timoplena tago ili marŝis silente kun klinitaj kapoj, vidante nenion, kaj aŭdante nenion krom la venton siblantan en iliaj oreloj.

3 La Nigra Pordego estas fermita

La postan tagon antaŭ la tagiĝo ilia vojaĝo al Mordoro finiĝis. La marĉoj kaj la dezerto troviĝis malantaŭe. Antaŭ ili, malhelante antaŭ palaĉa ĉielo, la grandaj montoj levis siajn minacajn kapojn.

Okcidente de Mordoro etendiĝis la morna linio de Efelo Duad, la Ombraj Montoj, kaj norde la malebenaj pintoj kaj sterilaj firstoj de Eredo Litui, cindre grizaj. Sed proksimiĝante unu al alia, ĉar ili ja estis nur partoj de unu granda muro ĉirkaŭ la melankoliaj ebenaĵoj de Litlado kaj de Gorgoroto, kun meze la maldolĉa enlanda maro Nurneno, ili elpuŝis longajn brakojn norden; kaj inter tiuj brakoj estis profunda interkrutejo. Tiu estis Cirito Gorgor, la Hantata Trapasejo, la eniro al la lando de l’ Malamiko. Altaj klifoj malserenis ambaŭflanke, kaj ĉe la enirejo estis du apikaj montetoj, nigr-ostaj kaj nudaj. Sur ili staris la Dentoj de Mordoro, du turegoj fortikaj kaj altaj. Dum epoko longe pasinta ilin konstruis la gondoranoj en siaj fiero kaj potenco, post la pereigo de Saŭrono kaj ties forfuĝo, por eviti ke li revenu al sia antaŭa regno. Sed la fortiko de Gondoro velkis, kaj homoj dormis, kaj dum multaj jaroj la turegoj staris malplenaj. Poste Saŭrono revenis. Nun la sentinelaj turegoj, kiuj kadukiĝis, estis riparitaj, kaj plenigitaj je armiloj, kaj garnizonitaj de senĉesa atentemo. Ŝtonvizaĝaj ili estis, kun malhelaj fenestroj-truoj vaĉantaj norden, orienten kaj okcidenten, kaj ĉiu fenestro estis plenigita de okuloj sendormaj.

Trans la enirejon de l’ pasejo, de klifo al klifo, la Malhela Mastro konstruigis ŝtonan remparon. En ĝi estis unu pordego el fero, kaj sur ĝia krenelaro paŝis senĉese sentineloj. Sub la montetoj ambaŭflanke estis enborita cento da kavernoj kaj truoj; tie embuskis bandego da orkoj pretaj eliri je signalo kvazaŭ nigraj formikoj batalontaj. Neniu povis trapasi la Dentojn de Mordoro ne spertinte ties mordon, krom se ili estis alvokitaj de Saŭrono aŭ konis la sekretajn pasvortojn, kiuj malfermis Moranonon, la Nigran Pordegon de lia lando.

La du hobitoj rigardis senespere la turegojn kaj la muron. Eĉ de malproksime ili povis vidi en la malforta lumo la moviĝon de sentineloj sur la muro kaj la patrolojn antaŭ la pordego. Ili nun kuŝis rigardante trans la randon de rokeca kavo sub la etendiĝa ombro de la plej norda murapogilo de Efelo Duad. Flugante tra l’ peza aero en rekta linio korvo, eble, transflugus nur cent klaftojn de ilia kaŝloko ĝis la alta pinto de la pli proksima turego. Maldensa fumo kirliĝis super ĝi, kvazaŭ fajro ardus en la monteto sube.


Tagiĝis, kaj la pale ruĝa suno palpebrumis tra la senvivaj firstoj de Eredo Litui. Tiam subite aŭdiĝis bleko de latungorĝaj trumpetoj: el la gardoturoj ili bruis, kaj fore el kaŝitaj sekurejoj kaj antaŭpostenoj sur la montoj venis respondaj signaloj; kaj pli fore, granddistancaj sed profundaj kaj minacantaj reeĥis en la kava tereno malantaŭe la potencaj kornoj kaj tamburoj de Baraduro. Ankoraŭ unu terura tago de timo kaj penado estis veninta al Mordoro; kaj la noktaj sentineloj estis vokitaj al siaj kelaj ĉeloj kaj profundaj haloj, kaj la tagaj sentineloj, fiokulaj kaj kruelaj, marŝadis al siaj postenoj. Ŝtalo ekbrilis malforte sur la krenelaro.


— Nu, jen ni alvenis! — diris Sam. — Jen la Pordego, kaj ŝajnas al mi, ke tie estas la proksimuma limo ĉiama de nia vojaĝo. Al kukolo, sed la Avulo volus diri unu-du aferojn, se li vidus min nun! Ofte li diris, ke mi trafos misan finon, se mi ne paŝos singarde, tion li diris. Sed mi jam ne supozas iam revidi la maljunan bonulon. Li malhavos okazon diri: “Mi ja avertis vin, Sam”. Des pli domaĝe. Li rajtus admoni min ĝis elĉerpiĝus lia spiro, se nur mi povus revidi lian maljunan vizaĝon. Sed mi devus unue energie lavi min, aŭ li ne rekonus min. Supozeble senutilas demandi: “Kiun vojon ni sekvu?” Ni ne povas pluiri, krom se ni emus peti transporton de la orkoj.

— Ne, ne! — diris Golumo. — Senutile. Ni ne povas pluiri. Smeagolo diris tion. Li diris: ni iros al la Pordego, kaj poste ni vidos. Kaj ni ja vidas. Ho jes, mia trezoro, ni ja vidas. Smeagolo sciis, ke la hobitoj ne povus iri tiun vojon. Ho jes, Smeagolo sciis.

— Do, kial, je la plago, vi kondukis nin ĉi tien? — demandis Sam, ne sentante sin en humoro esti justa aŭ racia.

— La mastro diris tion. La mastro diris: Konduku nin al la Pordego. Do, bona Smeagolo tion faris. La mastro diris tion, saĝa mastro.

— Tion mi faris, — diris Frodo. Lia vizaĝo estis serioza kaj rigida, sed rezoluta. Li estis malpuraĉa, marasma, kaj kuntirita pro lacego, sed li ne plu kaŭris, kaj liaj okuloj estis klaraj. — Mi diris tion, ĉar mi intencas eniri Mordoron, kaj alian vojon mi ne konas. Tial mi iros ĉi-voje. Mi ne petas iun ajn akompani min.

— Ne, ne, mastro! — ululis Golumo, manfrapetante lin kaj ŝajne tre malĝojigita. — Senutilas tiumaniere! Senutilas! Ne donu al Li la Trezoron. Li formanĝos nin ĉiujn, se Li akiros ĝin, formanĝos la tutan mondon. Retenu ĝin, afabla mastro, kaj traktu bonkore Smeagolon. Ne lasu, ke Li havu ĝin. Aŭ foriru, iru al agrablaj lokoj, kaj redonu ĝin al la eta Smeagolo. Jes, jes, mastro: redonu ĝin, ĉu ne? Smeagolo tenos ĝin sekura; li faros multe da bono, precipe al la afablaj hobitoj. La hobitoj iru hejmen. Ne iru al la Pordego!

— Al mi estis ordonite iri al la lando Mordoro, kaj sekve mi iros, — diris Frodo. — Se ekzistas nur unu maniero, mi devas iri tiumaniere. Kio sekvos, devos sekvi.


Sam diris nenion. La esprimo sur la vizaĝo de Frodo sufiĉis al li; li sciis, ke liaj vortoj senutilos. Kaj finfine li neniam ekde la komenco vere esperis pri la afero; sed estante bonhumora hobito li ja ne bezonis esperon, dum malespero estis prokrastita. Nun ili alvenis la amaran finon. Sed li subtenis sian mastron tra la tuta vojo; ĉefe por tio li venis, kaj li daŭre subtenos lin. Lia mastro ne eniros sola Mordoron. Sam akompanos lin, kaj ĉiuokaze ili liberiĝos de Golumo.

Tamen Golumo ankoraŭ ne intencis liberigi ilin. Li genuis antaŭ la piedoj de Frodo, tordante siajn manojn kaj kvikante.

— Ne tiun vojon, mastro! — li petegis. — Ekzistas alia vojo. Ho jes, vere ekzistas. Alia vojo, pli senluma, pli malfacile trovebla, pli sekreta. Sed Smeagolo konas ĝin. Lasu ke Smeagolo montru ĝin al vi!

— Ĉu alia vojo? — diris Frodo dubeme, subengrimpante al Golumo per la esploraj okuloj.

— Jess! Jess, efektive! Ekzistis alia vojo. Smeagolo trovis ĝin. Ni iru vidi, ĉu ĝi plu troviĝas!

— Pri tio vi ne diris pli frue.

— Ne. La mastro ne demandis. La mastro ne diris, kion li intencas fari. Li ne sciigis al kompatinda Smeagolo. Li diris: Smeagolo, konduku min al la Pordego, kaj tiam adiaŭ! Smeagolo rajtas forkuri kaj konduti bone. Sed nun li diras: Mi celas eniri Mordoron ĉi-voje. Do, Smeagolo tre timas. Li ne volas perdi sian afablan mastron. Kaj li promesis, la mastro devigis lin promesi, savi la Trezoron. Sed la mastro portos ĝin al Li, rekte al la Nigra Mano, se la mastro iros ĉi-voje. Do, Smeagolo devas savi ilin ambaŭ, kaj li pensas pri alia vojo, kiu estis pli frue. Afabla mastro. La bonkonduta Smeagolo ĉiam helpas.


Sam sulkigis la frunton. Se li kapablus bori truojn en Golumo per siaj okuloj, li farus tion. Lia menso estis duboplena. Laŭaspekte Golumo vere malfeliĉis kaj ege volis helpi Frodon. Sed Sam, memorante la subaŭskultitan debaton nur malfacile povis kredi, ke la longe submergita Smeagolo estis venkinta: tiu voĉo ĉiuokaze ne ricevis la lastan vorton en la debato. Sam supozis, ke la Smeagola kaj la Goluma duonoj (aŭ kiel li mense nomis ilin: Putorulo kaj Fetorulo) faris militpaŭzon kaj portempan aliancon. Neniu el ambaŭ deziris, ke la Malamiko akiru la Ringon; ambaŭ volis defendi Frodon de kaptiĝo kaj laŭeble longe observadi lin — almenaŭ tiel longe, kiel Fetorulo havus eblecon preni sian “Trezoron”. Ke fakte estis alia vojo en Mordoron, Sam pridubis.

“Estas tre bone, ke neniu el la du duonoj scias, kion intencas fari la mastro, — li pensis. — Se li scius, ke sinjoro Frodo klopodas meti finon al lia Trezoro por ĉiam, sufiĉe rapide ekestus problemoj, mi vetas. Ĉiuokaze, la olda Fetorulo tiom timas la Malamikon — kaj li estas ordonata iel de tiu, aŭ ordonita — ke li transdonus nin prefere ol rimarkiĝi helpante nin; kaj prefere ol lasi ke lia Trezoro fandiĝu, eble. Almenaŭ tiel mi konceptas. Kaj mi esperas, ke la mastro pripensos zorge la aferon. Li tre saĝas, sed li estas molkora, jen kia li estas. Ne eblas al ajna Vato diveni, kion li faros tujsekve”.

Frodo ne tuj respondis al Golumo. Dum tiuj duboj trapasis la malrapidan sed sagacan menson de Sam, li staris elrigardante al la malhela klifo de Cirito Gorgor. La kavo, en kiu ili rifuĝis, estis elfosita sur flanko de malalta monteto kaj troviĝis iom alte super la ebenaĵa nivelo. Longa tranĉeeca valo etendiĝis inter ĝi kaj la eksteraj murapogiloj de la monta muro. En la matenlumo la vojoj, kiuj konverĝis al la Pordego de Mordoro, estis nun klare videblaj, palaj kaj polvokovritaj; unu reserpentumis norden; alia mallarĝumis orienten en la nebuletojn kroĉiĝantajn al la suboj de Eredo Litui; kaj alia abrupte kurbiĝanta pasis proksime sub la okcidenta vaĉturo, kaj poste laŭiris la valon sube de la montflanko, kie kuŝis la hobitoj, je ne multaj futoj sub ili. Baldaŭ ĝi turniĝis, flankumante la montoŝultrojn kaj foriris suden en la profundajn ombrojn, kiuj komplete mantelis la okcidentajn flankojn de Efelo Duad; preter ilia vidkapablo ĝi plu daŭris en la malvastan terenon inter la montoj kaj la Granda Rivero.

Rigardante, Frodo konsciiĝis, ke okazas grandaj ekvigliĝo kaj moviĝado sur la ebenaĵo. Estis kvazaŭ tutaj armeoj ekmarŝus, kvankam grandparte ilin kaŝis la vaporoj kaj fumoj drivantaj de la marĉejoj kaj dezertoj pli fore. Sed jen kaj jen li ekvidis brileton de lancoj kaj kaskoj; kaj sur la ebenaĵoj apudvojaj estis videblaj en multaj rotoj rajdistoj. Li memoris sian vizion deforan sur Amono Hen, antaŭ tiel malmulte da tagoj, kvankam tio jam ŝajnis antaŭ multaj jaroj. Tiam li sciis, ke la espero dum unu neprudenta momento ekflagrinta en lia koro estis vana. La trumpetoj blekis ne defie, sed salute. Tio ne estis atako kontraŭ la Malhela Mastro fare de gondoraj viroj, leviĝintaj kiel venĝaj fantomoj el la tomboj de braveco jam delonge forpasinta. Tiuj estis viroj alirasaj el la vasta oriento, kunvenantaj laŭ la alvoko de sia Komandanto; armeoj, kiuj bivakis nokte antaŭ lia Pordego kaj nun almarŝis por pligrandigi lian kreskantan potencon. Kvazaŭ subite konsciigite plene pri la danĝero de ilia situacio, solaj, en la plifortiĝanta taglumo, tiel proksime al tiu granda minaco, Frodo abrupte tiris sian grizan kapuĉon pli strikte sur la kapon, kaj paŝis suben en la fendejon. Tiam li turnis sin al Golumo.

— Smeagolo, — li diris, — mi fidos vin ankoraŭfoje. Efektive ŝajnas, ke mi devas fari tion, kaj ke mia sorto estas ricevi helpon de vi, kie mi malpleje atendas ĝin, kaj via sorto estas helpi min, kiun vi longe persekutis malicintence. Ĝis nun vi meritas bonon ĉe mi kaj plenumis vian promeson vere. Mi diras vere kaj sincere, — li aldonis, ekrigardinte al Sam, — ĉar jam dufoje ni estis sub via potenco, kaj vi faris al ni neniun malutilon. Vi ankaŭ ne provis forpreni de mi tion, kion vi iam serĉadis. Ke la tria fojo pruviĝu la plej bona! Sed mi avertas vin, Smeagolo, ke vi estas minacata.

— Jes, jes, mastro! — diris Golumo. — Terure minacata! La ostoj de Smeagolo tremas, kiam li pensas pri tio, sed li ne forkuras. Li devas helpi la afablan mastron.

— Mi aludis ne la minacon, kiun ni ĉiuj partoprenas, — diris Frodo. — Mi aludas minacon nur por vi. Vi ĵuris promeson je tio, kion vi nomas la Trezoro. Memoru tion! Ĝi devigos vian plenumon; sed ĝi serĉos rimedon tordi vin je via propra malavantaĝo. Jam vi estas tordata. Vi ĵus vidigis vin al mi, stulte. “Redonu ĝin al Smeagolo”, — vi diris. Neniam plu diru tion! Ne permesu, ke tiu penso kresku en vi! Vi neniam rericevos ĝin. Sed la deziro por ĝi eble perfidos vin al sorto amara. Vi neniam rericevos ĝin. En ekstrema neceso, Smeagolo, mi surmetos la Trezoron; kaj la Trezoro sklavigis vin antaŭ longe. Se mi, surmetinte ĝin, ordonus al vi, vi obeus, eĉ se temus, ke vi saltu desur krutegaĵo aŭ jetiĝu en fajron. Kaj tia estus mia ordono. Do, gardu vin, Smeagolo!

Sam rigardis sian mastron kun aprobo, sed ankaŭ kun surprizo: sur ties vizaĝo estis esprimo kaj en lia voĉo tono, kiujn li neniam antaŭe konis. Ĉiam li pensis, ke la bonkoreco de kara sinjoro Frodo estas tiel altnivela, ke ĝi devas implici sufiĉan kvanton da blindeco. Kompreneble li ankaŭ kredis neakordigeble, ke sinjoro Frodo estas la plej saĝa en la mondo (eble escepte de maljuna sinjoro Bilbo kaj de Gandalfo). Golumo propramaniere, kaj multe pli pardoninde, ĉar li konis lin multe malpli longe, eble eraris simile, misprenante bonkorecon kaj blindecon. Ĉiuokaze tiu parolado konfuzis kaj teruris lin. Li kaŭris submetiĝe sur la tero kaj povis prononci neniujn klarajn vortojn krom “afabla mastro”.

Frodo atendis pacience kelkan tempon, poste li denove parolis malpli severe.

— Ek jam, Golumo aŭ Smeagolo, se vi volas, rakontu al mi pri tiu alia vojo, kaj montru al mi, se vi povas, kia espero estas en ĝi sufiĉa por pravigi mian devion de mia evidenta pado. Mi hastas.

Sed Golumo estis en kompatinda stato, kaj la minaco de Frodo tute senmedoligis lin. Ne facile estis eligi el li iun klaran mesaĝon, inter la murmuroj kaj kvikoj, kaj la oftaj interrompoj, dum kiuj li rampis sur la tero kaj petegis, ke ili ambaŭ afablu al “povra eta Smeagolo”. Post iom da tempo li iomete plitrankviliĝis, kaj Frodo komprenis, pecon post peco, ke se vojaĝanto sekvas la vojon, kiu turniĝas okcidente de Efelo Duad, li venas iam al vojkruco en cirklo de malhelaj arboj. La dekstra vojo iras al Osgiliado kaj la pontoj de Anduino; la meza vojo daŭre iras suden.

— Plu, plu, plu, — diris Golumo. — Ni neniam iris tiun vojon, sed oni diras, ke ĝi etendiĝas cent leŭgojn, ĝis oni povas vidi la Grandan Akvon, kiu neniam senmovas. Tie troviĝas multe da fiŝoj, kaj grandaj birdoj manĝas fiŝojn: afablaj birdoj; sed ni neniam iris tien, ho ve! Ni neniam havis okazon. Kaj pli fore estas aliaj landoj, oni diras, sed la Flava Vizaĝo tie tre varmegas, kaj malofte estas nuboj, kaj la homoj atakemas kaj havas nigrajn vizaĝojn. Ni ne volas vidi tiun landon.

— Ne! — diris Frodo. — Sed ne deviu de via vojo. Kio pri la tria direkto?

— Ho jes, ho jes, ekzistas la tria vojo, — diris Golumo. — Tiu estas la vojo maldekstren. Tuj ĝi komencas supreniri, supren, retroserpentume kaj regrimpante al la altaj ombroj. Kiam ĝi ĉirkaŭiras la nigran rokon, vi vidos ĝin, subite vi vidos ĝin super vi, kaj vi deziros kaŝiĝi.

— Vidos ĝin, vidos ĝin? Kion oni vidos?

— La malnovan fortikaĵon, tre malnovan, nun tre teruran. Ni kutimis aŭdi rakontojn el la sudo, kiam Smeagolo estis juna, antaŭlonge. Ho jes, ni kutimis rakonti multajn historiojn vespere, sidante sur la bordoj de la Granda Rivero, en la salikejoj, kiam ankaŭ la Rivero pli junis, golum’, golum’. — Li komencis plori kaj murmuri. La hobitoj pacience atendis. Golumo daŭrigis. — Rakontoj el la sudo pri la altaj homoj kun brilaj okuloj, kaj la domoj similaj al montetoj da ŝtono, kaj la arĝenta krono de ilia reĝo kaj ties Blanka Arbo. Mirindaj rakontoj. Ili konstruis tre altajn turegojn, kaj unu el ili estis arĝentblanka, kaj en ĝi estis ŝtono lunsimila, kaj ĉirkaŭ ĝi estis grandaj blankaj muroj. Ho jes, estis multaj rakontoj pri la Turego de la Luno.

— Certe ĝi estis Minaso Itil, kiun konstruis Isilduro, filo de Elendilo, — diris Frodo. — Ĝuste Isilduro fortranĉis la fingron de la Malamiko.

— Jes, Li havas nur kvar sur la Nigra Mano, sed tiuj sufiĉas, — diris Golumo tremegante. — Kaj Li malamis la urbon de Isilduro.

— Kion li ne malamas? — diris Frodo. — Sed kiel koncernas nin la Turego de la Luno?

— Nu, mastro, tie ĝi estis kaj tie ĝi estas: la alta turego kaj la blankaj domoj kaj la muro; sed nun ne agrablaj, ne belaj. Li venkis ĝin antaŭlonge. Nun ĝi estas loko tre terura. Vojaĝantoj ektremas vidante ĝin, ili kaŝe forrampas, ili evitas ĝian ombron. Sed la mastro devos iri tiun vojon. Tiu estas la sola alia vojo. Ĉar tie malpli altas la montoj, kaj la malnova vojo daŭre supreniras, ĝis ĝi alvenas malhelan trapasejon ĉe la supro, kaj poste ĝi ree iras suben, suben al Gorgoroto. — Lia voĉo iĝis flustro kaj li tremegis.

— Sed kiamaniere tio helpos nin? — demandis Sam. — Certe la Malamiko scias ĉion pri siaj propraj montoj, kaj tiu vojo estos gardata same atente kiel ĉi tiu? La turego ne malplenas, ĉu?

— Ho ne, ne malplenas! — flustris Golumo. — Ĝi ŝajnas malplena, sed ĝi ne estas, ho ne! Tre timigaj estaĵoj loĝas tie. Orkoj, jes ĉiam orkoj; sed estaĵoj pli malbonaj, pli malbonaj, ankaŭ loĝas tie. La vojo supreniras ĝuste sub la ombro de l’ muroj kaj pasas la pordon. Nenio moviĝas sur la vojo, sen ke ili scias. La estaĵoj interne scias: la Silentaj Vaĉantoj.

— Do estas via konsilo, — diris Sam, — ke ni iru alian longan vojon suden, trovonte nin en simila kaĉo aŭ pli malbona, kiam ni venos tien, se entute ni alvenos, ĉu?

— Ne, vere ne, — diris Golumo. — La hobitoj devas vidi, devas klopodi kompreni. Li ne atendas atakon tiudirekte. Lia Okulo estas ĉie ĉirkaŭe, sed ĝi atentas iujn lokojn pli ol aliajn. Li ne povas vidi ĉion samtempe, ankoraŭ ne. Vidu, Li jam venkis la tutan terenon okcidente de la Ombraj Montoj ĝis la Rivero, kaj Li nun posedas ĉiujn pontojn. Li pensas, ke neniu povas alveni la Lunturegon ne batalinte ĉe la pontoj aŭ akirinte multajn boatojn, kiujn ili ne povas kaŝi, kaj Li scios pri tio.

— Vi ŝajnas scii multon pri Liaj faroj kaj pensoj, — diris Sam. — ĉu vi alparolis Lin lastatempe? Aŭ nur pasigis la tempon kun orkoj?

— Hobito ne afabla, ne sagaca, — diris Golumo, direktante al Sam koleran rigardon kaj turnante sin al Frodo. — Smeagolo alparolis orkojn, jes kompreneble, antaŭ ol renkonti la mastron, kaj multajn aliajn: li longe marŝadis. Kaj tion, kion li diras nun, tion diris multaj personoj. Ĝuste ĉi tie en la nordo troviĝas la plej granda danĝero por Li, kaj por ni. Li elvenos tra la Nigra Pordego iun tagon, iun tagon baldaŭ. Tio estas la sola vojo, laŭ kiu povas veni grandaj armeoj. Sed fore okcidente Li ne timas, kaj tie estas la Silentaj Vaĉantoj.

— Ĝuste tiel! — diris Sam, ne forturnite. — Kaj do ni devas almarŝi kaj frapi ĉe ilia pordo kaj demandi, ĉu ni sekvas la ĝustan vojon al Mordoro? Aŭ ĉu ili tro silentas por respondi? Ne estas sagace. Same efikus fari tion ĉi tie kaj ŝpari al ni longan plandadon.

— Ne ŝercu pri tio, — siblis Golumo. — Ne estas ridige, ho ne! Ne amuze. Ne estas sagace provi entute eniri Mordoron. Sed se la mastro diras: “Mi devas iri”, aŭ: “Mi intencas iri”, li sekve devas provi iamaniere. Sed li devas ne iri al la terura urbo, ho ne, kompreneble ne. Guste pri tio Smeagolo helpas, afabla Smeagolo, kvankam neniu sciigas al li, pri kio temas. Smeagolo ree helpas. Li trovis ĝin. Li konas ĝin.

— Kion vi trovis? — demandis Frodo. Golumo kaŭris kaj denove lia voĉo flustriĝis.

— Padeton kondukantan supren en la montaron, kaj poste ŝtuparon, mallarĝan ŝtuparon, ho jes, tre longan kaj mallarĝan. Kaj poste pliajn ŝtupojn. Kaj poste... — lia voĉo eĉ pli mallaŭtiĝis, — tunelon, malluman tunelon; kaj fine etan fendejon, kaj padon alte super la ĉefa trapasejo. Tiuvoje Smeagolo sukcesis eliri el la mallumo. Sed tio estis antaŭ jaroj. La pado eble jam malaperis; sed eble ne, eble ne.

— Tiuj vortoj tute ne plaĉas al mi, — diris Sam. — Ili sonas tro facile, almenaŭ laŭ la rakonto. Se tiu pado ankoraŭ ekzistas, ankaŭ ĝi estos gardata. Ĉu ĝi estis gardata, Golumo? — Dirante tion li ekvidis, aŭ pensis ekvidi, verdan ekbrilon en l’ okulo de Golumo. Golumo murmuris, sed ne respondis.

— Ĉu ĝi estas gardata? — demandis Frodo severe. — Kaj ĉu vi eskapis el la mallumo, Smeagolo? Ĉu ne prefere, ke oni permesis al vi foriri, pro komisio? Tion efektive supozis Aragorno, kiu trovis vin apud la Mortaj Marĉoj antaŭ jaroj.

— Estas mensogo! — siblis Golumo, kaj venis malica lumo al liaj okuloj pro la nomo Aragorno. — Li mensogis pri mi, jes li mensogis. Mi ja eskapis, per miaj propraj povraj rimedoj. Fakte oni diris, ke mi serĉu la Trezoron, kaj mi serĉis, serĉadis, ja kompreneble. Sed ne por la Nigrulo. La Trezoro estas nia, estis mia, mi diras al vi. Mi ja eskapis.

Frodo havis strangan certecon, ke pri tiu ĉi afero Golumo ĉi-foje ne tiom malproksimas de la vero, kiom oni povus suspekti; ke li iel trovis vojon el Mordoro kaj almenaŭ kredis, ke tio ŝuldiĝis al la propra ruzemo. Ekzemple, li rimarkis, ke Golumo uzis “mi”, kaj tio ŝajnis kutime signo, kiu malofte aperis, ke iuj restaĵoj de malnovaj vero kaj sincero momente superis. Frodo ne forgesis pri la ruzaĵoj de la Malamiko. La “eskapo” povis esti permesita aŭ aranĝita, kaj bone konata en la Malhela Turego. Kaj ĉiuokaze Golumo evidente multon rezervis.

— Mi demandas denove, — li diris: — ĉu tiu sekreta vojo ne estas gardata?

Sed la nomo Aragorno igis Golumon malbonhumora. Li alprenis mienon sinkompatan de mensogulo suspektata, kiam escepte li diris la veron aŭ parton el ĝi. Li ne respondis.

— Ĉu ĝi estas gardata? — Frodo ripetis.

— Jes, jes, eble. Mankas sendanĝeraj lokoj en tiu ĉi lando, — diris Golumo paŭteme. — Mankas sendanĝeraj lokoj. Sed la mastro devas provi tion aŭ reiri hejmen. Mankas alia vojo.

Ili ne povis persvadi lin diri pli. La nomon de la danĝera loko kaj la alta pasejo li ne sciis, aŭ ne volis diri. Ĝia nomo estis Cirito Ungol, tre misfama nomo. Aragorno eble sciigus al ili tiun nomon kaj ĝian signifon; Gandalfo avertus ilin. Sed ili estis solaj, kaj Aragorno estis tre fora, kaj Gandalfo staris meze de l’ ruino de Isengardo kaj luktis kun Sarumano, malhelpite de perfidoj. Tamen ĝuste kiam li diris siajn lastajn vortojn al Sarumano, kaj la palantiro falis fajre sur la ŝtuparon de Ortanko, liaj pensoj ĉiam direktiĝis al Frodo kaj Samsaĝo, tra la longaj leŭgoj lia menso serĉis ilin espere kaj kompate.

Eble Frodo sentis tion senscie, kiel okazis sur Amono Hen, malgraŭ tio, ke li kredis Gandalfon forpasinta, forpasinta por ĉiam en la ombron de Morio tre malproksime. Li sidis sur la tero dum longa tempo, silenta, kun la klinita kapo, klopodante rememori ĉion, kion Gandalfo diris al li. Sed por la aktuala elekto li memoris neniun konsilon. Efektive, la gvido de Gandalfo estis forprenita de ili tro frue, tro frue, dum la Malhela Lando estis ankoraŭ tre malproksima. Kiel ili enirus ĝin finfine, tion Gandalfo ne diris. Eble li ne povis diri. En la fortikaĵon de l’ Malamiko en la nordo, en Dol Gulduron, li iam riskis. Sed en Mordoron, al la Fajromonto kaj al Baraduro, de kiam la Malhela Mastro repotenciĝis, ĉu li iam vojaĝis tien? Al Frodo ŝajnis, ke ne. Kaj jen li, eta duonulo de l’ Provinco, simpla hobito el la kamparo, de kiu oni atendis, ke li trovu vojon tie, kien ne povis, aŭ ne aŭdacis iri, la granduloj. Tio estis sorto malica. Sed li akceptis ĝin en sia propra gastoĉambro dum malproksima printempo de alia jaro, jam tiel fora, ke ĝi similis ĉapitron en romano pri la juneco de l’ mondo, kiam ankoraŭ floris la Arboj Arĝenta kaj Ora. Tiu ĉi estas misa elekto. Kiun vojon li elektu? Kaj se ambaŭ kondukus al teruro kaj morto, kiom valoras elekto?

La tago progresis. Profunda silento inundis la etan grizan kavon en kiu ili kuŝis, tiom proksime al la lando de timo: silento kvazaŭ ĝi estus densa vualo, kiu forbaris ilin de la tuta ĉirkaŭa mondo. Supre estis kupolo de pala ĉielo striita per momentaj fumoj, sed tio ŝajnis alta kaj tre malproksima, kvazaŭ vidata tra grandaj profundaĵoj de aero peza je meditema pensado.

Eĉ aglo ŝvebanta antaŭ la suno ne vidus de tie la sidantajn hobitojn sub pezo de la sorto, silentajn, ne moviĝantajn, volvitajn per siaj grizaj manteloj. Ĝi eble paŭzus momente por atenti Golumon, etan figuron diskuŝantan sur la tero kvazaŭ skeleto de malsatmortinta homido, kies ĉifona vestaĵo ankoraŭ kroĉiĝas al ĝi, kies longaj brakoj kaj kruroj, preskaŭ oste blankas kaj oste maldikas: sen groŝvaloro da karno.

La kapo de Frodo estis klinita al la genuoj, sed Sam kliniĝis surdorsen, kun la manoj malantaŭ la kapo, rigardante el sia kapuĉo al la malplena ĉielo. Almenaŭ dum longa tempo ĝi estis malplena. Tiam post kelka tempo Sam pensis vidi malhelan birdosimilan formon giri en la cirklo de lia vidkampo, poste ŝvebi kaj forgiri. Sekvis du aliaj, kaj poste la kvara. Ili estis laŭvide tre malgrandaj, tamen iel li sciis, ke ili estas enormaj, kun larĝa etendiĝo de flugiloj, flugantaj tre alte. Li kovris siajn okulojn kaj kliniĝis antaŭen, kaŭre. Lin plenigis la sama averta timo, kian li spertis en ĉeesto de la Nigraj Rajdantoj: la senrimeda teruro, kiu alvenis kun la krio en la vento kaj la ombro sur la luno, kvankam nun ĝi ne estis tiom prema aŭ pela. La minaco estis pli forega, sed ĝi estis minaco. Ankaŭ Frodo sentis ĝin. Lia pensado estis interrompita. Li ekmoviĝis kaj tremeris, sed li ne rigardis supren. Golumo kuntiriĝis kvazaŭ atakota araneo. La flugantaj figuroj giradis kaj rapide zomis suben, hastante reen al Mordoro. Sam enspiris profunde.

— La Rajdantoj denove aktivas, supre en la aero, — li diris per raŭka flustro. — Mi vidis ilin. Ĉu vi opinias, ke ili povis vidi nin? Ili estis tre altaj. Kaj se ili estas la Nigraj Rajdantoj, samaj kiel antaŭe, do ili ne povis vidi multon en taglumo, ĉu?

— Ne, eble ne, — diris Frodo. — Sed iliaj ĉevaloj povis vidi. Kaj tiuj flugilhavaj estaĵoj, sur kiuj ili nun rajdas, probable vidas pli ol ajnaj aliaj kreitaĵoj. Ili similas grandajn karnomanĝajn birdojn. Ili serĉas ion: la Malamiko vaĉas, timeble.

La timosento pasis, sed la volvanta silento estis frakasita. Jam de kelka tempo ili estis forbaritaj de la mondo, kvazaŭ sur nevidebla insulo; jam ili estis denove nudigitaj, revenis la danĝero. Sed Frodo ankoraŭ ne alparolis Golumon, nek difinis sian elekton. Liaj okuloj estis fermitaj, kvazaŭ li sonĝus aŭ rigardus internen al siaj koro kaj memoro. Finfine li ekmoviĝis kaj stariĝis, kaj ŝajnis, ke li estas parolonta kaj decidonta. Sed li diris:

— Aŭskultu! Kio estas tio?


Ilin inundis nova timo. Ili aŭdis kantadon kaj raŭkan kriadon. Unue tio ŝajnis tre malproksima, sed ĝi proksimiĝis: ĝi estis venanta al ili. Saltis en iliajn mensojn, ke la Nigraj Flugantoj rimarkis ilin kaj sendis armitajn soldatojn por kapti ilin: neniu rapido ŝajnis troa por tiuj teruraj servistoj de Saŭrono. Ili kaŭris aŭskultante. La voĉoj kaj la tintado de armiloj kaj kirasoj tre proksimis. Frodo kaj Sam elingigis siajn glavetojn. Fuĝo estis neebla.

Golumo leviĝis malrapide kaj rampis insektece al la rando de la kavo. Tre singarde li levis sin colon post colo, ĝis li povis rigardi transen inter du rompitaj ŝtonpintoj. Li restis tie senmove dum kelka tempo, neniom bruante. Baldaŭ la voĉoj komencis denove forpasi, kaj poste ili malrapide forvelkis. En la foro sonis trumpeto sur la remparo de Moranono. Golumo kviete retroiris kaj glitis suben en la kavon.

— Pliaj homoj iras al Mordoro, — li diris malaltvoĉe. — Malhelaj vizaĝoj. Tiajn homojn ni ne vidis antaŭe, ne, Smeagolo ne vidis. Ili estas batalemaj. Ili havas nigrajn okulojn kaj longajn nigrajn harojn, kaj orajn ringojn en la oreloj; jes, multe da bela oro. Kaj iuj havas sur la vangoj ruĝan farbon, kaj ruĝajn mantelojn; kaj iliaj standardoj estas ruĝaj, kaj la pintoj de iliaj lancoj; kaj ili havas rondajn ŝildojn, flavajn kaj nigrajn kun grandaj pikiloj. Ne afablaj, tre kruelaj misfaraj homoj ili aspektas. Preskaŭ same malbonaj kiel orkoj, kaj multe pli grandaj. Smeagolo opinias, ke ili venas el la sudo depost la fino de la Granda Rivero: ili alvenis laŭ la suda vojo. Ili preterpasis al la Nigra Pordego, sed eble sekvos aliaj. Ĉiam pli da personoj venas al Mordoro. Iun tagon tie enestos ĉiuj popoloj.

— ĉu estis olifontoj? — demandis Sam, forgesante sian timon pro sia avido ricevi novaĵojn el fremdaj lokoj.

— Ne, neniuj olifontoj. Kio estas olifontoj? — demandis Golumo. Sam stariĝis, metis la manojn malantaŭ la dorson (tion li ĉiam faris “deklamante poezion”), kaj komencis:

Muse grizforma,

dome enorma,

nazo serpenta,

teron skuanta,

dum kampojn mi plandas;

arbojn ĝi fendas.

Kun kornoj en buŝo

en sudo la puŝo,

ventumas orelegoj.

Dum multaj jardekoj

vagade mi muĝas,

neniam mi kuŝas,

eĉ ne la mortonto.

Jen mi, Olifonto,

el ĉiuj plej granda,

maljuna, altranda.

Se vidi sukcesus,

vi min ne forgesus.

Se vi min ne vidos,

pri mi vi mokridos;

Olifonto jen mi jam,

mensogas neniam.

— Tio, — diris Sam, fininte la deklamon, — tio estas rimaĵo, kiun ni havas en la Provinco. Sensencaĵo, eble, kaj eble ne. Sed ni havas ankaŭ niajn historiojn kaj novaĵojn el la sudo, vi scias. En la malnova tempo hobitoj kutimis de tempo al tempo vojaĝi. Tio ne signifas, ke multaj iam revenis, aŭ ke ĉion, kion ili diris, oni kredis: “novaĵoj el Brio” kaj ne “certa kiel Provincaj informoj”, laŭ la sentencoj. Sed mi aŭdis rakontojn pri la granduloj fore en la sunaj landoj. Svertingoj, ni nomas ilin en niaj rakontoj; kaj ili rajdas sur olifontoj, laŭdire, kiam ili batalas. Ili surdorsigas al la olifontoj domojn kaj turojn, ĉu ne, kaj la olifontoj ĵetas rokojn kaj arbojn unu kontraŭ alian. Do kiam vi diris “viroj el la sudo, tute en ruĝo kaj oro”, mi diris “Ĉu estis olifontoj?” Ĉar se jes, mi intencus ŝtele rigardi, kun aŭ sen la risko. Sed jam mi supozas, ke neniam mi vidos olifonton. Eble tiaj bestoj ne ekzistas. — Li ĝemspiris.

— Ne, neniuj olifontoj, — diris Golumo denove. — Smeagolo ne aŭdis pri ili. Li ne deziras vidi ilin. Li ne deziras, ke ili ekzistu. Smeagolo deziras foriri de ĉi tie kaj kaŝiĝi ie pli sekure. Smeagolo deziras, ke la mastro iru. Afabla mastro, ĉu li ne akompanu Smeagolon?

Frodo stariĝis. Li ridis meze de la zorgoj, kiam Sam ripetis la malnovan apudfajran rimaĵon pri olifonto, kaj tiu rido liberigis lin de hezitado.

— Mi ŝatus, ke ni havu mil olifontojn kun Gandalfo sur blanka olifonto ĉekape, — li diris. — Tiam ni trarompus vojon en tiun ĉi misan landon, eble. Sed tio mankas; temas nur pri niaj propraj lacaj kruroj, jen ĉio. Nu, Smeagolo, la tria turniĝo eble montriĝos la plej bona. Mi akompanos vin.

— Bona mastro, saĝa mastro, afabla mastro! — kriis Golumo ĝojigite, frapetante la genuojn de Frodo. — Bona mastro! Do ripozu nun, afablaj hobitoj, sub ombro de la ŝtonoj, proksime sub la ŝtonoj! Ripozu kaj restu kvietaj, ĝis la Flava Vizaĝo foriros. Tiam ni povos iri rapide. Molaj kaj rapidaj kiel ombroj ni devos esti!

4 Pri spicherboj kaj stufita kuniklo

Dum la malmultaj restantaj horoj de taglumo ili ripozis, movante sin en la ombron dum la suno moviĝis, ĝis fine la ombro de l’ okcidenta rando de ilia valo longiĝis, kaj la valon tute plenigis mallumo. Tiam ili manĝis iomete, kaj trinkis ŝpareme. Golumo manĝis nenion, sed li kontente akceptis akvon.

— Jam baldaŭ estos pli, — li diris, lekante siajn lipojn. — Bona akvo subenfluas en rojoj al la Granda Rivero, agrabla akvo en la terenoj, al kiuj ni iras. Ankaŭ manĝaĵon Smeagolo akiros tie, eble. Li tre malsatas, jes, golum’! — Li metis siajn du platajn manegojn al la ŝrumpinta ventro, kaj pala verda lumo ekaperis en liaj okuloj.


Profundis la krepusko, kiam ili ekvojaĝis, rampante trans la okcidentan randon de l’ valo kaj fadante fantomece en la malglatan terenon vojrande. La luno havis tri noktojn antaŭ la pleno, sed ĝi ne superiris la montojn ĝis preskaŭ noktomezo, kaj la frua nokto tre malhelis. Unu ruĝa lumo ardis alte en la Turegoj de l’ Dentoj, sed krom tio neniu signo videblis aŭ aŭdeblis pri la sendorma vaĉado sur Moranono.

Tra multaj mejloj tiu ruĝa okulo ŝajnis rigardadi ilin fuĝantajn, stumblantajn tra dezerta ŝtonoza tereno. Ili ne riskis laŭiri la vojon, sed ili restigis ĝin maldekstre, sekvante ĝian linion laŭeble precize je iometa distanco. Fine, kiam la nokto malnoviĝis, kaj ili estis jam lacaj, ĉar ili permesis al si nur unu mallongan ripozon, tiu okulo reduktiĝis al fajra punkteto kaj poste malaperis: ili jam ĉirkaŭiris la malhelan nordan ŝultron de la suba montetaro kaj celis suden.

Kun la koroj strange malpezigitaj ili nun ripozis denove, sed ne longe. Ili ne iris sufiĉe rapide por kontentigi Golumon. Laŭ lia kalkulo temis pri preskaŭ tridek leŭgoj de Moranono ĝis la krucvojo super Osgiliado, kaj li esperis trairi tiun distancon per kvar noktoj. Do baldaŭ ili denove baraktis antaŭen, ĝis la aŭroro komencis disvastiĝi malrapide en la vasta griza soleco. Tiam ili jam marŝis preskaŭ ok leŭgojn, kaj la hobitoj ne povis pluiri, eĉ se tion ili riskemus.

La kreskanta lumo rivelis al ili terenon jam malpli dezertan kaj ruinigitan. La montoj daŭre baŭmis minace je la maldekstro, sed proksime ili povis vidi la sudan vojon, nun celantan for de la nigraj radikoj de la montetoj kaj deklivantan okcidenten. Trans la vojo estis deklivoj kovritaj de sombraj arboj kvazaŭ malhelaj nuboj, sed ĉie ĉirkaŭe kuŝis malorda erikejo plena je kalunoj, genistoj, kornusoj kaj aliaj arbustoj, kiujn ili ne konis. Ili vidis ie-tie aretojn de altaj pinoj. La koroj de la hobitoj iomete rekuraĝiĝis malgraŭ la laceco: la aero estis freŝa kaj bonodora, kaj memorigis ilin pri la altejoj de la fora Norda Kvarono. Ŝajnis bone malŝarĝiĝi, promeni sur tereno nur kelkjare regita de la Malhela Mastro kaj ankoraŭ ne tute miniĝinta. Sed sian endanĝeriĝon ili ne forgesis, ankaŭ ne la Nigran Pordegon, kiu ankoraŭ tro proksimis, kvankam ĝi estis kaŝita malantaŭ la mornaj montetoj. Ili ĉirkaŭrigardis serĉante kaŝlokon, kie ili povus ŝirmi sin de fiaj okuloj dum la cetero de la lumo.


La tago pasis maltrankvile. Ili kuŝis profunde en la erikoj kaj kalkulis la lantajn horojn, dum kiuj malmulto ŝajnis ŝanĝiĝi; ĉar ili estis ankoraŭ sub la ombroj de Efelo Duad, kaj la suno estis vualita. Frodo kelkfoje dormis profunde kaj trankvile, ĉu fidante Golumon, ĉu tro elĉerpita por zorgi pri li; sed Sam trovis malfacile fari pli ol dormeti, eĉ kiam Golumo evidente dormadis snufetante kaj tikante pro siaj sekretaj sonĝoj. Eble malsato pli ol malfido tenis lin maldorma: li komencis sopiri bonan hejmecan manĝaĵon, “ion varman el la poto”.

Tuj kiam la tero paliĝis je senforma grizo sub venonta nokto ili rekomencis la vojaĝon. Sufiĉe baldaŭ Golumo kondukis ilin suben sur la sudan vojon; kaj post tio ili progresis pli rapide, kvankam la danĝero estis pli granda. Iliaj oreloj streĉe aŭskultis por aŭdi hufojn aŭ piedojn sur la vojo antaŭe aŭ sekvantajn malantaŭe; sed la nokto pasis, kaj ili aŭdis neniun sonon de marŝanto aŭ rajdanto.

La vojo estis konstruita en tempo longe pasinta, kaj tra eble tridek mejloj sub Moranono, ĝi estis nove riparita, sed ju pli ĝi iris suden, des pli la sovaĝejo trudiĝis al ĝi. La metieco de homoj antikvaj ankoraŭ videblis en ĝia rekta senŝancela direktiĝo kaj ebena celado: de tempo al tempo ĝi tratranĉis al si vojon tra montflankaj deklivoj, aŭ transsaltis rojon per larĝa belforma arkaĵo el longviva masonaĵo; sed finfine malaperis ĉiuj indikoj pri ŝtonlaboro, krom ie-tie rompiĝinta pilastro gvatanta el la vojflankaj arbustoj, aŭ malnovaj pavimŝtonoj ankoraŭ kaŝiĝantaj inter loloj kaj musko. Erikoj, arboj kaj filikoj malordis suben kaj pendis super la flankoj aŭ etendiĝis dise super la vojo. Ĝi reduktiĝis finfine al kampara ĉarvojeto malmulte uzita; sed ĝi ne serpentumis: ĝi daŭrigis sian propran certan direktiĝon kaj gvidis ilin laŭ la vojo plej rapida.


Do ili pasis en la nordan parton de tiu tereno, kiun la homoj iam nomis Itilio, bela regiono de grimpaj arbaroj kaj rapide subenfluantaj riveretoj. La nokto iĝis favora sub steloj kaj ronda luno, kaj al la hobitoj ŝajnis, ke la bonodoro de la aero plifortiĝas, dum ili antaŭeniras; kaj laŭ la blovado kaj murmurado de Golumo ŝajnis, ke ankaŭ li rimarkis tion kaj ne ŝatis ĝin. Je l’ unuaj indikoj pri la tagiĝo ili denove haltis. Ili alvenis la finon de longa valo, profunda kaj en la mezo krutflanka, per kiu la vojo trafendis la ŝtonan firston. Tie ili grimpis la okcidentan randaĵon kaj ĉirkaŭrigardis.

La tago komenciĝis sur la ĉielo, kaj ili vidis, ke la montoj estas jam multe pli malproksimaj, forirantaj orienten laŭ longa kurbiĝo kiu perdiĝis en la foro. Kiam ili turniĝis okcidenten, antaŭ ili malabruptaj deklivoj subeniĝis en malklarajn nebuletojn tre sube. Ĉie ĉirkaŭ ili estis malgrandaj boskoj da rezinaj arboj, abioj, cedroj, cipresoj kaj aliaj specoj nekonataj en la Provinco, inter kiuj estis larĝaj maldensejoj; kaj ĉie estis abundo da dolĉodoraj spicherboj kaj arbustoj. La longa vojaĝo el Rivendelo kondukis ilin tre suden de ilia propra lando, sed ĝis nun en tiu pli ŝirmata regiono la hobitoj ne sentis la klimatan ŝanĝiĝon. Ĉi tie la printempo jam estis ĉirkaŭ ili; frondoj trapikis muskon kaj humon, larikoj estis verdfingraj, etaj floroj malfermiĝis sur la herbo, birdoj kantadis. Itilio, la ĝardeno de Gondoro, jam ruiniĝinta, daŭre retenis malordan driadan belecon.

Sude kaj okcidente ĝi alrigardis la varmajn subajn valetojn de Anduino, ŝirmatajn oriente de Efelo Duad kaj tamen ne sub la montombro, protektatajn norde de Emin Muilo, malfermitajn al la sudaj blovetoj kaj la humidaj ventoj de la fora Maro. Kreskis tie multaj arboj, antaŭlonge plantitaj, falantaj en nevartitan maljunaĝon inter konfuziĝo da senzorgaj posteuloj; kaj boskoj kaj densejoj estis el tamariko kaj fortodoraj terebintarboj, el olivarboj kaj el laŭroj; kaj troviĝis juniperoj kaj mirtoj kaj timianoj kreskantaj arbuste, aŭ per siaj lignecaj rampaj tigoj mantelis en profundaj tapetoj la kaŝitajn ŝtonojn; salvioj diversspecaj elmetis florojn bluajn, ruĝajn aŭ pale verdajn; kaj majoranoj kaj novŝosantaj petroseloj, kaj multaj plantaĵoj, kies formoj kaj odoroj ne troviĝis en la ĝardenklero de Sam. La grotetoj kaj rokmuroj estis jam stelumitaj de saksifragoj kaj sedoj. Primoloj kaj anemonoj maldormis en la avelegejoj; kaj asfodeloj kaj multaj lilifloroj pendolis siajn duonapertajn kapojn en la herbo: profunda verda herbo apud la lagetoj, kie haltis falintaj fluoj en friskaj kavoj dum la vojaĝo suben al Anduino.

La vojaĝantoj turnis la dorsojn al la vojo kaj iris suben laŭ la deklivo. Dum ili marŝis, puŝante sin tra arbustoj kaj herbejoj, leviĝis ĉirkaŭ ili dolĉaj bonodoroj. Golumo tusis kaj duonvomis; sed la hobitoj profunde enspiris, kaj subite Sam ekridis pro kora malŝarĝiĝo, ne pro ŝercemo. Ili laŭiris rojon, kiu rapide subeniris antaŭ ili. Baldaŭ ĝi gvidis ilin al eta klara lago en malprofunda valeto: ĝi kuŝis en la rompitaj ruinaĵoj de antikva ŝtonbaseno, kies ĉizitan randon preskaŭ tute kovris muskoj kaj rozarbedoj; ĉirkaŭ ĝi staris iridfolioj en vicoj, kaj folioj nimfeaj flosis sur ĝia milde ondeta supraĵo; sed ĝi estis profunda kaj freŝa, kaj daŭre elverŝiĝis sensone laŭ ŝtona beko ĉe la fora ekstremo.

Tie ili sin lavis kaj trinkis ĝissate ĉe la enflua trueto. Poste ili serĉis ripozejon, ankaŭ sinkaŝejon; ĉar tiu tereno, ankoraŭ belaspekta, tamen estis nun teritorio de la Malamiko. Ili ne tre malproksimis de la vojo, tamen eĉ en tia mallonga spaco ili vidis cikatrojn de malnovaj militoj kaj pli novajn vundojn kaŭzitajn de la orkoj kaj aliaj fiaj servistoj de la Malhela Mastro: ŝakto de nekovritaj rubo kaj malpuraĵo; arboj malzorge dehakitaj kaj postlasitaj al morto, kun misaj runoj aŭ la fidestina signo de l’ Okulo eltranĉitaj per krudaj strioj sur iliaj ŝeloj.

Sam skrablanta sub la elirejo de la lago, flarante kaj tuŝante la nekonatajn plantaĵojn kaj arbojn, momente forgesinte pri Mordoro, ricevis memorigon pri ĝia ĉiam ĉeesta danĝero. Li hazarde trovis cirklon ankoraŭ brulmakulitan, kaj meze de ĝi li trovis amason da karbumitaj frakasitaj ostoj kaj kranioj. La rapida kreskivo de la sovaĝejo je rozarbedoj kaj eglanterioj kaj pendantaj klematidoj jam tiris vualon sur tiun lokon de terura festado kaj mortigado; sed ĝi ne estis antikva. Li retrorigardis al siaj kunuloj, sed li diris nenion: la ostojn prefere lasu en trankvilo kaj nepalpumitaj kaj dispelitaj de Golumo.

— Ni trovu lokon por tratagi, — li diris. — Ne pli sube. Pli alte, laŭ mi.


Iom retro super la lago ili trovis profundan brunan kampeton da pasintjaraj filikoj. Malantaŭ ĝi estis densejo da malhelfoliaj laŭroj kreskantaj supren laŭ kruta teramaso kronita de maljunaj cedroj. Ili decidis resti tie kaj pasigi la tagon, kiu jam aŭguris helon kaj varmon. Tago taŭga por promenado survoje tra la boskoj kaj valetoj de Itilio; sed kvankam orkoj distancigas sin de sunlumo, tamen tie troviĝis tro multaj lokoj, kie ili povus kaŝiĝi kaj vaĉi; kaj aliaj fiokuloj viglis tie: Saŭrono havis multajn servistojn. Golumo ĉiuokaze rifuzis moviĝi sub la Flava Vizaĝo. Baldaŭ tiu rigardos super la malhelaj firstoj de Efelo Duad, kaj li svenetos kaj kaŭros pro la lumo kaj varmego.

Sam dum la marŝado serioze pripensis nutraĵon. Ĉar la malespero de l’ netrairebla Pordego estis malantaŭe, li ne sentis tian emon kian la mastro malatenti la vivrimedojn post la misiofino; kaj ĉiuokaze ŝajnis al li pli saĝe ŝpari la vojpanon de la elfoj ĝis malpli favora estonteco. Jam pasis ses tagoj aŭ pli, de kiam li kalkulis, ke ili havas stokon sufiĉan por nuraj tri semajnoj.

“Se ni atingos la fajron dum tioma tempo, estos bonŝance laŭ la nuna progreso! — li pensis. — Kaj ni eble volos reiri. Ni eble!”

Cetere, fine de longa noktmarŝado, kaj post baniĝo kaj trinkado, li estis eĉ pli ol kutime malsata. Vespermanĝon, aŭ matenmanĝon, en la malnova kuirejo ĉe Bagŝuta Vico, ĝuste tion li vere sopiris. La ideo trafis lin, kaj li sin turnis al Golumo. Golumo estis ŝtele ekrampanta kvarpiede tra la filikoj.

— Hej! Golumo! — diris Sam. — Kien vi iras? ĉu por ĉasi? Nu, vidu, olda nazulo, al vi ne plaĉas nia manĝaĵo, kaj mi mem ne domaĝus variecon. Via nova devizo estas ĉiam helpopreta. Ĉu vi povas trovi ion taŭgan al malsata hobito?

— Jes, eble, jes, — diris Golumo. — Smeagolo ĉiam helpas, se oni petas — se oni petas afable.

— Bone! — diris Sam. — Do mi petas. Kaj se tio ne sufiĉe afablas, mi petegas.


Golumo malaperis. Li forestis iom longete, kaj Frodo post kelkaj mordoj da lembaso sin aranĝis profunde en la brana filikaro kaj endormiĝis. Sam rigardis lin. La frua taglumo ĵus subenrampis en la subarbajn ombrojn, sed li vidis tre klare la vizaĝon de l’ mastro kaj ties manojn, kuŝantajn ripoze sur la tero apude. Li subite rememoris Frodon, kiam tiu kuŝis dormanta en la domo de Elrondo post lia terura vundiĝo. Tiam dumgarde Sam rimarkis, ke kelkfoje lumo ŝajnas malforte brili interne; sed nun la lumo estis eĉ pli evidenta kaj forta. La vizaĝo de Frodo estis trankvila, la signoj de timo kaj zorgado forlasis ĝin; sed ĝi aspektis maljuna, maljuna kaj bela, kvazaŭ ĉizado de jaroj formigaj estus nun rivelita per multaj fajnaj linioj antaŭe kaŝitaj, kvankam la identeco de la vizaĝo ne ŝanĝiĝis. Tio ne signifas, ke ĝuste tiel Sam Vato formulis sian penson. Li skuis sian kapon, kvazaŭ trovante vortojn senutilaj, kaj murmuris:

— Mi amas lin. Tia li estas, kaj kelkfoje ĝi trabrilas iel. Sed mi amas lin, ĉu aŭ ne.

Golumo revenis kviete kaj transrigardis la ŝultron de Sam. Rigardinte Frodon, li fermis siajn okulojn kaj forrampis sensone. Sam alvenis lin post momento kaj trovis lin manĝanta ion kaj murmuranta al si. Apud li sur la tero kuŝis du malgrandaj kunikloj, kiujn li komencis avide okulumi.

— Smeagolo ĉiam helpas, — li diris. — Li alportis kuniklojn, agrablajn kuniklojn. Sed la mastro endormiĝis, kaj eble Sam volas endormiĝi. Jam ne volas kuniklojn. Smeagolo klopodas helpi, sed li ne povas ion kapti dumminute.

Sam tamen tute ne malŝatis kuniklaĵon, kaj tion diris. Almenaŭ ne kuniklaĵon kuiritan. Ĉiuj hobitoj, kompreneble, scias kuiri, ĉar ili eklernas tiun arton antaŭ la abocon (kiun multaj neniam atingas); sed Sam estis kuiranto tre kapabla, eĉ laŭ takso de hobitoj, kaj li faris multon el la bivaka kuirado dum la vojaĝoj, kiam prezentiĝis okazo. Li kunportis espereme kelkajn ilojn en sia tornistro: etan tindrujon, du malprofundajn kaseroletojn, el kiuj la malpli granda adaptiĝis en la pli granda; ene de ili estis metitaj ligna kulero, mallonga dupikila forko kaj kelkaj pikstangetoj; kaj kaŝita funde de la tornistro en plata ligna skatolo valoraĵo malkreskanta: iom da salo. Sed li bezonis fajron, kaj krome kelkajn aliajn aferojn. Li pripensis iomete, dum li eligis sian tranĉilon, purigis kaj akrigis ĝin, kaj komencis prepari la kuniklojn. Li ne intencis eĉ pormomente lasi dormantan Frodon sola.

— Ek, Golumo, — li diris. — Mi havas por vi ankoraŭ alian taskon. Iru plenigi ĉi tiujn kaserolojn per akvo kaj reportu ilin!

— Smeagolo alportos akvon, jes, — diris Golumo. — Sed kial la hobito deziras tiom da akvo? Li jam trinkis, li sin lavis.

— Ne zorgu pri tio, — diris Sam. — Se vi ne povas diveni, vi sufiĉe baldaŭ konstatos. Kaj ju pli baldaŭ vi alportos la akvon, des pli baldaŭ vi konstatos. Ne difektu iun mian kaserolon, aŭ mi faros el vi haketaĵon.

Dum Golumo forestis, Sam rigardis denove Frodon. Tiu plu dormis kviete, sed Sam nun estis plej trafata de la magreco de liaj vizaĝo kaj manoj.

— Tro maldika kaj malloza li estas, — li murmuris. — Ne taŭge por hobito. Se mi sukcesos kuiri ĉi kunikletojn, mi vere vekos lin.

Sam kunrastis amaseton da filikoj plej sekaj, kaj poste skrablis supren sur la dekliveto kolektante aron da branĉetoj kaj lignaj rompitaĵoj; falinta branĉo de cedro ĉe la supro havigis al li bonan stokon. Li eltranĉis kelkajn herbkvadratojn sube de l’ dekliveto tuj ekster la filikejo, kaj faris malgrandan truon kaj metis tien la brulaĵon. Estante lerta pri siliko kaj tindro, li baldaŭ ĉendis fajreton. Ĝi kreis preskaŭ neniom da fumo sed dissendis aroman odoron. Li ĝuste kliniĝis super sia fajro, ŝirmante ĝin kaj aldonante lignon pli pezan, kiam Golumo revenis, zorge portante la kaserolojn kaj grumblante al si.

Li demetis la kaserolojn kaj subite ekvidis, kion faras Sam. Li eligis malfortan siblan kriĉon kaj ŝajnis samtempe tima kaj kolera.

— Ah! Sss... Ne! Ne! Stultaj hobitoj, stultaj, jes stultaj! Ili ne faru tion!

— Ne faru kion? — demandis Sam surprizite.

— Ne faru la aĉajn ruĝajn langojn, — siblis Golumo. — Fajro, fajro! Estas danĝera, jes danĝera. Ĝi brulas, ĝi mortigas. Kaj ĝi alvokos malamikojn, jes certe.

— Mi opinias, ke ne, — diris Sam. — Neniu kialo por tio, se oni ne surmetos malsekaĵon kaj kreos subbrulaĵon. Sed se jes, do jes. Mi intencas riski tion, ĉiuokaze. Mi intencas stufi ĉi kunikletojn.

— Ĉu stufi la kunikletojn? — kvikis Golumo konsternite. — Fuŝi belan viandon, kiun Smeagolo restigis al vi, kompatinda malsata Smeagolo! Pro kio? Pro kio, stulta hobito? Ili estas junaj, ili estas molaj, ili estas agrablaj. Manĝu ilin, manĝu ilin! — Li ungis la pli proksiman kuniklon, jam senhaŭtigitan kaj kuŝantan apud la fajro.

— Trankviliĝu! — diris Sam. — ĉiu laŭ propra moro. Nia pano vomigas vin, kaj nekuirita kunikleto vomigas min. Se vi donis al mi kunikleton, tiu kunikleto estas mia, vidu, por kuiri, se tion mi emas. Kaj mi emas. Ne necesas, ke vi rigardu min. Iru kapti alian kaj manĝu laŭvole. Ie private kaj for de mia vidkampo. Tiam vi ne vidos la fajron, kaj mi ne vidos vin, kaj ni ambaŭ pli feliĉos. Mi certigos, ke la fajro ne fumu, se tio iel feliĉigos vin.

Golumo foriris grumblante kaj rampis en la filikejon. Sam okupiĝis pri siaj kaseroloj.

— Kion la hobito bezonas kun kunikleto, — li diris al si, — tio estas kelkaj spicherboj kaj radikaĵoj, precipe terpomoj, por ne paroli pri pano. Spicherbojn ni povas akiri, verŝajne.

— Golumo! — li vokis mallaŭte. — Tria fojo pagas la tuton. Mi deziras kelkajn spicherbojn. — La kapo de Golumo elrigardis el la filikejo, sed li aspektis nek helpema nek amikeca. — Kelkaj laŭraj folioj, iom da timiano kaj salvio sufiĉos, antaŭ la akvo ekbolos, — diris Sam.

— Ne! — diris Golumo. — Smeagolo ne estas kontenta. Kaj al Smeagolo ne plaĉas odoraĉaj folioj. Li ne manĝas herbojn aŭ radikojn, ne trezoro, ne ĝis li malsategas aŭ tre malsanas, kompatinda Smeagolo.

— Smeagolo trafos en vere varmegan akvon, kiam bolos tiu ĉi akvo, se li ne faros laŭpete, — graŭlis Sam. — Sam enmetos tien lian kapon, jes trezoro. Kaj mi devigus lin serĉi ankaŭ napojn kaj karotojn, kaj ankaŭ terpomojn, se temus pri la ĝusta sezono. Mi vetas, ke tie ĉi sovaĝe diskreskas ĉiaj bonaĵoj. Mi donus multon por manpleno da terpomoj.

— Smeagolo ne iros, ho ne trezoro, ne ĉi-foje, — siblis Golumo. — Li timas, kaj li tre lacas, kaj tiu ĉi hobito ne afablas, tute ne afablas. Smeagolo ne elfosos radikojn, karotojn kaj... terpomojn. Kio estas terpomoj, trezoro, he, kio estas terpomoj?

— Ter-po-moj, — diris Sam. — Frandaĵo de la Avulo, kaj elstare bona balasto por malplena stomako. Sed vi trovos neniom, do ne necesas serĉi. Sed estu bona Smeagolo kaj alportu al mi spicherbojn, kaj mi taksos vin pli alte. Krom tio, se vi komencos novan vivmanieron kaj daŭrigos ĝin, mi kuiros por vi kelkajn terpomojn iam. Mi kuiros ja: frititaj fiŝo kaj terpomfingroj pretigitaj de S. Vato. Tion vi ne povus rifuzi.

— Jes, jes, ni povus. Difekti agrablan fiŝon per brulumado. Donu al mi fiŝon jam nun, kaj tenu mem fiajn terpomfingrojn!

— Ho, vi estas senesperiga, — diris Sam. — Endormiĝu!


Fine li devis mem trovi la bezonataĵojn; sed ne necesis al li iri foren, ne el videblo de la loko, kie kuŝis lia mastro ankoraŭ dormanta. Dum kelka tempo Sam sidis meditante kaj prizorgante la fajron ĝis la akvo bolis. La taglumo plifortiĝis kaj la aero iĝis varma; la roso forvelkis desur herboj kaj folioj. Baldaŭ la kunikloj distranĉitaj kuŝis boletante en siaj kaseroloj kun la faskigitaj spicherboj. Sam preskaŭ endormiĝis dum la tempopaso. Li lasis ilin stufiĝi dum preskaŭ unu horo, provante ilin de tempo al tempo per sia forko, kaj gustumante la buljonon.

Kiam li opiniis ĉion preta, li forigis la kaserolojn de la fajro kaj rampis ĝis Frodo. Frodo duonmalfermis siajn okulojn, kiam Sam superombris lin, kaj tiam li vekiĝis el sia sonĝado: alia nekaptebla sonĝo paca.

— Saluton, Sam, — li diris. — Ĉu ne ripozas? Ĉu io misas? Kioma horo estas?

— Ĉirkaŭ du horoj post la tagiĝo, — diris Sam, — kaj preskaŭ duono post la oka laŭ la Provincaj horloĝoj, eble. Sed nenio misas. Kvankam ĉion mi ne nomus senmakula: neniuj legomoj, neniuj cepoj, neniuj terpomoj. Mi havas por vi iom da stufaĵo kaj iom da supo, sinjoro Frodo. Bonfaros al vi. Vi devos elsuĉi ĝin el via tasego; aŭ rekte el la kaserolo, kiam ĝi estos pli malvarmeta. Mi ne kunportis bovlojn, nek ion konvenan.

Frodo oscedis kaj streĉis sin.

— Vi devis ripozi, Sam, — li diris. — Kaj ĉendo de fajro estas danĝera ĉi tie. Sed mi ja sentas malsaton. Hmmm! ĉu mi flaras ĝin de ĉi tie? Kion vi stufis?

— Donacon de Smeagolo, — diris Sam: — duon da kunikloj; kvankam mi opinias, ke Golumo jam domaĝas ilin. Sed nenio estas por akompani ilin krom kelkaj spicherboj.


Sam kaj lia mastro sidis interne de la filikejo kaj manĝis sian stufaĵon el la kaseroloj, dividante la malnovajn forkon kaj kuleron. Ili permesis al si po duonpecon da elfa vojpano. Tio ŝajnis festo.

— Fajf! Golumo! — Sam vokis kaj fajfis mallaŭte. — Venu! Dume tempo restas por intencoŝanĝo. Restas iom, se vi volas provi stufitan kuniklon. — Ne venis respondo. — Nu bone, supozeble li foriris por trovi ion por si. Ni finmanĝos ĝin.

— Kaj poste vi devos iom dormi, — diris Frodo.

— Ne ekdormu, dum mi dormos, sinjoro Frodo. Mi ne tre certas pri li. Ankoraŭ restas en li sufiĉe da Fetorulo — la fia Golumo, se vi min komprenas — kaj ĝi refortiĝas. Tamen mi opinias, ke unue li provus strangoli min. Ni ne interkonsentas, kaj li ne estas kontenta pri Sam, ho ne trezoro, tute ne kontenta.


Ili finmanĝis, kaj Sam foriris por lavi sian manĝilaron. Stariĝante por reiri, li retrorigardis laŭ la deklivo. Tiumomente li vidis la sunon leviĝi el la fumo, aŭ nebuleto, aŭ malhela ombro, aŭ kio ajn ĝi estis, kiu kuŝis ĉiam oriente, kaj ĝi etendis siajn radiojn orajn suben sur la arbojn kaj maldensejojn ĉirkaŭ li. Tiam li rimarkis maldensan spiralon de grizblua fumo, klare videblan kiam ĝin trafis la sunlumo, leviĝanta el densejo supre. Ŝokite li konstatis, ke tio estas la fumo de lia eta kuirfajro, kiun li neglektis estingi.

— Tio ne taŭgas! Mi neniam supozis, ke ĝi tiel montriĝos! — li murmuris kaj komencis retrorapidi. Subite li haltis kaj aŭskultis. Ĉu li aŭdis fajfon aŭ ne? Aŭ ĉu tio estis pepo de iu stranga birdo? Se ĝi estis fajfo, ĝi ne aŭdiĝis el la direkto de Frodo. Jen ĝi denove el alia loko! Sam komencis kuri laŭeble rapide supren laŭ la deklivo.

Li trovis ke malgranda branĉeto, forbrulante ĝis sia ekstera ekstremo, ĉendis iom da filikoj rande de la fajro, kaj la ekbrulantaj filikoj ardigis la herbkvadratojn. Haste li plande estingis la restaĵon de la fajro, dispuŝis la cindrojn kaj surmetis la kvadratojn al la truo. Poste li rerampis al Frodo.

— Ĉu vi aŭdis fajfon kaj ion, kio sonis kiel respondo? — li demandis. — Antaŭ kelkaj minutoj. Mi esperas, ke tio estis nur birdo, sed ĝi ne sonis tute tia, sed pli kiel imitata birdopepo, ŝajnis al mi. Kaj bedaŭrinde mia fajreto fumis. Nu, se mi allogis problemojn, mi neniam pardonos min. Kaj eble ankaŭ ne havos eblecon!

— ĉit! — flustris Frodo. — Mi opinias, ke mi aŭdis voĉojn.

La du hobitoj rimenis siajn tornistrojn, surdorsigis ilin fuĝoprete, kaj poste rampis pli profunden en la filikejon. Tie ili kaŭris aŭskultante.

Ne dubeblis pri la voĉoj. Tiuj parolis mallaŭte kaj kaŝiĝeme, sed ili estis proksimaj kaj pliproksimiĝantaj. Tute subite unu el ili klare parolis tre apude.

— Jen! De ĉi tie venis la fumo! Ĝi estos tre apude. En la filikejo sendube. Ni havos ĝin kvazaŭ kuniklon en kaptilo. Tiam ni ekscios, kio ĝi estas.

— Jes, kaj kion ĝi scias! — diris la dua voĉo.

Tuj kvar viroj venis paŝante tra la filikoj de malsamaj direktoj. Ĉar fuĝo kaj kaŝiĝo jam ne estis eblaj, Frodo kaj Sam salte stariĝis, metante la dorson al la dorso kaj eligante siajn glavetojn.

Se ilin mirigis tio, kion ili vidis, iliaj kaptintoj estis eĉ pli mirigitaj. Kvar altaj viroj staris tie. Du havis en la manoj lancojn kun larĝaj helaj pintoj. Du havis pafarkegojn, preskaŭ same longajn kiel ili mem, kaj grandajn sagujojn da longaj verdplumaj sagoj. Ĉiuj havis ĉeflanke glavojn kaj estis vestitaj per diversaj verdoj kaj brunoj, kvazaŭ por marŝi pli nevidate en la maldensejoj de Itilio. Verdaj gantoj kovris iliajn manojn, kaj iliaj vizaĝoj estis kapuĉitaj kaj maskitaj verde, escepte de la okuloj, kiuj estis tre akravidaj kaj helaj. Tuj Frodo pensis pri Boromiro, ĉar tiuj viroj similis lin stature, sintene kaj laŭ la parolmaniero.

— Ni ne trovis tion, kion ni serĉis, — diris unu. — Sed kion ni ja trovis?

— Ne orkojn, — diris alia, lasante la tenilon de la glavo, kiun li kaptis kiam ili vidis ekbrili Pikilon en la mano de Frodo.

— Ĉu elfojn? — diris la tria dubeme.

— Ne! Ne elfojn, — diris la kvara, la plej alta, kaj ŝajne la ĉefa inter ili. — Elfoj ne promenas nuntempe en Itilio. Kaj elfoj estas mirinde belaj, aŭ tiel oni diras.

— Kio signifas, ke ni ne estas belaj, mi komprenas, — diris Sam. — Koran dankon. Kaj kiam vi findiskutos, eble vi diros, kiuj vi estas, kaj kial vi ne volas permesi al la du lacaj vojaĝantoj ripozi.

La alta verdulo ridis senĝoje.

— Mi estas Faramiro, militestro de Gondoro, — li diris. — Sed en tiu ĉi lando ne estas vojaĝantoj: nur servistoj de la Malhela Turego aŭ de la Blanka.

— Sed ni estas neniuj el ambaŭ, — diris Frodo. — Ni estas vojaĝantoj, kion ajn volas diri militestro Faramiro.

— Do rapidu deklari vin kaj vian komision, — diris Faramiro. — Nin atendas taskoj, kaj ĉi tie ne estas loko por rebusado aŭ traktado. Ek! Kie estas la tria el via kunularo?

— Ĉu la tria?

— Jes, la kaŝiĝemulo, kiun ni vidis kun nazo en la lageto tie sube. Li aspektis malfavore. Spiona speco de orko, mi konjektas, aŭ ties servanto. Sed li evitis nin per iu vulpa truko.

— Mi ne scias, kie li estas, — diris Frodo. — Li estas nur hazarda kunulo renkontita survoje, kaj mi ne respondecas pri li. Se vi trovos lin, indulgu lin. Konduku lin aŭ sendu lin al ni. Li estas nur vagulaĉo, sed li troviĝas sub mia prizorgo dum iom da tempo. Sed koncerne nin, ni estas hobitoj el la Provinco, fore nord-okcidente, post multaj riveroj. Frodo, filo de Drogo, estas mia nomo, kaj kun mi estas Samsaĝo, filo de Hamfasto, honorinda hobito, kiu servas min. Ni venis tra longaj vojoj: el Rivendelo, aŭ Imladriso, kiel iuj nomas ĝin. — Tiam Faramiro ektikis kaj pliatentis. — Sep kunulojn ni havis. Unun ni perdis en Morio, la aliajn ni postlasis en Part Galeno super Raŭroso: du el miaj parencoj, ankaŭ estis tie gnomo, elfo kaj du homoj. Tiuj estis Aragorno kaj Boromiro, kiu diris ke li devenas de Minaso Tirit, urbo en la sudo.

— Boromiro! — ĉiuj kvar viroj ekkriis.

— Ĉu Boromiro, filo de Mastro Denetoro? — demandis Faramiro, kaj stranga severa esprimo aperis sur lia vizaĝo. — Vi akompanis lin? Tio estas grava novaĵo, se ĝi estas vera. Sciu, fremduletoj, ke Boromiro, filo de Denetoro, estis la Supera Gardisto de l’ Blanka Turego, kaj nia ĉefkomandanto: li dolorige mankas al ni. Kiuj vi estas do, kaj kiel vi rilatis al li? Rapidu, ĉar la suno supreniras!

— Ĉu al vi estas konataj la enigmaj vortoj, kiujn Boromiro kunportis al Rivendelo? — Frodo respondis.

Serĉu la Glavon Rompitan:

ĝi loĝas en Imladriso...

— Tiuj vortoj estas konataj efektive, — diris Faramiro konsternite. — Estas ioma atestaĵo pri via vereco, ke ankaŭ vi konas ilin.

— Aragorno, kiun ni nomis, estas la portanto de la Glavo Rompita, — diris Frodo. — Kaj ni estas la duonuloj, pri kiuj menciis la rimaĵo.

— Mi vidas tion, — diris Faramiro penseme. — Aŭ mi vidas, ke tiel povas esti. Kaj kio estas la Plago de Isilduro?

— Tio estas kaŝita, — respondis Frodo. — Sendube ĝi estos klarigita siatempe.

— Ni devas ekscii pli multe pri tio, — diris Faramiro, — kaj ekscii, kio kondukas tiom orienten sub la ombro de jena... — li fingromontris kaj diris neniun nomon. — Sed ne nun. Ni havas taskon. Vi estas en danĝero, kaj hodiaŭ vi ne irus longe laŭ kampoj aŭ vojoj. Estos proksimaj fortaj manbatoj antaŭ ol la tago plenmaturiĝos. Poste morto aŭ rapida fuĝo reen al Anduino. Mi lasos du por gardi vin, por via kaj mia bonfarto. Saĝulo ne fidas je hazarda renkonto survoje en tiu ĉi lando. Se mi revenos, mi plu interparolos kun vi.

— Adiaŭ! — diris Frodo, malalte riverencante. — Pensu, kion vi volas, sed mi estas amiko de ĉiuj malamikoj de Unu Malamiko. Ni povus akompani vin, se ni duonuloj povus esperi servi vin, virojn tiel bravajn kaj fortajn, kiaj vi ŝajnas, kaj se mia komisio permesus tion. La lumo prilumu viajn glavojn!

— La duonuloj estas ĝentilaj personoj, kio ajn alia ili estas, — diris Faramiro. — Adiaŭ!


La hobitoj sidiĝis denove, sed ili nenion diris unu al la alia pri siaj pensoj kaj duboj. Proksime, ĝuste sub la makuliga ombro de l’ malhelaj laŭroj, du viroj restis garde. Ili demetis siajn maskojn de tempo al tempo por freŝigi sin, dum pliintensiĝis la taga varmo, kaj Frodo vidis, ke ili estas viroj bonaspektaj, palhaŭtaj, malhelharaj, kun grizaj okuloj kaj vizaĝoj tristaj kaj fieraj. Ili interparolis per mallaŭtaj voĉoj, uzante unue la Komunan Lingvon, sed laŭ la pasinteca maniero, kaj poste ŝanĝante al la propra lingvo. Mirigite Frodo aŭskultante rimarkis, ke ili parolas la elfan lingvon, aŭ lingvon malmulte diferencan; kaj li rigardis ilin kun miro, ĉar li komprenis, ke ili certe estas dunadanoj el la sudo, homoj de la nasklinio de la Mastroj de Okcidentio.

Post iom da tempo li alparolis ilin; sed ili respondis malvolonte kaj singarde. Ili nomis sin Mablungo kaj Damrodo, soldatoj de Gondoro, kaj ili estis disiruloj el Itilio, ĉar ili estis posteuloj de popolo iam vivinta en Itilio, antaŭ ol tiu estis konkerita. El tiaj viroj Mastro Denetoro elektis siajn atakpatrolojn por sekrete transiri Anduinon (kiel kaj kie ili rifuzis diri) kaj incitadi la orkojn kaj aliajn malamikojn, kiuj disvagis inter Efelo Duad kaj la Rivero.

— Estas preskaŭ dek leŭgoj de ĉi tie ĝis la orienta bordo de Anduino, — diris Mablungo, — kaj malofte ni venas tiom malproksimen. Sed ĉi-vojaĝe ni havas novan komision: ni venas por embuski la virojn el Harado. Ili malbenatu!

— Jes, malbenatu la sudanoj! — diris Damrodo. — Laŭdire estis traktoj pratempe inter Gondoro kaj la reĝlandoj de l’ haradanoj en la Fora Sudo, kvankam amikeco neniam estis. En tiu tempo niaj limoj troviĝis fore sude post la elfluejoj de Anduino, kaj Umbaro, la plej proksima el iliaj regnoj, rekonis nian superecon. Sed tio estis antaŭlongege. Dum multaj vivlongoj neniu iris tien-reen inter ni. Nur lastatempe ni informiĝis, ke la Malamiko estis inter ili, kaj ili transiris aŭ reiris al Li — ili ĉiam pretis al Lia volo — kion faris ankaŭ multaj en la oriento. Mi ne dubas, ke la tagoj de Gondoro estas nombritaj, kaj la muroj de Minaso Tirit estas kondamnitaj, tiom grandaj estas Liaj forto kaj malico.

— Tamen ni ne volas sidi senfare kaj permesi, ke Li faru ĉion laŭ Sia volo, — diris Mablungo. — Tiaj malbenindaj sudanoj nun almarŝas laŭ la pravojoj por plifortigi la armeojn de la Malhela Turego. Jes, ĝuste laŭ la vojoj, kiujn konstruis la metilerto de Gondoro. Kaj ili iras ĉiam pli malzorge, ni informiĝas, supozante la potencon de sia nova mastro sufiĉe forta, ke la nura ombro de Liaj montetoj protektos ilin. Ni venas por instrui al ili alian lecionon. Granda amaso el ili marŝanta norden estis raportita al ni antaŭ kelkaj tagoj. Unu el iliaj regimentoj laŭ nia kalkulo atendeble preterpasos iam antaŭ la tagmezo: sur la supra vojo, kie ĝi trapasas la fenditan vojon. La vojo eble pasas, sed ne pasos ili! Ne dum Faramiro estras. Li nun gvidas nin dum ĉiuj danĝeraj aventuroj. Sed lia vivo estas protektata, aŭ la sorto ŝirmas lin por iu alia celo.


Ilia parolado velkis al aŭskulta silento. Ĉio ŝajnis senmova kaj atenta. Sam, kaŭranta rande de la filikejo, elgvatis. Per siaj akraj hobitaj okuloj li vidis, ke multaj pliaj viroj ĉeestas. Li povis vidi ilin ŝtelirantaj laŭ la deklivoj, unuope aŭ en longaj spaliroj, ĉiam sekvante la ombron de bosko aŭ densejo, aŭ rampantaj, apenaŭ videblaj en sia bruna kaj verda vesto, tra herbo kaj filikejoj. Ĉiuj estis kapuĉitaj kaj maskitaj, kun gantoj sur la manoj, kaj estis armitaj simile al Faramiro kaj ties kunuloj. Post nelonge ili ĉiuj jam pasis kaj malaperis. La suno supreniris ĝis ĝi proksimiĝis al la sudo. La ombroj kuntiriĝis.

“Mi scivolas, kie estas tiu damninda Golumo? — pensis Sam, rampante reen en la pli densan ombron. — Sufiĉe eblas, ke oni trapikos lin kiel orkon aŭ lin rostos la Flava Vizaĝo. Sed mi opinias, ke li zorgos pri si”. Li kuŝiĝis apud Frodo kaj komencis dormeti.

Li vekiĝis pensante, ke li aŭdis trumpetan klarionon. Li sidiĝis. Estis jam plena tagmezo. La gardantoj staris atentaj kaj streĉitaj en ombro de la arboj. Subite la trumpetoj sonoris pli laŭte kaj nemiskompreneble supre, trans la supraĵon de l’ deklivo. Al Sam ŝajnis, ke li aŭdas ankaŭ kriojn kaj sovaĝan bruadon, sed tiu sono estis mallaŭta, kvazaŭ ĝi venus el iu fora kaverno. Baldaŭ poste la bruo de luktado erupciis pli proksime, ĝuste super ilia kaŝejo. Li povis aŭdi klare la sonoran gratiĝon de ŝtalo sur ŝtalo, tintegon de glavo kontraŭ fera ĉapo, obtuzan baton de klingo kontraŭ ŝildo; homoj kriadis kaj kriĉadis, kaj unu klara voĉo vokis: “Gondoro! Gondoro!”

— Tio sonas kiel cent forĝistoj forĝantaj samtempe, — diris Sam al Frodo. — Nun ili tiom proksimas, kiom mi deziras.


Sed la bruego pliproksimiĝis.

— Ili venas! — kriis Damrodo. — Vidu! Iuj sudanoj elrompiĝis el la kaptilo kaj fuĝas de la vojo. Jen ili iras! Niaj viroj persekutas ilin, kaj Faramiro antaŭas.

Sam, deziregante vidi ankoraŭ pli, iris aliĝe al la gardantoj. Li grimpis iom sur unu el la plej grandaj laŭroj. Momente li ekvidis brunhaŭtajn virojn ruĝvestitajn subenkurantajn laŭ la deklivo iom fore, dum verdvestitaj batalantoj saltis post ilin, hakante ilin falige dum ili fuĝis. Sagoj densis en la aero. Tiam subite rekte trans la randon de ilia ŝirma rokmuro falis viro, suben krakegante tra la sveltaj arboj, preskaŭ sur ilin. Li estis haltigita en la filikejo for kelkajn futojn, vizaĝmalsupre, kun verdaj sagoplumoj fiksitaj sur lia kolo sub ora kolumo. Liaj skarlataj vestoj estis ĉifonaj, lia brustarmaĵo el imbrikitaj bronzaj plataĵoj estis fendita kaj hakita, liaj nigraj harplektoj ore pasamentitaj estis sangotrempitaj. Lia bruna mano plu kroĉis tenilon de rompita glavo.

La unuan fojon Sam vidis batalon inter homoj, kaj ĝi ne tre plaĉis al li. Li estis kontenta, ke li ne povis vidi la vizaĝon de l’ mortinto. Li scivolis, kiel nomiĝis tiu viro, kaj de kie li venis; kaj ĉu li fakte malicis kore, aŭ mensogoj kaj minacoj gvidis lin dum la longa marŝado de lia hejmo, kaj se li vere ne preferus resti hejme en paco — tiu pensekflagro rapide estis forpelita el lia menso. Ĉar ĝuste kiam Mablungo antaŭenpaŝis al la falinta korpo, aŭdiĝis nova bruo. Grandaj kriado kaj voĉado. Inter ĝi Sam aŭdis akran blekadon aŭ trumpetadon. Kaj poste egan skuadon aŭ batadon, kvazaŭ grandaj virŝafoj piedfrapus la teron.

— Gardu! Gardu! — kriis Damrodo al sia kunulo. — La Valaroj flankenturnu ĝin! Mumako! Mumako!

Mirigite kaj terurite, daŭre ĝojigote, Sam vidis enorman figuron trafrakasi el la arboj kaj veni kuregante laŭ la deklivo. Granda kiel domo, multe pli granda ol domo ĝi aspektis al li, grizvestita moviĝanta monteto. Timo kaj miro, eble, pligrandigis ĝin en la vido de l’ hobito, sed la mumako el Harado efektive estis granda besto, kaj ties similaĵoj ne plu iras en Mez-Tero: ĝiaj parencoj, kiuj ankoraŭ vivas nun, estas nur memoraĵoj pri ĝiaj mezuro kaj majesteco. Ĝi daŭre venis rekte al la rigardantoj kaj nur lastmomente turniĝis flanken, pasante je distanco de nur kelkaj paŝoj, skuante la teron sub la piedoj: arbosimilaj kruregoj, enormaj velsimilaj oreloj disetenditaj, longa rostro suprenturnita kvazaŭ serpentego ekpikonta, ruĝaj okuletoj koleraj. Ĝiaj suprenturnitaj kornsimilaj dentegoj estis orstrie omamitaj kaj gutis sangon. Ĝiaj garnaĵoj skarlataj kaj oraj ondadis ĉirkaŭ ĝi sovaĝe ĉifonaj. La ruinaĵo de io, kio ŝajnis vera militoturo, kuŝis sur ĝia ondanta dorso, frakasita dum la furioza trapaso de l’ arbaro; kaj alte sur ĝia kolo plu senespere kroĉiĝis figureto de potenca batalanto, giganto inter la svertingoj.

Plu tondrokuris la bestego, albatiĝante blinde kolera tra lagetoj kaj densejoj. Sagoj saltis kaj krakis sendamaĝe sur la triobla haŭto de ĝiaj flankoj. Ambaŭpartiaj viroj fuĝis antaŭ ĝi, sed ĝi atingis multajn kaj premegis teren. Baldaŭ ĝi ne plu videblis, ankoraŭ fore trumpetante kaj piedbatante. Kio fariĝis al ĝi, tion Sam aŭdis neniam: ĉu ĝi eskapis por vagi kelkan tempon en la sovaĝejo ĝis pereo malproksime de la hejmo, aŭ ĝi estis kaptita en iu profunda ŝakto; ĉu ĝi plu kuregis ĝis ĝi plonĝis en la Grandan Riveron kaj estis englutita.


Sam spiris profunde.

— Olifonto! — li diris. — Do ekzistas olifontoj, kaj mi vidis olifonton. Kia vivo! Sed neniu hejme kredos min. Nu, se tio finiĝis, mi iom ekdormos.

— Dormu, dum vi povas, — diris Mablungo. — Sed la estro revenos, se li estas nevundita, kaj kiam li venos, ni foriros rapide. Oni persekutos nin tuj, kiam la novaĵoj pri nia faro atingos la Malamikon, kaj tio okazos baldaŭ.

— Iru kviete, kiam vi devos! — diris Sam. — Ne necesas perturbi mian dormon. Mi marŝis la tutan nokton.

— Al mi ŝajnas, ke la estro ne lasos vin ĉi tie, mastro Samsaĝo, — ridis Mablungo. — Sed vi vidos.

5 La fenestro al la Okcidento

Ŝajnis al Sam, ke li dormetis nur kelkajn minutojn, kiam li vekiĝis kaj konstatis, ke estas malfrue posttagmeze kaj Faramiro revenis. Lin akompanis multaj viroj; efektive ĉiuj travivintoj de la atako estis nun kuniĝintaj sur apuda deklivo, sume du aŭ tri centoj. Ili sidis en larĝa duoncirklo, inter kies brakoj Faramiro sidis sur la tero, dum Frodo staris antaŭ li. Tio aspektis strange simila al prijuĝo de kaptito.

Sam elŝteliĝis el la filikoj, sed neniu atentis lin, kaj li lokis sin ĉe ekstremo de la homvicoj, kie li povis vidi kaj aŭdi ĉion okazantan. Li rigardis kaj aŭskultis atente, preta kuri helpe al la mastro laŭbezone. Li povis vidi la vizaĝon de Faramiro, kiu nun estis senmaska: ĝi estis severa kaj komandeca, kaj akra sagaco postkuŝis lian penetran rigardon. Dubo estis en la grizaj okuloj, kiuj senŝancele rigardis Frodon.

Sam baldaŭ konstatis, ke la militestro ne estas kontenta pri la rakonto de Frodo pri si plurpunkte: kia estis lia rolo en la Kunularo ekirinta el Rivendelo; kial li disiĝis de Boromiro; kaj kien li aktuale iras. Precipe ofte li revenis al la Plago de Isilduro. Klare li komprenis, ke Frodo kaŝas de li ion tre gravan.

— Sed ĝuste pro alveno de duonulo devus vekiĝi la Plago de Isilduro, aŭ tiel oni devas interpreti la vortojn, — li insistis. — Se do vi estas la nomita duonulo, sendube vi alportis tiun aĵon, kio ajn ĝi estas, al la Konsilio, pri kiu vi parolas, kaj tie Boromiro vidis ĝin. Ĉu tion vi neas?

Frodo nenion respondis.

— Do! — daŭrigis Faramiro. — Mi do volas ekscii de vi pli pri tio, ĉar kio koncernas Boromiron, min koncernas. Orka sago mortigis Isilduron, laŭ la malnovaj rakontoj. Sed orkaj sagoj multnombras, kaj Boromiro de Gondoro ne taksus ekvidon de tia sago signo de misfortuno. Ĉu tiun aĵon vi gardis? Ĝi estas kaŝita, vi diras, sed ĉu ne tiel ĉar vi elektas kaŝi ĝin?

— Ne, ne ĉar mi elektas, — respondis Frodo. — Ĝi ne estas mia posedaĵo. Ĝi ne estas posedaĵo de iu ajn mortulo, ĉu grava, ĉu malgrava; kvankam se iu ajn rajtus pretendi ĝin, tiu estus Aragorno, filo de Aratorno, kiun mi nomis, la estro de nia Kunularo de Morio ĝis Raŭroso.

— Kial li, sed ne Boromiro, princo de tiu urbo, kiun fondis la filoj de Elendilo?

— Ĉar Aragorno estas posteulo laŭ rekta linio, de patro al patro, de Elendilo, filo de Isilduro mem. Kaj tiu glavo, kiun li portas, estas la glavo de Elendilo.

Mira murmuro trakuris la tutan ringon de homoj. Iuj kriis voĉe:

— La glavo de Elendilo! La glavo de Elendilo venas al Minaso Tirit! Grava novaĵo!

Sed la vizaĝo de Faramiro ne ŝanĝis la esprimon.

— Povas esti, — li diris. — Sed tiel granda pretendo devas esti pruvita, kaj postulataj estos klaraj pruvoj, se tiu Aragorno iam venos al Minaso Tirit. Li ne estis alveninta, nek iu ajn el via Kunularo, kiam mi ekvojaĝis antaŭ ses tagoj.

— Boromiro estis kontenta pri tiu pretendo, — diris Frodo. — Efektive, se Boromiro ĉeestus, li respondus ĉiujn viajn demandojn. Kaj tial ke li estis ĉe Raŭroso antaŭ multaj tagoj kaj tiam intencis iri rekte al via urbo, se vi reiros, vi eble baldaŭ ricevos tie la respondojn. Mia rolo en la Kunularo estis konata al li, samkiel al ĉiuj aliaj, ĉar ĝi estis difinita al mi de Elrondo el Imladriso mem antaŭ la tuta Konsilio. Pro tiu komisio mi venis al tiu ĉi lando, sed mi ne rajtas malkaŝi ĝin al iu ajn ekster la Kunularo. Tamen tiuj, kiuj pretendas kontraŭstari la Malamikon, agus plej bone ne malhelpante ĝin.

La tono de Frodo estis fiera, kion ajn li sentis, kaj Sam aprobis ĝin; sed ĝi ne mildigis Faramiron.

— Do! — li diris. — Vi diras, ke mi pritraktu proprajn aferojn, kaj reiru al mia hejmo kaj lasu vin trankvila. Boromiro rakontos ĉion, kiam li venos. Kiam li venos, vi diras! Ĉu vi estis amiko de Boromiro?

Antaŭ Frodo klare aperis memoro pri la atako de Boromiro kontraŭ li, kaj momente li hezitis. La okuloj de Faramiro rigardantaj lin malmoliĝis.

— Boromiro estis kuraĝa ano de nia Kunularo, — diris Frodo fine. — Jes, mi estis lia amiko, miaflanke.

Faramiro amare ridetis:

— Sekve vi funebrus, eksciinte, ke Boromiro mortis?

— Mi certe funebrus, — diris Frodo. Poste, rimarkinte la esprimon de la okuloj de Faramiro, li stumblis. — Ĉu mortis? Ĉu vi diras, ke li fakte mortis, kaj ke vi sciis tion? Ĉu vi provis trompi min per vortoj, ludante pri mi? Aŭ ĉu vi nun provas trompi min per mensogo?

— Mi ne volus trompi eĉ orkon per mensogo, — diris Faramiro.

— Kiel do li mortis, kaj kiel vi scias pri tio? Ja vi diris, ke neniu el la Kunularo atingis la urbon antaŭ ol vi lasis ĝin.

— Rilate la manieron de lia morto, mi esperis, ke lia amiko-kunulo sciigos al mi, kiel tio okazis.

— Sed li estis viva kaj forta, kiam ni disiĝis. Kaj li daŭre vivas laŭ tio, kion mi scias. Kvankam vere estas en la mondo multaj danĝeroj.

— Ja multaj, — diris Faramiro, — kaj perfido ne la malpleja.


Sam fariĝis ĉiam pli senpacienca kaj kolera pro tiu konversacio. Tiuj lastaj vortoj estis pli ol li kapablis toleri, kaj trarompiĝinte en la cirklon li alpaŝis la flankon de sia mastro.

— Pardonpete, sinjoro Frodo, sed tio ĉi jam sufiĉe longe daŭris. Li ne rajtas alparoli vin tiel. Post ĉio, kion vi travivis, tiom por la profito de tiu kaj ĉiuj jenaj grandaj viroj, kiom por iu ajn alia. Do vidu, militestro! — Li starigis sin solide antaŭ Faramiro, kun la manoj surkokse, kaj mieno kvazaŭ alparolante junan hobiton, kiu respondis impertinente, demandite pri vizitoj al la fruktoĝardeno. Aŭdiĝis iom da murmurado, sed ankaŭ rikanis kelkaj el la spektantoj: vidi ilian estron sidanta sur la tero inter kvar okuloj kun juna hobito diskrura kaj kolere kuspa, estis unika sperto. — Vidu do! Al kio vi celas? Ni atingu la celon antaŭ ol ĉiuj orkoj de Mordoro atakos nin! Se vi pensas, ke mia mastro murdis tiun Boromiron kaj poste forkuris, mankas al vi sagaco; sed diru tion, kaj finu la aferon! Kaj poste sciigu al ni, kion vi intencas fari pri tio. Sed estas domaĝe, ke personoj kiuj priparolas bataladon kontraŭ la Malamiko ne pretas lasi, ke aliaj kontribuu sian moneron senmalhelpe. Li estus ege kontenta, se Li povus vidi vin nun. Li supozus, ke Li akiris novan amikon.

— Paciencon! — diris Faramiro senkolere. — Ne parolu anstataŭ via mastro, kies saĝo pli grandas ol la via. Kaj mi bezonas neniun por instrui al mi pri nia danĝero. Malgraŭ tio, mi utiligas mallongan tempon por juĝi juste en afero malfacila. Se mi estus tiel hastema kiel vi, mi eble mortigus vin antaŭlonge, ĉar al mi estas ordonite mortigi ĉiujn, kiujn mi trovas en tiu ĉi lando sen permeso de la Mastro de Gondoro. Sed mi mortigas nek homon nek beston nenecese, kaj ne ĝoje eĉ kiam tio necesas. Mi ankaŭ ne parolas vane. Do estu konsolita. Sidu apud via mastro kaj silentu!

Sam peze sidiĝis ruĝvizaĝe. Faramiro ree turnis sin al Frodo.

— Vi demandis, kiel mi scias, ke la filo de Denetoro estas mortinta. Mortosciigoj havas multajn flugilojn. Nokto ofte portas novaĵojn al proksimaj parencoj, oni diras. Boromiro estis mia frato. — Ombro de tristo trapasis lian vizaĝon. — Ĉu vi memoras ion pri speciala marko, kiun princo Boromiro kunportis inter siaj havaĵoj?

Frodo pensis momente, timante plian trukon, kaj scivolante kiel finiĝos tiu ĉi debato. Apenaŭ li savis la Ringon el la fiera kroĉo de Boromiro, kaj li ne sciis, kiel li nun fartos inter tiom da militpretaj kaj fortaj viroj. Tamen li sentis en sia koro, ke Faramiro, kvankam aspekte li multe similis sian fraton, estis viro malpli sinrigarda, tiel pli severa kiel pli saĝa.

— Mi memoras, ke Boromiro portis kornon, — li diris finfine.

— Vi memoras bone, kaj kiel iu kiu vere vidis lin, — diris Faramiro. — Do eble vi povas vidi ĝin mense: granda korno de granda uro de l’ oriento, damaskenita je arĝento kaj surskribita per antikvaj literoj. Tiun kornon portis dum multaj generacioj la plejaĝa filo de nia domo; kaj oni diras, ke se ĝi estos blovata en okazo de neceso ie ajn inter la pratempaj limoj de Gondoro, ĝia voĉo ne estos ignorata.

» Kvin tagojn antaŭ ol mi ekiris ĉi-aventure, mi aŭdis blovadon de tiu korno: el la nordo, ŝajne, sed mallaŭte, kvazaŭ ĝi estus nur eĥo en la menso. Antaŭsciigo pri misfarto mi supozis ĝin, mia patro kaj mi, ĉar neniun sciigon ni aŭdis pri Boromiro post lia foriro, kaj neniu gardanto de niaj limoj vidis lin pasi. Kaj je la tria posta nokto alia kaj pli stranga afero okazis al mi.

» Mi sidis nokte apud Anduino en la griza mallumo sub la juna pala luno, rigardante la ĉiam-moviĝantan fluon; kaj la malgajaj kanoj susuris. Tiel ni ĉiam vaĉas la bordojn proksime al Osgiliado, kiun niaj malamikoj nun parte okupas kaj eliras el ĝi por ataki niajn terenojn. Sed tiunokte dormis la tuta mondo je la noktmeza horo. Tiam mi vidis, aŭ ŝajnis ke mi vidas, boaton flosantan sur la akvo, trembrile grizan, malgrandan boaton fremdforman kun alta pruo, kaj neniu enestis por remi aŭ stiri ĝin.

» Imponiĝo inundis min, ĉar ĉirkaŭis ĝin pala lumo. Sed mi leviĝis kaj iris al la riverbordo, kaj komencis elpaŝi en la fluon, ĉar mi estis logita al ĝi. Tiam la boato turniĝis al mi kaj ĉesigis sian iradon, kaj preterflosis malrapide en atingo de mia mano, tamen mi ne aŭdacis tuŝi ĝin. Ĝi iris profunde, kvazaŭ ĝi estus peze ŝarĝita, kaj ŝajnis al mi, kiam ĝi pasis sub mia rigardo, ke ĝi estis preskaŭ plenigita de klara akvo, de kiu venis la lumo, kaj en la akvo kuŝis dormanta batalinto.

» Rompita glavo estis sur lia genuo. Mi vidis sur li multajn vundojn. Tiu estis Boromiro, mia frato, mortinta. Mi rekonis lian armaĵon, lian glavon, lian amatan vizaĝon. Nur unu aĵo mankis: lia korno. Nur unu aĵon mi ne konis: belan zonon, kvazaŭ el interplektitaj oraj folioj ĉirkaŭ lia talio. Boromiro! — mi kriis. — Kie estas via korno? Kien vi iras? Ho Boromiro! Sed li estis jam for. La boato turniĝis en la fluon kaj pasis trembrile en la nokton. Sonĝeca tio estis, kaj tamen ne sonĝo, ĉar ne okazis vekiĝo. Kaj mi ne dubas, ke li estas mortinta kaj forpasis laŭ la Rivero al la Maro.


— Ve! — diris Frodo. — Tiu ja estis Boromiro, kia mi konis lin. Ĉar la oran zonon al li donis en Lotlorieno la Damo Galadriela. Estis ĝuste ŝi, kiu vestis nin tiel, kiel vi vidas nin, en elfa grizo. Tiu ĉi broĉo estas de la sama metilerto. — Li tuŝis la verdan-arĝentan folion, kiu bukis lian mantelon sub lia gorĝo.

Faramiro rigardis ĝin atente.

— Ĝi estas bela, — li diris. — Jes, ĝi estas verko sammetia. Sekve vi trapasis la landon Lorieno? Laŭrelindorinano ĝi nomiĝis pratempe, sed jam delonge ĝi kuŝas ekster la kono de la homoj, — li aldonis mallaŭte, taksante Frodon kun nova miro en la okuloj. — Multon, kio estis stranga pri vi, mi jam komencis kompreni. Ĉu vi ne rakontu al mi pli? Ĉar amare estas pensi, ke mortis Boromiro en vidodistanco de sia hejmlando.

— Mi ne povas diri pli ol mi jam diris, — respondis Frodo. — Tamen via historio plenigas min je misaŭguroj. Vizio estis tio, kion vi vidis, mi opinias, kaj nenio plia, iu ombro de misfortuno okazinta aŭ okazonta. Krom se ĝi estas vere iu mensoga truko de la Malamiko. Mi vidis vizaĝojn de belaj pratempaj batalintoj en dormo sub la lagetoj de la Mortaj Marĉoj, aŭ ŝajne tiaj pro liaj fiaj artoj.

— Ne, ne estis tiel, — diris Faramiro. — Ĉar liaj faroj plenigas la koron je abomeno, sed mian koron plenigis funebro kaj kompato.

— Tamen kiel povus okazi en vero tio? — demandis Frodo. — Ĉar neniu boato estus portebla trans la ŝtonajn montojn el Tol Brandiro; kaj Boromiro intends hejmeniri trans Entvaŝo kaj la kampoj de Rohano. Kaj tamen kiel povus ajna boato surrajdi la ŝaŭmon de la akvofalegoj kaj ne vrakiĝi en la bolantaj lagetoj, kvankam ŝarĝita de akvo?

— Mi ne scias, — diris Faramiro. — Sed de kie venis la boato?

— De Lorieno, — diris Frodo. — En tri tiaj boatoj ni remis laŭ Anduino ĝis la akvofaloj. Ankaŭ ili estis elfa laboraĵo.

— Vi trapasis la Kaŝitan Landon, — diris Faramiro, — sed ŝajnas, ke vi malmulte komprenis ties potencon. Se homoj intertraktas kun la Mastrino de Magio kiu loĝas en la Ora Arbaro, tiam ili atendu strangajn aferojn. Ĉar estas danĝere por mortema homo formarŝi el la mondo de tiu ĉi suno, kaj malmultaj pratempe venis el tie neŝanĝite, oni diras.

Boromiro, ho Boromiro! — li kriis. — Kion ŝi diris al vi, la Damo kiu ne mortas? Kion ŝi vidis? Kio vekiĝis en via koro tiam? Kial vi entute iris al Laŭrelindorinano, kaj ne venis laŭ propra vojo, sur la ĉevaloj de Rohano rajdante hejmen en la mateno?

Poste sin returninte al Frodo, li parolis denove per la kvieta voĉo:

— Mi konjektas, ke vi povus iel respondi al tiuj demandoj, Frodo, filo de Drogo. Sed ne ĉi tie kaj ne nun, eble. Sed por ke vi ne plu taksu vizio mian rakonton, mi sciigu al vi tion ĉi. Almenaŭ la korno de Boromiro revenis reale, kaj ne nur ŝajne. La korno venis, sed ĝi estis fendita en du partoj, kvazaŭ per hakilo aŭ glavo. La partoj unuope albordiĝis: unu estis trovita inter la kanoj, kie kuŝis gardistoj el Gondoro, norde sub la enfluo de Entvaŝo; la alian trovis girantan sur la fluo iu, kiu havis komision surakvan. Strangaj hazardoj, sed murdo sin anoncas, kiel oni diras. Kaj nun la korno de l’ pliaĝa filo kuŝas duere sur la sino de Denetoro, kiu sidas sur sia alta seĝo, atendante informojn. Kaj vi povas nenion sciigi al mi pri la fendo de la korno, ĉu?

— Ne, mi ne scias pri tio, — diris Frodo. — Sed tiu tago, kiam vi aŭdis ĝian blovadon, se via kalkulo pravas, estis la tago, en kiu ni disiĝis, kiam mi kaj mia servisto forlasis la Kunularon. Kaj nun via rakonto plenigas min je antaŭtimo. Ĉar se Boromiro estis tiam en danĝero kaj estis mortigita, mi nepre devas timi, ke pereis ankaŭ miaj kunuloj. Kaj tiuj estis miaj parencoj kaj miaj amikoj. Ĉu vi ne volas flankenmeti vian dubon pri mi kaj permesi, ke mi foriru? Mi estas laca, dolorplena kaj timanta. Sed mi havas taskon farendan aŭ provendan, antaŭ ol ankaŭ mi estos mortigita. Kaj tiom pli necesas hasto, se ni, du duonuloj, estas la sola restaĵo de nia Kunularo. Reiru, Faramiro, brava militestro de Gondoro, kaj defendu vian urbon, dum vi povas, kaj lasu min iri tien, kien min kondukas mia sorto.

— Por mi estas neniom da konsolo en nia interparolo, — diris Faramiro, — sed vi verŝajne ĉerpas el ĝi pli da timo ol necese. Krom se la popolanoj de Lorieno venis al li, kiu vestis Boromiron konvene al funebraĵo? Ne orkoj aŭ servistoj de la Sennoma. Iuj el via Kunularo, mi konjektas, plu vivas. Sed kio ajn okazis ĉe la Norda Limo, mi ne plu pridubas vin, Frodo. Se malfacilaj spertoj ebligas al mi prijuĝi la vortojn kaj vizaĝojn de la homoj, mi do rajtas konjekti pri duonuloj! Kvankam, — li ridetis, — estas io stranga pri vi, Frodo, ia elfeca sinteno eble. Sed dependas pli de niaj interparoloj, ol mi unue supozis. Mi devus nun rekonduki vin al Minaso Tirit por tie pravigi vin ĉe Denetoro, kaj mia vivo juste estos en risko, se mi nun elektos agmanieron, kiu montriĝos misa por mia urbo. Do mi ne decidos rapide, kion fari. Tamen ni devos ekiri de ĉi tie sen plia prokrasto.

Li salte stariĝis kaj donis kelkajn ordonojn. Tuj la viroj ĉirkaŭantaj diseriĝis en malgrandajn grupojn kaj foriris laŭ tiu aŭ alia vojo, malaperante rapide en la ombrojn de la rokoj kaj arboj. Baldaŭ nur Mablungo kaj Damrodo restis.

— Nun vi, Frodo kaj Samsaĝo, akompanos min kaj miajn gardistojn, — diris Faramiro. — Vi ne povas iri laŭ la vojo suden, se tion vi intencis. Ĝi estos malsekura dum pluraj tagoj, kaj ĉiam pli atente vaĉata post tiu interbatiĝo ol ĝi estis ĝis nun. Kaj vi ne povos, ŝajnas al mi, iri hodiaŭ grandan distancon ĉiuokaze, ĉar vi estas lacegaj. Ankaŭ ni estas lacaj. Ni iros nun al sekreta loko, kiun ni posedas, iom malpli ol dek mejlojn de ĉi tie. La orkoj kaj spionoj de la Malamiko ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj se ili trovus, ni povus defendi ĝin longe eĉ kontraŭ multaj. Tie ni povos kaŝiĝi kaj ripozi iom da tempo, kaj vi kune kun ni. Matene mi decidos, kion mi plej bone faru, kaj ankaŭ vi.


Nenion povis fari Frodo krom konsenti kun tiu propono aŭ ordono. Tio ŝajnis ĉiuokaze saĝa faro provizora, ĉar la atako de la viroj el Gondoro igis la vojaĝon en Itilio pli danĝera ol antaŭe.

Tuj ili ekiris: Mablungo kaj Damrodo iom antaŭe, kaj Faramiro, Frodo kaj Sam poste. Flankpasante la proksiman bordon de la lageto, en kiu lavis sin la hobitoj, ili transiris la fluon, grimpis longan deklivon kaj eniris verdombrajn arbarojn, kiuj etendiĝis ĉiam suben kaj okcidenten. Dum ili marŝis, tiel rapide kiel kapablas la hobitoj, ili interparolis per sordinitaj voĉoj.

— Mi interrompis nian kunparolon, — diris Faramiro. — Ne nur ĉar la tempo urĝas, kiel mastro Samsaĝo memorigis al mi, sed ankaŭ ĉar ni proksimiĝis al aferoj, prefere ne diskutotaj aperte antaŭ multaj homoj. Pro tiu kialo mi turnis min prefere al la afero de mia frato kaj ignoris la Plagon de Isilduro. Vi ne traktis min tute malkaŝe, Frodo.

— Mi ne mensogis, kaj rakontis tiom da vero kiom mi povis.

— Mi ne kulpigas vin, — diris Faramiro. — Vi parolis lerte en malfacila situacio, kaj ŝajnas al mi, ke saĝe. Sed mi eksciis aŭ konjektis pri vi pli ol diris viaj vortoj. Vi ne estis amikeca al Boromiro, aŭ vi ne disiĝis amike. Vi kaj mastro Samsaĝo supozeble havas ian plendmotivon. Nu, mi amis lin kore, kaj volonte venĝus lian morton, tamen mi bone konis lin. La Plago de Isilduro... mi konjektas, ke la Plago de Isilduro kuŝis inter vi kaj estis kaŭzo de disputoj en via Kunularo. Evidente ĝi estas potenca heredaĵo, kaj tiaj aĵoj ne kreas pacon inter aliancanoj, se oni povas lerni el antikvaj historioj. Ĉu mi ne trafas proksime al la celcentro?

— Proksime, — diris Frodo, — sed ne en la oron. Ne okazis disputoj en nia Kunularo, kvankam ekzistis dubo: dubo pri la vojo irota el la Emin Muilo. Sed kiel ajn estas, antikvaj historioj ankaŭ instruas al ni pri la danĝero de malprudentaj vortoj pri tiaj aĵoj kiaj... heredaĵoj.

— Ha, okazis do tiel, kiel mi supozis: via problemo fontis nur el Boromiro. Li deziris tiun aĵon porti al Minaso Tirit. Ve! estas kurba sorto, kiu sigelas la lipojn de tiu, kiu laste vidis lin, kaj forbaras al mi tion, kion mi sopiras scii: kio estis en lia koro kaj pensoj dum la lastaj horoj. Ĉu li eraris aŭ ne, sed mi estas certa, ke li mortis bone, plenumante ian bonan faron. Lia vizaĝo estis eĉ pli bela ol dum la vivo.

» Sed, Frodo, mi komence premis forte vin pri la Plago de Isilduro. Pardonu min! Tio estas malsaĝa je tia horo kaj en tia loko. Al mi mankis tempo por pripensi. Ni travivis duran batalon, kaj estis pli ol sufiĉo por plenigi mian menson. Sed eĉ dum mi parolis al vi, mi pliproksimiĝis al la celpunkto, kaj tial intence pafis flanken. Ĉar necesas scii, ke multo estas konservita el la pratempa klero, kiu ne estas disvastigita, inter la Regantoj de la urbo. Ni en mia domo ne devenis de la Elendila linio, kvankam en ni estas la sango de Numenoro. Ĉar ni retrokalkulas nian linion al Mardilo, la bona vokto kiu regis anstataŭ la reĝo, kiam tiu foriris al milito. Kaj tiu reĝo estis Earnuro, la lasta en la linio de Anariono, kaj seninfana, kaj li neniam revenis. Kaj la voktoj regis la urbon de post tiam, kvankam tio estis antaŭ multaj homaj generacioj.

» Kaj jenon mi memoras pri Boromiro knabaĝa, kiam ni kune lernis la rakonton pri niaj antaŭuloj kaj la historion de nia urbo, ke ĉiam malplaĉis al li, ke lia patro ne estas reĝo. “Kiom da jarcentoj necesas por reĝigi reganton, se la reĝo ne revenas?” — li demandis. “Malmultaj jaroj, eble, en aliaj lokoj malpli reĝecaj, — mia patro respondis. — En Gondoro dek mil jaroj ne sufiĉus”. Ve! povra Boromiro. Ĉu tio ne konigas al vi ion pri li?

— Jes, — diris Frodo. — Tamen ĉiam li traktis Aragornon honorige.

— Mi tion ne dubas, — diris Faramiro. — Se li estis kontenta pri la pretendo de Aragorno, kiel vi diras, li certe ege respektis lin. Sed ankoraŭ ne venis la krizpunkto. Ili ankoraŭ ne atingis Minason Tirit aŭ rivaliĝis en ties militoj. Sed mi devias. Ni en la domo de Denetoro konas multan antikvan kleron pro longa tradicio, kaj krome tie en niaj trezorejoj estas konservitaj multaj aĵoj: libroj kaj tabuloj skribitaj sur velkaj pergamenoj, jes, kaj sur ŝtonoj, kaj sur folioj de arĝento kaj de oro, laŭ diversaj literaroj. Iujn neniu nun scias legi; kaj koncerne la ceterajn, malmultaj iam malŝlosas ilin. Mi scias iom legi en ili, ĉar mi estas instruita. Ĝuste tiuj kronikoj venigis al ni la Grizan Pilgrimanton. Mi la unuan fojon vidis lin, kiam mi estis infano; kaj li venis du- aŭ tri-foje post tiam.

— La Griza Pilgrimanto, ĉu? — diris Frodo. — Ĉu li havis nomon?

— Mitrandiro ni nomis lin laŭ la elfa maniero, kaj li estis kontenta. Li diris: Multaj estas miaj nomoj en multaj landoj. Mitrandiro inter la elfoj; Tarkuno laŭ la gnomoj; Olorino mi estis dum mia juneco forgesita en la okcidento, en la sudo Inkanuso, en la nordo Gandalfo; al la oriento mi ne iras.

— Gandalfo! — diris Frodo. — Mi pensis, ke tiu estas li. Gandalfo la Griza, la plej kara el la konsilistoj. Estro de nia Kunularo. Li pereis en Morio.

— Mitrandiro pereis, ĉu? — diris Faramiro. — La misa sorto verŝajne persekutis vian Kunularon. Estas vere malfacile kredi, ke iu tiel saĝega kaj potenca — ĉar multajn mirindaĵojn li faris inter ni — povis perei, kaj tiom da klero estu forprenita el la mondo. Ĉu vi certas pri tio, kaj ke li ne simple forlasis vin kaj iris, kien li volis?

— Ve! jes. Mi vidis lin fali en la abismon.

— Mi konstatas, ke en tio estas ia granda historio timiga, — diris Faramiro, — kiun vi eble rakontos al mi vespere. Mitrandiro estis, mi jam supozas, pli ol klermastro: granda movanto de la faroj en nia tempo. Se li estus konsultebla inter ni pri la duraj vortoj de mia sonĝo, li povus klarigi ilin al ni sen la neceso de kuriero. Tamen eble li tion ne farus, kaj la vojaĝo de Boromiro estis antaŭdestinita. Mitrandiro neniam parolis al ni pri la okazontaĵoj, kaj li ankaŭ ne malkaŝis siajn celojn. Li ricevis permeson de Denetoro, la kielon mi ne scias, rigardi la sekretojn de nia trezorejo, kaj mi iom lernis de li, kiam li konsentis instrui (kio okazis malofte). Ĉiam li volis serĉi kaj kutimis pridemandi nin antaŭ ĉio pri la Granda Batalo okazinta sur Dagorlado je la komenciĝo de Gondoro, kiam Li, kiun ni ne nomas, estis venkita. Kaj li avidis rakontojn pri Isilduro, kvankam pri tiu ni povis malpli multe rakonti, ĉar nenio certa iam estis konata inter ni pri ties morto. La voĉo de Faramiro flustriĝis.

— Sed almenaŭ tion mi eksciis, aŭ divenis, kaj ĉiam poste tenis sekreta en mia koro, ke Isilduro prenis ion el la mano de l’ Sennomulo antaŭ ol foriri de Gondoro, neniam plu vidota inter la mortemuloj. Tion mi supozis la respondo al la demandoj de Mitrandiro. Sed ĝi ŝajnis tiam afero, kiu koncernis nur la esplorantojn pri antikvaj scioj. Ankaŭ kiam la perpleksaj vortoj estis debatataj inter ni, mi ne taksis la Plagon de Isilduro kiel la saman aferon. Ĉar Isilduro estis embuskita kaj lin mortigis orkaj sagoj, laŭ la sola legendo, kiun ni konis, kaj Mitrandiro neniam sciigis al mi ion plian.

» Kio tiu aĵo vere estas, mi ankoraŭ ne povas diveni, sed heredaĵo potenca kaj danĝera ĝi devas esti. Fia armilo eble, inventita de la Malhela Mastro. Se ĝi estis io avantaĝa en batalo, mi volonte kredas, ke Boromiro, tiu sentima fierulo, ofte malprudenta, ĉiam deziranta venkon por Minaso Tirit (kaj la propran gloron inkluzive), eble dezirus tian aĵon kaj estus logita de ĝi. Ve, ke li entute iris tiucele! Mi devis esti elektita de mia patro kaj la pliaĝuloj, sed li proponis sin, ĉar li estis la pli aĝa kaj pli fortika (ambaŭ estas veraj), kaj li rifuzis cedi.

» Sed jam ne timu! Mi ne prenus tian aĵon, se ĝi kuŝus apud la vojo. Ne, eĉ se Minaso Tirit estus ruiniĝanta, kaj sole mi kapablus savi ĝin, uzante la armilon de la Malhela Mastro por ĝia bono kaj mia gloro. Ne, mi ne volas tian triumfon, Frodo, filo de Drogo.

— Ankaŭ la Konsilio ne volis, — diris Frodo. — Ankaŭ ne mi. Mi neniel partoprenus tiajn aferojn.

— Koncerne min, — diris Faramiro, — mi volus vidi la Blankan Arbon floranta denove en la korto de la reĝoj, kaj la revenon de l’ Arĝenta Krono, kaj Minason Tirit en paco: ree Minaso Anor kiel en la pratempo, plena je lumo, alta kaj bela, bela kiel reĝino inter aliaj reĝinoj, ne mastrino de multaj sklavoj, eĉ ne bonkora mastrino de volontaj sklavoj. Milito devas esti, dum ni defendas niajn vivojn kontraŭ la detruisto, kiu volas vori ĉion; sed mi ne amas la helan glavon pro ties akreco, nek la sagon pro ties rapideco, nek la batalanton pro lia gloro. Nur tion mi amas, kion ili defendas: la urbon de la homoj el Numenoro; kaj mi volas, ke ĝi estu amata pro sia memoro, sia antikveco, sia belo, kaj sia nuna saĝo. Ne timata, krom kiel homoj eble timas la dignon de homo maljuna kaj saĝa. Do, ne timu min! Mi ne postulas, ke vi sciigu al mi pli. Mi eĉ ne demandas, ĉu mi jam parolas pli celtrafe. Sed se vi fidos al mi, eble mi povos konsili vin rilate vian nunan serĉon, kio ajn ĝi estas, jes, kaj eĉ helpi vin.

Frodo nenion respondis. Li preskaŭ cedis al la deziro por helpo kaj konsilo, rakonti al tiu serioza junulo, kies vortoj ŝajnis tiom saĝaj kaj justaj, ĉion en sia menso. Sed io baris tion al li. Lia koro estis peza pro timo kaj malĝojo: se li kaj Sam estis efektive, kiel ŝajnis probabla, la sola restaĵo el la Naŭ Marŝantoj, tiam li estis la sola disponanto de l’ sekreto de ilia misio. Prefere senmerita malfido ol vortoj malprudentaj. Kaj la memoro pri Boromiro, pri la terura ŝanĝiĝo, kiun kaŭzis al li la logo de la Ringo, estis ĉiam ĉeesta en lia menso, kiam li rigardis Faramiron kaj aŭskultis ties voĉon: diferencaj ili estis, kaj tamen tre parencaj.


Ili marŝis silente antaŭen dum kelka tempo, pasante kiel grizaj kaj verdaj ombroj sub la maljunaj arboj, la piedoj kaŭzantaj neniun sonon; supre kantis multaj birdoj, kaj la suno ekbrilis sur la polurita plafono el malhelaj folioj en la ĉiamverda arbaro de Itilio.

Sam ne partoprenis la konversacion, kvankam li aŭskultis ĝin; kaj samtempe li atentis per siaj akraj hobitaj oreloj ĉiujn mallaŭtajn arbarajn bruojn ĉirkaŭ ili. Unu aferon li rimarkis, ke dum la tuta parolado la nomo de Golumo eĉ unufoje ne estis menciita. Li estis kontenta, kvankam li sentis tro optimisma la esperon, ke li neniam plu aŭdos ĝin. Li baldaŭ konstatis ankaŭ, ke, kvankam ili marŝis solaj, multaj homoj estas proksime: ne nur Damrodo kaj Mablungo flirtantaj en kaj el la ombroj antaŭe, sed ankaŭ aliaj ambaŭflanke, ĉiuj irantaj rapide kaj sekrete al iu destinita loko.

Unufoje, subite retrorigardante, kvazaŭ iu juko atentigus lin, ke li estas rigardata deposte, al li ŝajnis, ke li ekvidas etan malhelan figuron kaŝiĝantan malantaŭ arbotrunko. Li malfermis sian buŝon parolonte kaj refermis ĝin. “Mi ne certas, — li diris al si, — kaj kial mi memorigu ilin pri la maljuna kanajlo, se ili elektis forgesi lin? Mi ŝatus mem forgesi!”


Do, ili pluiris, ĝis la arbaro maldensiĝis, kaj la tereno komencis subeniri pli krute. Tiam ili denove flankenturniĝis, dekstren, kaj baldaŭ alvenis rivereton en mallarĝa kanjoneto: tiu estis la sama rojo, kiu likiĝis el la ronda lageto tre supre, jam iĝinta rapida torento, saltanta malsupren trans multajn ŝtonojn sur profunde fendita bedo, superkreskita de ileksoj kaj etaj buksoj. Okcidente ili povis vidi, sub ili en lumnebuleto, ebenaĵojn kaj larĝajn herbejojn, kaj la larĝajn akvojn de Anduino ekbrilantaj malproksime sub la okcidentiĝa suno.

— Ĉi tie, ho ve! mi devas trakti vin malĝentile, — diris Faramiro. — Mi esperas, ke vi pardonos tion al iu, kiu ĝis nun ĝentile esprimis siajn ordonojn kaj nek mortigis, nek ligis vin. Sed estas ordonite, ke neniu fremdulo, eĉ ne iu el Rohano, kiu batalas apud ni, vidu la padon nun irotan per okuloj nekovritaj. Ni devas blindumi vin.

— Laŭ via volo, — diris Frodo. — Eĉ la elfoj tion faras laŭnecese, kaj blindumite ni transiris la limon de la bela Lotlorieno. La gnomo Gimlio malvolonte akceptis tion, sed la hobitoj ĝin toleris.

— Al loko ne tiom bela mi kondukos vin, — diris Faramiro. — Sed mi ĝojas, ke vi akceptos tion volonte kaj ne perforte.

Li mallaŭte vokis, kaj tuj Mablungo kaj Damrodo paŝis el inter la arboj kaj revenis al li.

— Blindumu tiujn gastojn, — diris Faramiro. — Firme, sed ne tiel, ke ili sentu malkomforton. Ne ligu iliajn manojn. Ili promesos ne provi ekvidi. Mi povas fidi, ke ili propravole fermu siajn okulojn, sed la okuloj nepre palpebrumas, se la piedoj stumblas. Konduku ilin tiel, ke ili ne hezitu.

Per verdaj skarpoj la du gardistoj kovris la okulojn de la hobitoj, kaj subentiris la kapuĉojn preskaŭ ĝis iliaj buŝoj; poste ili rapide prenis mane po unu kaj daŭrigis sian vojon. Ĉion, kion Frodo kaj Sam sciis pri tiu lasta vojmejlo, ili lernis per nura konjektado. Post iom da tempo ili konstatis, ke ili marŝas laŭ pado, kiu descendas apike; baldaŭ ĝi tiel mallarĝiĝis, ke ili iris spalire, frotante ŝtonan muron ambaŭflanke; iliaj gardantoj stiris ilin deposte per manoj kroĉante firme iliajn ŝultrojn. De tempo al tempo ili alvenis lokojn malebenajn kaj estis suprenlevitaj kelkan tempon kaj poste restarigitaj. Ĉiam la bruo de la fluanta akvo aŭdiĝis dekstre, kaj ĝi pli kaj pli proksimiĝis kaj laŭtiĝis. Finfine oni haltigis ilin. Rapide Mablungo kaj Damrodo girigis ilin plurfoje, kaj ili perdis sian direktosenton. Ili iomete grimpis supren: sentiĝis malvarmo, kaj bruo de la rojo estis mallaŭta. Poste ili estis levitaj kaj subenportitaj, suben laŭ multaj ŝtupoj, kaj ĉirkaŭ angulon. Subite ili aŭdis denove la akvon, jam laŭtan, rapidan kaj plaŭdan. Ĝi ŝajnis ĉie ĉirkaŭe, kaj ili sentis fajnajn gutojn sur la manoj kaj vangoj. Finfine oni starigis ilin denove. Momente ili staris tiel, duone timantaj, blindumite, ne sciante, kie ili estas; kaj neniu parolis.

Tiam aŭdiĝis la voĉo de Faramiro proksime post ili.

— Ili vidu! — li diris. La skarpoj estis forigitaj kaj suprenŝovitaj la kapuĉoj, kaj ili palpebrumis kaj spasme spiris.

Ili staris sur malseka planko el polurita ŝtono, la sojlo tiel-dire de krude hakita rokpordo malhele aperta malantaŭ ili. Sed antaŭe maldensa akvovualo estis pendigita, tiel proksime, ke Frodo povus ŝovi en ĝin etenditan brakon. Ĝi frontis okcidenten. La ebenaj radioj de l’ subiranta suno malantaŭe trafis ĝin, kaj ties ruĝa lumo frakasiĝis je multaj flagraj radioj el ĉiamvaria koloro. Estis kvazaŭ ili starus antaŭ fenestro de elfa turo, kurtenita de treditaj juveloj el arĝento kaj oro, kaj rubenoj, safiroj kaj ametistoj, ĉiuj ĉenditaj per ĉionkonsuma fajro.


— Almenaŭ ni venis bonŝance je la ĝusta horo por kompensi vian paciencon, — diris Faramiro. — Tio estas la Fenestro de l’ Sunsubiro, Heneto Anun, la plej bela el la akvofaloj de Itilio, lando de multaj fontanoj. Malmultaj fremduloj vidis ĝin. Sed ne troviĝas reĝeca halo malantaŭe por egali ĝin. Eniru jam kaj vidu!

Ĝuste dum li parolis, la suno sinkis, kaj la fajro forvelkis en la fluanta akvo. Ili turnis sin kaj eniris sub la malalta timiga arkaĵo. Tuj ili trovis sin en roka ĉambro, larĝa kaj kruda, kun malebena kliniĝa plafono. Kelkaj torĉoj estis fajrigitaj kaj ĵetis malfortan lumon al la briletantaj muroj. Multaj viroj jam ĉeestis. Aliaj ankoraŭ envenis po du kaj tri tra malhela mallarĝa pordo je unu flanko. Kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la ombreco la hobitoj vidis ke la kaverno estas pli granda ol ili supozis kaj estas plenigita de granda kvanto da armiloj kaj nutraĵoj.

— Nu, jen nia rifuĝejo, — diris Faramiro. — Ne grandkomforta loko, sed ĉi tie vi povos pasigi trankvile la nokton. Almenaŭ ĝi estas seka, kaj troviĝas manĝaĵo, kvankam ne fajro. Iam la akvo subenfluis tra tiu ĉi kaverno kaj eksteren pere de l’ arkaĵo, sed ĝia direkto estis ŝanĝita pli alte en la kanjoneto, de pratempaj laboristoj, kaj la rojo estis sendita suben en falo duoble alta super la rokoj supre. Ĉiuj enirejoj al tiu ĉi groto estis poste sigelitaj kontraŭ eniro de akvo aŭ io alia, krom nur unu. Ekzistas nun nur du elirejoj: tiu pasejo, laŭ kiu vi venis blindumite kaj la fenestrokurteno en profundan basenon plenan de tranĉilecaj ŝtonoj. Jam ripozu iom, ĝis la vespera manĝo estos preta.

La hobitojn oni kondukis al angulo, kaj ili ricevis malaltan liton, sur kiu ili kuŝu laŭplaĉe. Dume homoj okupiĝis tra la kaverno, kviete kaj kun orda rapideco. Malpezaj tabloj apogitaj al la muroj estis metitaj sur stablojn kaj ŝarĝitaj je manĝilaro. Ĝi estis plejparte ordinara kaj senornama, sed fortike kaj faklerte farita: rondaj pladoj, bovloj kaj ujoj el glazura bruna argilo aŭ tornita buksligno, glata kaj pura. Ie-tie estis taso aŭ pelvo el polurita bronzo; kaj kaliko el senornama arĝento estis metita antaŭ la sidloko de la militestro meze de la plej interna tablo.

Faramiro ĉirkaŭiris inter la homoj, pridemandante ĉiun, kiam tiu venis, per voĉo mallaŭta. Iuj revenis el persekutado de la sudanoj; aliaj, postlasitaj kiel skoltoj proksime al la vojo, venis laste. Ĉiuj sudanoj estis prinotitaj, krom nur la granda mumako: kio okazis al ĝi, neniu povis diri. De la malamikoj neniu moviĝo estis rimarkebla; neniu orka spiono moviĝis.

— Vi vidis kaj aŭdis nenion, Anborno, ĉu? — Faramiro demandis al la plej lasta veninto.

— Nu, ne, estro, — diris tiu. — Almenaŭ neniun orkon. Sed mi vidis, aŭ supozis vidi, ion iomete strangan. Ekkrepuskiĝis profunde, kiam okuloj pligrandigas pli ol devus esti. Do eble tio estis nenio pli ol sciuro. — Je tio Sam ekatentis. — Tamen se jes, ĝi estis sciuro nigra, kaj voston mi ne vidis. Ĝi similis ombron sur la tero, kaj ĝi saltis malantaŭ arbotrunkon, kiam mi proksimiĝis, kaj suprengrimpis tiel rapide kiel iu ajn sciuro. Vi ne volas, ke ni mortigu sovaĝajn bestojn sencele, kaj tiu ne ŝajnis alia, do mi sagon ne ekspedis prove. Estis ĉiuokaze tro mallume por certa pafado, kaj la kreaĵo malaperis en la senlumon de la folioj fulmrapide. Sed mi restis kelkan tempon, ĉar tio ŝajnis stranga, kaj poste mi rerapidis. Ŝajnas al mi, ke mi aŭdis tiun aĵon sibli al mi, kiam mi forturniĝis. Sciurego, eble. Eble sub la ombro de la Sennomulo iuj bestoj el Mornarbaro vagas ĉi tien al nia arbaro. Tie la sciuroj estas nigraj, onidire.

— Eble, — diris Faramiro. — Sed tio estas misaŭguro, se tiel estas. Ni ne deziras la fuĝintojn el Mornarbaro en Itilio.

Sam opiniis, ke li haste ekrigardis la hobitojn dumparole, sed Sam diris nenion. Dum iom da tempo li kaj Frodo dorsapogiĝis kaj rigardis la torĉlumon kaj la homojn irantajn tien-reen parolantajn per sordinitaj voĉoj. Tiam subite Frodo endormiĝis.

Sam luktis kontraŭ sin, argumentante tiel kaj aliel. “Li eble enordas, — li pensis, — tamen aliflanke eble ne. Belaj paroloj eble kaŝas fian koron. — Li oscedis. — Mi povus tradormi tutan semajnon, kaj tio bonfarus al mi. Kaj kion mi povas fari, eĉ se mi maldormas, nur mi sola, kaj inter tiuj grandaj homoj? Nenion, Sam Vato; sed vi devas maldormi ĉiuokaze”. Kaj iel li sukcesis je tio. La lumo forvelkis de la kaverna pordo, kaj la griza vualo de falanta akvo malheliĝis kaj perdiĝis en kreskanta ombro. Ĉiam la sono de la akvo daŭris, neniam ŝanĝante sian tonon, matene, vespere aŭ nokte. Ĝi murmuris kaj flustris pri dormo. Sam frotis la okulojn per la fingrartikoj.


Nun pliaj torĉoj estis fajrigitaj. Bareleto da vino estis truita. Konservaj bareloj estis malfermataj. Viroj alportis akvon el la akvofalo. Iuj lavis siajn manojn en pelvoj. Larĝa kupra pelvo kaj blanka tuko estis portitaj al Faramiro, kaj li sin lavis.

— Veku niajn gastojn, — li diris, — kaj portu al ili akvon. Estas la manĝohoro.

Frodo sidiĝis, oscedis kaj streĉis sin. Sam, ne kutimiĝinte al servado, rigardis iom surprizite la altulon, kiu riverencis, tenante antaŭ li pelvon da akvo.

— Metu ĝin teren, mastro, mi petas! — li diris. — Pli facile por mi kaj por vi. — Poste, mirige kaj amuze por la homoj, li plonĝigis sian kapon en la malvarman akvon kaj plaŭdigis ĝin sur siajn nukon kaj orelojn.

— Ĉu en via lando oni kutime lavas la kapon antaŭ la vespermanĝo? — demandis la viro, kiu servis al la hobitoj.

— Ne, antaŭ la matenmanĝo, — diris Sam. — Sed se mankas dormo, malvarma akvo sur la nuko efikas kiel pluvo sur velka laktuko. Jen! Jam mi povos maldormi sufiĉe longe por manĝi iomete.

Oni kondukis ilin poste al sidlokoj apud Faramiro: bareloj felokovritaj kaj sufiĉe pli altaj ol la benkoj por la homoj por konveni al ili. Antaŭ ol ekmanĝi Faramiro kaj ĉiuj liaj viroj turnis sin fronte al la okcidento dum momenta silento. Faramiro signalis al Frodo kaj Sam, ke ankaŭ ili faru same.

— Tion ni ĉiam faras, — li diris residiĝinte: — ni rigardas al Numenoro estinta, kaj transe al Elfhejmo estanta, kaj al tio, kio estas trans Elfhejmo kaj ĉiam estos. Ĉu vi havas similan kutimon antaŭmanĝan?

— Ne, — diris Frodo, sentante sin strange kamparaneca kaj neinstruita. — Sed se ni estas gastoj, ni riverencas al la gastiganto, kaj manĝinte ni stariĝas kaj dankas lin.

— Tion ankaŭ ni faras, — diris Faramiro.

Post tiom longa vojaĝado kaj bivakado, kaj tagoj pasigitaj en la soleca sovaĝejo, la vespera manĝo ŝajnis al la hobitoj festo: trinki palan flavan vinon, friskan kaj bonodoran, manĝi buterpanojn kaj salitajn viandojn, kaj sekigitajn fruktojn, kaj bonan ruĝan fromaĝon, per la puraj manoj kaj puraj tranĉiloj kaj teleroj. Nek Frodo, nek Sam rifuzis ion ajn proponitan, ankaŭ ne la duan porcion, nek efektive la trian. La vino trafluis iliajn vejnojn kaj lacajn membrojn, kaj ili estis ĝojaj kaj facilanimaj, kiaj ili ne estis de kiam ili forlasis la landon Lorieno.

Kiam ĉio estis finita, Faramiro kondukis ilin al alkovo funde de la kaverno, parte ekranita per kurtenoj; kaj seĝon kaj du taburetojn oni alportis tien. Eta argila lampo lumis en niĉo.

— Vi eble baldaŭ deziros dormi, — li diris, — kaj precipe la bona Samsaĝo, kiu ne volis fermi la okulojn antaŭmanĝe: ĉu pro timo, ke li malakrigos la eĝon de nobla malsato, aŭ pro timo pri mi, mi ne scias. Sed ne estas bone, tro baldaŭ ekdormi postmanĝe, precipe sekve de fastado. Ni interparolu iomete. Dum via vojaĝo el Rivendelo certe okazis multaj aferoj rakontindaj. Kaj ankaŭ vi eble volas ekscii iom pri ni kaj la lando, en kiu vi nun estas. Rakontu al mi pri mia frato Boromiro kaj pri maljuna Mitrandiro, kaj pri la bravaj personoj en Lotlorieno.

Frodo jam ne sentis dormemon kaj volonte pretis paroli. Sed malgraŭ tio, ke la manĝaĵoj kaj vino malstreĉis lin, li ne tute perdis sian prudenton. Sam estis ridetanta kaj murmuranta al si, sed kiam Frodo ekparolis, li estis komence kontenta aŭskulti, nur de tempo al tempo riskante eligi konsentan krieton.

Frodo rakontis multajn historiojn, tamen ĉiam li forturnis la temon for de la celo de la Kunularo kaj de la Ringo, prefere insistante pri la kuraĝa rolo de Boromiro en ĉiuj aventuroj: kun la lupoj en la sovaĝejo, en la neĝo sub Karadraso kaj en ŝaktoj de Morio, kie Gandalfo pereis. Faramiro plej emociiĝis pri la historio de la surponta batalo.

— Certe ĝenis Boromiron forkuri de la orkoj, — li diris, — aŭ eĉ de la terura estaĵo nomita de vi, la Balrogo, malgraŭ tio, ke li laste foriris.

— Li estis la lasta, — diris Frodo, — sed Aragorno devis gvidi nin. Nur li konis la vojon post la pereo de Gandalfo. Sed se ni malplivaloruloj ne estus prizorgendaj, al mi ŝajnas, ke nek li nek Boromiro fuĝus.

— Eble estus pli bone, se Boromiro pereus tie kun Mitrandiro, — diris Faramiro, — kaj ne pluirus ĝis la sorto, kiu atendis lin super la akvofaloj de Raŭroso.

— Eble. Sed nun rakontu al mi pri viaj propraj travivaĵoj, — diris Frodo ankoraŭfoje forturnante la temon. — Ĉar mi volas ekscii pli pri Minaso Itil kaj Osgiliado, kaj Minaso Tirit la longedaŭra. Kion vi esperas pri tiu urbo en via longa milito?

— Kion ni esperas? Jam delonge ni ne havas esperon. La glavo de Elendilo, se ĝi fakte revenos, eble reardigos ĝin, sed mi ne kredas, ke tio faros pli ol prokrasti la plagan tagon, krom se venos ankaŭ alia neantaŭvidita helpo de elfoj aŭ homoj. Ĉar la Malamiko plimultiĝas, kaj ni malmultiĝas. Ni estas popolo velkanta, aŭtuno senprintempa.

» La homoj de Numenoro ekloĝis tre vaste sur la bordoj kaj apudmaraj regionoj de la Grandaj Landoj, sed plejparte ili kutimiĝis al misfaroj kaj stultaĵoj. Multaj enamiĝis al la Mallumo kaj la nigraj artoj; iuj transdonis sin tute al mallaboremo kaj lukso, kaj iuj batalis inter si, ĝis ili estis venkitaj pro sia malforto de la sovaĝuloj.

» Oni ne diras, ke oni iam praktikis la misajn artojn en Gondoro, nek ke la Sennomulo iam estis tie nomita honore; kaj la malnovaj saĝo kaj belo kunportitaj el la okcidento restis longe en la regno de l’ filoj de Elendilo la Bela, kaj ili ankoraŭ restas tie. Tamen malgraŭ tio estis Gondoro, kiu kaŭzis la propran putriĝon, iom post iom kadukiĝante kaj pensante, ke la Malamiko dormas, kiu estis nur elpelita, ne detruita.

» Morto ĉiam ĉeestis, ĉar la numenoranoj daŭre, kiel en la malnova regno kaj tial ili perdis ĝin, sopiris senifinan vivon senŝanĝan. Reĝoj konstruis tombojn pli majestajn ol domoj de la vivantoj, kaj taksis malnovajn nomojn en la analoj de siaj generacioj pli karaj ol la nomojn de filoj. Seninfanaj princoj sidis en antikvaj haloj meditante pri heraldiko; en sekretaj ĉambroj kadukuloj kreis fortajn eliksirojn, aŭ en altaj malvarmaj turoj starigis demandojn al la steloj. Kaj la lasta reĝo en la linio de Anariono malhavis heredonton.

» Sed la regantoj estis pli saĝaj kaj pli bonŝancaj. Pli saĝaj, ĉar ili varbis la forton de nia popolo inter la fortikuloj de l’ marbordo kaj inter la harditaj montaranoj de Eredo Nimrajs. Kaj ili interkonsentis militpaŭzon kun la fieraj popoloj de la nordo, kiuj ofte atakis nin, homoj feroce kuraĝaj, sed niaj parencoj el malproksimo, malkiel la sovaĝaj orientanoj aŭ la kruelaj haradanoj.

» Tial okazis dum la tagoj de Ciriono la Dek-dua Reganto (kaj mia patro estas la dudek-sesa), ke ili rajdis helpe al ni kaj sur la granda Kampo de Celebranto ili detruis niajn malamikojn, kiuj kaptis niajn nordajn provincojn. Tiuj estis la rohananoj, kiel ni nomas ilin, mastroj de l’ ĉevaloj, kaj ni cedis al ili la kampojn de Kalenardhono, kiuj de tiam nomiĝas Rohano; ĉar tiu provinco estis delonge malmulte loĝata. Kaj ili fariĝis niaj aliancanoj, kaj ĉiam pruviĝis lojalaj al ni, helpante nin laŭbezone, kaj gardante niajn nordajn limregionojn kaj la Breĉon de Rohano.

» Pri niaj klero kaj kutimoj ili lernis tiom, kiom ili volis, kaj iliaj estroj parolas nian lingvon laŭbezone; tamen plejparte ili sekvas la kutimojn de siaj propraj prapatroj kaj la proprajn memorojn, kaj inter si ili parolas la propran nordan lingvon. Kaj ni amas ilin: altaj viroj kaj belaj virinoj, ambaŭ same kuraĝaj, orhararaj, helokulaj kaj fortaj; ili memorigas nin pri la juneco de la homoj, kiaj ili estis dum la Praaj Tagoj. Efektive, estas dirite de niaj kleruloj, ke ili ekde la pratempo havas kun ni parencecon: ili devenas de tiuj samaj Tri Domoj de Homoj, kiel la numenoranoj en la komenco; eble ne de Hadoro la Orharara, tiu elf-amiko, tamen de tiuj el ties filoj kaj popolo, kiuj ne iris transmaren al la okcidento, rifuzinte la alvokon.

» Ja tiel ni taksas la homojn en nia klero, nomante ilin la Altaj, aŭ Homoj de l’ Okcidento, kiuj estis numenoranoj; kaj la Mezaj Popoloj, Homoj de l’ Krepusko, kiuj estas la rohananoj kaj ties parencaro kiuj daŭre loĝas en la nordo; kaj la Sovaĝuloj, la Homoj de l’ Mallumo.

» Tamen nun, kvankam la rohananoj kelkrilate plisimiliĝis al ni, pli spertaj pri la artoj kaj mildeco, ankaŭ ni plisimiliĝis al ili, kaj ni apenaŭ rajtas plu pretendi la titolon Alta. Ni fariĝis Meza Popolo, de la Krepusko, sed memorante aliajn aferojn. Samkiel la rohananoj ni amas jam militon kaj kuraĝon kiel en si mem bonajn, tiel sporton kiel celon; kaj kvankam ni ankoraŭ opinias, ke batalisto devas havi aliajn kapablojn kaj konojn ol la nuran lerton pri armiloj kaj mortigado, ni estimas batalistojn malgraŭ tio pli alte ol la alimetiajn homojn. Tia estas la postulo de nia epoko. Tia estis eĉ mia frato Boromiro: viro bravega, kaj pro tio oni taksis lin la plej elstara viro de Gondoro. Kaj efektive tre valora li estis: neniu heredonto de Minaso Tirit dum longaj jaroj estis tiel hardita en laboro, tiel antaŭenira en batalo, aŭ blovis pli potencan noton per la Granda Korno.

Faramiro suspiris kaj dum iom da tempo silentiĝis.


— Pri la elfoj vi ne diras multon en viaj rakontoj, sinjoro, — diris Sam, subite ekkuraĝiĝante. Li rimarkis, ke Faramiro ŝajnis aludi elfojn kun respekto, kaj tio eĉ pli ol lia ĝentileco, kaj liaj manĝaĵo kaj vinoj, gajnis la respekton de Sam kaj kvietigis liajn suspektojn.

— Efektive ne, mastro Samsaĝo, — diris Faramiro, — ĉar mi ne estas instruita pri elfa klero. Sed tiel vi tuŝis alian punkton, rilate al kiu ni ŝanĝiĝis, dekliniĝante de Numenoro al Mez-Tero. Ĉar kiel vi eble scias, se Mitrandiro estis via kunulo kaj vi parolis kun Elrondo, la edajnoj, la patroj de la numenoranoj, batalis apud la elfoj dum la unuaj militoj, kaj estis rekompencitaj per donaco de la regno meze en la maro, videbla de Elfhejmo. Sed en Mez-Tero, homoj kaj elfoj iĝis misrilataj pro la artoj de la Malamiko dum la mallumaj tagoj, kaj pro la malrapidaj ŝanĝiĝoj tempaj, dum kiuj ĉiu speco marŝadis plu laŭ siaj disiĝintaj vojoj. Homoj nun timas kaj pridubas la elfojn, kaj tamen scias malmulton pri ili. Kaj ni el Gondoro similiĝas al aliaj homoj, al la homoj el Rohano; ĉar eĉ ili, kiuj estas malamikoj de la Malluma Mastro, evitas la elfojn kaj parolas timplene pri la Ora Arbaro. Tamen inter ni ankoraŭ estas iuj, kiuj traktas kun la elfoj kiam eblas, kaj de tempo al tempo iras sekrete al Lorieno, malofte revenonte. Mi ne. Ĉar mi taksas nun danĝera tion, ke mortema homo intence serĉu la Pliaĝan Popolon. Tamen mi envias al vi, ke vi interparolis kun la Blanka Damo.

— La Damo de Lorieno! Galadriela! — ekkriis Sam. — Vi devus vidi ŝin, sinjoro, vere vi devus. Mi estas nur hobito, kaj kultivado estas hejme mia tasko, sinjoro, se vi komprenas min, kaj mi ne tre lertas pri poezio — ne pri verkado: ia komika rimaĵo, eble, de tempo al tempo, vi scias, ne poezio reala — do mi ne povas diri al vi, kion mi volas esprimi. Tio devus esti kantata. Por tio necesus Paŝegulo, alinome Aragorno, aŭ maljuna sinjoro Bilbo. Sed mi ŝatus verki kanton pri ŝi. Bela ŝi estas, sinjoro! Ĉarmega! Jen kiel granda arbo floranta, jen kiel blanka asfodelo, eta kaj svelta, ĉu ne. Diamante dura, lunlume mola. Sunlume varma, malvarma kiel frosto inter la steloj. Fiera kaj fora kiel neĝa monto, kaj tiel gaja kiel ajna junulino iam vidita de mi kun lekantetoj en la hararo dum printempo. Sed tio estas amaso da sensencaĵoj, kaj tute maltrafas la celon.

— Do ŝi devas esti vere elstare bela, — diris Faramiro. — Danĝere bela.

— Mi ne scias pri danĝere, — diris Sam. — Ŝajnas al mi, ke oni komprenas en Lorieno la propran danĝeron, kaj trovas ĝin tie, ĉar ili ĝin kunportis. Sed eble vi rajtus nomi ŝin danĝera, ĉar ŝi tiom fortas en si mem. Vi, vi povus frenezece disbati vin kontraŭ ŝin, kiel ŝipo kontraŭ rokon; aŭ droni, kiel hobito en rivero. Sed nek roko nek rivero kulpus. Nu, Boro... — Li silentiĝis kaj lia vizaĝo ruĝiĝis.

— Jes? Nu, Boromiro, vi volis diri? — diris Faramiro. — Kion vi volas diri? Ĉu ke li kunprenis sian danĝeron?

— Jes, sinjoro, pardonpete, kaj brava viro estis via frato, se mi rajtas diri. Sed la tutan tempon vi spuris la predon. Nu, mi rigardis Boromiron kaj aŭskultis lin, la tutan vojon de Rivendelo — prizorgante mian mastron, kiel vi povas kompreni, kaj ne celante damaĝi al Boromiro — kaj mi opinias, ke en Lorieno li vidis la unuan fojon klare, kion mi pli frue divenis: kion li deziris. Ekde la momento kiam li unuafoje vidis ĝin, li deziris la Ringon de l’ Malamiko!

— Sam! — kriis Frodo konsternite. Li profundiĝis kelkan tempon en propraj pensoj, kaj subite rekonsciiĝis, tro malfrue.

— Savu min! — diris Sam, blankiĝante kaj poste skarlatiĝante. — Jen mi denove! “Kiam ajn vi malfermas vian buŝon, vi faras fuŝon[10]”, la Avulo kutimis diri al mi, kaj prave. Ho ve, ho ve! Nu, vidu, sinjoro! — li turniĝis fronte al Faramiro kun ĉiom da kuraĝo, kiom li povis retrovi. — Ne profitu de mia mastro pro tio, ke lia servanto estas tutsimple stultulo. Vi parolis tre bele la tutan tempon, malprudentigis min parolante pri elfoj kaj tiel plu. Sed belaj faroj beligas, ni diras. Jen okazo por montri vian kvaliton.

— Tiel ŝajnas, — diris Faramiro, malrapide kaj mallaŭte, kun stranga rideto. — Do jen la respondo al ĉiuj enigmoj! La Unu Ringo, kiu supozite lasis la mondon peree. Kaj Boromiro provis kapti ĝin perforte, ĉu? Kaj vi eskapis, ĉu? kaj kuris la tutan vojon... al mi! Kaj ĉi tie en la sovaĝejo mi havas vin: du duonuloj, kaj amaso da viroj vokeblaj de mi, kaj la Ringo el Ringoj. Bela turniĝo de l’ fortuno! Okazo, ke Faramiro, militestro de Gondoro, montru sian kvaliton! Ha! — li rektiĝis, tre alta kaj severa, la grizaj okuloj ekbrilis.

Frodo kaj Sam salte forlasis siajn taburetojn kaj starigis sin dorse al la muro palpserĉante siajn glavtenilojn. Estiĝis silento. Ĉiuj homoj en la kaverno ĉesis paroli kaj alrigardis ilin mire. Sed Faramiro residiĝis sur sian seĝon kaj komencis mallaŭte ridi, kaj poste subite reserioziĝis.

— Ve pri Boromiro! Tro malfacila elprovo! Kiom vi plifortigis mian funebron, vi, du fremdaj vaguloj el fora lando, portantaj la danĝeron al homoj! Sed vi malpli kompetente juĝas homojn ol mi hobitojn. Ni, homoj el Gondoro, estas verparolantoj. Ni malofte fanfaronas kaj poste plenumas aŭ mortas klopodante. Mi ne prenus tiun ĉi aĵon, se ĝi kuŝus apud la vojo, mi diris. Eĉ se mi estus tia homo, kiu dezirus tiun aĵon, kaj kvankam mi ne sciis precize, kio ĝi estas, kiam mi parolis, mi taksus tiujn vortojn voto kaj konformiĝus al ili. Sed tia homo mi ne estas. Aŭ mi estas sufiĉe saĝa por scii, ke ekzistas certaj danĝeroj, de kiuj oni devas fuĝi. Sidiĝu trankvile! Kaj estu konsolita, Samsaĝo. Se ŝajnas, ke vi stumblis, pensu ke tio estis antaŭdestinita. Via koro estas tiel sagaca kiel fidela, kaj vidis pli klare ol viaj okuloj. Ĉar eĉ se ŝajnas strange, estis senriske deklari tion al mi. Tio eble eĉ helpos la mastron, kiun vi amas. La afero elturniĝos liaprofite, se tion mi kapablos aranĝi. Do konsoliĝu. Sed neniam denove nomu tiun aĵon voĉe. Unufoje sufiĉas.


La hobitoj reiris al siaj sidlokoj kaj sidis tre kviete. La homoj returniĝis al siaj trinkaĵoj kaj sia interparolado, perceptante ke ilia estro dividis iun ŝercon kun la etaj gastoj, kaj tio finiĝis.

— Nu, Frodo, finfine ni komprenas unu la alian, — diris Faramiro. — Se vi ŝarĝis vin per tiu ĉi afero, nevolonte, laŭ peto de aliuloj, vi ricevas de mi kompaton kaj honoron. Kaj mi miras pri vi: vi tenis ĝin kaŝita kaj ne uzis ĝin. Vi estas popolo nova, kaj mondo nova al mi. Ĉu ĉiuj viaj parencoj estas similaj? Via lando devas esti regno de paco kaj kontento, kaj devas esti tie kultivistoj alte estimataj.

— Ne ĉio bonstatas tie, — diris Frodo, — sed certe kultivistoj estas estimataj.

— Sed personoj tie devas laciĝi, eĉ en siaj ĝardenoj, kio okazas al ĉio sub la suno de tiu ĉi mondo. Kaj vi estas malproksimaj de l’ hejmo kaj lacaj pro vojaĝo. Ne plu hodiaŭ vespere. Dormu ambaŭ pace, se vi povos. Ne timu! Mi ne volas vidi ĝin, nek tuŝi ĝin, nek scii pli pri ĝi ol mi jam scias (kio estas sufiĉe), por ke la danĝero ne embusku min kaj mi malpli sukcesu en la ekzameno ol Frodo, filo de Drogo. Iru nun ripozi, sed unue dira al mi, se vi volas, kien vi deziras iri, kaj kion fari. Ĉar mi devas vaĉi, kaj atendi, kaj pensadi. La tempo pasas. Matene ĉiu el ni devos iri rapide laŭ la vojoj destinitaj por ni.

Frodo pli frue sentis sin tremadi kiam la unua ŝoko de timo forpasis. Nun granda laco inundis lin kvazaŭ nubo. Ne plu li povis hipokriti kaj rezisti.

— Mi estis trovonta vojon en Mordoron, — li diris feble. — Mi estis ironta al Gorgoroto. Mi devas trovi la Monton de Fajro kaj enĵeti la aĵon en la Fendaĵon de l’ Destino. Gandalfo diris tion. Mi ne opinias, ke mi iam alvenos tien.

Faramiro fiksrigardis lin momente en seriozmiena miro, Tiam subite li brakumis lin, dum li pendolis, kaj levante lin malabrupte portis lin al la lito kaj kuŝigis lin tien, kaj kovris lin varmige. Tuj li profunde endormiĝis.

Alian liton oni metis apude por lia servisto. Sam hezitis momente, poste kun profunda riverenco diris:

— Bonan nokton, moŝta militestro. La okazon vi utiligis, sinjoro.

— Ĉu vere? — diris Faramiro.

— Jes, sinjoro, kaj montris vian kvaliton: la plej altan. Faramiro ridetis.

— Servisto impertinenta, mastro Samsaĝo. Tamen ne: laŭdo fare de laŭdindulo superas ĉiujn rekompencojn. Tamen en tio ĉi estas nenio laŭdinda. Nenio min logis aŭ tentis fari ion alian ol la faritaĵon.

— Aĥ bone, sinjoro, — diris Sam, — vi diras, ke mia mastro havas mienon elfecan; kaj tio estas bona kaj vera. Sed tion ĉi mi povas diri: ankaŭ vi havas mienon, sinjoro, kiu memorigas min pri, pri... nu, Gandalfo, pri sorĉistoj.

— Eble, — diris Faramiro. — Eble vi rimarkas de malproksime la mienon de Numenoro. Bonan nokton!

6 La malpermesita lageto

Frodo vekiĝante trovis Faramiron kliniĝanta al li. Dum sekundo lin kaptis malnovaj timoj kaj li sidiĝis kaj forkaŭris.

— Nenio estas por timi, — diris Faramiro.

— Ĉu jam matene? — demandis Frodo oscedante.

— Ankoraŭ ne, sed la nokto preskaŭ finiĝis kaj la plena luno subeniras. Ĉu vi volas veni por vidi ĝin? Cetere estas afero, pri kiu mi deziras vian konsilon. Mi bedaŭras veki vin el dormo, sed ĉu vi volas veni?

— Mi venos, — diris Frodo, stariĝante kaj iom tremetante, kiam li forlasis la varman lantukon kaj felojn. Ŝajnis malvarme en la senfajra kaverno. La bruo de l’ akvo laŭtis en la kvieto. Li surmetis sian mantelon kaj sekvis Faramiron.

Sam, vekiĝinte subite pro ia gardema instinkto, vidis unue la malplenan liton de sia mastro kaj salte leviĝis. Poste li vidis du malhelajn figurojn de Frodo kaj iu homo, kadrita de l’ arkaĵo, kiun jam plenigis pala blanka lumo. Li rapide sekvis ilin, preter vicoj de homoj dormantaj sur matracoj laŭlonge de la muro.

Kiam li pasis la kavernan enirejon, li vidis, ke la Kurteno nun estis blindiga vualo el silko, perloj kaj arĝentaj fadenoj: degelantaj lunlumaj glacieroj. Sed li ne paŭzis por admiri ĝin, kaj turniĝante flanken li sekvis sian mastron tra la mallarĝa pordo en la muro de l’ kaverno.

Ili trairis unue nigran koridoron, poste supren laŭ multaj malsekaj ŝtupoj, kaj tiel alvenis etan platan interetaĝon, tranĉitan en la ŝtono kaj lumigitan de la pala ĉielo, ekbrilanta alte supre tra longa profunda ŝakto. De tie kondukis du ŝtuparoj: unu pluiranta, ŝajne, supren al la alta bordo de la fluo; la alia devianta maldekstren. Tiun ili laŭiris. Ĝi serpentumis supren kvazaŭ turŝtuparo.


Fine ili elvenis el la ŝtona mallumo kaj ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis sur larĝa plata roko sen barilo aŭ palisaro. Dekstre, oriente, falis la torento, plaŭdante trans multajn terasojn, kaj poste, verŝiĝante malsupren laŭ kruta fluejo, ĝi plenigis glate hakitan kanelon per malhela akvopotenco ŝaŭmflokita, kaj kirliĝante kaj hastante preskaŭ ĉe iliaj piedoj ĝi plonĝis vertikale trans la randon, kiu gapis maldekstre. Tie proksime al la rando, staris homo silenta, fiksrigardante malsupren.

Frodo sin turnis por rigardi la glatajn fluojn de la akvo, dum ili kurbiĝis kaj plonĝis. Poste li levis la okulojn kaj rigardis foren. La mondo estis kvieta kaj malvarma, kvazaŭ tagiĝo proksimiĝus. Fore en la okcidento la plenluno sinkis, ronda kaj blanka. Palaj nebuletoj tremetadis en la valego sube: larĝa golfo de arĝenta fumo, sub kiu ruliĝis la friskaj noktaj akvoj de Anduino. Nigra mallumo baŭmis pretere, en kiu ekbrilis jen kaj jen malvarmaj, akraj, forestaj, blankaj kiel dentoj de fantomoj, la montpintoj de Eredo Nimrajs, la Blankaj Montoj de la regno Gondoro, kronitaj je ĉiamdaŭra neĝo.

Dum kelka tempo Frodo staris tie sur la alta ŝtonplato, kaj trakuris lin tremego kiam li scivolis, ĉu ie en la vasto de l’ noktterenoj promenas aŭ dormas liaj iamaj kunuloj, aŭ ili kuŝas mortaj, volvite en nebulo. Kial oni kondukis lin ĉi tien el forgesplena dormo?

Sam avidis respondon al tiu sama demando kaj ne povis bridi murmuron, sole al la orelo de la mastro, dum li pensis:

— Bela perspektivo sendube, sinjoro Frodo, sed tuŝas malvarme la koron, por ne paroli pri la ostoj! Kio okazas?

Faramiro aŭdis kaj respondis.

— Lunsubiĝo super Gondoro. Bela luno Ithil, forirante el Mez-Tero, ekrigardas la blankajn buklojn de malnova Mindoluino. Tio valoras kelkajn frostotremetojn. Sed mi venigis vin ne por vidi tion, kvankam viavice, Samsaĝo, mi vin ne venigis, kaj vi nur pagas la prezon de via vaĉemo. Tion rebonigos gluto da vino. Venu, rigardu jam!

Li alpaŝis la silentan sentinelon ĉe la malhela eĝo, kaj Frodo sekvis. Sam ne antaŭeniris. Li jam sentis sin sufiĉe nesekura sur tiu alta malseka plataĵo. Faramiro kaj Frodo rigardis malsupren. Fore sube ili vidis la blankan akvon enverŝiĝi en ŝaŭmantan pelvegon, kaj poste kirliĝi malhele ĉirkaŭ profunda ovala baseno en la rokoj, ĝis ĝi denove trovis elirejon tra mallarĝa truo kaj forfluis, fumante kaj babile, al pli trankvilaj kaj pli ebenaj etendaĵoj. La lunlumo ankoraŭ deklivis suben al la falfinaĵo kaj ekbrilis sur la ondetoj en la baseno. Baldaŭ Frodo konsciiĝis pri eta malhela io sur la pli proksima bordo, sed ĝuste kiam li alrigardis ĝin, ĝi enplonĝis kaj malaperis tuj preter la bolado kaj bobelado de l’ akvofalo, fendante la nigran akvon tiel nete kiel sago aŭ ŝtonego.

Faramiro turniĝis al la apuda homo.

— Nu, kio laŭ via opinio estas tio, Anborno? Ĉu sciuro aŭ alciono? Ĉu estas nigraj alcionoj en la noktaj lagetoj de Mornarbaro?

— Birdo ĝi ne estas, kiel ajn, — respondis Anborno. — Ĝi havas kvar membrojn kaj plonĝas homsimile; belan majstrecon de la metio ĝi vidigas, cetere. Kion ĝi celas? Ĉu serĉas vojon supren malantaŭ la Kurteno al nia kaŝejo? Ŝajnas, ke finfine ni estas malkaŝitaj. Mi havas mian pafarkon, kaj mi postenigis aliajn arkpafistojn, preskaŭ tiel celtrafajn kiel mi, sur ambaŭ bordoj. Por pafi mi atendas nur vian ordonon, estro.

— ĉu ni pafu? — demandis Faramiro, rapide sin turnante al Frodo.

Frodo momente ne respondis.

— Ne! — li diris poste. — Ne! Mi petas, ke vi ne pafu!

Se aŭdacus Sam, li dirus “jes”, pli rapide kaj pli laŭte. Li ne povis vidi, sed li divenis sufiĉe bone laŭ iliaj vortoj, kion ili rigardas.

— Vi scias do, kio estas tiu estaĵo, ĉu? — diris Faramiro. — Mi petas, nun kiam vi vidis, diru al mi, kial ĝi estu indulgita. Dum ĉiuj niaj interparoloj vi eĉ unufoje ne priparolis vian malrespektindan kunulon, kaj mi rezignis provizore. Oni povis atendi ĝis li estos kaptita kaj kondukita antaŭ min. Mi sendis miajn plej bonajn ĉasistojn por serĉi lin, sed li evitis ilin, kaj ili ne ekvidis lin ĝis nun, krom jen Anborno, unufoje en la krepusko hieraŭ. Sed nun li pli mise trudiĝis ol dum kunikloĉasado en la suprejo: li aŭdacis veni al Heneto Anun, kaj lia vivo estas perdita. Mi miras pri tiu kreaĵo: tiel sekretema kaj ruza, li tamen venis sin amuzi en la lageto antaŭ mia fenestro mem. Ĉu li supozas, ke la homoj dormas sensentinele la tutan nokton? Kial do?

— Ekzistas du respondoj, ŝajnas al mi, — diris Frodo. — Unue, li scias malmulton pri la homoj, kaj kvankam li estas ruza, via rifuĝejo estas tiel kaŝita, ke eble li ne scias, ke tie kaŝiĝas homoj. Aliflanke, mi opinias, ke lin logas deziro superpotenca, pli forta ol lia singardemo.

— Li estas logata, vi diras? — diris Faramiro mallaŭte. — Ĉu eble li, ĉu do li scias pri via ŝarĝo?

— Efektive jes. Li mem portis ĝin dum multaj jaroj.

— Portis ĝin li? — diris Faramiro, spasme spirante pro miro. — Tiu ĉi afero volvas sin ĉiam en novaj enigmoj. Do li persekutas ĝin, ĉu?

— Eble. Ĝi estas trezorego por li. Sed ne pri tio mi parolis.

— Do kion serĉas la kreaĵo?

— Fiŝojn, — diris Frodo. — Vidu!

Ili rigardadis suben al la malhela lageto. Nigra kapeto aperis ĉe la malproksima ekstremo de la baseno, tuj ekster la profunda ombro de la rokoj. Vidiĝis momenta arĝenta ekbrilo kaj kirliĝo de ondetoj. Ĝi naĝis al la bordo, kaj tiam mirinde vigle figuro ransimila grimpis el la akvo sur la bordon. Tuj ĝi sidiĝis kaj komencis maĉi la etan arĝentaĵon, kiu ekbrilis turnate: la lastaj radioj de la luno nun trafis malantaŭ la ŝtonmuro ĉe la lageta ekstremo.

— Fiŝojn! — Faramiro ridis mallaŭte. — Tio estas malpli danĝera malsato. Aŭ eble ne: fiŝoj el la lageto de Heneto Anun eble kostos al li ĉion, kion li havas por doni.

— Nun li estas antaŭ mia sagopinto, — diris Anborno. — Ĉu mi pafu aŭ ne, estro? Por seninvita alveno al tiu ĉi loko nia leĝo postulas morton.

— Atendu, Anborno, — diris Faramiro. — Tiu ĉi estas afero pli malfacila ol ĝi ŝajnas. Kion vi volas nun diri, Frodo? Kial mi indulgu?

— La kreaĵo estas mizera kaj malsata, — diris Frodo, — kaj ne konscias sian danĝeron. Kaj Gandalfo, via Mitrandiro, ordonus pro tiu kialo kaj aliaj, ke vi ne mortigu lin. Li malpermesis, ke la elfoj tion faru. Mi ne scias klare kial, kaj pri tio, kion mi konjektas, mi ne povas paroli malkaŝe ĉi tie ekstere. Sed tiu kreaĵo estas iel ligita al mia komisio. Ĝis vi trovis kaj kondukis nin, li estis mia gvidanto.

— Ĉu via gvidanto! La afero iĝas ĉiam pli stranga. Por vi mi farus multon, Frodo, sed tion ĉi mi ne povas cedi: lasi tiun ruzan vagulon iri libere kaj propravole de ĉi tie, por aliĝi al vi poste se tio plaĉos al li, aŭ kaptiĝi de orkoj kaj deklari ĉion, kion li scias, minacate de doloro. Li devas esti mortigita aŭ kaptita. Mortigita, se li ne estos kaptita tre rapide. Sed kiel oni povas kapti tiun glitemulon multmisforman, krom per plumohava stangeto.

— Permesu, ke mi subeniru kviete al li, — diris Frodo. — Vi rajtos teni streĉitaj viajn pafarkojn kaj pafi almenaŭ min, se mi malsukcesos. Mi ne forkuros.

— Iru do kaj rapidu! — diris Faramiro. — Se li travivos, li devos esti via fidela servisto dum la restaĵo de siaj malfeliĉaj tagoj. Konduku Frodon suben al la bordo, Anborno, kaj iru singarde. Tiu kreaĵo posedas nazon kaj orelojn. Vian pafarkon donu al mi.

Anborno gruntis kaj gvidis suben laŭ la serpentuma ŝtuparo ĝis la interetaĝo, kaj poste supren laŭ la alia ŝtuparo, ĝis fine ili alvenis mallarĝan aperturon kovritan per densaj arbustoj. Silente trapasinte, Frodo trovis sin supre de la suda bordo super la lageto. Jam estis mallume, kaj la akvofalo estis pala kaj griza, spegulante nur la daŭrantan lunlumon de l’ okcidenta ĉielo. Li ne povis vidi Golumon. Li iom pluiris kaj Anborno alvenis mallaŭte post li.

— Antaŭen! — li spiris en la orelon de Frodo. — Atentu vian dekstron. Se vi falos en la lageton, neniu krom via fiŝkaptanta amiko povos helpi vin. Kaj ne forgesu, ke pafarkistoj estas en proksimo, kvankam vi eble ne vidas ilin.

Frodo ŝteliris antaŭen, uzante siajn manojn golumece por palpi la vojon kaj stabiligi sin. La rokoj estis plejparte ebenaj kaj glataj, sed glitfaligaj. Li haltis aŭskultante. Komence li aŭdis neniun sonon krom la senĉesa hastado de la akvofalo malantaŭe. Tamen baldaŭ li aŭdis, ne malproksime antaŭe, siblan murmuradon.

— Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj. Blanka Vizaĝo malaperis, mia trezoro, finfine, jes. Nun ni povos manĝi fiŝojn trankvile. Ne, ne trankvile, trezoro. Ĉar perdita estas la trezoro, jes, perdita. Fiaj hobitoj, aĉaj hobitoj. Foriris forlasinte nin, golum’; kaj la trezoro estas foririnta. Nur kompatinda Smeagolo tute sola. Neniu trezoro. Aĉaj homoj, ili prenos ĝin, ŝtelos mian trezoron. Ŝtelistoj. Ni malamas ilin. Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj. Fortigas nin. L’ okulojn briligas, la fingrojn firmigas, jess. Sufoku ilin, trezoro. Sufoku ĉiujn, jes, se ni havos okazojn. Agrablaj fiŝŝoj. Agrablaj fiŝŝoj!

Tiel daŭris plu, preskaŭ tiel senĉese kiel la akvofalo, interrompita nur de mallaŭta bruo de bavado kaj gargarado. Frodo ektremis, aŭskultante kompate kaj abomene. Li volis, ke ĝi silentiĝu, kaj ke li neniam plu devos aŭdi denove tiun voĉon. Anborno ne tre foris post li. Li povus rerampi kaj peti lin pafigi la ĉasistojn. Ili povus verŝajne sufiĉe proksimiĝi, dum Golumo glutegas kaj malsingardas. Unusola rekta trafo, kaj Frodo por ĉiam liberiĝus de tiu mizera voĉo. Sed ne, Golumo jam havis rajton pri li. Servisto havas rajton ĉe la mastro pro servado, eĉ servado pro timo. Ili pereus en la Mortaj Marĉoj sen Golumo. Frodo sciis ankaŭ, iel, ke tion Gandalfo ne volus.

— Smeagolo! — li diris mallaŭte.

— Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj, — diris la voĉo.

— Smeagolo! — li diris, iom pli laŭte. La voĉo silentiĝis.

— Smeagolo, la mastro venis serĉi vin. La mastro ĉeestas. Venu, Smeagolo! — Aŭdiĝis neniu respondo krom mallaŭta siblo, kvazaŭ de ensuĉata spiro.

— Venu, Smeagolo! — diris Frodo. — Ni troviĝas en danĝero.

Homoj mortigos vin, se ili trovos vin ĉi tie. Venu rapide, se vi volas eviti morton. Venu al la mastro!

— Ne! — diris la voĉo. — Ne afabla mastro. Lasis kompatindan Smeagolon kaj iras kun novaj amikoj. Mastro atendu. Smeagolo ankoraŭ ne finmanĝis.

— Mankas tempo, — diris Frodo. — Kunportu la fiŝon. Venu!

— Ne! Devas finmanĝi la fiŝon.

— Smeagolo! — diris Frodo urĝe. — La trezoro koleros. Mi prenos la trezoron, kaj mi diros: igu lin engluti la oston kaj sufokiĝi. Neniam plu gustumos fiŝon. Venu, la trezoro atendas!

Aŭdiĝis akra siblo. Baldaŭ el la mallumo venis Golumo rampanta kvarpiede, kvazaŭ erarinta hundo vokita apuden. En la buŝo li havis fiŝon duonmanĝitan kaj alian en la mano. Li venis proksimen al Frodo, preskaŭ naz-al-naze, kaj prisnufis lin. Liaj palaj okuloj brilis. Poste li prenis el la buŝo la fiŝon kaj stariĝis.

— Afabla mastro! — li flustris. — Afabla hobito, revenis al kompatinda Smeagolo. Bona Smeagolo venas. Jam ni iru, iru rapide, jes. Tra la arbaro, dum la Vizaĝoj malhelas. Jes, venu, ni iru!

— Jes, ni iros baldaŭ, — diris Frodo. — Sed ne tuj. Mi iros kun vi laŭ mia promeso. Mi ree promesas. Sed ne nun. Vi ankoraŭ ne sendanĝeras. Mi savos vin, sed vi devas fidi al mi.

— Ni devas fidi al la mastro, ĉu? — diris Golumo dubeme. — Kial? Kial ne iri tuj? Kie estas la alia, la kolera malĝentila hobito? Kie li estas?

— Tie supre, — diris Frodo, indikante la akvofalon. — Sen li ni ne foriros. Ni devas reiri al li. — Lia koro malĝojiĝis. Tio tro similis trompon. Li ne vere timis, ke Faramiro permesos mortigi Golumon, sed li probable igos lin kaptito kaj ligos lin; kaj certe tio, kion faris Frodo, ŝajnos perfido al la kompatinda perfidemulo. Estos verŝajne neeble komprenigi aŭ kredigi al li, ke Frodo savis lian vivon laŭ la sola ebla maniero. Kion alian li povus fari por esti lojala, tiel plene kiel eblas, al ambaŭ partioj. — Venu! — li diris. — Aŭ la trezoro koleros. Nun ni reiros, supren laŭ la fluo. Iru, iru, vi iru antaŭe!

Golumo antaŭen rampis apud la rando dum kelka tempeto, snufante kaj suspekteme. Baldaŭ li haltis kaj levis la kapon.

— Iu ĉeestas! Ne hobito. — Subite li retroturniĝis. Verda lumo flagris en liaj ŝvelaj okuloj. — Masstro, masstro! — li siblis. — Misa! Trompa! Falsa! — Li kraĉis kaj etendis siajn longajn brakojn kun blankaj klakantaj fingroj.

Tiumomente la granda nigra figuro de Anborno baŭmis post li kaj falis sur lin. Granda forta mano kaptis lian nukon kaj fikstenis lin. Li ĉirkaŭtordiĝis fulme, tute malseka kaj ŝlima, tordiĝante angilece, mordante kaj gratante kvazaŭ kato. Sed du pliaj homoj venis el la ombroj.

— Senmoviĝu! — diris unu. — Aŭ ni trapikos vin multpingle kiel erinaco. Senmoviĝu!

Golumo malrigidiĝis kaj komencis kriĉi kaj plori. Ili ligis lin, ne tre malsovaĝe.

— Malkrude, malkrude! — diris Frodo. — Li ne havas forton por egali vin. Ne dolorigu lin, se vi povas tion eviti. Li pli kvietos tiakondiĉe. Smeagolo! Ili ne dolorigos vin. Mi akompanos vin, kaj neniu difekto trafos vin. Krom se ankaŭ min oni mortigos. Fidu la mastron.

Golumo turniĝis kaj kraĉis al li. La homoj levis lin, kovris liajn okulojn per kapuĉo kaj forportis lin.

Frodo sekvis ilin, sentante sin tre malfeliĉa. Ili trairis la aperturon malantaŭ la arbustoj, kaj reen, malsupren laŭ la ŝtuparoj kaj koridoroj, en la kavernon. Du-tri torĉoj estis fajrigitaj. Viroj ekmoviĝis, Sam estis tie, kaj li direktis strangan rigardon al la malrigida bulaĵo, kiun portis la homoj.

— Ĉu kaptis lin? — li diris al Frodo.

— Jes. Nu ne, mi ne kaptis lin. Li venis al mi, ĉar komence li fidis min, mi timas. Mi ne volis lin ligita tiamaniere. Mi esperas, ke estos en ordo; sed mi malamas la tutan aferon.

— Ankaŭ mi, — diris Sam. — Kaj nenio estos iam en ordo, kie troviĝas tiu peco da mizero.

Venis homo kaj fingrovokis la hobitojn kaj kondukis ilin al la alkovo en la fundo de l’ kaverno. Faramiro sidis tie sur sia seĝo, kaj la lampo estis relumigita en la niĉo super lia kapo. Li mansignis, ke ili sidiĝu sur la taburetoj apud li.

— Alportu vinon por la gastoj, — li diris. — Kaj konduku al mi la kaptiton.

La vino estis alportita, kaj poste Anborno venis portante Golumon. Li forigis la kovrilon de l’ kapo de Golumo kaj starigis lin surpiede, starante malantaŭ li por subteni lin. Golumo palpebrumis, kaŝante la malicon en siaj okuloj per ties pezaj palaj palpebroj. Kiel tre mizera kreaĵo li aspektis, gutanta kaj humidaĉa, odorante je fiŝoj (li ankoraŭ tenis fiŝon en la mano); liaj maldensaj bukloj pendis kvazaŭ fetoraj fiherboj sur la osteca brovo, lia mano mukis.

— Malligu nin! Malligu nin! — li diris. — La ŝnuro dolorigas nin, jes, dolorigas, jes dolorigas nin, kaj ni faris nenion.

— Ĉu nenion? — diris Faramiro, rigardante la mizerulon kun akra gvatemo, sed sen vizaĝesprimo, ĉu kolera, ĉu kompata, ĉu miranta. — Ĉu nenion? Ĉu vi neniam faris ion meritantan ligadon aŭ pli severan punon? Tamen ne mi tion devas prijuĝi, feliĉe. Sed hodiaŭ nokte vi venis tien, kie alveno meritas morton. La fiŝoj en tiu lageto estas aĉetataj multekoste.

Golumo lasis fali el la mano la fiŝon.

— Ne volas fiŝon, — li diris.

— La prezo ne rilatas al la fiŝo. Nur alveni ĉi tien kaj rigardi la lageton meritas mortpunon. Mi indulgis vin ĝis nun pro la peto de tiu ĉi Frodo, kiu diras, ke almenaŭ de li vi meritas iom da danko. Sed ankaŭ min vi devas kontentigi. Kiel vi nomiĝas? De kie vi venis? kaj kien vi iros? Kio estas via afero?

— Ni estas perditaj, perditaj, — diris Golumo. — Neniu nomo, neniu afero, neniu Trezoro, nenio. Nur malpleno. Nur malsato; jes, ni malsatas. Kelkaj fiŝetoj, aĉaj ostecaj fiŝetoj, por kompatindulo, kaj oni diras morton. Tiom saĝaj ili estas, tiom justaj, tiom justegaj.

— Ne tre saĝaj, — diris Faramiro. — Sed justaj: jes eble, tiel justaj kiel permesas nia malgranda saĝo. Malligu lin, Frodo!

Faramiro prenis el sia zono tranĉileton kaj transdonis ĝin al Frodo. Golumo, miskompreninte la geston, kriĉis kaj falis.

— Nun, Smeagolo! — diris Frodo. — Vi devas fidi al mi. Mi ne forlasos vin. Respondu verece, se vi kapablas. Tio kaŭzos al vi bonon, ne malbonon. — Li tranĉis la ŝnurojn sur la manradikoj kaj maleoloj de Golumo kaj restarigis lin.

— Venu ĉi tien! — diris Faramiro. — Rigardu min! Ĉu vi konas la nomon de tiu ĉi loko? Ĉu vi estis ĉi tie antaŭe?

Malrapide Golumo levis siajn okulojn kaj malvolonte rigardis tiujn de Faramiro. La tuta lumo forlasis ilin, kaj ili rigardis morne kaj pale dum momento la klarajn senŝancelajn okulojn de la gondorano. Sekvis senmova silento. Tiam Golumo mallevis sian kapon kaj ŝrumpis suben, ĝis li kaŭris sur la planko, tremante.

— Ni ne scias, kaj ni ne deziras scii, — li plorkriis. — Neniam venis ĉi tien, neniam denove venos.

— En via menso estas ŝlositaj pordoj kaj fermitaj fenestroj, kaj malantaŭ ili mallumaj ĉambroj, — diris Faramiro. — Sed pri tio ĉi mi juĝas, ke vi diras veron. Tio bone servas vin. Kian ĵuron vi ĵuros, ke vi neniam revenos; kaj neniam gvidos iun ajn vivanton ĉi tien per vortoj aŭ signoj?

— La mastro scias, — diris Golumo flanken rigardante al Frodo. — Jes, li scias. Ni promesos al la mastro, se li savos nin. Ni promesos al Ĝi, jes. — Li rampis ĝis la piedoj de Frodo kaj plorĝemis. — Savu min, afabla mastro! Smeagolo promesas al la Trezoro, promesas fidinde. Neniam venos denove, neniam parolos, ne, neniam!

— Ĉu vi estas kontenta? — diris Faramiro.

— Jes, — diris Frodo. — Nome, vi devos aŭ akcepti tiun promeson aŭ plenumi vian leĝon. Nenion pli vi ricevos. Sed mi promesis, ke se li venus al mi, li ne estus difektita. Kaj mi ne volus pruviĝi nefidinda.


Faramiro sidis momente pensante.

— Bone, — li diris fine. — Mi cedas vin al via mastro, al Frodo, filo de Drogo. Li deklaru, kion li faros pri vi!

— Sed, mastro Faramiro, — diris Frodo riverencante, — vi ankoraŭ ne deklaris vian intencon rilate al la nomita Frodo, kaj ĝis tio estos konata, li ne povos formi siajn planojn por si aŭ siaj kunuloj. Via juĝo estis prokrastita ĝis la mateno, sed tiu jam aktualas.

— Do mi deklaros mian juĝon, — diris Faramiro. — Rilate vin, Frodo, tiomgrade kiom mi rajtas sub aŭtoritato pli alta, mi deklaras vin libera en la regno de Gondoro ĝis la plej fora el ĝiaj antikvaj limoj; escepte nur ke nek vi nek iu ajn via akompananto havas permeson veni al tiu ĉi loko neinvitite. Tiu ĉi juĝo daŭros dum unu jaro plus unu tago, kaj tiam ĉesos, krom se antaŭ tiu limdato vi venos al Minaso Tirit kaj prezentos vin al la Mastro kaj Reganto de la Urbo. Tiam mi petos lin konfirmi tion, kion mi faris, kaj igi ĝin tutviva. Dume, iu ajn, kiun vi protektas, estos mia protektato kaj sub la ŝildo de Gondoro. Ĉu al vi estas respondite?

Frodo profunde riverencis.

— Al mi estas respondite, kaj mi deklaras min preta vin servi, se tio iel valoras al iu tiel alta kaj honorinda.

— Ĝi multe valoras, — diris Faramiro. — Kaj nun, ĉu vi prenas tiun ulon, tiun Smeagolon, sub vian protekton?

— Mi jes prenas Smeagolon sub mian protekton, — diris Frodo. Sam suspiris aŭdeble; kaj ne pro la ĝentilaĵoj, kiujn li, samkiel iu ajn hobito, tute aprobis. Efektive, en la Provinco tia afero postulus multe pli da vortoj kaj riverencoj.

— Do mi diras al vi, — diris Faramiro, sin turnante al Golumo, — vi estas mortkondamnita; sed dum vi akompanas Frodon vi estas eksterdanĝera rilate nin. Tamen se iam vi estos trovita de ajna homo el Gondoro vaganta sen li, la kondamno eble efektiviĝos. Kaj morto trovu vin rapide, ĉu en ĉu ekster Gondoro, se vi ne servos lin bone. Nun respondu al mi: kien vi volas iri? Li diras, ke vi estis lia gvidanto. Kien vi gvidis lin?

Golumo ne respondis.

— Pri tio mi ne permesas sekretecon, — diris Faramiro. — Respondu, aŭ mi ŝanĝos mian verdikton!

Golumo daŭre silentis.

— Mi respondos anstataŭ li, — diris Frodo. — Li gvidis min ĝis la Nigra Pordego, laŭ mia peto; sed ĝi estis netrapasebla.

— Ne ekzistas aperta pordo en la Sennoman Landon, — diris Faramiro.

— Vidinte tion, ni turniĝis flanken kaj venis laŭ la suda vojo, — Frodo daŭrigis, — ĉar li diris, ke estas, aŭ eble estas, pado proksime al Minaso Itil.

— Minaso Morgul, — diris Faramiro.

— Mi ne scias precize, — diris Frodo; — sed la pado supreniras, laŭ mia opinio, en la montaron ĉe la norda flanko de tiu valo, en kiu staras la malnova urbo. Ĝi supreniras ĝis alta fendaĵo kaj poste suben ĝis... tio, kio estas pretere.

— Ĉu vi konas la nomon de tiu alta pasejo? — demandis Faramiro.

— Ne, — diris Frodo.

— Ĝi nomiĝas Cirito Ungol. — Golumo siblis akre kaj komencis murmuri al si. — Ĉu ne tiel ĝi nomiĝas? — diris Faramiro, sin turnante al li.

— Ne! — diris Golumo, kaj poste li kriĉis, kvazaŭ io pikus lin. — Jes, jes, ni aŭdis unufoje tiun nomon. Sed kiel gravas al ni la nomo? La mastro diras, ke li devas eniri. Do ni devas provi alian vojon. Ne ekzistas alia provebla vojo, ne.

— Ĉu neniu alia vojo? — diris Faramiro. — Kiel vi scias tion? Kaj kiu esploris la tuton de tiu malhela regno? — Li rigardis longe kaj penseme Golumon. Baldaŭ li parolis denove. — Forkonduku tiun ĉi kreaĵon, Anborno. Traktu lin milde, sed atentu lin. Kaj vi, Smeagolo, ne provu plonĝi en la akvofalon. Tie la rokoj havas tiajn dentojn, kiaj mortigos vin antaŭtempe. Jam lasu nin kaj kunprenu vian fiŝon.

Anborno eliris, kaj Golumo iris antaŭ li kuntiriĝante. La kurtenon oni tiris trans la alkovon.

— Frodo, ŝajnas al mi, ke vi agas tre malprudente en tio ĉi, — diris Faramiro. — Mi opinias, ke vi ne iru kun tiu kreaĵo. Ĝi estas misega.

— Ne, ne komplete misega, — diris Frodo.

— Eble ne tute, — diris Faramiro, — sed malico mordas ĝin kancere, kaj la miseco kreskas. Li gvidos vin al nenio bona. Se vi disiĝos de li, mi donos al li sendanĝeran vojon kaj gvidadon al iu ajn punkto ĉelime de Gondoro laŭ lia elekto.

— Li tion ne akceptos, — diris Frodo. — Li sekvos nin, kiel li jam longe faris. Kaj mi multfoje promesis protekti lin kaj iri tien, kien li gvidos. Vi ne petos min agi pri li kontraŭpromese, ĉu?

— Ne, — diris Faramiro. — Sed tion petus mia koro. Ĉar ŝajnas malpli malbone konsili al alia persono perfidi sian vorton ol tion fari mem, precipe se oni vidas amikon celanta al propra misfortuno. Sed ne, se li insistas iri kun vi, vi devos jam toleri lin. Sed ŝajnas al mi, ke vi ne estas devigita iri al Cirito Ungol, pri kiu li rakontis al vi malpli, ol li scias. Tion mi klare perceptis en lia menso. Ne iru al Cirito Ungol!

— Kien do mi iru? — demandis Frodo. — ĉu reen al la Nigra Pordego por transdoni min al la gardistaro? Kion vi scias kontraŭ tiu loko, kio igas ĝian nomon terura?

— Nenion certan, — diris Faramiro. — Ni en Gondoro neniam pasas orienten de la Vojo nuntempe, kaj neniu el ni, pli junaj homoj, iam ajn faris tion, kiel ankaŭ neniu el ni surpaŝis la Montojn de l’ Ombro. Pri ili ni konas nur malnovajn raportojn kaj la onidirojn de l’ antaŭa epoko. Sed iu malhela teruraĵo loĝas en la pasejoj super Minaso Morgul. Se Cirito Ungol estas nomata, maljunuloj kaj kleruloj paliĝas kaj silentiĝas. La valo de Minaso Morgul maliciĝis antaŭ tre longe, kaj ĝi jam estis minaco kaj timigo, kiam la forpelita Malamiko ankoraŭ loĝis malproksime, kaj Itilio estis ankoraŭ plejparte sub nia regado. Kiel vi scias, tiu urbo estis iam fortikaĵo, fiera kaj bela, Minaso Itil, ĝemelo de nia propra urbo. Sed ĝi estis kaptita de krueluloj, kiujn la Malamiko en sia freŝa forto dominis, kaj kiuj vagis senhejme kaj senmastre post lia malvenko. Oni diras, ke iliaj estroj estis homoj el Numenoro, kiuj fariĝis malhele misfaraj; al ili la Malamiko donis potencringojn, kaj li voris ilin: vivaj fantomoj ili fariĝis, teruraj kaj malicegaj. Post lia foriro ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis tie, kaj ili plenigis ĝiri kaj la tutan ĉirkaŭan valon je putro: ĝi ŝajnis senhoma kaj ne estis tia, ĉar senforma timo estadis malantaŭ la ruinigitaj muroj. Naŭ princoj estis, kaj post la reveno de ilia mastro, kiun ili helpis kaj preparis sekrete, ili iĝis denove fortaj. Tiam la Naŭ Rajdantoj eliris el la pordego de hororo, kaj ni ne povis kontraŭstari ilin. Ne proksimiĝu al ilia citadelo. Oni rimarkos vin. Ĝi estas loko de sendorma malico, plena de senpalpebraj okuloj. Ne iru laŭ tiu vojo!

— Sed kien krome vi direktos min? — diris Frodo. — Vi mem ne povas, vi diras, gvidi min al la montoj, ankaŭ ne trans ilin. Sed trans la montojn mi celas, pro solena promeso al la Konsilio, por trovi vojon aŭ perei dumserĉe. Kaj se mi retroirus, rifuzante la vojon je la amara fino, kien do mi irus inter elfoj kaj homoj? Ĉu vi volas, ke mi venu al Gondoro kun tiu ĉi Aĵo, tiu Aĵo, kiu frenezigis vian fraton per deziro? Kian sorĉon ĝi plenumus en Minaso Tirit? Ĉu estu du urboj Minaso Morgul, rikanante unu la alian trans morta lando plena je putriĝo?

— Tion mi ne volas, — diris Faramiro.

— Do kion vi volas, ke mi faru?

— Mi ne scias. Tamen mi ne volas, ke vi iru al morto aŭ al turmentado. Kaj mi ne opinias, ke Mitrandiro elektus tiun vojon.

— Sed ĉar li jam foriris, mi devas sekvi tiajn vojojn, kiajn mi trovas. Kaj mankas tempo por longa serĉado, — diris Frodo.

— Dura sorto kaj senespera komisio, — diris Faramiro. — Sed almenaŭ memoru mian averton: gardu vin de tiu gvidonto, Smeagolo. Li antaŭe kulpis murdon. Tion mi legas en li. — Li ĝemspiris. — Nu, do ni renkontiĝis kaj disiĝos, Frodo, filo de Drogo. Al vi ne necesas molaj vortoj: mi ne esperas revidi vin je ajna alia tago sub tiu ĉi suno. Sed vi foriros kun mia beno al vi kaj al via tuta popolo. Ripozu iom, dum manĝaĵo estas preparata por vi. Mi volonte ekscius, kiel tiu rampa Smeagolo ekposedis tiun Aĵon, pri kiu ni parolas, kaj kiel li perdis ĝin, sed mi ne ĝenos vin nun. Se iam preterespere vi revenos al la landoj de l’ vivantoj, kaj ni rerakontos niajn historiojn, sidante apud muro sub la suno, ridante pri malnovaj zorgoj, tiam vi rakontos al mi. Ĝis tiam, aŭ alia okazo ekster la vidkapablo de la Aŭgur-ŝtonoj de Numenoro, adiaŭ!

Li stariĝis kaj profunde riverencis al Frodo, kaj tirinte la kurtenon forpaŝis en la kavernon.

7 Vojaĝo al la Krucvojo

Frodo kaj Sam reiris al siaj litoj kaj kuŝis tie en silento ripozante dum iom da tempo, dum homoj ekaktivis kaj komenciĝis la aferoj de la tago. Post kelka tempo akvo estis alportita al ili, kaj poste oni kondukis ilin al tablo, sur kiu estis manĝaĵo por tri. Faramiro matenmanĝis kun ili. Li ne dormis depost la batalo de l’ antaŭa tago, tamen li ne aspektis laca.

Finmanĝinte ili stariĝis.

— Ke neniu malsato ĝenu vin survoje, — diris Faramiro. — Vi havas malmultan provianton, sed mi ordonis, ke stoketon da nutraĵo konvena por vojaĝantoj oni metu en viajn tornistrojn. Ne mankos al vi akvo dum vi vojaĝos en Itilio, sed ne trinku el iu ajn rojo, kiu fluas de Imlado Morgul, la Valo de Dumviva Morto. Ankaŭ jenon mi devas diri al vi. Miaj skoltoj kaj vaĉantoj jam ĉiuj revenis, eĉ kelkaj kiuj ŝteliris al viddistanco de Moranono. Ĉiuj trovis strangaĵon. La tereno estas malplena. Nenio estas sur la vojo, kaj nenie aŭdiĝas bruo de piedoj, kornoj, aŭ pafarkaj ŝnuretoj. Atendema silento ŝvebas super la Sennoma Lando. Mi ne scias, kion tio aŭguras. Sed la tempo rapidas al iu granda konkludo. Ŝtormo venas. Rapidu, dum vi povas! Se vi estas pretaj, ni iru. La suno baldaŭ leviĝos super la ombraĵo.

La tornistroj de l’ hobitoj estis alportitaj (iom pli pezaj ol antaŭe), kaj ankaŭ du fortaj bastonoj el polurita ligno, ferpintaj kaj kun ĉizitaj supraĵoj, tra kiuj estis treditaj plektitaj ledaj ŝnuroj.

— Mankas al mi taŭgaj donacoj por vi forirantaj, — diris Faramiro; — sed akceptu tiujn ĉi bastonojn. Ili eble servos al tiuj, kiuj marŝas aŭ grimpas en la sovaĝejo. La homoj de l’ Blankaj Montoj uzas ilin; tamen ĉi tiuj estas mallongigitaj al via mezuro kaj estas nove ferpintitaj. Ili estas faritaj el la bela arbo lebetrono, amata de la lignometiistoj de Gondoro, kaj ili estas sorĉitaj por trovo kaj redono. Ke tiu sorĉo ne tute velku sub la Ombro, en kiun vi iros!

La hobitoj profunde riverencis.

— Plej bonkora gastiginto, — diris Frodo, — Duonelfo Elrondo diris al mi, ke survoje mi trovos amikecon, sekretan kaj neatenditan. Certe mi atendis nenioman amikecon tiom, kiom vi montris. Trovi ĝin ege rebonigas la mison.


Nun ili pretigis sin por foriro. Golumon oni kondukis el iu angulo aŭ kaŝejo, kaj li ŝajnis pli kontenta pri si ol li estis antaŭe, kvankam li restis proksima al Frodo kaj evitis la rigardon de Faramiro.

— Via gvidisto devas esti blindumita, — diris Faramiro, — sed vin kaj vian serviston Samsaĝo mi liberigas de tio, se vi volas.

Golumo kriĉis, tordiĝis kaj kroĉiĝis al Frodo, kiam oni venis kovri liajn okulojn; kaj Frodo diris:

— Blindumu ĉiujn tri el ni, kaj kovru unuavice miajn okulojn, kaj tiam eble li konstatos, ke damaĝi ne estas la intenco.

Tion oni faris, kaj oni kondukis ilin el la kaverno de Heneto Anun. Trapasinte la koridorojn kaj ŝtuparojn ili sentis la friskan matenan aeron, freŝan kaj dolĉan, ĉirkaŭ si. Ankoraŭ blindumite ili pluiris dum kelka tempo, supren kaj poste malkrute suben. Fine la voĉo de Faramiro ordonis, ke ili estu malblindumitaj.

Ili staris denove sub la branĉoj de arbaro. Neniu bruo de la akvofalo estis aŭdebla, ĉar longa sudenira deklivo nun kuŝis inter ili kaj la ravineto, en kiu fluis la rojo. Okcidente ili vidis lumon trans la arboj, kvazaŭ la mondo tie finiĝus subite, ĉe rando elrigardanta nur al la ĉielo.

— Ĉi tie estas la lasta disiĝo de niaj vojoj, — diris Faramiro. — Se vi akceptos mian konsilon, vi ankoraŭ ne turniĝos orienten. Iru rekte antaŭen, ĉar tiel vi disponos dum multaj mejloj la kaŝon de la arbaro. Okcidente de vi estas rando, kie la tereno descendas en la grandajn valojn, jen subite kaj krute, jen laŭ longaj montflankoj. Restu proksime al tiu rando kaj la limoj de l’ arbarego. Komence de via vojaĝo vi povos marŝi sub taglumo, laŭ mia opinio. La lando sonĝas en falsa paco, kaj provizore ĉio misa estas forigita. Fartu bone, dum tio eblas!

Li brakumis tiam la hobitojn, laŭ la maniero de sia popolo, kliniĝante kaj metante siajn manojn sur iliajn ŝultrojn kaj kisante iliajn fruntojn.

— Iru kun la bonvolo de ĉiuj bonuloj! — li diris.

Ili riverencis ĝis la tero. Poste li turnis sin kaj sen retrorigardi li forlasis ilin kaj iris al siaj du gardantoj, kiuj staris iomete for. Ili miris vidante kiel rapide jam moviĝis tiuj verde vestitaj homoj, malaperante preskaŭ en palpebruma daŭro. La arbaro tie, kie staris Faramiro, ŝajnis malplena kaj morna, kvazaŭ forpasus sonĝo.

Frodo suspiris kaj returniĝis suden. Kvazaŭ por signali sian malatenton pri tiaj ĝentilaĵoj, Golumo gratfosis en la humo sube de arbo. “Ĉu denove malsata? — pensis Sam. — Nu, jen ek denove!”

— Ĉu finfine ili foriris? — demandis Golumo. — Fiaj missfaraj homoj! La nuko de Smeagolo daŭre dolorigas lin, jes efektive. Ni iru!

— Jes, ni iru, — diris Frodo. — Sed se vi kapablas paroli nur mise pri tiuj, kiuj indulgis vin, prefere silentu!

— Afabla mastro! — diris Golumo. — Smeagolo nur ŝercis. Ĉiam pardonas efektive, jes, jes, eĉ la truketojn de l’ afabla mastro. Ho jes, afabla mastro, afabla Smeagolo!

Frodo kaj Sam ne respondis. Surdorsiginte siajn tornistrojn kaj preninte siajn bastonojn, ili pluiris en la arbarojn de Itilio.

Tiutage ili dufoje ripozis kaj manĝis iomete el la nutraĵo provizita de Faramiro: sekigitaj fruktoj kaj salita viando, sufiĉe por multaj tagoj; kaj sufiĉe da pano por manĝo dum ĝi ankoraŭ freŝis. Golumo manĝis nenion.

La suno leviĝis kaj pasis supre nevidate, kaj komencis malsupreniri, kaj la lumo tra la arboj okcidente iĝis ora; kaj ĉiam ili marŝis en friska verda ombro, kaj ĉie ĉirkaŭ ili estis silento. Ĉiuj birdoj ŝajnis forflugintaj aŭ mutiĝintaj. Mallumo venis frue en la silenta arbaro, kaj antaŭ la noktiĝo ili haltis, lacaj, ĉar ili marŝis sep leŭgojn aŭ pli de Heneto Anun. Frodo kuŝiĝis kaj fordormis la nokton sur la profunda humo sub antikva arbo. Sam apud li estis malpli trankvila: li vekiĝis multfoje, sed neniam vidiĝis Golumo, kiu forŝteliĝis tuj, kiam la aliaj ekripozis. Ĉu li dormis izole en iu apuda truo, aŭ vagadis senripoze ŝtelire tra la nokto, tion li ne diris; sed li revenis ĉe la unua ekbrilo de taglumo, kaj vekis siajn kunulojn.

— Necesas stariĝi, jes necesas! — li diris. — Longdistanco ankoraŭ irenda, suden kaj orienten. La hobitoj devas rapidi!


Tiu tago pasis pli-malpli simile al la antaŭa tago, krom ke la silento ŝajnis pli profunda; la aero peziĝis, kaj komencis esti sufoke sub la arboj. Sentiĝis kvazaŭ tondro pretiĝus. Golumo ofte paŭzis, snufante la aeron, kaj poste li murmuradis al si kaj urĝis ilin pli rapidi.

Fine de la tria stadio de ilia taga marŝo, kiam la posttagmezo ekvelkis, la arbaro apertiĝis, kaj la arboj iĝis pli grandaj kaj pli disigitaj. Grandaj ileksoj kun ega ĉirkaŭmezuro staris malhelaj kaj solenaj en larĝaj maldensejoj, kun jen kaj jen inter ili fraksenoj aĝoblankaj, kaj gigantaj kverkoj ĝuste elpuŝantaj siajn brunverdajn sprosojn.

Ĉirkaŭ tiuj etendiĝis longaj gazonoj da verda herbo makulitaj je kelidonioj kaj anemonoj, blankaj kaj bluaj, nun falditaj por dormo; kaj estis akreoj plenplenaj je l’ folioj de arbaraj hiacintoj: jam ties glataj sonoriltigoj trapuŝis sin tra la humo. Neniu vivanto, ĉu besta ĉu birda, estis videbla, sed en tiuj apertaj lokoj Golumo ektimis, kaj ili marŝis nun singarde, hastante de unu longa ombro al alia.

La lumo rapide velkis, kiam ili alvenis la arbarofinon. Tie ili sidiĝis sub maljuna tuberoza kverko, kiu sendis siajn radikojn tordiĝantajn kiel serpentoj suben laŭ diseriĝa teramaso. Antaŭ ili kuŝis profunda malklara valo. Aliflanke la arbaro denove densiĝis, blua kaj griza sub la malvigla vespero, kaj marŝis plu suden. Dekstre ardis la Montoj de Gondoro, forege en la okcidento, sub fajrmakula ĉielo. Maldekstre kuŝis mallumo: la altegaj muroj de Mordoro; kaj el tiu mallumo venis la longa valo, subiranta laŭ fendaĵo ĉiam pli larĝa al Anduino. Ĉe ties fundo fluis hasta rivereto: Frodo povis aŭdi ties ŝtonozan voĉon supreniĝanta tra l’ silento; kaj apude sur la proksima flanko, vojo serpentumis suben kvazaŭ pala rubando, malsupren al malvarmaj grizaj nebuletoj, kiujn tuŝis neniu ekbrilo de sunsubiro. Tie ŝajnis al Frodo, ke li vidas malproksime, flosantaj kvazaŭ sur ombreca maro, la altajn malklarajn pintojn kaj rompitajn pinaklojn de malnovaj turoj forlasitaj kaj malhelaj.

Li turniĝis al Golumo.

— Ĉu vi scias, kie ni estas?

— Jes, mastro. Lokoj danĝeraj. Tio estas la vojo de la Turego de la Luno, mastro, malsupren ĝis la ruiniĝinta urbo sur la bordoj de l’ rivero. La ruiniĝinta urbo, jes, loko tre fia, plena de malamikoj. Ni devis ne akcepti la konsilon de la homoj. La hobitoj deviis longe de l’ ĝusta vojo. Necesas iri jam orienten, tien supre. — Li gestis per sia maldikega brako al la malhelaj montoj. — Kaj ni ne povas uzi ĉi tiun vojon. Ho ne! Krueluloj venas ĉi-voje, suben de la Turego.

Frodo rigardis malsupren al la vojo. Ĉiuokaze nenio moviĝis sur ĝi nuntempe. Ĝi aspektis soleca kaj forlasita, fluanta suben al la malplenaj ruinaĵoj en la nebuleto. Sed en la aero estis sento malica, kvazaŭ efektive tien-reen pasus aĵoj, kiujn okuloj ne povas vidi. Frodo ektremegis ree rigardante al la foraj pinakloj, jam malaperantaj en la nokton, kaj la bruo de la akvo ŝajnis malvarma kaj kruela: la voĉo de Morgulduino, la poluita rojo, kiu fluis el la Valo de la Fantomoj.

— Kion ni faru? — li diris. — Ni marŝis longe kaj diste. Ĉu ni serĉu iun lokon en la arbaro, kie ni povos kuŝi kaŝite?

— Ne valoras kaŝiĝi en la mallumo, — diris Golumo. — Ĝuste tage la hobitoj devos kaŝiĝi, jes tage.

— Ho ne! — diris Sam. — Ni devas ripozi iomete, eĉ se ni leviĝos ree meznokte. Tiam restos ankoraŭ horoj da mallumo, sufiĉe da tempo por ke vi konduku nin dum longa marŝo, se vi konas la vojon.

Golumo malvolonte konsentis, kaj li returniĝis al la arboj, celante orienten dum kelka tempo laŭlonge de la ĉifonaj arbarorandoj. Li rifuzis ripozi sur la tero tiel proksime al la malica vojo, kaj post kelka debato ili ĉiuj grimpis al la disbranĉiĝo de granda verda kverko, kies dikaj branĉoj kune saltantaj de la trunko liveris konvenan kaŝlokon kaj sufiĉe komfortan rifuĝejon. Noktiĝis kaj fariĝis tute senlume sub la baldakeno de la arbo. Frodo kaj Sam trinkis iomete da akvo kaj manĝis iom da pano kaj sekigitaj fruktoj, sed Golumo tuj kuntiriĝis kaj ekdormis. La hobitoj ne fermis siajn okulojn.


Verŝajne estis iom post la noktomezo, kiam Golumo vekiĝis: ili subite konsciiĝis pri liaj palaj okuloj senpalpebre brilantaj al ili. Li aŭskultis kaj snufis, kio ŝajnis, kiel ili pli frue konstatis, lia kutima metodo malkovri la horon de la nokto.

— Ĉu ni ripozis? Ĉu ni bele dormis? — li diris. — Ni iru!

— Nek tio, kaj nek alio, — graŭlis Sam. — Sed ni iros se necese. Golumo tuj desaltis de la arbobranĉoj kvarpieden, kaj la hobitoj sekvis pli malrapide.

Tuj kiam ili descendis, ili ree pluiris gvidate de Golumo, orienten, supren laŭ la malhela dekliva tereno. Malmulton ili povis vidi, ĉar la nokto estis nun tiel profunda, ke ili apenaŭ konsciis pri la tigoj de l’ arboj antaŭ ol stumbli kontraŭ ilin. La tero iĝis pli malglata kaj marŝado estis pli malfacila, sed Golumo ŝajnis neniel ĝenata. Li kondukis ilin tra densejoj kaj rubusdezertoj; foje ĉirkaŭ la randon de profunda fendaĵo aŭ malhela ŝakto, foje suben en nigrajn arbustkaŝitajn kavojn kaj denove elen; sed kiam foje ili iris iomete suben, ĉiam la aliflanka deklivo estis pli longa kaj pli kruta. Ili daŭre supreniris. Ĉe la unua haltejo ili retrorigardis, kaj ili povis malklare percepti la supraĵojn de l’ arbaro, kiun ili postlasis, kuŝantajn kiel vasta densa ombro, nokton pli malhelan sub la malhela malplena ĉielo. Ŝajnis troviĝi granda nigreco baŭmanta malrapide el la oriento vorante la malfortajn malklarajn stelojn. Pli poste la sinka luno eskapis el la ĉasantaj nuboj, sed ĝin ĉirkaŭringis malsaneca flava helo.

Finfine Golumo turnis sin al la hobitoj.

— Tago baldaŭ, — li diris. — La hobitoj devas hasti. Ne sendanĝeras resti eksterŝirme en tiuj ĉi lokoj. Hastu!

Li rapidigis siajn paŝojn, kaj ili sekvis lin lace. Baldaŭ ili komencis suprengrimpi sur grandan teramason. Plejparte ĝin kovris densa kreskaĵo de uleksoj kaj mirteloj, kaj malaltaj fortikaj dornejoj, kvankam ie-tie apertis maldensejoj, cikatroj de lastatempaj fajroj. La uleksoj plioftiĝis ju pli ili proksimiĝis al la suprejo; tre maljunaj kaj altaj ili estis, magraj kaj krurecaj sube sed dikaj supre, kaj jam elmetis flavajn florojn, kiuj ekbriletis en la mallumo kaj dissendis malfortan dolĉan odoron. Tiom altaj estis la pikaj densejoj, ke la hobitoj povis marŝi senkliniĝe sub ili, trapasante longajn sekajn koridorojn tapiŝitajn de profunda pika humo.

Ĉe la fora rando de tiu ĉi teramaso ili ĉesigis sian marŝadon kaj rampis kaŝiĝe sub implikitan nodaĵon de dornoj. Iliaj torditaj branĉoj, kliniĝantaj al la tero, estis superŝutitaj de grimpa labirinto da maljunaj sovaĝaj rozujoj. En la profunda interno troviĝis kavo, kun traboj el mortaj branĉoj kaj rubusoj, kaj tegmentita de l’ unuaj folioj kaj sprosoj de l’ printempo. Tie ili kuŝis kelkan tempon, ankoraŭ tro lacaj por manĝi; kaj trarigardante la truojn en la kovraĵo ili atendis la malrapidan tagiĝon.

Sed tago ne venis, nur morta bruna krepusko. En la oriento estis malhela ruĝa ardo sub la malalta nubaro: tio ne estis ruĝo aŭrora. Trans la dissternitaj terenoj interaj, la montoj de Efelo Duad malserene rigardis al ili, nigraj kaj senformaj sube, kie la nokto densis kaj ne forpasis, dum supre la dentecaj pintoj kaj eĝoj siluetis dure kaj minace antaŭ la fajra ardo. Fore dekstre elstaris granda ŝultro de la montaro, malhela kaj nigra inter la ombroj, puŝiĝante okcidenten.

— Laŭ kiu vojo ni iros de ĉi tie? — demandis Frodo. — Ĉu tio estas la enirejo de... de la Morgula Valo, tie malproksime post tiu nigra maso?

— Ĉu necesas jam pensi pri tio? — diris Sam. — Verŝajne ni ne plu moviĝos dum la nuna tago, se entute temas pri tago, ĉu?

— Eble ne, eble ne, — diris Golumo. — Sed ni devos baldaŭ iri al la Krucvojo. Jes, al la Krucvojo. Jen tie estas la vojo, jes, mastro.


La ruĝa ardo super Mordoro formortis. La krepusko profundiĝis, dum grandaj vaporoj leviĝis en la oriento kaj rampis super ili. Frodo kaj Sam manĝis iomete kaj poste kuŝiĝis, sed Golumo estis malripozema. Li rifuzis manĝi el ilia nutraĵo, sed li trinkis iomete da akvo kaj poste ĉirkaŭrampadis sub la arbustoj, snufante kaj murmurante. Poste subite li malaperis.

— Iras ĉasi, supozeble, — diris Sam kaj oscedis. Estis lia vico dormi la unua, kaj li baldaŭ profundiĝis en sonĝon. Li supozis sin denove en la Bag-Enda ĝardeno serĉante ion; sed sur lia dorso estis peza tornistro, kiu devigis lin kliniĝi. Ĉio ŝajnis tute loloplena kaj fetora, kaj dornoj kaj filikoj invadas la bedojn proksime al la malsupra heĝo. “Tasko por mi, mi tion vidas; sed mi tiom lacas, — li ripetadis. Baldaŭ li rememoris, kion li serĉas. — Mia pipo!” — li diris, kaj ĝuste tiam li vekiĝis.

— Stultulo! — li diris al si, malfermante siajn okulojn kaj scivolante, kial li kuŝas sub la heĝo. — Ĝi estas en via tornistro la tutan tempon! — Poste li konstatis, unue, ke la pipo eble troviĝas en lia tornistro, sed pipherbon li malhavas, kaj poste ke li estas centojn da mejloj de Bag-Endo. Li sidiĝis rekte. Ŝajnis preskaŭ mallume. Kial lia mastro permesis, ke li pludormu ekstervice, plu ĝis la vespero?

— Ĉu vi ne dormis, sinjoro Frodo? — li diris. — Kioma horo estas? Ŝajnas malfrue!

— Ne tiel, — diris Frodo. — Sed la tago malheliĝis anstataŭ heliĝi: pli kaj pli malheliĝas. Laŭ mia scio ankoraŭ ne estas tagmezo, kaj vi dormis nur ĉirkaŭ tri horojn.

— Kio okazas, mi scivolas? — diris Sam. — Ĉu ŝtormo venas? Se jes, ĝi estos la plej terura iam spertita. Mi volas, ke ni estu en profunda truo, ne nur haltigitaj sub heĝo. — Li aŭskultis. — Kio estas tio? Ĉu tondro, tamburoj, aŭ kio ĝi estas?

— Mi ne scias, — diris Frodo. — Ĝi daŭras jam sufiĉe longe. Foje la tero ŝajnas tremo, foje ŝajnas, ke tio estas batado de la peza aero en l’ oreloj.

Sam ĉirkaŭrigardis.

— Kie estas Golumo? — li diris. — ĉu li ankoraŭ ne revenis?

— Ne, — diris Frodo. — Malestis signoj kaj sonoj de li.

— Nu, mi ne povas toleri lin, — diris Sam. — Fakte, mi neniam kunprenis ion dumvojaĝe, kion mi malpli bedaŭrus perdi. Sed tipe de li estus, se post lia multhora akompano li nun perdiĝus, ĝuste kiam ni plej bezonas lin, nome, se li iam utilos al ni, kion mi dubas.

— Vi forgesis pri la marĉejo, — diris Frodo. — Mi esperas, ke nenio malbona okazis al li.

— Kaj mi esperas, ke li ne pretigas trukojn. Kaj ĉiuokaze mi esperas, ke li ne trafos en alies manojn, por tiel diri. Ĉar se tio okazus, ni baldaŭ sidus en kaĉo.

Tiumomente aŭdiĝis denove tambureca subbruo, jam pli laŭta kaj pli profunda. La tero ŝajnis tremi sub iliaj piedoj.

— Mi opinias, ke ni jam sidas en kaĉo, — diris Frodo. — Mi timas, ke nia vojaĝo proksimiĝas al la fino.

— Eble, — diris Sam; — sed dum oni vivas, ne mankas espero, kutimis diri mia Avulo, kaj necesas manĝaĵo, li plejofte aldonis. Manĝu iom, sinjoro Frodo, kaj poste dormu iom.


La posttagmezo, kiel Sam supozis ĝin nomenda, pasadis. Elrigardante el la kaŝejo li povis vidi nur grizbrunan senombran mondon, velkantan malrapide al anonima senkolora morno. Estis sufoke sed ne varme. Frodo dormis malkviete, turniĝante kaj tordiĝante kaj foje murmurante. Dufoje Sam ŝajnis aŭdi lin prononci la nomon Gandalfo. La tempo ŝajnis treniĝi senfine. Subite Sam aŭdis siblon malantaŭ si, kaj jen aperis Golumo kvarpiede, gvatante ilin per ekbrilaj okuloj.

— Vekiĝu, vekiĝu! Vekiĝu, dormemuloj! — li flustris. — Vekiĝu! La tempo urĝas. Ni devas iri, jes, ni devas iri tuj. La tempo urĝas!

Sam rigardis lin suspekteme: li ŝajnis timigita aŭ ekscitita.

— Ĉu iri nun? Kian trukon vi kovas? Ankoraŭ ne estas la ĝusta horo. Ne povas esti eĉ la tetrinka horo, almenaŭ ne en decaj lokoj, kie tetrinka horo ekzistas.

— Stulte! — siblis Golumo. — Ni estas ne en decaj lokoj. Tempo ekmankas, jes, rapide forpasas. La tempo urĝas. Ni devas iri. Vekiĝu, mastro, vekiĝu! — Li palpskuis Frodon; kaj Frodo, konsterne vekite, sidiĝis subite kaj kaptis lian brakon. Golumo abrupte sin liberigis kaj retroiris.

— Oni ne devas stulti, — li siblis. — Ni devas iri. La tempo urĝas! Nenion plian ili sukcesis eligi el li. Kie li estis, kaj kion li supozis pretiĝanta kaj hastiginta lin, li rifuzis diri. Sam estis plena je suspektemo kaj tion vidigis; sed Frodo neniun indikon vidigis pri tio, kio trapasas lian menson. Li suspiris, surdorsigis sian tornistron, kaj pretiĝis eliri en la mallumon ĉiam plifortiĝantan.

Tre kaŝiĝeme Golumo gvidis ilin malsupren laŭ la deklivo, laŭeble utiligante kovrejojn, kaj kurante, klinite preskaŭ ĝistere, trans lokojn apertajn; sed la lumo estis jam tiel malhela, ke eĉ akrokula sovaĝa besto apenaŭ povus vidi la hobitojn, kapuĉitajn, en iliaj grizaj manteloj, nek aŭdi ilin marŝantajn tiel singarde, kiel kapablas tiuj etuloj. Sen krako de branĉeto aŭ siblo de folio ili preterpasis kaj malaperis.

Dum ĉirkaŭ unu horo ili pluiris, silente, spalire, deprimitaj pro la morno kaj kompleta senmovo de la tereno, kiun rompis nur de tempo al tempo mallaŭta tondrobruo malproksime aŭ tamburado en iu monteta kavaĵo. Suben de sia kaŝloko ili iris, kaj poste, turniĝinte suden, ili direktiĝis laŭ la plej rekta vojo, kian povis trovi Golumo tra longa malglata deklivo, kiu kliniĝis supren al la montoj. Baldaŭ, ne tre fore, ili vidis arbaran zonon baŭmantan kvazaŭ nigra muro. Kiam ili proksimiĝis, ili konstatis, ke la arboj estis grandaj, ŝajne tre antikvaj, kaj ankoraŭ tre altaj, kvankam iliaj supraĵoj estis nudaj kaj rompitaj, kvazaŭ tempestoj kaj fulmoj trabruus ilin, sed malsukcesis mortigi ilin aŭ skui iliajn profundegajn radikojn.

— La Krucvojo, jes, — flustris Golumo, la unuaj parolitaj vortoj, de kiam ili forlasis sian kaŝlokon. — Ni devas iri tien. — Turninte sin orienten, li gvidis ilin supren laŭ la deklivo; kaj tiam subite jen ĝi estis antaŭ ili: la vojo suden, serpentumanta ĉirkaŭ la eksteraj randoj de la montoj, ĝis baldaŭ ĝi plonĝis en la grandan ringon de arboj.

— Tiu ĉi estas la sola vojo, — flustris Golumo. — Neniuj padoj post la ŝoseo. Neniuj padoj. Ni devas iri al la Krucvojo. Sed rapidu! Estu silentaj!

Tiel ŝtelire, kiel skoltoj en malamika bivako, ili kaŝiris suben al la vojo, kaj ŝteliris laŭ ĝia okcidenta rando sub la ŝtonoza teramaso, grizaj kiel la ŝtonoj kaj silentpiedaj kiel ĉasantaj katoj. Fine ili atingis la arbojn, kaj trovis, ke ili staras en granda sentegmenta ringo, meze aperta al la sombra ĉielo; kaj la spacoj inter aliaj trunkegoj similis al malhelaj arkaĵegoj de ruiniĝinta halo. Ĝuste en la centro renkontiĝis kvar vojoj. Malantaŭ ili troviĝis la vojo al Moranono; antaŭ ili ĝi eliris denove al sia longa vojado suden; dekstre la vojo el malnova Osgiliado alvenis grimpe, kaj, transirinte, forpasis orienten en la mallumon: la kvara vojo, la vojo irota de ili.

Starante momente tie timoplena, Frodo konsciiĝis, ke brilas lumo; li vidis ĝin ardantan sur la vizaĝo de Sam apude. Turninte sin al ĝi, li vidis post arkaĵo de branĉoj la vojon al Osgiliado etendiĝanta preskaŭ tiel rekte kiel streĉita rubando suben, suben al la okcidento. Tie malproksime post malĝoja Gondoro jam ombre inundita la suno subiris, trovinte finfine la orlon de l’ granda malrapide ruliĝanta mortotuko de nuboj kaj falante kiel minaca fajraĵo al la ankoraŭ nemakulita maro. La mallonga ardo trafis enorman sidantan figuron, senmovan kaj solenan kiel la grandaj ŝtonaj reĝoj de Argonato. La jaroj estis maĉintaj ĝin, kaj perfortaj manoj difektis ĝin. Ĝia kapo mankis kaj sur ties loko estis moke starigita ronda krude ĉizita ŝtono, malzorge farbita per sovaĝaj manoj imite al rikana vizaĝo kun unusola ruĝa okulo meze de la frunto. Sur ĝiaj genuoj kaj la fortika seĝo, kaj ĉie sur la piedestalo estis sencelaj skribaĉaĵoj miksitaj kun la fiaj simboloj, kiujn uzas la larvopopolo de Mordoro.

Subite, trafitan de la ebenaj radioj, Frodo vidis la kapon de l’ maljuna reĝo: ĝi kuŝis forruliĝinte apud la vojo.

— Vidu, Sam! — li kriis, paroligite de la konsterno. — Vidu! La reĝo havas denove kronon!

La okuloj estis kavaj kaj la ĉizita barbo estis rompita, sed sur la alta severa frunto estis kronaĵo el arĝento kaj oro. Treniĝa plantaĵo kun floroj kiel blankaj steletoj ligis sin al la brovoj, kvazaŭ honorante la falintan reĝon, kaj en la fendaĵetoj de lia ŝtona hararo briletis flavaj sedoj.

— Ili ne povos por ĉiam venki! — diris Frodo. Kaj tiam subite malaperis la mallonga ekvidaĵo. La suno subiris kaj malaperis, kaj kvazaŭ pro ŝutrofermo de lampo venis la nokto.

8 La Ŝtuparo de Cirito Ungol

Golumo tiris la mantelon de Frodo kaj siblis pro timo kaj senpacienco.

— Nepras foriri. Necesas ne stari ĉi tie. Rapidu!

Malvolonte Frodo turnis sian dorson al la okcidento kaj sekvis, kiam lia gvidanto kondukis lin eksteren en la mallumon de la oriento. Ili forlasis la arboringon kaj ŝteliris sur la vojo al la montaro. Ankaŭ tiu vojo direktiĝis rekte dum kelka tempo, sed baldaŭ ĝi komencis forkurbiĝi suden, ĝis ĝi alvenis sub la rokŝultregon, kiun ili jam vidis de malproksime. Nigra kaj forpuŝa ĝi baŭmis super ili, pli malhela ol la malhela ĉielo malantaŭe. Krablante sub ĝia ombro la vojo pluiris, kaj ĉirkaŭinte ĝin saltis denove orienten kaj komencis supreniri krute.

Frodo kaj Sam plandadis plu kun koroj malpezaj, ne plu kapablaj ĝeni sin pri sia endanĝereco. La kapo de Frodo estis klinita; lia ŝarĝo denove kurbigis lin. Tuj kiam la granda Krucvojo estis preterpasita, ĝia pezo, preskaŭ forgesita en Itilio, komencis ree plifortiĝi. Nun, sentante, ke la vojo krutiĝas antaŭ liaj piedoj, li rigardis lacege supren; kaj tiam li vidis ĝin, ĝuste kiel Golumo antaŭdiris: la urbon de la Ringofantomoj. Li kaŭris apud la ŝtonoza rando.

Longdekliva valo, profunda ombrogolfo, retroiris foren en la montaron. Sur la alia flanko, iom distance inter la valaj brakoj, alte sur roka sidloko sur la nigraj genuoj de Efelo Duad, staris la muroj kaj turego de Minaso Morgul. Ĉio ĉirkaŭ ĝi estis malhela, tere kaj ĉiele, sed lumo ĝin banis. Ne la enkarcerigita lunlumo antaŭlonge verŝiĝinta tra la marmoraj muroj de Minaso Itil, Turego de la Luno, bela kaj disradia en kavaĵo de la montoj. Pli pala efektive ol la luno velkanta en iu eklipso estis ties lumo nun, flagranta kaj bloviĝanta kiel fetora elspiraĵo de putriĝo, kadavrolumo, lumo kiu nenion prilumis. Sur la muroj kaj turego vidiĝis fenestroj, kiel sennombraj nigraj truoj rigardantaj internen al malpleneco; sed la plej alta etaĝo de la turego turniĝis malrapide, jen laŭ unu direkto jen laŭ l’ alia, grandega fantoma kapo rikananta en la nokton. Momente la tri kunuloj staris tie, kuntiriĝinte, gapante supren per malvolontaj okuloj. Golumo la unua refortiĝis. Ree li urĝe tiris iliajn mantelojn, sed neniun vorton li elparolis. Li preskaŭ trenis ilin antaŭen. Ĉiu paŝo estis kontraŭvola, kaj la tempo ŝajnis malrapidigi sian pasadon, tiel ke dum la intervalo inter levo de piedo kaj ties remeto pasis minutoj de abomeno.

Tiel ili alvenis malrapide al la blanka ponto. Tie la vojo, briletante malforte, transiris rojon meze de la valo, kaj pluiris, serpentumante malrekte supren al la pordo de l’ urbo: nigra faŭko, kiu apertis en la ekstera cirklo de la nordaj muroj. Larĝaj ebenaĵoj kuŝis ambaŭrande de l’ rojo, ombrecaj herbejoj plenaj je palaj blankaj floroj. Ankaŭ tiuj estis lumantaj, belaj tamen forme hidaj, kiel frenezaj figuroj en malkvieta sonĝo; kaj ili disblovis malfortan naŭzan tombodoron; putriĝa fetoro plenigis la aeron. De herbejo al herbejo traarkis la ponto. Figuroj staris tie ĉekape, lerte skulptitaj laŭ formoj homaj kaj bestecaj, sed ĉiuj koruptitaj kaj naŭzaj. La akvo fluanta sube silentis, kaj ĝi vaporis, sed la vaporo leviĝanta de ĝi, kirlanta kaj tordiĝanta ĉirkaŭ la ponton, estis mortige malvarma. Frodo sentis, ke liaj sentumoj vertiĝas kaj lia menso mallumiĝas. Tiam subite, kvazaŭ efikus iu forto alia ol la propra volo, li ekhastis ŝanceliĝe antaŭen, kun la palpaj manoj etenditaj kaj la kapo pendolanta de flanko al flanko. Sam kaj Golumo ambaŭ postkuris lin. Sam kaptis sian mastron per la brakoj, ĝuste kiam li stumblis kaj preskaŭ falis sur sojlo de la ponto.

— Ne tiuvoje! Ne tiuvoje! — flustris Golumo, sed la spiro inter liaj dentoj ŝajnis traŝiri la pezan kvieton kiel fajfilo, kaj li kaŭris teren en teruro.

— Staru firme, sinjoro Frodo! — murmuris Sam en l’ orelon de Frodo. — Revenu! Ne tiuvoje. Golumo diras, ke he, kaj escepte mi konsentas kun li.

Frodo pasigis la manon sur sia frunto kaj forŝiris siajn okulojn de la urbo sur la monteto. La luma turo fascinis lin, kaj li luktis kontraŭ deziro suprenkuri laŭ la brileta vojo al ĝia pordo. Finfine li pene returniĝis, kaj tion farinte li sentis ke la Ringo rezistas, tirante la ĉenon ĉirkaŭ lia kolo; kaj ankaŭ liaj okuloj, kiam li forrigardis, ŝajnis dum momento blindigitaj. La mallumo antaŭ li estis nepenetrebla.

Golumo, rampante tere kvazaŭ timigita besto, jam estis malaperanta en la ombraĵon. Sam subtenante kaj gvidante sian stumblan mastron, sekvis lin laŭeble rapide. Ne malproksime de l’ apuda bordo de l’ rojo troviĝis breĉo en la ŝtonmuro apud la vojo. Tra tiu ili pasis, kaj Sam vidis, ke ili estas sur mallarĝa pado, kiu ekbrilis malforte komence, samkiel la ĉefvojo, ĝis grimpinte sur la herbejoj de venenaj floroj ĝi velkis kaj senlumiĝis, serpentumante malnete supren laŭ la nordaj flankoj de la valo.

Laŭlonge de tiu pado la hobitoj plandumis unu apud la alia, nepovante vidi Golumon antaŭ si, krom kiam li sin turnis por fingrovoke instigi ilin. Tiam liaj okuloj briletis per lumo verda-blanka, eble spegulante la fian brilon de Morgulo, aŭ ĉendite de iu responda humoro interne. Pri tiu venena ekbrilo kaj pri la mallumaj okultruoj Frodo kaj Sam senĉese konsciis, re kaj re retrorigardante timplene trans la ŝultrojn kaj ĉiam denove trenante siajn okulojn al trovo de la senluma pado. Malrapide ili penis antaŭen. Dum ili altiĝadis super la fetoron kaj vaporojn de la venena rojo, ili spiris pli facile kaj iliaj kapoj klariĝis; sed nun iliaj membroj estis lacegaj, kvazaŭ ili marŝus la tutan nokton ŝarĝite, aŭ longe naĝadus kontraŭ peza akvofluo. Finfine ili ne povis pluiri senhalte.

Frodo haltis kaj sidiĝis sur ŝtonon. Ili jam grimpis ĝis la supro de granda bulo de nuda monto. Antaŭ ili estis roko en valoflanko, kaj ĉirkaŭ ties supraĵo la vojo pluiris, ne pli ol larĝa breto kun abismo dekstre; trans la apikan sudan facon de la monto ĝi rampis supren, ĝis ĝi malaperis en la mallumo supre.

— Mi devas ripozi iomete, Sam, — flustris Frodo. — Ĝi pezas sur min, knabo Sam, tre pezas. Mi scivolas kiom longe mi povos porti ĝin? Ĉiuokaze mi devas ripozi antaŭ ol ni risku nin sur tion. — Li indikis la mallarĝan vojeton antaŭe.

— Ĉit! ĉit! — siblis Golumo rapidante al ili. — Ĉit! — Liaj fingroj estis ĉebuŝe kaj li skuis urĝe la kapon. Tirante la manikon de Frodo, li indikis la padon; sed Frodo rifuzis moviĝi.

— Ankoraŭ ne, — li diris, — ankoraŭ ne. — Laceco kaj pli ol laceco premis lin; ŝajnis kvazaŭ peza sorĉo efikus al li mense kaj korpe. — Mi devas ripozi, — li murmuris.

Je tio la timo kaj konsterno de Golumo tiel fortiĝis, ke li denove parolis, siblante malantaŭ sia mano, kvazaŭ por forbari la bruon de nevidataj aŭskultantoj en la aero.

— Ne ĉi tie, ne. Ne ĉi tie ripozi. Stultuloj! Okuloj povas vidi nin. Kiam ili alvenos la ponton, ili vidos nin. Venu for! Grimpu, grimpu! Venu!

— Venu, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Li pravas denove. Ni ne povas resti ĉi tie.

— Bone, — diris Frodo per voĉo distanceca, kvazaŭ de iu parolanta duondorme. — Mi provos. — Lacege li stariĝis.


Sed estis tro malfrue. Tiumomente la roko moviĝis kaj ektremis sub ili. La forta grumbla bruo, pli laŭta ol iam antaŭe, ruliĝis en la tero kaj eĥis en la montaro. Poste laŭ brula subito venis granda ruĝa flagro. Tre fore post la orientaj montoj ĝi saltis sur la ĉielon kaj plaŭdigis sur la minacajn nudojn karmezinon. En tiu valo de ombro kaj malvarma kruela lumo ĝi ŝajnis netolereble perforta kaj feroca. Ŝtonpintoj kaj firstoj kiel noĉitaj tranĉiloj elsaltis en gapa nigro antaŭ la suprentorenta flamo en Gorgoroto. Poste venis krakego de tondro.

Kaj Minaso Morgul respondis. Vidiĝis flagro de brilegaj fulmoj: forkoj bluflamaj risortiĝis el la turego kaj el la ĉirkaŭaj montoj en la malafablajn nubojn. La tero ĝemis; kaj el la urbo leviĝis kriego. Miksite kun akraj altaj voĉoj kvazaŭ de predantaj birdoj, kaj la kriĉa henado de ĉevaloj freneze koleraj kaj timoplenaj, venis ŝira kriego, trema, rapide leviĝanta ĝis trapika tonalto ekster atingo de l’ aŭdado. La hobitoj turniĝis ĝire tiudirekten, kaj ĵetis sin teren, kovrante permane la orelojn.

Kiam ĉesis la terura kriego, retrofalanta per longa naŭzega veo ĝis silento, Frodo malrapide levis sian kapon. Trans la mallarĝa valo, nun preskaŭ egalnivela kun liaj okuloj, la muroj de l’ malica urbo staris, kaj ĝia kaverneca pordo, formita kvazaŭ malfermita buŝo kun brilaj dentoj, gapis malfermite. Kaj tra tiu pordo eliris armeo.

Tiu tuta amaso estis vestita zibele, nigre kiel la nokto. Kontraŭ la palaj muroj kaj la luma pavimo de la vojo Frodo povis vidi ilin, vicon post vico de etaj nigraj figuroj, kiuj marŝis rapide kaj silente, elpasantaj laŭ senfina fluo. Antaŭ ili iris granda rajdistaro moviĝante kiel ordaj ombroj, kaj ĉekape de ili estis unu pli granda ol ĉiuj ceteraj: rajdanto tute nigra, krom ke sur la kapuĉita kapo li portis kronsimilan kaskon, kiu flagris per danĝera lumo. Nun li proksimiĝis al la ponto sube, kaj la gapaj okuloj de Frodo sekvis lin, nekapablaj palpebrumi aŭ forturniĝi. Ĉu tie ne estis la Mastro de l’ Naŭ Rajdantoj, reveninta al la tero por konduki sian fian armeon en batalon? Tie, jes efektive tie estis la marasma reĝo, kies frida mano vundis la Ringoportanton per la mortiga tranĉilo. La malnova vundo pulsis dolore kaj granda frostiĝo disvastiĝis al la koro de Frodo.

Ĝuste kiam trapikis lin tiuj pensoj per timego kaj tenis lin ligita kvazaŭ pro sorĉo, subite haltis la Rajdanto, rekte antaŭ la enirejo de la ponto, kaj post li la tuta amaso staris senmove. Sekvis paŭzo, kompleta silento. Eble la Ringo alvokis la Fantommastron, kaj momente li estis perturbita, sentante iun alian potencon interne de sia valo. Tien kaj tien ĉi turniĝis la malhela kapo kaskita kaj kronita je timo, esplorante la ombrojn per siaj nevideblaj okuloj. Frodo atendis, kiel birdo pro proksimiĝo de serpento, ne kapabla moviĝi. Kaj dum li atendis, li sentis, pli urĝan ol iam ajn antaŭe, la ordonon, ke li surmetu la Ringon. Kvankam forta kiel neniam estis la premo, li jam ne sentis emon cedi al ĝi. Li sciis, ke la Ringo perfidos lin, kaj ke li ne posedas, eĉ se li surmetus ĝin, la potencon fronti al la Morgula reĝo — ankoraŭ ne. Jam ne plu estis respondo al tiu ordono en lia propra volo, kvankam ĝi estis senespere timigita, kaj li sentis sur si nur batadon de forta potenco de ekstere. Tiu kaptis lian manon, kaj dum Frodo mense rigardis, ne volante tion sed provizore retenite (kvazaŭ li rigardus iun malnovan rakonton malproksiman), ĝi movis la manon colon post colo al la ĉeno ĉirkaŭ lia kolo. Tiam lia propra volo ekvigliĝis; malrapide ĝi devigis la manon reiri kaj serĉi ion alian, ion kaŝitan apud lia brusto. Malvarma kaj malmola ĝi ŝajnis, kiam lia kroĉo ekprenis ĝin: la flakoneton de Galadriela, tiom longe valoritan, kaj preskaŭ forgesitan ĝis tiu horo. Kiam li tuŝis ĝin, dum kelka tempo ĉia pensado pri la Ringo estis forbarita de lia menso. Li suspiris kaj klinis la kapon.

Tiumomente la Fantomreĝo turnis sin, spronis sian ĉevalon kaj rajdis trans la ponton, kaj lia tuta malhela armeo sekvis lin. Eble la elfaj kapuĉoj defiis liajn nevideblajn okulojn, kaj la menso de lia eta malamiko, refortigite, flankenturnis liajn pensojn. Sed li hastis. Jam la horo sonoris, kaj ordonite de sia granda Mastro li devis marŝi milite en la okcidenton.

Baldaŭ li forpasis, kiel ombro en ombron, laŭ la serpentuma vojo, kaj daŭre post li transiris la ponton la nigraj vicoj. Tiel granda armeo neniam eliris el tiu valo post la tagoj de l’ potenco de Isilduro; neniu amaso tiel danĝera kaj armile forta ĝis nun atakis la travadejon de Anduino; kaj tamen ĝi estis nur unu kaj ne la plej granda el la armeoj, kiujn Mordoro nun ekspedis.


Frodo ekmoviĝis. Kaj subite lia koro turniĝis al Faramiro. “La ŝtormo finfine komenciĝis, — li pensis. — Tiu granda plenarmaĵo da lancoj kaj glavoj direktiĝas al Osgiliado. Ĉu Faramiro transiros ĝustatempe? Li antaŭvidis tion, sed ĉu li konis la horon? Kaj kiuj nun povas defendi la travadejojn, kiam venos la Reĝo de l’ Naŭ Rajdantoj? Kaj aliaj armeoj venos. Mi tro malfruis. Ĉio estas perdita. Mi prokrastis survoje. Ĉio estas perdita. Eĉ se mia komisio plenumiĝos, neniu ajn iam scios. Al neniu mi povos raporti. Estos vane”. Venkite de malforteco li ekploris. Kaj daŭre la armeo de Morgulo transiris la ponton. Poste je granda distanco, kvazaŭ ĝi venus el memoroj pri la Provinco, iun sunluman frumatenon, kiam vokis la tago kaj pordo malfermiĝis, li aŭdis la voĉon de Sam: “Vekiĝu, sinjoro Frodo! Vekiĝu!” Se la voĉo aldonus: “Via matenmanĝo estas preta”, li apenaŭ surpriziĝus. Certe Sam urĝis.

— Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ili foriris.

Aŭdiĝis malklara sonoro. La pordego de Minaso Morgul estis fermita. La lasta vico da lancistoj jam malaperis sur la vojo. La turego ankoraŭ rikanis transvale, sed la lumoj en ĝi forvelkis. La tuta urbo retrofalis en malhelan meditan ombrecon kaj silenton. Tamen ankoraŭ ĝi estis plena je gvatemo.

— Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ili foriris, kaj ankaŭ ni prefere iru. Ankoraŭ io vivas en tiu loko, io kun okuloj, aŭ vidanta menso, se vi komprenas min; kaj ju pli longe ni restados en unu loko, des pli baldaŭ ĝi malkovros nin. Ek al, sinjoro Frodo!

Frodo levis sian kapon kaj stariĝis. Malespero ne forlasis lin, sed la malforteco forpasis. Li eĉ malgaje ridetis, sentante nun jam tiel klare, kiel antaŭ momento li sentis la malon, ke tion, kion li devos fari, li devos fari, se eble, kaj estas flanka afero, ĉu Faramiro, Aragorno, Elrondo, Galadriela, Gandalfo aŭ iu alia iam scios pri tio. Li kaptis sian bastonon per unu mano, la flakoneton per la alia. Kiam li vidis, ke la klara lumo jam ŝveliĝas tra liaj fingroj, li ŝovis ĝin en sian sinon kaj tenis ĝin kontraŭ sia koro. Poste turninte sin for de la urbo Morgulo, jam ne pli ol griza brilaĵeto aliflanke de la malhela abismo, li pretiĝis sekvi la vojon supren.

Ŝajne Golumo forrampis laŭ la breto en la mallumon antaŭe, kiam malfermiĝis la pordego de Minaso Morgul, lasinte la hobitojn tie, kie ili kuŝis. Li nun revenis rampe kun klakantaj dentoj kaj klakigitaj fingroj.

— Stulte! Malsaĝe! — li siblis. — Rapidu! Ili ne supozu, ke forpasis la danĝero. Ĝi ne forpasis. Rapidu!

Ili ne respondis, sed ili sekvis lin sur la grimpan breton. Tiu malmulte plaĉis al ambaŭ ili, eĉ ne post frontado al tiomaj aliaj riskoj; sed ĝi ne longe daŭris. Baldaŭ la pado alvenis rondan angulon, kie denove elŝvelis montoflanko, kaj tie ĝi subite eniris mallarĝan aperturon en la roko. Ili atingis la unuan ŝtuparon, pri kiu Golumo parolis. La mallumo estis preskaŭ kompleta, kaj malmulton ili povis vidi post braketendo; sed la okuloj de Golumo brilis pale, plurajn futojn supre, kiam li returnis sin al ili.

— Singarde! — li flustris. — ŝtupoj. Multaj ŝtupoj. Necesas singardi.

Singardo certe necesis. Frodo kaj Sam komence malstreĉiĝis, havante jam muron ambaŭflanke, sed la ŝtuparo estis preskaŭ tiel kruta kiel eskalo, kaj dum ili grimpis ĉiam pli supren, ili pli kaj pli konsciiĝis pri la longa nigra forfalo malantaŭe. Kaj la ŝtupoj estis mallarĝaj, kun malegalaj interspacoj, kaj ofte trompaj: ili estis trivitaj kaj glataj ĉerande, kaj iuj estis rompitaj, kaj iuj fendiĝis pro surmetita piedo. La hobitoj baraktis pluen, ĝis fine ili kroĉiĝadis furioze fingre al la ŝtupoj antaŭ ili, kaj devigis siajn dolorajn genuojn kurbiĝi kaj rektiĝi; kaj ĉiam, dum la ŝtuparo tranĉis vojon pli profunden en la apikan monton, la rokmuroj leviĝis pli kaj pli alte super iliaj kapoj.

Finfine, ĝuste kiam ili sentis, ke ili kapablas nenion pli toleri, ili vidis la okulojn de Golumo subenrigardi al ili.

— Ni jam grimpis, — li flustris. — L’ unua ŝtuparo jam eksas. La lertaj hobitoj grimpis tiel alten, tre lertaj hobitoj. Nur kelkaj pliaj ŝtupetoj kaj finite, jes.


Kapkirliĝa kaj tre laca Sam kun Frodo en sekvo laŭrampis la lastan ŝtupon, kaj tie ili sidiĝis frotante siajn krurojn kaj genuojn. Ili troviĝis en profunda malhela trapasejo, kiu ŝajnis plu supreniri antaŭ ili, kvankam malpli krute kaj senŝtupe. Golumo ne permesis, ke ili ripozu longe.

— Estas ankoraŭ unu ŝtuparo, — li diris. — ŝtuparo multe pli longa. Ripozu kiam ni atingos la supron de l’ proksima ŝtuparo. Ankoraŭ ne.

Sam ĝemis kaj demandis:

— ĉu pli longa, vi diris?

— Jes, jess, pli longa, — diris Golumo. — Sed ne tiom malfacila. La hobitoj jam grimpis la Rektan Ŝtuparon. Poste venas la Serpentuma Ŝtuparo.

— Kaj kio poste? — demandis Sam.

— Ni vidos, — diris Golumo mallaŭte. — Ho jes, ni vidos!

— Al mi ŝajnas, ke vi diris, ke troviĝas tunelo, — diris Sam. — Ĉu ne estas tunelo aŭ io trairota?

— Ho jes, troviĝas tunelo, — diris Golumo. — Sed la hobitoj povos ripozi antaŭ ol provi ĝin. Se ili trapasos tiun, ili estos proksimaj al la supro. Tre proksimaj, se ili trapasos. Ho jes!

Frodo tremetis. La grimpado ŝvitigis lin, sed li jam sentis sin malvarma kaj humida, kaj en la trapasejo estis frosta trablovo de la nevideblaj altaĵoj supre. Li stariĝis kaj skuis sin.

— Nu, ni pluiru! — li diris. — Ĉi tie ne estas taŭga sidloko.


La trapasejo ŝajnis etendiĝi tra mejloj, kaj ĉiam la frosta aero transfluis ilin, fortiĝante dum ilia progreso al malvarmega vento. La montoj ŝajnis klopodi per sia venena spiro senkuraĝigi ilin, forturni ilin de l’ sekretoj de la altejoj, aŭ forblovi ilin en la mallumon malantaŭe. Ili nur konsciis, ke ili atingis la finon, kiam subite ne plu estis muro dekstre. Ili povis vidi nur tre malmulton. Grandaj nigraj senformaj amasoj kaj profundaj grizaj ombroj baŭmis antaŭ ili kaj ĉirkaŭ ili, sed de tempo al tempo malakra ruĝa lumo flagris supren sub la malalta nubaro, kaj momente ili konsciiĝis pri altaj pintoj, antaŭe kaj ambaŭflanke, kvazaŭ pilastroj apogantaj vastan subfleksiĝantan tegmenton. Ŝajnis, ke ili suprengrimpis multajn centojn da futoj sur larĝan breton. Klifo troviĝis maldekstre kaj abismo dekstre.

Golumo gvidis ilin proksime laŭ la klifo. Provizore ili ne plu grimpis, sed la tereno estis jam pli malglata kaj danĝera en la mallumo, kaj troviĝis sur la vojo blokoj kaj buloj da falintaj ŝtonoj. Ilia irado estis malrapida kaj singardema. Kiom da horoj pasis, post kiam ili eniris la Morgulan Valon, nek Sarn nek Frodo povis plu diveni. La nokto ŝajnis senfina.

Finfine ili denove konsciiĝis pri muro baŭmanta, kaj denove malfermiĝis antaŭ ili ŝtuparo. Denove ili haltis, kaj denove ili komencis grimpi. La supreniro estis longa kaj laciga; sed tiu ĉi ŝtuparo ne fosis en la montflankon. Ĉi tie la grandega klifsurfaco kliniĝis malantaŭen, kaj la pado serpentume kurbiĝis tien-reen sur ĝi. Unuloke ĝi flankiĝis dekstren al la rando de l’ malhela abismo, kaj Frodo ekrigardante suben vidis sub si kiel vastan profundan ŝakton la grandan ravinon kape de la Morgula Valo. En ties profundo ekbrilis kvazaŭ lumbrika fadeno la fantoma vojo de la mortinta urbo ĝis la Sennoma Pasejo. Li haste forturnis sin.


Pluen kaj supren la ŝtupvojo kurbis kaj rampis, ĝis fine per lasta etendiĝo mallonga kaj rekta ĝi elrampis sur alian nivelon. La pado estis forturniĝinta de la ĉefa trapasejo en la granda ravino, kaj ĝi nun sekvis sian propran danĝeran vojon sube de malpli granda fendejo inter la pli altaj regionoj de Efelo Duad. Malklare la hobitoj povis vidi altajn pilierojn kaj akrangulajn pinaklojn el ŝtono ambaŭflanke, inter kiuj estis grandaj fendaĵoj kaj dissplitaĵo el ŝtono pli nigraj ol la nokto, kies forgesitaj vintroj jam delonge maĉis kaj ĉizelis la sensunan ŝtonon. Kaj nun la ruĝa lumo sur la ĉielo ŝajnis pli forta; kvankam ili ne povis scii, ĉu terura mateno efektive venas al tiu ĉi ombra loko, aŭ ĉu ili vidas nur la flamon de ia granda perfortaĵo de Saŭrono dum la turmentado de Gorgoroto transmontare. Antaŭ si, tre malproksime kaj ankoraŭ tre alte super si, Frodo suprenrigardante vidis, laŭ sia supozo, la veran verton de tiu ĉi malfacilega vojo. Antaŭ la malafabla ruĝo de l’ orienta ĉielo estis vidigita fendego sur la plej supra firsto, malvasta, profunde elmordita inter du nigraj ŝultroj; kaj sur ambaŭ ŝultroj estis po korno el ŝtono.

Li paŭzis kaj rigardis pli atente. La korno maldekstra estis alta kaj svelta; kaj en ĝi flamis ruĝa lumo, aŭ eble la ruĝa lumo en la lando transa brilis tra truo. Li nun vidis, ke tio estas nigra turego ŝvebanta super la fora pasejo.

— Al mi ne plaĉas ties aspekto! — diris Sam. — Do tiu ĉi via sekreta vojo estas finfine gardata, — li graŭlis, sin turninte al Golumo. — Kiel vi la tutan tempon sciis, supozeble?

— Ĉiuj vojoj estas gardataj, jes, — diris Golumo. — Kompreneble tiel. Sed la hobitoj devos provi iun vojon. Tiu vojo eble estas malplej gardata. Eble ili ĉiuj foriris al granda batalo, eble!

— Eble, — gruntis Sam. — Nu, ĝi ŝajnas ankoraŭ tre malproksima kaj longa vojo supren, ĝis ni alvenos tien. Kaj troviĝas ankoraŭ la tunelo. Mi opinias, ke nun vi devus ripozi, sinjoro Frodo. Mi ne scias, kioma horo tage aŭ nokte estas, sed ni vojaĝas seninterrompe dum horoj kaj horoj.

— Jes, ni devas ripozi, — diris Frodo. — Ni trovu iun angulon for de la vento kaj renovigu nian forton por la lasta etapo.

Ĉar tia li supozis ĝin. La teruraĵoj de la lando post ĝi kaj la tiea farotaĵo, ŝajnis malaktualaj, ankoraŭ tro foraj por ĝeni lin. Lia tuta menso direktiĝis al trairo aŭ transiro de tiuj nepenetreblaj muro kaj gardado. Se nur li faras tiun neeblaĵon, poste iel la komisio estus plenumota, aŭ tiel ŝajnis al li dum tiu malhela horo de laceco, ankoraŭ penante en la ŝtonaj ombroj sub Cirito Ungol.

En malluma fendo inter du grandaj rokpilastroj ili sidiĝis: Frodo kaj Sam iom interne, kaj Golumo kaŭris surtere proksime al la elirejo. Tie la hobitoj englutis tion, kion ili supozis la lasta manĝo antaŭ la descendo en la Sennoman Landon, eble la lasta manĝo, kiun ili iam manĝos kune. Iom el la nutraĵo de Gondoro ili konsumis, kaj oblatojn el la elfa vojpano, kaj ili iom trinketis. Sed pri la akvo ili konservemis kaj prenis nur sufiĉe por malseketigi siajn sekajn buŝojn.

— Mi scivolas, kiam ni denove trovos akvon? — diris Sam. — Sed supozeble tie transe ili ankaŭ trinkas, ĉu? Orkoj trinkas, ĉu ne?

— Jes, ili trinkas, — diris Frodo. — Sed ni ne parolu pri tio. Tia trinkaĵo ne taŭgas por ni.

— Sekve tiom pli necesas plenigi niajn akvujojn, — diris Sam. — Sed ĉi tie ne estas akvo: nek bruon nek tinton mi aŭdis. Kaj ĉiuokaze Faramiro diris, ke ni trinku neniom da akvo en Morgulo.

— Neniu akvo fluanta el Imlado Morgul, estis liaj vortoj, — diris Frodo. — Ni jam ne estas en tiu valo, kaj se ni trovus fonton, tiu fluus en ĝin sed ne el ĝi.

— Mi ne fidus al ĝi, — diris Sam, — ne ĝis mi mortus pro soifo. Tiu ĉi loko sentiĝas mise. — Li snufis. — Kaj odorante, mi konjektas. Ĉu vi rimarkas tion? Stranga odoro, premaera. Mi ne ŝatas ĝin.

— Tute nenion mi ŝatas ĉi tie, — diris Frodo, — nek ŝtupon nek ŝtonon, nek spiron nek oston. Tero, aero kaj akvo ĉiuj ŝajnas malbenitaj. Sed tien kondukas nia vojo.

— Jes, tio estas vera, — diris Sam. — Kaj ni tute ne estus ĉi tie, se ni scius pli pri la loko antaŭ ol ni ekvojaĝis. Sed supozeble okazas ofte tiel. La bravaĵoj en la malnovaj rakontoj kaj kantoj, sinjoro Frodo: aventuroj mi kutime nomis ilin. Mi kutimis pensi, ke tiuj estas aferoj, kiujn la mirindaj personoj en la rakontoj eliris serĉi, ĉar ili deziris ilin, ĉar ili estis stimulaj kaj la vivo estis iom malvigla, speco de sporto, kiel oni povus diri. Sed ne estas tiel en la rakontoj vere gravaj, nek en tiuj, kiuj restas en la menso. Personoj ŝajnis nur hazarde trafi ilin, kutime tien kondukis ilia vojo, kiel vi esprimis tion. Sed mi supozas, ke ili disponis multajn eblecojn, kiel ni, por retroiri, sed tion ne faris. Kaj se ili farus, ni tion ne scius, ĉar ili estus forgesitaj. Ni aŭdas pri tiuj, kiuj simple pluiris, kaj ne ĉiuj al bona fino, komprenu; almenaŭ ne al tia fino, kian la personoj interne de rakonto kaj ne ekstere nomas fino bona. Vi komprenas: veni hejmen kaj trovi ĉion en ordo, kvankam ne tute sama, kiel maljuna sinjoro Bilbo. Sed tiuj ne estas ĉiam la plej preferindaj rakontoj, kvankam ili eble estas la preferinde partoprenataj rakontoj! Mi scivolas, en kian rakonton ni enfalis.

— Mi scivolas, — diris Frodo. — Sed mi ne scias. Kaj tiel estas en reala rakonto. Pripensu iun ajn, kiun vi ŝatas. Vi eble scias, aŭ divenas, kia rakonto ĝi estas, ĉu feliĉfina ĉu tristfina, sed la personoj en ĝi ne scias tion. Kaj vi ne deziras, ke ili sciu.

— Ne, sinjoro, kompreneble ne. Bereno, ekzemple, li ja ne supozis, ke li ricevos tiun Silmarilon de la Fera Krono en Tangorodrimo, kaj tamen li jes, kaj tio estis loko pli malbona kaj danĝero pli nigra ol la niaj. Sed tio estas longa rakonto, kompreneble, kaj pludaŭras post la feliĉo kaj en la malĝojon kaj preteren. Kaj la Silmarilo pluiris kaj alvenis Erendilon. Kaj vidu, sinjoro, mi neniam pli frue pensis pri tio! Ni havas... vi ja havas iom el ties lumo en tiu stelvitro, kiun la Damo donis al vi! Nu, pripensinde, ni ankoraŭ estas en la sama rakonto! Ĝi daŭras plu. Ĉu la grandaj rakontoj neniam finiĝas?

— Ne, ili neniam finiĝas kiel rakontoj, — diris Frodo. — Sed la personoj en ili venas kaj foriras, kiam finiĝas ilia parto. Nia parto finiĝos. Pli aŭ malpli baldaŭ.

— Kaj tiam ni povos havi iom da ripozo kaj iom da dormo, — diris Sam. Li ridis malgaje. — Kaj ĝuste tion mi aludas, sinjoro Frodo. Mi aludas senornaman ordinaran ripozon, kaj dormon, kaj vekiĝon al mateno de laboro enĝardena. Mi timas, ke nur tion mi esperas la tutan tempon. Ĉiuj grandaj gravaj projektoj ne konvenas al miaspeculoj. Tamen, mi scivolas, ĉu ni iam inkluziviĝos en kantoj kaj rakontoj. Ni troviĝas en unu, kompreneble; sed mi volas diri: envortigite, vi scias, rakontite apudfajruje, aŭ voĉlegite el granda librego kun ruĝaj kaj nigraj literoj, jarojn kaj jarojn poste. Kaj oni diros: “Ni aŭdu pri Frodo kaj la Ringo!” Kaj oni diros: “Jes, tio estas unu el miaj plej ŝatataj rakontoj. Frodo estis tre kuraĝa, ĉu ne, paĉjo?” — “Jes, knabo mia, la plej fama el la hobitoj, kaj tio estas granda pretendo”.

— Ĝi estas pretendo multe tro granda, — diris Frodo kaj ridis longan klaran ridon el la koro. Tia sono ne estis aŭdita en tiuj lokoj ekde kiam Saŭrono venis al Mez-Tero. Al Sam subite ŝajnis, ke ĉiuj aŭskultas kaj la altaj rokoj kliniĝis super ili. Sed Frodo ne atentis ilin; li ridis denove. — Nu, Sam, aŭdi vin tiel gajigas min, kvazaŭ la rakonto estus jam verkita. Sed vi ellasis unu el la ĉefaj rolantoj: Samsaĝo la bravkora. “Mi volas aŭdi pli pri Sam, paĉjo. Kial oni ne inkluzivis pli el liaj paroloj, paĉjo? Tiu plaĉas al mi, ĝi ridigas min. Kaj Frodo ne progresus tiel bone sen Sam, ĉu ne, paĉjo?”

— Vidu, sinjoro Frodo, — diris Sam, — ne indas moki. Mi parolis serioze.

— Ankaŭ mi, — diris Frodo, — kaj daŭre seriozas. Ni impetas iom tro rapide. Vi kaj mi, Sam, ankoraŭ estas implikitaj en la plej malagrablaj partoj de la rakonto, kaj estas nur tro verŝajne, ke iuj diris ĉipunkte: “Fermu jam la libron, paĉjo; ni ne volas legi plu”.

— Eble, — diris Sam, — sed ne mi estus tion diranta. Aferoj faritaj, finitaj kaj inkluzivitaj en la grandaj rakontoj estas alispecaj. Nu, eĉ Golumo eble valorus en la rakonto, ĉiuokaze pli valorus, ol kiam li nin apudas. Kaj ankaŭ li mem iam ŝatis rakontojn, laŭ lia propra atesto. Mi scivolas, ĉu li supozas sin heroo aŭ la malbonulo? Golumo! — li vokis. — Ĉu plaĉus al vi esti la heroo; nu, kien li denove malaperis?

Mankis signo pri li ĉe la enirejo de ilia ŝirmejo kaj en la proksimaj ombroj. Li ja rifuzis ilian nutraĵon, kvankam kiel kutime li akceptis buŝplenon da akvo; kaj poste li ŝajnis kunvolviĝi dormonte. Ili supozis, ke almenaŭ unu el liaj celoj dum lia longa foresto dum la antaŭa tago estis ĉasi manĝaĵon propragustan; kaj nun li evidente forŝteliĝis denove, dum ili parolis. Sed por kio ĉi-foje?

— Al mi ne plaĉas lia forŝteliro senaverta, — diris Sam. — Kaj plej malplaĉas nuntempe. Li certe ne serĉas manĝaĵon ĉi-supre, krom se ekzistas iu roko, kiun li frandas. Vidu, eĉ musko tute mankas.

— Ne valoras zorgiĝi pri li nun, — diris Frodo. — Ni ne povus veni tiel malproksimen, eĉ ne en vidodistanco de la trapasejo, sen li, kaj tial ni devas toleri liajn morojn. Se li perfidemas, li perfidemas.

— Tamen mi preferus, ke li estu videbla, — diris Sam. — Tiom pli, se li perfidemas. Ĉu vi memoras, ke li neniam konsentis diri, ĉu la pasejo estas gardata aŭ ne? Kaj nun ni vidas tie turegon; eble ĝi estas malplena, eble ne. Ĉu vi opinias, ke li iris alkonduki ilin, orkojn, aŭ kio ili estas?

— Ne, tion mi ne supozas, — respondis Frodo. — Eĉ se li okupiĝas pri iu misaĵo, kaj supozeble tio ne malverŝajnas. Mi ne supozas, ke temas pri tio: ne por alkonduki orkojn, aŭ iujn servistojn de l’ Malamiko. Kial atendi ĝis nun, kaj travivi la penadon de la grimpo, kaj tiom proksimiĝi al la lando, kiun li timas? Li verŝajne povis perfidi nin al la orkoj multfoje de kiam ni renkontis lin. Ne, se estas io, tio certe estas iu privata truketo de li mem, kiun li supozas tute sekreta.

— Nu, supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Kvankam tio ne tre konsolas min. Mi certe ne eraras; sendube li transdonus min al orkoj, volonte kaj senhezite. Sed mi forgesis lian trezoron. Ne, mi supozas, ke la tutan tempon temis pri La trezoro por kompatinda Smeagolo. Tio estas la sola koncepto de ĉiuj liaj intrigetoj, se tiajn li havas. Sed kiel gvidado de ni ĉi tien helpos lin tiurilate, tion mi ne kapablas diveni.

— Tre probable li mem ne kapablas tion diveni, — diris Frodo. — Kaj mi ne opinias, ke li havas en la konfuzita kapo nur unu klaran projekton. Mi opinias, ke efektive li parte klopodas protekti la trezoron kontraŭ la Malamiko kiel eble plej longe. Ĉar estus fina katastrofo por li, se la Malamiko akirus ĝin. Kaj aliflanke, eble li nur pacience atendas hazardan okazon.

— Jes, Putorulo kaj Fetorulo, kiel mi diris pli frue, — diris Sam. — Sed ju pli ili proksimiĝos al la lando de la Malamiko, des pli simila al Fetorulo iĝos Putorulo. Atentu mian diron: se iam ni alvenos la pasejon, li ne permesos, ke ni efektive translimigu la trezoregon sen iaspeca interveno.

— Ni ankoraŭ ne alvenis tien, — diris Frodo.

— Ne, sed prefere ni sentinelu ĝis tiam. Se ni estos surprizitaj, Fetorulo sufiĉe rapide superulos. Malgraŭ tio, estos sendanĝere, se vi nun dormetos, mastro. Sendanĝere, se vi kuŝos proksime al mi. Mi vere ĝojus vidi vin dormanta. Mi gardos vin; kaj ĉiuokaze, se vi kuŝos proksime, en mia ĉirkaŭbrako, neniu povos veni al vi palpe sen tio, ke via Sam scios tion.

— Dormi! — diris Frodo kaj suspiris, kvazaŭ en dezerto li vidus miraĝon friske verdan. — Jes, eĉ ĉi tie mi povus dormi.

— Dormu do, mastro! Kuŝigu vian kapon sur mian sinon.


Kaj tiel Golumo trovis ilin horojn poste, kiam li revenis, rampante ŝtelire laŭ la pado el la mallumo antaŭe. Sam sidis apogite de la ŝtono, kun la kapo falinta flanken kaj peza spirado. Sur lia sino kuŝis la kapo de Frodo, droninta en profunda dormo; sur lia blanka frunto kuŝis unu el la brunaj manoj de Sam, kaj la alia kuŝis malpeze sur la brusto de l’ mastro. Trankvilo vidiĝis sur ambaŭ vizaĝoj.

Golumo rigardis ilin. Stranga esprimo trapasis lian magran malsatan vizaĝon. La ekbrilo forvelkis el liaj okuloj, kaj ili iĝis malklaraj kaj grizaj, maljunaj kaj lacaj. Dolorspasmo ŝajnis tordi lin, kaj li forturniĝis, retrogvatante al la pasejo, skuante sian kapon, kvazaŭ okupite de ia interna debato. Poste li revenis, kaj malrapide etendinte la treman manon tre singarde li tuŝis la genuon de Frodo. Tiu tuŝo estis preskaŭ kareso. Dum momenteto, se iu el la dormantoj vidus lin, li supozus rigardi maljunan lacan hobiton, ŝrumpintan pro la jaroj, kiuj portis lin multe preter lian tempon, preter amikojn kaj parencojn, kaj la kampojn kaj rojojn de l’ juneco, maljunan malsatan kompatindulon.

Sed pro tiu tuŝo Frodo ekmoviĝis kaj elkriis mallaŭte dum la dormo, kaj tuj Sam estis vigle maldorma. Lia unua vidaĵo estis Golumo — “palpanta la mastron”, laŭ lia supozo.

— Hej, vi! — li diris malmilde. — Kion vi faraĉas?

— Nenion, nenion, — diris Golumo mallaŭte. — Afabla mastro!

— Sendube, — diris Sam. — Sed kie vi estadis, ŝtelirante foren kaj reen, maljuna kanajlo?

Golumo retiriĝis, kaj verda ekflagro ekbrilis sub liaj pezaj palpebroj. Preskaŭ araneeca li nun aspektis, kaŭrante malantaŭen sur la kurbaj membroj kaj kun elstaraj okuloj. Jam pasis la momenteto, nerevokeble.

— ŝtelirante, ŝtelirante! — li siblis. — La hobitoj ĉiam tre ĝentilas, jes. Ho, afablaj hobitoj! Smeagolo gvidas ilin laŭ sekretaj vojoj, kiujn neniu alia scius trovi. Laca li estas, soifa li estas, jes soifa; kaj li gvidas ilin kaj li serĉas padojn, kaj ili diras: ŝteliri, ŝteliri. Tre afablaj amikoj, ho jes, mia trezoro, tre afablaj.

Sam sentis sin iom rimorsa, tamen ne pli fidema.

— Pardonpete, — li diris. — Mi bedaŭras, sed vi abrupte vekis min. Kaj mi devis ne dormi, kaj tio iom akrigis min. Sed sinjoro Frodo tiom lacas, ke mi petis lin fermi la palpebrojn, kaj, nu, tia estas la afero. Pardonpete. Sed kie vi efektive estis?

— Ŝteliris, — diris Golumo, kaj la verda ekbrilo ne forlasis liajn okulojn.

— Ho, tre bone, — diris Sam, — laŭ via volo! Supozeble ne malproksime de la vero. Kaj nun ni prefere ĉiuj ŝteliru kune. Kioma horo estas? Ĉu estas hodiaŭ aŭ morgaŭ.

— Estas morgaŭ, aŭ hodiaŭ estis morgaŭ, kiam la hobitoj ekdormis. Tre stulte, tre danĝere, se kompatinda Smeagolo ne ŝtelirus sentinele.

— Mi opinias, ke ni ĉiuj baldaŭ tediĝos pri tiu vorto, — diris Sam. — Sed ne ĝenu vin. Mi vekos la mastron. — Li delikate forpuŝis la hararon de l’ frunto de Frodo, kaj kliniĝinte suben alparolis lin mallaŭte.

— Vekiĝu, sinjoro Frodo! Vekiĝu!

Frodo ekmoviĝis kaj malfermis siajn okulojn, kaj ridetis vidante la vizaĝon de Sam klinitan super li.

— Vekas min frue, ĉu ne, Sam? — li diris. — Estas ankoraŭ mallume!

— Jes, estas ĉiam mallume ĉi tie, — diris Sam. — Sed Golumo revenis, sinjoro Frodo, kaj li diras, ke estas morgaŭ. Do ni devas marŝi plu. La lasta etapo.

Frodo profunde enspiris kaj sidiĝis.

— La lasta etapo! — li diris. — Saluton, Smeagolo! Ĉu trovis nutraĵon? ĉu vi entute ripozis?

— Nenian nutraĵon, nenian ripozon, nenion por Smeagolo, — diris Golumo. — Li estas ŝtelirinto.

Sam klakigis la langon, sed bridis sin.

— Ne parolu tiel pri vi, Smeagolo, — diris Frodo. — Tio estas malprudenta, ĉu ĝi veras aŭ ne.

— Smeagolo devas akcepti, kion oni donas, — respondis Golumo. — Kaj tiun nomon donis al li afabla mastro Samsaĝo, tre scioplena hobito.

Frodo rigardis al Sam.

— Jes, sinjoro, — li diris. — Mi efektive uzis tiun vorton, subite vekiĝinte kaj tiel plu kaj trovinte lin apuda. Mi diris, ke mi pardonpetas, sed baldaŭ mi ne plu sentos tion.

— Do lasu ĝin, ĉu ne, — diris Frodo. — Sed nun ŝajnas, ke ni venis al la punkto, vi kaj mi, Smeagolo. Diru al mi. Ĉu ni mem povos trovi la ceteran vojon? Ni povas vidi la pasejon, enirvojon, kaj se ni povas jam trovi ĝin, supozeble oni povas diri, ke finiĝis nia interkonsento. Vi faris laŭ via promeso, kaj vi estas libera: libera reiri al nutraĵo kaj ripozo, kien ajn vi volas iri, krom al servistoj de la Malamiko. Kaj iam mi eble rekompencos vin, mi aŭ tiuj, kiuj memoros min.

— Ne, ne, ankoraŭ ne, — Golumo vekriis. — Ho ne! Hi ne povas mem trovi la vojon, ĉu? Ho ne efektive. Venos la tunelo. Smeagolo devas pluiri. Sen ripozo. Sen nutraĵo. Ankoraŭ ne.

9 La fikuŝejo de Ŝeloba

Eble ja estis nun tago, kiel diris Golumo, sed la hobitoj povis vidi malmulte da diferenco, krom, eble, ke la ĉielo supre estis malpli nigrega, pli simila al granda fumtegmento; dum anstataŭ la mallumo profundnokta, kiu plu ŝvebis en fendetoj kaj truoj, griza malklariga ombro vualis la ŝtonan mondon ĉirkaŭ ili. Ili pluiris, Golumo antaŭe kaj la hobitoj unu apud la alia, supren laŭ la longa ravino inter la pilastroj kaj kolonoj el ŝirita kaj veterumita roko starantaj kvazaŭ grandegaj senformaj statuoj ambaŭflanke. Malestis sonoj. Iom antaŭe, eble unu-du mejlojn, estis griza murego, lasta suprenŝovita maso da monta ŝtono. Pli malhela ĝi baŭmis, kaj grade altiĝis, dum ili proksimiĝis, ĝis ĝi turumis alte super ili, barante vidon al ĉio, kio troviĝis poste. Profunda ombro kuŝis antaŭ ĝia subo. Sam snufis la aeron.

— Ah! Tiu fetoro! — li diris. — Ĝi pli kaj pli fortiĝas.

Baldaŭ ili estis sub la ombro, kaj tie meze de ĝi ili vidis la enirejon de kaverno.

— Jen la eniro, — diris Golumo mallaŭte. — La eniro de la tunelo. Li ne prononcis ĝian nomon: Toreĥo Ungol, Fikuŝejo de Ŝeloba. El ĝi venis odoraĉo, ne la malsana putrodoro en la herbejoj de Morgulo, sed naŭza fetoro, kvazaŭ malpuraĵo nenomebla amasiĝus kaj konserviĝus en la interna mallumo.

— Ĉu jen la sola vojo, Smeagolo? — demandis Frodo.

— Jes, jes, — li respondis. — Jes, ni devos iri nun tiuvoje.

— Ĉu vi volas diri, ke vi jam trairis tiun truon? — diris Sam. — Fu! Sed eble ne malplaĉas al vi fiodoroj.

La okuloj de Golumo ekbrilis.

— Li ne scias, kio ne malplaĉas, ĉu, trezoro? Ne, li ne scias. Sed Smeagolo kapablas toleri. Jes. Li trairis, ho jes, tute trairis. Ĝi estas la sola vojo.

— Kaj kio kreas la fiodoron, mi scivolas, — diris Sam. — Ĝi similas... nu, mi ne volonte dirus. Iu besteca truo de la orkoj, mi garantias, kun ilia centjara malpuraĵo interne.

— Nu, — diris Frodo, — kun aŭ sen orkoj, se ĝi estas la sola vojo, ni devos iri ĝin.


Profunde enspirinte ili eniris. Post kelkaj paŝoj ili troviĝis en kompleta kaj nepenetrebla mallumo. Post la senlumaj koridoroj de Morio Frodo kaj Sam ne spertis tian malhelon, kaj se eble tiu ĉi estis pli profunda kaj pli densa. Tie troviĝis aero moviĝanta, kaj eĥoj, kaj sento de spaco. Ĉi tie la aero estis senmova, stagna, peza, kaj bruoj mortfalis. Ili marŝis kvazaŭ en nigra vaporo kreita el vera mallumo mem, kiu spirate blindigis ne nur la okulojn, sed ankaŭ la menson, tiel ke eĉ memoro pri koloroj kaj formoj kaj iu ajn lumo forvelkis de la pensado. Nokto ĉiam estis, kaj ĉiam estos, kaj nokto estis ĉio.

Sed dum iom da tempo ili povis ankoraŭ senti, kaj fakte la sentumoj de iliaj piedoj kaj fingroj komence ŝajnis akrigitaj preskaŭ dolore. La muroj sentiĝis, je ilia surprizo, glataj, kaj la planko, escepte de paŝo de tempo al tempo, estis rekta kaj ebena, ĉiam supriĝanta laŭ sendevia kruta deklivo. La tunelo estis alta kaj larĝa, tiel larĝa ke, kvankam la hobitoj marŝis unu apud la alia, nur tuŝante la murojn per la etenditaj brakoj, ili estis disigitaj, izolitaj en la mallumo.

Golumo eniris la unua kaj ŝajnis nur kelkajn paŝojn antaŭe. Dum ili ankoraŭ povis atenti tiajn aferojn, ili povis aŭdi lian spiron siblanta kaj anhelanta ĝuste antaŭ ili. Sed post kelka tempo iliaj sentumoj iĝis malpli fortaj, tiel tuŝado kiel aŭdado ŝajnis sensentiĝi, kaj ili pluiris palpante, marŝante, ĉiam antaŭen, ĉefe pro la forto de la volo, laŭ kiu ili eniris, volo trairi kaj deziro atingi finfine la altan pordon transe.

Antaŭ ol ili progresis tre multe, eble, tamen tempo kaj distanco baldaŭ ĉesis kalkulebli, Sam dekstre, palpante la muron, konsciiĝis pri alia aperturo ĉeflanke: dum momento li rimarkis malfortan spiron de aero malpli densa, kaj poste ili preterpasis ĝin.

— Troviĝas pli ol unu koridoro ĉi tie, — li flustris pene: ŝajnis malfacile sonigi sian spiron. — Tio ĉi estas loko tiel orkeca, kiel loko iam povus esti.

Post tio, unue li dekstre, kaj poste Frodo maldekstre, preterpasis tri-kvar similajn aperturojn, iujn pli larĝajn, iujn pli malgrandajn; sed ankoraŭ la ĉefa vojo estis nedubebla, ĉar tiu estis rekta kaj sendevia, kaj ĝi daŭre supreniris. Sed kiom longa ĝi estis, kiom pli el ĝi ili devos toleri, aŭ povos toleri? La senspireco de la aero plifortiĝis, dum ili supreniris; kaj nun en la blindiga senlumo ili ofte ŝajnis senti ian reziston pli densan ol la fia aero. Dum ili puŝis sin antaŭen, ili sentis ion ektuŝanta la kapojn, aŭ la manojn, longajn tentaklojn, aŭ pendajn kreskaĵojn eble: ili ne povis konstati, kio estas tio. Kaj daŭre la fiodoro plifortiĝis. Ĝi plifortiĝis, ĝis preskaŭ ŝajnis al ili, ke flaro estas la sola sentumo klara, kiu restas al ili, kaj tio estas por turmenti ilin. Unu horon, du horojn, tri horojn: kiom ili jam pasigis en tiu ĉi senluma truo? Horojn... prefere tagojn, semajnojn. Sam forlasis la tunelflankon kaj kuntiriĝis al Frodo, kaj iliaj manoj renkontiĝis kaj kroĉiĝis, kaj tiel ili kune pluiris ankoraŭ.

Fine Frodo, palpante laŭ la maldekstra muro, subite alvenis vakejon. Li preskaŭ falis flanken en la malplenon. Tie estis iu aperturo en la roko multe pli larĝa ol iuj en la jam preterpasitaj; kaj el ĝi venis fetoro tiel fia kaj sento pri embuska malico tiel intensa, ke Frodo ŝanceliĝis. Kaj tiumomente ankaŭ Sam skuiĝis kaj falis antaŭen.

Rezistante tiel la naŭzon kiel la timon, Frodo kroĉis la manon de Sam.

— Stariĝu! — li diris per raŭka senvoĉa spiro. — Ĉio originas ĉi tie, la fetoro kaj la danĝero. Venis la tempo! Rapidu!

Utiligante la restaĵon de siaj forto kaj kuraĝo, li trene starigis Samon, kaj devigis moviĝi siajn proprajn membrojn. Sam stumble akompanis lin. Unu paŝon, du paŝojn, tri paŝojn... finfine ses paŝojn. Eble ili jam pasis la teruran nevideblan aperturon, sed ĉu tiel estis aŭ ne, subite estis pli facile moviĝi, kvazaŭ iu malamikeca volo momente liberigus ilin. Ili baraktis antaŭen, ankoraŭ man-en-mane.

Sed preskaŭ tuj ili frontis novan malfacilon. La tunelo disduiĝis, aŭ tiel ŝajnis, kaj pro la mallumo ili ne sciis, kiu vojo estas pli larĝa, aŭ kiu el ili pluiras pli rekte. Kiun el ili laŭiri, ĉu la dekstran, aŭ la maldekstran? Ili sciis pri neniu gvidindiko, tamen malĝusta elekto estos preskaŭ certe fatala.

— Laŭ kiu vojo iris Golumo? — anhelis Sam. — Kaj kial li ne atendis?

— Smeagolo! — diris Frodo, klopodante voki. — Smeagolo! — Sed lia voĉo raŭkis, kaj la nomo mortfalis preskaŭ tuj post eliro. Venis neniu respondo, eĉ ne eĥo, eĉ ne tremeto de l’ aero.

— Li vere foriris ĉi-foje, mi kredas, — murmuris Sam. — Mi opinias, ke ĝuste ĉi tien li intencis gvidi nin. Golumo! Se iam mi metos la manojn al vi denove, vi tion bedaŭros.

Baldaŭ, palpante mallerte en la mallumo, ili konstatis, ke la maldekstra aperturo estas barita: aŭ ĝi estis ruzo aŭ iu ŝtonego falis en la koridoron.

— Tio ĉi ne povas esti la vojo, — Frodo flustris. — Prave aŭ malprave ni devos iri laŭ la alia.

— Kaj rapide! — Sam anhelis. — Io pli malbona ol Golumo proksimas. Mi sentas ion, kio rigardas nin.

Ili ne progresis pli ol kelkajn paŝojn, kiam de malantaŭe aŭdiĝis sono, timiga kaj terura en la peza remburita aero: gargara bobela bruo kaj longa malica siblo. Ili abrupte turniĝis sed nenio estis videbla. Ŝtone senmovaj ili staris, gapante, atendante ion nekonatan.

— Embusko! — diris Sam, kaj li metis manon sur la tenilon de sia glavo; kaj farante tion li pensis pri la mallumo en la tumulo, el kiu ĝi venis. “Mi volus, ke maljuna Tom estus nun apude!” — li pensis. Tiam, starante kun mallumo ĉirkaŭe kaj nigro de malespero kaj kolero en sia koro, ŝajnis al li, ke li vidas lumon: lumon en sia menso, unue preskaŭ netolereble brilan, kiel sunradio al la okuloj de iu longe kaŝita en senfenestra ŝakto. Poste la lumo iĝis koloroj: verdo, oro, arĝento, blanko. Tre fore, kvazaŭ en bildeto desegnita de elfaj fingroj, li vidis la Damon Galadriela staranta sur la herbo en Lorieno, kaj en ŝiaj manoj estis donacoj. Kaj vi, Ringoportanto, li aŭdis ŝin diri, fore sed klare, por vi mi preparis tion ĉi.

La bobela siblo pliproksimiĝis, kaj aŭdiĝis grincado kvazaŭ de iu artikitaĵo, kiu moviĝus lantcele en la mallumo. Fetoro venis antaŭ ĝi.

— Mastro, mastro! — kriis Sam, kaj viglo kaj urĝo revenis al lia voĉo. — La donaco de l’ Damo! La stelvitro! Lumo por vi en lokoj senlumaj, ŝi diris, ke tio ĝi estos. La stelvitro!

— Ĉu la stelvitro? — murmuris Frodo, kvazaŭ respondante el dormo, apenaŭ komprenante. — Nu, jes! Kial mi forgesis ĝin? Lumo kiam ĉiuj aliaj lumoj estingiĝos! Kaj nun vere nur lumo povos helpi nin.


Malrapide lia mano iris al lia sino, kaj malrapide li levis la Flakoneton de Galadriela. Dum momento ĝi ardis, malforta kiel supreniranta stelo baraktanta en pezaj terproksimaj nebuletoj, kaj poste kiam ĝia potenco plifortiĝis, kaj espero kreskis en la menso de Frodo, ĝi komencis fajri, kaj ĉendiĝis al arĝenta flamo, eteta kerno de blinduma lumo, kvazaŭ Erendilo mem descendus de la altaj sunsubiraj padoj kun la lasta Silmarilo sur la frunto. La mallumo cedis lokon al ĝi, ĝis ĝi ŝajnis brili en la centro de globo el aereca kristalo, kaj la mano ĝin tenanta flagris je blanka fajro.

Frodo gapis mirigite al tiu mirinda donaco, kiun li tiom longe portadis, ne diveninte ĝiajn plenajn valoron kaj potencon. Malofte li memoris pri ĝi survoje, ĝis ili venis al la Morgula Valo, kaj neniam li uzis ĝin pro timo pri ĝia riveliga lumo.

Aiya Eärendil Elenion Ancalima! — li kriis kaj ne sciis, kion li prononcis; ĉar ŝajnis, ke alia voĉo parolis per la lia, klara, neĝenata de la fia aero en la ŝakto.

Sed aliaj potencoj troviĝas en Mez-Tero, potencoj de nokto, kaj ili estas malnovaj kaj fortaj. Kaj ŝi, kiu marŝis en la mallumo, aŭdis la elfojn krii tiun krion praprae en la tempoprofundoj, kaj tiam ŝi ignoris ĝin, kaj nun ĝi ne malkuraĝigis ŝin. Eĉ dum Frodo parolis, li sentis grandan malicon direktitan al li, kaj mortigeman rigardon taksantan lin. Ne malproksime en la tunelo, inter ili kaj la aperturo, kie ili ŝanceliĝis kaj stumblis, li konsciiĝis pri okuloj videbliĝantaj, du grandaj garboj de multfenestraj okuloj — la venonta atenco estis finfine senmaskigita. La radiado de la stelvitro estis frakasita kaj resendata de ties mil facetoj, sed malantaŭ la ekbrilo komencis arde interne iu pala mortigema fajro, flamo ĉendita en iu profunda ŝakto de misa pensado. Monstraj kaj abomenindaj estis tiuj okuloj, bestecaj kaj tamen plenaj je intenco kaj je hida ĝojeco, frandante sian predon jam enfermitan sen ajna espero pri eskapo.


Frodo kaj Sam, hororfrapite, komencis malrapide retroiri, kun la propra rigardo kaptita de la terura gapado de tiuj misaŭguraj okuloj; sed dum ili retroiris, samtempe la okuloj venis antaŭen. La mano de Frodo hezitis, kaj malrapide la Flakoneto ekpendis. Tiam subite, liberigite de la retena sorĉo por iom kuri en vana paniko por amuzi la okulojn, ili ambaŭ turnis sin kaj fuĝis kune; sed dum ili kuris, Frodo retrorigardis kaj vidis terurite, ke la okuloj tuj saltante sekvis ilin. La fiodoro de morto nubece ĉirkaŭis ilin.

— Haltu, haltu! — li kriis febre. — Kurado ne utilas. La okuloj malrapide proksimiĝis.

— Galadriela! — li vokis, kaj streĉante sian kuraĝon li ankoraŭfoje levis la Flakoneton. La okuloj haltis. Momente ties rigardo malstreĉiĝis, kvazaŭ ĝenus ilin ia svaga dubo. Tiam la koro de Frodo flamiĝis en li, kaj ne pensante pri la faro, ĉu tio estis stulto, malespero aŭ kuraĝo, li prenis per la maldekstra mano la Flakoneton, kaj per la dekstra li elingigis sian glavon. Pikilo ekflagris, kaj la akra elfa klingo ekbrilis en la arĝenta lumo, sed ĉe la eĝoj flagris blua fajro. Poste, tenante alte la stelon kaj kun la glavo antaŭ si, Frodo, hobito el la Provinco, marŝis senŝancele suben renkonte al la okuloj.

Tiuj hezitemis. Dubo aperis en ili, kiam la lumo proksimiĝis. Unu post unu ili malfortiĝis, kaj malrapide retiris sin. Neniu helo tiom terura iam antaŭe afliktis ilin. De suno kaj luno kaj steloj ili estis sekuraj sub la tero, sed nun stelo descendis en la teron mem. Daŭre ĝi proksimiĝis, kaj la okuloj ekŝanceliĝis. Unu post alia ili ĉiuj senlumiĝis; ili forturniĝis, kaj granda maso, ekster atingo de la lumo, ĵetis sian ombregon intere. Ili estis for.


— Mastro, mastro! — kriis Sam. Li proksimis malantaŭe, kun propra glavo elingigita kaj preta. — Je la steloj kaj gloro! Ja la elfoj faros el tio kanton, se iam ili aŭdos pri ĝi! Ke mi travivu por rakonti ĝin al ili kaj aŭdi ilian kantadon. Sed ne pluiru, mastro! Ne subiru al tiu fikuŝejo! Nun ni disponas pri la sola ebleco. Nun ni foriru el tiu ĉi fia truo!

Kaj sekve ili turniĝis ankoraŭfoje, unue marŝis kaj poste kuris; ĉar dum la iro, la tunela planko supreniris apike, kaj ĉiupaŝe ili grimpis pli alten super la fetorojn de l’ nevidebla fikuŝejo, kaj forto revenis al la membroj kaj koroj. Sed daŭre la malamego de l’ Rigardanto embuskis malantaŭe, provizore blinda eble, tamen nevenkita, plu celanta mortigon. Kaj nun venis renkonte al ili aerfluo, malvarma kaj maldensa. La aperturo, la tunela ekstremo, finfine troviĝis antaŭ ili. Anhele, sopirante al loko sentegmenta, ili ĵetis sin antaŭen; kaj poste ili mirigite ŝanceliĝis, retrostumblante. La eliron baris iu barilo, sed ne el ŝtono: mola kaj iom cedema ĝi ŝajnis, kaj tamen forta kaj nepenetrebla; aero trafiltriĝis, sed eĉ ne brileto de lumo. Ankoraŭfoje ili impetis antaŭen kaj estis reĵetitaj.

Alte tenante la Flakoneton, Frodo vidis antaŭ si grizecon, kiun la radiado de la stelvitro ne penetris kaj ne lumigis, kvazaŭ ĝi estus ombro, kiun, ĉar ne kreis ĝin lumo, nenia lumo povas forigi. Tra la larĝo kaj alto de la tunelo vasta araneaĵo estis teksita, orda kiel teksaĵo de iu granda araneo, sed pli dense teksita kaj multe pli granda, kaj ĉiu fadeno dika kiel ŝnurego.

— Araneaĵoj! — Sam ridis malafable. — Ĉu nur tio? Araneaĵoj! Tamen kia araneo! Ek al ili, suben ili!

Furioze li ekhakis ilin per sia glavo, sed la fadeno, kiun li frapis, ne rompiĝis. Ĝi iomete cedis kaj poste resaltis kiel liberigita pafarka ŝnureto, forturnante la klingon kaj suprenĵetante la brakon kaj la glavon. Trifoje Sam batis per sia tuta forto, kaj fine unu fadeno el la sennombraj fadenoj tratranĉiĝis kaj tordiĝis, kirliĝante kaj vipante tra la aero. Unu el ĝiaj ekstremaĵoj vipis la manon de Sam, kaj li ekkriis pro l’ doloro, retrosaltante kaj metante la manon al la buŝo.

— Necesos tagoj por liberigi la vojon tiumaniere, — li diris. — Kion fari? Ĉu revenis tiuj okuloj?

— Ne, nevideblas, — diris Frodo. — Sed mi plu sentas, ke ili rigardas min aŭ pensas pri mi: eble pretigas novan planon. Se tiu ĉi lumo malleviĝus, aŭ se ĝi estingiĝus, ili rapide revenus.

— Kaptitaj en la fino! — amare diris Sam, dum lia kolero fortiĝis denove malgrau laco kaj malespero. — Kuloj en reto. La kondamno de Faramiro mordu tiun Golumon kaj mordu lin rapide!

— Tio jam ne helpus nin, — diris Frodo. — Ek! Ni vidu, kion kapablas Pikilo. Ĝi estas klingo elfa. Ekzistis araneaĵoj teruraj en la malhelaj ravinoj de Beleriando, kie ĝi estis forĝita. Sed vi devos esti gardanto kaj malhelpi revenon de l’ okuloj. Jen, prenu la stelvitron. Ne timu. Alte tenu ĝin kaj sentinelu!


Poste Frodo alpaŝis la grandan grizan reton kaj hakis ĝin laŭ larĝa balaa frapo, trenante l’ amaran eĝon rapide tra eskalo de denspendaj kordoj, kaj tuj forsaltis. La blubrila klingo traŝiris ilin kiel falĉilo herbon, kaj ili saltis kaj tordiĝis kaj poste pendis nestreĉite. Granda ŝiraĵo estis kreita.

Baton post bato li faris, ĝis fine la tuta teksaĵo en lia ĝisatingo estis frakasita, kaj la supra parto bloviĝis kaj skuiĝis kiel nefiksita vualo pro la envenanta venteto. La kaptilo estis rompita.

— Venu! — kriis Frodo. — Antaŭen! Antaŭen! — Sovaĝa ĝojo pro ilia eskapo el la faŭko mem de malespero subite plenigis lian tutan menson. Lia kapo turniĝis kvazaŭ pro gluto de fortega vino. Li trasaltis, kriante dum la irado.

Ŝajnis lume en tiu malhela lando al la okuloj, kiuj trapasis la fikuŝejon de nokto. La grandaj fumoj jam leviĝis kaj maldensiĝis, kaj pasis la lastaj horoj de tago sombra; la ruĝa ardo de Mordoro jam formortis en subbrula ombreco. Tamen ŝajnis al Frodo, ke li rigardas matenon de subita espero. Preskaŭ li atingis la supraĵon de la muro. Nur iomete pli alten. La fendego Cirito Ungol estis antaŭ li, malklara noĉo en la nigra firsto, kaj la rokaj kornoj nigrumis sur la ĉielo ambaŭflanke. Mallonga vetkuro, sprintista distanco, post kiu li trapasos!

— Al la pasejo, Sam! — li kriis, malatentante la kriĉon de sia voĉo, kiu liberigite de la sufoka aero en la tunelo jam sonoris alte kaj senbride. — Al la pasejo! Kuru, kuru, kaj ni trapasos, trapasos antaŭ ol iu povos malhelpi nin!

Sam venis malantaŭe tiel rapide, kiel eblis urĝi la krurojn; sed kvankam li ĝojis esti libera, li estis maltrankvila, kaj dum li kuris, li ofte retrorigardis al la malhela arkaĵo de l’ tunelo, timante vidi la okulojn, aŭ iun figuron neimageblan, elsaltintan persekute. Tro malmulte li kaj lia mastro konis la ruzon de Ŝeloba. Ŝi havis multajn elirojn el sia fikuŝejo.


Tie pralonge ŝi loĝis, malicaĵo en formo araneeca, ĝuste tia, kia antikve loĝis en la Lando de la Elfoj en tiu okcidento nun submara, kian Bereno kontraŭbatalis en la Montoj de Teruro en Doriato, kaj tiel alvenis Lutienan sur la verda herbejo inter la cikutoj antaŭlonge en la lunlumo. Kial Ŝeloba venis tien, fuĝante el ruino, rakontis neniu historio, ĉar el la Malhelaj Jaroj venis nur malmultaj rakontoj. Sed tamen tie troviĝis ŝi, kiu aperis tie antaŭ Saŭrono, kaj antaŭ la unua ŝtono de Baraduro; kaj ŝi servis neniun krom sin mem, trinkante la sangon de elfoj kaj homoj, pufiĝinte kaj grasiĝinte pro senfina kovado de siaj festenoj, teksante araneaĵojn el ombro; ĉar ĉiuj vivantoj estis ŝia nutraĵo, kaj ŝia vomo mallumo. Disvastigante ŝiajn malsuperajn kovaĵojn, bastardoj de l’ mizeraj paruloj, la propraj idoj, kiujn ŝi mortigis, disiris de valo al valo, de Efelo Duad ĝis la orientaj montetoj, ĝis Dol Gulduro kaj la fortikaĵoj de Mornarbaro. Sed neniu povis rivali ŝin, Ŝeloban la Grandan, la lastan idon de Ungolianta, kiu ĝenis la malfeliĉan mondon.

Jam antaŭ jaroj Golumo vidis ŝin, Smeagolo kiu ŝteliris en ĉiujn malhelajn truojn, kaj li riverencis kaj adoris ŝin, kaj la malhelo de ŝia malica volo marŝis apud li laŭ ĉiuj vojoj de lia laceco, forbarante lin de lumo kaj de bedaŭro. Kaj li promesis alporti al ŝi manĝaĵon. Sed ŝia avido ne estis lia avido. Malmulton ŝi sciis aŭ zorgis pri turegoj, ringoj aŭ io ajn elpensita mense aŭ mane, kiu deziris nur morton al ĉiuj aliaj, mensan kaj korpan, kaj por si mem troabundon de vivo, sola, pufiĝinta, ĝis la montoj ne plu povus subteni ŝin kaj la mallumo ne povus limigi ŝin.

Sed tiu deziro estis ankoraŭ malproksima, kaj longe jam ŝi estis malsata, embuskante en sia fikuŝejo, dum kreskis la potenco de Saŭrono, kaj lumo kaj vivantoj forlasis lian terenon; kaj la urbo en la valo estis morta, kaj proksimiĝis neniu elfo aŭ homo, nur la malfeliĉaj orkoj. Nutraĵo malbonkvalita kaj singardema. Sed ŝi devis manĝi, kaj, kiam malgraŭ fortostreĉo ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego, ĉiam ŝi trovis metodon por kapti ilin. Sed ŝi avidis manĝaĵon pli dolĉan. Kaj Golumo kondukis ĝin al ŝi.

— Ni vidos, ni vidos, — li diris ofte al si, kiam malica humoro plenigis lin, dum li iris la danĝeran vojon de Emin Muilo ĝis la valo Morgul, — ni vidos. Eble okazos, ho jes, eble okazos, ke, kiam ŝi forĵetos la ostojn kaj la malplenajn vestaĵojn, ni trovos ĝin, ni akiros ĝin, la Trezoron, kompensaĵon por kompatinda Smeagolo, kiu alportas agrablan manĝaĵon. Kaj ni savos la trezoron, kiel ni promesis. Ho jes. Kaj kiam ni havos ĝin sekure, tiam ŝi scios tion, ho jes, tiam ni repagos ŝin, mia trezoro. Tiam ni repagos al ĉiuj!

Tiel li pensis en interna ĉambro de sia ruzeco, kiun li ankoraŭ esperis kaŝi de ŝi, eĉ kiam li venis al ŝi denove kaj riverencis profunde antaŭ ŝi, dum liaj kunuloj dormis.

Saŭrono sciis, kie ŝi embuskas. Plaĉis al li, ke ŝi loĝas tie malsata sed ne malpli malica, pli certa gardanto sur tiu antikva pado en lian landon ol iu ajn alia, kiun povus elpensi lia lerto. Kaj orkoj estis utilaj sklavoj, sed li havis ilin abunde. Se de tempo al tempo Ŝeloba kaptis ilin por mildigi sian malsaton, li ne domaĝis tion: li povis malhavi ilin. Kaj kelkfoje, kiel homo kiu ĵetas frandaĵon al sia kato (sia kato li nomis ŝin, sed ŝi ne agnoskis lin), Saŭrono sendis al ŝi kaptitojn, por kiuj li ne havis alian uzeblecon: li peligis ilin al ŝia truo kaj ordonis raporti al li la ludon, kiun ŝi elpensis.

Tiel ili ambaŭ vivis, ĝojante pri la propraj amuzaĵoj, kaj timis neniun atakon, nek koleron, nek iun ajn finon de sia malico. Neniam ĝis nun eskapis muŝo el la araneaĵoj de Ŝeloba, kaj tiom pli grandaj nun estis ŝiaj agitiĝo kaj kolero.


Sed neniom pri tiu malico, kiun ili stimulis kontraŭ si, sciis kompatinda Sam, krom ke timo fortiĝas en li, minaco, kiun li ne povis vidi; kaj tiom peza fariĝis tio, ke kuri estis por li ŝarĝo, kaj liaj piedoj ŝajnis plumbaj.

Teruro ĉirkaŭis lin, kaj malamikoj estis antaŭ li en la pasejo, kaj lia mastro fantazihumore kuradis senpripense renkonte al ili. Forturnante siajn okulojn de la ombro malantaŭa kaj la profunda morno sub la klifo maldekstre, li rigardis antaŭen, kaj du aferojn li vidis, kiuj fortigis lian konsternon. Li vidis, ke la glavo, kiun Frodo plu tenis elingigite, briletas je blua flamo; kaj li vidis, ke la fenestro en la turego ankoraŭ ardas ruĝe.

— Orkoj! — li murmuris. — Ni neniam preteriros tiamaniere. Orkoj ĉeestas, kaj pli malbonaj ol orkoj.

Reirante haste al sia longedaŭra kutimo de sekreteco, li fermis sian manon ĉirkaŭ la valora Flakoneto, kiun li ankoraŭ portis. Ruĝa pro lia propra viva sango, lia mano momente ekbrilis, kaj poste li ŝovis la rivelan lumon profunde en poŝon proksiman al sia sino kaj volvis sin en sia elfa mantelo. Nun li provis rapidigi siajn paŝojn. Lia mastro distanciĝis de li; jam li estis antaŭa ĉirkaŭ dudek paŝojn, flirtante plu kvazaŭ ombro; baldaŭ li ne plu videblos en tiu mondo griza.


Apenaŭ Sam kaŝis la lumon de la stelvitro, jam ŝi venis. Iomete antaŭe kaj maldekstre li subite vidis, eliĝantan el nigra ombrotruo sub la klifo, la plej abomenindan figuron, kiun li iam rigardis, naŭzegan pli ol la teruro de malbonega sonĝo. Ŝi plej similis araneon, sed pli granda ol la grandaj ĉasbestoj, kaj pli timiga ol ili pro la malica intenco en ŝiaj senkompataj okuloj. Tiuj samaj okuloj, kiujn li supozis timigitaj kaj venkitaj, jen ili lumis denove je lumo misaŭgura, grapolitaj sur ŝia antaŭenŝovita kapo. Grandajn kornojn ŝi havis, kaj malantaŭ ŝia mallonga tigsimila kolo estis ŝia grandega ŝvelinta korpo, vasta pufa sako, balanciĝanta kaj sinkanta inter ŝiaj kruroj; ĝia granda supro estis nigra, makulita per grizaj makuloj, sed la ventro sube estis pala kaj fosforeska kaj eligis fiodoron. Ŝiaj kruroj estis kurbaj, kun grandaj nodaj artikoj super ŝia dorso, kaj kun haroj kiuj elstaris ŝtalpikile, kaj ĉe la ekstremo de ĉiu kruro estis pinĉilo.

Tuj kiam ŝi elpuŝis sian molan plaŭdan korpon kaj la kunfalditajn membrojn el la supera eliro de sia fikuŝejo, ŝi moviĝis terure rapide, jen kurante sur la grincaj kruroj, jen farante subitan salton. Ŝi estis inter Sam kaj ties mastro. Aŭ ŝi ne vidis Samon, aŭ ŝi provizore evitis lin kiel lumportinton, kaj direktis sian tutan intencon al unu predo, al Frodo senigita de sia Flakoneto, kuranta senatente laŭ la pado, ankoraŭ senscia pri sia danĝero. Rapide li kuris, sed Ŝeloba pli rapidis; post kelkaj saltoj ŝi kaptos lin.

Sam anhelis kaj kolektis la tutan restantan spiron por krii.

— Gardu vin malantaŭe! — li kriegis. — Atentu, mastro! Mi estas... — sed subite lia krio estis sufokita.

Longa malseketa mano kovris lian buŝon kaj la alia kaptis lian kolon, dum io volviĝis ĉirkaŭ lian kruron. Surprize kaptite li falis malantaŭen en la brakojn de l’ atakinto.

— Kaptis lin! — siblis Golumo kontraŭ lia orelo. — Fine, mia trezoro, ni kaptis lin, jes, la malafablan hobiton. Ni prenas ĉi tiun. Ŝi prenos la alian. Ho jes, Ŝeloba prenos lin, ne Smeagolo: li promesis; li tute ne dolorigos la mastron. Sed vin li havas, vi, malafabla fia ŝteliranto! — Li kraĉis sur la nukon de Sam.

Furiozo pro la perfido kaj feroco pro la malhelpo, kiam lia mastro estis en mortdanĝero, havigis al Sam subitajn perfortemon kaj forton pli grandajn ol Golumo atendis de tiu malhasta stulta hobito, kia supozis lin Golumo. Eĉ Golumo mem ne povus pli rapide aŭ pli feroce tordi sin. Lia teno sur la buŝo de Sam ekglitis, kaj Sam ekkaŭris kaj ree ŝoviĝis antaŭen, klopodante forŝiri sin de la kroĉo ĉe lia kolo. Lia glavo estis ankoraŭ en la mano, kaj sur lia maldekstra brako, pendante sur ŝnureto, estis la bastono de Faramiro. Feroce li provis turni sin kaj trapiki sian malamikon. Sed Golumo pli rapidis. Lia longa brako elŝoviĝis, kaj li kroĉis la manradikon de Sam: liaj fingroj similis ŝraŭbtenilon; malrapide kaj senkompate li kurbigis malsupren kaj antaŭen la manon, ĝis dolorkrie Sam malkroĉis la glavon kaj ĝi falis teren; kaj la tutan tempon la alia mano de Golumo pli forte premis la gorĝon de Sam.

Tiam Sam provis sian lastan trukon. Per sia tuta forto li fortiris sin kaj firme starigis siajn piedojn; poste li subite puŝegis siajn krurojn kontraŭ la teron kaj tutpotence ĵetis sin malantaŭen.

Ne atendinte de Sam eĉ tiun simplan trukon, Golumo falis kun Sam supre, kaj li ricevis la tutan pezon de l’ fortika hobito sur sian ventron. Akra siblo eliĝis el li, kaj momente lia mano ĉe la gorĝo de Sam malstriktiĝis; sed liaj fingroj daŭre tenis la glavon. Sam ŝiris sin antaŭen kaj foren, kaj stariĝis, kaj poste li giris dekstren, pivote laŭ la manradiko tenata de Golumo. Kaptinte la bastonon per sia maldekstra mano, Sam svingis ĝin supren, kaj jen ĝi descendis kun fajfa klako sur la etenditan brakon de Golumo, tuj sub la kubuto.

Kriĉe Golumo malkroĉiĝis. Tiam Sam atakis; sen paŭzo por transdoni la bastonon de maldekstre dekstren li faris alian sovaĝan baton. Serpentrapide Golumo glisis flanken, kaj la bato celinta lian kapon trafis lian dorson. La bastono rompiĝis. Tio sufiĉis al li. Kroĉiĝo de malantaŭe estis malnova manovro lia, kaj malofte li malsukcesis pri tio. Sed ĉi-foje erarigita de malico, li maltrafe parolis kaj frandumis antaŭ ol ambaŭ manoj kaptis la kolon de l’ viktimo. Lia bela plano tute fuŝiĝis, kiam tiu abomena lumo tiel neatendite aperis en la mallumo. Kaj nun li frontis furiozan malamikon ne multe pli malgrandan ol li. Tiu ĉi lukto ne konvenis al li. Sam fulmrapide levis de la tero sian glavon kaj suprenigis ĝin. Golumo kriĉis kaj saltinte flanken li kvarpiede foriĝis per unu raneca saltego. Antaŭ ol Sam povis atingi lin, li foriris, kurante mirinde rapide reen al la tunelo.

Glavenmane Sam sekvis lin. Momente li forgesis ĉion alian krom la ruĝa furiozo en sia cerbo kaj la deziro mortigi Golumon. Sed antaŭ ol li povis atingi lin, Golumo estis for. Tiam dum la senluma trao estis antaŭ li kaj la fiodoro eliĝis renkonte al li, penso pri Frodo kaj la monstro tondrobate trafis la menson de Sam. Li turnis sin kaj kuregis ekscitite laŭ la pado, ĉiam denove vokante la nomon de sia mastro. Sed tro malfrue. Tiugrade la insido de Golumo prosperis.

10 La alternativo de Mastro Samsaĝo

Frodo kuŝis dorsaltere, kaj la monstro kliniĝis super li, tiel koncentrita al sia viktimo, ke ŝi malatentis Samon kaj ties kriojn, ĝis li tre proksimis. Alkuregante li vidis, ke Frodo estas jam ligita per ŝnuroj, ĉirkaŭvolvita de maleoloj ĝis ŝultroj, kaj la monstro per siaj grandaj antaŭkruroj komencas duonlevi, duontreni for lian korpon.

Proksime de li kuŝis, brilanta sur la tero, lia elfa klingo, kie ĝi falis senutila el lia mano. Sam ne atendis por cerbumi, ĉu li estas kuraĝa, lojala aŭ kolera. Li saltis antaŭen kriante kaj kroĉis la glavon de l’ mastro per la maldekstra mano. Poste li atakis. Neniun atakon pli ferocan iam atestis la sovaĝa mondo de la bestoj, kie iu furioza kreaĵeto armita per etaj dentoj, sola, volonte alsaltas turon el korno kaj felo, kiu staras super ĝia falinta parulino.

Perturbite kvazaŭ dum franda revo per lia krieto, ŝi turnis malrapide la teruran malicon de sia rigardo al li. Sed preskaŭ antaŭ ol ŝi konstatis, ke atakas ŝin furiozo pli granda ol iu ajn, kiun ŝi konis dum sennombraj jaroj, la brila glavo mordis ŝian piedon kaj fortranĉis la pinĉilon. Sam ensaltis en la arkaĵon de ŝiaj kruroj, kaj per vigla suprenŝovo de l’ alia mano alpikis la grapolajn okulojn sur ŝia klinita kapo. Unu okulego estingiĝis.

Nun la impertinentulo estis rekte sub ŝi, momente neatingebla per ŝia pikilo kaj ŝiaj pinĉiloj. Ŝia ventrego estis super li kun sia putra lumo, kaj ties fetoro preskaŭ terenbatis lin. Tamen lia furiozo restis por ankoraŭ unu bato, kaj antaŭ ol ŝi povis sinki sur lin, sufokante lin kaj lian tutan impertinentan etan kuraĝon, li tranĉostrekis la brilan elfan klingon trans ŝin kun senespera forto.

Sed Ŝeloba ne estis drakeca, al ŝi mankis parto pli mola ol nur ŝiaj okuloj. Nodoza kaj kavetoza pro putriĝo estis ŝia pramalnova felo, sed daŭre densigita de interne per tavolo post tavolo da fikreskaĵo. La klingo strekis sur ĝi teruran tranĉon, sed tiuj hidaj faldaĵoj ne estis penetreblaj per ajna homa forto, eĉ se elfo aŭ gnomo forĝus la ŝtalon aŭ la mano de Bereno aŭ de Turino svingus ĝin. Ŝi cedis al la bato, kaj poste ŝi levegis la grandan sakon de sia ventro alten super la kapo de Sam. Veneno ŝaŭmis kaj bobelis el la vundo. Dismetinte siajn krurojn, ŝi subenŝovis sian enorman bulaĵon al li denove. Tro baldaŭ. Ĉar Sam ankoraŭ staris kaj, lasinte fali sian propran glavon, li per ambaŭ manoj tenis la elfan klingon pintalsupre por forbari tiun naŭzan tegmenton; kaj tial Ŝeloba pro la pela potenco de la propra kruela volo, per forto pli granda ol ajna soldata mano, ŝovis sin sur la fatalan pikilon. Profunden, profunden ĝi pikis, dum Sam estis malrapide premata teren.

Tian doloregon Ŝeloba neniam spertis, aŭ prisonĝis, en la tuta longa mondo de sia malicego. Ne la plej brava soldato el antikva Gondoro, nek la plej sovaĝa kaptita orko, iam ajn frontis ŝin aŭ pikis al ŝia amata karno. Trapasis ŝin tremego. Ree levegante sin, fortirante sin de la doloro, ŝi kurbigis sub si la tordiĝantajn membrojn kaj konvulsie retrosaltegis.

Sam estis surgenua apud la kapo de Frodo, liaj sentumoj kirliĝis pro la fiodoro, dum liaj du manoj daŭre tenis la glavon. Tra la nebulo antaŭ siaj okuloj li malklare konsciis pri la vizaĝo de Frodo, kaj li obstine strebis regi sin kaj sin treni el la sveno, kiu minacis lin. Malrapide li levis sian kapon kaj vidis ŝin, nur kelkajn paŝojn for, okulumanta lin, dum ŝia beko gutigis sputon de veneno, kaj verda ŝlimo fluetis de sub ŝia vundita okulo. Tie ŝi kaŭris, la tikega ventro disŝovita sur la tero, la grandaj arkaĵoj de ŝiaj kruroj tremetantaj, dum ŝi kuntiriĝis por nova salto — ĉi-foje por premi kaj piki ĝismorte: neniu mordeto de veneno por senmovigi la baraktadon de ŝia viando; ĉi-foje por mortigi kaj disŝiri.

Ĝuste kiam Sam mem ekkaŭris, rigardante ŝin, vidante sian morton en ŝiaj okuloj, venis al li ekpenso, kvazaŭ parolus iu fora voĉo, kaj li palpserĉis en sia sino per la maldekstra mano, kaj trovis tion, kion li serĉis: malvarma, malmola kaj solida ĝi ŝajnis laŭ lia tuŝo en fantoma mondo de teruro, la Flakoneto de Galadriela.

— Galadriela! — li diris feble, kaj tiam li aŭdis voĉojn malproksimajn tamen klarajn: la kriadon de la elfoj promenantaj sub la steloj en la amataj ombroj de la Provinco kaj la muzikon de la elfoj, kiel tiu penetris lian dormon en la Halo de Fajro en la domo de Elrondo.

Gilthoniel A Elbereth!

Kaj tiam lia lango malligiĝis, kaj lia voĉo kriis en la lingvo, kiun li pe konis:

A Elbereth Gilthoniel

o menel palan-díriel,

le nallon sí di’nguruthos!

A tiro nin, Fanuilos!

Kaj post tio li ŝanceliĝe stariĝis kaj denove iĝis hobito Samsaĝo, filo de Hamfasto.

— Nun venu, fiputraĵo! — li kriis. — Vi damaĝis mian mastron, bruto, kaj tion vi kompensos. Ni pluiros; sed unue ni ekvilibrigos la konton ĉe vi. Venu, kaj gustumu ĝin denove.

Kvazaŭ lia nevenkebla spirito funkciigus ĝian potencon, la vitro subite flamis en lia mano kiel blanka torĉo. Ĝi flamis kiel stelo, kiu saltante el la firmamento brogas la malhelan aeron per lumo netolerebla. Neniu teruraĵo el la ĉielo iam pli frue brulis antaŭ la vizaĝo de Ŝeloba. Ties radioj eniris ŝian vunditan kapon kaj trastrekis ĝin netolerebla doloro, kaj la timiga luminfekto disvastiĝis de okulo al okulo. Ŝi retrofalis batante la aeron per siaj antaŭkruroj, ŝia vido estis eksplodita pro internaj fulmoj, ŝia menso agonia. Poste, forturninte sian vunditan kapon, ŝi ruliĝis flanken kaj komencis rampi, pinĉilon post pinĉilo, al la aperturo en la malhela klifo malantaŭe.

Sam pluiris. Li ŝanceliĝis kiel ebriulo, sed li iris antaŭen. Kaj Ŝeloba finfine senkuraĝigita, ŝrumpinta en malvenko, tikegis kaj tremis, dum ŝi klopodis forrapidi de li. Ŝi alvenis la truon, kaj kuntiriĝinte, postlasante spuron el verda-flava ŝlimo, ŝi englisis, ĝuste kiam Sam svingis lastan baton al ŝiaj treniĝaj kruroj. Poste li falis teren.


Ŝeloba estis for; kaj ĉu ŝi restis longe en sia fikuŝejo, vartante sian malicon kaj sian mizeron, kaj dum la lantaj jaroj de mallumo kuracis sin de interne, rekonstruante siajn grapolajn okulojn, ĝis kun malsato mortsimila ŝi denove ŝpinis siajn terurajn kaptilojn en la valoj de la Montoj de Ombro, tion ne rakontas tiu ĉi historio.

Sam restis sola. Lacege, dum la vespero de l’ Sennoma Lando trafis la lokon de la batalo, li rampis reen al sia mastro.

— Mastro, kara mastro, — li diris, sed Frodo ne parolis. Kiam li kuris antaŭen, entuziasma, ĝoja pri sia libereco, Ŝeloba hide rapide venis malantaŭ li kaj per unu ekbato pikis lin en la kolo. Li kuŝis nun pala, kaj aŭdis neniun voĉon, kaj ne moviĝis.

— Mastro, kara mastro! — diris Sam kaj atendis dum longa silento, aŭskultante vane.

Poste kiel eble plej rapide li fortranĉis la ligantajn ŝnurojn kaj kuŝigis sian kapon sur la bruston de Frodo kaj al ties buŝo, sed neniun vivmoviĝon li povis trovi, nek sentis plej feblan tremeton de la koro. Ofte li frotis la manojn kaj piedojn de sia mastro, kaj tuŝis lian frunton, sed ili estis malvarmaj.

— Frodo, sinjoro Frodo! — li vokis. — Ne lasu min sola ĉi tie! Vokas via Sam. Ne iru, kien mi ne povos sekvi! Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ho vekiĝu, Frodo, kara mia, kara mia. Vekiĝu!


Poste kolero inundis lin, kaj li ĉirkaŭkuris la korpon de sia mastro furioze, pikante la aeron, batante la ŝtonojn kaj kriante defiojn. Baldaŭ li revenis, kaj kliniĝinte rigardis la vizaĝon de Frodo, palan sub li en la krepusko. Subite li konstatis, ke li estas en tiu bildo, kiu estis vidigita al li en la spegulo de Galadriela en Lorieno: Frodo kun pala vizaĝo kuŝanta profunde dorma sub alta malhela klifo. Aŭ tiam li supozis profunde dorma.

— Li mortis! — li diris. — Ne dormas, sed mortis! — kaj dum li diris tion, kvazaŭ la vortoj efikigus denove la venenon, al li ŝajnis, ke la vizaĝo iĝis grize verda.

Kaj tiam trafis lin nigra senespero, kaj Sam kliniĝis al la tero, kaj tiris sian grizan kapuĉon sur la kapon, kaj nokto venis al lia koro, kaj nenion pli li konsciis.


Kaj kiam finfine pasis la nigreco, Sam suprenrigardis, kaj ombroj ĉirkaŭis lin; sed dum kiom da minutoj aŭ horoj la mondo treniĝis plu, li ne sciis. Li estis ankoraŭ en la sama loko, kaj ankoraŭ lia mastro kuŝis mortinta apud li. La montoj ne jam diseriĝis, nek la tero ruiniĝis.

— Kion mi faru, kion mi faru? — li diris. — Ĉu mi akompanis lin tra la tuta vojaĝo vane? — kaj tiam li rememoris sian propran voĉon, dirinta la vortojn, kiujn tiumomente li mem ne komprenis, komence de ilia vojaĝo: Ion mi devas fari antaŭ la fino. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.

— Sed kion mi povas fari? Certe ne lasi sinjoron Frodo mortinta, neentombigita supre de la montoj, kaj iri hejmen, ĉu? Aŭ pluiri? Ĉu pluiri? — li ripetis, kaj dum momento skuis lin dubo kaj timo. — Ĉu pluiri? Ĉu tion mi devos fari? Kaj forlasi lin, ĉu?

Tiam finfine li komencis plori; kaj irante al Frodo li ordigis ties korpon, kaj kunmetis la malvarmajn manojn sur lia brusto, kaj volvis lin en lia mantelo; kaj li kuŝigis la propran glavon unuflanke kaj la bastonon donacitan de Faramiro aliflanke.

— Se mi devos pluiri, tiam mi devos kunpreni vian glavon, laŭ via permeso, sinjoro Frodo, sed mi metos tiun ĉi ĉe via flanko, kiel ĝi kuŝis flanke de l’ malnova reĝo en la dolmeno; kaj vi havas vian belan mitrilan veston de maljuna sinjoro Bilbo. Kaj vian stelvitron, sinjoro Frodo, vi ja pruntedonis al mi, kaj mi bezonos ĝin, ĉar ĉiam de nun mi estos en mallumo. Ĝi estas tro valora por mi, kaj la Damo donacis ĝin al vi, sed eble ŝi komprenos. Ĉu komprenas vi, sinjoro Frodo? Mi devos pluiri.


Sed iri li ne povis, ankoraŭ ne. Li genuiĝis kaj tenis la manon de Frodo kaj ne povis liberigi ĝin. Kaj la tempo pasis kaj daŭre li genuis, tenante la manon de sia mastro, kaj debatante en sia koro.

Nun li klopodis trovi forton por forŝiri sin kaj iri solecan vojaĝon al venĝo. Se entute li povus iri, lia kolero portus lin sur ĉiuj vojoj de la mondo, persekute, ĝis li trovus finfine lin: Golumon. Tiam Golumo mortus en angulo. Sed li ekvojaĝis ne por fari tion. Ne valorus forlasi sian mastron por tio. Tio ne revenigus lin. Nenio tion kapablus. Prefere ili ambaŭ estu mortaj kune. Kaj ankaŭ tio estis vojaĝo soleca.

Li rigardis la brilan pinton de la glavo. Li pensis pri tiuj lokoj, malantaŭ kiuj estas nigra limo kaj falo en neniecon. Ne eblis eskapi tiuvoje. Tio estus fari nenion, eĉ ne funebri. Li ekvojaĝis ne por tio.

— Kion do mi devas fari? — li denove kriis, kaj jam li ŝajnis konstati la malfacilan respondon: daŭrigi ĝis la fino. Alia soleca vojaĝo, kaj la plej malbona.

— Kio? Ĉu mi, sola, iru ĝis la Fendaĵo de Sorto kaj tiel plu? — li hezitis ankoraŭ, sed la decidemo kreskis. — Kio? Ĉu mi forpenu la Ringon de li? Ĝin al li donis la Konsilio.

Sed tuj venis la respondo: “Kaj la Konsilio donis al li kunulojn, por ke la komisio ne malsukcesu. Kaj vi estas la lasta el la Kurmlaro. Ne devas malsukcesi la komisio”.

— Mi volus ne esti la lasta, — li ĝemspiris. — Mi volus, ke estu ĉi tie maljuna Gandalfo aŭ iu. Kial mi restas sola por decidi? Mi certe eraros. Kaj ne estas mia tasko portadi la ringon, ŝovante min antaŭen.

— Sed vi ne ŝovis vin antaŭen; vi estas ŝovita antaŭen. Kaj koncerne tion, ke vi ne estas la ĝusta kaj konvena persono, vidu, sinjoro Frodo ne estis, oni povus diri, nek sinjoro Bilbo. Ili ne elektis sin.

— Nu bone, mi devas decidi mem. Mi tion faros. Sed mi certe eraros: tio estus tipe de Sam Vato. Mi pripensu: se ĉi tie ni estos trovitaj, aŭ sinjoro Frodo estos trovita, kaj tiu Aĵo estos ĉe li, nu, la Malamiko akiros ĝin. Kaj tiel finiĝos ni ĉiuj, kaj Lorieno, kaj Rivendelo, kaj la Provinco kaj ĉio. Kaj la tempo urĝas, aŭ estos ĉiuokaze la fino. La milito komenciĝis, kaj pli ol probable la aferoj jam favoras la Malamikon. Ne eblas reiri kun Ĝi kaj serĉi konsilon aŭ permeson. Ne, aŭ sidi ĉi tie ĝis ili venos kaj mortigos min sur la korpo de la mastro, kaj akiros Ĝin; aŭ preni Ĝin kaj foriri. — Li profunde enspiris. — Do preni Ĝin!


Li kliniĝis. Tre malabrupte li malligis la agrafon ĉe la kolo kaj glitigis sian manon sub la tunikon de Frodo; alimane levante la kapon li kisis la malvarman frunton, kaj milde forigis trans ĝin la ĉeneton. Kaj poste la kapo denove kuŝis trankvile. Neniu ŝanĝiĝo okazis sur la senmova vizaĝo, kaj pro tio pli ol pro ĉiuj aliaj signoj Sam finfine konvinkiĝis, ke Frodo mortis kaj flankenmetis la Serĉadon.

— Adiaŭ, mastro, mia kara! — li murmuris. — Pardonu vian Sam. Li revenos al tiu ĉi loko, kiam la tasko estos plenumita, se li tion kapablos. Kaj poste li ne plu forlasos vin. Ripozu kviete, ĝis mi revenos, kaj neniu fibesto proksimiĝu al vi! Kaj se la Damo povus aŭdi min kaj realigi ankoraŭ unu deziron, mi dezirus reveni kaj retrovi vin. Adiaŭ!

Poste li klinis sian propran nukon, kaj surmetis la ĉeneton, kaj tuj lia kapo estis klinita al la tero pro la pezo de la Ringo, kvazaŭ granda ŝtono estus pendigita al li. Sed malrapide, kvazaŭ la pezo malpliiĝus, aŭ nova forto kreskus en li, li levis la kapon, kaj poste per granda fortostreĉo li stariĝis kaj konstatis, ke li povas marŝi kaj porti sian ŝarĝon. Kaj momente li levis la Flakoneton kaj subenrigardis al sia mastro, kaj la lumo brilis jam milde laŭ la malabrupta radiado de l’ vespera stelo dum somero, kaj en tiu lumo la vizaĝo de Frodo iĝis ree bela, pala tamen bela laŭ belo elfa, kvazaŭ de iu, kiu jam delonge trapasis la ombrojn. Kaj kun la maldolĉa konsolo de tiu lasta vido Sam turniĝis kaj kaŝis la lumon kaj stumblis antaŭen en la profundiĝantan malhelon.


Ne necesis, ke li iru longan distancon. La tunelo estis iom malantaŭe; la Fendo ducent paŝojn antaŭe aŭ malpli. La pado videblis en la krepusko, profunda vojsulko elfosita pro epokoj de trapaso, nun malapike supreniris kiel longa kavo kun klifoj ambaŭflanke. La kavo rapide mallarĝiĝis. Baldaŭ Sam alvenis longan aron de larĝaj malprofundaj ŝtupoj. Jam la orka turego estis rekte super li, brovumanta nigre, kaj en ĝi ardis la ruĝa okulo. Nun li estis kaŝita en la ombroj sub ĝi. Li proksimiĝis al la supro de la ŝtupoj kaj estis finfine en la Fendo.

— Mi decidis, — li ripetadis al si. Sed li ne findecidis. Kvankam li faris sian plejeblon trapensi ĉion, tio kion li faris tute kuspis lian naturon, kaj li murmuris: — Ĉu mi faris erare? Kion mi devis fari?

Kiam la apikaj flankoj de la Fendo ĉirkaŭfermis lin, antaŭ ol li alvenis la efektivan supraĵon, antaŭ ol li rigardis finfine la padon subirantan al la Sennoma Lando, li turnis sin. Dum momento, senmova en netolerebla dubemo, li retrorigardis. Li povis ankoraŭ vidi, kiel etan makulon en la profundiĝanta morno, la elirejon de la tunelo; kaj ŝajnis al li, ke li vidas aŭ divenas la kuŝlokon de Frodo. Li supozis, ke tie sube estas ekbrileto sur la tero, aŭ eble tio estis ia trompo pro liaj larmoj, kiam li gvatis el tiu alta loko ŝtonoza, kie lia vivo ruiniĝis.

— Se mi nur povus realigi mian solan deziron, — li suspiris, — reiri kaj retrovi lin! — Poste li finfine sin turnis al la vojo antaŭe kaj iris kelkajn paŝojn, la plej pezajn kaj plej nevolontajn, kiujn li iam faris.


Nur kelkajn paŝojn; kaj jam nur kelkajn pliajn kaj li subeniros kaj neniam plu vidos tiun altan lokon. Kaj tiam subite li aŭdis kriojn kaj voĉojn. Orkajn voĉojn. Li staris ŝtone senmova. Orkoj estis malantaŭ li kaj antaŭ li. Bruo de batantaj piedoj kaj raŭkaj krioj: orkoj proksimiĝis al la Fendo de la fora flanko, eble el iu enirejo de la turego. Piedbatoj kaj krioj malantaŭe. Li rapide turniĝis. Li vidis ruĝajn lumetojn, torĉojn, palpebrumantajn tie sube, kiam ili eliris el la tunelo. Finfine persekutado komenciĝis. La ruĝa okulo de la turego ne estis blinda. Li estis kaptota.

Jam la flagro de venantaj torĉoj kaj la tinto de ŝtalo antaŭe estis tre proksimaj. Post minuto ili alvenos kaj atingos lin. Tro longe li hezitadis decidiĝe, kaj jam tio estis superflua. Kiel li povus eskapi, aŭ savi sin, aŭ savi la Ringon? La Ringon. Li ne konsciis pri penso aŭ decido. Li simple trovis, ke li eltiras la ĉeneton kaj enmanigas la Ringon. La ĉefo de la orka bando aperis en la Fendo antaŭ li. Tiam li surfingrigis ĝin.


La mondo ŝanĝiĝis, kaj unuopa tempero estis plenigita de horo da pensado. Tuj li konstatis, ke aŭdado pliakriĝis, dum vidado malklariĝis, sed alie ol en la fikuŝejo de Ŝeloba. Ĉio ĉirkaŭ li nun estis ne malhela, sed malpreciza; dum li mem troviĝis en griza nebula mondo, sola, kvazaŭ nigra solida roketo, kaj la Ringo, subenpremanta lian maldekstran manon, similis globon el varmega oro. Li tute ne sentis sin nevidebla; kaj li sciis, ke serĉas lin la Okulo.

Li aŭdis krakon de ŝtono kaj la murmuron de akvo malproksime en la Morgula Valo; kaj forprofunde sub la roko la bobelan mizeron de palpanta Ŝeloba, vojperdinta en iu senluma koridoro; kaj voĉojn en karceroj de la turego; kaj la kriojn de orkoj venantaj el la tunelo; kaj surdige muĝantajn en liaj oreloj, batadon de la piedoj kaj ŝiran bruegon de la orkoj antaŭ li. Li kuntiriĝis al la klifo. Sed ili marŝis supren kiel bando fantoma, grizaj distorditaj figuroj en nebulo, nur sonĝaĵoj el timo kun palaj flamoj en la manoj. Kaj ili preterpasis lin. Li kaŭris, provante forrampi en iun fendon por kaŝi sin.

Li aŭskultis. La orkoj eltunelaj kaj la aliaj subenmarŝantaj jam ekvidis unuj aliajn, kaj ambaŭ partioj nun rapidis kaj kriis. Li klare aŭdis ambaŭ, kaj li komprenis, kion ili diras. Eble la Ringo havigis komprenon de lingvoj, aŭ simple komprenon, precipe pri la servantoj de ĝia kreinto Saŭrono, tiel ke se li atentis, li komprenis kaj tradukis por si la pensojn. Certe la potenco de la Ringo ege plifortiĝis apud la lokoj de ĝia forĝado; sed unu aferon ĝi ne havigis, kaj tiu estis kuraĝo. Aktuale Sam ankoraŭ pensis nur pri sinkaŝado, pri nevidateco ĝis ĉio ree kvietos; kaj li aŭskultis maltrankvile. Li ne povis diveni, kiel proksimaj estas la voĉoj, la vortoj ŝajnis preskaŭ enorelaj.


— Hola! Gorbago! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu jam sufiĉis al vi milito?

— Ordonite, vi plumpulo. Kaj kion faras vi, Ŝagrato? Ĉu laciĝis pri embuskado tie supre? ĉu ekemas descendi por batali?

— Ordonite al vi. Mi komandas tiun ĉi pasejon. Do parolu ĝentile. Kion vi raportas?

— Nenion.

— Haj! haj! joj! — Krio interrompis la interparolon de la estroj. La orkoj pli sube subite vidis ion. Ili ekkuris. Tion faris ankaŭ la aliaj.

— Haj! Hola! Jen io! Kuŝas meze de la vojo. Spiono, spiono! — aŭdiĝis ululo de graŭlaj kornoj kaj babelo da blekantaj voĉoj.

Per terura bato Sam estis vekita el sia kaŭra humoro. Ili ekvidis lian mastron. Kion ili faros? Li aŭdis tiajn onidirojn prila orkoj, kiaj koagulus la sangon. Estis netolereble. Li saltleviĝis. Li forĵetis la celon kaj ĉiujn siajn decidojn, kaj kun ili dubemon kaj timon. Li jam sciis, kie estas lia loko kaj estis: apud la mastro, kvankam ne estis klare, kion li povus tie fari. Li retrokuris laŭ la ŝtupoj, suben laŭ la pado al Frodo.

“Kiom da ili estas? — li pensis. — Tridek aŭ kvardek el la turego minimume, kaj multe pli elsube, mi konjektas. Kiom el ili mi povos mortigi, antaŭ ol ili trafos min? Ili vidos la flamon de la glavo tuj, kiam mi elingigos ĝin, kaj pli aŭ malpli frue ili trafos min. Mi scivolas, ĉu iu kanto iam mencios tion: Kiel falis Samsaĝo en la Alta Pasejo kaj starigis muron da kadavroj ĉirkaŭ sia mastro. Ne, neniu kanto. Kompreneble ne, ĉar la Ringo estos trovita, kaj kantoj ne plu estos. Mi ne povas malhelpi tion. Mia loko estas ĉe sinjoro Frodo. Tion devos kompreni Elrondo kaj la Konsilio, kaj la gravaj princoj kaj princinoj en tuta saĝeco. Iliaj planoj fuŝiĝis. Mi ne povas esti ilia Ringoportanto. Ne sen sinjoro Frodo”.


Sed la orkoj jam pasis el lia nebula vidkampo. Li ne disponis tempon pli frue por konsideri sin mem, sed nun li konstatis, ke li estas lacega, lacega preskaŭ ĝis elĉerpiĝo: liaj kruroj ne povis porti lin tiel, kiel li deziris. Li tro malrapidis. La pado ŝajnis mejlojn longa. Kien ili ĉiuj iris en la nebulo?

Jen ili estis denove! Ankoraŭ sufiĉe antaŭe. Grupo da figuroj ĉirkaŭ io kuŝanta sur la tero; kelkaj ŝajnis kuri tien kaj reen, klinitaj kiel hundoj spurantaj. Li provis plirapidi.

— Ek, Sam! Aŭ vi denove tro malfruos. — Li malstriktigis la glavon en ĝia ingo. Post momento li elingigos ĝin, kaj tiam...

Aŭdiĝis sovaĝa bruego, hupado kaj ridado, kiam io estis levita de la tero.

— Ja hoj! Ja hari hoj! Supren! Supren! Poste kriis voĉo:

— Jam ek! Laŭ la vojo rapida. Reen al la Subpordejo! Laŭ ĉiuj indikoj ŝi ne ĝenos nin ĉi-nokte. — La tuta orka bando komencis moviĝi. Kvar en la mezo portis la korpon alte sur la ŝultroj. — Ja hoj!


Ili ja forprenis la korpon de Frodo. Ili ekiris. Li ne povis ĝisatingi ilin. Tamen li penis plu. La orkoj alvenis la tunelon kaj eniris. La ŝarĝportantoj iris la unuaj, kaj post ili okazis sufiĉe multe da luktado kaj interŝovado. Sam pluiris. Li elingigis la glavon, flagron da bluo en lia mano ŝanceliĝa, sed ili ne vidis ĝin. Ĝuste kiam li alspiregis ĝis ili, la lastaj el ili malaperis en la nigran truon.

Momente li staris, anhelante, premante sian bruston. Poste li viŝis la vizaĝon per sia mano, forigante polvon, ŝviton kaj larmojn.

— Fi al la putraĵo! — li diris kaj saltis post ili en la senlumon.

Ne plu ŝajnis al li tre mallume en la tunelo, prefere tio estis kvazaŭ li elpaŝus el maldensa nebuleto en nebulon pli pezan. Lia laceco kreskis, sed lia volforto tiom pli firmiĝis. Li pensis vidi la lumon de torĉoj iomete antaŭe, sed malgraŭ la klopodado li ne sukcesis ĝisatingi ilin. Orkoj iras rapide en tuneloj, kaj tiun tunelon ili bone konis; ĉar malgraŭ Ŝeloba ili estis devigataj ofte utiligi ĝin kiel la plej rapidan vojon el la Morta Urbo trans la montoj. Dum kiu praa epoko la ĉefa tunelo kaj la ronda ŝaktego estis konstruitaj, kie Ŝeloba ekloĝiĝis en la pratempo, ili ne sciis; sed multajn flankvojojn ili mem fosis ĉirkaŭ ĝi ambaŭflanke, por eviti la fikuŝejon dum sia irado tien-reen pro la aferoj de siaj mastroj. Tiunokte ili ne intencis iri profunden, sed rapidis trovi flankan koridoron, kiu rekondukis al ilia gardoturo sur la klifo. La plimultaj el ili estis jubilaj, ĝojigitaj per tio, kion ili trovis kaj vidis, kaj kurante ili balbutis kaj klaĉadis laŭ siaspeca moro. Sam aŭdis la bruon de iliaj raŭkaj voĉoj, plataj kaj malmolaj en la morta aero, kaj li povis distingi du voĉojn el inter ĉiuj aliaj: tiuj estis pli laŭtaj, kaj pli proksimaj al li. La komandantoj de la du partioj ŝajnis iri ĉe la posto, debatante dumire.


— Ĉu vi povas ĉesigi la bruon de via kanajlaro, Ŝagrato? — gruntis unu. — Ni ne deziras, ke Ŝeloba venu al ni.

— Blage, Gorbago! La viaj kreas pli ol duonon de la bruo, — diris la alia. — Sed lasu ludi la knabojn! Ne necesos ĝeniĝi pri Ŝeloba dum iom da tempo, mi opinias. Ŝi sidiĝis sur najlon, ŝajne, kaj pri tio ni ne ploros. Ĉu vi ne vidis malpuraĉaĵon la tutan vojon al tiu malbeninda ŝia fendeto? Se ni unufoje ŝtopis ĝin, ni ŝtopis ĝin centfoje. Do lasu ilin ridi. Kaj ni trafis iom da bonŝanco finfine: akiris ion, kion Lugburzo deziras.

— Lugburzo deziras ĝin, ĉu? Kio ĝi estas, laŭ via takso? Elfa ĝi ŝajnis al mi, sed malpli granda. Kia danĝero en tia afero?

— Ne scias, ĝis ni ekrigardos.

— Oho! Do ili ne sciigis al vi, kion atendi? Ili ne sciigis al ni ĉion, kion scias ili, ĉu ne? Eĉ ne duonon. Sed ili povas kulpi erarojn, tion povas eĉ la Superuloj.

— Ĉit, Gorbago! — La voĉo de Ŝagrato mallaŭtiĝis, tiel ke eĉ la akrigita aŭdo de Sam nur streĉe sukcesis aŭdi ilian parolon. — Povas okazi, sed ĉie ili havas okulojn kaj orelojn; tre probable ankaŭ en mia trupo. Sed tute nedubeble, ili ĝeniĝas pri io. Tiaj estas la nazguloj sube, laŭ via priskribo; kaj ankaŭ Lugburzo estas. Io preskaŭ forglitis.

— Preskaŭ, laŭ vi! — diris Gorbago.

— Bone, — diris Ŝagrato, — sed pri tio ni parolos poste. Atendu ĝis ni alvenos la Subvojon. Tie estas loko, kie ni povos iom interparoli, dum la knaboj pluiros.

Baldaŭ poste Sam vidis malaperon de la torĉoj. Baldaŭ aŭdiĝis muĝa bruo, kaj ĝuste kiam li alrapidis, frapsono. Laŭ lia supozo, la orkoj turniĝis kaj eniris ĝuste tiun aperturon, kiun Frodo kaj li esploris kaj trovis blokita. Ĝi ankoraŭ estis blokita.

Ŝtonego ŝajnis bari la vojon, sed iel la orkoj trairis, ĉar li aŭdis iliajn voĉojn aliflanke. Ili daŭre kuris pluen, pli kaj pli profunden en la monton, reen al la turego. Sam sentis malesperon. Ili ficele forportis la korpon de lia mastro, sed li ne povis sekvi. Li puŝis kaj ŝovis la baraĵon, kaj li ĵetis sin kontraŭ ĝin, sed ĝi rifuzis cedi. Tiam ne malproksime, aliflanke, aŭ tiel ŝajnis al li, li aŭdis denove la voĉojn de la du komandantoj. Li staris aŭskultante dum iom da tempo, eble esperante ekscii ion utilan. Eble Gorbago, kiu ŝajne apartenis al Minaso Morgul, elvenos, kaj tiam li povus engliti.

— Ne, mi ne scias, — diris la voĉo de Gorbago. — La mesaĝoj trairas pli rapide ol io povas flugi, ĝenerale. Sed mi ne esploras, kiel tio efektiviĝas. Malpli danĝere tiel. Grr! Tiuj nazguloj tremigas min. Kaj ili senkorpigas vin tuj ekvidinte vin, kaj lasas vin malvarma en la senlumo aliflanke. Sed Li ŝatas ilin; ili estas Liaj favoratoj nuntempe, do senutilas grumbli. Mi diras al vi, ke ne estas ludo servi tie sube en la urbo.

— Vi vere spertiĝus, ĉi tie supre en Ŝeloba societo, — diris Ŝagrato.

— Mi preferus esti nek ĉi tie, nek tie. Sed la milito jam komenciĝis, kaj kiam ĝi finiĝos, la aferoj eble faciliĝos.

— Ĝi bone progresas, laŭ ili.

— Ili sendube diras tion, — gruntis Gorbago. — Ni vidos. Sed ĉiuokaze, se ĝi ja progresas bone, supozeble estos pli da spaco. Kiel vi supozas: se ni havos okazon, eble vi kaj mi forŝteliĝu kaj starigu propran entreprenon kun kelkaj fidindaj knaboj, ie kie iom da bona rabaĵo estas ĉemane, kaj mankos trudaj ĉefoj.

— Ha! — diris Ŝagrato. — Kiel en la malnova tempo.

— Jes, — diris Gorbago. — Sed ne dependu de tio. Mi ne trankvilas mense. Kiel vi diris, la trudaj ĉefoj, jes, — lia voĉo preskaŭ flustriĝis, — jes, eĉ la plej ĉefa, povas erari. Io preskaŭ forglitis, laŭ vi. Laŭ mi, io jam forglitis. Kaj ni devos atenti. Ĉiam la kompatindaj urukoj devas korekti glitojn, kontraŭ malmulta danko. Sed ne forgesu: la malamikoj ne amas nin, kiel ili ne amas Lin, kaj se ili submetos Lin, ankaŭ ni estos kaputaj. Sed diru: je kioma horo oni ordonis vian eliron?

— Antaŭ ĉirkaŭ unu horo, ĝuste antaŭ ol vi vidis nin. Mesaĝo venis: Nazguloj maltrankvilas. Timas pri spionoj sur la Ŝtupoj. Duoblan priatenton. Patrolon al supro de la ŝtupoj. Mi venis tuj.

— Afero malbona, — diris Gorbago. — Vidu: niaj Silentaj Vaĉantoj estis maltrankvilaj antaŭ pli ol du tagoj, tion mi scias. Sed mia patrolo ne estis ordonita eliri ĝis post unu plia tago, kiel ankaŭ mesaĝon oni ne sendis al Lugburzo pro tio, ke la Grandan Signalon oni hisis, kaj la ĉefa nazgulo foriris al la milito, kaj ĉio cetera. Kaj poste oni ne povis sufiĉe longe allogi la atenton de Lugburzo, oni diras.

— La Okulo okupiĝis aliloke, mi supozas, — diris Ŝagrato. — Laŭdire okazas gravaj aferoj forokcidente.

— Povas esti, — graŭlis Gorbago. — Sed dume malamikoj supreniris la Ŝtupojn. Kaj pri kio vi okupiĝas? Via tasko estas sentineli, ĉu ne, kun aŭ sen specialaj ordonoj. Por kio vi utilas?

— Sufiĉe! Ne provu instrui al mi mian laboron. Ni estis viglaj efektive. Ni sciis, ke okazas aferoj strangaj.

— Tre strangaj!

— Jes, tre strangaj: lumoj kaj kriado kaj tiel plu. Sed Ŝeloba aktivis. Miaj knaboj vidis ŝin kaj ŝian Ŝteliranton.

— Ĉu ŝian Ŝteliranton? Kio estas tio?

— Vi certe vidis lin: etan maldikan nigrulon, similan al araneo aŭ eble pli al malsata rano. Li estis ĉi tie pli frue. Venis el Lugburzo la unuan fojon, kaj de Supre estis la ordono, ke ni permesu al li trapasi. Li ascendis la Ŝtupojn unu-dufoje post tiam, kaj ni lasis lin trankvila: li ŝajnas havi ian interkonsenton kun ŝia Moŝto. Mi supozas, ke li ne estas manĝinda: ŝi ne ĝenus sin pri ordonoj de Supre. Sed bele vi gardas en la valo: li estis ĉi tie je unu tago antaŭ ĉi tuta tohuvabohuo. Frue hieraŭ nokte ni vidis lin. Ĉiuokaze niaj knaboj raportis, ke Ŝia Moŝto amuzas sin, kaj tio ŝajnis al mi en ordo, ĝis venis la mesaĝo. Mi supozis, ke ŝia ŝteliranto alportis al ŝi ludilon, aŭ ke vi sendis al ŝi donacon, militkaptiton aŭ ion. Mi ne enmiksiĝas, kiam ŝi ludas. Nenio preterpasas Ŝeloban, kiam ŝi estas ĉasanta.

— Nenio, ĉu vi diras! Ĉu vi ne uzis viajn okulojn tie malantaŭe? Mi diras al vi, ke mi ne trankvilas mense. Kio ajn ascendis la Ŝtupojn, tio ja preterpasis. Ĝi tranĉis ŝian teksaĵon kaj komplete eskapis el la truo. Tio pripensindas!

— Nu, bone, ŝi kaptis lin en la fino, ĉu ne?

Kaptis lin? Kaptis kiun? ĉu tiun ĉi etulon? Sed se li estus la sola, ŝi antaŭlonge trenus lin al sia konservejo, kaj li nun estus tie. Kaj se Lugburzo volus havi lin, ĝuste vi devus iri por akiri lin. Bele por vi. Sed ĉeestis pli ol unu.

Tiupunkte Sam kornencis aŭskulti pli atente kaj premis sian orelon al la ŝtono.

— Kiu tranĉis la ŝnurojn, per kiuj ŝi volvis lin, Ŝagrato? La sama, kiu tranĉis la teksaĵon. Ĉu vi ne vidis tion? Kaj kiu enpikis pinglon en ŝian Moŝton? La sama, supozeble. Kaj kie estas tiu? Kie li estas, Ŝagrato?

Ŝagrato nenion respondis.

— Konvenas, ke vi pripensu tion, se vi kapablas. Ne estas ridinda afero. Neniu, neniu ĝis nun enpikis pinglon en Ŝeloban, kiel vi devus scii mem bone. Tio ne plorindas, sed pripensu: iu ĉirkaŭvagas ĉi tie, kiu pli danĝeras ol iu ajn alia ribelulo iam promeninta ekde la malnovaj misepokoj, depost la granda Sieĝo. Io efektive forglitis.

— Kaj kio do estas tio? — graŭlis Ŝagrato.

— Laŭ ĉiuj signoj, estro Ŝagrato, mi opinias, ke disvagas granda batalisto, plej verŝajne elfo, ĉiuokaze kun elfa glavo, kaj eble ankaŭ hakilo; kaj li vagas interne de viaj limoj, cetere, kaj vi neniam ekvidis lin. Vere tre strange! — Gorbago kraĉis. Sam amare ridetis pro tiu priskribo pri li.

— Ah, bone, ĉiam vi kutimas akcepti vidpunkton pesimisman, — diris Ŝagrato. — Vi rajtas interpreti la signojn laŭ via bontrovo, sed eble oni povas klarigi ilin alimaniere. Ĉiuokaze mi postenigis ĉie sentinelojn, kaj mi intencas pritrakti la aferojn unuope. Post kiam mi rigardos la ulon, kiun ni fakte kaptis, mi komencos zorgi pri io alia.

— Laŭ mia konjekto vi ne trovos multon en tiu etulo, — diris Gorbago. — Li eble ne koncerniĝis pri la reala misaĵo. La grandulo kun akra glavo ne ŝajnis alte taksi lin ĉiuokaze; li nur lasis tiun kuŝanta: tipe elfa agmaniero.

— Ni vidos. Venu jam. Ni sufiĉe interparolis. Ni iru rigardi la kaptiton.

— Kion vi intencas fari pri li? Ne forgesu, ke mi la unua ekvidis lin. Se okazos ludo, mi kaj miaj knaboj devos partopreni.

— Regu vin, — graŭlis Ŝagrato, — al mi estas ordonite. Kaj koncernos mian ventron, kaj vian, se mi malobeos. Ĉiu senrajta enirinto, trovita de la gardistaro, estu enkarcerigita en la turego. La kaptito estas nudigenda. Plena priskribo de ĉiu artiklo, vestaĵo, armilo, letero, ringo, aŭ bagatelaĵo estas sendenda tuj al Lugburzo kaj nur al Lugburzo. Kaj la kaptiton oni devas teni sekura kaj nedifektita, kontraŭ mortpuno al ĉiu ano de la gardistaro, ĝis Li iun sendos aŭ venos Mem. Tio estas sufiĉe klara, kaj tion mi intencas fari.

— Ĉu nudigenda? — diris Gorbago. — Ĉu tio inkluzivas dentojn, ungojn, harojn kaj tiel plu?

— Ne, nenion tian. Lin prenos Lugburzo, mi ja diris al vi. Oni volas havi lin sekuran kaj kompletan.

— Vi trovos tion malfacila, — ridis Gorbago. — Jam nun li estas nura kadavraĵo. Kion faros Lugburzo pri tia aĵo, mi ne konjektas. Li samutile enirus kuirpoton.

— Idioto, — graŭlis Ŝagrato. — Vi parolis tre sprite, sed multon vi ne scias, kvankam la plimultaj aliaj tion scias. Vin ricevos la kuirpoto aŭ Ŝeloba, se vi ne gardos vin. Kadavraĵo! Ĉu nur tiom vi konas Ŝian Moŝton? Kiam ŝi ligas per ŝnuroj, ŝi celas viandon. Mortan viandon ŝi ne manĝas, nek suĉas malvarman sangon. Tiu ulo ne estas mortinta!


Sam ŝanceliĝis, kroĉante la ŝtonon. Li sentis, kvazaŭ renversiĝus la tuta malhela mondo. Tiom forta estis la ŝoko, ke li preskaŭ svenis, sed eĉ luktante por reteni sian konscion, profunde interne de si, li konstatis la komenton: “Idioto, li ne estas mortinta, kaj en via koro vi sciis tion. Ne fidu vian kapon, Samsaĝo, ĝi ne estas via plej efika parto. Via problemo estas, ke vi neniam efektive sentis esperon. Nun kion fari?” Momente nenion, krom apogi sin al la senmova ŝtono kaj aŭskulti, aŭskulti la fiajn orkajn voĉojn.

— Ta! — diris Ŝagrato. — Ŝi posedas pli ol unu venenon. Kiam ŝi ĉasas, ŝi nur pikas ilin ĉe la nuko, kaj ili malrigidiĝas kvazaŭ senostigitaj fiŝoj, kaj poste ŝi traktas ilin laŭplaĉe. Ĉu vi memoras la maljunan Ufthakon? Dum tagoj li forestis. Poste ni trovis lin en angulo; li estis pendanta, sed li estis plenkonscia kaj furiozrigarda. Kiom ni ridis! Ŝi forgesis lin, eble, sed ni ne tuŝis lin, ĉar ne valoris entrudiĝi al Ŝi. Ne, tiu eta putraĵo vekiĝos post kelkaj horoj, kaj krom provizora naŭza sento li estos tute en ordo. Aŭ estus tia, se Lugburzo lasus lin trankvila. Kaj kompreneble li scivolos pri sia troviĝejo kaj pri tio, kio okazis al li.

— Kaj pri tio, kio al li okazos, — ridis Gorbago, — ni povos ĉiuokaze rakonti al li iom, se nenion alian ni rajtos. Supozeble li neniam antaŭe estis en bela Lugburzo, do eble li ŝatos scii, kion atendi. Tio estos pli amuza ol mi supozis. Ni iru!

— Mankos amuziĝo, mi diris al vi, — diris Ŝagrato. — Kaj nepras teni lin sendifekta, aŭ ni frontos la morton.

— Bone! Sed sur via loko mi kaptus la grandulon, kiu ĉirkaŭiras, antaŭ ol sendi raporton al Lugburzo. Ne aŭdiĝos tre bele, se vi diros, ke la katidon vi kaptis, sed lasis eskapi la katon.


La voĉoj komencis formoviĝi. Sam aŭdis la bruon de piedoj forirantaj. La ŝoko forlasis lin, kaj nun sovaĝa furiozo inundis lin.

— Mi komplete eraris! — li kriis. — Mi tion antaŭvidis. Nun ili havas lin, la demonoj! la putraĵoj! Neniam forlasu vian mastron, neniam, neniam: tio estis mia ĝusta regulo. Kaj en mia koro mi sciis tion. Ke mi estu pardonita! Nun mi devos reatingi lin. Iel, iel!

Li ree elingigis sian glavon kaj batis la ŝtonon per la tenilo, sed ĝi nur redonis obtuzan sonon. La glavo tamen jam brilis tiel hele, ke li povis malklare vidi pro ĝia lumo. Surprizite li rimarkis, ke la blokego estas peze pordforma, kaj altas malpli ol duoble kiom li. Super ĝi estis malhela malplena spaco inter la supra ekstremo kaj la malalta arkaĵo de la aperturo. Ĝi estis probable intencita nur kiel barilo kontraŭ eniro de Ŝeloba, ligita interne per ia klinko aŭ riglilo ekster atingo de ŝia ruzemo. Per sia restanta forto Sam saltis, supergrimpis, kaj lasis sin fali; poste li kuradis freneze kun la glavo flamanta en sia mano, ĉirkaŭ angulon kaj supren tra serpentuma tunelo.

La sciiĝo, ke lia mastro ankoraŭ vivas, stimulis lin al lasta klopodo preter pensoj pri laceco. Li vidis nenion antaŭe, ĉar tiu ĉi nova koridoro tordiĝis kaj turniĝis konstante; sed li opiniis, ke li proksimiĝas al la du orkoj: ties voĉoj denove malforiĝis. Nun ili ŝajnis sufiĉe proksimaj.


— Tion mi intencas fari, — diris Ŝagrato kolere. — Meti lin tute alte en la plej supra ĉambro.

— Por kio? — graŭlis Gorbago. — Ĉu vi ne havas karcerojn sube?

— Li estu neatingebla, mi diras al vi, — respondis Ŝagrato. — Komprenite, ĉu? Li estas valora. Mi ne senescepte fidas miajn knabojn, kaj el la viaj mi fidas neniun; ankaŭ ne vin, kiam vi avidegas amuzaĵon. Li estos tie, kie mi deziras lin, kaj kien vi ne venos, se vi ne restos ĝentila. Al la supro, mi diras. Tie li estos sekura.

— Ĉu vere? — diris Sam. — Vi forgesas pri la granda elfa batalisto, kiu ĉirkaŭvagas! — Dirinte tion, li kuregis ĉirkaŭ la lastan angulon, nur por konstati, ke pro iu trompo de la tunelo aŭ de la aŭdkapablo havigita de la Ringo li mistaksis la distancon.

La du orkaj figuroj estis ankoraŭ iom antaŭe. Li jam povis vidi ilin, nigrajn kaj stumpajn fone de ruĝa brilego. La koridoro iris rekte finfine, supren laŭ deklivo; kaj ĉe la ekstremo, larĝe malfermita, estis granda pordoparo, kondukanta supozeble al profundaj ĉambroj fore sub la alta korno de la turego. La orkoj kun sia ŝarĝo jam eniris. Gorbago kaj Ŝagrato proksimiĝis al la pordego.

Sam aŭdis eksplodon de raŭka kantado, blekantaj kornoj kaj gongobatado, hida bruego. Gorbago kaj Ŝagrato estis jam sur la sojlo.

Sam kriegis kaj svingis Pikilon, sed lian etan voĉon dronigis la tumulto. Neniu atentis lin.

La granda pordego krake fermiĝis. Bum. La feraj fermstangoj falis en sian pozicion interne. Klak. La pordego estis fermita. Sam ĵetis sin kontraŭ la riglitajn latunajn bendojn kaj falis senkonscia al la tero. Li troviĝis ekstere en la mallumo. Frodo vivis, sed estis kaptita de la malamikoj.

Загрузка...