Sento de agrablega sonĝemo venkis min, miaj muskoloj malstreĉigis, kaj mi estis ĵus ekdormonta, kiam sono de alvenantaj ĉevaloj atingis miajn orelojn. Mi penis stari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondas al mia volo. Mi nun tute vekiĝis, sed miaj muskoloj malfunkciis kvazaŭ mi ŝtoniĝis. Kaj nun unuafoje mi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan, rimarkeblan nur kontraŭ la taglumo de la faŭko. Al la nazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venena gaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kiel mi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon ne povas influi aŭ movi.
Mi kuŝis rigarde al la malfermaĵo de la kaverno, kie mi povis vidi la etan pecon da voĵeto inter la kaverno kaj la angulo de la klifo, kiun ĉirkaŭiras la voĵeto. La bruo de alvenantaj ĉevaloj ĉesis, kaj mi divenis, ke la indianoj estas rampantaj laŭ la eta rando kondukanta al la kaverno, kiu por mi iĝis entombigejo. Mi memoras, ke mi esperis rapidan mortigon, ĉar ne plaĉis al mi pensi, kion ili povus faradi al mi, se ili emus.
Mi ne devis atendi longe. Ia brueto sciigis al mi ilian apudeston, poste ruĝhaŭta vizaĝo singardeme metis sin ĉirkaŭ la angulon de la klifo, kaj sovaĝaj okuloj rigardis en miajn. Mi certis, ke li povis vidi min en la kaverno, ĉar la frumatena sunlumo tra la malfermaĵo rekte trafis min.
La sovaĝulo, anstataŭ proksimiĝi, nur ekstaris kaj gapis al mi; poste dua sovaĝulo aperis, poste tria, kvara, kvina, streĉante la kolojn de post la ŝultroj de siaj kunuloj sur la mallarĝa rando. Ĉiu vizaĝo montris solenan timon: mi ne scias kial, kaj poste dum dek jaroj ne sciis.
Ke post tiuj sovaĝuloj troviĝas ankoraŭ aliaj, evidentis el la fakto, ke tiuj plej proksimaj flustre sendis vortojn malantaŭen.
Subite el la fono de la kaverno malantaŭ mi venis mallaŭta, sed klare aŭdebla ĝemado. La indianoj aŭdis ĝin, kaj fuĝis timege. Tiel freneze ili kunkuris por postlasi la neviditan estaĵon, ke almenaŭ unu falis de la rando al la rokoj malproksime malsupraj. Iliaj kriegoj eĥis kelktempe en la kanjono, poste la silento regis.
La sono timeginta ilin ne ripetiĝis, sed mi sufiĉe aŭdis por pensi, kia teruraĵo troviĝas malantaŭ mi. Timo estas relativa afero; certe mi povas diri sen honto, ke se miaj sentoj dum la postaj minutoj estis sentoj de timo, do Dio protektu la timulon, ĉar certe timo en si mem estas grandega puno. Ŝajnas al mi, kiu ĉiam kutimis plenforte kaj sankorpe batali, ke nenio estas pli terura ol tia travivaĵo, kuŝi paralizita antaŭ nekonata danĝero, kies nura sono sufiĉis por timkurigi aron da sovaĝaj indianoj kvazaŭ ŝafaron, kiun lupoj ĉasas.
Plurfoje mi kredis aŭdi mallaŭtajn sonojn malantaŭ mi, kvazaŭ iu movas sin, sed fine ĉio silentiĝis, kaj mi havis okazon pripensi mian situacion. Mia sola espero ŝajnis esti, ke la paralizo forlasu min same subite, kiel ĝi min kaptis.
Malfrue en la posttagmezo mia ĉevalo, kiu la tutan tempon staris kun la rimenoj nefiksitaj antaŭ la kaverno, foriris malrapide laŭ la voĵeto kaj lasis min sola kun la nekonata misteraĵo kaj la senviva korpo de mia amiko, kiu kuŝis videbla al mi sur la rando antaŭ la kaverno, kie mi lasis ĝin matene.
De tiam ĝis proksimume noktomezo ĉio silentis tombeje.
Subite la terura ĝemado de la mateno refrapis miajn orelojn, kaj denove el la ombra fono venis sono de io mova, kaj mallaŭta susurado, kvazaŭ de velkaj folioj.
La efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura, kaj mi faris superhoman penon por rompi miajn katenojn.
Mense, vole kaj nerve mi penis; ne muskole, ĉar eĉ mian etfingron mi ne kapablis movi; tamen certe superhome.
Subite io cedis al mia penego. Mi sentis momentan naŭzon, kaj subitan rompon, kvazaŭ de ŝtala fadeno, kaj trovis min staranta kun la dorso ĉe la muro de la kaverno, fronte al mia nekonata malamiko.
Tiam lunlumo plenigis la kavernon, kaj jen antaŭ mi kuŝis mia propra korpo, ĝuste kiel ĝi kuŝis dum tiu horoj, kun la okuloj rigardantaj al la ekstera rando kaj la manoj kuŝantaj rigide sur la planko. Mi rigardis al mia senviva korpo, kaj poste al mi mem, kun ega miro, ĉar tie mi kuŝas vestita, kaj jen mi staras nuda kiel ĉe naski ĝo.
La transŝanĝo estis tiel subita, ke ĝi momente forgesigis al mi ĉion krom mia stranga metamorfozo. Mia unua penso estis, ĉu, do, jen la morto? Tion mi tamen ne povis kredi, ĉar mi povis senti mian koron, batanta kontraŭ la ripojn. Mi anhelis, ŝvitgutoj elstaris sur la tuta korpo, kaj la malnova eksperimento, sin pinĉi, pruvis la fakton, ke neniel mi estas fantomo.
Denove mi estis memorigata de miaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj, kiam ripetiĝis la stranga ĝemado el la kaverna fono. Nuda kaj senarmila, neniel mi deziris renkonti la nevidataĵon, minacanta min.
Miaj revolveroj estis rimenligitaj al mia senviva korpo, kiun, pro iu mistera kaŭzo, mi sentis min nekapabla tuŝi. La karabenon forportis mia ĉevalo. La sola ebla ago ŝajnis esti fuĝo.
Nerezistante la tenton, mi saltis rapide tra la malfermaĵo en la stellumon de bela nokto, tipe Arizono. La freŝa, vigliga aero de la ĉirkaŭa montaro tuj revivigis min, kaj nun ekster la kaverno mi sentis novan kuraĝon trakuri la vejnojn. Paŭzante sur la rando, mi insultis min pro mia timo, nun ŝajne senbaza. Mi diris al mi, ke mi kuŝis, sen kapablo moviĝi, dum pluraj horoj en la kaverno, tamen nenio malbona okazis al mi, kaj ke la bruetoj nepre devenis el tute naturaj kaj sendanĝeraj kaŭzoj — eble la formo de la kaverno estas tia, ke ia venteto tiel kaŭzis en ĝi tiajn sonojn.
Mi decidis esplori, sed unue levis la kapon por plenigi la pulmojn je la pura, vigliga aero de la montoj. Malsupre etendiĝis la bela kanjona rokaro kaj la kaktoplena ebenaĵo, kiun la lunlumo tordis al mirakla, sorĉa belo.
Malmultaj okcidentaj mirindaĵoj estas tiel inspiraj, kiel la belaĵoj de panoramo en Arizono: la foraj arĝentaj montoj, la strangaj lumoj kaj ombroj de la valoj, la groteskaj detaloj de la rigidaj sed belaj kaktoj, kune ili formas bildon sorĉan — oni sentas kvazaŭ oni rigardas mortintan kaj forgesitan mondon, malsimilan al ajna loko sur nia tero.
Dum mi tiel meditis, mi turnis mian rigardon for de la tero, al la ĉielo, kie la multega stelaro formis taŭgan baldakenon por la mirindaĵoj de la tera sceno. Mian atenton baldaŭ kaptis granda ruĝa stelo apud la horizonto.
Dum mi rigardis ĝin, mi sentis superregan sorĉon — ĝi estis Marso, la milita dio, kaj por mi, militeca viro, ĝi ĉiam havis plej grandan allogon. Dum mi rigardis ĝin en tiu nokto, ĝi ŝajnis voki min de trans la neimagebla spaco, allogante min, kiel magnetŝtono allogas fereron.
La sorĉon mi ne povis rezisti: mi fermis la okulojn, etendis la manojn al la dio de mia ŝatata profesio, kaj sentis min tirata tra la vasteco de la spaco. Dum unu momento estis ega malvarmo kaj kompleta mallumo.