Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun

Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis, kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.

Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj en angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis pluraj verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnis sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”

”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepre li povos multon provizi por nia amuziĝo dum la grandaj ludoj.”

Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas Tarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiu hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.

Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri kiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi konvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.

Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ŝi certigis lin, ke mi sufiĉe sanas por vojaĝi, la jedo ordonis, ke ni suriĝu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran ĉefan militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaĝa kaj neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ĉiuflanke por malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco serĉe post la ĉefa militistaro. Miaj vundoj malmulte doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj de la virino.

Iom antaŭ la mallumiĝo ni atingis la ceteran militistaron, baldaŭ post kiam ili preparis sian tendaron por la nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta ĉefulo, la jedako de la hordoj de Varhun.

Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege da cikatroj, kiel ankaŭ da homaj kranioj kaj manoj, ornamaĵoj de preskaŭ ĉiuj militistoj de tiu ĉi raso, kies feroco estas eĉ pli granda ol ĉe la Tarkanoj.

La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo de la ĵaluza kaj envia malamo de sia leŭtenanto, Dak Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ĉi ofte kaj intence malĝentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaŭ la jedakon, kaj dum li krude ŝovis min antaŭen, li ekkriis per voĉo laŭta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laŭ mia plezuro batalos kontraŭ sovaĝa toato dum la grandaj ludoj.”

”Li mortos, se li mortos, laŭ la maniero kiun juĝos taŭga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto, emfaze kaj digne.

”Se li mortos?” muĝis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos, Bar Komas, kaj via sentimentaĉa kompato ne savos lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de akvakora malfortulo, kies metalon eĉ maljuna Dak Kova povus forŝiri per siaj nudaj manoj!”

Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan kaj malobeeman ĉefulon, kun esprimo de digna, sentima malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte vorton, li ĵetis sin al la gorĝo de la kalumniinto.

Neniam antaŭe mi vidis du verdMarsanajn militistojn batali per la naturaj armiloj. Ili ambaŭ montris gradon de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago povus bildiĝi, ili ŝiris permane la okulojn kaj orelojn unu de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj tranĉis kaj pikegis, ĝis ili estis sangrubande ŝiritaj de kapo al piedoj.

Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli forta, pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldaŭ ŝajnis, ke la lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Kova bezonis nur tion. Ĵetinte sin al la korpo de sia kontraŭulo, li enigis sian tutan grandan dentegon en lian ingvenon, kaj malferme ŝiris la tutan korpon laŭlonge.

Venkinto kaj venkito ruliĝis malrigide en la muskon kiel amaso da sanganta karno.

Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meritita sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la kadavron de Bar Komas, kiun laŭkutime oni ne delokigis, metis sian piedon sur la kolon de sia antaŭa reganto, kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la ornamaĵoj de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun akompano de amasa kaj terura ridegado.

La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marŝadon, ke oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava atakafero venĝe pro detruo de la kovilo) ĝis post la grandaj ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil laŭ nombro, returnis sin al Varhun.

La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontiĝo kun tiu ĉi kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj vidotaj ĉiutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon da tiaj dueloj.

Ni atingis la ĉefurbon de Varhun post tritaga marŝado, kaj tuj oni ĵetis min en karceron, kaj forte ligis min per ĉenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo oni alportis al mi manĝaĵon, sed pro la ega mallumeco de la loko mi ne scias, ĉu mi restis tie tagojn aŭ semajnojn aŭ monatojn. Tio estis la plej terura travivaĵo de tuta mia vivo, kaj ankoraŭ nun mi miras, ke mia menso ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis ŝlimaj, rampantaj vivantaĵoj; malvarmaj, serpentaj korpoj suriris min ĉiufoje, kiam mi kuŝigis, kaj en la mallumo ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam li alportis mian manĝaĵon, malgraŭ tio, ke mi pafadis demandojn al li.

Fine mia tuta malamo kaj malŝatego al la abomenindaj kreitaĵoj, kiuj ĉi tien lokigis min, centrigis sin je tiu sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ĉiam paŝis antaŭen kun sia nebrila torĉo, tiel ke, kliniĝante por almeti mian manĝaĵon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.

Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe malantaŭen lokigis min, kiam la postan fojon mi aŭdis lin alproksimiĝi; kaj alprenante parton de mia malstreĉita ĉenaro mi atendis lian alvenon, kaŭrante kiel sovaĝa besto. Kiam li kliniĝis por almeti mian manĝaĵon, mi svingis la ĉenaron super mia kapo, por poste trafi frakase lian kranion. Silente li falis morta.

Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam preskaŭ igis, mi ĵetis min al lia sternita korpo, kaj miaj fingroj serĉis lian gorĝon. Baldaŭ ili trovis etan ĉenaron, je kies fino pendis pluraj ŝlosiloj. Tuj kiam la fingroj tuŝis la ŝlosilojn, revenis al mia menso la saĝo. Ne plu mi estis balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun la ebleco por fuĝo ĝuste en miaj manoj.

Dum mi palpserĉis por forigi la ĉenaron sur la kolo de mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.

Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis min. Malrapide ili alproksimiĝis al mi, malrapide mi fortiris min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi kaŭrigis, eltenante la manojn antaŭ mi. Antaŭen venadis la teruraj okuloj, ĝis ili atingis la kadavron ĉe miaj piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono, ĝis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon de mia karcero.

Загрузка...