Notoj de la tradukinto

Pri la titolo de «La nebulozo de Andromedo»

Kvankam «nebulozo» (ruse «туманность») en la senco «galaksio» estas arkaikiĝinta termino, mi tamen post longa hezito decidis traduki la titolon de la libro «Туманность Андромеды» laŭvorte, malgraŭ tio, ke en la momento de la verkado tio estis ankoraŭ normala termino, kaj teorie indus traduki ĝin per normala moderna termino «La galaksio de Andromedo». La kaŭzoj estis jenaj:

* Internacia rekonebleco de la titolo: en ĉiujn lingvojn la titolo de la libro jam estis tradukita per vortoj, analogiaj al «nebulozo» («nebula», «nebulosa», «nébuleuse» ktp).

* En la fora estonteco, priskribata en la libro, la nunaj astronomiaj nomoj per si mem estas arkaikaj, kaj estas uzataj de la protagonistoj nur por amuzo (kaj por oportuneco de leganto). Do, plus-minus kvindek jaroj en terminologio tute ne gravas por tiu tempo — la protagonistoj same povas uzi por amuzo terminologion iomete pli arkaikan, ol la nuna.

* Por iuj la vorto «nebulozo» sonas iom mistere kaj romantike (same kiel «туманность» en la rusa), kaj indus konservi tiun senton en la traduko.

* Kaj, finfine, oni ankoraŭ plu nomas tradicie la galaksion de Andromedo «nebulozo» en multaj eŭropaj lingvoj (kvankam nur ĝin solan). Do, la titolo ne ŝajnos tute stranga al legantoj.

Konstelacio, stelfiguro, stelaro?

Malgraŭ rekomendo de la Reta Vortaro, mi ne uzis vorton «stelaro», ĉar mi opinias ĝin misgvida. Kun sufikso «-ar-» mi emas pensi ne pri ŝajna, sed pri reala grupo da objektoj, kaj tial «stelaro» ŝajnas al mi pli konvena por stelamaso, kio estas tute alia afero.

Alia alternativo estas «stelfiguro». Kvankam ĝi estas tute bona en multaj kuntekstoj, tamen en sciencfikciaj verkoj, kiam temas pri kosmaj vojaĝoj, ĝi sonas iom komike kaj malscience: vere, se oni forflugas sufiĉe malproksime de la Tero, la konataj figuroj de steloj tute ŝanĝiĝas kaj iĝas strange kaj ridinde diri, ekzemple, pri «aliplanedanoj el la stelfiguro Tukano» — ja por tiu loko, kie loĝas tiuj aliplanedanoj, tute ne ekzistas tia stelfiguro!

Tial mi elektis vorton «konstelacio», malgraŭ malrekomendo de la Reta Vortaro, ĉar ĝi estas neanalizebla kaj pro tio nemisgvida. Ja konstelaciojn eblas opinii simple konvenciaj sektoroj de la spaco kun centro sur la Tero. Tamen en kelkaj okazoj, kiam temas ĝuste pri figuroj, mi uzis ankaŭ la vorton «stelfiguro».

Navig-/navigaci-

Kvankam PIV-oj indikas ambaŭ tiujn radikojn kiel sinonimaj, mi preferas sekvi al konsilo de Sergio Pokrovskij, esprimita de li en komento al lia traduko de «La Majstro kaj Margarita»:

PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]:

1 Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado…

2 Metodoj, por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio.

Laŭ subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa штурман}, {Germana Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.

Tial mi ĉiam uzis vorton «astronavigaciisto» (malgraŭ ĝia bedaŭrinda longeco) por traduko de «астронавигатор», kaj vorton «navigaciisto» por traduko de «штурман» en «Cutty Sark». Aliflanke, mi uzis vortojn «Konsilio de Stelnavigado» por «Совет Звездоплавания». (Kvankam teorie eblus entute ne uzi la radikon «navig-» kaj traduki tion kiel «Konsilio de Stelvojaĝado», tamen en tia traduko perdiĝus aludo al maraj vojaĝoj, kiu ĉiam sentiĝas en kosmaj sciencfikciaĵoj de Efremov).

Загрузка...