Eriko kaj mi apenaŭ faris kelkajn paŝojn, jen aliris nin junulo ne multe pli ol dudekjara. Mi rekonis lin tuj. Li sidis ĉe apuda tablo dum la tuta ĵusa konversacio kaj aŭskultis nin kun rimarkeble streĉita atento.
– Ĉu mi povas paroli kun vi dum momento? – li demandis.
Mi admiris lian voĉon, agrable basan, plaĉe akordan kun lia staturo de bele disvolvita altulo. Sed io en lia rigardo ĝenis min. Li distingiĝis de ĉiuj homoj ĝis nun renkontitaj tie per trajtoj elvokantaj kontraŭemon, per io pretendema en la maniero sin teni. Lia esprimo ege kontrastis kun la ĝenerale paca-kontenta aspekto de la lokanoj.
– Kompreneble! – mi diris.
Eriko kapjesis aprobe, kaj tuj demandis:
– Kiu vi estas?
– Mi nomiĝas Kamakomo. Mi dezirus iri kun vi.
Mi ne tuj komprenis.
– Iri kun ni … kien?
– En vian mondon, en tion, kion ili ĉi tie nomas sufermondo.
– Kial vi esprimas vin tiamaniere? Ĉu vi ne kredas ilin?
– Mi ne scias. Mi scivolas. Mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Vi venis el ĝi. Pluraj venis el ĝi. Mi eĉ konis iun, kiu venis kaj restis.
– Ĉu vere? Kial neniu menciis lin? Estus interese lin renkonti.
– Li mortis, bedaŭrinde, sed mi amikiĝis kun li dum lia vivo. Eble pro tiu amikeco mi tiom scivolas. Nu, kiel mi diris, mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Mi aŭdis pri aŭtoj, telefono, televido, domoj, kiuj tuŝas la nubojn. Mi sentas min enŝlosita. La maniero, laŭ kiu oni ĉi tie parolas pri via mondo, impresas, kvazaŭ oni volus malhelpi nin iri tien. Oni volas timigi nin. Mi ŝatus proprasperte vidi, ĉu vere la vivo tie estas infera, kiel oni diras.
– Sed vi ne povas transiri al nia mondo. Io malebligas.
– Ĉu tio estas vera, aŭ nur mito por malinstigi nin? La maljunulo, kiu venis el via mondo, kaj mortis, parolis foje kun mi pri landoj tie, kie diktatoro ŝlosas la landlimojn, kaj la landanoj ne povas eliri. Kiu diras, ke ni ne loĝas en simila lando, kun bonega … Kiel li diris? Mi ne memoras la vorton. Falsaĵoj por influi.
– Propagando, ĉu?
– Jes, propagando.
– Ĉu vi neniam provis iri al la groto?
– Neniu kapablis precize diri al mi, kiu groto estas la ĝusta. Mi suspektas, ke ni povus iri, sed la estroj faras ĉion, por ke ni tion ne deziru, kaj ne kredu ebla.
– Ĉiu tie ĉi ŝajnas al mi sincera kaj fidinda. Mi malfacile povas preni vian suspekton serioze.
– Tio montras nur, ke ili sukcesis kun vi, kiel kun la tuta popolo. Sed eĉ se la pasejo fermiĝas por ni, se mi tuŝus vin, ĉirkaŭbrakus vian talion dum vi rampas, mi certe pasus. Ĉu vi serioze kredas, ke mistika fulmo trafus nin, aŭ ke viaj kruroj restus ĉi-monde, dum via torso plu rampus Porden?
– Ni scias nenion pri la transiro de unu mondo al alia. Kiu povas pasi, kiu ne povas, kiel prezentiĝas la nepovigo, neniu el ni tion komprenas. Eble estus tre danĝere.
Eriko intervenis:
– Eĉ se vi sukcesus pasi, vi ne povus vivi en nia mondo.
– Kial?
– Vi ne imagas, kiel komplika la vivo estas ĉe ni, kompare kun la via. Kie vi loĝus? Kie vi trovus laboron? Kiel vi sukcesus elturni vin el la plej simpla problemo, ne povante skribi kaj legi laŭ nia maniero.
Mi vidis la aferon el pli psikfakula vidpunkto:
– Krome, – mi diris, esperante, ke mia subteno al Eriko agos konvinke, – estas tre dube, ĉu via nerva sistemo eltenus la kontraston.
– Ankaŭ vi ambaŭ travivis egan kontraston, kaj tamen vi fartas tute bone.
– Sed, – Eriko diris, – ni devis adaptiĝi al mondo senfine pli bona ol la nia. Ĉe vi estus inverse.
– Mi kredas min kapabla vivi ie ajn, adapti min al iu ajn situacio.
– Eble vi malbone taksas viajn kapablojn, – mi diris.
Li paŭtis arogante.
– Diri tion ne estas tre respekta maniero trakti min.
– Estas realisme, – mi rebatis. – Kaj vidu, se vi tiel malbone akceptas simplan amikan diraĵon, fontantan nur el deziro helpi vin, kiel vi sukcesos akcepti la sintenojn de tiom el niamondanoj, kiuj tute ne zorgas pri la sentoj de la aliaj?
– Mi estis hardita, mi trapasis la du unuajn hardotempojn.
Eriko komentis:
– Eble tiuj sufiĉas por hardi vin rilate al tio, kio povas okazi ĉi tie. Sed trans la rokopordo necesas tute alia hardo. Vi ne imagas, kiel vi tie malfeliĉos!
– Ĝuste ĉar mi ne imagas, mi volas travivi mem. Estas la sola maniero koni, ĉu ne?
Mi turnis min al Eriko:
– Mi ne akceptas lin. Se li venus kun ni, li estus sub nia respondeco tie transe. Mi ne pretas preni sur min la multajn riskojn kaj komplikaĵojn, kiujn lia ĉeesto kaŭzus. Kion pri vi, Eriko?
Mi sentis lin pli hezitema ol mi.
– Ankaŭ mi ne akceptos, – li fine diris. – Mi ne povus havigi al vi manĝojn, loĝon, helpon por ne morti jam en la unuaj horoj. Estus tro. Morale, mi povas nur rifuzi vin.
– Stranga moralo! Vi estas senkoraj! – amaris la junulo.
Li restis momente absorbita en pensoj.
– Nu, vi ne povas malhelpi, ke mi sekvos vin. Mi atentos tre precize, pri kiu groto temas. Mi iros mem. Kaj se mi ne sukcesos pasi, mi provos kun iu alia, kiu venos el tie transe. Certe venos iu. Oni rimarkis, ke la venoj tendencas multiĝi.
Abrupte li turnis sin kaj foriris, eĉ ne dirinte «Ĝis revido».
– Kia ulo! – Eriko diris.
– Jes. Mi timas, ke li komplikos al ni la vivon. Imagu! Se li pravas kaj ne ekzistas vera obstaklo, nur tabuo malinstiga … Kion ni faros, se, elirinte tra la revena rokpordo, ni vidos lin kelkajn metrojn post ni?
– Mi dubas, ke li venos. Li montris sin obstina, sed tamen … Certe li komprenis el niaj sintenoj, ke ne temas pri ŝerco, ke la danĝero estas ega kaj efektiva.
Mi ne kundividis la optimismon de Eriko. Kaj la demando tiklis min el morala vidpunkto: ĉu ni vere rajtas kaŝi al bravulo tiun parton de la realo, en kiu nia vivo disvolviĝas?
Ĉifoje mi bonege dormis. Tamen, dum tiu dua nokto tie, mi faris strangan sonĝon, kiu tute ne similis al sonĝo, tiel normala, preciza, konsekvenca ĉio aperis. Mi min demandis, ĉu la speco de filmo, kiu prezentiĝis al mia menso, ne estis ekstersensa maniero percepti ion realan. La scenaro disvolviĝis jene.
Kamakomo sukcesas iri tra la grotofunda vibro en la zigzagan trairejon, tra kiu, rampe, atingiĝas la intermonda pasejo. Li eliras en la rokdezerton ĉe la vojeto Safirlagen, sur kiu li sekvas nin ĝis la veturilo. Li paŝas tiel singarde kaj senbrue, ke ni ne rimarkas lin. Nur ĉe la aŭto li komprenas, ke lia intereso estas montri sin. Vidi lin min furiozigas.
– Reiru! – mi kriaĉas.
Ni ne plu estas en tiu paradiza mondo, kaj miaj emocioj refariĝas krudaj. Hieraŭ, kiam ni kune parolis, mi sentis por li komprenon, iom da kompato. Mi sentis min nur ĝenata de lia peto, ne kolera kiel nun.
– Mi diris, ke mi ne akceptas respondecon pri vi. Mi ne ŝanĝis mian opinion. Kiom koncernas min, vi povas resti ĉi tie kaj morti en la rokdezerto: vi prenu sur vin la sekvojn de via stulta decido.
Eriko rigardas min mire. Ĉu li apartenus al tiu kategorio de homoj, kiuj opinias, ke psikoterapiistoj ĉiam restas kvietaj, rezistantaj ĉian movon primitivan? Tiuj, kiuj ne rigardas nin ĉarlatanoj, emas idealigi nin.
– Ni ne povas lasi lin ĉi tie, – li mildavoĉas. – Rigardu, li jam tremas pro malvarmo. Lasi lin estus kontraŭi la devon helpi al iu en danĝera situacio. Mi ne kunkulpos tiun krimon kun vi.
– Li povas ne resti ĉi tie. Reiri al sia lando.
– Tri horojn da malvarma marŝo! Kaj kiel li rekonos la rokon? Li neniam vidis ĝin de ekstere, kaj certe ne scias precize, kie ĝi staras. Li faris la vojon ĝis ĉi tie. Li povas malsupren veturi kun ni.
Dum longa minuto nia triopo silentas.
Fine, Eriko ekridetas, tute malstreĉite.
– Mi montros al li iom de nia mondo, sufiĉe por naŭzi lin. Poste mi revenos kun li, montros al li la pordon. Eble tiel mi sukcesos kvarafoje reiri tien. La jumo miros eĉ pli ol antaŭe, kaj trovos, ke certe la Granda Mistero volis, ke Kamakomo rakontu pri siaj spertoj ĉe ni.
Mi tro lacas por plu diskuti. Kaj eble Eriko konvinketis min. Ne estus tre bone por mia membildo tutvive pensi, ke mi lasis homon morti surmonte per rifuzo helpi lin.
Eriko trovas la venkan argumenton:
– La aŭto estas via. Se vi ne volas lin, reiru sola. Mi restos kun li kaj nun, kiam li venis ĝis ĉi tie, estus stulte ne montri al li, kiel vivas la sufermondanoj. Ni piede desupros.
Tio estas sensenca. Mi gestas al la junulo, ke li enaŭtiĝu.
– Supozeble li loĝos kun vi, – mi diras al Eriko.
– Kompreneble! – li simple respondas.
Sekvis multaj aliaj scenoj.
Kamakomo ĉe Eriko. Ĉi-lasta loĝas ĉe strato tre brua pro la konstanta trafiko. Krome, ne tre malproksime troviĝas fervojo, kaj trajnoj faras bruon por li teruran. Ne eblas eskapi el la bruo. Lia kapo doloras.
Li prenas magazinon, kiu troviĝis sur tablo. Kun faltoplena frunto li foliumas. Li rigardas fotojn sen kompreni, kiel tiuj bildoj estiĝis. Lin ŝokas la reklamoj kun junaj virinoj apenaŭ vestitaj kaj (liaopinie) ege malbelaj. Li esploras la tutan loĝejon kun kreskanta miro. Li tuŝas plastan ujon kaj mire palpas ĝin. Li karesas nekomprene kafmaŝinon. Li preskaŭ brulvundas sin fluigante akvon, pri kies varmegeco li ne suspektis.
Kiam Eriko ekfunkciigas la televidon, kaj hazarde aperas bildo de rajdanto kun larĝranda ĉapelo kaj esprimo imprese malica, li eligas laŭtan, akutan krion kaj forkuras en dormĉambron, kie li ĵetas sin sur liton kaj kaŝas sian kapon sub kuseno.
Sed apud la lito staras tableto kaj sur tableto stranga aparato, kiu ektintas kaj komencas vomi paperon. Ree akra krio. Kiel li povus scii, kio estas fakso? Sed Eriko komencas sin demandi, kiom longe daŭros antaŭ ol la najbaroj venos postuli klarigojn pri la krioj, eventuale eĉ vokos la policon …
Kamakomo surtrotuare, kun la saturita vizaĝo de iu, kiu ne povas akcepti, kion li vidas. Li metas la manojn sur la orelojn, provante protekti sin de la bruo. Aŭtoj pasas ĉiudirekte. Li rigardas la trafiklumojn, kiuj transiras de flavo al ruĝo al verdo, kaj tiel jen haltigas, jen irigas la veturilojn. Li preskaŭ mirmortas, kiam tramo alvenas kaj elektraj fajreroj dissaltas sur la supera drato. Li rigardas la montrofenestrojn kaj ĉiu objekto lin fascinas. Konstante li petas de Eriko klarigojn, kiuj ne kontentigas lin. Kiel ili povus? Eriko petis lin subpremi sian emon krii, kaj li plurfoje sukcesas, malgraŭ la teruro, sed jen alvenas veturilo ŝajne miloble pli rapida ol la jam viditaj, ĉiuj svenige rapidaj, kaj ĝi havas surkape strangan bluan lumon turniĝantan, kaj ĝi ululas kiel besto vundita kaj furioza, kuranta al la-diablo-scias-kia venĝo, kaj ĝin persekutas granda ruĝa veturilo, kun simila terura okulo, kiu disĵetas siajn radiojn kun alternoj de forto kaj malforto. Ne eblas vidi klare, ne eblas kompreni. Nur eblas krii, krii, krii. La preterpasantoj, kies atento ĵus estis kaptita de la polica kaj fajrobrigada veturiloj, nun alpafas lin per siaj minacaj, dolorigaj, senrespektaj rigardoj …
Kamakomo kun Eriko. Komencas noktiĝi. Kaj jen, logita de montrofenestro, la junulo iom apartiĝas de sia gvidanto en strato nekredeble homplena, kaj Eriko tion ne tuj rimarkas. Stranga miela muziko logas la fremdulon en komercan centron, kie ĝi plu aŭdiĝas, ĉie ŝvebanta, kvankam nenie videblas muzikistoj. Ĉiaspecaj butikoj najbaras unu la alian kaj Kamakomo eniras en ĉiovendejon, tiel plenan je mirigaj varoj, ke li ne scias, al kiu vidotento cedi. Estas multe da ĉio tie. Eĉ vastega sekcio plena je manĝaĵoj, kiujn homoj (ĉefe virinoj) prenas jen kaj jen, kaj metas en dratan korbegon ekipitan per radoj, kiujn ili rulpuŝas antaŭ si ĝis eĉ pli mistera ruliĝanta tapiŝo el ege malbela materialo. Hipnote li rigardas junulinon preni ĉiun aĵon unu post la alia, pasigi super ĝi nigran objekton, kiu bleketas ĉiufoje, kaj ĉiufoje skribaĵo lume aperas skribite de neniu, kaj okazas nekompreneblaj interŝanĝoj de mano al mano …
Dume Eriko, kiu ne pensis pri la komerca centro, serĉas en sinsekvaj stratoj kaj malproksimiĝas pli kaj pli, dubante, ĉu estus danĝere informi la policon pri la perdo de l’ kunulo.
Li komencas demandi preterpasantojn. La aspekto de Kamakomo estas tiel tipa, ke li facile retrovas lian spuron ĝis la komerca centro kaj la ĉiovendejo. Li petas, ke oni laŭtparolile voku lin, pensante, ke, se li plu vagas tie, li certe komprenos sian nomon.
– Kamakomo, ĉu vere? – suspektemas la respondeculino, kaj ŝia komence afabla vizaĝo fariĝas severa. – Ne estas ŝerco, ĉu?
Rigardo al Eriko konvinkas ŝin, ke ne temas pri ludo. Ĉiuj liaj trajtoj kunkrias: «Urĝe!» Per sia sekseloga voĉo, samtempe melodia kaj oficialtona, ŝi anoncas:
– Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo …
Kamakomo estas ie en la vendejo. Li aŭdas sian nomon, prononcatan de, certe, diablino. Kiu alia povus koni lian nomon? Kiu alia povus paroli tiamaniere, ke oni ĉie aŭdu ŝin? Per nekredebla regostreĉo li sukcesas subpremi la krion, kiu ekformiĝis, kaj li forkuras, eliras el tiu tro luma loko, serĉas ombron, mallumon. Nur lokoj senlumaj helpos lin savi sin el la persekuto. Sed feliĉe nun estas nokte.
Li trovas stratetojn pli kaj pli mallumajn. Tiel li atingas kvartalon, kiu lin timigas. De tro da bruo kaj lumo li transiris al malhelo tro silenta. Estas io en la etoso ĉi tie, kio ne helpas sekuri. Eble la sinkaŝema sinteno de la homoj. Junulo proksimiĝas al li, demandas ion strangan, pri tio, ĉu li estas unu el la bolivianoj (kio estas tio?), kian kvaliton li havas, kaj je kiu prezo. Kaj antaŭ ol Kamakomo povas demandi precizigon, por respondi kiel eble plej bone laŭ sia povo, jen la knabo rigardas preter lin, sin turnas, kaj rapidas for.
Alkuras du viroj tute same vestitaj, kiuj, ŝajnas, sekvis la junulon. Unu kuras post tiu. La alia haltas.
– Dokumentojn! – li bojas per tiel severa voĉo, ke Kamakomo agnoskas veron antaŭe pridubitan: ne false oni diris, ke malbonaj sentoj regas ĉi-monde. Jam la ĵusa junulo sin esprimis ne respekte.
– Pri kio vi parolas? – li demandas tute ĝentile, eĉ kun rideto.
– Ne ŝajnigu vin stulta. Vian pasporton! Restadpermeson!
– Kio estas pasporto?
Alvenas alia samvestito. Ambaŭ krudaĉe premas liajn brakojn. Li estas forta, iel sukcesas liberiĝi, ekkuras. Sed fronte al li alvenas tria samvestulo, kiu baras la vojon. La aliaj tuj reatingas lin, superfortas lin, kaj jen li sentas ĉe la manoj ion glacie malmolan, kio metale bruas, kaj liaj manradikoj estas kaptitaj en ilo malliberiga, kiun nur infera mondo povis elpensi.
Nun li sidas en oficejo, ne tre pura, kie homoj jen vestitaj kiel la unuaj, jen pli normale, iras kaj venas. Antaŭe oni nudigis lin, iu eĉ metis la fingron en lian anuson, serĉe al io. Li vidis ilin malplenigi liajn poŝojn, submeti liajn vestojn al longa palpado. Li sidas unuflanke de tablo, kaj aliflanke sidas dikulo, sur kies vizaĝo legiĝas, ŝajne, la kompleta katalogo de la malbonaj sentoj, kiujn li infanaĝe lernis forsvenigi: malrespekto, malamo, naŭzo, aroganteco, tediĝo, malinklino kompreni, malĝojo … Kaj la voĉo de la ulo sonas tiom lace kiom kolere.
– Oni priserĉis vin. Vi havas neniun dokumenton, neniun monon. Nenion, fakte. Kie estas viaj posedaĵoj?
– Mi ne havas aĵojn.
– Ili estas, kie vi loĝas, tute certe. Kie vi loĝas?
– Mi ne scias.
– Vi ne scias, kie vi loĝas, ĉu vere? Kien vi irus, se mi liberigus vin?
– Mi ne scias. Mi estis kun Eriko. Mi perdiĝis.
– Eriko kiu?
– Mi ne scias. Mi konas nur la nomon Eriko.
– Ne eblas. Vi aspektas tute inteligenta. Vi certe scias, ke ĉi-urbe ekzistas centoj, eble miloj da Erikoj. Se vi iris al lia domo, vi nepre havis adreson.
– Mi bedaŭras, mi ne havas. Li kondukis min.
– De kie? De kie vi venis?
– Mi ne scias, kiel diri al vi. De mia mondo.
– Karulo, mia pacienco ne plu longe daŭros. Mi ne havas tempon por ludi je viaj ludoj. De kiu lando vi venas?
– Kio estas lando?
Nur la neatendita alveno de ĵurnalisto, konata de la demandanto, savas Kamakomon de la pugnobato, kiu komencis direktiĝi al li. Oni neniam batas, kiam ĉeestas ĵurnalisto.
– Ĉu Bolivio, eble, Ekvadoro, Peruo?
– Tio signifas nenion por mi.
Alvenas uniformulo, kun papero enmane. Li montras ĝin al la demandanto, kiu aperas incitita.
– Poste! – li blekas, malkontente.
Tute trankvila, la ĵus-alveninto plu staras apud li, rigardas Kamakomon ironie, eĉ kun klara ĝueto pri ties malkomforto.
– Kion mi diris? – reparolas la demandanto. – Ha jes, ĉu el Bolivio aŭ Ekvadoro vi venis?
Kamakomo ŝatus kontentigi lin, sed li nenion komprenas.
– Mi ne scias, kion vi volas diri, – li ripetas, kaj li penas hardi sin kiel eble plej forte por subpremi disfalon en emon plori aŭ akute krii, kio, li sentas, kaŭzus nur pliajn aĉojn.
– Sed diable, vi ja venas de ie! Aviadile, certe. Kie estas via bileto?
– Mi ne scias, kion signifas «aviadile», nek pri kia bileto vi parolas. Nek, cetere, kial vi parolis pri diablo.
La demandanto turnas sin al la uniformulo, kiu staras apud li.
– Kaj ĉion ĉi li diras parolante nian lingvon eĉ sen plej eta spuro de fremda prononco. Kiel denaske nia!
Kun ŝultrolevo li redirektas la rigardon al Kamakomo. Li demandas iom pli milde:
– Kiel vi nomiĝas?
– Kamakomo.
– Ĉu japano?
– Kio estas tio? Mi ne scias.
– Kamakomo kio?
– …?
– Kamakomo estas la familia nomo, supozeble. Kio estas la individua?
– Mi estas nur Kamakomo, filo de Ugaha kaj Neri.
La demandanto skuas la kapon, rezignacie.
– Nu, rakontu ĉion de la komenco.
Kamakomo klarigas, ke de longe li sopiris vidi «tiun ĉi mondon», ke venis iu, kiun li povis sekvi, ktp ktp. Kiam li momente interrompas sin, regas neatendita silento. Ambaŭ rigardas lin gape.
– Ĉu vi rimarkis, ĉefo? – diras la staranto.
– La lipoj!
– Ni aŭdas lin en perfekta nia lingvo, sed la lipoj ne moviĝas laŭ la sonoj.
La demandinto ekstaras. Teruro legiĝas en liaj okuloj.
– Foriru! Foriru! Iru, kien vi volas, sed ne restu ĉi tie! Vi ne ekzistas. Mi neniam vidis vin. Ankaŭ vi neniam vidis lin, ĉu, Frank? La vivo jam estas tro malfacila por ni. Se krome ni zorgu pri eksterteranoj …
Kaj li eksidas, kaj metas la manojn sur la okulojn, por ke la subuloj ne vidu, ke li ploras, nerve elĉerpite.
Kamakomo vagas tra la urbo, duonstultigita de la troo da strangaĵoj, kiuj lin ĉirkaŭas ĉiuflanke. Plurtage li eltenas preskaŭ sen manĝi: li estis antaŭ nelonge hardita. Feliĉe staras fontanoj, ĉe kiuj li povas trinki. Fojfoje li sukcesas ŝteli iom da manĝaĵo tie aŭ tie ĉi.
Finfine li atingas la straton de Eriko, rekonas la domon, ne scias, kiel oni malŝlosas la pordon: pri elektraj butonoj li havas neniun ideon. Li falsidas ĉe la enirejo, endormiĝas.
Alvenas virino bonkora.
– Kio okazis al vi? Kiu vi estas?
Li movetas sin, vekiĝas, palpebrumas, atendas la baton aŭ insulton. Sed li vidas mildan koron. Tiaj tamen ekzistas ĉi-monde!
– Ĉu mi ne vidis vin kun mia najbaro Eriko?
– Eriko! Jes, Eriko! – li balbutas. Lumas espero elinferiĝi.
– Mi tuj vokos lin. Se li ne estos hejme, vi venos al mia loĝejo, kaj mi preparos por vi bonan varman teon.
Sed Eriko estas hejme. Kamakomo estas savita.
Safirlago. La vojeto al Forklo Saguca. La ruĝbruna roko meze de la grizaj. La unika triangula supro. Falo. Marŝo. Strangaj bestoj ambaŭflanke, feliĉe ne vere videblaj. Groto.
Ankaŭ Kamakomo ekploras, ploras, ploradas.
Finfine li atingas la vilaĝon.
– Plia homo el la sufermondo! – sonas virina voĉo. Ŝi proksimiĝas.
Ŝi rekonas lin.
– Sed …! Vi … ĉu …? Vi estas Kamakomo, ĉu ne?
– Jes. Ĉu vi ne estas certa?
Tiuregione, oni ne havas la saman koncepton pri ĝentileco, kiel trans la Pordo. Ŝi tuj diras la veron:
– Vi estas apenaŭ rekonebla. Viaj haroj estas tute blankaj. Via vizaĝo estas plena je sulkoj, kvazaŭ vi estus dekduulo. Kiel vi povis maljuniĝi tiagrade? Vi do iris tien, ĉu?
– Mi iris. Estas miraklo, ke mi transvivis sufiĉe por povi reveni. Vi ne imagas, kia estas la vivo tie! Se vi scius …
Ŝi pensas, ke ŝi tuj informos la jumon. Utilos, ke li rakontu al la tuta popolo. Kelkaj homoj kelkfoje pridubas la dirojn de la praavoj. La jumo certe organizos renkontiĝojn de etaj grupoj, kie li povos detale raporti. Ĉar li estas bone konata, neniu povos dubi plu. Estas li, kaj li aspektas mizere. Eble la homoj ĉi tie pli alte taksos sian bonŝancon. Eĉ frenezaĵo povas doni bonajn fruktojn …
Tiel mi sonĝis en tiu dua nokto tie. Sed ĉu vere estis nur sonĝo? Neniu sonĝo de mi iam ajn farita havis tian realismon. La sola punkto, kiu ne estis klara, estis la personeco de la helpanto. Mi nomis lin Eriko. Povus esti iu alia. Same, mia sonĝo komence enscenigis min. Sed ĉu estis vere mi? Aŭ ĉu mi miksis elementojn de mia nuna vivo kun io … io okazonta? Aŭ eble okazunta? Kiuj eldiras certaĵojn pri sonĝoj, tiuj malbone konas la kompleksecon de la homa psiko.