Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido.
La brava urala kompanio, kiun mi kutimas nomi Sezonoj (la mankon de tiu nomo sur la titolpaĝo kaŭzis tute ekster-Esperantujaj cirkonstancoj) denove ĝojigis nin per bona libro. Ĉi-foje, SF-novelo de Harry Harrison La stratoj de Aŝkelono aperis kiel suplemento al Ruslanda Esperantisto.
La aŭtoro estas bone konata al rusaj legantoj kaj havas apartan meriton en disvastigo de esperanto en Ruslando. Jes ja, multfoje okazis, ke iu rusa SF-ŝatanto legis librojn de Harrison, trovis favorajn menciojn pri esperanto, ekinteresiĝis kaj skribis al la adreso de ELNA, indikita en la libro. Poste de tie venis respondo kun moskva kontakt-adreso. Laŭ tiu bizara vojo jam venis dekoj da leteroj. Jam pro tio ni devus danki s-ron Harrison, kaj eldono de la libreto estas nia modesta omaĝo al li. Indus fari tion pli frue, ĉar trafa estas la elekto de la verko.
La novelo levas gravan problemon, speciale aktualiĝintan nun nialande. Ial lastatempe ekregis la opinio, ke sole religio (laŭ iuj — kristana, sed iuj asertas, ke ajna) montras la ĝustan vojon por progreso kaj perfektiĝo de la homo, sole ĝi faras la homon nobla, bonkora, hom-ama, pacema, anime pura…
Ateistojn oni dume ne persekutas, sed rilatas al ili suspekteme. Preskaŭ ĉiuj famaj aktoroj, politikistoj k.s. rapidas deklari sian religiemon. Nu, mi absolute ne povas kompreni, kial por esti bonkora, oni devas kredi, ke la ĉielo estas solida, ke la mondo aperis dum 7 tagoj antaŭ ĉ. 7000 jaroj k.s. (Nur ne diru, ke ĉion ĉi endas kompreni metafore! Se vi dirus tion antaŭ 500 jaroj, bela lignofajro estus aranĝita dediĉe al vi…).
Por ĉiu san-cerba homo kun mezlerneja klero evidentas, ke por la dio ne restas loko en nia mondo, tiu nocio malbezonatas kaj simple ne havas sencon. Certe, ekzistas homoj tro pigraj por funkciigi la propran cerbon, ili pretas kredi ion ajn. Ja estas oportune, se oni ne bezonas pensi, sed nur aŭskultas pastron, guruon aŭ partian sekretarion. Koncerne pacemon kaj hom-amon, ni rememoru, ke dum la socialismo religio estis subpremata. Sed tiam en Sovetunio kaj Jugoslavio diversaj popoloj kunvivis pace kaj trankvile. Poste homoj “rememoris la Dion” (ĉiu la propran). La rezulto videblas… Kaj jen la novelo de Harrison; la situacio, kiel ĉiam en SF, estas modelita por plej serioze esplori la temon, eliminante ĉion, kio povus nebuligi la ĉefan problemon.
En la mondo Vesker loĝas pensantaj amfibioj — eble primitivaj laŭ la homa vidpunkto, kun rigida komputileska logiko, mense sanaj kaj malkapablaj mensogi. Ili malhavas religion kaj tute feliĉe, bonorde kaj trankvile vivas sen ĝi. “Ili havas tondron, arbojn kaj akvon sen havi tondrodiojn, arbofeojn aŭ akvonimfojn. Ili havas neniajn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn.”
Sur tiu planedo, laŭ kaprico de blinda sorto, renkontiĝas du teranoj: pragmata komercisto Johano Garto, strebanta al propra profito, sukcesinta dum unu jaro nemalbone regi lokan mastrumadon, kaj “altspirita” pastro Marko, veninta por “savi la animojn” de la indiĝenoj (kiuj tion absolute ne bezonas; neniu petis aŭ invitis lin!). Dekomence Garto ĉiel, eĉ per krudaj minacoj, penas malhelpi alvenon de la pastro. Ŝajne li defendas nur propran komercan monopolon (fakte ne atencitan), sed la realo iĝas pli komplika. Garto klopodas protekti ankaŭ la menson de la Veskeroj, intuicie sentante, ke la misia agado alportos nenian bonon. La Veskeroj perceptas la mondon tia, kia ĝi estas reale. “Ili ricevas plezuron de siaj vivoj — kaj dolorigas neniun.” Nature, ajna religio faros nenion krom “konfuzo de iliaj mensoj ankoraŭ freŝaj”. La pastro havas firman propran opinion kaj penas spite ĉion plenumi la sanktan devon.
Kiu estas pli rigid-mensa: ĉu la naivaj indiĝenoj aŭ la misiisto, havanta solan celon en ajnaj kondiĉoj — sciigi la “Dian vorton” al primitivuloj, kiuj tion ne konas? La vivo respondas tiun demandon subite kaj tragike…
Dekomence ĉio bonordas. Veskeroj, gvidataj de la pastro, konstruis preĝejon, diligente studis religiajn librojn. Tamen en iliaj “rigidaj” mensoj neeviteble aperas simplaj naturaj demandoj: “Kiu kreis Dion? Kial la universo ne povas esti ĉiamekzista, sen kreinto”. Kaj al la aplomba diro de l' pastro: “Havu fidon, nur tion vi bezonas. Nur kredu,” sekvas nerefutebla: “Kiel ni povas kredi sen pruvoj?” La simplanimaj indiĝenoj laŭ sia rigida logiko postulas pruvi ekziston de dio. “Dio faros por ni miraklon, tiel pruvante, ke li observas nin”. Certe, ili bezonas miraklon ne bagatelan, sed la plej gravan el la bibliaj. La krucumita profeto devas resurekti, aliel vanas la kredo… La “cinika” komercisto plenforte penas defendi, savi sian ĵusan malamikon, ĉar li tro bone antaŭvidas la okazontan tragedion.
Tamen li estas sola kontraŭ amaso, do senpova. La povra “profeto” estas krucumita. Iuj legantoj de la libreto povas raviĝi pro la “heroeco” de la misiisto, kiu, tamen, mortante kriegas pro hororo, forgesinte pri ajna dio…
Kiam ĉio estas finita, veskera protagonisto demandas kun espero: “Li resurektos, ĉu ne, Garto?” Ricevinte senesperige nean respondon, li elpremas: “Do ni ne estos savitaj? Ni ne fariĝos puraj”. Kaj la saĝa terano diras: “Puraj vi estis. Jen la terure malbela fia flanko de l' afero. Puraj vi ja estis…”
La vivo (ĉu iu diros, ke Dio?) justigis ĉion. Veskeroj pluiros sian dornozan vojon al progreso, sed en iliaj mensoj restos la amara sperto de kunpuŝiĝo kun religio. Ĉu ili ne estus pli feliĉaj sen tiu epizodo? Ĉu tiom necesas obstina agado de misiistoj inter “sovaĝuloj”, ĉu ĝi povas savi iun? Ĉu iu arogos plu gurdi pri nepreco de la t.n. spirita renaskiĝo?..
Troviĝos dezirantoj neniigi min pro tiu rezonado. Nu, mi sobre taksas gravecon de miaj verkoj kaj ne pretendas atingi la famon de S.Rushdie. Aliflanke, oni dume ne abolis la vaste proklamitan konscienc- kaj vort-liberon, kaj kristanoj estas, onidire, malpli agresemaj ol islamanoj… Se mi instigis iun al pensado, mi estas kontenta. Kaj ĉiujn senescepte mi alvokas legi tiun talentan libron. Eble vi havos alian opinion pri ĝi; gravas, ke ĝi vekas cerbojn, malkiel senfinaj “sap-operoj”.
La lingvaĵo estas senmanka: sufiĉas nur mencii la tradukinton: William Auld! Mi ne rimarkis erarojn — dankon al la kompostisto kaj korektisto.
La stratoj de Aŝkelono estas vera perlo de nia literaturo, ĝi ne devas perdiĝi en amaso da ĉiujare aperantaj eldonaĵoj. Pensema, serioza leganto, bone komprenanta, ke ne ĉio presita en esperanto valoras, nepre atentos tiun libron.
Valentin Melnikov (Ruslando)
(La Ondo de Esperanto. 1994. №5–6 (18–19)