LA GRANDA BATADO

Iu frapis je la pordo de la domo de konstruanto Klapaŭcjo, kiu malfermetis ĝin, elŝovis sian kapon ekstere kaj ekvidis la ventrodikan maŝinon starantan sur kvar mallongaj piedoj.

— Kiu estas vi kaj kion vi volas? — li demandis.

— Mi estas Maŝino por Dezirplenumado, kaj min sendis al vi via amiko kaj granda kolego, Trurl, kiel la donaco.

— Kiel la donaco? — ekdiris Klapaŭcjo, kies sentoj por Trurl estis sufiĉe miksitaj, kaj precipe li ne ekplaĉis tion, ke la maŝino nomigis Trurl-on lia "granda kolego". — Do bone — li decidis post mallonga pripenso — eniru.

Li ordonis ĝin, ke ĝi stariĝu en la angulo apud la forno kaj, ŝajnige ne direktante sian atenton al ĝi, li revenis al la interrompita laboro. Li konstruis globan maŝinon kun tri piedoj. Ĝi jam estis preskaŭ preta kaj li nur poluris ĝin. Post iome da tempo la Maŝino por Dezirplenumado eklaŭdiĝis:

— Mi rememorigas pri mia ĉeesto.

— Mi ne forgesis vin — diris Klapaŭcjo kaj plue li laboris. Post momento la maŝino elparolis:

— Ĉu verŝajne mi povas eksciiĝi, kion vi faras?

— Ĉu vi estas la Maŝino por Dezirplenumado aŭ por Demandado? — ekdiris Klapaŭcjo kaj aldonis: — Mi bezonas la bluan lakon.

— Mi ne scias, ĉu ĝi estas en la tono, kiun vi bezonas — respondis la maŝino, antaŭŝovante tra la ventra klapeto la lakujon. Klapaŭcjo malfermis ĝin, senvorte mergis en ĝi sian penikon kaj komencis laki. Ĝis la vespero li ankoraŭ postulis smirgon, karborundon, borilon, blankan lakon kaj ŝraŭbojn, kaj ĉiufoje la maŝino tuj donis al li tion, kion li deziris. Antaŭ la vespero li kovris la konstruatan aparaton per la tolpeco, manĝis, eksidiĝis antaŭ la maŝino sur la malgranda tripieda seĝo kaj ekdiris:

— Ni ekvidu nun, ĉu vi estas kapabla por io ajn. Vi atestas, ke vi povas fari ĉion?

— Ne ĉion, sed multe — modeste respondis la maŝino. — Ĉu vi estas kontenta pro lako, ŝraŭboj kaj boriloj?

— Tutcerte, tutcerte! — murmuris Klapaŭcjo. — Sed nun mi postulos ion multe pli malfacilan. Se vi ne plenumos tion ĉi, mi resendos vin al via majstro kun ĝusta danko kaj opinio.

— Kaj kio ĝi estos? — demandis la maŝino kaj transpaŝis de piedo al piedo.

— Trurl — klarigis Klapaŭcjo. — Vi devas fari Trurl-on al mi, tute similan al la originalo. Mi ne povu distingi unu de alia!

La maŝino murmuris, ekzumis, ekbruis kaj diris:

— Bone, mi faros Trurl-on al vi, sed zorgu pri li, ĉar li estas tre granda konstruanto!

— Memkompreneble, vi povas esti trankvila — respondis Klapaŭcjo. — Do kie estas tiu Trurl?

— Kio? Tiel tuj? Ja ĝi ne estas io ajn — diris la maŝino. — Ĝi devas iomete daŭri. Trurl-oj estas nek ŝraŭboj nek lakoj!

Sed mirinde rapide ĝi ektrumpetis, eksonoris, kaj en ĝia ventro malfermis sufiĉe granda pordeto kaj el malluma interno eliris Trurl. Klapaŭcjo ekstaris, ĉirkaŭiris lin, pririgardis lin de proksimo, precize lin palpis kaj ĉirkaŭen perkutis, sed li ne povis trovi iun dubon — antaŭ si li havis vivantan Trurl-on similan al la originalo kiel du akvogutoj. Trurl, kiu eliris el la ventro de la maŝino, palpebrumis pro la lumo, sed krom tio li kondutis tute kutime.

— Kiel vi fartas, Trurl! — ekdiris Klapaŭcjo.

— Bone, Klapaŭcjo, dankon. Sed kial mi estas ĉi tie? — respondis klare mirigita Trurl.

— Kiel kutime, vi simple alvenis… Mi jam delonge vin ne vidis. Kiel vi ŝatas mian loĝejon?

— Tre multe… Kion vi havas sub tiu ĉi tolpeco?

— Nenion interesan. Eble vi eksidiĝos?

— Ŝajnas al mi, ke jam estas tre malfrue. Ekstere regas mallumo, pli bone mi revenos hejmen.

— Ne tiel rapide, ne tuj! — ekprotestis Klapaŭcjo. — Antaŭe iru kun mi al la kelo, vi ekvidos, kiel interesa ĝi estos…

— Kaj kion interesan havas vi en la kelo?

— Ankoraŭ nenion, sed baldaŭ mi ekhavos ion. Iru, iru…

Kaj frapetante lin, Klapaŭcjo alkondukis Trurl-on al la kelo, tie li substarigis sian piedon al li, kaj kiam tiu malsuprenfalis, li kunkatenis lin, kaj poste per dika bastono li komencis bategi lin tutforte. Trurl kriegis, alvokis helpon, alterne malbenis kaj petis kompaton, sed tio entute ne sukcesis — la nokto estis malhela kaj senhoma, kaj Klapaŭcjo plue bategis lin kun grandega bruo.

— Oj! Aŭu! Kial vi bategas min tiel?! — kriis Trurl, kliniĝante kontraŭ bategoj.

— Ĉar ĝi plezurigas min— klarigis Klapaŭcjo kaj eksvingis sin. — Tion ĉi vi ankoraŭ ne provis, mia Trurl!

Kaj li ekbatis lian kapon ĝis ĝi eksonoris kiel barelo.

— Lasu min tuj, alie mi iros al la reĝo kaj diros, kion vi faris al mi kaj li malliberigos vin en la karcero!! – kriis Trurl.

— Li faros nenion al mi. Kaj ĉu vi scias kial? — ekdemandis Klapaŭcjo kaj eksidis sur la benko.

— Mi ne scias — diris Trurl, kontenta, ke la batego ĉesis por momento.

— Ĉar vi ne estas la aŭtentika Trurl. Li estas en sia loĝejo, li konstruis la Maŝinon por Dezirplenumado kaj li sendis ĝin al mi kiel donaco, kaj mi, por testi ĝin, ordonis, ke ĝi faru vin! Nun mi maltordos vian kapon kaj mi estos uzanta ĝin kiel bototirilo!

— Vi estas monstro! Kial vi intencas tion fari?!

— Mi jam diris al vi: ĉar ĝi min plezurigas. Do, sufiĉe de tiu sensensa parolado! — Dirante tion, Klapaŭcjo prenis ambaŭmane la bastonon, kaj Trurl komencis krii:

— Ĉesu! Tuj ĉesu! Mi diros al vi ion tre gravan!!

— Interese kion vi povas al mi diri, ke mi rezignu uzi vian kapon kiel bototirilo — respondis Klapaŭcjo, sed ĉesis bati lin. Tiam Trurl ekvokis:

— Mi entute ne estas Trurl farita de maŝino! Mi estas la aŭtentika Trurl, la plej aŭtentika en la mondo, kaj mi nur volis ekscii, kion vi kunmetas jam delonge, fermata en via domo! Do mi konstruis la maŝinon, kaŝiĝis en ĝia ventro kaj ordonis, ke ĝi min portu al via loĝejo pretekste kvazaŭ ĝi estas la donaco de mi al vi!

— Ho, ho, kian historieton vi eltrovis, kaj tuj surloke! — ekdiris Klapaŭcjo kaj, ekleviĝante, li premis en la mano la pli dikan finon de la bastono. — Ne penu, mi vidas tutklare viajn mensogojn. Vi estas la Trurl farita de la maŝino, kiu plenumas ĉiujn dezirojn, danke al ĝi mi ricevis ŝraŭbojn kaj la blankan lakon, same la bluan, la borilojn kaj aliajn objektojn. Se ĝi povis fari tiujn, ĝi ankaŭ povis fari vin, mia amata!

— Ĉion ĉi mi havis pretan en ĝia ventro! — ekvokis Trurl. — Facile estis antaŭvidi, kion vi bezonus dum la laboro! Mi ĵuras, ke mi parolas la puran veron!

— Se ĝi estus la vero, ĝi signifus, ke mia amiko, la granda konstruanto Trurl, estas nur kutima trompisto, kaj tion mi neniam kredos! — respondis Klapaŭcjo. — Havu! — kaj li ekbatis lian dorson.

— Tio por la kalumnioj pri mia amiko Trurl. — Havu ankoraŭfoje!

Kaj li ekbatis lin de alia flanko. Poste li ankoraŭ bategis lin tutforte ĝis li laciĝis.

— Nun mi iros dormeti iomete kaj tiamaniere mi ripozos — li diris klarige kaj forĵetis la bastonon. — Kaj vi atendu, baldaŭ mi revenos… — Kiam li foriris, en la tuta domo aŭdiĝis lia ronkado, kaj Trurl komencis tordiĝi en la katenoj ĝis li sukcesis malstreĉi ilin, poste li malligis la nodojn, silente suprenkuris, eniĝis la internon de la maŝino kaj forkuris en ĝi galope hejmen. Kaj Klapaŭcjo, ridegante, observis lian eskapon tra la supra fenestreto.

La sekvontan tagon li vizitis Trurl-on. Tiu enlasis lin al la ĉambro, malgaje silentante. En la ĉambro regis duonmallumo, sed penetrema Klapaŭcjo rimarkis, ke la korpo kaj kapo de Trurl ambaŭ havas postsignojn de la granda batado, kiun li lin faris, kvankam oni vidis, ke Trurl multege laboris frapetinte kaj ebeniginte la konkavaĵojn faritajn de frapoj.

— Kial vi estas tiel malgaja? — ekdemandis gaje Klapaŭcjo. — Mi alvenis danki vin por la bela donaco, nur bedaŭrinde, ke dum mia dormo ĝi eskapis lasinte malfermitan pordon, kvazaŭ la domo estis brulanta!

— Ŝajnas al mi, ke vi malbone uzis mian donacon, por mi ne diru plu! — eksplodis Trurl. — La maŝino rakontis ĉion al mi, ne klopodu — li aldonis kolere vidante, ke Klapaŭcjo jam malfermas la buŝon. — Vi ordonis, ke ĝi faru min mem, kaj poste perfide vi alvenigis la duplikaton de mia persono al la kelo kaj tie vi bategis lin terure! Kaj post tia ofendo, post tia danko por la grandioza donaco, vi ankoraŭ kuraĝas, kvazaŭ nenio okazis, alveni al mi? Kion vi havas por diri?

— Mi entute ne komprenas vian koleron — respondis Klapaŭcjo. — Vere, mi ordonis, ke la maŝino faru vian kopion. Mi atestas, ĝi estis perfekta, mi ĝuste miregis je ĝia aspekto. Kaj rilate al batado la maŝino devis troigi la aferon – vere, mi kelkfoje puŝis tiun faritan ulon, ĉar mi volis testi, ĉu li estas solide konstruita, kaj mi estis scivola, kiamaniere li ekreagos je tio. Li montriĝis superordinare sagaca. Li tuj rakontis al mi la pripensitan historieton, kvazaŭ li estis vi mem en via propra persono; mi ne kredis lin, kaj tiam li komencis ĵuri, ke la grandioza donaco ne estis donaco, sed la kutima trompo, tial vi komprenas, ke defendante vian honoron, la honoron de mia amiko, mi estis deviganta lin bategi pro tiuj malhonestaj mensogoj. Tamen mi konvinkiĝis, ke li estas supere inteligenta, do ne nur korpe, sed ankaŭ anime li similis vin, mia kara. Vi efektive estas granda konstruanto, tion mi nur volis diri al vi kaj tiucele mi alvenis tiel frue!

— Ah! Ho, jes, sendube — respondis iomete senkolerigita Trurl. — Kvankam via uzo de la Maŝino por Dezirplenumado plue ŝajnas al mi malĝusta, sed estu ĝi tiel…

— A, momenton, mi ĵus volis demandi vin, kion vi faris al la artefarita Trurl? — senkulpe demandis Klapaŭcjo. — Ĉu mi povus lin vidi?

— Li estis freneza pro la kolero! — respondis Trurl. — Li minacis, ke li disrompos vian kranion embuskiĝante ĉirkaŭ tiu ĉi granda roko apud via domo, kaj kiam mi penis konvinki lin, ke li ne faru tion, li koleris pro mi, kaj nokte li komencis plekti reton por kapti vin, mia kara, do kvankam mi pensis, ke vi min ofendis en lia persono, memorante nian longe lastan amikecon, por nuligi la minacantan al vi danĝeron, mi dismetis lin je malgrandaj partoj, ĉar mi ne vidis alian solvon…

Dirante tion, kvazaŭ senpense Trurl puŝis per sia piedo ruligitajn sur la planko restaĵojn de mekanismoj.

Poste ili adiaŭis varme kaj disiĝis kiel koraj amikoj.

De tiu ĉi momento Trurl faris nenion alian, nur ĉirkaŭe rakontis la tutan historieton, kiel li donacis al Klapaŭcjo la Maŝinon por Dezirplenumado, kaj kiel la donacito uzis ĝin malbele ordonante al ĝi fari Trurl-on al li, kaj kiel li bategis lin, kaj kiel la farita de la maŝino kopio per lertaj mensogoj penis sin savi kaj eskapis, kiam la lacigita Klapaŭcjo ekdormis, kaj li mem, Trurl, dismetis je pecoj la faritan Trurl-on, kiu alkuris al lia domo, kaj ke li faris tion nur por ŝirmi sian amikon kontraŭ la venĝo de la batito. Li rakontis kaj laŭdis sin kaj alvokis ateston de Klapaŭcjo tiel longe, ke la famo de tiu ĉi miriga adventuro alvenis al la reĝa korto kaj neniu tie jam ne diris pri Trurl alie, sed nur kun plej granda admiro, kvankam antaŭnelonge li estis ĝenerale nomata la Konstruanto de la Plej Malsaĝaj Inteligentaj Maŝinoj en la tuta mondo. Kaj kiam Klapaŭcjo ekaŭdis, ke la reĝo mem abunde donacis Trurl-on kaj honorigis lin per la Ordeno de la Granda Risorto kaj de la Helikonoida Stelo, li ekvokis per la laŭta voĉo:

— Ho ve! Do pro tio, ke mi lin sukcesis superruzi, kiam mi antaŭvidis lian intrigon, kiam mi lin bategis, ke poste li devis sin frapeti kaj ebenigi eskapinte dumnokte sur la malrektaj piedoj el mia kelo, pro ĉio ĉi li nun superabundas, kaj krom tio la reĝo honoras lin per la ordeno? Ho, la mondo kruela!…

Kaj terure kolerigita li revenis hejmen por fermi sin en ĝi. Ĉar li konstruis la saman Maŝinon por Dezirplenumado kiel Trurl, nur tiu sukcesis ĝin pli frue fini.

Загрузка...