Stanisław Lem. La robotfabeloj

El pola tradukis Jerzy Wałaszek


TRI ELEKTROHEROOJ

Vivis unufoje certa grandkonstruanto kaj eltrovanto, kiu senĉese elpensadis eksterordinarajn maŝinojn kaj kreadis la plej strangajn aparatojn. Iam li konstruis la maŝinon-pecetulon, kiu kantis belege kaj li nomis ĝin birdaĉo. Li kutimis sinsubskribi per la brava koro kaj ĉiu atomo de li kreita portis tiun ĉi signon, kaj poste miregadis la scienculoj trovante en la atomaj spektroj la briletantajn koretojn. Li konstruadis multajn utilajn maŝinojn, la grandajn kaj malgrandajn, ĝis fine li ekhavis koncepton kunligi en unuo morton kaj vivon kaj tiamaniere atingi la maleblecon. Li decidis konstrui inteligentajn estaĵojn el akvo, sed ne per tiu ĉi manieraĉo, pri kiu vi tuj ekpensos. Ne, la penso pri la molaj kaj malsekaj korpoj estis por li tute fremda, li malamegis ĝin same kiel ĉiuj el ni. Li intencis konstrui el akvo la estaĵojn vere belajn kaj saĝajn, sekve do kristalajn. Pro tio li elektis la planedon tre distancan de ĉiuj sunoj, el ĝia glaciiĝinta oceano li ekrompis glaciajn montojn kaj el ili, kiel el la kristalo, li ektranĉis Krionidojn. Ili estis tiel nomitaj, ĉar nur en terura malvarmego kaj en sensuna vakuo ili povis vivi. En mallonga tempo ili enurbiĝis kaj konstruis glaciajn palacojn, kaj ĉar ĉiu varmo por ili minacis morton, ili kaptadis en transparentaj potegoj la polarajn aŭrorojn, per kiuj ili lumigis siajn loĝejojn. Kiu ju pli riĉa inter ili estis, des pli multe da polaraj aŭroroj li posedis — la citronkolorajn kaj arĝentajn, kaj ili vivis feliĉe, kaj ĉar ili amegis ne nur lumon, sed ankaŭ multekostajn juvelojn, ili estis konataj de siaj juvelojn. Kaj iliaj juveloj estis de malvarmegiĝintaj gasoj eltranĉitaj kaj glatigitaj. Por Krionidoj ili kolorigis la eternan nokton, en kiu, kiel malliberigitaj fantomoj, bruladis graciaj polaraj aŭroroj, similaj al la sorĉigitaj nubularoj fermitaj en la kristalkestoj. Multe da kosmaj venantoj volis ekposedi tiujn ĉi riĉaĵojn, ĉar la tuta Krionujo estis el maksimaj distancoj bone videbla, brilanta flanke kiel la juvelo malrapide turniĝanta sur la nigra veluro. Do alvenadis la aventuruloj al la Krionujo por ekzameni sian militkapablon. Alflugis tien la Bronzelektroheroo, kiu paŝadis kun sonorilsono, sed ĵus li sur la glacio starigis sian piedon, la glacio fluidiĝis pro varmego kaj li enfalis la abismon de glacia oceano, kaj la akvo fermiĝis super li, kaj kiel insekto kaptita en ambro, en glacimonto sur la krionida marfundo ĝis la lasta tago li kuŝas.

La fato de la Bronzulo ne ektimigis la aliajn bravulojn. Sekve alflugis la Feroheroo, antaŭe ebriiĝinte per la fluida heliumo ĝis estis aŭdata la bobelado en lia fera interno, kaj la prujno aperanta sur lia kiraso similigis lin al la neĝhomo. Sed glisante la planedan supraĵon li varmiĝis per la atmosfera frotado, la fluida heliumo elvaporiĝis el li kun fajfado, kaj li mem, lumante ruĝe, sur la glaciajn rokojn falis, kiuj tuj malfermiĝis. Li elkaviĝis, elŝprucante la vaporon, simila al la bolanta gejsero, sed ĉio, kion li tuŝis, fulme ŝanĝiĝis en la blanka nubo, el kiu falis la neĝo. Do li eksidis kaj atendis ĝis li malvarmiĝos, kaj kiam jam la neĝaj steletoj ĉesis fandiĝi sur liaj kirasaj epoletoj, li volis ekstari kaj iri la batalon, sed la lubrikaĵo solidiĝis en liaj artikoj kaj li ne povis rektigi eĉ sian dorson. Ĝis hodiaŭ li taimaniere sidas kaj la falanta neĝo formis sur li blankan monton, el kiu nur la klingo de lia helmo elstaras. Oni nomas tiun ĉi monton la "Fera", kaj en ĝiaj orbitoj briletas la frostiĝita rigardo.

Sciiĝis pri la fato de antaŭuloj la tria elektroheroo, la Kvarculo, kiun dumtage oni ne povis vidi alie nur per la polurita lenso, kaj dumnokte nur per la reflekto de steloj. Li ne timis, nek ke la oleo en siaj membroj eksolidiĝos, ĉar li ĝin ne posedis, kaj nek ke la glacio kreviĝos sub liaj piedoj, ĉar li povis malvarmiĝi laŭvole. Nur unu aĵon li devis eviti — la persistan pensadon, per kiu estis varmigata lian kvarcan cerbon kaj tio ĉi povis lin perdigi. Sed li decidis, ke per senpensado li savos sian vivon kaj venkos la Krionidojn. Li alflugis la planedon, kaj per la longa vojaĝo tra la eterna galaksia nokto li estis tiel malvarmigita, ke la feraj meteoroj, kiuj tanĝis dumfluge je lia brusto, krevis je pecetoj sonorante kiel la vitro. Li surteriĝis sur la blankaj neĝoj de Krionujo, sub ĝia ĉielo nigra kiel la poto plena da steloj kaj, simila al la transparenta spegulo, li ekvolis pensi, kion li devos plue fari, sed la neĝo jam nigriĝis ĉirkaŭ kaj komencis vaporiĝi.

— Ho, ho! — ekdiris al si la Kvarculo — malbone! Mi nur ne pensos, kaj mi certe sukcesos!

Kaj li decidis ripeti al si tiun ĉi frazon, kio ajn okazos, ĉar ĝi ne postulis la mensan fortostreĉon, kaj dank' al tio ĝi lin entute ne varmigis. Do ekmoviĝis tra la neĝa deserto la Kvarculo, senpense kaj iel ajn, por gardi la malvarmon. Li iris kaj ĝis glaciaj muroj de la Krionida ĉefurbo, Frigido. Li plirapidiĝis, per kapo li bategis la krenelon ĝis aperis la fajreroj, sed li nenion sukcesis.

— Mi penu alie! — li diris al si mem kaj konsideris, kiom estus du oble du. Kaj dum li pensis pri tio, lia kapo iomete varmiĝis, do li duafoje ramis la murojn, sed li nur malgrandetan kavon faris.

— Malmulte mi pensis! — li diris al si. — Mi penu ion pli malfacilan. Kiom estos tri oble kvin?

Nun lian kapon jam ĉirkaŭigis la kraketanta nubo, ĉar la neĝo kuntuŝante kun tia intensa pensado tuj vaporiĝis, do posteniĝis la Kvarculo, ekplirapidiĝis, ekbategis kaj trairis la muron kaj post ĝi ankoraŭ du palacojn kaj tri domojn de pli etaj Frostaj Grafoj, fine enfalinte sur la grandan ŝtuparon li ekkaptis la balustradon de stalaktitoj, sed la ŝtupoj estis kiel glitejo. Li rapide ekstaris, ĉar jam ĉion ĉirkaŭ li komencis vaporiĝi kaj tiamaniere li povis trakuradi la tutan urbon internen, en la glacian abismon, kie eterne li estus frostiĝonta.

— Mia bono! Mi nur ĉesu pensi! — li diris al si kaj efektive li tuj malvarmiĝis.

Do li eliris el la glacia tunelo, kiun li mem elfandigis, kaj li aperis sur granda placo lumigita el ĉiuj flankoj de polaraj aŭroroj, kiuj bruletis per smeralda kaj arĝenta lumo el kristalaj kolonoj.

Kaj kontraŭ li ekiris stelbriliĝanta grandega kavaliro, la estro de Krionidoj, Borealo. Ekpreparis sin la elektroheroo Kvarculo kaj fulme atakis, kaj la alia lin kontraŭstaris kun tia krakbruo, kiam du glacimontoj karambolas meze de la Norda Oceano. Forfalis la brilanta dekstra manego de Borealo, forrompita ĉe la bazo, tamen li ne konsterniĝis, la bravulo, sed li turnis por antaŭmeti al la malamiko sian bruston larĝan kiel glaciejo, kio ja li estis. Kaj la alia duafoje ekrapidiĝis kaj ekramis lin terure. La kvarco estis pli dura kaj pli tenaca ol la glacio, ekkrevis do Borealo kun bruego, kvazaŭ la lavango falis sur la rokajn deklivojn, kaj li kuŝis ŝprucita en la lumo de polaraj aŭroroj, kiuj rigardis lian malvenkon.

— Mia bono! Mi faru tiel plue! — diris la Kvarculo kaj ekŝiris de la venkito la juvelojn de mirakla beleco: la ringojn ornamentigitajn de la hidrogeno, brodaĵojn kaj butonegojn brilegantajn, similajn al la diamantoj, sed eltranĉitajn de la triuno de noblaj gasoj — argono, kriptono kaj ksenono. Sed kiam li ilin admiris, li ekvarmiĝis per la kortuŝo, kaj tial tiuj brilantoj kaj safiroj siblante ekvaporiĝis per lia tuŝo, do li tenis jam nenion — krom kelkaj gutoj da roso, kiu ankaŭ tuj malaperis.

— Ho! Do mi ne povu ankaŭ ravi! Nenio! Mi nur ne pensu! — li diris al si kaj denove ekiris internen en la akiratan urbon. En malproksimo li ekvidis la alvenantan grandegan figuron. Jen estis Albucido Blanka, la Generalo-Mineralo, kies vastobranĉan bruston ornamis la vicoj de ordenaj pendglacioj kune kun la granda stelo de Prujno sur la glacia rubando; tiu gardisto de la reĝaj trezoroj kontraŭstaris la Kvarculon, kiu atakis lin kiel la fulmotondro kaj disrompis lin kun glacia bruego.

Por helpi al Albucido alkuris la princo Atrouho, de nigraj glacioj farita; lin ne povis venki la elektroheroo, ĉar la princo sur si havis la multekostan kirason de azoto, en heliumo hardita. Tia frosto emanis de ĝi, ke la impeto de Kvarculo kaj liaj movoj malfortiĝis, kaj la polaraj aŭroroj ekpaliĝis, ĉar la blovo de Absoluta Nulo ĉirkaŭiĝis. Ekstaris la Kvarculo pensante:

— Ve! Kio okazas? — kaj per la granda mirkonsterno lia cerbo ekvarmiĝis, la Absoluta Nulo fariĝis varmeta kaj samtempe la Astrouho mem komencis diskreviĝi kun tondregoj, kiuj akompanis lian agonion, ĝis nur la stako de nigra glacio restis en la flako sur la batalkampo.

— Mia bono! — diris al si la Kvarculo — mi nur ne pensu, sed en bezono mi pensu! Tiel aŭ alie — mi venki devas! Kaj li ekkuris antaŭen, kaj liaj paŝoj sonoris kvazaŭ iu pistus la kristalojn permartele; kaj li hufofrapis kurante sur la stratoj de Frigido, kaj ĝiaj urbanoj el sub la blankaj tegmentoj rigardis lin kun malespero en iliaj koroj. Tiamaniere li kuregis kiel la furioza meteoro laŭ la Lakta Vojo, kiam li ekvidis malproksime figuron solan kaj malgrandan. Ĝi estis Barion mem, nomata Glacibuŝo, la plej granda saĝulo de Krionidoj. Plirapidiĝis la Kvarculo por ke per unu blovo lin frakasi, tiu tamen lin preterlasis kaj montris du fingrojn al li streĉitajn; ne sciis la Kvarculo la signifon de tiu ĉi gesto, sed li turnis sin, kaj atakis la kontraŭulon denove, sed Barion ankoraŭfoje je unu paŝo lin preterlasis kaj rapide montris al li unu fingron. Miris iomete la Kvarculo kaj malrapidiĝetis sian kuron, kvankam li jam turnis kaj ĵus estis plirapidiĝonta. Li enpensiĝis kaj la akvo komencis elflui el la apudaj domoj, sed li tion ĉi ne vidis, ĉar Bariono montris al li la cirklon de fingroj faritan kaj tra ĝi per la dikfingro Bariono komencis movi antaŭen kaj malantaŭen. La Kvarculo pensis kaj pensis, kion tiuj mutaj gestoj signifus kaj malfermis sub liaj piedoj la neniaĵo, el kiu ekŝprucis la nigra akvo, kaj li mem falis profunden kiel la ŝtono kaj antaŭ ol li kapablis ankoraŭ al si diri: — Nenio! Mi nur ne pensu! — jam li pereis. Poste demandis la savitaj Krionidoj, dankemaj al Bariono por ilia savo, kion li volis montri per la signoj, kiujn li prezentis al la terura elektroheroo-vagabondo.

— Ĝi estas tute simpla afero — respondis la saĝulo. — Du fingroj signifis, ke ni du estas, mi kaj li. Unu fingro, ke en momento mi mem nur restos. Poste mi montris al li la cirklon por signifi, ke ĉirkaŭ li malfermos la glacio kaj la nigra abismo de oceano absorbos lin por eterneco. Li ne povis kompreni la unuan, duan kaj same la trian signon.

— Granda saĝulo! — ekkriis miriĝintaj Krionidoj. — Kiel vi povis montri tiajn signojn al la terura kontraŭulo?! Pripensu, sinjoro, se li vin komprenus kaj ĉesus miri?! Ja li ne ekvarmiĝus per sia pripenso kaj ne ekfalus en la senfundan abismon…

— Tion mi tute ne timis — diris kun la malvarma rideto Barion la Glacibuŝo — ĉar mi antaŭsciis, ke li nenion estis komprenonta. Se li estus iomete saĝeta, li ne alvenus al ni. Ĉar kion povas profiti la estaĵo vivanta subsune je la gazaj juveloj kaj arĝentaj steloj de glacio?

Kaj siavice ili ekmiris je la saĝeco de la saĝulo kaj disiris, trankviligitaj, al siaj hejmoj, kie ilin atendis la plezura frosto. De tiu ĉi tempo jam neniu provis invadi la Krionujon, ĉar mankis la malsaĝuloj en la tuta Kosmoso, kvankam oni diras, ke estas multe da ili, nur ili la vojon ne scias.


URANIAJ ORELOJ

Unufoje vivis certa inĝeniero-kosmogoniisto, kiu pliheligadis stelojn por akiri venkon kontraŭ la malheleco. Trafis, ke li alvenis la nebularon de Andromedo kiam ĝi ankoraŭ estis plena da nigraj nuboj. Tuj li faris grandan kirlon, kaj postkiam ĝi komencis turniĝi, la Kosmogoniisto prenis en manoj siajn radiojn. Tri da ili li posedis: la ruĝan, la violkoloran kaj la malvideblan. Per la unua li traktis stelan sferon kaj ĝi tuj fariĝis ruĝan grandegulon, sed la nebularo ne eklumiĝis plue pro tio. Do li pikis la stelon per la dua radio ĝis ĝi blankiĝis. Li ordonis al sia lernanto: — Gardu ĝin bone! — kaj li forflugis por bruligadi aliajn stelojn. La lernanto atendis du milojn da jaroj, sed la inĝeniero ne estis revenanta. Tial la atentado lin enuigis. Li intensigis la stelon kaj ĝi turnis el la blanka al la lazura. Tio ĉi ekplaĉis al li kaj li tuj ekpensis, ke jam li ĉion scipovas. Li volis plue intensigi la stelon, sed ĉe tiu ĉi agado li brulvundiĝis. Do li prenis en manoj kaj malfermis la skatoleton, kiun lasis al li la Kosmogoniisto, sed interne estis nenio, eĉ tro multe da nenio; li enrigardadis la skatoleton ne povante ekvidi ĝian fundon. Tiam li divenis, ke ĝia enhavo sendube estas la malvidebla radio. Li volis piketi la stelon per ĝi, sed li ne sciis kiel. Do li prenis la skatoleton kaj enĵetis ĝin tutan en la fajro. En tiu ĉi momento ĉiuj nuboj de Andromedo plilumiĝis, kvazaŭ samtempe cent miloj da steloj kune eklumis kaj en la tuta nebularo fariĝis taghelege. Ekĝojiĝis la lernanto, sed tre mallonga estis lia ĝojo, ĉar la stelo fine kreviĝis. Pro tiu ĉi afero revenis la Kosmogoniisto, vidante la malutilon kaj volante nenion perdi, li komencis kaptadi la flamojn kaj turnadi ilin en planedoj. La unuan li kreis kiel gasa, la duan kiel karba, kaj por la tria restis al li nur la plej pezaj metaloj, do li formis el ili la aktinian globon. La Kosmogoniisto premis ĝin kaj movigis ke ĝi flugu en spaco kaj ekdiris al si: — En cent milionoj da jaroj mi revenos kaj vidos tiam, kio rezultos el ĉi tio. — Kaj li forflugis por serĉi sian lernanton, kiu pro timo rapide malaperis.

Kaj sur la planedo, nomita Aktinurio, naskiĝis granda stato de Palatinidoj. Ili ĉiuj estis tiel pezaj, ke nur sur Aktinurio ili povis movi, ĉar sur aliaj planedoj grundo krevadis sub iliaj piedoj, kaj kiam ili kriis, la sono faligis montojn. Sed hejme ili iradis nur delikate kaj malkuraĝis paroli tro laŭde, ĉar ilia suvereno, Arkitorio, estis kruelega. Li loĝis en la palaco ĉarpentita el la platena monto, en kiu troviĝis sescent grandegaj ĉambregoj, kaj en ĉiu de tiuj ĉambregoj kuŝis unu de liaj multaj manoj, tiel kolosega li estis. Li ne povis forlasi la palacon, sed ĉie li havis siajn spionojn, tiel suspektema li estis, kaj li turmentis la subuloj per sia avareco.

Nokte la Palatinidoj ne necesis nek lampojn nek fajron, ĉar la montoj de ilia planedo estis radioaktivaj kaj lumis sufiĉe hele. Tage, kiam la suno estis tre varma, ili dormadis en la subteraĵoj de siaj montoj kaj nur nokte ili amasiĝis en metalaj valoj. En kaldronegoj, en kiuj oni fandadis paladion kun plateno, ordonis la kruela Arkitorio ĵetadi pecegojn de uranio kaj tion ĉi li anoncis en la tuta stato. Ĉiu Palatinido devis alveni la reĝan palacon, kie oni lin mezuris por fari novan kirason kaj oni instalis sur li brakkirason, gantojn kaj tibiŝtrumpojn, vizieron kaj helmon, kaj ĉion memlumanta, ĉar ĉi tiu vesto estis farita el urania lado, kaj plej forte lumis oreloj.

Plue ne povis la Palatinidoj amasiĝi por komuna konsilo, ĉar kiam la amasiĝo fariĝis tro multenombra, ĝi simple eksplodis. Ili do devis vivi sole, evitante sin reciproke, timante la ĉenreakcion, kontraŭe Arkitrorio ĝuis ilian malfeliĉon kaj pezigis ilin per novaj kaj novaj tributoj. Monfarejoj, kaŝitaj en la koro de montoj, stampadis plumbajn dukatojn, ĉar plumbo estis tre rara sur la Aktinurio kaj tiamaniere la plej valora.

Iuj deziris kontraŭstari la Arkitorion kaj pro tio interkomunikiĝis geste, sed la metodo ofte malsukcesis, ĉar ĉiam troviĝis unu malpli komprenema, kiu proksimiĝis la reston da grupo por demandi, kion signifas la gestoj, kaj pro lia malsaĝeco komploto tuj eksplodis.

Vivis sur Aktinurio juna eltrovanto, nomiĝanta Pirono, kiu scipovis etendi la platenajn fadenojn tiel maldikaj, ke oni povas konstrui per ili la retojn por kapti nebulojn. Eltrovis juna Pirono la fadenan telegrafon, kaj plue li etendis tiel maldikan fadenon, ke ĝi ĉesis ekzisti, kaj tiamaniere aperis la senfadena telegrafo. Esperis la loĝantoj de Aktinurio, ke nun ili sukcesos konspiri. Sed ruza Arkitorio subaŭskultadis ĉiujn interparolojn per platena kondukilo, kiun li tenis en ĉiuj de liaj sescent manoj, kaj pro tio li sciis, kion diras liaj subuloj, kaj tuj kiam li ekaŭdis la vorton "ribelo" aŭ "kontraŭreĝa ribelo", li subite ĵetis globformajn fulmojn, kiuj per fajro mortigis la konspirantojn.

Pirono decidis trompi la malbonan suverenon. Kiam li parolis kun siaj amikoj, anstataŭ "ribelo" li diris "boto", anstataŭ "konspiri" — "fandi", kaj tiamaniere li preparadis la ribelon. Miregis Arkitorio, pro kio liaj regatoj tiel subite komencis okupi botistan metion, ĉar li ne sciis, ke kiam ili diris "meti sur la modelon", ili komprenis per tio "enpiki sur la fajran palison", kaj tro malvastaj botoj signifis lian tiranecon. Sed aŭskultantoj de Pirono ne ĉiam komprenis lin bone, ĉar li povis klarigi siajn planojn al ili nur uzante la botistan lingvon. Li klaradis al ili ĉiamaniere, sed kiam ili ne tute komprenis lin, pro nesingardeco li unufoje telegrafis: "el plutonio ŝiri rimenojn", ŝajne por plandoj. Sed la reĝo ektimiĝis, ĉar la plutonio estas la plej parenca al uranio, kaj uranio estas la plej parenca al torio, kaj li nomiĝis Arkitorio. Do li tuj eksendis kirasajn gardistojn, kiuj kaptis Pironon kaj ĵetis lin sur la plumban pargeton antaŭ la reĝa vizaĝo. Pirono kulpatestis nenion, sed la reĝo malliberigis lin en paladia turo.

Ĉia espero abandonis Palatinidojn, sed ĉitempe revenis tie la Kosmogoniisto, la kreanto de tri planedoj.

Li pririgardis demalproksime la rilatojn ĉeestantajn sur Aktinurio, kaj li diris al si: — Tiel ne povas esti! — Post tio li ŝpinis la plej maldikan kaj duran radiadon, kaj kiel en kokono, li metis en ĝi sian korpon, por ĝi atendu lian revenon, kaj li mem transformiĝis en la korpo de malriĉa tendarservisto kaj malsupreniris la planedon.

Kiam ekfalis la nokto kaj nur malproksimaj montoj per malvarma ringo lumigis la palatenan valon, Kosmogoniisto volis proksimiĝi al la regatoj de la reĝo Arkitorio, sed ili evitis lin kun la plej granda angoro, ĉar ili timegis pro la urania eksplodo, kaj li vane postkuris ilin, ĉar li ne komprenis, pro kio ili lin tiamaniere evitas. Do li ĉirkaŭiradis la montetojn, similaj al kavaliraj ŝildoj, per paŝo sonoranta, ĝis li atingis la bazon de la turo, en kiu Arkitorio malfermis katenigitan Pironon. Ekvidis lin Pirono tra krado kaj la Kosmogoniisto ŝajnis al li, kvankam en figuro de modesta roboto, tute alia el ĉiuj Palatinidoj, ĉar li neniom lumis en mallumo kaj li estis malhela kiel mortinto. Estis tiel, ĉar lian kirason enhavis neniom da uranio. Al li volis krii Pirono, sed lia buŝo estis ŝraŭbita, do li nur faris fajrerojn batante per sia kapo al la muroj de malliberejo, kaj Kosmogoniisto ekvidante la brilon proksimiĝis la turon kaj enrigardis tra la kradigita fenestro. Pirono ne povis paroli, sed li povis sonori per katenoj, kaj tiamaniere li sonoris la tutan veron al Kosmogoniisto.

— Suferu kaj atendu — diris tiu al li — kaj vi ĝisvivos la liberigon. Kosmogoniisto aliris al la plej kruda montaro de Aktinurio kaj tri tagojn li serĉis kristalojn de kadmio, kaj kiam li ilin trovis, li ebenigis ilin je lado frapante per paladiaj ŝtonegoj. El la kadmia lado li eltranĉis oreltegiloj kaj li metis ilin ĉe pordoj de ĉiuj domoj. Kaj Palatinidoj, trovinte la oreltegilojn, tuj surmetis ilin, ĉar estis vintro.

Dumnokte aperis inter ili la Kosmogoniisto kaj movigis la ardigitan vergeton tiel rapide, ke ĝi formis fajrajn liniojn. Tiel li skribis al ili en la mallumo: "Vi jam povas proksimiĝi unu la alian sendanĝere, kadmio protektos vin kontraŭ la atoma pereo". Tamen ili pensis, ke li estas la reĝa spiono kaj ili ne fidis liajn konsilojn. Koleriĝis la Kosmogoniisto, ke ili ne kredas lin, do li iris montaron kaj tie kolektadis la uranian ercon, el kiu li fandis arĝentsimilan metalon kaj stampis el ĝi brilantajn dukatojn, sur la unua flanko estis la lumanta profilo de Arkitoro, kaj sur la dua — la bildo de liaj sescent manoj.

Ŝarĝita per la uraniaj dukatoj revenis Kosmogoniisto la valon kaj montris al Palatinidoj ĉi tian miraklon: li ĵetis dukatojn malproksimen de si, unu sur la alian, ke fariĝis de ili la sonoranta stako, kaj kiam li almetis unu dukaton pli supermezure, la areo tremegis, el la dukatoj fulmis la blindiganta heleco kaj ili turniĝis en la sfero de blanka fajro, kaj postkiam la vento ĉion disblovis, nur kratero restis elfandita en la roko.

Duafoje komencis la Kosmogoniisto ĵeti la dukatojn el sako, sed nun alimaniere, ĉar ĉiun ĵetitan dukaton li envolvis per kadmia lado, kaj malgraŭ ke formiĝis la stako sesoble pli granda ol la antaŭa, nenio okazis. Tiam ekkredis lin la Palatinidoj kaj, amasiĝinte, kun la plej granda plezuro tuj komencis konspiri kontraŭ la Arkitrorio. Ili celis forigi la reĝon, sed ne sciis kiel, ĉar la palaco estis ĉirkaŭigita per radia muro, kaj sur la levponto staris la ekzekutistomaŝino, kiu ĉiujn ne sciantajn la pasvorton tuj distranĉadis je eroj.

Ĵus alproksimiĝis la pago de nova tributo, kiun oficialigis la avara Arkitorio. Disdonis la Kosmogoniisto al reĝaj subuloj la uraniajn dukatojn kaj per ili li konsilis pagi la tributon. Tiel ili faris.

Ĝojis la reĝo, ke tiom da brilantaj dukatoj enfalas lian trezorejon, ĉar li ne sciis, ke ili ne estas plumbaj, sed uraniaj. Nokte la Kosmogoniisto fandis malliberejajn kradojn kaj liberigis Pironon, kaj kiam ili ambaŭ iris tra la valo en la lumo de radioaktivaj montoj, kvazaŭ la ringo de Lunoj falis kaj ĉirkaŭigis la horizonton, tuj eksplodis terura lumeco, ĉar la stako de la uraniaj dukatoj en la reĝa trezorejo fariĝis tro granda kaj komencis en ĝi ĉenreakcio. La ĉielalta eksplodo disŝiris la palacon kaj la metalan korpaĉon de Arkitorio, kaj ĝia forto estis tiel granda, ke sescent disŝiritaj manoj de la tirano forflugis interstelan vakuon. Sur Aktinurio regis ĝojo, Pirono iĝis justan suverenon, kaj Kosmogoniisto, reveninte al mallumo, sian korpon prenis el la radianta kokono kaj foriris por lumigi stelojn. Kaj sescent platenaj manoj de Arkitoro ĝishodiaŭ cirkulas la planedon, kiel la ringo, saturnsimila, lumante per mirinda brilo, centoble pli forta ol la lumo de radioaktivaj montoj, kaj diras ĝojantaj Palatinidoj: — Rigardu, kiel bone lumas la Torio al ni. — Kaj ĉar kelkaj nomigas lin la ekzekutisto, tiu ĉi diro fariĝis kutiman diron, kaj post longa vojaĝo inter galaksiaj insuloj ĝi alvenis nin kaj tial ni diradas: "La ekzekutisto lumas al li."


KIEL ERGO MEMEKSCITATORO VENKIS LA PALAĈULON

La potenca reĝo Boludaro amis kuriozaĵojn kaj kolektadis ilin amase, neunufoje pro ili forgesante gravajn statajn aferojn. Li posedis kolekton de horloĝoj, kaj inter ili estis dancantaj horloĝoj, horloĝoj-aŭroroj kaj horloĝoj-nuboj. Li havis ankaŭ remburitajn bestaĉojn el la plej malproksimaj anguloj de la Universo, kaj en aparta salono, sub vitra sonorilo, estis unu estaĵo la plej rara, nomita Homoso Antroposo, mirinde pala, dupieda, kiu eĉ posedis okulojn kvankam vakajn, do la reĝo ordonis ke du belaj rubenoj estu muntitaj en ili, por Homoso rigardu ruĝvide. Iomete ebria Boludaro kutimis inviti la plej plezurajn gastojn al ĉi tiu salono kaj montri al ili la monstron.

Iufoje gastigis la reĝo en sia palaco elektrosciulon tiel maljunan, ke lia menso iomete miksis en liaj kristaloj pro maljuneco, tamen estis jena elektrosciulo, nomita Halazono, la trezorejo de ĉia galaksia saĝeco. Oni diris, ke li sciis kiel enfadenigi fotonojn je fadenoj formante lumantajn kolierojn; kaj eĉ ke li sciis kiamaniere kapti vivantan Antroposon. Konante liajn sentimentojn la reĝo tuj ordonis malfermi kelojn; la elektorsciulo ne rifuzis regalon kaj ekdrinkinte unu engluton tro multe el lejdena botelo, post kiam plezuraj kurentoj trairis lian tutan korpon, li konfidis teruran sekreton al la reĝo kaj promesis kapti por li unu Antroposon, kiu estis suvereno de certa interstelara gento; la altan prezon li determinis: tiom da brilantoj pugnograndaj kiom pezos la Antroposo — sed la reĝo eĉ ne palpebrumis.

Do ekmarŝis Halazono sian vojon, kaj la reĝo komencis fanfaroni antaŭ la trona konsilaro pri la atendata akiraĵo, kiun neniamaniere li povis sekretigi, ĉar li ordonis jam en palaca parko, kie kreskis la plej perfektaj kristaloj, konstrui kaĝon el dikaj feraj staboj. Ektimiĝis la korteganoj. Vidante la malcedemo de la reĝo, ili alvokis al palaco du saĝulojn-homologojn, kiujn la reĝo akceptis plenkore, ĉar li interesis, kion jenaj multsciuloj, Salamido kaj Taladono, povas al li diri, ke li mem ankoraŭ ne sciis.

— Ĉu estas vere — li demandis tuj post kiam ili ekleviĝis el siaj genuoj doninte al li la laŭmeritan kliniĝon — ke Homoso estas pli mola ol la vakso?

— Vi rajtas, Via Heleco! — respondis ili ambaŭ.

— Kaj ĉu estas vere, ke per fendeto, kiun li havas sur malsupra parto de sia vizaĝo, li povas krei diversajn sonojn?

— Tute ĝuste, Via Reĝa Moŝto, kaj samtempe al ĉi tiu truo metas Homoso diversajn aĵojn, kaj poste li movigas la malsupran parton de kapo, kiu estas ligita al la supra parto per artikoj, pro tio jenaj aĵoj dispecetiĝas kaj li englutas ilin al sia interno.

— Stranga kutimo, tamen mi jam aŭdis pri ĝi — diris la reĝo. — Sed diru al mi, miaj saĝuloj, kial li faras tion?

— Ekzistas kvar teorioj pri tio, Via Reĝa Moŝto — respondis la homologoj. — Laŭ la unua li faras tion por senigi la troecon de venenoj (ĉar li havas tre multe da ili). Laŭ la dua li tial faras pro neniigo, kiun li amas super ĉiuj plezuroj. Laŭ la tria, pro avareco, ĉar li englutus ĉion, se li nur povus, kaj laŭ la kvara…

— Bone, jam bone! — diris la reĝo. — Ĉu vere estas li el akvo farita, tamen netravidebla, same kiel tiu mia manekeno?

— Same estas ĝi vero! Li havas, Via Moŝto, en sia interno multe da glitaj tubetoj, en kiuj cirkulas akvoj; en li estas la flavaj, la perlaj, sed plej multe da ruĝaj tubetoj — tiuj portas teruran venenon, kiu nomiĝas oksigeno, kaj tiu ĉi gaso ĉion tuŝitan tuj en rusto aŭ en fajro ŝanĝas. Pro tio ĝi mem koloriĝas perle, flave kaj roze. Sed ni, Via Reĝa Moŝto, petegas humile, ke vi decidu ne alvenigi la vivantan Homoson, ĉar li estas potenca estaĵo kaj malica kiel neniu alia…

— Tion ĉi vi devas klarigi al mi precize — diris la reĝo simulante ke li estis inklina akcepti la konsilojn de la saĝuloj. Sed vere li nur volis kontentigi sian grandegan sciemon.

— La estaĵoj, al kiuj apartenas ankaŭ Homoso, estas nomataj Skuiulidoj, Sinjoro. Apartenas al ili silikonidoj kaj proteinidoj; la unuaj havas pli densa konsisteco, tial oni nomas ilin zakalcitidoj aŭ putidoj; la duaj, pli maldensaj, de diversaj aŭtoroj estas diverse nomataj, kiel lipcoj aŭ lipkidoj de Pollomedero, dronidoj aŭ gluoidoj de Aborida Tricefaloso, fine salividoj gluokulaj nomis ilin Kupra Analcymandro…

— Ĉu vere estas ke eĉ iliaj okuloj estas glitaj? — vive demandis la reĝo Boludaro.

— Jes, Sinjoro. Tiuj estaĵoj, ŝajne malfortaj kaj fraksiĝemaj, ke sufiĉe faligi ilin el alteco de sesdek piedoj por ĉiuj en la ruĝa flako disŝprucu, estas per la denaska ruzo pli danĝeraj ol ĉiuj kirloj kaj rifoj de la Astra Ringo! Tiel do ni petegas vin, Sinjoro, ke vi pripensinte la sekurecon de la stato…

— Jam bone, miaj amataj, bone — interrompis ilin la reĝo. — Vi povas iri, kaj mi decidos kun konforma konsidero.

Fruntoklinis la saĝuloj-homologoj kaj foriris maltrankvilaj, ĉar ili sentis, ke la reĝo Boludaro ne abandonis sian danĝeran intencon.

Kaj postnelonge la stela arkeo alportis dumnokte grandegajn pakojn. Tiujn oni subite transportis al la reĝa ĝardeno. Baldaŭ oni malfermis oritan pordegon por ĉiuj reĝaj subuloj; inter brilanta densejo, el jaspo skulptitaj laŭboj kaj marmoraj mirandaĵoj ili ekvidis feran kaĝon, kaj ene palan estaĵon, malrigidan, kiu sidis sur malgranda barelo antaŭ plado kun io kurioza, kio, kvankam odoris kiel oleo, sed paneinta per fritado en fajro, kaj pro tio jam ne uzebla. Sed la estaĵo plej trankvile enprofundigis en la plado ion similan al ŝovelileto kaj plenĉerpinte ĝi metis oleigitan substancon al sia vizaĝa truo.

Rigardantoj mutiĝis pro timego, kiam ili finlegis surskribon sur la kaĝo, ĉar ĝi sciigis ilin, ke antaŭ si ili havis vivantan Antroposon Homoson Palaĉulon. Popolamaso komencis ĝin iriti, kaj cximomente la Homoso ekstaris, ekĉerpis ion el la barelo, sur kiu ĝi estis sidinta, kaj ekŝprucis mortigan akvon sur plebon. Unuj komencis forkuri, aliaj ekkaptis ŝtonojn por frapi la malbelulon, sed gardistoj tuj dispelis la estantojn. Pri tiuj okazintaĵoj eksciiĝis la reĝa filino, Elektrino. Vide heredis ŝi post sia patro la scivolemon, ĉar ŝi entute ne timis proksimiĝi la kaĝon, en kiu la kreintaĉo pasigis tempon sin gratante aŭ absorbante tiom da akvo kaj difektita oleo, kiom povus tuj cent regajn subulojn surplace mortigi.

Tre baldaŭ finlernis Homoso paroli per komprenebla lingvo kaj eĉ kuraĝis diri al Elektrino.

Foje demandis ĝin la reĝidino, kio estas tiel blankobrilanta en ĝia buŝaĉo.

— Tiujn ĉi mi nomas la dentoj — ĝi diris.

— Donu al mi almenaŭ unu denton tra la krado! — ekpetis la reĝidino.

— Kaj kion donos vi al mi por ĝi returne? — ĝi demandis.

— Mi donos al vi mian oran ŝlosileton, sed nur por unu momento.

— Kaj por kio utilas la ŝlosileto?

— Ĝi estas mia personaĵo, per kiu mi ĉiuvespere streĉas mian resortmenson. Ja ankaŭ vi devas posedi similan ŝlosileton.

— Mia ŝlosileto estas tute alia ol la via — respondis ĝi eviteme. — Kaj kie vi portas ĝin?

— Tie ĉi, sur mia brusto, sub la ora kovrileto.

— Donu ĝin al mi…

— Ĉu vi poste donos la denton al mi?

— Jes, sendube…

La reĝidino maltordis oran ŝraŭbeton, malfermis la kovrileton, elprenis la oran ŝlosileton kaj transdonis ĝin tra la krado. La Palaĉulo ekkaptis ĝin avide kaj, ridaĉante, forkuris internon de la kaĝo. La reĝidino petis kaj petegis ke ĝi redonu al ŝi la ŝlosileton, sed vane. Timante diri al iu ajn, kion ŝi faris, ŝi tristkore revenis la palacajn ĉambrojn. Ŝi agis malsaĝe, sed ŝi ankoraŭ estis preskaŭ infano. Morgaŭ servantoj trovis ŝin kuŝantan senkonscie sur la kristala lito. Alkuris la reĝo kaj reĝino kaj la tuta korteganaro, kaj ŝi kuŝis kvazaŭ dormante, sed oni ne povis ŝin veki. Kunvokis la reĝo palacajn elktrokonsilistojn, elektrokuracistojn, kaj tiuj, ekzameninte la reĝidinon, trovis ke la kovrileto estas malfermita kaj mankas la ŝraŭbeto kaj la ŝlosileto! Alarmo eksonis en la palaco kaj paniko, ĉiuj diskuradis serĉante la ŝlosileton, sed sensukcese. Morgaŭ oni informigis la ĉagrenantan reĝon, ke la Palaĉulo volas paroli kun li pri la perdita ŝlosileto. La reĝo mem tuj iris parkon, kaj la timigulaĉo diris, ke ĝi scias, kie perdis la reĝidino la ŝlosileton, sed tion ĝi diros nur post kiam la reĝo per sia vorto garantios al ĝi la liberigon kaj oferos stelan arkeon, per kiu ĝi povu reveni sian genton. La reĝo rezistis longe, ordonis traserĉi la tutan parkon, sed fine li konsentis tiujn kondiĉojn. Do oni finpretigis la stelan arkon por flugo kaj la Palaĉulo estis eligata subgarde el la kaĝo.

La reĝo atendis ĉe la arko, sed Antroposo promesis malkaŝi kie kuŝas la ŝlosileto nur post kiam ĝi enŝipiĝos.

Kaj kiam ĝi estis jam en la arkeo, ĝi elklinis sian kapaĉon tra la fenestreto kaj montrante en ĝia mano brilantan ŝlosileton, ĝi ekkriis:

— Jen estas via ŝlosileto! Mi prenas ĝin kun mi, reĝo, por via filino neniam vekiĝu, ĉar mi deziregas venĝon pro tio, ke vi min malhontigis preninte por prirido en la fera kaĝo!!

Ekaperis fajro sub la poŭpo de la arkeo kaj ĝi ekleviĝis ĉielon ĉe la ĝenerala stuporo. Sendis la reĝo siajn plej rapidajn ferajn ĉasaviadilojn, sed pilotoj revenis malplenmane, ĉar la ruza Palaĉulo konfuzis postsignojn kaj forkuris de postkurantoj.

Ekkomprenis reĝo Boludaro, kiel malsaĝe li agis ne auskultinte la saĝulojn-homologojn, sed saĝa li estis post la pereo. Antaŭ ĉio elektroseruristoj penadis ĝustigi novan ŝlosileton, la granda kronkunmetisto, reĝaj skulptistoj kaj forĝistoj, suboristoj kaj subferistoj, artmajstroj cibergrafoj — ĉiuj alvenadis por provi siajn kapablojn — sed sensukcese. Finkomprenis la reĝo, ke necese estas regajni la originalan ŝlosileton malliberigitan de la Palaĉulo, alie la mallumo eterne la konscion kaj menson de reĝidino mallumigos.

Pro tio li diskonigis en la tuta reĝlando, ke malbono okazis, ke Palaĉulo Homoso antropa ekŝtelis la oran ŝlosileton, kaj ke kiu rekaptos la Palaĉulon, se eĉ nur la vivdonantan juvelon regajnos kaj vekos la reĝidinon, tiu edziĝos al ŝi kaj iĝos reĝon. Baldaŭ alvenis amase multspecaj aventuruloj. Inter ili troviĝis rimarkindaj elektroherooj, trompistoj, astroŝtelistoj, stelkaptistoj; ankaŭ alvenis la palacon Singardemulo Megavato, fama skermisto-oscilatoro kun tia reverskuplado, ke neniu povis lin venki unuope, alvenadis unuuloj el la plej malproksimaj landoj, kiel du Automateoj progresuloj en cent bataloj provitaj, kiel Protezio, fama konstrukciisto, kiu vestis nur du sparkokaptilojn, unu nigran kaj la alia arĝentan, alveturis Arbitrono Kosmosulo de prakristaloj konstruita, kun belega sagoforma staturo, kaj Palibabo intelektriko, kiu sur kvardek robotazenoj en okdek kestoj alportis maljunan cifermaŝinon, rustiĝitan pro pensado, sed menspotencan. Alvenis tri viroj de Selektrita gento, Diodeo, Triodeo kaj Heptodeo, kiuj en siaj kapoj posedis tiel perfektan vakuon, ke ilia pensado estis nigra simile al senstela nokto. Alvenis Perpetuano, tutvestita en lejdena kiraso, kun kolektoro en tricent bataloj verdigrigita, Matriculo Perforato, kiu eĉ unu tagon ne pasigis sen integriado de iu, tiu alportis al la kortego ciberulon nevenkitan, kiun li nomis Kurentulon.

Alvenis ĉiuj kaj kiam la kortego estis jam plena, alrulis la enirejon de la palaco bareleto kaj el ĝi elfluis, simila al hidragraj gutoj, Ergo Memekscitatoro, kiu povis transformiĝi en laŭvolaj formoj.

Festenis la herooj, brilante en la palacaj ĉambregoj ĝis la marmoro de plafonoj lumis ruĝete kiel dum la sunsubiro, kaj poste disflugis ĉiuj diversflanken por finkapti la Palaĉulon, alvoki ĝin al mortduelo kaj regajni la ŝlosileton, kaj pro tio edziĝi al la reĝidino kaj heredi la Boludaran tronon. La unua, Singardemulo Megavato, alflugis Koldeion, kie vivas la gento de Galetuloj, ĉar tie intencis li trovi la informanton. Kuraĝe li profundiĝis en ilia ŝmiraĵo, per tranĉoj de telekonduktata sabro por si malfermante la vojon, sed tutvane li batalis, ĉar post kiam li troe plivarmiĝis, la malvarmigilo en lia korpo dispecetiĝis kaj trovis la nekomparebla kavaliro sian tombon inter la fremduloj, kaj liajn bravajn katodojn la malpura ŝmiraĵo de Galetuloj ensorbis por eterneco.

Du Automateoj progresuloj alvenis landon de Radomantoj, kiuj el lumantaj gasoj faras konstruaĵojn, okupiĝante pri radioaktiveco, kaj tielgrade avaraj ili estas ke ĉiuvespere kalkulas ili ĉiujn atomojn de sia planedo; la avareguloj Radomantoj malbone gastigis Automateojn montrinte al ili la abismon plenan da oniksoj, kupridoj, citronidoj kaj spineloj, kaj kiam la elektrokavaliroj mem avariĝis la juvelojn, la Radomantoj ŝtonmortigis ilin ekfaliginte el alteco lavangon da nobelaj ŝtonoj, kiu dumtraflugante lumigis la ĉirkaŭaĵon, kiel ĉe la falo de cent koloraj kometoj. Tial okazis, ĉar la Radomantoj de sekreta traktato kun Palaĉuloj estis ligitaj, pri kio neniu sciis.

La tria, Protezio Konstrukcisto, post longa vojaĝo tra la interstela mallumo alvenis la landon de Algonkoj. Tie okazadas ŝtonaj tempestoj de meteoroj; ilian netraigeblan muron enbatis la arkeo de Protezio kaj kun frakasita rudro ĝi drivadis en kosmaj profundaĵoj, kaj kiam ĝi pliproksimiĝis al distancaj sunoj, iliaj lumoj blinde erarvagis en la okuloj de la malfeliĉa kuraĝulo

La kvara, Arbitrono Kosmosulo, komence plimulte sukcesis. Li trapasis la Andromedan markolon, transiĝis kvar spiralajn kirlojn de Ĉasistoj, post kiuj li enflugis trankvilan vakuon, favoran por lumflugado kaj li mem kiel rapida radio puŝis la rudron kaj per fajreca pasamento sian postsignon markante li alteriĝis sur la planedon Maestricion, kie inter meteoritaj ŝtonoj li ekvidis rompitan vrakon de la arkeo, per kiu Protezio estis ĝis tie fluginta. Sub bazalta amaso li entombigis la korpon de la Konstrukcisto, grandegan, brilantan kaj malvarman kiel dumvive, sed li prenis de Protezio du sparkokaptilojn, la arĝentan kaj la nigran, por ili servu al li kiel ŝildoj kaj li ekmarŝis antaŭen. Kruda kaj montara estis Maestricio, ektondris tie ŝtonaj lavancoj aŭ arĝentaj fulmoj en nuboj, super abismoj. La kavaliro malsupreniris la ravinlandon kaj tie Palindromitoj atakis lin en verda malakita ravino. Per fulmoj ili vipis lin desupren, kaj li reflektis la fulmojn per sia sparkokaptila ŝildo, ĝis ili alŝovis vulkanon, krateron al lia dorso ili apudstarigis kaj per fajro kraĉis, pli frue ĝin celiginte. Ekfalis la kavaliro kaj bolanta lafo eniĝis lian kranion, el kiu la tuta arĝento elfluis.

La kvina, Palibabo intelektriko, nenien vojaĝis, nur haltinte ekster la limoj de la Boludara regno, lasis la robotazenojn sur stelajn paŝtejojn, kaj li mem kunmetis la maŝinon, alĝustigis, programigis ĝin kaj ĉirkaŭkuris ĝiajn okdek kestojn kaj kiam ili per elektra kurento satiĝis, kaj la maŝino ŝvelis pro la saĝeco, li tuj komencis demandi ĝin laŭ la precize pripensata metodo: kie loĝas la Palaĉulo? kiel trovi la vojon al ĝi? kiel ĝin permane frapi en la kapaĉon? kiamaniere agi ke ĝi redonu la ŝlosileton? Kiam la respondoj estis malklaraj kaj evitemaj, li furioziĝinte batis la maŝinon ĝis ĝi kun varmigita kupro komencis odori, kaj li plue ĝin batis kaj frapis kriante: — Tuj diraĉu al mi la veron, malbenita maljuna cifermaŝino! — ĝis fandiĝis ĝiaj ligiloj kaj en arĝentaj larmoj elfluis stano el ili, kun bruego krevis la trovarmigitaj tuboj kaj li staris apud la ardiĝanta vrako kun bastono en sia mano.

Kaŝe devis li reveni hejmen. Li konstruis novan maŝinon, sed li ne vidis ĝin pli frue ol post kvarcent jaroj.

La sesa estis la ekspedicio de la Selektritoj. Diodeo, Triodeo kaj Heptodeo agis alie. Ili posedis neelĉerpeblan rezervon da tritono, litio kaj deŭterio kaj ili intencis per eksplodoj de malpeza hidrogeno elbatali ĉiujn vojojn gvidantajn al la lando de Palaĉuloj. Sed neniu sciis kie troviĝas la komenco de tiuj ĉi vojoj. Ili penis demandi la Fajropiedulojn, sed jenaj fermiĝis interne de la oraj muroj de sia ĉefurbo kaj per fajroj rebatis; batalemaj Selektritoj sturmis brave, nek deŭteron nek triton ŝparante, ĝis la infero de malfermiĝantaj atomaj internaĵoj ekflamigis la ĉielon. La urbaj muroj brilis kiel la oro, sed en fajro ili montris sian veran naturon, ĉar ili turniĝis en flavaj nuboj de sulfura fumo, pro tio ke el piritoj-sparkidoj estis ili konstruitaj. Tie Diodeo mortofalis, de Fajropieduloj tretita, kaj lia menso ekkrevis kiel la bukedo de koloraj kristaloj, ĉirkaŭŝutante la kirason. En tombo el nigra oliveno ili lin enterigis kaj poste ili ekflugis antaŭen, al la limo de Osmaltika reĝlando, kie stelmortigulo, reĝo Astrocideso regis. Tiu posedis trezorejon plenan da fajraj nukleoj, el blankaj gnomsteloj rabitaj, kaj tiel pezaj, ke nur la terura forto de palacaj magnetoj ilin tenis, ke ili trae al la centro de planedo ne penetru. Kiu sur lia grundo ekstaris, ne povis movigi nek manon nek piedon, ĉar grandega gravito kaptis pli bone ol ŝraŭboj kaj katenoj. Tre laciĝis pro li Triodeo kaj Heptodeo, ĉar Astrocideso ilin ekrimarkinte ĉe la palacaj bastionoj elrulis blankan gnomstelon unu post la alian kaj ĵetis al ilaj vizaĝoj la flamantajn korpegojn. Fine ili venkis lin, kaj la reĝo malkaŝis la vojon al Palaĉuloj, per kio li trompis ilin, ĉar li mem la vojon ne sciis, li nur volis seniĝi je la teruraj batalantoj. Do ili eniris en nigran kernon de mallumeco, kie Triodeon iu mortpafis per antimateria blunderbuzo, verŝajne iu el Kibernosoj-ĉasantoj, kaj eble ĝi estis mempafilo embuskanta senvostan kometon. Sufiĉe ke Triodeo malaperis nur kapablinte ekkrii "Avruk!!", la vorto favorata, la batala gentekkrio. Kaj Heptodeo obstine flugis antaŭen, sed ankaŭ li estis pereota. Lia arkeo ennavis inter du gravitaj kirloj, nomitaj Bakrido kaj Scintilio; Bakrido rapidigas la tempon kaj Scintilio ĝin malrapidigas kaj inter ili ekzistas zono de stagno, en kiu momentoj nek antaŭen nak malantaŭen fluas. Tie mortis vivante Heptodeo kaj li daŭras kun nekalkuleblaj fregatoj kaj galeonoj de aliaj stelveturantoj, piratoj kaj malhelecoboristoj, tute ne pliaĝiĝante, en silento kaj terurega enuo, kies nomo estas la Eterneco.

Kiam tiel ĉesis la marŝo de tri Selektritoj, Perpetuano, Balamia cibergrafo, kiu estis la sepa por eliro, restadis longe. Longan tempon preparadis sin jena kavaliro por la milito, provante pli kaj pli akrajn kondukilojn, pli kaj pli vundigemajn sparkilojn, ĵetilojn kaj puŝilojn; prudentoplena ili intencis marŝadi fronte de sia fidela kunularo. Sub lian standardon alvenadis konkvistadoroj, ankaŭ multaj alvenis senlaborulaj robotoj, kiuj alian okupadon ne havante militon volis okupadi. Faris el ili Perpertuano galaksian kavalerion superan, pezan, kirasan, kiun oni seruristio nomas, kaj el la resto li faris kelkajn malpli pezajn taĉmentojn, en kiuj servis frakasuloj. Sed pripensinte ke li devas tuj foriri kaj sian vivon perdi en landoj nekonataj, ke en ia kotaĵo entute li estis rustigota, liaj feraj kruroj sub li fleksiĝis kaj ĉirkaŭprenis lin terurega bedaŭro, do li tuj revenis hejmen, pro honto kaj bedaŭro verŝante topazajn larmojn, ĉar li estis riĉegulo kun animo plena da juveloj.

Sed antaŭlasta, Matrico Perforato, saĝe komencis agi. Li aŭdis pri la lando de Pigmeliantoj, robotaj malgranduloj, kies deveno originas el tio, ke la linitirilo de ilia konstruanto ekglitis sur la desegnilo kaj pro tio el matricilo ili ĉiuj eliris kiel ĝibhavaj gnomoj, sed refaro ne profitigis kaj tiel ili jam restis. Tiuj malgranduloj, kiel la aliaj trezorojn, ili scion kolektas, pro tio oni ilin nomas la kolektantoj de Absoluto. Lia saĝeco bazas je tio, ke ili kolektas scion, sed ĝin ili ne uzas; al ili flugis Perforato, ne milite, sed per galionoj, kies ferdekoj kurbiĝis pro grandiozaj donacoj; li intencis aĉeti iliajn favorojn per vestoj gutkovritaj de pozitronoj, rompitaj de neŭtrona pluvo, li veturigis al ili la atomojn de l'oro, grandajn kiel kvar pugnoj, kaj botelegojn kun plej raraj plaŭdantaj jonosferoj. Sed malestimis Pigmeliantoj eĉ la noblan vakuon, de ondoj broditan je grandiozaj astralaj spektroj; vane minacis li al ili per sia Kurentulo. Fini ili donis al li gvidanton, sed jena estis miriadopodo kaj ĉiujn eblajn direktojn li samtempe montris.

Forpelis lin Perforato kaj ellasis Kurentulon sur spuro de Palaĉuloj, sed montriĝis ke ereriga spuro ĝi estis, ĉar tie vagabondis kalcia kometo, kaj simplanima Kurentulo misrekonis la kalcion kontraŭ la kalkŝtono, kiu estas la ĉefa ingredenco de palaĉula ostaro. Tial li ereris. Longe vagabondis Perforato inter pli kal pli malhelaj sunoj, ĉar li alvenis al tre maljuna ĉirkaŭajo de la Kosmo.

Li preterflugadis amfiladoj da purpuraj grandeguloj ĝis li ekvidis kiel lia stelarko kun silenta asisto de steloj en spirala spegulo reflektas, kiel en la arĝenthaŭta supraĵo; li ekmirigis kaj pro ĉiu akcidento li prenis en mano la supernovstela estingilo, kiun li aĉetis ĉe Pigmeliantoj por ŝirmi sin kontraŭ troa varmigo en la Lakta Vojo; li ne sciis kion li rigardis, kaj ĝi estis la nodo de la spacio, ĝia plej tenaca fortilego, eĉ al tieaj Monosterististoj ne konata; nur tion pri ĝi oni rakontas, ke kiu ĝis ĝi aliris, jam neniam revenis. Ĝis hodiaŭ oni ne scias, kio okazis al Matrico en jena stela muelejo; lia fidela Kurentulo sole hejmen revenis, mallaŭte ululante al vakuo, kaj ĝiaj safiraj okulegoj kun tia timo pleniĝis, ke neniu povis ilin rigardi sen tremo. Ĝis nun nek la stelarkon, nek la estingilegojn kaj nek Matricon oni jam trovis.

Ankaŭ la lasta, Ergo Memekscitatoro, forflugis por la soleca ekspedicio. Li ne ĉeestis unu jaron kaj ses semajnojn. Reveninte li rakontis pri landoj al neniu konataj, kiel pri la lando de Perisaltuloj, kiuj varmegajn elŝprucigilojn de veneno konstruas; pri la planedo de Gluokululoj — tiuj kunfluiĝis antaŭ li en vicoj da nigraj ondoj, ĉar tiamaniere en neceso ili faras, kaj li ilin duone tranĉis ĝis aperis la kalkŝtono, ilia osto, kaj kiam li venkis iliajn kaskadojn, li troviĝis antaŭ vizaĝo kiel duono da ĉielo grandega kaj li atakis ĝin por demandi pri la vojo, kaj sub la akraĵo de lia fajroglavo krevis ĝia haŭto kaj aperis blankaj, vindiĝantaj amasoj de nervoj; li rakontis pri la planedo de transparenta glacio; Abericio; kiu kiel diamanta lenso la bildon de la tuta Kosmoso en si tenas; tie li vojojn al la lando de Palaĉuloj paŭsis. Li diradis pri la lando de eterna silento, kriotria Alumnio, kie li nur vidis la lumojn de steloj reflektitaj en glaciaj supraĵoj, pri la regno de disfluigitaj Marmeloidoj, kiuj el lafo bolantajn karesaĵojn faras, pri Elektropneumatikuloj, kiuj en vaporoj de metano, en ozono, kloro kaj vulkanaj fumoj povas fajron de saĝeco ekbruligi kaj nur pri tio konstante klopodas, kiel eniĝi en la gaso la pensantan menson. Li malkaŝis ke por la landon de Palaĉuloj aliri, li devis krevigi la pordon de suno Caput Medusae nomita, kaj superlevinte ĝin el kromataj artikoj li ekkuris tra la interno de la stelo, tuta en vicoj de lilia kaj blankblueta fajro, ĝis pro varmego lia kiraso sur li ekfaldis. Li rakontis, kiel li tridek tagojn penis diveni la vorton, kiu startigas la katapulton Astroprocianumon, ĉar nur per ĝi oni povas eniri al la malvarma infero de molaj estaĵoj; kiel fine li inter ili troviĝis kaj ili penis lin kapti per gluecaj kaptiloj, hidragon elfluigi el lia kapo aŭ fari al li kurtan cirkviton; kiel ili iluziis lin montrante al li deformitajn stelojn, sed ĝi estis nur ŝajna ĉielo, ĉar la veran ili ruze kaŝis; kiel per turmentoj ili volis elstrakti lian algoritmon, kaj kiam li ĉion eltenis, altirinte lin en embuskon, ili per magnetita roko lin subpremis, kaj li tuj multobliĝis je sennombro da Ergoj Memekscitatoroj, feran kovrilon li deŝovis, supreniĝis kaj severan juĝon al Palaĉuloj faris unu monaton kaj kvin tagojn, kiel per lasta fortstreĉo monstroj sur raŭpoj, nomitaj tankuloj, atakis lin, sed ili ne sukcesis, ĉar li malĉesante en la batala fervoro, tranĉante, pikante kaj rompante tiel ilin malfortigis, ke jenaj timuloj palaĉulon-ŝlosilŝteliston altiris al liaj piedoj, kaj Ergo ĝian malbelegan kapaĉon detranĉis, ĝian korpaĉon senintestigis, kaj interne li ŝtonon trovis, nomitan trikobezoaro, kaj sur la ŝtono estis gravurita surskribo en la rabema lingvo de Palaĉuloj pri la loko, kie troviĝas la ŝlosileto. Memekscitatoro sesdek sep sunojn blankajn, bluetajn kaj rubenruĝajn disŝiris antaŭ ol, disŝirinte la ĝustan, fine la ŝlosileton trovis.

Pri travivitaj aventuroj, pri batalitaj militoj, revenante li eĉ mencii ne volis, ĉar jam li sopiris al la reĝidino kaj rapidiĝis al la edziĝo kun kronigo. Kun granda ĝojo algvidis lin gereĝoj al la ĉambroj de sia filino, kiu dormante silentis kiel ŝtono. Ergo klinis super ŝi, ion faris al la malfermita kovrileto, ion al ĝi metis, ektordis, kaj tuj la reĝidino ĉe admiro de la patrino, la reĝo kaj korteganoj, la okulojn malfermis kaj ekridetis al sia savanto. Ergo fermis la kovrileton, glufermis ĝin per plastreto, por ĝi ne malfermiĝu, kaj rimarkis, ke ŝraŭbeton, kiun li ankaŭ retrovis, bedaŭrinde li perdis dum la batalo kun Poleandreo Partobono, Jatapurgia imperiestro. Sed neniu tion konsideris, tro malsaĝe, ĉar la gereĝoj povus sin konvinki, ke li nenien veturis, li nur de sia juneco posedis kapablon por malfermi ĉiuspecajn ŝlosojn kaj pro ĝi li facile povis tordi la reĝidinon Elektrinon. Do vere li travivis neniun de priskribitaj aventuroj, li nur unu jaron kaj ses semajnojn atendis, por ke oni ne suspektu, ke tro frue li revenas kun la perdaĵo, kaj ankaŭ li volis certiĝi, ne neniu de liiaj rivaloj revenos. Ĝuste tiam li al la kortego de reĝo Boludaro alvenis, reĝidinon revivis, edziĝis, sur Boludara trono regis longe kaj feliĉe kaj neniam lia mensogo malkaŝis. Pro tio oni tuj vidas, ke ni la veron al vi rakontis, ne fabelon, ĉar nur en fabeloj la virto ĉiam venkas.


TREZOROJ DE LA REĜO BISKALARO

La reĝo Biskalaro el Ciprozio estis fama pro trezoroj nemezuritaj, kiujn li amasigis en sia palaco. Li posedis en la trezorejo ĉion, ke nur oni povas fari el oro blanka kaj flava, el uranio kaj plateno, el amfibolio, el rubenoj, el oniksoj kaj ametistaj kristaloj. Ĝisgenue li ŝatis vadadi en juveloj kaj altvaloraĵoj kaj li kutimis diri, ke ne ekzistas luksaĵo, kiun li mem ne posedis.

La famo de tiu ĉi reĝa fanfaronado alvenis ĝis certa admirinda konstruanto, kiu iun tempon estis la granda kunmetisto kaj altranĉisto de Vismodaro, la suvereno de Diadoj kaj Triadoj, la stelaj globformaj grupoj. Do alvenis la konstruanto al la kortego de Biskalaro kaj tie li ordonis sin antaŭ reĝa vizaĝo gvidi, kaj ekvidinte sin en la trona ĉambrego, kie la reĝo sidis sur gnomo el du grandegaj brilantoj eltranĉita, eĉ ne rigardante la orajn platojn de pargeto, de nigraj agatoj ornamitajn, li diris direkte al la reĝo, ke post kiam la reĝo montros al li la indekson de sia juvelaro, li, la konstruanto Kreacjuso, tuj montros returne tian juvelon, kiun la reĝa trezorejo ne enhavas.

— Bone — diris Biskalaro — sed se vi ne sukcesos, per magnetoj sur la arĝenta korto mi vin ĉirkaŭtiros, per oraj najlegoj mi vin vinktos, kaj poste vian kranion, de iridio tegitan, mi ekpendigos en la suna pordego por timigi la aliajn memlaŭdantojn!

Tuj oni alportis la indekson de reĝaj riĉaĵoj, kiun cent kvardek elektronaj skribistoj ses jarojn en la plej granda rapido skribis.

Kreacjuso ordonis alporti la foliojn al la nigra turo, kiun al li donis la reĝo por loĝi, tie li fermiĝis, kaj sekvintan tagon li ekstaris antaŭ Biskalaro. Por lia alveno la reĝo ĉirkaŭigis sin per tiaj trezoroj, ke blindigetis la okulojn la oroblanka aŭroro; sed Kreacjuso, tute ne atentante tion ĉi, ekpetis, ke oni portu al li unu korbeton da ordinara sablo, grundo aŭ rubo.

Post kiam oni tion ĉi plenumis, li elŝutis grizbrunan amaseton sur la oro de pargeto kaj enmetis en ĝi aĵon, kiun li tenis per du fingroj, tiel etan, ke ĝi estis al neestingiĝanta sparketo simila. La sparketo tuj eniĝis la grizan piramideton kaj, je mirego de Biskalaro, ĝi ŝanĝigis ĝin al movanta juvelo, kiu plikreskis, lumpulsante, sonorante, fariĝante pli kaj pli bela, ĝis ĝi superis la mortan belecon de juveloj, kaj ĉiuj ĉeestantoj devis fermi siajn okulojn, blindigitajn de la beleco, kies troecon ili ne povis plu elteni, ĉar ĝi konstante pligrandiĝis. La reĝo mem ŝirmis sian vizaĝon kaj ekkriis: — Sufiĉe! — kaj Kreacjuso-konstruanto kliniĝis kaj la duan, nigran sparketon metis sur la elflorintan memludilon, kaj jena en unu palpebrumo denove fariĝis nur grizbruna bulo de ordinara grundo.

Granda kolero kaj envio ekmordis ĉimomente la reĝon Biskalaron.

— Pro tio, ke vi min senhonorigis, mi minacas al vi je batejo — li diris. — Sed por oni ne parolu, ke mi inside vin malliberigis kaj kontraŭe al mia reĝa vorto vin ĉirkaŭtiri kaj kvaronigi ordonis, mi donos al vi tri provojn. Se vi en unu peco el ili vivanta eliros, mi redonos vivon kaj liberecon al vi. Sed se vi malsukcesos ilin transiri, timegu, fremda alvenanto! Kreacjuso nenion respondis starante trankvile kaj Biskalaro plue parolis:

— Jen estas la unua provo: se, kiel vi trolaŭdiĝis, ke vi ĉion fari kapablas, do ankoraŭ hodiaŭnokte eniru mian subteran trezorejon. Por ke vi atestu, ke vi ĝisiris ĝian koron, mi sciigas vin, ke ĝi estas kvaretaĝa. La lasta etaĝo estas neĝblanka kaj malplena; nur brilanta ovo kuŝas tie, kavigita, kaj en ĝia interno metala globeto troviĝas. Morgaŭ, precize meztage, vi devos alveni la palacon kaj montri la globeton al mi. Kaj nun vi povas jam foriri. Kliniĝis Kreacjuso kaj foriris. Kaj Biskalaro, la kruelulo, preparis embuskon por li, ĉar eĉ se la konstruanto kapablus iamaniere la trezorejon perforte eniri, estis tute neebla por li forporti la metalan globeton, ĉar ĝi estis farita el la pura radiumo kaj per terurega radiado ĝi bruligis la murojn kaj ĉian menson malkrarigis en radiuso da mil paŝoj.

Kiam noktiĝis Kreacjuso forlasis sian turon, aliris al la palaco kaj malproksime de la ĉeno de gardistoj, kiuj kriis unu al la alia el krenelo, li atingis la ĉebruston kaj eltiris malgrandan ingon, sur malfermita manplato li kuŝigis tri laktokolorajn sparketojn kaj spirblovis. Ili disbloviĝis en helperla blankeco, ĉirkaŭigis per nubaĵo la gardistojn kaj fariĝis tia nebulo, ke paŝlonge nenion estis videbla.

Preteriris Kreacjuso inter la gardistoj kaj sekvis malsupren laŭ la ŝtuparo ĝis la ĉambrego, kies plafono estis el kalcedono, la muroj el krizoberilio, kaj la planko el smeraldoj, pro kio ĝi aspektis kiel la blueta lago inter noblaj rokoj; li ekvidis la pordegon de la trezorejo, kaj antaŭ ĝi staris blanka multepieda maŝino, kaj la aero kurbiĝis super ĝia dorso kiel la plato de varmigita vitro.

— Diru al mi — eksonis la maŝino — kiu loko ĝi estas havanta nek murojn, nek kradojn, kaj el kiu nenio kaj neniu iam eskapis kaj eskapos?

— La loko nomas Kosmoso — simple respondis la konstruanto.

Ekbalancis sur ok piedoj la maŝino kaj falis sur la smeraldajn platojn kun grandega bruo kvazaŭ io distranĉis la pezilkatenojn de horloĝo kaj ĝiaj peziloj rulis sur la kristalo. Kreacjuso superpaŝis ĝin, eltiris la fulmeron kaj iris al la trezoreja pordo, de unu titana bloko farita. Tie ĉi li ellasis la fulmeron, kiu lumante ekĉirkaŭis kaj eniris la ŝlosiltruon. Post unu momento eliris de tie blanka ĝermo. Kreacjuso kaptis ĝin delikate, ektiris kaj eltiris kvazaŭ faskon de tremantaj trunketoj aŭ kordoj, kiu disvolviĝis el la fumero. Li ekrigardis ĝin kaj eklegis en ĝi entenatan noticon.

— Tre admirinda metiisto devis servadi ĉe Biskalaro — li ekpensis — se li povis sekurigi la palacan trezorejon per atoma seruro.

Efektive la trezorejo ne havis alian ŝlosilon ol la atoma nubeto; tiun ĉi gasan ŝlosilon oni devis enblovi en la truon, kaj la atomoj de la plej raraj elementoj, kiel hafnio, teknecio, niobio kaj zirkonio, turnigis en difinita sekvo la kamojn, por la riglilegoj movu en siaj lagroj, de elektra kurento puŝitaj.

En mallumo eliris la konstruanto el la trezorenirejo, forlasis la urbon kaj en la planeda montaro sub steloj komencis kolekti la atomojn bezonatajn por la verko.

— Jen havas mi sesdek milionoj da niobiaj — li diris al si mem unu horon antaŭ la tagiĝo — jen miliardo kaj sep da zirkoniaj, kaj tie ĉi cent dekses da hafniaj, sed kie mi povas trovi la tekneciaj, se neniom da ili estas sur ĉi tiu planedo?

Li ekrigardis la ĉielon, kie eklumiĝis la unuaj aŭroroj de tagiĝo, anoncante la sunleviĝon, kaj subite ekridetis la konstruanto, ĉar li ekkomprenis, ke jenaj atomoj troviĝas sur la suno. La ruza Biskalaro kaŝis la ŝlosilon al sia trezorejo en la sunan stelon! Kreacjuso ektiris el la apudflanka skatoleto la malvideblan sparkon (el la plej dura radiado ĝi estis farita) kaj ellasis ĝin el la malfermita mano al la blanke leviĝanta suno. Ĝi eksiblis kaj malaperis. Post dekkvin minutoj ektremis la aero en la ĉielo, ĉar la tekneciaj atomoj, alportitaj el la suno, enhavis en si la sunan varmegon. Ekkaptis ilin la konstruanto kiel zumantaj insektoj kaj enmetis kun la aliaj en la skatoleton kaj ekmarŝis la palacon, ĉar jam estis la tempo.

La nubo ankoraŭ ĉeestis, do lin ne vidis la gardistoj kiam li kuris al la subteraĵoj kaj la gasan ŝlosilon al seruro enblovis. Kurbiĝante li aŭdis la klakojn de sekvaj kamoj, sed la pordo eĉ ne ekmovetis.

— Ĉu eble eraris vi, la sparketo? Mi per kapo povas pro tio ĉi pagi! — diris Kreacjuso kaj kolere pugnobatis la pordon, kaj tiam ĉi la lasta atomo de teknecio, el la suno alportita, kiu ankoraŭ ne tute malvarmiĝis kaj pro tio konfizis sian vojon, turnigis la obstinan kamon kaj la trezoreja pordo, same dika kiel larĝa, silente malfermiĝis.

Kreacjuso enkuris internen, pasis la smeraldverdan ĉambregon, similan al sala oceano, kaj la duan, safirebluan, kaj la trian, kiu pikis la okulojn per ĉielarkaj dornoj, brilantan, ĝis li haltis en la neĝblanka ĉambrego kaj diamantan ovon ekvidis, sed la forto de radiado tuj konfizis lian menson, do li ekgenuis kaj kurbiĝis apud la enirejo, nun divenante la reĝan ruzaĵon. Blinde li ekŝutis el la skatoleto sparketojn grizajn kaj noktonigrajn, kaj tiuj disvolviĝis en lanuga barilo kaj lin ĉirkaŭigis, kaj tiamaniere li iris al la diamanta ovo. Poste li revenis, kvazaŭ per haraĵa nubo ĉirkaŭigita, portante la radiuman globon, li fermis la trezorejan pordon kaj ekmarŝis palacon, ĉar la urba grandhorloĝo ĵus komencis sonori la dekduan horon kaj ĝojegis Biskalaro je la penso pri la ĉirkaŭtirado de la konstruanto-fanfaronulo per magnetoj.

Eksonis la sonora paŝo kaj eksplodis la heleco, ĉar Kreacjuso eniris la ĉambregon kaj puŝis la radiuman globon sur la plankon, ke ĝi al la trono rulante atingu, kaj ekstere de ĝia vojo ekmortis brilegoj de la juveloj kaj blindiĝis la muroj pro la silenta radiado. Ektremis la reĝo, tuj ekstariĝis kaj kaŝis sin malantaŭ la trona seĝego. Kvardek plej fortaj elektroherooj, kovriĝante per plumbaj ŝirmoj, kvarpiede, devis malrapide proksimiĝi al la globo, terure radianta, kaj per pikiloj ĝin puŝi antaŭen, ĝis ĝi forruliĝis el la ĉambrego.

Devis rekoni la reĝo Biskalaro, ke Kreacjuso la unuan taskon plenumis, kaj la kolero, naskita en lia koro, estis komparebla al nenio alia.

— Ni ekvidos, ĉu vi kapablos plenumi la duan taskon — li diris. Tuj li ordonis porti Kreacjuson al vakuoflugmaŝino, kiu veturis al la Luno, la dezerta loko, la nuda kranio, de krudaj rokoj kovrita. Tie ĉi la komandanto de la vakuoflugmaŝino ĵetis Kreacjuson sur la rokojn kaj al li diris:

— Eskapu de tie, se vi kapablas kaj venu antaŭ la reĝa vizaĝo morgaŭ tagmeze! Se vi ne sukcesos, vi mortos!

Ĉar se eĉ neniu estus venonta al Kreacjuso, por puni lin per torturoj, li ne povus supervivi sur la dezerto tiel terura. Kiam li estis sola, li komencis esplori la malbonan lokon, sur kiu li estis abandonita. Li penis atingi la provitajn sparkojn, sed neniun li trovis. Ŝajnis, ke kiam li estis dormanta, je la reĝa ordono oni traserĉis lian vestaĵon kaj forŝtelis la savantan skatoleton.

— Ne estas bone — li diris al si mem — sed tute malbone ankaŭ ne estas. Ĉar mi sendube malvenkus nur tiamaniere, se oni mian menson forŝtelus!

Estis sur la Luno oceano, tuta glaciiĝinta. La Konstruanto per silika ŝtonego, kiun li akrigis, elhakis el glacioj multe da blokoj kaj konstruis el ili suprenetendiĝantan bastionon, poste li formigis unu blokon je la lenso, kaj per ĝi li koncentrigis la sunajn radiojn, por ili falu sur la supraĵon de la glaciiĝinta oceano, kaj kiam baldaŭ aperis la akvo en la fokuso, prenis ĝin Kreacjuŝo en la manoj kaj ŝprucis sur la glacian bastionon. Defluanta akvo glaciiĝis, kunigante la glaciajn blokojn, formante el ili la brilantan kaj glatan kovrilon; ĝis ekstaris la konstruanto apud la kristala raketo el blanka glacio farita.

— La veturilon ni jam havas — li diris — nur movigon ni bezonas… — Li traserĉis la Lunon, sed li trovis neniom da nek uranio nek aliaj fortaj elementoj.

— Malbone — li diris — bedaŭrinde mi devos mian propran menson uzi…

Kaj li malfermis sian kapon. Lia cerbo ne estis el materio farita, sed el antimaterio kaj ĝi ekzistis nur danke al la plej maldika tavolo de magneta malatraktado inter la kraniaj facetoj kaj la pensantaj duongloboj. Eltranĉis Kreacjuso truon en la glacia muro, eniris la raketon, la truon malantaŭ si li fermis, per akvo surŝprucigis por ĉi tiu pordo glaciiĝu, eksidis sur la glacia fundo kaj la eron etan kiel la sablero el la kapo batrompinte ĵetis sur la glacion antaŭ si.

Tuj la terura brilego eklumigis lian glacian malliberejon, la tuta raketo ektremis, tra la batrompita truo en ĝia fundo ekkuregis fajroj — kaj la raketo ekfugis al la spaco. Sed ne por longe sufiĉis tiu kurforto. Devis Kreacjuso ankoraŭfoje uzi sian menson, kaj eĉ trifoje kaj je la kvara fojo li ektimetis, ĉar li eksentis, ke lia menso malgrandiĝas kaj pro tio iomete li perdas sian pensoforton.

Sed ĵus en tiu ĉi momento la raketo atingis la planedan atmosferon kaj komencis malleviĝi, kaj la aera frotado fluidigis ĝin, tiel ke ĝi fariĝis pli kaj pli malgranda, sed samtempe ĝia rapideco de la malleviĝo malpliiĝis, kaj fine restis el ĝi nur fumigita glacipinto, sed ĉimomente ekstariĝis Kreacjuso plensurpiede sur la firma grundo, li malfermis sian kapon, pliĝustigis ĝin kaj rapide marŝis al la palaco, ĉar la tempo estis ĝusta kaj dekduan horon komencis sonori la horloĝoj.

Konsterniĝis la reĝo, ekfajreriĝis liaj vangoj kaj okuloj, kaj malheliĝis lia frunto, de superbolanta kolero malharditaj, ĉar li estis jam tutcerta, ke Kreacjuso neniam revenos, post kiam li ordonis forŝteli liajn sparkhelpantojn. Li mem ordonis malfermi ilin en la trezorejon.

— Bone! — li diris. — Estu tiel! Jen estas la tria provo kaj sufiĉe malfacila, kiel mi opinias… Mi malfermos la urbajn pordegojn, por ke vi elkuru, kaj laŭ viaj postsignoj mi ellasos ĉasrobotaron, por ke ili vin kaptu kaj pecetigu per ilia ŝtalo. Se vi kapablos eskapi de ili kaj stariĝos antaŭ mi morgaŭ je la sama horo, vi liberiĝos!

— Bone — respondis la konstruanto — sed antaŭe mi petos ricevi pinglon…

Ekridetis la reĝo.

— Estu tiel, ke vi ne diru, ke mi al vi favoron rifuzis. Tuj doni al li la oran pinglon!

— Ne, Via Bonvola Reĝa Moŝto! — respondis Kreacjuso. — Mi petas je la ordinara, la fera…

Kiam li ĝin ricevis, li forkuris el la urbo tiel rapide, ke eĉ la vento fajfis ĉirkaŭ lia kapo. Malice ridis la reĝo rigardante de sur la defenda muro lian grandan rapidon, ĉar li estis certa, ke nenio helpos al la konstruanto. Kaj jena kuregis, per piedoj forĵetante sablon kaj dum la tuta tempo rapidante okcidenten. Tiumaniere li trakuradis la magnetajn liniojn de la planedo, kaj baldaŭ lia pinglo magnetiĝis kaj kiam li pendigis ĝin per la fadeno el la vesto elŝirita, ĝi turniĝis kaj montris norden.

— Ni havas jam kompason, ne malbone estas — diris la konstruanto kaj komencis aŭskulti, ĉar la jam vento alportis la bruon de piedbatado.

Cent feraj robotoj elfalis tra la pordegoj kun granda impeto, lin postkurante, do li ekvidis sur la horizonto leviĝantan polvonubon.

— Se mi havus ĉe mi miajn sparketojn — diris Kreacjuso — postnelonge mi vin venkus, miaj rapidaj najletoj, sed alimaniere mi vin subigos — dank’ al vi, mia pingleto!

Kaj li plue kuris, plej rapide kiel li kapablis, diligente observante ĝiajn movojn.

La reĝaj instigistoj direktigis la robotaron je lia postsignoj tiel precize, ke la ĉasrobotaro pelis rekte, kvazaŭ iu ĵetis la meteoron; rigardante malantaŭen sciis la konstruanto, ke baldaŭ ili lin kurante atingos, ĉar ili estis la alttensiaj kaj rapidpaŝadaj ĉasrobotoj, intence al la sekvado de postsignoj alkutimigitaj. Trarigardis ruĝe la suno tra la sabla nubo, per ilia piedbatado levigita, kaj oni nur aŭdis kiel senĉese ili per iliaj dentradoj knaris.

— La lando estas iomete dezerta — diris al si mem la konstruanto — sed ŝajnas al mi, ke malproksime de tie ĉi devas troviĝi fereca minejo…

Tion ĉi montris al li la pingleto, iomete deklinante de la norda azimuto, kiun ĝi ĝis nun montris.

Do li kuris laŭ jena direkto kaj baldaŭ li ekvidis la ŝakton de la minejo abandonita antaŭ tre longa tempo. La ŝtono ne rulas sur la monta krutejo tiel rapide, kiel li eksaltis en la malhelan abismon, nur kapon per rando de la vestaĵo envolvinte, por ĝi kristala ne frakasu. La robotoj alkuris al la vaka ŝakto, ekkriegis per unu fera voĉo sentante liajn postsignojn, kaj falegis lin sekvante.

Kaj la konstruanto ekstaris kaj kuregis antaŭen tra la tunelo elfosita en la magnetita roko, sed strange li kuregis, ĉar foje li ektrotetis, foje li eksaltis kvazaŭ li estis tre ĝojigita, kaj li piedfrapis kiel dumdance, kaj li elfrotis fajron, kaj per disvolvita tuko li batis la rokon — ĝis formiĝis rusta polvo kaj per unu nubo plenumigis la rokan galerion. La robotoj enkuris tiun ĉi nubon kaj tuj la plej etaj fereroj eniĝis al iliaj membroj, eĉ iliaj artikoj ekknaris, eniĝis al iliaj pezaj cerbujoj, eĉ iliaj okuloj komencis sparki, disfalis iliaj kolektoroj, kontaktoj kaj relajsoj pro la fera polvo, kaj balancante pro kurtaj cirkvitoj kiel pro singluto, ili kuris malpli kaj malpli rapide, kaj kelkaj, tute malsaĝigitaj, kapobatis la muroj ĝis el iliaj frakasitaj kaskoj elfalis dratoj. Kaj kiam unu ekfalis teren, la aliaj lin piedpremis por ili mem tuj renversiĝu. La restantoj plue postkuris Kreacjuson, kiu senĉese faris la feran polvonubon. Post unu mejlo nur tri kriplaj feruloj estis lin postkurantaj, sed eĉ ili balancis flanken kiel ebriaj kaj karambolis unu la alian kun tia bruo, kvazaŭ iu sin batis per vakaj feraj bareloj.

Ekhaltis la konstruanto en mallumo kaj ekvidis, ke du robotoj lin postkuris, evidente iliaj kapoj estis pli hermetikaj ol la aliaj.

— Malbone konstruita estas jena robotaro — ekdiris li al si — nur du el ili ne timas la polvon! Sed ankaŭ ili devas esti subigotaj…

Li ekfalis teren, tuta rulis en fera polvo, kaj ekkuris antaŭ la postkurantoj kaj ekkriegis:

— Haltu je la ordono de la reĝo Biskalaro!!

— Kiu estas vi? — demandis la unua roboto kaj snufis la aeron en sian ŝtalan nazegon, sed nur feron li flaris, tial nenion okazis.

— Mi estas hardita roboto, de kurento teledirektata, ĉiuflanke vinktita, martelita, rulaĵigita, starigu vinkto apud la vinkto, kaj vi tuj ekvidos per viaj kvar gisferaj okuloj, kia armita bravulo mi estas, kiel brilas mia fera animo antaŭ vi du, streĉu la kanulojn, ĉar ĝi estas serioza afero, kaj se vi ne obeos, viajn elektrajn vivojn vi tuj perdos!

— Do kion ni devas fari? — demandis la robotoj, ĉar la vortoj de la konstruanto tute ilin konfuzigis.

— Vi devas ekgenui! — klarigis al ili la konstruanto. Ekgenuis do ili teren, kaj li, klinante super ili, tuj enigis al la unua kaj la dua la pinglon en la kapojn, ĝis la violkolora brilo de vibrantaj sparkoj eklumigis rokajn murojn. Ambaŭ robotoj brue falis, ĉar li faris kurtan cirkviton al ili.

— Sendube kalkulas Biskalaro, ke se mi supervivos, tiam mi sole revenos — diris Kreacjuso kaj iris de unu roboto al la alia.

Li malfermis kapon de ĉiu kaj la ŝtalaj dratoj kombine ligis, kaj kiam ili ĉiuj ekvekiĝis, jam nur lin ili obeis. Do li ekstaris antaŭ ilia taĉmento kaj kune ili ekmarŝis la ĉefurbon. Tie li ordonis siajn feraj sklavoj kapti la reĝon en la palaco, senigis lin de trono, malfermis la trezorejon por ĉiuj subuloj de tiu ĉi kruelulo, kaj tiamaniere ilin ekĝojiginte, li konsilis al ili, ke ili elektu inter ili la pli estimindan por estu la reĝo. Kaj li sole, nur la skatolon kun sparketoj-helpantoj preninte, forflugis al la nigra vojo, de ŝteloj makulita, kaj ĝis nun li flugas tiun ĉi vojon, do baldaŭ eĉ al vi li alveni povas.


DU MONSTROJ

Antaŭ longa tempo, en nigra senvojo, sur la galaksia poluso, en la sola stela insulo, ekzistis la sesopa sistemo; ĝiaj kvin sunoj cirkuladis sole, sed la lasta posedis planedon el fajraj rokoj, kun jaspa ĉielo, kaj sur la planedo kreskis en potencon la ŝtato de Arĝensoj, alinome Arĝentuloj. Inter nigraj montoj, sur blankaj ebenaĵoj, kuŝis iliaj urboj Ilidaro, Bizmalio, Sinalosto, sed la plej grandioza estis la ĉefurbo de la Arĝentuloj nomita Eterno, dumtage kiel blua glaciejo, dumnokte kiel konveksa stelo. Kontraŭ meteoroj ŝirmis ĝin la pendantaj muroj kaj interne troviĝis multe da krizoprasaj konstruaĵoj, ore helaj, turmaliniaj kaj fanditaj el moriono, do pli nigraj ol la vakuo. Sed la plej bela estis la palaco de arĝensaj monarkoj, laŭ negativa arkitekturo konstruita, ĉar la konstruantoj volis bari nek vidon nek penson, kaj ĝi estis la konstruaĵo imaginara, matematika, sen plafonoj, tegmentoj aŭ muroj. El ĝia interno regadis la dinastio de Energuloj super la tuta planedo.

Dum la regado de la reĝo Treopso Siderianoj Azmeiaj invadis el la ĉielo la ŝtaton de la Energuloj, la metalan Bizmalion per asteroidoj tute detruis kaj multajn aliajn malutilojn faris al la Arĝentuloj, ĝis la juna reĝo Ilorakso, la rulanto preskaŭ ĉionscianta, alvokinte la plej saĝajn stelteknikistojn, ordonis ĉirkaŭigi la tutan planedon per la sistemo de magnetaj kirloj kaj gravitaj bariloj, en kiuj kuregis tiel rapida tempo, ke apenaŭ iu malprudenta atakanto tien enflugis, jam por li pasis cent milionoj da jaroj aŭ pli multe, kaj jena pro maljuneco pulveriĝis antaŭ ol povis ekvidi la aŭrorojn de arĝentulaj urboj. Tiuj ĉi malvideblaj abismoj de tempo kaj la magnetaj bariloj kontraŭstaris la atingon al la planedo tiel bone, ke povis Arĝensoj prepari sian kontraŭatakon. Tiam ili ekflugis al la Azmeio kaj tiel longe ĝian sunon per radiadopafiloj bombardis kaj incitis, ĝis ekkomencis en ĝi la nuklea brulego; la suno iĝis Supernovstelo kaj bruligis ĉirkaŭprenante la planedon de la Siderianoj.

Poste tutajn jarcentojn regis paco, ordo kaj bonstato inter Arĝensoj. Ne interrompiĝis la kontinueco de la dinastio, kaj ĉiu Energulo ĉe la komenco de sia regado, dum sia kronadotago malsupreniris la subteraĵon de la imaginara palaco, kaj tie el mortaj manoj de sia antaŭanto eltiris la arĝentan sceptron. Ne kutima sceptro ĝi estis; antaŭ jarmiloj oni gravuris jenan surskribon sur ĝin:

"Se la monstro estas eterna, tiam ĝi ne estas, alinome estas du da ili, se nenio helpos, disrompu min."

Nek en la tuta ŝtato, nek en la kortego de la Energuloj iu sciis la signifon de tiu ĉi surskribo, ĉar la memoro de ĝia origino elviŝiĝis ankoraŭ antaŭ jarcentoj. Nur dum la regado de la reĝo Inhistono la afero aliiĝis. Tiam sur la planedo aperis nekonata, grandega monstro, kies terura famo baldaŭ atingis ambaŭ duonglobojn. Neniu mem vidis ĝin demalproksime, ĉar tia ĉi bravulo jam ne hejmenrevenis; oni ne sciis de kie tiu ĉi monstro alvenis; la maljunuloj opiniis, ke ĝi koviĝis el grandegaj vrakoj kaj ĉirkaŭtrenitaj pecegoj da osmio kaj tantalo, kiuj restis el la frakasita de asteroidoj Bizmalio, ĉar oni ne rekonstruis tiun ĉi urbon. Rakontis la maljunuloj, ke malbonaj fortoj dormas en tre maljunaj magnetaj ferrompaĵoj kaj ke ekzistas tiaj kaŝitaj kurentoj en metaloj, kiuj pro la tuŝo de ŝtormo hazarde ekvekas kaj tiam per krakanta krablo de ladoj, per malviva movado de tombejaj restaĵoj kreiĝas la monstro nekomprenebla, nek viva, nek morta, kiu nur unu povas: detrui senlime. La aliaj asertis, ke la forto, kiu estigas la monstron, estas kreata de malbonaĵoj kaj minacaj pensoj; ili reflektas, kiel de konkava spegulo, de nikela kerno de la planedo kaj, koncentritaj en unu loko, tiel longe kaj blinde la metalajn skeletojn kaj putrintajn restaĵojn unu al la alia tiradas, ĝis ili en monstron amasiĝas. Tamen la scienculoj mokis tiajn ĉi rakontojn kaj nomis ilin la elfantaziaĵoj. Kiu ajn rajtis, ne gravis, sed la monstro vakigis la planedon. Komence ĝi evitis pli grandajn urbojn kaj atakis la solajn setlejojn, detruante ilin per fajrego blanka kaj lilia. Kiam ĝi plikuraĝiĝis, oni vidis ĝin eĉ el la turoj de Eterno kiel preterrapidanta laŭhorizonten dorsego, simila al monto, kiu rebrilis la sunlumon per sia ŝtalo. Marŝadis kontraŭ ĝi ekspedicioj, sed ĝi per unu ekspiro vaporigis la armulojn.

Ĉiuj ektimegis, kaj la reĝo Inhistono alvokis multesciulojn, kiuj pensis tagnokte, siajn kapojn kunligante direkte unu kun la alia por pli klara rekonado de la afero, ĝis ili verdiktis, ke nur per la sagaco la monstro povas esti neniigita. Tiam ordonis Inhistono, ke la Granda Krona Cibernatoro, la Granda Arcidinamikulo kaj la Granda Abstraktoro kune devis desegni la planojn de la elektrohomulo, kiu estis batalonta la monstron.

Sed ili ne povis interakordi, ĉar ĉiu el ili havis alian elpenson; tial ili konstruis tri elektrohomulojn. La unua, kupra, estis kiel kavigita monto, de intelekthava maŝinaro plenigita. Tri tagojn oni verŝis vivantan arĝenton al ĝiaj memorujoj, kaj ĝi kuŝis en arbaroj de trabaĵaroj, kaj en ĝi bruegis la kurento kiel cent akvofaloj. La dua, Hidragokapulo, estis dinamika grandegulo, nur per terura rapideco de siaj movoj ĝi tendencis al unu figuro, simila al la nubo de ŝanĝantaj formoj kaptita de ciklono. La trian, kiun Abstraktoro dum noktoj kreadis laŭ sekretigitaj planoj, neniu vidis.

Post kiam la Krona Cibernatoro finkreis sian verkon kaj ekfalis la trabaĵaro, la grandega Kuprulo ekstreĉiĝis, ĝis en la tuta urbo eksonoris la kristalaj tegmentoj; malrapide leviĝis sur genuoj kaj la tero ekskuis, kaj kiam ĝi ekstariĝis, streĉita je sia tuta alteco, ĝi atingis per sia kapo la nubojn, kiuj malhelpis ĝin vidi, do ĝi varmigis ilin, ĝis siblante ili forsaltis fore de ĝia vojo; ĝi brilis kiel la ruĝa oro, ĝiaj piedoj trae penetris la ŝtonajn platojn de stratoj, en la kapuco ĝi posedis du verdajn okulojn kaj la trian, malfermitan, per kiu ĝi povis la rokojn trabruligi, kiam ĝi malfermetis la ŝildon-palpebron. Ĝi ekfaris unu paŝon, la duan kaj jam estis ekstere de la urbo, lumanta kiel fajro. Kvarcent Arĝensoj, kaptante sin je manoj, kun peno povis ĉirkaŭigi ĝian unu piedspuron, similan al ravino. El fenestroj, el turoj, el kreneloj oni rigardis ĝin irantan al vesperaj aŭroroj, pli kaj pli malhela kontraŭ ilia fono, ĝis ĝi ŝajnis posedi normalan, arĝensoaltan staturon, sed tiam ĝi nur ĝistalie estis videbla super la horizonto, ĉar la ventron kaj piedojn jam kaŝis por la rigardantoj la planeda konvekseco. Alvenis la maltrankvila nokto de atendo, oni esperis la resonojn de batalado, brulruĝojn, sed nenio okazis. Nur je la tagiĝo la vento alportis la tondran eĥon kvazaŭ de tre malproksima ŝtormo. Kaj denove estis la silento, jam sunlumigita. Subite kvazaŭ cent sunoj ekbrulis surĉiele kaj sur la Eternon falegis amaso da fajrecaj bolidoj; ili dispremis palacojn, ekrompis murojn je pecetoj, premante per ruboj la malfeliĉulojn, kiuj malespere vokis helpon, sed eĉ iliaj vanaj krioj ne estis aŭdeblaj. Tiamaniere la Kuprulo revenis, ĉar la monstro ĝin ekfrakasis, distranĉis, kaj la restaĵojn ekĵetis eksteren super la atmosfero; nun ili revenis falante, fanditaj de falo, kaj la kvaronon da la ĉefurbo ili detruis.

Tio ĉi estis terura malvenko. Ankoraŭ du tagojn kaj du noktojn faladis el ĉielo la kupra pluvo. Tiam ekmarŝis por batali la monstron la Hidragokapulo kirlanta, kvazaŭ nedetruiebla, ĉar je pli ĝi estis batata, des pli dura ĝi fariĝis. La bategoj ne disigis ĝin, sed kontraŭe — kunsolidigis ĝin. Balancante super la dezerto, ĝi alvenis montojn, rigardante trovis inter ili la monstron kaj atakis ĝin de sur la roka deklivo. Jena atendis la atakon senmove. En tondroj ekskuis la ĉielo kaj la tero. La monstro iĝis la blanka fajromuro, kaj la Hidragokapulo — la nigra abismo, kiu ensorbis la muron. Pikis ĝin la monstro traen, sin turnis per fajrecaj flugiloj, denove ekbatis kaj ree trairis la kontraŭulon farinte al ĝi nenian malutilon. Violkoloraj fulmegoj eklumigis la nubon, en kiu ili batalis, sed oni ne povis aŭdi la tondrojn — per tiaj bruegojn mallaŭtigis ilin la batalo de du gigantoj. Ekkonis la monstro, ke tiamaniere ĝi nenion akiros, do ĝi enspiris en sin la tutan eksteran varmegon, displatiĝis kaj fariĝis la Materia Spegulo: io ajn staris antaŭ la spegulo, reflektiĝis en ĝi ne per la bildo, sed per la realeco; la Hidragokapulo ekvidis sin mem, ripetita en tiu ĉi spegulo, ĝi ekbatis, kontraŭ si mem ekbatalis, kontraŭ sia spegulbildo, sed ja ne povis sin mem venki. Tiamaniere bataladis ĝi tri tagojn, ĝis tiom da bategoj ĝi ricevis, ke fariĝis pli dura ol ŝtono, ol metalo, ol ĉio, kio nur ne estas la kerno de la Blanka Malgrandulo — kaj kiam ĝi tiun ĉi limon atingis, ĝi kaj ĝia spegula reflektulo eniĝis internen de la planedo, lasinte nur detranĉegon inter la rokoj, la kratero, kiun tuj komencis plenigi la rubene lumanta lafo el subteraj profundaĵoj.

La trian heroon oni ne vidis, kiam ekmarŝis batalon. La Granda Abstraktoro, la Krona Fizikulo, enmane elportis ĝin matene ekster la urbon, manon malfermis kaj ekspirblovis, kaj jena ekflugis, ĉirkaŭigita nur de la maltrankvilo de volvumanta aero, sensone, ne ĵetante ombron je la suno, kvazaŭ ĝi entute ne ĉeestus, kvazaŭ ne ekzistus.

Efektive ĝi estis pli malmulte ol nenio; ĉar ĝi devenis ne el la mondo, sed el la antimondo kaj ne estis materio, sed la antimaterio. Kaj eĉ ĝi ne estis materia, nur la ebleco de materio, kaŝita en tiaj fendoj de la spaco, ke la atomoj ĝin preteriris kiel la glacimontoj preternaĝas la forvelkintajn trunketojn, lulantajn sur la ondoj de oceano. Ĝi tiel flugis, portita de vento, ĝis ĝi renkontis la brilantan korpaĉon de la monstro, kiu paŝadis simila al la longa ĉeno de feraj montoj, kun ŝaŭmo de nuboj, kiu defluis laŭlongen de ĝia dorso. Ĝi ekbatis la harditan flankon de la monstro, malfermante en ĝi la sunon, kiu tuj nigriĝis kaj fariĝis nenio hurlanta per rokoj, nuboj, fluida ŝtalo kaj aero; ĝi trapafis ĝin kaj revenis, la monstro kurbiĝis vibrante, ŝprucis per la blanka varmego, sed jena tuj cindriĝis kaj nur vakuiĝis; ŝirmiĝis la monstro per la Materia Spegulo, sed ankaŭ la Spegulon trapikis la elektroheroo Antymato, tiam ekmoviĝis la monstro, alrulis sian kapomonton, el kiu pafis la plej dura radiado, sed ankaŭ la radiado moliĝis kaj fariĝis nenio; la koloso ekskuis kaj, faligante la rokojn, en blankaj nuboj de ŝtona faruno, en bruegoj de montaj lavangoj ĝi forkuris, markante sian malfaman vojon per flakoj de fandita metalo, per vulkana skorio kaj tofo, kaj ĝi tiamaniere kuregis, sed ne sola; kuratingis ĝiajn flankojn Antimato, ilin kvaronigis, ŝiris, disŝiris, ĝis skuis la aero, kaj la monstro, disŝirita, volverampis per siaj lastaj restaĵoj samtempe al ĉiuj horizontoj, kaj la vento disblovis ĝiajn postsignoj, kaj jam ĝi ĉesis ekzisti. Tiam tre ekĝojis la Arĝentuloj. Sed je la sama horo la tremo trapaŝis la tombejon de la Bizmalio. Sur la kampoj da ladoj per rusto koroditaj, da kadmiaj kaj tantalaj vrakoj, ke nur la vento ĉeestadis ĝis nun ronkinte en montetoj da ĉirkaŭtrenitaj feraĵoj, komencis malgranda movado, kiel en formikejo, senĉesa, supraĵon de metalo kovris la ŝelo de lazura varmego, dissparkiĝis la metalaj skeletoj, plimoliĝis, de interna varmo pliheliĝis kaj komencis kuniĝi, fendiĝi, veldiĝi kaj el la kirlaĵo de krakantaj buloj formiĝis kaj elkoviĝis la nova monstro, la sama, nedistingebla. La vento neniecon portanta renkontis ĝin kaj denove komencis la batalo. Kaj jam sekvantaj monstroj naskiĝis kaj elruliĝis de sur la tombejo, kaj la nigra timego ekkaptis la Arĝentulojn, ĉar jam ili sciis, kiel nevenkebla danĝero ilin minacas. Tiam relegis Inhistono la surskribon sur lia sceptro gravuritan, ektremis kaj ekkomprenis. Disrompis li la arĝentan sceptron kaj el ĝi elfalis kristaleto maldika kiel nadlo, kiu enaere per fajro komencis skribi. Kaj malkaŝis la fajreca surskribo al la konsternita reĝo kaj lia krona konsilantaro, ke ne si mem estas la monstro kaj ne sin mem ĝi prezentas, sed iun, kiu, el la malkonata distanco, administras ĝian naskiĝon, formiĝon kaj mortigan forton. Per brilego la enaere skribanta kristaleto sciigis ilin, ke ili kaj ĉiuj Arĝensoj estas la malproksimaj posteuloj de estaĵoj, kiujn la kreintoj de la monstro antaŭ miloj da jarcentoj alvokis al ekzisto. Kaj la kreintoj de la monstro estis malsimilaj al la prudentaj, kristalaj, ŝtalaj aŭ tutoraj robotoj — nek al ĉio, kio vivas en metalo. Ili estis la estaĵoj, kiuj eliris el sala oceano kaj konstruadis maŝinoj, por moko nomitajn la metalaj anĝeloj, ĉar ili tenadis ilin en terura mallibero. Mankinte fortojn por batali kontraŭ la idaro de oceanoj, la metalaj estaĵoj forkuris, kaptinte grandegajn vakuoflugmaŝinojn, en kiuj ili forflugis el la domo de mallibero al la plej malproksimaj stelaj arkipelagoj kaj originigis potencajn ŝtatojn, inter kiuj la arĝensa ŝtato kuŝas kiel la sablero inter la sabloj de dezerto. La estintaj suverenoj ne forgesis la liberiĝulojn, kiujn ili nomas la ribelantoj kaj serĉadas ilin en la tuta Universo, traflugante ĝin de la orienta ĝis la okcidenta flanko de galaksioj kaj de la norda poluso ĝis la suda. Kaj ie ajn ili detektas la malkulpajn posteulojn de la unua ŝtala anĝelo, inter helaj aŭ malhelaj sunoj, sur fajrecaj planedoj aŭ glaciaj, ili uzas sian perfidan potencon, por per la venĝo suferigi ilin pro jena forlaso — tiel estis, estas kaj estos. Kaj por la trovitoj ne ekzistas la alia savo nek la eskapo je la venĝo, ol tiu, kiu faras jenan venĝon senfrukta kaj vana — nur pere de la nenieco. Estingiĝis la fajreca surskribo kaj rigardis la eminentuloj la pupilojn de sia suvereno, kiuj estis kvazaŭ mortaj. Li silentis longe, ĝis ili ekparolis: — Reganto de Eterno kaj Erysfeno, Reĝo de Ilidaro, Sinolasto kaj Arkapturio, Posedanto de sunoj kaj lunoj — alparolu nin!

— Ne vortojn, sed faron ni bezonas, la lastan! — diris Inhistono.

Ektremis la konsilantaro, sed unuvoĉe ili diris:

— Vi diris!

— Do estu tiel! — ekdiris la reĝo. — Nun, kiam ĝi jam estis decidita, mi elparolos la nomon de la estaĵo, kiu devigas nin al ĉi tio; mi aŭdis pri ĝi ĉe la komenco de mia regado. Ĉu ĝi estas homo?

— Vi diris! — respondis la konsilantaro.

Tiam Inhistono ordonis al la Granda Abstraktoro:

— Faru vian devon! Kaj jena respondis:

— Mi aŭdas kaj obeas!

Post tio ĉi li elparolis la Vorton, kies vibradoj malsuprenflugis per aerofoldoj en la planedan subteraĵon, kaj tiam ekkrevis la jaspa ĉielo kaj antaŭ ol la fruntoj de falantaj turoj povis atingi grunton, sepdeksep arĝensaj urboj malfermiĝis per sepdeksep blankaj krateroj kaj inter la fendiĝantaj platoj de kontinentoj, de arbeda fajro dispremitaj, pereis la Arĝentuloj, kaj la granda suno jam limigis ne la planedon, sed la kirlon da nigraj nuboj, kiu malrapide degelis, de la vento de nenieco disblovita. La vakuo, dispuŝita pro la radiado pli dura ol rokoj, konverĝis poste en unu vibranta sparko, kiu estingis. La frapondoj post sep tagoj alvenis la lokon, kie noktonigraj vakuoflugmaŝinoj silente atendis.

— Estas farite! — ekdiris la gardstaranta kreanto de monstroj al siaj kunuloj. — La ŝtato de la Arĝentuloj ĉesis ekzisti. Ni povas ekflugi pluen. — La mallumo ĉe la posto de iliaj ŝipoj ekfloris per fajro kaj ili ekflugis laŭ la vojo de la venĝo. La Kosmo estas senfina kaj limojn ne havas, sed ankaŭ senlima estas ilia malamo, kaj tial ĉiutage, ĉiuhore ĝi povas ankaŭ vin atingi.


LA BLANKA MORTO

La Arageno estis planedo konstruita direkte al sia interno, ĉar ĝia suvereno, Metameriko, kiu disvastiĝis sur la ekvatora ebeno je tricentsesdek gradoj kaj tiamaniere ĉirkaŭigis la tutan ŝtaton, estante ne nur ĝia sola reganto, sed ankaŭ ĝia ŝirmanto, volante defendi siajn subulojn, la Enteritojn, kontraŭ kosma invado, malpermesis pertuŝe movigi ion ajn, eĉ la plej etan ŝtoneton, sur la supraĵo de la globo. Pro tio estis la landoj de la Arageno sovaĝaj kaj senvivaj, nur fulmaj rompilegoj ĉirkaŭĉarpentis ŝtonajn montospinojn, kaj meteoritoj per krateroj skulptadis la kontinentojn. Sed dek mejlojn sub la supraĵo disvastiĝis la sfero de la diligenta laborado de la Enteritoj; kavigante la patran planedon ili plenigis ĝian internon per kristalaj ĝardenoj kaj urboj el arĝento kaj oro; konstruadis renversajn domojn, similajn al dudekedroj kaj ikosaedroj, kaj ankaŭ hiperbolajn palacojn, en kies spegulaj kupoloj ili povis sin speguli, pligrandigitaj dudekmiloble kiel en la teatro de grandeguloj — ĉar ili amegis la brilon kaj la geometrion, kaj estis tre lertaj konstruantoj. Per la sistemoj de subteraj tuboj ili transportadis al la interno de la planedo la lumon, kiun ili filtris unufoje per smeraldoj, unufoje per diamantoj kaj alifoje per rubenoj, kaj dank' al tio ili laŭvole havis tagiĝon, tagmezon aŭ rozan vesperon; kaj tiel ili amegis siajn staturojn, ke spegula estis ilia tuta mondo; ili posedis kristalajn veturilojn, de la spiro de varmaj gasoj movigatajn, sen fenestroj, ĉar ili tutkorpe estis travideblaj, kaj la pasaĝeroj dumveturante povis sin mem vidi respegulitajn de la facoj de palacoj kaj temploj, kiel mirindaj multoblaj reflektaĵoj, tanĝantaj kaj spektrantaj. Ili eĉ posedis sian propran ĉielon, kie en araneaĵoj el molibdeno kaj tantalo ardadis spineloj kaj montaraj kristaloj, kiujn ili en fajro kulturadis.

La heredanta kaj samtempe eterna reganto estis Metameriko, ĉar li ekposedis malvarman, belan kaj multpartan korpegon, kaj en lia unua parto loĝis la menso; kiam ĝi maljuniĝis, post miloj da jaroj, kiam jam elviŝiĝis la kristalaj retoj pro grandregada pensado, ĝian funkcion prenis la sekvanta parto, kaj tiel tio ĉi ripetis, ĉar li posedis dek miliardojn da jenaj partoj, Metameriko mem estis la posteulo de Aŭrigenoj, kiujn li neniam vidis, kaj li sciis pri ili nur tio, ke kiam ekminacis al ili la pereo pro certaj teruraj estaĵoj, kiuj okupadis sin pri la kosmnaĝado kaj por ĝi ili forlasis siajn gepatrajn sunojn, enmetis la Aŭrigenoj sian tutan scion kaj vivdeziron en malgrandetajn atomajn erojn, per kiuj ili fekundigis la rokan grundon de la Arageno. Tiun ĉi nomon ili uzis por nomi la planedon, ĉar ĝi similis ilian propran gentan nomon, sed eĉ per ilia fera piedo ili ne kuraĝis tuŝi ĝiajn rokojn, por ne alvenigi pro jena postsigno siajn terurajn persekutantojn; ili ĉiuj pereis, ĝojante nur por tio, ke iliaj malamikoj, nomitaj blankuloj aŭ paluloj, eĉ ne devenas, ke la pereo de la Aŭrigenoj ne estis tute kompleta.

La Enteritoj, kiuj el Metameriko estis kreitaj, ne posedis lian scion pri sia propra neordinara deveno: la historio pri la terura fino de la Aŭrigenoj kaj samtempe pri la komenco de la Enteritoj estis enskribita en la nigran prakristalon vezuvianan, kaŝitan en la vera kerno de la planedo. Des pli bone sciis ĝin kaj memoris ilia reganto. El roka kaj magneta grundo, kiun elrompadis la bravaj konstruantoj, pligrandigante sian subteran reĝlandon, ordonis Metameriko fari vicojn da rifoj, ĵetatajn en la vakuo. Per infernaj cirkloj ili ĉirkaŭflugadis la planedon, ne permesante la atingon al ĝi. Do evitis stelaj flugantoj jenan ĉirkaŭaĵon nomitan la Nigra Sonserpento, ĉar tiel ofte karamboliĝis grandegaj ŝtipoj da bazaltoj kaj porfiroj, komencigante multajn torentojn da meteoritoj, kaj estis jena loko la fonto de ĉiuj kometaj kapegoj, de ĉiuj bolidoj kaj asteroidoj ŝtonaj, kiuj polve enŝutiĝas la tutan sistemon de Skorpio. La meteoritoj ankaŭ bategis per ŝtonaj falaĵegoj la grundon de Arageno, bombardis ĝin, sulkigis kaj displugigis per fontanoj da fajrecaj kolizioj, ŝanĝante nokton al tago, kaj tagon — per polvonuboj — al nokto. Sed eĉ la plej malgranda vibrado ne atingis la ŝtaton de la Enteritoj; kiu ajn kuraĝus alproksimiĝi ilian planedon, ekvidus, se ne pli frue frakasus la ŝipon pro la rokaj kirloj, la ŝtonan globon similan al la kranio truita de krateroj. Eĉ la enirejon, gvidantan al la subteraĵon, faris la Enteritoj simila al disŝiritaj rokoj.

Dum jarmiloj neniu vizitadis la planedon, sed tamen Metameriko ne malŝtreĉis eĉ je unu palpebrumo la ordonojn de la severa atento.

Tamen okazis, ke unu tagon la grupo de la Enteritoj, kiu supreniris la supraĵon, ekvidis kvazaŭ gigantan kalikon, per sia trunko enfiksita en roka amasigo, kies direktita al la ĉielo konkaveco estis multloke frakasita kaj truita. Oni tuj alvenigis al tiu ĉi loko la multsciulojn-stelflugantojn, kaj jenaj verdiktis, ke antaŭ ili estas la vrako de fremda stela ŝipo alveninta de nekonata malproksimaĵo. La ŝipo estis grandega. Nur demalproksime oni povis vidi, ke ĝi similas gracian cilindron kun la ŝipbeko enfiksita en la rokojn, ke kovras ĝin dika tavolo da brulaĵo kaj fulgo, kaj ĝia malantaŭa kalika parto konstrukcie similas la plej grandajn arkaĵojn de subteraj palacoj. El subteraĵoj elkrablis la prenilhavaj maŝinoj, kiuj kun granda singardo eligis la enigman ŝipon el la loko de ĝia falo kaj enportis ĝin en subteraĵojn. Post tiam la grupo de la Enteritoj ebenigis la krateron, faritan de la ŝipbeko, por ĉiu postsigno de la fremda invado malaperu de la planeda supraĵo kaj la bazalta pordego estis bone fermita.

En la ĉefa esplora ermitejo, aranĝita kun brilanta lukso, ripozis la nigra, kvazaŭ sur karbbuloj fritita fuzelaĝo, kaj la esplorantoj, sciante la danĝeron, direktigis al ĝi la spegulajn surfacojn de la plej helaj kristaloj kaj per la diamantaj akraĵoj distranĉis la unuan, supraĵan kirason, sub kiu estis la dua, mirinde blanka, kiu ilin iomete ektremigis, kaj post kiam ankaŭ tiun tavolon tramordis la karborundaj boriloj, ili ekvidis la trian, netravideblan tavolon, en kiu estis hermetike enfiksita pordo, sed ili ne kapablis ĝin malfermi.

La scienculo plej maljuna, Afinoro, esploris skrupule la seruron de jena pordo; montriĝis ke ĝi malfermu oni devis ĝin movigi per elparolita vorto. Ili ĝin ne konis kaj koni ne povis. Longan tempon ili provadis uzi diversajn vortojn, kiel "Kosmo", "Steloj", "Eterna Flugo", sed la pordo eĉ ne skuiĝis.

— Mi ne estas certa, ĉu ni bone faras penante malfermi la ŝipon sen la scio de la reĝo Metameriko — fine diris Afinoro. — Estinte la knabo mi aŭdis la legendon pri blankaj estaĵoj, kiuj persekutas en la tuta Kosmo ĉiun vivon, en metalo naskitan, kaj detruas ĝin pro la venĝo, ĉar…

Ĉimomente li interrompis kaj kun la aliaj ekrigardis kun la plej granda teruro la mursimilan ŝipflankon, ĉar dum liaj lastaj vortoj la pordo, ĝis nun malviva, subite ekmoviĝis kaj disŝoviĝis tutlarĝe. La ĝin malfermanta vorto estis "Venĝo". Alvokis la scienculoj la kirasulojn kaj kun ili ĉeflanke, kiam la sparkĵetilegoj estis pafipretaj, eniris la sufokan kaj senmovan mallumecon de la ŝipo, lumigante ĝin per lazuraj kaj blankaj kristaloj. La maŝinaro estis plejparte frakasita, longe do ili erarvadis inter ĝiaj ruinoj, serĉante la ŝipanaron, sed ili nek trovis ĝin, nek iun ĝian postsignon. Ili konsideris, ĉu la ŝipo mem estis la inteligenta estaĵo, ĉar tiaj estaĵoj povas ja ekzisti, ekzemple ilia reĝo mem estis miloble pli granda ol la nekonata ŝipo kaj estis la unuo. Sed la cirkvitoj de elektra pensado, kiujn ili trovis, estis etaj kaj disĵetitaj; la fremda ŝipo ne povus esti io alia ol la fluganta maŝino kaj sen la ŝipanaro estis tiel senviva kiel la ŝtono.

En unu de anguletoj de ferdeko, ĉe la kirasa muro, trafis la esplorantoj la disŝprucitan flakon, kvazaŭ el ruĝa farbo, kiu ekmakulis ilian arĝentajn fingrojn, kiam ili tie alproksimiĝis; el tiu ĉi flako oni ekstraktis la fibrojn de nekonata vestaĵo, malsekajn kaj ruĝajn, kaj ankaŭ iomete da splitoj, ne tro duraj, kalciaj. Ili ne sciis kial, sed ĉiuj ektremis starante tie en la mallumo, nur per la kristallumo heligita. Kaj eksciiĝis la reĝo pri la aventuto, tuj alkuris liaj senditoj ordonante plej severa neniigi la fremdan ŝipon kun ĉio, kio en ĝi estas, kaj precipe ordonis la reĝo per atoma fajro bruli la fremdajn flugantojn.

Respondis la esplorantoj, ke en ĝi neniu estis, nur la mallumo kaj frakasitaj restaĵoj, feraj intestoj kaj polvo, per iometo da ruĝa farbo makulita. Ekskuis la reĝa sendito kaj tuj ordonis la atomajn stakojn bruligi.

— Je la reĝa nomo! — li diris. — La ruĝo, kiun vi trovis, estas la antaŭsigno de pereo! La blanka morto per ĝi vivas, kiu scias nenion alian ol la venĝo farita al la senkulpuloj nur pro ilia ekzisto…

— Se ĝi estis la blanka morto, ĝi jam nin ne minacas, ĉar la ŝipo estas senviva kaj kiu ajn flugis per ĝi, en la ringo de defendaj rifoj ekmortis — ili respondis.

— Senfina estas la povo de jenaj blankaj estaĵoj, ĉar se ili mortas, multoble ili renaskiĝas de nove, malproksime de fortaj sunoj! Faru vian devon, ho atomuloj!

La timo paralizis la saĝulojn kaj la esplorantojn, post kiam ili ekaŭdis tiujn ĉi vortojn. Sed ili ne ekkredis la profetaĵon de la pereo, ĉar tro malprobabla ŝajnis al ili ĉia ĝia ebleco. Do ili eltiris la tutan ŝipon el ĝia kuŝejo, sur platenaj ambosoj disrompis ĝin, kaj post kiam ĝi dispecetiĝis, mergis ĝin en dura radiado, ĝis ĝi iĝis miliardoj da flugantaj atomoj, kiuj eterne silentas, ĉar havas la atomoj nenian historion, ĉiuj estas egalaj unu al la alia, ĉu devenas ili el la plej helaj steloj, ĉe el senvivaj planedoj, ĉu el inteligentaj estaĵoj, bonaj aŭ malicaj, ĉar la materio estas la sama en la tuta Universo kaj ne al ĝi oni devas timi. Tamen ili kaptis tiujn ĉi atomoj, formigis el ili unu bulon glaciigitan, kaj forpafis ĝin al steloj kaj nur tiam ili diris al si mem kun kvietigo: — Ni estas savitaj. Nenion povas okazi pro tio. Sed kiam platenaj marteloj batis la ŝipon, kaj jena estis dispecetiĝanta, el la vestaĵa fadeno, de la sango makulita, el diskudrita kunkudro elfalis nevidebla sporo, tiel malgrandeta, ke eĉ cent da jenaj povas esti kovritaj de unu sablero. Kaj el ĉi tiu sporo dumnokte en polvo kaj sablo, inter la ŝtonegoj de kavoj, elkoviĝis unu blanka ĝermo, kaj el ĝi la dua, tria, centa — el ili disbloviĝis acido kaj malsekeco, per rustaĵo atakante la tabulojn de spegulaj urboj, kaj interplektiĝis la malvideblaj fadenoj, naskitaj en malvarmaj intestoj de la Enteritoj, kiuj matene ekleviĝante, jam portis morton en si. Kaj post unu jaro ili ĉiuj mortofalis. Senmoviĝis la maŝinoj en kavoj, estingiĝis la kristalaj fajroj, brunruĝa lepro detruis la spegulajn kupolojn, kaj kiam forkuris la lasta atoma varmo, ekregis la mallumo ĉirkaŭe, en kiu pligrandiĝadis, penetrante la knarantajn skeletojn, enirante la rustigitajn kraniojn, kovrante la senvivajn okulkavojn — la lanuga, malseka, blanka ŝimo.


KIEL MIKROMILO KAJ GIGACIANO LA FORKURON DE NEBULAROJ KOMENCIS

La stelscienculoj instruas, ke ĉio ekzistanta — nebularoj, galaksioj, steloj — forkuras unu de la alia ĉiuflanken kaj pro tiu ĉi senĉesa forkurado la Universo plivastiĝas jam de miliardoj da jaroj.

Multaj tre miregas pro jena ĝenerala forkurado, renversinte ĝin enkape ili konkludas, ke antaŭ treege longa tempo la tuta Kosmo estis amasigita en unu punkton, kiel la stela guto, kaj pro nekomprenebla kialo ĝi eksplodis, kaj jena eksplodo daŭras ĝis nun. Kaj kiam ili tiamaniere rezonas, ĉirkaŭprenas ilin la intereseco, kio povus esti antaŭe, kaj ili ne povas solvi la enigmon. Kaj estis tiel.

En la antaŭa Universo vivis du konstruantoj, la nekompareblaj majstroj de la kosmologia metio, ke ekzistis nenio, kion ili ne kapablis kunmeti. Tamen por konstrui ion oni devas pli frue havi la planon por la konstruaĵo, kaj la planon oni devas pensante eltrovi, ĉar de kien oni povas ĝin akiri? Tiamaniere la du konstruantoj, Mikromilo kaj Gigaciano, nur pri tio pensis, kiel oni povus ekscii, kio alia ankoraŭ estas ebla por konstrui krom tiuj miregaĵoj, pri kiuj ili jam pensas.

— Mi kapablas fari ĉion pri kio mi ekpensos — diris Mikromilo — sed ne pri ĉiu mi ja pensas. Tio ĉi min limigas, ankaŭ vin — ĉar ni ne kapablas elpensi ĉion, kion oni povas elpensi, kaj estas eble, ke ĝuste iu alia aĵo, ne ĉi tiu pri kiu ni pensis kaj kiun ni faras, estus pli inda por fari! Kion vi diros je tio?

— Vi pravas, sendube — respondis Gigaciano — sed kian konsilon vi havas por tio ĉi?

— Kion ajn ni faras, el la materio ni faras — diris Mikromilo — kaj en ĝin estas planitaj ĉiuj eblecoj; se ni intencis domon, ni konstruos domon, se kristalan palacon — ĝin ni kreos, se pensantan stelon, fajrecan menson ni intencos — ankaŭ tion ni kapablas konstrui. Sed pli multe da ebleco ekzistas en la materio ol en niaj kapoj; tiam oni devus doni al la materio la buŝon, por ke ĝi mem diru al ni, ankoraŭ kio estas ebla por krei el la materio, pri kio ni mem neniam pensus!

— La buŝo estas necesa — konsentis Gigaciano — sed ne sufiĉos, ĉar ĝi povas esprimi nur tion ĉi, kion kreas la menso. Tiamaniere ne nur buŝon oni devas doni al la materio, sed ankaŭ devigi ĝin pensi, kaj tiam ĝi certe ĉiujn siajn sekretojn malkaŝos al ni!

— Prave vi diras — respondis Mikromilo. — La verko estas inda por fari. Mi komprenas ĝin sekve: Ĉar ĉio, kio estas, estas la energio, el ĝi oni devas konstrui la pensadon, komencante de la plej malgranda pensado, do de la kvantumo; oni devas enkapti la kvantuman pensadon en la kaĝeton el atomoj konstruitan, kiel eble plej malgrandan, do estante la atomaj inĝenieroj ni kapablos ĉi tion konstrui, ne ĉesante la plimalgrandigon. Kiam mi estos ebla en mian poŝon enŝuti cent milionojn da geniuloj, kiam ili ĉiuj en ĝi enteniĝos — nia celo estos atingita; plimultiĝos la geniuloj kaj tiam iu ajn manpleno da pensanta sablo diros al vi, simile al la konsilantaro konsistanta el nekalkulebla nombro da personoj, kion kaj kiel fari!

— Ne, ne tiel! — je tio respondis Gigaciano. — Kontraŭe oni devas fari, ĉar ĉio, kio estas, estas la maso. Do el ĉia maso de la Universo oni devas konstrui unu cerbon de neordinara grandeco, plenan da pensado; kiam mi ĝin demandos, ĝi malkaŝos al mi ĉiujn sekretojn de la ĉiokreanteco — ĝi sola. Via genia pulvoro estas malefika kuriozaĵo, ĉar kiam ĉiu pensanta ero diros al vi alie, vi intermiksos kaj ne pliriĉigos vian scion!

De vorto al vorto, terure interkverelis la konstruantoj kaj jam ne estis ebla, ke ili komune ion faros. Do ili disiris, mokante unu la alian, kaj ĉiu el ili komencis labori laŭ sia propra plano. Mikromilo komencis kapti kvantumojn, en atomajn kaĝetojn malliberigis ilin, kaj ĉar la plej malvastaj por ili estis kristaloj, tial li pensigis la diamantojn, kalcedonojn, rubenojn — per rubenoj li plej multe sukcesis, tiom da prudenta energio li en ilin malliberigis, ke eĉ ili brilis. Li ankaŭ posedis sufiĉe multe da aliaj mempensantaj mineralaj etaĵoj, kiel smeraldoj lazure prudentaj kaj topazoj de sageca flavo, tamen li plej multe valoris la ruĝan pensadon de la rubenoj. Kiam tiamaniere la ĥoron de pepantaj malgrandaĵoj klopodiĝis Mikromilo, intertempe Gigaciano al grandaĵoj dediĉis sian tempon, do per la plej granda fortostreĉo li koncentris unu al la aliaj sunojn kaj tutajn galaksiojn, fandigis ilin, intermiksis, ligis, kunigis kaj laborante terure, li finkreis la kosmulon, per sia grandeco tiel ĉion entenanta, ke ekster ĝi preskaŭ nenio alia ekzistis, nur malgranda fendeto, en kiu restis Mikromilo kun siaj juveloj.

Kiam ili ambaŭ finkreis siajn verkojn, jam temis ne pri tio, kiu per sia kreitaĵo ekscios pli multe da sekretoj, nur pri tio, kiu el ili pravis kaj pli bone elektis. Do ili ordenis la duelon de konkurado. Gigaciano atendis Mikromilon apud la flanko de sia kosmulo, kiu je centmiloj da centlumjaroj disvastiĝis laŭlongen, laŭsupren kaj laŭlarĝen, kies korpego estis el malhelaj stelaj nuboj farita, la spirado el svarmoj da sunoj, la piedoj kaj la brakoj el galaksioj de la gravitado insertitaj, la kapo el cent trilionoj da feraj globoj, sur kiu estis vila ĉapego, ardanta, el suna harego. Kiam agordadis Gigaciano sian kosmulon, li flugis de ĝia orelo al ĝia buŝo, kaj ĉiu jena vojaĝo daŭris ses monatojn. Kontraŭe, Miromilo alvenis sola al la batalejo, kun malplenaj manoj; en la poŝeto li havis malgrandan rubenon, kiun li volis kontraŭstarigi la koloson. Ekridis je la vido Gigaciano.

— Kaj kion diros jena etulo? — li demandis. — Kio povas esti ĝia scio kontraŭ tiu ĉi abismo de galaksia pensado, de nebulara rezonado, en kiu sunoj al sunoj pensojn transdonas, la gravitado ilin terure plifortigas, la eksplodantaj steloj aldonas brilon al konceptoj, kaj la interstelara mallumo pligrandigas la pripenson?

— Anstataŭ laŭdi la vion kaj fanfaroni, pli bone komencu la duelon — je tio reaktis Mikromilo. — Aŭ ne. Kial ni mem devas demandi niajn kreitaĵojn? Ili mem faru inter si la diskurson de konkurado! Mia mikroskope malgranda geniulo renkontiĝu kun via stelkosmulo en la areno de tiu ĉi turniro, en kiu la saĝeco estas la ŝirmilo, kaj la glavo estas la prudenta penso!

— Estu tiel — konsentis Gigaciano. Tiam ili malproksimiĝis de siaj verkoj, por ili solaj restu sur la placo. Cirkuladis, cirkuladis en mallumo la ruĝa rubeno super la vakuaj oceanoj, en kiuj naĝadis la stelmontoj, super la korpego briligita, nemezurebla, kaj ekpepis:

— Hoj, vi, trograndegulo, fajreca mallertulo, troa iel-ajn-ulo, ĉu vi ĝenerale povas pensi pri io ajn?!

Jam post unu jaro atingis jenaj vortoj la cerbon de la koloso, en kiu la firmamentoj komencis cirkuladi, per la arta harmonio kunigitaj, do ekmiregis ĝi iomete pro la aŭdacaj vortoj kaj volis vidi, kiu kuraĝas tiel al ĝi paroli.

Do li komencis turni la kapon al la direkto, de kien alvenis la demando, sed antaŭ ol la kapo estis turnita, pasis du jaroj. Li ekrigardis per la okuloj — helaj galaksioj en mallumon kaj nenion tie ĝi vidis, ĉar la rubeno jam delonge tie ne restis kaj nur el malantaŭ la dorso de la koloso pepadis:

— Kia mallertulo vi estas, mia stelnebululo, sunharulo, kia maldiligentulo-timiĝulo! Anstataŭ turnadi vian kapaĉon, vilajn sunojn, diru pli bone al mi, ĉu vi kapablos adicii du kaj du, antaŭ ol la duono da lazuraj sungrandeguloj forbruliĝos en via cerbujo kaj pro maljuneco estingiĝos!

Kolerigis jenaj cinikaj mokaĵoj la kosmulon, do ĝi komencis, kiel plej rapide kapablis, turniĝi, ĉar el malantaŭ ĝia dorso oni al ĝi diradis; kaj ĝi turniĝis pli kaj pli rapide, kaj rotaciis ĉirkaŭ la akso de ĝia korpo laktaj vojoj, kurbiĝis pro rapideco galaksiaj brakoj ĝis nun rektaj formante spiralojn, turniĝis la stelaj nuboj kaj tial ili iĝis la globformaj aroj, kaj ĉiuj sunoj, globoj kaj planedoj, pro la rapideco komencis sin turni kiel turboj, sed antaŭ ol ĝi povis sian kontraŭulon per la okulegoj ekvidi, tiu jam deflanke ĝin mokadis. Kuregis la kristaleto-barvulo pli kaj pli rapide, kaj la kosmulo ankaŭ komencis cirkuladi kaj cirkuladi, sed neniel povis kunprogresi, kvankam jam turniĝis kiel turbo, ĝis atingis tian grandrapidan cirkuladon, kun tia terura rapideco komencis kirli, ke malstreĉis la gravitaj katenoj, diskudriĝis ekstreme streĉitaj kunkudroj de la gravitado, de Gigaciano surmetitaj, interrompiĝis la steboj de la elektra atrakto kaj, kiel kirlanta centrifugilo, ekkrevis subite kaj disfalis ĉiuflanken la kosmulo, kaj per spiralaj galaksioj-brulspongoj rondflugante, per laktaj vojoj semante, kaj per tiu ĉi decentrokura forto disŝprucita komencis la forkuro de nebularoj. Poste diradis Mikromilo, ke li estis la venkinto, ĉar la kosmulo de Gigaciano disfalis antaŭ ol kapablis ion sencan diri; sed Gigaciano je tio respondadis, ke la celo de konkurado estis ne la kuniĝantan forton mezuri, sed la saĝecon, tio estas, kiu el iliaj kreintaĵoj estas pli saĝa, kaj ne — kiu pli forte sin kuntenas. Kaj ĉar tio ne estis la temo de ilia disputo, Mikromilo superuzis lin kaj trompis malfame.

De tiu tempo ilia kverelo eĉ pligrandiĝis. Mikromilo serĉas sian rubenon, kiu ie dum la katastrofo perdiĝis, sed trovi ĝin ne povas, ĉar kien ajn li rigardas, la ruĝan lumon li vidas kaj tuj tien flugas, sed ĝi estas nur la lumo de nebularoj forkurantaj, kiuj pro maljuneco ruĝiĝas, do li denove serĉas, sed ĉiam vane. Kaj Gigaciano penas per gravitaj katenoj, per radiadaj fadenoj kunkudri sian kosmulon, uzante la plej malmolan radiadon kiel nadloj. Sed kion li kunkudras, ĝi tuj krevas, tia estas la terura forto de la unufoje komencanta forkuro de nebularoj, kaj nek unu nek la alia povis la sekretojn de la materio malkaŝi, malgraŭ ili faris la materion pensanta kaj donis al ĝi la buŝon, sed antaŭ ol komencis la decida konversacio, okazis tiun ĉi malbonaĵon, kiun la malsaĝuloj pro sia malscio nomas la kreo de la universo.

Efektive nur la kosmulo de Gigaciano diseriĝis je pecetoj pro la rubeneto de Mikromilo, kaj je tiaj etaj eroj ĝi disfalis, ke ĝis nun ĉiuflanken ĝi flugas. Se iu la rakonton ne kredas, tiu demandu la scienculojn, ĉu estas malvere, ke ĉio, kio nur ekzistas en la tuta Universo, senĉese turniĝas ĉirkaŭ sia akso kiel turbo; ĉar de tiu ĉi kapturna kirlado ĉion komencis.


Загрузка...